http://jxvasxe.free.fr

revante pri miv – malplena ilustrita vortaro

eldono 1a de: 2007-05-25
aŭtoras: ĵ. vaŝe, jxvasxe @ free.fr

paperaj fosilioj en elektronika ŝelo

vortaroj longe ekzistis kiel paperaj libroj.  nur de nelonge ili ankaŭ funkcias en komputiloj.  tial ni probable ankoraŭ ne imagis ĉiujn eblojn, kiujn tio donas.  ofte tiel okazas, ke novan teĥnikon ni unue prenas kiel novan rimedon por fari neniom pli ol la kutiman aferon: pro tio la unuaj presitaj libroj imitis ĉiudetale la manskribitajn, pro tio la unuaj aŭtoj aspektis kiel kaleŝoj surmetitaj per motoroj...

estas vere tamen, ke en la okazo de vortaroj redaktistojn delonge ĉagrenas la trudoj de libra formato.  per listoj, indeksoj, notoj kaj simboloj ili interrilatigis informojn sur diversaj paĝoj.  siavice la vortar-uzantoj foliumas, traserĉas paĝojn, iras kaj retroiras la abocon, kaj tiel daŭrigas la laboron dum la uzado de la verkoj.  sekve la unua pluso, kiun oni imagis por komputikaj vortaroj, estas ligiloj.  per ligiloj oni povas salti de listo al unuopa kapvorto, de kapvorto al alia similsenca kapvorto, kaj tiel plu kaj plu, sen la tedo turni paĝojn.  certe tio estas granda faciligo.  sed tion farante oni miaopinie nur metis la motoron sur la kaleŝon.  ankoraŭ ne oni imagis vortarojn bone eluzantajn la kapablojn de komputaj programoj.

tri bonaj programoj en interreto

en interreto antaŭ nelonge mi vidis tri interesajn aferojn.

mi vidis difinoserĉilon.  en serĉofako mi skribis „define:retrovirus“, kaj mi ricevis el interretaj terminaroj difinojn pri retrovirusoj en diversaj lingvoj.

serĉante "retrovirus" per difinoserĉilo

mi vidis ankaŭ „tekstaron de esperanto“, kaj per ĝi mi legis ekzemplajn frazojn el klasikaj verkoj, simple klavante vortojn, ekzemple „matene“ aŭ „ekdormas“.  kaj ekster tiu tekstaro mi trovis en interreto frazojn, kiuj elmontras ordinarajn nuntempajn uzojn de tiuj vortoj.

mi vidis ankaŭ bildoserĉilojn.  min surprizis bonaj respondoj al esperantaj vortoj, kiaj „kukurbo“ aŭ „ĉevalo“.  ja ili trovis bildojn de kukurboj aŭ ĉevaloj respektive.  per nacilingvaj vortoj mi trovis bildojn eĉ por iuj nemateriaj aferoj: „aĉetumi“ aperigis fotojn de homoj puŝantaj aĉetoĉaretojn, „depresio“ aperigis grafikaĵojn kun abrupta malleviĝo de la streko...

serĉante "ĉevalo"n en bildoserĉilo

nu, bone, kaj do?  ... kaj do atentu, ke tiel mi trovis tri ĉefajn aferojn, kiujn oni kutime atendas de unulingva vortaro: difinojn, ekzemplojn, ilustrojn.  ili nur restas disaj, atingataj per diversaj serĉiloj.  kiel estus, se programo prezentus ilin samtempe?  ĉu oni tiel ne havus malplenan vortaron, tio estas vortaron sen propra enhavo, funkciantan sole per serĉesprimoj?  mi klavus „kukurbo“, kaj ĝi eltirus el la reto difinojn, ilustrojn kaj ekzemplajn frazojn.  ĝi ja estus ia „malplena ilustrita vortaro“.

interreto rigardata kiel granda fatraso

bone – ĝis nun mi revis.  tia sistemo havus plurajn misojn.

unue la fidindeco de informoj el interreto ne grandas.  per „kreteno“ en serĉilo oni ricevas portretojn de diversaj homoj.  tio ne signifas, ke ili ilustras la nocion, sed nur, ke iu finomis ilin en iu paĝo.  oni ankaŭ trovas tre fakajn difinojn apud tro simplaj.  oni eĉ trovas ŝercajn difinojn: klavante la vorton por „virino“ en la franca lingvo oni trovas interalie „inseksa homo.  antikve virinoj utilis portante akvon per grandegaj vazoj tenataj sampeze sur la kapo kaj bele koksumante dum la iro, sed depost eltrovo de krano...“.  eĉ iom granda parto de la frazoj ordinare troveblaj – speciale en la lingvo internacia – lamas gramatike aŭ alimaniere.

