rorŝaĥo

ŝajnanalizo

aŭtoro: ĵeromo vaŝe

kontakto: jxvasxe @ free.fr

aŭtorrajto: © 2012-2017

enhavtabelo

enkonduke

hermano rorŝaĥ estis psiĥologo kaj ŝatis makulojn. tiujn du cirkonstancojn li kunigis per la kreo de testo farita el serio de makulbildoj, kies komentado fare de homo senvualigas la sekretojn de lia animo.

la bildoj nenion klare figuras, kvankam iuj ĉe multaj rigardantoj elvokas samajn ideojn. ili rezultas de tiu procedo, per kiu oni libere ŝutas farbojn sur folion kaj ĝin kunfaldas, tiel ke ĉiu duono ricevas surpremon de la alia kaj post disfaldado montriĝas simetria.

iuj samprofesiuloj de sinjoro rorŝaĥ kalkulas lian teston al la projekciaj metodoj kaj rigardas ĝin interesa animesplora rimedo. aliaj rigardas ĝin senvalora.

la fundamentan libron de rorŝaĥo ekskluzive eldonas la firmao hans huber en svisio. la bildoj de tiu eldonejo estas vere rorŝaĥaj kaj prezentas la aŭtentajn delikatajn inkonuancojn. ilin ĝi vendas nur al profesiaj animkuracistoj. mi mendis ekzempleron de brokantlibrejo, kiu sendis ĝin sendemande kaj akurate.

mi laŭfantazie imagis proprajn komentojn de la bildoj, rigardante ilin bazo por literatura promeno. delonge psiĥologoj eniris la kampon de literatura kritiko kaj legas beletraĵojn kiel simptomojn de aŭtoraj psikozoj. estas nur juste, se kelkaj verkantoj siaflanke misuzas psiĥologiajn ilojn kaj procedojn por siaj propraj koncernoj.

plukonduke

bildo 1a

du tripiedaj tukanoj kroĉis sin al trunko. ili rigardas flanken – respektive maldekstren kaj dekstren – trans siaj spadoformaj bekoj. kulmine de la trunko elstaras la malgrandaj kupoloj de du ovoj kaŝitaj en nesto. iliaj kapoj preskaŭ intertuŝiĝas. oni ne imagu, ke ĉiu ovo estas fermita mondeto pace ripozanta en si mem kaj ignoranta la ĉirkaŭan universon, ne, male ĉiu ovo, kvankam ĝi ankoraŭ ne maturiĝis, tukanidon ankoraŭ ne naskis por ekflugo kaj gliso super vastaĵoj, jam verve opinias pri la universo.

la dekstra ovo alte levas manon kun disigita dikfingro kaj instruas, ke la universo obee al la doktrino de pitagoro kaj pitagoranoj rondiras ĉirkaŭ globa tero per dek diafanaj sferoj, kiuj portas en malsamaj distancoj kaj laŭ malsamaj ir-direktoj la planedojn kaj stelojn, kaj ke ĉiu el ili, glitigante sian ŝarĝon de astroj, naskas tonon harmonie kunsonantan kun la tonoj alisferaj.

la maldekstra ovo alte levas manon kun disigita dikfingro kaj ĝi respondas, ke la universo ne kongruas kun la pitagora geometrio, sed laŭ la pli nova doktrino de epikuro kaj epikuranoj ĝi konsistas el senfina ebeno, kiun trapluvas atomoj, kaj la perfekte solidaj atomoj, hazarde flankeniĝante, kunbatiĝas kaj naskas ĉielon, teron, maron, portempan mondon en iu aŭ alia loko, ĝis kiam ĝi kadukiĝas kaj dissolviĝas. ne kredu – admonas la maldekstra ovo – ne kredu je sfera mondo, kaj ke aliflanke de la tero pezaĵoj sin premas al supro, ke vivuloj iras kapopiede, ke ili vidas la sunon dum ni vidas la stelojn aŭ ke iliaj noktoj estas niaj tagoj, ĉar ĉio ĉi estas fabeloj por naivuloj.

tiel pri aĵoj de naturo kaj pri naturo de aĵoj debatas la tukanaj ovoj en sia nesto.

la tuto – tukanoj kaj ovoj – aspektas kiel bazo de totem-kolono, al kiu ankoraŭ mankas supraj etaĝoj.

bildo 2a

la majstro de la loĝio de bela okcidento en rita kostumo – alta ruĝa ĉapo kaj vasta robo, de sub kies basko elaperas ruĝa boto – kunklakas la manon kun la granda majstro de kosmozofio en rita kostumo – alta ruĝa ĉapo kaj vasta robo, de sub kies basko elaperas ruĝa boto. tiu manklako signifas komprenon, kunsenton kaj interligon. per ĝi la majstroj de tiuj noblaj kluboj agnoskas, ke iliaj doktrinoj estas malsamaj vojoj sed egale kondukas al la ununura supera vero.

