http://jxvasxe.free.fr

proverbaro de zamenhof: vortprovizo pri korpo en komparo kun franca frazaro

eldono 3a de: 2000-06-15,
eldono 4a de: 2006-02-26
eldono 5a de: 2006-04-27
aŭtoras: ĵ. vaŝe, jxvasxe @ free.fr

du proverbaroj

en 1910 lazaro ludoviko zamenhof publikigis proverbaron. en ĝi li tradukas en la lingvon internacian la rusan-francan-polan-germanan kolekton de sia patro el 1905. en la rogistera eldono (zamenhof 1974) tiu verko entenas 2629 frazojn en aboca ordo kun temaj indeksoj.

en 1999 publikiĝis kolekto de francaj popoldiroj (pierron 1999). en ĝi frazoj ordiĝas laŭ grandaj temoj (bestoj, arto kaj spektaĵoj, nombroj, korpo...) kaj ene de temoj laŭ aboca rango de ĉefvorto. ĝi enhavas iom malpli ol 1697 frazojn, konsiderante ke sama frazo povas ripetiĝi en du aŭ pluraj ĉapitroj.

komparon inter tiuj du kolektoj mi opiniis interesa pro la sekvaj kialoj:

la vortoj de korpo

mi nomas organo ĉisekve iun ajn parton de la korpo. mi enkalkulas ankaŭ eligaĵojn (ekzemple salivon), ankaŭ lokojn de besta korpo (ekzemple kornon), ankaŭ internajn sentojn (ekzemple kramfon). sed kontraste, korpajn procezojn (ekzemple digeston) kaj metaforajn nomojn (ekzemple ĉapon en signifo de kapo) mi preterlasis.

la komparo de tekstoj en malsamaj lingvoj trudis kelkajn decidojn. la franca lingvo same nomas bosse [bos] bato-tuberon kaj ĝibon. mi enkondukis la distingon, ĉar ĝin faras la lingvo internacia. inverse la franca lingvo nomas malsame kranian haron (cheveux [ŝøvø]) kaj ali-specan haron (poil [pwal]). mi konfuzis ilin. kelkaj aliaj situacioj postulis similan decidon, en kiu mi ĝenerale inklinis al la maniero de la lingvo internacia, ĉar mi celis precipe studon de la zamenhofa proverbaro.

mi plejofte neŭtraligis lingvonivelon, ĉar mi celis komparon de enhavo, ne de vortumo. ekzemple en la franca kolekto vizaĝo aperas jen per ordinara vorto (figure [figyr]), jen per slanga (gueule [gøl]). mi enkalkulis ambaŭ sub vizaĝo.

iom arbitre lip-haro kalkuliĝis kiel du organonomoj, flugilo kiel unu.

kiom da korpeco?

frazoj kun membroj en la zamenhofa proverbaro

en la zamenhofa proverbaro:

en la franca kolekto ne klaras, kiom ofte sama frazo ripetiĝas. al mi eblis konstati nur, ke:

ĉi tiu komparo aperigas ke:

ofto de organoj

supoze ke la traduka paraleligo ne tro tordas la komparon, la du vortprovizoj entenas 32 komunajn organonomojn el sume 87.

la varianca devio de oftoj pli fortas en la zamenhofa proverbaro (11,2) ol en la franca kolekto (4,7). al tiu pli forta diseco de oftoj kontribuas la pli altaj rekordoj ĉe zamenhof: kapo aperas 46-foje, okulo 44-foje, koro 35-foje, kompare kun la francaj maksimumoj: okulo 26-foje, haro 18-foje, nazo 17-foje.

en malpli statistikaj vortoj, tio signifas ke la proverbaro uzas tre ofte kelkajn organonomojn kaj tre malofte aliajn, dum la franca kolekto uzas la vortojn pli egalece.

