marselo prust

en ombro de florantaj junulinoj

dua libro de
‚reserĉe al la perdita tempo’

aŭtoro: marcel proust /marsel prust/

originala titolo: ‚à l'ombre des jeunes filles en fleur’

unua originala eldono: 1919

el la franca lingvo tradukas: ĵeromo vaŝe

por la traduko: © 2017-2022

progreso de la traduko: 100 %

kontakto: jxvasxe(ĉe)free.fr

enhavtabelo

Unua Parto: en la Rondo de Sinjorino Svan

Mia patrino, kiam ni priparolis la projekton, ke la familio unuafoje akceptos sinjoron De Norpua por vespermanĝo, esprimis sian bedaŭron, ke profesoro Kotar forestas pro vojaĝado kaj ke ŝi mem ne konservis amikan rilaton kun Ŝarlo Svan, kiuj nedubinde ambaŭ estus por la eksa ambasadoro interesaj kuntablanoj, al kio mia patro respondis, ke eminenta gasto, fama scienculo, kia estas Kotar, certe neniam malbone rolas en vespermanĝo, sed Svan pro sia parademo, sia kutima fanfaronado pri ĉiu sia socia ligiĝo estas vulgara brustoŝvelulo, kiun la markizo De Norpua probable juĝus laŭ sia kutima esprimo stinka. Nu, pri ĉi tiu respondo de mia patro necesas mallonga klarigo, ĉar iuj legantoj eble memoras, ke Kotar societe tre malbrilis, kaj Svan koncerne al siaj mondumaj rilatoj ĝis ekstrema grado zorgis pri modesteco kaj diskreteco. Sed flanke de ĉi lasta okazis tio, ke aldone al Svan, la filo, kaj al Svan, la ĵoke-klubano, la delonga amiko de miaj gepatroj nun prezentis novan vizaĝon – kiu cetere ne restis la lasta – nome la vizaĝon de la edzo de Odeta. Adaptante al la pli malaltaj ambicioj de ĉi tiu virino la intuon, la impeton, la aktivan manieron, kiuj ĉiam estis ĉe li karakteraj, li diligente konstruis por si – tre malalte sub la antaŭa – novan socian lokon konvenan por la kunulino ĝin okuponta kun li. Tie li montriĝis alia viro. Ja – komencante duan vivon, komunan kun sia edzino – dum li plu vizitis sole siajn proprajn amikojn, al kiuj li ne volis trudi la ĉeeston de Odeta se ili ne propramove petis interkoniĝon – estus almenaŭ kompreneble se, inter novaj ĉirkaŭuloj mezurante la rangojn de ĉi tiuj kaj sekve la personan plezuron ricevatan de ilia gastiĝo, li por tio uzus kiel komparilon ne la plej eminentajn homojn, kun kiuj li societis antaŭ sia edziĝo, sed la antaŭajn konatojn de Odeta. Sed eĉ kun la scio, ke la ligiĝoj kiujn li aspiris koncernis tiajn malelegantajn ŝtatoficistojn, vivo-difektitajn inojn, kiaj paradas en ministrejaj baloj, oni miris aŭdante ke li, kiu pli frue kaj ankoraŭ tiutempe prisilentis kun takto inviton flanke de Tvikenhamo aŭ de la Bukingama Palaco1, bele laŭte sonigis, ke la edzino de subestro de ministra kabineto venis por vizito al sinjorino Svan. Ĉi tion oni povas klarigi per tio, ke la simplaj manieroj de la elegantulo Svan estis eble de lia flanko nur pli rafinita formo de vanteco, kaj ke, simile al iuj judoj, la eksamiko de miaj gepatroj prezentis unu post unu diversajn statojn, kiujn travivis ankaŭ aliaj anoj de lia gento, laŭ vojo kondukanta de plene naiva snobeco kaj abrupta krudo ĝis plej delikata ĝentilo. Sed la precipa kaŭzo – kaj ĉi tiu validas por la homaro entute – estis ke homaj virtoj mem ne estas liberaj, disponeble ŝvebantaj rimedoj, pri kiuj ĉiu homo konstante disponas; ili laŭtempe en ies menso tiel firme asociiĝas kun la agoj, okaze de kiuj li sin devigas al ilia uzado, ke se li subite sin turnas al alia kampo de agado, ĉi tiu novaĵo senaplombigas lin kaj forblovas la ideon, ke li devus en ĝi sinteni laŭ la samaj virtoj. Svan, diligente afablante al novaj konatoj kaj ilin fiere menciante en konversacioj, similis al iu el tiuj grandaj, modestaj aŭ regalemaj artistoj, kiuj, se ili en la malfrua parto de la vivo komencas amatori pri kuirado aŭ ĝardenumado, senkaŝe elmontras naivan kontenton pro laŭdoj pri siaj preparaĵoj aŭ florbedoj, pri kiuj ili ne toleras kritikojn, kiujn aliflanke ili toleras facile, se ĉi tiuj trafas iliajn ĉefverkojn; aŭ respektive kiuj senkompense donacas pentraĵon, sed kontraste al tio ne povas sen murmurado malgajni kvardek groŝojn en domeno-ludado.

Profesoron Kotar oni revidos aliflanke pli amplekse, multe pli poste, ĉe matrono Verduren, en la kastelo La Raspeliero. Estos sufiĉe se oni rilate al li observos jenon: flanke de Svan la ŝanĝo eventuale surprizas, ĉar ĝi plenumiĝis sen pria suspekto de mia flanko kiam mi vidis la patron de Ĵilberta en la Elizeaj Kampoj, kie, min ne alparolante, li ne povis antaŭ mi pavumi pri siaj politikaj rilatoj (mi agnosku, ke se tion li farus, mi eble ne tuj rimarkus lian vantecon, ĉar la ideo kiun oni longatempe flegis pri homo trompas la okulojn kaj orelojn; mia patrino dum tri jaroj ne distingis la ŝminkon, kiun iu nevino kutime havis sur la lipoj, kvazaŭ ĝi nevidebliĝe tute solviĝis en likvaĵo; tiel ĝis tago, kiam ia plia almeto aŭ alia kondiĉo kaŭzis la fenomenon nomatan transsatureco; la tuta nevidita ŝminko kristaliĝis kaj mia patrino pro tiu subita kolora ŝoko opiniis, kiel homoj juĝus ankaŭ en Kombreo2, ke tio estas hontinda kaj preskaŭ tute ĉesigis la rilatojn kun la dirita nevino). Sed se pri Kotar temas, male la tempo, kiam li kalkuliĝis inter la atestantoj de la komencaj vizitoj de Svan ĉe gesinjoroj Verduren, jam pasis delonge; nu do, honoraĵoj, oficialaj agnoskoj multiĝas laŭ la jaroj; kaj due iu homo povas esti malklera, fari stultajn vortludojn, kaj cetere havi apartan talenton, kiun nenia ĝenerala kultura scio provizas, ekzemple talenton de granda militestro aŭ de granda ĥirurgo. Efektive la kolegoj ne rigardis Kotar-on nura duaranga kuracisto, kiu post longe iĝis eŭropskala famulo. La plej inteligentaj el inter junaj medicinistoj diradis – almenaŭ dum kelkaj jaroj, ĉar modo, aperaĵo mem naskita de ŝanĝemo, ŝanĝiĝas – ke se ili okaze malsaniĝos, ili konfidos sian vivon al la manoj de unu sola majstro, nome de Kotar. Ili ja plivole societumis kun pli kleraj, pli artismaj gvidantoj, kun kiuj ili povis paroli pri Frideriĥo Nicŝo3, pri Riĥardo Vagner. Kiam oni muzikis ĉe sinjorino Kotar dum la vesperoj, kiujn ŝi aranĝis por kolegoj kaj lernantoj de sia edzo, esperante ke li fariĝos iam ĉefprofesoro en la medicina fakultato, li ne aŭskultis sed pliŝate ludis kartojn en apuda salono. Sed oni laŭdadis la rapidecon, la kompletecon, la ĝustecon de lia medicina travidemo, de lia diagnozado. Trie, se temas pri la sintenoj de profesoro Kotar en liaj rilatoj ekzemple al tia viro, kia estis mia patro, estas notinde, ke la karaktero, kiun homo elmontras en la dua parto de la vivo ne ĉiam estas – eĉ se ĝi ofte estas – la unua karaktero ampleksigita aŭ velkinta, akriĝinta aŭ mildiĝinta; ĝi estas iafoje kontraŭa naturo, kvazaŭ kuspe elturnita vesto. Krom ĉe gesinjoroj Verduren, kiuj trovis lin ŝatinda, Kotar pro sia hezita ŝajno, sia malaŭdaco, sia troa ĝentilemo ricevis ĉie dum la tuta junaĝo pikajn mokojn. Ĉu eble iu bonvola amiko al li rekomendis malvarman ŝajnon? La eminenteco de lia pozicio faciligis al li ĉi tiun konduton. Ĉie – escepte de la verdurena societo, kie li spontanee revenis al sia antaŭa memo – li fariĝis malvarma, volonte silentema, abrupta-vorta se necesis paroli, kaj neniel evitema pri malagrablaj diroj. Li provis ĉi tiun novan pozon antaŭ klientoj, kiuj, lin ĝis tiam ne koninte, ne povis ĝin kompari kun lia pli frua sinteno, kaj kiuj tre mirus eksciante ke li ne estas laŭnature tiel maldelikata. Li precipe penis ŝajni senemocia kaj eĉ en la malsanuleja departemento, en kiu li oficis, kiam li eldiris iun el la vortludoj, kiuj ridigis ĉiujn, ankaŭ la klinikestron, ankaŭ la laste akceptitan studenton, li faris tion sen ke moviĝis ajna muskolo en lia vizaĝo, kiu cetere estis nerekonebla de kiam li forrazis la barbon kaj lipharojn.

Ni fine vidu ankaŭ, kiu estis la markizo De Norpua. Li estis antaŭ la germana-franca milito de jaro 1870a plenpova ministro4 kaj post la 16a de majo5 ambasadoro, kaj malgraŭ tio – kaŭzante miron de multaj – li plurfoje poste ricevis la taskon reprezenti Francion en diversaj porokazaj misioj – estis eĉ revizoro pri la debeto en Egiptio6, kie dank' al sia granda kompetento pri financoj li tre utilis – komisie de radikalaj registaroj, sub kiuj ordinara reakcia burĝo rifuzus servi, kaj al kiuj sinjoro De Norpua pro sia antaŭa kariero, sia socia medio, siaj opinioj normale ŝajnus nefidinda. Sed tiuj progresismaj ministroj verŝajne sciis, ke ili per ĉi tiu elekto montros, kiom larĝanimaj ili estas kiam la alta intereso de Francio estas koncernata, kiel ili sin distingas de ordinaraj politikistoj kaj meritas ke la ‚Gazeto de Debatoj’ mem rigardas ilin laŭnomaj ŝtat-registoj, kaj ili tiel plie gajnis iomon de la prestiĝo, kiun donas nobela nomo kaj de la drameca efekto de neatendita elekto. Kaj ili sciis ankaŭ, ke ĉi tiujn avantaĝojn ili povas ricevi, dungante sinjoron De Norpua, sen risko de liaflanka politika mallojaleco, ĉar la alta deveno de la markizo ilin pri tio neniel devis timigi, sed male trankviligi. Kaj en tio ĉi la respublika registaro ne eraris. Tiel estis unue ĉar iuj nobeloj, de infanaĝo edukitaj kun la ideo ke ilia nomo estas intima avantaĝo, kiun nenio de ili forprenos – kaj kies valoron egaluloj aŭ homoj de ankoraŭ pli alta rango sufiĉe precize taksas – scias ke ili povas al si ŝpari, ĉar ili de ĝi nenion gajnus, la penon, kiun sen videbla posta rezulto surprenas multaj burĝoj, por opinii laŭ la bonaj opinioj kaj ligiĝi kun laŭmore pensantaj homoj. Male, zorgante pri sia famo ĉe princaj aŭ dukaj familioj, sub kiuj ili senpere rangas, ĉi tiuj nobeloj scias, ke ili gajnos prestiĝon nur per tio, ke ili al sia nomo aldonos novan meriton, kiun ĝi ne havis, per kies efiko ili distingiĝos de egaluloj: per politika influo, per beletra aŭ belarta famo, per granda bonhavo. Kaj la flegon de rilatoj, kiun ili ne entreprenas por neutila hidalgo frekventata de burĝoj, pro kies senfrukta amikeco princo ne estus al ili pli favora, ili plivole dediĉas al politikistoj, egale ankaŭ framasonismaj, kiuj eble peros postenon en ambasado aŭ patronos okaze de baloto, al artistoj aŭ sciencistoj, kies apogo helpas al sukceso en la branĉo en kiu ili eminentas, sume al ĉiuj, kiuj povas iel faciligi novan specon de brilo aŭ efektivigon de riĉa geedziĝo.

Sed en la preciza okazo de sinjoro De Norpua ĉefe rolis tio, ke de longa sperto en diplomatio li sorbis la negativan, rutinan, konservisman tielnomatan spiriton de ŝtata regado, kiu efektive estas komuna al ĉiuj registaroj kaj sub ĉiuj regadoj estas precipe la spirito de administro pri eksterlandaj aferoj. De sia kariero li gajnis malemon, misfidon kaj malŝaton al diversgrade revoluciaj, aŭ minimume malkonvenaj rimedoj, kiuj estas la rimedoj de opozicioj. Krom ĉe kelkaj kruduloj de la plebo aŭ egale de la altaj klasoj, por kiuj nenia diferenco de manieroj gravas, tio, kio homojn proksimigas, ne estas komuneco de opinioj, sed sama speco de spiritoj. Tia akademiano, kia ekzemple estis Ernesto Leguve, ŝatanto de klasikismo, pli volonte aplaŭdus la laŭdon de Viktoro Hugo far Maksimo Del Kampo aŭ Alfredo Mezier, ol la laŭdon de Nikolao Bualo far Polo Klodel7. Sama naciismo sufiĉas por ke akordiĝu Moriso Bares kaj liaj politikaj subtenantoj, kiuj probable ne vidas tiom da diferenco inter li kaj sinjoro Ĵorĵo Beri, sed ne sufiĉas por ke kun li akordiĝu tiuj el la akademianoj, kiuj malgraŭ sama politika inklino sed pro alia speco de spirito pli ŝatos eĉ kontraŭulojn, kiaj estas sinjoroj Aleksandro Ribo kaj Polo Deŝanel, al kiuj siavice fidelaj reĝo-partianoj laŭ propra sento pli proksimas, ol al Ŝarlo Moras aŭ al Leono Dode8, kiuj tamen ankaŭ deziras revenon de la reĝo. Avarante vortojn, unue pro profesie kutimaj singardo kaj sindeteno sed due ankaŭ ĉar ili de tio ricevas pli da valoro, ŝajnas pli nuancaj en la oreloj de homoj, kies dekjara peno por amikigi du regnojn resumiĝas, tradukiĝas ene de parolado aŭ protokolo per simpla epiteto, ŝajne banala sed en kiu ili vidas mondo-ŝancelan okazaĵon, sinjoro De Norpua havis famon de malvarma karaktero en la komisiono, en kiu li sidis apud mia patro, kaj ĉiuj aliaj gratulis ĉi lastan pri la amika sinteno kiun al li havis la eksa ambasadoro. Ĝi mirigis mian patron mem. Ĉar li estis ordinare ne tre afabla kaj sekve kutimis pri ne granda populareco ekster la rondo de intimaj konatoj, kaj ĉi tion li agnoskis senkaŝe. Li konsciis, ke la amikemo de la diplomato estis la sekvo de tiu tute individua vidpunkto, el kiu ĉiu homo juĝas, ĉu li donos sian simpation, kaj en kiu ĉia intelekta aŭ sentema kvalito de homo ne tiom pezas, rilate al aliulo kiun ili tedas aŭ incitas, kiom la bonhumoro kaj gajeco de alia homo, kiu en la okuloj de multaj ŝajnus vanta, frivola, sensignifa. „Sinjoro De Norpua min refoje invitis por vespermanĝo, estas nekredeble, ĉiuj komisionanoj miras pri tio, ĉar li havas privatan rilaton kun neniu alia el ni. Mi ne dubas, ke li denove rakontos al mi ege interesajn aferojn pri la germana-franca milito en 1870.” Mia patro sciis, ke sinjoro De Norpua estis verŝajne la sola homo, kiu la tiaman francian imperiestron9 avertis pri la kreskanta potenco kaj militemo de Prusio, kaj ke Oto de Bismark10 alte taksis lian inteligenton. Ankoraŭ lastatempe, okaze de la akcepta festo aranĝita en la operejo honore al reĝo Teodozo gazetoj notis ke la fremda regnestro al sinjoro De Norpua konsentis longan interparolon. „Mi volonte ekscios, ĉu tiu oficiala vojaĝo de la reĝo vere gravas” diris mia patro, kiu tre interesiĝis pri internacia politiko „Mi scias ke amiko Norpua estas strikte butonumita, sed por mi li tiel afable elbabilos tion.”

Rilate al mia patrino la ambasadoro eble ne havis persone la specon de inteligento, kiu ŝin plej allogis. Kaj konversacio de sinjoro De Norpua – mi agnosku – estis tia ampleksa sortimento de arkaikaj esprimoj karakteraj de specifa kariero, socia klaso kaj epoko – tiu epoko cetere en la koncernaj kariero kaj klaso eble ne tute formortis – ke mi bedaŭras iafoje tion, ke mi ne laŭorde kaj laŭvorte memoras la frazojn, kiujn mi aŭdis de li. Mi tiel prezentus efekton de eksmodeco same senpene kaj sammaniere, kiel tiu rolisto de la Reĝa Palaco11, kiu al la demando, kie li trovadis siajn mirigajn ĉapelojn, respondis: „ĉapelojn mi ne trovas, ilin mi konservas”. Ŝajnas al mi sume, ke mia patrino juĝis sinjoron De Norpua iom malnovstila, kio per si mem tute ne malplaĉis al ŝi se temis pri societaj manieroj, sed ŝin malpli ĉarmis en la kampo ne propre de ideoj – ĉar ideojn sinjoro De Norpua havis tre modernajn – sed de parolturnoj. Ŝi sentis tamen, ke ŝi delikate flatis la edzon parolante kun admiro pri la diplomato, kiu lin tiel eksterordinare distingis inter aliaj homoj. Firmigante ĉe mia patro la bonan opinion, kiun li havis pri sinjoro De Norpua, kaj per tio lin kondukante al bona opiniado ankaŭ pri li mem, ŝi sentis, ke ŝi tiel plenumas iun el siaj laŭdevaj taskoj, nome tiun, ke ŝi plibonigas la vivon de la edzo, kiel ŝi ankaŭ faradis, kiam ŝi zorgis pri tio, ke la manĝoj estu bongustaj, ke la servado estu senbrua. Kaj tial ke al mia patro ŝi ne kapablis mensogi, ŝi sin mem ekzercis al admiro de la ambasadoro, por ke poste ŝi laŭdu lin sincere. Ŝi cetere ŝatis sen ajna afekto lian videblan bonecon, lian iomete arkaikan ĝentilecon (tiel ceremonian, ke kiam li estis promenanta, tre rekta kaj alta, kaj iam ekvidis, ke mia patrino preterveturas, antaŭ ol li salute senĉapeligis sin, li forĵetis ĵus ekfumitan cigaron), lian ĉiam prudentan konversacion, en kiu li laŭeble malmulte pri si mem parolis kaj konstante zorgis, ke la diroj estu al la kunparolanto agrablaj, lian akuratecon en korespondado, tiel mirigan, ke kiam mia patro antaŭ malmulta tempo al li sendinte leteron rekonis sur koverto lian skribon, li unue kredis erare, ke malbonsorte la du sendaĵoj samtempe kaj inverse kursis – kvazaŭ se por li la poŝta servo havus specialan, privilegian kolektadon de leteroj. Mia patrino, mirante pri tio, ke li estis tiel ĝustatempa kvankam tre okupata, tiel afabla kvankam tre societema, ne rimarkis ke ĉi tiuj kvankam-oj nepre estis pretervidataj tial-oj, kaj ke – same kiel maljunuloj estas surprize viglaj malgraŭ sia aĝo, reĝoj surprize senafektaj, provincanoj surprize pri ĉiuj aferoj informitaj – samaj liaj vivreguloj ebligis, ke sinjoro De Norpua sin dediĉis al tiom multe da aferoj kaj estis tiel senmanka en siaj respondoj, ke li plaĉis en la ĉirkaŭa socio kaj estis afabla al ni. Plie la erara juĝo de mia patrino – komuna al ĉiuj homoj kiuj tro modestas – venis de tio, ke ŝi taksis ĉion, kio ŝin koncernis, malpli grava kaj sekve alispeca ol ĉio alia. La respondan leteron, kiun laŭ ŝia opinio la amiko de mia patro tiom afable kaj diligente sendis ĉar li ĉiutage skribis multajn mesaĝojn, ŝi elkalkulis el tiu granda nombro ene de kiu ĝi estis nur unu ajna, kaj simile ŝi ne konsideris, ke vespermanĝo en nia hejmo estis por sinjoro De Norpua unu el la multegaj agoj de lia societa vivo, ne pripensis, ke li kiel ambasadoro kutimis rigardi, el la tempo kiam li aktivis en diplomatio, vespermanĝojn kun aliaj homoj kiel parton de sia funkcio, kaj tiuokazan ĝentilecon kiel delongan normalon, kiun oni ne povus peti, ke li escepte forlasu ĝin, kiam li vizitis nin.

La unua vespermanĝo de sinjoro De Norpua ĉe ni okazis en jaro, en kiu mi ankoraŭ ofte ludis en la ĝardeno de la Elizeaj Kampoj; ĝi restis en mia memoro pro tio, ke en la samtaga posttagmezo mi estis fine aŭdonta La Berma-n en prezento de ‚Fedra’ kaj pro tio ankaŭ, ke parolante kun sinjoro De Norpua mi subite komprenis – komprenis en nova maniero – kiom la sentoj, kiujn en mi vekis ĉio rilata al Ĵilberta Svan kaj al ŝiaj gepatroj, estis aliaj, ol la sentoj de ajna alia persono pri tiu familio.

Probable tial ke ŝi rimarkis la mornecon de mia humoro pro la proksimiĝo de la novjara feriado, dum kiu laŭ la propra sciigo de Ĵilberta mi ne vidos ŝin, mia patrino, por min revigligi, iam diris: „se vi ankoraŭ same arde deziras aŭdi La Berma-n, ŝajnas al mi ke via patro eble permesos tion; vin akompanos via avino”.

Sed diro de sinjoro De Norpua, ke estos bone se mi aŭdos La Berma-n, ke tio por juna viro estas nepreterlasinda posta memoraĵo, estis tio, kio kaŭzis ke mia patro, ĝis tiam tre malfavora al la eventualo, ke mi malŝparus tempon kaj riskus malsaniĝon pro afero, kiun li nomis, indignigante mian avinon, neutilaĵo, nun proksimis al la ideo ke la teatra prezento rekomendita de la ambasadoro estis iel parto de atentinda tuto de saĝaj konsiloj por prospera kaj brila kariero. Mia avino, unue rezigninte je la granda spirita profito kiun mi ricevus laŭ ŝia opinio de aŭdado de La Berma, tiel oferis multe por la gardo de mia sano, kaj ŝi nun miris ke ĉi tiu konsidero fariĝis bagatela pro unu diro de sinjoro De Norpua. Raciiste, persiste esperante, ke la preskribita vivregulo konsistanta en eksteraj promenoj kaj frua enlitiĝo al mi efikos bone, ŝi malaprobis la katastrofan, baldaŭ farotan escepton kaj en funebra tono diris: „kiel facilanima vi estas” al mia patro, kiu respondis kun kolero: „kiel do? nun vi estas tiu, kiu admonas por ke li ne iru – vi facile aliigas la opinion! antaŭe vi ripetis en ĉiu okazo ke ĝi estos al li bonefika”.

Sed sinjoro De Norpua pri afero al mi multe pli grava ŝanĝis la planon de mia patro. Ĉi tiu delonge deziris ke mi karieru en diplomatio, sed mi ne akceptis la imagon, ke eĉ post kelkatempa oficado en la franca ministrejo mi elmetiĝos al la ŝanco, ke oni sendos min iam al ambasadejo en ajna fremda ĉefurbo, kie Ĵilberta ne loĝos. Mi prefere revenus al la revo pri beletrismo, kiun pli frue mi disvolvis kaj poste forlasis dum miaj promenoj sur la vojo de Germanto. Sed mia patro ĝis tiam obstine kontraŭis tion, ke mi destiniĝu al beletra kariero, kiun li taksis tre malsupera al la diplomatia, al ĝi eĉ ne donis la nomon kariero, ĝis kiam sinjoro De Norpua, kiu ne tre ŝatis la novan generacion de diplomatiaj agentoj, asertis antaŭ li ke oni povas kiel literatura verkisto gajni same multan honoron, havi same grandan influon kaj konservi pli efektivan sendependon, ol en ambasada ofico.

— „Nu, mi ne supozis tion, sed efektive Norpua tute ne kontraŭas la ideon, ke vi estos literaturisto” diris mia patro. Li kredis, kiel certagrade influa viro, ke ĉiu malfacilo estas transpontebla, ke ĝi nepre solviĝos por bono dank' al interparolo kun potenculo. „Mi venigos lin hejmen por vespermanĝo post la komisiono en iu venonta vespero. Vi parolos iom kun li, por ke li havu okazon por vin estimi. Skribu ion belan kaj montru ĝin al li, li tre amikas kun la estro de la ‚Revuo de Du Mondoj’12, li periĝos por ke vi publikigu en ĝi, tion li povas, li estas spertulo-lertulo, kaj entute ŝajnas ke pri nuntempa diplomatio li opinias, ke...”

La feliĉo, kiun mi ricevus de ne-disiĝo de Ĵilberta, al verkado de bela teksto, kiun mi montros al sinjoro De Norpua, min certe instigis, sed ne kapabligis. Post kelkaj enkondukaj paĝoj mia mano pro tediĝo jam delasis la plumon, mi kolere, malespere ploris, pensante ke talenton mi neniam havos, ke verkado ne taŭgas por mi, ke la ŝancon por ĉiama restado en Parizo, kiun mi havos pro la venonta vizito de sinjoro De Norpua, ne fruktos. Sole la perspektivo, ke al mi baldaŭ estos permesate aŭdi La Berma-n, min distris de mia ĉagreno. Sed simile kiel mi deziris vidi marajn ŝtormojn nur ĉe bordoj, kie ili plej tumultas, simile mi deziris aŭdi La Berma-n specife en iu el la klasikaj roloj, en kiuj laŭ la diro de Svan ŝi proksimis al genieco. Ĉar kiam oni atendas multevaloran sperton de iu impreso de naturaĵo aŭ artaĵo, oni skrupulas ke la animo povus ricevi anstataŭe malpli fortan impreson, kiu eble ĝin erarigus pri la ĝusta valoro de belo. La Berma rolanta en ‚Andromaka’13, en ‚La Kapricoj de Mariana’14, en ‚Fedra’ estis iu el la renomaj aferoj, kiujn mia imago delonge deziris. Mi same raviĝus kiel en la tago, kiam gondolo min barkus ĝis la pentraĵoj de Ticiano en la preĝejo de la franciskanoj15 aŭ ĝis tiuj de Vitoro Karpaĉo en Sankta-Ĝorĝo de la Slavoj16, se mi aŭdus iam, kiel La Berma skandas la versojn:

‚Sinjoro, vi laŭdire por forveturi pretas...’17.

Mi konis ilin el la simpla blanke-nigre presita bildo trovebla en eldonaĵoj, sed mia koro forte batis, kiam mi pensis – analoge al la plenumiĝo de vojaĝo – ke mi finfine vidos ilin ŝvebi en la atmosfero, en la sunlumo de ŝia ora voĉo. Pentraĵo de Vitoro Karpaĉo en Venecio, La Berma rolanta en ‚Fedra’ estis respektive bilda aŭ teatra belartaĵo, kiun la prestiĝo, kiun ili havis, igis por mi tiel vivaj, tiel unupecaj, ke se mi irus por vidi karpaĉan verkon en salono de la muzeo Luvro18, se vidus La Berma-n en teatraĵo, pri kiu mi neniam aŭdis antaŭe, mi ne plu sentus la saman delican miron pro tio, ke miaj okuloj fine malfermiĝas antaŭ la nepensebla kaj unika celo de miloj kaj miloj da miaj revoj. Plie, atendante de la rolado de La Berma pli bonan komprenon pri iaj aspektoj de nobleco, de sufero, al mi ŝajnis ke la imponeco, la realeco de ŝia ludado estos pli grandaj se la aktoro ĝin dediĉos al vere kvalita verko, prefere ol se ŝi – por tiel diri – brode ornamus per vero kaj belo mezkvalitan kaj vulgaran ŝtofon.

Entute se mi aŭdus La Berma-n en nova teatraĵo, mi ne facile juĝus pri ŝia majstreco, pri ŝia elparolo, ĉar mi ne povus distingi inter antaŭe ne konata teksto kaj la suplemento de ŝiaj intonacioj kaj gestoj, kiuj al mi ŝajnos parto de ĝi; dum ke malnovaj verkoj, kiujn mi parkeris, aperis kiel vastaj, rezervitaj, pretaj spacoj, en kiuj mi povos senĝene aprezi la elpensaĵojn, per kiuj La Berma ilin kovros, kvazaŭ freske, ŝutante en ilin la abundajn trovojn de sia inspiro. Bedaŭrinde ŝi de pluraj jaroj forlasis la famajn teatrojn, prosperigis anstataŭe komediejon, kie ŝi estis stelulino, kaj ne plu rolis en klasikaĵoj, kaj kiom ajn mi esploris afiŝojn, mi trovis nur anoncojn pri tute novaj verkoj, kiujn modaj dram-verkistoj faris speciale por ŝi, ĝis kiam en iu mateno, serĉante sur afiŝ-kolono informojn pri teatraj prezentoj en la semajno de novjaro, mi vidis unuafoje – fine de spektaĵo, kiun uverturis probable sensignifa verko, kies titolo al mi estis obskura, ĉar ĝi enhavis la apartecojn de agado, pri kiu mi sciis nenion – du aktojn de ‚Fedra’ kun sinjorino La Berma, kaj plie en du sekvaj prezentoj ‚La Duonmondumon’19, kaj ‚La Kapricojn de Mariana’, kiuj per sia titolo mem simile al ‚Fedra’ estis al mi travideblaj, tute helaj, tiom la verkoj estis al mi konataj, plene tralumataj de belarta rideto. Tiu elekto en mia opinio nobligis sinjorinon La Berma, kiam mi legis el gazetoj post la programo de tiuj prezentoj, ke ŝi mem decidis ke ŝi denove aperos publike en iuj el siaj malnovaj interpretoj. Ŝi do, kiel artisto, sciis ke iuj roloj restas interesaj post la tempo de sia noveco aŭ la furoro de sia okaza reenkonduko, ŝi rigardis ilin – kaj sian propran interpreton de ili – kiel belajn muzeaĵojn, kiujn estas bone denove prezenti al la generacio, kiu admiris ŝin iam en ili, aŭ al tiu pli juna, kiu ankoraŭ ne vidis. Tiel anoncigante mikse inter spektaĵoj destinitaj al unuvespera amuzo ‚Fedra’-n, kies titolo ne pli longis ol aliaj, ne estis presita en alia tiparo ol la aliaj, ŝi aldonis la subkomprenigon de dommastrino, kiu al vi prezentante ĵus antaŭ la altabliĝo la ceterajn invititojn, mencias inter la nomoj de gastoj, kiuj estas nenio alia ol gastoj, ne ŝanĝante la tonon per kiu ŝi jam diris la ceterajn: „sinjoro-n Anatolo Francio20”.

La kuracisto, kiu min flegis – tiu sama kiu al mi malpermesis vojaĝadon – deadmonis miajn gepatrojn de tio, ke mi vizitu teatron; pro tiu faro mi malsaniĝus eble por longa tempo, kaj mi ricevus laŭ lia takso pli da sufero ol da plezuro. Ĉi tiu timigo eble detenus min, se de tia spektaĵo mi atendus nur plezuron, kiun laŭ ia vidpunkto posta sufero povas kompense nuligi. Sed – simile kiel de vojaĝo al Balbeko, de vojaĝo al Venecio, kiujn mi tiom aspiris – de tiu teatra spektado mi deziris ion tute alian ol plezuron: nome veraĵojn, kiuj estu partoj de mondo pli reala ol tiu, en kiu mi vivis, kaj kiujn post la akiro malgravaj cirkonstancoj – eĉ korpaj doloroj – de mia sensignifa vivo ne deprenos de mi. La plezuro, kiun mi ricevos de la spektado, al mi ŝajnis entute nur la eble necesa formo, tra kiu mi ekkonos tiujn veraĵojn; kaj ĉio ĉi sufiĉis, por ke mi deziru ke la antaŭdiritaj suferoj eku post la fino de la teatra prezento, tiel ke ĝi ne estu de ili difektita aŭ misformita. Mi petegis miajn gepatrojn, kiuj post la vizito de la kuracisto ne plu konsentis, ke mi iru al ‚Fedra’. Mi konstante ripetis al mi la frazon „sinjoro, vi laŭdire por forveturi pretas” provante ĉiujn tonojn per kiuj ĝi eldireblas, tiel ke mi pli bone surpriziĝu pro la nedivenebla tono, kiun trovos La Berma. Vualite kiel la plejsanktejo malantaŭ kurtenego, kiu ĝin de mi kaŝis, kaj malantaŭ kiu mi supozis ĉiuminute al ĝi alian aspekton depende je la vortoj de Bergoto el la libreto retrovita de Ĵilberta, kiujn mi momente memoris: „forma nobleco, kristana pentozono, jansenisma paleco, princino de Trezeno21 kaj De Klevo, micena dramo, delfa simbolo, sunsimbola mito”, la dia beleco, kiun la prezento de La Berma baldaŭ konigos al mi, dum tago kaj nokto, sur konstante flamoporta altaro, reĝe sidis en la fundo de mia animo – de mia animo, kiu jes aŭ ne entenos laŭ tio, kion miaj severaj kaj facilanimaj gepatroj decidos, la perfektan formon de la dio senvualigita tie, kie ankoraŭ staris ĝia nevidebla formo. Kun okuloj fiksitaj al la neimagebla bildo mi luktadis de mateno ĝis vespero kontraŭ la baroj, kiujn mia familio starigis. Sed kiam disfalis la baroj, kiam mia patrino – malgraŭ ke la teatra prezento estis okazonta ĝuste en la tago de komisiona kunsido, post kiu mia patro revenos kun sinjoro De Norpua por la vespermanĝo – al mi diris: „nu, bone, ni ne deziras ke vi ĉagreniĝu, se vi kredas, ke tio vere plezurigos vin, vi iru”, kiam la ĝis tiam malpermesita spektado do dependis nur de mi, tiam unuafoje, ne plu devante zorgi pri ĝia ebligo, mi pripensis ĉu ĝi estas dezirinda, ĉu aliaj kaŭzoj ol malpermeso flanke de miaj gepatroj eble pravigos rezignon. Unue, postkiam mi ribelis pro ilia nefleksiĝemo, ilia konsento subite igis miajn gepatrojn al mi tiel karaj, ke la ideo, ke mi ĉagrenos ilin min mem embarasis, kaj tiahumore la vivo ne plu ŝajnis al mi vivinda pro celado al vero, sed pro amo, kaj bona aŭ malbona ĝi estos laŭ tio, ĉu ili feliĉos aŭ malfeliĉos. „Mi prefere ne iros, se tio vin afliktos” mi diris al mia patrino, kaj ŝi male penis forigi mian skrupulon, ke ŝi eble pro tio malĝojos, ĉar ĝi eble – ŝi diris – difektos mian plezuron pri ‚Fedra’, kiun konsiderante ŝi kaj mia patro rezignis pri la malpermeso. Sed konsekvence tia devigo al plezuro jam iĝis al mi peza. Kaj se mi revenos malsana, ĉu mi sufiĉe rapide resaniĝos por viziti postferie la Elizeajn Kampojn, tuj kiam estos tie ankaŭ Ĵilberta? Por fine fari decidon ĉiujn ĉi rezonojn mi konfrontis kun la ideo – daŭre nevidebla malantaŭ ĝia vualo – pri la perfekteco de La Berma. En iun el la tasoj de la pesilo mi enmetis „mi sentos ke panjo malĝojas, mi ne povos iri al la Elizeaj Kampoj”, en la alian „jansenisma paleco, sunsimbola mito”; sed la vortoj mem en mia spirito malnetiĝis, signifon ne plu havis, fariĝis malpezaj; grade mia hezito iĝis tiom dolora, ke se mi tiam elektus la viziton de teatro, mi tiel nun agus nur por ke la doloro ĉesu, por ke mi definitive de ĝi liberiĝu. Tiel mi agus por mallongigi la suferon, ne plu pro espero de intelekta profito, ne plu pro aspiro al perfekteco, kaj mi lasus min gvidi ne al ia saĝa dio, sed al la senvizaĝa, sennoma, nekompata diaĵo, kiu kaŝe prenis ĝian lokon sub la vualo. Sed subite ĉio ŝanĝiĝis, mia deziro por aŭdi La Berma-n ricevis novan, vipan vigligon, dank' al kiu mi atendis ĝoje kaj senpacience la teatran prezenton: irinte ĝis la afiŝejo de teatroj por mia ĉiutaga, de malmulta tempo dolora starado, kiel surkolonisto, mi vidis ankoraŭ tute malsekan, detalan afiŝon pri ‚Fedra’, kiun oni unuafoje algluis kaj sur kiu la cetera anonco de rolistoj verdire ne enhavis iun mencion, kiu pezus en mia decido. Sed ĝi proponis al mia sendecideco por iu el la elektoj, inter kiuj ĝi ŝanceliĝis, formon pli konkretan kaj – tial ke la afiŝo surhavis ne la daton de la tago, en kiu mi estis ĝin leganta, sed tiun de la teatra prezento kun ankaŭ la horo en kiu leviĝos la kurtenego – preskaŭ tujan, baldaŭ okazontan, kaj sekve mi ĝoje agitiĝis antaŭ la kolono pro la penso ke en tiu venonta tago je ĝuste la anoncita horo, mi estos aŭdonta La Berma-n, sidante en mia rezervita seĝo; kaj timante ke miaj gepatroj ne plu havos tempon por rezervi du bonajn lokojn por mi kaj mia avino, mi kuregis hejmen, pelate de la magiaj vortoj, kiuj en mia menso anstataŭis la „jansenisman palecon” kaj la „sunsimbolan miton”, nome: „sinjorinoj ne estos enlasataj en la orkestrejon kun ĉapelo, la pordoj fermiĝos je la 14a horo”.

Ve! tiu unua vizito de teatro iĝis por mi granda disreviĝo. Mia patro proponis veturigon de mi kaj mia avino ĝis la teatrejo, samtempe kiam li iros al la komisiona kunsido. Antaŭ la ekiro li diris al mia patrino:

— „Zorgu pri tio, ke la manĝo estu bona; vi ne forgesis ke mi revenos kun Norpua, ĉu?”

Ŝi ne forgesis. Kaj de la antaŭa tago Franciska – feliĉa pro tio, ke ŝi havos okazon por ekzerci la arton, por kiu ŝi certe talentis, nome kuirarton, plie instigata de la anonco, ke ŝi havos novan gaston, kaj scianta ke ŝi prilaboros laŭ siaj unikaj procedoj bovaĵon en gelateno – estis en krea fervoro; ĉar ŝi rigardis fundamenta la propran kvaliton de la materialoj, per kiuj ŝi faros sian verkon, ŝi mem vizitis la bazaron en La Haloj22, por provizi sin per la plej belaj pecoj de rumsteko, de bova kruro, de bovida piedo, simile al Mikelanĝelo, kiam li restis ok monatojn en la Karara Montaro23, elektante la plej belajn marmorajn blokojn por la tombo de la papo Julio la 2a24. Franciska tiel arde sin pelis tien kaj reen, ke mia patrino, vidante la ruĝiĝon de ŝia vizaĝo, timis ke la maljuna servulino malsaniĝos pro troa laboro, kiel okazis al la aŭtoro de la tomboj de familio Mediĉi25 en la minejo de Pietrasanto26. Kaj jam en la antaŭa tago, Franciska sendis al la forno de panisto por kuirado ene de ŝirma tavolo el panmolaĵo tion similan al rozkolora marmoro, kion ŝi nomis nevjorka ŝinko. Kredante ke lingvoj malpli abundas je nomoj, ol reale, kaj ke la propraj oreloj ne estas findindaj, probable en la unua okazo kiam ŝi aŭdis pri jorka ŝinko, ŝi kredis – opiniante malverŝajna tian vort-diboĉon, ke ekzistus kaj la nomo Jorko27 kaj la nomo Novjorko – ke ŝi misaŭdis dum oni celis la loknomon, kiun ŝi jam konis. Tial la vorto Jorko en ŝiaj oreloj aŭ antaŭ ŝiaj okuloj, se ŝi legis reklamon, ĉiam antaŭiĝis de new, kiun ŝi elparolis nev28. Kaj ŝi diris kun plena konfido je sia parolo al la kuirknabino: „Iru por ŝinko al la butiko Olida. La Mastrino insistis, ke ĝi estu nevjorka.” En tiu tago, dum Franciska spertis la brulan memfidon de grandaj kreistoj, mi travivis la doloran dubon de esploranto. Certe tiom longe, kiom mi ankoraŭ ne aŭdis La Berma-n, mi sentis plezuron. Plezuron mi sentis en la publika ĝardeneto antaŭ la teatrejo, kie post du horoj la senfoliaj hipokaŝtanarboj brilos kun metaleca glimo, kiam la strataj gaslampoj ekflamos kaj detale prilumos ilian frondaron; ankoraŭ sentis apud la biletistoj, kiuj por sia elektiĝo, plirangiĝo, sorto dependis de la granda artistino – kiu sole havis decidopovon en tiu administrejo, komande de kiu regis nur efemeraj kaj formalaj estroj, kiuj obskure sin sekvis en la ofico – kaj kiuj prenis niajn biletojn sen alrigardo, perturbite de la zorgo, ĉu la instrukcioj de La Berma estis senmanke transdiritaj al novuloj, ĉu ili komprenis ke la aplaŭdistoj ne bruu por ŝi, ke la fenestroj restu malfermitaj ĝis kiam ŝi ensceniĝos kaj absolute ĉiu pordo estu fermita poste, ke poto da varma akvo estu kaŝita apud ŝi por faligi la polvon de la scenejo; kaj efektive post mallonge ŝia veturilo tirata de du longharaj ĉevaloj haltos antaŭ la teatro, ŝi elkaleŝiĝos, volvite en peltoj, kaj, per malvolonta gesto respondante al salutoj, ŝi sendos iun el siaj servulinoj por kontroli la unuan vicon rezervitan al geamikoj, la temperaturon en la salonego, la okupon de loĝioj, la tualetojn de akceptistinoj, ĉar la teatro kaj la publiko estis por ŝi nur dua, pli ekstera vesto, en kiun ŝi enŝoviĝos, kaj pli aŭ malpli bone kondukanta medio, tra kiu necese traiĝos ŝia talento. Mi plezuris ankaŭ en la salonego mem; de kiam mi sciis ke – malkonforme al tio, kion bildigis mia infana imago – estas unu sola scenejo por ĉiuj homoj, mi kredis, ke oni ne povas bone vidi pro aliaj spektantoj, kiel okazas meze de homamaso; mi nun konstatis, ke dank' al aranĝo, kiu simbolas la principon de perceptado, ĉiu male sentas kvazaŭ li starus centre de la teatrejo; tiel mi komprenis, kial post tio, ke la familio donacis al Franciska lokon en la tria galerio por spektado de melodramo, ŝi post reveno asertis, ke tiu loko estis la plej bone situanta, ke ŝi ne sentis sin distanca de la rolado sed ja emociita pro la mistera kaj viva proksimeco de la kurtenego. Mia plezuro ankoraŭ pliiĝis, kiam mi komencis distingi ĝuste malantaŭ la kurtenego konfuzajn bruojn, kiel oni aŭdas el sub ovŝelo kiam kokideto pretas eloviĝi, kiuj baldaŭ laŭtiĝis, kaj subite de tiu mondo nepenetrebla de nia rigardo, sed kiu siaflanke nin vidis, nedubinde al ni turniĝis en la abrupta formo de tri batoj same kortuŝaj kiel signaloj el la planedo Marso. Kaj – post leviĝo de la kurtenego – kiam sur la scenejo aperis, nu... sufiĉe ordinaraj skribotablo kaj kameno signe pri tio, ke la enirontaj personoj ne estos rolistoj venintaj por eldirado, kiel mi foje vidis en privata vespero, sed homoj travivantaj en sia hejmo unu tagon el sia vivo, en kiun mi enŝteliĝos sen ke ili tion rimarkos – mia plezuro plu daŭris; ĝin mallonga zorgo interrompis: ĝuste kiam mi streĉis la orelojn antaŭ ol la prezento ekos, du viroj venis sur la scenejon, ili tre koleris ĉar ili parolis sufiĉe laŭte por ke tra la salonego, en kiu sidis pli ol mil homoj, oni distingu ĉiun vorton de ili, dum en malgranda kafejo oni devas demandi kelneron pri la paroloj de du ajnaj interbatantoj, sed ĉi tiam, mirante pri tio, ke ili aŭdiĝis de la spektantaro sen protesto, flosante en ĝenerala silento sur kiu baldaŭ elplaŭdis ĉi tie rido, jen tie alia rido, mi komprenis ke la du malrespektuloj rolis, kaj ke teatraĵeto – alinome la kurtenleva skeĉo – ĵus komenciĝis. Ĝin sekvis paŭzo tiel longa, ke spektantoj, reveninte al siaj sidlokoj, malpacience brue piedumis la plankon. Mi pro tio maltrankviliĝis, ĉar simile kiel el protokolo de proceso legante, ke nobla-kora viro senzorge pri sia intereso venis por atestado favora al senkulpulo, mi ĉiam timis ke oni al li ne sufiĉe afablos, ke oni ne sufiĉe elmontros dankemon, ke oni ne abunde kompensos al li, kaj ke pro indigno li partianiĝos por maljusteco, simile mi timis – per tio similigante genion al virto – ke La Berma, elrevigite pro la miskonduto de tiel vulgara publiko, en kiu mi esperis male ke ŝi kontente rekonos la vizaĝon de famulo, kies opinio al ŝi gravos, sentigos sian ĉagrenon kaj malestimon per misa ludado. Kaj mi rigardis per petega mieno al tiuj stamfaj kruduloj, kiuj per sia furiozo estis eble baldaŭ detruontaj la malfirman, delikatan impreson, por kiu mi venis. Fine la lastaj momentoj de plezuro por mi estis la unuaj scenoj de ‚Fedra’. La rolanto de Fedra ne aperas en la komenco de la dua akto, kaj tamen tuj kiam leviĝis la kurtenego kaj disflankiĝis dua kurteno – ĉi tiu dua estis el ruĝa veluro – kiu pliprofundigis la scenejon en ĉiuj prezentoj de la stelulino, eniris el la malantaŭa flanko aktorino, kies aspekto kaj voĉo konformis al tiuj de La Berma laŭ tio, kion pri ŝi mi aŭdis. Probable la disdono de roloj estis ŝanĝita, mia atenta antaŭstudado de la rolo de la edzino de Tezeo fariĝis vana. Sed alia aktorino ekdialogis kun la unua. Mi probable eraris, kredante ke ĉi tiu estis La Berma, ĉar la dua al ŝi pli similis kaj, pli ol la alia, havis ŝian dirmanieron. Cetere sian roladon ili ambaŭ akompanis per noblaj gestoj, kiujn mi klare distingis kaj kies rilatojn al la teksto mi komprenis, dum ili movis siajn belajn peplojn, kaj ankaŭ per lertaj intonacioj jen pasiaj, jen ironiaj, kiuj al mi klarigis la signifon de versoj, kiujn hejme mi legis sen sufiĉa atento pri la senco. Sed subite en la interspaco de la ruĝa kurteno de la sanktejo, kvazaŭ ene de kadro, aperis virino, kaj tuj pro la timo, kiun mi sentis, pli angora ol tiu, kiun eble havis La Berma pri tio, ke ŝin ĝenos malfermo de fenestro, ke la sonon de iu ŝia diro perturbos fleksado de programfolio, ke – al ŝi ĉagrene – oni manplaŭdos por ŝiaj kunludantoj kaj ne manplaŭdos sufiĉe por ŝi mem; pro mia emo, pli absoluta ol tiu de La Berma, konsideri de tiu momento la salonon, publikon, rolantojn, teatraĵon kaj mian propran korpon sole kiel resonan medion, kiu utilis nur tiagrade, kiel ĝi faciligis la nuancojn de tiu voĉo, mi komprenis ke la du aktorinoj, kiujn mi de kelkaj minutoj admiris, neniel similis al tiu, por kiun aŭdi mi venis. Sed samtempe mia plezuro ĉesis; kiom ajn mi streĉis miajn okulojn, miajn orelojn, mian inteligenton al La Berma, por ke mi ne preterlasu eron de ĉiuj ofertitaj kaŭzoj por ŝin admiri, eĉ ne unu eron mi kaptis. Mi ne povis, kiel okazis kun ŝiaj kunludantoj, distingi en ŝia parolo kaj moviĝo komprenigajn intonaciojn, belajn gestojn. Mi aŭskultis kvazaŭ se mi legus la tekston, aŭ Fedra mem dirus la parolojn, kiujn mi aŭdis, sen ke la talento de La Berma al ili ŝajne aldonis ion. Mi volis – por pli bone senti, por laŭeble malkovri en ili belecon – frostigi, longe senmovigi antaŭ mi ĉiun voĉnuancon de la artisto, ĉiun esprimon de ŝia vizaĝo, aŭ mi penis almenaŭ per spirita preteco, streĉante kaj fokusante mian atenton antaŭ dirota verso, por ke mi ne distru en preparoj temperon el la daŭro de ĉiu vorto, de ĉiu gesto, kaj dank' al la intenso de mia atento por ke mi ĝisfunde esploru ilin, kiel mi farus se mi disponus plurajn liberajn horojn. Sed tiom mallonga tiu daŭro estis! Apenaŭ iu sono tuŝis miajn orelojn, tuj ĝin anstataŭis alia. En parto de sceno, en kiu La Berma momente staras senmove kun brako levita ĝis alto de sia vizaĝo verdete prilumata per lampa truko antaŭ dekoro bildiganta maron, la tuta salono aplaŭdegis, sed la aktorino jam demoviĝis kaj la bildo, kiun mi volis pririgardi, jam ne ekzistis. Mi diris al mia avino, ke mi ne bone vidas, kaj ŝi donis al mi lornon. Tamen, se oni kredas je realeco de aĵoj, uzo de arta rimedo kiu ilin vidigas ne tute samvaloras kiel sento de proksimeco kun ili. Mi havis impreson, ke mi ne vidas La Berma-n, sed bildon de ŝi en la grandiga lenso. Mi demetis la lornon; sed eble la bildo, kiun ricevis mia okulo, malgrandigita de la distanco, ne pli ĝustis – kiu el la du La Berma-j estis aŭtenta? La am-deklaro al Hipolito estis parto, kiun mi atendis kun granda intereso, en kiu, se juĝi laŭ la inĝeniaj signifoj, kiujn al mi peris ŝiaj kunludantoj en malpli belaj partoj, ŝi nedubinde voĉos en pli surpriza maniero, ol tiu, kiun mi provis imagi dum hejma legado; sed ŝi eĉ ne egalis la lertaĵojn, kiujn en la rolo farus Enona aŭ Aricia, ŝi rabotis per senkolora ĉantado la tutan paroladon, kune konfuzante kontrastojn tiel fortajn, ke duon-inteligenta aktoro, ke gimnaziano ilin scius efekte diri; nu, ŝi cetere elvolvis ĝin tiel rapide, ke mia spirito nur ĉe la lasta verso rimarkis la konscian unutonecon, kiun ŝi trudis jam al la unuaj.

Finfine, mia unua admira sento abrupte flagris; ĝin kaŭzis la freneza manplaŭdado de la spektantaro. Mi aliĝis kaj daŭrigis laŭpove la bruon, por ke La Berma pro dankemo faru sian plejeblon, tiel ke mi aŭdos ŝin certe en iu el ŝiaj plej belaj prezentoj. Kurioza fakto cetere estas, ke la momento, kiam tiu ĝenerala entuziasmo eksplodis, estis ĝuste – tion mi poste eksciis – okazo de iu el la plej belaj aktoraj eltrovoj de La Berma. Ŝajnas, ke iuj transcendaj realaĵoj ĉirkaŭ si influas per disradiado, kiun homamaso povas senti. Tiel estas kiam ekzemple okazas evento, kiam ĉe regna limo la soldataro estas en danĝero, aŭ venkita, aŭ venkanta, kaj la ricevataj informoj iom nebulaj, el kiuj klera homo ion konkludi ne povas, kaŭzas en la amaso afekcion, kiu lin surprizas kaj en kiu li rekonas – post ol ekspertoj lin sciigis pri la efektiva militsituacio – la perceptadon fare de la popolo de la kvazaŭa nimbo, kiu ĉirkaŭas grandajn okazaĵojn kaj estas videbla ĝis trans centoj da kilometroj. Pri venko oni ekscias aŭ longe post la okazo, kiam la milito finiĝis, aŭ tuje pro la ĝojo de la domgardisto. Oni rimarkas genian elementon en la rolado de La Berma post tagsepo, legante recenzon, aŭ sammomente pro la brave-kriado de la partero. Sed ĉi tiu tuja rekono fare de la amaso estis miksita kun multaj aliaj malĝustaj, kaj la aplaŭdoj sekve estis plejofte kontraŭtempaj – senemfaze pri tio, ke ili meĥanike leviĝis pro la puŝo de antaŭaj aplaŭdoj, kiel en ŝtormo kiam la maro estis tiom kirla ke ĝi daŭre levas ĉiam pli altajn ondojn, eĉ se la vento ne plu fortiĝas. Kiel ajn, ju pli mi aplaŭdis, des pli al mi ŝajnis, ke La Berma bone ludis. „Almenaŭ” diris apuda virino de iom malalta klaso „ĉi tiu ne ŝparas sian penon, ŝi frapas sin, tiel ke doloras, ŝi kuras, jes tio 'stas vera teatra ludado, ĉu ne, homo?” Kaj mi feliĉe akceptis ĉi tiun pravigon de la supereco de La Berma, pretere pensante ke ĝi same malbone klarigis ĝin, kiel la kvaliton de ‚Mona Liza’29 aŭ de la ‚Perseo’30 de Benvenuto Ĉelini klarigus la ekkrio de kamparano: „estas bele farite! tute el bela, brila oro! kia laboro!”, kaj mi kunebriis pro la kruda vino de la popola entuziasmo. Mi pro tio ne malpli sentis tamen post la mallevo de l' kurteno disreviĝon tial ke la plezuro, kiun mi tiom aspiris, ne estis pli intensa, kaj samtempe bezonon por ke ĝi estu pli daŭra, ke mi ne forlasu por ĉiam, elirante el la salonego, la vivon de teatro, kiu dum kelkaj horoj estis mia vivo, kaj kiun mi forlasus, reirante hejmen, kvazaŭ sub ekzila kondamno, se mi ne esperus, ke tie mi ekscios multon pri La Berma el la buŝo de unu ŝia admiranto, al kiu mi ŝuldis la permeson de spektado de ‚Fedra’, nome sinjoro De Norpua. Al li min prezentis antaŭ la vespermanĝo mia patro, kiu por tio min venigis al sia kabineto. Kiam mi eniris, la ambasadoro ekstaris, etendis manon por premo, klinis sian altan korpon kaj min atente rigardis per siaj bluaj okuloj. Ĉar la gastantaj fremduloj, kiujn oni prezentadis al li en la tempo, kiam li estis oficiala reprezentanto de Francio, estis diversgrade – ankaŭ renomaj kantistoj – gravaj homoj, kaj li sciis ke li povos diri poste, kiam oni mencios ilian nomon en Parizo aŭ Peterburgo, ke li tre bone memoras vesperon, kiun li pasigis kun ili en Munĥeno aŭ Sofio, li kutimiĝis al tio, ke lia afableco evidentigu lian kontenton pro la interkoniĝo; sed plie, firme kredante ke per vivado en ĉefurboj, en kontakto kun interesaj homoj, kiuj ilin vizitas, kaj samtempe kun la kutimoj de la tie loĝanta popolo, oni gajnas pli kompletan komprenon – ne troveblan en libroj – pri historio, geografio, moro de la diversaj nacioj, pri la movadoj de la klera mondo eŭropa, li sekve al ĉiu nove ekkonata homo direktis sian akutan observan talenton, por ke li tuj sciu, kia ĉi tiu homo estas. La registaro delonge ne konfidis al li mision ĉe alia regno, sed kiam iu al li prezentis novan personon, liaj okuloj, kvazaŭ ili ne ricevus sciigon pri lia vakado, tuj komencis profite observi, dum li per sia tuta sinteno provis sugesti ke la nomo de la fremdulo al li estas iel konata. Tiel do, al mi parolante kun bonvolo kaj kun la memgraveco de viro konscia pri sia ampleksa kolekto de spertoj, li daŭre min ekzamenis kun sagaca scivolo kaj por propra profito, kiel se mi estus ia ekzota vivmaniero, memorinda monumento aŭ rondvojaĝanta stelulo. Kaj li tiamaniere kondutis rilate al mi kun la grandioza afableco de saĝa Mentoro31 kaj la lernema scivolo de juna Anaĥarso32.

Li proponis nenian faciligon por publikigo en la ‚Revuo de Du Mondoj’ sed demandis iom amplekse pri mia vivo kaj studado, pri miaj preferoj, pri kiuj unuafoje mi aŭdis, kvazaŭ ilin obei estus afero prudenta, dum mi ĝis tiam kredis, ke mi devas ilin kontraŭi. Ĉar ĉi tiuj preferoj min inklinis al literaturo, li ne deadmonis min de ĝi; li male ĝin prezentis kiel honorindan kaj ĉarman personon, pri kies elita rondo en Romo aŭ en Dresdeno egale oni konservas feliĉan memoron, kaj kiun oni bedaŭre pro la premo de ordinara vivo poste ne retrovas ofte. Li ŝajnis envia – ridetante en preskaŭ maldeceta maniero – pri la agrablaj momentoj, kiujn mi, ol li pli feliĉa kaj libera, ĝuos dank' al ĝi. Sed la vortoj, kiujn li uzis, al mi montris beletron tro malsimila disde la imago, kiun mi konstruis en la kombrea tempo, kaj mi komprenis ke ĉi tio estis dua kialo por rezigno pri ĝi. Ĝis tiam mi nur vidis, ke mi ne havas talenton por verkado; nun sinjoro De Norpua en mi frostigis la emon. Mi deziris esprimi antaŭ li mian revon, tremante pro la emocio mi skrupule atentis tion, ke ĉiuj miaj paroloj estu plejeble sincera redono de tio, kion mi sentis kaj kion mi neniam antaŭe al mi mem klare vortumis, konsekvence de kio miaj paroloj estis tre konfuzaj. Eble pro profesia kutimo, eble pro influo de la trankvilanimeco, kiun ĉiu grava homo, de kiu oni petas konsilon kaj kiu, sciante ke li konservos por si la komandon de la konversacio, lasas la kunparolanton al lia agitiĝo, streĉo, laŭvola penado; eble ankaŭ por videble valorigi la karakteron de sia kapo (laŭ li klasike grekan malgraŭ la grandaj tempiharoj), sinjoro De Norpua dum iu al li faris klarigon, konservis tian absolutan senmovecon de la vizaĝo, kvazaŭ se la kontraŭulo parolus antaŭ ia antikva – kaj surda – busto en skulptaĵo-galerio. Subite, falante kiel martelo de aŭkciisto aŭ kiel delfa orakolo, la voĉo de la respondanta ambasadoro des pli imponis la kunparolanton, ĉar lia vizaĝo antaŭe ne lasis suspekti la specon de impreso kiun li ricevis de la alparolo, ne lasis diveni la opinion, kiun li esprimos.

— „Ĝuste okazas” li subite diris, kvazaŭ la afero estus finjuĝita kaj min lasinte longe balbutadi fronte al liaj senmovaj okuloj al mi konstante fiksitaj „... ke la filo de amiko mia estas ‚mutatis mutandis’33 en sama situacio” kaj li, tuŝante ĉi tiun komunan dispozicion, uzis trankviligan tonon, kvazaŭ ĝi ne estus dispozicio por literatura verkado sed por reŭmatismo kaj li volus montri ke mortiga malsano ĝi ne estas. „Tial li prefere eksiĝis el la ministrejo pri eksterlandaj aferoj, en kiu li tamen havis vojon jam pretigitan de sia patro, kaj – senzorge pri eventuala oniadiro – li komencis publikigi verkojn. Pri tio sen ia dubo li ne pentas. Li publikigis antaŭ du jaroj – li cetere estas tre pli aĝa ol vi, kompreneble – traktaĵon rilatan al la sento de senfina vasteco ĉe la okcidenta bordo de la lago Viktoria-Njanza34 kaj ĉi-jare malpli longan eseon, sed el vigla, iafoje eĉ akra plumo, pri la uzo de aŭtomata fusilo en la bulgara armeo, kaj ĉi verkoj lin tre nete distingis. Li jam bone antaŭeniris, li ne estas tia viro, kia rezignus dumvoje, kaj mi scias ke – sen ke la ideo de kandidatiĝo estis esprimita – lia nomo sonis en tute ne malfavora tono jen kaj jen en konversacioj de la Akademio de Moralaj Sciencoj. Sume oni ankoraŭ ne povas diri, ke li estas ĉe la pinto, sed li per forto de la propra brako atingis enviindan lokon, kaj sukceso, kiu ne ĉiam kronas nur laŭtulojn kaj agitulojn, konfuzulojn, kiuj preskaŭ ĉiam estas ŝajnigantoj, sukceso rekompencis lian obstinan laboron.”

Mia patro, jam imagante ke mi estos post kelkaj jaroj akademiano, kontente mienis, kaj ĉi tion sinjoro De Norpua kulminigis, kiam post momenta hezito, dum kiu li ŝajne kalkulis la sekvojn de sia ago, li diris, al mi enmanigante lian nomkarton: „nu, vizitu lin mianome, li probable utile konsilos al vi” per ĉi tiuj vortoj kaŭzante en mia animo same malagrablan afekcion, kvazaŭ li anoncus, ke mi veturos en la posta tago kiel ŝipknabo sur velŝipo.

Mia onklino Leona al mi heredigis krom multo da embarasaj mebloj kaj objektoj sian preskaŭ tutan monan havaĵon, tiel malkaŝante post sia morto bonvolan senton al mi, kiun mi ne suspektis dum ŝia vivo. Mia patro, kiu devis prizorgi ĉi tiun bonhavon ĝis mia plenjariĝo, petis la konsilojn de sinjoro De Norpua pri diversaj moninvestoj. Ĉi tiu rekomendis valorojn kun malalta rendimento, kiujn li rigardis aparte fidindaj, interalie la anglajn aglomeritajn kaj la kvarprocentan rusan. „Kun ĉi tiuj unuarangaj valoroj” diris sinjoro De Norpua, kvankam la profito ne grandas, vi tamen povos fidi pri tio, ke la kapitalo neniam malpliiĝos”. Mia patro diris al li proksimume, kion ceteran li aĉetis. Sinjoro De Norpua apenaŭ videble gratulis per rideto: kiel ĉiu kapitalisto, li rigardis riĉecon dezirinda afero, sed juĝis pli ĝentile, ke li komplimentis per tre diskreta signo de kunsento pri la havaĵo de aliaj homoj; aliflanke ĉar li mem estis enorme riĉa li ankaŭ taksis pli elegante ke li ŝajne admiras la grandecon de aliula malplia bonhavo, tamen postpripensante kun feliĉo kaj komforto la superecon de la propra. Pli klare li rekte gratulis mian patron pri la „tre prudenta, tre delikata, tre subtila elekto” de liaj borsaj posedoj. Tio sonis, kvazaŭ se li atribuus al la diferencoj inter borsaj valoraĵoj, kaj eĉ al borsaj valoraĵoj mem, iaspecan gradon de beleco. Pri unu iom nova kaj ne vaste konata valoraĵo, al kiu mia patro aludis, sinjoro De Norpua, simile al tiu, kiu legis libron, de kiu oni kredas sin sola konanto, komentis: „jes-ja, jes, dum kelka tempo mi observis por la amuzo ĝian evoluon en la borsaj anoncoj, ĝi estis interesa” kun pro-memore fascinata rideto de aboninto, kiu legis la lastan felietonan romanon po-pece en gazeto. „Mi ne malrekomendos subskribon por la baldaŭ publikigota emisio. Ĝi estas vere provinda, ĝi estas ofertata kun tre loga komenca prezo.” La nomojn de iuj malnovaj valoroj mia patro male ne ĝuste memoris, ili estis facile konfuzeblaj kun aliaj similaj, li do malfermis tirkeston kaj montris la paperojn mem al la ambasadoro. Mi vidis ilin kun plezuro; ilin ornamis tiaj figuroj de pinakloj kaj alegoriaj personoj, kiajn havis iuj malnovaj romantikaj publikaĵoj, kiujn mi foliumis antaŭ longe. Ĉio samepoka havas komunan aspekton; samajn desegnistojn, kiuj ilustris poeziaĵojn de iu epoko, por si laborigis ankaŭ financaj societoj. Kaj nenio pli klare similas al iuj felietonaj eldonoj de ‚Nia-Sinjorino de Parizo’35 aŭ de verkoj de Ĵeraro De Nerval36, kiaj ili pendis en la montrofenestro de la ĉiovendejeto en Kombreo, ol – en sia florumita, kvarangula kadro portata de riveraj dioj – akci-atestilo de la Kompanio de Akvo.

Al mia speco de spirito mia patro havis malestimon sufiĉe kompensitan de familia amo, por ke lia sento pri miaj agoj kaj faroj entute estu blinda indulgemo. Li tial senhezite sendis min por ke mi reportu mallongan prozan lirikaĵon, kiun mi skribis iam en Kombreo post reveno de promeno. Mi verkis ĝin en tia stato de altanimeco, ke ĝi laŭ mia opinio nepre kontaĝos la legantojn. Sed sinjoron De Norpua ĝi probable ne tuŝis, ĉar li ĝin al mi redonis sen ia komento.

Mia patrino, tre respekta al la okupoj de mia patro, proksimiĝis kaj sindetene demandis, ĉu ŝi povos alportigi la manĝon. Ŝi malvolonte interrompis konversacion, en kiun ŝi ne devis enmiksiĝi. Kaj efektive mia patro foje kaj refoje memorigis la markizon pri ia utila decido, kiun ili volis aprobigi en venonta kunsido de la komisiono, kaj tion li diris en la aparta tono, kiun havas en fremda medio – ĉi-rilate simile al du gimnazianoj – kolegoj, al kiuj profesia rutino provizas komunajn memoraĵojn, kiujn aliaj homoj ne konas, kaj pro aludado al kiuj ili sekve devas senkulpiĝi.

Sed la perfekta sendependo de vizaĝaj muskoloj, kiun sinjoro De Norpua tiel bone efektigis, al li ebligis aŭskultadon kun ŝajno de ne-aŭdanto. Mia patro post ioma tempo konfuziĝis: „... mi pensis, ke pri tio ni demandos la komisionon...” li diris al sinjoro De Norpua post longaj enkondukaj frazoj. Tiam de la vizaĝo de la nobela virtuozo, kiu ĝis tiam restis same senmova kiel tiu de muzikisto atendanta la takton, kiam li sonigos sian instrumenton, eliĝis en konstanta fluo, akute kaj finante la melodion de la komencita frazo per la sono de alia voĉo: „... kiun vi kompreneble senhezite kunvenigos, des pli volonte ĉar la membrojn vi unuope konas kaj ili povas facile veni”. Ĉi tio kompreneble ne estis per si mem tre rimarkinda konkludo. Sed la antaŭa senmoveco ĝin reliefigis kun la kristala neteco, la preskaŭ petole kaprica spirito de frazo, per kiu ĝis tiam silenta piano ĝustamomente respondas al la ĵus soninta violonĉelo en mozarta konĉerto.

— „Nu, ĉu la teatra spektado estis plaĉa?” al mi demandis mia patro, dum ĉiuj moviĝis al la manĝotablo, por min societe briligi kaj pensante ke sinjoro De Norpua mian entuziasmon favore juĝos. „Li iris por aŭdi La Berma-n ĉi-posttagmeze; vi memoras, ĉu ne? ke ni interparolis pri tio” li sin turnis al la diplomato kun sama tono de fakula, mistera, post-eventa aludo, kiun li havus se li parolus pri kunsido de la komisiono.

— „Vi probable tre plezure spektis, precipe se tio estis la unua okazo, kiam vi aŭdis ŝin. Via honorinda patro timis pri la sekvoj de ĉi tiu mallonga forvago al via sanstato, ĉar vi estas iom delikata, iom malfortika, se mi bone komprenis. Sed mi trankviligis lin. Teatraj salonoj nuntempe ne estas samaj kiel antaŭ nur du jardekoj. Oni ricevas tie relative komfortan seĝon, recikligitan aeron, kvankam la vojo ankoraŭ longas ĝis ni atingos la nivelon de Germanio kaj Granda Britio, kiuj en ĉi tiu kampo same kiel en multaj aliaj tre antaŭiras nin. Sinjorinon La Berma mi ne vidis en ‚Fedra’ sed mi aŭdis ke ĉi tiun rolon ŝi admirinde ludas. Tio kompreneble ravis vin, ĉu ne?”

Sinjoro De Norpua, kiel homo ege pli inteligenta ol mi, nepre konis tiun veraĵon, kiun mi ne kapablis travidi en la rolado de La Berma, li estis nun preta por ĝin vidigi; mi petos, respondante al lia demando, ke li klarigu en kio tiu veraĵo konsistas, kaj li tiamaniere postpravigos mian deziron vidi la aktorinon. Mi disponis mallongan momenton, mi povis nun eluzi la okazon kaj direkti miajn demandojn al la ĉefelementoj. Sed kiaj ĉefelementoj? Fokusante mian tutan atenton al miaj tre konfuzaj impresoj, neniel celante, ke sinjoro De Norpua min admiru sed nur ke li peru la aspiratan veraĵon, mi ne provis kompensi la mankon de taŭgaj vortoj per ŝablonaj esprimoj, mi balbutadis, kaj fine – provoke por ke li klare diru, kio en la rolado de La Berma estas admirinda – mi konfesis, ke mi elreviĝis.

— „Kiel do” ekkriis mia patro, ĉagrenite de la malfavora impreso, kiun mia konfeso pri nekompreno eble kaŭzos ĉe sinjoro De Norpua „kiel vi povas diri, ke vi ne ŝatis la okazon? Via avino raportis, ke ĉiun vorton de La Berma vi avide sorbis, ke vi rigardadis kun longa kolo, ke vi sola en la tuta salono tiel diligente atentis.”

— „Jes, certe, mi laŭpove aŭskultadis, por kompreni kial ŝi estas admirinda. Sendube ŝi tre bone...”

— „Se tre bone, kion alian vi postulas?”

— „Unu kaŭzo certe kontribua al la sukceso de sinjorino La Berma” diris sinjoro De Norpua, sin laŭdece turnante al mia patrino por ke ŝi ne restu fremda al la konversacio kaj tiel akurate obeante al la ĝentileco ŝuldata al dommastrino „estas interalie ŝia perfekta gusto por elekto de roloj, pro kiu ŝi ricevas unuaniman kaj unuvoĉan aplaŭdon. Ŝi malofte rolas en malbona teatraĵo. Vidu, ŝi ne hezitis antaŭ la rolo de Fedra. Ĉi tiun guston oni cetere rimarkas en ŝiaj kostumoj, en ŝia ludado. Kvankam ŝi ofte kaj prospere rondvojaĝis en Anglio kaj en Usono la vulgareco – nu, mi ne diros de Ĝon Bul37, tio estus maljusta almenaŭ se temas pri la nuna Anglio de la viktoria erao, sed de Oĉjo Sam38 – neniam infektis ŝin. Neniaj tro brilaj koloroj, neniaj afektitaj krioj. Kaj tia admirinda voĉo, kiu tiel bone sonas kaj kiun ŝi tiel talente uzas, mi aŭdacus diri: preskaŭ muzikiste.”

Mia intereso por la rolado de La Berma konstante kreskis de kiam la teatra prezento finiĝis, ĉar premoj kaj limoj de la realo ne plu efikis; sed mi sentis bezonon de klarigoj; mia intereso plie koncernis kun egala intenso, dum La Berma rolis, ĉion, kion ŝi ofertis en unueca viva tuto al miaj okuloj, al miaj oreloj; nenion ĝi disigis aŭ distingis; tial ĝi feliĉe kaptis ĉi tiun racian pravigon, ke la artistino laŭdinde simplas, elektas kun gusto; la laŭdojn ĝi allogis per sia sorba povo, ilin enretigis, kiel la optimismo de ebriulo kaptas la farojn de proksimulo, en kiuj ĝi trovas kialon por varma kunsento. „Tiel vere estas” mi pensis „tia bela voĉo, tia evito de krioj, tia senafekta kostumo, kaj ŝi tiel inteligente elektis Fedra-n! Ne, mi ne disreviĝis!”

Eniris la malvarma bovaĵo kun karotoj, dismetita de la Mikelanĝelo de nia kuirejo sur grandajn pecojn de gelatenaĵo similaj al blokoj de diafana kvarco.

— „Vi havas, kara sinjorino, unuarangan kuiriston” diris sinjoro De Norpua „kaj ĉi tio ne estas bagatela afero. En aliaj landoj mi devis zorgi, ke mia domo havu respektindan rangon, mi scias, kiel malfacila estas la trovo de perfekta kuirmajstro. Vi nin invitis al aŭtenta festeno.”

Kaj efektive, Franciska, pelate de la deziro ke al grava gasto ŝi prezentos vespermanĝon kun finfine sufiĉe da malfaciloj por sia talento, tiel penis, kiel ŝi kutime ne plu faris kiam ni manĝis nur familie, kaj retrovis sian eminentan kombre-an manieron.

— „Ĉi tian oni ne ricevas en albergo, mi volas diri eĉ en plej bonaj lokoj: bovan stufaĵon, en kiu la gelatenaĵo ne odoras je gluo kaj en kiu la bovaĵo sorbis la odoron de karotoj – estas admirinde! Bonvole permesu, ke mi reprenu” li komentis, gestante ke li prenos ankoraŭ iom da gelatenaĵo. „Mi volonte juĝus ankaŭ pri la kapablo de via disĉiplo de Francisko Vatel39 pri tute alia preparaĵo, mi volonte vidus, ekzemple kiel li elturniĝus kun bovaĵo laŭ stroganova maniero40.”

Dezirante siaparte kontribui al la agrabla atmosfero de la vespero, sinjoro De Norpua prezentis diversajn rakontojn, per kiuj li ofte regalis samoficanojn, jen citante ridindan frazon de politikisto, kiu tiajn ofte diris, ilin kunmetante longaj kaj plenaj je malkoheraj metaforoj, jen abruptan diron de diplomato ŝatanto de sobra, atika stilo. Sed verdire la distingo, kiu apartigis tiujn du specojn de parolmanieroj neniel similis al miaj kutimaj klasigoj de literaturaj aferoj. La nuancojn mi ne vidis, la paroloj, kiujn li citis kun moka rido, ne ŝajnis al mi tre diversaj de aliaj, kiujn li taksis admirindaj. Li estis tiaspeca homo, kiu pri la literaturaj verkoj, kiujn mi ŝatis, dirus: „ha! ĉu vi komprenas? sincere mi ne komprenas, mankas al mi la ensekretiĝo”, sed mi povus tion reciproki, mi ne sentis la spriton aŭ la malspriton, la belan stilon aŭ parolŝvelon, kiujn li trovis en iu diro aŭ rediro, kaj tiu speco de literaturo estis al mi – pro la foresto de ĉia videbla kialo por la boneco de ĉi tio kaj malboneco de tio ĉi – pli mistera kaj pli obskura, ol iu ajn alia. Mi nur komprenis kun ia peno, ke ripetado de tio, kio estas komuna opinio, en politiko ne signas malsuperecon sed male superecon. Kiam sinjoro De Norpua uzis iujn vortumojn tre ofte legeblajn en gazetoj, kaj ilin elparolis kun emfazo, oni sentis ke ili fariĝas agoj pro tiu nura fakto, ke li eldiris ilin, kaj ke tiu okazo estos priparolata de homoj.

Mia patrino atendis grandan efekton de la deserta mikso de ananasoj kun trufoj. Sed la ambasadoro, post ol li mallonge tenis la manĝaĵon sub la ekzameno de sia observema rigardo, ĝin manĝis sen breĉado de la diplomata diskreteco kaj al ni ne konigis sian opinion. Mia patrino insistis por ke li prenu pli da ĝi, tion li faris, sed dirante – vice de la esperata komplimento – „mi obeas, kara sinjorino, ĉar mi vidas ke tio estas de via flanko kvazaŭa ukazo”.

— „Ni legis en gazetoj, ke vi havis longan interparolon kun reĝo Teodozo” diris mia patro.

— „Efektive lia reĝa moŝto havas grandan talenton por rekono de vizaĝoj kaj, min ekvidante en la orkestrejo, bonvole memoris ke mi havis la honoron lin renkonti plurajn tagojn ĉe la bavaria kortego, kiam li ne pensis pri eventuala orientlanda trono (vi scias ja, ke li ricevis ĝin pro propono de eŭropa kongreso, kaj li tre hezitis antaŭ ol li akceptis, taksante ke ĉi tiu funkcio estos iom malalta kompare kun lia genta aparteno, kiu estas heraldike plej nobela en tuta Eŭropo). Adjutanto venis kaj petis, ke mi vizitu lian reĝan moŝton, kaj kompreneble al ĉi tiu ordono mi senprokraste konformiĝis.”

— „Ĉu vi kontentas pri la rezultoj de lia vizito al nia lando?”

— „Ege kontentas! Estus kompreneble, ke mi antaŭsentus ioman timon pri la maniero, kiel ankoraŭ tiel juna princo elturniĝos en la malfacila okazaĵo, precipe meze de tia delikata kondiĉaro. Mi plene fidis miaflanke pri la politika talento de la reĝo. Sed mi konfesas, ke la rezulto superas tion, kion mi esperis. La tosto, kiun li eldiris en la Elizea Palaco, kaj kiun – laŭ informoj kiujn mi ricevis de tute fidindaj fontoj – li verkis de la unua ĝis la lasta vorto, estis plene atentinda kaj prave atentata. Ĝi simple estas majstraĵo, iom aŭdaca majstraĵo, estas vere, sed ĉi tiun sentimecon finfine plene pravigis la evento. Diplomatiaj tradicioj certe havas bonajn flankojn, sed en ĉi tiu okazo ili tiel pezis, ke ili restigis ambaŭ nian kaj lian landojn en fermita atmosfero, kiu ne plu estis spirebla. Ĝuste tiel la faro, kiu renovigis la atmosferon – evidente ĝi estas iu el la specoj de agoj, kiuj ne estas rekomendindaj, sed ĝin reĝo Teodozo povis al si permesi – estas frakaso de la vitraj vandoj. Kaj tion li faris kun bonhumoro, kiu plaĉis al ĉiuj kaj ankaŭ kun la konvenaj vortoj, pro kiuj oni tuj rekonis la genton de kleraj princoj, de kiu li devenas tra sia patrino. Estas klare, ke kiam li parolis pri la afineco, kiu interligas lian landon kun Francio, ĉi tiu esprimo, kvankam malofte uzata pri koncernoj de interregnaj rilatoj, estis rimarkinde trafa. El tio vi vidas, ke beletrismo ne malutilas eĉ en diplomatiaj cirkonstancoj, eĉ por tiu, kiu sidas sur trono” li aldonis, sin turnante al mi. „La situacion ĉiuj konis delonge, estas vere, kaj la rilatoj inter la du regnoj jam fariĝis bonegaj. Sed mankis tio, ke iu diras ĝin. La vorton oni atendis, ĝi estis mirinde bone elektita, vi vidis, kiel ĝi trafis. Miaflanke mi aplaŭdas per ambaŭ manoj.”

— „Via amiko sinjoro De Voguber, kiu de jaroj laboris por la amikeco de la du regnoj, sendube kontentis.”

— „Des pli li kontentis ĉar lia reĝa moŝto – laŭ iom ofta maniero siaflanka – nepre volis fari tion sen antaŭsciigo. Plene surpriza ĝi cetere estis por ĉiuj, unuavice por la ministro pri fremdlandaj aferoj, kiu laŭraporte ĝin ne taksis agrabla. Al iu, kiu kun li parolis pri tio, li respondis sen ĉirkaŭvojo, sufiĉe laŭte por ke aŭdu ĉirkaŭuloj: ‚mi estis nek konsultita, nek avertita’, per tio klare sciigante, ke li ne surprenos ian ajn respondecon pri la okazaĵo. Konfesinde la tuta evento estis bela agitaĵo, kaj mi kuraĝus aserti” li malice ridetis „ke iu aŭ tiu mia kolego, por kiu la plej alta leĝo ŝajne estas evito de ĉia peno aŭ embaraso, estis perturbita meze de sia kvieta rutino. Kaj rilate al Voguber, vi probable scias, ke pro lia politiko de proksimiĝo kun Francio oni tre kritikis lin, kaj li certe pro tio suferis, ĉar li estas sentema homo, li estas delikata koro. Mi povas pri tio desplie atesti, ĉar malgraŭ lia granda malpliaĝeco mi multe interrilatis kun li, ni estas delongaj amikoj kaj lin mi bone konas. Cetere kiu lin ne konas? Li havas kristalan animon. Ĉi tio estas eĉ la sola manko, pri kiu oni povus lin riproĉi, ne estas necese, ke la koro de diplomato estu tiel diafana, kiel lia. Malgraŭ tio la ministrejo pripensas por li ambasadan postenon en Romo, kio estus bela plirangiĝo, sed ankaŭ peza respondeco. Inter ni dirite, mi kredas ke Voguber, kiom ajn senambicia li estas, pro tio tre kontentus, kaj tute ne petas ke ĉi tiu kaliko pasu for de li41. Li eble mirinde prosperos tie; li estas la kandidato de la Konsulta42, kaj miaparte mi tre bone imagas lin, kiu havas artistan animon, en la palaco Farneze kaj en la galerio de fratoj Karaĉi43. Ŝajnas almenaŭ ke neniu havas kaŭzon por lin malami, sed estas ĉirkaŭ reĝo Teodozo tuta kamarilo iagrade sub la komando de la vilhema strato44, kies sugestojn ĝi senreziste obeas, kaj kiu provis ĉiamaniere al li ĵeti bastonon en la radon. Voguber ne nur frontis oficejajn intrigojn, li ankaŭ ricevis insultojn de subaĉetitaj gazetistoj, kiuj poste kun malkuraĝo tipa de ĉiu ŝmirata artikolisto, petis indulgon, sed ĝis tiam senhezite ripetis kontraŭ nia ŝtat-reprezentanto sensencajn akuzojn de senhontaj subfosantoj. Dum pli ol monato malamikoj de Voguber ĉirkaŭ li dancis la dancon de skalpo” diris sinjoro De Norpua, forte emfazante la lastan vorton. „Sed singardeman dio gardas, tiujn insultojn li rezolute piedbatis flanken” li ankoraŭ pli draste diris kun tia sovaĝa okul-esprimo, ke ni momente ĉesis manĝi. „Kiel instruas bela araba proverbo: ‚hundoj bojas, homo vojas’.” Ĵetinte ĉi tiun citaĵon, sinjoro De Norpua paŭzis kaj ĉirkaŭrigarde mezuris, kiom inter ni ĝi efektis. Ĝi tre efektis: ni konis la proverbon. Ĝi anstataŭis tiujare ĉe alte kleraj homoj tiun alian: ‚kiu semas venton, rikoltos fulmotondron’, ĉar ĉi lasta bezonis ripozon, ne eltenante same senlace kaj persisteme kiel ‚batadi la venton’. Ja la kulturo de tiuj eminentaj homoj estis cikla, ordinare laŭ trijara ciklo45. Kompreneble tiaj citoj, per kiaj sinjoro De Norpua abunde ornamis siajn kontribuojn al la ‚Revuo de Du Mondoj’, ne estis bezonataj por ke ili ŝajnu ĉiuokaze findindaj kaj fundamentitaj sur bonaj informoj. Ankaŭ sen la pimpeco, kiun ili provizis, estis sufiĉe se li skribis – kaj tion li senmanke faris – ke:

„la kabineto en Sent-Ĝejmz ne estis la lasta, kiu sentis la danĝeron”

aŭ ke:

„estis granda emocio en Ponto de Kantistoj, kie oni observis per maltrankvila okulo la egoisman sed lertan politikon de la dukapa monarkio”

aŭ ke:

„alarma krio sonis en Monteĉitorio” aŭ alifoje pri „tiu ĉiama trompemo, kiu estas la kutima maniero de la Baloplaco”46.

Pro tiaj frazoj profana leganto tuj rekonis kaj admiris la profesian diplomaton. Sed tio, pro kio li ricevis pli altan famon, famon de instruita homo, estis la sistema uzo de citaĵoj laŭ la perfekta modelo de: ‚havu bonan politikon kaj mi havigos bonan financon, kiel kutime diris barono Luizo’47. (Oni tiam ankoraŭ ne enportis el Orientazio: ‚venkos tiu el la luktantoj, kiu kapablos suferi horkvaronon pli longe ol la alia, kiel diras japanoj’.) Ĉi tiu famo de granda klerulo kune kun vera talento por intrigado maskita sub indiferenta ŝajno ebligis la akceptiĝon de sinjoro De Norpua en la Akademion de Moralaj Sciencoj. Kaj iuj personoj pensis eĉ, ke li ne estus malkonvena membro en la Franca Akademio, kiam – por signifi ke Francio per firmigo de sia interligo kun Rusio fine trovos interkonsenton kun Granda Britio – li rekte skribis:

„oni sciu en la kajo de Orse,48, oni de nun instruu en ĉiuj ĉi-rilate mankohavaj kompendioj de geografio, oni malakceptu en bakalaŭron ĉiun kandidaton kiu tion ne scios diri: eble ĉiuj vojoj kondukas al Romo, sed nepre la vojo de Parizo al Londono trairas Peterburgon.”

„... Entute” daŭrigis sinjoro de Norpua rigardante al mia patro „Voguber gajnis en ĉi tiu cirkonstanco belan sukceson, pli belan eĉ ol li antaŭe kalkulis. Li ja atendis normalan toston – kio post la malserena etoso de la pasintaj jaroj estus bona atingo – sed nenion plian. Pluraj homoj, kiuj estis inter la ĉeestantoj certigis min pri tio, ke oni ne povas, legante la tekston de la tosto, kompreni ĝian grandan efekton, kiam ĝin mirinde bone kaj detale elparolis la reĝo, kiu estas majstro pri parolarto, kaj kiu preterpase emfazis ĉiujn intencojn, ĉiujn fajnaĵojn. Iu ĝuste raportis al mi interalie iom pikan anekdoton, kiu plian fojon evidentigas la junaĝan gracion de reĝo Teodozo, kiu al li inklinigas ĉies korojn. Li asertis, ke en la momento mem de la vorto afineco, kiu sume estas la novaĵo de ĉi tiu parolado, kaj kiu ankoraŭ longe estos komentata – jes vi vidos, komentata en diplomatiaj oficejoj – lia reĝa moŝto, antaŭvidante la ĝojon de nia ambasadoro, kiu en ĝi aŭdos merititan rekompencon por sia longa penado, oni eĉ povas diri: por sia revo, kaj entute sian marŝalan bastonon, sin duone turnis al Voguber kaj al li direktante la tiom akran rigardon karakteran de la etingena domo, nete eldiris la vorton afineco, tiun vorton, kiu estis vere mirinda elekto, per tono kiu al ĉiuj sciigis, ke ĝi estas uzata laŭ plena volo kaj laŭ plena konscio. Laŭdire Voguber malfacile regis sian emocion kaj mi konfesas ke mi komprenas iagrade tion. Iu tute fidinda kunparolinto eĉ al mi konfidis, ke post la manĝo la reĝo laŭ iuj raportoj proksimiĝis al Voguber, kiam lia moŝto estis libere parolanta kun rondo de homoj, kaj duonvoĉe diris al li: ‚ĉu vi kontentas pri via disĉiplo, kara markizo?’”.

„Estas certe” konkludis sinjoro De Norpua „ke tia tosto pli efikis por la proksimigo de la du landoj, por ilia afineco se mi parolu per la pitoreska esprimo de Teodozo la 2a, ol dudek jaroj da intertrakto. Ĝi estas nura vorto – mi agnoskas – sed vidu kiel vaste ĝi sonis, kiel la tuta eŭropa gazetaro ĝin eĥas, kian intereson ĝi kaŭzas, kian novan sonon ĝi aŭdigis. Ĝi ja estas tipa de la maniero de la reĝo. Mi ne pretendos antaŭ vi, ke ĉiutage li trovas tian similan perlon. Sed estas malofta okazo, se en ia zorge verkita parolado kaj pli karakterize en la improvizo de konversacio li ne rekonigus sin – mi preskaŭ dirus: ne subskribus sian nomon – per iu tranĉa vorto. Ĉi tiu aserto ne suspektigu min pri partieco, mi estas kontraŭanto de ĉia tia novismo. En naŭ okazoj el dek ili estas danĝeraj.”

— „Jes, mi ĝuste pensis, ke antaŭnelonga telegramo de la germania imperiestro tute ne plaĉis al vi” diris mia patro.

Sinjoro De Norpua direktis la rigardon supren kun afliktita mieno signifanta: „aĥ tiu homo...”. „Unue ĝi estas ago de maldankulo. Ĝi estas pli ol krimo, ĝi estas mispaŝo, malsaĝaĵo, kiun mi epitetas: piramide granda! Cetere se neniu signos halton, la viro kiu forpelis Bismark-on povas iri ĝis tia ekstremo, ke li rezignos iom post iom la tutan bismark-an politikon, kaj tiam okazos blinda salto en la estontecon.”

— „Mia edzo diris, kara sinjoro, ke vi venigos lin eble en iu venonta somero kune al Hispanio. Mi sincere ĝojas pri tio.”

— „Efektive tio estas tre agrabla perspektivo kaj mi antaŭĝojas. Mi tre plezure faros tiun vojaĝon kun vi, kara amiko. Ĉu vi havas viaflanke, kara sinjorino, iun celon por la somera tempo?”

— „Mi eble iros kun mia filo al Balbeko, mi ne findecidis.”

— „Ha, Balbeko estas agrabla, mi preterpase haltis tie antaŭ kelkaj jaroj. Homoj tie konstruigas belajn vilaetojn, mi kredas, ke la lokon vi ŝatos. Sed ĉu vi permesas la demandon kial vi elektis Balbekon?”

— „Mia filo tre deziras viziti preĝejojn de tiu regiono, precipe tiun de Balbeko mem. Mi timis iom pri la sekvoj de la vojaĝo kaj precipe de la restado al lia sano. Sed mi eksciis, ke antaŭ malmulta tempo finkonstruiĝis tie tre bona hotelo, en kiu li povos vivi kun la kondiĉoj de komforto postulataj de lia sanstato.”

— „Aha, mi ne forgesu, ke mi komuniku ĉi tiun informon al iu virino, kiu certe ne preteratentos ĝin.”

— „La preĝejo de Balbeko estas admirinda, ĉu ne, sinjoro?” mi demandis, memtrude ignorante la ĉagrenon, kiun al mi kaŭzis ekscio, ke belaj vilaetoj estas unu el la interesoj de la loko.

— „Jes, ĝi estas interesa, sed entute ĝi ne estas komparebla kun la ĉizitaj juveloj, kiujn liveras la katedraloj de Remso, de Ŝartro, kaj laŭ mia persona prefero, la plej bela, nome la Sankta Kapelo en Parizo.”

— „Sed la preĝejo de Balbeko estas parte romanika, ĉu ne?”

— „Vi pravas, ĝi estas de romanika stilo, kiu per si mem estas ege malvarma kaj tute ne aŭguras la postan eleganton de gotikaj konstruaĵoj, kiuj fantazie, punto-simile traboras ŝtonojn. La preĝejon de Balbeko indas viziti se oni restas en la regiono, ĝi estas iel kurioza; se en iu pluva tago vi ne havas alian okupon, vi povos ĝin eniri, vi tie vidos la tombon de la grafo De Turvilo49.”

— „Ĉu hieraŭ vi ĉeestis la bankedon de la ministrejo pri fremdlandaj aferoj? mi ne povis ĝin viziti” diris mia patro.

— „Ne” ridetis sinjoro De Norpua „mi konfesas, ke mi ĝin preteratentis kaj plivole estis ĉe iom alispeca kunveno. Mi vespermanĝis ĉe virino pri kiu vi eble aŭdis, nome la bela sinjorino Svan.” Mia patrino subpremis skuiĝon, ĉar pro sentemo pli viva, ol tiu de mia patro, ŝi maltrankviliĝis por li pro tio, kio lin ĉagrenis nur en posta momento. La malagrabloj, kiuj lin trafis, estis sentataj unue de ŝi, kiel iuj malfeliĉigaj novaĵoj pri Francio diskoniĝas ekstere pli frue ol hejmlande. Sed pro scivolo pri la specoj de personoj, kiuj vesperumis ĉe gesinjoroj Svan, ŝi demandis sinjoron De Norpua pri tiuj, kiujn li tie renkontis.

— „Nu do... ĝi estas domo, kiun laŭŝajne vizitas precipe... sinjoroj. Estis kelkaj edzigitaj viroj, sed iliaj edzinoj tiuvespere malbone fartis kaj ne venis” respondis la ambasadoro kun subtilo vualita en naiva ekstero, ĉirkaŭen ĵetante rigardojn, kies mildeco kaj diskreteco ŝajne moderigis kaj fakte fortigis ilian malicon.

„Mi diru laŭ pli ĝusta raporto” li aldonis „ke iuj virinoj tamen estis, sed... ili estis... kiel mi diru?... el la respublika mondo, prefere ol el la societo de Svan” (la nomon li elparolis Suan). „Neniu povas diveni. Eble ĝi estos en iuj estontaj tagoj politika aŭ beletra salono. Cetere ili ŝajnas kontentaj pri la stato de aferoj. Mi juĝas eĉ, ke Svan iom tro elmontras tion. Li nomis la homojn, ĉe kiuj li kaj lia edzino estis invititaj por la sekva semajno kaj pro kies amikeco tamen ne estas fanfaroninde, kun tia malmulto da sindeteno kaj gusto, kun preskaŭa manko de takto, kiuj min mirigis deflanke de tiel subtila viro. Li ripetadis: ‚ni estos en neniu vespero liberaj’ kvazaŭ tio estus gloraĵo, kiel parvenuo – kvankam tia li ne estas. Svan havis multajn amikojn, ankaŭ multajn amikinojn, kaj ne tro spekulativante, ne tro elbabilante, mi povas diri – al mi ŝajnas – ke ne ĉiuj, certe, eĉ ne plimulto da ili, sed almenaŭ unu, kiu estas tre eminenta sinjorino, eble ne tute rifuzus la ideon, ke iam ŝi interrilatos kun sinjorino Svan, kaj en tiu eventualo verŝajne multaj sekvemuloj sekvus. Sed ŝajnas ke siaflanke Svan ne provis iel aranĝi la aferon. Kiel do, plia pudingo laŭ neselroda maniero50! Necesos dietado en Karlsbado51 por ke mi malpeziĝu de tia sibarita festeno. Eble Svan sentis, ke li devos alflankigi tro multajn obstaklojn. Tiu edziĝo sen ia dubo al multaj malplaĉis. Oni klaĉis pri la bonhavo de la edzino, kio estas granda malsaĝaĵo. Sed entute ĉio ĉi ne efikis agrable. Svan krome havas ege riĉan kaj tre influan onklinon, edzinigitan kun viro, kiu estas laŭ financa situacio gravulo. Kaj ŝi ne sole rifuzis akcepti sinjorinon Svan, ŝi ankaŭ kampanjis laŭorde por ke ŝiaj amikinoj kaj konatoj same sintenu. Mi per tio ne asertas, ke iuj parizanoj el la bona societo malrespekte agis kontraŭ sinjorino Svan... ne, centfoje ne! La edzo en tiu okazo estus tia viro, kia la defion repagus per sama mono. Kiel ajn, kurioza flanko de la afero estas la maniero kiel Svan, kiu konas multajn homojn el la plej altaj klasoj, sin komplezigas al homoj de societo kiu estas – per mildaj vortoj dirite – tre miksdevena. Mi konis lin antaŭ longe kaj mi konfesas, ke mi sentis kaj surprizon kaj amuzon, vidante ke tiel bonedukita viro, kiu rangas en tre altaj koterioj, dankas kun afekciaj esprimoj al la kabinetestro de la ministro de poŝto pro tio, ke li bonvole vizitis ilin, kaj demandas ĉu sinjorino Svan ne ĝenos se ŝi siavice vizitos lian edzinon. Li probable tamen sentas ian fremdiĝon, li nun klare ne estas en la sama societo. Sed mi ne kredas, ke Svan malfeliĉas. Estas vere, ke en la jaroj antaŭ tiu geedziĝo ŝi faris en pluraj okazoj ian malnoblan ĉantaĝon al li; se li rifuzis ion al ŝi, ŝi detenis la filinon, por ke li ne vidu ŝin. La kompatinda Svan, kiu same naivas kiel li tamen subtilas, ĉiufoje kredis ke la forkonduko de lia filino estas hazarda kunokazo, kaj li ne volis vidi la efektivon. Ŝi plie kontraŭ li kolere krizis tiel ofte, ke – oni povus pensi – kiam ŝi atingos sian celon kaj estos lia edzino, nenio detenos ŝin kaj ilia vivo estos infera. Nu, la afero evoluis ĝuste al mala direkto. Homoj multe ŝercas pri la maniero, kiel Svan parolas pri sia edzino, oni pri tio eĉ abunde subridas. Neniu atendus kompreneble, ke – estante pli-malpli konscia pri sia situacio de... vi scias la vorton en la komedioj de Moliero52 – li tion sciigus al la rondo kaj al la mondo; sed homoj juĝas, ke li troigas asertante ke sinjorino Svan estas perfekta edzino. Tamen la diro ne tiel malĝustas, kiel homoj kredas. Laŭ propra maniero, kiu ne estas la maniero ordinare ŝatata de edzo – sed finfine, inter ni dirite, estas neverŝajne ke Svan, kiu ŝin konis delonge kaj ne estas tiel granda stultulo, miskomprenis la situacion – ne estas dubinde, ke ŝi havas por li laŭ ĉia ŝajno korinklinon. Mi ne diras, ke ŝi ne estas malfidela, kaj Svan siaparte senmanke tia ankaŭ estas, almenaŭ se oni kredas, tion, kion klaĉemuloj diras, kaj ne dubu ke iliaj langoj diligente laboras. Sed ŝi estas dankema pro tio, kion li faris favore al ŝi, kaj kontraste al antaŭtimoj de homoj, ŝi fariĝis anĝele milda.”

Ĉi tiu ŝanĝo eble ne estis tiel mirinda, kiel sinjoro De Norpua ĝin taksis. Odeta unue ne kredis, ke Svan al ŝi edziĝos; ĉiufoje kiam ŝi raportis al li kun sekreta intenco, ke iu viro el la bona societo edziĝis kun antaŭa amdonantino, ŝi vidis ke li severe silentas, kaj se ŝi rekte alparolis lin per demando: „nu, ĉu vi ne juĝas tion bona ago? ke tio estas nobla ago rilate al virino, kiu al li fordonis sian junaĝan tempon?” li respondis seke: „ja – mi ne diras ke tio malbonas, ĉiu agas laŭ sia bontrovo”. Ŝi eĉ pri tio preskaŭ certis, ke, kiel li jen kaj jen diris en momentoj de kolera humoro, li disiĝos de ŝi, ĉar ioman tempon antaŭe ŝi aŭdis de ina skulptisto ke „de viroj ĉio ajn estas atendebla, ili estas tiaj kruduloj”, kaj – frapite de la praveco de tiu nigrevida sentenco – ŝi al si proprigis ĝin, en ĉiu taŭga okazo ĝin ripetis kun deprimita mieno kiu ŝajne signifis: „finfine ankaŭ tio eblas, mi estas tia malbonsorta!”. Sekve de tio perdis sian tutan forton la optimisma sentenco, kiu ĝis tiam gvidis Odetan tra la vivo, nome: „al enamiĝinta viro oni povas agi laŭplaĉe, li estas malsaĝa”, kaj kiu en ŝia vizaĝo esprimiĝis per la sama palpebrumo, kiu akompanus ankaŭ tian diron, kia: „ne timu, li ne rompos ion”. Dume Odeta suferis pro la komparo kun ekzemple iu amikino – nun edzino de viro, kiu malpli longe parumis kun ŝi, ol ŝi mem kun Svan, kiu infanon ne havis, kaj kiu nun estis relative honorata, ofte invitita al baloj de la Elizea Palaco – pri la sinteno de Svan. Iom pli klarvida konsideranto, ol estis sinjoro De Norpua, probable ĝuste diagnozus, ke tiu sento de malestimateco kaj honto kaŭzis la akranimecon de Odeta, ke ŝiaj elmontroj de malbona humoro ne estis esencaj, ne estis senkuraca misaĵo, kaj facile antaŭdirus tion, kio efektiviĝis, nome ke nova reĝimo – la geedza reĝimo – kvazaŭ magie ĉesigis post mallonga tempo tiujn ĉagrenajn, oftajn sed neniel karakterajn okazojn. Preskaŭ ĉiuj homoj miris pri la geedziĝo, kaj tio mem estas miriga. Probable malmultaj komprenas la strikte subjektivan konsiston de la aperaĵo nomata amo, kaj tion ke ĝi kreas plian personon, malsaman ol tiu, kiu en la komuna socio havas saman nomon, kaj ke pliopo de ĝiaj elementoj venas de la amanto mem. Tial malmultaj estas tiuj, kiuj taksas komprenebla la grandegan gravecon, kiun por iu fine ricevas homo, kiu ne estas tiu sama, kiun ili vidas. Tamen se pri Odeta temas, homoj povus rimarki, ke jes, certe ŝi neniam plene komprenis la inteligenton de Svan, sed ŝi almenaŭ sciis la titolojn, la detalan konsiston de liaj studaj verkoj, tiagrade ke la nomo Johano Vermeer estis al ŝi same familiara, kiel la nomo de ŝia tajloro; de Svan ŝi funde konis tiujn karakterajn elementojn, kiujn ceteraj homoj pretervidas aŭ mokas, kaj de kiuj nur amantino aŭ fratino kare konservas ĝustan bildon; kaj tiel forte la koncernulo deziras ilin konservi, eĉ tiujn kiujn li plivolonte korektus, ke tial, ke virino al ili kun indulgo kaj amika mokemo kutimiĝis, same kiel li mem kaj liaj gepatroj kutimas, delonga ama rilato sekve similiĝas per sia dolĉeco kaj forto al familia sento. La ligon inter homo kaj homo sanktigas tio, ke la dua, juĝonte pri ajna karaktera difekto de la unua, elektas la saman vidpunkton kiel li. Kaj inter la svan-aj trajtoj iuj same multe apartenis al lia inteligento kiel al lia karaktero, kaj ĉi tiujn – tial ke ili tamen en la karaktero radikis – Odeta pli facile distingis. Ŝi riproĉis, ke kiam Svan skribis kiel eseisto, kiam li publikigis studaĵon, ĉi tiuj trajtoj ne tiel klare aperis, kiel en liaj leteroj aŭ en lia konversacio, en kiuj ili abundis. Ŝia rekomendo estis, ke li pli ofte, pli nete aperigu ilin. Ĉi tion ŝi volis ĉar ili estis tio de li, kion ŝi plej ŝatis, sed ilin preferante tial ke ili estis pli karakteraj, ŝi eble kun pravo deziris ke ili estu retroveblaj en liaj verkoj. Ŝi eble ankaŭ pensis, ke pli vivecaj verkoj, al li finfine donante famon, al ŝi aliflanke faciligus la starigon de tio, kion ŝi pro frekvento de la verdurena rondo konsideris la plej dezirinda afero: la teno de societa salono.

Inter homoj, kiuj juĝis ke tia geedziĝo estas ridinda – samaj homoj, kiuj koncerne al si mem dube pensis: „kion opinios sinjoro De Germanto, kiel komentos Breote, kiam mi edziĝos al fraŭlino De Monmorensi?” – inter homoj kun tia socia idealo, troviĝus dudek jarojn antaŭe Svan, jes Svan mem, kiu diversmaniere penis ĝis li akceptiĝis en la klubo Ĵokeo kaj tiuepoke li kalkulis, ke li edziĝos al eminenta virino, per kio lia situacio firmiĝos kiel tiu de viro el la plej renomaj en Parizo. Okazas tamen ke imagoj pri tia edziĝo bezonas, kiel ĉiuj imagoj, por ke ili ne tute kadukiĝu kaj elviŝiĝu, eksteran brulaĵon. La plej arda deziro de viro – ekzemple – estas humiligo de aliulo, kiu lin ofendis. Sed se pri la ofendinto li longatempe ne plu aŭdas, ĉar li transloĝiĝis al fremda lando, tiu malamiko fine ne plu gravos al li. Se iu dum dudek jaroj ne plu renkontiĝas kun tiuj homoj, pro kiuj li deziris aniĝi al la klubo Ĵokeo aŭ al la Instituto de Francio53, la perspektivo fariĝi membro de iu aŭ la alia el tiuj societoj ne plu ŝajnos dezirinda. Nu, same kiel retiriĝo, kiel malsaniĝo, kiel religia konvertiĝo, longa ama rilato malnovajn imagojn anstataŭigas per novaj. Deflanke de Svan ne okazis, kiam li edziĝis al Odeta, rezigno je revoj pri monduma sukceso, ĉar de tiaj revoj Odeta lin delonge – laŭ la anim-gvida senco de la vorto – deturnis. Kaj se tiel ne estus, lia merito por tiu decido des pli grandus. Ĝuste tial ke ili postulas foroferon de pli aŭ malpli brila situacio por anstataŭa nur intima dolĉeco, misfamigaj edziĝoj estas la plej estimindaj (edziĝo pro mona oportuno ne estas kalkulinda kiel misfamiga, ĉar ne estas trovebla ekzemplo de paro, en kiu la edzino aŭ la edzo sin forvendis, kaj kiun oni ne fine akceptus pro tradicio, aŭ tial ke tiom da similaj okazoj estas, aŭ tial ke oni ne agu bone al iuj kaj malbone al aliaj...). Povas esti cetere, ke kiel viro kun artistaj kaj eventuale perversaj inklinoj, Svan sentus ĉiuokaze ian volupton en tio ke li al si parigus – kiel en iu el la kruciĝoj de specioj, kiujn provas mendelismanoj aŭ kiujn rakontas malnovaj mitoj – vivulon de malsama raso, ĉefdukinon aŭ hetajron, tiel farante edziĝon kun reĝaj honoroj aŭ societa skandalo. Al li la opinio de nur unu persono en la mondo kaŭzis zorgon, kiam li pensis pri sia ebla edziĝo al Odeta, kaj – neniel pro snobeco liaflanka – tiu estis la dukino De Germanto. Pri ĉi tiu persono Odeta male ne multe pensis, ŝi atentis homojn kiuj societe rangis proksime super ŝi, prefere ol en tia nebula ĉiela regno de duondioj. Sed kiam Svan estis revanta pri estonteco kaj vidis Odetan kiel sian edzinon, li nepre venis en imago al la unua fojo, kiam li alkondukos ŝin kaj precipe ŝian filinon al la princino De La Lomoj, kiu baldaŭ iĝos dukino De Germanto pro la forpaso de sia bopatro54. Ŝin prezenti al aliaj homoj li ne deziris, sed li kortuŝiĝis kiam li elpensis – laŭvorte prononcante la dialogon – ĉion, kion pri li diros la dukino al Odeta kaj Odeta al sinjorino De Germanto, la favoron, kiun ĉi lasta ŝutos al Ĵilberta, ŝin dorlotante, lin fierigante pri lia filino. Li teatris antaŭ si la scenon de la interprezento kun sama precizeco de imagitaj detaloj, kiel homo kiu esploras kiel li uzus, se ĝin gajnus, loteriaĵon de laŭfantazie decidita sumo. Se estas vere, ke imagaĵo akompananta decidon ĝin parte determinas, oni povas diri ke Svan geedziĝis kun Odeta ĝuste por ke li povu konigi ŝin kaj Ĵilbertan, sen ke iu ajn ĉeestus tion, eventuale sen ke iu ajn scios pri tio, al la dukino De Germanto. La postak okazaĵoj vidigos, kiel ĉi sola monduma ambicio, kiun li havis por siaj edzino kaj filino, estis ĝuste tiu, kiu al li neniam ebliĝis pro tiel absoluta baro, ke li mortis ne imaginte, ke la dukino ilin iam konos. Ili vidigos ankaŭ, ke la dukino kontraŭsupoze amikiĝis kun Odeta kaj Ĵilberta post la morto de Svan. Kaj li eble pli saĝe pensus – se entute al tia malgravaĵo li devis dediĉi atenton – se li ne vidus la estontecon tro nigre en tiu afero kaj konservus esperon, ke la aspirata kunveno ja eble okazos, kiam li ne plu ĉeestos kaj ĝin sekve ne povos ĝui. La viciĝo de la kaŭzoj, kiu laŭtempe naskas preskaŭ ĉiujn eblajn sekvojn, kaj konsekvence ankaŭ tiujn, kiuj laŭsupoze estis malplej probablaj – ĉi tiu viciĝo ofte estas malrapida, ĝin ankoraŭ pli malrapidigas homa deziro, kiu penas ĝin peli sed ĝin malinstigas, kaj ankaŭ homa ekzistado – kaj ĝi fruktas nur post ol oni ĉesis deziri, iafoje post ol oni ĉesis vivi. Ĉu Svan tion ne sciis el propra sperto, ĉu li ne jam en la propra vivo travivis – kvazaŭ antaŭanonce de tio, kio okazos post lia forpaso – postmortan feliĉon en tiu geedziĝo kun Odeta, kiun li pasie amis, kvankam ĉe la unua renkontiĝo li ne ŝatis ŝin, kaj kun kiu li festis nupton kiam li ne plu amis ŝin, kiam la persono, kiu en Svan tiom deziris, tiom senespere volis ĉiam vivi kun Odeta, kiam ĉi tiu persono jam mortis?

Tiam mi parolis pri la grafo De Parizo, demandis ĉu li eble amikas kun Svan, ĉar mi timis ke la temo de la interparolo fordrivos de li. „Jes, efektive” respondis sinjoro De Norpua, sin turnante kaj direktante al mi, malgranda, bluan rigardon en kiu flosis, kvazaŭ en sia natura medio, lia vasta labor-kaj-kompren-kapablo. „Kaj finkalkule” li aldiris, sin nun turnante denove al mia patro „mi opinias, ke mi ne transpasas la limon de la respekto, kiun mi nature ŝuldas al lia moŝto – kvankam mi ne rekte rilatas kun li, ĉar tion malfaciligas mia situacio, kiel ajn preteroficiala ĝi estas – se mi raportos al vi tiun iom pikan anekdoton, ke antaŭ preskaŭ ĝuste kvar jaroj, en malgranda fervoja stacio de iu centreŭropa lando, lia moŝto hazarde ekvidis sinjorinon Svan. Kompreneble neniu inter la kunvojaĝantaro estis tiom aŭdaca, ke li demandus lian moŝton pri lia impreso. Tio ne estus bonkonduta. Sed kiam ŝance en interparolo menciiĝis ŝia nomo, per iuj... nu eble apenaŭaj sed ne misgvidaj signoj ŝajne lia moŝto sufiĉe volonte komprenigis, ke lia impreso finfine ne estis tute malfavora.”

— „Ĉu ne estis iel eble ŝin prezenti al la grafo De Parizo?” mia patro demandis.

— „Nu, ne estas klare. Kun altaj moŝtoj ne eblas scii” respondis sinjoro De Norpua, „la plej gloramaj, tiuj kiuj plej lerte scias postuli la ŝuldatan honoron, en iaj okazoj ankaŭ estas tiuj, kiuj malplej zorgas pri publika opinio, eĉ kiam ĝi laŭ ĉia ŝajno pravas, precipe se ili volas rekompenci ies fidelecon. Estas certe ke la grafo De Parizo ĉiam akceptis kun granda favoro ĝuste la sindonemon de Svan, kiu cetere estas la sprita viro inter mil.”

— „Kaj kia estis via propra impreso, kara sinjoro ambasadoro?” demandis mia patrino ĝentile kaj scivoleme.

Kun impeto de maljuna virin-ŝatanto, kiu kontrastis kun la modereco de liaj kutimaj diroj, sinjoro De Norpua respondis:

— „Vere bonega!”

Kaj, sciante ke konfeso pri forta impreso ricevita de virino akordas – se ĝin la parolanto esprimas en sufiĉe gaja tono – kun ĝenerale ŝatata speco de konversacia sprito, li ellasis mallaŭtan ridon, kiu daŭris kelkajn sekundojn, malsekigante la bluajn okulojn de la maljuna diplomato kaj vibrigante la lobojn de lia nazo, striitajn de ruĝaj vejnetoj:

„... Ŝi estas ĉarmega!”

— „Estimata sinjoro, ĉu verkisto nomata Bergoto ĉeestis tiun vesperon?” mi timeme demandis, ankoraŭ provante konservi la temon ĉe la familio Svan.

— „Jes, Bergoto ĉeestis” respondis sinjoro De Norpua, al mia flanko bonmaniere klinante la kapon, kvazaŭ se en sia deziro komplezi mian patron li taksis vere grava ĉion, kio al li rilatis, eĉ la demandojn de tre juna knabo, kiu ne kutimis je tio, ke homoj tiom aĝaj elmontras tiel abundan ĝentilecon. „Ĉu vi konas lin?” li aldonis al mi direktante sian helan rigardon, kies klarvido estis admirata de Bismark.

— „Mia filo lin ne konas, sed tre admiras” diris mia patrino.

— „Aĥ” diris sinjoro De Norpua, kaj tiam li min ekdubigis pri mia propra inteligento multe pli akre ol pro miaj kutimaj, jam turmentaj duboj, kiam mi vidis ke tio, kion mi konsideris mil-kaj-miloble supera al mi mem, kion mi juĝis plej eminenta en la mondo, staris ĉe li sur la plej malalta ŝtupo de liaj admiroj „... mi ne akordas kun ĉi tiu vidpunkto. Bergoto estas tiaspeca artisto, kiun mi nomas flutisto; mi agnoskas cetere ke li agrable muzikas, kvankam kun multe da manierismo, multe da afekto. Sed entute li ne faras pli ol tion, kaj ĝi estas malmulto. Neniam oni trovas en liaj senmuskolaj verkoj tion, kion oni povus nomi fundamenta strukturo. Nenia agado – aŭ tre malmulte da – kaj precipe nenia entuta senco. Liaj libroj lamas jam ĉe la bazo, aŭ plivere bazo en ili tute mankas. En epoko, kia estas la nuna, kiam la ĉiam pli granda kompliko de la vivo apenaŭ lasas tempon por legado, kiam la mapo de Eŭropo estis ĉie redesegnita kaj staras antaŭ perspektivo de eble baldaŭaj, ankoraŭ pli grandaj ŝanĝoj, kiam tiom da novaj kaj minacaj problemoj aperas ĉie, koncedu al mi ke oni prave postulos de literaturisto, ke li ne estu nur eleganta parolanto, kiu al ĉiuj forgesigus dum vantaj, bizanceskaj disputoj55 pri konsideroj de forma beleco, ke nin povas ataki en proksima estonteco duobla alfluo de barbaroj – de ekstere kaj de interne. Mi scias, ke mi blasfemas kontraŭ la pseŭdosankta doktrino de tio, kion la kleraj sinjoroj nomas belarto por si mem56, sed ĉi-epoke ekzistas pli urĝaj taskoj ol harmonia aranĝado de vortoj. La maniero de Bergoto estas iafoje tre plaĉa, mi ne negas tion, sed entute tio estas iom kiĉa, iom sengusta kaj malmulte vireca. Mi pli bone komprenas nun, sciante pri via vere troa admiro por Bergoto, la teksteton, kiun vi donis al mi por lego antaŭ momento, kaj pri kiu estus miaflanke malafable, se mi ne forviŝus ĝin de la memoro pro tio ke vi mem senartifike diris ke ĝi estas nura „skribaĉo de infano” (mi efektive tiel parolis, sed tiel tute ne pensis). „Por ĉiu peko estas pardono, precipe por peko de junaĝa tempo. Finfine ankaŭ aliaj homoj pezigis sian konsciencon per similaj faroj kaj vi ne estas la sola, kiu en iu tempo de la vivo kredis ke li estas poeto. Sed en la teksto, kiun vi prezentis, la malbona influo de Bergoto estas sentebla. Evidente mi ne mirigos vin se mi diros, ke en ĝi forestas la bergotaj kvalitoj, ĉar li estas majstro de arto – de arto tute supraĵa cetere – de siaspeca stilo, de kiu vi ne povas posedi en via nuna aĝo eĉ elementojn. Sed la sama manko estas videbla, nome tiu sensencaĵo, ke oni vicigas bele sonorajn vortojn kaj nur poste zorgas pri enhavo. Ne iru fadeno antaŭ kudrilo! eĉ en la libroj de Bergoto. Ĉiuj ĉi formaj bizaraĵoj, ĉineskaj subtilaĵoj de dekadenca klerulo ŝajnas al mi tre vanaj. Pro kelkaj fuzeoj agrable pafitaj de beletristo ĉiuj krias: ha, ĉefverko! Ĉefverkoj ne tiel abundas. Bergoto ne havas en la listo de siaj plenumoj – en sia vivprotokolo, por tiel paroli – romanon iom alteflugan, iun el la libroj, kiujn oni metas sur la honoran breton de sia librokolekto. Mi ne vidas unu tian libron en lia verkaro. Malgraŭ tio la situacio ĉe li estas tia, ke la verko multe pli valoras ol la aŭtoro. Ha, ĝuste li pravigas la diron de spritulo, ke oni konu beletristojn nur tra iliaj verkoj. Mi ne trovas alian homon, kiu same malharmonias kun sia verkaro, same pavumas, same solenumas, same malbone efektas en societo. En iaj momentoj vulgara, en aliaj parolanta en libra stilo – ne en stilo de siaj libroj, sed en stilo de tedaj libroj – kiaj almenaŭ ne estas liaj verkoj – tia estas Bergoto. Li havas konfuzan, komplikan spiriton, li estas tia homo, kian niaj patroj nomis diranto de halanĝoj, kaj la aferoj, kiujn li diras, li pli malagrabligas per la dirmaniero. Mi ne memoras ĝuste ĉu Luizo De Lomeni57 aŭ Ŝarlo Santbeŭvo58 raportis ke Alfredo de Vinji estis pro la sama miso malagrabla. Sed Bergoto ne verkis ‚Kvinmarto’-n aŭ ‚La Ruĝan Sigelon’, en kiuj iuj partoj estas vere tekstoj por antologio.”

Konsternite de tio, kion sinjoro De Norpua ĵus diris pri la teksteto, kiun mi prezentis al li, ankaŭ memorante la embarason, kiu min frapis ĉiufoje kiam mi provis verki eseon aŭ eĉ nur pripensi seriozan temon, mi sentis pliafoje mian mensan nulecon kaj ke mi ne estis destinita al beletro. Ja vere en Kombreo jen iu tre ordinara impreso, jen legado de bergota teksto min kondukis al reva animstato, kiu al mi ŝajnis tre valora. Sed ĝuste tiun staton spegulis mia lirika prozaĵo; sinjoro De Norpua sendube tuj travidis kaj komprenis tion, kion mi juĝis bela nur pro fatamorgano, kies vanecon demonstris tio, ke la ambasadoron ĝi ne trompis. Li male ĵus al mi sciigis la malaltecon de mia rango, kiam min juĝis, kiel eksterulo, objektive, laŭeble favora kaj inteligenta literatur-konanto. Mi sentis, ke mi estas mir-frapita kaj malgrandigita; kaj mia spirito, kiel fluaĵo kiu vastas nur kongrue kun la dimensioj de la entena vazo, same kiel ĝi antaŭe ampleksiĝis kaj plenigis la grandegan spacon de genio, nun ŝrumpinta, sin tutan enpremis en la malestimindan etecon, en kiun sinjoro De Norpua ĝin subite enfermis kaj restriktis.

— „La unua okazo de kunestado de mi kaj Bergoto” li plu diris sin turnante al mia patro „estis iarilate dorna situacio (kaj tio eble signifas, ke ĝi simple estis pika). Bergoto antaŭ kelkaj jaroj okaze de vojaĝo haltis en Vieno, dum mi estis tie ambasadestro; lin al mi enkondukis la princino de Meterniĥ, li enskribiĝis kaj li deziris inviton. Nu – kiel eksterlanda reprezentanto de Francio, kiun certe li honorigas iagrade per siaj libroj – se mi parolu ĝuste: honorigas et-grade – mi povus ignori la malfavoran opinion, kiun mi havas pri lia privata vivo. Sed li ne estis sole vojaĝanta, kaj li krome pretendis, ke li ne estu invitita sen sia kunvojaĝulino. Mi kredas, ke mi ne estas aparte pruda, kaj kiel fraŭlo mi povus iom pli vaste malfermi la pordon de la ambasadejo, ol se mi estus edzo kaj patro. Malgraŭ tio mi koncedas, ke mi toleras nur ĝis difinita grado fi-morecon, kaj ĉi tiun cirkonstancon igas ankoraŭ pli naŭza la tre morala, mi ja sendevie diru moralisma tono, per kiu Bergoto en siaj libroj vicigas abundajn – kaj inter ni dirite iom tedajn – analizojn, dolorajn skrupulojn, obsedajn bedaŭrojn, kiuj cetere koncernas bagatelojn, longajn predikaĉojn (estas konata la valoro de ĉi tio), dum li sian privatan vivon aranĝas tiel senkonscience kaj cinike. Bone, mi do prokrastis la respondon, la princino insistis sed denove malprospere. Sekve de tio mi do supozas, ke mi ne havas sankte bonodoran famon ĉe tiu viro, kaj mi ne scias, kiagrade li bone akceptis la decidon de Svan, kiu lin kaj min invitis en sama vespero. Krom se tion petis li mem. Ne eblas scii tion, ĉar entute li estas malsana homo. Ĉi tio estas eĉ lia sola senkulpigo.”

— „Ĉu la filino de sinjorino Svan estis en tiu vespermanĝo?” mi demandis al sinjoro De Norpua, zorgante ke mi diru tion en momento kiam ni estis transirantaj al la salono kaj mi pli facile kaŝis mian afekcion, ol povus sidante ĉe la tablo senmove, sub plena lumo.

Laŭŝajne sinjoro De Norpua momente serĉis en sia memoro...

— „Jes, juna virino dekkvar-aŭ-dekkvin-jara, ĉu ne? Efektive mi memoras, ke antaŭ la manĝo oni prezentis ŝin al mi kiel la filinon de nia honorinda gastiganto. Verdire mi ne longe vidis ŝin, ŝi frue iris por enlitiĝi, aŭ ŝi foriris al amikoj, mi ne ĝuste memoras. Mi do konstatas, ke vi estas familiara kun la domo Svan.”

— „Mi ludas kun fraŭlino Svan en la Elizeaj Kampoj, ŝi estas tiom agrabla!”

— „Aha, tial do! tial... Ankaŭ mi efektive trovis ŝin ĉarma. Mi konfesas tamen mian dubon pri tio, ke ŝi distingiĝos iam kiel la patrino, se mi povas diri tion sen ofendo al via fervora sento.”

— „Mi pli ŝatas la vizaĝon de fraŭlino Svan, sed ŝian patrinon mi ankaŭ ege admiras, mi ofte promenas en la Bulonja Arbaro pro la nura espero, ke mi vidos ŝin preterpasantan.”

— „Ha, mi raportos tion al ili, tio tre flatos ilin.”

Dum li diris ĉi lastajn vortojn, sinjoro De Norpua estis ankoraŭ kelkajn sekundojn en la stato de ĉiu homo, kiu, aŭdante ke mi parolas pri Svan, inteligenta viro, pri liaj gepatroj, bonmoraj makleristoj, pri lia domo, bela domo, kredis ke mi parolos same volonte pri alia viro egale inteligenta, aliaj makleristoj egale bonmoraj, alia domo egale bela; tia estas la momento kiam san-mensa homo, kiu parolas kun frenezulo, ankoraŭ ne rimarkis ke ĉi tiu frenezas. Sinjoro De Norpua sciis, ke la plezuro de rigardado de belaj virinoj estas ordinara afero, ke en societo estas galante, se iu parolas iom varme pri aparta virino, ke la kunparolanto ŝajnigas kredi ke li enamiĝis, pri tio ŝercas kaj promesas helpon en lia afero. Sed dirante ke li pri mi parolos al Ĵilberta kaj al ties patrino (kio ebligos ke mi, simile al iu olimpa dio kiu surprenis la fluecon de trablovo aŭ prefere la ŝajnon de maljunulo, kies trajtojn ricevas fakte Minerva, eniros mem nevideble la salonon de sinjorino Svan, vekos ŝian atenton, al mi turnos ŝian pensadon, instigos ŝin al dankemo pro mia admiro, aperos al ŝi kiel amiko de grava viro, estonte inda je tio, ke ŝi min invitos kaj enkondukos en la intiman vivon de sia familio), ĉi tiu grava viro, kiu favore al mi uzos la grandan prestiĝon kiun li certe havis en la okuloj de sinjorino Svan, en mi subite kaŭzis tiel fortan dankan emocion, ke mi pene detenis min de kisado de liaj mildaj, blankaj manoj, sulkitaj kvazaŭ ili estus longe restintaj en akvo. Mi preskaŭ komencis la geston, kaj mi kredis, ke nur mi rimarkis tion. Efektive estas al ĉiu homo malfacile kalkuli precize, laŭ kiu skalo liaj paroloj aŭ movoj estas vidataj de aliaj; time ke li supertaksos sian gravecon kaj grandigante laŭ troa proporcio la kampon laŭ kiu sin dismetas memoraĵoj de aliuloj laŭlonge de ilia vivo, li imagas ke la flankaj partoj de liaj diroj, de liaj sintenoj, apenaŭ tuŝas la konscion, kaj des malpli restas en la memoro de tiuj, kun kiuj li parolas. Tian supozon cetere faras krimuloj, kiuj postevente korektas vorton, kiun ili eldiris, kaj pri kiu ili kredas, ke ĉi tiun modifon neniu povos kompari kun alia versio. Sed estas eble ke – se temas pri eĉ jarmiloj da homa historio – la filozofio de kolumnisto, laŭ kiu ĉio destiniĝas al forgeso malpli veras ol mala filozofio, kiu aŭgurus universalan konserviĝon. En sama gazeto, en kiu la moralisto kiu skribis la ĉefartikolon diras pri evento, pri verko, kaj ankoraŭ malpli dube pri kantistino, kiu ĝuis iatempe certan famon: „kiu memoros ĉion ĉi post dek jaroj?”, ĉu la raporto pri sesio de la Akademio de Antikvaj Skriboj sur la tria paĝo ne parolas pri okazaĵo per si mem malpli grava, pri ekzemple ne tre valora poezio el la epoko de antikva Egiptio, kiun oni ankoraŭ konservas senmanka? Povas esti ke la kondiĉoj ne samas, se temas pri mallonga homa vivo. Tamen kelkajn jarojn poste en domo, ĉe kiu sinjoro De Norpua estis inter la vizitantoj kaj al mi ŝajnis la plej fidinda apoganto, kiun mi povis havi, ĉar li amikis kun mia patro, estis indulgema, inklinis al afableco al mia familio, kaj cetere pro siaj profesio kaj socia deveno kutime diskretis, kiam post la foriro de la ambasadoro oni raportis al mi, ke li en la konversacio aludis al iama vespero en kiu li „vidis en tiu momento, ke mi estis al li kisonta la manojn”, mi ne nur ruĝiĝis en la tuta vizaĝo, sed ankaŭ miris pro la ekscio, ke tiel diversa de mia atendo estis kaj la maniero, kiel sinjoro De Norpua parolis pri mi, kaj la konsisto de lia memoro; ĉi tiu elbabilo min instruis pri la surprize vastaj kapabloj de homa menso por malatento kaj spirit-preteco, por memoro kaj forgeso; pro ĝi mi same multe miris, kiel en la tago kiam mi legis unuafoje el libro far Gastono Maspero59, ke oni precize scias la liston de la viroj, kiujn Aŝurbanipalo60 invitadis al ĉas-ekskursoj dek jarcentojn antaŭ la komuna erao.