ĉi tiu gesto mem estas eble rita, ĉiufoje, kiam ĝi okazas, sama, ĝin eble akompanas gonga, knarila aŭ ligno-kariljona sonado. la ritaro de ĉiu klubo kompreneble ne povas enhavi la plenan priskribon de la ceremonio sed nur la duonon, kiun plenumas ĝia estro, kaj eble nur la fina manklako vere simetrias, dum la tutan preparan tempon okupas malsamaj agoj en ĉiu flanko. kaj eĉ se la antaŭaj pretigoj, vestiĝoj, simbolaj gestoj, kliniĝoj, turniĝoj kaj paŝoj simetrius, eble la ritaro de unu el la kluboj al sama gesto donus alian signifon, ol la kontraŭflanka ritaro, tiel ke sama ŝajno ricevus alian sencon depende je la spektantoj, kiuj ĝin observas, kvazaŭ unu saman serion de literoj du popoloj legus per diversaj sonoj kaj komprenus laŭ malsamaj sencoj, aŭ kiel okazas – laŭdire – pri iuj vicoj de genoj, kies serio en si entenas informojn por la konstruo de senrilataj organoj, tiel ke unu misa geno kaŭzas difektojn samtempe en interna orelo kaj en hepato. kaj simile en la ritoj de multaj popoloj, unu malbona eldiro de vorto, unu akcidenta renverso de objekto, unu frueco aŭ malfrueco de aparta ago ruinigas la efikon de la tuto, kaj la faligo de vazeto, kiu rompiĝas sur la grundo kaj ellasas sian enhavon, estos poste rilatigita kun superakvo, kiu vastiĝas tra tuta urbo kaj en ĝi disfaligas domojn.

kio estas la supera vero pri kiu konsentas la du majstroj? en kio malsamas, kaj tamen esence akordas la doktrinoj? tion mi ne povas diri, ĉar iliaj instruoj estas sekretaj. ankaŭ la du majstroj diri ne povas, ĉar siajn doktrinojn ili sekretigas unu de la alia konforme al la konfidencaj reguloj de la respektivaj noblaj kluboj. pro la sama kaŭzo neniu scias, ĉu la du ritaroj akordas aŭ malakordas pri la senco de la ceremonio. tamen koncedinde estas, ke ili sincere manklakas – ĉu ne belas, ke homoj iafoje interkonsentas, eĉ se ili ne scias pri kio interkonsentas?

bildo 3a renversita

la torio de la templo de blankeco konsistas el du maljunaj arboj. al tiu, kiu kun arboj familiaras, la sinuaj formoj de iliaj branĉoj indikas, ke ili estas ileksoj, taksusoj, kverkoj, aŭ el iu simila nehastema genro, kiu dense, preskaŭ preme kaj fantazie kreskigas sian lignon kaj elmetas brilajn folietojn, kiu longe vivas kaj eventuale, se ĝin fulmo, vento, parazitoj indulgas, vidos dum sia vivo plurajn generaciojn de homoj, kiel siavice homoj rigardas al la pasemaj vivoj de katoj aŭ hundoj, kiujn ili tenas en la hejmo, kaj memoras iliajn nomojn kaj apartaĵojn, pri kiuj la bestoj mem ne transdonas tradicion.

pare kun ĉiu arbo kaj iom flanke de ĝi, enpikite en la grundo per paliso, kiu postamentas por ĝia korpo, staras statueto de simio. ĉiu simio klinas la kapon kaj etendas la brakojn malantaŭ sia dorso. tiuj simietoj estas la demonforpelaj gardistoj de la pordego. oni farbis ilin ruĝe por kompensi la humilon de ilia pozo, kiu pli mimikas etiketan saluton ol imponan pozon de defendanto, sed eble ili samgentas kun la simieto sunvukong kaj povas surprize saltegi, batali, fari mirindajn bravaĵojn, se demono efektive tiel aŭdacus, ke ĝi proksimigus sian malhelan, nebulan kaj tamen unge, dente kaj korne kirasitan korpon al la sankta enirejo. sed tion neniu el la demona gento kuraĝas fari, kaj la simietoj restas senmovaj.