zamenhof 1910 pierron 1999
kapo 46 13
okulo 44 26
mano 43 8
koro 35 11
buŝo 27 7
lango 27 11
dento 18 5
haro 16 18
orelo 16 6
lipo 14 2
vizaĝo 14 6
vundo 14 0
piedo 13 13
cerbo 11 2
nazo 11 17
stomako 11 3
barbo 8 2
felo 8 0
kruro 7 8
sango 7 2
gorĝo 6 6
korpo 6 0
lano 6 0
haŭto 5 5
kolo 5 0
kranio 5 0
larmo 5 3
ventro 5 7
brusto 4 0
dorso 4 9
ĝibo 4 1
korno 4 0
kraĉo 4 0
pugno 4 0
vango 4 0
fingro 3 12
osto 3 7
vosto 3 0
beko 2 0
kalvo 2 0
plumo 2 0
ripo 2 3
ungo 2 2
flugilo 1 6
frunto 1 4
graso 1 0
karno 1 0
kubuto 1 8
nuko 1 0
palato 1 0
ŝultro 1 5
tufo 1 0
anuso 0 1
brako 0 13
dika fingro 0 3
elspiro 0 6
feko 0 2
furzo 0 5
genuo 0 6
gluteo 0 6
haŭta reakcio 0 1
harnodo 0 1
hepato 0 3
intesto 0 4
kadavro 0 4
kalkano 0 5
kramfo 0 1
lepor-lipo 0 1
lieno 0 3
makzelo 0 2
maleolo 0 1
mentono 0 1
neŭrono 0 1
nervo 0 4
palpebro 0 1
profilo 0 1
pugo 0 7
pulso 0 1
reno 0 1
salivo 0 3
suro 0 1
talio 0 2
testiko 0 9
tubero 0 3
umbiliko 0 1
urino 0 3
vulvo 0 6
sume 489 351

aperas ankaŭ, ke diversaj organoj en la respektivaj lingvoj eble surprenas la saman rolon: tio povus klarigi, ke mano multe pli abundas en la lingvo internacia, dum brako estas pli ofta en la franca. ambaŭ povas signifi agon, faron, potencon...

korpopartoj

mi nomas korpopartoj ĉi-sekve klasojn de la supre listitaj organoj. mi difinis la klasojn jene:

ofto de korpopartoj

pli aŭ malpli abunde aperas en ĉiu proverbaro la supre difinitaj korpopartoj depende je la aperoj de iliaj organoj. ekzemple ĉe zamenhof

sumiĝas al 16 aperoj de besta organo.

zamenhof 1910 elcente pierron 1999 elcente
bestaj organoj 16 3 % 6 2 %
kapo 270 55 % 123 35 %
trunko 38 8 % 75 21 %
membroj 73 15 % 79 23 %
interno 69 14 % 46 13 %
eligaĵoj 23 5 % 22 6 %
sume 489 100 % 351 100 %

la komparo montras diversojn en la repektivaj pezoj de kapo, trunko kaj membroj. la homo de la zamenhofa proverbaro iom similas al figuro de bildstrio: li havas kapon pli grandan ol trunko kaj membroj, kaj lia trunko pezas nur duonon de la membroj. la homo de la franca kolekto havas iom pli da sampezo: trunko kaj membroj same gravas, kaj kapo nur 50 elcente pluse.

bestaj organoj, interno kaj eligaĵoj malgrandas kaj preskaŭ sampezas en la du frazaroj.

seksaj organoj enkalkuliĝas ĉi tie en la klaso trunko. ili forestas ĉe zamenhof, sed ne abundas an la alia kolekto.

konkludo

ambaŭ frazaroj aludas al korpo proksimume same ofte. sed la zamenhofa proverbaro nomas la korpon per malpli riĉa vortprovizo. ĝi mencias kelkajn organojn relative tre ofte (kapo, okulo, mano, koro, lango, buŝo...). ĝi pli emfazas la organojn de kapo kaj malpli emfazas tiujn de trunko.

la suba figuro prezentas per siaj surfacoj la respektivajn grandojn de korpopartoj en la du frazaroj.

literaturo

pierron 1999
dictionnaire des expressions populaires / pierron agnès. - [sen loko]: marabout, 1999. - 345 p. - isbn 5-501-03084-2
zamenhof 1974
proverbaro esperanta / zamenhof ludoviko lazaro, rogister camille ed. - la laguna: j. régulo, 1974. - 167 p. - (stafeto; 82). - isbn 400-7609-6