vivresumo

ŝajnbiografio

aŭtoro: ĵeromo vaŝe

kontakto: jxvasxe @ free.fr

aŭtorrajto: © 2013

mi naskiĝis ĉirkaŭ jaro 466a kiel unu el la multaj idoj de burgunda patro kaj avara patrino en regioneto, de kies bonsona nomo nuntempe restas nura silabo, ĉar tempo foruzas vortojn, same kiel akvo foruzas ŝtonojn. infanaĝe mi faris la stultaĵojn, kiujn faras infanoj, kaj junule faris tiujn, kiujn faras junaj homoj. nenio distingis min inter samaĝuloj krom pretervidata talento por nerimarkiteco.

eble pro la dirita diskretemo mi en jaro 498a facile eniris la palacon de vinfredoriĥo muŝatenta, duko de la vevelŝoj. mi senaverte depuŝis lin de lia sidilo kaj anstataŭis lin sur tiu ŝanceliĝa kurula seĝo, kiu estis la insigno de estreco. ĉi tiu unufoja bravaĵo igis min nova gvidanto de la vevelŝoj. mi mendis vinon kaj regalis ĉiujn senfarulojn, kiuj en la palaco havis kuŝejon kaj teleron, kaj kiuj rolis kortegon. nome de mia bonvola popolo ili lojale salutis la novan regadon per tintigo de l' glasoj.

vevelŝoj ne lasis grandan postesignon en historio. aliaj gentoj – vandaloj, suevoj kaj ceteraj maldelikatuloj – famigis sin per senmanka detruado de civilizo ĉirkaŭ si. ili en tio diligentis tiagrade, ke iliaj idoj poste sentis sin egale devigataj al rekonstruo kaj al fiero pro la misfaroj de siaj patroj. vevelŝoj estis tiuj, kiujn el inter si forpelis tiuj nacioj. mi ekregis tiun senmoran nacion, hazarde kunŝaŭmiĝintan rande de la fluo, sur kiu preterflosis la granda migro de l' popoloj.

pro sia miksa deveno tradiciojn vevelŝoj malmulte havis. tiun mankon ili kompensis per prudento. ili rimarkis, ke forto la estrecon ofte donas al netaŭguloj, ke nobeleco aŭ famo ne pli bonas, ke popola elektado misvojigas. tial oficojn ili lotumis. mi atribuis la registajn funkciojn laŭ tiu saĝa moro, kantetante:

mig, mag, mog
al kaj u kaj katalog
ŝu kaj ŝejn kaj maklintok
mig, mag, mog

je ĉiu silabo montrante al iu alia kortegano, ĝis la lasta trafis jen la novan prizorganton de juĝado, jen tiun de militado, jen tiun de palacaj solenoj, kaj daŭre laŭ la listo de oficoj... la tiamaniere establita registaro funkciis egale bone aŭ egale malbone, kiel tiuj de aliaj regnoj.

la regado de velŝalingva helvetio – ĝiaj loĝantoj familiare nomis ĝin velŝio – montriĝis absorba kaj trankvila tasko. ĝin iafoje vigligis perfidoj, komplotoj kaj embuskoj, el kiuj teksiĝis la tiutempa politika vivo. mia persisto pli ol mia lerto vastigis la landon, kaŭzante incitiĝon en apudaj regnoj.

neniu tamen atendis la novan direkton, al kiu mi turnis post kelkaj jaroj la politikan kurson de la lando. mi iniciatis reformon de la edukado, kiun de pluraj jarcentoj instruistoj sukcese forbaradis. mi devigis ĉiujn virajn kaj inajn, riĉajn kaj malriĉajn infanojn al fundamenta studado de futbalo ekde kvinjariĝo. gejunulojn mi dotis, por ke ili ekzerciĝu. fremdajn futbalistojn mi envicigis en la nacian teamon, kies gvidon mi konfidis al parencoj. ĉiujn teamojn mi geigis malgraŭ la murmuroj de malnovmoruloj, kiuj tiun egalecon de viroj kaj inoj en sporto ne akceptis, kiu nun al ĉiuj ŝajnas memkomprenebla. tiaj decidoj, tiaj elspezoj, mi bone scias, ŝokas la nuntempan sekularan pensmanieron, kiu tre atentas pri nekonfuzo de sporto kaj ŝtato, sed ili siatempe mirinde efikis.