tra la pordego enflugas ruĝa papilio. ĝi vizitos la senliman blankecon, kiu kuŝas trans la torio. ĝi flirtos super lakto-akvumataj kampoj, vizitos la blankajn florojn, kiuj en ili kreskas kaj prosperas, el iliaj petalaroj ĝi elsuĉos nektaron el subtila sukero, kiu makulos ĝian rostron, kaj kiam ĝi je blanko satos – eble tiom ke ĝia propra koloro kompare kun la originala tre palos – ĝi flugos pli malproksimen.

bildo 4a

ni rigardas de malsupre al grandegulo, kiu ŝvebas. li ja ŝvebas super ni, ĉar la korpoparto, kiun perspektiva efekto grandigas, estas liaj plandoj. cetere ankaŭ sen perspektiva efekto tiuj plandoj per si mem grandas, kaj ĉi tiu apartaĵo gvidas nin al la racia supozo, ke ni vidas ĉi tie ŝvebantan „teruran neĝulon”, eble neĝulon, kiu eltrovis flugarton, aŭ eble neĝulforman balonon.

neĝulo estas konata per la nomo ‚jetio’ kaj en kelkaj landoj per la nomo ‚grandpiedulo’. pri ĝiaj ceteraj ecoj oni scias malmulton, ĉar neniu longe observis ĝin. ĝi aspektas laŭdire kiel vila homo aŭ granda simio. ĝi vivas en sovaĝaj lokoj, aperas tre mallonge kaj rekonfuziĝas kun la ĉirkaŭa naturo. kontribue al la kriptozoologia scienco ni priskribu nian ekzempleron... de la eta kapo pendas ia rostro antaŭ larĝa kolumo; la korpon kovras la lanugeco de dika anorako kun zipo; la supraj membroj aspektas kiel grandaj, senbrakaj, subtilaj pinĉiloj; la kruroj longas kaj dikas; la piedoj platas kaj vastiĝas en plurloba formo.

nekredemaj homoj, kiuj per sia klarvido eminentiĝas super la amaso de naivuloj, kiel hipio per multekolora kravato sin distingas meze de griza-nigra bankistaro, opinias ke neĝulo ne ekzistas, nek en nordameriko, kie iuj ekvidis ĝian silueton en montaro, nek en himalajo, kie iuj trovis ĝian piedpremon en neĝo, nek en aliaj sovaĝejoj de la mondo, kie legendoj raportas pri ia vila sovaĝulo. tamen iuj natursciencistoj pensas, ke en ĝangalaj valoj de iuj altaj montaroj eble vivas granda simio aŭ urso, kiun neniu klare observis aŭ kaptis ĝis nun, kaj ke tiu estas la reala neĝulo.

fine – kio estas la kolono staranta inter la gamboj de ĉi tiu grandpiedulo? hm, mi timas, ke tio bildigas furzon, juĝante laŭ ĝia grando mi eĉ dirus furzegon. ĉi tiu grandpiedulo do ne estas nur ŝvebanta, sed ankaŭ furzanta, kaj tio gvidas nin al la racia supozo, ke li estas samgentano de la grandegulo pantagruelo, pri kiu sinjoro francisko rabelezo rakontis ke li...

„... per sia furzo naskis pli ol kvindekmil misformajn viretojn; kaj per gasellaso naskis same tiom da miskreskaj inetoj, kiajn vi povas vidi diversloke, kiuj neniam grandiĝas, aŭ nur kiel bovinaj vostoj, malsupren, aŭ kiel limoĝiaj rapoj, rondiĝe. „he” diris panurgo „ĉu viaj furzoj tiel fekundas? je dio! jen belaj nenifaruloj kaj sentaŭgulinoj. ni parigu ilin, ili naskos bovomuŝojn”. tiel agis pantagruelo, kaj ilin nomis pigmeoj. li instaligis ilin en proksima urbo, kie ili poste tre prosperis. sed kontraŭ ili gruoj konstante militas, kaj ili defendas sin kuraĝe, ĉar tiuj stumpaj hometoj, kiujn oni en skotio nomas ‚teniletoj’, facile koleriĝas.”