— „Ho, estimata sinjoro” mi diris al sinjoro De Norpua post ol li asertis, ke li sciigos Ĵilbertan kaj ŝian patrinon pri mia admiro al ili „se vi tion faros – pri mi parolos al sinjorino Svan – mia tuta vivo ne sufiĉos por esprimi al vi mian grandegan dankon, kaj mia vivo mem al vi apartenos. Sed mi diru sincere, ke mi ne konas sinjorinon Svan, kaj al ŝi neniam estis prezentita.”

La lastan frazon mi aldonis pro skrupulo, por ke mi ne ŝajnu vantulo paradanta per rilato, kiun li ne havas. Sed ĝin eldirante mi sentis ke ĝi jam ne utilas, ĉar tuj ĉe la komenco de mia arde glaciiga danko, mi vidis, kiel la vizaĝo de la ambasadoro vualiĝas pro hezita, malkontenta mieno kaj liaj okuloj ricevas vertikalan, mallarĝan, oblikvan rigardon (kiel en perspektiva skemo de solido la fonen malvastiĝanta formo de unu el ĝiaj facoj) – tian rigardon, kiu sin turnas al la nevidebla kunparolanto, kiun ĉiu havas en si, en la momento kiam oni diras al li ion, kion la alia kunparolanto, la sinjoro kun kiu oni ĝis tiam dialogis – en tiu cirkonstanco tiu estis mi – prefere ne aŭdu. Mi tuj ekkonsciis ke la frazoj ĵus eldiritaj de mi, kiuj – kvankam ili malfortis kompare kun la enkora dankemo kiu mian tutan animon plenigis – ŝajnis al mi adekvataj por kortuŝi sinjoron De Norpua kaj lin plene inklinigi al ago, kiu al li kaŭzos tiel malgrandan penon kaj al mi tiel grandan ĝojon, estis eble – inter ĉiuj frazoj kiujn diable elpensus homoj, kiuj al mi volus malutili – la solaj, kiuj efikus ke li pri tio rezignos. Jes, ilin aŭdante, simile al tiu, kiu kun nekonato en la ĵusa momento agrable interŝanĝis pri preterpasantoj impresojn, kiujn li kredis samaj, ilin akorde juĝante vulgaraj, kaj la nekonato subite vidigas la malsanecan abismon kiu lin disigas de normalaj homoj, dirante en senzorga tono kaj dume palpante sian poŝon: „mi bedaŭrinde ne kunportis revolveron, se kunportus, da ili ne restus unu viva”, sinjoro De Norpua, kiu sciis ke rekomendo kaj enkonduko ĉe sinjorinon Svan estas tute ne rara kaj tre facila afero, kaj vidis ke ĝi male por mi estas tiel kara espero, sekve do sendube malfacila afero, pensis ke la ŝajne normala deziro, kiun mi esprimis, tre probable vualis alian penson, ian suspektindan intencon, ian antaŭan misagon, pro kio – ne volante malplaĉi al sinjorino Svan – neniu ĝis tiam taskiĝis pri komisio de mi al ŝi. Kaj mi komprenis, ke ĉi tiun komision li neniam faros, ke li eble vidos sinjorinon Svan ĉiutage dum jaroj kaj tamen al ŝi neniam parolos pri mi. Li ja petis de ŝi post kelkaj tagoj informon, kiun mi deziris havi, kaj komisiis al mia patro, ke li ĝin al mi transdiru. Sed li ne juĝis iel utile mencii, por kiu li demandis. Ŝi do ne eksciis, ke mi konis sinjoron De Norpua kaj ke mi tiom deziris viziti ŝin; kaj tio eble fariĝis malpli granda malfeliĉo, ol mi kredis. Ĉar la dua ekscio probable ne multe fortigus la efikon – la probable ne grandan efikon – de la unua. Al Odeta, kiu pro la ideo de sia propra vivo, de sia propra hejmo ne sentis misteran malserenon, homo kiu ŝin konis, kiu ŝin vizitis, ne estis ia feo, kiel li ŝajnis al mi, kiu preskaŭ ĵetus ŝtonon en fenestron de la domo Svan se mi povus sur ĝi skribi, ke mi konas sinjoron De Norpua: mi estis certa, ke tia mesaĝo, eĉ sendite en tia maldelikata maniero, al mi donus multe pli da prestiĝo en la okuloj de la dommastrino, ol ĝi kolerigus ŝin kontraŭ mi. Sed eĉ se mi antaŭvidus, ke la komisio ne plenumita de sinjoro De Norpua ĉiuokaze ne efikus, ke – pli grave – ĝi min ĉe gesinjoroj Svan misfamigus, mi ne kuraĝus sentaskigi – se li entute konsentus – la ambasadoron pri tio, mi ne rezignus pri la volupto – kiom ajn malbonaj la sekvoj eble estus – ke mia nomo, mia persono dank' al tio dum momento restus apud Ĵilberta, en ŝia domo, en ŝia nekonata vivo.

Post la foriro de sinjoro De Norpua mia patro foliumis la vesperan gazeton; mi repensis pri la afero de La Berma. La plezuro, kiun mi estis ricevinta de la spektado, bezonis kompletigon, des pli urĝe ĉar ĝi restis malalte sub la nivelo de mia atendo; tial ĝi facile sorbis ĉion, kio povis ĝin nutri, ekzemple la meritojn, kiujn sinjoro De Norpua volonte atribuis al La Berma, kaj kiujn mia animo trinkis unuglute, kiel tro seka herbejo surverŝata per akvo. Tiam mia patro al mi donis la gazeton, montrante al artikoleto kiu konsistis el jena enhavo:

„La prezento de ‚Fedra’, kiu okazis antaŭ entuziasma spektantaro, en kiu estis rimarkeblaj iuj gravaj personoj de la arta kaj art-kritika mondo, iĝis por sinjorino La Berma, kiu ludis la rolon de Fedra, tia brila triumfo, kiajn ŝi malofte spertis tiugrade en la daŭro de sia prestiĝa kariero. Ni poste pli longe komentos tiun prezenton, kiu fariĝis evento de la teatra mondo; ni nur diru ke la plej kompetentaj spektintoj akorde juĝis, ke tiu interpreto plene redifinis la rolon de Fedra, kiu estas inter la plej belaj kaj detalaj de Ĵano Rasin, kaj vidigis la plej puran kaj plej altan belartan plenumon, kiun en nia epoko oni povis spekti.”

Tuj kiam mia animo estigis por si tiun novan ideon pri „plej pura kaj plej alta belarta plenumo”, la ideo proksimiĝis al la ne-kontentiga plezuro, kiun mi spertis en la teatro, al ĝi aldonis kvanton da tio, kio al ĝi mankis, kaj ilia pariĝo fariĝis tuto tiel ekscita, ke mi ekkriis: „tia granda artistino!”. Legantoj probable juĝos, ke mi ne sinceris. Sed por komparo oni pripensu la kazon de multaj verkistoj, kiuj okaze malkontentas pri ĵus skribita teksto, kaj tiam legas laŭdon de la genio de Francisko De Ŝatobrian61 aŭ revas pri iu artisto, kiun ili deziris egali, ekzemple enpense zumante iun melodion de Ludvigo van Betoven kaj ties malgajecon asimilante al tiu, kiun ili volis enblovi en sian prozon, kaj kiuj sin tiel plenigas per tiu ideo pri genieco, ke ili ĝin aldonas dum rekonsiderado al sia propra kreaĵo, ne plu vidas ĝin tia, kia ĝi unue ŝajnis, kaj – alĵetante kredkonfeson pri la valoro de sia verko – konkludas: „ba! finfine...”, ne rimarkinte ke en la kalkulon, kiu determinas ilian finan kontenton, ili enŝovis memoron pri mirindaj paĝoj de Ŝatobrian kiujn ili asimilas al siaj, sed kiujn ili envere ne skribis; oni konsideru la situacion de tiom multaj viroj, kiuj fidas la reciprokan senton de amatino, de kiu ili spertis nur malfidelojn; ankaŭ tiun de viro, kiu siavice esperas aŭ nekompreneblan transmortan vivon, se li memoras, kiel senkonsola vidvo, la edzinon kiun li funebras kaj ankoraŭ amas, respektive se li revas, kiel artisto, pri la estonta gloro, kiun li ĝuos, aŭ male aspiras trankviligan neniecon, kiam lia menso sin turnas al la kulpoj, pro kiuj li devus se tiu nenieco ne estus, postmorte penti kaj suferi; oni pensu ankaŭ pri turistoj, kiujn entuziasmas la suma beleco de vojaĝo, de kiu ili ricevis tagon post tago nur enuaĵojn, kaj oni demandu al si, ĉu inter la komuna vivo de ideoj en homa animo, unu sola el tiuj, de kiuj fontas plej granda feliĉo, ne unue prenis parazite de fremda kaj najbara ideo la plej vivan forton, kiun ĝi unue malhavis.

Mia patrino ŝajnis iom malkontenta pro tio, ke mia patro ne plu deziris por mi diplomatan karieron. Mi kredas ke ŝi unue zorgis pri tio, ke la kapricojn de mia nervaro bridu ia vivregulo, kaj ŝi sekve ne tiom domaĝis, ke mi rezignos je la dirita kariero, ol ŝi timis pri mia sindediĉo al beletrismo. „Lasu tion” diris mia patro „gravas unue, ke oni plezure faras sian laboron. Infano li ja ne plu estas. Li nun bone scias, kio al li plaĉas, estas malprobable ke tio ŝanĝiĝos, kaj li kapablas distingi, kio lin feliĉigos en lia estonta vivo.” Dume, ĝis kiam la libereco, kiun ĝi al mi suverene donis, min jes aŭ ne feliĉigos en mia estonta vivo, la tiuvespera diro de mia patro min tre ĉagrenis. Ĉiatempe liaj neatenditaj favoroj, kiam ili manifestiĝis, min tiom instigis al kisado super lia barbo de liaj koloraj vangoj, ke tion mi rezignis nur pro timo, ke mi lin tiel tedus. Tiutage simile al aŭtoro kiu konsterniĝas, vidante ke liaj propraj fantazioj, kiuj al li ŝajnas malmulte valoraj ĉar li ne disigas ilin de sia memo, devigas eldoniston al elekto de papero, al uzo de tiparo eble malkonvene belaj por ili, mi dubis ĉu mia verkemo estas afero sufiĉe grava por ke mia patro pro ĝi cedu tiom da komplezo. Sed precipe, parolante pri miaj jam ne plu disvagontaj gustoj, pri tio kio laŭdestine feliĉigos mian vivon, li enŝtelis en mian animon du terurajn suspektojn. La unua temis pri tio, ke – dum en ĉiu tago mi taksis, ke mi staras sursojle de mia ankoraŭ ne komencita vivo, kiu nur en la sekva tago ekruliĝos – mia ekzistado jam ekis, kaj – pligrave – ĝia plua kurso ne tre diversos de tio, kio antaŭis. La dua suspekto, kiu verdire estis nur aliformo de la unua, pri tio temis, ke mi ne situis ekster la tempo, sed al ĝia leĝo obeis, tute same kiel la roluloj de romanoj, kiuj ĝuste pro tio min tiel afliktis, kiam mi legis la rakonton de iliaj vivoj en Kombreo sub la ŝirmo de mia vimena kabaneto. Oni scias teorie ke la planedo tero turniĝas, sed oni fakte ne perceptas tion, la grundo, sur kiu oni piedas, ŝajne ne moviĝas, kaj oni vivas en trankvilo. Same okazas pri tempo en la vivo. Kaj por sentigi ĝian forpason, romanistoj povas nur – ĝisfreneze rapidigante la takton de la hormontrilo – konduki la leganton trans dek, dudek, tridek jaroj ene de du minutoj. Ĉe la supro de paĝo oni lasis esperoplenan enamiĝinton, ĉe la malsupro de la sekva oni retrovas lin okdekjarulo, pene trairanta sub la galerio de kadukulejo sian ĉiutagan promenon, apenaŭ respondanta al alparoloj, senmemora pri la pasinta tempo62. Pri mi dirante: „li jam ne estas infano, liaj preferoj ne plu ŝanĝiĝos” kaj plu simile, mia patro ĵus aperigis min subite antaŭ mi mem ene de la tempo, kaj al mi inspiris saman specon de morneco, ol se mi estus eble ankoraŭ ne molaĉa kadukulo, sed iu el tiuj romanaj figuroj, pri kiuj la aŭtoro en tre kruele indiferenta tono diras ĉe la fino de libro: „li malpli kaj malpli ofte forlasas la kamparon, li post ioma tempo sin instalas definitive tie” kaj tiel plu...

Dume, antaŭbare al la kritikaj rimarkoj, kiujn ni povus fari pri la tiutaga gasto, mia patro diris al mia patrino:

— „Mi konfesas ke oĉjo Norpua estis iom pedanta, kiel vi kutime diras. Kiam li diris, ke ne estus bonkondute fari demandon al la grafo de Parizo, mi timis, ke vi ridos pri la vorto.”

— „Tute ne” respondis mia patrino, „mi tre ŝatas, ke viro tiel alte ranga kaj tiel aĝa konservas siaspecan naivecon, kiu atestas pri fundamenta honesteco kaj bona eduko.”

— „Ĝuste tiel!... malgraŭ kio li estas subtila kaj inteligenta, tion mi bone scias, ĉar mi vidas lin en la komisionaj kunsidoj, kie li kondutas tute alie ol ĉi tie” respondis mia patro vidante kun kontento ke mia patrino ŝatas sinjoron De Norpua kaj provante ŝin konvinki, ke li ankoraŭ pli valoris ol ŝi kredis – ĉar bonvolo same plezure supertaksas, kiel ironia ŝerco plezure subtaksas. „Kiel li diris? Ĉu ne... ‚kun altaj moŝtoj ne eblas scii’?”

— „Jes, vi citas ĝuste. Mi rimarkis, tio estis trafa observo. Li videble havas longan sperton de aferoj de la mondo.”

— „Estas surprize – ĉu ne? – ke li vespermanĝis ĉe gesinjoroj Svan kaj tie renkontis finfine normalan societon, oficistojn kaj tiajn... Kiel do sinjorino Svan enretigis tiujn homojn?”

— „Ĉu vi rimarkis kiel li ŝovis subkomprenaĵon kiam li komentis ke ‚ĝi estas domo, kiun vizitas precipe viroj’?”

Kaj ili ambaŭ provadis imiti la tonon, per kiu sinjoro De Norpua diris tiun frazon, kvazaŭ temus pri deklamo de Bresan aŭ de Tiron en ‚La Aventurulino’ aŭ en ‚La Bofilo de Sinjoro Pirujo’63. Sed el ĉiuj liaj frazoj la plej ŝatatan ŝatis Franciska, kiu ankoraŭ plurajn jarojn poste ne povis teni la seriozon, se oni memorigis al ŝi ke la ambasadoro ŝin titolis unuaranga kuiristo, pri kio mia patrino ŝin informis, kiel milit-ministro transdonus la gratulon de gastigita fremda regnestro post militistara revuo. Mi cetere vizitis la kuirejon pli frue ol ŝi. Ĉar mi tie ĵurigis al pacama sed kruela Franciska, ke ŝi ne tro suferigos la kuniklon, kiun ŝi devos mortigi, kaj mi unue ne aŭdis pri tiu mortigo; Franciska poste diris, ke ĝi okazis tute glate kaj tre rapide:

— „Same similan beston mi vidis neniam antaŭe, ĝi mortis sen unu vorto, oni povus kredi ke ĝi estis muta”.

Ne bone instruite pri la lingvoj de bestoj, mi argumentis ke kuniklo eble ne krias laŭte kiel kokido.

„Ha, ne parolu tion” respondis Franciska kun indigno pri mia nescio „ke kunikloj ne krias egale laŭte ol kokidoj. Ili havas eĉ tre pli fortan voĉon.”

La gratulon de sinjoro De Norpua Franciska akceptis kun la fiera senafekto, la ĝoja kaj – eĉ se nur momente – inteligenta mieno de artisto, al kiu oni parolas pri lia arto. Mia patrino antaŭ iom longe vizitigis al ŝi plurajn grandajn restoraciojn por ekzameni la kvaliton de ilia kuirado. Mi aŭdis tiuvespere kiel la plej renomajn ŝi nomis tavernoj kun la sama plezuro, kiel mi eksciis en antaŭa tempo pri teatraj rolistoj, ke la rangoj de iliaj talentoj ne identas kun la rangoj de iliaj famoj. „La ambasadoro” al ŝi diris mia patrino „asertas ke nenie oni manĝas tiel bongustajn malvarman bovaĵon kaj sufleon, kiel viajn”. Franciska kun modesta mieno, kiu nur cedis antaŭ veraĵo, bonvole agnoskis tion, sen ke ŝin cetere imponis la ambasadora titolo; ŝi diris pri sinjoro De Norpua kun la afableco ŝuldata al homo, kiu ŝin rigardis profesia kuiristo: „li estas bona maljunulo, kiel mi”. Ŝi ja provis okuli kaj vidi lin, kiam li eniris, sed, sciante ke mian patrinon indignigis gvato malantaŭ pordo aŭ ĉe fenestro kaj supozante ke ŝi sciiĝos pri tiu gvatado per la aliaj servuloj aŭ per la pordistoj – ĉar Franciska ĉie vidis ĵaluzaĵojn kaj klaĉaĵojn, kiuj en ŝia imago same universale kaj perverse regis, kiel laŭ kredo de aliaj personoj regas la intrigoj de jezuitoj aŭ de judoj – ŝi simple rigardis tra la fenestro de la kuirejo „por ne havi disputon kun la mastrino” kaj en la ekvidita ŝajno de sinjoro De Norpua ŝi „kvazaŭ rekonis sinjoron Legranden” pro lia „facilmovemo”, kvankam inter ili estis nenia komuna trajto.

— „Nu, entute” demandis mia patrino „kiel eblas ke neniu preparas gelatenon same bone kiel vi... kiam vi penas?”

— „Mi ne scias, de kio tio deveniĝas” respondis Franciska, kiu kun verbaj iĝ-formoj en kelkaj okazoj procedis iom larĝanime.

Ŝi parolis laŭ la vero cetere, almenaŭ parte, kaj ŝi ne pli facile povis – aŭ deziris – malkaŝi la misteron, pro kiu ŝiaj gelatenaĵoj kaj kremoj tiom eminentis, ol fama elegantulino povus pri siaj tualetoj, ol fama kantistino pri sia voĉo. Iliaj komentoj ne tre klarigas la aferon; kaj same estis pri la receptoj de nia kuiristino.

— „Ili tro haste kuiras” ŝi respondis komente pri la grandaj restoracioj „kaj tro apartigas. Necesas ke la bovaĵo tute spongiĝas, kaj tiam ĝi sorbas la tutan sukon ĝisfunde. Tamen en unu el tiuj kafejoj ŝajnas al mi ke oni iom komprenis la aferojn de kuirado. Mi ne diras ke ili preparis tute same kiel mi gelatenon, sed ili faris tion bele malrapide, kaj en la sufleoj estis multe da kremo”.

— „Ĉu ĉe Henrio?” demandis mia patro, kiu aliĝis al la konversacio kaj tre ŝatis tiun restoracion ĉe la placo Gajon, en kiu li periode partoprenis kolegajn kunmanĝojn.

— „Ho ne!” respondis Franciska en milda tono, kiu duonvualis profundan malestimon, „mi parolis pri malgranda restoracio. Ĉe Henrio estas tre bone kompreneble, sed restoracio ĝi ne estas, plivere... supejo!”

— „Ĉu Veber?”

— „Ha ne, sinjoro, mi pensis pri bona restoracio. Veber en la Reĝa Strato ne estas restoracio, ĝi estas bierejo. Mi ne scias ĉu tio, kion ili donas estas dece prezentita. Mi memoras iel, ke tablotukojn ili ne havas, ili surtabligas tion rekte, kiel venas.”

— „Ĉu Siro?”

Franciska ridetis:

— „Ho, tie ne tiom temas pri manĝaĵoj, estas precipe mondumaj sinjorinoj” (mondumo en la buŝo de Franciska signifis duonmondumon). „Vere, tio taŭgas por junuloj.”

Ni komencis kompreni, ke malgraŭ senofenda ŝajno Franciska estis rilate al famaj kuiristoj pli malkompata kolego, ol estus plej envia kaj vanta rolistino. Ni tamen sentis, ke ŝi havas ĝustan komprenon de sia arto kaj respekton de tradicioj, ĉar ŝi aldiris:

„Ne, mi parolas pri restoracio, en kie estis ŝajne bonaj kvazaŭhejme faritaj manĝaĵoj. Ĝi estas iel sufiĉe peza domo. Tie estis laboro! Ha ili rikoltis ja amason da dudekoj” (Franciska ŝpareme kalkulis laŭ dudekoj da centonoj, ne laŭ luidoroj, kiel disipuloj). „La sinjorino bone konas tiun domon, tie dekstre sur la grandaj avenuoj, iom retirita de la strato...”

La restoracio, pri kiu ŝi parolis kun tia samtempe fiera kaj senafekta justeco estis – la Angla Kafejo64.

Kiam venis novjaro, mi unue faris familiajn komplimentajn vizitojn kun mia patrino, kiu por ŝparigi al mi laciĝon ilin antaŭe planis – helpe de vojlinio desegnita de mia patro – laŭ ordo de kvartaloj pli oportune ol laŭ relativa grado de parenceco. Sed apenaŭ ni eniris la salonon de iom malproksima kuzino, kiu ricevis unuaecon pro tio ke ŝia domo male estis proksima al nia, mia patrino konsterniĝis vidante amikon de la plej etiketama el miaj onkloj kun skatolo da konfititaj aŭ marcipanaj kaŝtanoj, kiu al la dirita onklo raportos ke la unuan viziton ni ne faris ĉe li. La onklo certe ofendiĝos; al li ŝajnus memkompreneble, ke ni vojus de la kvartalo de la preĝejo Sankta-Magdalena ĝis la Plantoĝardeno, apud kiu li loĝis, poste haltonte apud Sankta-Aŭgusteno kaj reironte al la strato de la Medicina Lernejo.

Post la vizitoj – mia avino al ni domaĝigis tiun saman sindevigon al si, ĉar ni en tiu tago ĉe ŝi vespermanĝos – mi hastis al la Elizeaj Kampoj kaj konfidis al nia kutima budistino – por ke ŝi transdonu ĝin al la homo, kiu plurfoje en ĉiu semajno komisie de familio Svan venis por mielkuko – leteron, kiun jam en la tago, en kiu mia amikino min tiom ĉagrenis, mi decidis sendi al ŝi okaze de novjaro, kaj en kiu mi diris, ke nia malnova amikeco kun la finiĝanta jaro forpasas, ke mi formetas miajn plendojn kaj disreviĝojn, kaj ke de la unua tago de januaro ni konstruos novan amikecon tiel solidan, ke nenio ĝin detruos, tiel mirindan ke – laŭ mia espero – Ĵilberta flate kaj akurate zorgos pri la konservo de ĝia harmonio, kaj ke ŝi min sufiĉe frue avertos, kiel ankaŭ mi promesis agi, se aperos ajna danĝero, kiu povus ĝin breĉi. Sur la revena vojo Franciska haltis kun mi ĉe angulo de la Reĝa Strato antaŭ surstrata vendotablo, de kiu ŝi elektis, kiel jarkomencan aĉetaĵon, fotografaĵojn de papo Pio la 9a65 kaj de Raspaj66, kaj de kiu miaflanke mi prenis portreton de La Berma. La ĉiuflankaj admiroj, kiujn ricevadis la aktorino, impresis kvazaŭ tiu sola vizaĝo, kiun ŝi havis por ilin respondi, ne sufiĉos, restos neŝanĝebla kaj provizora, kiel la vesto de homo kiu alian ne havas, kaj en kiu ŝi povis elmontri nur etan falton super la supra lipo, alte arkajn brovojn, iujn aliajn, ĉiam samajn proprajn trajtojn, kiujn brulo aŭ bato facile povus difekti. Ĉi tiu vizaĝo cetere per si mem al mi ne ŝajnis bela, sed ĝi sugestis, kaj sekve emigis al kiso pro ĉiuj kisoj, kiujn ĝi devis elteni, kaj kiujn de la fundo de la albumo-karto ĝi siamaniere ankoraŭ logis per kokete dolĉa rigardo kaj artifike naiva rideto. Ĉar La Berma probablege por multaj junaj viroj reale sentis la dezirojn, kiujn ŝi konfesis submaske de la rolo de Fedra, kaj ilin ĉiuj kondiĉoj, ankaŭ la prestiĝo de ŝia nomo kiu briligis ŝian belecon kaj daŭrigis ŝian junecon, igis ja facile kontentigeblaj. La vespero venis, mi haltis antaŭ afiŝkolono sur kiu estis anoncita la spektaĵo, kiun La Berma prezentos en la unua tago de januaro. Blovis malseka, milda vento. Ĉi tian veteron mi konis; mi sentis, mi antaŭtimis ke la novjara tago ne estas malsama disde aliaj, ke ĝi ne estas la unua en nova cirkonstancaro, en kiu mi povos kun ankoraŭ ne forbrulintaj ŝancoj denove ekkoni Ĵilbertan, kvazaŭ en freŝe kreita mondo, kvazaŭ pasintaĵoj ne estus, kvazaŭ dispolviĝus kune kun la antaŭsignoj, kiujn ili enhavus pri estonteco, la disreviĝoj, per kiuj ŝi trafis min iafoje: nova mondo, en kiu nenio restus el la antaŭa... krom unusolo: mia deziro, ke Ĵilberta amu min. Mi ekkomprenis, ke la fakto ke mia koro ĉirkaŭ si deziris renovigon de mondo, kiu ĝis tiam ne kontentigis ĝin, signifas ke ĝi – mia koro – ne ŝanĝiĝis, kaj mi konkludis ke nenia kaŭzo estis por ke la koro de Ĵilberta siaflanke ŝanĝiĝu; mi sentis, ke tiu nova amikeco estos daŭrigo de la sama, kiel ankaŭ mankis profundego disiganta antaŭan jaron de nova jaro, kiun la deziro, ĝin ne tuŝante, ĝin ne modifante, arbitre distingas per alia nomo. Kiom ajn ĉi tiun novan jaron mi dediĉos al Ĵilberta kaj – kiel oni super blindaj naturleĝoj almetas religion – kiom ajn mi provos al la novjara tago trudi la apartan imagon, kiun mi havis pri ĝi, mia strebo vanos; mi sentis, ke ĝi ne scias, ke ĝin oni nomas novjara tago, ke ĝi estas finiĝanta en krepusko laŭ ne nova por mi maniero: en la milda vento blovanta preter la afiŝkolono mi rekonis, mi sentis, kiel la eterna, komuna substanco, la familiara malseko, la senkonscia fluemo de la malnovaj tagoj reaperis.

Mi rehejmeniris. Mi estis ĵus travivinta la unuan de januaro laŭ maniero de maljunuloj, kiuj en tiu tago diversas de junuloj ne per tio, ke ili ne plu ricevas gratifikon, sed per tio, ke je novjaro ili ne plu kredas. Gratifikon mi ricevis, sed ne tiun, kiun mi plezure akceptus, nome ne mesaĝon de Ĵilberta. Tamen mi ja ankoraŭ junis, ĉar mi sendis al ŝi leteron, per kiu – mi esperis – parolante pri la foraj revoj de mia inklino, mi kaŭzos en ŝi inklinon similan. La malĝojo de homoj, kiuj maljuniĝas, konsistas en tio, ke tian leteron ili ne penas eĉ skribi – ili scias ke ĝi ne efikos.

Kiam mi poste kuŝis en la lito, la strataj bruoj, kiuj en tiu festa vespero daŭris pli malfrue ol kutime, min tenis vigla. Mi pensis pri ĉiuj homoj, kiuj pasigos la finon de la nokto en plezuroj, pri la amanto, la grupo de diboĉuloj eble, kiu kredinde aliĝis al La Berma post la teatra prezento anoncita por tiu vespero. Mi ne povis iluziiĝi – kaj ne povis trankviligi la agiton, kiun ĉi tiu ideo dum tiu sendorma nokto en mi kaŭzis – pri tio ke La Berma eventuale ne pensas pri amo, ĉar la versoj, kiujn ŝi eldiris, kiujn ŝi longe studadis, al ŝi konstante memorigis ke ĝi estas dezirinda, kiel ŝi cetere bone sciis, ĉar ŝi vidigis la ĝenerale konatajn signojn de responda maltrankvilo – sed en formo nove intensa kaj neatendite dolĉa – al admirantaj spektantoj, kiuj ilin tamen jam spertis siaflanke. Mi reflamigis la estingitan kandelon kaj ankoraŭfoje rigardis ŝian vizaĝon. La penso, ke ĝin tiumomente probable karesis tiuj viroj, kiujn mi nevole fantaziis apud ŝi, ke ili ricevis de ŝi superhoman, nebulecan ĝojon, al mi kaŭzis angoron pli kruelan ol voluptan, ja nostalgion, kiu akriĝis pro la sono de korno, kian oni ĝin aŭdas ankaŭ en la mez-karesma nokto kaj ofte por aliaj festoj, kaj kiu – ĉar ĝi tiam sonas sen poezio – pli malgajas kiam ĝi venas de vulgara taverno, ol ‚vespere funde de arbaro’67. En tiu momento tio, kion mi bezonis, koncedinde ne estis mesaĝo de Ĵilberta. Homaj deziroj implikiĝas, kaj en la konfuzoj de la vivo, estas malofta okazo ke ia feliĉo alĝustiĝas al la deziro, kiu ĝin postulis.

En helveteraj tagoj mi plu vizitis la Elizeajn Kampojn, trairante stratojn en kiuj elegantaj, rozkoloraj domoj – ĉar tiam estis modo de akvarelismaj eksponoj – staris antaŭ la fluo de pasema, malpeza ĉielo. Mi mensogus se mi pretendus, ke tiutempe la palacoj konstruitaj de Gabrielo68 al mi ŝajnis pli belaj, aŭ eĉ aliepokaj, ol ĉirkaŭaj domoj. Mi taksis laŭ stilo pli admirinda, mi supozis pli da antikveco eble ne en la Palaco de Industrio, sed ekzemple en la Palaco de Trokadero69. Tute mergite en malkvieta dormo mia adoleska animo envolvis la tutan kvartalon, tra kiu ĝi promenigis ĝin, en unukoloran sonĝon, kaj mi neniam imagis, ke konstruo de la 18a jarcento staras en la Reĝa Strato, kaj simile mirus se mi tiam ekscius ke la Pordo Sankta-Marteno kaj la Pordo Sankta-Dionizo, ĉefverkoj el la tempo de Luizo la 14a, ne estas samepokaj kun la plej modernaj pluretaĝaj domoj de tiuj aĉaj kvartaloj. Nur unufoje mi longe haltis pro iu el la palacoj de Gabrielo – kaŭzo estis ke en la veninta nokto ĝiaj kolonoj, sensubstancigite de la luna lumo, ŝajnis eltonditaj el kartona plato kaj, min memorigante pri dekoro de la opereto ‚Orfeo en Inferoj’70, unuafoje kaŭzis al mi impreson de beleco. Ĵilberta dume ne revenis al la Elizeaj Kampoj. Kaj mi ja bezonis renkontiĝon kun ŝi, ĉar mi ne memoris eĉ nur ŝian vizaĝon. Homoj esplore, angore, postuleme rigardas al la personoj, kiujn ili amas, ili atendas ke iu diro de ŝi aŭ li donos aŭ maldonos esperon pri morgaŭa rendevuo, kaj ĝis kiam tiu diro estos soninta, la alterna, preskaŭ samtempa imago pri la ricevota ĝojo aŭ malĝojo, ĉio ĉi kaŭzas fronte al la amato troan tremadon de la atento, kiu pri la persono sekve ne sukcesas konservi netan bildon. Eble ankaŭ la samtempa aktivo de ĉiuj sentumoj, kun sia penado por ekkoni per nura rigardo tion, kio la povon de rigardo transpasas, tro komplezas al la miloj da formoj, la tro multaj gustoj kaj moviĝoj de vivanto, kiujn kutime, se amo ne estas, oni frostigas. La kara modelo – male – sin movadas; pri ĝi oni ricevas ĉiam malbonajn kliŝojn. Mi vere malmemoris, kiel aspektis la trajtoj de Ĵilberta krom en la di-donacitaj momentoj, kiam ŝi disfaldis ilin por mi: mi memoris sole ŝian rideton. Revidi ĉi tiun kare amatan vizaĝon mi ne povis, kiom ajn mi streĉis la memoron, kaj mi incitiĝis, trovante en ĝi neutile definitivan, ekzaktan desegnon de la okulfrapaj vizaĝoj de la mastro de la ligno-ĉevala karuselo kaj de la vendistino de horde-bombonoj – simile iuj homoj, frapite de la morto de proksimulo, kiu al ili neniam aperas dumdorme, koleriĝas tial, ke ili ĉiam en siaj sonĝoj renkontas alfluon da malagrabluloj, kiujn koni en vigla stato jam estas tede. Pro sia malkapablo bildigi al si la prifunebraton, ili preskaŭ kulpigas sin pri nekapablo de sufero. Mi proksimis miaparte al la opinio, ke pro forgeso de la trajtoj de Ĵilberta mi forgesis ŝin mem, mi ŝin ne plu amas. Fine ŝi revenis por ludado preskaŭ en ĉiu tago, al mi prezentante novajn temojn de dezirado kaj de petado por la sekva tago, per tio kaŭzante ke mia inklino ĉiutage vere fariĝis inklino nova. Sed okazaĵo refoje kaj subite ŝanĝis la manieron, kiel en ĉiu posttagmezo ĉirkaŭ la dekkvara horo prezentiĝis la problemo de mia amo. Ĉu sinjoro Svan trovis la leteron, kiun mi skribis al lia filino, aŭ ĉu Ĵilberta konfidis al mi postlonge, por ke mi estu pli singarda, jam detempe ekzistantan situacion? Mi estis iuokaze al ŝi klariganta, kiom mi admiras ŝiajn gepatrojn, kaj tiam ŝi ekmienis nebule, sindetene, neparoleme, kiel kutime okazis kiam iu antaŭ ŝi menciis farendaĵojn, komisiojn aŭ vizitojn, kaj fine ŝi subite diris: „vidu, ili vin ne toleras!” kaj – elgliteme kiel ia marvirineto – ŝi eksplodigis ridon. Ofte ŝia rido malakorde kun ŝia parolo ŝajne priskribis en alia ebeno – simile al muziko – nevideblan surfacon. Sinjoro kaj sinjorino Svan ne petis de Ĵilberta, ke ŝi ĉesigu sian ludadon kun mi, sed ili pli ŝatus – ŝi supozis – ke ĝi entute ne komenciĝus. Ili rigardis al mia rilato kun ŝi per malfavoraj okuloj, ne opiniis ke mi estas morale rekomendinda homo, imagis, ke mia influo al ilia filino nepre estos malbona. La tipon de neskrupulema juna viro, al kiu laŭ la kredo de gesinjoroj Svan mi similis, mi imagis tia, ke li malestimas la gepatrojn de la amata knabino, al ili flatas kiam ili ĉeestas, sed ilin mokas kun ŝi, ŝin instigas al malobeo, kaj post ol li plene paras kun ŝi, ilin eĉ senigas je ŝiaj ĉeesto kaj vizitoj. Al tiaj sintenoj – kiuj neniam konsistigas la membildon de eĉ plej malnobla viro – kiel impete mia koro kontrastigis la sentojn, kiujn ĝi kovis rilate al sinjoro Svan! – tiaj ardaj sentoj ili male estis, ke sen ia dubo se li divenus ilin, li pentus pro sia mistakso, ĝin konsiderante kvazaŭan juĝejan eraron. Ĉio, kion mi sentis rilate al li, mi aŭdacis priskribi en longa letero, kiun mi konfidis al Ĵilberta kun peto ke ŝi transdonu ĝin. Ŝi akceptis la komision. Ve, li vidis min eĉ pli granda mensogulo, ol mi supozis! Pri tiuj sentoj, kiujn mi komentis laŭ propra kredo tiel vereme laŭlonge de dekses paĝoj, li ja dubis! La letero skribita por li, same arda kaj sincera kiel la paroloj, kiujn mi diris antaŭ sinjoro De Norpua, same maltrafis sian celon. En la sekva tago Ĵilberta raportis, min unue kondukinte al konfida loko malantaŭ grupo de laŭroj, en mallarĝa aleo kie ni eksidis po sur seĝo, ke, legante la leteron kiun ŝi nun al mi reportis, ŝia patro ŝultrumis: „ĉio ĉi nenion signifas, nur pruvas kiagrade mi pravas”. Pro mia scio pri miaj senpekaj intencoj, pri la bonvolo de mia animo, mi indignis, ke miaj paroloj ne ŝancelis eĉ iomete la absurdan eraron de Svan. Li ja eraris, pri tio mi ne dubis. Laŭ mia opinio mi priskribis iujn nepreterkoneblajn elementojn de miaj bonaj sentoj tiel ekzakte, ke, por ke laŭ ĉi tiu elementoj Svan ilin ne rekonstruis, ne venis al mi kun pardonpeto kaj konfeso pri sia trompiĝo, la vero nepre estis ke li mem tiujn noblajn sentojn neniam spertis, kaj sekve ne kapablis ilin kompreni ĉe aliulo.

Eble Svan simple sciis, ke grandanimeco ofte estas interna masko, kiun memismaj sentoj ricevas, kiam oni ankoraŭ ne nomis, klasis ilin. Li eble rekonis en la simpatio, kiun mi manifestis al li, simplan efikon – kaj entuziasman konfirmon – de mia amo al Ĵilberta, de kiu nepre – de ĝi, ne de mia konsekvenca respektego al li – poste gvidiĝos miaj agoj. Tian antaŭvidon mi ne komune havis kun li, ĉar al mi ne prosperis disigi mian amon de mia memo, ne prosperis ĝin asimili al la ĝenerala ideo de amado kaj eksperimente elteni ĝiajn sekvojn; mi senesperiĝis. Mi momente lasis Ĵilbertan, tial ke Franciska min vokis. Mi devis ŝin akompani al malgranda pavilono el verda latiso, iom simila al la eksaj akcizaj dometoj de Parizo, kaj en kiu de mallonga tempo estis instalita tio, kion oni nomas en Anglio ‚lavatory’, kaj en Francio pro malbone informita anglismo-manio ‚water-closets’71. De la malsekaj, antikvaj muroj de la enirejo, en kiu mi staris atende al Franciska, disŝvebis malvarmeta odoro de fermita loko, kiu, min tuj senbalastigante je la zorgoj, kiujn naskis antaŭnelonge la diro de Svan raportita de Ĵilberta, min plenigis per plezuro de malsama speco ol la aliaj, kiuj la animon lasas ŝancelita, senpova por ilin konservi, por ilin posedi, male per plezuro firma, al kiu mi povis min apogi, delica, paca, plena je daŭra, neklarigebla, certa vero. Mi volis – kiel en similaj okazoj dum miaj promenoj sur la vojo de Germanto – prove esplori la ĉarmon de la min ĉirkaŭpreninta impreso, kaj resti senmova, analizante tiun malnovetan atmosferon, kiu sin proponis ne por ke mi ĝuu la plezuron, kiun ĝi donis nur kiel ekstran senton, sed por ke mi aliru la subkuŝan realon, kiun ĝi ne malvualis. Sed la gardisto de la loko, maljuna sinjorino kun dike ŝminkitaj vangoj kaj rufa falsa hararo, alparolis min. Franciska kredis, ke ŝi estas „tute bonorda en sia vivo”. Ŝia filino edziniĝis al iu, kiun Franciska titolis „juna viro de familio”, kaj do homo, kiun ŝi juĝis pli diversa de laboristo, ol Luizo de Sansimon distingus dukon de „viro el la feĉo de la popolo”. Sen ia dubo la gardisto, antaŭ ol ŝi havis ĉi tiun oficon, spertis iujn sortobatojn. Sed Franciska asertadis, ke ŝi estas markizino, laŭnome el la familio Sanfereol. Ĉi tiu markizino konsilis, ke mi ne restu en malvarma loko kaj al mi eĉ malfermis budon, dirante:

— „Ĉu vi ne eniros? ĉi tiu tute puras, por vi estos senpage”.

Ŝi eble tiel agis nur en sama intenco kiel la komizinoj de la dolĉaĵejo Guaŝ, kiam ni vizitis ĝin por mendo, kaj ili volis min regali per bombono el tiuj tenataj sub vitraj kloŝoj sur la vendotablo, kaj ĝin pro ordono de panjo mi devis kun domaĝo rifuzi; eble ankaŭ malpli senkulpe, kiel la maljuna flor-vendistino, ĉe kiu mia patrino provizigis la enhavon de siaj plantopotoj, kaj kiu al mi kutime donacis rozon subŝovante enamiĝintan rigardon. Kiel ajn, se la laŭsupoza markizino havis inklinon al junaj knaboj, al ili malfermante la pordon de iu el la kaverneskaj ŝtonkuboj, en kiuj viroj kaŭras kiel sfinksoj, ŝi per tia komplezo probable malmulte esperis ke ŝi devojigos iun el ili kaj pli multe serĉis la plezuron, kiun oni sentas kiam oni vane prodigas al tiuj, kiujn oni amas, ĉar mi ja vidis ĉiam ajn kompanie apud ŝi nur maljunan ĝardenogardiston.

Post momento mi adiaŭis la markizinon, foriris kun Franciska kaj ŝin forlasis por reiri al Ĵilberta. Mi tuj ekvidis ŝin sidanta sur seĝo malantaŭ la grupo de laŭroj. Tie ŝi estis, por ke ŝiaj amikinoj ŝin ne vidu: ili estis ludantaj kaŝludon. Mi aliris kaj eksidis apud ŝi. Ŝi surhavis platan bireton, kiu kovris la frunton ĝis proksime al la okuloj, al ŝi donante la saman desuban, reveman kaj perfidan rigardon, kiun mi rimarkis kiam mi unuafoje vidis ŝin en Kombreo. Mi demandis, ĉu estos eble ke mi rekte interparolos kun ŝia patro. Ĵilberta respondis, ke tion ŝi proponis al li, sed li juĝis ke ĝi ne utilos. „Nu, bone” ŝi aldiris „ne lasu al mi vian leteron. Ni devas reiri al la aliaj, ili ne trovis min.”

Se Svan tiam alvenus, antaŭ ol mi reprenis ĝin, reprenis tiun leteron pri kies sincereco li – tute absurde en miaj okuloj – ne lasis sin konvinki, li eble vidus ke li pravis. Ĉar proksimiĝante al Ĵilberta, kiu, retroklinite sur sia seĝo, proponis ke mi reprenu la leteron sed ĝin al mi ne etendis, mi sentis tian allogon al ŝia korpo, ke mi diris:

— „Nu, provu deteni ĝin de mi, ni vidu kiu el ni pli fortos.”

Ŝi kaŝis ĝin post sian dorson, mi provadis mankapti preter ŝia kolo, sublevante ŝiajn harplektojn, kiuj pendis sur la ŝultroj, ĉu tial ke ili ankoraŭ konvenis al ŝia aĝo, ĉu tial ke ŝia patrino volis ŝin ŝajnigi pli longe infana, por ke ŝi mem ŝajnu daŭre juna; ni luktis kun fleksitaj korpoj. Mi penis altiri ŝin, ŝi rezistadis; ŝiaj vangoj, ardigite de la streĉo, fariĝis ruĝaj, rondaj kiel ĉerizoj, ŝi ridadis kiel se mi estus ŝin tiklanta; mi premis ŝin inter miaj gamboj kiel arbeton, kiun mi provus grimpi; kaj meze de la gimnastikaj movoj, kiujn mi plenumis, sen ke senteble pliiĝis la spirmanko, kiun al mi kaŭzis la muskola ekzerco kaj la varmiĝo pro la ludado, mi gutigis – kvazaŭ kelkajn ŝviterojn elpremitajn de la streĉo – mian volupton, al kiu mi ne havis tempon dediĉi atenton por ekkoni ĝian guston; sammomente mi kaptis la leteron. Tiam Ĵilberta afable diris:

— „Vidu, se vi deziras, ni luktos ankoraŭ iom.”

Ŝi eble malklare sentis, ke la ludo por mi havis alian celon, ol tiun kiun mi diris, sed ne povis rimarki ke mi atingis ĝin. Kaj mi, timante ke ŝi tion eksentis (kaj ia kuntira, deteniĝa moviĝo kvazaŭ pro ofendita pudoro kiun ŝi faris en la tuj sekva momento min kondukis al la dedukto ke mi ne malprave timis tion), akceptis pluan lukton por ke ŝi ne kredu ke mi havis tiun nuran celon, post kiu mi sole deziris trankvilan restadon apud ŝi.

Dum mi reiris hejmen, mi ekvidis, mi subite memoris la ĝis tiam vualitan bildon, al kiu min proksimigis – ĝin tamen ne lasante plene vidi kaj rekoni – la preskaŭ fulg-odora malvarmeto de la latisa dometo. La bildo estis tiu de la malgranda ĉambro de mia praonklo Adolfo en Kombreo, kaj ĝi efektive elŝvebigis la saman malsekan odoron. Sed mi ne povis kompreni kaj mi prokrastis al iama venonta tempo la demandon, kial memorigo de tia nesignifa bildo al mi peris tian feliĉan senton. Dume al mi ŝajnis ke mi vere meritas la malestimon de sinjoro De Norpua: mi pli ŝatis super ĉiuj aliaj literaturistoj tiun, kiun li nomis nura flut-ludisto, kaj veran fervoron mi ricevis ne de ia grava ideo, sed de ŝimodoro.

De kelka tempo en iuj familioj la nomo Elizeaj Kampoj, se hazarde ĝin diris vizitanto, kaŭzis ĉe patrinoj la saman misvolan mienon, kiun ili specife dediĉas al fama kuracisto, de kiu ili laŭaserte aŭdis tro da eraraj diagnozoj, kaj ili sekve ne plu fidas lin; homoj asertis, ke la ĝardeno estas malbona por infanoj, ke ia nombro da gorĝinflamoj, morbiloj kaj multaj febroj venas de tie. Ne aŭdacante per klaraj vortoj dubi la amon de mia patrino, kiu plu irigis min tien, iuj el ŝiaj amikinoj tamen mallaŭdis ŝian blindecon.

Nervomalsanuloj eble estas spite al la kutima diro tiuj homoj, kiuj malplej atentas al si mem: ili ene de si sentas tiom da okazoj, pri kiuj ili poste konstatas la vanecon de siaj timoj, ke ili rezulte ĉiujn ignoras. Ilia nervaro tiom ofte al ili kriis „helpon!” kvazaŭ pro forta malsano, dum la kaŭzo simple estis baldaŭa neĝado aŭ planita ŝanĝo de loĝejo, ke ili kutimiĝas al preterkalkulo de tiuj avertoj, simile al militanto, kiu en la agito de bataloj, ilin ankaŭ tiom malmulte atentas, ke li povas en mortoproksima stato daŭrigi plurajn tagojn ankoraŭ la vivmanieron de bonfartulo. Iun matenon, portante en mi la sistemon de miaj kutimaj korpaj malordoj, de kies konstanta interna cirkulo mi ĉiam deturnis mian spiriton kvazaŭ ili estus sangocirkulo, mi gaje kuris al la manĝoĉambro, en kiu miaj gepatroj jam sidis ĉe la tablo, kaj – pensinte laŭordinare ke sento de malvarmo eventuale signifas ne ke oni bezonas varmiĝon, sed ke oni ricevis riproĉadon, ke foresto de malsato eventuale signifas, ke hodiaŭ pluvos, ne ke oni sin detenu de manĝo – mi altabliĝis, kaj en la momento, kiam mi volis gluti la unuan maĉaĵon de bela ripaĵo, min haltigis naŭzo, duonsveno, kaj eka malsano febre respondis, kies signojn mia glacia indiferento ĝis tiam maskis kaj prokrastis, sed kiu obstine rifuzis manĝaĵon, kiun mi sekve ne povis preni. Tiam en la sama sekundo ekpenso pri tio, ke miaj gepatroj malpermesos eliron se ili vidos ke mi malsanas, al mi provizis – kiel deziro de pluvivo al vundito – sufiĉan forton por ke mi pene paŝu ĝis mia ĉambro, kie mi vidis ke mi havas 40-gradan febron72, kaj poste min pretigu por iro al la Elizeaj Kampoj. Tra la svenema, tralasema korpo, en kiu ĝi estis envolvita, mia animo ridete tuŝis, postulis la tre dolĉan plezuron de kaptoluda partio kun Ĵilberta, kaj unu horon poste, apenaŭ staropova sed feliĉa apud ŝi, mi estis ankoraŭ sufiĉe fortika por ĝin ĝui.

Post nia reveno Franciska klarigis, ke mi trafis malbonan farton, ke mi suferis pro varmumo kaj malvarmumo, kaj la tuj alvokita kuracisto deklaris ke pli bonas la severeco, la virulento de la febra krizo, kiu aliĝis al mia pulma kongesto kaj baldaŭ forbrulos kiel pajlo, ol pli insida kaj vualita formo de la malsano. Jam delonge mi okaze suferis pro sufokiĝoj kaj la kuracisto de la familio senatente al la malaprobo de mia avino, kiu antaŭfunebris mian morton pro alkoholismo, rekomendis krom kafeino, kiu estis preskribita por faciligo de la spiro, prenon de biero, ĉampano aŭ konjako, kiam ajn mi sentis proksimiĝon de krizo. Ĉi tiuj abortos – laŭ lia klarigo – en la eŭforio kaŭzita de alkoholo. Mi ofte devis, por ke mia avino permesu ke mi ricevu ĝin, ne kaŝi, sed preskaŭ elmontri mian staton de senspireco. Cetere, kiam mi sentis ĝian proksimiĝon, mi neniam certis pri ĝia venonta intenso, kaj mi sekve zorgis pro la malĝojo de mia avino, kiun mi pli multe domaĝis ol mia sufero. Sed samtempe mia korpo, ĉu tial ke ĝi tro malfortikis kaj la suferon ne povus sekretigi, ĉu tial ke ĝi timis ke pro nescio pri la baldaŭa krizo oni postulos de mi ajnan fortostreĉon, kiu por ĝi estus neebla aŭ danĝera, min premis al avertado de mia avino pri la misfarto kun ekzakteco, kiun mi laŭ la tempo troigis ĝis fiziologia skrupulo. Se mi sentis en mi malbonaŭguran simptomon, kiun mi antaŭe ne rimarkis, mia korpo tuj sentiĝis senhelpa, ĝis mi pri tio informis mian avinon. Se ŝi ŝajnigis, ke ŝi tion tute ne atentas, ĝi petis, ke mi insistu. Iujn fojojn mi tro insistis; kaj la amata vizaĝo, kiu ne plu tiom regis la esprimon de afekcioj, kiel en antaŭa tempo, vidigis kompatan mienon, iaspecan doloran tiriĝon. Tiam la spekto de ŝia ĉagreno turmentis mian koron. Kvazaŭ se ĉi tiun ĉagrenon mi povus perkise forigi, kaj se mia korvarmeco donus al mia avino saman ĝojon, kiel mia feliĉo, mi ĵetis min en ŝian brakumon. Ĉar miajn skrupulojn aliflanke forigis la scio, ke ŝi nun konas la sentatan misfarton, mia korpo ne kontraŭis tion, ke mi ŝin tuj trankviligis. Mi asertis, ke la misfarto estas facile eltenebla, ke ŝi ne rigardu min kompate, ke ŝi pozitive sciu ke mi feliĉas; mia korpo laŭ sia takso ricevis tiom da kompato, kiom ĝi meritas, kaj sub la kondiĉo ke ĉiuj sciu, ke ĝi havas doloron en la dekstra flanko, ĝi ne oponis al deklaro miaflanka, ke tio malbonaĵo ne estas, por mi ne baras la vojon al feliĉo – mia korpo pri filozofio ja ne pretendis, ĝi ne estis afero de ĝia kompetento. Mi suferis preskaŭ ĉiutage dum la tempo de resaniĝo tiajn sufokajn krizojn. En iu vespero mia avino min lasinte sufiĉe sana, tre malfrue poste reeniris mian ĉambron kaj vidante ke mi pene spiras, ekkriis kun ŝanĝita mieno: „ho, je la ĉielo, kiel vi suferas!”. Ŝi tuj eliris, mi aŭdis la baton de la doma pordego kaj ŝi revenis postiome kun konjako, kiun ŝi aĉetis ie ĉar ĝi mankis en la domo. Mi baldaŭ sentis min pli feliĉa. La avino kun iom ruĝa vizaĝo ŝajnis embarasita kaj ŝiaj okuloj elmontris lacon kaj rezignemon.

— „Mi pli ŝate foriros, por ke vi ĝuu trankvile ĉi tiun pliboniĝon” ŝi diris, kaj abrupte eliris la ĉambron. Mi tamen kun ŝi interkisis, kaj sur ŝiaj malvarmetaj vangoj mi sentis malsekon, pri kiu mi dubis, ĉu ĝin lasis la nokta aero, tra kiu ŝi ĵus iris. En la posta tago ŝi vizitis mian ĉambron nur vespere, tial ke dum la tago ŝi havis laŭraporte eksteran aferon. Mi taksis ke tio signas iom fortan indiferenton al mi, sed mi detenis min de riproĉo.

La sufokadoj persistis post la delonga finiĝo de la kongesto, kiu do ne plu provizis klarigon pri ili, kaj miaj gepatroj venigis por ekzameno profesoron Kotar. Ne sufiĉas ke kuracisto vizitanta pro tia aperaĵo estas bone instruita. Li vidas simptomojn, kiuj povas aparteni al tri aŭ kvar diversaj malsanoj, kaj tio, kio decidas malgraŭ proksimume samaj ŝajnoj, kiun el ili li probable frontas, fine estas lia intuo, lia spontanea distingemo. Ĉi tiu mistera talento ne kundependas kun ia supereco en aliaj sferoj de inteligento, kaj homo cetere tre vulgara, ŝatanto de plej misa pentrarto, plej misa muziko, ne interesata pri intelektaj novaĵoj, povas ĝin tute bone havi. En mia sanstato tio, kio estis observebla, povis veni egale de nervaj spasmoj, de komenciĝanta tuberkulozo, de astmo, de spir-perturbo pro nutra veneniĝo kaj rena misfunkcio, de kronika bronk-inflamo aŭ de malsimpla situacio, en kiu pluraj el ĉi tiuj faktoroj miksiĝus. Se nervaj spasmoj – ilin devas trakti ignoro; se tuberkulozo – intensaj flegoj kaj abunda manĝo, kiu mise efikus al tia artrita stato kia estas astmo, kaj fariĝus danĝera en okazo de spir-perturbo pro nutra veneniĝo, kiu postulas dieton kiu siavice al tuberkulozulo malbone efikus. Sed Kotar hezitis tre mallonge kaj li preskribis aŭtoritate: „radikala, drasta laksigo, lakto dum pluraj tagoj, nur lakto, nenia viando, nenia alkoholo”. Mia patrino murmuris, ke mi tamen tre bezonas fortikigan manĝon, ke mi estas jam tro nervema, ke tiu dieto kaj ĉeval-doza laksigo min plene senfortigos. Mi vidis en la okuloj de Kotar – same maltrankvilaj kiel se li timus malfruiĝon por trajno – ĉu li eble nevole vidigis sian karakteran mildecon. Li provis memori, ĉu li zorgis pri malvarma vizaĝo, kiel homo, kiu ĉirkaŭrigardas por spegulo dubante ĉu li efektive nodis la kravaton. Ne sciante kaj provante por ĉia eventualo kompensi la forgeson, li respondis krude: „Mi ne kutimas je dufoja ripeto de preskribo. Donu al mi plumon. Plej grave: lakto. Poste, kiam la krizoj kaj la sendormeco estos venkitaj, mi permesas densajn supojn, poste kaĉojn sed ĉiam kun lakto, ĉiam kun lakto. Ne konfuzu, mi diris kun lakto, ne lun-kakto, ĉar en la luno kaktoj ne estas!” (Liaj studentoj bone konis ĉi tiun kontraŭknalon, kiun li faris ĉiufoje en la malsanulejo kiam li preskribis al kor- aŭ hepat-malsanulo laktan dieton.) „Poste vi revenos tagon post tago al normala viv-maniero. Sed ĉiam se tuso kaj sufokiĝoj rekomenciĝos – laksigo, intesta tralavo, kuŝado, lakto.” Li aŭskultis kun fermita vizaĝo kaj sen respondo la lastajn obĵetojn de mia patrino, kaj tial ke li foriris ne komplezinte klarigi la pravigon de tiu dieto, miaj gepatroj juĝis, ke ĝi ne taŭgas por mia malsano, neutile min malfortigos, kaj ili ne provigis ĝin al mi. Ili kompreneble penis kaŝi de la kuracisto sian malobeon kaj por tiu celo evitis ĉiujn lokojn kaj domojn, kie ili eble lin renkontus. Post ioma tempo mia sanstato malboniĝis, kaj ili decidis striktan obeon de la kotar-a preskribo; ene de tri tagoj gargaroj malaperis, mi ne plu tusis, mi bone spiris. Tiam ni komprenis, ke Kotar, juĝinte ke mi estis – laŭ lia posta diro – astma kaj precipe nerve malorda, distingis ke la tiam plej akuta kaŭzo de malsaneco estis veneniĝo, kaj ke drenante mian hepaton, lavante miajn renojn, li malkongestos al mi la bronkojn, rebonigos en mi spiradon, dormadon kaj korpan viglecon. Kaj ni komprenis ke tiu malspritulo estas granda kuracisto. Mi finfine povis ellitiĝi. Sed miaj gepatroj nun priparolis eventualan malpermeson de vizitoj de la Elizeaj Kampoj. Ili asertis, ke ĉion kaŭzis malsaniga trablovo; mi facile suspektis, ke tio estis preteksto por ke mi ne plu renkontiĝu kun fraŭlino Svan, kaj mi min devigis al konstanta ripetado de la nomo Ĵilberta, kiel la hejma lingvo, kiun venkitoj tenas viva por ne forgesi la patrolandon, kiun ili neniam revidos. Jen kaj jen mia patrino karesis al mi la frunton dirante:

— „Nu, ĉu nuntempaj junaj knaboj ne plu konfidas al sia patrino siajn suferojn?”

Ĉiutage Franciska al mi proksimiĝante diris:

— „La juna sinjoro havas konsternan mienon! Vi ne rigardis en spegulo, ĉu? Vizaĝon de mortinto!”

Verdire se mi suferus pro nura malvarmumo, Franciska komentus egale funebre. Ĉi tiun veadon kaŭzis ŝia socia klaso, pli ol mia sanstato. Mi ne distingis tiutempe, ĉu Franciska tiel pesimismis kun doloro aŭ kun kontento. Provizore mi konkludis, ke ĉi tiu sinteno estis socia kaj profesia.

Iun tagon je la horo de poŝta livero mia patrino lasis sur mia lito koverton. Mi ŝiris ĝin senatente, ĉar ĝi ne povis enteni la solan subskribon, kiu min feliĉigus, nome tiun de Ĵilberta, kun kiu mi ne rilatis krom ĉe la Elizeaj Kampoj. Sed malsupre de la paĝo, kiun markis arĝentkolora stampo figuranta kaskohavan kavaliron, sub kiu sinuis la devizo ‚per viam rectam’73, post teksto skribita per altaj literoj kaj en kiu frazoj ŝajnis substrekitaj simple tial ke la trastrekoj de t-literoj, kuŝante ne trae sed supre, almetis horizontalon sub la responda supra-linia vorto, mi ekvidis ĝuste la subskribon de Ĵilberta. Tamen pro la scio ke ĝi ne estas ebla en letero al mi, ĉi tiu ekvido ne akompanata de kredo ne ĝojigis min. Dum mallonge ĝi nur malrealigis ĉion, kio min ĉirkaŭis. Kun kapturna rapido ĉi tiu subskribo ludis enĉambran kaŝludon kun mia lito, mia kameno, mia muro. Mi vidis ke ĉio ŝanceliĝas, kiel homo kiu defalas de rajdata ĉevalo, kaj mi dubis, ĉu eble ekzistus vivo tute malsama ol tiu, kiun mi konas, kiu kun ĝi ne kongruus, sed estus vera kaj al mi subite sin vidigus, min plenigante per tiu hezito, kiun skulptistoj, bildigante la lastan juĝon, figuras en la sinteno de mortintoj releviĝantaj ĉe la sojlo de la transa mondo. La letero tekstis:

Kara amiko,
Mi eksciis ke vi tre malsaniĝis kaj ne plu vizitas la Elizeajn Kampojn. Ankaŭ mi apenaŭ iras tien tial ke tre multaj vizitantoj malsaniĝis. Sed miaj amikinoj venas al mia hejmo en ĉiu lundo kaj en ĉiu vendredo por teo kaj manĝeto. Mia patrino petas ke mi diru al vi ke ni havos grandan plezuron, se ankaŭ vi venos tuj kiam vi estos denove sana, kaj ni povos daŭrigi hejme niajn agrablajn babilojn de la Elizeaj Kampoj. Adiaŭ, kara amiko, mi esperas ke viaj gepatroj permesos ofte vian viziton en tiuj posttagmezoj. Akceptu miajn amikajn bondezirojn.
Ĵilberta.

Dum mi estis leganta ĉi tiujn frazojn, mia nervaro ricevis kun mirinda diligento la novaĵon, ke granda feliĉaĵo al mi okazas. Sed mia animo, alivorte mia memo kaj sume la ĉefa koncernata homo, tion ankoraŭ ne sciis. Feliĉo, feliĉo perata de Ĵilberta, estis temo pri kiu mi ĝis tiam konstante revis, temo tute pensa, estis – kiel diris Leonardo da Vinĉi pri pentrado ‚cosa mentale’: mensa afero. Paperfolion plenigitan de literoj la spirito ne tuj integrigas al si. Sed, finleginte la leteron, mi ĝin postpensis, ĝi fariĝis temo de revado, ĝi fariĝis ankaŭa mensa afero, kaj ĝi estis al mi jam tiel kara, ke ĝin fojon post fojo mi devis relegi kaj kisi. Tiam mi vere ekkonis mian feliĉon.

La vivo estas trasemita per ĉi tiaj mirakloj, kiujn amantoj vane aŭ malvane esperas. Povas esti, ke la tiufojan miraklon arte aranĝis mia patrino, kiu – vidante ke de kelka tempo al mi mankis ĉia vivdeziro – eble de Ĵilberta petis, ke ŝi sendu leteron, kiel en la tempo de miaj unuaj kontaktoj kun la maro, por agrabligi la plonĝadon, kiun mi malamis ĉar ĝi min senspirigis, ŝi kaŝe provizis mian naĝ-instruanton per mirindaj konko-skatoletoj kaj koralaj branĉoj, kiujn mi trovis – laŭ blinda kredo – mem sur la submara grundo. Efektive pri ĉiuj okazoj, kiuj en la vivo kaj ĝiaj tre diversaj situacioj rilatas al amo, oni pli bone ne provu ion kompreni, ĉar same en sia nefleksebleco kiel en sia neatenditeco ili ŝajne obeas leĝojn magiajn prefere ol raciajn. Kiam plurmilionulo, kaj spite al tio ankaŭ ĉarma viro, forlasite de malriĉa kaj neplaĉa virino, kun kiu li kunvivis, provas en sia malespera situacio ĉiujn rimedojn, kiujn riĉeco disponigas, kaj ĉiujn peradojn iel haveblajn, kaj tamen ne sukcesas repaciĝi kun ŝi, li pliŝate antaŭ la nevenkebla obstino de la amatino supozu ke lin la sorto premas kaj destinas al morto pro kormalsano, ol cerbumu pri prudenta klarigo. Ĉi tiaj baroj, kontraŭ kiuj amantoj ofte batalas kaj kiujn ilia fantazio, spronate de sufero, vane volas travidi, konsistas iafoje en ajna karaktera trajto de la virino, kiun ili ne sukcesas revenigi al si, en ŝia malsaĝo, en la influo kiun super ŝi havas, en la timoj kiun al ŝi sugestis homoj, kiujn la amanto ne konas, en la speco de plezuroj kiujn ŝi tiutempe atendas de la vivo, kaj tiujn plezurojn nek la amanto nek ties riĉeco povas havigi. Ĉiaokaze la amanto ne estas tiu, kiu facile ekkonos la specon de frontata baro, kiun la ruzo de la virino kaŝas kaj kiun lia propra prudento, nebulumite de amo, ne lasas lin ĝuste taksi. Ĝi similas al tiuj tumoroj, kiujn kuracisto fine venkas, sed kies devenon li ne scias diveni. Al ili simile ĉi tiuj baroj restas netravideblaj, kvankam ili estas portempaj. Sed ili bedaŭrinde daŭras pli longe ol ama sento. Kaj tial ke ĉi tiu sento estas egoisma, la eksa amanto ne provas poste ekscii, kial la malriĉa, ventkapa virino, kiun li amis iam, obstine rifuzis dum jaroj, ke li plu vivtenu ŝin.

Nu – la sama mistero, kiu multokaze al homaj okuloj ne lasas vidi la originon de katastrofoj, se pri amo temas, same ofte ĉirkaŭnebulas la abrupon de feliĉa evento, kiel tiu, kiun al mi provizis la letero de Ĵilberta. Feliĉigaj ĉi tiaj eventoj almenaŭ ŝajnas, sed tre malofte tiaj ili vere estas, ĉar temas pri tiaspeca sento, ke ĉiu kontentigo kiun oni trovas por ĝi ordinare nur transigas la doloron al alia loko. Iafoje tamen sensufereco instaliĝas, kaj oni dum kelka tempo iluzie kredas je resaniĝo.

En la okazo de tiu letero – subskribe de kiu Franciska rifuzis rekoni la nomon Ĵilberta tial ke la granda ornama ‚Ĵ’-litero ligita al nepunktita ‚i’ rezultigis ion similan al granda ‚A’, dum la lastan silabon tre longigis zigzaga ornama streko – se oni vere volas trovi racian klarigon por la ŝanĝo de animstato, kiun ĝi anoncis kaj pro kiu mi tiel ĝojis, oni eventuale supozu ke ĝin mi parte ŝuldis al okazo, kiun mi kredis male definitive fatala al la opinio de familio Svan pri mi. Nelonge antaŭe Bloĥ estis enveninta por vizito, dum ke profesoro Kotar, kiun oni denove venigis de kiam mi nutriĝis laŭ dieto konforma al lia preskribo, ankoraŭ estis en mia ĉambro. La medicina ekzameno estis finita, Kotar gaste pluigis la viziton, ĉar miaj gepatroj proponis ke li restu por la vespermanĝo, kaj oni enlasis Bloĥ-on. Dum iris ĝenerala konversacio, Bloĥ rakontis, ke li aŭdis ke sinjorino Svan min tre ŝatas laŭ aserto de persono, kun kiu li vespermanĝis en la antaŭa tago, kaj kiu mem havas amikajn rilatojn kun sinjorino Svan, kaj mi volis respondi ke certe li eraras kaj klare sciigi – pro la sama skrupulo pro kiu mi same parolis al sinjoro De Norpua kaj pro timo ke sinjorino Svan min rigardos mensogulo – ke ŝin mi ne konas, ke mi kun ŝi neniam interparolis. Sed la eraron de Bloĥ mi ne kuraĝis korekti, komprenante, ke ĝi estas konscia eraro, kaj ke li elpensis diron, kiun sinjorino Svan reale ne povis diri, kun la celo ke ĉiuj kredu – al li en lia imago flate sed efektive malvere – ke li havis komunan vespermanĝon kun amikino de tiu sinjorino. La sekvo estis – kontraste al la okazo kun sinjoro De Norpua, kiu, eksciante ke mi ne konas kaj tre deziras ekkoni sinjorinon Svan, zorge sin detenis de ĉi aludo pri mi – ke Kotar, kiu estis ŝia kutima kuracisto, supozante laŭ tio, kion li aŭdis de Bloĥ, ke ŝi bone konas min kaj min ŝatas, decidis ke kiam li renkontos ŝin, li diros ke mi estas ŝatinda knabo, kun kiu li amikas, kio al mi neniel utilos sed al li estos societe briliga – pro tiuj du motivoj li parolis pri mi kun Odeta tuj kiam prezentiĝis okazo.

Tiam mi ekkonis tiun apartamenton, de kiu ĝis en la ŝtuparon ŝvebis la odoro de la parfumo, kiun kutime uzis sinjorino Svan, sed kiu pli bonodora ankoraŭ estis pro la dolore aparta ĉarmo, kiun elspiris la vivo de Ĵilberta. La nefleksebla domgardisto, denun bonvola eŭmenido74, kiam mi demandis ĉu mi rajtas ŝtupari supren, rutine signifis, per bonsorta mano levante sian kaskedon, ke li favore akceptas mian peton, Okazis ke la fenestrojn, kiuj antaŭe, vidate de ekstere, inter mi kaj trezoroj al mi ne destinitaj ekranis per brila, malfamiliara, supraĵa rigardo, kiu al mi ŝajnis la propra rigardo de familio Svan, nun en somera tempo, post tuta posttagmezo pasigita kompanie kun Ĵilberta en ŝia ĉambro mi malfermis mem enlase al iom da freŝa aero kaj eĉ de ili elkliniĝis apud ŝi se tiam estis la akcepto-tago de ŝia patrino, kaj spektis la alvenon de la gastoj, kiuj ofte, levante la rigardon kiam ili elkaleŝiĝis, salute svingis manon, kredante ke mi estas iu nevo de la mastrino. En tiuj momentoj harplekto de Ĵilberta tuŝis mian vangon. Ĝi ŝajnis al mi – pro la subtilo de sia natura kaj supernatura grajneco kaj la forto de siaj ornamaj volviĝoj – unika verko, por kiu oni plektis la razenon de paradizo. Por eĉ plej eta ekzemplero de ĝi mi elektus kiel relikvujon ĉielan herbarion. Sed ne esperante, ke mi havigos al mi aŭtentan eron de ĝi, mi revis pri fotografa bildo – por mi pli kara ol estus desegno de floretoj fare de Leonardo da Vinĉi! Por ricevi tian bildon mi humile petadis amikojn de gesinjoroj Svan kaj eĉ fotografistojn, kaj ĉio ĉi ne ricevigis al mi la petitan aferon, sed min por ĉiam rilatigis al tre tedaj homoj.

La gepatroj de Ĵilberta, kiuj tiom longatempe ne permesis, ke mi vizitu ŝin, kiam nun mi eniradis la malhelan antaŭsalonon, en kiu konstante ŝvebis – pli timinde kaj dezirinde ol iam estis la apero de la reĝo de francio en Versajo – la eblo renkontiĝi kun ili, kaj en kiu ofte, post ol mi karambolis ĉe grandegan vestpendigilon sepbranĉan kiel la biblia kandelingo de la templo, mi diligente salutadis ĉambroserviston en longa griza jupo, sidantan sur ligna kofro, kiun en la ĉirkaŭa mallumo mi konfuzis kun sinjorino Svan – la gepatroj de Ĵilberta, se iu el ili ŝance pasis tie en la momento de mia alveno, kun neniel incitita mieno min ridete salutis per manpremo kaj diris:

— „Kiel vi fartas?” (kiun ili ambaŭ elparolis kie' vi fartas kun apenaŭa sonigo de la ‚l’-sono, kion memkompreneble post reveno hejmen mi konstante kaj volupte strebis imiti.) „Ĉu Ĵilberta scias, ke vi alvenis? Bone, do mi iras.”

Plie la posttagmezaj te-manĝoj, al kiuj Ĵilberta invitadis siajn amikinojn kaj kiuj al mi tiom longe ŝajnis la plej alta, ne transpontebla baro inter ŝi kaj mi, iĝis nun okazoj de renkontiĝo, pri kiuj ŝi min sciigis per skribita mesaĝo – ĉar mi estis ankoraŭ iom nova konato – sur ĉiufoje malsama leterpapero. Iun fojon ĝi estis ornamita de reliefa, blua pudelo super humura frazo anglalingva finiĝanta per krisigno, alian fojon markita de ŝipa ankro, alian fojon de la duliteraĵo ‚Ĵ. S.’ strange streĉita en randa kvarangulo laŭ la tuta alto de la folio, aŭ ankaŭ de la nomo Ĵilberta jen oblikve skribita en angulo per orumitaj literoj kiuj imitis ŝian subskribon kaj finiĝis per simila ornama streko, sub malfermita, nigre presita ombrelo, jen monograme enfermita en formo de ĉina konusa ĉapelo, kiu enhavis ĉiujn literojn de ŝia nomo grandformaj kaj nedistingeble miksitaj. Fine ĉar la serio de diversaj leterpaperoj, kiujn Ĵilberta disponis, kiel ajn ampleksa, tamen ne estis senfina, mi ricevis post ia nombro da semajnoj tiun, kiu surhavis la saman devizon kiel la letero, kiun ŝi unuafoje sendis, nome la latinaĵon ‚per viam rectam’ sub kaska kavaliro ene de medal-forma kadro el polurita arĝentumo. Kaj ĉiufoje la papero estis elektita en difinita tago laŭ mistera regulo, mi tiam imagis, sed pli verŝajne, mi nun opinias, tial ke ŝi provis memori pri tiuj paperoj, kiujn ŝi jam uzis en antaŭaj fojoj, tiel ke ŝi sendu la saman al iu korespondanto – almenaŭ al iu el la homoj, al kiuj ŝi penis iom formale rilati – nur post plejeble longa intertempo. Pro la malsamaj horoj, en kiuj ili iris al lecionoj, iuj amikinoj invititaj de Ĵilberta por te-manĝo devis foriri ĝuste kiam aliaj alvenis, kaj mi jam en la ŝtuparejo aŭdis murmuron de voĉoj venanta de la antaŭsalono, kiu – kun la afekcio kiun al mi kaŭzis la impona ceremonio baldaŭ ĉeestota – subite rompis longe antaŭ ol mi ĝisiris la etaĝan platformon la ankoraŭajn ligojn inter mi kaj mia antaŭa vivo, tiagrade ke mi forgesis depreni la koltukon malgraŭ la interna varmo, kaj atenti pri la horo por ke mi foriru sen malfruiĝo. Tiu ŝtuparo tute ligna, kiel oni faris ilin tiam en ludonataj domoj en stilo Henrio la 2a kiu tiom longe estis la idealo de Odeta sed kiun ŝi baldaŭ poste forkonfesis, surhavanta aviztabulon, kies similaĵo ne estis trovebla en la domo de mia familio, kun jenaj vortoj: „estas malpermesite uzi la lifton por malsupreniro”, al mi ŝajnis objekto tiel prestiĝa, ke mi diris al miaj gepatroj, ke ĝi estas antikva ŝtuparo, kiun sinjoro Svan alportigis de malproksima loko. Mia zorgo pri verdireco estis tiel granda, ke mi senhezite asertus tion eĉ sciante ke ĝi malveras, ĉar sole tiel fariĝis eble, ke ili havu al la nobleco de la ŝtuparo de Svan saman respekton, kiel mi. Simile antaŭ malklerulo, kiu ne povas kompreni en kio konsistas la genio de granda kuracisto, oni opinias ke oni saĝe agas per prisilentado de tio ke li ne kapablas kuraci naz-kataron. Sed ĉar mi ne estis observema, ordinare ne sciis la nomon, la specon de la aferoj, kiujn mi renkontis, nur komprenis ke kiam ili proksimis al familio Svan ili nepre estis neordinaraj, al mi ne ŝajnis certe, ke, avertante miajn gepatrojn pri la arta valoro kaj malproksima deveno de la ŝtuparo, mi kulpis mensogon. Certa tio al mi ne ŝajnis, sed probabla ĝi ja fariĝis, kiam mi tre ruĝiĝis aŭdante ke mia patro min interrompas dirante: „mi konas tiujn domojn, mi vizitis unu el ili, ili ĉiuj intersimilas; Svan simple okupas plurajn etaĝojn; ili estis konstruitaj de Berlie75.” Li aldiris ke li volis iam lui loĝejon en iu el ili, sed pri la plano rezignis, juĝante ke ili ne estas oportunaj kaj ke la enirejo tro malhelas; tiel li diris; sed mi spontanee sentis, ke mia animo ŝuldas al la prestiĝo de familio Svan kaj al mia feliĉo la necesajn oferojn, kaj per subita rezoluto, spite al la ĵus aŭdita parolo, mi forbatis por ĉiam de mia vojo – kiel piulo ignoras la ‚Vivon de Jesuo’ de Ernesto Renan76 – la dissolvan penson, ke ilia apartamento estas ajna apartamento, en kiu ankaŭ ni povus iam loĝi.

En ĉiuj tiuj tagoj de vizito por la te-manĝo, de ŝtup' al ŝtupo suprenirante, jam senigite de propra penso kaj memoro, gvidate de nuraj vulgaraj refleksoj, mi atingis la sferon en kiu la parfumo de sinjorino Svan estis flarebla. Mi kvazaŭ jam vidis la moŝtan ĉokolado-kukon, ĉirkaŭitan de cirklo de kekso-teleretoj kaj malgrandaj grizaj, damasko-motivaj buŝtukoj, necesaj laŭ la etiketo kaj propraj al la domo Svan. Sed ĉi tiu neŝanĝebla kaj regula tuto ŝajnis – kiel la necesa universo de Imanuelo Kant77 – dependa je iu plejalta libera decido. Ĉar kiam ni ĉiuj estis en la saloneto de Ĵilberta, la horon subite kontrolante, ŝi diris:

— „Hej do, la tagmanĝo delonge pasis, mi vespermanĝos nur je la dudeka, mi volonte nun mordos en ion, ĉu vi ne same sentas?”

Kaj ŝi enkondukis nin en la manĝoĉambron, lokon malhelan kiel azia templo pentrita de Rembranto, kaj en kiu monumenta kuko, same bonvola kaj familiara kiel ankaŭ impona, ŝajne tronis tie hazarde, en tiu ajna tago, por la okazo ke Ĵilberta fantazie dezirus ĝin senkronigi je la ĉokoladaj kreneloj, ruinigi ĝian brunan, krutan muron bakitan kiel bastionoj de la palaco de Dario78. Kaj plue, antaŭ ol ŝi komencis la ruinigon de la nineva bakaĵo, Ĵilberta ne konsideris nur sian malsaton, ŝi informiĝis ankaŭ pri mia, dum ŝi por mi eltiris el la frakasita monumento tutan lakitan pecon inkrustitan per skarlataj fruktoj laŭ la orientlanda maniero. Ŝi demandis eĉ pri la kutima horo de vespermanĝo ĉe miaj gepatroj, kvazaŭ tion mi ankoraŭ scius, kvazaŭ la stranga mensa stato kiu regis en mi lasus lokon por sento de sato aŭ malsato, por nocio pri de vespermanĝo aŭ por bildo de mia familio en mia malplena memoro, en mia paralizita stomako. Ĉi tiu paralizo bedaŭrinde daŭris mallonge. Por la kukopecoj, kiujn mi manĝis nekonscie, venos tempo de necesa digesto. Sed tiu tempo ankoraŭ malproksimis. Intertempe Ĵilberta por mi preparis „mian teon”. Ĝin mi trinkis re-kaj-ree, senatente al tio ke unu taso da ĝi min maldormigis dum dudekkvar horoj. Tial mia patrino kutime diris: „estas ĉagrene, ĉi tiu knabo ĉiufoje revenas de domo Svan malsana”. Sed ĉu mi entute sciis, kiam mi estis ĉe gesinjoroj Svan, ke tio, kion mi trinkas, estas teo? Supoze ke mi scius, mi tamen ĝin trinkus, ĉar se mi momente retrovus prudenton por la nuno, tio al mi ne redonus memoron pri estinteco, aŭ prognozemon pri estonteco. Mia imago ne kapablis tuŝi la foran tempon, kiam mi eble pensos pri enlitiĝo kaj sentos dormemon.

La amikinoj de Ĵilberta ne estis ĉiuj trafitaj de tiu mensa konfuzo, kiu frostigas decidojn. Iuj teon ja rifuzis! Tiam Ĵilberta diris tiun tiutempe tre popularan frazon:

— „Nu ŝajnas, ke kun la teo mi ne prosperos!”

Kaj por plie forigi la impreson de formaleco, ŝi dismovis la seĝojn ĉirkaŭ la tablo:

„Ni ŝajnas sidantaj en geedziga ceremonio; je la ĉielo, kiel malsprita estas la servistaro!”

Ŝi mordetis ion, sidante orte sur seĝo kun krucoformaj kruroj, oblikve orientita rilate al la tablo. Ankaŭ – kvazaŭ ŝi disponus senliman kvanton da manĝaĵetoj sen ke ŝi por tio ricevis permeson de sia patrino – kiam sinjorino Svan, kiu kutime havis sian akcepto-tagon samtempe kun la te-manĝeto de Ĵilberta, akompaninte foriranton ĝis la dom-pordo, post mallonge kurete eniris, iafoje en blu-velura vesto, pli ofte en nigra-satena robo garnita de blankaj puntaĵoj, ŝi diris kun mira mieno:

— „Ha, aspektas bongusta tio, kion vi manĝas, mi sentas apetiton, vidante ke vi manĝas tiun kekson.”

— „Se tiel estas, panjo, ni alinvitas vin” respondis Ĵilberta.

— „Aĥ ne, karulineto, kiel opinius miaj vizitantoj? Ĉi tie ankoraŭ estas sinjorinoj Tromber, Kotar kaj Bontempo, vi scias ja ke kara sinjorino Bontempo faras iom longajn vizitojn kaj ŝi alvenis nur antaŭ momento. Kion opinius ĉiuj ĉi bonaj homoj, se mi ne baldaŭ revenus? Se ne prezentiĝos novaj gastoj, mi revenos kaj babilos kun vi – tio estos multe pli amuza – kiam ili estos for. Mi opinias, ke mi meritas iom da posttrankvilo – mi akceptis kvardekkvin vizitantojn, kaj el ili kvardekdu iĝis komentantoj de la nova pentraĵo de Ĵeromo79!

„Venu do sole en iu venonta tago” ŝi alparolis min „kaj trinku vian teon kun Ĵilberta, ŝi preparos ĝin laŭ via preferata maniero, kiel vi ĝin prenas en via eta studejo80” ŝi aldonis, forirante al siaj vizitantoj, kvazaŭ tio, kion mi serĉis en tiu mistera mondo, estis io same familiara kiel mia kutima vivmaniero, ja simila al miaj kutimoj de te-trinkado, se teon mi entute trinkus... kaj rilate al studejo, mi dubis, ĉu ĝin mi havas aŭ ne. „Kiam vi venos? Ĉu morgaŭ? Ni preparos toastojn same bonajn kiel tiuj de Kolomben81. Ne venos? Vi estas impertinenta.” ŝi diris, ĉar de kiam ŝi tenis salonon, ŝi imitis la manieron de sinjorino Verduren, ŝian kokete ordoneman tonon.

Pri toastoj mi estis cetere same senscia kiel pri Kolomben, kaj la lasta promeso pro tio ne fortigis mian vizitemon. Pli strange ŝajnos – ĉar nuntempe la vorton uzas ĉiuj, eble eĉ kombreanoj – ke mi ne komprenis tuj la aludon de sinjorino Svan, kiam mi aŭdis ŝian laŭdadon de mia maljuna ‚nurs’-o82. La anglan lingvon mi ne sciis, sed mi baldaŭ komprenis, ke la vorto celas Franciskan. Dum mi en la Elizeaj Kampoj timis, ke ŝi malbone impresos al homoj, mi eksciis de sinjorino Svan, ke ŝin kaj ŝian edzon simpatie inklinis al mi ĝuste ĉio, kion Ĵilberta raportis pri mia ‚nurs’-o. „Estas klare, ke ŝi estas por vi tiel sindona, ke ŝi estas tiel bona homo!” Mi tuj radikale ŝanĝis mian opinion pri Franciska – kromefike kaj inverse instruistino en pluvsurtuto kaj plumfasko ne plu ŝajnis al mi tre havinda. Fine mi komprenis el kelkaj aludoj de sinjorino Svan pri sinjorino Blaten, kiun ŝi taksis bonvola homo sed kies vizitojn ŝi malvolonte ricevis, ke interkoniĝo kun tiu ĉi persono ne estis afero tiel dezirinda kaj ne bonigus mian rilaton kun familio Svan.

Mi do komencis esplori kun respektaj kaj ĝojaj tremetoj de angoro la fe-landon, kiu de tiam neatendite malfermis al mi siajn antaŭe baritajn aleojn – tamen tion mi faris nur kiel amiko de Ĵilberta. La regno, en kiun oni akceptis min, mem partis en pli vasta kaj ankoraŭ pli mistera mondo, en kiu Svan kaj lia edzino vivis sian supernaturan vivon, kaj al kiu ili vojis – post bonveniga manpremo – kiam ili samtempe sed kontraŭdirekte trairis la antaŭsalonon. Sed mi baldaŭ eniris ankaŭ la plejsanktejon. Ekzemple Ĵilberta forestis, sinjoro aŭ sinjorino Svan estis hejme. Ili demandis, kiu sonorigis, kaj eksciante pri mia veno, ili dirigis, ke mi eniru kaj restu momente kun ili, ĉar ili deziris, ke mi periĝu ĉe ilia filino en tia-tia maniero, por tiu aŭ tiu aranĝo. Mi memoris la tre kompletan, tre persvadan leteron, kiun mi antaŭ nelonge havigis al sinjoro Svan, kaj al kiu li ne penis nur respondi. Mi admiris, kiel prudento, rezono kaj koro estas senpovaj por efiki konvertiĝon, por forigi iun el la implikoj, kiujn la vivo poste – ne diveneblas, kiel tio prosperas al ĝi – tiel facile disnodas. Mia nova pozicio – amiko de Ĵilberta kun – laŭ ilia takso – bona influo al ŝi – de tiam ĝuigis al mi ŝatatecon similan al tiu de knabo kiu, samklasano de reĝido kaj ĉiam en la lernejo plej bona lernanto de la klaso, pro tiu hazarda cirkonstanco ricevus enirpermeson en la reĝan palacon kaj akcepton en la tron-salono; Svan kun senlima bonvolo, kvazaŭ li ne estus superŝutata de gloraj taskoj, min akceptis en sian bibliotekon, dum horo permesis, ke mi respondu per balbutoj, timaj silentoj interrompitaj de malkoheraj kuraĝ-impulsoj, al paroloj, de kiuj pro afekcio mi ne komprenis eĉ unu vorton; li elmontris al mi artaĵojn kaj librojn, kiujn li taksis interesaj al mi, kaj kiuj – mi ne dubis – laŭ beleco superis ĉiujn posedaĵojn de Luvro kaj de la Ŝtata Biblioteko, sed kiujn rigardi mi ne povis. En tiu momento lia butlero min ĝojigus se petus, ke mi donu al li mian poŝhorloĝon, mian kravatpinglon, miajn botojn, kaj ke mi subskribu hered-akton al li atribuan: laŭ la trafa popola esprimo, kies aŭtoro – same kiel statas pri plej famaj epopeoj – ne konatas, sed kiu simile al ili kaj spite al la teorio de Frideriĥo-Aŭgusto Volf83 iun aŭtoron certe havis (iun modestan, sagacan spritulon, kiajn oni renkontas en ĉiu jaro unufoje, kiuj eltrovas dirojn kiel ekzemple ‚al vizaĝo alskribi nomon’ sed sian propran nomon ne sciigas) – mi ne sciis, kion mi estis faranta. Mi nur miris, kiam la vizito iom longis, pri la vanta senfrukteco, pri la foresto de ĉia feliĉa rezulto, al kiu kondukis la horoj travivitaj en tiu fea domo. Sed mian disreviĝon kaŭzis nek malsufiĉo de montritaj artaĵoj, nek maleblo ke mia distrita rigardo haltus ĉe ili. Ĉar tio, kio al mi sentigis, kia mirindaĵo estis restado en la kabineto de Svan ne estis la propra beleco de objektoj, sed prefere estis la sorbiĝo en tiuj objektoj – kiuj egale estus plej grandaj malbelaĵoj en la mondo – de la aparta, malgaja kaj volupta sento, kiun mi imagis en ili dum multaj jaroj kaj kiu tie ankoraŭ regis; simile la abundo de speguloj, arĝentaj brosoj, pentritaj kaj skulptitaj altaroj pri Sankta Antonio de Padovo faritaj de grandaj artistoj, amikoj de Svan, tute ne kontribuis al la sento de mia neindeco kaj de lia reĝa bonvolo, kiujn mi male ricevis kiam sinjorino Svan min momente akceptis en sian ĉambron, en kiu tri belaj, imponaj virinoj – ŝiaj unua, dua kaj tria ĉambristinoj – kun rideto preparis belegajn tualetojn, kaj al kiu – obee al la instrukcio dirita de kulota servulo, ke la sinjorino deziras paroli kun mi – mi iris laŭ la sinua vojo de koridoro defore parfumita de kostaj substancoj, kiuj konstante ventolis el la tualetejo siajn odorportajn elfluojn.

Post ol sinjorino Svan reiris al siaj vizitantoj, ni aŭdis ankoraŭ la sonojn de ŝiaj parolo kaj rido, ĉar eĉ antaŭ du homoj, kvazaŭ se ŝi devus imponi al la tuto de la kunuloj, ŝi laŭtis, diris spritaĵojn, imitante tion, kion ŝi aŭdis tiom ofte de la mastrino de la malgranda tribo en la momentoj kiam ĉi tiu taskiĝis pri gvidado de la konversacio. Tial ke la parolturnoj, kiujn homoj antaŭnelonge kopiis de aliaj, estas ankaŭ tiuj, kiujn ili almenaŭ dum ioma tempo plej ŝate uzas, sinjorino Svan elektis jen esprimojn, kiujn ŝi aŭdis de altarangaj personoj, al ŝi de ŝia edzo vole-nevole konigitaj (de ili ŝi imitis la afekton forigi la determinilon antaŭ a-vorto de homnomo), jen pli vulgarajn frazojn (ekzemple „ĝi estas neniaĵo”, emblema diro de iu el ŝiaj amikinoj) kaj ŝi provadis uzi ilin en ĉiuj rakontoj, kiujn ŝi laŭ kutimo gajnita en la malgranda tribo volonte diris. Ŝi poste ofte konkludis per: „mi tre ŝatas ĉi tiun rakonton” aŭ „agnosku, ke tio estas bela rakonto, ĉu ne?” – ĉi lastaj frazoj tra ŝia edzo venis de familio Germanto, kiun ŝi ne konis.

Sinjorino Svan ne plu estis en la manĝoĉambro, sed ŝia edzo, antaŭ nelonge rehejmiĝinte, siavice sursceniĝis antaŭ ni.

— „Ĉu vi scias, ĉu via patrino solas, Ĵilberta?”

— „Ne solas, paĉjo, ŝi ankoraŭ estas kun vizitantoj.”

— „Ĉu ankoraŭ nun, je la 19a horo? Estas terure. Ŝi, kompatinda, certe lacegas. Estas skandale.” (En mia familio mi aŭdis konstante sonigon de la vorto skandale kun emfaza s-sono, sed gesinjoroj Svan diris 'kandale mildigante ĝuste tiun sonon.)

„Konsideru: jam de la 14a horo!” li plu diris, sin turnante al mi. „Kaj Kamijo diris, ke inter la 16a kaj la 17a, venis dekduo da vizitantoj, ne, mi eraras pri la dekduo, ŝajnas al mi ke li diris dekkvaro... ne dekduo... nu, bone, mi ne memoras. Kiam mi alvenis la domon mi ne atentis ke hodiaŭ estas ŝia akcepto-tago, kaj vidante ĉiujn veturilojn antaŭ la pordo mi kredis, ke oni festas geedziĝon ĉe iuj domanoj. Kaj dum momento mi poste sidis en la biblioteko, kaj la sonorigoj ĉe la pordo ne ĉesis – sen troigo: tio estis kapdoloriga. Ĉu estas ankoraŭ multaj homoj kun ŝi?”

— „Nur du vizitantoj.”

— „Ĉu vi scias, kiuj ili estas?”

— „Sinjorinoj Kotar kaj Bontempo.”

— „Ha, la edzino de la kabinetestro ĉe la ministrejo de publikaj konstruoj.”

— „Mi scias, ke ŝia edzo laboras en ia ministrejo, sed mi ne scias ĝuste, kion li faras tie” respondis Ĵilberta afektante infanan tonon.

— „Kiel do, stultulineto, vi parolas kiel dujarulo. Ĉu vi diris ‚laboras en ia ministrejo’? Li estas ja rekte kabinetestro, estro de la tuta domo, kaj eĉ, mi tute perdas la kapon, mi definitive estas same senpripensa kiel vi, kabinetestro li ne estas, sed ja direktoro de la kabineto.”

— „Mi ne sciis tion. Do estas alta loko tiu direktoreco super kabineto, ĉu?” respondis Ĵilberta, kiu en ĉiu oportuna okazo sentigis sian indiferenton al temoj, kiuj ekscitis la vantecon de ŝiaj gepatroj – ŝi cetere eble ankaŭ pensis ke ŝi efektive briligas ilian altan socian rilaton, ŝajnigante ke ŝi ne tre gravigas ĝin.

— „Kiel do vi demandas, ĉu alta?” ekkriis Svan, kiu, ol tiu modesteco pro kiu mi povus eble dubi, preferis pli klaran komprenigon. „Tio ja estas la unua rango sub la ministro! Tio estas eĉ pli grava ol ministreco, ĉar li faras ĉion. Li cetere estas laŭdire tre kapabla, eminenta viro, rimarkinda persono. Li havas oficiran rangon de la ordeno honora legio. Li estas ĉarma viro, kaj plie bela knabo.”

Lia edzino efektive kun li pariĝis spite al ĉiuj kontraŭoj ĉar li estis ĉarma persono. Li havis – tio povas esti sufiĉa tuto da raraj, delikataj ecoj – blondan, mildan barbon, belan vizaĝon, nazan voĉon, odoran spiron kaj unu vitran okulon.

„Mi konfesas” li turnis sin al mi, „ke min tre amuzas tio, ke ĉi tiuj homoj sidas en la vicoj de la nuna registaro, ĉar ili estas familio Bontempo, alinome domo Bontempo-Ŝenu, tipaj homoj de la reakcia, bigota burĝaro kun mallarĝa menso. Via karmemora avo bone konis – almenaŭ laŭ nomo kaj vizaĝo – la avon Ŝenu, kiu al koĉeroj donadis nur dudek groŝojn gratifike kvankam li estis laŭ tiama vivnivelo riĉulo, kaj la baronon Breo-Ŝenu. La tuta bonhavo perdiĝis pro la kolapso de la Ĝenerala Unio – vi estas tro juna, pri tio vi ne aŭdis – kaj nu, ili poste replenigis la monujon laŭpove kaj laŭtrove.”

— „Li onklas al juna knabino, kiu vizitadis saman kurson kiel mi, sed en pli malalta klaso, la fama Albertina. Ŝi certe iĝos tre ‚fast’, tre populara, sed dumtempe ŝi prefere ŝajnas stranga.”

— „Mia filino estas miriga: ŝi konas ĉiun homon.”

— „Ŝin mi ne konas. Mi nur vidis ŝin preterpasi. Oni alkrias de iu flanko: ‚Albertina’, de alia flanko: ‚Albertina!’. Sed sinjorinon Bontempo mi konas, kaj ankaŭ ŝin mi ne ŝatas.”

— „Vi tre malbone juĝas. Ŝi estas ĉarma, beleta, inteligenta. Ŝi estas eĉ sprita. Mi tuj iros al ŝi por saluto kaj por demando, ĉu ŝia edzo kredas ke milito baldaŭas kaj ĉu reĝo Teodozo estas fidinda ligano. Li sendube scias tion, ĉu ne, ĉar li estas pri tiaj aferoj ensekretigita.”

En antaŭa tempo de sia vivo Svan ne parolis tiamaniere; sed estas ofte vidata afero ankaŭ, ke tre simpatia reĝidino, dek jarojn poste se ŝi forkuris kun ĉambristo kaj volas denove mondumi, sentas ke oni ne volonte vizitas ŝin kaj tiam spontanee parolas kiel maljuna tedulino: kiam oni mencias antaŭ ŝi popularan dukinon, ŝi nepre diras: „ŝi estis hieraŭ ĉe mi” aŭ alternative: „mi vivas ekster la socio”. Studado de moroj sekve estas superflua: ilin oni facile prognozas el psiĥologiaj leĝoj.

La paro Svan havis ĝuste tiun saman mankon, kiel aliaj malmulte vizitataj homoj; veno, invito, nura afabla diro de iom grava homo por ili estis evento, kiun ili deziris publikigi. Se pro malbonŝanco gesinjoroj Verduren estis en Londono en tago de iom brila vespermanĝo ĉe Odeta, ili manovris iel por ke komuna amiko tion telegrame sciigu transe de la markolon. Eĉ leterojn, prestiĝajn telegramojn, kiujn Odeta ricevis, gesinjoroj Svan ne kapablis konservi private. Ili konigis ilin al geamikoj, transmanigis de homo al homo. La salono de gesinjoroj Svan per tio similis al la hoteloj de ban-urboj, en kiuj depeŝojn oni pinglas sur publika tabulo.

Aldone al tio homoj, kiuj ne sole konis la iaman Svan-on ekster la monduma medio, kiel mi, sed ankaŭ en la mondumo, en la sfero de la germanta familio, kie – krom al altaj moŝtoj kaj dukinoj – oni estis ekstreme postulema rilate al ĉarmo kaj sprito, kaj oni ekskludis eminentulojn, kiuj estis juĝataj tedaj aŭ vulgaraj, tiuj homoj povus miri pro la konstato, ke Svan pri siaj sociaj rilatoj ĉesis modeste paroli kaj plie ĉesis esti elektema, kiam li ligiĝis al novaj personoj. Ja, kiel sinjorino Bontempo, tiel ordinara, tiel mordema, ne incitegis lin? Kiel li povis aserti, ke ŝi estas agrabla homo? Memoro pri la germanta medio ŝajne devus deteni lin de tio – sed envere ĝi helpis. Certe estis trovebla ĉe familio Germanto – kontraste al plimulto de la mondumaj koterioj – eleganta, ja rafinita gusto, sed same trovebla ankaŭ snobeco, kaj ĉi lasta trajto kun si kuntiris eventualon de portempa ĉeso de sana elektemo. Se temis pri homo, kiu estis malhavebla por la koterio, pri ekzemple ministro pri fremdlandaj aferoj kaj iom solena respublikisto, aŭ pri tro parolema akademiano, la koteria gusto abunde klaĉis pri li. Svan kompatis al sinjorino De Germanto, ke ŝi vespermanĝis en ambasadejo apud tiaj homoj, kaj, ol ili, oni senhezite pli ŝatis elegantulon, alivorte viron el la germanta sfero, eble sentaŭgulon, sed posedanton de la germanta spirito, homon el la sama klano. Sufiĉis se granda dukino aŭ princino el reĝa familio ofte sidis en vespermanĝoj de sinjorino De Germanto, kaj ŝi pasive fariĝis koteriano sen rajtigilo, sen posedo de ĝia spirito. Sed kun monduma naiveco, ŝin akceptante, oni elpensis ke ŝi agrablas, manke de tio, ke oni efektive trovus ŝin agrabla, kaj pro tio ŝin akceptus. Svan ofte savis sinjorinon De Germanto de embaraso, post ol iu moŝto foriris, dirante:

— „Ŝi estas fundamente bona virino, ŝi eĉ havas ian talenton por komiko. Nu, mi supozas ke ŝi ne studis la ‚Kritikon de Pura Racio’84 sed malagrabla ŝi certe ne estas.”

— „Mi plene konsentas” respondis la dukino De Germanto „kaj plie ŝi estas ankoraŭ timema, sed vi vidos poste, ke ŝi povas esti ĉarma.”

— „Ŝi estas multe malpli teda ol sinjorino Tianoma” (la edzino de la akademiano, kiu estis rimarkinda klerulino) „kiu citas kaj citas dudekon da verkoj.”

— „Ili simple ne estas kompareblaj.”

Kapablon por diri tiajn frazojn, por ilin sincere diri, Svan gajnis en la salono de la dukino, kaj ĝin li konservis. Li nun uzis ĝin profite al la homoj, kiujn li akceptadis ĉe si. Li penis distingi en ili, ami en ili, la kvalitojn kiujn ĉiu homo aperigas se oni konsideras lin kun favora antaŭjuĝo, ne kun delikatula malestimo; li rimarkigis la bonajn trajtojn de sinjorino Bontempo, kiel antaŭe li agis por la princino De Parmo, kiu estus elpelita el la germanta medio, se ne ekzistus speciala enirpermeso por iuj altaj moŝtoj kaj se ankaŭ rilate al ili oni vere postulus spriton kaj ian gradon de ĉarmo. Legantoj cetere vidis en antaŭa parto, ke Svan volonte ŝanĝis sian monduman pozicion (kaj li nun simple faris tion en pli daŭra maniero) kontraŭ alia, kiu en iuj cirkonstancoj estis al li pli dezirinda. Nur tiuj, kiuj ne scias disigi ene de aperaĵoj tion, kio unuavide ŝajnas nedisigebla, kredas ke la pozicio kaj la persono definitive unuas. Sama homo, konsiderata en sinsekvaj temperoj de sia vivo, frekventas en diversaj gradoj de la socia skalo mediojn, kiuj ne nepre estas pli kaj pli altaj; kaj ĉiufoje kiam en nova vivperiodo, li ligiĝas aŭ religiĝas al iu medio, sentas ke li estas tie dorlotata, li tute spontanee ekŝatas ĝin, kaj en ĝi kreskigas homajn radikojn.

Kaj koncerne al la afero kun sinjorino Bontempo, mi kredas ankaŭ, ke Svan, tiel insiste menciante ŝian nomon, kalkulis kaj ĝojis pri tio, ke miaj gepatroj aŭdos pri ŝiaj vizitoj al lia edzino. Verdire ĉe miaj gepatroj la nomoj de tiuj, kun kiuj sinjorino Svan homon post homo ekrilatis, kaŭzis scivolon, pliĝuste ol admiron. Aŭdante la nomon de sinjorino Tromber, mia patrino diris:

— „Ha! tio estas nova varbo kaj ĝi sekvigos aliajn.”

Kaj kvazaŭ la iom abruptan, rapidan kaj perfortan manieron, laŭ kiu sinjorino Svan gajnis siajn novajn konatojn, ŝi komparus kun milita koloniado, mia patrino aldonis:

„Se subiĝis la Tromber-oj, najbaraj triboj baldaŭ kapitulacos.”

Kiam ŝi estis vidinta sinjorinon Svan en la urbo, ŝi post la reveno diris:

„Mi vidis sinjorinon Svan sur la vojo de militiro, ŝi probable estis preta por atako de la maseŝutoj, cinhaloj aŭ tromber-oj.”

Kaj de ĉiuj personoj, kiujn mi vidis en tiu iom malunueca, artefarita medio, al kiu ili alvenis iom pene kaj plimulte de diversaj mondoj, kaj pri kiuj mi raportis, ŝi tuj divenis la devenon, kaj parolante pri ili kiel pri altakoste akiritaj trofeoj, ŝi diris:

„Reportita de razio kontraŭ la Tianomaj.”

Rilate sinjorinon Kotar mia patro miris, ke sinjorino Svan taksis iel profite akcepti vizitojn de tiu maleleganta burĝino, kaj diris:

— „Malgraŭ la eminenta pozicio profesoro Kotar, mi konfesas ke mi ne komprenas.”

Mia patrino male tre bone komprenis: ŝi sciis, ke mankus granda parto de la plezuro, kiun virino ricevas de enkondukiĝo en novan sferon, alian ol tiu en kiu ŝi pli frue vivis, se ŝi ne povus sciigi siajn antaŭajn konatojn pri la novaj, relative pli brilaj amikoj, per kiuj ŝi anstataŭigis ilin. Por ĉi tia sciigo necesas atestanto, kiun oni enkondukas en tiun novan, plezuran mondon, kiel zuman, flirteman insekton en floron, kiu poste laŭŝance dum siaj vizitoj dissemos – tiel oni almenaŭ esperas – la novaĵon, la ŝtelitan ĝermon de envio kaj admiro. Sinjorino Kotar plene taŭgis por tiu rolo, ŝi estis el tiu aparta klaso de gastoj, kiun mia patrino, konservinte plurajn el la pens-kaj-dirmanieroj de sia patro, nomis la raportu-al-Spart-uloj85. Nu – krom pro alia kaŭzo kiu diskoniĝis nur multajn jarojn poste – sinjorino Svan, invitante tiun bonvolan, sindetenan, modestan amikinon, sentime enkondukis en sian hejmon, en siajn brilajn akcepto-tagojn, perfidanton aŭ konkurencanton. Ŝi sciis pri la grandega nombro da burĝaj petalaroj, kiujn povis, kiam ŝi estis ekipita per siaj plumfasko kaj kartujo, viziti ene de unu posttagmezo ĉi tiu agema labor-abelo. Ŝi sciis, kia estis ŝia disigo-povo, kaj, rezonante laŭ probablokalkulo, ŝi povis prognozi ke tre verŝajne tiu kaj tiu ano de la verdurena rondo ekscios jam en la dua sekva tago, ke la militistara ĉefo de Parizo lasis sian nomkarton ĉe ŝi, aŭ ke sinjoro Verduren mem aŭdos rakonton pri tio, ke sinjoro Altoj De Presanji, prezidanto de la ĉevalkura konkurso, ŝin kaj ŝian edzon kunveturigis al la akcepta festo de reĝo Teodozo; ŝi supozis, ke gesinjoroj Verduren aŭdos nur pri tiuj du prestiĝo-donaj eventoj, ĉar la apartaj okazoj, kiurimede homoj imagas kaj aspiras gloron ne multas pro la nepenemo de ilia spirito, kiu ne kapablas samtempe bildigi ĉiujn formojn, kiujn ĝi cetere laŭ ilia espero kaj en ĝenerala maniero ankaŭ necese ricevos por ili.

Sume sinjorino Svan prospere logis al sia salono nur homojn el tiu sfero, kiun oni nomis la oficiala mondo. Elegantaj virinoj ne vizitis ŝin. Ilin ne detenis la ĉeesto de respublikismaj gravuloj. En la epoko de mia infanaĝo la tuta konservisma socio estis monduma, kaj en altaklasan salonon respublikisto ne estis dece akceptebla. La personoj, kiuj vivis en tiu medio, tiam iluzie pensis, ke la neeblo de invito por tielnomata „oportunisto”, kaj ankoraŭ pli klare por terura „radikalulo”, estis situacio, kiu ĉiam daŭros, kiel oleo-lampoj kaj ĉeval-tirataj omnibusoj. Sed simile al kalejdoskopo, kiu de temp' al tempo turniĝas, la socio vicon post vico ŝanĝas la aranĝon de elementoj, kiujn homoj kredis nemoveblaj, kaj per ili konstruas novan figuron. Antaŭ ol mi plenumis la unuan komunion86, bonmediaj sinjorinoj ŝokiĝis pro renkonto en salonoj de iuj elegantaj judinoj. Tia nova meto de la kalejdoskopo okazas pro tio, kion filozofo nomus ŝanĝo de kriterio. La juĝafero Drefus87 kaŭzis la sekvan ŝanĝon, en epoko iom posta al tiu, en kiu mi komencis miajn vizitojn ĉe sinjorino Svan, kaj la kalejdoskopo pliafoje rearanĝis siajn kolorajn rombetojn. Ĉio juda malaltiĝis, inkluzive de la juda elegantulino, kaj obskuraj naciistoj anstataŭe altiĝis. Plej brila salono en Parizo fariĝis tiu de aŭstra, ekstreme katolika princo. Se anstataŭ la afero Drefus okazus milito kontraŭ Germanio, la turniĝo de la kalejdoskopo estus alidirekta. Judoj, mirigante ĉiujn homojn per elmontro de sia patriamo, konservus sian situacion kaj neniu konsentus viziti aŭ eĉ konfesus ke li vizitis iam la aŭstran princon. Malgraŭ tiuj ekzemploj ĉiufoje kiam la socio estas dum ioma tempo frostita, tiuj, kiuj en ĝi prosperas, fantazias ke ŝanĝoj neniam plu okazos, same kiel, vidinte la instalon de telefonio, ili je la sukceso de aeroplano ne kredas. Kaj dume la gazetaj filozofoj akre kritikas la pasintan tempon, ne nur la amuzojn kaj plezurojn, kiuj tiam estis ŝatataj, kaj kiuj al ili ŝajnas kulmino de dekadenco, sed eĉ la verkojn de artistoj kaj filozofoj, kiuj en iliaj okuloj neniel plu validas, kvazaŭ ili strikte dependus je la sinsekvaj statoj de monduma frivoleco. Ĉiun fojon la sola stabila elemento estas ke ŝajne, laŭraporte „io ŝanĝiĝis en Francio”. Kiam mi vizitadis sinjorinon Svan, la afero Drefus ankoraŭ ne skuis la landon, kaj iuj grandaj judaj familioj estis tre potencaj. Neniu pli potencis ol sinjoro Rufus Israels, kies edzino, sinjorino Israels, onklinis al Ŝarlo Svan. Ŝi ne havis siaparte amikajn rilatojn same altaklasajn, kiel la nevo, kiu siaflanke ŝin ne ŝatis kaj sekve neniam tre frekventis ŝin, kvankam li tre verŝajne estis ŝia heredonto. Sed ŝi estis la sola parenco de Svan, kiu sciis pri lia monduma pozicio, la aliaj parencoj ĉiam restis ĉirilate same nesciaj, kiel mia familio longatempe estis. Kiam ene de familio unu ano atingas lokon en la alta klaso de la socio – kion al li ŝajnas senprecedenca afero sed post deko da jaroj iĝas en alia maniero kaj pro aliaj kaŭzoj videbla plenumo de aliaj junaj viroj kun kiuj li edukiĝis – li ĉirkaŭiĝas de ombra zono, de ia nekonata lando tre klare videbla de tiuj, kiuj en ĝi restas, sed nokta kaj sensubstanca por tiuj, kiuj ĝin neniam eniras, kaj, apude vivante, ĝian proksiman ekziston ne suspektas. Ĉar neniu novaĵagentejo informis la kuzinojn de Svan pri la homoj, kun kiuj li amikis, oni (antaŭ lia katastrofa edziĝo kompreneble) kun ironie kompataj ridetoj rakontis okaze de familiaj manĝoj, ke tiu aŭ tiu familiano kompleze dediĉis la dimanĉan tempon al vizito ĉe la kuzo Ŝarlo, kiun – kredante ke li malriĉas kaj iom envias la ceteran familion – oni humure, vortludante per titolo de romano de Honoreo De Balzak, kromnomis „kuzo Bet”88. Sinjorino Israels male tre precize sciis, kiuj estis la homoj, kiuj al Svan senrezerve donis amikecon, pro kiu ŝi ĵaluzis. La familio de ŝia edzo, kiu estis proksimume en sama situacio kiel familio Rotŝild89, de pluraj generacioj agis kiel afer-agento de la familio De Orleano90. Sinjorino Israels estis ege riĉa, havis grandan influ-povon, kaj tiun povon ŝi uzis por ke neniu el la homoj, kiujn ŝi konis, akceptu Odetan. Unu sola kaŝe malobeis: la grafino De Marsant. Malbonsorte iun tagon, kiam Odeta faris viziton al sinjorino De Marsant, sinjorino Israels eniris preskaŭ tuj poste. Sinjorino De Marsant sidis kvazaŭ sur dornoj. Kun la malkuraĝo de homo, kiu tamen povus agi laŭ sia plaĉo, ŝi neniam alparolis Odetan, kiu de tio ne ricevis instigon por daŭrigi esploradon de mondo, kiu cetere ne estis tiu, en kiu ŝi volonte enkondukiĝis. Fronte al tiu ignoro deflanke de la kvartalo Sankta-Ĵermano Odeta plu estis malklera duonmondumanino, tute ne simila al la burĝoj fervoraj pri genealogiaj subtilaĵoj, kiuj per legado de antikvaj memorlibroj kompensas sian aspiron al nobelaj amikiĝoj, kiujn ili malhavas en la reala vivo. Kaj Svan siaparte probable plu estis la amanto, al kiu ĉiuj ĉi apartaĵoj de eksa amatino ŝajnas agrablaj aŭ senkonsekvencaj, ĉar ofte mi aŭdis ke lia edzino eldiras mondumajn herezojn, sen ke – pro daŭra inklino, pro manko de estimo aŭ pro pigro eduki ŝin – li provis korekti ŝian eraron. Tiu lia sinteno estis eble ankaŭ alia ekzemplo de lia senafekta sinteno, kiu nin dum jaroj erarigis en Kombreo, kaj pro kiu nun, dum li plu konis almenaŭ siaflanke tre brilajn homojn, li ne volis ke en konversacioj en la salono de sia edzino iu ŝajne rigardu ilin gravaj. Gravaj ili cetere tiam ne estis por Svan – draste malpli ol antaŭe – ĉar la pezocentro de lia vivo delokiĝis. Nu, kiel ajn, la nescio de Odeta pri mondumo estis tiel granda, ke se la nomo de la princino De Germanto aperis en konversacio post tiu de la samnoma dukino, ŝia kuzino: „ha! ĉi tiuj estas princoj, ili do gajnis pli altan gradon” Odeta komentis. Se iu diris „la princo” parolante pri la duko De Ŝartro, ŝi korektis: „la duko! Li estas duko De Ŝartro, ne princo91”. Se temis pri la duko De Orleano92, filo de la grafo De Parizo: „kurioze, la filo pli altas ol la patro”, aldirante laŭ sia kutima anglismemo: „estas konfuze kun ĉiuj ĉi royalties93”. Kaj al iu, kiu demandis ŝin pri la devena provinco de familio Germanto, ŝi respondis: „Eno”94.

Svan verdire estis blinda en ĉio rilata al Odeta, ne sole antaŭ tiaj mankoj en ŝia edukiĝo, sed same antaŭ la malvasto de ŝia inteligento. Pli okulfrape – ĉiufoje kiam Odeta rakontis ian malsaĝaĵon, Svan aŭskultis sian edzinon kun komplezo, kun gajo, kun preskaŭa admiro, en kiu eble lin influis postmemoroj de volupto; dum male en sama konversacio liajn subtilajn kaj eĉ profundajn dirojn Odeta aŭskultis kutime sen interesiĝo, rapide, senpacience kaj ilin iafoje ŝi severe kontraŭis. El tio oni povas indukti, ke tia servuto de eliteco sub vulgareco estas kutima regulo de nemalmultaj paroj, precipe konsiderante la inversan okazon de tiom da eminentaj inoj, kiuj cedas antaŭ la ĉarmo de krudulo, aganta kiel senkompata cenzuranto de iliaj plej delikataj diroj, dum ili admiras – kun la senlima indulgo naskita de ma inklino – liajn plej banalajn bufonaĵojn. Sed se reveni al la kaŭzoj, kial Odeta tiuepoke ne sukcesis ensocietiĝi en la kvartalo Sankta-Ĵermano, estas menciinde, ke la lastan turniĝon de la monduma kalejdoskopo impulsis serio de skandaloj. Inoj, kiujn oni vizitis kun plena konfido, montriĝis hetajroj, spionoj de Anglio. Oni de tiam volis postuli de homoj – tiel almenaŭ oni asertis – ke ili estu antaŭ ĉio konformaj, sensurprizaj... Odeta estis ĝuste la tipo de ĉio, kion oni ĵus malagnoskis, kaj cetere tuj reagnoskos (ĉar homoj ne aliiĝas de tago al tago, kaj tial serĉas en nova kondiĉaro daŭrigon de la antaŭa stato, sed sub masko de malsama formo kiu faciligas iluzion, faciligas kredon ke ĝi ne plu estas la antaŭkriza socio). Nu, al la kompromititaj inoj de tiu eksa socio Odeta tro similis. Mondumanoj estas tre miopaj homoj: en sama momento kiam ili rompas ĉian ligon kun judaj virinoj, kiujn ili konas, pripensante, kiel ili kompensos la mankon, ili ekvidas, kvazaŭ alpelatan de nokta ŝtormo, novan virinon, kiu ankaŭ judas; sed dank' al sia noveco ŝi – kontraste al la antaŭaj – ne rilatas en iliaj okuloj al tio, kion ili kredas nepre malaminda. Ŝi ne postulas, ke oni respektu ŝian dion. Oni ŝin akceptas. Kontraŭjudismo ankoraŭ ne regis en la epoko, kiam mi komencis viziti sinjorinon Svan. Sed ŝi similis al tio, kion oni tiutempe volis eviti.

Siaparte Svan ofte vizitis iujn el siaj amikoj de antaŭa tempo kaj sekve senescepte de la plej alta socia klaso. Tamen, kiam li parolis pri la homoj, kiujn li antaŭ nelonge vidis, mi rimarkis ke inter tiuj, kiujn li konis en la antaŭa tempo, lian elekton gvidis la sama parte artista parte historiista gusto, kiu lin inspiris kiel amatoro pri belartoj. Kaj rimarkante, ke la objekto de lia intereso ofte estis tiu aŭ tiu malplirangiĝinta sinjorino, ĉar siatempe ŝi estis amatino de Franco List aŭ ke romano de Honoreo De Balzak estis dediĉita al iu ŝia avino – same kiel desegnaĵon li aĉetis tial ke ĝin priskribis Francisko De Ŝatobrian – mi eksuspektis, ke mia familio en Kombreo ŝanĝis sian eraran kredon, ke Svan estas burĝo senrilata al la mondumo, kontraŭ alia erara kredo, ke li estas unu el la pintaj elegantuloj de Parizo. Amikeco kun la grafo De Parizo ne multe valoras. Kiom da tiaj amikoj de alta moŝto estas, kiuj ne povas eniri iom konfidencan salonon? Moŝtoj scias, ke moŝtoj ili estas, ili ne snobas homojn kaj ili rigardas sin mem tiel pli altaj ol aligentuloj, ke nobeloj kaj burĝoj en iliaj okuloj estas – en la suba mondo – preskaŭ samnivelaj.

Svan ne kontentiĝis per tio, ke li serĉis en la socio, kia ĝi estas, aparte atentante la nomojn, kiujn historio en ĝi enskribis kaj kiuj ankoraŭ en ĝi estas legeblaj, simplan plezuron de klerulo kaj artisto, li ŝatis ankaŭ la vulgaretan amuzon konsistantan en tio, ke li faris sociajn miksaĵojn, arigante diversajn elementojn, grupigante personojn de tie kaj tie elpikitajn. Tiuj eksperimentoj de – laŭ la takso de Svan – amuza sociologio ne ricevis de la amikinoj de lia edzino – almenaŭ en konstanta maniero – egalan akcepton.

— „Mia intenco estas kuna invito de gesinjoroj Kotar kaj de la dukino De Vendomo” li ride diris al sinjorino Bontempo kun la frandema mieno de delikata manĝemulo, kiu planas kaj vere provos en saŭco anstataŭadon de kariofilo per akra kapsiketo.

Tiu plano, kiu ŝajnis efektive plaĉa – laŭ la malnova senco de la vorto: agrabla – al gesinjoroj Kotar, estis ĝuste io, kio sinjorinon Bontempo incitis. Ŝi estis antaŭ nelonge prezentita de gesinjoroj Svan al la dukino De Vendomo, kaj tion ŝi taksis egale agrabla kaj memkomprenebla. Pavumado pri tio antaŭ gesinjoroj Kotar per la rilata rakonto estis probable la plej gustuminda parto de ŝia plezuro. Sed simile al novaj ricevintoj de ordeno, kiuj tuj post la promocio volas ke la plua disdonado de alpingeblaj insignoj ĉesu, sinjorino Bontempo deziris, ke post ŝi neniu alia el ŝia medio estu prezentita al la dukino. Ŝi enkore malbenis la perversan inklinon de Svan, kiu por la realigo de fia artista fantazio subite faligis la tutan brilan polvon, kiun ŝi ŝutis en la okulojn de gesinjoroj Kotar, kiam ŝi rakontis al ili pri la dukino De Vendomo. Kiel ŝi poste aŭdacos anonci al sia edzo, ke la profesoro kaj lia edzino siavice ĝuos tiun plezuron, kiun ŝi antaŭe prezentis al li kiel ekskluzivan? Se nur gesinjoroj Kotar iel scius, ke ili ne estas invititaj serioze sed blage! Verdire gesinjoroj Bontempo estis invititaj kun la sama intenco, sed Svan, pruntante de la nobelaj manieroj la ĉiaman sedukismon, laŭ kiu al ĉiu el du ajnaj virinoj oni kredigas ke nur ŝi estas sincere amata, antaŭe parolis al sinjorino Bontempo pri la dukino De Vendomo kiel pri persono, kun kiu ŝi vespermanĝos kiel plene konvena samtablano.

— „Jes ni volas inviti la dukinon samtempe kun gesinjoroj Kotar” diris kelkajn semajnojn poste sinjorino Svan, „mia edzo kredas, ke ĉi tiu kunokazo rezultigos ion amuzan.”

Konstateble ŝi konservis de la eta grupo iujn kutimojn de sinjorino Verduren, kiel ekzemple tre laŭta parolado por ke ĉiuj rondanoj ŝin aŭdu, sed ŝi uzadis aliflanke esprimojn – interalie la vorton „kunokazo” – ŝatataj en la germanta medio, de kiu ŝi malproksime kaj nekonscie ricevis – kiel maro de la luno – la gravitan influon, sen ke ŝi videble al ĝi proksimiĝis.

— „Jes, gesinjoroj Kotar kun la dukino De Vendomo – ĉu vi ne trovas la ideon amuza?” demandis sinjoro Svan.

— „Mi antaŭvidas, ke la aranĝo misfunkcios, ke vi de ĝi ricevos nur malagrablon – vi bruligos al vi la lipharojn” respondis sinjorino Kotar kun kolero.

Ŝi kun sia edzo kaj ankaŭ la princo De Agriĝento estis cetere kuninvititaj al tiu vespermanĝo, pri kiu sinjorinoj Bontempo kaj Kotar rakontis malsame laŭ la personoj, al kiuj ili parolis. Al iuj sinjorino Bontempo siaflanke, sinjorino Kotar aliflanke nebulige diris, kiam ili demandis pri aliaj gastoj:

— „Ĉeestis nur la princo De Agriĝento, estis tre private”.

Sed aliaj eventuale estis pli bone informitaj. Iu diris foje al sinjoro Kotar:

— „Sed ĉu ne ĉeestis ankaŭ gesinjoroj Bontempo?”

— „Ĉeestis – mi estis forgesinta” respondis, ruĝiĝante, sinjoro Kotar al la ĝena demandanto, kiun li de tiam asignis al la fako de insidemaj parolantoj.

Por ĉi tiaj personoj gesinjoroj Kotar kaj Bontempo elektis ĉiu siaflanke, sen interkonsiliĝo, version de la rakonto kies kanvaso estis sama, sed en kiu sole la lokoj de iliaj nomoj estis interŝanĝitaj. Sinjoro Kotar diris:

„Nu, estis nur la gemastroj, la gedukoj De Vendomo...” (kun memkontenta rideto) „... mi kaj sinjorino Kotar, kaj – nu, la diablo scias kial, ĉar ili tute ne konvenis por la afero – gesinjoroj Bontempo”.

Sinjorino Bontempo diradis ĝuste la saman liston, krom tio ke la homoj menciitaj kun kontenta emfazo inter la dukino De Vendomo kaj la princo De Agriĝento estis la paro Bontempo, kaj la balastuloj, kiujn ŝi menciis en lasta loko kiel meminvititoj kaj kiuj malbone figuris, estis gesinjoroj Kotar.

De siaj dumtagaj vizitoj Ŝarlo Svan ofte revenis mallonge antaŭ la vespermanĝo. En tiu horo, la 18a, en kiu en antaŭa tempo li sentis sin tre malfeliĉa, li nun ne multe zorgis pri la faroj de Odeta, ne plu maltrankvilis, ĉu ŝi akceptadis homojn en la hejmo aŭ estis elirinta. Li memoris iafoje ke li antaŭ pluraj jaroj provis legi tra la koverto leteron de Odeta al sinjoro De Forŝevilo. Sed tiu memoraĵo estis al li ne agrabla, kaj plivole ol fosi en la honton kiun li sentis, li per angulo de la buŝo tikis kaj eventuale aldone balancetis la kapon kun la signifo: „tio estas indiferenta”. Li juĝis ja nun, ke la supozo, kiun li antaŭe ofte faris, laŭ kiu nur la fantaziado de lia ĵaluzo nigre bildigis la efektive senpekan vivon de Odeta, ke tiu supozo (envere bonfara ĉar dum la daŭro de lia ama malsano ĝi moderigis lian suferon, ĝin prezentante iluzia) ne estis prava, ke male lia ĵaluzo estis klarvida, kaj ke Odeta eble lin amis pli forte, sed lin ankaŭ perfidis pli ofte, ol li kredis. En tiu malproksima tempo, kiam li tiel akre suferis, li rezolutis, ke kiam li ĉesos ami Odetan kaj ne plu timos kolerigon de ŝi aŭ kredigon ke li tro amas ŝin, li kontentigos sian scivolon, kaj klarigos kun ŝi – pro simpla veremo kaj kvazaŭ temus pri historio – ĉu sinjoro De Forŝevilo jes aŭ ne estis kun ŝi en la lito en la tago, kiam li sonorigis kaj frapis ĉe la fenestro sen ke iu malfermis, kaj en kiu ŝi leteris al Forŝevilo, ke la vizitinto estis onklo ŝia. Sed la tiel interesa problemo, por kies solvado li nur atendis la finon de sia ĵaluzo, en la koro de Svan ĝuste perdis ĉian intereson, kiam li ĉesis esti ĵaluza. Ne subite tamen. Li jam ne sentis alian ĵaluzon al Odeta, ol tiun, kiun en lia animo plu incitis la tago en kiu li vane frapis en la posttagmezo la pordon de la dometo en la strato Laperuz; estis kvazaŭ ĵaluzo – ĉi-aspekte iom simile al iuj malsanoj, kiuj ŝajne havas sian sidejon, sian kontaĝan fonton ne tiom en iuj personoj, ol en iuj lokoj, iuj domoj – ne koncernis unuavice Odetan mem, sed tiun tagon, tiun horon de forsinkinta tempo, kiam Svan frapis ĉe ĉiuj enirejoj de la domo de Odeta. Estis kvazaŭ se sole tiu tago, tiu horo konservis kelkajn lastajn erojn de la enamiĝinta memo, en kiu Svan vivis tiuepoke, se nur en ili li plu retrovis ĝin. Li delonge ne zorgis, ĉu Odeta al li malfidelis tiutempe kaj plu malfidelis nun. Tamen en li tiom persistis la dolora scivolo, ĉu en tiu tre malproksima tago, je la 18a horo, Odeta gekuŝis kun Forŝevilo, ke li daŭrigis dum pluraj jaroj serĉadon de eksaj servuloj de Odeta. Poste ĉi tiu sciemo mem svenis, sen ke tamen li ĉesigis sian enketadon. Li daŭre penis ekscii pri fakto, kiu lin ne plu interesis, ĉar lia malnova memo, enirinte la ekstremon de dekadenco, ankoraŭ agis maŝine laŭ tiagrade forgesitaj celoj, ke Svan ne plu sukcesis al si bildigi tiun angoron, kiu en tiu pasinta tempo tamen tiel grandis, ke li tiam ne povis imagi sian iaman liberiĝon de ĝi, kaj ke nur la morto de tiu, kiun li amis (la morto – tion montros poste en ĉi tiu libro kruela kontraŭbildo – neniel malpliigas la suferojn de ĵaluzo) al li ŝajnis efika por rektigi la tralarĝe baritan vojon de lia vivo.