due la nunaj vortoserĉiloj kapablas nur kapti iun sinsekvon de literoj. ili konfuzas samformaĵojn.  ekzemple respondante al serĉo pri „trolo“ ili sendistinge prezentas rezultojn pri „nordeŭropa feo...“ kaj pri „granda fiŝreto...“, kiuj homonimas kiel „trolo“.

mankas do kvalito kaj ordigo de la informoj.  ĉu tio estas kuracebla?  nu, eĉ per la nunaj malperfektaj rimedoj, jes, tio estas plurmaniere kuracebla.

lingvoscienco ankoraŭ utilos

la konsultita „tekstaro“ montras al ni unuan kvalitohelpan vojon.  nome oni povas elekti valorajn tekstojn, valorajn difinojn, valorajn bildojn, kaj ilin konservi kaj uzi kiel vortarmaterialon anstataŭ la nekontrolebla enhavo de interreto.

ekzistas ankaŭ dinamika maniero: ĉerpante informojn el interreto, oni forfiltras rubojn laŭ diversaj kriterioj, sciante ke malgrandeco de bildoj, trolongeco de frazoj, eĉ konsisto de retadresoj ofte signas la malpli valorajn informojn.

fine la nuna modo de kunlaboraj retejoj gvidas al alia procedo, per kiu vortaristoj kaj uzantoj kunlaboras pri taksado de la prezentataj informoj.  markante la pli bonajn difinojn, la taŭgajn bildojn, la trafajn ekzemplojn por la sencoj, kiujn ili celas, ili provizas al la sistemo kritikan scion pri la materialo, kiun ĝi poste uzos por pli kaj pli ordigi kaj filtri.

pliaj rimedoj certe estas.  eĉ nur pri tiuj ni notu, ke ili estas kombineblaj: tia vortaro ja povas ĉerpi unue el propraj informoj, kompletigi se necese per filtrataj interretaĵoj, kaj al la tuto apliki la taksojn ricevitajn de uzantoj.

dinamika vortaro

nun vi eble rimarkis, ke ĉi-supre ni akceptis, ke nia vortaro entenus propran materialon, nome tekstojn, bildojn, difinojn, eĉ se ĝi uzas ankaŭ eksterajn aferojn.  kio do restas el la ideo de „malplena vortaro“?  ĉu ni cirkle revenis al la ideo de vortaro, kia ĝi jam ekzistas, ĉu ni naive redesegnis cirklan radon anoncinte ke ni faros kvadratan?  nu, parte jes, parte ne.  post esploro ni ekvidas, ke malpleneco ne estas la kerno de la afero.  kompare kun ekzistantaj vortaroj la precipa diferenco estas, ke la objekto kiun ni skize imagis ne entenus finredaktitajn artikolojn konformajn al difinita strukturo.  ĝi estus ia tekstaro-bildaro-difinaro.  laŭpete ĝi kunmetus artikolojn, kiam oni klavus kapvortojn aŭ alklakus ilin ene de listo aŭ de teksto.  ĝi prenos informojn el pluraj fontoj kaj el pluraj specoj.  tio cetere estus „travidebla“, kiel diras komputistoj, alivorte ne rimarkebla far uzantoj, ĉar ili laŭkutime ricevus artikolon ne rimarkante, ke ĝi freŝe fariĝis por ili.

ankaŭ flanke de la vortaro-redaktado la laboro iom alios.  vortaristo ne devos finfari ĉiun unuopan artikolon kun nepra difino, nepraj ekzemploj, nepraj gramatikaj informoj, kaj atingi kompletecon antaŭ la livero.  li povos labori laŭ temoj kaj materialoj, jen redaktante serion de interrilataj difinoj, jen markante interesajn sencojn en ekzemplodona teksto, jen enklasigante bildojn de objektoj...  li estos provizanto de informoj pri vortoj, sed ne devos prizorgi la prezenton de sia laboro.  do nenio revolucia: kiel ofte maŝino surprenas la formalan taskon kaj homo zorgas pri la enhavo.

eble mi imagis ion nefareblan.  eble ankaŭ post kelkaj jaroj, ĉi tiu revado iĝos neinteresa priskribo de banalaĵo.  mi esperas, ke okazos laŭ la dua supozo.