bildo 5a

iajn helicetojn, kiujn oni trovas en arbaroj, faligas branĉoj de aceroj. du kunnaskitaj semetoj konsistigas la bazon. ĉiu el ili inkrustiĝas en pli vasta, plata padelo, kiu oblikve leviĝas, tiel ke la tuto havas formon de disbranĉa vo-litero kun ronde elvastiĝaj ekstremoj. la angulo pli aŭ malpli larĝas depende je la acero-specio. vegetologoj nomas semon provizitan per tia flugilo „samaro” kaj la duopan aranĝon „dusamaro”.

la aparato mirinde efikas. de l' arbo ĝi renverse pendas, kiel sin aerumanta vesperto. ĝi maturiĝas. kiam bruniĝis, ĝi deŝiriĝas, en aero restariĝas ĉar la pezo de la semoj tiras ilin malsupren kaj la flugilojn supren, kaj – egale ĉu ventas aŭ ne – ĝi ekflugas per vigla turniĝo, iafoje tiom rapidiĝante, ke la padeloj ne plu distingeblas en la kapturna vortico.

paŭlo neergaard notas:

„duope la nuksoj formas perfektan ŝvebaviadilon [...] en kvieta vetero la semo ronde turniĝas, kiam ĝi malleviĝas tra la aero, sed kiam la vento forte blovas, la flugilo helpas al la semo longe forflugi.”

Efektive junaj aceroj ofte ŝosas sur iuj teramasoj rande de arbaroj aŭ ĝenerale en lokoj alblovataj de vento. male ol okazas kun kverkoj, fagoj aŭ aliaj similaj specoj kun pli peza frukto, oni pri aceroj malofte povas levi la okulojn al la supra pli aĝa arbo kaj rimarki, kia vegetaĵo superombras sian semaĵon. acerido estas vagema. ĝi konfidis sin al la humoroj de vento, ĝi vojaĝis laŭ vojo kiun decidis momenta cirkonstanco, ĝi hazarde ie surteriĝas, tie restas, se ĝi estas bonŝanca enhumiĝas, radikas kaj de tiam definitive alprenas la moron de nemoviĝemulo. la flugado daŭris minutojn, la fiksloka vivo daŭros jarcenton.

bildo 6a

la sovaĝa vjolo estas ano de la muzikila familio violonedoj. vjolo ĝi sendube estas: ses kordoj, mezlonga kolo, iom granda kesto kun talia mallarĝo kaj malsupra rondiĝo. surseĝe sidante, muzikanto ĝin stabilige tenas inter la gamboj kaj sonigas per arĉo.

ĉi tiun vjolon ene de ĝia familio distingas la neregula formo de la sonkesto. tiun apartan formon kaŭzas tio, ke oni faras ĝin ne per kunmeto de tabuloj, sed procedante, kiel procedis prapopoloj en farado de lignaj boatoj, nome per bruligo de unupeca ligno. laŭ tiu metodo boatan ŝelon oni fasonas unue per rondigo de la du ekstremojn de trunko, poste ĝin kavigante per braĝoj. en tiu cirkonstanco longa peco estas bezonata, kaj sufiĉas, ke oni malpezigas ĝin tiom, kiom necesas, por ke ĝi flosu. la afero similas, sed pli delikatas koncerne vjolon, kiu belsonos nur, se ĝiaj vandoj estos maldikaj.

lignopecon unuavide taŭgan por sovaĝa vjolo oni sufiĉe facile trovas. iom larĝa trunko de juglandarbo, ĉerizarbo aŭ pirarbo, se oni uzas iun el la specoj de mezvarmaj landoj, aŭ de mahagono, se oni deziras tropikan specon, provizas la krudaĵon. tamen la ĝenerala formo de la instrumento ne estas cilindra kiel ordinara trunko, kaj se ĝian dukurban formon oni krude elhakus, oni tranĉus tra la kreskotavoloj de la ligno, laŭ kiuj poste rampos fajro, tiel ke la kavigo riskas fiakson pro truo en la ŝelo. ideale oni do trovu trunkon, kiu jam havas la proksimuman eksteron de vjolo, tiel ke ĝin la fajro nature kavigos laŭ la dezirata formo.