Sed iam prilumi la eventojn de la vivo de Odeta, kiuj kaŭzis al li tiujn suferojn, ne estis la sola deziro de Svan; li ankaŭ rezervis al si venĝon pro ili, kiam, ne plu amante Odetan, li ne plu timos ŝin; kaj do por plenumi ĉi tiun duan deziron okazo ĝuste estis, ĉar Svan amis alian virinon – virinon kiu ne agis tiel ke li devus ĵaluzi, sed kiu lin tamen ĵaluzigis, ĉar li ne plu kapablis ŝanĝi sian manieron de amo, kaj tiu maniero, kiu gvidis lian rilaton al Odeta, ankoraŭ gvidis lin rilate al alia ino. Por ke la ĵaluzo de Svan renaskiĝu, ne necesis ke tiu ino al li malfidelis, sufiĉis ke pro ajna kaŭzo ŝi restis malproksime, ie vesperumis ekzemple, kaj ke tie ŝi trovis laŭŝajne amuzon. Ĉi tio sufiĉis, por ke al li enanime renaskiĝu la iama angoro, la mizera, paradoksa elŝvelaĵo de lia amo, kiu lin disigis de ŝia reala mio pro bezono ion atingi: la realan senton de tiu juna virino al li, la nevideblan deziron de ŝiaj tagoj, la sekreton en ŝia koro – ja inter Svan kaj tiu, kun li amis, tiu angoro konstruis baran muron da amasiĝintaj suspektoj, kiuj devenis de Odeta aŭ eble de alia ino pli frua ol Odeta, kaj kiuj al la maljuniĝinta amanto ebligis konadon de la nova amatino nur tra la malnova, ĝenerala fantomo de la ĵaluz-instiga virino, en kiun li arbitre enkorpigis sian novan amon. Ofte tamen Svan akuzis ĝin – tiun ĵaluzon – pri kredigo je fantaziaj malfidelaĵoj; sed tiam li memoris, ke favore al Odeta li siatempe rezonis same – kaj malprave. Do ĉio, kion la juna amatino faradis en la tempoj, kiam li ne kunestis kun ŝi, tial al li ne plu ŝajnis senkulpa. Sed dum antaŭe, li ĵuris ke – se iam li ĉesos ami tiun, kiun li ne rigardis virtuala estonta edzino – li senkompate montros al ŝi sian sensentecon, sian fine sinceran indiferenton por venĝi longe humiligitan memestimon, ĉi tiun rebaton, kiun li nun povis fari sendanĝere (ĉar al li neniel gravis se ŝi agos laŭ lia diro kaj lin senigos je tiuj kunestaj momentoj, kiuj antaŭe estis al li tiel necesaj), ĉi tiun rebaton li ne deziris fari; kune kun amo malaperis ankaŭ lia deziro elmontri, ke amon li ne plu sentas. Kaj li, antaŭe suferante pro Odeta kaj tre dezirante vidigi al ŝi ke li amas alian inon, nun, kiam li povis tion fari, ĉiel singardis por ke lia edzino ne suspektu pri tiu nova enamiĝo.

Ne nur en la te-manĝoj, pro kiuj en antaŭa tempo mi vidis kun malĝojo ke Ĵilberta foriras kaj rehejmeniras pli frue ol ordinare, mi de tiam estis partoprenanto, sed ankaŭ en la eksterdomaj aferoj, kiujn ŝi havis kun sia patrino, ĉu promeno, ĉu teatrumado, kaj ĉi tiuj aferoj, ŝin antaŭe detenintaj de veno al la ĝardeno de Elizeaj Kampoj, min senigante je ŝia kompanio en tagoj, kiam mi sole paŝis laŭ la herbejo aŭ antaŭ la lignoĉevala karuselo, min nun deflanke de gesinjoroj Svan inkluzivis, al mi donis lokon en ilia landaŭo, kaj eĉ al mi ili demandis, ĉu mi pliŝate iros al teatro, al dancleciono ĉe amikino de Ĵilberta, al monduma kunveno ĉe amikoj de familio Svan (ĉi tion sinjorino Svan nomis eta ‚miting-o) aŭ al vizito de la reĝaj tomboj en Sankta-Dionizo.

En la tagoj, en kiuj laŭkonsente mi estis elironta kun familio Svan, mi venis por la tagmanĝo, kiu en la buŝo de sinjorino Svan estis la lunĉ-o; ĉar la invito estis por la 12a horo kaj duono, dum miaj gepatroj tiutempe manĝis je la 11a kaj kvarono, mi ekiris nur post ol ili detabliĝis al tiu luksa kvartalo, sufiĉe senhoma en ajna tempo, sed precipe en tiu horo, kiam ĉiu homo sidis hejme. Eĉ en vintro, sub frosto, se la vetero estis suna, de temp' al tempo striktigante la nodon de bela kravato de butiko Ŝarve kaj kontrolante ĉu miaj brilaj botetoj ne makuliĝis, mi promenis tien kaj reen tra la avenuoj, atende je la 12a kaj 27. De malapude mi vidis la antaŭan ĝardeneton de domo Svan, en kiu la sunlumo kvazaŭ prujnon glimigis la senfoliajn arbojn. Verdire en tiu ĝardeneto arboj estis nur du. La nekutima horo igis la vidaĵon interesa. Al tiuj plezuroj provizataj de naturo kaj vigligataj de nekutimeco kaj eĉ de malsato miksiĝis la afekcia perspektivo, ke mi tagmanĝos ĉe sinjorino Svan – ilin ĉi tio ne malakrigis, sed, ilin superpezante, servutigis por la rolo de mondumaj rekvizitoj; tiel ke se al mi ŝajnis, ke mi unuafoje rimarkas la kutime en tiu horo pretervidatajn helan veteron, malvarmon, vintran lumon, ili aperis nur prelude al la ovoj en kremo, kiel patino, kiel freŝa rozeca tego super la ekstero de tiu mistera preĝejeto – la domo de sinjorino Svan – en kies sino varmeco, bonodoroj, floroj male abundis.

Je la 12a kaj 30 mi fine kuraĝis eniri tiun domon, kiu simile al grandega kristnaska ŝuo95 al mi ŝajnis promesa pri supernaturaj plezuroj. (La vorto Kristnasko estis cetere nekonata de sinjorino Svan kaj de Ĵilberta, kiuj ĝin anstataŭis per ‚Krismas’96, kaj parolis ĉiam pri la krismasa pudingo, pri la donacoj ricevitaj okaze de Krismaso, pri vojaĝo – kaj ĉi tio min freneze suferigis – dum Krismaso. Eĉ hejme mi kredis ke mi senhonoriĝus se mi dirus Kristnasko, mi uzis nur la vorton Krismas kaj tion mia patro juĝis ege ridinda.)

Mi renkontis unue nur domserviston, kiu post konduko tra pluraj grandaj salonoj, min enirigis en tre malgrandan, malplenan saloneton, kiun jam komencis revigi la blua posttagmezo de ĝiaj fenestroj; mi restis sola en la kompanio de orkideoj, rozoj kaj violoj, kiuj simile al kunatendantoj, kiuj min ne konus, restis en silento, kiun ilia individueco de vivaĵoj igis impona, kaj avide sorbadis la varmon de arda karbofajro, lukse kuŝanta malantaŭ kristala vitro, en kuvo el blanka marmoro, en kiu siajn danĝerajn rubenojn iam kaj iam ĝi disfaligis.

Mi estis eksidinta, sed mi haste stariĝis, kiam mi aŭdis ke oni malfermas la pordon; eniris nur dua servisto, poste tria, kaj la malgranda rezulto de iliaj superflue afekciaj iroj kaj venoj estis, ke ili remetis iomon da karbo en la fajrujon, iomon da akvo en la florvazojn. Ili eliris, mi denove solis, post ol fermiĝis la pordo, kiun sinjorino Svan certe iam malfermos. Certe mi estus en malpli granda konfuzo, se estus en ia magia kaverno, ol en tiu atendo-saloneto, en kiu ŝajne la fajro provis transmutaciojn, kiel en la laborejo de Klingsor97. Nova bruo de paŝado sonis, mi ne stariĝis, ja probable tiu estis ankoraŭ unu servisto – ne, estis sinjoro Svan.

— „Kiel do? Ĉu vi solas? Nu, kompreneble, mia edzino – kompatinde – neniam komprenis, kio estas horo. La 12a kaj 50 minutoj! Ĉiutage pli malfrue. Kaj vi vidos, kiel ŝi alvenos sen ia urĝo, kredante ke ŝi fruas.”

Ĉar li konservis sian neŭro-artritan staton kaj fariĝis iom ridinda, lia edzeco kun tiel malakurata virino, kiu revenis malfrue de la Bulonja Arbaro, kiu pretervidis, ke tempo fluas, kiam ŝi sidis ĉe sia kudristino kaj neniam alvenis ĝustatempe por la tagmanĝo – ĉio ĉi kaŭzis al Svan zorgon pro la stomako, sed ankaŭ ŝvelon de lia memfiero.

Li montradis al mi novajn aĉetaĵojn siajn kaj klarigis, en kio ili estis interesaj, sed mia emocia stato kaj la nekutima cirkonstanco, ke mi ankoraŭ ne manĝis en tiel malfrua horo, al mi kirlis la spiriton kaj ĝin ankaŭ vakigis, kaj rezulte paroli mi ankoraŭ povis, sed aŭdi jam ne. Cetere estis al mi sufiĉe, ke la artaĵoj posedataj de Svan estis en lia hejmo, ke ili estis parto de la valora horo, kiu antaŭis la tagmanĝon. Se la pentraĵo de ‚Mona Liza’ mem pendus tie, ĝi min ne pli feliĉigus, ol hejmrobo de sinjorino Svan aŭ ŝiaj tualetaj boteletoj.

Mi plu atendis sole aŭ kun sinjoro Svan, kaj ofte kun Ĵilberta, kiu aliĝis kaj kun ni societumis. La alveno de sinjorino Svan, preparita de tiom da solenaj eniroj, ŝajnis al mi baldaŭa kaj grandega evento. Mi streĉe aŭskultis, ĉu knaras la planko. Sed neniam same alta, kiel oni esperis, estas preĝeja turo, ondo de mara ŝtormo aŭ salto de dancisto; post la servuloj vestitaj per livreoj, similaj al statistoj, kies teatra procesio preparas kaj pro tio ĝuste malbriligas la finan aperon de reĝino, sinjorino Svan, diskrete eniĝante en mallonga palto el lutra felo, kun vizaĝvualeto tirita super sia nazo ruĝigita de frosto, ne respondis al la bildoj, kiujn atendado naskis en mia fantazio.

Sed se ŝi male estis restinta hejme dum la tuta antaŭtagmezo, kiam ŝi eniris la saloneton, ŝi estis vestita per helkolora hejmrobo el ĉinia krepo, kiu al mi ŝajnis pli belstila ol iu ajn urba robo.

Iafoje gesinjoroj Svan pli ŝatis hejman restadon dum la tuta posttagmezo. Kaj tiam, ĉar la tagmanĝo okazis tre malfrue, mi baldaŭ vidis, ke sur la muro de la ĝardeneto malvastiĝas la sunlumo de tiu tago, kiun mi estis antaŭĝuinta kiel tagon malsaman ol ĉiuj aliaj, kaj kiom ajn la servistoj alportadis lampojn de diversaj grandoj kaj formoj, kiuj po brulis sur la dediĉita altaro de konzolo, postamento, angula breto aŭ tableto, kvazaŭ por rito de nekonata kulto, nenio eksterordinara rezultis el la kunparolo, kaj mi foriris disrevigite, kiel ofte jam infano reiras post la kristnaska diservo.

Sed ĉi tiu disreviĝo estis nur spirita. Mi estis fakte plene feliĉa en tiu domo, en kiu Ĵilberta, se kun ni ŝi ankoraŭ ne estis, baldaŭ eniros, kaj post momenteto al mi donos dum horoj sian parolon, sian atentan, ridetan rigardon, kia ĝin unuafoje en Kombreo mi vidis. Eventuale mi sentis ioman ĵaluzon, vidante, ke ŝi ofte foriras en grandajn ĉambrojn, kiuj alireblas per interna ŝtuparo. Devigite al restado en la salono, simile al amanto de rolistino, kiu havas nur sidilon en la partero kaj maltrankvile imagas, kio eble okazas malantaŭ la kulisoj aŭ en la fojero de l' artistoj, mi demandis sinjoron Svan pri tiu alia parto de la loĝejo per lerte vualitaj demandoj, sed en tono, de kiu mi tamen ne povis forigi ioman angoron. Li klarigis ke la ĉambro, al kiu Ĵilberta iris, estas la tollavejo, proponis viziton de ĝi kaj promesis ke ĉiufoje kiam Ĵilberta tien iros, li postulos, ke ŝi min kunkonduku. Per ĉi lastaj vortoj kaj per la malstreĉiĝo kiun ili provizis, Svan subite forigis por mi iun el tiuj teruraj enmensaj disecoj, pro kiuj amata virino ŝajnas tiom malproksima. Mi sentis ĉi tiam por li korinklinon, kiun mi kredis pli forta ol mia korinklino al Ĵilberta. Ĉar, kiel mastro de sia filino, li ŝin disponigis al mi, dum ŝi sin iafoje rezervis; mi ne havis rekte super ŝi la saman komandopovon, kiel nerekte pere de sinjoro Svan. Plie mi amis ŝin, kaj mi sekve ne povis ŝin vidi sen tiu malsereno, sen tiu deziro de io plia, kiu en la ĉeesto de la amata persono forigas la senton, ke oni amas.

Cetere, plejofte ni ne restis en la partamento sed eliris kaj promenis. Iafoje antaŭ ol ŝi ŝanĝis la vestojn, sinjorino Svan sidiĝis ĉe la piano. Ŝiaj belaj manoj, eliĝante el la rozaj aŭ blankaj, ordinare vigle koloraj manikoj de la hejmrobo el ĉinia krepo, etendis sian falangojn sur la klavaron kun la sama langvoro, kiu estis en ŝiaj okuloj kaj en ŝia koro ne estis. Ĝuste en iu el tiuj tagoj okazis, ke ŝi ludis por mi la parton de la sonato de Vintejo, en kiu sonas la eta frazo, kiun Svan iam tiel ekŝatis. Sed ofte oni nenion distingas, se la muziko iom malsimplas kaj ĝin oni unuafoje aŭskultas. Kaj tamen poste, kiam mi estis aŭdinta du-aŭ-tri-foje ludadon de tiu sonato, mi konstatis ke mi ĝin perfekte konas. Tial oni ne malprave diras „aŭdi unuafoje”. Se oni vere, konforme al la ricevita impreso, nenion distingus dum la unua aŭdado, tiam la dua, la tria estus egale unuaj, kaj nenio povus kaŭzi, ke oni pli bone komprenus je la deka. Tio probable, kio mankas la unuan fojon, ne estas kompreno, sed memoro. Ĉar memoro rilate al la malsimpleco de impresoj, kiujn ĝi devas akcepti dum aŭskultado, malvastas, ĝi same mallongas, kiel memoro de tiu, kiu, dormante, pensas mil pensojn, kiujn li tuj forgesos, aŭ de mense duone kaduka homo, kiu post minuto ne memoras tion, kion oni ĵus diris al li. Pri tiuj tro multaj impresoj, memorpovo ne kapablas provizi tujan bildon. Sed tiu bildo formiĝas eron post ero en ĝi kaj al verkoj aŭditaj du-aŭ-tri-foje oni rilatas simile al gimnaziano, kiu relegis plurfoje antaŭ endormiĝo lecionon, kiun li laŭ propra takso ne scias, kaj eldiras ĝin senerare en la sekva mateno. Okazis do, ke ĝis tiu tago mi neniel konis tiun sonaton, kaj ke tiam, kiam gesinjoroj Svan aŭdis klaran frazon, ĉi tiu estis same senrilata al mia klara percepto, kiel nomo kiun oni provas memori kaj vice de kiu oni trovas nur malplenon, kvankam el tiu malpleno post unu horo, sen konscia pripenso, spontanee kaj unumove elsvingiĝos la silaboj, kiujn oni antaŭe vane serĉadis. Kaj veras ne sole, ke aŭtente valorajn verkojn oni ne tuj enmemorigas, sed ankaŭ tio, ke en la konsisto de ĝuste tiaj verkoj – kaj tiel al mi okazis pri la sonato de Vintejo – oni distingas unue la malpli noblajn partojn. Pro tio mi eraris unue en mia kredo, ke la verko al mi ne provizos pluajn interesajn novaĵojn (mi tial longe ne provis trovi okazon por ĝin reaŭdi) ĉar sinjorino Svan antaŭ mi sonigis ĝian plej faman frazon (kaj en tio mi pensis same malsaĝe kiel tiuj, kiuj ne plu esperas surprizon antaŭ la venecia kirko Sankta-Marko ĉar fotografio jam klerigis ilin pri la formo de ĝiaj kupoloj), sed due kaj pli grave eraris en tio, ke post ol mi aŭdis la sonaton de komence ĝis fine, ĝi restis por mi preskaŭ en sia tuto nevidebla, kiel monumento, de kiu distanco aŭ nebulo lasas distingi nur disajn partojn. De tio venas la melankolio kiun donas ekkono de tiaj belartaĵoj, kiel ankaŭ de ĉio, kio realiĝas en la fluo de tempo. Kiam la plej kaŝitaj elementoj de la sonato de Vintejo al mi videbliĝis, jam pelite de kutimiĝo for de la apogoj de mia propra sentemo, mi jam ne plu tenis, jam lasis forflui tion, kion mi unue distingis, pli ŝatis. Ĉar mi povis ami nur en sinsekvaj tempoj la diversajn belaĵojn de la sonato, mi neniam posedis ĝin tutan – ĝi per tio similis al vivo. Sed, malpli iluzieme ol la vivo, grandaj artaĵoj ne donas tion unue, kio en ili plej belas. En la sonato de Vintejo la belaĵoj, kiujn oni unue distingas, estas ankaŭ tiuj, kiuj tedas plej baldaŭe, kaj tio okazas verŝajne pro unu kaŭzo, nome ke ili malmulte devojiĝas de tio, kion oni jam konas. Sed post kiam tiuj facilaj partoj malproksimiĝis, restas ankoraŭ disponebla por ŝato tiu aŭ tiu frazo, kiu pro tro nova ordo al la animo prezentiĝis unue konfuze, fariĝante nedistingebla kaj restante netuŝata; tiam ĝi – preter kiu oni pasis ĉiutage senrimarke, kiu rezerviĝis, kiu pro la akreco de sia beleco iĝis nevidebla kaj restis ignorata – ĝi alvenas lasta. Sed ĝin oni ankaŭ adiaŭas laste. Kaj ĝin oni ŝatas pli longe ol aliaj, ĉar necesis pli da tempo por ke oni ekŝatu ĝin. Cetere tiu tempo, kiun unuopa homo bezonas – kiel ĝin mi bezonis por la dirita sonato – por spirite penetri iom gravan belartaĵon, nur resumas kaj simbole aludas la jarojn, iafoje jarcentojn, kiuj forfluas antaŭ ol la publiko kapablas ekŝati vere novan artaĵon. Tial geniulo, dezirante eviti miskomprenojn fare de la amaso, eble pensas ke samtempuloj ne havas la necesan distancon, kaj ke verkojn destinitajn al venonta generacio legu plivole nur tiu generacio, kiel iuj pentraĵoj, kiujn oni ne malbone perceptas se oni rigardas ilin de tro proksime. Sed verdire superfluas ĉia malkuraĝa antaŭbaro kontraŭ falsaj argumentoj – eviteblaj ili ne estas. La kaŭzo, kial genia verko malfacile trovas tujajn admirantojn, estas tiu: la farinto estas eksterordinara, malgranda nombro da homoj similas al li. Lia verko mem, fekundigante la etan aron da spiritoj, kiuj povas ĝin kompreni, fruktigos kaj multigos ilin. La kvartetoj de Ludvigo Van Betoven mem – la 12a, 13a, 14a kaj 15a – daŭre de kvindeko da jaroj naskis kaj vastigis la ŝatantaron de betovenaj kvartetoj, tiel kaŭzante, kiel ĉiuj gravaj verkoj, progreson eble ne de la lerteco de artistoj, sed almenaŭ de la klera publiko, de kiu granda parto nun konsistas el tio, kio estis netrovebla kiam la verko publikiĝis, nome el homoj kiuj kapablas ĝin ŝati. Kion oni celas per la vorto renomo, estas renomo de la verko. Necesas ke sian renomon ĝi mem kreu (por simpleco ne enkalkulante geniulojn, kiuj samepoke eble paralele preparas estontan pli bonan publikon, kiu agnoskos aliajn sekvajn geniojn, ol lian). Se do la verko intertempe rezerviĝus, poste fariĝus konata nur de sekva generacio, ĉi tiu rilate al la verko ne estus sekva generacio sed aro da samtempuloj, kiuj nur vivas kvindekon da jaroj pli malfrue. Tial estas bone ke belartisto – kaj ĝuste tiel agis Vintejo – se li volas ke lia kreaĵo iru sian vojon, ĵetu ĝin tien, kie la profundo sufiĉas, en la mezon de fora estonteco. Kaj tamen tiu estonta tempo, tiu vera perspektivo de valoraj verkoj – eble ĝin ne atenti estas eraro de malbonaj taksantoj, sed ĝin atenti estas iafoje la danĝera skrupulo de bonaj. Vere, estas facile imagi pro iluzio simila al tiu, kiu ĉe la horizonto konfuzas ĉiujn objektojn, ke la revolucioj ĝis antaŭ nun okazintaj en bild- aŭ en sonarto tamen konservis iajn regulojn, kaj ke tio, kion ni vidas nun – impresismo, esploro de malharmonio, ekskluziva uzo de la ĉina tonskalo, kubismo, futurismo – provoke disiĝas de ĉio historie antaŭa. Sed tiun impreson kaŭzas tio, ke ĉion antaŭan oni konsideras senrigarde al tio, ke ĝin longa asimilo transformis al ja varia, sed entute unusubstanca materio, en kiu Viktoro Hugo kaj Moliero najbaras. Oni nur vidu – ignorante la venontan tempon kaj la ŝanĝojn kiujn ĝi enkondukos – la ŝokajn kontrastojn, kiujn enhavus astrologia sortodiveno pri la maturaĝo de homo al li prezentita en lia adoleska aĝo. Sed ne ĉiuj sortodivenoj ĝustas, kaj sindevigo al kalkulo de la suma beleco de artaĵo, kiu inkluzivas la tempan faktoron, estas afero riska kaj pro tio same sena je vera intereso, kiel ĉia profeta divenaĵo, kies ne-realiĝo tute ne sekvigas ian malkompetenton de la divenisto, ĉar tio, kio eblaĵojn ekzistigas aŭ malekzistigas ne nepre estas la koncerno de genio; genia oni povas esti kaj tamen esti dubinta pri la prospero de fervojo, de aviado, aŭ, kiel granda psiĥologo, dubinta pri la nefidindo de amatino aŭ amiko, kies perfidojn malpli talenta homo antaŭvidus.

Ne komprenante la sonaton, mi tamen kun ravo aŭdis la pianadon de sinjorino Svan. Ŝia lud-maniero, kiel ŝia hejma robo, kiel la parfumo en ŝia ŝtuparo, ŝiaj manteloj, ŝiaj krizantemoj, al mi ŝajnis parto de propraspeca, mistera tuto el mondo senkompare pli alta ol tiu, en kiu racio povas juĝi pri talento.

— „Belas ĉi tiu sonato de Vintejo, ĉu ne?” al mi diris sinjoro Svan. „La momento, kiam sub arboj noktas, kiam la arpeĝoj de la violono malvarmete alblovas... vere bele – ĉu ankaŭ vi sentas? Estas en tio la senmoveco de lunhelo, ĝia esenca aspekto. Ne estas mirige, ke lumkuracado, kiel ĝin praktikas lastatempe mia edzino, efikas al la muskoloj: la lunhelo senmovigas ankaŭ arbajn foliojn. Ĝuste tion bonege priskribas ĉi tiu eta frazo, kvazaŭ ĝi bildigus la Bulonjan Arbaron en katalepsio. Ĉe marbordo tio estas eĉ pli orelfrapa, tial ke sonas la mallaŭta respondo de ondoj, ĝi tre facile aŭdeblas, ĉar ĉio ĉirkaŭa estas senmova. En Parizo tute inverse: maksimume oni rimarkas iujn nekutimajn helaĵojn sur monumentoj, la ĉielon allumatan kvazaŭ de senkolora kaj sendanĝera brulego, ian diveneblan gigantan okazaĵon. Sed en la eta frazo de Vintejo kaj cetere en la tuta sonato estas alie, la afero okazas en la arbaro, en grupeto oni klare aŭdas la voĉon de iu diranta: ‚oni preskaŭ povas klare legi gazeton’”.

Ĉi tiu diro de Ŝarlo Svan povus por mia posta vivotempo korupti mian komprenon de la sonato, ĉar muziko estas tro fleksebla, kaj tial ĝi ne absolute rifuzas la sencojn, kiujn aliaj homoj pri ĝi sugestias. Sed mi komprenis el aliaj diroj de li, ke ĉi tiuj noktaj foliaroj estis rektasence tiuj, sub kies kovro en multaj restoracioj proksimaj al Parizo li aŭdis en diversaj vesperoj la etan frazon. Vice de la profunda signifo, kiun li tiel ofte atendis de ĝi, tio, kion ĝi al Svan provizis, estis ordaj, volvitaj, ĉirkaŭpentritaj foliaroj (kaj ĝi lin instigis al revido de ĉi foliaroj, ĉar ĝi sentiĝis ena, anima parto de ili), estis tuta printempo, kiun li en la koncerna tempo ne ĝuis pro manko – en sia tiama febreco kaj ĉagreniĝo – de sufiĉa bonfarto, kaj kiun ĝi rezervis por li – kiel por malsanulo oni konservas ĉiujn bonajn nutraĵojn, kiujn li ne povis manĝi. La agrablo spertita dum iuj noktoj en la Bulonja Arbaro, pri kiu la sonato de Vintejo povis lin memorigi – nu, pri ĝi li vane demandus Odetan, kiu tamen ĉeestis, kiel la eta frazo. Sed Odeta tiam nur sidis apud li, ne estis en li kiel la motivo de Vintejo, kaj ŝi sekve ne vidis – eĉ se ŝi estus milfoje pli komprenema – tion, kio por ĉiu homo – mi almenaŭ longe kredis ke tiu regulo ne havas esceptojn – estas ne esprimebla.

— „Estas iel plaĉe, ĉu ne?” diris Svan „ke sono povas ion reflekti, kiel akvo, kiel spegulo. Kaj vidu, la frazo de Vintejo al mi montras ĉion, kion mi tiutempe preteratentis. Pri miaj tiamaj zorgoj aŭ amaj sentoj ĝi ne memorigas, ĝi interŝanĝis la du aferojn.”

— „Ŝarlo, ŝajnas al mi, ke tio, kion vi diras, estas al mi ne tre afabla.”

— „Ne tre afabla, ĉu? Virinoj estas nekredeblaj! Mi simple volis diri al ĉi tiu juna amiko, ke tio, kion muziko montras – almenaŭ al mi montras – tute ne estas la ‚volo en si mem’ aŭ la ‚sintezo de senfineco’, sed ekzemple mastron Verduren vestitan per redingoto en la palmejo de la Alklimatiga Ĝardeno98. Milfoje, sen ke mi eliris el ĉi tiu salono, tiu eta frazo min kunprenis por vespermanĝo kun si en Armenonvilo. Je la ĉielo! tio estas ĉiuokaze malpli teda ol sama aranĝo kun sinjorino De Kambremer.”

Sinjorino Svan ekridis:

— „Ŝi estas sinjorino, kiu laŭdire tre enamiĝis iam al Ŝarlo” ŝi klarigis al mi per la sama tono, per kiu ŝi mallonge antaŭe, parolante pri Johano Vermeer el Delfto, kiun ŝi – al mi mirige – konis, respondis: „nu, mi konfesu al vi, ke ĉi tiu sinjoro tre interesiĝis pri tiu pentristo en la tempo, kiam li amindumis min, ĉu ne Ŝaĉjo?”.

— „Ne parolu facilanime pri sinjorino De Kambremer” diris Svan, fakte kontenta pro la diro.

— „Mi nur rediras tion, kion mi aŭdis. Cetere ŝi estas laŭdire tre inteligenta. Mi ŝin ne konas. Mi kredas, ke ŝi estas tre ‚pushing99, kaj tio mirigas min deflanke de inteligenta virino. Sed ĉiuj diras, ke ŝi freneze amis vin, tio ne estas ofenda, ĉu?”

Svan silentis surdule, kio estis iamaniera konfirmo kaj ankaŭ signo de lia vanteco.

„Ĉar tio, kion mi muzikas, memorigas vin pri la Alklimatiga Ĝardeno” daŭrigis sinjorino Svan, ŝerce ŝajnigante ke ŝi pikiĝis, „ni povas elekti ĝin kiel celon de nia baldaŭa promeno, se tio plaĉas al la knabo. Estas bela vetero, kaj vi retrovus la karajn impresojn! Kaj se temas pri la Alklimatiga Ĝardeno... ĉu vi scias, ke ĉi tiu kara juna viro kredis, ke ni tre ŝatas homon, kiun mi male laŭeble evitas: sinjorinon Blaten! Mi juĝas tre humilige por ni, ke ŝi estas rigardata amiko de nia familio. Vidu, eĉ doktoro Kotar, kiu pri ajna homo neniam klaĉas, diras ke ŝi estas fia.”

— „Terura! Ŝia sola merito estas, ke ŝi tiom similas al Savonarola. Ŝi ĝuste aspektas kiel la portreto de Ĝirolamo Savonarola100 far Fra Bartolomeo101.”

La obsediĝo de Svan pri trovo de similecoj inter portretoj kaj realaj homoj estis iel defendebla, ĉar eĉ tio, kion oni rigardas individua fizionomio estas – kiel oni ekkonscias kun malĝojo, kiam oni amas iun kaj deziras kredi je unika realeco de la amato – ĝenerala afero, kiu eble hazarde aperis en diversaj epokoj. Sed se oni kredus al Svan, la procesioj de la magoj102, jam tre disepokaj kiam Benoco Gocoli en ili figurigis anojn de familio Mediĉi103, estus eĉ pli malkongruaj, ĉar ili enhavus portretojn de multaj homoj, samtempaj ne de Gocoli sed de Svan, alivorte misepokaj ne nur je milkvincento da jaroj rilate al la nasko de Jesuo, sed ankoraŭ je kvarcento da jaroj rilate al la pentrinto. En tiuj procesioj ne mankis – laŭ Svan – eĉ nur unu el la iom konataj parizanoj, kiel en akto de teatraĵo de Viktoriano Sardu104, en kiu kompleze al la aŭtoro kaj al la precipa rolantino, kaj ankaŭ ĉar la ŝerco iĝis moda, ĉiuj parizaj gravuloj, famaj kuracistoj, politikistoj, advokatoj, por la amuzo figuris sur la scenejo ĉiu en iu vica vespero.

— „Sed kiel ŝi rilatas al la Alklimatiga Ĝardeno?”

— „Ĉiel!”

— „Ĉu? Ĉu vi vere pensas, ke ŝi havas lazuran postaĵon, kiel la simioj?”

— „Ŝarlo, tio estas maldeca! Ne, mi pensis pri la respondo, kiun al ŝi diris la cinhalo. Rakontu al li, ĝi vere estas bona rebato.”

— „Ĝi estas malsprita rakonto. Vi scias, ĉu ne? ke sinjorino Blaten volonte alparolas ĉiun homon kun tono, kiun ŝi kredas afabla, kaj kiu estas precipe supereca...”

— „... Tion niaj karaj najbaroj apud la Tamizo nomas ‚patronizing’105” interrompis Odeta.

— „Ŝi vizitis antaŭ nelonge la Alklimatigan Ĝardenon, kie oni povas vidi nigrulojn, sinhalojn, se mi ĝuste memoras la diron de mia edzino, kiu pri etnologio multe pli kompetentas ol mi.”

— „Nu, Ŝarlo, mi petas, ne moku min.”

— „Mi neniel mokas. Ŝi do alparolas iun el la nigruloj: ‚bonan tagon, nigrulaĉo!’”

— „Bagatelo!”

— „Hm, al la nigrulo la vorto ĉiuokaze ne plaĉis: ‚mi nigrulaĉo’ li kolere diris al sinjorino Blaten ‚sed vi bovinaĉo!’”

— „Tio estas ege amuza! Ĝi estas tiel bona rakonto, ĉu ne tute trafa? Mi imagas mastrinon Blaten ĉe tiu ‚mi nigrulaĉo, sed vi bovinaĉo’”.

Mi sciigis, ke mi tre deziras viziti la sinhalojn, el kiuj unu kromnomis sinjorinon Blaten bovinaĉo. Ili tute ne interesis min. Sed mi pensis, ke la ira kaj la revena vojo de la Alklimatiga Ĝardeno estos la aleo de Akacioj, en kiu mi tiel ofte admiris sinjorinon Svan, kaj ke la miksrasa amiko de Kokelen, al kiu mi neniam povis montri ke mi salutas sinjorinon Svan, eble vidos ke mi sidas ĉe ŝia flanko en la sidlokoj de viktorio.

Dum la minutoj, kiam Ĵilberta sin preparis en alia ĉambro kaj ne kunestis nin en la salono, gesinjoroj Svan volonte komentis antaŭ mi la eminentajn virtojn de sia filino. Kaj ĉiuj miaj konstatoj ŝajne pruvis, ke ili pri tio parolis veron; mi ofte rimarkis ke konforme al la raporto de sia patrino ŝi ne nur al amikinoj, sed al servistoj, al malriĉuloj faris delikatajn, longe antaŭpensitajn komplezojn, ŝi havis deziron de feliĉigo, ŝi zorgis eviti ĉagrenadon, kaj tio fruktis en bagatelaj faroj, kiuj ofte devigis ŝin al granda penado. Ŝi faris iam objekton por nia budistino ĉe la Elizeaj Kampoj kaj eliris en neĝa tago por ĝin porti al ŝi senprokraste. „Vi ne imagas, kiel bona estas ŝia koro, ĉar ŝi kaŝas tion” diris ŝia patro. Kvankam ŝi junis, ŝi ŝajnis pli prudenta ol siaj gepatroj. Kiam Ŝarlo Svan parolis pri la altarangaj rilatuloj de sia edzino, Ĵilberta deturnis sian vizaĝon kaj silentis, sed ne mienis riproĉe, ĉar pri sia patro ŝi sentis ke ŝi ne povus fari eĉ plej etan kritikon. En iu tago mi parolis al ŝi pri fraŭlino Vintejo kaj ŝi diris:

— „Mi neniam renkontiĝos kun ŝi pro unu kaŭzo, nome ke ŝi malafable sintenis al sia patro laŭ onidiro, ke ŝi ĉagrenadis lin. Ankaŭ vi, kiel mi, tion ne povas akcepti, ĉu? ĉar vi ne povus postvivi vian patron, nek mi povus mian patron, kaj tio estas memkomprenebla. Kiel oni forgesus tiun, kiun oni amas de la komenco de sia vivo?”

Kaj en iu tago, kiam ŝi estis malordinare karesema kun sia patro, mi rimarkigis tion al ŝi post lia foriro, kaj:

„Jes – kara paĉjo – estas en ĉi tiuj tagoj la datreveno de la morto de lia patro. Vi povas kompreni, kiel li sentas, tiajn aferojn vi komprenas, ni sentas ambaŭ sammaniere en tiaj situacioj. Do mi penas esti malpli malbona, ol mi kutime estas.”

— „Sed li ne juĝas vin malbona, vi estas laŭ lia opinio perfekta.”

— „Kara paĉjo – tiel, ĉar li estas tro bonkora.”

Ŝiaj gepatroj ne nur laŭdis antaŭ mi la virtojn de Ĵilberta – de tiu sama Ĵilberta, kiun, antaŭ ol mi entute konis ŝin, mi imagis staranta antaŭ preĝeja pordego en francilia pejzaĝo, kaj kiu poste, en mi ne plu instigante revojn sed memoraĵojn, ĉiam staris antaŭ heĝo de rozkoloraj kratagoj en la kruta vojeto laŭ kiu mi paŝis dum promenoj al la direkto de Mezeglizo – ĉar mi demandis iam sinjorinon Svan, zorgante ke mia tono estu la tono indiferenta de familia amiko, kiu scivolas pri la inklinoj de infano, kiuj estis inter la geamikoj de Ĵilberta la plej ŝatataj, ŝi respondis:

— „Sed vi sendube ricevas de ŝi pli multajn konfidencojn, vi ja estas la plej favorata, la granda „crack”-o106, kiel diras la angloj.”

Ja – en tiaj tro perfektaj kongruoj, pro kiuj la realo faldiĝas ĝuste alfasone al tio, kion homo longatempe revis, la realo tute kaŝas la revon, kun ĝi konfuziĝas, kiel du egalaj, staple surmetitaj geometriaj figuroj kiuj plene unuiĝas, dum ke male, por ke la ĝojo pri la evento estu plene signifa, oni deziras konservi en ĉiuj punktoj de la deziro, en la momento mem kiam oni ektuŝas ilin, por certiĝi ke ili vere estas tie, la prestiĝon ke ili estas netuŝeblaj. Kaj enpense oni ankaŭ ne povas rekonstrui la antaŭan staton kaj ĝin kompari kun la nova, ĉar libera spaco por tio ne estas: la ekkono kiu okazis, la memoro pri la unuaj, apenaŭ kredeblaj minutoj, la aŭditaj paroloj, kune ŝtopas la eniron de la konscienco kaj multe pli regas la elpensojn de la memoro, ol tiujn de la imago, pli retroagas al la pasinteco, kiun oni ne plu libere vidas sen ilia influo, ol al la ankoraŭ libera formo de la estonteco. Mi sincere kredis dum jaroj, ke vizito de mi ĉe sinjorino Svan estus fantazia, nehavebla ĥimero; post horkvarona restado en ŝia hejmo, fantazia kaj ĥimera iĝis la tempo, kiam mi ankoraŭ ne konis ŝin, kiel eblo, kiun la realigo de alia eblo neniigis. Kiel mi povus revi ke la manĝoĉambro estas nepensebla loko, nun kiam penson mi ne povis movi en la menso sen ke ĝi albatus la nedeklineblajn radiojn, kiujn senfine post si eligis ĝis en la plej malproksiman pasintecon la omaro laŭ usona maniero, kiun mi ĵus tie manĝis? Kaj Ŝarlo Svan por sia propra flanko probable vidis, ke okazas afero simila: ĉar tiu apartamento, en kiu li akceptis min, estis rigardebla kiel la loko en kiu konfuziĝis kaj alĝustiĝis ne sole la ideala apartamento, kiun mia fantazio naskis, sed ankoraŭ alia, nome tiu, kiun lia ĵaluza amo – kun sama elpensemo kiel miaj revoj – al li tiel ofte bildigis, ja tiu al li kaj al Odeta komuna apartamento, kiu al li ŝajnis nerealigebla en la vespero, kiam Odeta lin venigis kune kun Forŝevilo al sia hejmo por trinko de oranĝosuko; kaj tio, kio por li kunesenciĝis kun la plano de la ĉambro, en kiu ni kutime tagmanĝis, estis la nehavebla paradizo, en kiu pli frue li ne povis imagi sen afekcio ke li diras al ilia butlero la saman diron: „ĉu la sinjorino pretas?”, kiun mi aŭdis nun el lia buŝo, en tono iomete malpacienca kun kromkoloro de vanta kontento. Same kiel siaflanke Svan, mi ne konsciis pri mia feliĉo, kaj kiam Ĵilberta mem ekdiris: „ĉu vi kredus, se iu dirus al vi antaŭe, ke la knabineto, kiun vi rigardadis sen alparolo dum ŝi ludis kaptoludon, iĝos via kara amikino, kiun vi vizitos laŭvole en ĉiu tago, kiam vi tion volos?”, ŝi estis parolanta pri ŝanĝo, kiun mi konstatis kiel eksteran eventon, sed kiun mi ne tenis enanime, ĉar ĝi konsistis el du statoj, kiujn mi ne povis samtempe konsideri, sen ke ili ĉesis esti disaj inter si.

Kaj tamen tiu apartamento, ĉar ĝin tiel pasie deziris la volforto de Svan, sendube por li estis ankoraŭ iel dolĉa, se mi juĝu laŭ mia sento, ke ĝi parte konservis sian misteron. La propran ĉarmon, kiun mi tiel longe imagis kiel konstantan medion de la vivo de familio Svan, mi ne tute forpelis el la domo, ĝin enirante; mi prefere retropelis ĝin, dresis ĝin kiel fremdulo kaj pario, ĉar tia mi ĝis tiam estis, kaj kontraste al tio Ĵilberta Svan nun al mi prezentis, por ke mi eksidu, delican, malbonvolan kaj ofenditan brakseĝon; sed ĉirkaŭ mi tiun ĉarmon en la memoro mi ankoraŭ sentas. Ĉu tial, ke en la tagoj de invito deflanke de gesinjoroj Svan por la tagmanĝo kaj por posta promeno kun ili kaj Ĵilberta, mi portis en mia rigardo – dum mi estis sole atendanta – al la tapiŝo, al la foteloj, al la konzoloj, al la ekranoj aŭ al la pentraĵoj, la enpremitan ideon, ke sinjorino Svan, ŝia edzo aŭ Ĵilberta baldaŭ eniros? Ĉu tial ke tiamaj aĵoj intertempe vivis en mia memoro apud familio Svan kaj fine sorbis influon de ĝi? Ĉu tial ke, sciante ke inter tiuj aĵoj ili konstante vivis, mi vidis tiujn objektojn emblemaj de ilia aparta vivmaniero, de iliaj kutimoj, el kiuj mi longe estis ekskludita, kaj sekve mi daŭre sentis ilin fremdaj, eĉ post ol oni bonvole enakceptis min? Kiel ajn, ĉiufoje kiam mi pensas pri tiu salono, kiun Ŝarlo Svan – sen ke per tia kritiko li volis iel kontraŭi la preferojn de sia edzino – juĝis malharmonia, ĉar, kvankam ĝi ankoraŭ per sia etoso estis duone vitrodomo, duone artista verkejo imite al la apartamento, en kiu li ekkonis Odetan, ŝi tamen komencis anstataŭigi ene de la dekoracia miŝmaŝo multajn ĉiniajn objektojn, kiujn ŝi nun taksis kiĉaj aŭ iom misefektaj, per multego da mebletoj tegitaj de malnovaj silkaĵoj en stilo Luizo la 14a (ne enkalkulante la belartaĵojn alportitajn de Svan el la domo ĉe la kajo de Orleano), ĝi – tiu plurstila salono – male havas en mia memoro koherecon, unuecon, propran ĉarmon, kiujn ne prezentas eĉ la plej aŭtentaj ensembloj, kiujn ni heredis de pasintaj epokoj, ankaŭ ne la plej vivecaj, en kiuj rimarkiĝas la stampo de unuopa persono: ĉar nur homo povas per sia kredo, ke ili havas memstaran ekziston, doni al vidataj aĵoj animon, kiun ili poste konservas kaj prosperigas en homaj mensoj. Ĉiuj ideoj, kiujn mi elpensis pri la horoj nepre diferencaj de horoj de aliaj homoj, kiujn familio Svan travivis en tiu apartamento, kiu al la ĉiutaga tempo de ilia vivo rilatis tiel, kiel rilatas korpo al animo, kaj kiu necese esprimis ĝian apartecon, ĉiuj tiuj ideoj estis dissemitaj, enmiksitaj – ĉie en sama malsereniga kaj difuza maniero – en la dismeto de mebloj, en la diko de tapiŝoj, en la dismeto de fenestroj, en la deĵoro de servuloj. Post la tagmanĝo ni transiĝis por la kafo al sunluma loko, al la grandfenestra flanko de la salono, kaj dum sinjorino Svan demandis, kiom da sukerpecoj ŝi ŝutu en mian tason, la silka piedapogilo kiun ŝi ŝovis al mi ne sola eligis – krom la dolora ĉarmo kiun mi perceptis antaŭlonge en la nomo Ĵilberta unue ĉe la roza kratago kaj poste apud la grupo de laŭroj – la kontraŭecon, kiun al mi sentigis iam ŝiaj gepatroj kaj kiun tiu mebleto ŝajne tre bone konsciis kaj kunsentis, tiel ke mi juĝis iom maldece miaflanke ke mi surmetos miajn piedojn sur ĝian senprotestan remburon; ankaŭ ĝia persona animo ĝin sekrete ligis al la lumo de la dua posttagmeza horo, malsama ol la lumo de aliaj lokoj, en la golfeto en kiu ĝi ondigis ĉirkaŭ niaj piedoj sian orkoloran akvon, sur kiu la bluetaj sofoj kaj nebulaj gobelenoj flosis kiel sorĉaj insuloj; kaj en tiu ludo partoprenis ankaŭ la pentraĵo de Petro-Paŭlo Rubens107 pendanta super la kameno, ĉar ĝi posedis same intense la saman specon de ĉarmo, kiel la laĉitaj botetoj de sinjoro Svan, kiel lia pelerino, pro kiu mi tiom longe deziris similan palton, kaj pri kiu nun Odeta petis sian edzon, ke li ŝanĝu ĝin por io pli eleganta ĉar mi honore al ili akompanis ilian promenon. Ŝi iris siaflanke por ŝanĝi la veston, kvankam mi protestis, ke urba robo certe neniel same belos kiel la mirinda hejmrobo el ĉinia krepo aŭ el silko, la helroza, la ĉeriza, tiepole roza108, blanka, malva, verda, ruĝa, unuece aŭ motive flava, en kiu sinjorino Svan ĵus tagmanĝis, kaj kiun ŝi nun estis demetonta. Kiam mi asertis, ke ŝi prefere eliru kun ĉi tiu robo, ŝi ekridis – aŭ moke pri mia naivo aŭ plezure pro mia komplimento. Ŝi senkulpigis sin pro posedo de tia multo da hejmroboj, pretendante ke nur en tiaj ŝi sentas sin komforta, kaj ŝi iris, surmetonte iun el tiuj moŝtaj tualetoj, kiuj imponis al ĉiuj renkontatoj, kaj inter kiuj mi tamen estis fojfoje komisiita por la elekto de tiu, per kiu ŝi laŭ mia prefero sin vestos.

Mi fieris ja, kiam post nia elkaleŝiĝo mi antaŭeniĝis en la Alklimatiga Ĝardeno flanke de sinjorino Svan! Ŝi iris per trankvilaj paŝoj, iom flosigante la baskon de sia mantelo, kaj mi ĵetis al ŝi admirajn rigardojn, kiujn ŝi kokete respondis per longa rideto. Se ni renkontis tiun aŭ tiun amikon de Ĵilberta, egale knabon aŭ knabinon, kiu nin de fore salutis, mi estis nun de ili rigardata kiel iu el tiuj antaŭe enviataj homoj, kiujn mi antaŭe enviis, nome kiel amiko de Ĵilberta, kiu konis ŝian familion kaj partoprenis en la alia flanko de ŝia vivo, en la parto kiu ne okazis sur la Elizeaj Kampoj.

Ofte en la aleoj de la Bulonja Arbaro aŭ de la Alklimatiga Ĝardeno ni preteriris iun aŭ alian altarangan sinjorinon amike ligitan al familio Svan, kiun Ŝarlo Svan iafoje pretervidis kaj pri kiu lia edzino atentigis:

— „Ŝarlo, ĉu vi ne vidas sinjorinon De Monmorensi?”

Kaj sinjoro Svan kun amika rideto, kiun ebligis delonga familiareco, tamen vaste levis la ĉapelon kun eleganto kiu al li estis propra. Iafoje la koncerna sinjorino haltis, al sinjorino Svan volonte farante ĉi tiun ĝentilan komplezon, kiu restos malgrava kaj kiun ŝi klare ne eluzos por ia posta pretendo, ĉar Svan sufiĉe kutimigis ŝin al sindeteno. Ŝi tamen estis talente al si propriginta la tutan bontonon de la mondumo, kaj kiel ajn elegante kaj impone la promenantino sin tenis, sinjorino Svan en tio egalis ŝin; momente starante apud la amikino, kiun ŝia edzo ĵus renkontis, ŝi tiel facile prezentis nin – min kaj Ĵilbertan – tiel libere kaj trankvile eldiris siajn komplimentojn, ke ekstera observanto malfacile juĝus, kiu – elinter la edzino de Svan kaj la nobela promenantino – estis la altaranga sinjorino. En la tago, kiam ni iris por spekti la sinhalojn, sur la revena vojo ni ekvidis, venantan en kontraŭa direkto kaj sekvatan de du aliaj ŝajne eskortaj virinoj, maljunan sed ankoraŭ belan sinjorinon, volvitan en malhela mantelo kaj portantan ĉapeton, kiun tenis du bridoj ligitaj sub la mentono.

— „Ha, jen venas homo, kiu interesos vin.” al mi diris Svan.

La maljuna sinjorino, nun kelkajn paŝojn distancis, ŝi ridetis kun karesa mildeco. Sinjoro Svan demetis la ĉapelon kaj sinjorino Svan kliniĝis riverence kaj gestis, ke ŝi kisos la manon de la sinjorino simila al portreto de Vinterhalter109, kiu ŝin relevigis kaj brakumis.

— „Nu, vi tuj resurmetu vian ĉapelon” ŝi diris al Svan per laŭta, iom kava voĉo, kiel familiara amikino.

Sinjorino Svan al mi diris:

— „Mi prezentos vin al ŝia imperiestrina moŝto”

Svan momente kuntiris min flanken, dum sinjorino Svan parolis kun la renkontita moŝto pri vetero kaj pri bestoj nove enkondukitaj en la Alklimatigan Ĝardenon.

— „Ŝi estas princino Matilda”110 li diris al mi „jes, amikino de Gustavo Flober111, de Ŝarlo Santbeŭvo, de Aleksandro Dumas. Pripensu – ŝi estas nevino de Napoleono la 1a! Ŝin svatis Napoleono la 3a kaj la rusia imperiestro. Ĉu ne interese? Parolu do kelkajn vortojn kun ŝi! Sed mi esperas, ke ŝi ne lasos nin stari dum horo.”

„Mi renkontis Hipoliton Ten112, kiu diris al mi ke la princino kaj li malpacas” diris Svan.

— „Li agis kiel porko” ŝi respondis per abrupta voĉo, sonigante la vorton porko kvazaŭ se ĝi estus la nomo de episkopo el la epoko de Ĵana De Arko113. „Pro la artikolo, kiun li skribis pri la imperiestro, mi lasis ĉe li nomkarton kun surskribo por adiaŭo.”

Mi same miris kiel tiu, kiu legas leterojn de la dukino De Orleano, laŭdevene princino palatinata114. Kaj efektive la princino Matilda estis laŭanime tute franca, sed siajn sentojn ŝi esprimis kun sincera abrupteco karaktera de la malnova Germanio, kiun ŝi probable heredis de sia Vurtemberg-devena patrino115. Sian ne plene poluritan, preskaŭ viran verdiremon ŝi mildigis, kiam ŝi ridetis, per itala dolĉeco. Kaj ĉion ĉi akompanis tualeto tipa de la dua francia imperio, tiel ke – kvankam la princino ĝin surhavis sendube nur pro fideleco al la modo, kiun ŝi ŝatis en sia junaĝa tempo – ĝi impresis, kvazaŭ ŝi volus eviti malĝustecon de historia dekoro kaj dezirus respondi al la espero de tiuj, kiuj atendis de ŝi eĥon de pasinta epoko. Mi sufloris al Svan, ke li demandu, ĉu ŝi renkontiĝis kun Alfredo De Muse.

— „Tre malofte, kara sinjoro” ŝi respondis per ŝajnige kolereta tono – kaj efektive al Svan ŝi sinjorumis pro ŝercemo, ĉar ŝi estis kun li intime amika. „Mi unufoje akceptis lin por vespermanĝo. La invito estis por la 19a horo, Je la 19a kaj duono, li ankoraŭ ne alvenis kaj ni komencis la manĝon. Li alvenis je la 20a, salutis min, eksidis, ne diris unu parolon, foriris post la manĝo sen ke mi aŭdis la sonon de lia voĉo. Li estis mortebria. Tio ne tro emigis min por dua invito.”

Svan kaj mi staris iom aparte.

— „Mi esperas, ke ĉi tiu kunveneto daŭros ne tro longe” li komentis al mi „al mi doloras la plandoj. Ha, mi ne scias, kial mia edzino daŭrigas la interparolon, poste ŝi mem plendos pro laciĝo, kaj mi ne plu povas elteni tiel longajn staradojn.”

Sinjorino Svan – ricevinte la informon de sinjorino Bontempo – estis ĝuste diranta al la princino, ke la registaro, finfine ekvidinta sian malĝentilecon, volas sendi al ŝi inviton por ke en la postsekva tago ŝi spektu de la oficiala benkaro la viziton de la rusia imperiestro Nikolao116 ĉe la Domo de Invalidoj117. Sed la princino, kiu spite al ĉia ŝajno, spite al la tono de sia medio konsistanta precipe el artistoj kaj beletristoj, fundamente kaj en ĉiu okazo de grava decido restis nevino de Napoleono la 1a...:

— „Jes, kara sinjorino, ĝin mi ricevis ĉi-tage matene kaj resendis al la ministrejo, kiu ĝin tre probable rehavas en la nuna horo. Mi alskribis, ke inviton mi ne bezonas por viziti la Domon de Invalidoj. Se la registaro deziras, ke mi iru, mi ne sidos sur la benkaro sed en nia kel-tombejo, apud la tombo de la imperiestro. Mi ne bezonas invitan karton por tio. Mi havas propran ŝlosilon. Mi eniras laŭvole. La registaro nur diru, ĉu ĝi deziras, ke mi ĉeestu. Sed se mi ĉeestos, mi ĉeestos en la kelo aŭ tute ne.”

Tiumomente min kaj sinjorinon Svan salutis juna viro, kiu diris bonan tagon sed ne haltis, kaj kiun ŝi – sen mia scio – konis: li estis Bloĥ. Al mia demando pri li sinjorino Svan respondis, ke lin prezentis al ŝi sinjorino Bontempo, ke li laboras por ministreja kabineto, kion lastan mi ne sciis. Ŝi cetere probable ne renkontis lin ofte – aŭ ŝi eble ne volis eldiri la nomon Bloĥ, ĝin juĝante ne tre ŝika118 – ĉar ŝi diris, ke li nomiĝas Moreŭlo. Mi asertis, ke ŝi konfuzas, ke li nomiĝas Bloĥ. La princino rektigis la baskon, kiu malantaŭ ŝi pendis, kaj kiun sinjorino Svan admire rigardadis:

— „Ĝi estas ĝuste felo, kiun al mi donace portigis la rusia imperiestro antaŭ ioma tempo” la princino diris, „kaj tial, ke mi vizitis lin hodiaŭ, mi surmetis, por ke li vidu ke mi aranĝigis ĝin kiel mantelon.”

— „Mi aŭdis, ke la princo Luizo119 varbiĝis en la rusan militistaron, via princina moŝto certe tre sentos la mankon pro lia foresto” diris sinjorino Svan, ne vidante la signojn de malpacienco de sia edzo.

— „Li agis kiel ventkapulo! Mi ja diris al li: tio, ke vi havis militiston en via familio, ne estas pravigo.” respondis la princino, per tiu abrupte simpla frazo aludante al Napoleono la 1a.

Svan ne povis plu stari:

— „Kara sinjorino, mi mem sintenos moŝtece: mi petas vian permeson por adiaŭo; mia edzino tre malsanis lastatempe kaj mi volas, ke ŝi ne restu pli longe staranta.”

Sinjorino Svan refoje riverencis kaj la princino al ĉiuj direktis anĝelan rideton, kiun ŝi kvazaŭ reportis de antaŭlonga tempo, de la eleganta ĉarmo de sia junaĝo, de la vesperoj en Kompienjo120, kaj ĝi dolĉe fluis, senŝanĝa, sur ŝia antaŭ momento mishumora vizaĝo; ŝi foriris, sekvate de la du duenjoj, kiuj en la konversacion, simile al interpretistoj, vartistinoj aŭ flegantinoj, enŝovis nur nesignifajn vortojn kaj superfluan klarigojn.

— „Estos bone, se vi enskribigos vian nomon ĉe ŝi en iu venonta tago de ĉi tiu semajno” al mi diris sinjorino Svan, „oni ne lasas karton ĉe tiaj ‚royalties’ – se paroli angle – sed ŝi invitos vin, se vi enskribiĝos.”

Kelkfoje en tiuj lastaj vintraj tagoj ni eniris – prelude al la promeno – iun el la malgrandaj eksponejoj, kiuj tiutempe floris, kaj en kiuj Svan, kiel konata amatoro, ricevis tre respektajn salutojn de la pentraĵ-agentoj, ĉe kiuj ili okazis. Kaj sub la ankoraŭ malvarma vetero mia malnova deziro de vojaĝo al Provenco121 aŭ al Venecio vigliĝis en tiuj salonoj, en kiuj la progresanta printempo kaj arda sunlumo viole briligis la rozecajn montojn de Alpetoj122 kaj kolorigis per malhele smeralda diafano la akvon de la Granda Kanalo. Se la vetero estis malfavora ni prefere iris al koncerto aŭ teatro kaj poste prenis manĝeton en te-domo. Se sinjorino Svan deziris diri al mi ion, kion la sidantoj de najbaraj tabloj aŭ eĉ la kelneroj ne komprenu, tion ŝi diris anglalingve, kvazaŭ ĝi estus lingvo konata nur de ni ambaŭ. Ĝuste ĉiuj homoj ĉirkaŭe komprenis la anglan, nur mi ĝin ankoraŭ ne lernis kaj mi devis tion memorigi al sinjorino Svan, por ke ŝi ĉesigu pri la apudaj tetrinkantoj aŭ la tealportanto siajn rimarkojn, kiuj – mi divenis – estis akraj, kvankam ilin mi tute ne komprenis, dum la kritikato komprenis plene.

En iu okazo, en kiu temis pri eliro al iu spektado, Ĵilberta min profunde mirigis. Tiam estis ĝuste la tago, pri kiu ŝi antaŭe parolis al mi, la datreveno de la morto de ŝia avo. Estis planite, ke ni iros kun ŝia instruistino por aŭdi prezenton de operaj kantoj, kaj Ĵilberta estis sin vestinta konvene por la ĉeesto en tia muzika okazaĵo, konservante la saman indiferentan mienon, kiun ŝi kutime havis rilate al okazontaĵo, kiu – ŝi diradis – povis esti egale tia aŭ tia, se ĝi nur al mi plaĉis kaj de ŝiaj gepatroj estis aprobita. Antaŭ la tagmanĝo ŝia patrino al ni konfidence parolis, klarigante ke estis al ŝia patro malagrable se ni iros al koncerto en tiu tago. Mi juĝis tion memkomprenebla. Ĵilberta ne reagis, sed ŝi paliĝis pro nekaŝebla kolero kaj ne plu diris eĉ vorton. Kiam sinjoro Svan revenis, lia edzino lin kunirigis al la malproksima ekstremo de la salono kaj al li parolis mallaŭte. Li vokis Ĵilbertan kaj kondukis ŝin en la apudan ĉambron. Ni aŭdis, ke ili parolis kun tre laŭtaj voĉoj. Mi tamen ne povis kredi, ke tiel obeema, tiel amema, tiel prudenta Ĵilberta kontraŭis la peton de sia patro en tia tago, pro tiel bagatela afero. Fine Svan revenis ankoraŭ parolante:

— „Vi aŭdis tion, kion mi diris, ĉu ne? Kaj nun agu laŭvole.”

La vizaĝo de Ĵilberta restis streĉita dum la tuta tagmanĝo, post kio ni ambaŭ iris al ŝia ĉambro. Tie subite sen ia hezito kaj kvazaŭ se heziton ŝi neniam sentis:

— „Jam la dekkvara horo!” ŝi ekkriis „ĉu vi ne memoras, ke la koncerto ekos je la dekkvara kaj duono?”.

Kaj ŝi urĝis sian instruistinon.

— „Sed...” mi diris „ĉu tio ne ĉagrenos vian patron?”

— „Tute ne ĉagrenos.”

— „Tamen li timis, ke tio ŝajnos nekonvena pro tiu datreveno.”

— „Kial mi zorgu pri tio, kion aliaj homoj opinias? Estas absurde, ke oni zorgas pri juĝoj de aliaj en aferoj de sento. Ĉiu sentas por si mem, ne por ĉirkaŭuloj. Mia instruistino, kiu malofte ĝuas amuzojn, tre kontentas pro ĉi tiu baldaŭa vizito al koncerto, mi ne senigos ŝin je tiu plezuro pro opiniantoj.”

Ŝi prenis sian ĉapelon.

— „Sed, Ĵilberta” mi diris, surmanante ŝian brakon „ne pro la sento de ĉirkaŭuloj, sed pro la sento de via patro.”

— „Vi ja ne komencos riproĉadon, espereble” ŝi ekkriis al mi per akra voĉo kaj ŝi vigle liberigis sian brakon.

Pro ankoraŭ pli valora komplezo, ol kiam ili vizitis kun mi la Alklimatigan Ĝardenon aŭ koncerton, gesinjoroj Svan ankaŭ ne tenis min ekster sia amika rilato kun Bergoto, de kiu fontis la allogo, kiun mi sentis pri ilia familio, kiam, antaŭ eĉ ol mi konis Ĵilbertan, mi pensis ke ŝi pro sia proksimeco kun la respektinda maljunulo estos por mi ege interesa amikino, se almenaŭ la malestimo, kiun ŝi nepre sentos al mi, ne malesperigus min pri tio, ke ŝi min kunvenigos iam al vojaĝo kun li por viziti la urbojn, kiujn li ŝatis. Kaj ĝuste okazis, ke en iu tiama tago sinjorino Svan min invitis al granda tagmanĝo. Mi ne sciis, kiuj estos la aliaj gastoj. Ĵus alveninte, starante en la vestiblo mi senaplombiĝis pro okazo, kiu min antaŭtimigis. Sinjorino Svan preskaŭ senmanke imitis la morojn, kiuj estas rigardataj elegantaj dum unu sezono, sed ne sukcesas daŭri kaj baldaŭ iĝas rezignataj (kiel multajn jarojn antaŭe ŝi havis sian ’hansom cab’123 aŭ sur invitkarto al tagmanĝo presigis ke la okazo estas ‚to meet’124 tia-aŭtia-grade gravan homon). Ofte la koncernaj moroj neniel estis misteraj kaj inicado al ili ne estis necesa. Ekzemplo de malgranda tia novaĵo el tiuj jaroj, enportita de Anglio, estis ke Odeta farigis por sia edzo nomkartojn, sur kiuj la mallongigo ‚Mr’125 staris antaŭ la nomo Ŝarlo Svan. Post mia unua vizito en ŝia hejmo, sinjorino Svan lasis ĉe ni iun el tiuj kartetoj – kiel ŝi nomis ilin. Neniam antaŭe iu lasis por mi nomkarton; mi sentis tiom da fiero, da emocio, da dankemo, ke kolektante la tutan monon, kiun mi disponis, mi mendis belegan korbon da kamelioj kaj ĝin portigis al sinjorino Svan. Mi petegis al mia patro, ke li lasu karton ĉe ŝi, sed unue ke li havigu al si tiajn, sur kiaj lia nomo havus la alskribon ‚Mr’. Li cedis al neniu el miaj du petoj, mi pro tio malĝojegis dum kelkaj tagoj, kaj poste pripensis, ke li eble estis prava. Sed la uzo de ‚Mr’, kvankam ne utila, estis klara. Tiel ne estis pri la alia moro, kiu en la tago de tiu formala manĝo, al mi aperis sen la necesa klarigo de sia signifo. En la momento, kiam mi estis transironta de la antaŭsalono al la salono, la butlero donis al mi maldikan, longan koverton, sur kiu mia nomo estis skribita. Pro mia miro mi dankis lin, sed mi rigardadis la koverton. Mi ne sciis, kion mi faru pri tiu objekto, same embarasite kiel fremdulo pri unu el tiuj iletoj, kiujn oni donas al la gastoj de ĉina manĝo. Mi vidis, ke ĝi estis fermita, mi timis ke mi ŝajnos malĝentile scivola, se mi tuj malfermos ĝin, kaj mi do enpoŝigis ĝin kun mieno de scianto pri la afero. Kelkajn tagojn antaŭe sinjorino Svan skribis, ke mi venu por tagmanĝo de malgranda rondo. Tie tamen estis dekses homoj, inter kiuj mi tute ne sciis ke mi kalkulu Bergoton. Sinjorino Svan, min nominte – kiel ŝi kutime diris – antaŭ pluraj el tiuj gastoj, subite, dirinte denove mian nomon kaj ne ŝanĝante sian tonon (kvazaŭ ni estus nur du gastoj de tiu manĝo, kiuj estos egale kontentaj pri tiu interkoniĝo) elparolis la nomon de la dolĉa blankhara bardo. La nomo Bergoto min tremigis kiel la bruo de revolvero, kiun oni pafigus al mi, sed reflekse, por konservi la vizaĝon, mi kliniĝis; antaŭ mi, kiel ia iluziisto, kiun oni vidas sendifekta en sia redingoto en la disflua fumo de pafo, de kiu forflugas kolombo, mian saluton reciprokis juna, akra, eta, fortika kaj miopa viro kun ruĝa nazo helikŝele kunrulita, kaj kun nigra pintbarbeto. Mi fariĝis senmezure malgaja, ĉar tio, kio ĵus dispolviĝis, estis ne sole la velka maljunulo, kiu simple neniiĝis, sed estis ankaŭ la beleco de ampleksa verkaro, kiun mi sukcesis loki en la sanktan, ŝanceliĝan organismon, de mi speciale konstruitan temple por ĝi, sed por kiu spaco ne estis en la larĝa korpo plena je angioj, ostoj kaj ganglionoj de la vireto kun mallonga nazo kaj nigra barbeto, kiu staris antaŭ mi. La tuta Bergoto, kiun mi malrapide kaj delikate prilaboris, guton post guto, kiel stalaktiton, el la diafana beleco de liaj libroj – tiu Bergoto subite ne plu povis funkcii, tial ke necesis konservi la kunvolviĝan nazon kaj enkalkuli la nigran barbeton; simile kiel neuzebla estas la solvo trovita por problemo, de kiu oni nekomplete legis la kondiĉojn kaj ne atentis al tio, ke la fina sumo nepre egalu al difinita nombro. La nazo kaj barbeto estis elementoj neignoreblaj kaj des pli agacaj ke, min devigante al plena rekonstruo de la bergota personeco, ili ŝajne ankaŭ implicis, produktis, eligis iun apartan specon de agema kaj memkontenta spirito – kio estis fraŭda faro, ĉar tiu spirito estis tute alia ol la speco de klereco kiu plenigis tiujn librojn, kiujn mi bone konis kaj kiuj enhavis dolĉan, sanktan saĝecon. Rezonante laŭ la libroj, mi neniam konkludus per la helikeca nazo; sed rezonante laŭ la nazo, kiu ŝajne ne zorgis kaj iris sian vojon laŭ sia fantazio, mi deduktus laŭ tute alia direkto ol la verkaro de Bergoto, kaj konkludus tre probable per tio ke ĝi signas ian pensmanieron de hastema inĝeniero, de iu el tiuj, kiuj, salutate, kredas ke estas ĝentile diri „bone, kiel vi?” antaŭ ol oni demandis pri ilia sano, kaj, se oni asertas ke oni ricevis grandan plezuron de la interkoniĝo, respondas per koncizaĵo, kiun ili rigardas eleganta, trafa kaj moderna, tial ke ĝi ŝparigas la ŝparindan tempon de vanaj komplimentoj: „same”. Klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, ili donas pri homoj kaj landoj tiel malĝuste prezentantajn skizojn, ke oni ofte stupore miras, kiam anstataŭ la imagita mondo oni spektas la videblan (kiu cetere ne estas la vera mondo, la sentumoj ja ne multe pli efikas ol la imago pri ĝusta bildigo, kaj rezulte la finfine proksimumaj bildoj de realo, kiujn oni sukcesas havi, estas almenaŭ tiel malsimilaj de la mondo vidata, ol ĉi lasta estas de la mondo imagita). Sed se pri Bergoto temas, la embaraso pro la antaŭscio de lia nomo ne multe pezis, kompare kun la embaraso kiun al mi kaŭzis antaŭkono de lia verkaro, ĉar mi devis nun kroĉi al ĝi, kiel al balono, la vireton kun barbeto, ne povante prognozi, ĉu ĝi konservos sufiĉan tirpovon por leviĝi. Ŝajnis ja, ke li vere estis la skribinto de la libroj, kiujn mi tiel alte taksis, ĉar kiam sinjorino Svan – sentante ke ŝi per tio agos laŭ sia devo – al li diris, ke mi tre ŝatas iun el tiuj verkoj, li ne vidigis miron pro tio, ke ŝi konfidis tion al li prefere ol al iu alia, kaj ne juĝis ke tio rezultas de konfuzo pri la persono; sed, plenigante la redingoton, kiun li surmetis honore al ĉiuj aliaj gastoj, per korpo avida je la baldaŭa manĝo, dediĉante sian atenton al aliaj gravaj temoj, li ridetis pro la memoriga mencio de siaj libroj, kvazaŭ ili estus pasinta okazaĵo de lia pli frua vivo, aŭ kvazaŭ iu estus aludinta al alivesto laŭ la duko De Giz126, kiun li havus en maskobalo en iu pasinta jaro, kaj tiuj liaj libroj sekve tuj malaltiĝis por mi – kun si kunfaligante la tutan valoron de belo, de universo, de vivo – ĝis la nivelo de iama duaranga amuzo por pintbarbuleto. Mi do pensis, ke li verkis ilin sendube laboreme, sed ke si li vivus sur insulo ĉirkaŭata de malprofundoj kovritaj de perlaj ostroj, li anstataŭe prospere dediĉus sian tempon al komercado de perloj. Lia verkaro al mi ne plu ŝajnis tiel necesa. Kaj sekve mi dubis, ĉu vere originaleco pruvas, ke grandaj literaturistoj estas dioj po regantaj super ekskluziva regno, aŭ ĉu plivere en tio estas iom da simulado, ĉu la diferencoj inter diversaŭtoraj verkoj rezultas de laboro, prefere ol esprimas radikalan, esencan diferencon inter la personecoj.

La gastoj dume jam sidiĝis ĉe la tablo. Apud mia telero kuŝis dianto, kies tigo estis kovrita de stanfolio. Ĉi tio embarasis min malpli, ol la koverto antaŭe transdonita en la antaŭsalono kaj kiun mi tute forgesis. Tiu aranĝo, kvankam ĝi estis por mi same nova, ŝajnis pli divenebla, kiam mi vidis ke ĉiuj viraj tablanoj prenis dianton simile kuŝantan apud la manĝiloj kaj ĝin enŝovis en butonfendon de sia redingoto. Mi agis imite al ili, kun la senĝena mieno de sendiulo en preĝejo, kiu ne konas la iron de la rito, sed stariĝas kiam ĉiuj stariĝas, surgenuiĝas iom poste ol ĉiuj surgenuiĝis. Alia nekonata kaj malpli efemera moro al mi malplaĉis pli forte: apud mia telero estis telereto plenigita de nigraĉa enhavo, kiun mi ne konis kiel kaviaron. Mi estis senscia pri ĝia destino, sed firme decidis, ke mi ĝin ne manĝos.

Bergoto sidis ne tro malproksime de mi, mi klare aŭdadis liajn dirojn. Mi sekve nun komprenis la impreson de sinjoro De Norpua. Li havis efektive strangan voĉon. Kio plej ŝanĝas la fizikajn ecojn de voĉo estas tio, ke ĝi entenas penson: la sonoro de diftongoj, la impulso de lipsonoj de tio ricevas influon. Ankaŭ la parolritmo. Lia ritmo al mi ŝajnis tute alia, ol ĝi estis en lia skribmaniero, kaj tio, kion li diris, tute diferenca de la temoj, kiuj plenigis liajn verkojn. Sed la voĉo de homo sonas de sub masko, malantaŭ kiu ĝia sono ne estas sufiĉa helpo por rekoni vizaĝon unue klare viditan en skriba stilo. En iuj momentoj de la konversacio, en kiuj Bergoto laŭ sia kutimo komencis paroli en maniero, kiu ne sole al sinjoro De Norpua ŝajnis afekta kaj incita, mi bezonis longan tempon, antaŭ ol mi konstatis ekzaktan konformon kun la partoj de liaj libroj, kie lia stilo fariĝis tiel poezia, tiel melodia. Tiam li vidis en la propraj paroloj forman belecon sendependan je la signifo de frazoj, kaj tial ke homa parolo rekte rilatas al animo, ĝin tamen ne esprimante kiel tion faras la stilo, Bergoto ŝajne parolis preskaŭ kontraŭsence, ĉantante iujn vortojn, kaj, se sub ilia ĉenigo li volis esprimi iun bildon, ilin vicigante sen intervalo kiel unu solan muzikan noton, kun teda samtoneco. De tio rezultis ke afektita, emfaza, unutona parolfluo estis signo de la alta beleco de liaj diroj, kaj sekvo en lia konversacio de la sama povo, kiu en liaj libroj estigis la vicon de bildoj kaj la harmonion. Mi unue tre malfacile rimarkis tion, ĉar tio, kion li diris en tiaj momentoj, ĝuste ĉar ĝi estis vere diro de Bergoto, ne ŝajnis bergotisma. Ĝi estis abunda elfluo de precizaj ideoj, ne trovebla en la bergota maniero, kiun multaj ĵurnalistoj al si proprigis; kaj ĉi tiu diferenco – iom nebule videbla tra la konversacio, kiel bildo tra diafana vitro – probable estis alia aspekto de tio, ke, se oni legis paĝon redaktitan de Bergoto, ĝi neniam konformis al tio, kion skribus iu el la senfantaziaj imitantoj, kiuj tamen en gazetoj aŭ en libroj sian prozon ornamis per tiom da sentencoj kaj bildoj laŭ bergota maniero. Tiu stila diferenco devenis de tio, ke bergoteco estis precipe valora kaj aŭtenta elemento, kaŝita sine de ia ekzistaĵo, kaj de ĝi eltirita de la granda verkisto dank' al lia genio: la celo de la dolĉa bardo estis tiu eltiro, dum ke bergotisman verkadon li ne celis. Verdire bergoteske li verkis malgraŭvole, ĉar li ja estis Bergoto, kaj pro tiu cirkonstanco ĉiu nova belaĵo de li verkita estis eta kvanto da bergoteco enfosita en afero, de kiu li eltiris ĝin. Kaj kvankam en tiu rilato ĉiu el tiuj belaĵoj parencis kun la aliaj kaj estis karakterize rekonebla, ĝi tamen restis aparta, same kiel la trovo, kiu ĝin malvualis; ĝi sekve novis, sekve malkongruis kun tio, kion oni rigardis bergota, kaj kio estis kunflika sintezo de la jam de li elpensitaj kaj skribitaj tekstoj, kiuj al sengeniaj homoj ne ebligis diveni, kion li eltrovos en novaj cirkonstancoj. Tiel okazas pri ĉiu granda literaturisto: la beleco de liaj frazoj estas ne prognozebla, same kiel ne prognozebla estas la beleco de virino ankoraŭ ne konata; ĝi estas krea ago, ĉar ĝi koncernas ne lin mem sed eksteran aĵon, kiun li pripense konsideras, kaj kiun li ĝis tiam ankoraŭ ne esprimis. Nuntempa kronikisto kiu dezirus imiti – tamen ne tro evidentigante sian epigonadon – la manieron de Luizo de Sansimon, eble sukcesus skribi la unuan linion de la portreto de Vilar:

„li estis sufiĉe alta, bruna viro... kun viva, malfermita, esprimoplena vizaĝo...”

sed per kiu konsekvenco li povus trovi la duan linion, kiu tiamaniere komenciĝas:

„... kaj vere iom frenez-aspekta”?

Vera varieco rezultas el tiu abundo de realaj, surprizaj elementoj, el branĉeto peza pro bluaj floroj neatendite elpendanta el printempa heĝo, kiu jam ŝajnis plena, dum nur formala imito de varieco (kaj sama rezono validas pri aliaj stil-kvalitoj) rezultas en malplenon kaj unuformecon, alivorte en la malon de varieco, kaj iluzias kaj similan impreson donas en la verkoj de imitantoj nur al tiu, kiu ĝin ne komprenis en verkoj de majstroj.

Tial – la parolmaniero de Bergoto probable ĉarmus se li mem estus nur amatoro eldiranta pseŭdajn bergotaĵojn, dum efektive ĝi dependis de la aktiva penso de Bergoto laboranta pri esencaj ligoj, kiujn la orelo ne tuj distingis – kaj do simile, ĉar Bergoto sian penson precize aplikis al realaĵo, kiun li volis ekzameni, lia lingvo impresis iasence pozitiva, tro nutra, kaj ĝi elrevigis tiujn, kiuj nur atendis liajn dirojn pri „la eterna torento de ŝajnoj„ aŭ „la mistera timtremo pro beleco”. Plie la ĉiam eminenta, nova kvalito de tio, kion li skribis, aperis ankaŭ en lia konversacio per tiel subtila aliro al ajna demando, ignora pri ĉiuj jam konataj aspektoj de la afero, ke li ŝajne interesiĝis nur pri iu detalo, ŝajne misprezentis ĝin aŭ amuziĝis per paradoksoj, kaj ke liaj ideoj sekve ŝajnis konfuzaj (laŭ juĝo de homoj, kiuj ordinare rigardas klaraj tiujn ideojn, kiuj samgrade estas konfuzaj, kiel iliaj). Nu, tial ke la apero de ĉia novaĵo dependas de tio, ke oni unue forigu la kliŝon, kiun oni kutimis kaj kiu rolis tial kiel la realo mem, ĉia nova konversacio kaj simile ĉia originala pentrado aŭ muzikado ŝajnas nepre komplika kaj teda. Ĝi uzas figurajn vortumojn, kiuj ne estas familiaraj, la parolanto ŝajne ĉion esprimas metafore, tio tedas kaj impresas kvazaŭ ĝi estas malvera. (Fakte malnovaj parolturnoj siatempe ankaŭ estis malfacile kompreneblaj bildoj, kiam aŭdantoj ankoraŭ ne konis la mondon, kiun ili bildigis. Sed delonge oni kredas, ke ĝi estas la reala mondo, oni fidas ĝin.) Tial, kiam Bergoto laŭ maniero kiu nuntempe ŝajnas tre simpla diris pri Kotar, ke li estas saltuleto serĉanta sian egalpezon, aŭ pri Briŝo ke „pli ol sinjorino Svan li kun videbla peno flegas sian frizadon, ĉar, zorgante samtempe pri sia profilo kaj pri sia famo, li devas per la aranĝo de sia hararo ĉiumomente impresi leone kaj filozofe”, oni baldaŭ sentis tediĝon kaj deziris pli konkretan diron – ja tiel komentis homoj, celante per tio, ke ili atendas pli ordinaran diron. La nerekoneblaj paroloj sonantaj el la masko, kiun mi vidis antaŭ mi, estis ja atribuindaj sole al la beletristo, kiun mi admiris, ili ne povus ricevi lokon en iun el liaj libroj kiel puzlero inter puzlerojn, ili ŝvebis en alia ebeno kaj bezonis transponon, per kiu, en tago kiam mi estis ripetanta frazojn aŭditajn de la buŝo de Bergoto, mi retrovis la tutan framon de lia skriba stilo, de kiu mi tiam povis rekoni kaj nomi la unuopajn partojn ene de tiu parola fluo, kiu antaŭe al mi ŝajnis tute alia.

Laŭ malpli grava vidpunkto la aparta, iom tro pedanta kaj intensa maniero, kiel li elparolis iujn vortojn, iujn a-vortojn, kiuj ofte reaperis en lia konversacio, kaj kiujn li ĉiam diris kun ia emfazo, dissonigante la silabojn kaj laŭtigante la akcenton (ekzemple en la vorto „vizaĝo”, kiun li ĉiam preferis al „aspekto”, kaj en kiu li tre emfazis la vo-, la zo-, la ĝo-sonojn, tiel ke ili kvazaŭ dispafiĝis el lia dume malfermita mano), ĝuste interrespondis kun la belaj lokoj, en kiuj li heligis tiujn samajn ŝatatajn vortojn en sia prozo, ilin kvazaŭ evidentige enŝovis kaj kompostis tiamaniere ene de la takto de la frazo, ke leganto devis, se volis eviti ritman eraron, enkalkuli ĉiujn iliajn sonojn. Tamen oni ne retrovis en la parola lingvo de Bergoto iun prilumon, kiu en liaj libroj, kiel ankaŭ en la libroj de pluraj aliaj aŭtoroj, ofte ŝanĝas en skribita frazo la aspekton de vortoj. Ĉi tiu prilumo probable venas de profunda loko kaj ĝiaj radioj ne trafas la vortojn de homo en la horoj, kiam li, malfermita al kunparolantoj, estas iagrade fermita al si mem. Ĉi-rilate estis trovebla en la libroj de Bergoto pli da melodio, pli da propra akcento, ol en lia parolado – da tia akcento, kiu ne rilatas al stil-beleco, kiun la aŭtoro mem verŝajne ne rimarkas, ĉar ĝi kundependas kun la plej intima tavolo de lia memo. Ĝuste ĉi tiu akcento, en la partoj de liaj libroj, kiam li frazis tute spontanee, ritmigis la ofte tre banalajn vortojn, kiujn li tie skribis. Ĉi akcento ne estas notita en la teksto, nenio atentigas pri ĝi, kaj tamen ĝi per si mem aldoniĝas al la frazoj, oni ne povas ilin diri laŭ alia maniero, ĝi estas la plej efemera kaj tamen plej profunda propraĵo de verkisto, kaj ĝi atestos pri lia naturo, ĝi sciigos ĉu malgraŭ ĉiuj kruelaj vortoj, kiujn li diris, li estis milda, malgraŭ ĉiuj voluptaj vortoj – sentimentala.

El la apartaj elparolaj kutimoj, kiuj kolorigis la konversacian stilon de Bergoto kiel subtilaj postrestaĵoj, iuj ne estis al li propraj, ĉar kiam mi poste ekkonis liajn gefratojn, mi aŭdis de ili tiujn samajn sonojn multe pli klare. Ili konsistis en ia abrupto, ia grako en la lastaj vortoj de gaja frazo, en ia mallaŭta, formortanta tono fine de malgaja frazo. Ŝarlo Svan, kiu jam konis la majstron en lia infanaĝo, al mi diris, ke tiam oni aŭdis de li same klare, kiel de la gefratoj, ĉi tiujn do familiajn frazmelodiojn, jen kiel akre gajajn kriojn, jen kiel malrapide splenajn murmurojn, kaj ke en la ĉambro, en kiu ili ĉiuj ludis kune, li sonigis same bone kiel la aliaj sian parton de tiuj alterne bruegaj kaj sordinitaj koncertoj. Kiel ajn siaspeca ĝi estas, tiu tuta sonado, kiu eliĝas el homoj, estas pasema kaj ne daŭras trans ilia vivo. Sed alie okazis pri la elparolo de familio Bergoto. Estas ja malfacile kompreni – eĉ en la fikcio de la ‚Kanto-Majstroj’ – kiel artisto povas inventi muzikon post aŭskulto de birdaj ĉirpadoj, kaj tamen Bergoto en sia prozo transponis kaj fiksis tiun familian malrapidigon de vortoj, kiuj ripetiĝas en ĝojaj voĉadoj aŭ pogute sonas en malĝojaj suspiroj. En liaj libroj estas troveblaj frazo-finoj, en kiuj la sonoroj amasiĝas kaj daŭras, kiel en la lastaj akordoj de opera uverturo, kiu serĉas sian finon kaj rediras, rediras sian lastan kadencon, ĝis kiam la gvidanto fine mallevas la bastonon, kaj en ili mi poste retrovis muzikan eĥon de tiuj kupro-sonoroj de familio Bergoto. Sed li mem, de kiam enskribis tiujn sonorojn en siajn librojn, pretervole ĉesis ilin aŭdigi en siaj paroladoj. De la tago kiam li komencis verki, kaj des pli klare poste, kiam mi ekkonis lin, lia voĉo definitive disagordiĝis de tio.

La juna bergota generacio – alivorte la estonta beletristo kaj lia gefrataro – ja ne estis eminentuloj kompare kun multaj pli subtilaj, pli spritaj junuloj, kiuj juĝis ke la bergota grupo bruemas, eventuale vulgaras, incitas pro siaj ŝercoj, kiuj estis karakteraj de la duone-supereca duone-stultuma maniero de ilia domo. Sed genio, aŭ eĉ granda talento, ŝuldiĝas malpli al intelekta scio kaj rafino superaj al tiuj de aliaj homoj, ol al la kapablo por ilin transformi kaj transponi. Por varmigi fluaĵon per elektra lampo, ne utilas ke oni havas la plejeble fortan lampon, sed ja tian lampon, en kia kurenton oni povas deturni de la luma funkcio kaj redirekti al la provizado de varmo. Por promeni en aero, ne necesas la plejeble potenca aŭtomobilo, sed aŭtomobilo kiu ne daŭrigas sian surteran rampadon kaj, ŝanĝante la ĝistiaman kurson al vertikalo, kapablas konverti sian horizontalan rapidon en alsupran forton. Simile tiuj, kiuj faras geniajn verkojn, ne estas homoj vivantaj en la plej delikata medio, kun la plej brila parolpovo, la plej vasta kulturo, sed homoj kiuj povis, subite ĉesigante sian memcentran vivon, modifi sian personecon kaj ĝin similigi al spegulo, tiel ke ilia vivo, kiel ajn socie banala ĝi eventuale estis kaj eĉ ankaŭ intelekte banala, en ĝi speguliĝas – ĉar genio konsistas en tiu reflekta povo, ne en la propra kvalito de la reflektataĵo. De la tago kiam la juna Bergoto al legantaro povis montri la malelegantan salonon, en kiu li ofte restis dum sia junaĝo, kaj la ne tre amuzajn interparolojn, kiujn li havis tie kun siaj gefratoj, de tiu tago li superis la pli spritajn kaj altaklasajn amikojn de sia familio: ili en siaj belaj rols-rojs127-aŭtoj ja egale reveturis, iom malestime komentante pri la vulgareco de familio Bergoto; sed li dume, per sia elementa, finfine startinta aparato, superflugis ilin.

Poste li ne plu kun familianoj, sed kun iuj samgeneraciaj verkistoj havis komunajn trajtojn en sia parolmaniero. Pli junaj aŭtoroj, kiuj post kelka tempo komencis forkonfesi lin, kaj asertis ke ili havas nenian spiritan komunaĵon kun li, tian parencecon pretervole vidigis per uzo de samaj adverboj, de samaj rolvortoj, kiujn li tre ofte ripetis, per simila frazkonstruo, per parolado en sama dampita, malrapidigita tono, kontrasta al la brila kaj facila stilo de la antaŭa generacio. Eble ĉi tiuj pli junaj homoj – la sekvo montros kelkajn en tiu situacio – neniam ekkonis Bergoton. Sed lia pensmaniero, en ilin inokulite, prosperigis en iliaj skribaĵoj tiujn deklinojn de sintakso, de emfazo, kiuj necese aperas kun idea originaleco. Ĉi tiu rilato cetere meritas interpreton. En la okazo de Bergoto – li efektive ne dependis de iu modelo por sia skriba stilo, sed sian parolmanieron li ricevis de antaŭlonga amiko, brila diskutanto kiu lin impresis kaj influis, kiun li pretervole imitis en konversacio, sed kiu (la amiko) estis malpli talenta kaj do neniam verkis vere rimarkindan libron. Sekve de tio se oni juĝus nur pri originaleco de parolado, oni taksus Bergoton disĉiplo, epigona verkisto, dum ke – cetere influite de sia amiko en la kampo de konversacio – li male estis originala kaj kreema verkisto. Verŝajne ankaŭ por sin diferencigi de la antaŭa generacio, tro inklina al abstraktaj ideoj, al ĝeneralaj asertoj, kiam Bergoto deziris laŭdi libron, tio, kion li emfazis, ĉiam estis iu bilde imagebla sceno, iu priskribo sen racia signifo. „Ha, jes!” li ekzemple diris „estas bele! estas knabineto kun oranĝkolora ŝalo, ha, estas bele!”, aŭ eble: „efektive, estas fragmento, en kiu regimento trairas la urbon, ha jes, estas bele!”. Rigarde al stilo li ne estis plene akorda kun la epoko (kaj cetere restis tre strikte nacia, li malŝategis Lev-on Tolstoj, Ĝorĝon Eliot, Henrikon Ibsen kaj Fjodor-on Dostojevskij128), ĉar la vorto, kiun li ripete uzis laŭde pri ies stilo estis „dolĉa”. „Jes, tamen, mi pli ŝatas la manieron de Ŝatobrian en ‚Atala’129, ol en ‚Reneo’, ŝajnas al mi ke li skribas en la unua pli dolĉe.” La vorton li elparolis kiel kuracisto, al kiu malsanulo asertas ke lakto al li kaŭzas stomakajn spasmojn kaj kiu respondas: „ĝi tamen estas nutraĵo tre dolĉa”. Kaj estas vere, ke en la bergota stilo estis ia harmonio simila al tiu, pro kiu antikvuloj pri iuj el siatempaj oratoroj diris laŭdojn, kies pravigon nuntempuloj ne bone komprenas, ĉar ili kutimas je modernaj lingvoj, en kiuj oni ne provas fari tiajn efektojn.

Kun timema rideto li ankaŭ diris pri iuj paĝoj de li verkitaj, pri kiuj homoj parolis kun admiro: „mi kredas, ke tio estas iagrade vera, iagrade ĝusta, ĝi povas esti utila”, sed simple pro modesteco, kiel virino al kiu oni diras, ke ŝia robo estas rava, ke ŝia filino estas bela, respondas „ĝi estas oportuna” kaj respektive „ŝi havas bonan karakteron”. Sed la konstruema intuo estis tro intensa ĉe Bergoto, li nepre sciis ke la sola pruvo pri la utileco kaj vereco de liaj faraĵoj konsistis en la ĝojo, kiun la verko donis unue al li kaj poste al aliaj homoj. Bedaŭrinde multajn jarojn poste, kiam talenton li jam ne plu havis, ĉiufoje kiam li verkis ion, pri kio li ne kontentis, por ĝin ne forstreki, kiel decus, por ĝin publikigi, li ripetis tiufoje al si mem: „tamen, ĝi estas iagrade ĝusta, ĝi utilos al mia lando”. Kaj sekve la frazon iam murmuratan antaŭ admirantoj pro elturniĝo de sia modesteco li poste diris en la sekreto de la koro pro la angoro de lia memestimo. Kaj la samaj vortoj, kiuj al Bergoto provizis superfluan senkulpigon pro la valoro de liaj unuaj verkoj, iĝis kvazaŭ vana konsolo pro la malbona kvalito de la lastaj.

Ĉe li ia belarta severeco, ia volo por skribi nur tiajn tekstojn, pri kiaj li povos diri „tio dolĉas” kaj pro kiu li dum jaroj estis erare rigardata kiel malfekunda, precioza, bagatel-fajla artisto estis male la sekreta fundamento de lia forto, ĉar kutimiĝo determinas same la stilon de beletristo kaj la karakteron de homo, kaj aŭtoro kiu plurfoje kontentiĝis per tio, ke li donis al la esprimo de siaj pensoj ian agrablan formon, per tio malvaste bridis por ĉiam sian talenton, simile kiel cedante ofte al plezuro, al nelaboremo, al timo antaŭ sufero, oni mem desegnas sur sian karakteron, kiu fine fariĝas ne plu korektebla, la silueton de siaj malvirtoj kaj la limon de siaj virtoj.

Tamen – malgraŭ tiom da similaĵoj, kiujn mi poste rimarkis inter la verkisto kaj la privata homo – kiam ĉe sinjorino Svan en la unua momento mi ne kredis, ke la staranta antaŭ mi viro estas Bergoto, estas la aŭtoro de tiom da ĉieldevenaj libroj, mi eble ne tute malpravis, ĉar li mem tion ankaŭ malkredis – en la vera senco de la vorto. Tion li videble malkredis, ĉar li klinadis sian nukon antaŭ homoj de alta rango – sen ke li cetere montriĝis snoba – antaŭ literaturistoj, antaŭ ĵurnalistoj, kiuj lin malsuperis. Certe li nun sciis pro la aproboj de aliaj homoj, ke li havas genion, kompare kun kio monduma pozicio aŭ oficiala rango ne multe pezas. Li nun sciis, ke li havas genion, sed tion li malkredis, ĉar li plu ŝajnigis humilecon antaŭ malbonaj verkistoj kun la celo ke li akademianiĝos, kvankam la Franca Akademio aŭ la kvartalo Sankta-Ĵermano same malmulte rilatas kun la parto de la eterna spirito, kiu aŭtoras la librojn de Bergoto, kiel kun la leĝo de kaŭzeco aŭ la nocio de dio. Ĉi tion li ankaŭ sciis, kiel ŝtelmaniulo superflue scias, ke ŝtelado estas malbona ago. Kaj la viro kun barbeto kaj helikŝele volvita nazo ruze lertis, kiel ĝentlemano-forketoŝtelisto, por ke li proksimiĝu al la aspirata akademia brakseĝo, al tiu aŭ tiu dukino, kiu povis determini plurajn voĉojn en la baloto, sed proksimiĝis penante ke neniu persono, kiu juĝus ke tia celado estas malnobla, vidu lian manovron. Tio al li prosperis nur duone, oni aŭdis alterne kun la diroj de la vera Bergoto la dirojn de la miisma, vanta Bergoto, kiu konstante parolis pri gravaj, nobelaj aŭ riĉaj homoj, por sin mem gravigi, dum li en siaj libroj, kiam li parolis laŭ sia koro, tiel bone montris la noblecon de malriĉuloj, puran kiel akvo de fonto.

Pri la aliaj malvirtaĵoj, kiujn aludis sinjoro De Norpua, pri lia duone incesta amo, kiu ankaŭ miksiĝis oniadire kun ne tute laŭorda monafero – ili ja ŝoke kontraŭis la atmosferon de liaj lastaj romanoj, kiuj plenis je tiel skrupula, tiel dolora zorgo pri bono, ke la plej elementaj ĝojoj de la ĉefroluloj de tio veneniĝis, kaj ke ankaŭ la legantoj de ĝi ricevis angoran senton, pro kiu eĉ plej paca vivo ŝajnas malfacile eltenebla, sed tiuj malvirtaĵoj tamen ne pruvis – sub la supozo ke oni atribuus ilin ĝuste al Bergoto – ke liaj rakontoj estus mensogaj, ke tiom da sentemo estus komedia. Simile kiel en studo de malsanoj oni vidas, ke san-statojn kun sama ŝajno kaŭzas jen troa, jen maltroa tensio, troa aŭ maltroa sekrecio aŭ alia kondiĉo, simile povas estiĝi malvirto pro trosentemo kiel estiĝas malvirto pro manka sento. Eble nur en reale malvirta vivo la morala problemo povas aperi kun sia plena angora forto. Kaj al tiu problemo artisto respondas per solvo, kiu ne situas en la dimensio de lia persona vivo, sed en la dimensio de tio, kio por li estas la vera vivo, per ĝenerala solvo literatura. Pluraj grandaj doktoroj de la eklezio130 komence malgraŭ sia boneco pekis, kiel ĉiuj homoj, kaj post tio gvidiĝis al propra sankteco, kaj simile iuj grandaj artistoj malgraŭ sia fieco utiligas siajn malvirtojn por konstrui la nocion de ĝenerala morala leĝo. Ĝuste la malvirtojn, aŭ nurajn mankojn kaj ridindojn de la medio, en kiu ili vivis, la malkonsekvencajn dirojn, la ŝoke frivolan vivon de sia filino, la perfidojn de sia edzino aŭ la proprajn kulpojn verkistoj plej ofte skurĝis en siaj pamfletoj, sen ke tio ŝanĝis la morojn en ilia familio aŭ la malĝentilan tonon aŭdeblan en ilia hejmo. Sed ĉi tiu kontrasto estis malpli okulfrapa en antaŭaj epokoj, ol ĝi fariĝis en la epoko de Bergoto, unuflanke tial ke sampaŝe kiel la socio koruptiĝis, la postuloj pri moraleco grade fortiĝis, aliflanke tial ke la publiko informiĝis pli facile, ol tion ĝi ordinare faris pasintece, pri la privata vivo de literaturistoj; kaj en iuj vesperoj en la teatrejo homoj montris unu al la alia la aŭtoron, kiun mi tiom admiris en Kombreo, sidantan funde de loĝio, kiu per sia nura okupantaro ŝajnis aparte moka aŭ vunda komento, aŭdaca rebato kontraŭ la tezo, kiun li subtenis antaŭnelonge en sia plej freŝa verko. Tio, kion homo aŭ homo eventuale diris al mi pri Bergoto, fakte ne povis utile informi min pri la boneco aŭ malboneco de li. Iu el lia proksima rondo al mi raportis ekzemplojn de lia senkoreco, iu malproksimulo rakontis agon de li (kortuŝan agon, ĉar ĝi evidente estis origine destinita al sekreteco), kiu atestis pri lia granda kunsentemo. Li agis kruele al sia edzino. Sed en vilaĝa hoteleto, en kiu li engastiĝis por unu nokto, li restis kaj vigilis ĉe malriĉa virino, kiu estis provinta sin dronigi, kaj kiam li devis foriri, li lasis sufiĉe multan monon al la hotelestro, por ke ĉi tiu ne forpelu la kompatindulinon kaj por ke li zorgu pri ŝia farto. Eble ju pli la talenta verkisto grandiĝis en Bergoto kaj ŝrumpigis la barbetulon, des pli lia persona vivo dronis en la fluo de ĉiuj vivoj, kiujn li elpensis, kaj ne plu ŝajnis al li postulema pri efektivaj devoj, kiujn por li anstataŭis la devo imagi tiujn aliajn vivojn. Sed samtempe, ĉar sentojn de aliaj homoj li imagis vive, kiel se ili estus liaj sentoj, kiam li trovis okazon por sin turni al malfeliĉulo, eĉ se nur por mallonga tempo, li akceptis la taskon senatente al sia propra vidpunkto sed prefere el la vidpunkto de la suferanto, kio sufiĉis por ke li abomenu la dirojn de tiuj, kiuj antaŭ aliula doloro plu pensas pri siaj malvastaj interesoj. Pro ĉio ĉi li kaŭzis ĉe ĉirkaŭaj homoj kaj pravajn nepardonemojn, kaj vivdaŭrajn dankemojn.

Li estis precipe viro, kiu fundamente ŝatis nur iujn difinitajn bildojn, kaj, kiel miniaturon sur la fundo de kofreto, ŝatis nur ilin fasoni kaj pentri pere de vortoj. Pro bagatelo al li sendita, se ĝi estis por li okazo de plektado de kelkaj tiaj, li vere abunde esprimis sian dankon, dum li ne faris komplimenton pro valora donaco. Kaj se al li okazus, ke li devus paroli por sia defendo en juĝejo, li pretervole elektus vortojn ne laŭ la esperata impreso al la juĝisto, sed favore al bildoj, kiujn la juĝisto certe ne rimarkus.

En tiu unua tago, en kiu ĉe gesinjoroj Svan mi renkontis lin, mi diris al Bergoto, ke nelonge antaŭe mi aŭdis La Berma-n en prezento de ‚Fedra’; li atentigis min pri tio, ke en la sceno en kiu ŝi estis staranta kun brako levita je alto de la ŝultro – ĝuste iu el la scenoj kiujn homoj abunde aplaŭdis – ŝi tre artisme kaj noble memorigis ĉefverkojn, kiujn ŝi eble cetere neniam vidis: unu hesperidinon131, kiu faras la saman geston sur metopo de Olimpio132, kaj ankaŭ la belajn virgulinojn de la malnova Ereĥtejo133.

— „Eble ĉi tio estis inspirita diveno. Mi supozas tamen, ke ŝi vizitas muzeojn. Estus interese spuri tion.” („spuri” estis iu el la ŝatataj vortoj de Bergoto, kiun pluraj lin neniam renkontintaj junuloj imitis de li, parolante laŭ lia stilo kvazaŭ pro demalproksima sugestio.)

— „Ĉu vi aludas la statu-kolonojn?” demandis Svan.

— „Ne, ne” respondis Bergoto „krom en la sceno, en kiu ŝi konfesas al Enona sian enamiĝon, kaj en kiu ŝi mangestas kiel Hegeso134 en la steleo de la Keramejkos135, ŝi revivigas pli malnovan epokon de greka arto. Mi parolis pri la kore-oj136 de la malnova Ereĥtejo, kaj mi agnoskas ke tio estas tute fremda al la arto de Ĵano Rasin, sed estas tiom da aspektoj en ‚Fedra’... unu plia... ho, finfine jes, jes-ja belas ĉi tiu malgranda Fedra el la 6a jarcento kun vertikala brako, kun harbuklo kiu efektas kiel marmoraĵo, jes, entute estas tre lerte, ke ŝi eltrovis ĉion ĉi. Tio estas multe pli aŭtente antikva, ol multaj libroj kiujn ĉi-jare oni epitetas antikvaj.”

Ĉar Bergoto en iu el siaj libroj skribis faman alvokon al tiuj praaj statuoj, la paroloj, kiujn li nun eldiris, por mi tre klaris, kaj donis al mi novan kialon por mia interesiĝo pri la ludado de La Berma. Mi penis image revidi, kiel ŝi rolis en tiu sceno, en kiu – mi memoris – ŝi levis la brakon ĝis alto de la ŝultro. Kaj mi pensis: „jen la hesperidino de Olimpio, jen la fratino de iu el la admirindaj preĝantinoj de la atena akropolo, jen nobla arta prezento”. Sed por ke ĉi tiuj pensoj beligu por mi la geston de La Berma, necesus ke Bergoto al mi sugestu ilin antaŭ la teatra spektado. Tiam, dum la sinteno de la rolantino efektive ekzistis antaŭ mi, en tiu momento, kiam la okazo ankoraŭ havis la plenan realecon de nunaĵo, mi povus provi ricevi de ĝi ideon pri pragreka skulptarto. Sed pri La Berma en tiu sceno mi nun konservis ne plu retuŝeblan memoraĵon, supraĵan kiel bildo, kiu malhavas la profundajn subtavolojn de ĉeestaĵo, kiuj ebligas esploradon, el kiuj oni vere povas elfosi novaĵon – bildo, al kiu oni ne povas retroefike atribui interpreton, kiu ne plu estas kontrolebla, ne plu objektive sankciebla. Volante aliĝi al la konversacio, sinjorino Svan demandis, ĉu Ĵilberta efektive donis al mi la tekston de Bergoto pri ‚Fedra’. „Mia filinon tiel forgesemas!” ŝi aldiris. Bergoto modeste ridetis kaj kontraŭdiris, ke la dirita teksto en siaj paĝoj entenas nenion gravan. „Jes, tamen, tiel ĉarma estas tiu kajereto, tiu prospekto” diris sinjorino Svan, por pozi kiel bona dommastrino kaj ŝajnigi ke ŝi legis la Fedra-libreton, kaj ankaŭ ĉar ŝi volis ne nur gratuli Bergoton, sed elekti inter la tekstoj, kiujn li skribis, lin gvidi. Kaj verdire ŝi inspiris lin – en alia maniero, cetere, ol ŝi kredis. Sed klare, estiĝis inter la eleganta tono de la salono de sinjorino Svan kaj granda parto de la verkaro de Bergoto tia interrilato, ke ĉiu el ili siavice konsidereblas – de nuntempaj maljunuloj – kiel komento de la alia.

Mi sentis min sufiĉe konfida kaj parolis pri miaj impresoj. Multajn dirojn Bergoto juĝis ne ĝustaj, sed li lasis min paroli. Mi diris, ke mi ŝatis la verdan prilumon, aperintan en la momento kiam Fedra levas la brakon.

— „Ha, se li aŭdus vin, la dekoristo, kiu estas granda artisto, tre kontentus, mi tion rediros al li, ĉar li tre fieras pri tiu lumaĵo. Se paroli sincere, mi ne tre ŝatas ĝin, pro ĝi ĉio flosas en ia bluverda aparato, la eta Fedra en ĝi tro aspektas kiel koral-branĉo sur la fundo de akvario. Vi eble argumentos, ke tio emfazas la universan amplekson de la dramo. Tio veras. Tamen ĝi pli konvenus por intrigo, kiu okazus ĉe Neptuno. Mi scias ja, ke sub la tuta afero estas venĝo de Neptuno137. Entute mi ne postulas, ke oni pensu nur pri Porrojalo138, sed finkalkule la rakonto de Rasin ne temas pri la am-aferoj de markaŝtanoj. Nu, tamen, tiel deziris mia amiko, kaj tio forte impresas kaj entute estas iel bela. Jes, do finkalkule vi ŝatis tion, vi komprenis ĉu ne? entute ni opinias same pri tio, estas iom sensenca tiu aranĝo, ĉu ne? sed ĝi tamen estas inteligente pensita.”

Kaj kiam la opinio de Bergoto tiel kontraŭis mian, li tute ne devigis min al silento, al stato de tiu, kiu respondi ne povas, kiel okazis male kun sinjoro De Norpua. Tio ne pruvas, ke la opinioj de Bergoto malpli valoris ol tiuj de la ambasadoro – tute ne. Forta ideo al kontraŭanto transdonas iomon da sia forto. Kiel parto de la universala valoro de spiritoj, ĝi eniĝas, ĝi greftiĝas en la spiriton de tiu, kiun ĝi refutas, inter aliajn, ĉirkaŭajn ideojn, helpe de kiuj, li regajnas iom da superrego, li ĝin kompletigas, ĝin korektas; tiel ke la fina juĝo certagrade estas konstruo de la du homoj, kiuj disputis. Nur al la opinioj, kiuj ĝustadire ne estas opinioj, al opinioj sen ia subteno, sen ia apogo, sen parenca branĉo en la idearo de la kontraŭulo, ĉi tiu, luktante kontraŭ absoluta malpleno, ne trovas respondon ajna-specan. La argumentoj de sinjoro De Norpua pri belartaj aferoj estis nerefuteblaj, ĉar ili malhavis realan bazon.

Pro la sinteno de Bergoto, ke li ne forpuŝis miajn obĵetojn, mi konfidis al li, ke sinjoro De Norpua ilin malestime flankenigis.

— „Ja, li estas maljuna malsaĝa kaĝobirdo” li respondis „li bekbatis vin, ĉar li ĉiam kredas, ke antaŭ li estas seka biskvito aŭ sepi-osto”.

— „Estas surprize – ĉu vi konas Norpua-n?” Svan demandis al mi.

— „Ba, li estas teda kiel pluvo” interrompis lia edzino, kiu tre fidis al la juĝoj de Bergoto kaj probable timis, ke sinjoro De Norpua antaŭ mia familio priklaĉis ŝin. „Mi volis paroli kun li post la vespermanĝo, mi ne scias ĉu pro aĝo, ĉu pro digesto, mi trovis lin tre konfuza. Estis kvazaŭ li bezonus tonikon.”

— „Jes, ĉu ne?” diris Bergoto „Vole-nevole li devas sufiĉe ofte silenti por ne elĉerpi antaŭ la fino de la vespero la provizon de malspritaĵoj, kiu pezigas la ĵaboton de la ĉemizo kaj plenigas la blankan veŝton.”

— „Mia edzino kaj sinjoro Bergoto laŭ mi tro severas” diris Svan, kiu hejme suprenis la rolon de la prudentulo. „Mi agnoskas, ke Norpua ne povas tre interesi vin, sed el alia vidpunkto” (Svan ŝatis rimarkigi „belaĵojn de la vivo”), „li estas kurioza viro – kurioza kiel amanto. Kiam li estis sekretario en Romo” li daŭrigis post okulado al la direkto de Ĵilberta, kontrole pri tio, ke ŝi ne povis aŭdi, „li havis en Parizo amdonantinon, kiun li pasie amis, kaj li sin devigis al vojaĝado dufoje en ĉiu semajno por ŝin renkonti dum po du horoj. Ŝi estis cetere tre inteligenta kaj bela virino tiutempe, ŝi nun estas riĉa vidvino. Kaj li havis multajn aliajn intertempe. Mi freneziĝus, se la virino, kiun mi amus, loĝus en Parizo dum mi devus resti en Romo. Maltrankvilaj viroj prefere amu iun sube de si laŭ la popola esprimo, tiel ke la konsidero de ŝia mona intereso dependigu ŝin.”

Tiam Svan ekkonsciis, ke ĉi tiun sentencon mi povus apliki al la situacio de li kaj Odeta. Kaj tial, ke eĉ en eminentaj homoj, en momento kiam ili ŝajne kun la kunparolanto ŝvebas super la vivo, memamo restas etanima, li subite fariĝis mishumora kontraŭ mi. Tio tamen rimarkeblis nur en la maltrankvilo de lia rigardo. Plian parolon li ne diris en tiu momento. Tio ne estas miriga. Kiam Ĵano Rasin – laŭ rakonto cetere elpensita, sed kies esenco estas trovebla ĉiutage en la pariza vivo – aludis al Polo Skaron139 antaŭ Luizo la 14a, la plej granda reĝo de la mondo ne riproĉis ion al la poeto en tiu vespero. Sed en la sekva tago ĉi tiu perdis la reĝan favoron.

Sed teorion oni ĝenerale deziras disvolvi ĝisfine, kaj Svan post minuta incitiĝo, viŝinte la vitron de sia monoklo, daŭrigis sian ideon per parolo, kiu poste en mia memoro fariĝis kvazaŭ profeta averto, kiun mi bedaŭrinde preteratentis:

„Tamen la danĝero de tia amo estas, ke la obeigo de la virino portempe trankviligas la ĵaluzon de la viro, sed igas ĝin ankaŭ pli postulema. Ĝis tia grado, ke li vivigas la amatinon kiel malliberulo, kiun tage kaj nokte prilumas lampo por pli bona gardateco. Kaj tio ordinare finiĝas per malfeliĉa okazo.”

Mi revenis al la temo de sinjoro De Norpua.

— „Ne fidu lin, kontraŭŝajne li estas perfida klaĉulo” diris sinjorino Svan kun tono, pro kiu mi konvinkiĝis, ke sinjoro De Norpua pri ŝi fiparolis, aldone al kio Svan rigardis al sia edzino kun riproĉa mieno, kvazaŭ li volis deteni ŝin de plua klarigo.

Ĵilberta, de kiu jam dufoje la gepatroj petis, ke ŝi pretiĝu por eliri, dume aŭskultis la konversacion, starante inter sia patrino kaj sia patro, al kies ŝultro ŝi kaĵole apogiĝis. Al sinjorino Svan, kiu estis bruna, unuavide ĉiurilate kontrastis ĉi tiu ruf-hara, or-haŭta junulino. Sed post momento oni rekonis en Ĵilberta plurajn trajtojn – ekzemple la nazon finiĝantan pro abrupta kaj senhezita decido de la nevidebla skulptisto, kiu laborigas sian ĉizilon por vicaj generacioj – la vizaĝesprimojn, la sintenojn de la patrino; aŭ se uzi metaforon el alia arto, ŝi ŝajnis ankoraŭ ne klare similanta portreto de sinjorino Svan, kiun kolorema pentristo pro kaprico pozigus duone alivestita kiel helrufa venecianino140 dum ŝi pretiĝus por maskofesto. Ŝi ne sole havis blondan harkovron, sed ĉia bruna ero ankaŭ estis elpelita el ŝia karno, kiu, senigite je siaj brunaj vualoj, ŝajnis pli nuda, kovrata sole de la radioj eligataj de interna suno, tiel ke la transvestiĝo estis ne nur supraĵa sed enkarniĝinta; Ĵilberta ŝajne figuris ian ĥimeran beston aŭ estis vestita en mitologia travestio. Ŝia rufa haŭto samis, kiel la haŭto de la patro, kvazaŭ se la naturo frontis la problemon, kiam ĝi estigis ŝin, ke ĝi rekreu pecon post peco sinjorinon Svan, disponante kiel materialon nur la haŭton de sinjoro Svan. Kaj la naturo perfekte uzis ĝin, kiel lignartisto, kiu konservas videblaj la teksturon kaj la branĉo-ringojn de ligno. En la vizaĝo de Ĵilberta, flanke de la perfekte kopiita nazo de Odeta, la haŭto ŝveletis por konservi en ĝusta loko kaj aspekto la du belgrajnojn de Ŝarlo Svan. Ĉi tie floris apud sinjorino Svan nova variaĵo de ŝi, kiel blanka apud viola siringo. Estus tamen erare imagi, ke la disiga limo inter la du similecoj estis absolute neta. Jen kaj jen, kiam Ĵilberta ridis, estis distingebla en ŝia vizaĝo la ovaleco de la vango de ŝia patro ene de la vizaĝo de ŝia patrino, kvazaŭ iu kunigis ilin por vidi, kio el la mikso rezultos; ĉi tiu ovaleco firmiĝis, kiel formiĝas embrio, ĝi oblikve longiĝis, ŝvelis kaj post mallonge malaperis. En la okuloj de Ĵilberta estis la bona, sincera rigardo de ŝia patro; ĉi tiun rigardon ŝi havis en la tago, kiam ŝi donis al mi la vitran globeton dirante: „konservu ĝin memore pri nia amikeco”. Sed se iu demandis Ĵilbertan pri ŝiaj lastatempaj faroj, tiam videbliĝis en ĉi tiuj samaj okuloj embaraso, hezito, kaŝemo, malĝojo, kiajn siatempe havis Odeta kiam Svan demandis, kien ŝi estis irinta, kaj ŝi respondis per mensogo, kiu afliktis la amanton, kaj nun subite kaŭzis ŝanĝon de temo en la konversacio flanke de la nescivola kaj singarda edzo. Ofte en la Elizeaj Kampoj mi maltrankvilis se mi vidis tiun rigardon en la okuloj de Ĵilberta. Sed plejofte malprave. Ĉar ĉi tiu rigardo – simpla korpa heredaĵo de ŝia patrino – de ŝia flanko nenion signifis. Ŝi estis vizitinta kursejon aŭ devis rehejmeniri por privata leciono kaj ŝiaj pupiloj faris tiun saman movon, kiun en la okuloj de Odeta kaŭzis timo, ke ŝi malsekretigus la venon de iu el siaj amantoj en la koncerna tago, aŭ la urĝecon de galanta rendevuo al kiu ŝi devis iri. Tiel estis videbla la ondado, la refluado, la interkovriĝo de tiuj du naturoj – tiu de sinjoro kaj tiu de sinjorino Svan – en la korpo de ilia meluzina141 filino.

Nu, infano similas kaj al sia patro kaj al sia patrino – tio estas konata. Tamen la distribuo de la kvalitoj kaj mankoj, kiujn ŝi aŭ li herede ricevas, okazas tiel strange ke el du kvalitoj, kiuj ĉe iu el la gepatroj ŝajnis nedisigeblaj, oni retrovas nur unu en la infano, kaj ĝi paras kun tiu manko de la alia gepatro, kiu kun ĝi ŝajnis malkongrua. Eĉ enkarniĝo de morala kvalito en nekongrua korpa miso ofte aperas kiel leĝo de ida simileco al gepatroj. El du fratinoj, la unua havos kun la belkresko de sia patro la malvastanimecon de sia patrino, la dua, havanta la tutan inteligenton de la patro, aperos antaŭ homoj kun la sama ŝajno, kiun havas ŝia patrino: dika nazo, protruda ventro, kaj ankaŭ ŝia voĉo fariĝis kostumo de kapabloj, kiuj estis antaŭe konataj sub admirinda ŝajno. Tiel estas, ke pri ĉiu el la du fratinoj oni povus kun bonaj argumentoj diri, ke ŝi pli similas al tiu aŭ tiu el siaj gepatroj. Estas vere, ke Ĵilberta gefratojn ne havis, sed ekzistis almenaŭ du Ĵilberta-j. La du naturoj – de ŝia patro kaj de ŝia patrino – en ŝi ne sole miksiĝis, ili ankaŭ konkure provis ŝin regi; kaj ĉi tio ja malĝuste priskribas, ĉar ĝi supozigas, ke tria Ĵilberta dume suferis pro tirateco al malaj direktoj instige de la du aliaj. Efektive Ĵilberta iĝadis vice kaj vice la unua kaj la dua personeco, kaj en ĉiu momento ekskluzive unu el ili, kaj ŝi sekve ne kapablis, kiam ŝi estis malpli kompleza, tion bedaŭri, ĉar la pli bona Ĵilberta tiam pro sia momenta foresto ne povis konstati la moralan falon. Tial la malpli bona personeco povis libere ĝui malnoblajn plezurojn. Kiam la alia parolis kun sama koro, kiel la patro, ŝi estis grandanima, la kunparolanto deziris iniciati kun ŝi belan, bonfaran agadon, li tion diris al ŝi, sed en la efektiviga momento la koro de ŝia patrino jam superregis, kaj ĝi estis tiu, kiu respondis; kaj la kunparolanto elreviĝis, incitiĝis – preskaŭ miris, kvazaŭ vidante ŝanĝon de persono – pro etanima rimarko, perfida ridaĉo, kiujn Ĵilberta plezure ellasis, ĉar ili venis de ŝia tiama esto. La diferenco inter la du Ĵilberta-j eĉ iafoje tiel grandis, ke aliaj homoj pripensis – cetere vane – ĉu kaj kiel ili ofendis ŝin, ĉar tio klarigus la renverson de ŝia humoro. Al iu rendevuo, kiun ŝi proponis, ŝi ne nur ne venis kaj pri tio ne pardonpetis poste, sed senrigarde al la influo kiu kaŭzis ŝian ne-venon, ŝi poste tiel alimaniere sintenis, ke oni povus kredi ke – trompate de simileco de du homoj kiel en la komedio ‚Meneĥmoj’142 – oni ne staras antaŭ la sama homo, kiu tiel afable estis petinta intervidiĝon, se ŝi ne elmontrus mishumoron atestan pri tio, ke ŝi sentis kulpon kaj deziris eviti demandojn kaj respondojn.

— „Bone, iru nun, ke ni ne atendu vin pli longe” ŝia patrino diris.

— „Estas tiel agrable ĉe kara paĉjo, mi deziras ankoraŭ iom resti” Ĵilberta respondis, ŝovante la kapon sub la brakon de sia patro, kiu dolĉe fingrokombis la blondan hararon.

Svan estis tia viro, kia longe vivis en iluzioj de amo, vidis kiel la komforto, kiun li provizis al pluraj virinoj, grandigis ilian feliĉon sen ke tio instigis ilin al ia dankemo, al ia korinklino por li; tiaj viroj kredas tamen, ke ili sentas veran inklinon de sia infano, kiu, radikante en ilia nomo, iel ekzistigos ilin post la morto. Kiam Ŝarlo Svan ne plu vivos, ekzistos ankoraŭ fraŭlino Svan, aŭ sinjorino Tianoma, fraŭle Svan143, kiu amos plu la forpasintan patron. Eble lin amos tro intense, pensis verŝajne Svan, ĉar li respondis al Ĵilberta: „vi estas bona filino” kun la mildakora tono, kiun kaŭzas antaŭzorgo pro la estontaj sekvoj de tro pasia korinklino de homo, kiu probable pli longe vivos. Por kaŝi sian emocion li partoprenis en la konversacio pri La Berma. Sin turnante al mi li rimarkigis, sed per indiferenta, enua tono, kvazaŭ li rigardis sin iel ekstera al la diro, kun kia lerteco, kun kia neatendita trafeco la aktorino diris al Enona: „vi sciis!”. Li pravis: almenaŭ la elparolo de tiu frazo havis vere kompreneblan signifon, kaj per tio povus kontentigi mian deziron de evidentaj kialoj por admiro de La Berma. Sed ĝuste la klareco malebligis tian kontentigon. La frazmelodio estis tiel inĝenia, tiel alĝustigita al la intenco, al la senco, ke ĝi ŝajne ekzistis per si mem, kaj ĉiu inteligenta rolisto povus ĝin al si proprigi. Ĝi fontis el bela ideo, sed ĉiu homo, kiu ĝin same plene elpensus, ĝin ankaŭ tuj havus. Al La Berma oni agnosku, ke ŝi eltrovis ĝin, sed ĉu „eltrovis” estas la ĝusta vorto pri okazo, kiam la koncerna afero ne malsamus se oni ĝin simple ricevus, kiam ĝi estas afero kiu ne dependas esence de la eltrovinto, ĉar iu alia ĝin poste povas ekzakte imiti?

— „Oj vere! pro via ĉeesto la konversacio fariĝis altnivela” al mi diris, kvazaŭ senkulpige antaŭ Bergoto, Svan, kiu laŭ la moro de la germanta rondo kutime akceptis grandajn artistojn kiel bonajn amikojn, al kiuj la gastiganto nur proponadas iliajn frandajn manĝaĵojn, ludigas iuj ludojn aŭ en la kamparo ekzercigas je la sportoj, kiujn ili ŝatas. „Ŝajnas al mi ke ni ja parolas pri belartoj!” li aldiris.

— „Tre bone, mi plezure aŭdas tion” diris sinjorino Svan kun danka rigardo al mi, kun bonvolo kaj ankaŭ tial ke ŝi konservis sian malnovan aspiron al iom kleraj konversacioj.

Poste Bergoto parolis kun aliaj homoj, precipe kun Ĵilberta. Al li mi estis ĵus dirinta ĉion, kion mi sentis, kun libereco kiu min mirigis, kaj kiu ŝuldiĝis al tio, ke de jaroj, dum multaj horoj da soleco kaj legado daŭre de kiuj li estis kvazaŭ la plej bona parto de mia memo, mi kutimiĝis al sincereco, al nekaŝemo, al konfido, kaj li sekve min malpli imponis, ol homo kun kiu mi parolus unuafoje. Tamen pro la sama kaŭzo mi maltrankvile imagis, kian impreson li ricevis pri mi – la malestimo, kiun miasupoze li havos por miaj ideoj, ne estis novaĵo, sed jam ekzistis en la malnova tempo, kiam mi komencis legi liajn librojn en la familia ĝardeno en Kombreo. Mi eble pli bone rezonus konsiderante ke – laŭ plena sincero, lasante al mia penso ĝian naturan fluon – mi unuflanke tiom simpatiis kun la verko de Bergoto kaj aliflanke en la teatro sentis disreviĝon, por kiu mi ne havis klarigon, kaj ke sekve tiuj du spontaneaj impulsoj, kiuj min pelis, probable ne estis tre malsimilaj inter si, sed male obeis saman leĝon; kaj ke la bergota spirito, kiun en la libroj mi tiom ŝatis, probable ne estis tute fremda kaj senrilata al mia disreviĝo kaj al mia malkapablo ĝin esprimi. Jes – mia inteligento necese estis unupeca, eble entute ekzistas nur unu inteligento, en kiu ĉiu estas kunloĝanto, inteligento al kiu ĉiu homo, el la fundo de sia aparta korpo, direktas sian rigardon, kiel en teatrejo, en kiu ĉiu ja havas sian sidilon, sed ĉiuj spektas unu solan scenejon. Nu, la ideoj, kiujn mi sindone provis malkonfuzi, ne estis tiuj, kiujn Bergoto en siaj libroj ordinare esploris profunde. Sed se la inteligento, pri kiu mi kaj li ambaŭ disponis, estis la sama, li normale, aŭdante ĉi ideojn kiel ilin mi esprimis, nepre memorus, amus ilin, al ili ridetus, ĉar kontraŭ mia supozo li probable konservis antaŭ sia interna okulo tutan alian parton de inteligento, ol tiu eltranĉaĵo kiu provizis la ŝtofon de liaj libroj, kaj laŭ kiu mi imagis lian tutan mensan pejzaĝon. Simile kiel pastro, havante tre grandan sperton pri aferoj de koro, povas plej kompetente pardoni pekojn kiujn li ne kulpas, simile genia homo, havante tre grandan sperton pri inteligento, povas plej bone kompreni ideojn, kiuj plene kontrastas kun tiuj, kiuj fundamentas lian propran verkaron. Pli klarvide ĉion ĉi mi povus pensi (kio cetere ne estas tre agrabla konsidero, ĉar favoro de altaj kleruloj implicas ankaŭ nekomprenon kaj malamikecon de malkleruloj; kaj oni malpli feliĉas pro la bonvolo de granda verkisto, kiun oni trovas eventuale en liaj libroj, ol oni suferas pro la malpaciĝo de virino, kiun oni ne elektis pro ŝia inteligento sed kiun oni fatale amas). Ĉion ĉi mi povus pensi, sed ne pensis: mi estis konvinkita ke al Bergoto mi ŝajnis stultulo, sed tiam Ĵilberta murmuris al mia orelo:

— „Mi ege ĝojas, ĉar vi ricevis la plenan estimon de mia kara amiko Bergoto. Li diris al panjo, ke li taksas vin tre inteligenta.”

— „Kien ni iros?” mi demandis al Ĵilberta.

— „Ba, iros kiel homoj decidos, vidu, por mi tien aŭ tien estas egale...”

Sed de post la incidento, kiu okazis en la tago datrevena de la morto de ŝia patra avo, mi dubis, ĉu la karaktero de Ĵilberta eble estas alia, ol ĝis tiam mi kredis, ĉu ŝia indiferento al cirkonstancoj, ŝia modero, ŝia trankvilo, ŝia konstanta milda obeemo eble kaŝas male pasiegajn dezirojn, kiujn pro fiereco ŝi ne volas vidigi, kaj kiujn ŝi evidentigas nur per subita rezisto, kiam io kontraŭas ilin.

Ĉar Bergoto loĝis en la sama kvartalo, kiel miaj gepatroj, ni reveturis kune; en la veturilo li parolis al mi pri mia sano:

— „Niaj amikoj diris al mi, ke vi malsanas. Mi tre bedaŭras vin. Kaj malgraŭ tio mi ne tro bedaŭras vin, ĉar mi komprenas, ke vi ĝuas la plezurojn de inteligento, probable tio al vi precipe gravas, kiel okazas ĉe ĉiu homo, kiu povas ilin ĝui.”

Ve! Mi ja sentis, ke ĉi tiu diro tute ne akordis kun mia vera memo, kiu pri ĉiu rezono, kiel ajn altefluga ĝi estis, restis malvarma, kiu feliĉon trovis nur en okazoj de gap-vagado, kiam mi estis bonfarta; mi ja sentis, ke tio, kion mi deziris por mia vivo, konsistis en nura materia komforto, kaj kiel facile mi rezignus je inteligento. Ĉar mi ne distingis inter la plezuroj el diversaj fontoj, diverse profundaj, diverse daŭremaj, mi pensis en la momento kiam mi estis respondonta al Bergoto, ke mi ŝatus vivmanieron, en kiu mi amikus kun la dukino De Germanto, kaj en kiu mi ofte flarus, kiel en la eksa akcizejo de la Elizeaj Kampoj, malvarmeton memorigan pri Kombreo. Fakte en tiu bildo de ideala vivo, kiun mi ne aŭdacis konfidi al li, plezuroj de inteligento tute ne rolis.

— „Ne, sinjoro, la plezuroj de inteligento ne tre gravas por mi, ilin mi ne serĉas, mi eĉ ne scias, ĉu mi ĝuis ilin iam.”

— „Ĉu vi certas?” li respondis „Nu, aŭskultu, tamen jes, tio estas preskaŭ certe la afero, kiun vi plej ŝatas – tion mi imagas, tion mi kredas.”

