vidu kiel
sub la ruboj de ĉiaj urboj
kreskas freŝa herbo
sur la ondoj de tegmentoj
senbrue pluvas
ĉi tiun sunon baldaŭ murdos okcidentaj nuboj
krias infanoj
kaj
kiam paco eksidas ĉe via tablo
en senhomaj kortoj
atentu
tilioj floros, kie vi ne estas
kvazaŭ vi devus baldaŭ forvojaĝi
kaj nun memoru
umbeloj tiom altis, ke ili tuŝis viajn ŝultrojn
kiel flugsemoj drivas super la rivero
vi iris vojeton inter muroj
vi trovis grizan, velkan pordon, kaj eble transe
fine la ĝardeno
babilante al la kvar direktoj de ĉielo
vi tro retenis la fiakron de la pacienco
kaj nun
da manoj restas al vi unu paro
| tonoj | |
|---|---|
| rapidoj | |
| teksteroj |