iuj vjolfaristoj – ĝustadire vjolfaristaj familioj – la malfacilon transpontis per radikala kaj pacienca metodo. ili kreskigis arbojn el la konvenaj specoj, kiujn ili per procedoj similaj al tiuj de bonsajistoj premis per tabuloj kaj ŝnuroj al la dezirata formo. post jardekoj ili ricevis trunkojn ja ne plene simetriajn, iafoje branĉajn, sed taŭgajn por sia celo. ili tiel povis krei la raran klason de sovaĝaj vjoloj. se neniu kaprico de la fajro difektis la ŝelon dum la kavigo, la cetera laboro konformas al la ordinara maniero. la konstruanto almetas kolon, fermas la ŝelon per plato el acero aŭ piceo, fiksas kordojn. la eksteraĵon li poluras kaj lakas, la interno restas nigra pro la brulo.

tiu muzikilo, kiu kostis tiom da peno, kontentigos malmultajn orelojn. vjolo sin distingas de violono per malplia laŭto, malplia glateco de sono, malplia brilo. en ankoraŭ pli ekstrema grado sovaĝa vjolo sin distingas inter vjoloj per sonoro dampita, mallaŭta, preskaŭ ĝema. ŝatantoj aŭskultas ĝin en malvasta rondo, sin klinante al la instrumento, kaj kun sobra fervoro laŭdas ĝian raran delikatecon.

bildo 7a

la reliefon de la tero markas ne nur homoj per konstruoj sufiĉe imponaj, ke ilin rimarkas alte fluganta observanto – ankaŭ polipoj. polipoj estas la nevagemaj parencoj de vagaj meduzoj kaj malproksimaj kuzoj de salpoj. envere al meduzoj ili estas aliaj memoj, ĉar en sia vivociklo iuj specioj alternas inter polipa kaj meduza moro. (tio kondukas al revado, ke tiaj specoj vivus unue polipe, kaj poste, kiel birdo unuafoje provanta siajn elfaritajn flugilojn kaj forlasanta la neston en kiu ĝi naskiĝis kaj ĝis tiam kaŭris, deligiĝus kaj libere ekŝvebus, vojaĝus, eble fekundiĝus, naskus idojn, kaj tiel en sia vivo renverse spegulus en profundo de maroj la vivmanieron de aceroj, kiuj faras unue mallongan flugon kaj poste definitive enradikiĝas. tamen ĉi tiu bildo estas nura imago, al kiu allasiĝas nur tiu, kiu ne scias la realan vivmanieron de polipoj.)

iuj polipoj de tropikaj maroj vivas proksime al la surfaco kaj sekrecias ŝelojn, kies substancon juvelistoj nomas koralo. ili vivas generacion post generacio en sama loko kaj la ruinoj de iliaj ŝirmiloj amasiĝas, simile kiel domoj de longatempe loĝita urbo estigas – tavolon post tavolo – telon. ĉar ili bezonas malprofundon, tropikaj koraloj prosperas apud bordoj: ili viciĝas laŭlonge de kontinento, kiel plej imprese en la granda rifo de kvinslando, aŭ ĉirkaŭringas insulon per atolo.

ĉarlzo darvino, sagaca observanto, notas en ‚la origino de specioj’, ke la malpleno, kiun ĉirkaŭas iuj atoloj, signas la lokon de sinkinta insulo. li klarigas en alia, tiutema verko:

„konsidero de la malgranda profundo, en kiu rifo-faraj polipoj prosperas, kaj de aliaj cirkonstancoj konkludigas, kiel ni vidos ĉi-malsupre, ke egale en atoloj kaj en koral-rifoj la fundamento, sur kiu unue fiksiĝis la koralo, malleviĝis; kaj ke dum tiu malsupreniĝo la rifo supren kreskis.”

al la diveno de darvino mankis tektoniko por klarigi la kaŭzojn de la sinkado, same kiel al lia fama teorio de evoluo mankis la scio, ke gena mutacio pelas la ŝanĝojn, al kiuj aplikiĝas la selekto de vivaĵoj; sed en ambaŭ okazoj li estis klarvida. atolaj insuloj estas ordinare de vulkana deveno. post kiam la insulo elformiĝis, la koraloj, kvazaŭ krajono desegnanta laŭ la rando de ŝablono, ĉirkaŭkreskas ĝin je konstanta profundo, tio estas je proksimume egala distanco de la bordo, kaj nur elfluoj de riveretoj ie kaj tie breĉas la ringon. oni forprenas la ŝablonon: la insulo sinkas; restas nur la desegno: la atolo. por ke ĝi restu videbla necesas ankoraŭ, ke ĝia kreskado kompensu la sinkadon, kiu ankaŭ ĝin malsupren tiras. tiel okazas, ĉar plimultaj polipoj bezonas lumon kaj do konstante alkrementas siajn kalkajn dometojn sur la amason; tio kaŭzas, ke la konstruo tavoliĝas ĉiam supren.