Vere, li ne konvinkis; kaj tamen mi sentis min pli feliĉa, malpli premita. Pro la diroj de sinjoro De Norpua mi rigardis miajn momentojn de revado, de entuziasmo, de memfido kiel pure subjektivajn kaj malverajn. Nun laŭ Bergoto, kiu ŝajne havis ian familiarecon kun mia situacio, la ignorinda simptomo prefere estis male mia dubemo, mia mem-malestimo. Precipe tio, kion li diris pri sinjoro De Norpua, grandparte malfortigis ties kondamnon, kiun mi antaŭe kredis neprotestebla.

„Ĉu oni bone flegas vin?” demandis Bergoto „kiu prizorgas vian sanon?”

Mi diris, ke min ekzamenis kaj probable ekzamenos ankoraŭ poste doktoro Kotar.

„Sed li ne estas la taŭga homo” li respondis. „Mi ne konas lin kiel kuraciston. Sed mi renkontis lin ĉe sinjorino Svan. Li estas malspritulo. Supoze ke li malgraŭ tio estas bona kuracisto, kion mi malfacile kredos, li ne estos taŭga kuracisto por artistoj, por inteligentuloj. Viaspecaj homoj bezonas konvenajn kuracistojn, mi preskaŭ dirus apartajn dietojn, apartajn kuracilojn. Kotar tedos vin, kaj la nura tedo malebligos, ke lia kuracado efiku. Kaj ĉi tiu kuracado por vi ne povas esti la sama, kiel por ajna homo. La malsanoj de inteligentuloj en tri el kvar okazoj venas de ilia inteligento. Ili bezonas minimume kuraciston, kiu scias pri tiu speco de malsanoj. Kiel Kotar povus vin kuraci – li antaŭvidis malfacilan digeston de saŭcoj, stomakan embarason, sed ne antaŭvidis la legadon de Viljamo Ŝekspir144... Tial liaj kalkuloj ne plu ĝustas kun vi, la regulo lamas, la kartezia diableto145 obstine ŝvebas supren. Li trovos, ke vi havas dilaton de la stomako. Li ne bezonas ekzamenon, ĉar li havas ĝin jam preta en sia okulo. Vi povas vidi ĝin: ĝi speguliĝas en lia nazpinĉilo.”

Ĉi tiu parolmaniero min tre lacigis, mi pensis kun la malsprito de ordinara saĝo: „ne estas stomak-dilato spegulata en la nazpinĉilo de profesoro Kotar, kaj ne estas stultaĵoj kaŝitaj en la blanka veŝto de sinjoro de Norpua”.

Bergoto daŭrigis:

„Mi prefere rekomendas al vi doktoron Del Bulbon, kiu estas vere inteligenta.”

— „Li tre admiras viajn verkojn” mi respondis.

Mi vidis, ke Bergoto tion jam sciis, kaj de tio mi deduktis ke frataj spiritoj baldaŭ renkontiĝas, ke malofte oni havas vere nekonatajn amikojn. Tio, kion Bergoto diris pri Kotar estis al mi ŝoka kaj kontraŭa al ĉio, kion mi ĝis tiam kredis. Mi tute ne zorgis, ĉu mia kuracisto estas enuiga; mi atendis de li ke per arto, kies leĝojn mi ne konis, li donu post ekzameno de miaj internaĵoj fidindan orakolon pri mia sano. Kaj mi tute ne volis, ke per inteligento ne pli alta ol la mia, li provu kompreni la mian, kiun mi imagis nur kiel per si mem indiferentan rimedon por peni kaj voji al eksteraj veroj. Mi tre dubis, ke inteligentaj homoj bezonas alian higienon, ol stultuloj, kaj mi volontis por praktiki la higienon de ĉi lastaj.

— „La viro, kiu bezonas bonan kuraciston, estas nia amiko Svan” diris Bergoto.

Mi demandis, ĉu li malsanas, kaj...

„Hm, li estas tiu, kiu edziĝis al libermorulino kaj ĉiutage sen ebla defendo glutas kvindek ofendojn de virinoj, kiuj ne akceptas lian edzinon, aŭ de viroj, kiuj gekuŝis kun ŝi. Tio estas videbla: la glutado tordas lian buŝon. Rigardu ankaŭ okaze lian suspekte levitan brovon, kiam li ĵus revenis la hejmon kaj kontrolas, kiuj vizitantoj ĉeestas.”

La malico, kun kiu Bergoto tiel parolis al fremdulo pri amikoj, ĉe kiuj li estis delonge familiara gasto, estis por mi novaĵo samranga kun la kvazaŭ dolĉa tono de liaj diroj ĉiumomente direktitaj al gesinjoroj Svan. Kontraste – tia homo, kia ekzemple estis mia praonklino, ne kapablus al iu ajn membro de la familio sin turni tiel karese, kiel mi aŭdis Bergoton paroli al Ŝarlo Svan. Eĉ al homoj, kiujn ŝi amis, ŝi plezure diris malagrablaĵojn. Sed dum ilia foresto, ŝi neniam diris ion, kion ili aŭdus kun ofendiĝo. Inter nia societo en Kombreo kaj la monduma medio estis abisma diferenco. La rondo de gesinjoroj Svan estis enkonduko al mondumo, al ĝiaj nefidinda ondado. Ĝi ankoraŭ ne estis la libera maro, sed la laguno.

„Ĉion ĉi mi diris private – inter ni” aldonis Bergoto antaŭ mia pordo, tuj antaŭ ol li disiĝis de mi.

Kelkajn jarojn poste mi respondus: „privatajn dirojn mi gardas privataj”. Ĝi estas la rita respondo de mondumanoj, per kiu ĉiufoje la klaĉinto ricevas falsan trankviligon. Ĉi tiun frazon mi jam dirus al Bergoto en tiu tago, ĉar oni ne inventas ĉion, kion oni diras, precipe ne en la momentoj kiam oni agas kiel socie rolanta persono. Sed ĝin mi ankoraŭ ne sciis. La responda frazo de mia praonklino en tia cirkonstanco estus: „se vi ne volas ke mi rediru, kial vi entute parolis?”. Ĝi estas la respondo de nesocietemuloj, de malmolnukaj homoj. Tia mi ne estis: mi silente klinsalutis.

Literaturistoj, kiujn mi rigardis gravaj personoj, intrigis dum jaroj antaŭ ol prosperis al ili persone interkoniĝi kun Bergoto per rilato, kiu tamen restis ĉiam iamaniere artista afero kaj ne eliris el lia kabineto, dum mi ĵus senprepare, trankvile instaliĝis inter la amikojn de la granda verkisto, simile al tiu, kiu ne staris vice inter atendantoj por ricevi malbonan sidlokon, sed rekte iras al la plej bonaj, trairante koridoron fermitan por aliaj homoj. Sendube Svan ĝin al mi malfermis pro tio ke – simile al reĝo kiu laŭ la natura fluo de cirkonstancoj invitas amikojn de siaj infanoj al la reĝa loĝio, sur la reĝan jaĥton – la gepatroj de Ĵilberta akceptis la amikojn de sia filino en la luksa kadro de sia apartamento kaj inter la malfacile renkonteblaj amikoj, kiuj rolis en ĝia dekoro. Sed tiuepoke mi pensis – eble prave pensis – ke ĉi tiu afableco de Svan pere de mi celis miajn gepatrojn. Mi nebule memoris el la tempo de Kombreo, ke vidante mian admiron al Bergoto, li proponis al ili ke mi akompanu lin por vespermanĝo ĉe la verkisto, kaj ke miaj gepatroj rifuzis, dirante ke mi, tro juna kaj tro nervoza, prefere ne eliru por ia okazaĵo. Probable miaj gepatroj en la okuloj de iuj homoj – ĝuste de tiuj, kiuj al mi ŝajnis admirindaj – estis tute alie gravaj, ol en miaj okuloj, kaj sekve, same kiel en la tempo, kiam la rozkolora sinjorino pri mia patro diris laŭdojn, kiujn li tre malmulte meritis, mi deziris, ke miaj gepatroj komprenu, kian grandegan bonfaron mi freŝe ricevis, ke ili esprimu dankon al Svan, kiu sendetene kaj ĝentile aranĝis tion por mi (aŭ por ili), sen ke li ŝajnis pli konscia pri ĝia valoro, ol estas pri sia donaco en la fresko de Bernardino Luini146 la ĉarma mago kun kurba nazo kaj blonda hararo, al kiu oni laŭdire trovis iatempe ke li tre similas.

Bedaŭrinde ĉi tiu komplezo ricevita de Svan, kaj kiun, reveninte la hejmon, antaŭ eĉ ol mi demetis la palton, mi sciigis al miaj gepatroj, esperante ke ĝi vekos en ilia koro, kiel en la mia, same dankeman senton, kiu instigos ilin al iu grandega, efekta ĝentilaĵo al gesinjoroj Svan – ĉi tiu komplezo ŝajne ne kontentigis ilin.

— „Ĉu Svan vin prezentis al Bergoto? Jen bonega interkono, bela amikiĝo!” ironie ekkriis mia patro „... jen la kulmino de la afero!”

Oj ve! kiam mi aldonis, ke li tute ne ŝatas sinjoron de Norpua, li daŭrigis:

„Kompreneble! tio klare pruvas, ke li havas falsan, malican spiriton. Kompatinda filo, vi ĝis nun ne havis abundan prudenton, kaj nun mi bedaŭras ke vi trafas medion, kiu plene misagordos vin.”

Miajn ĝistiamajn vizitojn ĉe gesinjoroj Svan miaj gepatroj neniel ŝatis. La interkoniĝon kun Bergoto ili komprenis kiel malbonan sed atendeblan sekvon de la unua misaĵo, de sia bedaŭrinda tolero de tio, kion mia patrina avo certe nomus „nepripensitaĵo”. Mi sentis, ke ilian malplaĉon mi kulminigos, se mi diros ke tiu perversa viro, kiu sinjoron De Norpua ne estimis, min juĝis tre inteligenta. Efektive kiam mia patro juĝis ke homo, ekzemple iu el miaj kamaradoj, iris laŭ malbona vojo – kiel mi mem en tiu momento – se la misvojulo ricevis aprobon de iu, kiun mia patro malalte taksis, li vidis en tiu subteno konfirmon de sia malbonaŭgura diagnozo. La malbono al li ŝajnis des pli granda. Mi antaŭsentis, ke li tuj ekkrios: „ja fatale, tio nur konfirmas!” – kaj tiu diro pro la malprecizo kaj la amplekso de la reformoj, kies tujan altrudon al mia tiel dolĉa vivo ĝi ŝajne anoncis, min timigis. Sed se mi eĉ preterrakontus la diron de Bergoto pri mi, nenio povus ankoraŭ ŝanĝi la impreson ricevitan de miaj gepatroj – se ĝi pli malboniĝos, tio ne gravos! Ili cetere ŝajnis al mi tiel maljustaj, tiel miskomprenaj, ke mi ne nur ne esperis, sed preskaŭ ne deziris ilin revenigi al pli senpartia vidpunkto. Tamen sentante, en la momento kiam la vortoj estis elglitantaj el mia buŝo, kiel konsternos ilin tio, ke min ekŝatis viro, kiu juĝas inteligentulojn malsaĝaj, kiu estas malestimata de bonmoraj homoj, kaj kies laŭdo – al mi ŝajnante dezirinda – min gvidos laŭ la vojo de malbono, mi nur per mallaŭta voĉo kaj kun honteta mieno epiloge al mia rakonto konfesis la plej konsternan:

— „Al gesinjoroj Svan li diris, ke li trovis min ege inteligenta.”

Kiel venenita hundo sur kampo senscie sin ĵetas al herbospeco, kiu estas precize la kontraŭveneno de la fisubstanco, kiun ĝi manĝis, mi estis ĵus dirinta, sen antaŭscio de tio, la solan parolon el ĉiuj eblaj, kiu en la menso de miaj gepatroj povis venki ilian antaŭjuĝon kontraŭ Bergoto – tiun antaŭjuĝon, kontraŭ kiu la plej elokventaj rezonoj, kiujn mi prezentus, ĉiuj laŭdoj, kiujn mi farus, estus egale vanaj. Ĝuste en tiu momento la situacio do renversiĝis:

— „Ha... ĉu li diris, ke li trovas vin inteligenta?” diris mia patrino. „Tion mi plezure aŭdas, ĉar li estas talenta viro.”

— „Ĉu? ĉu li diris tion?” eĥis mia patro... „Neniel mi negas lian beletran talenton, kiu estas ĝenerale agnoskata, estas nur bedaŭrinde, ke li havas tiun ne bonordan vivaranĝon, pri kiu per iom vualaj vortoj parolis oĉjo Norpua” li aldiris, ne rimarkante ke antaŭ la nerezistebla efiko de la magiaj vortoj, kiujn mi ĵus diris, nek la kondamninda konduto de Bergoto nek la malĝusteco de lia juĝo povis pli longe kontraŭpezi.

— „Aĥ, karulo,” interrompis mia patrino „nenia pruvo estas, ke tio veras. Estas tiom da klaĉoj! Cetere sinjoro De Norpua estas ege afabla viro, sed lia juĝo ne ĉiam estas milda, precipe kiam temas pri homoj, kiuj ne estas samopiniuloj.”

— „Tio veras, ankaŭ mi rimarkis ĝin” mia patro respondis.

— „Nu, al Bergoto multo estos pardonita, ĉar li trovis mian etan knabon afabla” daŭrigis mia patrino, per la fingroj karesante miajn harojn kaj al mi direktante longan, revan rigardon.

Mia patrino cetere ne atendis ĝis la bergota verdikto, ŝi estis jam dirinta, ke mi povos inviti Ĵilbertan por ajna venonta posttagmeza manĝeto kun amikoj. Sed tion mi ne aŭdacis fari pro du kialoj. La unua estis, ke en domo Svan oni regalis gastojn ekskluzive per teo. En nia hejmo male mia patrino volis ke krom teo oni disponu ĉokoladon. Mi timis, ke Ĵilberta juĝos tion triviala, kaj pro tio malestimos nin. La dua kialo konsistis en etiketa malfacilo, kiun mi neniam solvis. Ĉiufoje kiam mi eniris ĉe sinjorinon Svan, ŝi demandis:

— „Kiel fartas via estimata patrino?”

En diversaj okazoj mi esploris la intencojn de mia patrino pri tio, ĉu ŝi faros reciprokan demandon, kiam Ĵilberta nin vizitos – ĉi tiu punkto al mi ŝajnis pli grava, ol estis la demando pri uzo de la titolo „monsinjoro” en la kortego de reĝo Luizo la 14a. Sed mia patrino obstine kontraŭis:

— „Ne, vi scias ja, ke mi ne konas sinjorinon Svan.”

— „Ankaŭ ŝi ne konas vin.”

— „Nu efektive, sed nenio postulas, ke ni sintenu sammaniere pri ĉio. Mi al Ĵilberta afablos kaj komplezos en manieroj, kiujn sinjorino Svan ne havos por vi.”

Tio ne konvinkis min, kaj mi prefere ne invitis Ĵilbertan.

Mi forlasis miajn gepatrojn, iris por ŝanĝi la vestojn, kaj elprenante la enpoŝaĵojn mi subite retrovis la koverton, kiun donis la butlero de gesinjoroj Svan antaŭ ol li enkondukis min en la salonon. Mi nun estis sola. Mi malfermis. Ene estis karto sur kiu estis indikita la nomo de la sinjorino, kun kiu mi plektu la brakon por akompano ĝis en la manĝosalono.

Tiam estis proksimume la tempo, kiam Bloĥ renversis mian mondobildon, malfermis antaŭ mi novajn eblojn de feliĉo (kiuj cetere ŝanĝiĝis poste al ebloj de suferado), asertante ke male ol mi kredis, en la tempo de miaj promenoj sur la vojo de Mezeglizo, inoj estas tre inklinaj al amorado. Ĉi tiun komplezon li kompletigis per dua, kiun mi ĝuste taksis nur longe pli poste: li alkondukis min unuafoje en mia vivo al malĉastejo. Li delonge asertis, ke multaj belaj virinoj estas facile haveblaj. Sed al ili mi atribuis nebulan ŝajnon, kiun la ekkono de amordomoj ebligis anstataŭigi per difinitaj vizaĝoj. Mi sekve al Bloĥ – pro lia bona novaĵo, ke feliĉo kaj posedo de beleco ne estas aferoj nehaveblaj kaj ke oni malsaĝe agas, ilin rezignante por ĉiam – ŝuldis tiom, kiom oni ŝuldas al iu kuracisto, iu filozofo-optimisto, kiu subtenas esperon pri longviveco en ĉi tiu mondo, aŭ respektive pri ne kompleta perdo de ĝi, kiam oni transiĝas al la mondo postmorta, kaj la malĉastejoj, kiujn mi vizitadis kelkajn jarojn poste, al mi provizante ekzemplojn de feliĉo, ebligante ke mi aldonu al la beleco de virinoj tiun elementon, kiun imagi oni ne povas, kiu ne estas nura kompendio de malnovaj belecoj, sed la vere dia estanteco, la sola, kiun oni ne povas ricevi de si mem, antaŭ kiu pereas ĉiuj logikaj kreaĵoj de inteligento, kaj kiun oni povas ekhavi nur de realaĵo: individua ĉarmo – ja meritis, ke mi rangigu ilin apud aliaj, laŭ la historio pli novaj sed analoge utilaj helpiloj (sen kiuj antaŭe mi senpartoprene imagis la belartaĵojn de Andreo Mantenjo, de Riĥardo Vagner, de Sieno147 laŭ aliaj pentristoj, aliaj muzikistoj, aliaj urboj): la ilustritaj volumoj pri historio de pentrarto, la orkestraj koncertoj kaj la studaĵoj pri tielnomataj belartaj urboj. Sed la domo, al kiu Bloĥ min kondukis, kaj kiun li cetere delonge ne plu vizitis, estis de tro malalta klaso, la tie renkonteblaj homoj ne estis interesaj, ne ofte ŝanĝitaj, kaj sekve mi tie ne povis kontentigi malnovajn sciemojn aŭ elpensi novajn. La mastrino de la domo konis neniun el la specoj de virinoj, kiujn oni petis, kaj ĉiam proponis aliajn, kiujn oni ne deziris. Ŝi aparte laŭdis iun el ili, pri kiu kun instiga rideto – kvazaŭ se tia okazo estus raraĵo, frandaĵo – ŝi diris: „ŝi estas judino! ĉu vi ne deziras?” (probable pro tiu aparteco ŝi nomis ŝin Raŝel). Kaj ŝi malsprite kaj mallerte ŝajnigis entuziasmon, esperante ke ĝi estos kontaĝa, finante la frazon per bleko kiu sonis kvazaŭ volupte: „pripensu, fraŭleto – judino, ŝajnas al mi ke tio estas ekscita – aĥ!”. La dirita Raŝel, kiun mi ekvidis sen ke ŝi vidis min, brunis, ne belis, sed havis inteligentan vizaĝon, kaj, ŝovante la langon laŭ siaj lipoj, ŝi ridetis kun impertinenta mieno al la naivuloj, kiujn oni prezentis al ŝi, kaj kiujn mi aŭdis komenci konversacion kun ŝi. Ŝian fajnan, mallarĝan vizaĝon ĉirkaŭis nigra, bukla hararo kun taŭzita formo, kvazaŭ se iu desegnus ĝin per haĉaĵo en tuĉa verko. Ĉiufoje mi promesis al la mastrino, kiu aparte insiste proponis ŝin kaj laŭdis ŝian grandan inteligenton kaj edukon, ke mi senmanke iun tagon venos speciale por tio, ke mi ekkonu Raŝel-on, kiun mi kromnomis ‚Raŝel kiam de l' sinjoro’148. Sed en la unua vespero mi aŭdis, ke ŝi diris al la mastrino, dume sin pretigante por foriro:

— „Do laŭ la interkonsento, ĉu? Morgaŭ mi estos libera. Se vi bezonos min por iu, nepre avertigu min.”

Kaj ĉi tiu diro deturnis min de ĉia konsidero al ŝi kiel al persono, ĉar ĝi kaŭzis tuj de mia flanko ŝian alklasigon al la ĝenerala grupo de virinoj, kiuj havis la komunan kutimon veni ĉiun vesperon por vidi ĉu ili povos gajni unu aŭ du luidorojn. La formon de sia frazo ŝi laŭ la tago variigis, dirante jen: „se vi bezonos min”, jen: „se vi bezonos iun”.

La mastrino ne konis la operon de Fromental Halevi149, ŝi do ne sciis, kial mi uzis la kromnomon ‚Raŝel kiam de l' sinjoro’. Sed nekompreno de ŝerco ne detenas de amuziĝo pri ĝi, kaj ĉiufoje ŝi diris kun sincera ridado:

— „Nu, ĉu ankaŭ ne ĉi-vespere mi parigos vin kun ‚Raŝel kiam de l' sinjoro’? Kiel vi diras tion: ‚Raŝel kiam de l' sinjoro’! Ha, bele dirite. Mi gefianĉigos vin. Vi vidos, ke vi ne havos kaŭzon por plendo.”

Iun fojon mi preskaŭ akceptis la proponon, sed ŝi estis „sub la premo”, en alia okazo ŝi estis „kun la barbiro”, nome kun iu maljuna sinjoro, kiu al la inoj nur tiom faris, ke li verŝis oleon sur ilian pendan hararon kaj ĝin poste kombadis. Post atendado mi rezignis, kvankam pluraj tre malfieraj gastigantinoj, laŭdire profesie laboristaj sed ĉiam senlaboraj, preparis por mi tizanon kaj kunsidis por longa konversacio, kiun – malgraŭ la seriozeco de la priparolataj temoj – la parta aŭ plena nudeco de la kunparolantoj igis spice senartifika. Mi cetere ĉesis viziti tiun domon, ĉar pro deziro fari komplezon al la mastrino de la loko, kiu malhavis kelkajn necesajn meblojn, mi donacis iujn – interalie grandan sofon – kiujn mi estis heredinta de onklino Leona. Mi antaŭe neniam vidadis ilin, ĉar nesufiĉa spaco ĉe miaj gepatroj kaŭzis, ke ni ne instalis ilin, kaj ili restis ĝis tiam en remizo. Sed kiam mi revidis ilin en la domo, en kiu ili estis uzataj de tiuj inoj, ĉiuj kvalitoj spireblaj el la atmosfero de la onklina ĉambro en Kombreo ŝajnis al mi elmetitaj al turmento pro la kruela, neevitebla kunesto, kiun mi trudis al ili. Mi sentis saman suferon, kiel se mi instigus al perforto de mortintino. Mi ne plu vizitis la peristinon, ĉar ili estis kvazaŭ vivaj kaj min petegis, kiel en iu persa fabelo la ŝajne senanimaj aĵoj, ene de kiuj turmentataj animoj malliberas kaj insiste petas pri sia liberigo. Cetere – tial ke memorpovo kutime ne prezentas memoraĵojn en laŭtempa ordo, sed spegulbilde, en renversita ordo de elementoj – mi nur longe poste retrovis la penson, ke la sofo estis tiu, sur kiu multajn jarojn antaŭe mi unuafoje spertis amajn plezurojn kun iu el miaj kuzinoj, kun kiu mi ne sciis trovi taŭgan lokon, kaj kiu iom riskeme konsilis, ke ni agu en horo, dum kiu onklino Leona ne kuŝis en la ĉambro.

Alian grupon de la mebloj kaj kune ankaŭ belegan malnovan arĝentumitan manĝilaron de onklino Leona mi forvendis spite al la deadmona konsilo de miaj gepatroj por disponi plion da mono kaj pli abunde havigi florojn al sinjorino Svan, kiu je la ricevo de grandegaj korboj da orkideoj kutime komentis: „se mi estus via estimata patro, mi submetus vin al konto-kuratoro”. Kiel do mi tiam povus antaŭsupozi, ke mi poste domaĝos precipe la manĝilaron, ke aliajn plezurojn mi pli alte taksos ol tiu – kiu siaparte iĝos eble nula – de komplezoj al la gepatroj de Ĵilberta? Ankaŭ pro la konsidero de Ĵilberta, por ke mi ne disiĝu de ŝi, mi decidis ke mi ne destinos min al diplomatia kariero. Definitivajn decidojn oni faras ofte pro animstato kiu ne estas tia, ke ĝi longe daŭros. Mi apenaŭ imagis, ke la stranga substanco, kiu restis en Ĵilberta kaj radiis el ŝiaj gepatroj, el ŝia domo, min indiferentigante pri ĉiuj aliaj koncernoj, ke tiu substanco iam disiĝos kaj migros en alian homon – vere la sama substanco, kaj tamen kun poste tute alia efiko al mi. Ja sama malsano laŭtempe evoluas: frandinda veneno ne plu estas same tolerata post jaroj, post kiam la eltenemo de la koro malfortiĝis.

Miaj gepatroj tamen deziris, ke la inteligento kiun Bergoto al mi agnoskis havu videblan sekvon en formo de ia rimarkinda verkaĵo. Kiam mi ankoraŭ ne konis familion Svan, mi iluzie kredis ke min detenas de laborado la anima agito kaŭzita de la baroj al libera rilatado kun Ĵilberta. Sed kiam mi ekhavis liberan eniron en ilian domon, apenaŭ mi sidis ĉe mia labortablo, tuj mi ekstaris kaj kuris al ili. Kaj post ol mi adiaŭis ilin kaj rehejmeniris, mi ĝuis solecon nur ŝajnan, mia animo ne plu povis retronaĝi la fluon de paroloj, de kiu nekonscie mi lasis min drivigi dum horoj. Solante, mi plu elpensis la frazojn, kiuj al gesinjoroj Svan povus plaĉi, kaj por ke la ludo estu pli interesa mi surprenis ankaŭ la rolojn de la forestantoj, mi direktis al mi mem fikciajn demandojn tiel elektitajn, ke miaj brilaj diroj estis al ili mirinde konvenaj respondoj. Ĉi tiu ekzerco estis ja silenta, sed estis tamen konversacia, ne medita; mia tiama soleco estis enmensa salona konversacio, en kiu miajn parolojn gvidis ne mia propra persono sed fantaziaj disputantoj, kaj en kiu, esprimante anstataŭ pensoj, kiujn mi kredis veraj, tiujn, kiujn mi facile elbobenigis, sen analizo de eksteraĵoj por konkludi per internaj pensoj, kaj mi per tio spertis la pure pasivan plezuron pro trankvila restado de tiu, sur kiu pezas malbona digesto.

Se mi malpli rezolute decidus ke mi vere eklaboros, mi eble devigus min al tuja komenco. Sed tial, ke mia decido estis neŝancelebla, kaj ke antaŭ la fino de plena tagonokto, en la kadro de la sekva vaka tago ene de kiu por ĉia afero estos taŭga tempo ĉar ĝi estis ankoraŭ tute perspektiva, miaj bonaj decidoj facile realiĝos, prefere mi ne agis jam en vespero en kiu mi ne sentis min en taŭga humoro por komenco... por kiu – ve! – la sekvaj tagoj ne montriĝos pli bonsortaj. Sed mi estis prudenta. Koncerne al tio, kio dum jaroj prokrastiĝis, estus infanece pro kelktaga malfruiĝo incitiĝi. Mi estis certa ke post du tagoj mi jam finos kelkajn paĝojn, mian decidon mi do ne elbabilis eĉ alude antaŭ miaj gepatroj; mi prefere paciencis kelkajn horojn kaj poste estis portonta al mia trankviligita kaj de nun fida avino komencitan verkaĵon. Bedaŭrinde la sekva tago ne estis la nova, vasta tago, kiun mi intertempe atendis en febra stato. Kiam ĝi finiĝis, mia mallaboremo kaj mia lukto kontraŭ enanimaj baroj simple estis daŭrinta dudekkvar pliajn horojn. Kaj post pluraj tagoj, vidante la fiaskon de la laborplano, mi ne plu esperis kiel antaŭe ke ĝi baldaŭ realiĝos, konsekvence ne plu same kuraĝis por ĉion fleksi antaŭ tiu sindevigo: mi denove enlitiĝis malfrue, ĉar ne plu instigis min al frua vespera ripozo la certa perspektivo, ke la verkado komenciĝos en la sekva mateno. Mi sentis bezonon de plurtaga malstreĉo, antaŭ ol mi retrovos sufiĉan impeton, kaj okazis nur unufoje ke mia avino aŭdacis diri en milda, elrevigita tono la riproĉon ke: „nu, ĉu pri tiu verka tasko vi eĉ ne plu parolos?”, kaj mi pro tio koleris, firme kredante ke, ne sciante ke mi definitive decidis pri la afero ŝi ĵus ankoraŭan fojon kaj eble por longa tempo forŝovis la plenumon pro la incitiĝo, kiun ŝia maljusteco kaŭzis en mi, kaj sub kies influo mi ne volis komenci mian verkadon. Ŝi sentis ke ŝia nekredemo ĵus blinde trafis mian volon. Ŝi senkulpiĝis, dirante al mi kun kiso: „mi pardonpetas, mi ne plu demandos”. Por ke mi ne trafu en rezignon ŝi asertis ke ekde kiam mi estos sana, la laborpovo venos plie kaj spontanee.

Cetere – mi pripensis – tiel ofte vizitante familion Svan, ĉu mi ne agas kiel Bergoto? Al miaj gepatroj preskaŭ ŝajnis, ke malgraŭ videbla mallaboremo mi vivis laŭ la maniero plej favora al talento, ĉar tio okazis en la sama salono, kiun vizitis fama verkisto. Tamen ke talenton iu gajnus ne per si mem, per interna laboro, sed de aliulo, estas same malebla, kiel se li gajnus bonan farton – dume neglektante ĉiujn preskribojn de higieno kaj ĝuante la plezurojn de la vivo sen modero – nur per tio, ke li ofte vespermanĝus en restoracio kun kuracisto. Cetere la homo, kiun plej komplete trompis la iluzio, kiu trafis min kaj miajn gepatrojn, estis sinjorino Svan. Kiam mi diris al ŝi, ke mi ne povos veni, ke mi devos sidi hejme kaj labori, ŝi ŝajne juĝis ke mi tro malsimpligas la situacion, ke en miaj diroj estas iomo da malsaĝo kaj afekto:

— „Sed Bergoto ja venas, ĉu ne? Ĉu vi juĝas ke tio, kion li skribas, ne bonas? Ĝi estos eĉ baldaŭ pli bona” si aldonis „ĉar li skribas pli akre, pli dense en gazetoj, ol en libroj, kie li babilas iom. Al mi prosperis tio, ke li de nun faros la ĉefartikolon en ‚Figaro’. Li estos plene the right man in the right place150”.

Kaj ŝi aldonis:

„Venu, pli bone ol ajna alia homo li diros al vi, kiel vi laboru.”

Kaj kiel oni invitas varbiton kune kun lia kolonelo, kvazaŭ tio estus por la prospero de mia kariero, kvazaŭ artaj verkoj kreiĝus dank' al frekventado de artistoj aŭ gravuloj, ŝi petis ke mi nepre venu la sekvan tagon por ŝiahejma vespermanĝo kun Bergoto.

Tiel do, same flanke de gesinjoroj Svan kaj flanke de miaj gepatroj – entute en opinio de ĉiuj homoj kiuj en diversaj tempoj povus obstakli – neniu plu obĵetis al ĉi tiu dolĉa vivo, en kiu mi renkontadis Ĵilbertan laŭ mia deziro, kun plezurego – kvankam ne kun trankvilanimeco. En amo trankvilanimeco ne estas, ĉar tio, kion oni jam ricevis estas nur nova bazo por deziri plion. Dum la tempo, kiam mi ne povis viziti ŝin, mi fikse rigardis al tiu neatingebla feliĉo kaj neniel imagis la novajn kaŭzojn de malsereno, kiuj baldaŭ poste trafis min. Kiam delonge cedis la neakceptemo de ŝiaj gepatroj kaj solviĝis la problemo, ĝi tamen reaperis ĉiufoje en nova formo. Tiurilate en ĉiu tago efektive komenciĝis nova amikeco. Ĉiuvespere post la reveno mi ekkonsciis, ke mi ankoraŭ nepre deziras diri al Ĵilberta gravajn aferojn, je kiuj dependas nia amikeco, kaj tiuj aferoj estis ĉiufoje malsamaj. Malgraŭ tio mi estis entute feliĉa, kaj kontraŭ ĉi tiu feliĉo ne plu videblis ia minaco. Iuj tamen estis aperontaj, bedaŭrinde, venante de flanko kie ĝis tiam mi ne rimarkis danĝeron, nome de la flanko de Ĵilberta kaj de mi mem. Se mi klarvidus, mi tamen estus anime turmentata de tio, kio min male trankviligis, kion mi iluzie rigardis feliĉo. Ĝi estas en ama afero malnormala stato, ĝi povas tuj doni al ŝajne bagatela misaĵo, kiu povas ajnamomente okazi, gravecon kiun per si mem la misaĵo ne havus. Tio, kio kaŭzas feliĉon, estas la ĉeesto en la koro de ia ŝanceliĝa sento, kiun oni persiste provas stabiligi, kaj kiun oni preskaŭ ne plu rimarkas dum ĝi ne estas demovita. Kerne de amo estas konstanta sufero, kiun ĝojo neŭtraligas, virtualigas, prokrastas, sed ĝi povas iam ajn iĝi tia, kia ĝi delonge estus se oni ne estus ricevinta kontentigon de siaj deziroj: akrega.

Plurfoje mi divenis, ke Ĵilberta deziras pli maloftajn vizitojn de mia flanko. Estas vere, ke kiam mi tro intense volis renkonti ŝin, mi simple iel petis inviton de ŝiaj gepatroj, kiuj ĉiam pli kredis je mia bona influo al ŝi. Dank' al ili – mi pensis – mia amo neniam estos sub danĝero; se ili favore rigardas min, mi ne zorgu pro io ajn, ĉar ili havas plenan aŭtoritaton super Ĵilberta. Bedaŭrinde iuj malpaciencaj gestoj aŭ diroj, kiujn ŝi malbone kaŝis en okazoj kiam ŝia patro min venigis – se tiel diri – sen ŝia konsento, komencis dubigi min, ĉu tio, kion mi rigardis protekto de mia feliĉo, eble estas male la sekreta kaŭzo pro kiu ĝi ne povos daŭri.

Pluvis en la tago de mia lasta vizito al Ĵilberta; ŝi estis invitita al danc-leciono ĉe homoj, kiujn ŝi ne sufiĉe konis, ol ke ŝi povus iri kun mi. Pro la malseka atmosfero mi estis preninta pli da kafeino ol kutime. Eble pro la malbona vetero, eble pro ia malfavora opinio pri la domo, en kiu la amuzaĵo estis okazonta, sinjorino Svan je la momento, kiam Ĵilberta estis tuj elironta, ŝin vivege revokis: „Ĵilberta!” kaj signis al mi komprenige pri tio, ke mi venis ĝuste por ŝi, ke ŝi devas resti kun mi. Tiu „Ĵilberta”-voko estis dirita – pliĝuste kriita – kun afabla atento al mi, sed, vidante la ŝultrumon de Ĵilberta dum ŝi demetis la eksterajn vestojn, mi komprenis ke ŝia patrino pretervole rapidigis la ĝis tiam eble ankoraŭ haltigeblan procezon, kiu de mi fojon post fojo distancigis mian amikinon. „Estas nenia neceso por iri ĉiutage al dancado, ĉu?” diris Odeta al sia filino laŭ saĝeco probable iam lernita de Ŝarlo Svan. Poste, denove iĝante Odeta, ŝi ekparolis al sia filino en la angla lingvo. Tuja efiko de tio estis, kvazaŭ muro subite kaŝus de mi parton de la vivo de Ĵilberta, kvazaŭ malica ĝino forkondukus mian amikinon. En sciata lingvo netravideblajn sonojn anstataŭas travideblaj ideoj. Sed nesciata lingvo estas enferma palaco, en kiu la amatino povas perfidi la amanton, sen ke li, ekstere restanta kaj streĉita pro sia senpoveco, sukcesas ion vidi, ion malhelpi. Tiel okazis kun tiu anglalingva interparolo – pri kiu mi unu monaton pli frue nur ridetus kaj en kiu disaj francaj nomoj senmanke kreskigis kaj gvidis mian angoron – kaj ĝi nun, apud mi dirate de du senmovaj homoj, same kruelis, same izolis min kaj soligis, kiel forrabo. Fine sinjorino Svan foriris. Tiun tagon eble pro postkolero kontraŭ mi, tial ke mi senvole senigis ŝin je planita amuzaĵo, eble ankaŭ ĉar, divenante ŝian koleron, mi estis pro singardo pli malvarma ol kutime, la vizaĝo de Ĵilberta, senigita je ĝojo, nuda, afliktita, laŭŝajne dum la tuta posttagmezo esprimis ŝian sopiron al la kvar-homa baleto, kiun pro mia ĉeesto ŝi ne dancos, kaj spitis ĉiun ajn – min unuavice – kompreni la subtilajn kaŭzojn, kiuj estigis en ŝia koro inklinon al bostono. Ŝi do jen kaj jen interŝanĝis kun mi konversacierojn pri la vetero, la densiĝo de pluvo, la iro de la horloĝo, inter kiuj sonis unuvortaj respondoj aŭ silentoj, dum kio mi mem obstine, kun senespera kolero, detruis la momentojn, kiujn ni povus – en aliaj kondiĉoj – dediĉi al amikeco kaj feliĉo. Kaj al ĉiuj niaj diroj ian ekstreman kruelecon donis la akmeo de ilia paradoksa sensignifeco, kiu min tamen konsolis, ĉar ĝi malebligis ke Ĵilberta kredu je la banalo de miaj frazoj aŭ je la indiferento de mia tono. Mi vane diris: „se mi ĝuste memoras la horloĝo lastfoje estis male antaŭtempa”, tion ŝi evidente tradukis per: „kiel akre malbona vi estas!”. Kiel ajn obstine kaj longe mi daŭrigis dum tiu tuta pluva tago ĉi tiun sensunan konversacion, mi sciis ke mia malvarmeco ne estis tiel definitive rigida sinteno, kiel mi ŝajnigis, kaj ke Ĵilberta certe sentis, post ol mi jam trifoje rimarkigis la tiu-sezonan mallongiĝon de tagoj, ke se mi provus tion ripeti kvaran fojon, mi apenaŭ min detenus de ekplorado. Kiam ŝi estis en tia humoro, kiam nenia rideto plenigis ŝiajn okulojn kaj heligis ŝian vizaĝon, estas malfacile diri, kia aflikta unutoneco regis en ŝiaj malĝojaj okuloj, en ŝia mishumora mieno. Ŝia preskaŭ senkoloriĝinta vizaĝo tiam similis al iu neinteresa plaĝo, kie la maro, ĝis malproksime defluinte, lacigas la rigardon pro senŝanĝa rebrilo, kiun limigas senmova, fermita horizonto. Fine, ne trovinte en la sinteno de Ĵilberta la rebonigan ŝanĝon, kiun mi estis atendinta dum pluraj horoj, mi diris al ŝi, ke ŝi malafablas.

— „Malafabla estas vi” ŝi respondis... „... jes ja!”

Mi pripensis, kia estis mia kulpo, kaj ne trovinte la respondon, mi demandis ŝin pri tio.

„Kompreneble vi juĝas, ke vi afablas!” ŝi diris, kaj longe ridis.

Tiam mi sentis, kiel dolore al mi estas, ke mi ne povas tuŝi la alian, nekapteblan flankon de ŝia penso, kiun priskribis ŝia rido. Ĉi tiu rido ŝajne signifis: „ne, ne, kion ajn vi diros, tio min ne influos, mi scias ke vi min amas freneze, sed tio min nek ekscitas nek incitas, ĉar pri vi mi fajfas”. Sed mi pensis ankaŭ ke rido entute ne estas sufiĉa klare difinita esprimo, ke mi povu esti certa pri mia bona kompreno de ĉi tiu. Kaj la parolo de Ĵilberta estis afabla.

— „Sed en kio malafablis?” mi demandis „klarigu, kaj mi agos tute laŭ via deziro”.

— „Ne, tio ne utilus, mi ne povas klarigi al vi.”

Mi subite timis, ke ŝi ricevis impreson, ke mi ne amas ŝin, kaj tio en mi estigis alian, ne malpli akutan suferon, kiu tamen postulis malsaman dialektikon:

— „Se vi komprenus, kiel vi ĉagrenas min, vi klarigus ĉion.”

Sed mia ĉagreno, kiu – se ŝi dubus pri mia amo – normale ŝin ĝojigus, male agacis ŝin. Tiam, komprenante ke mi erare provadis kaj decidante ke mi ne plu atentos ŝiajn parolojn, lasante ŝin diri, sen ke mi fidis tion: „mi vere amis vin, tion vi konstatos en iu venonta tago” (tiu sama tago, en kiu – laŭ la asertoj de kulpuloj – oni agnoskos ilian senkulpecon, sed kiu pro misteraj kaŭzoj neniam estas la tago de la demandado) mi sufiĉe kuraĝis por rezoluti, ke mi ne plu renkontos ŝin, kaj al ŝi ankoraŭ ne anoncis tion, ĉar ŝi ne kredus.

Ĉagreno kaŭzita de persono, kiun oni amas, povas esti maldolĉa, eĉ kiam ĝi estas ĉirkaŭita de zorgoj, okupoj, ĝojoj, kiuj tiun personon ne rilatas, kaj de kiuj atento sin deturnas nur tempaltempe, al ŝi aŭ li revenante. Sed kiam tia ĉagreno naskiĝas, kiel okazis tiun fojon, en tempo kiam ies animon tute plenigas la feliĉo de intervidiĝo kun tiu persono, la subita deprimo kiu trafas la ĝis tiam sunan, firman kaj serenan spiriton blovigas furiozan ŝtormon, kontraŭ kiu la trafito ne scias ĉu li sukcese eltenos la lukton. Tiu, kiu blovis en mia koro, tiel abruptis ke mi revenis hejmen taŭzita, vundita, sentante ke liberan spiradon mi retrovos nur se mi returniĝos, reiros kun ajna preteksto ĉe Ĵilbertan. Sed ŝi tiam pripensus: „ĉu jam revenas? bone, mi povas do konduti laŭ mia plaĉo, li ĉiufoje revenos des pli cedema, ju pli malfeliĉa li estis forirante”. Poste min nerezisteble rekondukis al ŝi la fadeno de miaj pensoj, kaj ĉi tiuj alternaj orientiĝoj, ĉi tiu turniĝado de la interna kompaso daŭris post mia reveno hejmen kaj transformiĝis en provojn de inter si kontraŭdiraj leteroj, kiujn mi skribis al Ĵilberta.

Mi estis ĉe la sojlo de iu el tiuj penigaj cirkonstancoj, kiujn oni ĝenerale renkontas plurajn fojojn laŭlonge de la vivo, kaj kiujn – kvankam oni ne ŝanĝis sian naturon, sian karakteron, ja male onia naturo mem kreas la enamiĝojn, preskaŭ la amatajn inojn inkluzive de iliaj ŝuldoj – oni ne frontas sammaniere en ĉiu fojo, alivorte en ĉiu aĝo. En tiuj periodoj la vivo estas disduigita, kvazaŭ partigita sur pesilo, sur ĝiajn du kontraŭajn telerojn, kiuj akceptas ĝin tutan. En la unua kuŝas la deziro ne malplaĉi, ne ŝajni tro humila antaŭ la homo, kiun oni amas sed ne sukcesas kompreni, sed kiun – oni taksas – estas pli lerte iom ignori, por ke ŝi aŭ li ne ricevu la senton de sia nemalhaveblo, kiu deturnas de la amanto; en la alia telero kuŝas sufero – sufero tute ne loka aŭ parta – kiun oni male trankviligus nur per tio ke, rezignante je plaĉado kaj je kredigo ke oni povas vivi sen ŝi, oni revenus al ŝi. Oni nur deprenu de la telero, en kiu estas fiereco, etan kvanton da volforto, kian pro malkuraĝo oni lasis foruziĝi laŭ la paso de jaroj, oni enmetu en la teleron, en kiu estas ĉagreno, tutkorpan ricevitan suferon, kiun oni lasis akriĝi, kaj anstataŭ la kuraĝa decido, kiun dudekjarulo elektus, venkas la alia, tro peziĝinta kaj senkontraŭpeza, kiu la kvindekjarulon humiligas. Tio des pli veras, ju pli – ripetiĝante – la situacioj ŝanĝiĝas, kaj ju multas la ŝancoj por ke meze aŭ fine de sia vivo oni miskompleze al si mem komplikis amon per ia kvanto da kutimoj, kion junaĝo, bridita de aliaj devoj, malpli libere memdispona, ne spertas.

Mi estis ĵus skribinta al Ĵilberta leteron, en kiu mi tondrigis mian koleron, tamen enŝovante kvazaŭ hazarde kelkvortan savan flosilon, al kiu ŝi povos kroĉi repaciĝon, kaj post nura momento la vento turniĝis, mi direktis al ŝi elkorajn frazojn, al mi dolĉajn pro tiaj bedaŭraj esprimoj, kia „neniam plu”, kiuj estas ege kortuŝaj al la skribanto kaj ege tedaj al la leganto, kiu aŭ juĝos ilin mensogaj kaj tiun „neniam plu” tradukos per „ĉi-tage vespere se vi afable akceptos min” aŭ kredos veraj kaj do anoncaj pri iu el la definitivaj disiĝoj, kiuj estas plene indiferentaj, kiam ajn ili okazas en la vivo, se ili koncernas homojn, kiujn oni ne amas. Sed tial ke viro ne kapablas, dum li amas, agi kiel egalrange nobla antaŭulo de la venonta homo, kiu li estos kiam li ne plu amos, kiel do li povus plene imagi la animstaton de ino al kiu – eĉ se li sciis pri ŝia indiferento – por sin kontentigi per bela fantazio aŭ sin konsoli pri granda ĉagreno li konstante en siaj revadoj atribuis la samajn dirojn, kiel se ŝi amus lin? Kontraŭ la pensoj, la agoj de amata ino li estas same senkonsila, kiel verŝajne estis kontraŭ naturaj aperaĵoj la unuaj fizikistoj, antaŭ ol scienco konstruiĝis kaj iom prilumis la nekonatan flankon de la mondo. Aŭ eĉ pli draste: kiel vivulo por kies menso la leĝo de kaŭzo kaj efiko apenaŭ ekzistus, vivulo kiu ne kapablus postulati ligon inter aperaĵo kaj aperaĵo kaj sekve la fluon de okazaĵoj de la mondo spektus kiel nefideblan sonĝon. Nu, mi provadis eskapi el tiu malkohero, trovi kaŭzojn. Mi penis eĉ por tielnomata objektiveco kaj tiucele mi atente enkalkulis la malsaman grandon konstateblan inter la graveco, kiun Ĵilberta havis por mi, kaj la graveco, kiun mi havis por ŝi, kaj kiun egale ŝi havis laŭ la takso de aliaj homoj – ja tiu malsama grando, se mi ĝin pretervidus, povus kaŭzi ke mi prenus simplan afablaĵon de mia amikino por pasia amdeklaro, prenus mokindan, humilaĉan paŝadon miaflankan por la spontanea, gracia moviĝo, per kiu oni proksimiĝas al belokula knabino. Sed mi timis ankaŭ ke mi nun tro irus en la alia direkto, pro kiu mi rigardus la malfruan venon de Ĵilberta al rendevuo kiel signon de momenta mishumoro aŭ de definitiva malamikeco. Mi penis trovi meze inter tiuj du egale misprezentaj vidpunktoj tiun trian, kiu al mi donus ĝustan konsideron de la afero; la kalkuloj, kiujn mi faris por tiu celo, iom deatentigis min de la sufero; kaj ĉu pro obeo al la respondo de nombroj, ĉu pro tio ke mi nepre volis el ili legi la deziratan rezulton, mi decidis en la sekva tago ke mi vizitos familion Svan, feliĉa, sed feliĉa en sama maniero kiel tiu, kiu longe sinturmente pensis pri vojaĝo kiun li ne volis entrepreni, iras ĝis la stacidomo sed ne iras transe, revenas hejmen kaj malplenigas la vojaĝ-kofron. Kaj tial ke, dum oni hezitas, la nura ideo de ebla decido (krom se oni inertigis tiun ideon, decidante ke la definitivan elekton oni ne faros) kreskigas simile al viv-entena semo la filamentojn, la tutan reton de emocioj, kiu naskiĝus de la plenumata ago, mi tiam juĝis, ke per mia plano, ke mi ne revidos Ĵilbertan, mi absurde suferigis min, kvazaŭ mi devus tiun planon vere plenumi, kaj ke tial ke la fina rezulto estas male ke mi reiras al ŝi, mi povus ŝpari tiujn tro multajn dolorajn hezitojn kaj koncedojn. Sed ĉi tiu rekomenco de amika rilato daŭris ne pli longe ol estis bezone por iri ĝis la domo Svan: ne tial ke ilia butlero, kiu min tre ŝatis, sciigis ke Ĵilberta forestas (efektive iom poste en la vespero mi ricevis konfirmon pri la vereco de tio, de homoj kiuj renkontis ŝin), sed pro la frazoj per kiuj li sciigis tion: „Sinjoro, la fraŭlino forestas, mi povas certigi ke mi ne mensogas. Se vi deziras konfirmon, mi povas venigi la ĉambristinon. Mi kompreneble ĉiel agus kompleze al vi, sinjoro, se la fraŭlino ĉeestus mi tuj alkondukus vin al ŝi.” Ĉi tiu diro, el la sola speco kiu gravas, nome el la spontanea, provizante krudan radiogramon pri la nedivenebla realo, kiun tro preparita parolado vualus, pruvis ke en la rondo de proksimuloj de Ĵilberta regis la impreso ke mi tedas ŝin; pro tio, tuj post ol li diris ĉi tiujn vortojn, ili vekis en mi malamon, kiun mi, prefere ol al Ĵilberta, direktis al la butlero; al li alfluis ĉiuj koleraj impulsoj, kiujn mi antaŭe sentis kontraŭ mia amikino; liberigita de ili dank' al tiuj paroloj, restis sole mia ama sento; sed ili ankaŭ vidigis al mi ke mi devas dum kelka tempo ĉesigi miajn vizitojn al Ĵilberta. Ŝi sendube baldaŭ leteros al mi pardonpete. Mi prokrastados malgraŭ tio la sekvan viziton, por pruvi al ŝi ke mi povas vivi sen ŝi. Cetere, post ol mi ricevos la leteron, rezigni dum kelka tempo je vizitoj al Ĵilberta estos al mi pli facila afero, ĉar mi estos certa pri tio, ke mi revidos ŝin laŭvole. Mi bezonis, por elteni sen troa malĝojo la konsentitan disiĝon, nur tion, ke ne pezu sur mia koro la terura dubo, ĉu ni estas en stato de ĉiama malpaco, ĉu ŝi estas fianĉita, forvojaĝinta, forrabita. La sekvaj tagoj similis al tiuj de la iama novjara semajno, kiun mi estis travivinta sen Ĵilberta. Sed tiam, je la fino de tiu iama semajno, unuflanke mia amikino estis revenonta al la Elizeaj Kampoj, mi estis ŝin revidonta kiel antaŭe kutime, pri tio dubon mi ne havis; aliflanke mi sciis kun same granda certeco, ke dum ne finiĝos la novjara ferio, la Elizeajn Kampojn mi vane vizitus. De tio rezultis ke dum tiu jam delonge pasinta malgaja semajno la malĝojon mi eltenis pacience, ĉar ĝi koloriĝis nek de timo nek de espero. Nun male ĉi lasta sento, preskaŭ same multe kiel la timo, igis la suferon netolerebla. De Ĵilberta mi ne ricevis mesaĝon per la vespera poŝto de la unua tago, mi atribuis tion al ŝia nezorgemo, al ŝiaj okupoj, mi ne dubis ke mi trovos leteron de ŝi en la matena livero. Ĝin mi atendis ĉiutage kun urĝa korbatado, kiun sekvis deprima stato kiam mi fine trovis nur leterojn de personoj, kiuj ne estis Ĵilberta, aŭ nenian leteron, kio ne estis pli malbona, ĉar la atestojn de afableco flanke de aliaj personoj kontraste akrigis la ateston de ŝia indiferento. Mi poste komencis esperi je la posttagmeza poŝto. Eĉ inter la horoj de livero mi ne volis eliri, ĉar ŝi eble sendus kurieron. Poste venis la horo kiam certe ne plu aperos leterportisto aŭ servisto de domo Svan, la esperon de sereniĝo mi devis prokrasti al la sekva mateno, kaj ĉio ĉi rezultigis ke pro mia kredo, ke la sufero ne daŭros, mi fatale ĝin – por tiel diri – konstante revigligis. La ĉagreno estis eble samnatura, sed anstataŭ ke ĝi – kiel okazis la antaŭan fojon – nur senŝanĝe daŭrigus la komencan afekcion, ĝi nun renoviĝis plurfoje en la tago, ekante per emocio tiel ofte ripetiĝa, ke – kvankam ĝi estis tute korpa, momenta stato – ĝi fine stabiliĝis, kaj la perturboj tiel kaŭzitaj de atendo apenaŭ havis tempon por kvietiĝi antaŭ ol nova kaŭzo de atendo aperis, kaj sekve ne plu estis minuto en la tago, en kiu mi ne sentus la angoron, kiu tamen estis tiel malfacile eltenebla eĉ nur dum horo. Tiel do mia sufero ege pli fortis, ol en la tempo de la iama novjaro, ĉar en mia animo ĉi-foje regis, anstataŭ rekta kaj nura akcepto de ĉi tiu sufero, ĉiumomenta espero ke ĝi ĉesos. Ĉi tiun akcepton mi tamen fine atingis, kaj tiam mi komprenis ke ĝi nepre estu definitiva, mi rezignis por ĉiam je Ĵilberta pro la savo de mia amo mem, kaj pro tio ke mi deziris antaŭ ĉio ke ŝi ne konservu pri mi daŭran malestimon. Eĉ, ekde tiu tempo, por ke ŝi ne povu fari supozon pri iu miaflanka rankoro de rifuzita amanto, kiam poste ŝi proponis rendevuojn, mi ofte akceptis ilin kaj en lasta momento skribis, ke mi ne povos veni, kun multaj asertoj ke mi tre bedaŭras tion, kiel mi farus rilate al iu kiun mi ne dezirus vidi. Tiuj bedaŭraj frazoj, kiujn oni kutime uzas nur por indiferentuloj, pli bone konvinkos Ĵilbertan pri mia indiferento – ŝajnis al mi – ol la indiferenta tono kiun oni afektas nur al tiu, kiun oni amas. Post ol mi pruvos al ŝi per multafoje ripetitaj agoj, prefere ol per paroloj, ke mi ne plu sentas inklinon viziti ŝin, eble inklinon al mi ŝi resentos. Sed... oj! estus vane – peni per sindeteno de renkontiĝoj al renasko de ŝia deziro min renkonti signifos nur definitive rezigni ŝin: unue tial ke se ĝi efektive renaskiĝos kaj se mi volos ke ĝi daŭru, mi devos ne tuj cedi; due la plej suferigaj horoj estos pasintaj; ŝi estis al mi necesa en la tuja momento kaj mi deziris averti ŝin, ke ŝi baldaŭ, min renkontante, trankviligos doloron tiel dampitan, ke ĝi ne plus estos – kiel ĝi ankoraŭ estus en tiu tuja momento, kaj por ĝin ĉesigi – sufiĉa kaŭzo por kapitulaco, por repaciĝo, por revidiĝo. Kaj fine kiam mi poste povos sendanĝere konfesi al Ĵilberta – ĉar ŝia inklino al mi estos revigliĝinta – mian inklinon al ŝi, ĝi ne estos sufiĉe rezistinta kontraŭ tiel longa foresto kaj ne plu ekzistos; Ĵilberta por mi fariĝos intertempe indiferenta. Tion mi sciis, sed ne povis diri; se dirus, ŝi kredus ke la pretendata ĉeso de mia amo pro tro longa diseco celas nur tion, ke ŝi diru al mi ke mi senprokraste revenu al ŝi.

Intertempe tio, kio al mi faciligis la turmentan disiĝon, estis ke – por ke ŝi klare vidu ke malgraŭ miaj alisencaj asertoj, min detenis de vizitoj ne iu okaza ĝeno, ne mia sanstato, sed mia volo – ĉiufoje kiam mi antaŭe sciis ke Ĵilberta ne estos ĉe siaj gepatroj, eliros kun amikino, aŭ ne revenos por la vespermanĝo, mi vizitis sinjorinon Svan, kiu por mi denove fariĝis tiu persono, kiu ŝi estis en la tempo kiam mi malfacile renkontis ŝian filinon kaj kiam en tagoj de ŝia foresto ĉe la Elizeaj Kampoj mi promenis ĝis la aleo de Akacioj. Per ĉi tiu aranĝo mi nepre aŭdis pri Ĵilberta kaj sciis, ke ŝi nepre aŭdos poste pri mi, kaj aŭdos en tia maniero, kiu signifos ke pri ŝi mi ne zorgas. Kaj mi juĝis, simile al ĉiu suferanto, ke mia malgaja situacio povus esti pli malbona. Efektive, ĝuante liberan eniron en la domon kie Ĵilberta loĝis, mi pensis konstante, kvankam tiun eblon mi ne volis profiti, ke se mia doloro iĝus tro forta, mi povus ĝin ĉesigi. Malfeliĉa mi estis nur de tago al tago. Eĉ tio estas troigo. Kiom ofte en horo (sed nun sen la angora atendo, kiu min premadis dum la unuaj semajnoj de nia malpaciĝo, antaŭ ol mi reiris al la domo Svan) mi eldiris la vortojn de la letero, kiun – kredeble – Ĵilberta en iu venonta tago sendos, eble mem alportos. La konstanta vizio de tiu fantazia feliĉo helpis al mi elteni la frakasiĝon de la reala feliĉo. Al ino, kiu ne reciprokas amon, oni rilatas kiel al tieldirata malaperinto: la scio, ke ĉia espero vanas, ne detenas de plua atendo. Oni vivas vigilante, aŭskultante; iuj patrinoj, kies filo forvojaĝis por danĝera mar-esplorado imagas en ĉiu minuto, kvankam delonge oni ricevis certigon pri lia pereo, ke li mirakle revenos, savita kaj sana. Kaj ĉi tiu atendo depende je la forto de memoro kaj la solido de organoj, helpas aŭ por ke ili travivu la jarojn post kiuj ili agnoskos ke la filo ne plu vivas, por ke monaton post monato ili forgesu kaj transvivu, aŭ ilin mortigas.

Aliaflanke mian ĉagrenon iom konsolis la ideo, ke ĝi progresigis la aferon de mia amo. Ĉiu vizito farita ĉe sinjorino Svan sen la ĉeesto de Ĵilberta min suferigis, sed mi sentis ke ĝi kontribuas al favora bildo de Ĵilberta pri mi.

Cetere mi okaze de tiuj vizitoj ĉe sinjorino Svan antaŭzorgis pri la certa foresto de ŝia filino probable apenaŭ tiom pro mia decido de malkonkordo kun ŝi, kiom pro tiu espero pri repaciĝo, kiu ĉiam akompanis mian volon de rezigno (rezignoj tre malofte estas absolutaj, almenaŭ konstante tra la tempo, en homa animo kiun inter aliaj, fortigite de neantaŭvideblaj alfluoj de diversaj memoraĵoj, regas leĝo de fluktuado) kaj al mi vualis ĝian troan drastecon. Mi ja sciis kiel ĥimera tiu espero estis. Mi estis kiel mizerulo, kiu malpli amare ploras super sia peco da seka pano, se li pensas ke post momento eble fremdulo fordonos al li sian tutan riĉon. Ĉiuj homoj bezonas, por ke la realo fariĝu al ili elportebla, la flegadon de iaj privataj fantazioj. Ĝuste mia espero restis pli firma – samtempe kiel la disiĝo iĝis malpli dolora – se Ĵilbertan mi ne renkontis. Se mi starus ĉe ŝia patrino, fronte al ŝi, ni eble dirus vundajn parolojn kiuj porĉiame sankcius nian malpacon, frakasus mian esperon, kaj aliflanke, estigante novan angoron, revekus mian amon kaj denove malfaciligus la rezignon.

En pli frua tempo kaj longe antaŭ mia malkonkordo kun ŝia filino sinjorino Svan estis dirinta:

— „Estas bone, ke vi vizitas Ĵilbertan, sed mi estus danka se vi venus iafoje por mi, ne al mia florbrasiko-tago151, en kiu vi enuus ĉar mi akceptas tro multajn homojn, sed en aliaj tagoj en kiuj vi trovos min hejme, iom malfrue.”

Irante al ŝi porvizite, mi do laŭŝajne obeis kun granda prokrasto al deziro, kiun ŝi esprimis longe antaŭe. Kaj tre malfrue, kiam noktiĝis jam, preskaŭ en la horo kiam miaj gepatroj komencis la vespermanĝon, mi eliris por vizito al sinjorino Svan, dum kiu, mi antaŭsciis, mi ne vidos Ĵilbertan, kaj tamen konstante pri ŝi pensos. En tiu kvartalo, kiun oni tiam rigardis periferia rilate al la urbo, pli malhela ol nuntempe, kiu eĉ en sia centra parto ne disponis elektran prilumon de la stratoj kaj malmultan prilumon en privataj domoj, la lampoj de teretaĝa aŭ tre malalta interetaĝa salono, kia estis tiu, en kiu sinjorino Svan kutime akceptis gastojn, estis sufiĉe ilumina al la strato por ke pasanto alrigardu kaj imagu ke tian helecon ŝajne kaj vuale klarigas la starado antaŭ la pordo de kelkaj duonkaleŝoj kun belaj tirbestoj. La pasanto kredis – ne sen akompana emocio – je ia modifo en tiu mistera kaŭzo, vidante, ke unu el la duonkaleŝoj ekiras; sed tio okazis nur pro tio, ke la koĉero, timante ke al la bestoj estos malvarme, iam kaj tiam rondirigis ilin en la stratoj laŭ moviĝo tial impresa, ke la kaŭĉukizitaj radoj sonigis la paŝojn de la ĉevaloj en silenta fono, kontraŭ kiu ili pli nete kaj pli klare reliefis.

La vintroĝardenoj, kiujn la pasanto en tiu epoko ordinare ekvidis en ajna strato se la koncerna apartamento ne estis en tro granda alto super la trotuaro, ne plu estas troveblaj krom en la heliogravuraĵoj de jarfinaj donacaj libroj far P. J. Stal152, en kiuj – kontraste al la sobraj flor-ornamoj de nuntempaj salonoj en stilo Luizo la 16a kun unu rozo aŭ unu japania irido en longakola kristala vazo, kiu plian floron ne povus enlasi – ĝi ŝajne pro la abundo de ĉambraj vegetaĵoj, kiun oni tiam kutime havis, kaj pro la plena neglekto de sobreco en ilia aranĝo, estis la sekvo de ia vigla, kvazaŭ franda pasio por plantoj ĉe dommastrinoj, prefere ol de formala zorgo pri morna dekoro. En tiamaj domoj ĝi je pli granda skalo memorigis pri tiuj porteblaj vitrokestoj, prezentitaj matene de la unua novjara tago sub lumanta lampo – ĉar la infanoj malpaciencis kaj ne atendis ĝis tagiĝo – inter aliaj donacoj de la festo, sed plej bela inter ili, konsola dank' al la flegotaj plantaĵoj pri la vintra manko de verdaĵoj; kaj pli ol al ĉi tiuj vitrodometoj, la vintroĝardenoj similis al tiu, kiun oni vidis apud ili, bilde en bela libro, ankaŭa novjara donaco kaj kiu – malgraŭ ke ĝi estis donita ne al la infanoj sed al fraŭlino Lili, la ĉefpersono de la libro – ilin ĉarmis tiagrade ke nun en preskaŭ maljunula aĝo ili pripensas, ĉu en tiuj feliĉaj jaroj vintro iel estis la plej bela sezono. Fine en la malantaŭa parto de tiu vintroĝardeno, tra la disbranĉiĝoj de diversaj kreskaĵoj kiuj, vidate de la strato, similigis la tralumatan fenestron al la glacoj de la desegnitaj aŭ realaj infanaj vitrodometoj, la pasanto, sin altigante sur la piedpintoj, ordinare ekvidis viron en redingoto, kun gardenio aŭ dianto ĉe la roversa butonfendo, staranta antaŭ sida virino, kaj ambaŭ estis nebulaj, kvazaŭ intajlaĵoj en topazo, ie en la atmosfero de la salono kiun sukcene kolorigis samovaro – tiam nova enkondukaĵo – per la vaporoj kiujn ĝi eble ankoraŭ nuntempe eligas, sed ilin pro kutimiĝo homoj ne plu rimarkas. Al sinjorino Svan tre gravis ĉi tiu teumado; ŝi kredis ke ŝi sintenas originale kaj inpresas ĉarme, kiam ŝi diris al viro: „vi povos renkonti min en ĉiu tago iom malfrue, bonvole venu por taso da teo!”, kaj ŝi akompanigis de eta, milda rideto ĉi tiujn vortojn, de ŝi diritajn kun preterfluga angla frazmelodio, kaj ilin la alparolato mense notis, sin klinante kun serioza mieno, kvazaŭ ili estus grava, rimarkinda informo, kiu devigus al respekto kaj postulus atenton. Ol tiuj supre nomitaj, estis unu alia klarigo pro kiu la floroj rolis pli grave ol nura dekoro en la salono de sinjorino Svan, kaj ĉi tiu klarigo ne rilatas al la epoko, sed parte al la speco de vivo kiun Odeta pli frue havis. Granda hetajro, kia ŝi estis iam, travivas multan tempon por siaj amantoj, kaj do restas hejme, kaj tio povas konduki ŝin al tio, ke ŝi vivas por si mem. Objektoj, kiuj ĉe bonmora dommastrino videblas, kaj ankaŭ al ŝi eventuale ŝajnas gravaj, estas ĉiuokaze tiuj, kiuj al la hetajro plej gravas. La kulmino de ŝia tagordo ne estas la momento, kiam por vizitantoj ŝi sin vestas, sed tiu, kiam por unu viro ŝi sin senvestigas. Ŝi devas havi eleganton en hejmrobo, en noktoĉemizo, same kiel en eksterdoma tualeto. Aliaj inoj elmontras siajn juvelojn, ŝi vivas intime kun siaj perloj. Ĉi tia speco de vivmaniero trudas kaj rezulte emigas al tio, ke oni ŝatas sekretan, alivorte preskaŭ tute memcelan lukson. Sinjorino Svan en tiu sama spirito rilatis al floroj. Apud ŝia brakseĝo ĉiam staris tre larĝa kristala vasko, kiun tute plenigis parmaj violoj aŭ dispetaligitaj lekantoj sur akvo, kaj kiu por alvenanto kvazaŭ signis pri ŝatata kaj interrompita okupo, kia estus taso da teo kiun ŝi estus trinkinta sole, por privata plezuro; eĉ eble pri okupo pli intima kaj mistera, kaj sekve, vidante la disŝutitajn florojn, la vizitanto preskaŭ pardonpetis pro la ĝeno, kiel li ankaŭ farus pro okulado al la titolo de ankoraŭ dispaĝa libro, kiu vidigus ĵusan legaĵon, kaj do eble la nunan penson de Odeta. Kaj pli ol libro, la floroj vivis; oni sentis embarason, se oni eniris vizite al sinjorino Svan, kiam oni rimarkis ke ŝi ne solas, aŭ se oni eniris kune kun ŝi, ke la salono ne estas senviva, pro la tiel enigma ĉeesto – rilata al horoj de la vivo de la dommastrino, kiujn oni ne konis – de tiuj floroj, kiuj ne estis tie metitaj por la vizitantoj de Odeta sed kvazaŭ de ŝi forgesitaj en tiu loko, kiuj havis kaj ankoraŭ havos kun ŝi privatajn interparolojn, kiujn oni ne volis ĝeni, kaj kies sekretan enhavon oni vane provis legi per obstina rigardo al la paliĝinta, likva, malveca kaj dissorbita koloro de la parmaj violoj. Jam en la fino de oktobro Odeta revenis laŭeble akurate por la teo, kiun oni tiutempe ankoraŭ nomis „five o'clock tea153, ĉar ŝi aŭdis kaj volonte mem rakontis ke al sinjorino Verduren prosperis la teno de salono pro tio, ke oni certe povis renkonti ŝin en la hejmo je la ĉiam sama horo. Ŝi volonte kredis, ke ankaŭ ŝi tenas salonon, iel similan sed pli liberan, „senza rigore154 ŝi plezure diris. Ŝi tiel imagis sin kiel ian Julia De Lespinas155, kiu establus rivalan salonon kaj delogus de la eta grupo de Maria Del Defan156 la plej agrablajn virojn, unuavice Ŝarlon Svan, kiu ŝin sekvis en la skismon kaj retiriĝon, laŭ rakonto kiun ŝi kompreneble povis kredigi al novaj homoj, sensciaj pri la historio, sed ne al si mem. Sed iujn ŝatatajn rolojn homoj tiel ofte ludas antaŭ aliaj, kaj obstine ripetas enmense, ke ili pli facile kredas ilian fikcian ateston, ol tiun de preskaŭ tute forgesita realo. En tagoj kiam sinjorino Svan entute ne eliris, ŝi estis trovebla hejme, vestite en negliĝo el ĉinia krepo, blanka kiel freŝa neĝo, iafoje ankaŭ en iu el ŝiaj longaj tubecaj kompletoj el silkeca muslino, kiuj ŝajnis nura kovraĵo el blankaj aŭ rozecaj petaloj, kaj kiujn oni nuntempe juĝus ne bone adaptitaj al vintro – ja malprave juĝus. Ĉar tiuj malpezaj ŝtofoj, tiuj mildaj koloroj al la tiel vestita ino donis – en la forta varmeco de tiamaj salonoj, kiujn fermis kurtenitaj pordoj kaj pri kiuj tiamaj mondumaj romanistoj, serĉante elegantan epiteton, elpensis la esprimon „komforte remburitaj” – la saman varmo-sopiran sintenon, kiel al la rozoj, kiuj povis resti apud ŝi malgraŭ la vintro, en sia karnokolora nudeco, kiel en printempo. Pro la dampiĝo de sonoj sur la tapiŝoj kaj pro sia retiriĝo en angulo la dommastrino, ne sciante pri envenanto kiel hodiaŭ ordinare okazus, plu legis dum la vizitanto jam preskaŭ staris antaŭ ŝi, kaj ankaŭ tio fortigis la romaneskan etoson, la ĉarmon kvazaŭ de surprize malkovrita sekreto, kiun hodiaŭ oni resentas memorante tiujn jam tiutempe eksmodajn robojn, kiujn eble sole sinjorino Svan ankoraŭ ne forlasis, kaj kiuj peras la impreson ke tiu virino, sin per ili kutime vestante, iĝis romana rolulo, ĉar plimultaj nuntempuloj tiujn robojn vidis nur en iuj romanoj de Henrio Grevil157. Odeta nun kreskigis komence de vintro en sia salono tre grandajn, tre diverse kolorajn krizantemojn, kiajn Svan en pli frua epoko ne povus vidi ĉe ŝi158. Mia admira sento pri la floroj – kiam mi plenumis ĉe sinjorino Svan iun el tiuj malgajaj vizitoj, okaze de kiuj pro la ĉagreno mi retrovis en ŝi la tutan misteran poeziecon de la patrino de tiu Ĵilberta, al kiu ŝi diros en la sekva tago: „via amiko vizitis min” – venis verŝajne de tio, ke pro pala rozkoloro simila al la silko en stilo Luizo la 14a de ŝiaj brakseĝoj, pro neĝa blanko simila al ŝia hejmrobo el ĉinia krepo aŭ pro metala ruĝo simila al ŝia samovaro ili al la dekoro de la salono aldonis plusan dekoron, same abunde, same rafinite plurkoloran, sed vivan kaj destinitan al nur tagtaga daŭro. Sed min kortuŝis ne tiom la efemereco de la krizantemoj, ol ilia relativa daŭremo kompare kun la same rozaj aŭ kupraj tonoj, kiujn la subirinta suno tiel grandioze briligis en la nebulo de finiĝantaj novembraj posttagmezoj, kaj kiujn – post ol mi ekvidis ilian enĉielan velkadon, enironte ĉe sinjorinon Svan – mi retrovis daŭrigitaj, transponitaj en la flama kolorsortimento de la floroj. Kiel ardoj, kiujn kolorema pentristo talente deprenus de la malstabilaj atmosfero kaj suno, por ke ili envenu homan loĝejon kaj ĝin ornamu, ili – tiuj krizantemoj – dum la horo de teo instigis min malgraŭ la pezo de mia malĝojo al avida frando de la tro mallongaj plezuroj novembraj, kies intima, mistera gloro ili flamigis apud mi. Estis domaĝe, ke la konversacioj, kiujn mi aŭdis, ĝin ne proksimigis; ili al ĝi similis tre malmulte. Eĉ kun sinjorino Kotar kaj kvankam vespero proksimiĝis, sinjorino Svan softigis sian voĉon kiam ŝi diris: „ne, ne, tiel malfrue ne estas, ne rigardu al la horloĝo, tio ne estas la ĝusta horo, ĝi misfunkcias; ĉu vi do havas ian urĝon?”; kaj ŝi proponis plian torteton al sinjorino Kotar, kiu ne ellasis el sia mano la tenatan nomkartujon.

— „Ĉi tiun domon oni ne povas forlasi” diris sinjorino Bontempo al sinjorino Svan, dum sinjorino Kotar, kun surprizo aŭdante de iu alia la esprimon de sia propra impreso, ekkriis: „ankaŭ mi ĉiam pensas tiel laŭ mia malgranda juĝpovo, en mia intima konscienco!” kaj tion aprobis sinjoroj de la klubo Ĵokeo, kiuj estis tre respekte salutintaj, kvazaŭ se ili tian honoron ne meritus, kiam sinjorino Svan ilin prezentis al ĉi tiu ne tre ĉarma etburĝino, kiu antaŭ la altaklasaj amikoj de Odeta restis sindetena, preskaŭ laŭ ŝia propra vorto sindefendema, ĉar ŝi uzis ĉiam efektajn vortojn pri tre ordinaraj aferoj.

— „Mi nur antaŭ nelonge rimarkis, ke tri sinsekvajn merkredojn vi ne vizitis min” diris sinjorino Svan al sinjorino Kotar.

— „Estas vere, Odeta. De jarcentoj, de eonoj mi ne vidis vin. Vidu, mi almenaŭ agnoskas mian kulpon, sed mi havas la senkulpigon...” ŝi daŭrigis kun pudora kaj nebula mieno, ĉar malgraŭ ke ŝi edzinis al kuracisto ŝi ne kuraĝus paroli pri reŭmato aŭ pri ren-koliko sen evitvortoj „...ke mi suferis diversajn etajn ĝenojn. Ĉiu havas siajn malsanetojn. Plie okazis ĉe mi krizo en la vira servistaro. Kvankam mi ne estas speciale postulema pri respekto de mia aŭtoritato, mi devis – por averto al ĉiuj – maldungi mian kuiriston, kiu cetere, se mi bone komprenis la cirkonstancon, serĉis pli bone pagatan laborlokon. Sed lia foriro preskaŭ kaŭzis demision de la tuta ministraro. Ankaŭ mia ĉambristino ne plu volis resti, okazis dramaj scenoj. Spite al ĉio ĉi mi firme tenis la rudron, kaj la tuto estis ja praktika instruo, kiun mi memoros estonte. Mi tedas vin per ĉi tiu rakonto pri hejmaj aferoj, sed ankaŭ vi scias kia embaraso estiĝas el tiaj nevolaj reformoj en la domanaro.”

„Ĉu ni ne vidos ĉi-tage vian tre ĉarman filinon?” ŝi demandis.

— „Ne, mia tre ĉarma filino vespermanĝas ĉe amikino” sinjorino Svan respondis, kaj aldone ŝi turnis sin al mi:

„Laŭ mia scio ŝi skribis al vi leteron kun invito por morgaŭa vizito...”

„Kio pri la beboj?” ŝi demandis al sinjorino Kotar.

Mi profunde spiris, senpezigite. La diro de sinjorino Svan, pruvante ke mi povos vidi Ĵilbertan kiam ajn mi volos, al mi donis ĝuste la trankvilanimecon por kiu mi venis, kiu tiel necesigis por mi en tiu tempo la vizitojn ĉe ŝi.

— „Ne, mi skribos al ŝi mesaĝon ĉi-vespere; cetere mi kaj Ĵilberta ne plu povas renkontiĝi” mi aldonis, tiel ŝajne rilatigante nian disiĝon al mistera kaŭzo, kaj per tio ankoraŭ konservante iluzion de ama sento, daŭrigatan ankaŭ de la karesa tono per kiu mi parolis pri Ĵilberta kaj ŝi pri mi parolis.

— „Vere ŝi ege amas vin” diris sinjorino Svan „ĉu morgaŭ vi ne bonvolos?”

Mi ekŝvebis pro ĝojo, subite pensinte: „finfine kial ne? tion proponas ja ŝia patrino”. Sed tuj poste mi refalis en malĝojon. Mi timis, ke, min revidante, Ĵilberta pensos ke mia lastatempa indiferento estis ŝajnigita, kaj mi decidis ke mi daŭrigos la ne-intervidiĝon. Preter ĉi tiuj flankaj diroj sinjorino Bontempo estis dume plendantŝ pri embarasoj, kiujn al ŝi kaŭzis la edzinoj de politikistoj, ĉar ŝi afektis ke al ŝi ĉiuj homoj estis tedaj aŭ mokindaj, kaj ke ŝin aflikitis la eminenta rango de ŝia edzo.

— „... ĉu vi do akceptas sinsekve kvindek kuracist-edzinojn, tiel, senmurmure?” ŝi diris al sinjorino Kotar, kiu male estis al ĉiu homo ĉiam bonvola kaj pri ĉiuspecaj devoj akurata. „Ha, sindonema vi estas! Mi pro la ministreja laboro de mia edzo nepre devas, ĉu ne? Kaj do al ĉiuj tiuj edzinoj de ŝtatoficistoj, mi ne detenas min, mi spite elŝovas la langon. Kaj mia nevino Albertina sentas ĝuste kiel mi. Vi ne povas imagi, kiel spitema estas tiu knabino. Lastan semajnon en mia akcepto-tago venis la edzino de la ŝtata subsekretario pri financoj, kiu diris, ke pri kuirado ŝi ne lertas. ‚Sed, kara sinjorino’ respondis mia nevino kun tre afabla rideto ‚vi pri tio nepre scias, ĉar via patro estis laŭmetie kuirknabo’.”

— „Ha, ĉi tiun rakonton mi ŝatas, mi trovas ĝin frandinda” sinjorino Svan diris. „Sed almenaŭ por la tagoj, en kiuj via edzo akceptas klientojn, vi havu saloneton kun viaj floroj, viaj libroj, la objektoj kiujn vi ŝatas.” ŝi konsilis al sinjorino Kotar.

— „Tiel, bat! en la vizaĝon, bat! ŝi diris tion senpere. Kaj pri tio ŝi ne sciigis min antaŭe – tia eta maliculino, ŝi estas vere vulpino. Vi estas bonŝanca, ke vi povas vin deteni. Mi envias homojn, kiuj scias kaŝi sian opinion.”

— „Tion mi ne bezonas, kara sinjorino, mi ne tiom postulas de homoj” mildavoĉe respondis sinjorino Kotar. „Unuflanke mi ne rajtas spiti same facile kiel vi” ŝi aldiris per la iom pli laŭta voĉo, kiun ŝi uzis por emfazo ĉiufoje kiam ŝi ŝovis en interparolon iun el la delikataj afablaĵoj, el la sagacaj flatoj, kiuj kaŭzis admiron de homoj kaj helpis al la kariero de ŝia edzo. „... Kaj ĉion, kio povas utili al mia edzo, mi volonte faras.”

— „Ha, kara sinjorino, se mi nur povus, kiel vi. Probable vi estas flegma. Mi, kiam vidas ke la edzino de la ministro pri milito grimacas, tuj ekimitas ŝin. Estas ja embarase, ke mi havas ĉi tian karakteron.”

— „Jes” diris sinjorino Kotar „mi aŭdis, ke ŝi tikemas. Mia edzo konas ankaŭ altarangan viron, kaj kompreneble kiam la sinjoroj interparolas...”

— „Tamen vidu, kara sinjorino, okazas simile kun la ceremoniestro, kiu estas ĝibulo: ĉiufoje – apenaŭ li estas de kvin minutoj ĉe mi, mi jam proksimiĝas por tuŝi lian ĝibon. Mia edzo diras, ke pro tio oni maldungos lin. Nu do, la ministrejo iru al la diablo, jes, al la diablo!... ĉi tiun frazon mi volonte presigos devize sur mia leter-papero. Certe mi ŝokas vin, ĉar vi bonkoras, sed mi konfesas ke tio, kio plej amuzas min, estas ĝuste malgrandaj malicaĵoj. La vivo sen ili estus tro unutona.”

Kaj ŝi daŭre kaj abunde parolis pri la ministrejo kvazaŭ ĝi estus ia Olimpo. Por ŝanĝi la temon sinjorino Svan sin turnis al sinjorino Kotar:

— „Vi ja ŝajnas eleganta! Ĉu Redfern fecit159?”

— „Ne, vi scias ke mi estas fervora pri Rodnic160. Cetere tio estas rearanĝo de malnovaĵo.”

— „Tamen, estas ege ŝike!”

— „Kiom laŭ vi kostis?... Ne!... ŝanĝu la unuan ciferon.”

— „Ĉu vere? Bagatela prezo, kvazaŭ donaco. Mi aŭdis de iuj homoj pri trifoje pli grandaj prezoj.”

— „Tiel historio iĝas skribata” konkludis sinjorino Kotar. Kaj montrante al sinjorino Svan la kolringon, kiun ĉi lasta al ŝi donacis:

— „Rigardu Odeta. Ĉu vi rekonas?”

El la fendo inter du kurtenoj ceremonie ĝentila kapo elŝoviĝis, blage ŝajnigante skrupulon pro eventuala ĝeno: la kapo de Ŝarlo Svan.

— „Odeta, la princo de Agriĝento, kiu estas kun mi en la kabineto, demandas ĉu vi permesos ke li venu kaj prezentu al vi tre respektan saluton. Kion mi respondu?”

— „Ke tio estos al mi kompreneble tre plezura” diris Odeta kun kontento kaj ne perdante la trankvilon, kiun ŝi tiel facile konservis ĉar ŝi delonge kutimis, eĉ kiel iama hetajro, je akceptado de altaklasaj viroj.

Svan iris, peris la inviton, kaj akompanate de la princo revenis al sia edzino, krom se intertempe eniris sinjorino Verduren. Kiam li estis edziĝinta al Odeta, li tiam petis ke ŝi ne plu vizitu la etan rondon, (li havis por tio pli ol unu motivon, kaj se li ne havus, li tamen same agus, obeante leĝon de homa nedankemo, kiu esceptojn ne ricevas kaj kontraste evidentigas la blindecon – eventuale la ne-memismon – de ĉiuj edzo-perantoj). Li permesis nur, ke Odeta kaj sinjorino Verduren sin intervizitu dufoje en ĉiu jaro, kio ŝajnis ankoraŭ troa al iuj rondanoj indignantaj pro la ofendo farita kontraŭ la mastrino, kiu dum tiom da jaroj en sia domo rilatis al Odeta kaj eĉ al Ŝarlo tiel dorlote. Efektive krom perfidantoj, kiuj en iuj vesperoj ne iris al la rondo sed kaŝe laŭinvite vizitis Odetan, preparinte por la okazo, ke oni ekscius pri tio, la senkulpigon, ke ili deziris vidi Bergoton – kvankam sinjorino Verduren pretendis, ke ĉi tiu ne estas kutima gasto de gesinjoroj Svan, ke li estas sentalentulo, kaj dume tamen provis laŭ iu el siaj ŝatataj esprimoj lin allogi – la eta rondo enhavis ankaŭ ekstremistojn. Kaj ĉi lastaj, senrigarde al la privataj cirkonstancoj pro kiuj aliaj homoj ne surprenas la ekstreman sintenon kiun ili volas ĝeneraligi por malutili al difinita persono, deziris – sed vane deziris – ke sinjorino Verduren ĉesigu ĉian rilaton kun Odeta kaj tiel senigu ŝin je la kontenta, rida komento ke „Ni tre malofte vizitas sinjorinon Verduren depost la skismo. Tio eblis ankoraŭ kiam mia edzo fraŭlis, sed por paro ne estas tiel facile... Ŝarlo, se paroli senkaŝe, tute ne ŝatas matronon Verduren, kaj li ne volonte aŭdus, ke mi amike interrilatas kun ŝi. Kaj do, kiel obeema edzino...” Svan tien iris vespere kun sia edzino, sed li ne ensaloniĝis kiam sinjorino Verduren reciproke vizitis Odetan. Tial se la mastrino estis en la salono, la princo De Agriĝento eniris sole. Sole ankaŭ li estis prezentata de Odeta, kiu pli ŝatis, ke sinjorino Verduren ne aŭdu malfamajn nomojn kaj, vidante inter la gastoj plurajn de si nekonatajn vizaĝojn, eble kredu ke ĉirkaŭe estas pluraj altaj nobeloj, kaj ĉi tiu trompado tiel bone sukcesis ke post reveno hejmen sinjorino Verduren kun malŝata tono diris al la edzo: „kia agrabla medio! estis tie la kremo de politika reakcio!”. Odeta rilate al sinjorino Verduren havis inversan iluzion. Nu, la verdurena rondo tiuepoke ankoraŭ ne komencis evolui, kiel oni vidos poste. Sinjorino Verduren ankoraŭ ne estis en la kova tempo, kiam ŝi ĉesigis la grandajn festojn, en kiuj la malmultaj eminentuloj antaŭ nelonge algajnitaj ne povus brili pro tro multa ĉirkaŭa feĉo, kaj kiam ŝi prefere atendis ke la prosperiga povo de la dek justuloj, kiujn ŝi sukcesis allogi, multigu ilian nombron ĝis sepdekfoja deko161. Kiel Odeta baldaŭ estis agonta, tiel ankaŭ sinjorino Verduren agis, celante allogon de la tielnomata mondumo, sed ŝiaj atakaj pozicioj estis ankoraŭ tiel malvastaj kaj cetere tiel malproksimaj de tiuj, per kiuj Odeta havis iajn ŝancojn por simila rezulto, por sama sukceso, ke ĉi lasta restis tute senscia pri la strategiaj planoj, kiujn la mastrino ŝpinis. Kaj ŝi estis senrezerve sincera kiam ŝi, aŭdante ke oni parolas pri la snobeco de sinjorino Verduren, ridis kaj diradis: „estas ĝuste male: unue ĉar snobe ŝi ne povas sinteni – altaklasajn homojn ŝi ne konas, due ĉar – oni ne ignoru ŝiajn kvalitojn – la stato de ŝia salono ŝin kontentigas. Vere, tio, kion ŝi ŝatas, estas la vesperaj renkontiĝoj en merkredoj, la agrablaj babilantoj.” Kaj sekrete ŝi enviis al sinjorino Verduren – malgraŭ ke ŝi elkore esperis ke sub tiel alta instruado ŝi mem laŭtempe kleriĝis – tiujn artojn, kiujn la mastrino de la eta rondo taksis tiel gravaj, kvankam ili nur nuancigas neekziston, skulptas malplenon, kaj estas ĝustadire artoj de nulo, nome artoj de dommastrino, kiu lertas pri kunigo, pri unuanimigo, pri briligo, pri memforgesigo, pri perado inter homoj.

Sendepende je ĉio ĉi la amikinojn de sinjorino Svan impresis la enveno en ŝian hejmon de virino, kiun oni kutime imagis nur en la propra salono, meze de rondo de fidele venantaj gastoj, de difinita plurhoma grupo, kiun oni kun miro nun vidis aludita, resumita, kunpremita en unu brakseĝo en la aspekton de sinjorino Verduren, ĉi-foje rolanta gaste en la dika envolvo de grebo-pluma mantelo, tiel mola kiel la blankaj peltoj, kiuj garnis tiun salonon, ene de kiu ĉi tiu gasto mem figuris salonon. La pli timemaj inoj volis foriri por ne ĝeni kaj, parolante ni-persone kiel en okazoj kiam oni komprenigas al ĉirkaŭuloj ke estas pli bone ne lacigi resaniĝanton kiu leviĝas unuafoje, diris: „Odeta, ni nun foriros”. Iuj enviis al sinjorino Kotar, kiun la mastrino alparolis per la voknomo.

— „Ĉu mi forkaptu vin?” al ŝi demandis sinjorino Verduren, kiu ne povis elteni la penson, ke iu el ŝia rondo restos surloke kaj ne iros kun ŝi.

— „Ne, dankon, ĉi tiu sinjorino jam promesis, ke ŝi rekondukos min” respondis sinjorino Kotar, kiu ne kuraĝis publike malagnoski favore al pli fama persono la jam akceptitan proponon de sinjorino Bontempo por reiro en ŝia veturilo kun respublika insigno. „Sincere parolante, mi ĉiam tre dankemas al amikinoj, kiuj bonvole akceptas min en siaj veturiloj. Tio estas vera bonfaro al mi, kiu koĉeratan transportilon ne havas.”

— „Tio veras,” respondis sinjorino Verduren (ŝi ne aŭdacis argumenti, ĉar ŝi konis iom sinjorinon Bontempo kaj ŝin antaŭnelonge invitis al la merkredaj renkontiĝoj ĉe si) „sinjorino De Kresi loĝas malproksime de via hejmo – oj ve! mi neniam kutimiĝos al sinjorino Svan.” En la eta rondo ĉe homoj sen multe da sprito popularis la ŝerco ŝajnigi, ke ili ne povas kutimiĝi je la nova nomo sinjorino Svan.

„Mi de tiel longe diradis sinjorino De Kresi, ke mi apenaŭ ne eraris.”

Sole sinjorino Verduren, kiam ŝi alparolis Odetan, ne nur apenaŭis, sed tute konscie eraris.

— „Ĉu vi ne timas, Odeta, pro loĝado en ĉi tiu izolita kvartalo? Mi supozas, ke revenante ĉi tien vespere mi ne sentus min sekura. Kaj tiel malseke! Tio probable malbone efikas al la ekzemo de via edzo. Ĉu ne estas eble ratoj? ”

— „Ne, kompreneble ne, estus terure!”

— „Ha bone! Mi aŭdis iam onidiron pri tio. Mi trankviliĝas, aŭdante nun ke tio ne veras, ĉar mi terure timas pro ili. Se vere, mi ne revenus por alia vizito. Ĝis revido, karega amikino, ĝis baldaŭ, vi scias ke mi vere plezure vizitas vin. Vi ne bone flegas la krizantemojn” ŝi aldiris forpaŝante, dum sinjorino Svan stariĝis kaj akompanis ĝis la pordo „ili estas japani-devenaj floroj, oni kreskigu ilin laŭ la maniero de japanoj”.

— „Mi ne samopinias kun sinjorino Verduren, kvankam ŝi por mi estas pri ĉiuj temoj Torao kaj Profetoj. Vi sole, Odeta, trovas tiel belajn krisantemojn aŭ pli ĝuste krizantemojn, ĉar tiel oni diru laŭ la nuna maniero” sciigis sinjorino Kotar post kiam sinjorino Verduren malantaŭ si refermis la pordon.

— „Kara sinjorino Verduren ne ĉiam estas bonkora al la floroj de aliaj homoj” sinjorino Svan milde respondis.

— „De kiu vi aĉetas plantojn, Odeta?” demandis sinjorino Kotar por deturni la interparolon de kritikoj al la foririnto, „Ĉu de Lemetro? Mi konfesas ke antaŭ nelonge antaŭ la butiko Lemetro estis granda rozkolorflora arbeto por kiu mi faris senpripensaĵon.”

Sed pro sindetenemo ŝi rifuzis doni pli precizajn informojn pri la prezo de la dirita arbeto kaj rakontis nur, ke ŝia edzo „kiu tamen ne facile ruĝe koleras” elingigis la spadon kaj deklaris ke pri monaj aferoj oni ŝin ne povas fidi.

— „Ne, ne, mia sola fidata flor-vendisto estas Debak.”

— „Li estas ankaŭ mia” diris sinjorino Kotar „sed mi konfesas ke al li mi fojfoje malfidelas, ĉar mi aĉetas ankaŭ de Laŝom.”

— „Aha, vi adultas kun Laŝom, mi raportos tion al Debak” respondis Odeta, kiu volis elmontri spriton kaj esti gvidanto de la interparolo en sia salono, kie ŝi sentis sin pli memfida, ol en la eta rondo. „Cetere ĉe Laŝom iĝas vere tro koste, liaj prezoj tro altas, ĉu ne? mi trovas liajn prezojn maldecaj” ŝi aldonis kun rido.

Sinjorino Bontempo, kiu antaŭe abunde diris, ke la domon Verduren ŝi ne volas viziti, estis ravita de la invito al la merkredaj kunvenoj, kaj ŝi nun estis pripensanta kiel ŝi povos iri laŭeble plej ofte. Ŝi ne suspektis, ke sinjorino Verduren deziris de homoj ĉiufojecon; ŝi estis cetere el tiuj ne tre ofte gastigataj homoj, kiuj, se ili ricevas inviton al perioda kunveno ĉe dommastrino, ne vizitas ŝin facile kiel homoj lertaj por komplezado, kiuj nepre venas se ili havas sufiĉan liberan tempon kaj emon al societumado; ili male sin detenas en la tagoj de ekzemple la unua kaj tria fojo, imagante ke ilian foreston oni rimarkos, kaj prefere venas je la dua kaj kvara fojo, krom se ili eksciis de ajna informanto, ke la tria vespero estos aparte brila, kaj ili tiam inverse elektas siajn tagojn de ĉeesto, pretekstante ke ili „bedaŭrinde en la antaŭa okazo ne estis liberaj”. Tiel do sinjorino Bontempo estis kalkulanta, kiom da merkredoj estos antaŭ Pasko, kaj kiel ŝi povus veni je unu plia, sen ke ŝi tamen ŝajnus sintrudema. Ŝi atendis utilajn informojn de sinjorino Kotar, kun kiu ŝi estis forironta.

— „Ho, kara sinjorino Bontempo, mi rimarkas ke vi stariĝis, estas malafable viaflanke, ke vi tiel instigas al foriro. Vi ŝuldas al mi kompenson pro tio, ke vi ne venis lastan ĵaŭdon... Nu, mi petas, ankoraŭ iomete sidu. Vi ja ne havas tempon por alia vizito antaŭ la horo de vespermanĝo, ĉu? Ĉu vi vere ne prenos?” aldiris sinjorino Svan, al ŝi prezentante teleron kun kuketoj. „Vidu, ĉi tiuj rubaĵetoj tute ne malagrablas. Grandiozaj ili ne ŝajnas, sed vi nur gustumu kaj vi konfesos...”

— „Male ili ŝajnas frandindaj” respondis sinjorino Kotar „ĉe vi, Odeta, la provianto ĉiam abundas. Pri la devena fabriko mi ne bezonas demandi, mi scias ke ĉion vi mendas de Rebate. Mi estas konfesinde malpli konstanta. Por fornaĵetoj, por ĉiuj frandaĵoj mi ofte turnas min al Burbonozo. Sed mi agnoskas ke glaciaĵoj al ili ne vere prosperas. De Rebate ĉiuj specoj de glaciaĵoj, bavaraj kremoj aŭ ŝorbetoj estas artaj verkoj aŭ kiel dirus mia edzo ili estas la ‚nec-plus-ultra’-o162.”

— „Sed ĉio ĉi estas simple hejme farita. Ĉu vi vere ne volas?”

— „Mi poste ne povus vespermanĝi” respondis sinjorino Bontempo „sed mi residos dum momenteto, vidu, mi vere tiel volonte interparolas kun inteligenta virino, kia vi estas.”

„Eble vi rigardos min scivola, Odeta, sed mi deziras ekscii vian juĝon pri la ĉapelo, kiun portis sinjorino Tromber. Jes, mi scias ke la modo preskribas grandajn ĉapelojn. Tamen, ĉu ĉi tiu ne estas iom troa? Kaj kompare kun la alia ĉapelo, kiun ŝi surhavis okaze de vizito ĉe mi antaŭ kelkaj tagoj, ĉi tiu estas mikroskope malgranda.”

— „Ne, mi certe ne estas inteligenta” diris Odeta, opiniante ke ĉi tio estas konvena diro. „Mi fundamente estas naiva, mi kredas ĉion, kion oni diras al mi, mi ĉagreniĝas pro bagateloj.”

Kaj ŝi vuale komprenigis, ke en la komenco ŝi tre suferis pro sia edziniĝo kun Ŝarlo Svan, kiu estas tia viro, kiu havas propran vivon kaj malfidelas. Dume la princo De Agriĝento, aŭdinte ŝian diron „mi ne estas inteligenta”, juĝis ke estos dece protesti – sed sprite li ne sciis paroli.

— „Dirlididi!” ekkriis sinjorino Bontempo „ĉu ĝuste vi, pretendas ke vi ne inteligentas?”

— „Efektive” diris la princo uzante ĉi tiun savan enkondukon „mi tuj pensis: ĉu miaj oreloj misaŭdis?”

— „Ne, sincere parolante,” diris Odeta „mi estas entute etburĝino facile ŝokebla, antaŭjuĝema, kiu ne konas la mondon kaj precipe pri multaj aferoj ne scias.” Kaj demande pri la farto de la barono De Ŝarlus: „ĉu lastatempe vi vidis karan baronĉjon?”

— „Ĉu vi – senscia?” ekkriis sinjorino Bontempo „Ha, kiel vi opinius vidante la oficialan medion, kiel opinius pri ĉiuj moŝtaj edzinoj kiuj scias paroli sole pri palto kaj faldo! Vidu ekzemple, kara sinjorino, antaŭ nura sepo da tagoj, mi turnis la konversacion kun la edzino de la ministro pri instruado al ‚Lohengrin’. Ŝi respondis: ‚Ĉu ‚Lohengrin’? Ha, jes, la lasta varieteo en Foli-berĵer163, jes, mi aŭdis ke ĝi estas terure amuza.’ Nu, kara sinjorino, ne postulu de mi tion, kio ne eblas: kiam mi aŭdas tian diron, mi enkore indignas. Mi estis tre inklina survangi ŝin. Mi havas mian etan karakteron, ĉu ne? Nu, kara fraŭlo,” ŝi diris, sin turnante al mi „ĉu mi ne pravas?”

— „Tamen” diris sinjorino Kotar „estas pardoninde ke homo dekliniĝas iom de la ĝusta respondo, se tiel li estas demandata, ekstemporale, sen preparo. Tion mi scias el propra sperto, ĉar sinjorino Verduren ofte simile homojn premas al la muro.”

— „Ĉar temas pri sinjorino Verduren” demandis sinjorino Bontempo al sinjorino Kotar „ĉu vi scias kiun oni vidos en ŝia venonta merkreda kunveno? Ha, mi memoras nun ke por tiu sama merkredo ni akceptis alian inviton. Ĉu vi bonvole vespermanĝos kun ni en la sekva merkredo, kaj ni poste iros kune al domo Verduren? Mi antaŭtimas la eniron sen akompananto, mi ne scias kial tiu granda virino ĉiam timigis min.”

— „La kaŭzon mi povas diri al vi,” respondis sinjorino Kotar „vin de sinjorino Verduren timigas la voĉo. Tiel estas: ne ĉiu homo havas same agrablan voĉon, kiel sinjorino Svan. Sed post iom da reciproka alkutimiĝo – kiel diras la mastrino mem – la komenca malvarmo jam estos forblovita. Ŝi estas, eĉ se unuavide tiel ne ŝajnas, tre akceptema. Sed mi bone komprenas vian senton, entute ne estas agrable kiam oni unuafoje eniras fremdan lokon.”

— „Ankaŭ vi estos bonvena por tiu vespermanĝo” diris sinjorino Bontempo al sinjorino Svan. „Post la manĝo ni ĉiuj kune iros al domo Verduren, kune verdurenumos, kaj eĉ se la sekvo estos ke la mastrino por mi havos riproĉan vizaĝon kaj min ne plu invitos, en ŝia salono ni restos triope, ni babilos kune – mi antaŭsentas ke ĉi tio plej amuzos min.”

Sed ĉi lasta aserto probable ne estis tre verdira, ĉar sinjorino Bontempo demandis:

„Kiu venos laŭ via scio en la postvenonta merkredo? Ĉu estos iaspeca prezento? Ĉu almenaŭ ne estos tro multaj homoj?”

— „Mi certe ne iros” diris Odeta. „Ni nur mallonge restos tie en la lasta merkredo de ĉi tiu jaro. Se vi paciencos ĝis tiam...”

Sed sinjorino Bontempo ne ŝajnis inklina al la proponita prokrasto.

Kvankam la klereca nivelo de salono kaj ĝia monduma rango estas plejofte inversaj prefere ol kunvariaj, ŝajnas ke – se juĝi laŭ la ekzemplo de Ŝarlo Svan trovanta sinjorinon Bontempo agrabla – akceptita socia derangiĝo havas tiun sekvon ke homoj iĝas malpli postulemaj pri tiuj, kun kiuj ili fine akceptas societumi, malpli postulemaj pri ilia sprito kiel ankaŭ pri ĉiuj ceteraj kvalitoj. Kaj se tio veras, homojn – kiel popolojn – trafas la fatalo ke ilia kulturo kaj eĉ ilia lingvo disfalas samtempe kun ilia sendependo. Unu el la rezultoj de tiu tolera sinteno estas la fortiĝanta emo, kiun homoj ricevas kun kreskanta aĝo por taksi agrablaj la dirojn, kiuj omaĝas al ilia propra spirito, al iliaj inklinoj, kaj instigas al ties flegado; en tiu aĝo granda artisto, pli volonte ol la kompanion de originalaj geniuloj, ŝatas la rondon de disĉiploj, kiuj havas kun li komune nur la supraĵan aspekton de lia doktrino, kaj kiuj lin flatas, lin aŭskultas; en tiu aĝo eminenta viro aŭ ino, kiu travivas pasian amon, ene de ajna societa grupo juĝos plej inteligenta la eble malpli sagaca persono, kiu tamen per ia diro montris ke li komprenas kaj aprobas vivmanieron dediĉitan al galanteco, kaj tiel agrable instigas la voluptan inklinon de la amanto aŭ amantino; en tiu aĝo Ŝarlo Svan, iĝinte edzo de Odeta, plezure aŭdis kiel sinjorino Bontempo diras, ke estas ridinde akcepti nur dukinojn, de tio deduktante, tre malsame ol li farus en antaŭa tempo ĉe gesinjoroj Verduren, ke ŝi estas bona, tre sprita, tute ne snoba virino, kaj al ŝi plezure rakontis anekdotojn, pro kiuj ŝi ventroskue ridis, ĉar ŝi unuafoje aŭdis ilin, kaj ŝi cetere rapide komprenis ilin, volonte flatis kaj amuziĝis.

Sinjorino Svan demandis al sinjorino Kotar:

— „Nu, via edzo, male ol vi, do ne ŝategas florojn, ĉu?”

— „Ho, vidu, mia edzo estas saĝulo, moderulo pri ĉiuj aferoj. Jes, tamen li havas unu pasion.”

Kun okuloj brilaj pro malico, ĝojo kaj scivolo sinjorino Bontempo demandis:

— „Kiun do, kara sinjorino?”

Sinjorino Kotar respondis senafekte:

— „Legado.”

— „Ho, tio estas pasio tute sendanĝera flanke de edzo!” ekkriis sinjorino Bontempo, subpremante diablan ridadon.

— „Kiam mia edzo absorbiĝas en legado, imagu...”

— „Ba, kara sinjorino, pro tio vi ne devas multe zorgi.”

— „Tamen zorgas... pro liaj okuloj! Nu, Odeta, mi nun rehejmeniros kaj retrovos lin, kaj en tre baldaŭa tago mi revenos kaj frapos ĉe via pordo. Ĉar ni parolis pri okuloj – ĉu vi aŭdis, ke la domo, kiun sinjorino Verduren antaŭ nelonge aĉetis, estos prilumata per elektro? Mi ne scias tion de mia privata klaĉo-rondo sed de alispeca informanto: tion al mi diris la elektristo mem, sinjoro Milde. Vidu, mi ne citas sen mencio de la fonto! Eĉ en ĉiu dormoĉambro estos elektra lampo kun ŝirmilo mildiganta la lumon. Klare, tio estas ĉarma luksaĵo. Entute nuntempaj virinoj ĉiam volas novaĵojn, eĉ se ilin oni vane serĉus tra la mondo. La bofratino de iu mia amikino havas telefonan aparaton instalitan en la hejmo! Ŝi povas mendi de granda butiko sen ke ŝi devas eliri el la apartamento! Mi konfesas ke mi malnoble intrigis por ricevi permeson por vizito kun rajto paroli antaŭ la aparato. Pri tio mi revas, sed prefere ĉe amikino ol hejme. Ŝajnas al mi, ke ni ne plezure havus telefonon en la hejmo. Post la unuatempa amuziĝo, ĝi verŝajne estas embarasaĵo. Vere, Odeta, mi iru nun; ne restigu sinjorinon Bontempo, ŝi min kunveturigos. Mi nepre nun elglitu, vi instigas min al misfaroj, mi preskaŭ certe estos hejme pli malfrue, ol mia edzo!”

Kaj rehejmeniri ankaŭ mi devis, antaŭ ol mi povis ĝui la vintrajn plezurojn, kiujn – al mi antaŭe ŝajnis – la krizantemoj brilkolore tenis en sia ŝelo. Ne venis tiuj plezuroj, kaj sinjorino Svan malgraŭe ne sintenis kiel tiu, kiu ankoraŭ ion atendus. Ŝi lasis la servistojn forporti la te-garnituron, kvazaŭ ŝi anoncus „horo de fermo!”. Kaj ŝi fine diris al mi:

— „Ĉu vi vere volas iri? Do bone, good bye164!”

Mi sentis, ke se mi restus plu, tiujn nekonatajn plezurojn mi ne trovus, kaj ke mia malĝojo ne estis la sola kaŭzo, kial ili restis nehaveblaj. Ĉu ili eble staris ie, ne ĉe la vojo irita dum tiuj horoj, kiuj ĉiam tro rapide kondukas al la momento de disiĝo, sed prefere ĉe ia nekonata de mi, flanka vojeto, al kiu mi ne ĝustatempe turniĝis? Mi almenaŭ trafis la celon de la vizito: Ĵilberta ekscios, ke mi vizitis ŝiajn gepatrojn dum ŝia foresto, kaj ke tiuokaze, kiel ripete diradis sinjorino Kotar, mi tuje, dekomence plaĉegis al sinjorino Verduren.

— „Kredeble” diris al mi la kuracist-edzino, kiu neniam antaŭe vidis ke la mastrino tiel fervore penas por plaĉi al iu „vi havas interkroĉitajn atomojn165”.

Ĵilberta scios, ke mi parolis pri ŝi kiel decas, varmakore, sed ke mi ne havas tiun malkapablon por vivi sen renkontiĝoj kun ŝi, kiu – mi opiniis – estis la kaŭzo de la tedo kiun ŝi sentis lastatempe kiam ni kunestis. Mi ĵus diris al sinjorino Svan, ke kun Ĵilberta mi ne plu povas resti. Tion mi diris, kvazaŭ se mi porĉiame decidus ĉeson de intervidiĝoj. Kaj la letero, kiun mi volis sendi al Ĵilberta, estis planita laŭ la sama ideo. Nur al mi mem, por min firmigi, mi promesis ke tio estos nur lasta, mallonga streĉo daŭronta malmultajn tagojn. Mi pensis: „ĉi tiu estas la lasta rendevuo de ŝia flanko, kiun mi rifuzas, la sekvan mi akceptos”. Por ke la disiĝo estu pli facile realigebla, mi imagis ke ĝi ne definitivos. Sed mi ja sentis ke definitiva ĝi estos.

La novjara tago de tiu jaro estis al mi aparte suferiga. Probable ĉio simila, kiu konsistigas daton, datrevenon, suferigas tiun, kiu malfeliĉas. Sed se la kaŭzo de sufero ekzemple estas la forpaso de kara homo, ĉi tiu sufero konsistas nur en pli viva kontrasto kun la pasinta cirkonstanco. En mia situacio pezis plie mia neesprimita espero, ke Ĵilberta volis lasi al mi la iniciaton restarigi la rilaton, kaj, vidante ke tion mi ne faras, atendis nur la pretekston de novjaro kaj leteros al mi: „Nu, kio okazas? Mi freneze bezonas vin, venu por ke ni parolu sincere, mi ne povas vivi sen via ĉeesto.” Jam en la lastaj tagoj de la finiĝanta jaro, la alveno de tia letero ŝajnis al mi probabla. Tia ĝi eble ne estis, sed por ke probabla ĝi ŝajnu, deziro, bezono sufiĉas. Militisto firme kredas ke plusan tempon la sorto ĉiam denove al li donos antaŭ kugla trafiĝo, ŝtelisto simile antaŭ sia arestiĝo, homoj ĝenerale fronte al la fatala morto. Ĉi tio estas la talismano, kiu gardas unuopulojn – iafoje ankaŭ popolojn – ne kontraŭ danĝero sed kontraŭ timo pro danĝero, ĝustadire kontraŭ kredo je danĝero, kaj tio faciligas en multaj okazoj spitadon de danĝero, sen ke por tio kuraĝo bezonatas. Similaspeca, same senbaza fido helpas la amanton, kiu atendas repaciĝon, leteron. Por ke mi ne atendu ĉi tiun, estus sufiĉe se mi simple ĝin ne dezirus. Kiel ajn iu scias, ke li indiferentas al la ankoraŭ amata homo, li tamen imagas ke ŝi aŭ li ŝpinas tutan vicon de pensoj – de eĉ indiferentaj pensoj – volas ilin esprimi, travivas implikon de ideoj, en kiu li estas eventuale celo de malsimpatio sed ankaŭ de konstanta atento. Por ke male mi imagu la pens-fadenon de Ĵilberta, estus necese ke mi simple jam en tiu novjara tago antaŭsentu tion, kion mi estis sentonta en la sama tago de iu sekva jaro, kiam la atento, la silento, la korvarmo-aŭ-malvarmo de Ĵilberta jam iĝis por mi apenaŭ rimarkeblaj, kaj kiam mi ne estis pensonta, ne povus eĉ entute pensi pri solvado de problemoj jam kadukiĝintaj. De tiu, kiu vere amas, amo tro grandas kaj ne povas enspaciĝi tute en la memo; ĝi elradias al la amato, ĉe ŝi aŭ li trafas nepenetreblan surfacon kiu ĝin repelas al la devena loko; kaj tiun retroefikon de la propra inklino la amanto prenas por la sentoj de la amato, kaj ĝi ĉarmas lin pli ol la komenca radiado, ĉar li ne rimarkas ke ĝi venas de li mem. La novjara tago vice sonigis ĉiujn siajn horojn sen alveno de la atendata letero de Ĵilberta. Kaj tial ke mi ankoraŭ ricevis malfruajn, aŭ pro la embarasiĝo de la poŝto en tiu festa tempo malfruigitajn bondezirajn leterojn ĝis la tria kaj kvara tagoj de januaro, mi ankoraŭ esperis – tamen pli kaj pli malcerte. En la sekvaj tagoj mi ofte ploris. Tion sendube kaŭzis tio, ke mi estis malpli sincera ol mi kredis, kiam mi rezignis pri la amo al Ĵilberta; mi konservis la esperon de ŝiaparta bondezira letero por la nova jaro. Kaj – vidante ke ĉi tiu espero krevis antaŭ ol mi povis proviziĝi per alia – mi suferis kiel malsanulo kiu sian boteleton da morfino malplenigis kaj alian ne havas je dispono. Sed eble en mia animo – kaj la du klarigoj ne estas alternativaj, ĉar iafoje unu sento konsistas el inter si kontraŭaj elementoj – mia espero pri ricevo de trankviliga letero reproksimigis al mi la imagon pri Ĵilberta, renaskis la afekcion, kiun la atendo de apudesto apud ŝi, de vido de ŝi, de ŝia sinteno al mi, en antaŭa tempo estigis. La eblo de baldaŭa repaciĝo nuligis tiun aferon, pri kies fortego oni ne konscias: nome rezignon. Neŭrasteniulo ne kredas al tiuj, kiuj asertas ke li preskaŭ tute trankviliĝos, se li kuŝos en la lito sen rigardo al leteroj, sen legado de gazetoj. En sia fantazio li pensas ke ĉi tiu dieto male kaŭzos krizon de nervemeco. Simile amanto – ĝin konsiderante dum li estas en kontraŭa animstato, ĝin ne ekspertinte – je la bonfara efiko de rezignado ne povas kredi.

Pro la impeto de miaj korbatoj oni malgrandigis mian dozon de kafeino; ili ĉesis. Mi do pripensis, ĉu la substanco iagrade kaŭzis tiun angoron, kiun mi travivis, kiam preskaŭ plene malpaciĝis kun Ĵilberta, kaj kiun mi atribuis ĉiufoje kiam ĝi renaskiĝis al la sufero pro la ne-intervidiĝo kun ŝi aŭ al la probableco ke mi vidos ŝin same mishumora. Sed se tiu kuracilo ĝis tiam estis la kaŭzo de suferoj, kiujn mia fantazio do malĝuste klarigis (tio ne estus miriga: la plej akraj moralaj vundoj ĉe amanto ofte devenas de la kutimiĝo je korpa intimeco kun la kunvivulino), ĉi tio funkciis laŭ la maniero de la sorĉa trinkaĵo, kiu longe post eltrinko plu ligas Tristanon kun Izolda166. Ĉar la korpa komfortiĝo, kiun malpliigo de kafeino tre baldaŭ provizis al mi, ne haltigis la evoluon de la ĉagreno, kiun la preno de la misefika substanco eble ne kaŭzis, sed almenaŭ iel akrigis.

Tamen, kiam la tempo pasis ĝis mezo de januaro, kiam kadukiĝis mia espero pri novjara letero kaj malakriĝis la plia sufero kaŭzita de tiu fiasko, tiam la ĉagreno renaskiĝis tia, kia ĝi estis antaŭ la jarfinaj festoj. La eble plej kruela aspekto de ĝi estis, ke mi mem ĝin instigis nekonscie, rezolute, senkompate kaj pacience. La solan aferon, kiu al mi gravis, nome mian rilaton kun Ĵilberta, mi mem kun diligento malebligis, tagon post tago estigante per la daŭra diseco je mia amikino ne ŝian indiferenton, sed – kun fine sama rezulto – mian indiferenton. Mi arde kaj seninterrompe laboris por longa, kruela sinmortigo de tiu memo, kiu ene de mi amis Ĵilbertan, kun klarvido ne nur pri mia tiama agado, sed ankaŭ pri ĝiaj estontaj sekvoj; mi sciis ne sole, ke mi post ioma tempo ne plu amos Ĵilbertan, sed ke ĉi tion ŝi mem bedaŭros kaj ke ŝiaj sekvaj provoj por min revidi estos same vanaj kiel la hodiaŭaj, ne plu ĉar mi ŝin tro amos, sed ĉar sen ia dubo mi amos alian virinon, kiun mi pacience deziros, atendos dum horoj, de kiuj mi ne aŭdacos deŝiri momenteton por Ĵilberta, kiu al mi ne plu gravos. Kaj vere, en tiu sama momento en kiu (ĉar mi jam decidis ke mi ŝin ne plu renkontos, krom se ŝi formale petos klarigan interparolon, aŭ faros plenan amdeklaron, kaj por tiaj okazoj certe ne plu estis ŝancoj) mi jam perdis Ĵilbertan kaj ŝin pli intense amis, mi sentis la tutan valoron de ŝia personeco por mi, tion pli bone sentis ol en la antaŭa jaro, kiam, kunestante kun ŝi dum ĉiuj posttagmezoj laŭ mia plaĉo, mi kredis ke nia amikeco estas eksterdanĝera; vere, en tiu momento la imago, ke en iama venonta tago mi havos samajn sentojn por alia virino, min indignigis, ĉar tiu penso senigis min je Ĵilberta kaj krome je mia amo, je mia sufero. Amo, sufero, el kiuj, plorante, mi provis elpremi la esencon de Ĵilberta, kaj pri kiuj mi vole-nevole agnoskis, ke ili ne dependis je ŝi ekskluzive kaj – pli aŭ malpli frue – koncernos tiun aŭ tiun alian virinon. Tiel do – almenaŭ tia estis mia tiama opinio – oni ĉiam indiferentas al unuopaj homoj; kiam oni amas, oni sentas ke amo ne havas ilian nomon, ke ĝi povos poste renaskiĝi, povus eĉ en la pasinta tempo naskiĝi por alia homo, ne por tiu aparta. Kaj en la tempo dum kiu oni ne amas, oni filozofe konsideras la malkoherajn aspektojn de amo tial, ke tiun amon pri kiu oni senzorge komentas, oni ne sentas, oni do ĝin ne konas, ĉar konado en tiaj aferoj estas fluktua kaj ne transvivas dum la efektiva ĉeesto de la sento. Tiu estonta stato de aferoj, en kiu mi ne plu amos Ĵilbertan, kaj kiun mia sufero helpis diveni sen ke mia imago ankoraŭ povis ĝin klare bildigi – certe estus ankoraŭ eble averti Ĵilbertan pri ĝi, pri tio ke ĝi efektiviĝos iom po iom, ke ĝia veno eble ne estas proksima sed almenaŭ neevitebla, se ŝi mem – Ĵilberta – ne helpos, ne detruos en ankoraŭa feta stato mian estontan indiferenton. Tiom da fojoj mi volis leteri al Ĵilberta, aŭ ŝin viziti kaj al ŝi diri: „gardu vin, mi finfare decidis, ĉi tiu vizito estas mia ekstrema provo; mi vidas vin lastan fojon, baldaŭ mi ne plu amos vin”. Sed por kio? Kio rajtigis min por riproĉi al Ĵilberta indiferenton, kiun simile – sen ke mi juĝis min pro tio kulpa – mi havis al ĉio, krom al ŝi. Lastan fojon! Al mi ĉi tio ŝajnis grava evento, ĉar mi amis ŝin. Al ŝi tio kaŭzus probable same malfortan impreson, kiel la leteroj per kiuj amikoj petas permeson por vizito ĉar ili baldaŭ instaliĝos en fremda lando, kaj la permeson oni ne donas, kiel ankaŭ ne al tedaj enamiĝintaj inoj, tial ke oni havas aliajn planitajn plezurojn. Elastas la tempo disponebla en ĉiu tago: pasioj, kiujn oni sentas, ĝin elstreĉas, pasioj, kiujn oni instigas ĉe aliaj homoj, ĝin ŝrumpigas, kaj rutino ĝin plenigas.

Cetere, se mi parolus al Ĵilberta, ŝi min ne aŭdus. Homoj ĉiam imagas, kiam ili parolas, ke aŭskultas oreloj, animoj. Miaj paroloj Ĵilbertan alirus laŭ nepre oblikva vojo, kvazaŭ ili trairus la ĉiammoviĝan vualon de akvofalo, kaj poste atingus ŝin misformaj, kun ridinda sono, senigite je ĉia senco. La vero, kiun oni envortigas, al si ne trabatas rektan vojon, ne havas nepre konvinkan evidenton. Necesas tempo sufiĉe longa por ke analoga vero formiĝu en ili. Kaj tiam politika malamiko, kiu spite al ĉiuj rezonoj kaj pruvoj rigardis subtenanton de la kontraŭa doktrino perfidulo, nun aliĝas mem al la malŝatita opinio, kiun la homo ĝin sensukcese peninta disvastigi ne plu konsideras grava. Tiam ankaŭ la majstroverko kiu, por ŝatantoj kiuj ĝin laŭte legadis, ŝajne enhavis en si mem pruvojn de eminenteco, sed por aŭskultantoj estis nur malsaĝaĵo aŭ miskreaĵo, estos agnoskita de ĉi lastaj kiel majstraĵo tro malfrue, ol ke la aŭtoro tion ankoraŭ ekscius. Simile estas en am-aferoj: barojn ne povas rompi deekstere, kiel ajn vigle li penas, tiu, kiun ili deprimas; kaj nur kiam li ne plu zorgos pro ili, subite, rezulte de aliflanka evoluo plenumiĝinta enanime de tiu, kiu ne amis lin, tiuj antaŭe vane atakitaj baroj disfalos neutile. Se mi vizitus Ĵilbertan kun sciigo pri mia estonta senpasieco kaj pri la maniero por ĝin malhelpi, ŝi pro tiu iniciato induktus ke mia amo al ŝi, mia bezono de ŝi, estas pli grandaj ol ŝi antaŭe kredis, kaj ŝia tediĝo pro la renkonto des pli grandus. Kaj tute veris cetere, ke mia ama sento helpis – per la malkongruaj animstatoj, kiujn ĝi vice instigis en mi – por ke mi ol ŝi pli bone antaŭvidu ĝian finon. Tamen tiun averton mi eble letere aŭ voĉe dirus al Ĵilberta, post ol sufiĉe da tempo estus pasinta, tiel ke ŝi tiam jam iĝus al mi malhavebla, sed mi tiel pruvus al ŝi, ke ŝi efektive por mi ne estas nemalhavebla. Bedaŭrinde iuj personoj pro bonvolo aŭ pro malbonvolo al ŝi parolis pri mi en tia maniero, kia al ŝi probable kredigis, ke tion ili faris pro peto de mia flanko. Ĉiufoje kiam mi eksciis ke ekzemple doktoro Kotar, mia patrino, aŭ eĉ sinjoro De Norpua pro mallertaj diroj vanigis la tutan rezignadon, laŭ kiu mi ĝis tiam kondutis, ruinigis la tutan profiton de mia deteniĝemo pro la rezulta impreso ke mi ŝanĝis mian sintenon, mi de tio ricevis duoblan ĉagrenon. Unue mi ne plu povis kalkuli de tiu tago la komencon de mia pena kaj fruktodona sindeteno, kiun fuŝuloj sen mia konsento interrompis, kaj sekve nuligis. Sed krome mi malpli plezure intervidiĝus kun Ĵilberta, kiu detiam ne plu kredis min noble rezignema, sed male kaŝe intriganta por renkontiĝo, kiun ŝi rifuzis kaj ne okazigis. Mi malbenadis la vanajn babilojn de homoj, kiuj, se ke ili volis helpi aŭ malhelpi, sencele, pro nura parolemo, iafoje ĉar oni ne evitis la saman konduton dum societumado kun ili, kaj ili nun maldiskretas tute simile, kaŭzas en la plej delikata momento tian malbonon. Estas tamen vere, ke en la malutila laboro plenumita por la detruo de amo ili multe malpli grave rolas ol la du personoj, kiuj kutime – la unua pro troa komplezo, la dua pro troa malico – ĉion disfaligas en la momento kiam repaciĝo eblas. Sed al ĉi tiuj du personoj la amanto ne koleras same kiel al iaj embarasaj Kotar-oj, ĉar la dua estas la amato, kaj la unua estas la amanto.

Nu, ĉar je preskaŭ ĉiu mia vizito al sinjorino Svan ŝi invitis min por posttagmeza teo kun sia filino kaj petis ke mi respondu rekte al ĉi lasta, mi ofte leteris al Ĵilberta, kaj en ĉi tiu korespondado mi ne elektis la frazojn, kiuj povus – laŭ mia juĝo – esti konvinkaj – male mi provis nur krei la plej dolĉan vojon antaŭ la fluado de miaj larmoj. Bedaŭro, simile al deziro, ne penas por sin analizi, sed ja sin prefere kontentigas; kiam amo estas en sia komenca tempo la amanto ne dediĉas tempon al analizo de amo, sed al laŭebla aranĝo de rendevuoj en la sekva tago. Kiam oni rezignas je amo, oni ne provas kompreni sian ĉagrenon, sed al tiu, kiu ĝin kaŭzas, ofertas tiun esprimon de ĝi, kiu ŝajnas plej kortuŝa. Oni diras tion, kion oni sentas necesa, kaj kion la amato ne komprenos, oni parolas nur por si mem. Mi skribadis: „mi kredis ke tion mi ne povos fari, kaj ve! mi vidas ke ĝi ne estas malfacila”, kaj ankaŭ: „mi probable ne plu renkontos vin”, kaj daŭre ĉion ĉi mi diris kun evitado de malvarma tono, kiun ŝi povus rigardi afektita, kaj ĉi tiuj vortoj, dum ilin mi skribis, min plorigis, ĉar mi sentis ke ili signifas ne tion, kion mi deziras kredi, sed tion, kio reale okazos. Jes, la sekvan fojon, kiam ŝi mesaĝos por rendevuo, mi estos same kuraĝa kiel ĉi-foje kaj ne cedos, kaj, rifuzante kaj rifuzante, mi atingos iom post iom la tempon kiam pro daŭra ne-renkontiĝo renkontiĝon mi ne plu deziros. Mi ploradis sed mi malgraŭe sufiĉe kuraĝis, mi antaŭsciis pri la dolĉeco de tio, ke mi oferos la feliĉon de kunestado por la eblo ke en iu venonta tago ŝi estimos min – en iu tago kiam, bedaŭrinde, ŝia estimo estos al mi indiferenta. La supozo – tamen ne tre verŝajna – ke en tiu sama momento, kiel ŝi tion pretendis okaze de mia lasta vizito al ŝi, ŝi amas min, ke tio, kion mi perceptis kiel enuon sentatan pro iu, pri kiu oni tediĝis, estis nur la sekvo de ĵaluza ofendiĝo, de ŝajnigata indiferento simila al mia propra sinteno, igis mian decidon nur malpli dolora. Tiam mi revis ke post paso de kelkaj jaroj, kiam ni estos reciproke forgesintaj pri la alia, kiam mi povos diri al ŝi postevente ke tiu letero, kiun mi estis skribanta, tute ne estis sincera, ŝi respondos: „Ĉu vere, vi – vi amis min? Vi ne imagas, kiel fervore mi atendis ĝin, tiun leteron, kiel mi sopiris rendevuon, kiel pro ĝi mi ploris!” La imago, dum mi estis redaktanta la leteron tuj post mia reveno de la vizito al ŝia patrino, ke mi eble estis plenumanta ĝuste tiun miskomprenon – tiu imago pro sia malgajeco mem, pro la plezura fantazio ke Ĵilberta min amis, instigis min al daŭrigo de la letero.

Dum mi – en la momento kiam mi adiaŭis sinjorinon Svan ĉar la horo de teo finiĝis – estis pripensanta la enhavon de la letero skribota al ŝia filino, sinjorino Kotar siaparte antaŭ la foriro turnis sian atenton al tute alia temo. Plenumante sian laŭnoman rutinan inspektadon ŝi senmanke gratulis al sinjorino Svan pro novaj mebloj, pro novaj aĵoj rimarkataj en la salono. Ŝi cetere povis rekoni – kvankam malgrandanombre – iujn el la objektoj, kiujn Odeta jam havis en sia iama domo en la strato Laperuz, notinde ŝiajn juvelajn bestfigurojn – ŝiajn talismanojn.