dum la sekvaj jaroj la velŝaj teamoj venkis en ĉiuj futbalaj pokaloj, konkursoj, festivaloj kaj kolbasfestoj de la mondo, kaŭzante konsternon en fremdaj nacioj. en ĉiu urbo, kie malnovan cirkon oni uzis kiel pilkejon, en ĉiu vilaĝo, kie sur herbejo oni driblis kaj golis, la apero de velŝaj ĉemizoj sufiĉis, por ke homoj perdu la kuraĝon kaj la intereson, ĉar nia venko estis certa.

en tiuj cirkonstancoj velŝio tiom „malhumilegis“ laŭ la vorto de fremdaj ĵurnalistoj, ke ĝi vidigis siajn venkojn al la tuta mondo per nove fondita televidkanalo dediĉita tute al futbalo, kun komentoj de la sufiĉe sensuka parolisto justeno drujo bibero, kaj tiuj komentoj facile sonis ofende al alilandaj oreloj, ĉar ili estis dublitaj de la vevelŝa lingvo al la pokemona, bojboja, idiomneŭtrala, zabaneboza kaj malbelarusa, por ke neniu preteraŭdu.

fremdaj nacioj ĉion ĉi ricevis kiel vangobaton. ili tion dirigis al mi, kaj mi respondigis, ke tiel ankaŭ mi vidas la aferon. ili fondis asocion de kune unuiĝintaj nacioj, kies neoficiala kaj evidenta celo estis la detruo de mia regno. la asocio pro internaj malpacoj longe restis papera tigro. favoran kondiĉon por atako fine provizis la forta malvarmo de vintro 518a, frostigante la riverojn kalono kaj mojnano laŭlonge de la landlimo. la malamikoj transiris piede kun granda militistaro kaj eniris velŝion.

la entrudiĝantojn velŝio akceptis per aranĝo planita por ilia embaraso. nudpiede, en ŝortoj kaj numeritaj to-ĉemizoj el maldelikata lano, mi, miaj parencoj kaj liganoj venis renkonte al la malamikoj kaj petis interparolon. la fremdaj naciestroj ofendiĝis: ili venis por interbatado, ne por interbabilo. iliaj militistoj, kiel decaj ŝtatdungitoj, ekmurmuris, ke se oni ne batalos, ili strikos. ni persistis en nia peto. la asocio de kune unuiĝintaj nacioj kontraŭvole akceptis interparolon pri paco. ĝi en tiu sporto montriĝis same mallerta kiel en aliaj. ni surtabligis pretajn pacoproponon kaj pomtorton. ni paciencis, dum la malamikoj inter si kverelis, kaj kiam ili eksilentis, ekmordante en la torto, ni ricevis ilian subskribon sub la promeso, ke ni povos eniri monaĥejon kaj resti sekure en ĝi.

ni faris liston de monaĥejoj, kaj ni forstrekis de ĝi unu post unu la nomojn per la rimaĵo:

unu, du, tru, falu!

restis en la fino nur la nomo de la monaĥejo de sankta-galoŝo. ni tien rifuĝis, kaj ni tostis al nia saviĝo.

ni nun vivas inter monaĥoj. ni konformiĝis iom post iom al ilia vivregulo. je noktiĝo ni preĝas vigilon, kiu sonas tiele:

... svenas taga sunobrilo,
m-m-m aŭdu, mond-sinjoro,
nin nokte m-m-m...

matene laŭdon:

... m-m-m ombroj jam paliĝas,
m-m -m-m-m lumo de l' aŭroro
ni do per pia voĉ' m-m-m-m-m...

en la tria, sesa kaj naŭa horo ni kantas la malgrandajn preĝojn, kaj ankoraŭ la vesperan:

... nomiĝas tag' laŭ via volo,
ĝin glutos m-m kaj ĥaoso,
m-m-m-m-m...

ŝirmate de altaj muroj ni en ĝardenetoj plugas, semas kaj akvumas, markotas kaj rikoltas. en la skribejo ni kopias librojn en uncialaj literoj... ni vivas sobre. kiam vintra malvarmo mordas la fingrojn, kiam malsato mordas la ventron, mi memoras la abundon kaj la malnoblecon de la domaĉo, kiun ni bombaste nomis palaco kaj mi konscias, ke pia kaj trankvila vivo pli bonas.

ĉi-matene mi rikoltis bovlon da freŝaj fragoj.

vivresumo – © 2013 jxvasxe @ free.fr – unua publikigo