la vica rolanto en la historio de atola insulo estas kokoso. kokosnukso solidas kaj malmultepezas. ĝi flosas sur maro dum dekoj da tagoj, restante fekunda. ĝin haltigas la malprofunda baraĵo de koralo, kaj en tiu kaptilo ĝi radikas. la eltenemo de kokosarbo grandas. ĝi akomodiĝas en marakvo, etendas radikojn trans pluraj metroj, fleksiĝas sub ventegoj. ĝi rolas kiel tielnomata pionira vegetaĵo, kiu stabiligas la grundon, sur kiu poste alflosigitaj aŭ birdoportataj semoj de malpli eltenemaj vegetaĵoj kreskos. la elmergiĝinta atolo larĝiĝas, ĝi akceptas pli da vivaĵoj laŭmezure kiel la centra insulo malvastiĝas kaj ne plu gastigas ilin. en la fino restas nur verda ringo sur la maro.

bildo 8a

romianoj nomis luktistojn en cirkoj gladiatoroj, alivorte glavistoj, kvankam ne ĉiu el ili estis provizita per glavo. la diversaj tipoj de glavistoj sin distingis ĝuste per siaj ekipoj. la retisto havis reton kaj tridenton. la mirmilono havis pezan kirason kaj striktan kaskon. pluraj imitis la aspekton de iu nacio, kiel la samnito kaj la trako, vestitaj kaj armitaj kiel batalistoj de tiuj respektivaj popoloj...

karakterizi nacion per ĝia batalmaniero estas ordinaraĵo de antikva okcidento. nuntempulo, demandate pri la bildo de nacio, probable respondos unuavice per lingvo, manĝkutimo, publika sinteno. antikvuloj pri ĉi tiaj temoj indiferentis. kiam ili ekzemple raportas, ke du malamikaj generaloj interparolis, ili kutime ne diras per kiu lingvo tio okazis. kiam rakontas, ke iu forkaptiĝis de fremda popolo kaj revenis post jaroj, ili malmulte zorgas, kiel li alilande negocis pri sia sorto, rilatis al homoj, entute vivis. plimultaj antikvuloj pensis kiel strategoj, prefere ol kiel etnologoj. en ilia rigardo la signifaj ecoj de nacio estis ĝia teritorio, ĝia politika organizo, ĝiaj religiaj-civilaj ritoj kaj – eminente – ĝia batalmaniero.

trakojn romianoj unuafoje vidis en la figuro de militkaptitoj elmontrataj en triumfa procesio. ili kreis novan specon de glavisto kun sama armaro, kiel la traktoj. la trako havas malvastan, ĝenerale kvarangulan ŝildon, metalajn kruroŝirmilojn, kaj kaskon. la kasko verte surhavas mezan pecon, en kiu probable fiksiĝis plumfasko, kaj vangopecojn, kiuj ligiĝis sub la mentono. en malfrua epoko ĝin kompletigis vizaĝoŝirmilo provizita per truoj.

ĝuste tian kaskon ni vidas en la oka bildo. ĝia formo bone rekoneblas, kvankam la blueta nebulo, el kiu ĝi konsistas, stompas detalojn. ĉi tiu kasko tamen havas unu strangaĵon. ambaŭflanke je alto de oreloj ni vidas la silueton de supren rampanta besto, kvazaŭ grimpanta al la supro de la kasko. ĝia figuro tre similas al ĥameleono.