Sed tial, ke sinjorino Svan aŭdis de iu altestimata amiko la vorton „kiĉa”, kaj ĉi tiu vorto al ŝi malfermis novan vidpunkton ĉar ĝi precize taŭgis por aferoj, kiujn antaŭ kelkaj jaroj ŝi rigardis „ŝikaj”, ĉiuj ĉi objektoj enŝrankiĝis unu post la alia: unue la orkoloraj latisoj kiuj subtenis la krizantemojn, poste pluraj dolĉaĵujoj el domo Ĵiru kaj leterpapero kun ornama krono, kaj krome la kartonaj luidoroj semitaj sur la kamenbretoj, kiujn, longe antaŭ ol ŝi ekkonis Svan-on, amiko klera pri eleganto al ŝi dekonsilis. Cetere en la fantazia malordo, en la verkeja pelmelo de la ankoraŭ malhele farbitaj ĉambroj, kiuj pro tio tute alie aspektis ol la blankaj salonoj, kiujn iom poste havis sinjorino Svan, Orientazio pli kaj pli retretis antaŭ la vastiĝo de la 18a jarcento: la kusenoj, kiujn – por ke mi „estu pli komforta” – sinjorino Svan staplis kaj knedis malantaŭ mia dorso, estis trasemitaj de rokokaj florgrupoj, ne plu, kiel antaŭe, de ĉinaj drakoj. En la ĉambro, en kiu ŝi estis ordinare trovebla, kaj pri kiu ŝi kutime diris: „ja – mi ŝatas ĉi tiun lokon, en ĝi mi ofte sidas, mi ne povus vivi inter agresemaj, bombastaj aĵoj, ĉi tie plivole mi laboras” (sen ke estis klare, ĉu pri pentro, ĉu pri libro ŝi laboris – pli verŝajne pri libro ĉar literatura verkemo tiam populariĝis ĉe virinoj kiuj volis iĝi aktivaj, ne resti senfaraj) estis multaj saksaj porcelanaĵoj, ĉar ŝi tre ŝatis ĉi tiujn artaĵetojn, kies nomon ŝi eldiris kun angla akcento, tiagrade ke ŝi ofte komentis pri ajna objekto: „tio belas, tio similas al saksaj floroj”; kaj pro ili ŝin timigis – pli ol antaŭe pro la gnomoj kaj florvazoj – la senzorga manumado de servuloj, al kiuj ŝi venĝis la streĉan emocion, kiun ili kaŭzis, per koleraj krizoj kiujn Ŝarlo Svan, ĝentila kaj milda mastro, spektis sen ke li ŝokiĝis. La konscia vido de iuj malpli altaj kvalitoj cetere ne breĉas korinklinon; ĉi tiu male juĝas ilin ĉarmaj. Tiutempe Odeta, kiam ŝi akceptis proksimajn amikojn, malpli ofte portis japanajn hejmrobojn, sed prefere helajn, krispajn negliĝojn laŭ la maniero de Antono Vatoo, laŭ kies floranta ŝaŭmo ŝi faris sur sia brusto karesan geston, kaj en kiuj ŝi baniĝis, pigrumis, petolis kun tia videbla kontento, tia sento de surhaŭta freŝeco, kun tia profunda spirado, ke ŝi ŝajne ne rigardis ilin ornamaj, kadraj, sed ja necesaj elementoj de la vivo samkategorie kun la „tub”o kaj la „footing”o167 kiuj respondis al la postuloj de ŝia fizionomio kaj al la delikateco de ŝia higieno. Ŝi kutime diris, ke panon ŝi pli facile malhavus, ol belarton kaj purecon, kaj ke ŝi pli malĝojus se forbrulus ‚Mona Liza’ ol multegaj homoj, kiujn ŝi konis. Ĉi teorio al ŝiaj amikinoj ŝajnis miriga, sed al ŝi donis inter ili famon de inteligenta virino, kaj al ĝi ŝi ŝuldis ankaŭ la ĉiusemajnan viziton de belgia plenpotenca ministro, kaj sekve de tio ene de la eta mondo, en kiu ŝi centre sunis, homoj tre mirus se ili ekscius ke aliloke, interalie ĉe gesinjoroj Verduren, oni rigardis ŝin malsaĝa. Pro ĉi tiu ŝia sprito sinjorino Svan pli ŝatis la kompanion de viroj, ol de inoj. Sed kiam ŝi kritikis inojn, tion ŝi faris ĉiam kun la tono de hetajro, emfazante mankojn kiuj povus veki la malŝaton de viroj: dikajn artikojn, malbelan haŭtkoloron, malbonan literumon168, harajn krurojn, haladzan odoron, falsajn brovojn. Pri tiu aŭ tiu ino, kiu male en antaŭa tempo al ŝi estis indulga kaj afabla, ŝi malpli severis, precipe se tiu malfeliĉis. Ŝi lerte parolis plede por ŝi, dirante: „homoj al ŝi maljuste sintenas, ŝi estas tre bona virino, tion mi povas atesti”.

Ne nur la meblaro kaj dekoro de la salono de Odeta, sed Odeta mem estus tiam malfacile rekonebla de sinjorino Kotar kaj de ĉiuj, kiuj estis iatempe familiaruloj de sinjorino De Kresi, se ili ne vidus ŝin ofte intertempe. Ŝi ŝajnis je multaj jaroj pli juna, ol antaŭe. Klare tio parte venis de tio, ke ŝi grasiĝis, kaj, ĝuante pli bonan sanstaton, aspektis pli trankvila, viglanima, mallaca, sed aliflanke ankaŭ de tio venis ke la novmodaj frizaĵoj kun glataj haroj donis plian larĝon al ŝia vizaĝo, kiun helruĝa pudro vivigis, kaj en kiu ŝiaj okuloj kaj ŝia profilo – en antaŭa tempo tro akraj – ŝajnis nun fanditaj. Sed kroma kaŭzo de tiu ŝanĝo konsistis en tio ke Odeta – enirinte mezan vivaĝon – fine trovis por si aŭ por si kreis propran fizionomion, konstantan karakteron, siatipan belecon, kaj en siajn malakordajn trajtojn – kiuj tiel longe, dependante je la hazardaj, senpovaj kapricoj de la korpo, portempe ricevante pro eta, momenta laciĝo ian plurjaran maljunecon, formis al ŝi laŭ la cirkonstancoj, laŭ ŝia humoro kaj mieno malkoheran, banalan, nebulan kaj ĉarman vizaĝon – enpremis tiun difinitan tipon, kvazaŭ ĉiaman junecon.

Svan en sia ĉambro havis – anstataŭe de la belaj fotografiaĵoj, kiujn oni faris nun pri lia edzino kaj en kiuj la sama enigma, venka vizaĝesprimo faciligis rekonon, en ajnaj robo kaj ĉapelo, de ŝiaj kvazaŭ gloraj silueto kaj vizaĝo – malnovan, etan dagerotipon senornaman, antaŭan al tiu nova tipo, kaj en kiu la juneco kaj beleco de Odeta, ankoraŭ ne inventitaj de ŝi, ŝajne forestis. Sed Svan probable ŝatis – pro fideleco aŭ pro reveno al pli frua inklino – en la juna, maldika virino kun revemaj okuloj, kun laca mieno, kun sinteno ŝanceliĝa inter irado kaj senmoveco, pli botiĉelian ĉarmon. Li efektive ankoraŭ volonte rigardis al sia edzino kiel al Botiĉeli-aĵo. Odeta, kiu penis ne emfazi, sed male kompensi, kaŝi tion, kion ŝi juĝis en si malplaĉa, kio eble por bildartisto estis ŝia karaktero, sed laŭ ŝi, kiel virino, estis manko, ne volis aŭdi pri tiu pentristo. Svan posedis belegan orient-devenan, roza-bluan koltukon, kiun li estis aĉetinta tial ke ĝi ekzakte similis al la koltuko de ‚Maria de magnificat169. Sed ĝin porti sinjorino Svan ne volis. Nur unufoje ŝi permesis, ke la edzo mendu por ŝi vestokompleton ornamitan per multaj lekantetoj, cejanoj, miozotoj kaj kampanuloj laŭ la figuro de Primavera en ‚Printempo’170. Iafoje, vespere, kiam ŝi lacis, li mallaŭte rimarkigis al mi kiel ŝi senkonscie tenis siajn manojn reveme en la eleganta, iom dolore kurba pozo, kiun havas ankaŭ Maria en la dirita pentraĵo, trempante sian plumon en la inkujon kiun al ŝi prezentas anĝelo, antaŭ ol ŝi ekskribos en la sankta libro, en kiu jam legeblas la vorto „magnificat”. Sed al tio li aldiris: „nepre ne atentigu ŝin pri tio – se ŝi ekscius, ŝi tuj ŝanĝus la sintenon”.

Krom en tiaj momentoj de pretervola malstreĉo, en kiuj Svan provis retrovi la melankolian botiĉelian kadencon, la korpo de Odeta estis nun desegnita laŭ unu plena silueto ĉirkaŭita de kontinua linio, kiu, sekvante la konturon de la virina korpo, seniĝis je abruptaj vojŝanĝoj, je falsaj enpremoj kaj elstaroj, je laĉaĵoj, je la fantazia kunmetismo de la antaŭa modo, kaj kiu ankaŭ en lokoj, en kiuj anatomio siavice eraris laŭ superfluaj kromvojoj, troaj aŭ maltroaj kompare kun ideala formo, senhezite, propravole korektis la naturajn esceptojn, surogatis – laŭlonge de ampleksa parto de la desegno – la mankojn de la korpo aŭ egale de la ŝtofoj. La remburoj, la tiel nomata sidkuseneto malbele pufiganta subdorse la robon, malaperis, kaj malaperis ankaŭ la korsaĵoj kun baskoj, kiuj, elstarante super la jupo kaj dum jaroj formante sur la korpo de Odeta falsan ventron, ŝin aspektigis kiel tuton faritan el diversdevenaj pecoj sen komuna individueco. La vertikalo de franĝoj, la plisoj de ruŝoj forcedis antaŭ la fleksebleco de korpo, kiu pulsis sub silka ŝtofo, kiel marvirino ondojn tranaĝas, kaj kiu donis al perkalaĵo homan aspekton, post ol ĝi fine liberiĝis, fariĝinte organisma kaj viva formo, je la longatempa ĥaoso kaj je la nebula ŝelo de la eksa modo. Sed de tiu antaŭa modo Odeta Svan tamen volis kaj sciis konservi kelkajn reliktojn, kiujn ŝi portis mikse inter elementoj de la nova stilo. Kiam en vespero – ne emante labori, certante pri tio, ke Ĵilberta iris al teatro kun amikinoj – mi senaverte vizitis ŝiajn gepatrojn, mi ofte trovis sinjorinon Svan en ia eleganta negliĝo, de kiu la jupo, kiu ŝajne havis pro sia bele malhela, dense ruĝa aŭ oranĝa koloro apartan signifon, ĉar tia tono ne plu estis laŭmoda, estis oblikve striita de larĝa, aĵura, nigra punto-bendo, kiu similis al la iamaj falbaloj. Kiam, en ankoraŭ malvarma printempa tago, antaŭ mia malpaciĝo kun ŝia filino, ŝi foje iris kun mi al la Alklimatiga Ĝardeno, sub la jako, kiun ŝi jen pli, jen malpli malfermis depende je la sento de varmeco donita de la promenado, la zigzaga bendo de ŝia malpeza ĉemizo aspektis kiel duonvidita refaldo de neĉeesta veŝto simila al tiuj, kiujn ŝi kutime portis kelkajn jarojn antaŭe, kaj kiujn ŝi prefere elektis kun tia kvazaŭ-ŝirita rando; kaj ŝia kravato – kun tartana motivo al kiu ŝi fidelis, sed kun tiaj mildaj tonoj (la ruĝo iĝis roza, la bluo iĝis hel-malva) ke oni preskaŭ kredus ke ĝi estas ia iriza tafto laŭ la lasta modo – estis tiamaniere nodita sub ŝia mentono, ne klare vidigante kie la ligo estas, ke oni nepre vidis similecon kun la ĉapel-rubandoj, kiuj nun estis eksmodaj. Se ĉi tion ŝi nur estis daŭrigonta kelkan tempon, certe junuloj, provante kompreni la spiriton de ŝiaj tualetoj, dirus: „sinjorino Svan – tuta epoko, ĉu ne?”. Kiel en bela literatura stilo, kiu kunagordas diversajn formojn, kaj kiun solidigas kaŝita tradicio, en la tualeto de sinjorino Svan tiuj malprecizaj memorigoj pri veŝtoj, pri bukoj, iafoje tuj subpremita inklino al la enbarkiĝuo171 kaj eĉ malcerta, svaga aludo al la sekvuminfraŭlo172, cirkuligis en konkreta formo partan similecon al aliaj, pli malnovaj formoj, kiujn oni ne trovus efektive fasonitaj de la kudristino aŭ modistino, sed kiujn oni konstante imagis, kaj ŝvebigis ĉirkaŭ sinjorino Svan ian noblan etoson – eble ĉar la neutileco de tiuj vestaĵoj kaŭzis, ke ili kvazaŭ plenumis iun pli vastan celon, ol utilecon, eble pro la konservita postlasaĵo de pasintaj jaroj, aŭ eble ankaŭ pro ia persona tualetemo, kiu propris al ĉi tiu virino kaj al ŝiaj plej diversaj vestokompletoj provizis kongruan tonon. Oni intue komprenis, ke ŝi ne vestis sin por komforto aŭ por la ornamo de sia korpo; ŝin la tualeto ĉirkaŭis, kvazaŭ la delikata, abstrakta ekipo de difinita civilizo.

Kiam Ĵilberta, kiu kutime aranĝis posttagmezan renkontiĝon en la semajnotago en kiu ankaŭ ŝia patrino akceptis gastojn, male havis eksteran okupon kaj tial mi povis viziti la florbrasiko-tagon de sinjorino Svan, mi ordinare trovis ŝin vestita per bela robo, jen el tafto, jen el fajo, el veluro aŭ el ĉina krepo, aŭ el sateno aŭ el silko, kaj kiu – ĉar ĝi ne estis vasta, kiel la negliĝoj kiujn ŝi kutime surhavis hejme, sed estis pli strikte alĝustigita kiel vesto por ekstera promeno – impresis kvazaŭ tiuposttagmeze ŝia hejma senfareco estus iel vigla kaj agema. Kaj klare la kuraĝa simpleco de ilia fasono bone akordis kun ŝia elkresko, ŝia gestmaniero, kaj iliaj manikoj vidiĝis kiel ties koloro, laŭ la tagoj varia: ili impresis kvazaŭ se subite estis decidemo en la blua veluro, facilanimeco en la blanka tafto, kaj se ia supera kaj tre eleganta sindeteno en la maniero, kiel ŝi etendis la brakon, videbliĝis per tio, ke ĝi surprenis la brilan aspekton de la rideto de grandaj oferoj – de la nigra ĉina krepo. Sed samtempe, al ĉi tiuj brilkoloraj roboj la kompliko de garnaĵoj sen efektiva utilo, sen pravigo por sia ĉeesto, aldonis reveman, neĝueman, sekretan tonon, kiu harmoniis kun la melankolio, kiun sinjorino Svan ĉiam havis almenaŭ en la ringoj sub la okuloj kaj en la falangoj de la manfingroj. Sub la abundo de safiraj talismanoj, de emajlaj kvarfoliaj trifolioj, de arĝentaj medaloj, de turkisaj bonsortigiloj, de rubenaj ĉenetoj aŭ topazaj pendaĵetoj, estis sur la robo mem ankaŭ tia kolora motivo daŭriganta sur alkudraĵo sian antaŭan vivon, tia vico de malgrandaj satenitaj butonoj, kiuj nenion butonis kaj disbutoneblaj ne estis, tia galono, ŝatinda pro sia malgrandeco, sia diskreteco de delikata memorigo, kaj ĉiuj, egale kun la juveloj – sen kio ilia ĉeesto havus nenian pravigon – ŝajne atestis pri intenco, signis inklinon, enhavis detenitan konfidencon, ekzistis pro ia superstiĉo aŭ konservis memoron pri resaniĝo, voto, amo aŭ familia ŝerca veto. Kaj iafoje en la blua veluro de l' korsaĵo apenaŭa, trarigardebla fendeto laŭ la stilo Henrio la 2a, aŭ en la nigra satena robo tubereto, kiu sur la manikoj aŭ ĉe la ŝultroj similis iagrade al la ŝvelaj formoj de la modo de jaroj 1830aj, aŭ male sub la ringojupo laŭ la stilo Luizo la 15a173, donis al la robo apenaŭ distingeblan aspekton de kostumo, kaj – subŝovante sub la nuntempan vivon ian sekretan signon de pasinta epoko – enplektis en la personecon de sinjorino Svan la ĉarmon de ia historia aŭ romana figuro. Kaj se tion mi rimarkigis: „mi ne ludas golfon, kiel faras pluraj amikinoj miaj” ŝi respondis „mi ne havus pretekston por montriĝi kiel ili, vestita per svetero”.

Tra la konfuzaj iroj kaj trairoj en la salono, revenante de adiaŭa akompano al vizitinto, aŭ levante teleron de kuketoj por prezenti al alia gasto, sinjorino Svan, preterire, haltis kelkajn sekundojn kaj parolis al mi aparte: „Ĵilberta speciale komisiis, ke mi transdonu ŝian inviton al vi por la postmorgaŭa tagmanĝo. Ĉar mi ne estis certa, ke mi vidos vin, mi estis tion skribonta en mesaĝo, se vi ne venus hodiaŭ”. Mi ankoraŭfoje rifuzis. Kaj rifuzado estis al mi laŭtempe malpli kaj malpli pena, ĉar kiel ajn oni ŝatas venenon kiu difektas la sanon, kiam ia cirkonstanco igas ĝin de jam kelka tempo nedisponebla, oni nepre iagrade bonvenigas la ripozon, kiu longe mankis, la foreston de afekcio kaj sufero. Oni kredeble unuflanke ne tute sinceras pensante ke oni neniam deziros revidi la amatan personon, sed oni ankaŭ ne sincerus pretendante ke ŝin aŭ lin oni volas revidi. Ĉar sendube la foreston de amato oni eltenas dank' al la kredo ke ĝi mallongos, dank' al la revo pri la tago de rekuniĝo, sed aliflanke oni sentas, kiel ĉi tiuj ĉiutagaj revoj pri baldaŭa sed ĉiam prokrastata revidiĝo estas malpli suferigaj, ol estus reala renkontiĝo, kiu eble instigus ĵaluzon, kaj rezulte la sciigo ke oni revidos la amaton kaŭzus malagrablan ŝokon. Tio, kion oni forŝovas de tag' al tago, ne plu estas la fino de la netolerebla angoro kaŭzata de diseco, sed la timinda rekomenciĝo de sensolvaj emocioj. Kiom do, ol tia intervidiĝo, oni pli ŝatas flekseblan memoraĵon, kiun oni laŭdezire kompletigas per revataj epizodoj, en kiuj tiu, kiu reale ne amas, male faras amdeklarojn – kiam oni solas! Tiun memoraĵon, kiun oni povas dolĉigi laŭvole per iompostioma enmikso de multaj dezirataĵoj, kiel oni pli ŝatas ĝin, ol la prokrastatan renkontiĝon, en kiu oni interparolus kun persono, al kiu oni ne diktus laŭfantazie la deziratajn vortojn, sed de kiu oni ricevus denove malvarman sintenon kaj neatenditan abruptecon! Ĉiuj homoj scias, ke kiam oni ne plu amas, forgeso aŭ eĉ malpreciza rememoro ne kaŭzas tiajn suferojn, kiajn kreas amo nereciprokata. Tian antaŭtempan forgeson – mi ne kuraĝis al mi mem konfesi – mi pli ŝatis pro ĝia trankviliga dolĉeco.

Cetere la eventuale malagrabla flanko de tia restado en anima senligeco kaj izolo iĝas laŭtempe malpli peza pro alia kaŭzo, nome pro tio ke ĝi moderigas – antaŭ ol ĝi poste kuracos – tiun obsedon, kiun oni nomas amo. Mia sento estis ankoraŭ sufiĉe vigla por ke mi deziru regajni la plejeblan prestiĝon en la okuloj de Ĵilberta, kaj mi juĝis ke pro mia libervola disiĝo de ŝi, ĉi tiu prestiĝo grade kreskos, kaj rezulte ĉiu el tiuj malgajaj kaj trankvilaj tagoj, en kiuj mi ne vidis ŝin, viciĝante post la antaŭa sen interrompo, sen nuligo (se en la aferon enmiksis sin neniu fuŝulo) estis ne perdita sed gajnita tago. Eble neutile gajnita, ĉar baldaŭ oni povos diagnozi, ke mi resaniĝis. Rezignado – speco de kutimo – al iuj fortoj ebligas, ke ili senlime grandiĝu. La tre malgranda energio, kiun mi havis en la unua vespero de mia malpaciĝo kun Ĵilberta, por elteni mian ĉagrenon, intertempe kreskis ĝis nekalkulebla intenso. Sed la emon de ĉio ekzistanta al memdaŭrigo iafoje krevigas subitaj impulsoj, al kiuj ĉiu homo des pli senskrupule cedas kaj sin allasas, ju pli multe da tagoj, da monatoj – li scias – li povis, li ankoraŭ povus sin deteni. Kaj ofte la momento, en kiu la ŝparujo preskaŭ plenas, estas la momento kiam oni subite malplenigas ĝin. Aŭ – ne atendante la rezulton de kuracado, al ĝi jam kutimiĝinte, oni tamen ĝin ĉesigas. Kaj en iu tago, en kiu sinjorino Svan diris la kutimajn parolojn pri la plezuro, kiun Ĵilberta ricevus pro vizito mia, tiel prezentante la feliĉon, de kiu mi detenis min de tiel longe, kiel kvazaŭ tuŝeblan, mi subite emociiĝis pro la kompreno ke ankoraŭ estis eble ĝin havi; kaj mi atendis kun peno ĝis la sekva tago; mi decidis ke tiutage mi surprize vizitos Ĵilbertan antaŭ la vespermanĝo.

Helpis min pacienci dum la daŭro de tuta tago plano, kiun mi elpensis. Ĉar la malpaco estis forgesita, ĉar mi estis denove interamika kun Ĵilberta, mi volis de tiam vidi ŝin nur kiel amanto. Ĉiutage ŝi estis ricevonta de mi plejeble belajn florojn. Kaj se sinjorino Svan, kvankam ŝi ne estus justa se ŝi tro severe patrinus, ne permesus ĉiutagan liveron de floroj, mi trovus pli kostajn kaj malpli oftajn donacojn. Miaj gepatroj ne donis al mi sufiĉan monon por aĉeti multekostaĵojn. Mi pensis pri granda antikva vazo el Ĉinio, kiun mi heredis de onklino Leona kaj pri kiu mia patrino tre ofte aŭguris, ke Franciska iam al ŝi anoncos: „ĝi farkasiĝis” kaj ke de ĝi restos nur pecetoj. Se tiel statis, ĉu ne estus pli saĝe ĝin vendi, ĝin vendi por ke mi povu laŭvole regali Ĵilbertan per donacoj? Laŭ mia takso mi povus kontraŭ ĝi ricevi minimume mil frankojn. Mi petis ke oni paku ĝin. Pro kutima vidado mi neniam atentis ĝin; la disiĝo havis almenaŭ tiun avantaĝon, ke ĝin mi unuafoje ekkonis. Mi kunprenis ĝin, antaŭ ol mi vojos al domo Svan, kaj dirante ilian adreson al la koĉero mi ankaŭ petis ke li veturu tra la avenuo de Elizeaj Kampoj, angule de kiu staris la butiko de granda komercisto pri ĉinaj objektoj, kiun mia patro konis. Mi miris, vidante ke kontraŭ la vazo li senhezite proponis al mi ne mil, sed dek mil frankojn. Mi prenis la monbiletojn kun plezuro; dum tuta jaro mi povos abunde havigi al Ĵilberta ĉiutage rozojn kaj siringojn. Mi eliris el la butiko kaj enkaleŝiĝis, kaj la koĉero memdecide, tial ke la familio Svan loĝis apud la Bulonja Arbaro, veturis ne laŭ la kutima vojo sed laŭ la avenuo de Elizeaj Kampoj malsupren. Li jam preterpasis la angulon kun la strato de Beri, kiam en la krepuska lumo ŝajnis al mi ke mi rekonas, tre proksime al la domo Svan, sed venanta en kontraŭa direkto kaj de ĝi malproksimiĝanta, Ĵilbertan, iranta malrapide kvankam per libera paŝo, apud juna viro, kun kiu ŝi estis parolanta kaj kies vizaĝon mi ne povis distingi. Mi duonlevis min en la veturilo kaj volis peti halton, sed mi ankaŭ tuj hezitis. La du promenantoj jam iom distancis kaj la du mildaj, paralelaj vojoj, kiujn strekis ilia malrapida iro forstompiĝis en la elizea ombro. Mi baldaŭ alvenis antaŭ la domon de Ĵilberta. Min akceptis sinjorino Svan:

— „Ho, certe ŝi tre bedaŭros” ŝi diris „mi ne scias kiel okazis, ke ŝi eliris. Ŝi sentis trovarmiĝon dum posttagmeza leciono, ŝi diris ke ŝi refreŝiĝos ekstere kun iu el siaj amikinoj.”

— „Al mi ŝajnas, ke mi ekvidis ŝin sur la avenuo de Elizeaj Kampoj.”

— „Mi ne kredas, ke ŝi iris tien. Ĉiuokaze bonvole ne diru tion al ŝia patro, li malplezure aŭdus ke ŝi eliris je tia horo. Good evening174.”

Mi foriris. Al la koĉero mi diris ke li veturu laŭ la sama vojo, sed mi ne revidis la du promenantojn. Kiudirekten ili iris? Kion ili parolis en la vespera aero kun tia ŝajno de kunsekretigo?

Mi hejmiĝis, tenante en malespera humoro la neatenditajn dek mil frankojn, dank' al kiuj laŭ la plano mi plezurigus Ĵilbertan per abundo da bagateloj – tiun Ĵilbertan, kiun – mi rezolutis – mi neniam revidos. Ja – la halto ĉe la negocisto pri ĉinaj objektoj min ĝojigis per la espero ke mi ĉiam vidos mian amikinon kontenta kaj dankema. Sed se mi ne petus la halton, se mi ne veturus tra la avenuo de Elizeaj Kampoj, tiam mi ne vidus Ĵilbertan kun ŝia kunpromenanto. Sama okazaĵo kreskigas disiĝemajn branĉojn, kaj la malfeliĉo kiun ĝi estigas nuligas la feliĉon kiun ĝi kaŭzis. Al mi okazis la malo de tio, kio ordinare okazas. Ordinare oni deziras ĝoj-objekton, sed la fizika rimedo por ĝin ekhavi mankas. ‚Estas malgaje ami sen granda riĉeco’ diras Ĵano De La Brujer175. Homon en tia situacio helpas nur rezigno deziri tian ĝojon. Mi – male – havigis al mi la fizikan rimedon, sed samtempe pro eble ne logika sed almenaŭ hazarda viciĝo de konsekvencoj de tiu unua sukceso, mi preterpasis la ĝojon. Cetere ŝajnas ke ĝojon homoj ĉiam preterpasas. Ordinare – koncedinde – ne en la sama vespero, en kiu ili ricevis tion, kio ĝin ebligas. Plejofte ili dum ioma tempo ankoraŭ penas kaj esperas. Sed la feliĉo neniam plenumiĝas. Se la cirkonstancojn oni superas, la naturo translokas la batalon de ekstero al interno kaj pograde ŝanĝas la koron sufiĉe, por ke ĝi deziru ion diversan de tio, kion ĝi baldaŭ posedos. Kaj se la peripetio estis tiel rapida, ke la koro sufiĉan tempon ne havis por ŝanĝiĝo, la naturo tamen ne rezignas je la ebla venko, per ja pli malfrua, pli subtila sed same efika procedo. Tiam la atingo de feliĉo fiaskas ĝuste en la lasta sekundo, aŭ plivere al tiu posedo mem la naturo per diabla ruzo komisias la detruon de feliĉo. Ne sukcesinte per siaj rimedoj en la kampo de efektivoj kaj de vivo, la naturo kreas la plej lastan maleblon: la animan maleblon de feliĉo. La fenomeno feliĉo aŭ ne okazas, aŭ kaŭzas akrajn reagojn.

Mi rezervis la dekmilfrankan sumon. Sed ĝi ne plu utilis. Mi cetere ĝin baldaŭ elspezadis pli rapide, ol se mi sendus ĉiutage florojn al Ĵilberta, ĉar kiam vesperiĝis, mi havis tian malfeliĉan senton ke mi ne povis resti hejme, mi eliris por plori en la brakumo de inoj, kiujn mi ne amis. Kaj se pri ajna donaco aŭ komplezo al Ĵilberta temas – tion mi ne plu deziris; novaj vizitoj en la hejmo de Ĵilberta estus de tiam al mi nur suferigaj. Eĉ intervidiĝo kun Ĵilberta, kiu en la antaŭa tago estus tiel plezura, ne plu kontentigus min. Ĉar mi maltrankvilus dum la tuta tempo, kiam mi ne estus kun ŝi. Efektive tiel estas, ke virino grandigas sian potencon super viro je ĉiu nova vundo, per kiu ŝi afliktas – ofte preteratente afliktas – lin, sed grandigas ankaŭ liajn postulojn kontraŭ ŝi. Per la doloro kiun ŝi kaŭzis, la virino pli kaj pli sukcese sieĝas, enkatenigas lin, sed ankaŭ reciproke striktigas la katenojn, per kiuj ĝis tiam li juĝis ŝin sufiĉe senmovigita por ke li sentu sin trankvila. En la antaŭa tago, se mi ne timus ke mi tedos Ĵilbertan, mi ne petus pli, ol iajn disajn intervidiĝojn; nun ili min ne kontentigus kaj mi anstataŭe postulus multe pli drastajn kondiĉojn. Ĉar en amaj aferoj, tute male ol en postbatala negocado, oni drastigas la kondiĉojn, oni des pli akrigas ilin, ju pli oni estas venkita, almenaŭ se ilin oni povas iel trudi. Ion trudi al Ĵilberta mi ne povis. Tial mi plivole ne plu vizitis ŝian patrinon. Mi ja daŭre pensadis pri tio, ke Ĵilberta min ne amis, ke tion mi sciis de sufiĉe longe, ke mi povos ŝin revidi se tion mi deziros, kaj se ne deziros, mi povos ŝin laŭtempe forgesi. Sed tiuj ideoj simile al kuracilo, kiu ne aktivas kontraŭ iaj malsanoj, malhavis ian ajn specon de efiko kontraŭ la du paralelaj strioj, kiujn mi reviziiis de tempo al tempo, de Ĵilberta kaj la junulo forirantaj per mallongaj paŝoj laŭ la avenuo de Elizeaj Kampoj. Tio estis nova afekcio, kiu laŭtempe ankaŭ forsvenos, tio estis bildo, kiu post plena ripozpurigo iam aperos en mia imago senigite je sia tuta malbona enhavo, kiel la mortigaj venenoj, kiujn oni transvazigas sendanĝere, kiel kvanteto da dinamito, ĉe kiu oni povas fajrigi cigaredon sentime pri eksplodo. Intertempe mi havis enanime alian forton, kiu luktis per sia tuta viglo kontraŭ la malica forto, kiu prezentis al mi senŝanĝe la promenon de Ĵilberta en la vespera krepusko, kaj kiu por rebati la senĉesajn atakojn de mia memoro utile laborigis mian imagon al kontraŭa direkto. La unua el tiuj du fortoj ja daŭre prezentis al mi la du promenantojn de la avenuo de Elizeaj Kampoj kaj aliajn malagrablajn bildojn ĉerpis el pasinta tempo, ekzemple kiel Ĵilberta tiris la ŝultrojn kiam ŝia patrino petis ke ŝi restu kun mi. Sed la dua forto, laborante laŭ la kanvaso de miaj esperoj, pentris estontecon multe pli kompleze ampleksan, ol la malvasta, entute tre malmulte signifa pasinteco. Fronte al unu minuto, en kiu mi revidis la mishumoron de Ĵilberta, estis tiel multaj en kiuj mi elpensis iniciaton, kiun ŝi faros por nia repaciĝo, eble por nia fianĉiĝo. Agnoskinde, ĉi tiun forton, kiun mia imago turnis al estonteco, ĝi tamen ĉerpis el pasinteco. Laŭmezure kiel svenos mia ĉagreno pro la ŝultrotiro de Ĵilberta, ankaŭ malgrandiĝos la memoro pri ŝia ĉarmo – tiu memoro pro kiu mi deziris ke ŝi revenu al mi. Sed mi ankoraŭ tre malproksimis de tia morto de la pasintaĵoj. Mi plu amis tiun, kiun laŭ mia kredo mi malamis. Sed ĉiufoje kiam oni juĝis ke mi estas bele frizita, aŭ havas sanan mienon, mi deziris ke ŝi ĉeestu. Min incitis la invitoj tiutempe faritaj de iu nombro da homoj por min akcepti, kaj mi rifuzis la gastiĝon. Kverelo okazis en la familio ĉar mi ne iris kun mia patro al oficiala vespermanĝo, ĉe kiu estis familio Bontempo kun ilia nevino Albertina, tre juna fraŭlino preskaŭ ankoraŭ infana. La diversaj epokoj de la vivo tiamaniere fariĝas parte samtempaj. Oni superece rifuzas – pro tio, kion oni amas kaj kio estontece estos tute indiferenta – vidi tion, kio hodiaŭ estas indiferenta, kion oni amos estontece, kion oni eble povus, se oni konsentus ĝin vidi, ami pli frue, kaj kiu tiel finus la nunajn suferojn, kaj ilin – verdire – anstataŭigus per aliaj. Miaj suferoj evoluis, modifiĝis. Mi mire vidis en la fundo de mia animo en iu tago iun senton, en la sekva alian senton, ordinare inspiritajn de ia espero aŭ timo rilata al Ĵilberta, al la bildo de Ĵilberta kiun mi portis en mi. Se mi pensus pli realisme, mi scius ke la alia, la reala Ĵilberta estis eble tute alia ol ĉi tiu, neniel sentis la bedaŭrojn kiujn mi imagis en ŝi, pensis probable multe pli malofte pri mi, ol mi pri ŝi, kaj ankaŭ malpli ol mi pensigis ŝin pri mi, kiam mi estis sola duope kun mia fikcia Ĵilberta, kiam mi scivolis pri ŝiaj veraj intencoj koncerne min, kaj ŝin tia imagis, kun konstanta atento kaj zorgo pri mi.

Dum tiaj tempoj kiam, grade forfluante, malĝojo persistas, estas distinginde inter la malĝojo kaŭzita de la konstanta pensado pri la amato, kaj tiu kiun revekas iuj memorigoj, ekzemple iu malbonvola diro pretere aŭdita, iu verbo uzata en ricevita letero. Rezervante venontan rakonton pri posta amo por priskribi la diversajn formojn de rilata malĝojo, mi diru tamen ke el ĉi tiuj du formoj la unua estas multe malpli akra ol la dua. Kaŭzo de tio estas, ke la ideo de la amata persono, vivanta en la amanto, tie ornamiĝas per glora nimbo, kiun la amanto baldaŭ redonas, kaj ricevas eventuale la oftan dolĉecon de espero, aŭ almenaŭ la trankvilecon de konstanta malgajeco. (Estas cetere rimarkinde, kian malgrandan rolon havas la bildo de persono, kiu kaŭzas tiom da sufero, en la misaj sekvoj, kiuj akrigas la aman marasmon, daŭrigas ĝin kaj prokrastas ĝian kuraciĝon, kiel en iuj malsanoj la origina kaŭzo estas misproporcie bagatela kompare kun la sekva febro kaj la longa vojo al konvalesko.) Sed dum la ideo de la amata persono ricevas la prilumon de ordinare optimisma komprenemo, same ne estas pri la okazaj memorigoj, la malica diro aŭ la malamika letero (de Ĵilberta mi ricevis nur unu tian leteron); laŭŝajne la persono mem enestas en tiuj fragmentoj, kiel ajn malgrandaj ili estas, kaj ricevas potencon, kiun ŝi aŭ li tute ne havas en la normala imago kiun oni pri ŝia aŭ lia tuta esto havas. Tio klariĝas per la fakto ke la leteron oni ne antaŭe kontemplis, kiel la bildon de la amato, en la melankolia trankvilo de bedaŭro; ĝin oni legis, avide legis en stato de terura angoro, kiun kaŭzis la ĉirkaŭpremo de neatendita malfeliĉo. La formiĝo de tia malĝojo estas propraspeca; ĝi venas de ekstere, kaj ĝi iras la vojon de plej akra sufero ĝis ĝi tuŝas la koron. La bildo de la amato, kiun oni kredas malnova, aŭtenta, estis reale rekonstruita plurfoje. La suferiga memorigo – male – ne estas samtempa kun tiu refarita bildo, ĝi venas de alia tempo, ĝi estas el la malmultaj atestaĵoj de monstra pasinteco. Sed ĉar tiu pasinteco daŭre ekzistas – nur en la amanto ne ekzistas, ĉar li anstataŭe fantaziis belegan oran epokon, paradizon en kiu ĉiuj estos unuanimaj – tiuj memorigoj, tiuj leteroj admonas al agnosko de la realo, kaj ili per la subite sentigata doloro devus komprenigi, kiel malproksime de ĝi oni restas, flegante malprudentajn esperojn de ĉiutaga atendo. Tio ne signifas ke ĉi tiu realo ĉiam restos sama, kvankam iafoje tio okazas. Estas en la vivo de viro multaj inoj, kiujn li neniam provis revidi, kaj kiuj al ĉi tiu tute ne konscie celata silento respondis per reciproka silento. Sed pri ĉi tiuj, ĉar ilin li ne amis, li ne kalkulis la jarojn travivitajn sen kontakto kun ili, kaj ĉi tiu ekzemplo, kiu kondukus al mala konkludo, estas ignorata de tiu, kiu rezonas pri la efikeco de izoliĝo, kiel estas simile ignorataj de tiuj, kiuj kredas je antaŭsentado, ĉiuj okazoj kiam iliaj antaŭsentoj ne konformis al la poste efektiviĝa realo.

Sed entute disiĝo povas esti efika. Deziro, inklino por revidiĝo fine renaskiĝos en la koro de tiu, kiu nun estas ignorema. Sed por tio tempo necesas. Nu, postulemo de atendanto koncerne tempon estas same grandega, kiel tiu de koro por ŝanĝiĝi. Oni kalkuku unue, ke ĝuste homo tre malvolonte disponigas tempon al iu alia, ĉar lia sufero estas akra kaj li urĝe deziras ke ĝi finiĝu. Oni kalkulu due, ke la tempon, kiun la koro de la alia bezonas por ŝanĝiĝi, la propra koro uzos por ankaŭ ŝanĝiĝi, kaj sekve kiam la celata efiko fine realiĝos, ĝi ne plu estos celo por la paciencinto. Cetere la preciza ideo, ke ĝi efektiviĝos, ke ĉiu ajn dezirata feliĉo estos fine atingita, kiam ĝi ne plu estos feliĉiga – ĉi tiu ideo enhavas partan, nur partan verecon. Ĝi do efektiviĝos, kiam la dezirinto jam estos indiferenta. Sed ĝuste indiferento igas homon malpli postulema, kaj instigas lin kredi post-evente, ke ĝi estus sentata kiel rava okazaĵo en vivotempo, kiam ĝi eble ŝajnus fakte ne tute kontentiga. Oni nek tre alte taksas, nek bone juĝas tion, kion oni malmulte zorgas. La afableco de tiu, kiun oni ne plu amas, kiu al indiferentulo ŝajnas troigata, eble tute ne sufiĉus al ankoraŭa amanto. Tiaj varmakoraj vortoj, tia propono de rendevuo – oni pensas pri la plezuro, kiun ili provizus, ne pri ĉiuj sekvaj similaj afablaĵoj, kiujn oni tuj poste deziregus, kaj kiujn ĝuste pro ĉi tia avideco oni eble fiaskigus. Tio dubigas, ĉu la feliĉo venanta tro malfrue, kiam ĝin oni ne plu povas ĝui, kiam oni ne plu amas, estas ekzakte tiu sama feliĉo, kies foresto siatempe kaŭzis tian malĝojon. Unu sola homo pri tio povus juĝi: la tiama mio; ĝi ne plu ekzistas; kaj tre probable ĝia supozata reveno estus sufiĉa kaŭzo por ke la feliĉo – identa aŭ ne identa – malaperu.

Kiel ajn estis pri ĉi tiuj posteventaj realigoj de revo, kiu al mi ne plu gravos, la konstanta fantaziado – kiel en la tempo, kiam mi apenaŭ konis Ĵilbertan – de paroloj, de leteroj, per kiuj ŝi petegus mian pardonon, konfesus ke ŝi amis nur min kaj petus ke ni geedziĝu, laŭtempe kreis en mia animo senrompan vicon de konstante renaskiĝantaj, dolĉaj bildoj, kiuj okupis pli vastan spacon, ol la bildo de Ĵilberta kun la juna viro, kiun nenio revigligis. Mi do probable detiam rekomencus la vizitojn ĉe sinjorino Svan, se mi ne havus sonĝon, en kiu amiko, kiu tamen ne estis el la homoj kiujn mi konis, agis kontraŭ mi tre mallojale kaj kredis, ke mi mem mallojalas. Subite vekite de la sufero kaŭzita de tiu sonĝo kaj sentante ke ĝi plu premis min, mi pensadis pri ĝi, mi provis diveni, kiu estis la sonĝita amiko, kies nomo sonis hispaneske kaj jam ne plu klaris. Rolante kiel ambaŭ Jozefo kaj la reĝo de Egiptio176, mi klarigis la signifon de la sonĝo. Mi sciis, ke en multaj okazoj oni ne atentu la aspekton de homoj, kiuj eble estas en alivesto, interŝanĝis la vizaĝojn, kiel la statuoj de sanktuloj ĉe antikvaj preĝejoj, kiujn sensciaj arkeologoj restarigis fiksante la kapon de unu sur la korpon de alia, kaj konfuzante iliajn emblemojn kaj nomojn. La atributoj de rolantoj en sonĝo povas trompi. La amata persono estas rekonebla nur pro la forto de la sentata sufero. Mia propra sufero sciigis al mi ke – fariĝinte dum mia dormo vira – la persono, kies freŝa malhonesto min ankoraŭ suferigis, estis Ĵilberta. Mi memoris tiam, ke lastfoje, kiam mi renkontis ŝin, en la tago kiam ŝia patrino malpermesis ke ŝi iru al dancleciono, ŝi – ĉu sincere ĉu simule – montris per stranga speco de rido sian malkredon pri mia bonvolo. Pro ide-asocio ĉi tiu memoraĵo min kondukis al alia. Longe antaŭe Ŝarlo Svan siavice ne volis kredi je mia sincereco, ankaŭ ne ke mi estis por Ĵilberta bona amiko. Vane mi havigis al li leteron, Ĵilberta ĝin al mi reportis kaj redonis kun la sama nekomprenebla rido. Ŝi ne redonis ĝin en la unua momento, mi memoris la tutan okazaĵon malantaŭ la grupo de laŭroj. Oni fariĝas moralema, kiam oni malfeliĉas. La nuna malsimpatio de Ĵilberta ŝajnis al mi kvazaŭ puno destinita de la sorto pro la sinteno, kiun mi havis en tiu malproksima tago. Oni facile kredas, ke punojn oni evitas per tio, ke oni gardas sin pri veturiloj dum transiro de strato, ke oni evitas danĝerojn. Sed iuj estas enanimaj. La akcidento venas de la negardata flanko, de la interno, de la koro. La diro de Ĵilberta: „se vi volas, ni ankoraŭ luktu” min naŭzis. Mi imagis ŝin tiel-sintena, eble en la hejmo, en la tollavejo kun la juna viro kiun mi vidis kompania kun ŝi laŭ la avenuo de Elizeaj Kampoj. Tiel do, simile kiel malmultan tempon antaŭe mi kredis, ke mi estas instalita en stato de feliĉo, mi ankaŭ nun malprudentis, post rezigno pri feliĉo, rigardante certa tio, ke mi almenaŭ iĝis kaj restos trankvila. Ja tiel longe, kiel la koro de homo konservas en konstanta maniero la bildon de alia, ne nur lia feliĉo povas en ajna momento frakasiĝi; kiam la feliĉo forpasis, kiam la homo suferis kaj poste sukcesis narkoti sian suferon, tio, kio same trompas kaj malstabilas, kiel siatempe feliĉo mem, estas trankvilo. Mia trankvilo, do, fine revenis, ĉar kio, modifante la humorojn kaj dezirojn, perefike de sonĝo eniris en animon, tio ankaŭ povas pecon post peco disfali; ĉiamecon, longan daŭron havas nenio, ankaŭ ne sufero. Cetere tiu, kiu malfeliĉas pro amo nereciproka estas – kiel oni diras pri iuj malsanantoj – la propra kuracanto. Tial ke konsolo por li estas havebla nur de tiu, kiu kaŭzas lian suferon, kaj tial ke la doloro deradias de tiu sama persono, li fine trovas kuracilon en ĝi. Al li ĝi rivelas la kuracilon en iu aŭ alia momento, ĉar laŭgrade kiel li turnas kaj returnas ĝin en si, la doloro al li montras alian aspekton de la sopirato, jen tiel malamindan ke li ne plu deziras eĉ nur revidi ŝin aŭ lin, ĉar antaŭ ol ili agrable kunestus li devus repagi al ŝi aŭ li per simila suferigo, jen tiel dolĉan ke pro la dolĉeco al ŝi aŭ li atribuata, li agnoskas ĝin kiel meriton kaj en ĝi trovas kaŭzon de espero. Nu, kvankam la sufero en mi revekita fine mildiĝis, mi ne deziris ofte reiri al la salono de sinjorino Svan. Ja ĉe tiuj, kiuj amas kaj ne ricevas reciprokon, la sento de atendo – de eĉa atendo nekonscia – kiu koloras ilian vivon, per si mem transformiĝas kaj, kvankam ĝi ŝajne plu identas, ĝi sekvigas post unua stato duan, ĝuste inversan staton. La unua estis konsekvenco, spegulbildo de la doloraj okazaĵoj, kiuj antaŭe kaŭzis la afekcion. La atendo de ajna venonta okazo miksiĝas kun timo, des pli ke – se nenio nova okazas pro iniciato de la amata persono – oni deziras en tiu momento agi propramove kaj oni ne scias, kian sukceson trafos iniciato post kiu probable ne plu estos okazo por aliaj. Sed baldaŭ, sen ke oni rimarkas tion, la plue daŭranta atendo, kiel jam dirite, ne plu dependas je memoraĵo pri la pene travivita pasinteco, sed je espero pri revata estonteco. Tiam ĝi fariĝas preskaŭ agrabla. La unua atenda stato pro sia daŭro edukis al vivado en atendo. La sufero ricevita okaze de la lastaj rendevuoj ankoraŭ vivas enanime, sed jam en dorma stato. La suferinto ne tro deziras reprovi similan sperton, ja tion des pli malmulte deziras, ĉar li ne ĝuste vidas, kion li nun povus peti. Iom pli da disponado de la amata virino nur akrigus la bezonon de tio, kion oni ne disponas kaj kio restus ĉiuokaze – ĉar bezonoj naskiĝas de kontentiĝoj – io nehavebla.

Fine, lasta kaŭzo poste aldoniĝis al la jam dirita, kaj definitive ĉesigis miajn vizitojn ĉe sinjorino Svan. Tiu poste veninta kaŭzo ne estis ke mi jam forgesis Ĵilbertan, sed ke mi penis pli rapide forgesi. Certe, de kiam mia granda sufero finiĝis, miaj vizitoj ĉe sinjorino Svan rolis denove – kontraŭ la restanta kvanto da ĉagreno – kiel trankviligo kaj distro, kiuj komence estis al mi tre utilaj. Sed la efiko de la trankviligo paris kun la malavantaĝo de la distro: nome al tiuj vizitoj la memoro pri Ĵilberta intime miksiĝis. La distro al mi utilus nur se ĝi efikigus kontraŭ la korinklino, kiun ne plu vivigis ĉeesto de Ĵilberta, pensojn, interesojn, pasiojn, en kiuj Ĵilberta neniel rolus. Tiuj animstatoj, al kiuj la amata homo restas fremda, tiam ekokupas lokon, kiu – kiel ajn ĝi komence malgrandas – iĝas gajno forcedita de amo, kiu antaŭe ampleksis la tutan animon. Oni penu vivigi, kreskigi tiujn pensojn, dum male malprosperas la korinklino, de kiu plu restas nur memoraĵo, tiel ke la novaj elementoj enŝteliĝintaj en la spiriton de ĝi deprenas, deŝiras pli kaj pli vastan parton de l' animo, kaj fine ĝin tute forrabas. Mi konsciis, ke ĉi tiu estas la sola efika maniero por mortigi amon, kaj mi estis ankoraŭ sufiĉe juna, sufiĉe kuraĝa por komenci la plenumon de tiu plano, por elteni tiun akregan suferon, kiu naskiĝas pro la certo ke – kiom ajn longos la tempo necesa por tio – mi sukcesos. La pravigo, kiun mi de tiam en miaj leteroj al Ĵilberta ordinare uzis por mia rifuzo de renkontiĝo, konsistis en aludo al iu mistera, tute fantazia miskompreno, kiu estus okazinta en la rilato inter Ĵilberta kaj mi, kaj pri kiu mi estus unue esperinta peton de klarigo de ŝia flanko. Sed reale, eĉ en la plej bagatelaj homaj interrilatoj, klarigon neniam petas korespondanto, kiu scias ke obskura, mensoga aŭ akuza frazo estas porcele enŝovita por ke ŝi aŭ li protestu, kaj kiu ĝuste pro ĝi feliĉe sentas ke ŝi aŭ li havas – kaj konservos – la regon de ĉia iniciato en la afero. Tio ankoraŭ pli veras se temas pri la koraj rilatoj, pri kiuj amo tre bele parolas kaj indiferento tre malmulte scivolas. Tial ke Ĵilberta pri tiu miskompreno nek esprimis dubon, nek volis ricevi klarigon, ĝi fariĝis por mi realaĵo, al kiu mi referencis en ĉiu letero. Kaj estas, en tiaj falsitaj cirkonstancoj, en afektado de malvarma sinteno, ia sorĉo kiu instigas al persistado. Multfoje skribinte: „de kiam niaj koroj disiĝis...” por ke Ĵilberta respondu: „ili ne disiĝis, ni priparolu ĉion ĉi”, mi fine kredigis al mi mem ke tiu disiĝo okazis. Ofte ripetinte: „la vivo ja ŝanĝiĝis por ni, ĝi tamen ne nuligos la sentojn, kiujn ni havis” kun la deziro ke mi aŭdos fine la respondon ke „nenio ŝanĝiĝis, ĉi tiu sento estas eĉ pli forta ol antaŭe” mi vivis kun la ideo ke la vivo efektive ŝanĝiĝis, ke ni konservos memoron pri forpasinta sento, simile kiel iuj nervemuloj pro ŝajnigita malsano fine restas ĉiam malsanaj. De tiam, ĉiufoje kiam mi leteris al Ĵilberta, mi aludis tiun fantazian ŝanĝiĝon, kiu inter ni plu ekzistos, de nun silente agnoskita pro la ignorado kiu konstante trafis ĝin en ŝiaj respondoj. Poste Ĵilberta rezignis pri ignorado. Ŝi aliĝis al mia vidpunkto, kaj kiel en oficiala tosto, en kiu akceptata regnestro imitas unu post unu la esprimojn, kiujn ĵus uzis la akceptanta regnestro, ĉiufoje kiam mi skribis al Ĵilberta: „la vivo nin disigis, memoro pri la tempo kiam ni konis unu la alian daŭros”, ŝi senmanke respondis: „la vivo nin disigis, ĝi ne forgesigos al ni la feliĉajn horojn, kiuj ĉiam al ni karos” – kvankam nin embarasus la demando, kial la vivo nin disigis kaj kia ŝanĝo okazis. Mi suferis jam malpli. Tamen en iu tago, en kiu mi perletere diris al ŝi, ke mi eksciis pri la morto de nia maljuna vendistino de horde-bombonoj en la ĝardeno de Elizeaj Kampoj, ĵus skribinte la vortojn: „mi supozas ke tio ĉagrenis vin, en mi tio revokis multajn memoraĵojn”, mi ne povis deteni min de subita ploro, rimarkante ke mi parolis en is-tempo – kvazaŭ ĝi estus jam preskaŭ forgesita mortinto – pri tiu amo, kiun kontraŭvole mi ĉiam rigardis ankoraŭ viva, aŭ almenaŭ reviviĝo-pova. Sume tiu korespondado inter amikoj, kiuj ne plu volis renkontiĝi, estis tre dolĉa. La leteroj de Ĵilberta enhavis same delikatajn sent-esprimojn, kiel tiuj kiujn mi skribadis al indiferentuloj, kaj al mi dediĉis ŝajne samajn favorajn sentojn, kiuj por mi estis tiel dolĉaj ĉar ili venis de ŝi.

Nu, fojon post fojo ĉiu rifuzo de intervidiĝo malpli ĉagrenis min. Kaj laŭ tio, ke ŝi fariĝis al mi malpli kara, miaj malagrablaj memoraĵoj ne plu sufiĉe fortis, ol ke ili per sia konstanta revenado malebligus la formiĝon de la plezuro, kiun mi ricevis de pensado pri Florenco, pri Venecio. Mi bedaŭris en tiuj momentoj, ke mi rezignis pri diplomatia kariero kaj elektis nemigreman vivon por ke mi ne devu forlasi junulinon, kiun mi ne plu renkontos kaj jam preskaŭ forgesis. Oni konstruas sian vivon por unu homo, kaj, kiam oni povas ŝin aŭ lin fine akcepti en ĝin, la dirita homo ne venas, kaj mortas en onia memoro, kaj oni vivas mallibere en la kadro specife por ŝi aŭ li destinita. Venecio al miaj gepatroj ŝajnis tro fora kaj febriga por mi, sed almenaŭ estus facile aranĝi vojaĝon al Balbeko kaj tiean instaliĝon. Por tio tamen estus necese forlasi Parizon, rezigni je la vizitoj dank' al kiuj – kiel ajn ili maloftis – mi aŭdis iafoje de sinjorino Svan dirojn pri ŝia filino. Mi cetere komencis trovi en tiuj vizitoj tian aŭ tian plezuron, kiu ne dependis de Ĵilberta.

Kiam la printempo proksimiĝis kaj revenigis malvarmon, en la tempo de la glacio-sanktuloj177 kaj de abruptaj pluvetoj de la antaŭpaska semajno, ĉar sinjorino Svan sentis sian apartamenton froste malvarma, mi ofte vidis, ke ŝi akceptas vizitantojn en felo, kun la malvarmo-timaj manoj kaj ŝultroj kovritaj de la blanka, brila tapiŝo de tre granda, plata mufo kaj de ĉirkaŭkolo, ambaŭ el zibel-felo178, kiujn ŝi ne demetis kiam ŝi estis reveninta en la hejmon, kaj kiuj aspektis kiel lastaj, pli persistemaj neĝoj de la pasinta vintro, kvazaŭ se la varmego de la fajro kaj la nova sezono ne sukcesus ilin degeligi. Kaj la plena vero de tiuj frostaj sed jam floremaj semajnoj estis por mi signita en tiu salono, kiun mi baldaŭ poste ne plu vizitis, de aliaj, pli ebriigaj blankaĵoj, ekzemple de tiuj de la neĝbuletoj179 kunigantaj ĉe la ekstremo de siaj longaj, senfoliaj branĉetoj, similaj al la rekta-formaj arbetoj de antaŭrafaelismaj180 pentristoj, siajn mult-erajn sed glatajn globojn, blankajn kiel anoncaj anĝeloj, kaj de kiuj disŝvebis citronodoro. La mastrino de Tansonvilo181 sciis ja, ke eĉ frosta aprila monato ne senas je floroj, ke vintro, printempo, somero ne estas disigitaj de tiel absolutaj vandoj, kiel facile kredas kutimulo de urbaj avenuoj, kiu facile imagas ke ĝis la unua revarmiĝo de vetero la mondo konsistas el nuraj nudaj domoj sub pluvo. Ke sinjorino Svan florojn ricevis nur per liveroj de sia ĝardenisto en Kombreo, ke ŝi ne kompletigis, helpate de sia preferata flor-vendisto, la mankan sortimenton de printempaj simboloj per pruntoj el pli fruaj mezmaraj kreskaĵoj, tion mi tute ne pretendas kaj pri tio ne atentis. Por ke mi sentu sopiron al kamparo sufiĉis tio, ke krom la neĝamasoj de la mufo tenata de sinjorino Svan, la neĝbuletoj (kiuj eble en la intenco de la dommastrino havis kiel solan celon – laŭ konsilo de Bergoto – ke tiel estiĝu simfonio en blanko maĵora kunsona kun ŝia salon-dekoro kaj ŝia tualeto) min reatentigis pri tio, ke la ‚Sorĉo de la Sankta Vendredo’182 prezentas naturan miraklon, kiun oni povus spekti ĉiujare, se oni pli prudente vivus, kaj helpate de la acida, ebriiga parfumo de petalaroj de aliaj specioj, kies nomojn mi ne sciis kaj antaŭ kiuj en antaŭa vivotempo mi ofte haltis kontemple okaze de miaj promenoj en Kombreo, ili igis la salonon de sinjorino Svan same virgeca, same naive flora kaj senfolia, same peza pro aŭtentaj odoroj, kiel la kruta vojeto laŭlonge de Tansonvilo.

Sed ke tio memorigis la vojeton, estis ankoraŭ ĝeno. Tiu memorigo povis teni viva la restantan malmulton de mia amo al Ĵilberta. Tial, kvankam mi ne plu suferis dum la vizitoj ĉe sinjorino Svan, mi ankoraŭ pli distempigis ilin kaj provis renkonti ŝin laŭeble malofte. Ĉar mi daŭre restis en Parizo, mi eventuale permesis al mi iujn promenojn kun ŝi. La belveteraj tagoj fine revenis, kaj kun ili revenis ankaŭ varmo. Ĉar mi sciis, ke antaŭ tagmanĝo sinjorino Svan kutime eliris por unuhora promeno en la avenuo de l' Arbaro, apud la placo de la Stelo kaj la loko, kiu estis tiam konata pro la homoj, kiuj tie haltis por spekti riĉulojn kiujn ili konis nur laŭnome, kiel „klubo de paneuloj”, mi elpetis de miaj gepatroj permeson por ke dimanĉe – ĉar en aliaj tagoj mi ne estis libera en tia horo – mi rajtos tagmanĝi longe post ili, je la 13a horo kaj kvarono, kaj antaŭ tio eliros por promeno. Mi do senmanke eliris en dimanĉoj de la tiujara monato majo, pro la faciligo ke Ĵilberta forestis kaj gastis en kamparo ĉe amikinoj. Mi kutime atingis la Triumfarkon ĉirkaŭ tagmezo. Mi gvatis ĉe la ekstremo de la avenuo, konstante rigardante al la angulo de la malgranda strato el kiu sinjorino Svan, post eldomiĝo irinte nur kelkajn metrojn, elvenis. Estis tiam la horo, en kiu multaj promenantoj reiras hejmen por la tagmanĝo, kaj do tiuj, kiuj restis surloke, ne multis kaj ili pliparte estis altklasaj homoj. Subite sur la sabla grundo de la aleo, malfrue, sen hasto, prospere kiel plej bela floro kiu malfermiĝus nur en tagmezo, sinjorino Svan aperis, ĉirkaŭ si vastigante tualeton ĉiufoje malsaman, sed kiun mi memoras precipe malveca; poste ŝi levis kaj ekstreme de longa tigo malfaldis, en la momento de sia plej plena lumado, la silkan ŝirmon de larĝa ombrelo samtona kun la dispetaliĝo de sia robo. Kvazaŭ servula grupo ĉirkaŭis ŝin: Ŝarlo Svan, kvar aŭ kvin klubanoj, kiuj tiumatene jam vizitis ŝian salonon aŭ kiujn ŝi dumvoje renkontis; kaj ilia nigra aŭ griza, obeema amaso, plenumante la preskaŭ meĥanikajn moviĝojn de pasiva kadro ĉirkaŭ ŝi, ŝajnigis ke tiu virino, kiu sola havis vivan rigardon, ĝin direktis rekte antaŭ sin el inter la viroj, kvazaŭ el fenestro al kiu ŝi estus proksimiĝinta, kaj ŝin aperigis, senŝirma, sentima, en la nudeco de ŝiaj karese helaj koloroj, kvazaŭ aperus tie vivulo el alia specio, el nekonata raso, preskaŭ militiste venkema, per kio ŝi sola kontraŭpezis sian plurhoman akompanon.

Ridetema, feliĉa pro la bela vetero, pro la ankoraŭ ne ĝena suno, kun la memfida kaj trankvila mieno de kreinto kiu sian verkon plenumis kaj pri sekvo ne zorgas, certa pri tio ke ŝia vestaro – kvankam vulgaraj preterpasantoj ĝin eble ne ŝatos – plej elegantas el ĉiuj, ŝi portis ĝin por si mem kaj por siaj amikoj, senafekte, sen troa mematento, sed ankaŭ sen plena ignoro; ŝi ne malhelpis la svingiĝon antaŭ si de la nodetoj de sia korsaĵo kaj jupo svingiĝu kaj pendetu antaŭ ŝi, kvazaŭ vivuletoj, pri kies ĉeesto ŝi bone sciis kaj al kiuj ŝi indulge permesis libere ludi laŭ propra ritmo, se ili nur kuniros laŭ la vojo de ŝia promeno, kaj eĉ al sia malva ombrelo, kiun ŝi ofte tenis ankoraŭ fermita kiam ŝi alvenis, ŝi poklinadis, kiel al bukedo de parmaj violoj, sian feliĉan, tiel mildan rigardon, ke kiam ĝi ne plu turniĝis al ŝiaj amikoj sed al ia senviva objekto, ĝi ŝajne ankoraŭ ridetis. Ŝi tiel rezervis, okupis per sia tualeto tiun interspacon dediĉitan al eleganto, kies vaston kaj neceson respektis la viroj, al kiuj sinjorino Svan parolis plej kamaradece, kun ankaŭ ia submetiĝo de profanuloj, ia konfeso pri nescio, kaj pri kiuj ili agnoskis al sia amikino – kiel al malsanulo pri la specialaj flegoj kiujn li bezonas aŭ kiel al patrino pri eduko de ŝiaj infanoj – kompetenton kaj juĝ-rajton. Ne malpli ol pro la kortego, kiu ŝin ĉirkaŭis kaj aliajn promenantojn ŝajne pretervidis, sinjorino Svan pro la malfrua horo de sia apero sentigis la atmosferon de la apartamento, en kiu ŝi restis dum tiel longa mateno, kaj al kiu ŝi baldaŭ devos reiri por la tagmanĝo; ĝian proksimecon ŝi ŝajne indikis per la trankvila, vaga vojo de sia promeno, simila al tiu, kiun iu farus mallongpaŝe en la propra ĝardeno; de tiu apartamento ŝi ŝajne kunportis ĉirkaŭ si la internan, malvarmetan ombron. Sed ĝuste pro ĉio ĉi, spekti ŝin intense sentigis al mi la eksteran aeron kaj ĝian varmon. Des pli ke, jam konvinkite ke pro la efiko de la liturgio kaj ritoj, kiujn sinjorino Svan profunde konis, ŝia tualeto per necesa, unika rilato akordis kun la sezono kaj la horo, mi rigardis la florojn de ŝia rektaforma pajloĉapelo, la rubandetojn de ŝia robo kiel pli naturajn naskaĵojn de la monato majo, ol eĉ la florojn de ĝardenoj kaj arbaroj; kaj por senti la novan emocion kaŭzatan de la sezono mi ne levis la rigardon pli alten ol ĝis ŝia malfermita ombrelo, elstreĉita laŭ formo de dua, pli proksima, ronda, serena, movebla kaj blua ĉielo. Ĉar tiuj ritoj, tiuj suverenaj ritoj, ricevis sian gloron – kaj sekve sian gloron ankaŭ ricevis sinjorino Svan – de tio, ke ili degnis obei al mateno, al printempo, al suno, kiuj ne ŝajnis sufiĉe klare flatitaj pro tio, ke tiel eleganta virino komplezis ilin per malignoro kaj pro ili elektis robon el pli hela, pli malpeza ŝtofo, kiu sugestis per la malfermita formo de kolumo kaj manikoj la eventualan ŝvitemon de kolo kaj pojnoj, ke ŝi entute por ili suprenis la penon de alta sinjorino, kiu, sin gaje devigante al vizito de ordinaraj homoj en la kamparo, kiujn ĉiuj, eĉ la vulgara amaso, konas, tamen laŭdeve, speciale por tiu tago vestis sin per kampara tualeto. Tuj kiam ŝi alvenis, mi salutis sinjorinon Svan, ŝi haltigis min kaj diris: „good morning183 kun rideto. Ni kune iris kelkajn paŝojn. Kaj mi komprenis ke al la reguloj, laŭ kiuj ŝi vestis sin, ŝi obeis propramove, kiel al supera saĝo por kiu ŝi oficus ĉefpastre: ĉar se okazis ke pro troa varmo ŝi duon-malfermis aŭ eĉ tute demetis kaj donis al mi por tenado sian ĵaketon, kiun ŝi unue intencis porti fermita, mi malkovris ene de la vestopeco multajn detalojn de fasono, kiuj normale kaj plej probable restus neviditaj, kiel iuj voĉoj ene de orkestra parto, kiujn la muzikverkinto tre atente prilaboris, kvankam la orelojn de la publiko ili neniam atingos; aŭ – en la manikoj de la ĵaketo pendanta tra sur mia brako mi vidis, mi longe rigardis pro plezuro aŭ pro komplezo ian tre delikatan detalon, ekzemple strieton el belega koloro, aŭ malvan satenaĵon kutime kaŝitan de ĉies okuloj, sed same delikate faritan kiel la eksteraj partoj, kompareble kun la gotikaj skulptaĵoj de katedralo, kiuj nevidite staras malantaŭ balustrado, je 20-metra alto, egale perfektaj kiel la malaltreliefoj de la ĉefpordo, sed kiujn neniu vidis antaŭ ol pro hazarda alvojaĝo artisto ricevas permeson por surgrimpi kaj promeni en la enĉiela parto, super la urbo, inter la du turoj.

Tiun impreson, ke Odeta Svan promenis en la avenuo de l' Arbaro kiel en aleo de propra ĝardeno, fortigis tio – el la vidpunkto de tiuj homoj, kiuj ne sciis pri ŝia kutima ekzerciĝo je „footing”-o – ke ŝi venis piede, sen veturilo ŝin sekvunta, kvankam ekde majo oni ofte vidis ŝin preterpasi en la plej luksa ĉeval-tirata kaleŝo, kun plej zorge akordaj livreaj insignoj, mole kaj moŝte sidante, kiel diino, en la duon-varma aero trablovanta grandegan viktorion kun ok risortoj. Piedirante, sinjorino Svan impresis – precipe kun sia pro varmeco plie malrapidigita takto – kvazaŭ se ŝi cedus al ia scivolo, se ŝi elegante malobeus la etiketajn regulojn, kiel tiuj regnestroj kiuj sen konsiliĝo kun ĉirkaŭuloj, akompanate de la iom skandalita admiro de sia sekvantaro, kiu ne kuraĝas paroli kritike, eliras el sia loĝio dum paŭzo de oficiala spektaĵo kaj vizitas la teatran trinkejon, miksiĝante dum mallonga tempo kun aliaj spektantoj. Tiel do inter sinjorino Svan kaj la amaso de ordinaraj homoj, ĉi lastaj sentis baron pro la malsama riĉeco, kaj tiu baro al ili ŝajnis neniel transpasebla. Ankaŭ la kvartalo Sankta-Ĵermano havas sian propran baron, sed ĝi estas en la okuloj kaj en la imago de „paneuloj„ malpli impona. Ili ne ricevos antaŭ alta sinjorino pli senceremonia, pli facile konfuzebla kun eta burĝino, malpli distanca de la popolo, tian senton de malegaleco, de preskaŭa malindeco, kiel antaŭ sinjorino Svan aŭ simila. Sendube tiaj virinoj ne estas mem mirigataj, kiel ili, de la brila ekipo, kiu ĉirkaŭas ilin, ili ne plu atentas ĝin, sed tiel estas pro kutimiĝo, alivorte tial ke ili fine juĝas ĝin memkomprenebla, necesa, kaj ili sekve juĝas aliajn homojn laŭ tio, ke ili pli aŭ malpli familiaras kun luksaj moroj; kaj sekve – kun tio ke la alteco, kiu brilas ĉe ili aŭ kiun ili trovas ĉe aliaj, estas tute ekstera, materia, facile konstatebla, longe alstrebinda kaj malfacile kompensebla se ĝi mankas – se tia virino igas preterpasanton vulgarulo, tion ŝi faras sammaniere kiel li taksas ŝin altaklasa, nome tuje, laŭ la unua rigardo, sen postkorekto. Eble tiu aparta socia klaso, en kiu tiam miksiĝis tiaj virinoj, kia sinjorino Israels, proksima al la nobela medio, kaj sinjorino Svan, kiu poste amikiĝos kun ili, tiu duonalta klaso, malsupera al la medio de la kvartalo Sankta-Ĵermano, ĉar ĝi provadis al ĝi proksimiĝi, sed supera al ĉio, kio ne estis Sankta-Ĵermana, kaj kiu havis tiun apartan econ, ke ĝi eliĝis el la riĉularo sed ankoraŭ riĉis – sed riĉis laŭ maniero fleksebla, konforma al iu destino, al artisma intenco, havis monon fantazie uzeblan, poete ĉizeblan kaj akompanatan de rideto – eble tiu klaso, almenaŭ kun samaj karaktero kaj afableco, ne plu ekzistas. Nu, la virinoj de tiu klaso nuntempe ne plu havus tion, kio estis la unua kondiĉo de ilia socia rego, ĉar pro aĝo ili preskaŭ ĉiuj perdis la belecon. Efektive, same kiel pro sia alta, honorinda riĉeco, ankaŭ pro la glora eminenteco de sia matura kaj ankoraŭ tiel suka somero, sinjorino Svan, moŝtece, ridetante, bonvole paŝante laŭ la avenuo de l' Arbaro, vidis, kiel Hipatia, sub la malrapida irado de siaj piedoj, kiel ruliĝas la mondoj184. Junaj viroj preterpase rigardis al ŝi angore, ne certante pri tio, ĉu ilia malproksima ligiĝo kun ŝi (ja ili eble nur unu fojon estis prezentitaj al Ŝarlo Svan kaj do dubis, ĉu li rekonos ilin) sufiĉas, por ke ili aŭdacu ŝin saluti. Kaj la saluton ili fine faris, sed kun antaŭtremo pro la sekvoj, timante ke tiu aŭdace provoka kaj profana gesto, atenca kontraŭ la respektenda supereco de difinita kasto eble kaŭzos katastrofon aŭ deĉielan punon senditan de iu dio. Ĝi kaŭzis nur, kiel horloĝa kluĉo, la moviĝon de etaj salutantaj figuroj, kiuj estis ĝuste la kunirantaro de Odeta Svan, unuavice Ŝarlo Svan, kiu levis sian cilindroĉapelon subŝtofitan per verda ledo, kun afabla gracio lernita en la kvartalo Sankta-Ĵermano, sed kiun ne plu akompanis la indiferento, kiun li elmontrus en antaŭa tempo de sia vivo. Ĝin anstataŭis – kvazaŭ li estus iagrade influita de la antaŭjuĝoj de Odeta – kune la embaraso ke li devis resaluti sufiĉe malelegante vestitan pasanton, kaj la kontento ke lia edzino konas tiel multajn homojn, kaj tiun mikson de sentoj li tradukis, dirante al siaj elegantaj akompanantoj:

— „Jen unu plia! Aĥ, mi ne scias de kie Odeta konas ĉiujn ĉi homojn!”.

Dume, respondinte per kapklino al la angoranta, jam ne plu videbla pasanto, kies koro ankoraŭ batadis, sinjorino Svan sin turnis al mi:

— „Nu, ĉu vere la afero finiĝis? Ĉu vi neniam revenos por Ĵilberta? Mi estas bonŝanca, ke min ne trafas sama sorto, ke vi ne „drop”-as185 min tute. Mi plezure intervidiĝas kun vi, sed mi ankaŭ vidis kiel bone vi influis mian filinon. Mi kredas, ke ankaŭ ŝi tre bedaŭras pro la situacio. Nu, mi tamen ne tirane insistos, ĉar vi tiam simple ne plu vizitus ankaŭ min.”.

— „Odeta, Sagan salutas vin!” Svan atentigis sian edzinon.

Efektive la princo turnante – kiel en apoteozo de teatro, de cirko aŭ de antikva pentraĵo – sian ĉevalon al ili en belega apoteozo, al Odeta sendis grandan, teatreskan, kvazaŭ alegorian saluton, en kiu ampleksiĝis la plena kavalira ĝentileco de alta sinjoro kliniganta sian respekton antaŭ la antomomazia virino, kvankam al ĉi tiu aparta enkarniĝo de la virino liaj patrino aŭ fratino ne povus amiki. Plue, ĉiamomente, rekonite tra la likva diafaneco kaj la luma lako de l' ombro verŝata de la ombrelo, Odeta Svan ricevis salutojn de la lastaj, postrestantaj rajdantoj kvazaŭ kinematografie bildigataj en galopo sur la blanka sunlumo de la avenuo, kiuj estis ĉiuj viroj de diversaj kluboj, kies nomoj, famaj por la ordinara publiko – Antono De Kastelan, Adalberto De Monmorensi kaj multaj aliaj – por sinjorino Svan sonis kiel familiaraj nomoj de amikoj. Kaj tial ke la normala vivamplekso, la relativa vivlongo multe pli grandas por memoraĵoj pri agrablaj, poeziaj sensaĵoj, ol por tiuj pri korsuferoj, nun, kiam delonge pasis la ĉagrenoj, kiujn mi tiam havis pro Ĵilberta, plu vivas post ili la plezuro, kiun mi sentas, ĉiufoje kiam mi volas ellegi, kvazaŭ de sunhorloĝo, la minutojn kiuj disigas la tagmezon kaj horkvarono disde la dektria horo, pro revido de mia interparolado kun sinjorino Svan sub ŝia ombrelo, kvazaŭ en la reflektema lumo de glicina laŭbo.

Dua Parto: Landnomoj, la Lando

Mi jam iĝis preskaŭ plene indiferenta kontraŭ Ĵilberta, kiam du jarojn poste mi ekvojaĝis kun mia patrina avino al Balbeko. Se okaze min ĉarmis nove ekvidita vizaĝo, se mi esperis ke kun iu alia junulino mi ekkonos la gotikajn katedralojn, la italiajn palacojn kaj ĝardenojn, mi tuj malgaje pripensis ke amo, konsiderata kiel amo al unu difinita homo, eble ne estas tre reala afero, ĉar se tuto de agrablaj aŭ doloraj revadoj povas ĝin ligi dum ioma tempo al aparta virino, sufiĉe forte por ke ĝi instigu la penson, ke ĝin inspiris necese ŝi, kontraste, se oni vole aŭ pretervole disiĝas de tiu tuto de revoj, la amo, kiel se ĝi estus male spontanea kaj venus nur de la amanto, renaskiĝas kaj ligiĝas al alia ino. Tamen en la tempo de la vojaĝo al Balbeko kaj dum la unua parto de mia tiea restado, mia indiferento estis ankoraŭ nur fluktua. Ofte (la vivo tre malmulte konformas al tempofluo, ĝi abunde enŝovas mistempaĵojn en la vicon de la tagoj) mi vivis en tiuj tagoj, pli malnovaj ol la hieraŭo aŭ la antaŭhieraŭo, en kiuj mi amis Ĵilbertan. Tiam, ne renkonti ŝin subite fariĝis suferige, kiel okazus en la antaŭa tempo. La memo kiu amis ŝin, jam preskaŭ tute anstataŭita de alia, reaperis, kaj ĝian reaperon por mi multe pli ofte kaŭzis ia bagatelo, ol ia gravaĵo. Ekzemple – se mi antaŭrakontu el mia restado en Normandio – mi aŭdis tie preterpromene sur la digo nekonaton, kiu diris: „... la familio de la direktoro de la ministrejo pri poŝto...”. Nu (mi tiam ne sciis, kian grandan influon tiu familio iam havos en mia vivo) tiu diro normale ŝajnus al mi neglektinda, sed ĝi kaŭzis al mi akran suferon, la suferon, kiun sentis delonge grandparte forpasinta mio pro sia disiĝo de Ĵilberta. Tiel okazis ĉar mi neniam intertempe repensis pri interparolo, kiun Ĵilberta iam havis antaŭ mi kun sia patro pri la temo de la familio de la direktoro de la ministrejo pri poŝto. Ja, memoraĵoj pri ama tempo ne funkcias kiel esceptoj de la ĝeneralaj leĝoj de memoro, kiuj mem funkcias laŭ la pli ĝeneralaj leĝoj de rutino. Ĉar rutino ĉion malintensigas, tio, kio male pli efike memorigas pri persono, estas ĝuste la forgesitaj okazoj: pro tio, ke ili estis nesignifaj kaj ke oni sekve al ili lasis ilian tutan intenson. Tial la plej bona parto de memoro estas ekstere de la homo, en pluva trablovo, en la mucida odoro de ĉambro aŭ en la odoro de la unua kamen-fajro, en ĉio, en kio oni spontanee retrovas tion, kion inteligento ne juĝis utila kaj sekve ignoris, la lastan rezervon de pasinteco, la plej bonan, kiu, se ĉiuj larmoj ŝajnas elĉerpitaj, ankoraŭ povas plorigi. Ĉu ekstere? Nu, pliĝuste interne de la homo, sed kaŝite de lia rigardo, en longe-aŭ-mallonge-daŭra forgeso. Ĝuste kaj nure dank' al forgeso oni povas de tempo al tempo retrovi la iaman mion, konsideri aĵojn kiel ĝi konsideris ilin, denove suferi, tial ke oni ne plu estas si sed ĝi, kaj tial ke ĝi amis tion, kio nun ŝajnas indiferenta. En la forta lumo de ordinara memoro la bildoj de pasinteco grade paliĝas, nuliĝas, nenion postlasante, kaj ilin oni ne retrovas. Aŭ pliĝustadire, ilin oni ne retrovus, se iujn vortojn – ekzemple „direktoro en la ministrejo pri poŝto” – oni intertempe ne bone envolvus en forgeso, simile kiel oni deponas en ŝtata biblioteko ekzempleron de libro, kiu sen tio baldaŭ iĝus netrovebla.

Sed ĉi tiu sufero, ĉi tiu rekresko de amo al Ĵilberta ne pli longe sentiĝis ol tiu, kiun oni spertas en sonĝo, kaj ĉi-foje male ĉar en Balbeko la malnova, ĝin daŭriganta rutino ne plu ekzistis. Kaj ke la efikoj de rutino ŝajnas inter si kontraŭaj estas kompreneble, ĉar ĝi funkcias laŭ pluraj leĝoj. En Parizo mi fariĝis pli kaj pli indiferenta al Ĵilberta perhelpe de rutino. Ŝanĝo ene de rutino – alivorte momenta ĉeso de rutino – plenumis la efikon komencitan de rutino, kiam mi forvojaĝis al Balbeko. Ĝi malfortigas sed stabiligas, ĝi kaŭzas diseriĝon sed ĝin daŭrigas senfine. De jaroj, ĉiutage mi pli aŭ malpli ekzakte paŭsis mian animstaton laŭ la animstato de la antaŭa tago. En Balbeko nova lito, apud kiun oni matene alportis matenmanĝon alian ol tiu, al kiu mi kutimis en Parizo, ne plu faciligis la pensojn, kiuj antaŭe nutris mian amon al Ĵilberta: en iuj verdire ne tro oftaj okazoj, pro tio ke hejmsidado senmovigas la tagojn, la plej bona maniero por rapidigi aferojn estas formoviĝo. Mia vojaĝo al Balbeko tiurilate similis al la unua eliro de resaniĝanto, kiu bezonas ĝuste tiun okazon por ekvidi, ke li jam resaniĝis.

Tiun vojon nuntempa vojaĝanto probable pli volonte irus aŭtomobile, kredante ke tio igos ĝin pli agrabla. La leganto vidos poste, ke tiel irate, ĝi estus eĉ iasence pli vera, ĉar la vojaĝanto pli proksime observus, per pli intima rigardo, la diversajn gradiĝojn laŭ kiuj la surfaco de la tero ŝanĝiĝas. Jes, sed la specifa plezuro de vojaĝo ne konsistas en tio, ke oni povas halti ĉe la vojo aŭ paŭzi kiam oni lacas; ĝi male konsistas en tio, ke ĝi igas la diferencon inter ekiro kaj alveno tute ne preterkonebla, sed laŭeble drasta, en tio ke ĝin ĝi sentigas en ĝia pleno, sendampe, tia, kia ĝi estis en la penso, kiam imago portis la vojaĝonton de la loko, en kiu li vivis, rekte en la mezon de aspirata loko, per saltego kiu ŝajnis mirinda ne tiom pro la trairita distanco, kiom pro sia povo por unuigi du diversajn personecojn de la mondo, por konduki de unu nomo al alia nomo; kaj tion resumas (pli bone ol promeno, en kiu oni iras tien aŭ tien laŭvole, kun la rezulto ke alveno apenaŭ ekzistas) la mistera okazaĵo perata de tiuj specialaj lokoj nomataj stacidomoj, kiuj ne partas – se tiel diri – en la urbo, sed entenas la esencon de ĝia personeco, simile kiel ili sur indika plato prezentas ĝian nomon.

Sed en ĉiuj branĉoj de agado la nuna epoko insiste kaj persiste volas prezenti objektojn kun ilia kadro el la reala mondo, kaj per tio ĝi detruas la esencan aferon, nome la mensan agon, kiu disigis ilin de la realo. Oni enscenigas pentraĵon meze de mebloj, ornamaĵoj, kurtenoj samepokaj, en sengusta dekoro, kiun diligente konstruas en nuntempaj apartamentoj hieraŭ tute senscia mastrino, kiu nun dum tagoj studas en arkivejoj kaj bibliotekoj, kaj inter kiuj la arta verko, kiun oni spektas dum manĝo, ne donas la saman, ebriigan ĝojon, kiun oni de ĝi ricevu prefere en muzea salono, kiu per sia senornameco, sia seneco je ĉia aparta karaktero multe pli bone simbolas la animan spacon, en kiu la artisto abstraktiĝis por kreado.

Bedaŭrinde tiuj mirindaj lokoj – stacidomoj – de kiuj oni vojas al fora vojaĝcelo, estas ankaŭ lokoj tragikaj, ĉar dum la mirindaĵo en ili plenumiĝas, dank' al kiu la landoj, kiuj antaŭe ekziston havis nur en onia imago, iĝas tiuj, ene de kiuj oni vivos, pro ĉi tiu sama kaŭzo oni, elirante el la atendosalono, rezignu je tio ke oni baldaŭ retrovos la familiaran dormoĉambron, en kiu oni antaŭ mallonga momento ankoraŭ estis. Oni rezignu je ĉia espero ke oni hejmeniros por la nokto, post kiam oni libervole eniris la haladzan kavernon, per kiu oni proksimiĝas al la mistero, en iun el tiuj grandaj vitraj verkejoj, kia ekzemple la stacio Sankta-Lazaro, al kiu mi iris por la trajno al Balbeko, kiu etendis super la entranĉita urbo iun vastan, krudan ĉielon, drame minacan pro nubamasoj, similan al iuj ĉieloj preskaŭ parize modernaj de pentraĵoj far Andreo Mantenjo aŭ Paolo Veronezo186, sub kiuj povas okazi nur ia terura, solena agado, kiel ekzemple fervoja foriro aŭ starigo de la kruco.

Tiel longe, kiel mi sen ia streĉo en mia lito imagis la persan preĝejon de Balbeko meze de ŝprucoj de tempesto, nenia obĵeto kontraŭ la vojaĝo venis de mia korpo. Ili komenciĝis nur kiam ĝi komprenis, ke ĝi kunvojaĝos, kaj ke en la alvena vespero oni enkondukos min en „mian” ĉambron, kiu por ĝi estos nekonata. Ĝia ribelo plie fortiĝis pro tio, ke ĝuste en la antaŭvojaĝa tago mi eksciis ke mia patrino ne akompanos nin, mia patro – ne libera pro lastmomentaj taskoj en la ministrejo antaŭ ol li kun sinjoro de Norpua vojaĝos Hispanien – prefere luprenis domon en pariza antaŭurbo. Cetere la kontemplo de Balbeko ne ŝajnis al mi malpli dezirinda pro tio, ke ĝin mi pagis je la prezo de malkomforto, kiu male al mi ŝajnis figuro kaj garantio de tio, ke realas la impreso kiun mi serĉas – impreso kiun anstataŭus neniu laŭpretende samvalora spektaĵo, neniu panoramo, kiun mi povus viziti sen ke tio mem malebligus ke mi retrovu la hejmon kaj la propran liton. Tiu okazo ne estis la unua, en kiu mi sentis ke amantoj kaj ĝuantoj ne estas la samaj homoj. Mi kredis, ke mi deziras viziti Balbekon same intense kiel la kuracisto, kiu min flegis, kaj kiu, mirante pri mia malfeliĉa mieno, diris en la mateno de la vojaĝotago: „Mi povas aserti, ke se mi libere disponus eĉ nur tagsepon por iri al la maro kaj tie spiradi freŝan aeron, mi irus sen ia hezito. Vi havos okazojn por spekti vetkurojn, ŝipajn konkursojn, estos belege.” Sed miaflanke mi jam lernis de sperto, antaŭ eĉ ol mi vizitis teatron por aŭdi La Berma-n, ke, kiu ajn estos la afero kiun mi amos, ĝi ĉiam estos havebla nur post dolora persekuto, dum kiu mian plezuron mi devos oferi al la dezirataĵo, anstataŭ ke mi trovus ĝin en ĝi.

Mia avino havis pri nia vojaĝo kompreneble alian vidpunkton kaj, same kiel en antaŭa tempo dezirante ke la donacoj, kiujn mi ricevis, estu belarte valoraj, ŝi volis ke mi havu kvazaŭ historian faksimilon de la vojaĝo, per tio ke ni reiros duone fervoje, duone strate, laŭ la vojo, kiun siatempe trairis Maria De Sevinje kiam ŝi vojaĝis de Parizo al L' Oriento187, trairante Ŝon-on188 kaj La Ponton Odemer189. Sed mia avino devis rezigni tiun planon pro la malpermeso de mia patro, kiu sciis, kiam ŝi aranĝis vojaĝon por ke ĝi provizu ĉiun provizeblan intelektan ĝuon, kiom da maltrafitaj trajnoj, perditaj valizoj, gorĝinflamoj kaj monpunoj estis konsekvence prognozeblaj. Ŝi almenaŭ ĝojis pri la ideo ke neniam, kiam ni iros al la plaĝo, ni devos fronti lastmomentan ĝenon pro la veno de tio, kion ŝia kara Sevinje nomis alkaleŝigita hundino190, ĉar ni konos neniun en Balbeko, tial ke sinjoro Legranden al ni ne donis rekomendleteron por sia fratino. (Ĉi tiun sindetenon tute ne ŝatis miaj praonklinoj Celina kaj Viktoria191, kiuj konis jam kiel junulinon tiun, kiun ili – alude al tiu pasinta intimeco – nomis rekte Renea De Kambremer, kaj, ankoraŭ konservante de ŝi iujn objektojn, kiuj ornamas ĉambron aŭ konversacion sed kiuj kun la novtempa realo ne plu akordis, kredis ke ili venĝadis la ofendon per tio ke ili ne plu diris antaŭ sinjorino Legranden, ŝia patrino, la nomon de la filino, kaj nur post la eliro ili reciproke gratulis sin per diroj kiaj: „mi ne aludis al la persono, pri kiu vi scias”, „mi kredas ke ili komprenis”.)

Ni do simple estis forlasontaj Parizon envagone de tiu trajno de la unua horo kaj dudekdu minutoj, kiun tiel ofte mi serĉadis en la fervoja hortabelo, sekve de kio ĝi donis al mi ĉiufoje la emocion, preskaŭ la feliĉigan iluzion de foriro, kaj mi do nepre sentis kvazaŭ mi konus ĝin. Tial ke la aspekto – en la imago – de la trajtoj de feliĉaĵo pli dependas je la sameco de la deziroj de ĝi instigataj, ol je la precizeco de la informoj pri ĝi sciataj, mi kredis ke ĉi tiun feliĉon mi konas ĝis en detaloj, kaj mi ne dubis, ke mi sentos en la vagono specialan plezuron, kiam la tiutaga aero iĝos malvarmeta, aŭ kiam mi kontemplos apartan efekton dum proksimiĝo al iu aŭ tiu haltejo; kaj sekve ĉi tiu trajno, en mia fantazio ĉiam revekante bildojn de samaj urboj, envolvitajn en la lumo de la posttagmezaj horoj, kiujn ĝi trairas, al mi ŝajnis tre diversa de aliaj trajnoj; kaj fine, kiel oni ofte faras pri homo, kiun oni neniam renkontis sed al kiu en agrabla elpenso oni post penado amikiĝus, mi atribuis apartan kaj konstantan vizaĝon al la belartema, blonda vojaĝanto, kiu kunirigus min laŭ sia vojo, kaj kiun mi adiaŭus apud la katedralo de Sanloo192, antaŭ ol ĝi forirus al la direkto de sunsubiro.

Mia avino ne povis akcepti la perspektivon, ke ŝi iros „simple kaj stulte” al Balbeko, ŝi do planis tuttagan halton ĉe iu amikino, de kies hejmo mi plu veturos en la sama vespero, por ke mi ne trudiĝu kaj ankaŭ por ke mi povu viziti en la sekva tago la preĝejon de Balbeko, kiu – ni informiĝis – estis iom distanca de la Balbeko-la-plaĝo, kaj al kiu mi eble ne povus iri poste dum la komenciĝo de mia ban-flegado. Kaj eble estis efektive facilige al mi, ke mi vidos la admirindan celon de mia vojaĝo antaŭ la unua, doloriga nokto, por kiu ni devos eniri novan domon kaj akcepti ke en ĝi mi loĝos. Sed unue mi vole-nevole forlasis la malnovan domon; mia patrino aranĝis, ke ŝi instaliĝos en Sankluo ĝuste en tiu tago, kaj ŝi prizorgis tion – aŭ ŝajnigis ke prizorgis – tiel ke ŝi povu rekte veturi tien post ol ŝi akompanis nin ĝis la stacidomo, sen ia bezono ke ŝi reiru al la domo, al kiu – ŝi timis – mi eble volus reiri kun ŝi, anstataŭ ol mi veturus al Balbeko. Kaj eĉ pretekstante ke ŝi havas multopajn taskojn en la domo, kiun ŝi freŝe luprenis, kaj ke pro tio tempo mankas – reale por ŝpari al mi la kruelon de tia adiaŭado – ŝi decidis ke ŝi ne restos kun ni ĝis la ekiro de la trajno, kiam disiĝo, antaŭe kaŝita de iradoj, venadoj kaj preparoj, kiuj la aferon ne definitive sigelas, subite ŝajnas nesuferebla, dum ke ĝi jam ne estas evitebla kaj tute densiĝas en momento ekstrema pro plenaj senpoveco kaj klarvideco.

Unuafoje mi sentis, ke al mia patrino estis eble vivi sen mi, alie ol por mi, per alia vivo. Ŝi estis baldaŭ loĝonta siaparte, kun mia patro, al kiu – ŝi eble juĝis – mia malbona sano, mia nervemeco iom malsimpligis kaj malgajigis la vivon. La disiĝo min forte ĉagrenis pro la penso ke ĝi verŝajne estis por mia patrino la sekvo de vicaj elreviĝoj, kiujn mi kaŭzis al ŝi, pri kiuj ŝi silentis kaj post kiuj ŝi komprenis ke komuna feriado estus malfacila; kaj eble ĝi estis ankaŭ la unua provo de vivaranĝo, al kiu ŝi rezigneme aliĝis por la estonteco, laŭtempe kiel jaroj pasos por ŝi kaj por mia patro – de vivmaniero, en kiu mi malpli ofte vidos ŝin, en kiu – tio ĝis tiam ne aperis eĉ en miaj premsonĝoj – ŝi jam estos por mi iagrade fremda, estos sinjorino, kiun iu pretere vidas dum ŝi eniras sole domon, kiun mi ne loĝas, kaj demandas la gardiston pri eventuala letero de mi.

Mi apenaŭ povis respondi al la fervojkompania portisto, kiu volis preni mian valizon. Mia patrino, por mia konsolo, provadis la rimedojn, kiuj al ŝi ŝajnis plej efikaj. Ŝi ne juĝis taŭge, ke ŝi pretervidus mian ĉagrenon, prefere ŝi milde priŝercis ĝin:

— „Nu do, kiel opinius la balbeka preĝejo, se ĝi ekscius ke iu havas tian malĝojan mienon kun la perspektivo de vizito al ĝi? Ĉu ĉi tiu estas la feliĉa vojaĝanto pri kiu parolas Ĝon Raskin193? Cetere mi scios, ĉu vi brave sintenis, eĉ de malproksime mi ankoraŭ estos kun mia karuleto. Morgaŭ vi havos leteron de via patrino.”

— „Kara filino” diris mia avino „mi vidas vin, kiel Maria-n De Sevinje, kun mapo antaŭ si kaj ĉiam enpense nin akompananta.”

Mia patrino provis min distri, ŝi demandis, kion mi mendos por la vespermanĝo, ŝi admiris Franciskan, gratulis ŝin pro la ĉapelo kaj mantelo, kiujn ŝi ne rekonis, kvankam ili en antaŭa tempo al ŝi kaŭzis konsternon, kiam ŝi vidis ilin kiel novajn vestojn de mia praonklino: la ĉapelon kun grandega supra figuro de birdo, la mantelon kun abundo da malbelaj desegnoj kaj gagatoj. Sed kiam la mantelo estis eluzita, Franciska riparigis ĝin, kaj post elturno ĝi aperis kun unueca surfaco de belkolora drapo. La birdo, delonge difektita, estis formetita en la arkivon. Kaj simile kiel estas mirige trovi la subtilojn, al kiuj aspiras tre konscie laborantaj artistoj, en popola kanzono, aŭ sur la fasado de domo de kamparano, kiu florigas super la pordo blankan aŭ sulfure flavan rozon ekzakte en la konvena loko, simile la velura nodo, la stria kovro, kiuj estus ravaj en portreto far Ĵan-Simeono Ŝarden194 aŭ Ĝejmz Visler195 – ilin Franciska lokis kun naiva kaj trafa gusto sur la denun ĉarma ĉapelo.

Se referenci al pli antikva tempo, la modesto kaj la honesto, kiuj ofte nobligis la vizaĝon de nia maljuna servistino, nun ankaŭ vidiĝis en la vestoj, kiujn – kiel sindetena sed ne servuta ino, kiu laŭdeve „ne rezignas sian rangon, sed restas en sia pozicio” – ŝi surmetis por la vojaĝo, tiel ke ŝi senhonte staru apud ni sen ke ŝi ŝajnu paradi antaŭ homoj – Franciska, en la ekse ĉerizkolora drapo de sia mantelo kaj en la malrigida felo de sia pelta kolumo, por observanto similis al iu el la portretoj de Anna de Bretonio196 pentritaj en preĝolibroj fare de antikva pentromajstro, kaj en kiuj ĉio estas tiel bone agordita, la spirito de la tuto tiel egale sorbiĝis en ĉiuj partoj de la bildo, ke la riĉa kaj eksmoda strangeco de la kostumo esprimas la saman seriozan piecon, kiel la okuloj, lipoj kaj manoj.

Oni ne povas paroli pri ia pensado flanke de Franciska. Ŝi sciis nenion, en tiu absoluta senco en kiu scii nenion signifas ankaŭ kompreni nenion krom la malmultaj veroj, kiujn koro kapablas senpere atingi. La grandega mondo de ideoj ne ekzistis por ŝi. Sed antaŭ la lumeco de ŝia rigardo, antaŭ la delikata konturo de ŝia nazo, de ŝiaj lipoj, antaŭ ĉiuj ĉi atestoj mankantaj ĉe multaj edukitaj homoj, ĉe kiuj ili signifus plej altan eleganton, noblan sendependon de elita animo, oni hezitis kiel antaŭ la inteligenta, bona rigardo de hundo, pri kiu oni tamen scias ke al ĝi fremdas ĉiuj homaj ideoj, kaj oni povis dubi, ĉu eble estas inter tiuj humilaj fratoj – nome kamparanoj – personoj kiuj estas kvazaŭ eminentuloj de la mondo de simplanimuloj, aŭ pliĝuste kiuj, de maljusta sorto asignitaj al vivado inter simplanimuloj, sen la lumo de klereco, sed kiuj tamen, pli nature, pli esence parencaj kun elitaj homoj, ol kutime estas plimulto de instruituloj, estas kvazaŭ disigitaj, erarantaj anoj de la sankta familio, senigitaj je racio, parencoj, restintaj en infana stato, de plej altaj inteligentuloj, kaj al kiuj – kiel aperas en la nepretervidebla lumo de iliaj okuloj, kiu tamen ekzamenas nenion – mankis nur, por fruktigi talenton, scio.

Mia patrino, vidante ke mi pene detenis min de ploro, diris:

— „Marko Regulo197 en gravaj cirkonstancoj kutime... Aĥ, ne estas afable al via patrino ke vi... Prefere mi citu el Maria De Sevinje, kiel kutime via avino faras, jen: ‚mi do devos agi kun la tuta kuraĝo, kiun vi malhavas’.”

Kaj memorante, ke korvarmo por aliuloj deklinas de egoisma doloro, ŝi provis paroli agrable al mi, dirante ke ŝiatakse ŝia vojo al Sankluo estos facila, ke ŝi kontentas pri la fiakro kiun ŝi atendigis por la plua vojo, ke la koĉero ĝentilas kaj la veturilo komfortas. Mi penis rideti pro tiuj detaloj kaj mi klinis la kapon kun aproba kaj kontenta mieno. Sed ili helpis nur al tio, ke mi pli klare antaŭvidis la foriron de panjo, kaj mi rigardis al ŝi kun premita koro kvazaŭ ŝi jam estus for, kun sia ronda pajloĉapelo aĉetita por la kampara restado, en malpeza robo, kiun ŝi surmetis antaŭzorge por la longa vojo en varma vetero, kaj kiuj aliigis ŝin, ŝin jam aligis al la vilao en Montretu198, kie mi ne kunestos.

Por malhelpi sufoko-krizojn, kiujn la vojaĝo eble kaŭzus, la kuracisto rekomendis ke ĵus antaŭ la ekiro mi trinku iom tro da biero aŭ da konjako, por ke mi estu en stato, kiun li nomis eŭforia, en kiu la nervaro malpli perturbeblas. Mi ankoraŭ ne certis, ĉu mi obeos la rekomendon, sed mi volis almenaŭ, ke mia avino agnosku ke se mi tiel agos, tio konformos al rajto kaj al saĝo. Tial mi parolis pri tio kvazaŭ mia hezito koncernis nur la lokon, kie mi prenos alkoholaĵon: ĉu en la stacia bufedejo, ĉu en la manĝo-vagono. Sed tuj pro la riproĉa mieno, kiun ricevis la vizaĝo de mia avino, esprimanta ke ŝi eĉ ne konsideros la ideon:

— „Kiel do!” mi ekkriis, subite decidante ke mi efektive iros kaj trinkos, laŭ ago de nun necesa por pruvi mian liberecon, ĉar ĝia vorta anonco ne okazis sen protesto „kiel do! vi scias kiel mi malsanas, vi scias, kion la kuracisto diris, kaj tia estas via konsilo!”

Kiam mi klarigis mian malbonfarton al mia avino, ŝi ŝajnis tiel kompata, tiel bonkora, respondante:

— „Bone, do, rapidu, iru por biero aŭ likvoro se tio estos bona por via sano.”

Mi do ĵetiĝis al ŝi kaj kisadis ŝin. Kaj mi malgraŭe iris al la trinkejo de la trajno kaj multe tro drinkis, nur tial ke mi sentis ke sen tio mi suferos tro akran krizon, kaj ĝuste tio plej ĉagrenus ŝin. Kiam dum la unua halto mi regrimpis en nian vagonon, mi diris al mia avino, ke mi tre feliĉas pro la vojaĝo al Balbeko, ke mi sentas ke ĉio estas sur la bona vojo, ke fine mi baldaŭ kutimiĝos al la foresto de mia patrino, ke la trajno estas agrabla, la bufedisto kaj la fervojistoj tiel afablaj, ke mi dezirus ofte veturi per la samhora trajno por ebligi aliajn renkontiĝojn kun ili. Mia avino tamen ŝajne ne sentis la saman ĝojon pro ĉiuj ĉi bonaj novaĵoj. Ŝi respondis, penante al mi ne turni la rigardon:

— „Eble vi prefere provu dormi dum kelka tempo” kaj ŝi turnis la vizaĝon al la fenestro, sur kiu ni pli frue malsuprenigis la ŝirmilon, kiu ne plenigis la tutan kadron de la glaco, tiel ke la suno povis sur la vaksumitan kverkaĵon de la pordo kaj sur la drapon de la benko ŝovi (kiel reklamo pri vivo en la naturo multe pli persvada, ol tiuj, kiuj pendis tro alte en la vagono, tien metite de la fervoja kompanio, kun bildoj de pejzaĝoj, kies nomojn mi ne povis legi) la saman varmetan kaj ripozan helon, kiu dormetas en arbaraj maldensejoj.

Sed kiam mia avino kredis, ke mi dormas, mi vidis jen kaj jen, kiel ŝi ekrigardas al mi tra sia punktita vizaĝvualeto, deturnas la okulojn, poste rekomencas, kiel iu, kiu faras kaj faras, por kutimiĝi, ekzercon kiun li sentas malfacila.

Tiam mi ekparolis al ŝi, sed tio ŝajne al ŝi ne agrablis. Al mi tamen mia propra voĉo estis plezura, kaj same estis la apenaŭ senseblaj, plej internaj moviĝoj de mia korpo. Mi do provis ilin daŭrigi, kaj ankaŭ miajn voĉajn sonigojn mi lasis longe resti ĉe la vortoj, mi sentis ke ĉiu mia alrigardo komforte restis tie, kien ĝi direktiĝis, kaj pli longe tenis senmovecon ol kutime.

— „Nu, ripozu nun” diris mia avino, „se vi ne emas dormi, provu legadon.”

Ŝi enmanigis al mi volumon de Maria De Sevinje, ĝin mi malfermis, dum ŝi absorbiĝis en legado de la ‚Libro de Memoraĵoj’ de sinjorino De Boserĵan199. Ŝi neniam vojaĝis sen po unu volumo de ĉiu el ili. Ili estis ŝiaj du ŝatataj aŭtoroj. Mi ne volonte movis la kapon tiumomente kaj mi sentis grandan plezuron se mi ne ŝanĝis la sintenon post kiam mi turniĝis iel, mi do restis kun la volumo de Maria De Sevinje en la mano, ne malfermis ĝin, kaj mi ne mallevis al ĝi mian rigardon, kiu trafis antaŭ si nur la bluan lat-ŝutron de la fenestro. Sed kontempli tiun ŝutron ŝajnis al mi admirinde kaj mi ne penus respondi al iu, kiu provus deturni min de tiu kontemplo. Al mi ŝajnis ke la blua koloro de la ŝutro, eble ne pro beleco sed pro viva intenso, superis ĉiujn kolorojn, kiujn miaj okuloj vidis depost la tago de mia naskiĝo ĝis la momento kiam mi fintrinkis la alkoholaĵon kaj ĝi komencis efiki, tiel ke kompare kun la bluo de la ŝutro ili estis por mi same malbrilaj, same nulaj, kiel estas retrokonsidere la mallumo, en kiu ili vivis, por denaskaj blinduloj, kiujn oni operacias malfrue en la vivo kaj kiuj fine vidas kolorojn. Maljuna oficisto venis kaj petis pri niaj biletoj. La arĝentkoloraj rebriloj de la metalaj butonoj sur lia tuniko al mi tre plaĉis. Mi volis peti, ke li sidiĝu apud ni. Sed li plu iris al alia vagono, kaj mi sopire pensis pri la vivo de fervojistoj, kiuj, aktivante ĉiam en la trajnoj, probable vidis ĉiutage senmanke tiun maljunan oficiston. La plezuro, kiun mi ricevis de la rigardado de la blua lataro, kaj de la sensado ke mia buŝo estas duone malfermita, fine ekmoderiĝis. Mi retrovis movkapablon; mi efektive moviĝis iom; mi malfermis la volumon transdonitan de mia avino kaj mi povis fiksi mian atenton al paĝo kaj paĝo, kiujn mi sinsekve elektis. Dum la legado mi sentis, ke grandiĝas mia admiro al Maria de Sevinje.

Oni ne lasu sin misgvidi de la sole formaj apartaĵoj, kiuj estas sekvoj de la epoko, de la tiama salona vivo, kaj pro kiuj iuj personoj kredas, ke ili imitis la sevinje-an manieron, se ili nur skribis: ‚sciigu min, kara’ aŭ ‚al mi tiu grafo ŝajnis tre sprita viro’ aŭ ‚turni la falĉitan herbon estas plej bela afero en la mondo’. Jam Paŭlina De Simian200 fantazias, ke ŝi similas sian patrinan avinon pro tio ke ŝi skribas:

’Sinjoro De La Buli mirinde bone fartas, sinjoro, kaj li estas en tia kondiĉo, ke li povas aŭdi novaĵojn pri sia morto’

aŭ:

‚Ho, kara markizo, via letero tiel bele surprizis min! Kiel mi povus ne respondi?’

aŭ plue:

‚Mi memoras iel, sinjoro, ke vi al mi ŝuldas respondon kaj mi al vi ŝuldas tabakujojn el bergamoto201. Mi senŝuldiĝas per ok pecoj, aliaj venos...; neniam la tero donis tiom multe, tio okazas laŭŝajne por via plaĉo’.

Kaj ŝi skribas en la sama stilo la leterojn pri sangeltiro, pri citronoj, kaj similajn aliajn, kiujn ŝi kredas tute samaj al leteroj de sinjorino De Sevinje. Sed mia avino, kiu al ĉi lasta aŭtoro venis pro la enhavo, pro la amo al intimuloj, pro la koncerno pri naturo, instruis al mi kiel ŝati la verajn valorojn de sinjorino De Sevinje, kiuj estas tute aliaj. Ĉi tiuj iĝis por mi ankoraŭ pli okulfrapaj, ĉar ŝi estas granda artisto samspirita kun pentristo, kiun mi baldaŭ poste renkontis en Balbeko, kaj kiu profunde influis mian mondrigardon, nome Elstir. Mi rimarkis en Balbeko, ke ŝi sammaniere kiel li prezentas aferojn, laŭ la ordo laŭ kiu oni perceptas ilin, anstataŭ ke ŝi klarigus ilin unue per la kaŭzoj. Sed jam en tiu posttagmezo, en tiu vagono, relegante la leteron en kiu aperas la lunhelo:

‚Mi ne povis elteni la tenton, mi surmetas ĉiujn kapvestojn kaj paltojn, kiuj ne estis necesaj, mi iras sur tiun korton, kie la aero estas bona kiel la aero de mia ĉambro, mi trovas mil fatamorganojn: blankajn kaj nigrajn monaĥojn, plurajn grizajn kaj blankajn monaĥinojn, tukojn tie kaj tie disĵetitajn, virojn volvitajn en mortotukoj stare ĉe arboj...’

mi tre ŝatis ĉion ĉi, kion pli poste mi verŝajne nomus (ĉu ŝi ne prezentas pejzaĝojn, kiel li karakterojn?) la dostojevksij-eco de la sevinje-aj leteroj.

Vespere, post ol mi akompanis mian avinon kaj restis kelkajn horojn ĉe ŝia amikino, kiam mi sole envagoniĝis, mi feliĉe ne sentis ke la venanta nokto premos min; tiel estis ĉar mi ne devis pasigi ĝin mallibere en ĉambro, kies ĉirkaŭa dormado min tenus sendorma; ĉirkaŭis min la kvietiga diligentado de ĉiuj moviĝoj de la vagonaro, kiuj min kompaniis, proponis kunbabilon se mi ne povus endormiĝi, lulis min per siaj bruoj, kiujn mi libere kunjugis, kiel la sonojn de sonoriloj en Kombreo, jen laŭ iu ritmo jen laŭ alia, aŭdante laŭfantazie unue kvar egalajn deksesonajn notojn, poste unu deksesonan noton furioze albatitan al kvarona noto; ili neŭtraligis la decentran forton de mia sendormeco per tio ke ili kontraŭis ĝin per premoj, kiuj min tenis en sampezo, kaj sur kiuj mia senmoveco kaj baldaŭ poste mia dormo sentis sin portataj kun la sama refreŝiga impreso, kiun donus ripozo sub ŝirmo de grandaj fortoj sine de naturo kaj vivo, se mi povus pormomente enkorpiĝi en ian fiŝon dormantan en la maro, nevekite pelata de fluoj kaj ondoj, aŭ en aglon disflugilan sur la sola apogo de ventego.

Sunleviĝoj estas el la ĝuoj de longaj fervojaj vojaĝoj, kune kun boligitaj ovoj, bildgazetoj, kartludoj, riveroj sur kiuj boatoj penas sen ke ili moviĝas. En la sama momento, kiam mi ekzamenis la pensojn, kiuj trapasis mian menson en la ĵusaj minutoj, por determini ĉu mi estis dorminta aŭ ne (kaj la necerteco, pro kiu mi metis la demandon, estis mem fonto de jesa respondo), en la glaco de la fenestro, super nigra arbareto, mi vidis breĉajn nubojn, kies pluma molaĵo konsistis en fiksita, mortinta rozkoloro, kiu ne plu ŝanĝiĝos, kiel tiu, kiu tinkturas la plumojn de flugilo, kiu ĝin sorbis, aŭ la paŝtelo al kiu ĝin almetis la fantazio de pentristo. Sed mi sentis ke male ĉi tiu koloro estas nek malviva, nek kaprica, sed necesa kaj viva. Baldaŭ amasiĝis malantaŭ ĝi rezervo da lumo. Ĝi intensiĝis, la ĉielon plenigis karne ruĝa koloro, kaj proksimigante la okulojn al la glaco, mi provis pli bone vidi, ĉar mi sentis ke ĝi rilatas al la intima vivo de la naturo, sed la fervoja trako ŝanĝis la direkton, vice de la matena sceno aperis en la fenestra kadro nokta vilaĝo kun tegmentoj bluaj pro lunlumo, kun publika lavejo nigre malpura pro la diafana perlamoto de la nokto, sub ĉielo ankoraŭ trasemita de ĉiuj steloj, kaj mi bedaŭris pro la perdita roza ĉiel-strio, sed jen, mi ekvidis ĝin denove, sed nun ruĝa, en la kontraŭa fenestro, kiun ĝi forlasis pro sekva kurbiĝo de la fervojo; kaj sekve mi daŭre kuris de unu fenestro al la alia por ke mi proksimigu, kunaranĝu la intermitajn kaj disajn elementojn de mia bela, skarlata, malkonstanta mateno kaj ricevu de ĝi entutan vidon kaj senrompan bildon.

La pejzaĝo iĝis malebena, kruta, la trajno haltis ĉe eta stacio inter du montoj. Videblis funde de la valeto, apud ĝia torento, nur unu gardodomo kvazaŭ sub akvo, kiu fluis je alto de la malsupra rando de fenestroj. Se homo povas esti elkreskaĵo de iea grundo, kies apartan ĉarmon oni povas plezure senti en li, do pli ol la kamparanino, kies aperon mi tiel deziris vidi kiam mi sole vagis en la kamparo ĉirkaŭ Mezeglizo, en la arbaroj de Rusenvilo, tiu homo kredeble estis la granda knabino, kiun mi vidis eliranta el tiu domo, kaj sur la tervojo, kiun oblikve prilumis la leviĝanta suno, venanta al la stacio, portante grandan vazon da lakto. En tiu valo, de kiu la montoj kaŝis la ceteran mondon, ŝi probable vidis homojn nur en la trajnoj, kiuj haltis pormomente. Ŝi laŭiris la vagonojn, proponante kafolakton al iuj vekiĝintaj vojaĝantoj. Allumate de la matenaj radioj, ŝia vizaĝo estis pli rozkolora ol la ĉielo. Mi sentis pro ŝi tian vivdeziron, kia renaskiĝas en homo, ĉiufoje kiam li denove ekkonscias ke beleco kaj feliĉo ekzistas. Oni ĉiam forgesas, ke ili estas personaj spertoj, kaj siaimage anstataŭe elektas konvencian tipon, kiun oni kreas el ia mezumo de la diversaj vizaĝoj, kiuj plaĉis, de la plezuroj, kiujn oni spertis, oni rezulte ricevas nur abstraktajn bildojn, kiuj estas senfortaj, sensukaj, ĉar ili ĝuste malhavas la karakteron de novaĵo, alia ol la jam konataj aĵoj, la karakteron propran al beleco kaj feliĉo. Kaj oni juĝas pri la vivo maloptimisme, kredas sin prava en tio, ĉar oni iluzie kredis ke oni enkalkulis feliĉon kaj belecon, dum oni fakte ilin preterkonis kaj anstataŭigis per sintezoj, en kiuj de ili restas eĉ ne grajno. Tiel ekzemple pro enuo oscedas klerulo, al kiu oni parolas pri nova bela libro, ĉar li antaŭimagas ĝin ia kombino de ĉiuj belaj libroj, kiujn li legis, dum ke bela libro estas aparta, neantaŭvidebla, kaj ne konsistas en ia sumo de ĉiuj antaŭaj belartaĵoj, sed en io, kion la funda kono de tiu sumo ne helpos trovi, ĉar ĝuste ĝi eksteras al ĝi. Tuj kiam li ekkonas la novan verkon, la antaŭe indiferenta klerulo ekinteresiĝas pri la realo, kiun ĝi priskribas. Simile, fremda al la modeloj de beleco kiun desegnis mia penso kiam mi solis, tiu bela knabino tuj komunikis al mi inklinon al ia feliĉo – laŭ la sola formo, ĉiam aparta, en kiu oni povas sperti la guston de feliĉo – de feliĉo, nome, kiu realiĝus per kunvivo kun ŝi. Sed en tio ankaŭ la momenta ĉeso de rutino ludis grandan rolon. Al la laktovendanto mi rigardis tiel favore, ĉar antaŭ ŝi staris mia tuta memo, preta por gustumi vivajn ĝuojn. Oni ordinare vivas kun memo limigita al ĝia minimumo, plimulto de oniaj kapabloj daŭre dormas ĉar ili konfidas sin al rutino, kiu scias kio estas farenda kaj ilin ne bezonas. Sed en tiu vojaĝa mateno la ĉeso de rutineco de mia vivo, la ŝanĝo de loko kaj tempo igis tiujn kapablojn nemalhaveblaj. Miaj kutimaj hejmosidemo kaj malfrua vekiĝo forestis, kaj ĉiuj miaj kapabloj alhastis por ilin anstataŭi, inter si vete viglante – leviĝante, kiel ondoj, ĉiuj je sama nekutima nivelo – de la plej malalta ĝis la plej nobla, de spiro, apetito kaj de sangocirkulo ĝis sensopovo kaj imago. Eble, al mi kredigante ke tiu knabino ne similis al aliaj inoj, la sovaĝa ĉarmo de tiu loko al ŝi donis plian ĉarmon, sed pli certe ŝi reciproke igis ĝin ĉarma. La vivo ŝajnus al mi ĝuinda se mi nur povus horon post horo ĝin vivi kun ŝi, kuniri al la torento, al la bovino, al la trajno, ĉiam akompane al ŝi, senti ke ŝi konas min, ke mi foj estas temo de ŝiaj pensoj. Ŝi enkondukus min al la plezuroj de kampara vivo kaj de fruaj horoj de la tago. Mi signis por ke ŝi alportu kafolakton. Mi deziris ke ŝi rimarku min. Ŝi ne vidis mian signadon, mi vokis. Ekstreme de ŝia tre alta korpo, la koloro de ŝia vizaĝo estis tiel ora kaj roza, ke ŝi estis kvazaŭ videbla tra luma vitralo. Ŝi revenis malantaŭen, mi ne povis deturni la okulojn de ŝia pli kaj pli larĝiĝanta vizaĝo, simila al suno, kiun oni povus alrigardi kaj kiu proksimiĝus ĝis plena apudeco, permesante proksiman ekzamenon, blindumante pro orkoloro kaj ruĝo. Ŝi direktis al mi akutan rigardon, sed la fervojaj oficistoj estis fermantaj la pordojn, la trajno ekiris; mi vidis, kiel ŝi forlasis la stacion kaj reiris laŭ la vojo, la tago nun helis: mi estis malproksimiĝanta de aŭroro. Ĉu mian fervoron instigis tiu knabino, ĉu male ĝi kaŭzis pliparte la plezuron, kiun mi sentis pro stari proksime de ŝi, kiel ajn – ŝi tiel miksiĝis al ĝi, ke mia deziro revidi ŝin estis antaŭ ĉio la morala deziro, ke ĉi tiu fervora stato ne tute forpasu, ke mi ne por ĉiam disiĝu de la homo kiu – eĉ pretervole – al ĝi kontribuis. Ĉi tiu stato ne nur agrablis. Pli grave (kiel la plia streĉo de kordo aŭ la pli rapida vibro de nervo kaŭzas alian sonoron, respektive koloron) ĝi donis alian tonon al tio, kion mi vidis, ĝi enkondukis min kiel rolanton en nekonatan kaj ege pli interesan mondon; la bela knabino, kiun mi ankoraŭ vidis, dum la trajno rapidigis sian iron, estis kvazaŭ parto de alia vivo, ol tiu kiun mi konis, de ĝi disigita de bordero, kaj en kiu sensaĵoj kaŭzataj de objektoj ne estas la samaj; kaj de kiu nun eliri, estus kiel morto de la memo. Por ke mi sentu la dolĉon de almenaŭa baza vivdeziro, estus sufiĉe se mi loĝus proksime de la stacieto, tiel ke mi povus veni ĉiun matenon kaj peti de la kamparanino kafolakton. Sed ve! ŝi ĉiam forestos en la alia vivo, al kiu mi veturis kun kreska rapido, kaj kiun mi rezigneme akceptis nur dank' al tio, ke mi ŝpinis planojn kiuj ebligos iun tagon, ke mi revojaĝos per la sama trajno, haltos en la sama stacio, kaj ĉi plano ankaŭ avantaĝe provizis brulaĵon al la profitema, agema, praktika, maŝineca, nelaborema, disfuĝa inklino de homa spirito ĝenerale, ĉar ĝi volonte deturnas sin de la fortostreĉo necesa por primediti en sia intima memo, en ĝenerala kaj pure observa maniero, agrablan senton, kiun ĝi ricevis. Kaj ĉar ĝi aliflanke deziras daŭre pensi pri ĝi, ĝi plivole imagas ĝin en venonta tempo, lerte preparas la cirkonstancojn, kiuj ĝin renaskos, kaj ĉio ĉi nenion sciigas pri ĝia esenco, sed ŝparigas la penon pro ĝia rekreado en la animo, kaj estigas la esperon, ke ĝin oni ricevos denove de la ekstera mondo.

Vezle, Ŝartro, Burĵo aŭ Bovezo202 – tiuj urbonomoj ankaŭ funkcias por nomi en mallonga formo la respektivajn ĉefpreĝejojn. Ĉi tiu parta senco, kiun oni tre ofte uzas, laŭgrade kaj laŭtempe – se la koncerna loko al la parolanto estas ankoraŭ nekonata – fasonas la nomon entute, kiu de tiam, se oni volas al ĝi atribui la ideon de la urbo, de la neniam vidita urbo, funkciante kiel muldilo, al ĝi trudos la samajn ĉizaĵojn en la sama stilo, ĝin igante ia vasta katedralo. Tamen okazis en fervoja stacidomo, trans bufedo, el blankaj literoj sur blua aviztabulo, ke mi legis la preskaŭ persa-stilan nomon „Balbeko”. Mi rapide trairis la stacion kaj la avenuon, kiu al ĝi kondukis, mi demandis iun pri la strando por ke mi vidu sole la preĝejon kaj la maron; la demandato al tiu diro mienis ne-komprene. Balbeko-la-malnova aŭ Balbeko-enlanda, kie mi nun staris, estis nek strando nek haveno. Nu ja, fiŝkaptistoj efektive trovis en la maro – laŭ la legendo – miraklan krist-figuron, kaj pri tiu trovo rakontis vitralo de la preĝejo, kiu staris je kelkaj metroj de mi; ja de klifoj alondataj de la maro oni eltranĉis la ŝtonojn de la navo kaj de la turoj. Sed tiu maro, kiun mi pro tio imagis etendiĝanta ĝis la bazo de la vitralo, kuŝis trans pli ol 20-kilometra distanco en Balbeko-la-plaĝo, kaj apud la kupolo, la sonorilturo, kiun – ĉar mi antaŭe legis ke ĝi estas mem kruta normandia klifo al kiu impetas ventobatoj, kiun ĉirkaŭflugas birdoj – mi ĉiam fantaziis trafata ĉe sia bazo de la ekstrema ŝaŭmo de baŭmantaj ondoj, ĝi staris sur placo kie estis disforkiĝo de du tramvojaj trakoj, kontraŭ kafejo sur kiu per orkoloraj literoj estis skribita la vorto „bilardo”; ĝi kontrastis sur fono de domoj, el inter kies tegmentoj elŝoviĝis neniu masto. Kaj la preĝejo – eksponita al mia atento kune kun la kafejo, kun la pasanto de kiu mi bezonis indikon pri la vojo, kun la stacio al kiu mi estis baldaŭ reironta – estis samsubstanca kun tiuj aliaj objektoj, ŝajnis ia hazardaĵo, ia produkto de tiu malfrua posttagmezo, en kiu la mola, ŝvela kupolo sur la ĉielo similis al frukto, kies rozan, orumitan, fandiĝantan haŭton maturigis la sama lumo, kiu fluis sur la kamentubojn de la domoj. Sed mi volis pensi nur pri la eterna signifo de la skulptaĵoj, kiam mi rekonis la apostolojn, de kiuj mi antaŭe vidis la mulditajn statuojn en la muzeo de Trokadero, kaj kiuj ambaŭflanke de la virgulino Maria, antaŭ la profunda golfeto de la pordego, atendis min kvazaŭ honore starante. Kun bonvola, plata kaj milda vizaĝo, kun kurba dorso, ili ŝajnis antaŭen paŝantaj kun bonveniga mieno kaj haleluja-kanto de iu bela tago. Sed estis rimarkeble, ke ilia vizaĝesprimo restis senŝanĝa kiel tiu de mortinto, kaj modifiĝis nur se oni ĉirkaŭpaŝis ilin. Mi pensis: estas ĉi tie, tio estas la balbeka preĝejo. Ĉi tiu placo, kiu ŝajne scias pri sia gloro, estas la sola loko en la mondo, kiu surhavas la balbekan preĝejon. Kion mi vidis ĝis nun, estis fotografaĵoj de ĉi tiu preĝejo kaj, de la apostoloj, de la virgulino de la pordego nur muldaĵoj. Nun la preĝejon mem, la statuon mem mi vidas, ili estas ĉi tie; ili – unikaj, multe pli valoraj.

Tamen ankaŭ malpli valoraj, eble. Same kiel junulo en la tago de ekzameno aŭ de duelo juĝas, ke la temo pri kiu oni lin pridemandis, la kuglo kiun li pafis, estas ja malgrandaĵo kompare kun la amplekso de sciaro aŭ de kuraĝo, kiun li rezervas kaj kiun li deziras elmontri, simile mia spirito, kiu rigardis la virgulinan statuon de la pordego tute aparta de la kopioj, kiujn ĝistiame mi povis vidi, netrafebla de la akcidentoj, kiuj ilin eventuale minacas, sendifekta se ilin oni detruus, ideala, universale valora, miris nun ĉar ĝi vidis la statuon, kiun ĝi image milfoje reskulptis, limigita en sia propra ŝtona aspekto, okupanta rilate al la etendo de mia brako difinitan spacon, en kiu konkuris kun ĝi afiŝo pri balotoj kaj la pinto de mia bastono, senmovigita sur la placo, nedisigebla de la ekstremo de la ĉefstrato, ne povanta eviti la rigardojn venantajn de la kafejo kaj de la omnibusa oficejo, survizaĝe ricevanta duonon de lumradio de la sunsubiro – kaj baldaŭ, post kelkaj horoj, respektive de la lumo de stratlampo – kies alian duonon ricevis la oficejo de la Diskonta Societo, trafita samtempe kun ĉi tiu kontoro de kreditofirmao de haladzoj el la kuirejoj de kukofarejo, tirane regata de cirkonstancoj tiagrade ke se mi volus skribi mian nomon sur ĝia ŝtona substanco, tiam ĝi – la fama virgulino, al kiu ĝis tiam mi atribuis ĝeneralan ekziston kaj nedifekteblan belecon, la balbeka virgulino, la unika (tio, bedaŭrinde, signifis ankaŭ la sola), kiu sur sia korpo malpurigita de la sama fulgo, kiel najbaraj domoj, elmontrus kaj ne povus forviŝi antaŭ ĉiuj admirantoj venantaj por ĝin kontempli la markon de kreto kaj la literojn de mia nomo – tiam ĝin, fine, ĉi tiun senmortan kaj tiel longe sopiratan belartaĵon, mi trovis ŝanĝita – kune kun la preĝejo mem – en maljunulineton el ŝtono, kies alton mi povis mezuri kaj kies sulketojn mi povis nombri. La tempo pasis, mi devis reiri al la stacidomo, kie mi atendos mian avinon kaj Franciskan por komuna finveturado al Balbeko-la-plaĝo. Mi memoris miajn legaĵojn pri Balbeko, la dirojn de Ŝarlo Svan: „estas tre agrable, tiel bele kiel en Sieno”. Kaj, pri mia elreviĝo kulpigante nur la cirkonstancojn, mian tiaman maltaŭgan humoron, mian lacon, mian malgrandan kapablon por kontemplado, mi ŝpinis konsolajn pensojn pri tio, ke ankoraŭ vizitotaj estas aliaj, ne viditaj urboj, ke mi eble baldaŭ eniros, kiel sub pluvo de perloj, la freŝan lirlon de gutadoj de Kemperleo, aŭ trairos la verdantan kaj rozan helon kiu traŝvebas Pontavenon; sed koncerne Balbekon, tuj kiam mi eniris la urbon, okazis kvazaŭ mi ekmalfermis nomon, kiun pli prudente mi tenus strikte fermita, kaj kie – por si uzante la fendon kiun mi malsaĝe disponigis per elpelo de la bildoj, kiuj ĝis tiam vivis interne – tramvojo, kafejo, trairantoj de la placo, la kontoro de la Diskonta Societo, nebremseble puŝite de ekstera premo kaj de blova forto, impetis en la internon de la silaboj, kiuj – ĉirkaŭ ili refermite – nun starigis kaj lasis ilin apud la pordego de la persa preĝejo kaj definitive konservos ilin.

En la eta vagonaro, kiu kondukos nin al Balbeko, mi retrovis mian avinon, sed ŝin solan retrovis – ĉar ŝi elpensis la aranĝon ke antaŭiros, por ĉion prepari surloke (sed doninte al ŝi misan informon, nur tion kaŭzis, ke ŝi iris al malĝusta direkto) Franciska, kiu en la sama momento senscie veturis per granda rapido al Nanto kaj vekiĝos eble en Bordozo. Apenaŭ mi sidis en la vagono plenigita de la mallongedaŭra lumo de sunsubiro kaj de la ankoraŭa varmo de la posttagmezo (pro la lumo, bedaŭrinde, mi klare vidis sur la vizaĝo de mia avino, kiom ŝin lacigis la varmo), ŝi demandis: „nu, kiel do pri Balbeko?” kun rideto tiel arde ĝoja pro la espero de la granda plezuro, kiun mi – laŭ ŝia kredo – spertis, ke mi ne kuraĝis tuj konfesi al ŝi mian disreviĝon. Cetere pri la impreso, kiun mia spirito aspiris, mi malpli kaj malpli zorgis laŭmezure kiel proksimiĝis la loko, al kiu mia korpo devos akomodiĝi. Mi provis imagi – post la ankoraŭ pli ol unu horon malproksima fino de la veturado – la hotelestron en Balbeko, por kiu mi tiumomente ne ekzistis, kaj mi deziris ke mi prezentiĝus antaŭ li kun akompano pli impona ol tiu de mia avino, kiu sendube de li petos rabaton. Li ŝajnis al mi klare plena je malestimo, sed laŭ konturo tre malklara.