ĥameleono estas stranga aperaĵo sur kasko, kaj des pli surpriza sur romia kasko. ĉu la batalisto tiel signas, ke li atente rigardas al ĉiu flanko, kiel ĥameleono, kiu kapablas kun granda memstareco de la cerboduonoj aparte direkti ĉiun el siaj okuloj? ĉu ni atendu, ke li levos la vizaĝoŝirmilon kaj subite ŝprucigos longan, gluan langon al la kontraŭulo, kaj tiel surprize trafos lin?

bildo 9a duonrenversita

la naŭa bildo al mi estis enigma, fermita kiel malmola nukso. mi tro rigardis, eble, abstraktismajn pentraĵojn, en kiuj oni konsideras formojn, kontrastojn, kolorojn kaj el ili ne elsorĉas figurojn de objektoj, ja prefere – se oni ne volas esti rigardata krudulo – ne elsorĉu ilin. al homoj, kiuj obstine demandas „ĉu ne estas figuro de ĝiba hometo ĉi tie?” oni ĝentile respondas „ĉiu vidas laŭ sia fantazio”, sed inter kleruloj oni parolas pri makuloj.

pro senhelpeco mi montras la bildon al ĵordana kaj ĉandra. en kelkaj sekundoj ili trovas en ĝi tutan sortimenton de objektoj, kiel infanoj el kesto tirus ludilojn – kaj infanoj ili ankoraŭ iagrade estas. ili krias: „maljunulinaj vizaĝoj, ursaj ungoj, sukerŝpinaĵo, fontanoj, cervokornaro, ĉevala naztruo, marĉevaletoj, mapo de aŭstralio, bastono, luktantaj salikokoj, kapo de makako, fantomo, robo, okulharoj...” mi petas, ke ili al mi vidigu. ili irigas fingron laŭ la konturo de ĉiu objekto. mi komprenas, ke mia embaraso ne fontis el obstina makulismo, sed el tio, ke mi deziris tutecan interpreton, kiel filozofo, kiu postulas, ke la ĉirkaŭa mondo estu tiom kohera, kiom kapablas esti lia propra imago. ne-filozofoj tiajn zorgojn ne havas. ili vivas en ĥaosa mondo kun sento de memevidento, juĝas diversajn aferojn laŭ malakordaj principoj, kaj eventuale mokas tiun, kiu sentas tion malfacila. sammaniere miaj helpantoj senĝene promenas tra detaloj de la bildo, ignorante apudajn partojn, reuzante samajn pecojn por aliaj interpretoj, kaj simple ĝuas la ludon...

diana, pridemandite, montriĝas pli filozofa. ŝi estas pli aĝa. ŝi turnadas la folion, kaj fine konservas ĝin en vertikala meto...

— „jen” ŝi diras, „maljunulino veturas en vespera mallumo sur malgranda motor-triciklo. bone videblas ŝia harbulo, kaj ŝi kliniĝas al la stirilo. ŝi veturas laŭ rivero, kiu spegulas ŝian silueton. la triciklo eligas densan fumonubon. kio estas la oranĝkolora makulo antaŭ ŝi, mi ne scias, eble la lumo de la triciklo?”

— „ne” mi daŭrigas, „pli malbone... ĝi estas la salikok-fantomo, kiun prilumas la tricikla lampo. ĉar maljunulinjo revenas de aĉetado. ŝi portas saketon da salikokoj, kiujn ŝi kuiros ĉi-vespere en sojosaŭco, citronsuko kaj ŝenoprazo.”

— „mm, bonguste.”

— „jes, bonguste, sed la salikok-fantomo ne toleros la kapton, forkondukon kaj boligon de junaj salikokoj. ĝi atakas. maljunulinjo ekvidis la danĝeron, ŝi kliniĝas super la stirilo, la triciklo impetas, baŭmas kaj elsputas fumon, ĝi provas renversi la malican salikok-fantomon.”

— „kiu venkos?”

bildo 10a

jam venas fino al nia serio, kaj ĉi tiu fino estas festo. artfajraĵo brilas per pafoj, strioj, sparkoj kaj sibloj. la denso kaj nigro de la unuaj bildoj ŝanĝiĝas al gaja multetoneco. egale ĉu ni tenas la folion rekte, aŭ ĝin renversas, frambo- kaj sango-ruĝoj, miozota bluo kaj citrona flavo forpelas la ĝisnunan simetrian tedon.

la dekbilda totem-kolono per ĉi tiu lumfesto bele kompletiĝas. ĉi tiu ĝia krono heligas la ĉielon super la naŭ etaĝoj de tukanoj, majstroj de sekretoj, papilio en templa pordego, ŝvebanta grandpiedulo, acera semo, sovaĝa vjolo, atolo, ĥameleona kasko kaj batalo de maljunulino kontraŭ salikoko. sub tiu heligita ĉielo al la kolono ĝustasezone venas anoj de la rorŝaĥa klano. Ili festos, ili plenumos siajn ritojn kaj dancojn. de la totemo ili ricevos inspiron por desegnado de psiĥobildoj. antaŭ ĝi ili konfesos, ke homaj animoj konsistas el dek sinsekvaj ŝeloj, kiujn vidigas la dek aŭtentaj rorŝaĥaj bildoj, same kiel la pitagora universo konsistas el dek samcentraj, turniĝantaj sferoj, portantoj de la divers-tavolaj astroj videblaj de la tero. kaj indiferente al suno kaj pluvo, al lumo kaj mallumo, al varmo kaj malvarmo, ili dancos dum tuta tagonokto simetrian dancon.