Tre ofte la eta linio haltis en la stacietoj, kiuj antaŭis Balbeko-la-plaĝon, kaj kies nomoj mem – Enkarvilo, Markuvilo, Dovilo, Kolubroponto, Arambuvilo, Sanmarso-la-vetera, Ermonvilo, Menvilo – al mia orelo sonis strange, dum ke legite el libro ili parte similus al iuj vilaĝonomoj ĉirkaŭaj aŭ proksimaj al Kombreo. Sed al orelo muzikista du melodiaj motivoj, efektive konsistantaj el pluraj samaj notoj, eventuale prezentas nenian similecon se ili distingiĝas pro malsama harmonia koloro kaj muzikilaro. Simile tiuj malgajaj nomoj el sablo, el tro vaka kaj venta spaco, el salo, de kiuj elflugis la finaĵo -vilo kiel la vorto flugas en ‚birdo flugas’203, neniel elvokis por mi la aliajn nomojn Rusenvilo aŭ Martenvilo, kiuj, ĉar mi tiel ofte estis aŭdinta ilin el la buŝo de mia praonklino ĉetable, en la manĝoĉambro, de tio ricevis ian malhelan ĉarmon, en kiun eble enmiksiĝis eroj el la gusto de marmeladoj, el la odoro de ligna fajro kaj el la papero de libro far Bergoto, el la sabloŝtona koloro de la kontraŭa domo, kaj kiuj ankoraŭ hodiaŭ, kiam ili supreniĝas simile al gasa veziko desur la fundo de mia memoro, konservas sian specialan karakteron tra la superkuŝaj tavoloj el diversaj materialoj, kiun ili necese traŝvebas ĝis ili atingas la supraĵon.

Ili estis – de la alto de sia duno superrigardante la maron, aŭ jam akomodiĝante por la nokto piede de krude verda kaj misforma monteto, simila al sofo en hotelĉambro kiun oni ĵus eniris, konsistantaj el kelkaj vilaoj, kiujn apudis tenisejo kaj iafoje kazino, kies flago kave kaj angore klakadis en malvarmiĝanta vento – etaj feriejoj, kiuj al mi siajn kutimajn gastojn unuafoje vidigis, sed laŭ ekstera ŝajno vidigis: tenis-ludantojn en blankaj kaskedoj, la staciestron, tie loĝantan apud hejmaj tamarikoj kaj rozoj, iu sinjorino kun platranda pajloĉapelo, kiu, irante laŭ la ĉiutaga kurso de sia vivo kiun mi neniam ekkonos, alvokis sian postrestantan leporhundon kaj eniris sian lignodomon, en kiu lampo jam lumis, kaj kiuj pro tiuj strange ordinaraj kaj neakcepteme familiaraj scenoj akre vundis mian unuafojan rigardon kaj mian fremdan koron. Sed mia sufero vere intensiĝis, kiam ni surteriĝis en la enirhalo de la balbeka Granda Hotelo, fronte al la palaca ŝtuparo el falsa marmoro, kaj dum mia avino – senzorge pri tio ke ŝi eble instigos malafablon kaj malestimon de la fremduloj inter kiuj ni estis baldaŭ loĝontaj – negocis la „kondiĉojn” kun la hotelestro, ia grasa viraĉo kun vizaĝo kaj voĉo markitaj de cikatroj (sur la vizaĝo kaŭzitaj de operaciado de multaj butonoj, en la voĉo lasitaj de diversaj influoj pro naskiĝo en fora lando kaj kosmopolita infanaĝo), en monduma smokingo, kun psiĥologa rigardo, prenanta pliofte, ĉiufoje kiam alvenis homoj per la omnibusa trajneto, la grandajn sinjorojn por ĝenuloj, kaj la hotelŝtelistojn por grandaj sinjoroj. Probable forgesante ke li mem ne enspezis eĉ nur 500-frankan monatan salajron, li radikale malestimis homojn por kiuj 500 frankoj – aŭ prefere laŭ lia dirmaniero 25 luidoroj – estas „ia monsumo” kaj rigardis ilin anoj de raso de parioj, al kiu la Granda Hotelo ne estis destinita. Estas tamen vere, ke en la dirita hotelo, iuj homoj ne pagis tre multe kaj estis estimataj de la estro, kondiĉe ke li certiĝis pri tio, ke monon ili domaĝis ne pro malriĉo sed pro avaro. Liaopinie avaro ne difektas la rangon, ĉar ĝi estas malvirto kaj povas konsekvence aperi en ĉiuj sociaj klasoj. Socia klaso estis la sola afero, kiun li atentis – socia klaso aŭ prefere la signoj, laŭ kiuj li juĝis ke ĝi altas, kiel ekzemple ne-demeto de sia ĉapelo kiam oni enpaŝas la enirhalon, portado de knikerbokera pantalono aŭ de palto kun mallarĝa talio, kaj preno de cigaro kun ruĝa kaj orkolora ringo el premita marokena poŝcigarujo – ve! ĉiujn ĉi avantaĝojn mi malhavis. Li garnadis siajn negocajn frazojn per elegantaj dirmanieroj, sed uzis ilin kontraŭsence.

Dum mi aŭdis, kiel mia avino, neofendite de tio, ke li aŭskultis kun ĉapelo sur la kapo kaj fajfetis, demandis al li kun afektita frazmelodio: „kaj kiaj estas... viaj prezoj? ... Ho, multe tro alte por mia eta buĝeto!”, atendante side sur benko mi rifuĝis en la propran animon, mi provadis migri al eternaj pensoj, ne lasi ion personan, ion vivan sur la videbla surfaco de mia korpo, sensentigita kiel la korpo de iuj bestoj, kiuj inhibe simulas mortan staton kiam oni vundas ilin, tiel ke mi ne tro suferu en tiu loko, kie mia plena manko de rutino al mi nur pli evidentis pro la vido de la trankvileco, kiun ĝuis ĉi tiam eleganta sinjorino, al kiu la estro esprimis sian respekton per familiara petolado kun la hundeto, kiu sekvis ŝin, kaj juna dando, kiu eniris kun plumo ĉe la ĉapelo demandante „ĉu leteroj alvenis”, homoj entute por kiuj suriri la ŝtuparon el falsa marmoro estis la vojo de enhejmiĝo. Kaj samtempe la rigardo de Minoo, Eako kaj Radamanto204 – rigardo en kiun mi sinkigis mian nudan animon, kvazaŭ en nekonatan medion kie nenio ĝin ŝirmos – min severe trafis deflanke de sinjoroj, kiuj – ne tre inklinaj al la arto de afabla akceptado – tamen havis la oficon de akceptistoj; pli malapude, malantaŭ vitra vando homoj sidis en legosalono, por kiun priskribi mi bezonus elekti el la ĉefverko de Danto Aligieri sinsekve la aspekton, laŭ kiu li prezentas jen la paradizon, jen la inferon, laŭ tio ĉu mi imagis la feliĉon de beatuloj, kiuj rajtis en ĝi legi kun perfekta trankvilo, ĉu imagis la teruron, kiun al mi kaŭzus mia avino, se kun sia kutima preteratento pri tiaspecaj impresoj, ŝi ordonus ke mi eniru ĝin.

Mia sento de soleco denove post mallonga tempo pliiĝis. Mi estis konfesinta al mia avino ke mi ne bone fartas, ke miaopinie ni devos reiri al Parizo, kaj sen protesto ŝi diris ke ŝi eliros por kelkaj aĉetoj utilaj egale ĉu ni foriros aŭ ĉu restos (mi poste eksciis ke ili ĉiuj estis al mi destinitaj ĉar Franciska havis kun si aĵojn kiuj al mi necesis); dum la atendo mi iris por sencela promeno en la stratoj plenaj je homoj, kiuj igis la atmosferon varma kiel en apartamento, kaj kie ankoraŭ funkciis la butiko de barbiro kaj la te-salono de kukisto, ĉe kiu klientoj manĝis glaciaĵojn antaŭ la statuo de Reneo Duge-Truen205. Ĝi donis al mi proksimume same multe da plezuro, kiel ĝia bildo en magazino povas doni al malsanulo, kiu ĝin foliumas en la atendejo de ĥirurgo. Mi miris pri tio, ke ekzistas homoj al mi tiel malsimilaj, ke la promenon tra la urbo la hotelestro volonte rekomendis al mi kiel distraĵon, kaj ankaŭ ke tiun turmentejon – novan loĝejon – ŝajnas al iuj el ili „delica restejo” kiel anoncis la flugfolio de la hotelo, kiu eble troigis sed ja tion diris al multenombra klientaro konkorde kun ĝiaj inklinoj. Ĝi ankaŭ argumentis, por tiun klientaron logi al la balbeka Granda Hotelo, ne sole per la „rafinita kuirarto” kaj la „magia panoramo de la ĝardenoj de la kazino” sed krome per la „juraj decidoj de ĝia moŝto Modo, kiun oni ne povas senpune ignori, sen ke oni ŝajnus filistro, kion bone edukita persono certe ne volas kredigi pri si”. Mian atendon de mia avino pli streĉis la timo, ke mi kaŭzis al ŝi disreviĝon. Ŝi probable deprimiĝis, sentis ke, se mi ne elportas ĉi tiun lacon, oni ne povas esperi ke iu vojaĝo iam al mi estos bonefika. Mi do reiris al la hotelo por ŝin atendi tie; la hotelestro mem venis kaj premis butonon, kaj ankoraŭ nekonata de mi oficisto, kiun oni nomis „lift”, kaj kiu en la plej alta loko de la hotelo, kie en normandia preĝejo estas la lumenlasa lanterno, estis instalita kiel fotografo malantaŭ sia vitraĵo aŭ kiel orgenisto en sia kajuto, komencis malsupreniĝi al mi kun la lerto de vigla kaj mallibera hejma sciuro. Tuj poste, denove glitante laŭ la alto de kolono, li kunprenis min direkte al la kupolo de la komerca navo. Je ĉiu etaĝo, ambaŭflanke de interligaj ŝtuparetoj distubiĝis malhelaj koridoroj, tra kiuj, portante kapkusenon, ĉambristino estis iranta. Mi projekciis al ŝia vizaĝo, pro duonlumo nebule videbla, la maskon de miaj plej pasiaj revoj, sed en ŝia rigardo al mi direktita mi legis la teruran realon de mia ignorindeco. Dume por forpeli dum la tro longa vojo supren la preman angoron, kiun al mi sentigis la silenta trairo de la mistero de tiu klarobskuro sen poezio, prilumata de unu sola vertikala vico de vitraĵoj, kiun konsistigis la unuopa necesejo de ĉiu etaĝo, mi alparolis la junan orgeniston – la helpanton de mia vojaĝo kaj kunulon de mia mallibereco – kiu plue tiris la registrojn de sia instrumento kaj puŝis la tubojn. Mi petis pardonon pro tio, ke mi okupas tian spacon, postulas de li tioman laboron, kaj demandis ĉu mi ne ĝenas lin en la plenumo de lia arto, pri kiu – por flati la virtuozon – mi ne simple elmontris scivolon, sed konfesis altan estimon. Sed li ne respondis, ĉu pro miro pri mia diro, pro atento al sia laboro, pro zorgo pri etiketo, malbona aŭdpovo, respekto de la loko, timo pri danĝero, malviglo de spirito, ĉu pro ordono de la hotelestro.

Tio, kio eble plej konvinke donas la impreson de realeco de eksteraĵoj, estas la ŝanĝo de pozicio de persono, eĉ de nesignifa persono, inter la tempoj antaŭ ol oni ekkonis, kaj post ol oni ekkonis lin. Mi estis la sama homo, kiu fine de la posttagmezo vojaĝis per la vagonareto direkte al Balbeko, mi portis en mi la saman animon. Sed en tiu animo en la loko, kie je la 18a horo estis – pro la nepovo imagi la hotelestron, la hotelon, la servistaron – nebula kaj timema atendo pri la momento de alveno, nun estis la buton-cikatroj en la vizaĝo de la kosmopolita estro (fakte iĝinta ŝtatano de Monako, kvankam li estis, kiel li diris ĉar li ĉiam uzis esprimojn, kiuj liafantazie estis elegantaj sed kiuj – li ne rimarkis – estis difektaj „rumana laŭ originaleco”), lia gesto por sonorige mendi la liftiston, la liftisto mem, estis tuta vico de pupteatraj figuroj eliĝintaj el la mirinda skatolo de la Granda Hotelo, nenegeblaj, neŝanĝeblaj, kaj – kiel ĉio, kio estas realiĝinta – steriligaj. Sed almenaŭ tiu ŝanĝo, kiun mi neniel influis, pruvis ke io ekstera okazis – egale ĉu la okazaĵo estis tute ne interesa – kaj mi statis kiel tiu vojaĝanto, kiu, komencinte veturadon kun la suno antaŭ si, konstatas ke horoj pasis, kiam li vidas ĝin malantaŭ si. Mi estis morte laca, mi febris; mi volonte enlitiĝus sed la necesaĵoj por tio mankis. Mi deziris almenaŭ kuŝiĝi por momento sur la lito, sed tio ne utilus ĉar mi ne povus trankviligi tiun tuton de sensaĵoj, kiun konsistigas por ĉiu homo lia konscia korpo – se ĝi ne estas la nura materia korpo – kaj ĉar la nekonataj aĵoj, kiuj ĝin ĉirkaŭis, al ĝi trudante la konstantan agordon de ĝiaj perceptoj laŭ aktiva sindefendado, tenus mian vidon, mian aŭdon, ĉiujn miajn sensojn en same premita kaj malkomforta pozicio (eĉ se mi etendus la gambojn), kiel la kardinalo Ĵano De La Balu206 en la kaĝo, en kiu li povis nek stari nek sidi. Onia atento enkondukas objektojn en ĉambron, rutino ilin forprenas kaj liberigas spacon. Spaco estis ĝuste tio, kio mankis en mia (nur laŭnome mia) balbeka ĉambro, ĝi estis plena je aĵoj, kiuj, min ne konante, al mi reciprokis la malfidan rigardon, kiun mi ĵetis al ili, kaj, neniel enkalkulante mian ekziston, sentigis, ke mi ilian propran rutinon perturbas. La horloĝo – kontraste al la hejma situacio, kie mian horloĝon mi aŭdis nur kelkajn sekundojn en semajno kiam mi rekonsciiĝis el intensa medito – daŭrigis sen ajna paŭzo la sonigon en fremda lingvo de paroloj, kiuj probable malĝentilis pri mi, ĉar la altaj violkoloraj kurtenoj ĝin aŭskultis sen respondo, sed en sinteno simila al tiu de homo, kiu tenas la ŝultrojn tiritaj por montri ke la ĉeesto de iu incitas lin. Ili donis al tiu tre altaforma ĉambro kvazaŭ historian aspekton, pro kiu ĝi eble taŭgus por la murdo de la duko De Giz, kaj poste por vizitado far turistoj gvidataj de agentejo Tomas Kuk207, sed por mia dormo tute ne. Min turmentis la ĉeesto de malaltaj libro-bretoj kun vitraj fasadoj, kiuj staris laŭlonge de la muroj, sed precipe la ĉeesto de granda spegulo sur kruretoj, senmove orta en la ĉambro, kaj mi sentis, ke se ĝi ne foriros, por mi ripozo ne eblos. Mi re kaj re-rigardis supren (tian rigardadon la objektoj de mia ĉambro en Parizo ne pli ĝenis ol miaj propraj pupiloj, ĉar ili delonge estis kromaj partoj de miaj organoj, plivastigo de mia memo) al la altega plafono de tiu belvidejo staranta sur la supro de la hotelo, kaj kiun mia avino elektis por mi; kaj, ĝis en tiu kampo, pli intima ol la kampoj de vido kaj aŭdo, ĝis en la kampo en kiu oni flaras la kvalitojn de odoroj, ĝis preskaŭ interne de mia memo la odoro de vetivero atake impetis al miaj lastaj defendaj muroj, al kio mi respondis kun forta laco per la neutila kaj senĉesa rebato de malkvieta snufo. Malhavante universon, malhavante ĉambron, malhavante korpon, aŭ ilin havante nur sub la minaco de la malamikoj, kiuj min ĉirkaŭis, nur sub la ĝisosta invado de febro, mi solis, mi deziris morti. Tiam eniris mia avino; kaj por la vastiĝo de mia kunpremita koro tuj disponiĝis spaco sen limoj.

Ŝi portis perkalan hejmrobon, kiun ŝi prefere surmetis ĉe ni ĉiufoje kiam familiano malsanis – tial ke en ĝi estis al ŝi pli komforte, ŝi diris, laŭkutime atribuante al tio, kion ŝi faris, egoisman motivon – kaj kiu estis, por nin flegi, por nin prizorgi, ŝia servula kaj garda ĥalato, ŝia monaĥa kostumo. Sed dum ke la flegoj de ĉi lastaj, ilia sindediĉa boneco, la merito, kiun al ili oni agnoskas, la dankemo, kiun al ili oni ŝuldas, ankoraŭ pliigas la impreson ke rilate al ili oni fremdas, ke oni sentas sin sola, por si rezervante la pezon de siaj pensoj, la propran vivdeziron, mi sciis, kiam mi estis kun mia avino, ke kiom ajn granda estos mia ĉagreno, ĝi estos akceptata de kompato ankoraŭ pli vasta; ke ĉio al mi propra, miaj zorgoj, miaj voloj, ricevos flanke de mia avino apogon de deziro por konservo kaj kresko de mia propra vivo multe pli forta, ol tiu, kiun mi mem sentis; kaj miaj pensoj trairis ŝin sen devojiĝo ĉar ili transiĝis de mia animo en ŝian sen ke ŝanĝiĝis la medio, la persono. Kaj – simile al tiu, kiu volas nodi kravaton antaŭ spegulo ne komprenante ke la ekstremo kiun li vidas ne situas rilate al li je la flanko kien li direktas la manon, aŭ simile al hundo kiu sur la grundo postkuras la dancan ombron de insekto – trompite de la ŝajno de korpo, kiel oni ordinare estas en ĉi tiu mondo en kiu oni ne rekte sensas animojn, mi impete brakumis mian avinon kaj kisadis ŝian vizaĝon, kvazaŭ mi tiel enirus en la grandan koron, kiun ŝi malfermis al mi. Kiam mi tiel premadis mian buŝon al ŝiaj vangoj, al ŝia frunto, mi ĉerpis el tio ion tiel bonfaran, tiel nutran, ke mi restis senmova, serioza, trankvile avida kiel suĉanta bebo.

Mi poste rigardadis sen tedo ŝian grandan vizaĝon, netan kiel bela, arda kaj kvieta nubo, de malantaŭ kiu senteble radiis bonvolo. Kaj ĉio, kio ricevis ankoraŭ – eĉ iel ajn malforte – parton de ŝiaj sensadoj, ĉio, kio estis ankoraŭ rigardebla kiel ŝia, per tio fariĝis tiel esenca, tiel sankta, ke per la manplatoj mi glatigis ŝian belan, apenaŭ griziĝintan hararon, kun same multe da respekto, zorgo kaj mildeco, kvazaŭ mi karesus en ili ŝian bonecon mem. Ŝi havis tian plezuron pro ĉia peno, kiu forprenis de mi penon, kaj pro ĉiu momenta senmovo kaj kvieto de miaj lacaj membroj havis tian plaĉegan senton, ke kiam, vidinte ke ŝi volas helpi min por pretiĝo por la nokto, por senŝuiĝo, mi gestis detene kaj mi komencis mem demeti la vestojn, ŝi haltigis per petega okulesprimo miajn manojn, kiuj jam tuŝis la unuajn butonojn de mia jako kaj de miaj botetoj.

— „Ho, mi petas” ŝi diris „tio estos tiel ĝojiga por via avino. Kaj nepre ne forgesu, ke vi frapu ĉe la muro se ion vi bezonas iam en la nokto, mia lito proksimas al via, la vando maldikas. Post momento kiam vi kuŝos en la lito, frapu, por ke ni vidu ĉu ni facile komunikas.”

Kaj efektive tiuvespere mi frapis tri frapojn – kion post tagsepo, kiam mi malsanis, mi refaris dum kelkaj tagoj en ĉiu mateno, ĉar mia avino volis doni al mi lakton en frua horo. Tiam, se al mi ŝajnis laŭorele ke ŝi jam vekiĝis, por ke ŝi ne atendu kaj ke tuj poste ŝi povu redormi, mi provis tri frapetojn, deteniĝe, malforte, tamen ja klare, ĉar unuflanke mi timis ke mi ĝenos ŝian dormon en okazo ke mi erarus kaj ŝi ankoraŭ dormus, aliflanke mi ankaŭ ne volis, ke ŝi plu gvatu signalon, kiun ŝi ne tuj distingus, kaj kiun mi ne kuraĝus ripeti. Kaj apenaŭ mi finfaris la frapadon, tuj mi aŭdis alian triopan baton, kun tono malsimila disde la unua, esprimantan kvietan aŭtoritaton, dufoje sonigitan por plia klareco, kaj kiu signifis: „ne maltrankvilu, mi jam aŭdis, post momento mi apudestos”; kaj post mallonge mia avino alvenis. Mi diris al ŝi, ke mi timis, ke ŝi ne aŭdos aŭ ke ŝi kredos ke la frapado estis de aliĉambrano; ŝi ridis tion:

— „Ĉu mi konfuzus la frapojn de karuleto kun aliaj? Sed inter milo da aliaj via avino certe rekonus ilin! Ĉu vi kredas, ke en la mondo aliaj sonas same naive, same angore, same hezite inter la timo, ke ili vekos min, kaj la timo ke ili ne estos komprenataj? Ja eĉ se ĝi nur signus per gratado, mi tuj rekonus mian musidon, kaj precipe en tempo kiam ĝi estas tiel aparteca kaj kompatinda. De antaŭ momento mi jam aŭdis, kiel ĝi hezitas, moviĝas en la lito, faras siajn kutimajn turnojn.”

Ŝi duon-malfermis la lat-ŝutrojn; ĉe la elstara kromparto de la hotelo, la suno jam instaliĝis sur la tegmentoj, kiel matenema tegmentisto, kiu komencus la laboron frue kaj ĝin plenumus silente, por ne veki la urbon, kiu ankoraŭ dormas, kaj de kiu la senmoveco kontraste emfazas lian lerton. Ŝi diris al mi, kioma horo estas, kiel evoluos la vetero, ke ne estas utile veni ĝis la fenestro, ke sur la maro nebulas, ĉu la panvendejo jam estas malfermita, kia estas la veturilo, kiu aŭdiĝas: sume ŝi komentis la tutan sensignifan levon de la kurtenego, la malgravan introit-on208 de tago, kiun neniu spektas, ĉi tiun etan viveron, kiun posedis sole ni ambaŭ, kiun mi volonte aludos en posta tempo de la tago antaŭ Franciska aŭ fremduloj, parolante pri la vate densa nebulo kiu videblis matene je la 6a horo, elmontreme ne pri gajnita scio, sed pri elkoraĵo ekskluzive de mi ricevita; dolĉa matena momento, kiu simfonie uverturis per miaj tri frapoj, al kiuj la vando, plena je dolĉo kaj ĝojo, iĝinta harmonia, senkorpa, anĝele kantema, respondis per tri vicaj frapoj, arde atenditaj, dufoje batitaj, kaj per kiuj ĝi kapablis transigi la tutan animon de mia avino kaj la promeson de ŝia veno kun sama kora ĝojo kiel la anonco al Maria209, kaj kun muzika precizeco. Sed en tiu unua nokto post la alveno, post ol mia avino iris al sia propra ĉambro, mia suferado rekomenciĝis, sama kiel mi jam sentis ĝin en Parizo en la momento kiam mi elhejmiĝis. Eble ĉi tiu angoro, kiun mi havis – kiun havas multaj aliaj homoj – pro tranoktado en nekonata ĉambro, eble ĉi tiu angoro estas nur la plej humila, obskura, organa, preskaŭ nekonscia formo de la granda, senespera rifuzo, per kiu la elementoj, kiuj konsistigas la plej bonan parton de la nuna vivo, kontraŭas al tio, ke homa menso donus sian konsenton al la ideo de estonteco, en kiu ili malekzistos; ĉi rifuzo entute estis la teruro, kiun mi tiel ofte spertis pro la penso, ke miaj gepatroj mortos iam, ke la cirkonstancoj eble devigos min al vivado en loko malproksima disde Ĵilberta, aŭ simple ke mi definitive loĝos en fremda lando, kie miajn geamikojn mi neniam revidos; ĉi rifuzo baze ankaŭ fontis el la malfacilo, kiun mi sentis kiam mi pensis pri la propra morto aŭ pri transvivo pli-malpli tia, kia ĝin promesis al homoj Bergoto en siaj verkoj, en kiun mi ne kunportos mian memoron, miajn mankojn, mian karakteron, kiuj ne volis akcepti la ideon de sia malestiĝo kaj al mi deziris nek neniecon, nek eternecon, en kiu ili ne plu estos.

Kiam Ŝarlo Svan diris al mi en Parizo, en tago en kiu mi akute malsanis: „estus bone se vi vojaĝus al iu el la plaĉegaj insuloj de Oceanio, certe vi ne plu volus ilin forlasi”, mi deziris respondi: „sed tiam mi ne plu intervidiĝus kun via filino, mi vivus inter objektoj kaj homoj, kiujn ŝi neniam vidis”. Kaj tamen mia prudento al mi diris: „Tio tute ne gravas, ĉar tio ne afliktos vin. Se sinjoro Svan diras, ke vi ne revenos, tio signifas ke reveni vi ne deziros, kaj tial ke vi ne deziros, komprenu, ke vi feliĉos tie.” Ĉar mia prudento sciis ke rutino – kiu detiam estis plenumonta la necesajn paŝojn por ke mi ŝatu ĉi tiun nekonatan loĝejon, ke flanken ŝoviĝu la spegulo, ke alikoloriĝu la kurtenoj, ke haltu la horloĝo – tiu rutino egale plenumas tion, ke oni amas kunvivantojn, kiuj unuavide estis malplaĉaj, ke vizaĝoj aliformiĝas, ke fariĝas agrabla la tono de ies voĉo, ke modifiĝas la inklinoj de koroj. Klare tiuj novaj amikaj sentoj al lokoj kaj homoj havas fundamenton en forgeso de la malnovaj; sed mia prudento ĝuste pensis, ke mi povos fronti sen teruro la ideon de venonta vivo, en kiu mi disiĝos por ĉiam de homoj, kiujn mi ne plu memoros, kaj ĉi tio estis ia konsolo, kiun ĝi proponis al mia koro, ĝi estis promeso de forgeso, kiu fakte intensigis ĝian aflikton. Kompreneble ankaŭ la koro spertos, kiam la disiĝo efektivos, la sendolorigan efikon de rutino; sed ĝis tiu tempo ĝi daŭre suferos. Kaj timo pro estonteco, en kiu estos forigitaj la intervidoj kaj kutima rilatado kun tiuj, kiujn oni amas kaj de kiuj oni ricevas la plej karan ĝojon, tiu timo tute ne disbloviĝas, sed male kreskas, se al la doloro de tia manko aldoniĝos – antaŭvideble – tio, kio nun ŝajnas ankoraŭ pli akre vunda: nome ke oni ĝin ne sentos kiel doloron sed al ĝi indiferentos; ĉar tiam la mio estus ŝanĝita, ne nur la agrabla rilato kun gepatroj, kun amatino, kun amikoj mankus en la ĉirkaŭa medio, sed mankus la elkora sento al ili; ĝi estus tiel plene forŝirita de la koro, en kiu ĉi-tage ĝi vaste partas, ke oni povus plezure akcepti tiun vivon sen ili, kiu hodiaŭ en imago kaŭzas teruron; ĉio ĉi estus do vera morto de la mio, kiun – koncedinde – sekvus reviviĝo, sed en malsama homo, al kies amo ne povus leviĝi tiuj partoj de la eksa mio, kiuj fatale formortos. Ĉi lastaj estas la elementoj – eĉ plej malfortaj elementoj, kiel ekzemple obskura kareco de la dimensioj, de la atmosfero de ĉambro – kiuj ektimas kaj rifuzas, per iaj ribeloj, kiujn oni komprenu kiel sekretan, partan, tuŝeblan kaj veran est-ielon de la longa, senespera kaj ĉiutaga rezisto kontraŭ morto fragmenta kaj iompostioma, kia ĝi enŝoviĝas tra la tuta daŭro de la vivo, ĉiumomente detirante de la homo pecojn de li, sur kies morto prosperos novaj ĉeloj. Kaj en nervema temperamento, kia estis la mia, temperamento en kiu la perantoj – la nervoj – malbone plenumas sian funkcion, ne haltigas en ilia iro al la konscienco, sed male tralasas al ĝi la diversajn, lacigajn, multopajn kaj dolorajn plendojn de la humilaj eroj de la mio, kiuj baldaŭ neniiĝos, la angora timo, kiun mi sentis sub la fremda, tro alta plafono, estis protesto de amika sento, en mi plu vivanta, al familiara, malalta plafono. Sendube ĉi tiu amikeco ĉesos, alia anstataŭos ĝin, (tiele morto kaj nova vivo, laŭvice sub la nomo de rutino, estos plenumintaj sian duoblan laboron); sed ĝis sia neniiĝo ĉiuvespere tiu amikeco suferos, kaj en tiu unua vespero precipe, frontante jam realiĝintan estontecon, en kiu ĝi ne trovis taŭgan lokon por si, ĝi ribelis, ĝi turmentis min per la laŭto de siaj lamentoj, ĉiufoje kiam mia rigardo ne povis deturni sin de tio, kio ĝin vundadis, kiam ĝi provadis atingi la netuŝeblan plafonon.

Sed en la sekva mateno!... post ol hotela servisto eniris, vekis min kaj alportis varman akvon, kaj dum mi lavis min kaj la objektojn kiujn mi bezonis vane serĉis en mia valizo, de kiu mi elprenadis en malordo nur tiujn, kiuj ne utilis por io, kia ĝojo – jam pensante pri la plezuro de la manĝo kaj de la promeno – kiam mi vidis tra la fenestro kaj sur ĉiuj vitraĵoj de la bibliotekoj, kvazaŭ tra la lukoj de ŝipa kajuto, la nudan maron, sen ombra loko kaj tamen ombra en duono de ĝia surfaco, kiun orlis maldika, moviĝema linio, kaj okule sekvis la ondojn, kiuj saltis unu post la alia kiel plonĝantoj desur breto. Re-kaj-refoje, plu tenante en la mano la rigidan, amelitan tualettukon sur kiu estis skribita la nomo de l' hotelo, kaj per kiu mi vane provadis sekigi min, mi reiris al la fenestro kaj ankoraŭ rigardis al tiu vasta, brilega kaj monteca duoncirklo, al la neĝaj suproj de ĝiaj ondoj el smeralda roko, jen kaj jen polurite diafana, kiuj kun trankvila abrupto kaj leona grimaco lasis elruliĝi kaj fali la fluon de siaj deklivoj, sur kiujn sunlumo ŝutis senvizaĝan rideton. Ĉe tiu sama fenestro mi poste deĵoris ĉiun matenon, kvazaŭ de la fenestreto de diliĝenco en kiu oni dormis kaj de kiu oni volas vidi, ĉu dum la nokto apudiĝis aŭ foriĝis la dezirata montaro – sed por mi temis pri la montetoj de la maro, kiuj, antaŭ ol ili dance revenos al ni, povis retroiri tiel malproksime, ke ofte mi ekvidis je longa distanco, nur trans longa sabl-ebenaĵo, iliajn unuajn ondumojn, en diafana, vapora kaj blueta fora loko simila al la glacimontoj, kiujn oni vidas en la fono de pentraĵoj de fru-renesancaj toskaniaj pentristoj. En aliaj okazoj tute proksime al mi la suno ridis sur la ondara, same mola verdo kiel tiu, kiun restigas en alpaj herbejoj – en la montaro, kie la suno dissendas sian brilon tien kaj ĉi tien, kiel giganto kiu gaje, per neegalaj paŝoj saltus malsupren laŭ la deklivo – ne tiom la malsekeco de la grundo, ol la likva moviĝemo de lumo. Cetere en la breĉo, kiun la strando kaj la akvo faras tra la ĉirkaŭa mondo, por fakte fluigi, amasigi tie lumon, ĝi, ĝuste ĝi laŭ la direkto, de kie ĝi venas kaj kiun okuloj de observanto sekvas, ĝuste ĝi movas kaj firmigas montojn kaj valojn de la maro. La variema lumdirekto difinas la orientiĝon de loko, starigas antaŭ spektanto novajn celojn kaj instigas al ilia atingo, ne malpli ol farus longa kaj efektive trairata vojaĝa ekskurso. Kiam matene la suno leviĝis malantaŭ la hotelo, videbligante la strandon prilumata ĝis la unuaj antaŭmontoj de la maro, ŝajnis ke al mi ĝi montris alian flankon de ili, ke ĝi proponis iradon – laŭ la ronda vojo de siaj radioj – laŭ senmova kaj varia vojaĝo tra la plej belaj lokoj de la pitoreska pejzaĝo de siaj horoj. Jam en la unua mateno la suno al mi montris per rideta fingro la forajn, bluajn altaĵojn de la maro, kiuj sur neniu mapo ricevas nomojn, ĝis kiam, ebria pro sia glora promeno sur la sonora, ĥaosa supro de iliaj vertoj kaj lavangoj, ĝi envenis – sin ŝirmante de la vento – mian ĉambron, pigrumante sur la taŭzita lito kaj dismetante siajn riĉaĵojn sur la malseka lavabo, en la malfermita kofro, kie per sia brileco kaj malkongrua lukso, ĝi fortigis la ŝajnon de malordo. La mara vento bedaŭrinde post unu horo, en la granda hotela manĝejo – dum ni tagmanĝis kaj de la leda sukujo de citrono elpremis kelkajn orajn gutojn sur du soleojn, de kiuj baldaŭ restis en niaj teleroj nur la tufo de iliaj ostoj, bukla kiel plumo kaj sonora kiel kitaro – al mia avino dolore mankis, ĉar ĝia vigliga blovo estis fortenata de la travidebla sed fermita fenestrego, kiu simile al montrofenestro nin disigis de la plaĝo kaj ĝin samtempe tute vidigis, kaj en kiu la ĉielo tiel plene enkadriĝis, ke ĝia lazuro ŝajne estis la koloro de la vitro kaj ĝiaj blankaj nuboj iaj difektoj en ĝia materialo. Provante kredi, ke mi ‚sidas sur la moleo’ aŭ en la ‚ŝirmo de la buduaro’, kiel skribas Ŝarlo Bodlero, mi dubis, ĉu lia ‚suno radianta sur la maron’210 estis aŭ ne estis tiu – tre malsame al la vespera, simpla kaj supraĵa radio, al ĝia ora kaj trema linio – kiu nun topaze fajrigis la maron, ĝin fermentigis, blondigis kaj lakteskigis kiel bieron, kiel ŝaŭman lakton, dum en iuj momentoj sur ĝi tien kaj reen ŝoviĝis grandaj bluaj ombroj, kiujn por sia plaĉo ŝajne iu dio movis per turnado de enĉiela spegulo. Bedaŭrinde la manĝoĉambro en Balbeko ne sole per sia aspekto malsamis je la responda ĉambro en Kombreo, kiu rigardis al la kontraŭaj domoj, ĝi nudis, ĝin plenigis verda sunlumo, kiel akvo naĝejon, kaj je kelkmetra distanco la fluso kaj la taglumo starigis, samkiel antaŭ la ĉiela Jerusalemo211, nedetrueblan kaj moviĝeman muregon el smeraldo kaj oro. En Kombreo mia familio estis ĝenerale konata, mi ne atentis pri homoj. En la societo de ĉemara somerumejo oni konas nur najbarojn. Mi ankoraŭ ne estis sufiĉe matura, restis tro vundebla, kaj sekve ankoraŭ ne rezignis je la deziro plaĉi homojn kaj ilin regi. Mi ne havis la pli noblan indiferenton, kiun mondumano sentus rilate al la tagmanĝantoj de la hotelo, aŭ kiun havis gejunuloj preterpasantaj sur la digo, kun kiuj – mi sufere pensis – mi ne povos fari ekskursojn – malpli sufere tamen, ol se mia avino kun sia kutima ignoro de etiketo, zorgante nur pri mia sano, rekte petus de ili – kaj per tio min humiligus – ke ili akceptu min kunulo de siaj promenoj. Ĉu ili reiris al iu nekonata ĉaledo, ĉu ĵus eliris el ĝi kaj sin direktis, batilon ĉe la mano, al tenisejo, ĉu rajdis ĉevalojn, kies hufoj martelis mian koron, mi rigardis ilin kun pasia scivolo, en la blinduma lumo de la plaĝo, en kiu la sociaj proporcioj estas ŝanĝitaj, mi observadis ĉiun ilian movon tra la travidebla fenestrego, kiu abunde enlasis lumon. Sed ĝi forbaris la venton kaj tio estis malbono laŭ la opinio de mia avino, kiu, ne povante toleri ke mi pretervivus la bonefikon de unu horo da mar-aero, nerimarkite malfermis unu vitropanelon kaj per tio kaŭzis forflugon de menuoj, gazetoj, vualetoj kaj kaskedoj de ĉiuj homoj, kiuj sidis ĉe la tagmanĝo; ŝi mem, subtenate de la ĉiela blovo, restis kvieta kaj ridetanta kiel Sankta Blandina212 meze de la ĉirkaŭaj sakroj, kiuj fortigis mian senton de izolo kaj malgajo kaj starigis kontraŭ ni la malestimajn, hirtajn kaj kolerajn turistojn.

Ĉi homoj parte – kaj tio donis al la ordinare banale riĉa kaj multelanda klientaro de tiaj tre luksaj hoteloj male en tiu de Balbeko iom fortan regionan koloron – estis eminentaj homoj el la precipaj departementoj de tiu parto de Francio: estis tie ĉefa juĝejestro el Kan, korporaciestro de advokatoj el Ŝerburgo, granda notario el Manso213, kiuj, forlasante la diversajn postenojn al kiuj ili ceteratempe estis disigitaj, kiel tirajloroj aŭ kiel pecoj sur fakaro de damludo, dum somera feriado ariĝis en ĉi tiun hotelon. Ĉiujare ili ricevis en ĝi la samajn respektivajn ĉambrojn, kaj kun siaj edzinoj, kiuj aspiris al ia nobelismo, konsistigis klikon, al kiu aliĝis ankaŭ granda advokato kaj granda kuracisto el Parizo, kiuj en la lasta tago al ili kutime diris:

— „Ha, mi momente forgesis, ke vi ne veturos per la sama vagonaro. Vi estas pli bonŝancaj, ĉar vi jam estos hejme en la horo de tagmanĝo.”

— „Kiel do bonŝancaj? Vi loĝas en la ĉefurbo, en Parizo, entute en urbego, dum mi loĝas en malgranda, centmil-homa distrikta ĉefurbo – pliĝuste centdumil-homa laŭ la lasta popolnombrado; sed kiom pezas tio kompare kun vi, kiu loĝas inter du milionoj kaj kvincent mil, kaj kiu baldaŭ paŝos sur makadamo meze de la pariza brilego?”

Ĉi tion ili rediris kun kamparana kartavado, sen envio, ĉar ili estis altaj kleruloj en sia provinco, kaj ili povus, kiel aliaj faris, lasi ĝin kaj instaliĝi en Parizo – al la unua juĝejestro de Kan estis efektive plurfoje proponita laborloko en la apelacia juĝejo – sed ili pliŝate restis en sia vivloko, ĉar ili ŝatis sian urbon, aŭ malfamecon, aŭ gloron, aŭ ĉar ili estis reakciemaj kaj pro la plezura najbara rilatado kun nobelaj kastel-posedantoj. Pluraj el ili cetere ne vojaĝis rekte hejmen.

Efektive – tial ke la balbeka golfeto estis aparta malgranda mondo ene de pli granda, estis korbo de l' sezonoj en kiu ronde prezentiĝis la variaj tagoj kaj la sinsekvaj monatoj, kaj sekve ne sole en tagoj, en kiuj oni bone vidis Rivbelon, kio antaŭsignis ventegon, oni rimarkis ke la domoj tie ricevis sunlumon dum en Balbeko estis malhele, sed ankaŭ kiam la malvarma sezono instaliĝis en Balbeko, oni povis senerare trovi sur la kontraŭa bordo du aŭ tri pliajn monatojn de varma vetero – tiuj el la kutimaj gastoj de la Granda Hotelo, kies somerumado komenciĝis malfrue aŭ daŭris longe, ŝarĝigis, kiam venis pluvoj kaj nebuloj kaj proksimis aŭtuno, siajn kofrojn en barkon, kaj transflosis al la somero de Rivbelo aŭ Bordeoro. Tiu malgranda kliko de la balbeka hotelo rigardis malfide al ĉiu novalvenanto, kaj, ŝajnigante ke ili ne interesiĝas pri li, ĉiuj petis informojn de sia amiko la ĉefservisto. Ĉar la sama homo, laŭnome Amato, revenis ĉiujare por la somera tempo kaj al ili donis la samajn tablojn; kaj ĉiuj honorindaj sinjorinoj, kiuj sciis ke lia edzino gravedas, post la manĝoj laboris super po iu el la vestoj de la naskota bebo, iam kaj iam observante min kaj mian avinon tra siaj mannazumoj ĉar ni manĝis kuiritajn ovojn kun laktuko, kio estis rigardata vulgarismo nekonvena en la bontona societo de Alensono214. Ili afektis malestiman kaj ironian sintenon al iu franco, kiun oni kromnomis la moŝto, kaj kiu efektive mem nomumis sin reĝo de oceania insuleto loĝata de kelkaj sovaĝuloj. Li restis en la hotelo kun sia bela kunulino, al kiu la geknaboj kriis laŭlonge de ŝia vojo al la plaĝo „vivu la reĝino!” ĉar ŝi pluvigis sur ilin kvindekcentonajn monerojn. La unua juĝejestro kaj la advokato eĉ ne degnis turni al ŝi la okulojn, kaj se iu el iliaj amikoj rigardis al ŝi, ili helpeme sciigis lin pri tio, ke ŝi estas ordinara laboristino.

— „Sed oni asertis antaŭ mi, ke ĉe la plaĝo de Ostendo215 ili uzadis la reĝan budon.”

— „Kompreneble! Ĝi estas luata kontraŭ dudek frankoj. Ankaŭ vi povas uzi ĝin, se vi deziras. Kaj mi tre bone scias, ke li petis akcepton de la reĝo de belgoj, kiu respondigis ke li ne interkoniĝos kun tia komedia regnestro.”

— „Ĉu vere? Ha, interese, iuj homoj vere senhonte...”

Kaj ĉio ĉi sendube estis vera, sed probable la ĉagreno pro tio, ke en la opinio de plimultaj homoj de la feriejo ili estis en sia pozicio nuraj bonhavaj burĝoj, kiuj ne konis tiujn mono-disĵetajn gereĝojn, kaŭzis ĉe la notario, la juĝejestro, la advokato pro la preterpaso de tiu – laŭ ilia vorto – „karnavalo”, tioman mishumoron kaj laŭte eldiritan indignon, pri kiu sciis ilia amiko, la ĉefservisto, kiu – tamen devante turni afablan vizaĝon al la donemaj, sed ne tro aŭtentaj regnestroj – dum li estis notanta ilian mendon, al siaj delongaj klientoj signis per kunmoka palpebrumo. Eble rolis iagrade la sama ĉagreno en tio, ke oni kredis ilin „malpli ŝikaj” kaj ke ili ne povis klarigi ke male ili estas pli ŝikaj, kaj en tio, ke ili nomis ironie „eleganta fraŭlo” junan dandon, tuberkuloza kaj diboĉema filo de granda fabrik-posedanto, kiu ĉiutage en malsama jako kun orkido ĉe la roversa fendo, tagmanĝis kun ĉampana vino, kaj poste iris, kun pala kaj senemocia vizaĝo, kun indiferenta rideto, al la kazino, kaj sur la bakarato-tablon ĵetis grandegajn monsumojn, por kiuj „li ne estas en stato por ilin forperdi” diris kun mieno de bone informita homo la notario al la juĝejestro, kies edzino sciis „el fidinda fonto” ke tiu dekadenca junulo ĝismorte afliktis siajn gepatrojn.

Simile – la advokato kaj liaj amikoj abunde mokis maljunan, riĉan virinon kun nobela titolo, kiu ĉiam vojaĝis kun la propra ekipaĵo kaj servistaro. Ĉiufoje kiam la notari-edzino kaj la juĝejestr-edzino vidis ŝin en la salono je la horoj de la manĝoj, ili impertinente observis ŝin per siaj mannazumoj, kun la sama pedanta kaj malfida mieno, kiel se ŝi estus ia manĝaĵo kun bombasta nomo sed nefidinda aspekto, kiun pro la malfavora juĝo rezultanta de kompleta ekzameno oni resendas kun depuŝa gesto kaj naŭza grimaco.

Tre verŝajne per tia sinteno ili volis nur vidigi, ke se iujn aferojn ili malhavis – en ĉi tiu okazo iujn privilegiojn, kiujn la maljuna sinjorino ricevis, kaj amikan rilaton kun ŝi – tion kaŭzis ne ilia ne-povo sed ilia ne-volo. Pri tio laŭtempe ili konvinkiĝis mem; kaj la forigo de deziro, de scivolo pri vivmaniero, kiun oni ne konas, de aspiro al la ŝato ricevebla de novaj homoj, la anstataŭigo de tiu deziro per simulata malestimo, per falsa ĝojo, havis ĉe tiuj virinoj kiel malbonan sekvon, ke malplezuron ili maskis sub kontento, ke ili mensogis al si mem konstante, kaj ĉi tio estis du kondiĉoj por ke ili estu malfeliĉaj. Sed ĉiuj gastoj de la hotelo probable agis similmaniere, kvankam eble sub aliaj formoj, kaj foroferis al la konservo de sia memrespekto, aŭ almenaŭ al iuj principoj ricevitaj de eduko aŭ al intelektaj kutimoj, la plaĉan perturbon de partopreno en nekonata vivo. Certe la mondeton, en kiu izoliĝis la maljuna sinjorino, ne venenis akraj humoroj, kiel ili venenis la grupon en kiu envie ridaĉis la edzinoj de la notario kaj de la juĝejestro. Ĝin male parfumis subtila kaj malnovepoka odoro, sed ĝi estis malgraŭ tio egale falsa. Ĉar entute la maljuna sinjorino probable trovus multe pli granda la ĉarmon de tio, ke ŝi allogus, ke ŝi instigus la misteran simpation de novaj homoj, sin mem por tio renovigante, ol la plezuron, kiun ŝi ricevis de konstanta amikado kun samklasanoj kaj de la konscio pri tio, ke pro la eminenteco de tiu klaso miskono kaj malestimo de aliaj homoj ne gravas. Eble ŝi sentis, ke se ŝi alvenus, nekonata, al la Granda Hotelo en Balbeko, pro sia nigra lana robo kaj sia eksmoda ĉapo ŝi kaŭzus mokan rideton de ajna diboĉulo, kiu el sia lulseĝo murmurus „kia mizeraĉo!” aŭ – pli ĝene – de iu estiminda viro plu havanta, kiel la juĝejestro, inter griziĝintaj tempiharoj freŝan vizaĝon kaj spritajn okulojn, kiel ŝi ŝatis, kaj kiu tuj atentige direktus la grandigan lenson de la mannazumo de sia kunulino al la kurioza aperaĵo; kaj eble ĉi tiu nekonscia timo pro la unua minuto, kiu – oni sentas – estos mallonga sed malgraŭ tio prema, kiel unua plonĝo en akvon, estis la kaŭzo, kial ĉi tiu sinjorino antaŭsendis serviston, kiu informu la hotelon pri ŝiaj kutimoj kaj preferoj, kaj, interrompante la salutajn frazojn de la estro, iris kun rapido – en kiu estis pli da timemo ol da fiero – al sia ĉambro, kie la alportataj kurtenoj, anstataŭaj al la dependigitaj hotelaj, la ekranoj, la fotografaĵoj, starigis inter ŝi kaj la ekstera mondo, al kiu ŝi sen tio devus adaptiĝi, tiel efikan vandon konforman al ŝia rutino, ke vojaĝis ne ŝi mem, sed ŝia hejmo, enkonke de kiu ŝi plu restis.

Kaj de tiam, posteninte inter si unuflanke kaj la hotela dungitaro kaj eksteraj liverantoj aliflanke sian servistaron, kiu anstataŭ ŝi ricevis kontakton kun la nova societo kaj ĉirkaŭe daŭrigis la rutinan atmosferon, stariginte siajn antaŭjuĝojn inter si kaj la plaĝumantoj, senzorge pri tio ke ŝi malbone impresos homojn, kiujn ŝiaj amikinoj ne akceptus, ŝi plu vivis en sia propra mondo, per korespondo kun amikinoj, per memoro de propraj aferoj, per intima konscio pri sia rango, pri siaj bonaj manieroj, pri la kvalito de sia ĝentileco. Kaj ĉiutage, kiam ŝi malsupreniris al sia kaleŝo por promeno, ŝia ĉambristino, kiu portis la necesaĵojn malantaŭ ŝi, ŝia ĉefservisto, kiu antaŭiris, similis al la gardistoj, kiuj antaŭ la pordo de ambasadejo flagumita embleme de la regno, de kiu ĝi dependas, sekurigus por ĝi ene de fremda teritorio la privilegion de ĝia ekster-teritorieco. En la tago kiam ni alvenis ŝi ne eliris el sia ĉambro antaŭ la mezo de la posttagmezo, kaj ni ne vidis ŝin en la manĝosalono, en kiun la estro, tial ke ni estis novalvenintoj, nin kondukis sub sia gardo je la horo de tagmanĝo, kvazaŭ oficiro gvidanta novajn varbitojn al la kaporalo-vestisto por kostumoj; sed ni vidis post momento hidalgon kun sia filino, el obskura sed multegeneracia nobela familio de Bretonio, nome sinjoro kaj fraŭlino De Stermaria, ĉe kies kutima tablo oni sidigis nin, kredante ke ili revenos nur vespere. Ili estis venintaj al Balbeko nur por societumi kun lokaj kastelposedantoj, kiujn ili konis, kaj ili sidis en la salono de la hotelo nur dum la minimuma necesa tempo, kiam ili ne forestis pro eksteraj invitoj kaj aliaj vizitoj. Pro sia malhumilo ili rilatis simpatie kun neniu homo, ne interesiĝis pri la fremduloj kiuj ĉirkaŭsidis, kaj meze de kiuj sinjoro De Stermaria konservis la malvarman, urĝan, malintiman, akran, pedantan kaj ĉikaneman mienon, kiun homoj ĝenerale havas en fervoja bufedo meze de vojaĝantoj, kiujn ili neniam antaŭe vidis, neniam revidos, kaj kun kiuj ili ne deziras alian rilatadon ol defendon de sia malvarma kokidaĵo kaj de sia vagon-angulo. Apenaŭ ni komencis la manĝon, tuj oni petis ke ni stariĝu pro la postulo de sinjoro De Stermaria, kiu ĵus alvenis kaj sen ajna pardonpeta gesto aŭ parolo al ni, laŭte petis de la tablestro, ke li neniam refaru tian mispaŝon, ĉar al li estis malagrable ke „homoj kiujn li ne konas” sidiĝis ĉe lia tablo.

En la humoro, kiu instigis iun rolistinon (cetere pli faman pro eleganto, sprito, bela kolekto de germandevenaj porcelanaĵoj, ol pro la kelkaj roloj kiujn ŝi rolis en la Teatro de Odeono216), ŝian amanton, junan, tre riĉan viron, kompleze al kiu ŝi kulturiĝis, kaj du famekonatajn virojn el la nobelaro, al vivado apartigita de la ĉirkaŭa socio, al ĉiam kuna vojaĝado, al tre malfrua preno de la tagmanĝo en Balbeko, post ol ĉiuj aliaj gastoj tion jam finis, al dumtaga sidado en sia salono por kartoludado – ne estis ia malico, sed nur la konsekvenco de la inklino, kiun ili havis por iaspecaj spritaj interparoloj, por iaj rafinaĵoj de kuirarto, pro kio ili plezure vivis nur kune, nur kune prenis la manĝojn, kaj juĝus netolerebla komunan vivon kun homoj, kiuj pri ĉi tiu inklino ne havis komprenon. Eĉ antaŭ plena manĝotablo, aŭ antaŭ ludotablo ĉiu el ili volis certecon pri tio, ke enspirite de la kontraŭe sidanta manĝanto aŭ ludanto disponeblas, prete kaj neuzate, tuto de scioj, per kiuj oni rekonas falsaj la objektojn, kiuj ornamas multajn parizajn apartamentojn laŭdire en aŭtente mezepoka aŭ renesanca stilo, kaj simile pri aliaj temoj, juĝiloj al ili komunaj, per kiuj distingiĝas valoraj disde senvaloraj aĵoj. En tiuj momentoj ja nur per iu konciza kaj amuza vorteto, eldirita tra la silento de la manĝo aŭ de la partio, aŭ per la nova, ĉarma robo, kiun surmetis la juna rolistino por la tagmanĝo aŭ por pokerado, estis rimarkebla la speciala maniero, laŭ kiu tiuj amikoj volis konstante vivi. Sed ilin tiel ĉirkaŭante per kutimoj, kiujn ili ĝisfunde konis, tiu maniero sufiĉe protektis ilin kontraŭ la mistero de la ĉirkaŭa vivo. Dum longaj posttagmezoj la maro pendis antaŭ ili kvazaŭ belkolora pentraĵo en la buduaro de riĉa fraŭlo, kaj nur inter la sinsekvaj lud-vicoj okazis, ke iu el la ludantoj pro senokupeco al ĝi levis la rigardon kaj de ĝia ŝajno deduktis pri la vetero aŭ la horo, kaj memorigis la ceterajn ludantojn ke intermanĝeto pretas. Kaj vespere ili ne manĝis en la hotelo, kie la elektraj lumfontoj abunde ĵetis sian fluon en la grandan manĝosalonon, kaj ĉi tiu iĝis ia vasta kaj mirinda akvario, antaŭ kies vitra vando la balbeka laboristaro – fiŝistoj kaj ankaŭ etburĝaj familioj – nevidebla en la malhelo, premiĝis ĉe la fenestregoj por ekvidi, kiel mole luliĝas en ora ondado la luksa vivo de tiuj homoj, tiel eksterordinara kiel vivo de strangaj fiŝoj aŭ moluskoj (grava socia demando estas, ĉu la vitra vando ĉiam ŝirmos la festenon de la mirindaj bestoj, kaj ĉu la obskuruloj, kiuj avide spektas ĝin en la nokto, iam envenos kaj ilin elprenos el la akvario kaj formanĝos). Kaj krome ie en la staranta, konfuza amaso ennokta, eble estis iu literaturisto, iu studemulo pri homa fiŝologio, kiu, vidante kiel la makzeloj de maljunaj inaj monstroj fermiĝas ĉirkaŭ peco da manĝaĵo kaj ĝin glutas, fervore klasigis ilin laŭ rasoj, laŭ denaskaj ecoj, sed ankaŭ laŭ tiaj akiritaj ecoj, pro kiaj maljuna serba sinjorino, kies buŝa organo similas al tiu de marfiŝo, pro tio ke de infanaĝo ŝi loĝadas en la sensala akvo de la kvartalo Sankta-Ĵermano, manĝas salaton kiel iu sinjorino De Laroŝfuko.

Je tiu horo oni povis vidi la triopon da smokinge vestitaj viroj, dum ili atendis la malfruiĝantan inon, kiu en preskaŭ ĉiufoje malsama robo kaj en koltuko elektita laŭ gusto propra al ŝia koramiko, post ol ŝi ĉe la etaĝo sonorigis por la lifto, el ĝi baldaŭ eliris kvazaŭ el ludil-kesto. Kaj la kvaropo, kiu juĝis ke la internaci-nivela apero de luksa hotelo en Balbeko tie florigis lukson, sed ne bonan kuirarton, enfermiĝis en veturilo kaj iris du kilometrojn ĝis fama restoracieto, kie ili kun la kuiristo longe interŝanĝis paroladojn pri bona aranĝo de manĝo kaj preparado de ĝiaj elementoj. Dumvoje la strato borderita de pomarboj, kiu eliras el Balbeko, estis por ili neŭtrala distanco trairata – nedistingeble en la plena nokto de la alia distanco, kiu kuŝis inter iliaj parizaj loĝejoj kaj la Angla Kafejo aŭ la Arĝenta Turo217 – antaŭ ol ili alvenis la malgrandan, elegantan restoracieton, kie, dum la amikoj de la riĉa junulo enviis pro tiel bele vestita koramikino, la koltuko de la koramikino antaŭ ilia societo kvazaŭ etendis parfuman kaj malpezan vualon, kiu disigis ilin de la mondo.

Sed difekte al mia trankvilo mi tute ne sentis tiel, kiel sentis ĉiuj ĉi homoj. Multajn el ili mi angore atentis; mi deziris, ke min ne ignoru viro kun malalta frunto, kun rigardo deflankiĝema inter la ŝirmiloj de siaj antaŭjuĝoj kaj eduko, grandsinjoro de la ĉirkaŭa regioneto, kiu ĝuste bofratis al sinjoro Legranden kaj iafoje venis vizite al Balbeko, kaj ĉiusemajne en dimanĉo per la ĝarden-festo kiun li kaj lia edzino aranĝis, elirigis parton de la hotelaj gastoj: malmultaj el ili estis invititaj al la festo, sed aliaj, por ŝajnigi ke ili ne estis ignorataj, elektis tiun tagon por malproksima ekskurso. Li cetere en la unua okazo estis tre malĝentile akceptita en la hotelo, kiam la dungitaro, freŝe establiĝinta post oficado en la Lazura Bordo, pri lia rango ankoraŭ ne sciis. Li ne sole ne estis vestita en blanka flanelo, sed laŭ malnova franca moro kaj pro nescio pri la manieroj en grandaj hoteloj, kiam li eniris la enirhalon, en kiu estis virinoj, li demetis la ĉapelon jam ĉe la pordo, pro kio la hotelestro la propran ĉapelon eĉ ne tuŝis dum li respondis al li, supozante ke li estas viro el tre malsupera klaso, tia, kian li nomis „eliranta el la ordinara tavolo218. Sole la notari-edzino sentis ian allogon al la novveninto, kiu odoris je la plena rigida vulgareco de bontonaj homoj, kaj ŝi sciigis kun la funda, senerara klarvido kaj la neskuebla aŭtoritato de tiu, por kiu la plej alta societo de Manso estas familiara, ke oni sentas, lin vidante, ke li estas tre eminenta, perfekte edukita viro, kontraste al ĉiuj troveblaj personoj en Balbeko, kiujn ŝi juĝis nekonindaj tiel longe, kiel ŝi ilin ne decidis ekkoni. Ĉi tiu favora takso al la bofrato de sinjoro Legranden eble ŝuldiĝis al la morna ŝajno de homo, kiu sekve ne imponis, aŭ eble al tio, ke ŝi rekonis en la bigota aspekto de tiu nobelulo-farmisto la framasonajn signojn de sia propra klerikismo.

Kvankam mi sciiĝis pri tio, ke la junuloj, kiuj rajdis ĉiutage preter la hotelo, estis la filoj de malhonesta proprumanto de fabrikaĵ-butiko, kun kiu mia patro certe ne akceptus interkoniĝon, la vivo de la ban-urbo en miaj okuloj altigis ilin al la nivelo de rajdaj statuoj de duondioj, kaj la plejbono, kiun mi povis esperi, estis ke ili turnis eĉ ne unu rigardon al mizera knabo – nome mi – kiu nur pendolis inter la hotela manĝoĉambro kaj la plaĝo, kie li sidis sur la sablo. Mi deziris ankaŭ, ke min simpatie rigardu la aventuristo, kiu iĝis reĝo de senhoma insuleto en Oceanio, aŭ eĉ juna tuberkulozulo, pri kiu mi volonte supozis, ke sub ekstera ŝajno de impertinentulo li havis timeman kaj dolĉan animon, kiu sole al mi eble abunde ŝutus atestojn de kora inklino. Cetere (male ol oni ofte diras pri feritempaj interkoniĝoj) ĉar esti vidita kompanie de iuj personoj sur plaĝo, al kiu oni reiros iam kaj tiam, povas doni sociajn poentojn, kiujn oni ne ricevus en la vera monduma vivo, tio, kion oni ne tenas malproksime, sed male tre atente flegas en Parizo, estas ĝuste la amikecoj gajnitaj en ban-urboj. Mi zorgis pro la opinio, kiun pri mi havis ĉiuj ĉi portempaj aŭ lokaj moŝtoj, kiujn pro mia inklino imagi ke mi estas en ilia loko, supozi pri ilia spirito-stato, mi situis ne je ilia reala rango – tiu, kiun ili havus en Parizo, ekzemple, kaj kiu tre malaltus – sed je la rango kiun ili kredis havi, kaj kiun envere ili havis en Balbeko, kie la manko de publika opinio ilin provizis per ia relativa supereco kaj aparta intereso. Inter ĉiuj ĉi personoj, bedaŭrinde, la plej ĉagrenan malestimon mi ricevis de sinjoro De Stermaria.

Ĉar mi estis rimarkinta lian filinon, tuj kiam ŝi eniris, rimarkis ŝian belan, preskaŭ bluete palan vizaĝon, la apartecon de ŝia alteco kaj sinteno, de ŝia irmaniero, kiuj ne senkaŭze min instigis al penso pri ŝia longa familia deveno, pri ŝia nobela eduko, kaj tiu penso iĝis eĉ pli evidenta ĉar mi sciis ŝian nomon – kiel la figuraj temoj, elpensitaj de geniaj muzikistoj, kiuj la briletadon de flamo, la murmuron de rivero, la ripozon de kamparo admirinde priskribas por tiuj aŭdantoj, kiuj antaŭe tralegis la libreton kaj sekve turnis sian imagon al la ĝusta direkto. La genta deveno, aldonante al la ĉarmo de fraŭlino De Stermaria ideon pri ĝia kaŭzo, igis ĝin pli komprenebla, pli kompleta. Ĝi igis tiun ĉarmon ankaŭ pli dezirinda, sciigante ke ĝi estas malfacile alirebla, same kiel alta prezo grandigas la valoron de plaĉa objekto. Kaj pro la hereda familia branĉo ŝia haŭtkoloro ŝuldata al iaj raraj sukoj ricevis la guston de tropika frukto aŭ de fama vinospeco.

Ĝuste tiam la sorto subite disponigis al ni rimedon por ke ni – mia avino kaj mi – ricevu tujan prestiĝon antaŭ la vizaĝo de ĉiuj hotelanoj. Efektive jam en tiu unua tago en la momento kiam la maljuna sinjorino desupris de sia ĉambro, kirlante perefike de la servisto, kiu antaŭiris ŝin, kaj de la ĉambristino, kiu postkuris kun forgesitaj libro kaj plejdo, la ĉirkaŭajn spiritojn, kaj instigante en ĉiuj scivolon kaj respekton, kiuj videble plej forte trafis ĝuste sinjoron De Stermaria, la hotelestro klinis sin al mia avino kaj ĝentile (kiel oni pri la reĝo de Persio aŭ pri la reĝino Ranavalo219 atentigas obskuran spektanton kiu evidente ne povas havi ian rilaton kun la alta moŝto, sed eble juĝos interese scii ke li vidis ŝin aŭ lin je dekpaŝa distanco), li mallaŭte diris proksime al ŝia orelo: „la markizino de Vilparizi”, kaj en la sama momento la dirita sinjorino, ekvidante mian avinon, ne povis deteni surprizan kaj ĝojan alrigardon.

Estas sufiĉe evidente ke la subita apero sub maljunulineta ŝajno de la plej potenca feino220 estus al mi egale granda plezuro, ĉar mi estis sen ajna helpo por min proksimigi al fraŭlino De Stermaria en tiu societo, en kiu mi konis neniun. Mi diras „konis neniun” laŭ efektiva vidpunkto. Laŭ kontempla vidpunkto male la nombro de homtipoj estas sufiĉe malgranda por ke oni tre ofte, dum vojaĝo al ajna loko, revidu kun ĝojo konatajn homojn, sen ke oni por tio bezonas traesplori klasikajn pentraĵojn, kiel faris Ŝarlo Svan. Tiel do, jam en la unuaj tagoj de nia balbeka restado okazis, ke mi renkontis sinjoron Legranden, la pordiston de sinjoro Svan, kaj ankaŭ Odetan Svan, respektive la unuan en la persono de kelnero, la duan en preterpasa fremdulo, kiun mi poste ne revidis, kaj la lastan en plaĝogardisto. Kaj ia magnetismo logas kaj poste kuntenas iujn vizaĝajn kaj mensajn trajtojn tiel firme, ke kiam la naturo tiel enkondukas personon en novan korpon, la enkondukiton ĝi ne tro difektas. Sinjoro Legranden en formo de kelnero konservis senŝanĝe sian korpan alton, la profilon de sia nazo kaj parte la mentonon; Odeta Svan en vira sekso kaj en plaĝogardista funkcio alkondukis ne nur sian kutiman vizaĝesprimon, sed ankaŭ ian propran parolmanieron. Sed ŝi kompreneble ne pli povis helpi min kun sia ruĝa zono, levanta tuj kiam ondoj iom ŝvelis la flagon kiu signalas malpermeson de enakviĝo – ĉar plaĝogardistoj estas singardaj, malmultaj el ili scias naĝi – ol ŝi povus el la fresko pri la vivo de Moseo, en kiu Ŝarlo Svan en antaŭa tempo rekonis ŝin en la figuro de la filino de Reuel. Tiu sinjorino De Vilparizi male estis ja vere si mem, ŝin ne trafis iu sorĉo, kiu senigus ŝin je ŝia potenco, sed inverse ŝi povis sorĉon disponigi al mia propra potenco, kiun ĝi centobligus, kaj helpe de kiu, kvazaŭ portate sur la flugiloj de fabela birdego, mi en mallonga tempo transglitus la senmezuran (laŭ balbeka skalo) socian distancon, kiu kuŝis inter mi kaj fraŭlino De Stermaria.

Bedaŭrinde inter la rolantoj de tiu afero estis unu, kiu vivis dise en sia propra mondo, kaj tiu unu estis mia avino. Ŝi ne malestimus min, ŝi simple ne komprenus, se ŝi ekscius ke mi angoris pri la opinio, ke mi sentis intereson pri la personeco de homoj, kies ekziston ŝi eĉ ne rimarkis, kaj kies nomon ŝi ne memoros kiam ŝi foriros de Balbeko; mi ne kuraĝis konfesi al ŝi, ke se tiuj samaj homoj vidus ŝin en interparolo kun sinjorino de Vilparizi, tio min tre plezurigus, ĉar mi sentis ke la markizino havis prestiĝon en la hotelo, kaj ke ŝia amikeco nin konindigus de sinjoro De Stermaria. En tio mi ne konsideris la cirkonstancon, ke la amikino de mia avino estis el la nobelaro: mi tro kutimis je ŝia nomo, kiu iĝis familiara en miaj oreloj, antaŭ ol mia spirito povis ekzameni ĝin dum mi estis ankoraŭ juna infano kaj aŭdis ĝin en familiaj konversacioj; kaj ŝia nobela titolo estis nur stranga kromaĵo, kia estus malordinara voknomo, simile kiel okazas kun stratnomoj, en kiuj oni ne rimarkas pli nobelan kromtonon en la strato Lordo Bajron, en la tiel popola kaj vulgara strato Roŝŝuar aŭ en la strato Gramon, ol en la strato Leonco Reno aŭ Hipolito Leba221. Sinjorino De Vilparizi ne elvokis por mi specialan mondon, same kiel ŝia kuzo Patrico De Makmahono, kiun mi ne distingis de sinjoro Sadi Karno222, prezidanto de la franca respubliko egale kiel li, kaj de Raspaj, de kiu Franciska aĉetis fotografaĵon samtempe kun alia de Pio la 9a. Unu el la vivreguloj de mia avino estis, ke oni dum vojaĝo ne plu havas konatojn, ke oni ne vizitas marbordan urbon por renkonti homojn, ke por tio estas sufiĉa tempo en Parizo, ke ili malŝparigus per komplimentoj kaj banalaĵoj la karan tempon, kiun oni tute pasigu en la libera aero, antaŭ la ondoj; kaj plie juĝante faciliga la supozon, ke pri ĉi tiu regulo ĉiuj akordas, kaj ke ĉi tio permesas do fikcion de reciproka ne-rekono inter delongaj amikoj, kiujn la sorto rekunigas en sama hotelo, kiam la estro diris la nomon ŝi nur deturnis la rigardon kaj ŝajnigis, ke ŝi ne vidas sinjorinon De Vilparizi, kiu lasta, komprenante ke mia avino ne deziris scenon de retroviĝo, rigardis siavice al alia direkto. Ŝi foriris, kaj mi restis en mia izolo, kiel ŝippereulo al kiu ŝajne proksimiĝis ŝipo, kiu poste preterpasis senhalte.

Ŝi ankaŭ tagmanĝis en la manĝosalono sed ĉe la alia ekstremo. Ŝi konis neniun el la gastoj de la hotelo aŭ el la okazaj vizitantoj, ankaŭ ne sinjoron De Kambremer; efektive mi vidis, ke li ne salutis ŝin en la tago, en kiu li kun sia edzino venis por tagmanĝo laŭ invito de la advokato, kiu, ĝoj-ebria pro la honoro, ke li manĝos samtable kun la loka nobelo, ne alparolis siajn kutimajn amikojn kaj nur de fore okulsignis pro tiu historia evento – sufiĉe diskrete, ke la signo ne estu komprenata kiel instigo al proksimiĝo.

— „Nu, mi esperas ke vi elegantas en socio, ke vi estas ŝika viro” la edzino de la juĝejestro diris al li vespere.

— „Ŝika, kial ŝika?” demandis la advokato, kaŝante sian ĝojon sub troigata miro; „Ĉu pro miaj invititaj gastoj?” li demandis, sentante ke li ne povos simuli pli longe „Ĉu do estas ŝike, ke oni gastigas amikojn por komuna tagmanĝo? Ili ĉiuokaze manĝas nepre tie aŭ aliloke!”

— „Jes-ja, kompreneble ŝike! Ili estis familio De Kambremer, ĉu ne? Mi ja rekonis ilin. Ŝi estas markizino – aŭtenta markizino, ne de la ina branĉo.”

— „Ba, ŝi estas tre simpla virino, ŝi estas ĉarma, neniu estas kiel ŝi same senafekta. Mi pensis ke vi proksimiĝos, mi signadis al vi... mi volonte prezentus vin” li diris, korektante per iom ironia tono la neverŝajnecon de la aserto, simile al Aĥaŝveroŝ diranta al Estera: „Ĉu al vi mi donacu duonon de la regno?”223

— „Ne, ne, ne, tute ne, ni restu nevidataj, humilaj kiel violetoj en herbo.”

— „Vi malprave deteniĝis, vere” respondis la advokato pli sentime ĉar la danĝero jam estis for. „Ili ne mordus vin! Ĉu ni iru por la kutima bezigo224?”

— „Tre volonte. Ni ne aŭdacis proponi, ĉar vi nun estas familiarulo de markizinoj!”

— „Ba, ne ŝercu, ili estas ordinaraj homoj. Nu, ĝuste okazas, ke mi vespermanĝos ĉe ili morgaŭ vespere. Ĉu vi deziras iri anstataŭ mi? Mi sincere proponas. Verdire mi prefere restos ĉi tie.”

— „Aĥ, nepre ne!... oni eksigus min pro reakciismo” rebatis la juĝejestro, ridante kun larmoj pro la ŝerco. „Sed ankaŭ vi gastis iafoje en Feterno” li aldiris, sin turnante al la notario.

— „Pu! mi vizitas ilin dimanĉe, eniras tra iu pordo, eliras tra alia. Sed ili ne tagmanĝas laŭ mia invito, kiel okazis kun sinjoro advokato.”

Sinjoro De Stermaria tiutage ne estis en Balbeko, kaj la advokato tre bedaŭris tion. Sed perfide li diris al la ĉefservisto:

— „Amato, vi povos sciigi al sinjoro De Stermaria, ke li ne estas la sola nobelo enirinta ĉi tiun salonon. Vi klare vidis la sinjoron, kiu tagmanĝis kun mi ĉi-tage, ĉu ne – eta lipharo, militista sinteno? Nu, li estis la markizo De Kambremer.

— „Ĉu vere? Ha, mi ne miras.”

— „Tiel li ekscios, ke li ne estas la sola viro kun titolo ĉi tie. Li havu tion! Ne estas malbone, ke oni kelkfoje batas al tiuj nobeloj sur la muzelon. Vidu, Amato, se vi prefere ne diros al li, ne diru, mi ne zorgas, al mi tio ne gravas. Cetere li bone scias, kiu estas la alia.”

Kaj en la sekva tago, sinjoro De Stermaria, kiu sciis ke la advokato iam pledis por iu el liaj amikoj, mem venis al li kaj sin konigis.

— „Niaj komunaj amikoj, De Kambremer225, ĝuste deziris ke vi kaj ni samtempe gastu ĉe ili, sed la tagoj ne povis koincidi, aŭ mi ne plu scias kial tio ne efektiviĝis” diris la advokato, imagante komune kun multaj mensoguloj, ke oni ne provos klarigi etan cirkonstancon, kiu tamen sufiĉas (se hazarde la almensogato trovas la malgrandan veron, kiu kun ĝi misakordas) por vidigi falseman karakteron kaj instigas al definitiva malfido.

Kiel ofte, sed pli facile dum ŝia patro malproksimis por interparolo kun la advokato, mi rigardadis fraŭlinon De Stermaria. Same kiel la aŭdaca kaj ĉiam bela aparteco de ŝiaj sintenoj, ekzemple kiam ŝi apogis ambaŭ kubutojn sur la tablo kaj tenis sian glason levita super la antaŭbrakoj, la sekeco de baldaŭ laca rigardo, la profunda familia abrupteco, kiu senteblis, malbone vualite de ŝia persona voĉmelodio, en la funda tono de ŝia voĉo, kaj kiu estis ŝokinta mian avinon, iaspeca prafamilia halto, al kiu ŝi revenis tuj post kiam ŝi unurigarde aŭ kelkvorte findiris sian opinion – ĉio ĉi gvidis la pripenson de tiu, kiu rigardis ŝin, al konsidero de la familia deveno, kiu al ŝi herede lasis ĉi tiun malsufiĉon da homa simpatio, ĉi mankon de sentemo, ĉi malvastigon de la homa ŝtofo, kiu konstante malabundis. Sed pro iuj rigardoj, kiuj ŝvebis tra la tuj poste malvarma fono de ŝia pupilo kaj en kiuj, senteble, estis la preskaŭ humila mildeco, kiun iom forta inklino al sensaj plezuroj kaŭzas ankaŭ en fiera ino, kiu baldaŭ agnoskas nur unu prestiĝon, nome tiun, kiun por ŝi havas ĉia homo, kiu ilin al ŝi provizos, eĉ komediisto, eĉ foira amuzisto, por kiuj ŝi eble en ia okazo forlasos sian edzon; pro iu freŝa, vigle roza koloro, kiu floris sur ŝiaj palaj vangoj, simila al tiu, kiu hele ruĝigis la sinon de blankaj nimfeoj surface de la hejmvilaĝa rivereto Vivono, mi ricevis impreson, ke ŝi facile permesus, ke mi proksimiĝu al ŝi por gustumi la tiel poezian vivon, kiun ŝi havis en Bretonio, tiun vivon, kiun ŝi – eble pro tro longa kutimiĝo, aŭ pro denaska elegantemo, aŭ pro malŝato de la familia malriĉeco aŭ avaro – ŝajne ne tre alte taksis, sed kiun ŝi tamen kunportis en sia korpo. En la mizera kvanto da volforto, kiun ŝi ricevis de sia gento kaj pro kiu ŝia vizaĝo vidigis ian malkuraĝon, ŝi eble ne trovus la forton por rezisto. Kaj ornamite de iom eksmoda kaj parada plumo, la griza feltoĉapelo, kiun ŝi senescepte surhavis okaze de ĉiu manĝo ŝajnigis ŝin al mi pli dolĉa, ne tial ke ĝi akordis kun ŝia roza kaj arĝenta haŭto, sed tial ke ĝi supozigis ke ŝi malriĉas, kaj tio proksimigis ŝin al mi. Devigate al severa sinteno pro la ĉeesto de sia patro, sed jam rezonante en percepto kaj klasado de renkontataj homoj laŭ aliaj principoj ol li, ŝi eble rimarkis en mi ne la malaltan rangon, sed la sekson kaj aĝon. Se iun tagon sinjoro De Stermaria elirus sen ŝi, kaj precipe se sinjorino De Vilparizi venus al nia tablo, apud ni sidiĝus kaj tiel en ŝi estigus pri ni tian opinion, ke mi sentime proksimiĝus, eble ni povus interŝanĝi kelkajn dirojn, interkonsenti rendevuon, nodi ligojn. Kaj en iu monato, dum kiu ŝi restus sole sen la gepatroj en sia romantika kastelo, eble ni povus vespere promeni gesole en la krepusko, tra kiu pli milde helus super malluma akvo la rozkoloraj floroj de erikoj, sub kverkoj lekataj de la plaŭdo de ondoj. Kune ni trairus tiun insulon, por mi tiel ĉarmoplenan, tial ke ĝi estis la kadro de la ĉiutaga vivo de fraŭlino De Stermaria kaj restis en la memoro de ŝiaj okuloj. Ĉar al mi ŝajnis, ke ŝi vere fariĝus al mi intima nur tie, se mi promenus tra tiuj lokoj, en kiuj ĉirkaŭis ŝin tiom da memoraĵoj, formante vualon, kiun mia deziro volis disŝiri, el tiuj, kiujn naturo ŝirme teksas inter la virino kaj kelkaj viroj – laŭ la sama aranĝo pro kiu por ili ĉiuj, ĝi starigas la fekundigon kiel kondiĉon por la plej intensa plezuro, aŭ al insektoj ĝi starigas antaŭ la nektaro la polenon, kiun ili forportos – tiel ke trompite de la iluzio, ke ili tiel pli komplete havos ŝin, ili devu unue konkeri la pejzaĝon, ene de kiu ŝi vivas, kaj kiu, pli utilante al ilia imago ol al sensa plezuro, tamen sen ĝi ne sufiĉus por ilin logi.

Sed mi devis deturni la rigardon de fraŭlino De Stermaria, ĉar jam, verŝajne konsiderante ke interkoniĝo kun grava persono konsistas en kurioza, mallonga ago, kiu estas memsufiĉa kaj kiu, por plenumi sian tutan latentan intereson, necesigas nur manpremon kaj intensan okuladon sen tuja konversacio, sen sekva interŝanĝo de paroloj, ŝia patro adiaŭis la advokaton kaj revenis al sia sidloko kontraŭ ŝi, kontente kunfrotante la manojn kiel homo, kiu ĵus faris bonan aĉeton. Dume la advokaton, post ol pasis lia unua emocio pro la renkontiĝo, oni aŭdis, kiel en aliaj tagoj, jen kaj jen alparolanta la ĉefserviston:

— „Sed reĝo mi ne estas, Amato, iru prefere al la reĝo”... „He, ĉefo, tiuj trutetoj ŝajnas tute bonaj, ni mendu tiajn de Amato”... „Amato, ĉi tiu eta fiŝaĵo al mi ŝajnas vere rekomendinda; ĉu vi bonvolos alporti porciojn de tio, Amato, kaj laŭ la mendo plu?”

Li ripetadis la nomon de Amato, tiel ke se li havis gaston por la manĝo, la gasto komentis: „mi vidas, ke vi estas familiarulo de ĉi tiu domo” kaj kredis, ke ankaŭ li devas ripete eldiri „Amato” pro la inklino de iuj homoj, egale instigata de malkuraĝo, de vulgareco kaj de malsaĝo, ke ili kredas sprite kaj elegante imiti laŭvorte la kunsocietanojn. Li senĉese ripetis, sed kun rideto, ĉar li volis elmontri samtempe sian bonan rilaton kun la ĉefservisto kaj sian ordon-povon super li. Kaj ankaŭ la ĉefservisto, ĉiufoje kiam lia nomo sonis, ridetis afable kaj fiere, tiel montrante ke li pro tio sentas honoron, kaj la ŝercon volonte akceptas.

Kvankam ordinare la manĝoj en tiu vasta, plejofte plena restoracia salono de la Granda Hotelo estis por mi malkomfortigaj, tiaj ili fariĝis ankoraŭ pli kiam venis por kelkaj tagoj la posedanto (aŭ eble ĝenerala estro elektita de societo de komandituloj, mi ne scias), de ne nur ĉi tiu establo sed ankaŭ sep aŭ ok aliaj, disigitaj en malproksimaj lokoj de Francio, kaj en kiuj, pendole vojaĝante de unu al la alia, li pasigis de temp' al tempo po unu semajnon. Tiam preskaŭ tuj je la komenco de la manĝo, aperis ĉiuvespere ĉe la enirejo de la manĝosalono tiu blankhara, ruĝnaza vireto, malordinare flegma kaj ĝentila, kiu estis laŭdire konata en Londono same kiel en Montekarlo226 kiel unu el la ĉefaj hotelestroj en Eŭropo. Iun fojon mi eliris mallonge post la komenco de la vespermanĝo, kaj reenire preterpasis lin, kaj li salutis, sed kun malvarmo, el kiu mi ne divenis ĉu ĝia kaŭzo estis sindeteno de viro, kiu konscias sian rangon, aŭ malestimo por ignorinda kliento. Antaŭ tiuj homoj, kiuj male estis gravuloj, la ĝenerala estro kliniĝis same malvarme, sed pli kurbe, kun duon-fermitaj palpebroj en ia pudora respekto, kvazaŭ se li vidus antaŭ si la patron de iu forpasintino aŭ la kristanan sanktan panon. Krom okaze de tiuj malvarmaj kaj malabundaj salutoj li restis senmova, kiel se li volus vidigi ke liaj briletaj okuloj, kiuj kvazaŭ elstaris el lia vizaĝo, vidis ĉion, ĉion komandis, aranĝis pri la vespermanĝo ĉe la Granda Hotelo same la perfektecon de detaloj kiel ankaŭ la harmonion de la tuto. Li sentis, ke li rolas ne nur enscenigante, ne muzikestre, sed ĉef-generale. Kun la opinio, ke maksimume intensa kontemplo sufiĉas por certigi ke ĉio pretas, ke neniu eventuala eraro kaŭzos diskuron de la batalantoj, kaj kun la firma decido akcepti sian respondecon, li detenis sin de ĉia gesto, kaj eĉ de ĉia okulmovo, kun rigardo frostigita pro atento, kiu de komenco ĝis fino ampleksis kaj komandis la operacojn. Mi sentis, ke la eĉaj moviĝoj de mia kulero estis de li gvatataj, kaj se li forŝteliĝis post la supo kaj forestis dum la tuta cetero de la manĝo, la revuado, kiun li ĵus faris, min senapetitigis. Lia apetito male estis tre bona, kiel oni povis vidi okaze de la tagmanĝo, kiun li prenis kiel ordinara gasto, ĉe tablo sama kiel aliaj en la manĝosalono. Ĉe lia tablo vidiĝis nur tiu apartaĵo, ke dum li manĝis, la alia, loka hotelestro staradis konstante apude kaj interparolis. Li estis subulo de la ĝenerala estro, kaj tial volis lin flati, kaj tre timis lin. Mia timo malpliiĝis en tiuj okazoj, ĉar anonime ie ajn inter la klientoj, li restis same diskreta kiel generalo, kiu sidas en restoracio gastiganta ankaŭ soldatojn kaj ilin laŭŝajne ignoras. Tamen kiam la akceptisto, ĉirkaŭata de la grumoj, sciigis ke „li foriros morgaŭ matene al Dinar, de tie vojaĝos al Biarico kaj poste al Kano227”, mi senpeziĝis.

Mian vivon en la hotelo malgajigis tio, ke mi ne havis amikojn, sed plie maloportunigis tio, ke Franciska ekhavis multajn. Tiuj amikiĝoj unuavide ŝajnus eble oportuna cirkonstanco por diversaj aferoj. Sed estis tute male. Proletoj ne tre facile altiĝis al tia rango, ke Franciska interkoniĝis kun ili, kaj tion ili povis fari nur sub kondiĉo de tre granda ĝentileco al ŝi, sed kiam tion ili plenumis, ili fariĝis la solaj homoj, kiujn ŝi atentis. Ŝia tradicia vivregulo instruis, ke al la amikoj de siaj mastroj ŝi ŝuldis nenion, ke ŝi povis, se havis privatan urĝon, forrifuzi sinjorinon, kiu venis vizite al mia avino. Sed por ŝiaj propraj konatoj, tio estas por la malmultaj plebanoj akceptitaj en la rondo de ŝia elita amikeco, gvidis ŝiajn agojn ekstreme subtila kaj postulema etiketo. Franciska do amikiĝis kun la kafisto de l' hotelo kaj kun juna ĉambristino, kiu fasonadis robojn por belga sinjorino, kaj detiam ŝi ne plu revenadis tuj post la tagmanĝo al la ĉambro de mia avino por prepari ŝiajn necesaĵojn, sed post horo, tial ke la kafisto volis fari por ŝi kafon aŭ infuzaĵon en la kafejo, aŭ tial ke la ĉambristino petis ke ŝi ĉeestu ŝian kudradon, kaj ke tion rifuzi ne estis eble, ne estis konvena sinteno. Ĝuste al tiu ĉambristino, kiu estis orfino kaj edukiĝis ĉe adopta familio, al kiu ŝi iris en iuj okazoj por kelktaga restado, speciala afableco estis ŝuldata. Ŝia situacio instigis kompaton flanke de Franciska kaj ankaŭ ian bonvolan malestimon. Ŝi havis familion, etan domon hereditan de la gepatroj ĉe kiu ŝia frato bredis kelkajn bovinojn, kaj ŝi sekve ne povis rigardi egalulo senhejmulinon. Tial ke la junulino esperis ke ŝi vizitos siajn bonfarantojn je la 15a de aŭgusto228, Franciska ne povis sin deteni de ripeta komentado: „Komika ŝi estas! Mi esperas ke mi iros hejmen por la 15a de aŭgusto. ‚Hejmen’ ŝi diras! Tio estas ne ŝia lando, tio estas homoj, kiuj adoptis ŝin, kaj ŝi diras ‚hejmen’ kiel ke ĝi vere estus ŝia hejmo. Kompatindulino! en kia nigra mizero ŝi sidas, ke ŝi ne scias nur kio estas la hejmo.” Se Franciska en tiu cirkonstanco amikiĝus sole kun ĉambristinoj venintaj kun klientoj de la hotelo, kiuj manĝis kun ŝi en la „kuriera ĉambro”, kaj pro ŝia bela punta kufo, ŝia eleganta vizaĝprofilo kredis ke ŝi estas eble nobela ino, pro la premo de malriĉeco aŭ pro la instigo de fideleco oficanta kiel akompanantino de mia avino, se – pli koncize dirite – Franciska ekkonus nur homojn ekster la etato de la hotelo, la ĝeno ne estus sentebla, ĉar ŝi ne povus malebligi, ke ili ekutilus al ni, pro tio ke en nenia maniero, eĉ de ŝi nekonataj, ili iel utilus al ni. Sed ŝi amikiĝis ankaŭ kun vinisto, kun laboristo de la kuirejo, kun etaĝistino. Kaj de tio rezultis en nia ĉiutaga vivo, ke Franciska, kiu en la alvena tago, kiam ŝi ankoraŭ konis neniun, sonorigis skue kaj brue por ajna bezono, je horoj en kiuj mi aŭ mia avino tion ne aŭdacus, kaj, se ni provis milde deadmoni ŝin, respondis: „ni ja pagas sufiĉe multe por tio”, kvazaŭ paganto estus ŝi mem; nun, de kiam ŝi amikiĝis kun gravulo de la kuirejo – de kio ni prognozis avantaĝon por nia komforto – se mia avino aŭ mi sentis malvarmon en la piedoj, Franciska, eĉ se la horo estis plene normala servo-horo, ne aŭdacis sonorigi; ŝi opiniis, ke tio impresus malĝentile, ĉar devigus al rehejtado de la forneloj aŭ ĝenus la manĝon de la servistaro, kiu do malkontentus. Kaj ŝi konkludis per frazero, kiu – malgraŭ ia aŭdebla en ŝia voĉo necerteco pri senco – estis tamen klara kaj nin malpravigis: „en tia dirita cirkonstanco...”. Ni ne insistis pro timo, ke nin povus trafi alia diro multe pli akuza: „estas mirige...”. Kaj do konklude varman akvon ni plu povis ricevi, pro tio ke Franciska amikiĝis kun tiu, kiu ĝin varmigis.

Poste ankaŭ ni amikiĝis kun iu, kontraŭopinie al mia avino sed pere de ŝi, ĉar ŝi kaj sinjorino De Vilparizi en iu mateno renkontiĝis hazarde en la kadro de pordo, kaj ne povis eviti interparolon – almenaŭ post ol ili mimikis surprizon, heziton, retropaŝis, gestis dube, kaj fine gratulis unu al la alia kaj esprimis sian ĝojon, kiel en iuj scenoj de Moliero, en kiuj du rolistoj longe kaj ĉiu siaflanke solparolas je kelkpaŝa distanco, laŭ la teatra fikcio ankoraŭ ne ekvidis unu la alian, kaj subite intervidiĝas, apenaŭ kredas ke tio veras, interŝanĝas ne finitajn dirojn, fine kunparolas – ĉar la ĥoro sekvas la dialogon – kaj impete brakumas unu la alian. Sinjorino De Vilparizi kun takto volis post mallonge lasi mian avinon, sed ĉi lasta male deziris kunesti ĝis la horo de la tagmanĝo, demandis kiel ŝi aranĝis tion, ke ŝi ricevis la poŝton pli frue ol ni, aŭ kiel ŝi havigis al si bonajn rostaĵojn (ĉar sinjorino De Vilparizi estis tre frandema, ne tre ŝatis la manĝojn de la hotelo, en kiu gastoj ricevis tion, kion mia avino, citante laŭkutime el Maria De Sevinje, priskribis kiel ‚tia impona, ke pro ĝi oni malsatmortos’). Kaj la markizino de tiam enmorigis la kutimon, ke ĉiutage dum ŝi estis atendanta sian mendon, ŝi momente sidis ĉe nia tablo en la manĝosalono, ne permesante ke ni stariĝu aŭ ke ni havu pro tio ajnan sinĝenon. Ni nur ofte rezervis plian tempon post la manĝo, dum kiu ni interparolis kun ŝi, en la malbonefika momento, kiam tranĉiloj kuŝaĉas sur la tablo apud taŭzitaj buŝtukoj. Miaflanke, por ke mi povu ami Balbekon, por ke mi plu tenu la ideon, ke mi en tiu loko staras sur la ekstrema pinto de l' tero, mi penis rigardi pli malproksimen, vidi nur la maron, serĉi en ĝi impresojn priskribitajn de Ŝarlo Bodlero, kaj al la tablo okuli nur en tagoj, kiam sur ĝi alportiĝis ia granda fiŝo, ia mar-monstro, kiu kontraste al forkoj kaj tranĉiloj venis de praa mondaĝo, en kiu vivo komencis vigliĝi en la oceano, en tempo de Kimerianoj229, kaj kies korpo kun multosta spino, kun bluaj kaj rozkoloraj ligamentoj, estis konstruita de la naturo laŭ arkitektura plano, kvazaŭ multekolora katedralo de l' maro.

Simile al barbiro kiu vidas, ke oficiro, kiun li servas kun aparte flata ĝentileco, rekonas ĵus enirintan klienton kaj kun li komencas babileton, ĝojas komprenante ke ili estas sammediuloj, kaj nevole ridetas dum li iras por la sapo-bovlo, ĉar li tiel ekscias ke en lia establo al la vulgaraj taskoj de ordinara barbirejo aldoniĝas sociaj, eble altarangaj plezuroj, simile Amato, vidante ke sinjorino De Vilparizi rekonis nin kiel malnovajn amikojn, iris por la postmanĝa akvo kun la sama fiere modesta kaj konvene diskreta rideto, kiel dommastrino kiu konscie lasas konversaciantojn en la ĝusta momento. Li similis ankaŭ al feliĉa, kortuŝata patro, kiu gardas la feliĉon de juna paro, kiu gefianĉiĝis ĉe lia tablo. Cetere estis sufiĉe se iu eldiris la nobelan titolon de homo, por ke Amato mienu feliĉe, kontraste al Franciska, antaŭ kiu oni ne povis diri „la grafo Tianoma” sen ke ŝia vizaĝo severiĝis kaj ŝia parolo fariĝis seka, konciza, kio ĉio signifis, ke la nobelaro estis al ŝi kara, ne malpli ol al Amato, sed male pli forte. Plie Franciska havis tiun kvaliton, kiun en aliaj homoj ŝi juĝis granda misaĵo, ke ŝi fieris. Ŝi ne estis el tiu agrabla, ĉiam bonhumora homa speco, de kiu Amato estis ano. Ĉi tiaj elmontras vivan plezuron pro aŭdata rakonto pri pli-malpli pika sed ne publike konata afero, kiun gazetoj ne raportas. Franciska mirigita neniam volis ŝajni. Se iu dirus antaŭ ŝi, ke la ĉefduko Rudolfo230, pri kies ekzisto ĝise ŝi ne aŭdis, ne mortis, kiel oni ĝenerale kredas, sed estas vivanta, ŝi respondus „jes-ja”, kvazaŭ tion ŝi scius delonge. Ŝajnas cetere kredinde ke – se vere eĉ de la buŝoj de ni, kiujn ŝi humile titolis majstroj kaj kiuj ŝin preskaŭ tute malsovaĝigis, ŝi ne povis aŭdi la nomon de iu nobelo sen ke ŝi subpremis koleran reagon – la familio de kiu ŝi venis do ĝuis en sia vilaĝo probable komfortan, sendependan situacion, kiun verŝajne perturbis en la ĝenerala estimo, kiun ĝi ricevis, nur la ekzisto de tiuj samaj nobeloj, ĉe kiuj male jam de infanaĝo oficis Amato kiel hejma servulo aŭ eble ĉe kiuj li estis edukita pro ilia helpado al malriĉuloj. Laŭ la vidpunkto de Franciska sinjorino De Vilparizi do bezonis pardonon pro sia nobeleco. Sed – almenaŭ en Francio – tiu pardonpetado ĝuste estas la granda talento, kvazaŭ la sola okupo de grandsinjoroj, de grandsinjorinoj. Franciska konforme al la inklino de servistoj konstante pri la rilatoj inter siaj majstroj kaj aliaj personoj kolekti momentajn observojn, el kiuj ili kelkfoje malĝuste ĝeneraligas – kiel homoj pri la moroj de bestoj – tre ofte juĝis, ke homoj nin ofendis – ĉi tiun konkludon cetere faciligis al ŝi same ŝia tro granda amo al ni, kiel ankaŭ ŝia plezuro kiam ŝi povis esti al ni malagrabla. Sed vidinte sen ebla eraro la multegajn komplezojn, kiujn sinjorino De Vilparizi faris al ni kaj faris same al ŝi, Franciska ŝin senkulpigis pri markizeco, kaj, tial ke ŝi fakte ĉi tiun markizecon ĉiam ja estime konsideris, ŝi de tiam taksis ŝin alte super ĉiuj aliaj personoj, kiujn ni konis. Ja vere, neniu el tiuj aliaj konatoj simile penis por konstanta afableco. Ĉiufoje kiam mia avino rimarkis libron, kiun sinjorino De Vilparizi legadis, aŭ diris kiel belaj ŝi trovas fruktojn, kiujn la markizino ricevis de amikino, post unu horo hejmservisto venis al nia etaĝo kaj donacis libron aŭ fruktojn. Kaj kiam poste ni renkontis ŝin, responde al nia dankado ŝi simple diris, kvazaŭ se ŝi per mencio de ia speciala utileco senkulpiĝus pri la donaco: „granda verko ĝi ne estas, sed gazetoj alvenas tiel malfrue – ian legaĵon oni interdume bezonas” aŭ: „estas singarde en apudmara loko, se oni konservas fruktojn, kies devenon oni certe scias”. „Sed al mi ŝajnas, ke ostrojn vi neniam manĝas” al ni diris sinjorino De Vilparizi – per tio pliigante la malkomfortan impreson, kiu min trafis en tiu horo, ĉar la viva karno de ostroj min naŭzis eĉ pli, ol la glueca aspekto de meduzoj al mi fremdigis la plaĝon de Balbeko – „ili estas bonegaj ĉe ĉi tiu bordo!”... „Ha, mi petos ke mia ĉambristino prenu viajn leterojn, kiam ŝi iros por miaj.”... „Ĉu vere via filino leteras al vi ĉiutage? Kiel vi do ankoraŭ trovas temojn por la korespondo?” Mia avino silentis, sed kredeblas ke ŝi faris tion pro malestima penso, ĉar al mia patrino ŝi ĉiam ripetis la diron de Maria De Sevinje: ‚Apenaŭ mi ricevis leteron, tuj mi deziras alian, mi aspiras nur tion, ke ili alfluu. Malmultaj homoj sufiĉe noblas por kompreni ĉi tiun mian senton.” Kaj mi timis, ke al sinjorino De Vilparizi ŝi aplikis ankaŭ la konkludon: „mi preferas la kompanion de ĉi tiuj malmultaj, kaj aliajn homojn mi evitas.” Ŝi plivole parolis anstataŭe kun laŭdo pri la fruktoj, kiujn al ni alportigis sinjorino De Vilparizi en la antaŭa tago. Kaj efektive ili estis tiel belaj, ke la hotelestro – malgraŭ la ĵaluzo de siaj malpli ŝatataj fruktokorboj – diris: „mi havas saman inklinon kiel vi, mi estas pli frivola je fruktoj, ol je ajna alia deserto”. Mia avino diris al sia amikino, ke ŝi ankoraŭ pli ŝatas ilin pro tio, ke la fruktoj proponataj de la hotelo estas ordinare aĉaj. „Mi ne povas diri, kiel Maria De Sevinje” ŝi daŭrigis, „ke se ni pro fantazio dezirus malbonan frukton, ni devus portigi ĝin de Parizo”. „Haha, vi legas el sinjorino De Sevinje. De la unua tago mi vidas, ke vi havas la libron de ŝiaj leteroj” (ŝi momente forgesis, ke ŝi neniam vidis mian avinon en la hotelo antaŭ la renkontiĝo en la pordo-kadro) „Ĉu vi ne ne juĝas iom patosa tiun konstantan zorgon pri la filino? Ŝi tro parolas pri tio, ol ke ĝi estus vere sincera. Ŝi verkas iom artifike.” Mia avino juĝis, ke disputo pri tiu temo ne prosperus, kaj por eviti ke ŝi parolus pri ŝatata temo kun homo, kiu ĝin kompreni ne povis, ŝi pretrevidite metis sian mansakon sur la libron de memoraĵoj de sinjorino De Boserĵan.

Ĉiufoje kiam okazis, ke sinjorino De Vilparizi renkontis Franciskan en la momento – de ĉi lasta nomata „de tagmezo” – en kiu, surkapiginte belan kufon kaj akompanate de ĝenerala respekto, ŝi malsupreniris al la „kuriera ĉambro”, sinjorino De Vilparizi haltigis ŝin kaj demandis pri ni. Poste Franciska al ni sciigis la komisiojn de la markizino: „ŝi diris: ‚diru, ke mi tre manpremas al ili’” imitante la voĉon de sinjorino De Vilparizi, kaj kredis ke ŝi citas ŝiajn dirojn laŭvorte, tamen ilin ŝanĝante ne malpli ol Platono la parolojn de Sokrato231 aŭ Sankta Johano la parolojn de Jesuo232. Franciska estis kompreneble tre kortuŝita pro tiuj komplimentoj. Ŝi aliflanke ne kredis al mia avino kaj pensis ke ĉi tiu mensogas pro klasa solidareco – riĉaj homoj helpas ja unu la alian – rakontante ke sinjorino De Vilparizi estis en pasinta tempo tre bela virino. Verdire de tiu epoko restis tre malmultaj signoj, laŭ kiuj oni ne facile – krom pro multe pli granda artismo ol havis Franciska – image restarigus la pasintan belecon. Ja se oni komprenu, kiel bela iam estis maljunulino, oni ne sole rigardu ĉiun ŝian trajton, sed traduku.

— „Iam mi memoru, ke mi demandu al ŝi, ĉu mi prave supozas iagradan parencecon de ŝi kun la familio Germanto” diris mia avino, kiu per tio min indignigis. Kiel mi povus kredi, ke ian komunan devenon havas du nomoj, kiuj eniris mian spiriton respektive tra la malalta, hontinda pordo de sperto, kaj tra la ora pordo de imago?

Homoj ofte povis vidi de kelkaj tagoj, kiel pasis en pompa veturilo, granda, ruf-hara, bela virino kun iom granda nazo, nome la princino de Luksemburgo, kiu dum kelkaj semajnoj estis somerumanta en la regiono. Iun tagon ŝia kaleŝo haltis ĉe la hotelo, servisto eniris kaj parolis kun la hotelestro, reiris al la veturilo kaj de ĝi reportis mirindajn fruktojn, kiuj kunigis, kiel siaparte la golfeto, en unu korbo ĉiujn sezonojn, kun karto presita je la nomo ‚Princino de Luksemburgo’, sur kiu estis kelkvorta krajonaĵo. Al kiu altaranga, ĉi tie anonime restanta ferianto estis destinitaj tiaj verdebluaj, lumeskaj, globaj prunoj, similaj al la tiuhora rondeco de la maro, tiaj diafanaj vinberoj, pendantaj de seka branĉeto kaj similaj al hela aŭtuna tago, kaj tiaj ĉiele ultramaraj piroj? Tamen ne pro la amikino de mia avino la princino haltis ĉe la hotelo, ĉu? En la sekvataga vespero tamen sinjorino De Vilparizi al ni portigis la freŝan, orkoloran branĉeton da vinberoj, kaj prunojn, kaj pirojn, kiujn ni ankaŭ rekonis, kvankam la prunoj alikoloriĝis malve, simile al la maro je la horo de nia vespermanĝo, kaj en la ultramaro de la piroj ŝvebis kelkaj rozaj nubeskaĵoj. Ni renkontis – kelkajn tagojn poste – sinjorinon de Vilparizi, kiam ni eliris el la orkestra koncerto kiu estis aranĝita matene sur la plaĝo. Mi fervore kredis, ke la tie aŭdeblaj verkoj – la preludo de ‚Lohengrin’, la uverturo de ‚Tanhojzer’233 kaj similaj – esprimis plej altajn verojn, kaj sekve mi laŭeble penis por altiĝi je ilia nivelo, mi direktis al ili mian tutan komprenemon, mi fordonis ĉion plej bonan, plej profundan, kion mi povis doni.

Nu, fine de la koncerto, dum ni – mi kaj mia avino – eliris, ekmarŝis laŭ la vojo al la hotelo kaj momente haltis sur la digo por mallonge paroli kun sinjorino De Vilparizi, kiu sciigis ke ŝi mendis por ni en la hotelo varmajn ŝinko-sandviĉojn kaj ovojn bakitajn en kremo, mi vidis malproksime, ke al ni venas la princino de Luksemburgo, dum la iro sin duone apogante per ombrelo en tia maniero, ke ŝi trudis al sia alta, mirinda korpo etan klinon, ke ĝi ricevis la arabeskan formon, kiu furoris ĉe virinoj, kiuj belis dum la dua franca imperio kaj kiuj sciis per malaltigo de la ŝultroj, elklino de la dorso, kavigo de la koksoj, streĉo de la gamboj, fasoni sian korpon kiel koltukon mole ŝvebantan ĉirkaŭ akso de nevidebla, sendevia kaj oblikva stango, kiu ĝin trapikus. Ŝi kutime eliris ĉiumatene kaj promenis sur la plaĝo preskaŭ je la horo, kiam ĉiuj baniĝintoj foriris por la tagmanĝo, kaj tial ke ŝi mem manĝis malfrue, je la dektria horo kaj duono, ŝi reiris al sia vilao nur longe post ol ĉiuj plaĝumantoj forlasis la senhoman, arde varman digon. Sinjorino De Vilparizi prezentis mian avinon, volis konigi min, sed devis demandi pri mia nomo, ĉar ĝin ŝi ne memoris. Ŝi eble entute ne sciis ĝin, aŭ ĉiuokaze ŝi forgesis de multaj jaroj, al kiu mia avino edzinigis sian filinon. Ĉi tiu familia nomo ŝajne vive impresis sinjorinon De Vilparizi. La princino de Luksemburgo dume estis etendinta la manon por premo, kaj, jen kaj jen, plu parolante kun la markizino, ŝi deturnis sin kaj dolĉe rigardis al mia avino kaj mi, kun tia burĝona kiso, kia akompanas rideton, kiam la rideto estas destinita al bebo kun ties vanjo. Spite al sia deziro ke ŝi ne sentigu sian situon en sfero pli alta ol nia, ŝi verŝajne malbone taksis la distancon, ĉar pro malĝusta agordo ŝia rigardo pleniĝis je tia bonvolo, ke mi sentis ke baldaŭas la momento kiam ŝi mane karesos nin, kiel du amindajn bestojn kiuj elpuŝus al ŝi siajn kapojn tra krado de la Alklimatiga Ĝardeno. Tuj poste tiu fantazio pri bestoj en la Bulonja Arbaro por mi pli firmiĝis. Estis tiam la horo kiam kriemaj vagvendistoj de kukoj, dolĉaĵoj, bakaĵetoj trairis la digon. Ne bone sciante, kiel ŝi agu por esprimi sian bonvolon, ŝi haltigis la unuan preterpasantan vendiston; li ankoraŭ havis nur unu sekalan panon, tiaspecan kiun oni dispecigas por disĵeti al anasoj. La princino prenis ĝin kaj diris al mi: „por via avino”. Tamen ŝi transmanigis ĝin al mi, aldirante kun subtila rideto „vi mem donos ĝin al ŝi”, probable pensante, ke mia plezuro estos tiel pli kompleta: se inter mi kaj la besto ne estos peranto. Aliaj vendistoj proksimiĝis, ŝi plenigis miajn poŝojn per ĉio, kion ili ofertis, per ŝnuritaj paketoj, per maco- kaj sorbo-panetoj, per horde-bombonoj. Ŝi diris: „vi manĝos kaj vi donos ankaŭ al via avino” kaj al la vendistoj ŝi donigis la pagon de la juna nigrulo vestita en kostumo el ruĝa sateno, kiu akompanis ŝin ĉiam kaj kaŭzis sensacion de la tuta plaĝo. Poste ŝi adiaŭis sinjorinon De Vilparizi kaj etendis al ni la manon, kun la intenco ke ŝi kondutos al ni same kiel al sia amikino, kvazaŭ ni estus intimuloj, tiel iĝante atingebla. Sed tiufoje ŝi verŝajne taksis nian nivelon iom pli alte en la hierarkio de vivuloj, ĉar sian egalecon kun ni la princino komprenigis per dolĉa, patrineca rideto, kian oni direktas al knabeto, al kiu oni adiaŭas kvazaŭ al plenkreskulo. Dank' al mirinda progreso de evolucio, mia avino ne plu estis anaso aŭ antilopo, sed jam iĝis tio, kion sinjorino Svan nomus „baby”234. Fine, forlasante nian triopon, la princino daŭrigis sian promenon sur la sunluma digo, fleksante sian mirindan talion, kiu, simile al serpento ĉirkaŭ vergo, volviĝis ĉe la blanka, blu-motiva ombrelo, kiun sinjorino de Luksemburgo permane tenis fermita. Tiel mi unuafoje renkontis altan moŝton – jes, unuafoje ĉar la princino Matilda tute ne alte moŝtis laŭ sia sinteno. La dua alta moŝto – tion leganto ekscios poste – siavice mirigis min pro grandega afableco. Pri unu ĝentila moro de grandsinjoroj – bonvolaj perantoj inter altaj moŝtoj kaj burĝoj – mi eksciis la sekvan tagon kiam sinjorino De Vilparizi al ni diris: „Ŝi taksis la renkonton tre agrabla. Ŝi estas virino kun alta juĝo, kun varma koro. Ŝi ne similas al multaj el la aliaj reĝaj aŭ altaj moŝtoj. Ŝi estas vere valora homo.” Kaj sinjorino De Vilparizi – kun memcerta tono kaj plezuro pro la diro mem – aldonis: „ŝajnas al mi, ke ŝi volonte revidos vin, se okazo estos”.

Sed la dirita mateno, post ol ni adiaŭis la princinon de Luksemburgo, sinjorino De Vilparizi diris ion, kiu al mi estis pli orelfrapa kaj ne konsistis en komplimento.

— „Ĉu vi estas la filo de la direktoro en la ministrejo?” ŝi demandis. „Ha, mi aŭdis ke via patro estas tre agrabla viro. Li nuntempe ĝuas tre belan vojaĝon.”

Kelkajn tagojn antaŭe ni sciiĝis el letero de mia patrino, ke mia patro kaj lia kunvojaĝanto, sinjoro De Norpua, perdis siajn bagaĝojn.

„Ili retrovis ilin, aŭ pli ĝuste la bagaĝoj neniam perdiĝis, jen la tuta afero” diris sinjorino De Vilparizi, kiu – ni ne sciis kiarimede – ŝajnis, ol ni, multe pli bone informita pri la cirkonstancoj de la vojaĝo. „Mi supozas, ke via patro revenos pli frue ol li planis, en la venonta semajno, ĉar li probable rezignos veturadon ĝis Alĥesiro235. Sed li deziras resti plian tagon en Toledo236, tial ke li tre ŝatas la verkojn de disĉiplo de Vitoro Ticiano, kiujn oni bone vidas nur tie.”

Mi do miris, pro kia hazardo en la indiferenta lenso tra kiu sinjorino De Vilparizi de sufiĉe fora distanco rigardadis la malgravan, et-skalan, nebulan svarmon de la multaj homoj, kiujn ŝi konis, ege grandiga vitropeco inkrustiĝis precize en la lokon, tra kiu ŝi okulis al mia patro, kaj vidigis tiel reliefe kaj en ĉiuj elementaj detaloj ĉion agrablan, kion li spertis, la ŝancajn okazojn kiuj trudis al li fruigitan revenon, liajn embarasojn ĉe la dogano, lian ŝaton por la arto de La Greko237, kaj, por ŝi ŝanĝante la skalon de vidado, al ŝi vidigis tiun viron tre granda inter la aliaj tre malgrandaj homoj, kiel la dio Jupitero238, kiun Gustavo Moroo, pentrante lian figuron apud malforta mortemulino, prezentis kun superhoma alto.

Mia avino adiaŭis sinjorinon De Vilparizi, por ke ni povu dum plia momento resti antaŭ la hotelo kaj spiri la aeron, en atendo de la signalo tra la glacoj, ke nia tagmanĝo pretas. Aŭdiĝis ia tumulto. Ĝin kaŭzis la paso de la juna kunulino de la reĝo de sovaĝuloj, kiu ĵus finis sian banadon, kaj nun revenis por la tagmanĝo.

— „Vere, kia plago, pro ĝi mi forlasus Francion!” kolere kriis la advokato, kiu tiam preterpasis.

La notariedzino rigardadis per rondiĝintaj okuloj al la falsa reĝino.

— „Mi ne povas taŭge diri, kiel incitas min sinjorino Blande, kiam ŝi rigardas al tiuj homoj en tia maniero” diris la advokato al la juĝejestro. „Plezure mi survangus ŝin, se mi rajtus. Ĝuste tiel oni gravigas tiajn vulgarulojn, kiuj kompreneble ĝuegas, ke oni atentas ilin. Diru al ŝia edzo, mi petas, ke li avertu ŝin pri ŝia ridindeco; mi kun ili ne plu iros, se ili senkaŝe atentas al tiuj maskeradantoj.”

La venon de la princino de Luksemburgo, la halton de ŝia veturilo antaŭ la hotelo, kiam ŝi alportis regalon de fruktoj, senmanke rimarkis la grupo de la notari-, advokat- kaj juĝejestr-edzinoj, kiu jam de kelka tempo abunde debatadis pri tio, ĉu vera markizino aŭ simulanto estas tiu sinjorino De Vilparizi, al kiu oni sintenas tiel respekte – la sinjorinoj arde deziris ekscii, ke tiu respekto estas ne ŝuldata. Ĉiufoje kiam sinjorino De Vilparizi trairis la enirhalon, la edzino de la juĝejestro, kiu facile vidis ĉie devojiĝintajn virinojn, levis la vizaĝon de sia laboro kaj rigardis al ŝi kun tia mieno, ke ŝiaj amikinoj sufoke huhuis.

— „Vidu” ŝi diris kun ia fiero „mi ĉiam unue kredas misfamon. Mi cedas kaj agnoskas ke virino estas vere edzinigita nur kiam oni montras al mi la naskiĝatestojn kaj la notarian akton. Cetere, fidu al mi, mi komencos mian etan enketon pri tiu afero.”

Ĉiutage la tuta grupeto de la sinjorinoj ridante kuniĝis.

— „Ni venas por scii, ĉu novaĵo estas.”

Sed en la vespero post la vizito de la princino de Luksemburgo en la hotelo, la edzino de la juĝejestro silentige levis fingron antaŭ sia buŝo.

— „Novaĵo estas.”

— „Ha, sinjorino Poncen vere lertas! Neniam mi vidis... sed parolu... Kio okazis?”

— „Nu, okazis ke ino kun flavaj haroj, kun granda ŝmiro da ruĵo sur la vizaĝo, kun kaleŝo de unu mejlo elflarebla kiel publikulina, ĉar tiajn havas nur la diritaj fraŭlinoj, venis ĉi-posttagmeze por viziti la sinpretendan markizinon.”

— „Ojojoj, terure! Kiu supozus? Ĉu tiu ne estis la sinjorino, kiun ni rimarkis, vi memoras, ĉu ne, sinjoro advokato? Ni efektive juĝis ke ŝi aspektas tre suspektinde, sed ni ne sciis ke ŝi venis pro la markizino. Ŝi havas nigrulan serviston, ĉu ne?”

— „Jes ĝuste tiel.”

— „Ha, tio estas novaĵo! Ĉu vi eble scias ŝian nomon?”

— „Mi scias. Mi ŝajnigis eraron, mi prenis ŝian karton, ŝia profesiulina nomo estas princino de Luksemburgo! Tute prave mi malfidis! Estas agrable, ke ni devos vivi ĉi tie proksime de tiu baronino De Anĵo239!”

La advokato citis al la juĝejestro versojn el ‚Maseta’ de Matureno Renje240.

Oni ne kredu cetere, ke ĉi tiu miskompreno daŭris mallonge, simile al la konfuzoj, kiuj en la dua akto de mor-teatraĵo aperas kaj en la lasta akto klariĝas. Sinjorino de Luksemburgo, nevino de la reĝo de Anglio kaj de la imperiestro de Aŭstrio, kaj sinjorino De Vilparizi ĉiam estis rigardataj, kiam la unua vizitis la duan kaj kunprenis ŝin por vetura promeno, kiel du facilmoraj inoj, el tiaj, kiajn oni apenaŭ povas eviti en feriaj ban-urboj. Tri el kvar viroj el la kvartalo Sankta-Ĵermano en la okuloj de multaj burĝoj ŝajnas malhonestaj mizeruloj – tiaj efektive estas persone eta nombro da ili – kiujn konsekvence neniu akceptas en sian rondon. Burĝoj en tio estas tro postulemaj pri honesto, ĉar tiuj misoj tute ne malebligas, ke ili estas akceptataj en medioj, kiujn burĝoj mem Ŝneniam povos frekventi. Kaj elituloj siaflanke naive pensas, ke burĝoj scias tion, kaj do ili afektas nekaŝemon pri siaj aferoj, mokemon pri siaj senmonaj amikoj, kaj tiel perfektigas la miskomprenon. Se hazarde viro el la elitaj rondoj rilatas kun etburĝoj, ĉar li prezidas pro sia ekstrema riĉeco la plej grandajn financajn societojn, la burĝaro, finfine vidante nobelon kiu meritus esti alta burĝo, firme kredas, ke li ne rilatas kun iu monludema kaj senhava markizo, kiun ĝi des pli juĝas sena je ĉia subteno en la mondumo, ju pli afabla li ŝajnas. Kaj ĝi miregas, kiam la duko prezidanta la estraron de la giganta societo akceptas kiel edzinon de sia filo la filinon de la markizo, ja ludema sed posedanta la plej antikvan nobelan nomon en Francio, simile kiel reĝo sian filon pli volonte edzigos al la filino de eksigita reĝo, ol al la filino de reganta respublikestro. Tiaj ekzemploj klare montras, kiel tiuj du mondoj havas unu pri la alia same fantazian bildon, kiel havas loĝantoj de plaĝo ĉe unu ekstremo de la balbeka golfeto pri la plaĝo situanta ĉe la alia ekstremo: de Rivbelo oni ekvidas iom la fieran Markuvilon, sed eĉ tio erarigas, ĉar oni kredas ke Markuvilo reciproke vidas, de kie male la belaĵoj de Rivbelo pliparte ne distingeblas.

La balbeka kuracisto, venigite pro febra krizo kiu trafis min, juĝis ke prefere dum la tago mi ne restu sur la bordo, sub la forta suno, sub granda varmo, kaj li skribis por mi kelkajn preskribojn de kuraciloj, kaj tiujn preskribojn mia avino prenis kun ŝajna respekto, sub kiu mi tuj rekonis ŝian firman decidon ke ŝi efektivigos neniun el ili, sed ŝi obeis la rekomendon pri la temo de higieno kaj akceptis la proponon de sinjorino De Vilparizi ke ni faros kun ŝi iujn veturajn promenojn. Mi iradis kaj venadis – ĝis la horo de la tagmanĝo – de mia ĉambro al la ĉambro de mia avino. Ĝi ne estis direktita rekte al la maro, kiel estis mia, sed malfermita al tri diversaj flankoj: al parto de la digo, al korto kaj al la kamparo, kaj ĝia meblaro estis alia, kun brakseĝoj broditaj per metalaj filigranoj kaj rozaj floraj motivoj, de kiuj kvazaŭ ŝvebis la freŝa, agrabla odoro, kiun, enirante, oni flaris. Kaj en tiu horo, kiam lumo enradiis el diversaj direktoj, kvazaŭ el diversaj horoj, disfendis la angulojn de la muro, apud reflektiĝon de la plaĝo sur la komodo starigis plurkoloran altareton similan al la floroj de kampara pado, ĉe la vando pendigis la kunfalditajn, tremajn, duon-varmajn flugilojn de tuj forflugonta helo, kiel banon varmigis kvadratan, provincan tapiŝon antaŭ la fenestro rigardanta al la korteto, ĉirkaŭ kiu la suno orname kadris kvazaŭ vinbera liano, vigligis la ĉarmon kaj la komplikon de la mebla dekoro per tio ke ĝi ŝajne senfoliigis la floran silkon de la brakseĝoj kaj disigis iliajn pasamentojn, tiu ĉambro, kiun mi trairis mallonge antaŭ ol mi vestis min por la promeno, efikis kiel ia prismo, en kiu dissplitiĝis la koloroj de la ekstera lumo, kiel ia abelujo en kiu la sukoj de la tago, kiujn mi estis baldaŭ gustumonta, apartis, disis, ebriigaj kaj videblaj, kiel ĝardeno de espero, kiu dissolviĝus en tremado de arĝentaj radioj kaj rozpetaloj. Sed antaŭ ĉio, mi jam flankenigis la kurtenojn pro senpacienca sciemo pri la maro tiumatene ludanta laŭ la rando de la bordo, kvazaŭ akvodiino. Ĉar ĉiu el tiuj maroj restis nur laŭlonge de unu tago. En la sekva tago kuŝis samloke alia maro, iafoje simila al la antaŭa. Sed saman mi ne vidis dufoje.

Inter ĉi maroj kelkaj estis tiel rare belaj, ke se mi povis okuli al ili, mian plezuron pliigis la surprizo. Pro kiu privilegio – en iu mateno prefere ol en alia – la malfermo de la fenestro vidigis al mia miranta rigardo la diinon Glaŭkonome, kies senzorga beleco, mole spirante, diafanis kiel nebuleska smeraldo, tra kiu videblis la alfluo de la pli pezaj elementoj, kiuj ĝin kolorigis? Ĝi vartis la ludojn de la suno kun dolĉa rideto mildigita de malpeza, nevidebla nebulo, kiu estis fakte vaka spaco rezervita ĉirkaŭ ĝia travidebla surfaco, pro tio ŝajne pli kompakta kaj okulfrapa, kiel tiuj korpoj de diinoj, kiujn skulptisto reliefe elbatas el ŝtono, kiun li vole ne ĉirkaŭpoluras. Tia, en sia neimitebla koloro, ĝi instigis nin al promeno sur la krudaj surteraj vojoj, de kie, instalite en la kaleŝo de sinjorino De Vilparizi, ni dum la tuta tago vidadis sed neniam tuŝis la freŝecon de ĝia mola ondado.

Sinjorino De Vilparizi kutime ordonis, ke oni jungu jam en la mateno, por ke ni havu sufiĉan tempon por iro aŭ ĝis Sanmarso-la-vetera, aŭ ĝis la rokoj de Ketholmo, aŭ al alia simila celo de ekskurso, kiu perrimede de iom malrapida veturilo, estis tre fora kaj okupis la horojn de tuta tago. Instigite de la ĝojo pro la longa promeno, kiun ni baldaŭ komencos, mi zumetis iun el la muzikaj frazoj freŝe aŭditaj, kaj mi paŝis tien kaj reen, atendante ke sinjorino De Vilparizi finpretiĝos. Se dimanĉis, ŝia kaleŝo ne sole staris antaŭ la hotelo: pluraj luitaj fiakroj atendis ne nur la personojn, kiuj estis invititaj al la kastelo de Feterno ĉe sinjorino De Kambremer, sed ankaŭ tiujn, kiuj, pli ŝate ol resti surloke kiel punitaj infanoj, disaŭdigis ke dimanĉo estas la plej teda tago en Balbeko, kaj tuj post la tagmanĝo foriris kaj kaŝiĝis en iu najbara plaĝo aŭ vizitis ian vidindaĵon, kaj eĉ ofte, kiam oni demandis de sinjorino Blande, ĉu ŝi vizitis la familion Kambremer, ŝi respondis abrupte:

— „Ne, ni vizitis la akvofalon de Bek” kvazaŭ tio estus la sola kaŭzo, kial ŝi ne pasigis la tagon en Feterno.

Kaj la advokato diris kun granda ĝentilo:

— „Ha, enviinde! Mi volonte interŝanĝus la lokon kun vi, estus ja multe pli interese.”

Apud la veturiloj, antaŭ la pordego ĉe kiu mi atendadis, estis plantita, kvazaŭ arbeto de malofta specio, juna grumo, kiu frapis la okulojn same pro la stranga harmonio de sia farbita hararo kiel ankaŭ pro sia vegetaĵa haŭto. Interne, en la enirhalo – komparebla kun la vestiblo aŭ „preĝejo de kateĥizatoj” en romanika preĝejo – kaj kiun la personoj ne loĝantaj en la hotelo rajtis trairi, la junaj kolegoj de la ekstere staranta grumo ne laboris multe pli ol li, sed almenaŭ moviĝis iele-tiele. Estas probable, ke antaŭtagmeze ili helpis en purigado. Sed posttagmeze ili nur staradis tie, kiel ĥoranoj kiuj, dum ili ne rolas, tamen restas sur la scenejo aldone al la nombro de statistoj. La ĝenerala estro – tiu, kiu tiel timigis min – intencis forte grandigi ilian nombron en la sekva jaro, ĉar li „havis vizion” por la hotelo. Kaj ĉi tiu decido tre afliktis la hotelestron, kiu juĝis ke ĉiuj ĉi knaboj estis „nuraj embarasuloj”– per ĉi tio celante ke ili embarasas la lokon kaj ne utilas. De la tagmanĝo ĝis la vespermanĝo, inter la en-kaj-eliroj de la klientoj, ili almenaŭ garnis la malplenan tempon, kiel la lernantinoj de Franciska De Mentenon, en kostumo de junaj israelidinoj mimikis interludon ĉiufoje kiam Estera aŭ Jehojado elscenejiĝis241. Sed la ekstere staranta grumo, preciozkolora, alta, maldika kaj delikata, apud kiu mi atendis la venon de la markizino, restis senmova, kun ankaŭ iom da malgajo, ĉar liaj pli aĝaj fratoj jam forlasis la servadon en la hotelo por pli brilaj karieroj, kaj li sentis sin sola en ĉi tiu fremda lando. Fine sinjorino De Vilparizi alvenis. Prizorgi la manovron de ŝia kaleŝo kaj helpi ŝin eniĝi eble estis oficoj de la grumo. Sed li sciis unuflanke ke persono, kiu kunvojaĝigas sian servistaron, ricevas helpon de ĝi, kaj kutime donas malmultan trinkmonon en hoteloj, kaj ke same agas nobeloj de la tradicia kvartalo Sankta-Ĵermano. Sinjorino De Vilparizi apartenis samtempe tiujn du kategoriojn. La vegetaĵeska grumo el tio deduktis, ke li prudente ne povas atendi ian profiton de la markizino; lasante al la servisto kaj ĉambristino la zorgon pri ŝia instaliĝo kaj pri ŝiaj necesaĵoj, li revadis malgaje pri la enviinda sorto de siaj fratoj kaj plu staris en sia vegeta senmoveco.

Ni ekveturis; ioman tempon post ol ni ĉirkaŭiris la fervojan stacion, ni ekiris laŭ landstrato, kiu baldaŭ iĝis por mi same familiara, kiel la kombreaj vojoj, de la kurba parto, kie ĝi komenciĝis inter agrablaj murĉirkaŭitaj terpecoj, ĝis la direktoŝanĝo, kie ni devojiĝis, kaj kiun ambaŭflanke borderis plugitaj kampoj. Dise en la diritaj kampoj staris pomarboj, bedaŭrinde jam senfloraj, portantaj nur kelkajn faskojn de pistiloj, sed kiuj min tamen ĉarmis, ĉar mi rekonis iliajn karakterajn foliojn, kies larĝa surfaco, simila al la podia tapiŝo de jam finita geedziga festo, antaŭ nelonge estis piedumita de la ruĝiĝemaj floroj en vosta robo el blanka sateno.

Tre ofte en Parizo, en la sekva printempa monato majo, mi aĉetis en florbutiko branĉon de pomarbo kaj poste sidis dum la nokto antaŭ ĝia floraro, en kiu abundis la sama krema substanco, kiu ankoraŭ pulvore, ŝaŭme kuŝis sur la foliaj burĝonoj kaj inter kies blankaj petalaroj ŝajne la vendinto – kompleze al mi aŭ ankaŭ pro inventemo kaj por kreo de surpriza kontrasto – aldonis ambaŭflanke, krome, plaĉan rozan butonon; ilin mi rigardadis, ilin pozigis sub la lampo – tiel longe, ke mi ankoraŭ tie sidis, kiam matenruĝo alŝutis la saman koloron, kiun ĝi certe ŝutis samtempe en Balbeko – kaj mi provis en imago ilin reporti al la vojo, multigi, vastigi tra la preparita kadro, sur la tute pretan tolon de la terpecoj, kies formojn mi senmanke konis – kaj kiujn mi preme deziris revidi, kiujn mi nepre revidos – en la momento, kiam, kun la ĉarma vervo de genio, ilian kanvason printempo kovrigas per siaj farboj.

Antaŭ ol mi enkaleŝiĝis, mi jam komponis bildon de la maro, por vizito de kiu mi vojos, kiun mi vidos espereble „sub radianta suno”, kaj kiun en Balbeko mi nur popece vidis inter tro multaj vulgaraj enklavoj, kiujn mia revo ne akceptis: inter sinbanantoj, plaĝaj budoj kaj plezur-barkoj. Sed kiam la veturilo de sinjorino de Vilparizi post alsuprado suriris kulminan lokon, mi videtis la maron inter arbaj branĉaroj, kaj tiam de fore malaperis la modernaj detaloj, kiuj antaŭe tenis ĝin iel ekster la naturo kaj la historio, kaj mi povis, rigardante la ondojn, persvadi min, ke ili estis la samaj, kiujn Ŝarlo Lekont de Lil elvokas en ‚La Orestio’242, kiam ‚simile kiel grupo de fruaj rabobirdoj’ la longharaj militistoj de heroa Helaso ‚per miloj da remiloj sonigis bate l' akvon’. Sed malbone estis, ke al tiu maro mi ne sufiĉe proksimis, ĝi ne ŝajnis al mi viva, sed frostita, mi ne plu sentis forton sub ĝia koloro tegita kiel farbo de pentraĵo inter la foliaroj, kie ĝi aperis same netuŝebla kiel la ĉielo kaj nur, kontraste al ĝi, pli malhela.

Sinjorino De Vilparizi, vidante ke mi interesiĝis pri preĝejoj, promesis ke ni vizitos jen iun, jen alian, kaj precipe tiun de Karkevilo „kiun tute kaŝas maljuna hedero” ŝi diris kun mangesto, kiu ŝajne orname volvis ĝian forestan fasadon per nevidebla kaj delikata foliaro. Sinjorino De Vilparizi ofte elektis, akompane al tia priskriba gesto, trafan vorton pri la ĉarmo, la propreco de ia monumento, ĉiam evitante artajn esprimojn, sed ne kaŝante tamen ke ŝi tre bone konis la temojn, kiujn ŝi priparolis. Kvazaŭ senkulpige ŝi rakontis, ke unu el la kasteloj de ŝia patro, en kiu ŝi edukiĝis, situas en regiono en kiu preĝejoj samstilaj kun tiuj de Balbeklando estas. Estus hontinde, se ŝi de tio ne ricevus intereson pri konstruarto – la dirita kastelo estis cetere tre bela ekzemplero de la renesanca stilo de ĝi. Kvankam ĝi estis plie kvazaŭa muzeo, kie muzikis Frederiko Ŝopen kaj Franco List, kie Alfonso De Lamartino243 aŭdigis siajn versojn, kie ĉiuj famaj artistoj dum la 19a jarcento skribis literaturon, muzikon aŭ lasis desegnon en la familia albumo, sinjorino De Vilparizi – pro zorgo pri eleganta konversacio, bontono, pro reala modesteco aŭ malinklino al filozofia spirito – parolis nur pri tiu tute cirkonstanca origino de sia kono de ĉiuj belartoj, kaj rezulte ŝajnis rigardi pentrarton, muzikon, beletron kaj filozofion kiel naturajn elementojn por junulino edukita laŭ nobela moro, en historia, fama kastelo. Estis kvazaŭ por ŝi pentraĵoj ekzistas nur se oni ricevis ilin herede. Ŝi plezure aŭdis, ke mia avino ŝatis kolringon, kiun ŝi surhavis kaj kiu parte videblis el sub ŝia robo. Ĝi estis trovebla en portreto de iu el ŝiaj praavinoj far Vitoro Ticiano, kiu ĉiam restis propraĵo de la familio. Pro tiu kaŭzo oni certis pri ĝia aŭtenteco. Ŝi ne volis aŭdi pri pentraĵoj aĉetitaj per neklaraj rimedoj de ajna riĉulo, ŝi kredis sen ia ekzameno ke ili estas falsaj kaj ilin ŝi ne deziris vidi; ni sciis, ke ŝi mem akvarele pentris florojn, kaj mia avino, kiu aŭdis pri tio laŭdajn komentojn, tuŝis la temon. Sinjorino De Vilparizi pro modesteco pelis la interparolon al alia temo, sed dume ne elmontris pli da miro aŭ da plezuro, ol montrus iagrade renoma artisto, al kiu gratuloj ne gravas. Ŝi simple diris, ke tio estas agrabla ŝatokupo, tial ke se la penike kreitaj floroj eĉ ne tre prosperas, pentrado de ili tamen pasigas tempon en societo de naturaj floroj, pri kies beleco – plej eminente se oni devas ilin atente rigardi por la pentra tasko – oni ne tediĝas. Sed en Balbeko sinjorino De Vilparizi ne devigis sin al laboro, ŝi ripozigis la okulojn.

Mi kaj mia avino miris, vidante ke ŝi opiniis pli liberale ol eĉ pliparto de la burĝa klaso. Ŝi miris pri la skandalo, kiun kaŭzis la elpelado el Francio de jezuitoj, argumentante ke tio okazis ofte, eĉ sub reĝa reĝimo, eĉ en Hispanio. Ŝi subtenis la respublikon, al kiu ĝian kontraŭreligiecon ŝi riproĉis nur laŭ jena konsidero: „mi juĝus same malbona tio, ke oni malpermesus al mi la diservon, se ĝin viziti mi deziras, kiel tio, ke oni ĝin al mi trudus, se ĝin mi ne deziras”, kaj ŝi havis eĉ tiajn dirojn: „ba! la nobelaro nuntempe, ĉu tio signifas ion?” aŭ: „viro, kiu ne laboras, ne valoras”244 eble nur tial, ke ŝi sentis kiaj pikaj, gustaj, memorindaj ili iĝis ĝuste en ŝia buŝo.

Aŭdante ofte sinceran eldiron de tia progresisma opinio – tamen ne socialisma, ĉar socialismon sinjorino De Vilparizi rigardis diabla afero – precize far unu el tiuj personoj, pro estimo al kies spirito skrupula, timema nepartieco ne volas kondamni iliajn kutime konservismajn ideojn – mi kaj mia avino preskaŭ kredis ke nia agrabla kunpromenanto prezentis ĝustan mezuron kaj modelon de vereco pri ĉiuj temoj. Ni kredis al ŝi sen ia dubo, kiam ŝi komentis pri la beleco de siaj ticianaj pentraĵoj, pri kolonaro de sia kastelo, pri la konversacia talento de reĝo Luizo-Filipo. Sed – kompareble al tiuj kleruloj, kiuj tre impresas se respondas demandojn pri antikvaj egiptaj pentraĵoj aŭ etruskaj skribaĵoj, sed parolas tre banale pri modernaj verkoj, kun la rezulto ke oni dubas, ĉu oni ne tro alte taksis la valoron de la sciencoj pri kiuj ili kompetentas, ĉar ili en sia fako ŝajne ne same mallerte juĝas, kvankam estas probable ke ili laboras en ili same malbone kiel en siaj naivaj eseoj pri Ŝarlo Bodlero – sinjorino De Vilparizi pro miaj demandoj pri Francisko De Ŝatobrian, pri Honoreo De Balzak, pri Viktoro Hugo, kiujn hejme akceptadis ŝiaj gepatroj kaj kiujn ŝi preterfluge vidis, ridis pro mia admiro, rakontis pikajn anekdotojn, kiel ŝi ĵus antaŭe faris pri altaj nobeloj aŭ politikistoj, kaj severe juĝis tiujn beletristojn, precize tial, ke ili malhavis la modestecon, la eviton de memŝato, la sobrecon en arto, kiu plivole faras unu ĝustan strekon, ne peze premas ĝin, kiu sin detenas de ĉia mokebla parolŝvelo, preferas taŭgecon de esprimo, preferas kvalitojn de modera juĝo kaj simpleco, kiujn estigas – laŭ la eduko kiun ŝi ricevis – aŭtenta talento. Ŝi videble kaj senhezite, pli ol ilin, estimis homojn, kiuj eble reale estis pro tiuj kvalitoj pli ŝatataj ol Balzak, Hugo aŭ Vinji en iu monduma salono, en akademio, en ministra rondo, ekzemple Mole, Fontano, Vitrolo, Berso, Paskie, Lebrun, Salvandri aŭ Daru245.

— „Simile estas pri la romanoj de Stendal, kiujn vi ŝajne tre admiras. Tre surprizus lin, se li aŭdus vin paroli en tiel admira tono. Mia patro, kiu renkontiĝadis kun li ĉe sinjoro Prospero Merime – ĉi tiu estis ververa talentulo – ofte diris al mi ke Henrio Bel246 (tio estis lia administra nomo) estas terure vulgara, sed okaze de ia monduma manĝo spritas, kaj ke li ne tre alte taksas siajn librojn. Cetere vi povis mem vidi, per kia indiferenta ŝultrumo li respondis la troajn laŭdojn de sinjoro Honoreo De Balzak. Almenaŭ per tio li sintenis kiel bontona viro.”

Ŝi havis aŭtografojn de ĉiuj ĉi famuloj, kaj ŝajne pensis – fidante al la rektaj rilatoj, kiujn ŝia familio havis kun ili – ke ŝia juĝo estis pli ĝusta, ol la juĝo de pli junaj homoj, interalie de mi mem, kiuj ne konis ilin persone.

— „Mi kredas, ke mi vere povas paroli pri ili, ĉar ili ofte gastis ĉe mia patro; kaj – tiel diris sinjoro Ŝarlo Santbeŭvo, kiu estis tre sprita homo – oni kredu al tiuj, kiuj persone konis ilin kaj tiel povis juĝi pli ekzakte ilian valoron.”

Iafoje se la veturilo grimpis alsupran vojon inter kultivataj terenoj, plirealigante la kampojn, stampante ilin per aŭtentiga marko, simile al la delikata floreto per kiu iuj antikvaj pentristoj markis siajn verkojn, kelkaj hezitaj cejanoj, memorigaj pri samaj floroj en Kombreo, sekvis nian veturilon. La ĉevaloj baldaŭ preterpasis, sed kelkajn paŝojn poste ni vidis alian, kiu, dum ĝi atendis nin, en herbo enpikis sian bluan steleton. Pluraj aŭdace stariĝis ĉe la rando de la veturejo kaj de ĉi tiuj amikaj floroj, mikse kun miaj malproksimaj memoraĵoj, tuta nebulozo formiĝis.

Ni nun vojis malsupren; tiam ni vidis en kontraŭa direkto, piede, bicikle, ĉare aŭ kaleŝe iranta, iun el la vivuloj – floroj de la bela tago, sed kiuj de kampaj floroj diferencas per tio, ke ĉiu el ili enhavas ion de alia ne havatan, kaj pro kio oni ne povas ĉe aliaj kontentigi la deziron, kiun ĝi naskis – iun farmo-knabinon pelanta sian bovinon, aŭ, duonkuŝa en ĉaro, ian promenantan filinon de butikisto, aŭ ian elegantan fraŭlinon sidanta sur la benko de landaŭo fronte al la gepatroj. Ja – Bloĥ por mi markis novan eraon kaj ŝanĝis la vivindecon de la vivo en la tago, kiam li sciigis ke la revoj, kun kiuj mi promenis sole en la lando ĉirkaŭ Mezeglizo, kiam mi sopiris al la preterpaso de kamparanino kiun mi povus brakumi, ne estis ĥimeraj, ne estis sen responda realaĵo ekster mi, sed ke male ĉiuj renkontataj knabinoj, plebaj aŭ sinjoraj egale, estis pretaj por kontentigo de similaj deziroj. Kaj kvankam mi nun ne bone sanis, ne promenis sole kaj sekve probable neniam povos kun ili amindumi kaj amori, mi tamen feliĉis kiel infano naskiĝinta en malliberejo aŭ hospitalo, kaj kiu – dum longa tempo kredinte ke la homa korpo povas digesti nur sekan panon kaj kuracilojn – subite ekscias ke persikoj, abrikotoj, vinberoj ne estas nura ornamo de la kamparo, sed bongustaj kaj elmanĝeblaj nutraĵoj. Se eĉ lia gardisto aŭ flegisto ne permesas rikolti tiujn belajn fruktojn, la mondo tamen ŝajnas pro ili pli bona, la vivo ŝajnas pli oportuna. Ĉar deziro al homo ŝajnas pli bela, li inklinas al ĝi pli konfide, se li scias ke la ekstera realo kun ĝi kongruas, kvankam por li ĝi ne plenumeblas. Kaj li pensas pli ĝoje pri vivo, en kiu – kondiĉe ke li image dum momento formetas la apartan, cirkonstancan embaraseton, kiu sole al li malebligas tion – li povas imagi ke li ĝin kontentigas. Se temas pri la belaj preterpasaj knabinoj – ekde la tago kiam mi eksciis ke iliaj vangoj estas kiseblaj, mi fariĝis scivola pri iliaj animoj. Kaj de tiam la mondo al mi ŝajnis pli interesa.

La kaleŝo de sinjorino De Vilparizi rapidis. Mi apenaŭ havis tempon por vidi la kontraŭvenantan knabinon. Kaj tamen – ĉar la belo de homoj estas alia ol la belo de aĵoj, ĉar oni sentas ke ĝi estas belo de ununura, konscia, propravola estulo – tuj kiam ŝia personeco, ŝia nebula animo, ŝia nekonebla volo aperis kiel eta, mirinde miniatura sed kompleta bildo en la profundo de ŝia reva rigardo, tuj – laŭ stranga similaĵo de polenoj tute pretaj por aliĝo al pistiloj – mi sentis kiel formiĝas en mi kaj kreskas la same nebula, same embria komenco de deziro por ke ĉi tiu knabino ne preterpasu sen tio, ke ŝia penso konsciiĝu pri mia esto, sen ke mi detenu ŝian deziron de direktiĝo al iu alia, sen ke mi fiksiĝu en ŝia revado kaj tuŝu ŝian koron. Sed dume la veturilo plu iris, la bela knabino jam restis malantaŭe, kaj tial ke ŝi pri mi havis neniun el la elementoj, kiuj konsistigas apartan personon, ŝiaj okuloj min, apenaŭ vidinte, ankaŭ forgesis. Ĉu tial ke mi nur pretere vidis, mi juĝis ŝin tiel bela? Eble. Certe la neeblo, ke oni haltus pro virino, la forta ŝanco, ke oni ne rerenkontos ŝin en venonta tago, subite donas al ŝi la saman ĉarmon, kiun lando ricevas de tio ke malsano aŭ malriĉeco igas ĝin nevizitebla, aŭ kiun la tre mornaj restantaj vivotagoj ricevas de la batalo, en kiu oni sendube pereos. Tial – se ne regus rutina spirito – la vivo ŝajnus ĝuinda al la vivuloj, kiuj estus en ĉiu horo sub la risko de baldaŭa morto – alivorte ŝajnus tia al ĉiuj homoj. Kaj imago ne estas instigata sole de deziro por tio, kion oni ne povas havi, ĝia impulso plie ne haltos pro iu plene perceptata realo en tia renkontiĝo, en kiu la ĉarmo de la preterpasantino ĝenerale rekte dependas je la rapideco de la preterpaso. Se okazas ke la nokto tiam komenciĝas, ke la veturilo rapidas, ĉiu ajn ina torso difektita – kiel antikva statuo – de la pelanta rapido kaj de la ĉiokaŝema krepusko, pafas al onia koro, el ĉiu stratangulo, el ĉiu butika interna spaco, sagojn de beleco, de beleco pri kiu oni sekve de ĉio ĉi dubas, ĉu ĝi en ĉi tiu mondo estas io alia ol la komplementa parto, kiun al fragmenta, foriĝema pasantino aldonas imago spronata de sopiro.

Se mi povus elkaleŝiĝi kaj paroli kun la kontraŭveninta knabino, eble min elrevigus ia difekto de ŝia haŭto, kiun de la veturilo mi ne distingis. (Kaj tiam ĉia peno por eniri ŝian vivon subite ŝajnus al mi vana, ĉar belo estas vico de supozoj, kiun malbelo ŝrumpigas, barante la vojon, kiun antaŭe oni vidas kiel malfermaĵon al nekonata eventualo.) Eble unu vorto de ŝi dirita, unu rideto, al mi perus komprenigan ŝlosilon, surprizan ĉifron, por legi la aspekton de ŝia figuro kaj de ŝia paŝmaniero, kiuj tuj iĝus banalaj. Tiel eble vere estas, ĉar plej dezirindajn knabinojn mi renkontis ĝuste en tiuj tagoj, en kiuj mi sidis kun iu grava homo, kiun – malgraŭ multegaj elpensitaj pretekstoj – forlasi mi ne povis: kelkajn jarojn post la unua vojaĝo al Balbeko, ekzemple, mi estis veturanta kun amiko de mia patro kaj ekvidis virinon, kiu rapide paŝis tra la nokto; opiniante ke estus freneze, se mi perdus pro konsidero de bontono mian porcion da feliĉo en la probable sola vivo, kiun oni travivas, kaj, elsaltinte el la kaleŝo sen pardonpeto, mi serĉis la nekonatan inon, perdis ŝian vojon ĉe la sekva vojkruco, retrovis ŝin en alia strato, kaj fine staris anhele sub stratlampo antaŭ maljuna sinjorino Verduren, kiun ĉie mi provadis eviti, kaj kiu feliĉe kaj surprizite ekkriis: „ho, tiel afable, ke vi postkuris por saluti min!”.

En tiu jaro, en Balbeko, kiam okazis tiuj renkontiĝoj, mi asertadis al mia avino, al sinjorino De Vilparizi, ke pro forta kapdoloro mi pli volonte reiros sole kaj piede la hotelon. Ili ne permesis, ke mi elkaleŝiĝu. Kaj mi mense aldonis la belan knabinon (multe pli malfacile retroveblan, ol estas monumento, ĉar ŝi estis sennoma kaj moviĝema) al la kolekto de ĉiuj, kiujn mi volis per ia rimedo renkonti pli proksime. Unu el ili tamen ŝance revenis antaŭ mian rigardon, en tia cirkonstanco ke mi povos – mi pensis – ekkoni ŝin laŭdezire. Ŝi estis laktistino, kiu venis el farmejo kaj portis plian mendaĵon de laktokremo al la hotelo. Mi supozis, ke ankaŭ ŝi rekonis min, kaj ŝi efektive rigardis min kun atento, kiun kaŭzis eble nur ŝia miro pro mia propra atento. En la sekva tago, kiu estis fojo en kiu mi ripozis dum la tuta antaŭtagmezo, kiam Franciska venis kaj flankenigis la kurtenojn ĉirkaŭ tagmezo, ŝi transdonis al mi leteron, kiun lasis iu por mi ĉe la hotela akceptejo. Mi konis neniun en Balbeko. Mi firme kredis, ke la leteron lasis la laktistino. Kia elreviĝo! ĝi estis nur letero de Bergoto, kiu, hazarde pasante tra Balbeko, provis min renkonti, sed eksciinte ke mi dormas, lasis por mi ĉarman mesaĝon, kiun la liftisto enkovertigis kaj adresis, pro kio mi kredis ke ĝin surskribis la laktistino. Mi estis terure elrevigita, kaj la penso, ke estas pli malfacile kaj fierinde ricevi leteron de Bergoto, tute ne konsolis min pri tio, ke de la laktistino ĝi ne venis. Ankaŭ ĉi tiun knabinon mi ne retrovis poste, same kiel tiujn, kiujn mi nur vidis de la kaleŝo de sinjorino De Vilparizi. La ekvido kaj la forperdo de ĉiuj ĉi junulinoj pliigis la malkvietan staton, kiu min regis, kaj mi juĝis iel saĝaj la filozofojn, kiuj rekomendas ke oni moderigu siajn dezirojn (se ili ja per tio celas la deziron al homoj, ĉar nur ĝi kaŭzas angoron, ĉar ĝi koncernas konscian nekonataĵon; supozi, ke filozofio per tio aludas la deziron al riĉaĵoj, estus tro absurde). Mi tamen tiel humoris, ke mi juĝis tiun saĝaĵon ne finpensita, ĉar mi taksis pro tiuj renkontiĝoj pli bela la mondon, kiu kreskigis laŭ ĉiuj kamparaj vojoj kaj unuopajn kaj ordinarajn florojn, pasemajn perlojn de la tago, bontrovaĵojn de promeno, kiujn pro la sole hazarda cirkonstanco de ilia apero, kiu eble neniam ripetiĝos, mi ne povis plene ĝui, kaj kiuj en la kurson de la vivo enskribas novan guston.

Sed eble pro la espero, ke iam estonte mi pli liberos kaj mi trovos sur aliaj vojoj similajn knabinojn, mi estis jam falsanta la pure individuan deziron de kunvivo kun virino ŝatata pro beleco, kaj pro la nura supozo, ke ĉi tiun deziron oni povas konscie estigi, mi implice agnoskis ke ĝi estas iluzia.

En la tago, kiam sinjorino De Vilparizi aranĝis ekskurson kun ni al Karkevilo, kie estis la hedero-kovrita preĝejo pri kiu ŝi parolis kaj kiu, starante sur monteto, superas la vilaĝon, kaj la trafluantan rivereton, kiu konservis sian mezepokan ponteton, mia avino, supozante ke mi volonte restos sola por viziti la monumenton, proponis al sia amikino ke ili prenu manĝeton en la dolĉaĵejo ĉe la placo, kiun oni klare vidis de tie, kaj kiu sub sia orumita patino ŝajnis kvazaŭ alia parto de ĉiupece malnova objekto. Ni interkonsentis ke mi poste trovos ilin tie. En la vegetaĵa maso, antaŭ kiu ili lasis min, estis necesa por rekoni kirkon ia streĉo de la menso, pro kiu mi devis pli precize difini la ideon de kirko; ja – kiel okazas al lernantoj, kiuj pli bone komprenas la sencon de frazo, kiun ili pro ekzerco devas traduki al sia aŭ al alia lingvo, kaj ĝin per tio senigas je la formoj, kiuj al ili estas kutimaj – la nocion de kirko, kiun mi ordinare apenaŭ bezonis antaŭ preĝeja turo kiu estas facile rekonebla, mi devis nun konstante memori, por ke mi ne pretervidu ke jen ĉi tie la arko de hedera amaso estas fakte la formo de ogiva fenestro, ke jen tie la elstarecon de folioj kaŭzas la suba reliefo de kapitelo. Kaj tiam milda vento blovis, tremigis la moviĝeman pordegon, tra kiu disiĝis sulkaj ondetoj, kvazaŭ pulsa lumo; la folioj surfis laŭ sinsekvaj vicoj; kaj la vegetaĵa fasado, tremetante, kun si fortiris la ondumajn, karesatajn, dissolviĝajn kolonojn.

Foririnte de la preĝejo mi vidis antaŭ la malnova ponto vilaĝajn knabinojn, kiuj, tre verŝajne ĉar la tago estis dimanĉo, tie staris en paradaj vestoj kaj alparolis la preterpasajn knabojn. Unu el ili, malpli bele vestita ol la aliaj, sed ŝajne iel gvida inter ili pro ia prestiĝo, ĉar ŝi apenaŭ respondis iliajn alparolojn, kun pli serioza, pli rezoluta mieno, granda, duon-sida sur la parapeto de l' ponto, pendigis la krurojn kaj havis antaŭ si malgrandan poton plena je fiŝetoj, kiujn ŝi kredeble antaŭ momento kaptis. Ŝi havis sunbrunigitan haŭton, mildajn okulojn, sed rigardon malŝatan al ĉio ĉirkaŭa, etan nazon kun maldika, ĉarma formo. Mia rigardo tuŝis ŝian haŭton, kaj miaj lipoj povis eventuale kredi ke ili iras la saman vojon. Mi ne deziris tamen atingi nur ŝian korpon, sed ankaŭ la personon, kiu vivis en ĝi, kaj kun kiu eblas nur unu speco de kontakto – veki ŝian atenton – nur unu speco de penetro – veki en ĝi ideon.

Tiu interna personeco de la bela fiŝistino al mi ŝajne estis ankoraŭ fermita, mi dubis ĉu mi eniris ĝin, eĉ post ol mi ekvidis ke mia propra bildo mallonge aperas en la spegulo de ŝia rigardo, laŭ refrakta angulo kiu estis same netradivenebla, kiel se mi pasus en la vidkampo de cervo. Nu, simile kiel al mi ne estus sufiĉe se miaj lipoj ricevus plezuron de sur ŝiaj lipoj, sed ja se ankaŭ plezuron ili provizus, simile mi deziris ke la ideo pri mi, kiu eniros ŝian menson, tie restos, al mi gvidu ne nur ŝian atenton, sed ŝian admiron, ŝian deziron, kaj devigu ŝin al konservo de primemoro, ĝis iam mi povos ŝin denove renkonti. Dume mi vidis en mallonga piedira distanco la placon, kie min laŭkonsente verŝajne jam atendis la kaleŝo de sinjorino De Vilparizi. Mi disponis je nur mallonga tempo, kaj mi sentis ke la knabinoj baldaŭ ridos pro mia hezita starado. Mi havis kvin frankojn enpoŝe. Mi eltiris la moneron, kaj antaŭ ol al la belulino mi klarigis la komision, kiun mi taskis, por faciligi tion, ke ŝi plenumos ĝin, mi levis momente la moneron antaŭ ŝiaj okuloj:

— „Ŝajnas, ke vi estas vilaĝano” mi diris al la fiŝistino „ĉu vi estus tiel kompleza, ke vi farus por mi mallongan komision? Vi iros al dolĉaĵejo, kiu staras laŭdire ĉe placo, sed mi ne scias la lokon, kaj antaŭ ĝi kaleŝo atendas min. Atendu! por eviti konfuzon vi demandos, ĉu ĝi estas la kaleŝo de la markizino De Vilparizi. Cetere vi rekonos ĝin je tio, ke ĝi havas du ĉevalojn.”

Ĝuste tion mi volis aŭdigi, por ke ŝi de tio ricevu altan imagon pri mi. Kaj apenaŭ mi eldiris la vortojn „markizino” kaj „du ĉevaloj”, tuj mi sentis grandan senpeziĝon. Mi divenis, ke la fiŝistino memoros min, mi sentis ke malgraviĝas mia timo, ke mi ne retrovos ŝin, kaj parte mia deziro, ke mi ŝin retrovos. Al mi estis, kvazaŭ per nevideblaj lipoj mi ĵus tuŝis ŝian personan mion, kvazaŭ mi estus al ŝi plaĉa Kaj ĉi tiu perforto de ŝia animo, ĉi tiu nemateria posedo, grandparte fortiris de ŝi la misteron, same efike kiel farus korpa posedo.

Ni estis vojantaj malsupren al Hudimenilo; subite en mi vastiĝis tiu profunda feliĉo, kiun mi malofte sentis depost la vivotempo en Kombreo, simila interalie al tiu, kiun mi ricevis de la vido de la martenvilaj turoj. Sed ĉi-foje ĝi restis neplena. Mi estis ĵus ekvidinta, iom flanke de la ĝiba vojo, kiun ni veturis, tri arbojn, kiuj probable staris ĉe la enirejo de ombra aleo kaj formis ian skemon, kiun mi ne vidis unuafoje. Mi ne povis memori la lokon, de kiu ili kvazaŭe disiĝis, sed mi intuis ke ĝi iam familiaris al mi. Tiel do mia animo ŝanceliĝis inter iu malproksima jaro kaj la nuna momento, la balbeka lando malfirmiĝis ĉirkaŭe kaj mi ekdubis, ĉu la tuta promeno eble estas fikcio, ĉu Balbeko estas loko, kiun mi neniam vizitis krom en imago, ĉu sinjorino De Vilparizi estas persono el romano, kaj ĉu la tri arboj estas la realo, kiun oni retrovas se oni levas la okulojn de la legata libro, kiu priskribas medion, en kiu oni iom post iom ekkredis ke oni vere vivas.

Mi rigardadis la tri arbojn, mi vidis ilin klare, sed enanime mi sentis, ke ili kovras ion, kion mi ne sukcesis kapti, similan al aĵo tro malproksime situanta, de kiu la fingroj ĉe la ekstremo de etendita brako nur tuŝetas iam kaj iam la ŝelon, sed ion ne povas ĉirkaŭfingri. Tiam oni do paŭzu momente por poste ĵeti la brakon antaŭen kun pli da impeto, kaj atingi laŭeble pli malproksimen. Sed por ke mia spirito povu tiel kuntiriĝi kaj poste eksalti, necesus ke mi estu sola. Mi tre deziris, ke mi povus apartiĝi, kiel mi faris dum promenoj al la flanko de Germanto, kiam mi disiĝis de miaj gepatroj. Al mi ŝajnis eĉ, ke tiel agi mi devas. Mi rekonis tiun specon de plezuro, kiu – efektive – postulas, ke la menso faru ioman laboron pri si mem, sed kontraste al ĝi la plaĉoj de pigreco, pro kiu oni rezignus ĝin, ŝajnas tre malgrandvaloraj. Ĉi tiun plezuron, kies esencon mi nur antaŭsentis, kiun mi devis mem krei, mi sentis nur malofte, sed en ĉiu fojo ŝajnis al mi ke interaj okazaĵoj estis tre malgravaj, kaj ke per atento al ĝia sola realeco mi finfine komencos veran vivon. Mi momente antaŭmetis manon antaŭ miaj okuloj, por ke mi povu ilin fermi sen ke sinjorino De Vilparizi rimarku tion. Mi restis iom senpense, kaj poste, de mia kunbuliĝinta spirito leviĝanta kun plia forto, mi saltis antaŭen al la arboj aŭ plivere al tiu interna direkto en mi mem, ekstreme de kiu mi vidis ilin. Mi sentis denove malantaŭ ili la saman konatan sed malprecizan objekton, kiun mi ne povis tiri al mi. Dume mi vidadis kiel ilia trio laŭ la irado de la veturilo proksimiĝis. Kie mi jam rigardis ilin? Ne estis en la lando ĉirkaŭ Kombreo tia loko, kun tia enira aleo. La loko, kiun ili al mi memorigis, ankaŭ ne estis trovebla en la germania kamparo, en kiu mi restis en iu antaŭa jaro kun mia avino en banurbo. Ĉu mi do kredu ke ili venis de jaroj jam tiel malproksimaj en mia vivo, ke la pejzaĝo, kiu ĉirkaŭis ilin, estis tute vaporiĝinta el mia memoro kaj ke – simile al paĝo, kiun oni subite kun kortuŝo retrovas en libro kiun oni kredis neniam antaŭe legita – ili sole plu restis el la sinkinta libro de mia frua infanaĝo? Ĉu ili male apartenis eble al sonĝa, ĉiamsama pejzaĝo, almenaŭ por mi, dum kies dormo ilia strangeco estis nur la enkorpigo de la peno, kun kiu dum maldormo mi aŭ provadis atingi la misteron en loko, malantaŭ kies ŝajno mi sentis ĝian ĉeeston, kiel ofte okazis al mi dum la promenoj al Germanto, aŭ provadis ĝin reenkonduki en lokon, kiun mi antaŭe tre deziris vidi, kaj kiu de la tago kiam mi ekkonis ĝin, iĝis banale supraĵa, kiel Balbeko? Ĉu ili estis nura tute freŝa bildo el sonĝo de la pasinta nokto, jam tiel malpreciza, ke ĝi ŝajnis devena de multe pli fore? Aŭ ĉu mi neniam vidis ilin, kaj ili kaŝis per sia formo, simile al tiu aŭ tiu arbo, tiu alia herbofasko, kiujn mi vidis flanke de la vojo de Germanto, sencon tiel malklaran, tiel pene kompreneblan kiel delonge pasinta tempo, kaj do – de ili instigite al funda esploro de la propra penso – mi kredis ke mia tasko estas rekono de memoraĵo? Aŭ fine ĉu ili eble kaŝis nenian ideon, kaj mi pro nura laco de la okuloj vidis ilin duoble tra la tempo, kiel iafoje oni vidas duoble en la spaco? Mi ne sciis. Kaj dume ili proksimiĝis, kvazaŭ mita apero, rondo de sorĉistinoj aŭ de fato-diinoj, kiuj proponis siajn orakolojn. Mi plivole kredis, ke ili estas fantomoj el estinteco, karaj kunuloj de infanaj jaroj, malaperintaj amikoj kiuj revivigis komunajn memoraĵojn. Kvazaŭ do fantomoj ili ŝajne petis, ke mi prenu ilin kun mi, ke mi redonu al ili vivon. En ilia naiva, pasia gestado mi vidis la senpovan bedaŭron de amata persono, kiu perdis la parolpovon, sentas ke li ne povos diri tion, kion diri li volas, kaj kion ĉirkaŭuloj ne divenos. Baldaŭ, ĉe vojkruco la kaleŝo lasis ilin malantaŭe. Ĝi veturigis min for de tio, kion mi kredis sole vera, de tio, kio vere feliĉigus min: per tio ĝi similis al mia vivo.

Mi vidis ke la arboj malproksimiĝas, svingas malespere siajn brakojn, kaj ŝajne diras: kion ĉi-tage vi ne ekscias de ni, tion vi scios neniam. Se vi lasas nin refali malantaŭen en tiun vojeton, el kiu ni provegis leviĝi al vi, tuta parto de vi mem, kiun ni kunportis, sinkos definitive en neekziston. Efektive kvankam mi poste retrovis samspecajn plezuron kaj maltrankvilon, kiel tiun, kiun mi ĵus ankoraŭfoje spertis, kaj en iu vespero – tro malfrue sed porĉiame – mi elektis ĝin, male de la tri arboj mi neniam eksciis, kion ili volis al mi fordoni, aŭ kie mi vidis ilin antaŭe. Kaj kiam la kaleŝo ŝanĝis la vojon, kiam mi deturniĝis kaj ne plu vidis ilin, dum sinjorino De Vilparizi demandis, kial mi ŝajnas anime foresta, mi malĝojis kvazaŭ pro la morto de amiko, pro la morto de mi mem, pro forkonfeso de mortinto aŭ malagnosko de iu dio.

Estis jam tempo por la reiro. Sinjorino De Vilparizi, kiu ĝis ia grado ŝatis la naturon, malpli arde ol mia avino sed sufiĉe por rimarki, eĉ ekster muzeoj kaj nobelaj domoj, la simplan kaj impresan belon de antikvaj aĵoj, diris al la koĉero ke li konduku laŭ la malnova vojo de Balbeko, kiu ne estis tre trafika sed estis borderita de maljunaj ulmoj, kiujn ni juĝis admirindaj.

Poste, kiam ni jam konis tiun malnovan landvojon, ni volis ŝanĝi kaj revenis – se ne jam trairis ĝin matene – laŭ alia vojo, kiu trairis la arbarojn de Ŝanteren kaj Kantalupo. La nevidebleco de la multegaj birdoj, kiuj tie sin intervokis proksime, en la arboj, kaŭzis saman ripozan senton kiel se oni fermas la okulojn. Fiksita sur mia benko kiel Prometeo katenita al ŝtonego, mi aŭskultis miajn sirenojn. Kaj kiam ŝance mi vidis jen kaj jen birdon, pasantan de sub folio sub alian, la rilato inter ĝi kaj la kantoj estis tiel malevidenta, ke mi ne kredis ke kaŭzas la sonojn ĉi tiu salteta, miranta kaj senrigarda korpeto.

Tiu strato estis simila al multaj aliaj troveblaj en Francio, ĝi alsupris iom krute kaj poste desupris laŭ pli longa parto. En tiu momento mi ne sentis, ke ĝi estas iel agrabla, mi nur kontentis pro la vespera reiro. Sed ĝi poste fariĝis fonto de ĝojo, restante en mia memoro kiel stumpo, al kiu ĉiuj similaj vojoj, kiujn mi veturos en pli malfrua tempo okaze de promeno aŭ vojaĝo, tuj konektiĝos sen baro kaj povos dank' al ĝia perado rekte komuniki kun mia koro. Ĉar tuj kiam la aŭtomobilo aŭ kaleŝo ekiros sur iu tia vojo, kiu ŝajnos daŭriga parto de la vojo trairita kun sinjorino de Vilparizi, tio, kion mia tiama spirito havos kiel apogon, kvazaŭ ĝi estus plej freŝa travivaĵo kaj ĉiuj intertempaj jaroj nuliĝus, estos la impresoj ricevitaj dum tiuj malfruaj posttagmezoj, promene ĉirkaŭ Balbeko, kiam foliaroj bonodoris, nebuleto ŝvebis, kaj trans la sekva vilaĝeto, inter arboj oni ekvidos la sunsubiron, kvazaŭ se ĝi mem estus sekva, enarbara, malproksima vilaĝo, kiun oni ne povos ĝisiri en tiu sama vespero. Konektite al tiuj, kiujn mi nun spertis en alia lando, sur simila vojo, ĉirkaŭate de ĉiuj kromaj sensaĵoj – libera spirado, scivolo, nepenemo, apetito, gajeco – kiuj estis al ili komunaj kaj ĉiujn aliajn sensaĵojn forgesigis, tiuj impresoj vigliĝos, solidiĝos en la substancon de aparta speco de plezuro, de preskaŭa aparta vivmedio, kiun mi cetere malofte havis ŝancon retrovi, sed en kiu la revigliĝo de memoraĵoj enŝovis en la tuton de materie sensata realo, grandetan porcion de revokata, revata, netuŝebla realo, kaj al mi donos pri la regionoj, kiujn mi travojaĝos, ne nur senton de beleco, sed plie paseman, senliman deziron por tiea ĉiama restado. Multfoje la nura sensado de foliara odoro, la sidado sur benko kontraŭ sinjorino De Vilparizi, la renkonto de la kontraŭveturanta princino de Luksemburgo, kiu de sia kaleŝo abunde signis salutojn, la reveno al la Granda Hotelo por la vespermanĝo, min impresis kiel iuj el la neesprimeblaj feliĉoj, kiujn nuntempo aŭ estonteco neniam redonos, kaj kiujn en sia vivo oni ĝuas nur unufoje.

Ofte la nokto jam venis, antaŭ ol ni atingis la finon de la vojo. Mi citis – timeme – antaŭ sinjorino De Vilparizi, montrante al la luno en la ĉielo iun el la belaj frazoj de Ŝatobrian, Vinji aŭ Hugo ke „ĝi disŝutas malnovan sekreton de melankolio” aŭ „plorante kiel Diana apud siaj fontanoj” aŭ „la ombro estis nupta, nobla kaj solena”.

— „Ĉu tion ĉi vi taksas bela?” ŝi demandis, „genia, ĉu, laŭ via ŝatata vorto? Vere mi ĉiam miras, ke oni nun konsideras serioze aferojn, pri kiuj la amikoj de tiuj viroj – cetere plene agnoskante iliajn kvalitojn – senhezite ŝercis. Oni tiam ne tiel facile nomis iun geniulo, kiel nuntempe – nuntempe se vi diras al beletristo ke li havas nur talenton, li rigardas tion malestima. Vi citas grandan frazon de sinjoro De Ŝatobrian pri la luno kaj ĝia lumo, bone, tamen mi tuj klarigos kial mi ne ŝatas ĝin. Sinjoro De Ŝatobrian iom ofte vizitis mian patron. Li estis cetere agrabla societano, se ni estis en malgranda rondo, ĉar tiam li estis senartifika kaj amuza, sed se kunestis aliaj vizitantoj li komencis pozi kaj fariĝis ridinda; antaŭ mia patro li pretendis, ke li ĵetis sian demision al la vizaĝo de la reĝo, kaj ke li direktis la elekton de la papo, forgesante ke mia patro tiam ricevis de li la komision petegi la reĝon, por ke li rericevu la postenon, kaj aŭdis de li tute fantaziajn prognozojn pri la elektota papo. Pri tiu fama elekto preferinde oni aŭdu sinjoron De Blakas247, kiu estis alispeca viro ol sinjoro De Ŝatobrian. Kaj se temas pri liaj frazoj pri la luno kaj ĝia lumo, ili fariĝis en nia hejmo simple embarasaj. Ĉiufoje kiam la luno heligis la ĉirkaŭaĵon de la kastelo, se ĉeestis iu nova gasto, ni kutime rekomendis, ke li eliru kun sinjoro De Ŝatobrian post la vespermanĝo. Kiam ili estis revenintaj, mia patro senmanke parolis aparte kun la gasto:

— ‚Sinjoro De Ŝatobrian bele parolis, ĉu ne?’

— ‚Tre bele!’

— ‚Li parolis pri la lunhelo, ĉu ne?’

— ‚Jes, kiel vi scias?’

— ‚Diru unue, ĉu li diris...’ – kaj li citis la frazon.

— ‚Jes, estas mirinde ke vi...’

— ‚Kaj li ankaŭ parolis pri la lunhelo super la roma kamparo.’

— ‚Vi estas sorĉisto!’

Sorĉisto mia patro ne estis, sed sinjoro De Ŝatobrian simple diris ĉiufoje la saman antaŭpreparitan tekston.”

Pro la nomo Vinji ŝi ekridis.

— „Ĉu la homo kiu diradis: ‚mi estas la grafo Alfredo De Vinji’? Grafo oni estas aŭ ne estas, tio tute ne gravas.”

Ŝi tamen eble juĝis, ke la afero gravas iom, ĉar ŝi aldiris:

— „Unue mi ne certas ke grafo li estis, kaj ĉiuokaze de malalta deveno estis tiu sinjoro, kiu en siaj versaĵoj parolis pri sia ‚pluma kasko de nobelo’. Kiel bontone kaj interese por leganto! Simile Alfredo De Muse, ordinara pariza burĝo, bombaste diris ‚la ora nizo, kiu ornamas mian kaskon’. Vera grandsinjoro neniam parolas tiamaniere. Muse almenaŭ havis talenton, kiel poeto. Sed krom ‚Kvinmarto’ mi neniam ellegis iun verkon de sinjoro De Vinji, la libro pro enuo ĉiam elglitis el miaj manoj. Sinjoro Mole, kiu havis la spriton kaj takton, kiujn sinjoro De Vinji malhavis, lin admirinde draŝis okaze de lia akcepto en la Akademion. Ĉu vere vi ne legis lian akceptan paroladon? Ĝi estas eminenta ekzemplo de malico kaj impertinento.”

Al Honoreo De Balzak, pri kiu ŝi miris, ke lin admiras ŝiaj nevoj, ŝi riproĉis ke li pretendis priskribi parton de la socio „en kiu li ne estis akceptita” kaj pri ĝi rakontis mil absurdaĵojn. Pri Viktoro Hugo ŝi diris, ke sinjoro De Bujono, ŝia patro, kiu amikis kun junuloj de la romantikaj rondoj, dank' al ili ĉeestis la premieron de ‚Hernani’248 sed spektadon ĝis la fino ne eltenis, ĉar li juĝis tro ridindaj la versojn de tiu talenta, sed bombastema verkisto, kiu titolon de granda poeto ricevis nur pro interkonsento, rekompence pro la profita indulgemo kiun li publike montris pri la danĝeraj fantazioj de la socialistaro.

Ni jam ekvidis la hotelon, ĝiajn lumojn tiel malamikajn en la unua, alvena vespero, nun male protektajn, dolĉajn, signalajn pri la hejmo. Kaj kiam la kaleŝo proksimis al la pordo, la etaĝistoj, la pordisto, la liftisto, diligentaj, naivaj, pro nia malfruiĝo iom maltrankvilaj, grupe nin atendantaj sur la ŝtupoj, aperis kiel familiaraj homoj, el tiuj, kiuj tre ofte aliiĝas dum la kurso de la vivo, kiel oni mem aliiĝas, sed en kiuj – en la momento dum kiu por ioma tempo ili bildigas oniajn kutimojn – oni plezure sentas sin fidele kaj amike spegulata. Ilin oni pli ŝatas, ol delonge ne viditajn amikojn, ĉar ili enkorpigas pli bone onian nunan animstaton. Nur la grumo, elmetite al sunlumo dum la tuta tago, estis nun reportita internen por ke li ne devu elteni la vesperan friskon, kaj volvita en lanaj vestoj, kiuj, kune kun la oranĝkolora malgaja pendo de lia hararo kaj la kurioze roza florado de lia vanga haŭto, meze de la multefenestra halo elvokis ian oranĝerian planton, kiun oni ŝirmas kontraŭ malvarmo. Ni elkaleŝiĝis, helpate de multe pli nombraj servistoj ol estis necese, sed ili sentis la gravecon de la sceno kaj kredis deva afero, ke ili rolu en ĝi. Mi ege malsatis. Tial, ofte, por ne malfruigi la horon de la vespermanĝo, mi ne reiris al mia ĉambro, kiu laŭtempe iĝis tiel reale propra, ke revidi ĝiajn altajn violajn kurtenojn kaj malaltajn libro-bretojn estis kiel trovi min sole kun tiu mia memo, kiun objektoj same kiel homoj spegulis, kaj ni ĉiuj kune atendis en la enirhalo ĝis la ĉefservisto venis kaj diris ke la manĝo pretas. Ankaŭ tio estis okazo por aŭskulti sinjorinon De Vilparizi.

— „Ni tro profitas de via afablo” diris mia avino.

— „Tute ne, mi plezure faras, tio estas al mi tre plaĉa” respondis ŝia amikino kun kaĵola rideto kaj frazmelodio el tirataj sonoj, kiu kontrastis kun ŝia ordinara simpla maniero.

Efektive en tiaj momentoj ŝi ne tenis sin nature, ŝi agis laŭ sia eduko, laŭ la nobelaj manieroj per kiuj alta sinjorino al burĝoj devas sentigi, ke ŝi feliĉe kunestas, ke klasan fieron ŝi ne havas. Kaj la sola vera manko trovebla en ŝia ĝentileco estis la troabundo de ŝiaj ĝentilaĵoj; ĉar en ili estis rekonebla la lernita konduto de sinjorino el la kvartalo Sankta-Ĵermano, kiu, rigardante iujn burĝojn kiel homojn kiujn ŝi nepre malkontentigos en iu aŭ alia tago, avide profitas ĉiujn okazojn en kiuj ŝi povas, en la kontolibron de sia afableco, antaŭtempe enskribis kontraŭ ili kreditan soldon, kiu baldaŭ al ŝi ebligos alskribi debite vespermanĝon aŭ kamparan feston, al kiu ŝi ne invitos ilin. Tiel do, stampinte definitive ŝian karakteron kaj ignorante, ke la cirkonstancoj iĝis diversaj, ke la personoj iĝis aliaj, kaj ke en Parizo ŝi deziros ofte akcepti nin ĉe si, la spirito de ŝia socia klaso pelis sinjorinon De Vilparizi per febra urĝo, kvazaŭ se estus mallonga la tempo disponebla por ke ŝi afablu al ni, por ke ŝi en multaj okazoj dum ni restos en Balbeko portigu rozojn kaj melonojn, pruntu librojn, proponu kaleŝajn promenojn kaj parolu kaĵole. Kaj pro tio – samrange kun la blinduma brilo de la plaĝo, kun la multetona lumiĝo kaj la submaraj duonheloj de la hotelĉambroj, samrange ankaŭ kun la rajdaj ekzercoj per kiuj la filoj de komercistoj fariĝis dioj kiel Aleksandro de Makedonio – la ĉiutagaj afablaĵoj de sinjorino De Vilparizi kaj ankaŭ la momenta, someruma facileco, kun kiu mia avino akceptis ilin, poste restis en mia memoro kiel trajtoj de ĉemara feriado.

— „Demetu la mantelojn, la servistoj portos ilin supren.”

Mia avino donis ilin al la hotelestro, kaj pro lia ordinara afableco al mi, mi bedaŭris ĉi tiun abruptecon, pro kiu li ŝajne suferis.

— „Ŝajnas al mi, ke tiu sinjoro ofendiĝis” komentis la markizino „verŝajne li kredas, ke li estas tro granda sinjoro, ol ke li devus preni viajn koltukojn. Mi memoras kiel la duko De Nemur, kiam mi ankoraŭ estis tre juna knabino, eniris la apartamenton de mia patro, kiu loĝis en la supra etaĝo de la domo Bujono, kun dika fasko de leteroj kaj gazetoj subbrake. Mi vere revidas la diritan princon en blua vestkompleto, staranta en la malfermaĵo de nia pordo kiun kadris belaj lignaĵoj – se mi ĝuste memoras faris tiajn sinjoro Bagar249 – certe vi scias: tiuj maldikaj, tre flekseblaj stangetoj, per kiuj iafoje la lignisto faris kurbetojn kaj buklojn similajn al strio node kuntenanta florojn. ‚Vidu Ciruso’ li diris al mia patro ‚ĉi tion konfidis al mi la pordisto. Li diris: „ĉar vi vizitos sinjoron grafon, mi ne bezonos supreniri laŭ la etaĝoj, estu nur atenta kaj ne difektu la ŝnureton”’.”

„Nun vi ne plu havas la embarason de la eksteraj vestoj, do bonvole sidu, nu... en ĉi tiun sidilon, ĉu ne?” ŝi diris al mia avino, gvidante ŝin manenmane.

— „Ho! se vi bonvolos, ne ĉi tiun seĝon. Ĝi tro mallarĝas por du homoj, sed tro grandas por mi, mi ne komfortos en ĝi.”

— „Vi memorigas min – ĉar ĝi estas tute simila – pri brakseĝo, kiun mi havis dumlonge, sed kiun fine mi ne plu povis konservi, ĉar ĝin donis kompatinda dukino De Pralen al mia patrino. Mia patrino, kiu tamen estis vere tre modesta persono, sed kiu ankoraŭ agis laŭ ideoj de alia epoko, kaj kiujn mi jam ne tute bone komprenis, unue ne konsentis, ke oni prezentu ŝin al sinjorino De Pralen, kiu tiam nomiĝis nur fraŭlino Sebastiani, dum ĉi lasta, ĉar ŝi estis dukino, juĝis ke ŝi ne devis akcepti ke oni prezentu ŝin. Kaj efektive...” daŭrigis sinjorino De Vilparizi, forgesante ke tiajn nuancojn ŝi ne komprenas „se ŝi estus nur sinjorino De Ŝuazel, ŝia pretendo estus defendebla. Familio Ŝuazel250 estas aŭtente alta laŭ rango, ĝi devenas de fratino de reĝo Luizo la Dika251, ili kvazaŭ suverenis en Basinji. Mi koncedas, ke ni havis pli da prestiĝaj geedziĝoj kaj da gloraj agoj kaj oficoj, sed la antikveco de la du familioj estas preskaŭ sama. De tiu konkuro pri superrangeco rezultis komikaj okazaĵoj, interalie la prokrasto de tagmanĝo je pli ol unu horo, ĉar tiun tempon bezonis unu el la sinjorinoj antaŭ ol ŝi konsentis ke oni prezentu ŝin. Ili malgraŭ tio tre amikiĝis, kaj ŝi poste donis al mia patrino brakseĝon samspecan kiel ĉi tiu, kaj en kiu, kiel vi ĵus faris, ĉiu rifuzis sidi. Iun tagon mia patrino aŭdas, ke kaleŝo eniras la korton de ŝia domo. Al juna servisto ŝi demandas, kiu envenis.

— ‚Alvenas la dukino De Laroŝfuko, sinjorino grafino.’

— ‚Ha, bone, mi akceptos ŝin.’

Post horkvarono neniu venis ĝis la pordo.

‚Do, kio pri la dukino De Laroŝfuko, kie ŝi restas?’

— ‚Ŝi estas en la ŝtuparo, ŝi estas espiranta, sinjorino grafino’ respondas la juna servisto, kiu de mallonge alvojaĝis de la kamparo, kie mia patrino laŭ saĝa kutimo rekrutis ilin. En multaj okazoj ŝi konis ilin de la infanaĝo. Tiamaniere oni havas en la domo bonajn servistojn. Kaj tio estas la unua elemento de lukso.

Efektive la dukino De Laroŝfuko malfacile supreniris, ĉar ŝi estis enorme dika, tiel enorme ke kiam ŝi eniris, mia patrino dum sekundo zorgis, kie ŝi instalos ŝin. Ĉi tiam la meblo donacita de sinjorino De Pralen frapis ŝiajn okulojn:

— ‚Bonvole sidiĝu ĉi tie, estimata’ diris mia patrino, ĝin proksimigante. Kaj la dukino ĝin plenigis ĝisrande.

Ŝi plu estis malgraŭ sia dikeco agrabla virino. ‚Ŝi ankoraŭ estas iom impona, kiam ŝi eniras’ diris unu el niaj amikoj. ‚Impona ŝi estas precipe, kiam ŝi eliras’ respondis mia patrino, kiu havis pli liberan parolon, ol decus nuntempe.

Ĉe sinjorino De Laroŝfuko mem, oni sentime ŝercis antaŭ ŝi pri ŝiaj vastaj mezuroj, kaj ŝi estis la unua, kiu pro tio ridis:

— ‚Ĉu vi do estas sola?’ mia patrino demandis al sinjoro De Laroŝfuko en tago, en kiu ŝi vizitis la dukinon, ĉar, akceptite de la edzo ĉe la enirejo, ŝi ne rimarkis lian edzinon, kiu estis apud larĝa fenestro aliflanke de la ĉambro. ‚Ĉu sinjorino De Laroŝfuko forestas? Mi ne vidas ŝin.’

— ‚Vi tre afablas’ respondis la duko, kiu pri plimultaj aferoj havis ege malĝustajn opiniojn, sed ofte elmontris trafan spriton.”

Post la vespermanĝo, reirinte supren al la ĉambroj kun mia avino, mi komentis kiel la kvalitoj, pro kiuj ni ŝatis sinjorinon De Vilparizi, ŝian takton, subtilan spiriton, neenmiksiĝemon, nezorgon pri si, eble ne estis tiel ŝatindaj, ĉar tiuj, kiuj posedis ilin ankaŭ en plej alta grado, estis nur iaj Mole aŭ Lomeni, kaj la manko de tiaj kvalitoj – dum ĝi eventuale igas homajn rilatojn de ĉiutaga vivo maldolĉaj – ne baris tion, ke iĝis la famaj Ŝatobrian, Vinji, Hugo aŭ Balzak, vantaj homoj kun malĝustaj opinioj, kiuj estis facile mokeblaj, kiel Bloĥ... sed je la nomo Bloĥ mia avino protestis. Sinjorinon De Vilparizi ŝi male laŭdis. Simile kiel laŭdire la profito de la specio gvidas en amaj aferoj la preferojn de homoj, kaj, por ke infano naskiĝu kun plejeble normala fasono, ĝi destinas ke grasaj viroj serĉos malgrasajn inojn, kaj malgrasaj serĉos grasajn, simile pro la postulo de mia feliĉo minacata de nerveco, pro mia malsaneca inklino al morneco, al soleco, ŝi atribuis precipecon al kvalitoj de modero kaj prudento, propraj ne nur al sinjorino De Vilparizi, sed al tuta parto de la socio, en kiu mi trovos distron, pacon, al societo simila al tiu, en kiu floris la spirito de sinjoro Dudan, de sinjoro De Remuza, kaj eĉ de Boserĵan, de Ĵuber, de Sevinje252, kiu en la vivo trovas pli da feliĉo, pli da nobleco, ol en la kontraŭaj rafinaĵoj, kiuj kondukis Bodleron, Poe-n, Verlen-on, Rembo-n253 al suferoj, al misfamo, kiujn mia avino al sia nepo ne deziris. Mi interrompis ŝian parolon, ŝin brakumis, kaj demandis ĉu ŝi rimarkis tiun-tiun frazon diritan de sinjorino De Vilparizi, el kiu vidiĝis ke ŝi estas virino pli fiera pri sia denaska socia klaso, ol ŝi konfesas. Mi tiamaniere prezentis al mia avino miajn impresojn, ĉar la gradon de estimo ŝuldata al homo mi povis decidi nur post tio, ke ŝi indikis ĝin al mi. Ĉiuvespere mi portis al ŝi tiajn skizojn, faritajn dum la tago, kiuj portretis homojn ne ekzistantajn: nome kiuj ne estis ŝi. Iufoje mi diris:

— „Sen vi mi ne povus vivi.”

— „Ne parolu tiel” ŝi respondis per maltrankvila voĉo „oni devas havi ne tian, sed pli harditan koron. Sen tia koro, kiel vi vivus, se mi forvojaĝus? Mi esperas male ke vi vivus prudente kaj kontente.”

— „Mi prudentus se vi forestus dum kelkaj tagoj, sed la horoj al mi ŝajnus longaj.”

— „Kiel do se mi forirus por monatoj...” (kaj la ideo tuj premis al mi la koron) „por jaroj... por...”

Ni ambaŭ silentis. Ni ne kuraĝis interrigardi nin. Tamen pli ol pro mia angoro, mi suferis pro ŝia. Tial mi proksimiĝis al la fenestro kaj mi klarvoĉe diris, deturnante la okulojn:

— „Vi scias, ke mi estas homo de kutimoj. En la unuaj tagoj post disiĝo de plej amataj personoj, mi malfeliĉas. Sed daŭre ilin amante same multe, mi grade kutimiĝas je ilia foresto, mia vivo iĝas trankvila, milda. Mi eltenus tiel dum monatoj, dum jaroj.”

Mi devis silenti kaj tute rigardi tra la fenestro. Mia avino momente eliris el la ĉambro. Sed en la posta tago mi turnis la konversacion al filozofio, parolante kun indiferenta tono sed zorgante pri tio, ke mia avino atentu miajn dirojn; mi diris ke estas kurioze, ke laŭ lastaj sciencaj malkovroj materiismo ŝajnas senfundamenta kaj ke pli probabla estas eterneco de animoj kaj ilia estonta rekuniĝo.

Sinjorino De Vilparizi sciigis, ke ŝi baldaŭ ne plu povos renkonti nin tiel ofte kiel antaŭe. Juna pranevo, kiu preparis sin por la armea rajdo-lernejo en Somur254, kaj dume garnizonis en proksima vilaĝo Donsiero, estis ŝin vizitonta kaj ferios kun ŝi kelkajn semajnojn, kaj al li ŝi fordonos multan tempon. Dum niaj kunpromenoj ŝi laŭdis lian grandan inteligenton, kaj plie lian bonkorecon; mi jam fantaziis ke li simpatios kun mi, ke mi iĝos lia plej ŝatata amiko, kaj kiam, antaŭ lia alveno, lia onklino al mia avino komprenigis, ke li bedaŭrinde dependiĝis je malbonmora ino, kiun li freneze amis kaj kiu ne rezignos lin, ĉar mi firme kredis ke tiaspecaj amoj fatale kondukas fine al mensa malordo, krimo kaj sinmortigo, imagante ke tre mallongos la tempo disponebla por nia amikeco, kiu jam tiel ardis en mia koro kvankam mi ankoraŭ ne vidis lin, mi priploris ĝin kaj la neeviteblajn malfeliĉaĵojn, kiuj ĝin trafos, kvazaŭ plorus pri kara persono, pri kies grava malsano kaj probable baldaŭa morto mi ĵus ekscius.

En iu posttagmezo estis varmege kaj mi sidis en la manĝosalono de la hotelo, kiun oni lasis duone en mallumo, por ŝirmi ĝin de la suno, per kuntiro de la kurtenoj kiuj pro ĝi flaviĝis kaj enlasis tra siaj interspacoj flagrojn de mara bluo, kaj tiam en la ĉefa pado kiu kondukis de la plaĝo al la strato mi vidis ke pasas alta, maldika, akra-rigarda junulo kun libera kolo, alta kaj fiere levata kapo, kies haŭto estis tiel blonda kaj hararo tiel orkolora, kvazaŭ se ili ensorbus ĉiujn sunradiojn. En vestaro el malrigida, blanketa ŝtofo, kian viro laŭ mia takso normale ne aŭdacus surmeti, kaj kies maldiko – akorde kun la malvarmeto aranĝita en la hotela salono – kongruis kun la ekstera varmo kaj suna vetero, li paŝis rapide. Liaj okuloj, de unu el kiuj re kaj re-elfalis monoklo, estis samkoloraj kiel la maro. Ĉiu scivole rigardis dum li preterpasis; estis ĝenerale sciate ke ĉi tiu juna markizo De Sanlupo-en-Breo fame elegantas. Ĉiuj gazetoj enkolumnigis priskribon de lia vestaro, kiam li oficis kiel atestanto de la juna duko De Uzes en duelo. Estis kvazaŭ la tre aparta konsisto de lia hararo, de liaj okuloj, haŭto kaj sinteno, kiuj igus lin facile distingebla eĉ inter amaso, kiel valoran strion de hele lazura, luma opalo enmergita en kruda materialo, signis pri vivo malsama, ol la vivoj de aliaj homoj. Kaj sekve, kiam – antaŭ la am-afero kiun sinjorino De Vilparizi malfavore aludis – la plej belaj mondumulinoj vete provis intimiĝi al li, tiam lia ĉeesto, ekzemple sur plaĝo, apud la renoma belulino, kiun li amindumis, ne nur plene atentigis homojn pri ŝi, sed la rigardojn logis same multe al li. Pro lia ŝiko, pro lia impertinento de „juna leono”, pro lia superordinara beleco, precipe, iuj eĉ trovis lian ŝajnon ineca, sed tio ne sonis riproĉe, ĉar oni sciis ke li estas tre vira kaj ke li pasie amas inojn. Li estis tiu nevo de sinjorino De Vilparizi, pri kiu ŝi antaŭ nelonge parolis. Mi plezure pensis, ke mi baldaŭ ekkonos lin por kelksemajna tempo, kaj certis pri tio, ke li senrezerve amikos al mi. Li rapide trairis la hotelon tra ĝia tuta larĝo, kvazaŭ pelante la monoklon, kiu flugetis antaŭ li papilie. Li venis de la plaĝo, kaj la maro, kiu plenigis ĝis mezalte la fenestrojn de la hotela halo, aperis kiel fono sur kiu li figuris laŭ sia tuta alto, kiel en iuj portretoj per kiuj la pentrinto volas fari – sen ke li devojiĝas de tre pedanta observo de nuntempa vivo, sed elektante por la figurata homo konvenan ĉirkaŭon: herbejon de poloejo, de golfejo, ĉevalkurejon, jaĥtan ferdekon – modernan similaĵon de la pentraĵoj, en kiuj renesancaj pentristoj prezentis homan figuron kontrasta antaŭ fona pejzaĝo. Duĉevala veturilo atendis lin antaŭ la pordo; kaj dum lia monoklo denove flirtis laŭ la suna vojo, kun eleganto kaj facila rego, kiajn granda pianisto sukcesas elmontri eĉ en tre simpla ludaĵo en kiu ne ŝajnis eble ke li povas iel superi duarangan muzikanton, la nevo de sinjorino De Vilparizi, prenante la rimenojn kiujn al li enmanigis la koĉero, sidiĝis apud li kaj, samtempe elkovertigante leteron donitan de la hotelestro, ekirigis la tirbestojn.

Grandan elreviĝon mi sentis en la sekvaj tagoj, ĉar, ĉiufoje kiam mi vidis lin ene aŭ ekstere de la hotelo – kun alta kolo, konstante ĝustiganta la movojn de siaj membroj ĉirkaŭ la flirtema, dancema monoklo, kiu funkciis kvazaŭ ilia gravitocentro – mi rimarkis ke li ne provis proksimiĝi al ni kaj mi vidis ke li ne salutis nin, kvankam li ne povis malscii ke ni estas amikoj de lia onklino. Kaj memorante la afablecon, kun kiu al mi rilatis sinjorino De Vilparizi, kaj antaŭ ŝi sinjoro De Norpua, mi supozis ke ili eble estas nur maskeradaj nobeloj kaj ke sekreta paragrafo de la leĝaro, kiu regas la nobelaron, eble en ĝi permesas al virinoj kaj al iuj diplomatoj, ke ili ne obeu en siaj kontaktoj kun plebanoj, – pro ia cirkonstanco kiun mi ne divenis – la malrespekton, laŭ kiu male senkompate agu juna markizo. Mia prudento povus diri al mi, ke tio malĝustas. Sed karakterizo de la ridinda aĝo, en kiu mi estis – aĝo neniel morna, sed male tre fekunda – estas ke oni tiam ne aŭskultas prudenton, kaj ke ĉiuj eĉ bagatelaj ecoj de homoj ŝajnas nedisigeblaj partoj de ilia persono. Ĉiuflanke ĉirkaŭate de monstroj kaj dioj, oni apenaŭ iam ĝuas trankvilon. Pri preskaŭ ĉiu ago, kiun oni tiam faris, oni poste deziras ke oni povus ĝin nuligi. Sed tio, kion oni male devus bedaŭri, estas la perdo de la spontaneeco, kiu pelis al tiuj agoj. Poste oni vidas ĉion precipe laŭ konsidero de oportuno, en plena akordo kun la cetera socio, sed adolesko estas la sola vivotempo dum kiu oni vere lernas.

La impertinento, kiun mi divenis en sinjoro De Sanlupo, kaj la tuta natura abrupto sur kiu ĝi estis supozeble fundamentita, klare aperis en lia sinteno, ĉiufoje kiam li pasis preter ni kun ĉiam same senflekse rekta korpo, same alte tenata kapo, same senemocia, aŭ pli ĝuste dirite senkompata rigardo, sena je la svaga respekto, kiun oni havas por la rajtoj de aliuloj, eĉ se ili ne konas la onklinon, kaj pro kiu mi ne estis tute sama antaŭ maljuna sinjorino aŭ respektive antaŭ strata gaslampo. Lia malvarma maniero estis same malproksima de la ĉarmaj leteroj, kiujn li antaŭ kelkaj tagoj miaimage ankoraŭ estis skribonta por esprimi sian simpation, kiel malproksima de la entuziasmo de la popolo kaj deputitaro, kiujn li – siafantazie – estas instiganta per memorinda parolado, estas la malalta, obskura situacio de revulo, kiu post ol li tiel sole, por sia propra profito, laŭte agitis, sidas, post mallaŭtiĝo de la fikciaj aplaŭdoj, same senpova kiel antaŭe. Kiam sinjorino De Vilparizi, verŝajne por forkompensi la impreson, kiun al ni kaŭzis ĉi tiu sinteno simptoma de fiera kaj malafabla karaktero, reparolis al ni pri la neelĉerpebla boneco de sia pranevo (li estis filo de iu el ŝiaj nevinoj, kaj iom pli aĝis ol mi) mi miris kiel mondumanoj – senatente al la vero – ĝenerale atribuas bonkorecon al tiuj, kiuj bonkoraj tute ne estas, eĉ se ili cetere afablas al brilaj personoj, kiuj estas sammediuloj. Sinjorino De Vilparizi aldonis mem – kvankam pretervole – konfirmon pri la esencaj, por mi jam certaj trajtoj de la naturo de sia pranevo, en tago kiam mi renkontis ilin ambaŭ en vojo tiel mallarĝa, ke ŝi ne povis agi alie kaj prezentis min al li. Li ŝajnis ne konscia pri tio ke oni nomas iun antaŭ li, lia vizaĝo ne moviĝis per unu eĉa muskolo; liaj okuloj, en kiuj ne brilis eĉ ero de homa simpatio, montris nur sensentecon, foreston de vera rigardo, kun tia troigo, ke ĉi tiu troigo sole distingis ilin de senvivaj speguloj. Poste, fiksante al mi ĉi tiujn malvarmajn okulojn, kvazaŭ li volis informiĝi pri mi antaŭ ol li reciprokos mian saluton, per subita ellaso kiu ŝajnis sekvo de muskola reflekso prefere ol de vola ago, lasante inter si kaj mi plejeble grandan interspacon, li etendis la brakon laŭ ĝia tuta longo kaj manpremis de fore. Mi unue kredis ke li proponas duelon, kiam en la sekva tago li anoncigis sin per sia vizitkarto. Sed li parolis nur pri beletro, kaj deklaris post longa interparolo ke li ege deziras intervidiĝi plurajn horojn ĉiutage kun mi. Li ne sole elmontris dum ĉi tiu vizito grandan inklinon al kleraj aferoj, sed ankaŭ sintenis kun simpatio al mi, kiu neniel akordis kun la saluto de la antaŭa tago. Kiam mi poste vidis ke li tiel agas ĉiufoje, kiam oni prezentas al li novan homon, mi komprenis ke ĝi estis nur ia monduma kutimo propra al lia familio, kaj al kiu lia patrino, kiu zorgis pri tio ke li ricevu escepte bonan edukon, submetis lian korpon; li faris tian saluton sen pripenso, same kiel sian belan vestaron, sian belan hararon li ne pripensis; ĝi estis afero kiu malhavis la moralan signifon, kiun mi unue atribuis al ĝi, ĝi estis afero strikte lernita, kiel tiu alia kutimo laŭ kiu li ankaŭ volis ke oni tuj prezentu lin al la parencoj de nova konato, kaj kiu fariĝis ĉe li tiel instinkta ke – min en la tago post nia interkoniĝo ekvidante – li impetis al mi kaj, sen iu ajn saluta parolo, petis ke mi prezentu lin al mia avino, kiu apudestis, kun tia arda rapideco, kiel se la peto venus de ia sin-defenda instinkto, ekzemple de la gesto kiu ŝirmas de bato, aŭ de la okul-fermo antaŭ ŝpruco de bola akvo, sen kies protekto estus danĝere resti eĉ nur sekundon plu.

Post ĉi tiu unua plenumo de tiu demon-forpela rito, kiel malamika feo formetanta sian unuan ŝajnon kaj aperanta en aspekto ĉarme gracia, mi vidis, kiel ĉi tiu degnema homo iĝas la plej afabla, plej delikate ĝentila junulo, kiun mi ekkonis ĝis tiam. „Bone” mi pensis „mi jam erare juĝis lin, mi trompiĝis pro fatamorgano, sed apenaŭ mi forkonfesis ĝin, tuj mi trafis en alian, ĉar li estas grandsinjoro fervora pri nobeleco kaj ĉi tion li provas kaŝi”. Nu, la tuta bontona eduko, la tuta afableco de Roberto De Sanlupo efektive post la paso de mallonga tempo vidigis alian homon – tamen tre malsimilan al tiu, kiun mi suspektis.

La junulo, kiu havis la eksteran ŝajnon de disdegna nobelo-sportemulo, sian ŝaton kaj scivolon dediĉis sole al kleraj aferoj, precipe al la modernismaj eventoj de beletro kaj belarto, kiujn lia onklino juĝis tiel ridindaj; li estis plie fervora por tio, kion lia onklino nomis socialistaj oratoraĵoj, li plene malestimis sian socian klason kaj dum horoj studadis Frideriĥon Nicŝon kaj Pier-Jozefon Prudonon255. Li estis unu el tiuj spontanee admiremaj „intelektuloj256, kiuj absorbiĝas en libro kaj zorgas sole pri altaj pensoj. Tiel ke – en la okazo de Roberto De Sanlupo – la apero de tiu tre abstrakta inklino, kiu tenis lin for de miaj kutimaj koncernoj, al mi ŝajnis kortuŝa sed ankaŭ iom teda. Se paroli vere, kiam mi eksciis pri la identeco de lia patro, en la tagoj en kiuj mi estis leginta iun memoraĵon riĉan je anekdotoj pri tiu fama grafo De Marsant, kiu per sia persono resumas la tre specialan eleganton de jam fora epoko, tiam, plena je rilataj revadoj, scivola pri detaloj el la dumviva agado de sinjoro De Marsant, mi bolis pro tio ke Roberto De Sanlupo, anstataŭ ke li simple estus la filo de sia patro, anstataŭ ke li kapablus gvidi min tra la eksmoda romano kiu subŝtofis ties vivon, levis sian spiriton ĝis amo de Nicŝo kaj Prudono. Lia patro en ĉi tiu bedaŭro kun mi ne akordus. Li estis per si mem viro kun inteligento ampleksanta trans la limojn de sia monduma rolo. Li ne vivis sufiĉe longe por bone koni sian filon, sed li deziris ke ĉi tiu estu pli valora homo. Kaj volonte mi kredas ke kontraste al la cetera familio, la filon li admirus, li ĝojus, ke ĉi tiu forlasis liajn frivolajn amuzojn kaj preferis seriozajn pensadojn, kaj sen mencio de tio, konforme al sia modesto de sprita kaj granda sinjoro, li kaŝe legus el la ŝatataj aŭtoroj de la filo, por ĝuste taksi kiom Roberto superas lin.

Iom malgaje tamen estis, ke dum sinjoro De Marsant, kiu estis larĝanima viro, estimus filon tre alikarakteran, Roberto De Sanlupo kontraste, ĉar li estis iu el tiuj homoj kiuj kredas ke merito dependas de difinitaj artoj kaj vivmanieroj, havis karan sed iom malestiman memoron pri patro, kiu sian tutan vivon fervoris pri ĉaso kaj ĉevalkuro, oscedis pri la muziko de Riĥardo Vagner kaj ŝategis la muzikon de Ĵako Ofenbaĥ257. Sanlupo ne sufiĉe inteligentis por kompreni ke intelekta valoro ne dependas de aliĝo al iu aparta artisma instruaro, kaj li havis por la klereco de sinjoro De Marsant la saman specon de malestimo, kian havus por Francisko-Adriano Buaeldie258 aŭ por Eŭĵeno Labiŝ filo de Buaeldie aŭ filo de Labiŝ, kiuj estus sektanoj de plej simbolisma literaturo kaj de plej malsimpla muziko.

— „Mi tre malmulte konis mian patron” diris Roberto „laŭdire li estis tre agrabla viro. La malfeliĉo de lia vivo estis la bedaŭrinda epoko, en kiu li vivis. Naskiĝo en la kvartalo Sankta-Ĵermano kaj samepokeco kun la sukceso de ‚Bela Helena’259 havas katastrofan efikon al ies vivo. Se li estus etburĝo fanatika pri ‚La Ringo’260 ĉio eble estus alia. Oni diris al mi ke li ŝatis eĉ literaturon. Sed de tiu diro oni ne povas konkludi, ĉar tio, kion li celis per la vorto literaturo konsistas en kadukaj verkoj.”

Kaj se pri mi temas – mi ja trovis Roberton De Sanlupo iom tro serioza, sed li ne komprenis, ke mi ne seriozas pli ol konstateble. Juĝante ĉion laŭ la pezo da inteligento, kiun ĝi enhavas, ne ekvidante la imagajn raviĝojn, kiujn mi ricevis de verkoj, kiujn li juĝis frivolaj, li miris ke mi – al kiu, li pensis, li estis laŭ klereco tre malsupera – pri tiaj aferoj interesiĝas.

De la unuaj tagoj mian avinon Roberto De Sanlupo ĉarmis ne sole per la konstanta komplezemo, kiun li penis havi al mi kaj ŝi, sed plie per la spontaneo kiun li vidigis en ĝi, same kiel en ĉiuj siaj agoj. Ja spontaneo, senartifikeco – verŝajne tial ke ĝi sub homa arto sentigas naturon – estis la kvalito, kiun mia avino taksis super ĉiuj aliaj, egale en ĝardenarto en kiu ŝi ne ŝatis la aspekton de tro rektaj bedoj, kiajn ni havis en la kombrea ĝardeno, aŭ en kuirarto en kiu ŝi malŝatis la etaĝajn kukojn en kiuj oni apenaŭ rekonas la konsistaĵojn el kiuj ili estas faritaj, aŭ en pianomuziko pri kiu ŝi deziris ke la interpreto ne estu tro akurate, tro detale perfekta – la stumblajn, la erarajn notojn de Antono Rubinstejn liatempe ŝi volonte indulgis. Ĉi tiun spontaneon ŝi aprezis ĝis en la vestoj de Roberto De Sanlupo, kiu libere elegantis, sen aroganta aŭ solena ŝajno, sen rigideco kaj sen amelo. Ŝi eĉ pli ŝatis ĉi tiun riĉan junulon pro lia senzorga kaj libera vivmaniero en luksa medio, sed sen mona aromo, sen imponemo; ŝi retrovis la ĉarmon de tiu spontaneo ankaŭ en la konservita malkapablo de Sanlupo – ĝi ordinare kun infanaĝo forpasas samtempe kun diversaj fiziologiaj ecoj de tiu aĝo – por deteni sian vizaĝon de esprimo de ajna emocio. Ekzemple dezirata afero, kiun li ne atendis – estu ĝi eĉ nura komplimento – kaŭzis en li tiel subitan, tiel ardan, tiel disiĝeman kaj ŝvelan plezuron, ke ĝin subpremi aŭ kaŝi li ne povis; plezura grimaco streĉis neregeble lian vizaĝon; la tro subtila haŭto de liaj vangoj lasis travidi viglan ruĝecon, liaj okuloj spegulis konfuzon kaj ĝojon; kaj mia avino ege kortuŝiĝis pro tiu ĉarma ŝajno de sincero kaj naivo, kiu cetere en Roberto De Sanlupo – almenaŭ tiutempe, kiam ni estis interamikiĝantaj – ne estis trompa. Sed mi konis alian homon – kaj similaj al tiu alia multas – ĉe kiu la fiziologia sincereco de tiu pasema karna ruĝeco neniel ekskludis moralan perfidemon; tre ofte ĝi pruvas sole la intenson kun kiu sentas plezuron, tiagrade ke ili kontraŭ ĝi estas sendefendaj, karakteroj kapablaj por plej fiaj friponaĵoj. Sed la precipa temo okaze de kiu mia avino ŝategis la spontaneon de Roberto De Sanlupo estis la maniero kiel li konfesis sen ĉirkaŭfrazo sian simpation al mi, kaj por kies esprimado li elektis vortojn, kompare al kiuj – ŝi diris – ŝi mem ne trovus pli ĝustajn kaj pli amajn, „tiajn vortojn sub kiuj senhezite subskribus Sevinje kaj Boserĵan”; li senembarase ŝercis pri miaj mankoj – kiujn li travidis kun akreco kiu amuzis ŝin – sed tion faris, kiel ŝi mem farus, kun korinklino, dume laŭdante miajn kvalitojn kun kontrasta varmeco, kun sincero kiu ne enhavis la distancon kaj la malvarmecon per kiuj samaĝaj junuloj ordinare kredas, ke ili imponos al homoj. Li antaŭzorgis pri miaj eĉ etaj misfartoj, tiris kovrilon sur miajn gambojn se la vetero malvarmiĝis sen ke mi rimarkis, senkomente aranĝis ke li restos kun mi vespere pli malfrue se li sentis ke mi malĝojas aŭ mishumoras, kaj ĉion ĉi li faris kun diligento kiun – se konsideri mian sanon por kiu eble pli harda maniero estus preferinda – mia avino juĝis preskaŭ troa, sed kiu – kiel atesto de simpatio por mi – profunde kortuŝis ŝin.

Baldaŭ iĝis klare inter li kaj mi, ke ni fariĝis por la tuta vivo proksimaj amikoj, kaj la vortojn „nia amikeco” li eldiris kvazaŭ li parolus pri grava kaj ĝuinda afero, kiu ekzistus ekster ni mem, kaj kiun li baldaŭ nomis ankaŭ – el tio elkalkulante sian senton al la amatino – la plej kara ĝojo de sia vivo. Tiaj diroj kaŭzis al mi ian malgajon, kaj mi trafis en embarason por paroli reciproke, ĉar mi sentis okaze de kunesto, de interparolo kun li – kaj probable estus same kun iu ajn alia homo – nenian elementon de la feliĉo, kiun mi male sentis kiam mi estis senakompana. Kiam mi solis, mi sentis iafoje, kiel profunde en mi alfluas iu el la impresoj, kiuj al mi provizis intensan vivplezuron. Sed tuj kiam mi kunestis, tuj kiam parolis kun amiko, mia animo deturniĝis: al la kunparolanto kaj ne plu al mi mem ĝi direktis miajn pensojn, kaj kiam ili iris laŭ tiu renversita direkto ili provizis nenian plezuron. Post disiĝo de Roberto mi per vortoj aranĝis iom pli orde la konfuzajn minutojn, kiun mi ĵus pasigis kun li; mi pripensis ke mi havas bonan amikon, ke bona amiko estas raraĵo, kaj mi ĝuis pro la havo de malfacile atingeblaj aferoj ĝuste la malon de la plezuro kiu al mi estis spontanea, la malo de la plezuro ke mi eltirus el la memo kaj enlumigus ion, kio ĝis tiam estis kaŝita en ĝia ombra parto. Se mi pasigis du aŭ tri horojn en interparolo kun Roberto De Sanlupo kaj li admiris tion, kion mi diris, mi sentis ian honton, ian domaĝon, ian laciĝon pro tio ke mi ne restis sole kaj ne pretis por finfine labori. Sed mi ankaŭ pensis, ke oni ne inteligentas nur por si, ke ankaŭ plej grandaj homoj deziris la estimon de aliuloj, ke mi ne devis konsideri vanaj la horojn dum kiuj mi konstruis en la spirito de mia amiko altan imagon pri mi, mi facile konvinkiĝis ke mi devis pro tio feliĉi, kaj des pli volonte mi deziris ke ĉi tiu feliĉo neniam forpasu, ju pli mi sciis ke mi fakte ne sentis ĝin. Pli ol de ĉiuj aliaj oni angoras pro la ebla ruinigo de havaĵoj, kiuj restas eksteraj, tial ke la koro ne ensorbis ilin. Mi sentis, ke mi kapablas agi laŭ la leĝoj de amikeco pli bone ol multaj aliaj homoj (ĉar mi ĉiam zorgos pri la feliĉo de amikoj antaŭ ol zorgos pri la propra profito, kiun aliaj volas ne perdi, sed kiu por mi malgravis), sed ne kapablas sperti ĝojon pro sento kiu, anstataŭ ke ĝi grandigus la diferencojn inter mia animo kaj iliaj animoj – kiel ili ekzistas inter la animoj de ĉiuj homoj – ilin forigus. Sed en iuj momentoj mia penso kontraste travidis en Roberto homtipon pli ĝeneralan ol li, nome la nobelon, kiu – simile al interna spirito – movis liajn membrojn, komandis liajn gestojn kaj agojn; tiam, en tiaj momentoj, kvankam mi apudestis lin, mi estis sola kiel mi estus vide al pejzaĝo, komprenante ties harmonion. Li estis nur objekto, kiun mia revado penis trakompreni. Ĉiam retrovante en li tiun antaŭan, dum jarcentoj ekzistintan homon, tiun nobelon kiun Roberto ĝuste aspiris forpeli el si, mi sentis fortan ĝojon, sed kaŭzitan de kompreno, ne de amikeco. En la mensa kaj korpa facileco kiu igis lian afablecon tiel gracia, en la kvieta maniero kiel li proponis sian veturilon al mia avino kaj helpis por ke ŝi ensidiĝu, en la lerto kun kiu li desaltis de la sidilo se li timis ke al mi estas malvarme kaj etendis sian mantelon sur miajn ŝultrojn, mi sentis ne nur la hereditan facilmovecon de la grandaj ĉasistoj, kiuj de generacioj estis la prauloj de ĉi tiu junulo, kiu elektis klerecon kiel solan celon, ne nur ilian malestimon de riĉeco, kiu – ĉe li plu restante apud lia inklino al riĉaĵoj, kiun li konservis nur por pli facile komplezi siajn amikojn – instigis lin por tiel senzorge servi ilin per sia lukso; mi sentis precipe la certecon aŭ iluzion de tiuj grandsinjoroj, ke ili estis pli grandaj ol aliuloj, dank' al kio ili ne postlasis al Roberto la deziron elmontri ke li estus same granda kiel aliuloj, ne postlasis tiun timon ke oni kondutos tro diligente-kompleze, kiu al li estis vere fremda, kaj kiu difektas per sia malbelo kaj mallerto eĉ plej sinceran pleban afablecon. Iafoje mi riproĉis min pro tio ke mi tiel plezure rigardis mian amikon kiel ian verkon, alivorte rigardis la kunfunkcion de ĉiuj partoj de lia persono kiel harmonian konsekvencon de ĝenerala ideo de kiu ili dependis, sed kiun li ne konsciis, kaj kiu sekve ne grandigis liajn proprajn kvalitojn, lian personan kapablon por inteligento kaj moralo, kiun li tiel alte taksis.

Tamen ĝi estis – en certa grado – la kondiĉo por ili. Ĝuste tial ke li estis nobela viro, tiu mensa streĉo, tiu socialista aspiro kiu kaŭzis ke li serĉis la kompanion de junaj, malelegantaj kaj tromemfidaj studentoj, estis de lia flanko vere pura kaj malegoisma, kia ĝi ne estis ĉe ili. Kredante ke li estas heredulo de malklera, memista kasto, li sincere penis por ke ili pardonu ĉi tiun nobelan devenon, kiu male fascine impresis ilin, kaj pro kiu ili deziris lian kompanion, samtempe tamen simulante distancon kaj eĉ impertinenton. Tiel do li devigis sin proponi sian amikecon al homoj, de kiuj lia ne-deturniĝo kaŭzus miregon de miaj gepatroj, tiuteme fidelaj al la sociologio de Kombreo. Iun tagon, mi kaj Roberto sidis sur la sablo, kaj ni aŭdis ke el tola tendo, apud kiu ni estis, eliĝas malbenado kontraŭ la svarmo de judoj, kiu infektas Balbekon:

— „Oni ne povas iri du paŝojn sen ke oni renkontas ilin” diris la voĉo. „Mi ne estas principe definitive malamika al la juda nacio, sed ĉi tie estas troabundo. Oni konstante aŭdas: ‚hej, Apraham, mi fidis Jakopon’261, kvazaŭ oni irus tra la strato de Abukiro262.”

La viro, kiu tiel tondris kontraŭ Izraelo fine eliĝis el la tendo, kaj ni supren rigardis al tiu kontraŭjudulo. Li estis mia amiko Bloĥ. Roberto tuj petis ke mi memorigu Bloĥ-on pri tio, ke ili renkontiĝis en la ‚Ĝenerala Konkurso de Gimnazianoj’, en kiu Bloĥ ricevis honoran premion, kaj poste en popola universitato.

Mi bonvole ridetis iafoje kiam mi retrovis en la agoj de Roberto lian jezuitan edukon, ekzemple en la embaraso kiu en li naskiĝis pro timo ke li ofendos, ĉiufoje kiam iu klera amiko faris monduman mispaŝon, agis ridige pri afero, kiun li, Roberto, juĝis bagatela, sed pri kiu li sentis ke la koncerna homo ruĝiĝos se li ekscios. Kaj tiu, kiu ruĝiĝis, estis Roberto, kvazaŭ se li kulpus la misaĵon, ekzemple en la tago kiam Bloĥ, promesante viziton al li en la hotelo, aldiris:

— „Ĉar mi ne eltenus atendadon en la strasa ŝiko de tia granda karavanejo, kaj pro la ciganaj muzikistoj263 mi ne bone fartus, diru al la lajfto, ke li silentigu ilin kaj li tuj avertu vin pri mia veno.”

Miaflanke mi ne tre ĝoje konsideris la eblan venon de Bloĥ al la hotelo. Li estis en Balbeko ne sola, bedaŭrinde, sed kun siaj fratinoj, kiuj tie havis multon da parencoj kaj amikoj. Ĉi tiu juda kolonio estis pli amuze bunta, ol agrabla. La situacio en Balbeko similis al tiu en landoj – Rusio aŭ Rumanio ekzemple – kie laŭ la instruo de geografiaj lecionoj la juda loĝantaro ne estas tiel ŝatata kaj ne samgrade asimilita kiel en Parizo. Ĉiam grupe, sen enmikso de alia elemento, la kuzinoj kaj onkloj de Bloĥ aŭ iliaj inaj aŭ viraj samreligianoj iris al la kazino, la unuaj por la balo, la aliaj devojiĝante al la bakarato; ili formis en si unuecan kaj plene fremdan al rigardantoj procesion, kaj homoj retrovis ilin en Balbeko ĉiusomere sen ke ili intersalutis, egale ĉu la rigardantoj estis el la societo de gesinjoroj Kambremer, el la kliko de la juĝejestro, grandaj aŭ etaj burĝoj, aŭ eĉ nuraj semovendistoj el Parizo, kies belaj, fieraj, mokemaj filinoj, francaj kiel la statuoj de la katedralo en Remso, neniel akceptus kunsocieti kun tiu grupo de misedukaj knabinaĉoj, kiuj tiel konformiĝis al la marborda feria modo, ke ili ĉiam ŝajnis revenantaj de salikok-kaptado aŭ pretaj por tango-dancado. Kaj flanke de la viroj, malgraŭ la brilo de smokingoj kaj lakitaj ŝuoj, iliaj tro karakterizaj vizaĝoj memorigis pri la laŭdire inteligentaj interpretoj de pentristoj, al kiuj oni komisias ilustradon de evangelio aŭ de ‚Mil kaj Unu Noktoj’, kaj kiuj, pensante pri la lando de la bildigota sceno, desegnas Sanktan Petron aŭ Alibabon ĝuste kun la vizaĝo kiun havis la plej impona juda gravulo de Balbeko. Bloĥ prezentis al mi siajn fratinojn. Li abrupte silentigis ilin meze de la diroj, kaj ili eksplode ridis pro la enŝovitaj ŝercoj de la frato: li estis ilia admirata idolo. Ŝajnas do ke tre verŝajne tiu medio enhavis – kiel ĉiuj aliaj, kaj eble pli ol la aliaj – multajn agrablajn trajtojn, multajn kvalitojn kaj virtojn. Sed por ilin konstati, necesus enakceptiĝi. Sed ĝi ne plaĉis, senteble. En tiu malplaĉo ĝi vidis signon de kontraŭjudismo, kontraŭ kiu ĝi starigis densan, senbreĉan falangon, en kiun cetere neniu deziris enbati al si vojon.

Kaj pri la elparolo „lajfto” – ĝi tute ne estis surpriza, ĉar kelkajn tagojn antaŭe Bloĥ demandis, kial mi alvojaĝis Balbekon (al li ŝajnis male tute kompreneble ke li mem tie restis) kaj ĉu mi „aspiris al agrablaj renkontiĝoj”. Mi diris ke la vojaĝo respondis al delonga deziro mia, malpli profunda tamen ol mia deziro de vojaĝo al Venecio, kaj li respondis:

— „Jes, kompreneble, por preni ŝorbetojn kun belaj sinjorinoj, dume ŝajnigante ke oni legas ‚Stoŭnz of Venajs’ de lordo Ĝon Raskin, bela tedulo kaj iu el la plej pedantaĉaj aŭtoroj en la mondo”.

Klare Bloĥ kredis do ne nur, ke en Anglio ĉiuj viraj civitanoj estas lordoj, sed ankaŭ ke la litero ‚i’ estas tie ĉiam elparolata ‚aj’. Mia nova amiko, Roberto De Sanlupo, juĝis tiun eraran elparolon tre malgrava, ĉar li atribuis ĝin al manko de preskaŭ mondumaj scioj, kiujn li malestimis malgraŭ ke li tre bone posedis ilin. Sed la timo ke Bloĥ iun venontan tagon ekscios ke oni elparolas ne ‚Venajs’ sed ‚Venis’ kaj ke Ĝon Raskin ne lordis, kaj kredos postokaze ke Roberto juĝis lin mokinda, estis motivo por ke Roberto sentis sin kulpa, kvazaŭ li ne estus sufiĉe indulgema (kvankam indulgema li ja estis), kaj ke la ruĝo kiu estonte sendube kolorigos la vizaĝon de Bloĥ kiam ekscios pri sia eraro, jam nun anticipe kaj interŝanĝe leviĝis en lia propra vizaĝo. Ĉar li ĝuste supozis, ke Bloĥ al tiu eraro atribuis plian gravecon ol li. Tion Bloĥ pruvis post kelka tempo, kiam iun tagon li aŭdis ke mi diras ‚lift’ kaj li interrompis min:

— „Ha, ĉu oni diras ‚lift’?” kaj per seka, degna tono: „Tio tute ne gravas”.

... Frazo komparebla al reflekso, sama deflanke de ĉiuj, kiuj estas memfieraj, en plej streĉaj same kiel en plej komunaj cirkonstancoj; ĝi sciigas tiam – ankaŭ en tiu okazo sciigis – kiel grava ŝajnas la koncerna afero al tiu, kiu ĝin nomas malgrava; frazo tragika kelkfoje, kaj tiam tre vunda, kiu unua eliĝas el la buŝo de ĉiu iom memestima homo de kiu oni forrabas la lastan esperon, al kiu li kroĉis sin, al li rifuzante komplezon: „ha, bone, tio en nenia rilato gravas, mi aranĝos alimaniere”; la alia aranĝo, pri kiu estas en nenia rilato grave, ke ĝi fariĝas nepra, iafoje nomiĝas sinmortigo.

Poste Bloĥ parolis al mi tre afable. Nu, sendube li deziris esti al mi ege afabla. Tamen li demandis:

— „Ĉu pro aspiro al proksimeco kun nobeloj – al nobeloj tre kontraŭtipaj en sia medio, sed vi restas naiva – vi proksimiĝas al De Sanlupo-en-Breo? Supozeble vi suferas drastan krizon de snobismo. Diru sincere, ĉu vi estas snoba? Vi estas, ĉu ne?”

Tio ne signifas, ke lia afabla intenco subite aliiĝis. Sed tio, kion oni per iom netaŭga esprimo nomas „malbona eduko”, estis lia manko, sekve manko kiun li ne konsciis, kaj des pli ankaŭ pri kiu laŭ lia kredo aliaj homoj ne ŝokiĝos. Tra la homaro la ofteco de identaj virtoj ĉe ĉiuj individuoj ne estas pli mirinda, ol la multeco de mankoj propraj al ĉiu. Ne surprize la afero plej komuna en ĉiuj homoj ne estas prudento, sed bonkoreco264. En tre foraj, malfacile ireblaj lokoj, oni miras ke ĝi videble per si mem estas floranta, kiel en sekreta valeto unu papavo simila al ĉiuj papavoj de la cetera mondo, kiu tamen la aliajn neniam vidis kaj nur la venton konas, kiu jen kaj jen tremigas ĝian solecan, ruĝan ĉapeton. Eĉ se – frostigite de profitamo – tiu bonkoreco ne agas, ĝi tamen ekzistas, kaj ĉiufoje kiam nenia memisma celo baras ĝian vojon, ekzemple dum la legado de romano aŭ gazeto, ĝi floras, ĝi eĉ amike kliniĝas en la koro de tiu, kiu en ordinara vivo estas murdisma sed kiel felieton-leganto restas milda, al la malfortulo, al la justulo, al la persekutato. Sed la diverso de mankoj ne estas malpli miriga ol la intersimilo de virtoj. Ĉiu homo proprajn mankojn havas tiagrade, ke se oni volas lin plu ami, oni devas ilin preteratenti, ilin ignori favore al ceteraj kvalitoj. Eĉ plej perfekta homo havas unu mankon, kiu ŝokas aŭ kolerigas. Iu estas inteligentulo, havas pri ĉio kleran opinion, neniam diras mison pri aliaj, sed en sia poŝo forgesas nepreterindajn leterojn kiujn li mem petis ke vi konfidu al lia zorgo, kaj kaŭzas ke vi maltrafos gravegan rendevuon, sen prezento de pardonpeto, kun rideto, ĉar li konscie kaj publike ne volas scii la horon. Iu alia estas subtila, milda, delikate agas, tiel ke li diros pri vi, antaŭ vi nur parolojn, kiuj vin feliĉigos, sed vi sentas ke aliajn tute malsamajn li silentas, kaŝas en sia koro, en kiu ili acidiĝas, kaj la plezuro kiun li ricevas de intervidiĝoj estas al li tiel kara, ke li plivole morte lacigas vin ol foriras. Iu tria pli sinceras, sed ĝis tia grado ke li volas nepre ke vi sciu, post ol vi senkulpiĝis pri ne-vizito pretekste de via sanstato, ke iu vidis vin eniranta teatrejon kaj taksis vin tute sana, aŭ ke li ne povis plene profiti la komision kiun vi plenumis por li, por kiu cetere tri aliaj personoj proponis sian servon, kaj pro kiu li sekve nur supraĵe dankemas. En la du ĵusaj cirkonstancoj la antaŭa amiko ŝajnigus ke li ne eksciis pri via vizito al teatro, kaj ne sciis ke aliaj homoj povus fari la saman komision. Sed la tria amiko sentas nepran bezonon raporti aŭ malkaŝi al vi tion, kio plej embarasos vin, tre kontentas pri sia verdiremo kaj asertas kun firmeco: „tia mi estas”. Aliaj homoj incitas vin per troa scivolo, aŭ male per tia absoluta nesciemo, ke vi povas konversacii pri plej sensaciaj aferoj sen ke ili komprenas pri kio temas; ankoraŭ aliaj lasas pasi monatojn antaŭ ol ili respondas, se via letero koncernas aferon rilatan al vi, ne al ili; aŭ se ili diras ke ili venos vizite kun peto, kaj vi ne eliras pro timo ke forestus en la momento de ilia veno, ili ne venas kaj atendigas dum semajnoj, tial ke ne ricevinte respondon, kiun ilia letero tute ne petis, ili kredis ke ili ofendis vin. Kaj iuj, obeante ne vian sed sian deziron, paroladas kaj ne lasas al vi tempon por unuvorta respondo se ili gajas kaj ĝuas la intervidiĝon, senatente al ajna urĝa tasko kiun vi havas, sed se ili sentas lacon pro la vetero, se mishumoras, de ili vi ne elpremos unu vorton, kontraŭ viaj provoj ili rezistas per pasiva senforteco kaj ne klopodas respondi, eĉ unuvoĉere, al viaj diroj, kvazaŭ ne aŭdante. Ĉiu amiko tiel klare havas siajn mankojn, ke se lin oni deziras plu ami, oni vole-nevole image kompensu ilin – pensante pri lia talento, lia bonkoreco, lia afablo – aŭ prefere ilin oni ignoru, al ignorado dediĉante sian tutan bonvolon. Bedaŭrinde obstina komplezo por ne rimarki malvirton de amiko estas malpli forta ol la obstino kun kiu li flegas ĝin pro sia blindiĝo aŭ pro la blindiĝo kiun li supozas ĉe aliaj. Ĉar ĝin li ne vidas aŭ li kredas, ke oni ĝin ne vidas. Tial ke la risko ke oni ŝokos dependas precipe de la malfacila takso, ĉu aferoj estas rimarkataj aŭ ne rimarkataj, oni – singarde – prefere neniam parolu pri si, ĉar estas nedubeble ke la vidpunkto de aliaj homoj kaj la propra vidpunkto pri ĉi tiu temo neniam akordos. Unuflanke oni tre surpriziĝas – kvazaŭ vizitante ŝajne normalan domon kaj en ĝi trovante amason da trezoroj, rompobaskuloj kaj kadavroj – kiam oni malkovras la veran vivon de aliuloj, la realan universon sub la ŝajna universo, sed aliflanke oni ne malpli surpriziĝas se – anstataŭ la bildo pri si kiun oni konstruis surbaze de la diroj de ĉiuj – oni ekscias el iliaj diroj dum oni forestas la tute alian bildon de si kaj sia vivo, kiun ili dum longa tempo elŝpinis. Tiel do ĉiufoje kiam oni parolas pri si, oni povas fidi ke senofendaj kaj singardaj diroj, aŭskultite kun ŝajna ĝentileco kaj falsa aprobo, iĝas temo por akre koleraj aŭ malice ĝojaj – ĉiuokaze malfavoraj – komentoj. Oni tiel riskas minimume kaŭzi agacon de ĉirkaŭuloj per la malkongruo inter la propra ideo pri si kaj la paroloj, kaj pro tiu malkongruo la diroj de homoj pri ili iĝas same ridindaj kiel la zumado de malveraj muzikamantoj, kiuj nepre volas kanteti ŝatatan melodion, kompensante la nesufiĉon de sia senparola murmuro per pasia vizaĝo kaj admira mieno, kiujn la aŭdebla imito ne pravigas. Kaj alkalkule al la malbona kutimo, ke oni parolas pri si kaj pri siaj mankoj, estas solidara kun ĝi la kutimo de kritikantoj, ke ili kritikas ĉe aliuloj mankojn precize similajn al tiuj, kiujn ili havas. Ĉiam ĝuste pri tiuj mankoj ili parolas, kvazaŭ tio estus ĉirkaŭvojo por paroli pri si, kiu al la ĝuo de mempardono aldonas la ĝuon de konfesado. Cetere ŝajnas ke onian atenton ĉiam logas la propraj ecoj, kaj ilin oni ankaŭ rimarkas pli ol aliaj trajtoj en aliaj homoj. Miopulo pri miopulo diras: „kompreneble, li apenaŭ povas malfermi la okulojn”; tusemulo dubas pri la pulma sano de plej fortika homo; malpurulo parolas pri la banoj, kiujn aliaj ne prenas; stinkulo pretendas ke ĉirkaŭuloj misodoras; kokrito vidas ĉie kokritojn; facilmora ino facilmorulinojn; snobo snobojn. Kaj ankaŭ ĉiu malvirto – simile kiel ĉiu profesio – postulas kaj lernigas specialan sciaron, per kiu oni volonte paradas. Gejo divenas, kiu gejas; fasonisto invitita en monduma societo ankoraŭ ne komencis konversacion sed jam taksas la ŝtofon de via vesto kaj liaj fingroj deziregas palpi ĝian kvaliton; kaj se post kelkaj interŝanĝitaj frazoj vi demandas de dentokuracisto lian opinion pri vi, li respondos per la nombro de viaj putraj dentoj. Tio al li ŝajnas afero tre grava, kaj al vi, kiu rimarkis liajn misajn dentojn, tio ŝajnas tre ridinda. Kaj ne nur en oniaj paroloj pri si oni kredas ke aliuloj blindas, oni ankaŭ agas kvazaŭ tio verus. Por ĉiu homo speciala dio ĉeestas kaj al li kaŝas aŭ promesas nevideblecon de lia manko, same kiel ĝi fermas la okulojn kaj nazojn de tiuj, kiuj ne lavas sin, pri la grasa strio kiun ili havas ĉe la oreloj kaj la ŝvitodoro kiun ili kunportas sub la akseloj, kaj ilin persvadas ke ili povas senembarase kun ambaŭ promeni tra la societo de homoj, kiu nenion rimarkos. Kaj tiuj, kiuj portas kiel juvelojn falsajn perlojn aŭ tiajn donacas, kredas en sia fantazio ke oni rigardos ilin veraj. Bloĥ estis malĝentila, nervomalsana, snobema, kaj pro sia aparteno al ne tre estimata familio, li eltenis kvazaŭ de sur marfundo la nekalkuleblan premon, kiun sur li pezigis ne nur la surfacaj kristanoj, sed ankaŭ la sinsekvaj tavoloj de judaj kastoj pli altaj ol lia, el kiuj ĉiu forte manifestis sian malestimon al la tuj malsupra. Trabati al si vojon de juda familio al juda familio ĝis la supro estus por Bloĥ tasko plurjarmila. Prefere li serĉu elirejon ĉe alia flanko.

Kiam Bloĥ al mi parolis pri la snobisma krizo, kiun laŭ lia supozo mi travivis, kaj petis ke mi agnosku mian snobecon, mi povus respondi: „se tia mi estus, mi ne amikus kun vi”. Mi nur diris, ke li parolis ne tre afable. Tiam li volis senkulpiĝi, sed laŭ la maniero ĝuste karaktera de krudulo, de homo kiu feliĉas ke li povas, korektante sian unuan diron, igi ĝin pli ofenda. „Pardonu” li diris de tiam ĉiufoje, kiam li renkontis min „mi ĉagrenis, turmentis vin, mi estis senbride malagrabla. Kaj tamen – homo ĝenerale kaj via amiko speciale estas tiel stranga besto – vi ne imagas la inklinon, kiun mi, kiu incitetas vin tiel kruele, havas por vi. Ĝi kaŭzas ofte, kiam mi pensas pri vi, ke mi ploras.” Kaj li aŭdigis singulton.

Pli ol lia malĝentila maniero min mirigis en Bloĥ la tro varia nivelo de lia konversacio. Li, tre severa juĝanto, diranta pri ajna furora literaturisto: „li estas obskura idioto, li estas plene kretena”, en aliaj momentoj tre gaje rakontis anekdotojn kiuj neniel estis amuzaj kaj iun viron tute banalan li nomis „rimarkinda persono”. Tiu du-reĝima taksado de animo, valoro kaj intereso de homoj min konstante mirigis, ĝis kiam mi ekkonis sinjoron Bloĥ, la patron.

Mi unue ne kredis, ke al ni estos permesite ekkoni lin, ĉar Bloĥ, la filo, pri mi malfavore parolis al Roberto De Sanlupo kaj pri Roberto al mi. Al Roberto li diris interalie, ke mi estas – daŭre – terure snoba.

— „Jes, vere, li ege ĝojas ke li konas sinjoron Lllegranden” li diris.

Tiu emfaza elparolo de vorto signis ĉe Bloĥ kune ironion kaj artismon. Roberto, kiu antaŭe neniam aŭdis la nomon Legranden, miris:

— „Kiu estas tiu viro?”

— „Ho, tre eminenta viro li estas” respondis Bloĥ kun rido, dum li malvarmotime enpoŝigis la manojn en sian jakon, konvinkite ke li estas tiumomente kontemplanta la kuriozan ŝajnon de eksterordinara provinca nobelo, kompare al kiu la literaturaj portretoj de Ĵulo Barbe De Orviji265 senreliefas.

Li konsolis sin, ke li ne povis konvene priskribi sinjoron Legranden, per tio ke li provizis lin per pluropa l-sono kaj tiun lian nomon gustumis kiel maturan vinon el la kelo. Sed tiu subjektiva ĝuo restis nekonebla de aliaj homoj. Li ja unuflanke misparolis pri mi al Roberto, aliflanke al mi ne malpli pri Roberto. Ni eksciis detale pri la enhavo de tiuj kotaj diroj en la sekva tago, ne tial ke ilin ni redirus unu al la alia, kion ni taksus malnobla, sed tial ke al Bloĥ tia raporto ŝajnis tiel komprenebla kaj preskaŭ neevitebla, ke angora, certa ke al ĉiu el ni li sciigos nur tion, pri kio tiu baldaŭ informiĝus, li prefere antaŭgardis sin kaj, konfidence apartiĝante kun Roberto, konfesis la misfamigon, konscie diritan por ke tion li aŭdu raporte, kaj ĵuris „je la nomo de Zeŭso Kronido266, gardanto de ĵuroj” ke li amas lin, ke por li sian vivon li fordonus, kaj li deviŝis larmon. En la sama tago li aranĝis intervidiĝon kun mi sole, konfesis simile, asertante ke li agis bone por mi ĉar li opiniis, ke iaspecaj mondumaj amikecoj misinfluas min kaj ke mi „meritas pli bonan sorton”. Poste, prenante kun drinkula varmakoreco mian manon kvankam lia ebrieco estis pure nerva:

— „Kredu al mi” li diris „kaj Ker la Nigra267 kaptu min senatende kaj konduku tra la malamata de homoj pordego de Hadeso se ne estas vere ke hieraŭ, memorante vin, memorante Kombreon, memorante mian senliman korinklinon al vi, iujn posttagmezojn en lernejo, kiujn vi eĉ ne memoras, mi plore singultis la tutan nokton. Jes, la tutan nokton, mi ĵuras, kaj ve! mi scias, ĉar mi konas homajn animojn, ke vi ne kredos.”

Mi efektive ne kredis, kaj al ĉi tiu diro, kiu sonis kvazaŭ senprepare elpensita en la momento mem, laŭ la fluo de la parolo, ĵuro je la nomo de Ker la Nigra ne aldonis grandan pezon da kredindeco – referencoj al la antikva greka religio estis ĉe Bloĥ strikte literaturaj. Cetere tuj kiam li komencis esti kortuŝita kaj deziris ke oni kortuŝiĝu pri malvera aserto, li kutime diradis „mi ĵuras”, instigite de la histeria volupto de mensogado, prefere ol de la espero, ke oni kredos lin verdira. Mi malfidis liajn parolojn, sed mi ne koleris lin, ĉar mi estis laŭ la modelo de miaj patrino kaj avino neniel agordita por venĝo aŭ postkolero, eĉ al pli grandaj kulpintoj, kaj homojn mi neniam kondamnis.

Bloĥ cetere ne estis tute malbona knabo, li en diversaj okazoj agis tre afable. Kaj de la tempo kiam la kombrea gento – la gento de kiu devenis puranimaj homoj, kiel laŭtipe miaj avino kaj patrino – ŝajne preskaŭ plene forpasis, mi devas elekti inter du homspecoj, nome inter tiuj, kiuj estas rekte sensentaj kaj lojalaj kruduloj, de kies nura voĉ-sono estas baldaŭ kompreneble ke ili tute ne zorgas pri aliula vivo, kaj alispeculoj, kiuj, dum ili apudestas, komprenas, kunsentas, korinklinas tiagrade ke ili simpatie ploras, kelkajn horojn poste venĝas tion per kruela moko, sed fine revenas same komprenemaj, same ĉarmaj, same momente samsentaj kiel antaŭe, kaj do entute ŝajnas al mi, ke de ĉi lasta speco de homoj mi pli ŝatas eble ne la moralan valoron, sed almenaŭ la kuneston.

„Vi ne povas imagi mian suferon, kiam mi pensas pri la okazintaĵo kun vi” aldonis Bloĥ. „Se mi bone pripensu, tio estas juda flanko de mia personeco...” li daŭrigis ironie, malgrandigante la pupilojn kvazaŭ li estus dozanta sub mikroskopo apenaŭ videblan guton da ‚juda sango’ kaj kiel povus diri – sed ne dirus – franca grandsinjoro kiu inter siaj cetere kristanaj prauloj ankaŭ enkalkulus Samuelon Bernar268 aŭ multe pli antikve Sanktan Marian, de kiu laŭdire pretendas deveni la familioj Levi „... kiu reaperas”. Li daŭrigis: „Mi volonte distingas inter miaj diversaj sentoj la cetere tre malgrandan parton, kiu povas ŝuldiĝi al mia juda deveno”.

Ĉi tiun frazon li diris tial, ke sonis sprite kaj brave se li diras veron pri sia raso, kvankam li eluzis la okazon por tiun veron laŭplaĉe forte subpremi, kiel avarulo kiu decidas ke li pagos siajn ŝuldojn sed pli volonte pagos nur duonon de ilia valoro. Ĉi tiu speco de fraŭdo, en kiu oni kuraĝe diskonigas la veron sed en ĝin enŝutas belan porcion da mensogoj, kiuj ĝin koruptas, estas pli komuna ol oni ĝenerale kredas, kaj eĉ flanke de tiuj, kiuj kutime ne faras tian fi-agon, iuj krizoj en ilia vivo, interalie krizoj kiuj enhavas am-aferon, estas okazoj kiam ili ĝin faras.

Ĉiuj ĉi konfidencaj oratoraĵoj de Bloĥ al Roberto kontraŭ mi, al mi kontraŭ Roberto, fine rezultis en inviton al vespermanĝo. Mi ne tute certas, ĉu li unue faris aŭ ne faris provon por invito de Roberto sola. Konsidero de la verŝajneco igas tian provon probabla, sed ĝi ne prosperis, ĉar fine al mi kaj Roberto iun tagon Bloĥ diris:

„Kara majstro, kaj vi, rajdisto amata de Areso269, De Sanlupo-en-Breo, dresanto de ĉevaloj, ĉar mi renkontis vin sur la ŝaŭm-sonora bordo de Amfitrito270 apud la tendoj de rapid-ŝipa Menie271, ĉu vi ambaŭ bonvole venos por vespermanĝo en iu tago de la semajno ĉe mia fama, pur-kora patro?272

Ĉi tiun inviton li faris ĉar li deziris ligiĝi pli proksime kun Roberto De Sanlupo, kiu – liaespere – lin enkondukos en nobelajn rondojn. Dirite de mi, por mi, la sama deziro al Bloĥ ŝajnus simptomo de malestiminda snobeco konforma al la imago, kiun li elpensis pri tuta parto de mia karaktero, kiun li ne juĝis – almenaŭ ĝis tiam ne juĝis – precipa; sed de lia flanko tiu deziro ŝajnis al li pruva pri bela scivolo de lia intelekto soifanta sociajn novaĵojn, ĉe kiuj li eble trovos ankaŭ ian beletran profiton. Sinjoro Bloĥ, la patro, kiam lia filo diris ke li proponis al amiko hejman vespermanĝon, kaj elsilabis kun moka kontento liajn nobelan rangon kaj nomon: „la markizo De Sanlupo-en-Breo” pro tio trafiĝis de skua afekcio. „La markizo De Sanlupo-en-Breo, ĉu? Aĥ, je mil diabloj!” li elkriis kun la sakro kiu kutime ĉe li signis plej fortan socian respekton. Kaj al sia filo, kiu kapablis ligiĝi per tia amikeco, li ĵetis admiran rigardon kiu signifis: „Li vere surprizas min! Ĉu ĉi tiu mirinfano estas mia filo?” kaj kaŭzis al mia amiko saman plezuron, kiel se al lia monata pensio estus aldonita kroma 50-franka monsumo. Ĉar Bloĥ, la filo, estis en malkomforta pozicio hejme: li sentis ke la patro opinias ke li devojiĝas ĉar li senrezerve admiras Ŝarlon Lekont de Lil, Ĥose-Marion De Heredia273 kaj aliajn „bohemiulojn”. Sed amikiĝo kun sinjoro De Sanlupo-en-Breo, de kiu la patro iam prezidis la societon de la Sueza Kanalo – „aĥ, je mil diabloj!” – tio estis rezulto „neĉikanebla”. Ili tre bedaŭris ke ili lasis en Parizo – pro timo ke dum vojaĝo oni difektus ĝin – la stereoskopon. Sinjoro Bloĥ, la patro, sole sciis la arton aŭ havis la rajton uzi ĝin. Tion li cetere faris malofte, en konvenaj okazoj, en tagoj de solena gastigo kun alfluo de ekstraj viraj servistoj. Tial la elmontro de la stereoskopo impresis la spektantojn kiel rafinita okazaĵo, kiel komplezo al distingitaj homoj, kaj la dommastro de ĝi ricevis prestiĝon analogan al tiu, kiu rezultas de talento, kaj kiu ne estus pli granda se la bildojn farus sinjoro Bloĥ mem aŭ se la aparato estus elpensaĵo lia.

— „Ĉu vi ne estis invitita hieraŭ ĉe Salomono Bloĥ?” demandis familianoj.

— „Ne, mi ne estis inter la elektitoj. Kio okazis tie?”

— „Skuo kaj bruo, la stereoskopo, la tuta rekvizitaro!”

— „Aĥ, se la stereoskopo laboris, mi bedaŭras ke mi ne ĉeestis, laŭdire Salomono estas impresa kiam li prezentas ĝin.”

— „Nu, ne bedaŭru” diris sinjoro Bloĥ al sia filo „ni ne donu al li ĉion samtempe, tiel li ankoraŭ deziros ion de ni.”

Verdire li estis pripensinta kun patra favoro kaj por ke tio kortuŝu la filon, ke la aparaton li povus altransportigi. Sed la „tempospaco” por tio mankis, aŭ pliĝuste oni unue pensis ke ĝi mankos; sed ni baldaŭ prokrastigis la kunvenon tial ke Roberto ne povis esti libera, li atendis onklon, kiu estis alvenonta kaj pasigonta du tagojn kun sinjorino De Vilparizi. Tiu onklo tre ŝatis korpan ekzercadon, precipe longajn migrojn, kaj li do pliparte iris piede, haltante por la nokto en farmejoj, la vojon elde la kastelo, en kiu li antaŭe feriis, ĝis Balbeko, kaj sekve la tago kaj horo de lia alveno estis malfacile prognozebla. Roberto De Sanlupo, sin devigante al senmoveco, do komisiis al mi la portadon al Enkovilo, kie staris la telegrafejo, de la depeŝo kiun ĉiutage li sendis al la amatino. La atendata onklo havis la voknomon Palamedo, transdonitan de princoj de Sicilio, kiuj estis prauloj liaj. En posta tempo, ĉiufoje kiam mi trovis dum lego de historia verko ke urbestro aŭ eklezia princo havis tiun saman nomon, kvazaŭ skribitan sur bela renesanca medalo – iuj atribuis al ĝi eĉ pli grandan antikvecon – kiu ĉiam restis en la familio, glitante de ido al praido, de la kabineto de Vatikano ĝis la onklo de mia amiko, mi sentis la apartan plezuron de tiuj, kiuj ne sufiĉe riĉas kaj do ne povas fondi medal- aŭ pentraĵ-kolekton, sed serĉas en malnovaj nomoj (loknomoj kuriozaj aŭ informaj kiel antikva mapo, kiel aksonometria perspektivo, butik-emblemo aŭ kutim-kodekso; baptonomo en kiu sub la belaj francaj finaĵoj sonas kaj aŭdiĝas lingvo-korupto, sona deklino de etna vulgaraĵo, misa elparolo laŭ kiu niaj prauloj al latinaj aŭ saksaj vortoj kaŭzis daŭran kriplon, kiu poste iĝis respektinda leĝo de moderna gramatiko) kaj entute dank' al ĉi tiuj serioj de antikvaj sonoj prezentas al si koncerton laŭ sama maniero kiel tiuj, kiuj havigas al si vjolojn de gambo kaj vjolojn de Amoro por ludi muzikojn de antaŭaj jarcentoj per antikvaj muzikiloj. Roberto diris al mi ke eĉ en la plej malfacile enireblaj rondoj de la nobelaro lia onklo Palamedo distingiĝis kiel homo aparte malfacile alirebla, fiera, konscia pri sia alta rango, kaj konsistigis kun la edzino de sia frato kaj kelkaj aliaj elektitaj personoj tielnomatan ‚rondon de feniksoj’. En tiu pozicio oni timis lin pro lia impertinento tielacre, ke en antaŭaj jaroj okazis al mondumanoj, kiuj deziris ekkoni lin kaj por tio petis lian fraton, ke ili ricevis rifuzon. „Ne, ne petu ke mi prezentu vin al mia frato Palamedo. Mia edzino, ni ĉiuj, ni komune penus kaj tamen tio ne prosperus. Aŭ estus risko ke li malĝentilus, kaj tion mi maldeziras.” En la klubo Ĵokeo li kun kelkaj elektitqj amikoj listigis ducenton da anoj, de kiuj li neniam akceptos la prezenton al si. Kaj ĉe la grafo de Parizo li estis konata per la kromnomo ‚la Princo’ pro sia eleganto kaj fiero.

Roberto rakontis al mi pri la delonge pasinta junaĝo de sia onklo. Li ĉiutage venigis inojn al loĝejeto destinita al galantaj rendevuoj, kiujn li komune uzis kun du amikoj, kiuj same kiel li belis, pro kio oni kromnomis ilin ‚la tri Gracioj’274.

— „Iun tagon unu viro kiu estas nuntempe fame konata en la kvartalo Sankta-Ĵermano – kiel rakontus Honoreo De Balzak – sed kiu en unua, iom malkonvena vivotempo havis strangajn inklinojn, petis ke mia onklo akceptu lin en tiu loĝejeto. Sed apenaŭ li estis enirinta, li ne al iaj virinoj, sed al mia onklo Palamedo eldiris amdeklaron. Mia onklo ŝajnigis nekomprenon, sub preteksto eliris kun siaj du amikoj, ili kune revenis, la viron kaptis, senvestigis, batis ĝissange kaj sub malvarmo je minus 10 gradoj piedfrape elpelis, kaj oni trovis lin tie duonmorta, tiel ke la justico faris enketon, pri kiu la viktimo tre malfacile atingis ke ĝi rezignu. Mia onklo nuntempe ne farus same kruelan ekzekuton, kaj vi ne povas imagi la nombron de viroj el la plebo, kiujn li, kiu rilate al mondumanoj tenas grandan distancon, favoras, protektas eĉ se ili post tio ne estas dankemaj. Jen li periĝas por hotela laboristo, kiu okaze servis al li, tiel ke li ricevu laborlokon en Parizo, jen por kamparano li aranĝas, ke tiu lernu metion. Tio estas la afabla flanko de lia karaktero, kontraste al la monduma flanko.”

Jes – Roberto De Sanlupo apartenis al la speco de junaj viroj de la mondumo, kiuj sidas en alta loko, kie oni kreskigas tiajn dirojn, kia „tio, kio estas afabla en li” aŭ „lia afabla flanko” – tiajn sufiĉe karajn semojn, kiuj estigas ian specon de mondkoncepto, en kiu oni rigardas sin neniel grava kaj la popolon ĉiel grava – laŭ idearo tute kontrasta al la pleba fiero.

„Laŭdire ne estas nun imageble, ĝis kia grado li modelis, estis leĝodonanto en sia junaĝo por tuta societo. Li agis en ĉia cirkonstanco laŭ tio, kio estis al li plej agrabla, plej oportuna, sed tio tuj iĝis imitata de snoboj. Se iam en teatro li soifis kaj mendis trinkon kiun oni portu al li ĝis en la loĝion, la salonetoj malantaŭ aliaj loĝioj en la sekva semajno estis provizitaj per trinkaĵoj. En ofte pluva somero, en kiu li sentis ioman reŭmaton, li mendis surtuton el mola, varma vikuna lanaĵo, kiu ordinare uziĝas nur por vojaĝaj plejdoj, konservante ĝiajn bluajn kaj oranĝajn striojn. Post tio famaj tajloroj baldaŭ ricevis mendojn de klientoj por bluaj, franĝaj, longharaj surtutoj. Se pro ajna kaprico en kastelo, kie li restis dum unu tago, li deziris fari vespermanĝon malformale kaj publike sentigi tiun nuancon per tio ke li ne alvojaĝis kun frako sed altabliĝis en posttagmeza veŝto, tuj enmodiĝis la moro, ke oni vespermanĝas en kamparo en veŝto. Se manĝante kukon li uzis vice de kulero, forketon aŭ manĝilon de li inventitan kaj menditan de metalforĝisto, aŭ siajn fingrojn, ne plu estis permeseble ke oni agus alimaniere. Li ankaŭ deziris reaŭdi iujn el la kvartetojn de Ludvigo Van Betoven – ĉar malgraŭ multaj fantaziaj ideoj li tute ne malsaĝis kaj li havis senton pri belarto – kaj li venigis artistojn por ludi tiujn muzikaĵojn ĉiusemajne antaŭ li kaj kelkaj amikoj. En tiu jaro furora elegantaĵo estis do aranĝo de malmultahoma kunveno, okaze de kiu oni aŭdis ĉambromuzikon. Mi cetere volonte kredas, ke li ne enuis dum la vivo. Tia bela junulo, kia li estis, certe delogis multajn inojn! Mi cetere ne povos diri kiuj ili estis laŭnome, ĉar li pri tio estas malfanfarona. Sed mi scias ke li ofte malfidelis al mia kompatinda onklino. Li malgraŭ tio estis tre ĉarma kun ŝi, ŝi ŝategis lin, kaj li postploris ŝin dum jaroj. Kiam li restas en Parizo, li ankoraŭ vizitas la tombejon preskaŭ ĉiutage.”

En la tago post tiu, en kiu Roberto tiel rakontis pri sia onklo dum ties alvenon li atendis – cetere vane atendis – sole preterpasante la kazinon laŭ la alhotela vojo, mi sentis iel ke min rigardas iu ne malproksime staranta. Mi turnis la kapon kaj ekvidis tre grandan, iom dikan kvardekjarulon kun tre nigraj lipharoj, kaj kiu, dume nerveme batetante al sia pantalono per vergo, direktis al mi okulojn protrudajn pro atento. Jen kaj jen traradiis ilin ege aktivaj rigardoj, kiajn antaŭ nekonato havas viro al kiu ial tiu nekonato inspiras pensojn fremdajn al aliaj, ordinaraj homoj – ekzemple frenezulo aŭ spiono. Li ĵetis al mi lastan, samtempe riskan, singardan, rapidan kaj profundan okulumon, kvazaŭ lastan pafon ellasatan en la momento de fuĝo, kaj post ĝenerala ĉirkaŭrigardo, subite ŝajnante malatenta kaj disdegna, en abrupta renverso de sia tuta sinteno li turniĝis al afiŝo, en kies legado li absorbiĝis, dume zumante melodion kaj reĝustigante la ŝvelpetalan rozon, kiu pendis ĉe lia brusta butonfendo. Li elpoŝigis libreton, en kiu li ŝajne notis la titolon de la reklamata spektaĵo, elprenis du-aŭ-trifoje sian horloĝon, tiris super siajn okulojn nigran, rigidan pajloĉapelon, per mano longigis la ŝirmon de ĝia rando, kvazaŭ gvatante ĉu iu alvenas, gestis malkontente en la maniero per kiu oni intence vidigas ke oni tediĝas de atendo, sed per kiu oni neniam gestas okaze de reala atendo, kaj – ŝovante malantaŭen la ĉapelon kaj tiel malkovrante malaltan brosan frizaĵon, kiu tamen ĉe ambaŭ flankoj lasis iom longajn ondumajn „kolomboflugilojn” – li brue elspiris per la buŝo laŭ la maniero de tiu, al kiu ne estas tro varme sed kiu deziras montri ke al li estas tro varme. Mi pensis ke li eble estas hotelŝtelisto kiu – eventuale jam rimarkinte min kaj mian avinon en la antaŭaj tagoj kaj planante ian malhonestaĵon – ĵus komprenis ke mi travidis lin dum lia spionado; por trompado li eble per sia nova sinteno provis ŝajnigi distriĝon kaj nekoncernon, sed tion li faris kun tiel abrupta troigo, ke lia celo ŝajnis – krom forpelo de la suspekto kiun mi kredeble nun havis – precipe venĝo pro la humiligo kiun eble mi nevole spertigis al li, ŝajne li volis pensigi ne simple ke li ne vidis min, sed ke mi estis tro malgrava kaj sekve neatentinda. Li elfleksis la torson en fieraĉa pozo, tenis la lipojn kunpremitaj, supren kuspis la pintojn de la lipharoj, kaj sian rigardon korektis per ia indiferenta, rigida, preskaŭ insulta kuntono. Tiu strangeco de lia aspekto kaŭzis do, ke mi rigardis lin jen ŝtelisto, jen frenezulo. Tamen lia tre formala tualeto estis multe pli serioza kaj multe pli simpla ol tiuj de la plaĝumantoj, kiujn mi vidis en Balbeko, kaj ĝi pravigis mian jakon, kiun tiel ofte humiligis la brila, banala blanko de iliaj marbordaj vestoj. Sed mia avino alvenis renkonte al mi, ni faris kune promeneton kaj post unu horo mi estis atendanta ŝin antaŭ la hotelo, en kiu ŝi por momento eniris, kiam mi vidis ke eliras sinjorino De Vilparizi kun Roberto De Sanlupo kaj la nekonato, kiu antaŭe fikse rigardis min apud la kazino. Fulmorapide lia rigardo trapikis min, simile kiel pli frue, kiam mi unuafoje rimarkis lin, kaj ĝi revenis, kvazaŭ min ne vidinte, al sia loko, iom malalte antaŭ liaj okuloj, obtuza kiel neŭtrala rigardo kiu ŝajnigas ke ĝi vidas nenion ekstere kaj povas raporti nenion interne, kiel rigardo kiu esprimas nur la plezuron ke ĝi sentas ĉirkaŭ si okulharojn kiujn ĝi disigas per sia memkontenta rondeco, kiel la tro pia rigardo de iuj malsinceruloj aŭ memplaĉa rigardo de iuj malsaĝuloj. Mi vidis, ke li intertempe ŝanĝis la vestaron. La nova estis ankoraŭ pli malhela, kaj probable tio montras ke vera eleganto, ol malvera, pli proksimas al simpleco; sed en tio estis ankaŭ alia rimarkindaĵo: se oni rigardis pli atente, iĝis senteble, ke koloro en tiuj vestoj preskaŭ tute mankis ne tial, ke la homo ĝin rifuzanta estis al ĝi indiferenta, sed pliĝuste tial ke pro nekonebla kaŭzo li ĝin malpermesis al si. Kaj la sobreco, kiun ili vidigis, ŝajne estis tia elekto, kia rezultas de obeo al dieto, prefere ol de malgranda frandemo. Malhelverda bendo en la ŝtofo de l' pantalono samtonis kun la strioj de la ŝtrumpetoj, kaj tiu delikataĵo malkaŝis la viglecon de inklino subpremita en ĉiuj aliaj lokoj, kaj al kiu ĉi tiu sola koncedo estis farita nome de tolero, dum punkto sur la kravato apenaŭ distingeble ruĝis, kvazaŭ libero kiun la portanto ne kuraĝas uzi.

— „Kiel vi fartas? Mi prezentas al vi mian nevon, la baronon de Germanto” al mi diris sinjorino De Vilparizi, dum ke la nekonato, al mi ne rigardante, murmuris obtuzan „mi ĝojas” kaj ĝin sekvigis de ia huhuhu-o por ke la ĝentilaĵo sonu ankaŭ iom malvolonta, kaj, fleksante la etan, montran kaj dikan fingrojn, li prezentis al mi la grandan kaj ringan fingrojn, kiuj malhavis ian ornamon, kaj ilin mi premis tra lia velurleda ganto275; poste, ne levinte la rigardon al mi, li deturnis sin al la direkto de sinjorino De Vilparizi.