eble ili pravas – cetere, kio pli malfacilas, ĉu kompreni la mondon aŭ kompreni homan animon? dum generacioj animoj elfariĝis por gvidi homojn tra la mondo. ĉiu el ili iom malsame spegulas ĝin kaj trovas por sia portanto vojon – ĝi estu avenuo en urbego aŭ stumbliga vojeto en monto. homaj animoj malpli lerte komprenas unu la alian, ĉar kion vidas spegulo, fronte al spegulo? nur oblikve ĝi ekvidas rebrilon, kaj – kial ne? – makulbildoj povas esti tiu faciliga oblikvo, per kiu vidiĝas la enhavo de menso, same kiel malforte lumajn stelojn oni pli bone rimarkas flanke de la vidkampo, ilin ne rekte alrigardante. sed kiel sola spegulo vidus sin mem? ĉiu homo vojas tra la vivo, la nemalfermiĝema nukso de lia animo konservas sian misteron eĉ antaŭ li mem.

elkonduke

bibliografio

darvino ĉ. (1842). la strukturo kaj distribuo de koralrifoj, unua geologia parto el la vojaĝo de la biglo sub ŝipestro ficroj de la reĝa ŝiparo dum jaroj 1832a ĝis 1836a.

anglalingve: the structure and distribution of coral reefs, being the first part of the geology of the voyage of the beagle, under the command of capt. fitzroy, r.n. during the years 1832 to 1836 / darwin charles. - london: smith elder and co, 1842.

traduke citata laŭ: http://darwin-online.org.uk/content/frameset?itemID=F271&viewtype=text&pageseq=1

neergaard p. (1957). la vivo de la plantoj.

la vivo de la plantoj / paul neergaard. - la laguna: j. régulo, 1957.

rabelezo f. (1532). la teruraj kaj timigaj faroj kaj bravaĵoj de la famega pantagruelo, reĝo de dipsodoj, filo de la granda giganto gargantuo.

franclingve: les horribles et espouvantables faictz et prouesses du tresrenommé pantagruel roy des dipsodes, filz du grand geant gargantua / françois rabelais. - lyon: claude nourry, 1532.

traduke citata laŭ: http://athena.unige.ch/athena/rabelais/rabelais_pantagruel.html

rorŝaĥ h. (1921). psiĥodiagnozo, bildoj.

germanlingve: psychodiagnostik, tafeln; anglalingve: psychodiagnostics, plates / hermann rorschach. – bern: hans huber, © 1921.

glosoj

alkrementi
akrecii, almeti substancon al ekzistanta kerno.
dusamaro
arbosemo el du samaroj, alivorte el du kernetoj provizitaj per po unu malpeza flugilo, kiu povas portiĝi tra aero.
jetio
sovaĝa homo aŭ granda simio, eble legenda, eble vivanta en himalajo aŭ kun diversaj nomoj en aliaj mondopartoj.
kosmozofio
fantazia nomo de esotera doktrino kaj societo laŭ la modeloj „teozofio”, „antropozofio” kaj similaj.
kriptozoologio
enketado pri kaŝitaj, malfacile troveblaj, eble legendaj bestoj.
limoĝio
francia regiono ĉirkaŭ la urbo limoĝo; franclingve limousin.
loĝio de bela okcidento
fantazia nomo de societo laŭ la maniero de sekretaj societoj.
mirmilono
romia cirka batalisto, la plej peze kirasita kaj armita.
multetona
kun multaj tonoj, multaj koloroj, bunta.
nemalfermiĝema
maldehiska.
pionira
(pri vegetaĵo, vivaĵo) kiu inter la unuaj ekvivas sur nova grundo, en nova natura spaco.
projekcia metodo
psiĥologia metodo, kiu proponas objekton kiel bazon de imagado kaj komentado.
rorŝaĥo – © 2012-2017 jxvasxe @ free.fr