— „Je la ĉielo, ĉu mi perdas la kapon?” ŝi diris „Mi ĵus nomis vin barono De Germanto. Mi prezentas al vi la baronon De Ŝarlus. Entute la eraro ne grandas” ŝi aldiris „vi ja anas en la familio Germanto.”

Elhoteliĝis mia avino, kaj ni kune ekiris. La onklo de Roberto De Sanlupo degnis nek alparoli, nek alrigardi min. Li atente rigardis nekonatojn – dum ĉi tiu mallonga promeno li ĵetis du-aŭ-tri-foje sian teruran, profundan okulumon kvazaŭ sonde al sensignifaj, socie tute malgravaj homoj preterpasantaj – sed neniamomente, kiel mi povis juĝi per mia propra koncerno, li rigardis al la konatoj, kvazaŭ li estus policisto plenumanta sekretan komision sed lasanta siajn amikojn ekster la profesia gvatado. Ne miksiĝante en la interparolon de mia avino, sinjorino De Vilparizi kaj li, mi restis kaj kun mi restigis Roberton malantaŭe:

— „Mi petas – ĉu mi bone aŭdis? Ĉu sinjorino De Vilparizi diris al via onklo, ke li estas el familio Germanto?”

— „Jes, kompreneble, li estas Palamedo De Germanto.”

— „Ĉu do de la sama familio Germanto, kiu havas kastelon apud Kombreo kaj kiu pretendas havi praulinon Genoveva De Brabanto?”

— „Sendube. Mia onklo, kiu fervoras pri heraldiko, respondus al vi ke nia krio, nia batalkrio, kiu poste iĝis ‚antaŭ ĉiuj!’, estis iam ‚Kombrezi!’ li ridis, dezirante ke li ne ŝajnu fiera pro tiu privilegio de batalkrio, kiun posedis sole la preskaŭ suverenaj domoj, la grandaj bandestroj. „Li estas la frato de la nuna proprumanto de la kastelo.”

Tiel do parencis, tre proksime parencis kun familio Germanto tiu sinjorino De Vilparizi, de mi longe memorata kiel la donacinto de skatolo da ĉokoladoj tenata de anaso, kiam mi estis infano, tiam por mi pli fora de la flanko de Germanto, ol se ŝi estus enŝlosita ie je la flanko de Mezeglizo, malpli brila, malpli alte ranga laŭ mi, ol la kombrea optikisto, kaj nun subite pelata de iu el la apenaŭ kredeblaj altiĝoj, kontraŭ-paralelaj al ne malpli surprizaj senvaloriĝoj de objektoj, kiujn oni posedas, kiuj – en ambaŭ okazoj – enkondukas en nia junaĝa vivotempo kaj en aliaj tempoj, en kiuj persistas ioma adoleskeco, ŝanĝojn same oftajn kiel tiuj legeblaj en la ‚Metamorfozoj’ de Ovidio276.

— „Ĉu ne videblas en tiu kastelo ĉiuj statuaj bustoj de la pasintaj sinjoroj De Germanto?”

— „Ja videblas... kia bela kuriozaĵo!” ironiis Roberto De Sanlupo. „Konfidence dirite, mi juĝas tiujn aferojn iom sengustaj. Sed estas en la kastelo Germanto – iom pli interese – tre kortuŝa portreto de mia onklino far Eŭĵeno Karier277. Ĝi belas kiel verko de Ĝejmz Visler aŭ de Diego Velaskez278” daŭrigis Roberto, kiu en sia amatora fervoro ne ĉiam parolis konforme al la skalo de grandoj. „Estas tie ankaŭ kortuŝaj pentraĵoj de Gustavo Moroo. Mia onklino estas nevino de via amikino sinjorino De Vilparizi, ŝi estis edukita de ŝi, kaj ŝi edzigis sian kuzon, kiu ankaŭ estas nevo de mia onklino Vilparizi kaj estas la nuna duko de Germanto.”

— „Kaj do kiel rilatas via onklo?”

— „Li havas la titolon barono De Ŝarlus. Laŭ la regulo, kiam mia praonklo mortis, mia onklo Palamedo devis ricevi la titolon princo De La Lomoj, kiun havis lia pli aĝa frato antaŭ ol li fariĝis duko De Germanto, ĉar en tiu familio ili ŝanĝas la nomojn tiel ofte kiel la ĉemizojn. Sed mia onklo pri la temo havas propran opinion. Kaj tial ke li juĝas, ke oni iom tro abunde anoncas italajn dukecojn, hispanajn grandsinjorecojn kaj similajn, kaj kvankam li povis elekti inter kvaro da princaj titoloj, li retenis por si la nomon barono De Ŝarlus, proteste kaj laŭ ŝajna humileco en kiu estas multe da memfiero. ‚Nuntempe’ li diras ‚ĉiu ajn princas, sed mi bezonas ion distingan; princan titolon mi uzos kiam mi deziros vojaĝi anonime’. Laŭ lia aserto ne ekzistas pli antikva titolo ol barono De Ŝarlus; pruve pri ĝia pli granda antikveco ol la titolo De Monmorensi, kiu malĝuste sin prezentas unua baroneco de Francio dum unua ĝi estis nur en Francilio, kie situis ĝia feŭdo, mia onklo dum horoj kaj plezure donos al vi klarigojn, ĉar malgraŭ ke li estas tre sprita, tre talenta, li juĝas ke tio estas tre interesa temo por konversacio” diris Roberto kun rideto. „Sed en tio mi ne similas al li, min vi ne paroligos pri genealogio, mi trovas tion ege teda, ege eksmoda – vere, la vivo tro mallongas.”

Mi tiam rekonis en la abrupta rigardo, pro kiu mi turnis la kapon iom antaŭe apud la kazino, la saman, kiun mi vidis fiksita al mi en Tansonvilo en la momento kiam sinjorino Svan vokis Ĵilbertan.

— „Sed inter la multaj amatinoj, kiujn laŭ via diro via onklo, sinjoro De Ŝarlus, havis en sia vivo, ĉu estis sinjorino Svan?”

— „Ho certe ne! Efektive li tre amikas kun sinjoro Svan kaj multe helpis lin. Sed mi neniam aŭdis ke li estus amanto de lia edzino. Vi mirigus multajn homojn en la mondumo, se vi aŭdigus ke vi kredas tion.”

Mi ne aŭdacis respondi, ke kombreanoj multe pli mirus, se mi aŭdigus ke tion mi ne kredas.

Mia avino tre ŝatis sinjoron De Ŝarlus. Certe li taksis treege gravaj ĉiujn aferojn de genealogia pozicio kaj monduma rango, tion mia avino rimarkis, sed rimarkis sen grajno da tiu severeco en kiu ofte partoprenas kaŝita envio kaj incitiĝo, kiujn kaŭzas la vido de iu, kiu ĝojas pro avantaĝoj kiujn oni deziras, sed havigi al si ne povas. Ĉar male mia avino, kontenta pri sia situacio kaj neniel plendema pri tio ke ŝi ne vivis en pli brila socia medio, uzis sole sian inteligenton dum ŝi observis la karakterajn misojn de sinjoro De Ŝarlus, ŝi parolis pri la onklo de Roberto kun tia distanca, ridetema, preskaŭ simpatia bonvolo, per kia oni repagas al la objekto de neŭtrala observo la plezuron, kiun ĝi donas, kaj tiel des pli estis en tiu okazo ĉar la observato estis persono, kies pretendojn ŝi juĝis eble ne rajtaj sed almenaŭ amuze originalaj, pro kio li klare malsimilis al la personoj, kiujn ŝi ordinare renkontis. Sed precipe pro la inteligento kaj sentemo, kiuj estis en sinjoro De Ŝarlus diveneble tre viglaj, kontraste al multaj mondumanoj mokataj de Roberto, mia avino al li tiel facile pardonis la nobelan antaŭjuĝon. Ĉi tiun la onklo tamen ne oferis, male ol faris la nevo, favore al pli altaj kvalitoj. Sinjoro De Ŝarlus plivole kunvivigis ĝin kaj ilin. Posedante, kiel praido de la dukoj De Nemur kaj de la princoj De Lambal, arkivojn, meblojn, goblenojn, portretojn faritajn por siaj prauloj de Rafaelo Sanzio279, Diego Velaskez, Francisko Buŝe,280 prave dirante ke li ĵus vizitis muzeon kaj raran bibliotekon kiam li simple trarigardis la familiajn memoraĵojn, li male alte taksis – je alto de kiu la nevo elfaligis ĝin – la tutan heredaĵon de la nobelaro. Eble ankaŭ, estante malpli ideologiema ol Roberto, malpli fidema je vortoj kaj deklaroj, pli realisma observanto de homoj, li ne volis preteruzi gravan elementon de prestiĝo en iliaj okuloj, kiu unuflanke al lia imago donis privatan ĝuon, sed aliflanke por praktikaj celoj ofte povis esti tre efika helpilo. Sensolva restas la debato inter ĉi tiaj homoj kaj tiuj, kiuj obeas intiman idealon, pro kies instigo ili forĵetas tiujn avantaĝojn kaj ĝin provas realigi per propra forto, simile en tio al pentristoj aŭ literaturistoj kiuj rezignas virtuozon, simile al artismaj popoloj kiuj moderniĝas, al militismaj popoloj kiuj iniciatas universalan senarmigon, al absolutismaj reĝimoj kiuj demokratiiĝas kaj abolas premajn leĝojn, tre ofte sen ke la posta evoluo rekompencas ilian noblan decidon; ĉar la unuaj perdas sian talenton, la duaj perdas sian plurjarcentan superecon, pacismo iafoje multigas militojn, kaj toleremo faciligas krimadon. La penojn de Roberto De Sanlupo por sincero kaj emancipo oni kompreneble nepre taksis tre noblaj, sed se juĝi laŭ la ekstera rezulto, oni ankaŭ povis gratuli ke sinjoro De Ŝarlus ne iris la saman vojon, sed portigis al sia loĝejo pliparton de la admirindaj lignaj ornamaĵoj de la domo Germanto, malkiel lia nevo kiu interŝanĝis ilin kontraŭ secesia meblaro kaj pentraĵoj de Alberto Lebur kaj Armando Gijomen281. Malgraŭ tio estas vere, ke la idealo de sinjoro De Ŝarlus estis tre memiluzia – se havas sencon tiel paroli pri idealo, egale ĉu monduma aŭ belarta. Ĉe kelkaj tre belaj kaj eminente kleraj inoj, kies praulinoj antaŭ du jarcentoj partoprenis en la plena gloro kaj plena eleganto de la tiama reĝisma socio de Francio, li trovis elitan tonon pro kiu li plezure kompaniis prefere kun ili, kaj nedubeble lia sindona admiro al ĉi tiuj personoj estis sincera, sed ĝin parte subtenis multaj historiaj kaj belartaj kuntonoj de iliaj nomoj, simile kiel bildoj pri la grek-romia antikva epoko estas elementoj de la plezuro, kiun klerulo sentas dum li legas odon de Horacio282, kiu eble valoras malpli ol nuntempa poeziaĵo pri kiu la sama klerulo indiferentus. Ĉiu el tiuj virinoj kompare kun bela burĝino por li estis tia, kia kompare al moderna pentraĵo bildiganta landstraton aŭ geedzigan feston estas iu antikva pentraĵo, kies historio estas konata, de la papo aŭ reĝo kiu mendis ĝin, tra diversaj homoj ĉe kiuj ĝia ĉeesto pro donaco, aĉeto, milita kapto aŭ heredo memorigas iun eventon, aŭ almenaŭ iun historie signifan rilaton kaj sekve iujn sciojn, kiujn oni akiris, kaj donas al ĝi novan utilon, grandigas la senton de riĉeco de la memoro aŭ klereco. Sinjoro De Ŝarlus feliĉis pri tio, ke antaŭjuĝo simila al lia, tiujn kelkajn altajn sinjorinojn detenante de frekventado de malpli pur-sangaj virinoj, izolis ilin por lia kultado, puraj en ilia sendifekta nobeleco, simile al tia-tia fasado el la 18a jarcento apogata de plataj kolonoj el roza marmoro, kaj en kiu la posta tempo ne ŝanĝis ion. Sinjoro De Ŝarlus laŭdis la veran spiritan kaj koran noblecon aŭ nobelecon de tiuj sinjorinoj, proksimigante la du vortojn en konfuzo kiu trompis lin mem, kaj en kiu kernis la mensogo de tiu lama koncepto, de tiu ambiguo elita, bonvola kaj belartisma, sed krome kernis ĝia danĝera plaĉo por tiaj homoj, kia estis mia avino, al kiu la pli kruda, sed ankaŭ pli senmalica antaŭjuĝo de nobelo, kiu zorgus nur pri rangoj kaj ĉion alian ignorus, ŝajnus tro ridinda, sed kiu male estis senkritika se io prezentiĝis en la formo de ia spirita supereco, tiagrade ke ŝi juĝis la princojn enviindaj kompare kun ĉiuj aliaj homoj, pro tio ke ilin guvernis ekzemple tiaj homoj, kiaj Ĵano De La Brujer aŭ Francisko Fenelon283.

Antaŭ la Granda Hotelo la tri Germanto-familianoj disiĝis de ni; ili estis plu irontaj por tagmanĝo ĉe la princino De Luksemburgo. En la momento kiam mia avino estis adiaŭanta al sinjorino De Vilparizi, kaj Roberto al mia avino, sinjoro de Ŝarlus, kiu ĝis tiam ne alparolis min, reiris kelkajn paŝojn kaj proksimiĝinte: „mi teumos ĉi-tage post la vespermanĝo en la apartamento de mia onklino Vilparizi” li diris „mi esperas ke vi – por mia plezuro – venos kun via respektinda avino”. Kaj li reiris al la markizino.

Kvankam estis dimanĉo, fiakroj ne pli multis antaŭ la hotelo, ol komence de la bansezono. La notari-edzino precipe juĝis ke estas neutila elspezo, se oni pagas ĉiusemajne veturigiston por ne iri al gesinjoroj De Kambremer, kaj pliŝate ŝi restis en sia ĉambro.

— „Ĉu sinjorino Blande malsanas?” iuj demandis al la notario „ni ne vidis ŝin hodiaŭ.”

— „Ŝi suferas ioman kapdoloron – pro la varmo aŭ pro la ŝtormo. Al ŝi tio ofte okazas pro malgrandaĵoj; sed miaopinie vi vidos ŝin vespere. Mi konsilis, ke ŝi venu malsupren. Tio certe bonefikos al ŝi.”

Mi supozis, ke per sia invito ĉe sia onklino – kiun, mi ne dubis, li intertempe sciigis pri tio – sinjoro De Ŝarlus deziris kompensi la malĝentilon al mi faritan okaze de la matena promeno. Sed kiam, enirinte la salonon de sinjorino De Vilparizi, mi volis saluti ŝian nevon, kvankam mi ĉirkaŭiradis lin dum li estis akutavoĉe rakontanta iomete misfamigan anekdoton pri familiano lia, mi ne sukcesis renkonti lian rigardon; mi fine decidis ke mi salutos iom laŭte, atentige pri mia ĉeesto, sed tiam mi komprenis ke ĝin li jam rimarkis, ĉar antaŭ ol mi eldiris eĉ unu vorton, en la momento kiam mi ekkliniĝis mi vidis liajn du fingrojn etenditajn por ke mi premu ilin, sen ke li dume alturnis la okulojn aŭ interrompis sian paroladon. Li evidente vidis min sen ke li tion iel signis, kaj mi rimarkis ke liaj okuloj, kiuj neniam fiksiĝis al la kunparolanto, senĉese patrolis al ĉiuj direktoj, kiel la okuloj de iuj timantaj bestoj aŭ de la surstrataj vendistoj kiuj, dum ili anoncas kaj elmontras la eksterleĝan komercaĵon, gvatas, tamen ne turnante la kapon, la diversajn direktojn de la horizonto de kiuj povus alveni la polico. Tamen al mi estis iom surprize, ke sinjorino De Vilparizi estis kontenta pro nia veno sed videble ne atendis ĝin, kaj mi plu surpriziĝis aŭdante ke sinjoro De Ŝarlus diras al mia avino: „Ha, estas tre bona iniciato, ke vi venis, estas plaĉe, ĉu ne kara onklino?”. Verŝajne li rimarkis la surprizon de sia onklino kiam ni eniris, kaj li opiniis, kiel viro kutime agordanta la etoson, donanta la ĝustan tonon, ke li efike ŝanĝos la surprizon en ĝojon per sciigo ke li mem ĝojas, ke tio estas do la sento, al kiu nia veno instigu. En tio li ĝuste kalkulis, ĉar sinjorino De Vilparizi, kiu tre atentis la opiniojn de la nevo kaj sciis, kiel malfacile oni plaĉas al li, ŝajne subite trovis ĉe mia avino novajn kvalitojn kaj longe parolis al ŝi per flata kaj gaja tono. Sed mi malgraŭ ĉia peno ne komprenis, kiel sinjoro De Ŝarlus post kelkaj horoj forgesis la tre mallongan sed ŝajne tute intencan, pripensitan inviton, kiun li faris en la mateno de la sama tago, kaj ke li nomis „bona iniciato” de mia avino iniciaton, kiu tute venis de li. Kun skrupulo por precizeco, kiun mi konservis ĝis la aĝo en kiu mi komprenis, ke la veron pri la intenco de homo oni ne ekscias per demandado, kaj ke la risko de miskompreniĝo, kiu verŝajne estos pretervidita, malpli gravas ol la embaraso de naiva insisto, mi diris: „tamen, kara sinjoro, vi memoras – ĉu ne? – ke vi mem proponis al mi ke ni venu ĉi-vespere”. Nenia sono, nenia gesto signis ke sinjoro De Ŝarlus aŭdis mian demandon. Tion vidante, mi ripetis ĝin, kiel la diplomatoj aŭ la konfuzaj junuloj, kiuj kun senlaca kaj vana bonvolo petas la klarigojn, kiun la kontraŭulo rezolute ne volas doni. Sinjoro De Ŝarlus simile neniom respondis. Al mi ŝajnis, ke sur liaj lipoj ŝvebas la rideto de tiu, kiu de tre alta pozicio juĝas karakterojn kaj edukojn.

Ĉar ĉian klarigon li rifuzis, mi provis mem elpensi ĝin, sed mi nur hezitis inter pluraj eblaj, el kiuj neniu povis esti ĝusta. Eble li ne memoris, aŭ eble mi miskomprenis lian diron en la mateno... Pli verŝajne pro fiero li ne volis, ke oni pensu ke li provis venigi homojn kiujn li malestimis, kaj sekve la iniciaton de ilia veno li prefere alskribis al ili. Sed se vere, se li malestimis nin, kial li insiste volis, ke ni venu, aŭ pliĝuste ke venu mia avino, ĉar el ni du, nur kun ŝi, eĉ ne unufoje kun mi, li konversaciis dum la vespero? Tre vigle parolante kun ŝi kaj ankaŭ kun sinjorino De Vilparizi, kvazaŭ kaŝe malantaŭ ili, kvazaŭ sidante funde de loĝio, li ne pli atentis min ol per tio ke, iafoje deturnante la esploran rigardon de siaj travidemaj okuloj, li celis ĝin al mia vizaĝo kun sama seriozo, same zorga mieno, kiel se ĝi estus pene legebla manoskripto.

Probable sen tiuj specialaj okuloj la vizaĝo de sinjoro De Ŝarlus similus al tiuj de multaj belaj viroj. Kaj kiam Roberto De Sanlupo, parolante pri aliaj Germanto-familianoj, diris al mi poste: „klare, ili ne havas tiun elitan, tiun ĝisostan grandsinjoran eksteron, kiun havas mia onklo Palamedo”, tiel konfirmante ke la elita ŝajno, la nobela distingiĝo ne estas mistera aŭ nova afero, sed konsistas en elementoj kiujn mi senpene rekonis kaj sen ke de tio mi ricevis skuan impreson, mi sentis ke dissolviĝas unu el miaj iluzioj. Sed en tiu vizaĝo, kiun subtila surŝuto de kosmetika pulvoro provizis per ioma simileco al teatra vizaĝo, kiel ajn diligente sinjoro De Ŝarlus senmovigis ĝian mienon, la okuloj tamen estis ia fendo, la sola embrazuro kiun li ne povis ŝtopi, kaj pro kiu – laŭ la loko en kiu oni staris rilate al ĝi – oni sentis ke subite alcelas la brilo de ia interna aparato, kiu estis eble danĝera, eĉ por tiu, kiu ĝin ne plene regus sed portus ene de si, en malstabila reĝimo kaj ĉiam en risko de krevo; kaj la zorgema, ĉiam singarda tono de tiuj okuloj, kun la tuta laco kiu ĉirkaŭe, ĝis tre malalte vastiĝinta okul-ringo efektis en la vizaĝo, kiel ajn regata kaj flegata ĝi estis, elvokis ian anonimecon, ian maskoveston de grava viro en danĝero, aŭ simple de danĝera viro en tragika situacio. Mi tre volis diveni, kia estis tiu sekreto, kiun ne havis en sia mio aliaj viroj, kaj pro kiu pli frue mi sentis tiel enigma la rigardon de sinjoro De Ŝarlus, kiam matene mi vidis lin apud la kazino. Sed kun la nun ricevita scio pri lia familia aparteno, mi ne plu povis kredi ke ĝi estus la rigardo de ŝtelisto, kaj ankaŭ ne – se juĝi laŭ lia konversacio – ke ĝi estus de frenezulo. Ke li estis rilate al mi malvarma, dum li estis al mia avino tiel afabla, tio eble ne rezultis de persona malsimpatio, ĉar laŭ ĝenerala konsidero li estis same tiom bonvola al virinoj, pri kies mankoj li parolis – kutime – sen devojiĝo de indulgema sinteno, kiom li elmontris malamon al viroj, precipe al junaj viroj, simile intensan kiel la sento de iuj ino-malŝatantoj al virinoj. Pri duo aŭ trio da „ĝigoloj” kiuj estis familianoj aŭ intimuloj de Roberto kaj kies nomojn ĉi tiu hazarde eldiris, sinjoro De Ŝarlus diris kun preskaŭ kruela tono, kiu kontrastis kun lia kutima flegmo: „ili estas junaj kanajlaĉoj”. Mi komprenis ke tio, kion li precipe mallaŭdis pri nuntempaj junuloj, estis ilia nevireco. „Ili ŝajnas virinaĉoj” li diris malestime. Sed kia vivmaniero ne ŝajnus „nevira” kompare kun tiu, kiun li deziris vidi flanke de viroj, kaj kiu neniam estis por li sufiĉe vigla kaj vira? Li mem okaze de siaj pied-ekskursoj, post horoj da marŝado, sin ĵetis kun varmega korpo en froste malvarmajn riverojn. Li ne toleris eĉ ke viro havu ringon sur fingro.

Sed ĉi tiu rezoluta viremo ne malebligis en li kvalitojn de tre subtila sentemo. Al sinjorino De Vilparizi, kiu petis ke li priskribu por mia avino kastelon en kiu restis iam Maria De Sevinje, pretere menciante ke ŝi juĝis iom literature troigita ŝia malespero pro la diseco disde tiu teda sinjorino De Grinjan284, li respondis:

— „Tute male, tio ŝajnas al mi tre vera. Tiu epoko estis cetere tia, en kia tiun specon de sentoj oni bone komprenis. La viro de Monomopato285, kiu kuras al sia amiko kiu en sonĝo ŝajnis iom malĝoja, la kolombo, kiu juĝas ke la plej granda aflikto estas la foresto de la alia kolombo286, al vi eble ŝajnas, kara onklino, same troigitaj kiel Maria De Sevinje arde atendanta la momenton kiam ŝi solos kun sia filino. Tiel bela estas ŝia diro, kiam ŝi foriras de ŝi: ‚ĉi tiu disiĝo al mi kaŭzas animan doloron, kiun mi sentas kvazaŭ korpan vundon. Dum foresto oni ne kalkulas horojn. Oni iras laŭ tempo, al kiu oni aspiras’.”

Mia avino tre ĝojis, tial ke ŝi aŭdis iun, kiu pri la sevinje-aj ‚Leteroj’ parolis ĝuste tiel, kiel ŝi mem parolus. Ŝi miris, ke viro komprenas ilin tiel bone. Ŝi trovis en sinjoro De Ŝarlus inajn delikaton kaj sentemon. Ni rezonis poste, kiam ni estis kune solaj kaj interparolis pri li, ke probable li ricevis profundan influon de virino, de sia patrino aŭ poste de sia filino, se infanojn li havis. Mi pensis miaflanke „influon de amatino” komparante la situacion kun tiu de Roberto De Sanlupo, de la influo kiun ŝajne havis lia propra amatino, el kiu mi pli bone rimarkis ĝis kia grado inoj, kun kiuj ili vivas, delikatigas la karakteron de viroj.

— „Kredeble kiam ŝi poste fine kuniĝis kun sia filino, ŝi ne trovis rakontindan aferon” respondis sinjorino De Vilparizi.

— „Ne tiel – ŝi certe trovis, eĉ se ĝi estis nur tio, kion ŝi nomis ‚aferoj tiel senpezaj, ke sole vi kaj mi rimarkas’. Ĉiuokaze ili kunestis. Kaj ankaŭ La Brujer diras ke tio sufiĉas: ‚esti kun la homoj, kiujn oni amas; al ili paroli, al ili ne paroli, estas egale’. Li pravas, tio estas la sola fonto de feliĉo” daŭrigis sinjoro De Ŝarlus per sopira tono. „Kaj ĉi tiun feliĉon, bedaŭrinde – la vivo estas tiel malbone aranĝita ke ĝin oni ja malofte spertas. Maria De Sevinje entute ne estis tiel kompatinda kompare kun aliaj homoj. Longan tempon de sia vivo ŝi pasigis kune kun tiu, kiun ŝi amis.”

— „Vi pretermemoras ke tio ne estis amo, vi parolas pri ŝia filino.”

— „Sed grava en la vivo ne estas tio, kion oni amas” li rediris per scia, neprotestebla, preskaŭ akra tono „gravas nur, ke oni amas. Tiu sento, kiun Maria De Sevinje havis por sia filino, multe pli prave povas pretendi je proksimeco kun la pasio, kiun Ĵano Rasin enteatrigis en ‚Andromaka’ aŭ ‚Fedra’, ol la banalaj ligiĝoj, kiujn la juna filo Sevinje havis kun siaj amatinoj. Simile estas pri la amo de mistikulo al lia dio. La tro malvasta limo, kiun oni ordinare desegnas ĉirkaŭ amo, rezultas nur de ne granda scio pri la vivo.”

— „Ĉu vi tre alte taksas ‚Andromaka’n kaj ‚Fedra’n?” per iom malŝata tono Roberto demandis al sia onklo.

— „Estas pli da vero en unu tragedio de Rasin, ol en ĉiuj dramoj de Viktoro Hugo” respondis sinjoro De Ŝarlus.

— „La mondumo estas ja timinda” konfidence diris al mi Roberto. „Ke ili taksas Rasin pli alte ol Hugo neobĵeteble tio estas enormaĵo!” Li sincere malgajis pro la diro de sia onklo, sed konsolis lin la plezuro ke li diris „neobĵeteble” kaj – precipe – „enormaĵo”.

En tiuj rezonoj pri la malĝojo de tiu, kiu vivas fore de amato (pro kiuj mia avino poste diris al mi ke la nevo de sinjorino De Vilparizi kompare al sia onklino iujn verkojn multe pli bone komprenas, kaj precipe vidigas homan kvaliton, kiu la nivelon de plimultaj liaj samklubanoj tre superas), sinjoro De Ŝarlus ne sole elmontris delikatajn sentojn efektive malofte troveblajn en viroj; lia voĉo mem, simile al iuj kontraltaj voĉoj en kiuj oni ne sufiĉe ekzercis la mezaltan tonaron, kaj kies kantado sonas kiel alterna duopo de juna viro kaj de ino, iris, en la momento kiam li esprimis tiujn delikatajn pripensojn, ĝis en akutojn, koloriĝis per neatendita mildeco kaj ŝajne entenis ĥoron de fianĉinoj, de fratinoj, kiuj elverŝis sian kormildecon. Sed la tuta elkovo da junulinoj, pri kiu sinjoro De Ŝarlus pro sia radikala malŝato de ĉia malvireco nevolonte scius, ke ĝin oni aŭdas en la sono de lia voĉo, ne nur interpretis kaj modulis la sentimentalajn pecojn. Ofte, dum li estis konversacianta, oni aŭdis ilian akutan, freŝan ridon de junaj lernejaninoj aŭ koketulinoj, kiuj satiris proksimulojn kun malica lerto kaj trafa sprito.

Li rakontis ke palaca domo, kiu iam apartenis al lia familio, en kiu Maria-Antonia de Aŭstrio287 okaze tranoktis, kun parko aranĝita de Andreo Le Notr288, apartenas nun al la riĉaj financistoj Israel, kiuj ĝin aĉetis.

— „Israel – nu, tia estas la nomo de tiuj homoj, kiu laŭ mi estas ĝenerala, etna nomo, prefere ol propra. Eble oni ne scias ke tiu speco de homoj nomon ne havas kaj ricevas sole la alnomon de la grupo, al kiu ili apartenas. Ne gravas! Iama domo Germanto iĝis posedaĵo de familio Israel!!” li ekkriis. „Tio memorigas min pri iu ĉambro en la kastelo de Bluao, en kiu la gvidisto, kiu ĝin vizitigis, komentis: ‚ĉi tie Maria Stuart kutimis preĝi, kaj nun ĉi tie mi tenas siajn balailojn’. Kompreneble mi ignoras tiun domon, kiu senhonoriĝis, same kiel ignoras mian kuzinon Klara De Ŝime kiu disiĝis de sia edzo. Sed mi konservas fotografaĵon de la ankoraŭ ne aliaranĝita domo, kiel ankaŭ fotografaĵon de la princino kiam ŝiaj grandaj okuloj ankoraŭ rigardis nur al mia kuzo. Fotografio gajnas iom da digno, kiun ĝi kutime malhavas, kiam ĝi ne plu bildigas la realon sed montras objektojn, kiuj ne plu ekzistas. Mi donos iam al vi ekzempleron de la bildo pro via intereso al tiu speco de konstruaĵo.” li diris al mia avino.

Ĉi tiam, ekvidante ke la brodita tuko, kiun li havis en sia poŝo, elpendigis kolorajn borderojn, li rapide reenŝovis ĝin kun ŝokita mieno de pudora sed ne naiva ino kaŝanta ĉarmaĵojn, kiujn pro troa hontemo ŝi juĝas maldecaj.

„Vidu” li daŭrigis „tiuj homoj dekomence detruis la klasikisman ĝardenon de Andreo Le Notr – same granda misfaro kiel ŝiro en pentraĵo de Nikolao Pusen. Pro tio la Israel-familio juste sidus en malliberejo. Estas vere” li ridetis post momenta silento „ke sendube multaj aliaj kaŭzoj ekzistas, pro kiuj ili tie juste sidus! Ĉiuokaze vi povas imagi la efekton de la apudeco de romantika ĝardeno289 kun tiastila konstruaĵo.”

— „Sed la domo estas samstila kiel la Eta Trianono290” diris sinjorino De Vilparizi „kaj romantikan ĝardenon Maria-Antonia ja aranĝigis tie.”

— „Ĝi tamen malkonvenas antaŭ la fasado de Gabrielo” respondis sinjoro De Ŝarlus. „Evidente estus nun sovaĝa faro se oni detruus la Vilaĝeton. Sed kiel ajn juĝas la nuntempa spirito, mi tamen dubas tiurilate ke fantazio de sinjorino Israel iam iĝus same prestiĝa kiel memoraĵo pri la reĝino.”

Intertempe mia avino signis al mi ke mi supreniru kaj enlitiĝu, malgraŭ la insisto de Roberto, kiu, min hontigante, aludis antaŭ sinjoro De Ŝarlus la malĝojon kiun mi kutime sentis vespere antaŭ la endormiĝo, kion lia onklo sendube juĝis malmulte vireca. Mi restis ankoraŭ mallongan tempon, kaj eliris, kaj mi miris kiam, iom poste, aŭdinte ke iu frapas ĉe la pordo kaj demandinte kiu frapas, mi aŭdis la voĉon de sinjoro De Ŝarlus kiu per seka tono diris:

— „Estas Ŝarlus. Ĉu mi povas eniri, kara Fraŭlo? Estimata fraŭlo...” li daŭrigis post ol li refermis la pordon „mia nevo diris antaŭnelonge, ke vi sentas iom da ĝeno antaŭ ol endormiĝas, kaj aliflanke ke vi admiras la librojn de Bergoto. Mi havas libron de li en mia kofro, kiun vi probable ne konas, kaj mi do alportas ĝin kiel helpon por la daŭro de ĉi tiu tempo dum kiu vi ne estas feliĉa.”

Mi elkore dankis al sinjoro De Ŝarlus kaj mi diris ke mi male timis, ke tio, kion Roberto raportis pri mia misfarto ĉe la sojlo de la nokto, ŝajnigis min en liaj okuloj eble pli malsaĝa ankoraŭ ol mi estas.

— „Ne, tute ne” li respondis en pli milda tono. „Vi eble ne havas personan meriton, tre malmultaj homoj havas! Sed almenaŭ portempe vi havas junecon, kaj tio estas almenaŭ plaĉaĵo. Cetere, kara fraŭlo, plej granda malsaĝaĵo estas, ke oni trovas ridindaj aŭ kondamindaj sentojn kiujn oni ne mem sentas. Mi ŝatas la nokton kaj – vi diras – vi timas ĝin; mi ŝatas la odoron de rozoj kaj mi havas amikon al kiu ĝi kaŭzas febron. Ĉu vi kredas ke mi pro tio juĝas, ke li estas malestiminda? Mi penas kompreni ĉion, kaj nenion mi volas kondamni. Entute vi ne tro plendu, mi ne diros ke ĉi tiaj malĝojoj ne estas premaj, sed mi scias ke oni povas suferi pro kaŭzoj, kiujn aliaj homoj ne komprenas. Sed almenaŭ vi prave konfidis vin al via avino. Vi ofte kun ŝi kunestas. Kaj tio estas permesebla korinklino, pli ĝuste dirite: permeseble reciproka inklino. Estas tiom da aliaj inklinoj pri kiuj tio ne veras.”

Li iris tien kaj reen tra la ĉambro, rigardis objekton, levis alian. Al mi ŝajnis ke li deziras ion sciigi al mi, kaj vortojn ne trovas por ĝin esprimi.

— „Mi havas alian volumon de Bergoto ĉi tie. Mi tuj havigos ĝin” li diris kaj li sonorigis.

Post ioma tempo etaĝa servisto eniris.

„Petu ke la ĉefservisto venu. Li estas la sola ĉi tie, kiu kapablas plenumi komision inteligente” diris sinjoro De Ŝarlus kun malestima tono.

— „Ĉu sinjoro Amato, sinjoro?” la servisto demandis.

— „Mi ne scias lian nomon, tamen jes, mi memoras ke mi aŭdis ke oni vokas lin tiel. Iru, rapidu, mi ne volas atendi.”

— „Li tuj venos, sinjoro, mi antaŭ nelonge vidis lin en la teretaĝo.” respondis la servisto, kiu volis ŝajnigi bonan scion. Ioma tempo pasis. La servisto revenis:

„Sinjoro, sinjoro Amato jam enlitiĝis. Sed mi povas plenumi la komision.”

— „Ne, petu ke li ellitiĝu.”

— „Sinjoro, ne estas eble, li ne dormas ĉi tie.”

— „Do prefere foriru.”

— „Sed, kara sinjoro” mi diris post la foriro de la servisto „vi tro komplezas min, unu sola volumo de Bergoto sufiĉos.”

— „Tiel ŝajnas al mi, finfine.”

Sinjoro De Ŝarlus paŝadis. Kelkaj minutoj pasis tiel, kaj post momento da hezito, post pluraj provoj li turniĝis kaj per sia denove seka tono li ĵetis la vortojn „bonan vesperon, kara fraŭlo” kaj foriris. Post ĉiuj noblaj sentoj esprimitaj en tiu vespero, la postan tagon kiu estis la tago de lia forvojaĝo, sur la plaĝo, antaŭtagmeze, en la momento kiam mi estis enakviĝonta, sinjoro De Ŝarlus proksimiĝis al mi kaj sciigis, ke mia avino atendas mian venon tuj post ol mi elakviĝos, kaj mi tre miris aŭdante ke li diras, al mi pinĉante la kolon, kun vulgaraj familiareco kaj rido:

— „Tamen pri la maljuna avino bele fajfas ĉi tiu friponeto, ĉu ne?”

— „Kia diro, kara sinjoro, ne, mi tre amas ŝin!”

— „Kara fraŭlo” li diris retropaŝante kaj kun tre malvarma mieno „vi ankoraŭ junas, vi ĝuste uzu ĉi tiun cirkonstancon por edukiĝi pri du aferoj: unue vi pliŝate detenu vin de esprimo de sentoj tiel kompreneblaj, ke ili estu subkomprenataj; due vi ne komencu militiron por respondi al tio, kion alia diras al vi, antaŭ ol vi bone komprenis la signifon de la diro. Se vi estus tiamaniere prudenta en la ĵusa momento, vi evitus impresi kiel tiu, kiu parolas tro haste kaj vaste, kvazaŭ surdulo, kaj tiel aldonas duan ridindon al tio, ke li havas sur sia bankostumo broditajn ankrojn. Mi prunte donis al vi libron de Bergoto, kiun mi bezonas. Portigu ĝin al mi komisie per tiu ĉefservisto kun mokinda kaj malkonvena nomo, kiu supozeble ne dormas en ĉi tiu horo. Mi nun vidas, ke mi tro frue parolis hieraŭ vespere pri la ĉarmoj de junaĝo, mi pli bone helpus al vi atentigante pri ĝiaj preteratento, malkonsekvenco kaj nekompreno. Mi esperas, kara fraŭlo, ke ĉi tiu eta pluvo de riproĉoj efikos al vi bone, same kiel la bano. Tamen ne staru tiel senmove, vi povus malvarmumi. Adiaŭ, kara fraŭlo.”

Li probable pentis pro ĉi tiu diro, ĉar post ioma tempo mi ricevis – en marokena kovrilo sur kies fronto estis enmuntita plato el gravurita ledo kun duonreliefa bildo de miozota branĉeto – la libron kiun li antaŭe pruntedonis al mi, kaj kiun mi estis redoninta ne pere de Amato, kiu tiam ne oficis, sed pere de la liftisto.

Post la forvojaĝo de sinjoro De Ŝarlus, ni – Roberto kaj mi – povis finfine viziti familion Bloĥ por vespermanĝo. Mi komprenis okaze de tiu festeto ke la anekdotoj, kiujn nia amiko tro volonte juĝis amuzaj, estis rakontoj de sinjoro Bloĥ, la patro, kaj ke la „tre kurioza viro” en ili rolanta estis ĉiufoje unu el liaj amikoj, pri kiu li tiel opiniis. Estas ia nombro da homoj, kiujn oni admiras dum la infanaĝo, ekzemple patro pli sprita ol ceteraj familianoj, aŭ instruisto kiu ricevas la prestiĝon de la metafizika doktrino kiun li konigas, aŭ pli progresinta kunklasano – kia Bloĥ estis por mi – kiu malŝatas la poezion de Alfredo De Muse en ‚La Espero je Dio’ kiam oni ankoraŭ ŝatas ĝin, kaj kiam oni interesiĝos pri Lekont De Lil aŭ Polo Klodel, jam admiros nur:

en Sanblazio en Zueko
vi estis, estis tre komforta
...

kaj aldone:

Padovo belas por turistoj
kaj de ĝi famas la juristoj
...
sed mi pli ŝatas la polenton
...
en blanka-nigra vesto pasas
la Topatela

kaj de la tuto de ‚Noktoj’ volas memori nur:

en Havro antaŭ Atlantiko,
en Veneci', malbela Lido,
atingas ĝis la tomba lito
la ondoj de Adriatiko.

Nu, de homo, kiun oni fide admiras, oni akceptas, citas kun admiro dirojn tre malsuperajn al tiuj, kiujn el la inspiro de la propra genio oni severe rifuzus, simile kiel verkisto en romano uzas, kun la pravigo ke ili venas de la realo, spritaĵojn, personojn, kiuj en viva medio male impresas malinterese, plumpe. La literaturaj portretoj de Luizo De Sansimon, far li verŝajne verkitaj sen granda memkontento, estas admirindaj; la frazoj kiujn li citas kiel ĉarmajn, diritaj de sprituloj, kiujn li konis, restas dube amuzaj aŭ iĝis nekompreneblaj. Li ne kuraĝus mem elpensi la parolojn de Ana-Maria Kornuel291 aŭ de la reĝo Luizo la 14a, kiujn li raportas kiel subtilaj, sukaj, kio cetere estas ankaŭ notinda pri multaj aliaj aŭtoroj, kaj tiu fakto havas diversajn klarigojn, el kiuj provizore legantoj rimarku almenaŭ ĉi tiun, ke homo en mensostato, en kiu li estas observanto, tre malsuperas la nivelon kiun li havas kiam li kreas.

Enklavis en mia amiko Bloĥ do la patro Bloĥ, kiu postrestis la filon je kvardek jaroj, rakontadis strangajn, absurdajn anekdotojn, kaj pro ili ridis funde de mia amiko same multe kiel la ekstera kaj vera patro Bloĥ, tiel ke al la rido kiun ĉi lasta sonigis, nepre ripetante du-aŭ-trifoje la konkludan vorton por ke la publiko bone frandu la rakonton, aldoniĝis la brua hahao per kiu la filo dum la manĝo nepre laŭdis la skeĉojn de la patro. Pro tio, post ol li elmontris en siaj diroj grandan inteligenton, Bloĥ, la filo, konforme al la heredo de la familio al ni rakontis je la trideka fojo iun el la spritaĵoj, kiujn Bloĥ, la patro, elŝrankigis – samtempe kun la redingoto – nur en solenaj tagoj, kiam Bloĥ, la filo, alkondukis gaston, al kiu estis dezirinde imponi: iun el siaj profesoroj, samklasanon kiu ricevis ĉiujn jarfinajn premiojn, aŭ – en la koncerna vespero – min kaj Roberton. Kaj do ekzemple: „... tre kompetenta milit-eksperto, kiu kun granda lerto, kun demonstraj pruvoj klarigis pro kiaj necesaj kaŭzoj okaze de la rusa-japana milito japanoj venkiĝos kaj rusoj venkos”292 aŭ ankaŭ: „li estas eminenta viro, kiu en la politikaj medioj estas rigardata granda financisto, kaj en la financaj medioj estas rigardata granda politikisto”. Ĉi tiujn rakontojn sekvis alia pri la barono De Rotŝild aŭ pri sinjoro Rufus Israels, kiuj sursceniĝis en iom malklara cirkonstanco, kiu eventuale kredigis ke sinjoro Bloĥ konis ilin iam persone.

Mi mem unuatempe ne vidis la trompon, kaj laŭ la rakonto de sinjoro Bloĥ, la patro, pri Bergoto, mi kredis ke li estis unu el liaj delongaj amikoj. Fakte ĉiujn ĉi famajn homojn sinjoro Bloĥ „konis”, sen ke li efektive konis ilin, li nur vidis ilin malproksime en teatrejo aŭ en avenuoj. Li cetere reve pensis ke lia propra figuro, lia nomo, lia karaktero estis iel al ili konataj, kaj ke lin ekvidante ili ofte detenis sin de momenta impulso por saluto. Mondumanoj, malgraŭ tio ke ili konas homojn kun originala talento kaj ilin akceptas ĉe sia vespermanĝa tablo, tamen ne pli bone komprenas ilin. Sed se oni iom longe frekventis la monduman societon, la vanteco de ĝiaj anoj vigle dezirigas frekventon, kaj supertaksigas inteligenton de pli obskuraj medioj, en kiuj oni „konas” nur sen ke oni konas. Mi baldaŭ eksciis tion pro konversacio pri Bergoto. Sinjoro Bloĥ ne estis la sola homo, kiu brilis en sia hejmo. Kompare pli brilis mia amiko antaŭ siaj fratinoj, kiujn li konstante alparolis per grumbla tono, klinante la kapon al sia telero; li tiel ridigis ilin ĝis larmado. Ili cetere adoptis la stilon de sia frato, flue uzis ĝin, kvazaŭ ĝi estus deviga kaj sole konvena por la uzo de inteligentuloj. Kiam ni alvenis, la plej aĝa diris al iu malpli aĝa:

— „Iru kaj avertu nian singardan patron kaj nian honorindan patrinon.”

— „Hundinoj!” al ili diris Bloĥ „mi prezentas al vi la kavaliron Sanlupo kun rapidaj ĵetlancoj, kiu venis por kelkaj tagoj de ĉeval-abunda vilaĝo Donsiero kun glatŝtonaj domoj.”

Ĉar li estis egale vulgara kiel beletrema, la alparolo finiĝis ordinare per malpli homereska ŝerco: „He, bonvolu, fermu viajn bel-agrafajn peplojn, kiel vi aŭdacas tiun sintenon? Ja... ne ĝenos mian patron!293” kaj fraŭlinoj Bloĥ kolapsis en ĝenerala ridado. Mi diris al ilia frato, kian grandan ĝojon li donis al mi per sia rekomendo de bergotaj verkoj, kiujn mi poste legis kun granda plezuro.

Sinjoro Bloĥ, la patro, konis Bergoton nur laŭfame kaj pri la vivo de Bergoto sciis nur la klaĉojn de la vulgara publiko, kaj li havis same malrektan procedon por ekkoni liajn verkojn pere de ŝajne artologiaj taksoj. Li vivis en mondo proksimumisma, en kiu oni salutas forestajn homojn, kaj taksas laŭ falsaj normoj. En tiu mondo malprecizo, malkompetento ne breĉas la memfidon de homo, sed male ĝin kreskigas. La bonefika miraklo de memamo estas ke, dum malmultaj homoj havas altrangajn amikojn kaj profundajn sciojn, la multaj aliaj, kiuj ilin malhavas, tamen kredas ke ili estas en enviinda pozicio, ĉar pro sia vidpunkto al la benkaro de la socia amfiteatro ĉiu el ili, disponante pri ajna rango, juĝas ke ĝi estas la plej bona, kaj li vidas malpli prosperaj, missortaj, kompatindaj, la pli altajn homojn, kiujn li laŭnome kalumnias kvankam li ne konas ilin, kaj malfavore juĝas, mistaksas, ĉar li ne komprenas ilin. Eĉ en la okazoj, en kiuj memamo ne sufiĉe prosperigas privatajn etajn avantaĝojn por ke ĉiu disponu la bezonatan, kompare pli grandan dozon da feliĉo, ol disponas aliuloj, envio ensceniĝas kaj kompensas la mankon. Kompreneble envio parolas per malestimaj frazoj, kaj oni do traduku „tiun mi ne volas ekkoni” per „tiun mi ne povas ekkoni”. Tio estas la racia senco. Tamen la pasia senco estas ja: „tiun mi ne volas ekkoni”. La diranto scias, ke tio ne veras, sed tion li diras tamen ne pro nura artifiko, li diras tion ĉar tia estas lia sento pri la situacio, kaj tio sufiĉas por ke aboliĝu la socinivela distanco kaj do por ke estiĝu feliĉo.

Tiel do, dank' al memcentrismo ĉiu homo vidas la mondon laŭ la modelo de gradaj, pli malaltaj rangoj super kiuj li reĝas, kaj sinjoro Bloĥ volonte gratifikis sin per tio, ke en reĝa ofico li agis senkompate, kiam matene, prenante varman ĉokoladaĵon kaj ekvidante la nomon de Bergoto sub artikolo de la apenaŭ duone malfermita gazeto, li degne akceptis lin por mallonga renkontiĝo, eldiris la juĝon, kaj al si donis la komfortan plezuron ke ripetis inter ĉiu gluto de la varmega trinkaĵo: „tiu Bergoto verkas nelegeble, kia tedulo, kia ĝenulo! Li laboras por ke homoj malabonu. Kia miŝmaŝo, kia ŝmiraĵo...!” Kaj li reprenis unu buterpanon.

La iluzia graveco de sinjoro Bloĥ, la patro, vastiĝis iom trans la amplekso de lia propra percepto. Liaj infanoj – unue – rigardis lin granda viro. Ĉiuj infanoj havas inklinon ĉu por supertakso ĉu por subtakso de siaj gepatroj, kaj laŭ la opinio de bona filo lia patro estas nepre la plej bona patro, sen ke ĉi tiu prezentas iajn objektivajn ecojn pravigajn por tiu admiro. Nu, kvalitoj ne tute mankis en sinjoro Bloĥ, kiu estis edukita, subtila, varmakora por siaj familianoj. En la intima rondo de la familio oni volonte ĝuis lian kuneston, ĉar dum en la mondumo oni juĝas homojn laŭ ja absurda, plena je falsaj reguloj sed konstanta juĝilo, ilin komparante kun la tuto de aliaj elegantaj personoj, kontraste en la neunueca burĝa vivo la manĝoj, la vesperoj havas sian centron en homoj, kiujn oni rigardas agrablaj, amuzaj, sed kiuj en la mondumo ne akceptiĝus pli multe ol unu fojon. En tiu medio, en kiu la fikcio de nobelaj rangoj ne ekzistas, ilin anstataŭas distingoj eĉ pli malraciaj. Tiel do en lia familio ĝis amplekso de tre fora parenca rilato, ia laŭdira simileco en la maniero kiel li aranĝis la lipharojn kaj en la supra parto de la nazo estis preteksto por nomi lin „falsa duko De Omal”. (en la medio de klubaj grumoj iu portas la kaskedon oblikve kaj la jakon tre strikte por simili – en sia imago – fremdan oficiron: ĉu li ne estas ia rimarkinda persono en la opinio de siaj samlaboranoj?)

Tute ne evidentis la simileco, sed la kromnomo funkciis kiel titolo. Oni diradis: „ĉu Bloĥ? kiu Bloĥ? ĉu la duko De Omal?” kvazaŭ oni dirus „ĉu la princino Mura? kiu princino Mura? ĉu la reĝino (de Napolo)?294”. Aliaj tre malgrandaj signoj kompletigis en la opinio de la gekuzoj lian laŭdiran eminentecon. Sinjoro Bloĥ kaleŝon ne volis havi, sed en iuj tagoj luprenis duĉevalan, sentegmentan viktorion de la Kompanio kaj traveturis la Bulonjan Arbaron, mole kuŝante oblikve en la veturilo, du-fingre apogante la tempion, du-fingre tenante la mentonon, kaj dum homoj, kiuj ne konis lin, juĝis pro tio ke li estas iu „artifikulo”, familianoj siaparte kredis firme ke pri eleganto, onklo Salomono konkuras pli alte ol sinjoro Gramon-Kaderus295. Li estis unu el tiuj homoj, kiuj, post la morto, tial ke ili iam kunmanĝis kun la ĉefredaktisto de ‚La Radikalulo’ en iu restoracio ĉe la parizaj avenuoj, estas epitetitaj „vizaĝo bone konata de parizanoj” en la monduma kroniko de tiu gazeto. Sinjoro Bloĥ al Roberto kaj al mi diris, ke Bergoto bone scias kial li, sinjoro Bloĥ, ne salutas lin, kaj ke li tuj ĉe ekvido en teatrejo aŭ en la klubo evitas reciprokan alrigardon. Roberto ruĝiĝis, ĉar li pripensis ke tiu klubo ne povas estis la klubo Ĵokeo, kiun lia patro prezidis iutempe. Tamen ĝi probable estis iom elita klubo, ĉar sinjoro Bloĥ diris, ke Bergoto nuntempe ne plu estus en ĝi akceptita. Tial, Roberto De Sanlupo kun timo ke li ‚subtaksas la kontraŭulon’ demandis ĉu la dirita klubo estas la cirklo de la Reĝa strato, kiun lia familio juĝis senkredita, sed en kiu – li sciis – estis akceptitaj iuj judoj.

— „Ne” respondis sinjoro Bloĥ kun senzorga, fiera kaj spita mieno „ĝi estas malgranda sed multe pli agrabla societo, nome la ‚Cirklo de Ganaŝoj’296. En ĝi estas akraj, kritikaj spiritoj.”

— „Sinjoro Israels estas ĝia prezidento – ĉu mi ĝuste memoras?” demandis Bloĥ, la filo, al sia patro, provante enŝovi mensogon kiu konservu al li la vizaĝon, ne suspektante ke la nomita financisto en la opinio de Roberto De Sanlupo ne havis saman prestiĝon, kiel en lia.

Efektive en la ‚Cirklo de Ganaŝoj’ ne sidis sinjoro Rufus Israels, sed iu lia dungito. Sed la dungito, tial ke konfide rilatis kun la estro, disponis nomkartojn de la granda financisto, kaj unu el ili donis al sinjoro Bloĥ, ĉiufoje kiam ĉi tiu estis vojaĝonta per fervoja linio administrata de sinjoro Israels, pro kio sinjoro Bloĥ, la patro, kutime diris: „mi iros al la cirklo kaj petos rekomendon de sinjoro Israels”. Kaj per la karto li imponis al konduktoroj. Fraŭlinojn Bloĥ pli interesis la temo pri Bergoto, kaj al ĝi revenante prefere ol daŭrigante priparolon de la cirklo la pli juna demandis al sia frato en tute serioza tono, ĉar ŝi kredis ke pri talentaj homoj oni ne parolu per alia maniero ol la frata:

— „Ĉu tiu Bergoto estas rimarkinda knabego? Ĉu li estas el la klaso de gravaj uloj, de tiaj knabegoj, kiaj Aŭgusto Vilje297 aŭ Katulo Mendes298?”

— „Mi renkontis lin en pluraj teatraj finprovoj299” diris sinjoro Nisimo Bernar. „Li estas mallertulo, kvazaŭ ia ŝlemilo.”

La aludo al la rakonto de Adelberto de Ŝamiso300 per si mem ne estis sentakta, sed la vorto ŝlemilo estis elemento de tiu duone germana duone juda dialekto, kiun sinjoro Bloĥ en intima rondo ŝategis, sed antaŭ fremduloj taksis vulgara kaj misimpresa. Tial li ĵetis severan okuladon al la onklo.

— „Li talentas” diris Bloĥ.

— „Ha!” serioze rediris la fratino kvazaŭ komprenige pri tio, ke mi – pro tiu cirkonstanco – estis pardonebla.

— „Ĉiuj beletristoj talentas” malestime diris sinjoro Bloĥ, la patro.

— „Laŭdire” diris la filo levante sian forketon kaj streĉante la okulojn en diable ironia mieno „li kandidatos eĉ por la akademio.”

— „Mi dubas, li ne sufiĉe kleras” respondis sinjoro Bloĥ, kiu la akademion laŭŝajne ne malestimis same kiel la gefiloj. „Li ne havas la formaton por tio.”

— „La akademio cetere funkcias kiel salono, kaj Bergoto ne havas la utilajn rilatojn.” diris la onklo, heredigonto de sinjorino Bloĥ, trankvila kaj milda viro, kies nomo Bernar eble per si mem instigus la divenemon de mia avo sed ne sonis sufiĉe harmonie kun vizaĝo, kiu ŝajnis reportita de la palaco de Dario kaj restaŭrita de sinjorino Ĵana Djelafua301, se ne aldone – elektite de iu amatoro kiu volus doni okcident-azian kronon al tiu suza kapo – la antaŭnomo Nisimo ŝvebigus super ĝi la flugilojn de ia homkapa kaj bovkorpa ĥimero el Ĥorsabado302.

Sed sinjoro Bloĥ senĉese insultis sian onklon, ĉu tial ke lin incitis la nerebatema kvieto de tiu elektita viktimo, ĉu tial ke sinjoro Nisimo Bernar pagis la vilaon kaj la ĝuanto de ĝi volis sentigi ke li restas memstara kaj precipe ke li ne uzas kaĵolojn por havigi al si la estontan heredaĵon de la riĉulo. Ĉi tiun ofendis precipe tio, ke oni krude alparolas lin antaŭ la ĉefservisto. Li murmuris nekompreneblan frazon, el kiu klaris nur „... kiam la meŝoresoj ĉeestas...”. Meŝoreso en la Biblio estas servanto de Dio. Inter si la anoj de familio Bloĥ ĉi tiun vorton uzis por aludi al la hejmaj servistoj, kaj tio ĉiam gojigis ilin, ĉar la certo ke ilin komprenos nek kristanoj nek la servistoj mem plezure grandigis ĉe sinjoro Nisimo Bernar kaj ĉe sinjoro Bloĥ ilian duoblan apartecon kiel „mastroj” kaj „judoj”. Sed ĉi lasta kaŭzo de kontento iĝis kaŭzo de malkontento, kiam ili estis en societo kun fremduloj. Tie sinjoro Bloĥ, aŭdante ke lia onklo diras „meŝores”, juĝis ke li tro evidentigas sian orientan flankon, simile kiel hetajro, kiu invitas amikinojn kune kun bonmoraj homoj, incitiĝas se ili aludas al sia hetajra profesio aŭ uzas vulgarajn esprimojn. Tial la peto de la onklo tute ne mildigis la humoron de sinjoro Bloĥ, kaj ĉi tiu, koleriĝante, ne plu detenis sin. Li uzis ĉiun pretekston por vorte skurĝi la kompatindan onklon.

— „Fatale – se prezentiĝas okazo por ia gigante malsaĝa diro, estas nenia dubo ke vi diros ĝin. Se Bergoto ĉeestus, vi unua humile lekus al li la piedojn.” sinjoro Bloĥ kriis, dum ke sinjoro Nisimo Bernar malgaje klinis al sia telero sian buklan, sargoneskan barbon.

Mia amiko, de kiam li kreskigis same buklan, blue-nigran barbon tre similis al sia praonklo.

— „Ĉu vere vi estas la filo de la markizo De Marsant? Mi tre bone konis lin.” diris al Roberto sinjoro Nisimo Bernar. Mi supozis ke li ĵus diris „konis” en la sama senco kiel la patro de Bloĥ asertis ke li konas Bergoton, tio estas laŭvide, ne persone. Sed li aldiris: „Via patro estis unu el miaj bonaj amikoj.”

Sed dume Bloĥ multege ruĝiĝis, lia patro mienis tre embarasite, fraŭlinoj Bloĥ sufokiĝis pro ridado. La afero estis tia, ke ĉe sinjoro Nisimo Bernar parademo – kiu male restis modera ĉe sinjoro Bloĥ kaj liaj infanoj – naskis kutimon de konstanta mensogado. Ekzemple, haltante en hotelo okaze de vojaĝo, sinjoro Bernar, kiel simile agus sinjoro Bloĥ, la patro, alportigis ĉiujn gazetojn fare de sia servisto en la manĝosalonon en la horo de la tagmanĝo, por ke homoj klare vidu ke li vojaĝas kun servisto. Sed al homoj kun kiuj li interkoniĝis en la hotelo la onklo diris – tion la nevo certe ne imitus – ke li estas senatano. Kvankam li certis pri tio, ke homoj iam ekscios ke la titolon li uzurpis, li ne povis deteniĝi en la momento de konversacio de la deziro ĝin pretendi. Sinjoro Bloĥ ofte suferis honton pro la mensogoj de la onklo kaj pro la malagrablaj situacioj, kiujn ili kaŭzis.

— „Ne kredu – li estas tre mistifikema” li duonvoĉis al Roberto De Sanlupo, kiu pro ĉi tiu diro male interesiĝis, ĉar li estis scivola pri la psiĥologia personeco de mensoguloj.

— „Pli mensogema ol la itakano Odiseo303, kiun diino Atena tamen nomis plej mensogema inter homoj” kompletigis nia amiko Bloĥ.

— „Ha nekredeble!” ekkriis sinjoro Nisimo Bernar „mi tute ne atendis ke mi vespermanĝos hodiaŭ kun la filo de mia amiko! Vidu, mi havas hejme en Parizo fotografaĵon de via patro kaj multajn leterojn de li. Pro iu neklarigebla kaŭzo li ĉiam nomadis min ‚onklo’. Li estis ĉarma, brilega viro. Mi memoras manĝon ĉe mi, en Nico, en kiu kunsidis Viktoriano Sardu, Eŭĵeno Labiŝ, Emilo Oĵie304...”

— „... Moliero, Ĵano Rasin, Piero Kornej305” ironie alvicigis sinjoro Bloĥ, la patro, kaj la liston la filo finis per aldono de:

— „... Plaŭto306, Menandro307, Kalidaso308.”

Sinjoro Nisimo Bernar, ofendite, subite haltigis sian rakonton, kaj, askete detenante sin de granda plezuro, restis silenta ĝis la fino de la manĝo.

— „Sanlupo kun bronza kasko!” diris Bloĥ „ĉu vi deziras plion da tiu anasaĵo kun femuroj pezaj pro graso, sur kiujn la honorinda oferanto de kortobirdoj verŝis multajn verŝojn de ruĝa vino?”

Kutime, post ol li por grava amiko de la filo elŝrankigis kaj senpolvigis la rakontojn pri sinjoro Rufus Israels kaj kelkajn aliajn, sinjoro Bloĥ, sentante ke li emociis, ja eĉ kortuŝis la filon, foriris, tiel ke li ne tro frue malaltiĝu en la estimo de la „kunstudento” de la filo. Tamen, se la cirkonstanco estis solena, ekzemple kiam la filo sukcesis en la alta konkurso por instruisteco, sinjoro Bloĥ al la kutima vico de anekdotoj aldonis tiun ironian frazon, kiun li rezervis plivole por siaj amikoj, kaj kiun Bloĥ, la filo, kun granda fiero aŭdis eldiri nun por siaj propraj amikoj: „La registaro agis malsaĝe: ĝi ne petis la opinion de sinjoro Kokelen! Sinjoro Kokelen sciigis ke li malkontentas.” (Sinjoro Bloĥ volonte pozis reakciulon, malŝatanton de teatristoj.)

Sed fraŭlinoj Bloĥ kaj ilia frato pro grandega impresiĝo ruĝiĝis ĝisorele, kiam sinjoro Bloĥ, la patro, ĝisfine agante kun reĝa larĝanimeco kontraŭ la du „samĉambranoj” de sia filo, ordonis ke oni alportu ĉampanan vinon kaj en konscie modesta tono anoncis ke por nin „regali” li mendis tri sidlokojn en la opereta prezento, kiun tiuvespere artistaro faros en la kazino. Li bedaŭris, ke loĝio ne haveblis. Ĉiuj estis jam rezervitaj. Cetere loĝiojn li plurfoje provis – la antaŭa partero estis pli agrabla. Ja tamen, dum la malvirto de la filo, kaj do la malvirto kiun li kredis nevidebla de ĉirkaŭuloj, konsistis en malĝentilo, la malvirto de la patro konsistis en avareco. En karafo – konsekvence – li alportigis sub la nomo ĉampano et-kvalitan ŝaŭmvinon kaj sub la nomo de antaŭa partero li estis mendinta malantaŭajn lokojn, kiuj kostis duonan prezon, mirakle konvinkite pro la dia helpo de sia malvirto ke nek ĉe la tablo, nek en la teatrejo – en kiu ĉiuj loĝioj estis liberaj – iu rimarkos la diferencon. Post ol sinjoro Bloĥ lasis al ni tempon por malsekigi la lipojn ĉe pokaloj, kiujn oratore lia filo nomis „krateroj kun profunde kavaj flankoj”, li prezentis por nia admiro pentraĵon, kiun li tiel forte ŝatis ke li kunportis ĝin al Balbeko. Li diris ke ĝi estas verko de Petro-Paŭlo Rubens. Roberto De Sanlupo naive demandis ĉu ĝi surhavas subskribon. Sinjoro Bloĥ respondis kun ruĝiĝo, ke la subskribon li fortranĉigis pro la dimensio de la kadro, kaj ke tio ne gravis ĉar li ne intencis vendi ĝin. Poste li iom haste elkondukis nin, devonte tralegi la ‚Oficialan Ĵurnalon’309 – multaj kajeroj de ĝi embarasis la domon – kies legado estis al li necesa, li diris, pro lia „parlamenta okupo”, pri kies ĝusta konsisto li ne donis plian informon.

— „Mi kunprenas koltukon” diris Bloĥ „ĉar Zefiro kaj Boreo vete blovas super la fiŝo-riĉa maro, kaj se ni nur iom promenos post la spektaĵo, ni ne revenos antaŭ la unua lumo de purpur-fingra Aŭroro. Cetere...” li demandis Roberton kiam ni staris ekster la domo (kaj mi ektimis, ĉar mi tuj komprenis ke Bloĥ per tiu ironia tono parolas pri sinjoro De Ŝarlus) „kiu estis la mirinda hom-granda pupo en malhela vestokompleto, kun kiu vi promenis hieraŭ matene sur la plaĝo?”

— „La kunpromenanto estis mia onklo” respondis Roberto, pikite.

Bedaŭrinde al Bloĥ ofenda diro tute ne ŝajnis afero evitinda. Li spasme ridis:

— „Mi kore gratulas, tio estis divenebla, li havas tre bonan ŝikon kaj vizaĝon de kadukulo el plej alte nobela familio.”

— „Vi eraras detale kaj entute, li estas tre inteligenta” rebatis Roberto kolerigite.

— „Ĉi tio estas al mi ĝena, ĉar se inteligenta, li do estas malpli kompleta. Mi ankaŭ tre volonte ekkonus lin, pro tio ke certe mi povus adekvate verki ian tekston pri tia ulo. Ĉi tiu, se oni vidas lin preterpasi, estas bele ridiga. Sed mi ne verkus pri la karikatura flanko – kiu estas malŝatinda por artisto zorganta precipe pri forma beleco de frazoj – de la vizaĝo, kiu – pardonu – dum momento ridigis min skue kaj brue, mi prefere emfazus la nobelan stilon de via onklo, kiu bate impresas, tiel ke post la komenca ridado ĝi vidigas tre altan stilon. Sed...” li turnis sin nun al mi „... estas afero tute alispeca, pri kiu mi deziras demandi vin, kaj ĉiufoje kiam ni kunestas, iu dio, iu feliĉa loĝanto de Olimpo, tute forgesigas al mi la intencitan peton de tiu informo, kiu al mi jam estus, kaj certe ankaŭ estos tre utila. Kiu estas la bela ina persono, kun kiu mi vidis vin en la Alklimatiga Ĝardeno, akompanata de sinjoro, kiun – al mi ŝajnas – mi konas laŭvide, kaj de junulino kun longa hararo?”

Mi en tiu okazo klare vidis, ke sinjorino Svan ne memoris la nomon de Bloĥ – ŝi diris alian nomon – kaj ŝi rigardis mian amikon kunlaboranto de ministrejo, pri kiu mi poste ne pensis demandi ĉu li vere en ĝi enoficiĝis. Sed kiel povis okazi ke Bloĥ, kiu laŭ ŝia tiama diro per ies perado kun ŝi interkoniĝis, ne sciis ŝian nomon? Mi tiel miris, ke mi dummomente restis senresponda.

„Kiel ajn, mi tre gratulas” li daŭrigis „vi certe havis agrablan tempon kun ŝi. Mi estis renkontinta ŝin kelkajn tagojn antaŭe en la Ringa Vagonaro. Ŝi bonvole forgesis tiam, ke ringon ŝi ankaŭ havas ĉe la fingro, por intima favoro al tiu, kiu parolas kun vi. Mi tre ĝuis la okazaĵon kaj ni volis aranĝi ĉion por alia renkontiĝo, kaj tiam persono, kiun ŝi konis, tre malkonvene por nia afero envagoniĝis ĉe la antaŭlasta stacio.”

Mia daŭra silento ŝajne incitadis Bloĥ-on.

„Mi esperis” li diris „ke pere de vi mi ekkonos ŝian adreson kaj poste vizitos ŝin plurajn fojojn en ĉiu semajno kaj kun ŝi ĝuos la plezurojn de Amoro, karajn al la dioj, sed mi ne insistos, ĉar vi pozas mutecon rilate al tiu amoristino, kiu inter Parizo kaj Tagiĝo310 tri fojojn kaj en tre rafinita maniero cedis al mia impeto. Egale – mi retrovos ŝin en ajna venonta vespero.”

En iu tago post tiu vespermanĝo mi vizitis Bloĥ-on, li ankaŭ venis por reciproka vizito kiam mi forestis, sed lin ekvidis, dum li estis demandanta pri mi, Franciska, kiu hazarde, malgraŭ ke li foje venis al ni en Kombreo, antaŭe neniam vidis lin. Tiel do ŝi sciis nur, ke iu el la „senjoroj”, kiujn mi konis, venis vizite, „por kia celado” ŝi ne divenis, li estis vestita tute ordinare kaj tute ne impresis ŝin. Kvankam mi bone sciis ke iuj sociaj imagoj de Franciska al mi estos ĉiam enigmaj, kiuj eble parte devenis de vortkonfuzoj, de nomoj kiujn ŝi iuokaze kaj de tiam konstante interŝanĝis, mi ne povis deteni min de – cetere vana – pripenso, kvankam ordinare mi de longe rezignis je cerbumado en tiaj okazoj, kial la nomo Bloĥ estis prestiĝega en la imago de Franciska. Apenaŭ mi diris al ŝi, ke la ekvidita junulo estis laŭnome sinjoro Bloĥ, ŝi retroiris plurajn paŝojn pro grandega miro kaj elreviĝo. „Kiel do, tia estas sinjoro Bloĥ!” ŝi ekkriis kun afliktita mieno, kvazaŭ tiel respektinda homo nepre havus eksteran ŝajnon kiu tuj „konigus” ke oni staras antaŭ grandulo en ĉi tiu mondo, kaj simile al tiu kiu juĝas ke finfine iu difinita historia persono ne tiel eminentas kiel kredigas lia famo, ŝi kun ŝokita tono, en kiu sonis la kerno de estonta ĝenerala nekredemo, ripetis: „Kiel do, tia estas sinjoro Bloĥ! Ha vere, oni ne divenas laŭ lia aspekto.” Tamen ŝi aldiris favore al mi: „nu, kia ajn Bloĥ-o li estas, sinjoro, vi povas diri, ke vi estas same respektinda kiel li.”

Baldaŭ poste ŝi spertis pri Roberto De Sanlupo, kiun ŝi ege ŝatis, ankaŭan, sed alian kaj malpli fortan elreviĝon: ŝi eksciis ke li subtenas la respublikon. Kvankam, ekzemple parolante pri la reĝino de Portugalio ŝi diris kun tiu familiareco, kiu en pleba medio esprimas plej altan respekton: „Amelia, la fratino de Filipo”311, Franciska estis favora al reĝismo. Kaj do markizo – reala markizo, kiu ricevis unue ŝian admiron sed kiu subtenis respublikon, al ŝi ne plu ŝajnis vera. Ĉi tion ŝi atestis per la sama mishumoro, kiel se mi donus al ŝi skatolon, kiu laŭ ŝia unua kredo konsistus el oro, pro kiu ŝi dankus varmakore, kaj kiun poste juvelisto ekspertizus orumita. Ŝi tuj ĉesis estimi Roberton, sed baldaŭ poste sian estimon redonis, ĉar pripensis ke li, kiel markizo De Sanlupo, certe ne estis respublikista, ke li tion ŝajnigis por sia profito, tial ke sub la nuntempa registaro ĉi tiu profito povas esti granda. De tiu tago ŝia malvarma sinteno al li, ŝia ĉagreniĝo pro mi, ambaŭ ĉesis. Kaj kiam ŝi nun parolis pri Roberto, ŝi diris: „li malsinceras” kun amika, larĝa rideto, kiu klare signifis ke ŝi „taksis lin” denove, same kiel en la unua tago, kaj ke ŝi pardonis.

La sincero kaj neprofitemo de Roberto estis male plenaj, kaj ĉi tiu alta morala kvalito, ne povante tute kontentiĝi per tia memisma sento, kia amo estas, ne trovante aliflanke en lia karaktero la maleblecon, kiu ekzistis ekzemple en mi, por ĉerpi sian spiritan nutron de alio, ol de sia propra substanco, igis lin vere kapabla – kontraste al mi, malkapabla – por amikeco.

Franciska ne malpli eraris pri Roberto De Sanlupo, kiam ŝi diris, ke li laŭ unua ŝajno ne malŝatas la popolon, sed ke tio ne veras, oni nur vidu lin kiam li koleras kontraŭ sia koĉero. Estas vere ke plurfoje okazis al Roberto ke li skoldis lin kun ia malmildeco, kiu en li pruvis malpli internan senton pri klasdiferenco, ol male pri klasegaleco.

— „Ja –” li diris responde al mia riproĉo pro la iom abrupta trakto de la koĉero „kial mi afektu ĝentilan parolon al li? Ĉu li ne estas egalulo de mi? Ĉu li ne estas proksimulo same bone kiel miaj onkloj aŭ kuzoj? Vi ŝajne juĝas, ke mi devas rilati al li sindetene, kiel al malsuperulo. Vi parolas kiel nobelo!” li konkludis malestime.

Efektive la sola socia klaso, kontraŭ kiu li malfidis kaj havis nefavoran antaŭjuĝon, estis la nobelaro, tiagrade ke li kredus same malfacile je la supereco de mondumano, kiel facile li kredis je tiu de plebano. Mi parolis al li pri la princino De Luksemburgo, kiun mi renkontis pere de lia onklino, kaj:

„Bovinaĉo!” li diris „kiel ĉiuj similaj. Ŝi cetere estas malproksima kuzino de mi.”

Pro sia antaŭjuĝo pri homoj de sia klaso li malofte vizitis mondumajn okazaĵojn kaj la malestima aŭ abrupta sinteno kiun li havis tie, plie grandigis en ĉiuj liaj proksimaj parencoj jaman ĉagreniĝon pro lia am-afero kun virino el teatra medio. Al ĉi tiu amligo ili atribuis fatalan influon, kaj notinde tion, ke ĝi instigis lin al konstanta kritikado, gvidis al malbona spirito, lin „devojigis” kaj prognozeble lin iam plene „derangigos”. Multaj senpripensuloj de la kvartalo Sankta-Ĵermano tial parolis senkompate en siaj diroj pri la koramikino de Roberto: „Facilmoraj virinoj laboras laŭ sia kutima maniero” ili diris „ili havas ne malpli da merito, ol aliaj; sed al ĉi tiu, ne, ni ne pardonos! Ŝi tro misinfluis iun, kiun ni amas.” Nu certe li ne estis la unua, kiu per tia ligo ligiĝis. Sed la aliaj amuziĝis kiel mondumanoj, pri politiko daŭre opiniis kiel mondumanoj, kaj pri ĉio alia same. Lin la familio male juĝis „mense akriĝinta”. Ĝi ne ĝuste taksis ke por multaj junuloj, kiuj sen tio restus spirite senkulturaj, krudaj en siaj amikaj rilatoj, sen mildeco, sen inklinoj, la amatino en multaj okazoj estas tiu, kiu edukistas, kaj ke tiuj amoj estas la sola morala instruejo, en kiu ili ricevas unuan konon de supera kulturo, en kiu ili lernas la valoron de libera kleriĝo. Eĉ en la malaltaj klasoj – kiuj en grado de krudeco tiel ofte similas al la mondumo – virino pli sentemas, pli subtilas, pli ofte estas senokupa, kaj sekve scivolas pri iuj delikataĵoj, respektas iujn belaĵojn de sento aŭ de arto, kiujn eĉ sen kompreno ŝi taksas pli alte ol la dezirataĵojn de viro: monon, socian rangon. Egale ĉu la ino estas amata de juna klubano kiel Roberto aŭ de juna laboristo (ekzemple de elektristo – elektristoj nuntempe rangas inter homoj de la kavalira klaso), la amanto al ŝi dediĉas tian admiron kaj respekton, ke li nepre vastigas ilin ankaŭ al tio, kion ŝi mem respektas kaj admiras; kaj por li sekve la skalo de valoroj renversiĝas. Pro sia sekso ŝi malfortas, ŝi suferas neklarigeblajn nervajn malordojn, kiuj, se ilin suferus viro, aŭ eĉ alia ino, ekzemple ino al kiu li kuzas aŭ nevas, kaŭzus rideton de tiu fortika junulo. Sed li ne akceptas la suferon de tiu, kiun li amas. La juna nobelo kiu – laŭ la ekzemplo de Roberto – havas amatinon, kutimiĝis al tio, kiam li eliras kun ŝi por vespermanĝo en restoracieto, ke li tenas en la poŝo la valerianaton, kiun ŝi eble bezonos, ke li instrukcias al la kelnero klare kaj senironie, ke li atentu kaj fermu la pordojn senbrue, ke li ne ŝutu malsekan ŝaŭmon sur la tablon, por ke lia amikino ne suferu iun el tiuj kolapsoj, kiujn siaflanke li neniam spertis, sed kiuj por li konsistigas obskuran mondon, pri kies realeco li kredas pro ŝia persvado, kaj pro tiuj kolapsoj li nun kompatas ŝin sen ke li bezonas siakorpan sperton, kaj li same kompatos kiam aliaj ol ŝi sentos ilin. La amatino de Roberto – kiel faris la unuaj mezepokaj monaĥoj al kristanigataj popoloj – instruis al li kompaton por bestoj, ĉar ŝi ŝategis ilin, vojaĝis ĉiam kun sia hundo, siaj kanari-birdoj, siaj papagoj; Roberto flegis ilin kun patrina sindonemo kaj nomis kruduloj tiujn, kiuj mistraktas bestojn. Aliflanke rolistino aŭ mempretenda rolistino, kiel tiu kiu vivis kun li – egale ĉu ŝi inteligentis aŭ ne, pri tio mi ne sciis – lin konvinkante, ke la societo de mondumulinoj estas teda, ke la deviga iro al iu vespera festo estas embaraso, gardis lin de snobismo kaj kuracis lin de frivoleco. Dank' al ŝi mondumaĵoj ne multe pezis en la vivo de ŝia juna amanto, kaj kontraste, dum ke, se li estus nura salonulo, liajn amikiĝojn gvidus vanto aŭ profitemo, kaj tiu amikeco odorus je krudeco, la amantino edukis lin pri nobleco kaj delikato en ĉi tiuj ligiĝoj. Per sia ina intuo, estimante en viroj iujn sentajn kvalitojn, kiujn sen tio ŝia amanto preteratentus aŭ rekte mokus, ŝi ĉiufoje baldaŭ distingis el inter la amikoj de Roberto tiun, kiu por li havis veran inklinon, kaj ĉi tiun ŝi pli ŝatis. Ŝi kapablis trudi al li dankemon al tiu amiko, trudi ke tiun dankemon li esprimu, ke li rimarku tion, kio lin plezurigis, kaj tion, kio malplezurigis. Kaj baldaŭ Roberto, ne plu bezonante ŝian atentigon, komencis zorgi pri ĉio ĉi, kaj en Balbeko, kie ŝi ne ĉeestis, por mi, kiun ŝi neniam vidis kaj kiun li eble ankoraŭ ne aludis en siaj leteroj al ŝi, li per si mem fermis la fenestron de veturilo en kiu mi sidis, forigis florojn kiuj kaŭzis al mi misfarton, kaj kiam li devis adiaŭi samtempe al pluraj personoj okaze de sia forvojaĝo, li aranĝis, ke li disiĝis de ili iom pli frue, tiel ke poste li restis laste kun mi sola, montrante malsaman sintenon favore al mi, traktante min alimaniere ol aliajn. Lia amatino malfermis lian spiriton al nevideblaĵoj, seriozigis lian vivmanieron, delikatigis lian koron, sed ĉion ĉi pretervidadis la familio kiu konstante lamentis ke „tiu fiulino kondukos lin al morto, kaj dumtempe ŝi senhonorigas lin”. Agnoskinde estas, ke laŭtempe de ŝi li havigis al si ĉiujn helpojn, kiujn ŝi povis doni; kaj nun ŝi estis nur kaŭzo de konstanta sufero lia, ĉar ŝi ekmalamis kaj sekve turmentis lin. En iu tago ŝi komencis juĝi, ke li estas stulta, ridinda, tial ke ŝiaj geamikoj inter junaj teatro-verkistoj kaj rolistoj asertis ke tia li estas, kaj siavice ŝi ripetis tion, kion ili diris, kun la fervoro, la sendeteneco, kiun oni elmontras ĉiam, kiam opinion aŭ moron, kiun oni antaŭe tute ne konis, oni ricevas de ekstere kaj al ĝi aliĝas. Ŝi volonte klarigis – samopinie kun tiuj kolegoj-teatristoj – ke inter ŝi kaj Roberto kuŝas netranspontebla profundaĵo, ĉar ili estas el malsamaj rasoj, ke ŝi estas klerulino kaj li – spite al ĉia lia pretendo – estas denaska malamiko de inteligento. Ĉi tiu vidpunkto ŝajnis al ŝi profunda, kaj ŝi volis dedukti ĝian pravecon el la plej banalaj paroloj, el la plej bagatelaj agoj de sia amanto. Sed kiam la samaj geamikoj ŝin plie konvinkis pri tio, ke ŝi en tia malkongrua kompanio ruinigas la esperon de granda sukceso – ili diris – kiun ŝi povis atendi, ke ŝia amato laŭtempe influos ŝian karakteron, ke pro kunvivo kun li ŝi detruas sian artistan estontecon, tiam al ŝia malŝato por Roberto aldoniĝis sama malamo, kvazaŭ li obstine volus inokuli al ŝi mortigan malsanon. Ŝi renkontis lin laŭeble malofte, tamen ankoraŭ postŝovante la tempon de definitiva disiĝo, kiu laŭ mia opinio estis tre malverŝajna. Roberto por ŝi faris tiajn oferojn, ke – krom se ŝi estis senkompara ĉarmulino (sed li neniam konsentis vidigi al mi fotografaĵon de ŝi, argumentante per tio ke „unue ŝi ne estas belulino, kaj due ŝi ne estas fotografie plaĉa, ĉi tiuj estas surlokaj fotoj, kiujn mi faris per mia kodako kaj ili donus al vi malĝustan imagon pri ŝi”) – ŝajnis malprobable, ke ŝi trovos iam alian viron, same ofereman por ŝi. Mi ne pripensis tiam, ke subita deziro de renomo, ankaŭ ĉe sentalenta homo, ke deziro de estimo, eĉ nur de privata estimo flanke de personoj, kiujn oni admiras, povas iĝi (sed tiel eble ne estis en la okazo de la amatino de Roberto) eĉ por facilmora junulino afero pli grava ol la plezuro de mona enspezo. Roberto, kiu ne bone komprenis kio okazas en la kapo de lia amatino, ne kredis je ŝia plena sincero – nek en ŝiaj maljustaj riproĉoj, nek en ŝiaj promesoj de eterna amo – sed li sentis en iuj momentoj, ke ŝi ĉesigos ilian amrilaton tuj kiam ŝi povos, kaj pro tio, probable instigite de nekonscia deziro de protekto por sia amo, pli klarvida ol Roberto estis mem konscie, agante cetere laŭ lerta oportunismo, kiu en lia koro kunvivis kun tre grandaj kaj blindaj bonvolaj impetoj, li rifuzis donaci al ŝi kapitalon, pruntis tre grandan monsumon por ke ŝi vivu komforte, sed al ŝi donis ĝin pokvantete de tago al tago. Kaj tre verŝajne, se ŝi vere pripensis ke ŝi disiĝos iam de li, ŝi flegme atendis ke la mono fariĝu sufiĉa amaseto, kio – konsiderante la donacojn de Roberto – postulos ja mallongan tempon, tamen konceditan por kroma daŭro, kiu longigos la feliĉon de mia nova amiko... aŭ lian malfeliĉon.

Tiu streĉa tempo en ilia rilato – kiu nun eniris sian plej akran, por Roberto plej suferigan kulminon, ĉar ŝi malpermesis ke li restu en Parizo, kie lia ĉeesto incitis ŝin, kaj ŝi postulis ke sian liberan tempon li pasigu en Balbeko proksime de la garnizono – komenciĝis en iu vespero ĉe onklino de Roberto, de kiu li ricevis permeson por ke lia koramikino venos antaŭ multajn gastojn kaj eldiros partojn de simbolisma teatraĵo, en kiu ŝi rolis unu fojon en avangarda teatrejo, kaj pri kiu la admiron, kiun ŝi mem havis, ŝi ankaŭ transdonis al li.

Sed kiam ŝi prezentiĝis kun granda lilio en mano, en kostumo imita al la ‚sklavino de la eternulo’312 – ŝi antaŭe konvinkis Roberton ke tio ĉi estis vera „artisma vizio” – ŝia eniro en la rondon de klubaj viroj kaj dukinoj kaŭzis ridetojn, kaj la unutoneco de la recitado, la strangeco de iuj vortoj, ilia ofta ripetado baldaŭ transirigis de ridetoj al unue subpremataj, sed poste neregeblaj hahaoj, kaj rezulte la kompatinda rolantino ne povis daŭrigi. En la posta tago ĉiuj mallaŭdis la onklinon de Roberto, tial ke ŝi prezentis en sia salono tiel ridinde strangan artiston. Bone konata duko rekte diris al ŝi, ke ŝi riproĉu sin mem pri la ricevataj kritikoj:

— „Diable, oni ne prezentu al ni tiel kap-renversan spektaĵon! Povus prezenti, eble, se ĉi tiu ino estus talenta, sed talenta ŝi ne estas kaj neniam estos. Parizo ne estas tiel malsaĝa, kiel oni ofte asertas, kaj la socio ne konsistas sole el ventkapuloj. Ĉi tiu ĉarma fraŭlino evidente pensis, ke ŝi mirigos Parizon. Sed Parizon oni ne tiel facile mirigas, kaj iujn aferojn oni neniam altrudos al ni.”

La artisto siaflanke post eliro tuj diris al Roberto:

— „Al kiuj bovinaĉoj, al kiuj needukitaj krudulinoj, al kiuj vulgaruloj vi kondukis min? Pli bone vi sciu, ke ĉiu el la viroj en ĉi tiu loko al mi okule aŭ piedpreme signis maldece, kaj ĝuste tial ke mi forpuŝis ilin, ili elektis ĉi tiun venĝon.”

Ĉi tiu parolo tunis la malsimpation de Roberto por mondumaj homoj en tre pli drastan, suferigan, naŭzan senton, kaj ĝin li speciale sentis pri tiuj, kiuj tute ne meritis ĝin, nome pri bonintencaj parencoj, kiuj sub delego de la familio provis persvadi al la amikino de Roberto, ke ŝi rezignu pri li, sed ĉi tiun okazaĵon ŝi rakontis al li kiel iniciaton ŝuldatan al enamiĝo al ŝi. Roberto, kvankam li tuj ĉesis rilati al ili, pensis, kiam li estis fore de sia koramikino, kiel ĝuste okazis en Balbeko, ke ili aŭ aliaj viroj eluzas la situacion por premi al ŝi kaj iuj eble sukcese intimiĝis kun ŝi. Kaj kiam li parolis pri diboĉuloj, kiuj perfidas amikojn, laŭeble koruptas virinojn, ilin provas logi al amordomoj, lia vizaĝo esprimis drastan suferon kaj malamon.

— „Ilin mi mortigus kun malplia bedaŭro, ol hundon: estas hundo almenaŭ afabla, lojala, fidela besto. Sed ili estas ekzemploj de tiuj, kiuj la eŝafodon pli meritas, ol la kompatindaj, kiuj pro premo de mizero aŭ pro kruelo de riĉuloj iris la vojon de krimo.”

Pli grandan parton de la tempo li okupis per sendado de leteroj kaj depeŝoj al sia koramikino. Ĉiufoje kiam, lin daŭre detenante de veno al Parizo, ŝi trovis de fore ian rimedon por malpaciĝo, mi tion eksciis per lia konfuzita mieno. Neniam ŝi diris al li, kia estis ŝia riproĉo, kaj li do suspektis ke ŝi eble ne diris ĉar ŝi mem ne sciis, kaj ŝi eble tediĝis pri li, kaj tamen li deziris ricevi klarigon; li skribis al ŝi: „diru al mi pri kio mi malbone agis, mi certe agnoskos mian kulpon” ĉar lia ĉagreno havis tiun efikon, ke li konvinkiĝis pri siaflanka misago.

Sed ŝi prokrastadis tre longe siajn respondojn – cetere sensencajn – al tiu demando. Tial mi preskaŭ ĉiam vidis Roberton kun zorge sulka frunto kaj malplenaj manoj, kiam li revenis de la poŝtejo, de kie li sole kun Franciska el la tuta gastaro de l' hotelo reportis, aŭ kien alportis siajn leterojn – tiel agante pro malpacienco de amanto, dum ŝi same agis pro servista malfidemo. Por la depeŝoj li devis iri multe pli longan vojon.

Kelkajn tagojn post la vespermanĝo ĉe familio Bloĥ kiam mia avino kun ĝoja mieno raportis, ke Roberto freŝe proponis ke antaŭ ol li forveturos de Balbeko li fotografos ŝin, kaj kiam mi vidis ke por tiu okazo ŝi surmetis sian plej belan tualeton kaj hezitis inter diversaj frizoj, mi incitiĝis iomete pri tiu frivoleco, kiu tre mirigis min de ŝia flanko. Mi eĉ komencis pripensi, ĉu mian avinon mi erare taksis, ĉu tro alte estimis ŝin, ĉu ŝi vere tiel indiferentas, kiel mi ĝis tiam kredis, pri tio kio rekte koncernis ŝin, ĉu ŝi eble cedis al tio, kio laŭ mia kredo al ŝi plene fremdis, nome al koketeco.

Bedaŭrinde ĉi tiun mian malkontenton pro la planita fotografado kaj precipe pro la ŝajna tiurilata memkomplezo de mia avino mi lasis aperi sufiĉe klare, ke Franciska ĝin rimarkis kaj pretervole vigle fortigis per sentimentala, emocia komento al kiu mi ne volis vidigi konsenton:

— „Ho, kara sinjoro, la kompatinda sinjorino estos tiel feliĉa ke oni faros portreton de ŝi, kaj ŝi eĉ almetos la ĉapelon, kiun rebonigis ŝia maljuna Franciska, vi afable permesu al ŝi tiun plezuron.”

Mi konvinkiĝis, ke mia mokado pri la sentimentaleco de Franciska ne estis ago de kruela homo, memorante ke ankaŭ miaj patrino kaj avino, miaj gvidantoj pri ĉiuj moralaj demandoj, ofte simile agis. Sed mia avino, rimarkante mian severan mienon, diris ke se la fotografado estas al mi malagrabla, ŝi volonte rezignos ĝin. Tion mi ne konsentis, mi asertis ke mi tute ne obĵetas tion, kaj mi lasis ŝin tualeti, sed mi juĝis ke estos signo de klarvido kaj karaktera forto se mi diros kelkajn ironiajn, vundajn parolojn taŭgajn por dampi la plezuron, kiun ŝi ŝajne sentis pri tiu okazaĵo, tiel ke unuflanke mi ne povis eviti la vidon de la belega ĉapelo de mia avino, sed aliflanke sukcesis forigi de ŝia vizaĝo la ĝojan mienon, kiu normale feliĉigus min, kaj kiu – kiel tro ofte okazas dum ankoraŭ vivas homoj, kiujn oni tre amas – aperas kun la incitega ŝajno de malgrandanimaĵo, kaj ne kiel la ŝatinda formo de la feliĉo, kiun oni tiel deziras doni al ili. Mian mishumoron precipe kaŭzis tio, ke en tiu semajno mia avino ŝajne evitis min, ke mi ne povis esti sola kun ŝi aŭ dum la tago aŭ en la vespero. Se mi enhoteliĝis iam en la posttagmezo esperante ke mi restos sole kun ŝi, oni sciigis ke ŝi forestas; aŭ ŝi enfermis sin kun Franciska por longaj interparoloj, en kiujn ŝi ne permesis mian entrudiĝon. Kaj se, pasiginte la vesperon ekstere kun Roberto, mi pensadis dum la reveno pri la momento kiam mi povos revidi kaj brakumi mian avinon, mi ja atendis ĝis kiam ŝi frapos ĉe la vando per la batetoj, kiuj signifis ke mi venu al ŝi kaj deziru bonan nokton, sed atendis vane, nenion aŭdis; mi fine enlitiĝis kun ioma kolero tial ke ŝi senigis min – kun indiferento tre nova de ŝia flanko – je la ĝojo kiun mi tiel multe sopiris; mi kuŝis kun koro batanta, kiel en mia infanaĝo, plu aŭskultante la muron, kiu mutadis, kaj mi endormiĝis kun larmoj.

***

En tiu tago same kiel en la antaŭaj, Roberto De Sanlupo laŭdeve iris al Donsiero, kie oni bezonos lin, kvankam tie li ankoraŭ ne estis varbita definitive, ĝis la fino de la posttagmezo. Mi bedaŭris ke en Balbeko li ne estis. Ĵus mi vidis, kiel elkaleŝiĝis kaj eniris po kelkaj la dancejon de la kazino, po kelkaj la glaciaĵejon, junaj inoj, kiuj de fore ŝajnis al mi tre plaĉaj. Mi estis en iu el tiuj jaroj de junaĝo, kiuj difinitan amon ne havas, restas vakaj, en kiuj – kiel amanto rilate al tiu, je kiu li enamiĝis – oni ĉie deziras, serĉas, vidas belecon. Se nur unu reala trajto – ia demalproksima aŭ dedorsa malpreciza vido al virino – ebligas ke oni imagas antaŭ si belecon, oni iluzie kredas ke oni rekonis ĝin, la koro pro tio batas, oni alhastas, kaj oni restas duone konvinkita, ke beleco ĝi vere estis, se la virino forglitis; necesas ke ŝi plu staru tie, ke oni proksimiĝu... kaj tiuokaze oni ekvidas la eraron.

En mia situacio, ĉar mi pli kaj pli malsaniĝis, mi tiam supertaksis tre elementajn plezurojn pro la malfaciloj, kiujn mi trafis, kiam mi provis ilin havi. Elegantajn inojn mi kredis vidi en ĉiuj lokoj, ĉar en ĉiuj lokoj mi estis jen tro laca – sur la plaĝo – jen tro sindetena – en la kazino aŭ en dolĉaĵejo – kaj sekve al ili nenie proksimiĝis. Tamen, sub la supozo ke mi baldaŭ mortus, mi deziris antaŭe scii kiaj reale estas de proksime la plej belaj junulinoj, kiujn la vivo disponigas, eĉ se alia viro aŭ entute neniu profitus tiun disponeblecon (mi vere ne konsciis tiam, ke mian scivolon kaŭzis deziro de posedo). Mi kuraĝus eniri la dancosalonon, se Roberto kunestus. Sen akompano mi plivole staris antaŭ la Granda Hotelo, atendante la tempon kiam mi reiros al mia avino, sed tiam, subite, preskaŭ ankoraŭ ĉe la ekstremo de la digo, kie ĝi konsistigis strange moviĝantan makulon, mi vidis ke alvenas kvino da junaj knabinoj, same aliaj en sia aspekto kaj sinteno ol ĉiuj personoj kutime videblaj en Balbeko, kiel estus, de ajna loko alfluginte, grupo de mevoj, kiuj solene paŝus sur la plaĝo – dum kio la malfruantoj flugete rekuniĝas kun la aliaj – laŭ promeno kies celo ŝajnus tiel enigma al la banantoj, kiujn ili ŝajne pretervidus, kiel klare difinita ĝi estus en ilia birda inteligento.

Unu el tiuj fremdaj knabinoj permane gvidis antaŭ si biciklon; aliaj du tenis golfajn klabojn; kaj ilia vestaro kontrastis kun la vestaro de aliaj junulinoj en Balbeko, inter kiuj kelkaj ja flegis iun sporton, sed por tio malgraŭe ne vestis sin per speciala vestaro.

Estis tiam la horo, je kiu geferiantoj laŭ ĉiutaga kutimo promenis laŭlonge de la digo, elmetite al la senkompata radiado de la binoklo, kiun al ili direktis, kvazaŭ ili havus iun miskorpaĵon kiun ŝi volis inspekti nepre laŭ ĉiuj detaloj, la edzino de la juĝejestro, fiere sidante antaŭ la muzik-budo, meze de timinda vico de seĝoj, sur kiun ili – estinte antaŭ momento roluloj kaj nun iĝante kritikaj spektantoj – baldaŭ eksidos, kaj siavice juĝos pri la homoj antaŭ ili preterpasantaj. Ĉiuj ĉi homoj, irante laŭ la digo, forte tangis, kvazaŭ ĝi estus la ferdeko de ia ŝipo, ĉar se ili levis kruron ili nepre samtempe movis brakon, turnis la okulojn, relokis la ŝultrojn, kompensis per ŝancelo al la alia flanko la moviĝon, kiun ili ĵus faris je la unua flanko, kongestiiĝis en la vizaĝo, kaj ili ŝajnigis ke ili ne vidas – volante kredigi ke ne prizorgas – sed tamen kaŝe alokulis por eviti karambolon, la personojn, kiuj apude aŭ kontraŭdirekte iradis, male kunpuŝiĝis kun ili, pretere mankaptis ilin, ĉar ili estis reciproke de ili same sekrete observataj de sub ŝajna neatento; la amo – kaj sekve la timo – de la amaso estas iu el la plej fortaj motivoj de la agado de ĉiuj homoj, kaj ili provas aliajn homojn ĉu plaĉi aŭ mirigi, ĉu videble trakti kun malestimo. Ermito en senescepta kaj ĝismorta enfermiĝo ofte tiel agas pro perversa amo de amaso, kiu tiel multe superas ĉiun alian senton, ke, ne atinginte tion, ke li ricevas okaze de eliro la admiron de la domistino, de surstratuloj, de haltinta koĉero, li plivole vivas sen ke ili vidas lin, kaj por tio li rezignas ĉiun ajn agadon, kiu necesigus eliron.

Meze tra ĉiuj ĉi homoj, el kiuj kelkaj sekvis ian penso-fadenon, sed en tiu okazo vidigis ĝian vagemon tra abrupto de gestoj, deturniĝo de rigardoj, same misharmoniaj kiel la singarda ŝanceliĝo de apudirantoj, la ĵus ekviditaj junaj knabinoj, kun rego de la gestoj, kiun oni ricevas de perfekta fleksopovigo de la propra korpo kaj de sincera malestimo por la cetera homaro, antaŭeniris rekte, sen hezito kaj sen rigido, farante ĝuste la movojn, kiujn ili celis, kun plena sendependo de ĉiu membro rilate al la aliaj, dum la ĉefparto de ilia korpo konservis tiun stabilon, kiu observeblas ĉe lertaj valsantoj. Ili nun ne plu malproksimis min. Kvankam ĉiu el ili konformis al aparta korpa tipo, ĉiu havis ian belecon; sed verdire mi vidis ilin de tiom mallonge, ne aŭdacante fiksan rigardadon, ke mi ankoraŭ distingis neniun el ili... krom unu, kiun rekta nazo kaj bruna haŭto kontrastigis inter la aliaj, kiel arab-aspekta mago en renesanca pentraĵo. Ilin mi konis nun jen pro volema, obstina kaj ridema okulparo, jen pro rozkoloraj vangoj, kies kupreca nuanco elvokas la koloron de geranioj; kaj eĉ tiujn rimarkitajn trajtojn mi ankoraŭ ne klare atribuis al iu el la junulinoj prefere ol al alia; kaj kiam – depende je la ordo laŭ kiu procesiis ĉi tiu mirinda grupo, en kiu apudestis tre diversaj ŝajnoj, en kiu ĉiaj kolor-gamoj najbaris, sed kiu estis konfuza kiel muziko, el kiu mi ne povus apartigi kaj en la momento de sonado rekoni la frazojn, elaŭdatajn sed tuj poste forgesitajn – mi vidis ke elŝvebas la hela sfero de vizaĝo, nigraj okuloj, verdaj okuloj, sen ke mi sciis ĉu ili estas la samaj, kiujn mi ĵus antaŭe trovis jam ĉarmaj, ilin mi ne povis asocii kun tiu aŭ tiu junulino, kiun mi apartigus kaj rekonus. Kaj ĉi tiu manko – en mia percepto – de la limoj, kiun mi baldaŭ poste strekos inter ili, disigis tra ilia grupo harmonian ŝvebon, konstantan moviĝon de fluema, komuna kaj vigla beleco.

Eble, inter la okazoj de la mondo, la okazo ne estis nura hazardo, kiu kunsocietigis ĉi tiujn amikinojn, elektante ilin ĉiujn tiel belaj; eble ili, kun sinteno klare vidiganta aŭdacan, frivolan, senkompatan karakteron, estis tre sentemaj pri ĉia ridindaĵo, ĉia malbelaĵo, ankaŭ ne emis al ajna intelekta aŭ morala valoro, kaj sekve inter samaĝulinoj ili sentis malinklinon al tiuj, kiuj sian mediteman aŭ delikatan temperamenton sentigis per timemo, sindeteno aŭ mallerto, per tio, kion ili probable nomis „ne simpatiaj manieroj” kaj ili do ne amikiĝis kun ili; dum ke ili male ligiĝis kun aliaj, al kiuj ilin logis kune trajtoj de gracio, de lerto kaj korpa eleganto, kiuj estis la sola formo, el kiu ili kapablis legi la sincerecon de plaĉa karaktero kaj la probablecon de agrable kunspertotaj momentoj. Eble ankaŭ la socia klaso, en kiu ili kreskis kaj kiun mi ne povis rekoni, atingis tiun gradon de sia evoluo en kiu – ĉu pro riĉiĝo kaj libera tempo, ĉu pro la nova modo de sportado kiu vastiĝis eĉ al iuj plebaj tavoloj, kaj de flego de la korpo, al kiu ankoraŭ ne aliĝis la flego de inteligento – socia medio simila al la harmoniaj, fekundaj skulptismaj skoloj, kiuj ankoraŭ ne inklinas al malserena stilo, nature kaj abunde produktas belajn korpojn kun belaj gamboj, belaj koksoj, kun sanaj kaj trankvilaj vizaĝoj, kun lerta kaj ruza ŝajno. Kaj ĉu ĉi tiuj ne estis ĝuste noblaj kaj kvietaj modeloj de homa beleco, kiujn mi spektis antaŭ la maro, kvazaŭ statuojn elmetitajn al sunlumo sur iu bordo de Grekio?

Tiaj, kvazaŭ el la denso de sia bando, kiu malrapidis laŭlonge de la digo kiel luma kometo, ili juĝus ke la ĉirkaŭa amaso konsistas el alirasuloj, kies eĉa sufero ne povus estigi en ilia animo ian impulson al solidareco, ili ŝajne ne vidis ĉirkaŭulojn, devigis starantojn al flankeniĝo, kvazaŭ trapasus libere iranta aŭtomobilo de kiu ne estis atendeble ke ĝi evitos piedirantojn, kaj ili nur eventuale – se iu maljuna sinjoro, kies ekziston ili ne agnoskis, kies kontakton ili rifuzis, forkurus kun timaj, koleraj, hastaj aŭ ridindaj gestoj – interrigardis unu la alian kun rido. Malŝaton ili ne afektis por tio, kio estis ekster ilia grupo: ilia sincera malŝato sufiĉis. Sed se baraĵon ili renkontis, nepre ili faris al si amuzon per tio, ke ili transsaltis ĝin post ekkuro, aŭ hope kun kunigitaj piedoj, ĉar ili estis impetemaj, plenaj je juneca viglo, kiun ili bezonis konsumi eĉ dum malĝojo aŭ sufero, obeante al la premo de sia aĝo prefere ol al la atmosfero de la tago, ne preterlasante okazon de salto aŭ glito sed ĝin male diligente plenumante, interrompante, prisemante sian malrapidan iron – kiel Ŝopen melankoliajn melodiojn – per gracia ornamo, en kiu kunludas kaprico kaj lerto. La edzino de maljuna bankisto, post hezito inter diversaj sidlokoj por li, malsame orientitaj, fine sidigis lin sur faldseĝo, fronte al la digo, en loko ŝirmata de vento kaj suno far la muzik-budo. Vidante ke li komforte sidas, ŝi ĵus forlasis lin kaj iris por aĉeti gazeton, kiun ŝi laŭtlegos por lia distro, kaj dum ĉi tiaj mallongaj forestoj ŝi lasis lin sola sed tion ne daŭrigis pli ol kvinon da minutoj, kion ŝi taksis tro longa tempo sed faris sufiĉe ofte por ke la maljuna edzo, kiun ŝi zorge sed laŭeble kaŝe flegadis, sentu tion kvazaŭ li estus ankoraŭ kapabla por normala vivo kaj ne bezonus specialan protekton. La podio de muzikistoj altis super li simile al natura, tenta saltotabulo, sur kiun sen ia hezito la plej aĝa el la bando ekkuris. Ŝi saltis super la terurita maljunulo, kaj lian maristan kaskedon apenaŭ tuŝis la lertaj piedoj, kaŭzante ĝeneralan amuzon de la aliaj junulinoj, precipe de verda okulparo en pupa vizaĝo, kiu por la lertaĵo esprimis admiron kaj gajon, en kiuj mi eble distingis ian malkuraĝon – hontan kaj fanfaronan malkuraĝon, kiu ne videblis en la aliaj.

— „Oj, tiu maljunuleto – mi kompatas lin, li ŝajnas duone putrinta” diris per raŭka voĉo kaj kun iom ironia kuntono iu el la knabinoj.

Ili paŝis ankoraŭ iom, poste haltis momente meze de la vojo senzorge pri tio ke ili embarasas la irejon, interkonsiliĝante, formante tuberan, densan, strangan kaj pepantan amason, kvazaŭ birdoj ariĝantaj antaŭ ol ili ekflugos; kaj poste ili reekiris same malrapide, promenante laŭ la digo, super la maro.

Nun iliaj ĉarmaj vizaĝoj ne plu miksiĝis, ne plu konfuziĝis. Mi estis ilin disigintaj kaj atribuintaj – tamen sen nomoj, ĉar ilin mi ne sciis – respektive al la plej granda, kiu ĵus saltis trans la maljunan bankiston; al tiu malgranda, kiu staris kun karnaj, rozkoloraj vangoj kaj verdaj okuloj antaŭ la mara pejzaĝo; al tiu brunhaŭta kun rekta nazo, kiu kontrastis kun la aliaj; al alia kun kokin-ove blanka vizaĝo en kiu eta nazo kurbis kiel beko de elkoviĝinta kokido, tia vizaĝo kian havas tre junaj personoj; al alia granda, surhavanta pelerinon (ŝi ŝajnis pro ĝi malriĉa, kaj ĝi tiel misakordis kun ŝia eleganta sinteno, ke la tuj elpensebla klarigo estis, ke ĉi tiu junulino havis sufiĉe bonhavajn gepatrojn, kiuj sian fieron tenis alte super la plaĝumantoj de Balbeko kaj super la vesta eleganto de siaj infanoj, kaj do al ili plene indiferentis tio, ke ilia filino promenas sur la digo en vestoj, kiujn malriĉuloj juĝus tro humilaj); al knabino kun brilaj, ridaj okuloj, kun dikaj, malbrilaj vangoj sub nigra polo-ĉapo kovranta ŝian kapon, kiu mangvidis biciklon paŝante kun tia senzorga koksumado, parolante per tiaj vulgaraj kaj laŭte kriataj slangaĵoj, kiam mi preterpasis ŝin (inter kiuj mi distingis ankaŭ la bedaŭrindan frazon „vivi sian vivon”), ke mi rezignis la supozon, kiun mi ĵus elpensis pro la pelerino de ŝia amikino, kaj mi prefere konkludis ke ĉiuj ĉi knabinoj estas iuj kutimuloj de biciklokurejoj, kaj probable ili iĝis la tre junaj koramikinoj de biciklo-sportistoj. Inter la tuto de miaj supozoj ne estis trovebla tiu, ke ili eventuale estus bonmoraj. Je la unua rigardo – el la maniero kiel ili interrigardis ridante, el la insista okulado de la knabino kun malbrilaj vangoj – mi komprenis ke bonmoraj ili ne estas. Cetere mia avino ĉiam gardis min kun tia timema zorgo, ke mi konsekvence kredis, ke la listo de malbonaj agoj estas nedispartigebla, kaj ke junulinoj, kiuj al maljunuloj kondutas senrespekte, ankaŭ ne haltos pro subita skrupulo se ili havas okazon por plezuroj pli tentaj, ol salto trans okdekjarulon.

Ili nun fine estis individuoj, sed la konstanta dialogo de iliaj rigardoj plenaj je vanteco kaj kamarada spirito, kaj en kiuj alterne revigliĝis jen intereso, jen impertinenta indiferento per kiu ĉiu el ili brilis, depende ĉu ili trafis iun el la amikinoj aŭ preterpasantojn, kaj ankaŭ la konscio ke ili interkonas sin sufiĉe intime por promeni ĉiam kune, en propra kaj aparta grupeto, kunligis iliajn sendependajn, disajn korpojn, dum ili malhaste antaŭeniris, per nevidebla sed harmonia kunordo, kvazaŭ en unusola varma ombro, en unu sama atmosfero, tiel ke ili agis kiel tuto samsubstanca en siaj partoj, sed same klare alia ol la homamaso, meze de kiu ilia procesio malrapide iradis.

Dum ke mi pasis preter la dikvanga brunulino, kiu mane gvidis biciklon, mi mallonge trafis ŝian oblikvan, ridan rigardon, elradiantan el la profundo de la malhoma mondo, kiu entenis la vivon de tiu eta tribo, el tiu nekonebla malproksimo en kiun ideo pri mia ekzisto certe ne enŝoviĝis kaj se enŝoviĝus, ne trovus konvenan lokon. La junulino, kiu portis polo-ĉapon tiritan tre malalte sur la frunto, estis plene absorbita en la diroj de siaj amikinoj – ĉu ŝi entute vidis min en la momento kiam la nigra radio de ŝiaj okuloj trafis min? Se vidis, kia ŝi vidis min? El la sino de kia mondo ŝi distingis min? Al ĉi tiu demando respondi estis al mi same malfacile, kiel al la demando – post ol oni observis iujn detalojn sur proksima astro, kiuj dank' al teleskopo vidiĝas – ĉu oni povas el tiuj detaloj konkludi ke homoj tie vivas, ke nin ili vidas, kaj kiajn ideojn tiu vido eble kaŭzis ĉe ili.

Se viro pensus ke estas la okuloj de tia knabino nura brila rondaĵo el glimo, li ne estus avida pri interkoniĝo kaj alpariĝo al ŝia vivo. Sed li sentas ke tio, kio en tiu rebrila disko lumas, ne venas nur de ĝia materia konsisto; ke ĝi venas krome de la nigraj, nekonataj de aliuloj ombroj de la ideoj, kiujn tiu homo kreas pri la personoj kaj lokoj, kiujn ŝi konas: pri herbejoj de ĉevalkurejoj, pri la sablo de vojeto sur kiun, biciklante tra kamparo kaj arbaro, min irigus tiu malgranda feino, por mi pli plaĉa ol la feinoj de persa paradizo; ke venas ankaŭ de la ombroj de la domo, en kiun ŝi baldaŭ eniros, de la planoj kiujn ŝi ŝpinas aŭ kiujn aliaj pri ŝi havas; kaj precipe ke ĝi estas ŝi mem kun ŝiaj deziroj, simpatioj, malŝatoj, kun ŝia obskura kaj senripoza volo. Mi sciis, ke mi ne havos por mi ĉi tiun junan bicikliston, se mi ne havos ankaŭ tion, kion ŝiaj okuloj entenas. Kaj sekve de tio mi sentis deziron pri ŝia tuta vivo – doloran deziron, ĉar mi kredis ĝin nerealigebla, sed ebriigan, ĉar ĉio kio ĝis tiam estis mia vivo subite ĉesis esti la tuto de mia vivo, ĝi iĝis nur eta parto de la spaco etendiĝanta antaŭ mi, kiun mi volegis trairi, ĝi estis el la ŝtofo de la vivo de tiu junulinaro, kaj ĝi ofertis al mi tiun etendiĝon, tiun vastigon de la memo, kiu feliĉigas. Kaj sendube – ke tute mankis inter ni komunaj kutimoj, same kiel komunaj ideoj, igis interligiĝon kun ili kaj plaĉon al ili pli malfacila. Sed eble ankaŭ ĝuste tiuj diferencoj, ĝuste konscio ke en la elementoj de la karaktero kaj en la agoj de tiuj knabinoj ne estis eĉ unu ero, kiun mi konus aŭ havus, estis kaŭzo ke post sateco en mi estiĝis nun soifo – simila al la arda soifo de senpluva tero – por tia vivo, kian mia animo, tial ke ĝis tiam ĝi ne ricevis da ĝi eĉ guton, ensuĉos des pli avide, per longaj trinkoj, en pli perfekta sorbiĝo.

Al la bril-okula biciklisto mi rigardis tiel longe, ke ŝi ŝajne rimarkis tion kaj al la pli granda diris parolon, kiun mi ne aŭdis, sed kiu ridigis ŝin. Verdire ĉi tiu brunulino ne estis el la knabinoj tiu, kiu plej plaĉis al mi, ĝuste tial ke ŝi brunis kaj ke de la tago kiam, en la kruta vojeto de Tansonvilo mi ekvidis Ĵilbertan, ruf-hara junulino kun sunbrila haŭto estis por mi la nesuperebla idealo. Sed Ĵilberta – ĉu mi ne amis ŝin precipe tial, ke ŝi aperis antaŭ mi kun la glora nimbo, ke ŝi amikis kun Bergoto, vojaĝis kun li kaj vizitis katedralojn? Kaj ĉu mi ne ĝoju en simila maniero pri tio, ke la brunulino al mi okulis (pro kio mi esperis, ke estos pli facile al mi interligiĝi kun ŝi unue), kaj tial ŝi poste prezentos min al la aliaj, al la senkompatulino, kiu saltis trans la maljunulon, al la kruelulino, kiu diris „mi kompatas tiun maljunuleton”, al ĉiuj laŭvice, de kiuj ŝi privilegie estis konstanta kunulino. Sed sume la supozo, ke mi en iu venonta tago amikiĝos kun tiu aŭ tiu el la junulinoj, ke tiuj okuloj, kies nekonataj rigardoj trafis min iafoje, min nekonscie prilumis, kiel sunradio muron trafas, iam pro mirinda alĥemio enlasos inter siajn netuŝeblajn erojn la ideon, ke mi ekzistas, ian amikecon por mi, ke mi mem povos iam enviciĝi inter ilin, en la paradon kiun ili plenumis laŭ la maro – ĉi tiu supozo al mi ŝajnis pezigita de interna malkohero same neforigebla, kiel se antaŭ iu antikva greka friso aŭ antaŭ fresko bildiganta religian procesion, mi kredus eble ke mi, spektanto, enviciĝos kaj ricevos aman akcepton inter la benitaj procesiuloj.

Ĉu do la feliĉaĵo, ke mi interkoniĝus kun tiuj junulinoj, ĉiam estos neplenumebla? Certe ĝi ne estus la unua afero tiaspeca, kiun mi rezignus. Mi nur memoru la multajn nekonatinojn, kiujn – eĉ en Balbeko – la plue forrapidanta veturilo lasis definitive malantaŭ mi. Eĉ la plezuro, kiun mi spertis pro la vido de la bandeto – nobla kvazaŭ ĝi konsistus el antikvaj grekaj virgulinoj – venis de ia similo kun la okazoj de preterveturataj promenantinoj. Ĉi tiu forpasemo de homoj, kiujn oni ne konas, kiuj deturnas onin de la ordinara vivo – en kiu la ofte renkontataj inoj fine lasas travidi siajn mankojn – kaŭzas konstantan emon al persekuto, en kiu fantazio iĝas senbrida. Nu, sen ĉi tiu fantazio la plezuroj ne plu transpasas siajn proprajn limojn, ili ŝrumpas al si mem, al nulo. Proponate de iu el la amor-perantinoj, kies servojn – legantoj vidis tion pli frue – mi ne rifuzis, senigite je la atmosfero de kiu ilin ricevis nuancojn kaj svagon, ĉi tiuj junulinoj verŝajne malpli plaĉus min. Fantazio, vekite de la dubo, ĉu oni ekhavos la dezirataĵon, kreas novan celon, kiu kaŝas la unuan; alŝovante anstataŭ sensa plezuro la ideon, ke oni aliĝos al ies vivo, ĝi malhelpas la sperton de tiu plezuro, malhelpas ke oni sentas ĝian guston, ke oni kalkulas ĝin por ĝia malgranda valoro. Inter homo kaj fiŝo – kiu, se ĝi aperus unuafoje en plado sur tablo, ne ŝajnus tia, ke ĝi pravigus la multajn ruzojn kaj penojn necesajn por ĝia kapto – obstaklas dum posttagmeza fiŝkaptado la refluo, ĉe kies surfaco apenaŭ aperas – kaj dume la kaptisto ne scias kiel li komprenu tion – la glateco de karno, la ombro de formo meze de flua, diafana, moviĝema ĉielspegulo.

La junulinoj aperis en favora prilumo ankaŭ pro la ŝanĝo de relativaj sociaj rangoj, kiu ordinare okazas en marbordaj feriejoj. Ĉiuj avantaĝoj, kiuj en la kutima medio vastigas, grandigas homon, tie nevidebliĝas, ja nuliĝas; kaj inverse tiuj homoj, al kiuj oni pro malprava supozo atribuas tiajn avantaĝojn, sursceniĝas kun surogata graveco. Tio facile kaŭzis, ke nekonatoj – tiutage ĝuste tiuj junulinoj – ricevis en mia opinio grandegan gravecon, kaj malebligis ke mian eventualan gravecon mi konigus al ili.

Sed dum unuflanke la promeno de la bandeto avantaĝe aperis kiel ekzemplo de la ĉiea kaj ĉiama forglito de pasantinoj, kiu ĉiam afekciis min, ĉi tiu forglito en la nuna kondiĉo iĝis tiel malrapida, ke ĝi proksimis al senmoveco. Kaj ĝuste tio, ke en tiel malhasta agado la vizaĝoj – ne taŭzataj de agito, sed trankvilaj kaj disaj – al mi ŝajnis ankoraŭ belaj, detenis min de la kredo ke, same kiel ofte okazis kiam mi lasis min rapide porti de la veturilo de sinjorino De Vilparizi, se mi proksimiĝus kaj haltus dum momento, iu detalo, iuj kavetoj en la haŭto, ia difekto en naz-loboj, stulta rigardo, streĉita rideto, peza talio anstataŭus en la vizaĝo kaj korpo de la virino tiujn ecojn, kiujn mi probable nur imagis; ĉar tiam sufiĉis bela silueto de la korpo, ekvido de brila haŭto, por ke mi tute sincere al-fantaziu iun ĉarman ŝultron, ian ravan rigardon, pri kiuj mi ĉiam enmense havis memoran aŭ revan ideon, kaj sekve tiuj rapidaj deĉifroj de homo preterpase vidita, kaŭzas similan eraron, kiel tro rapida lego, en kiu pro unu silabo, sen ke oni penas esplori la aliajn, oni vidas en la loko de la skribita vorto vorton tute alian, kiun memoro disponigas. Sed nun tiel ne povis esti. Iliajn vizaĝojn mi estis atente rigardinta; ĉiun el ili mi estis vidinta ne laŭ ĉiuj ĝiaj profiloj, kaj malofte plenvizaĝe, tamen laŭ du aŭ tri aspektoj sufiĉe diversaj por ke mi povu aŭ korekti aŭ kontroli kaj elprovi la diversajn supozatajn liniojn kaj kolorojn, kiujn skizas la unua ekvido, kaj por ke mi vidu en ili tra la sinsekvaj pozoj, kiel restas ia neŝancelebla materia konsisto. Tial mi povis certe kredi, ke sub la plej favoraj supozoj pri la personaj ecoj de pasantinoj logintaj mian rigardon en Parizo aŭ en Balbeko – eĉ se mi mallonge restus kaj babilus kun ili – pri neniu el tiuj aperintoj kaj tuj poste malaperintoj, kiujn mi ne ekkonis, mi poste same sopirus kiel pri ĉi knabinoj, pri neniu pensus ke ŝia amikeco tiel same ebriigas. Inter rolistinoj, inter kamparaninoj, inter junulinoj el religia lernejo, neniam mi vidis tian belecon, tian fascinan novecon, tian netakseblan valoron, tian verŝajnan nealireblecon. Ili estis tia ĝuinda kaj perfekte formita ekzemplo de la nekonata sed ebla feliĉo en la vivo, ke mi pro preskaŭ intelekta kaŭzo malesperis, timante ke mi ne povos sperti en tiu unika kondiĉo, en kiu eraro ne estis ebla, la misteron de la beleco, kiun oni deziras kaj pri kies ne-posedo oni konsolas sin petante plezuron – kiel Svan ĉiam rifuzis agi, antaŭ ol li konis Odetan – de virinoj, kiujn oni ne deziris, tiel ke oni – en la horo de morto – ankoraŭ ne scias, kia estas tiu alia plezuro. Sendube estis ankaŭ eble, ke tio reale ne estus ia nekonata plezuro, ke ekkonite ĝi fariĝus senmistera, ke ĝi estus nura projekcio, nura iluzio de l' deziro. Sed se tiel, mi povus nur plendi pri la premo de natura leĝo, kiu, se ĝi validis pri ĉi tiuj junulinoj, validos pri ĉiuj aliaj – kaj male plendi ne povus pri iu cirkonstanca manko en ili. Tiu alia plezuro esits do tiu, kiun mi elektus prefere al ĉiuj aliaj, klare konsciante kun vegetologa kontento, ke mi ne trovus aliloke tian grupon de junaj floroj el raraj specioj, kiuj ĉi tiam trastrekis antaŭ mi la horizontalon de la maro per sia maldensa heĝo, simile al grupo de pensilvaniaj rozoj ornamanta surklifan ĝardenon, inter kiuj etendiĝas la tuta larĝo de maro trairata de vaporŝipo tiel malrapide glitanta laŭ la kuŝa, blua linio kiu interligas la sinsekvajn trunketojn, ke malvigla papilio, plu okupata funde de petalaro, kiun la ŝipo jam delonge preterpasis, se ĝi volas ekflugi kaj certe gajni la vetkuron kontraŭ la ŝipo, povas atendi ĝis kiam nur unu lazura interspaco restas inter ĝia pruo kaj la unua petalo de la floro, direkte al kiu ĝi estas flosanta.

Mi reiris la hotelon, ĉar estis planita vespera manĝo kun Roberto en Rivbelo, kaj mia avino ordonis ke en tiaj vesperoj antaŭ eliro mi ripozu unu horon sur la lito – ja ĉi tiun sieston la kuracisto en Balbeko baldaŭ poste al mi preskribis ankaŭ por ĉiuj aliaj vesperoj.

Cetere, por ke mi enhoteliĝu ne estis necese, ke mi folasu la digon kaj eniru tra la halo, post ĉirkaŭiro de la domo. Pro frueco komparebla kun la kombreaj familiaj sabatoj, en kiuj estis kutime tagmanĝi unu horon pli frue ol ordinare, nun en la kulmino de la somero la hela tago iĝis tiel longa, ke la suno estis ankoraŭ alta en la ĉielo, kiel en horo de posttagmeza manĝeto, kiam la servistaro ekaranĝis la salonon por la vespermanĝo en la balbeka Granda Hotelo. Tial la grandaj vitraj ŝovfenestroj restis malfermitaj samnivele kun la grundo de la digo. Mi simple transpaŝis maldikan lignan kadron kaj jam mi staris en la manĝosalono, kaj ĝin trairis direkte al la lifto.

Preterpasante la oficejon mi ridetis al la hotelestro, kaj sen ia malinklino akceptis reciprokan rideton el lia vizaĝo, kiun, de kiam mi estis en Balbeko, mia komprenema atento injektis kaj transformis poiome kiel biologian preparaĵon. Liaj trajtoj familiariĝis al mi, ili ne havis grandan signifon, sed iĝis kompreneblaj, kiel legebla skribo, kaj ne plu similis al la strangaj, malagrablaj hieroglifoj, kiuj aperis en lia vizaĝo en la unua tago, kiam mi vidis antaŭ mi nun forgesitan personon aŭ, se mi sukcesis iel memori, ne rekoneblan, malfacile identigeblan kun la nuna senreliefa, ĝentila figuro, de kiu li estis tiam malbela, kruda karikaturo. Sen la timemo, sen la malĝojo sentitaj en la vespero de la unua tago, mi sonorigis por la lifto, kaj ne plu silentis la liftisto, dum mi leviĝis apud li en la aparato, kvazaŭ en enferma riparo kiu glitus laŭ la vertikala kolono, sed male li ripetadis:

— „Jam ne estas tiel multaj homoj, kiel antaŭ unu monato. Homoj baldaŭ foriros, la tagoj mallongiĝas.”

Li diris tion, malgraŭ plena malvereco, ĉar, kontraktinte por sekva laboro en pli varma parto de la marbordo, li deziris ke ĉiuj klientoj foriru baldaŭ, tiel ke la hotelo fermiĝu kaj ke li disponu kelkajn liberajn tagojn antaŭ ol li „reiros” al sia nova ofico. „Reiros” kaj „nova” neniel estis kontraŭdiraj en la menso de la liftisto, ĉar por li ‚reiros’ estis la normala formo de ‚iros’313. La sola mirindaĵo por mi estis, ke li koncedeme diris ‚ofico’ kvankam li estis ano de la moderna proletaro, kiu deziras forskui de la lingvo ĉion, kio odoras je servisteco. Cetere post mallonge li sciigis, ke en la „laborloko” kiun li „reeniros” li havos pli belan „tunikon” kaj pli bonan „enspezon”; la vortojn ‚livreo’ kaj ‚pago’ li rigardis arkaikaj kaj embarasaj. Kaj tial ke pro absurda paradokso la vortoj ĉe dungantoj plu vivas malgraŭ la abolo de malegaleco, mi ĉiufoje miskomprenis la dirojn de la liftisto. Ekzemple la sola afero, kiu al mi gravis, estis ĉu mia avino enhotelis. Sed antaŭ ol mi demandis, la liftisto diris:

„La sinjorino ĵus foriris el via ĉambro”.

Mi ĉiufoje erare komprenis, ke foriris mia avino.

„Ne – foriris tiu sinjorino, kiu ŝajne estas dungita ĉe vi.”

Tial ke en la iama burĝa dirmaniero, kiu prefere ankaŭ aboliĝu, kuiristo ne estas „dungito”, mi momente pensis: „li tute eraras, ni nek posedas fabrikon nek dungas laboristojn”. Subite mi memoris ke la vorto ‚dungito’ estas – simile al havo de lipharoj ĉe kelneroj – elemento de la memestimo de servistoj, kaj do ke la elirinta sinjorino estis Franciska, probable vizitonta la kafejon aŭ spektonta la kudradon de la ĉambristino de la belga sinjorino, sed ĉi tiu memkontentigo ankoraŭ ne sufiĉis por la liftisto, ĉar li volonte diris kompate al sia propra klaso „la manlaboristo...” aŭ „la malaltulo...” uzante la ĝeneraligan ununombran formon, kiun uzas Ĵano Rasin, kiam li skribas „la malriĉulo...”. Sed kutime, ĉar delonge forpasis miaj unuatagaj fervoro kaj timemo, mi ne plu alparolis la liftiston. Li nun estis tiu, kiu respondon ne ricevis dum la mallonga navigo kiun li gvidis tra la hotelo, malplena kiel ludilo, vastiganta ĉirkaŭ ni – etaĝon post etaĝo – la branĉojn de siaj koridoroj en kies profundaj ekstremoj lumo velkis, disiĝis, maldikigis la klapojn de interpordoj, la ŝtupojn de internaj ŝtuparoj, kiujn ĝi ŝanĝis al tiu orkolora, krepuske nepalpebla kaj mistera ambro-koloro, en kiu Rembranto kontrastigas jen la sojlon de fenestro, jen la krankon de puto. Kaj en ĉiu etaĝo ora helo disŝutata sur koridoran tapiŝon anoncis la sunsubiron kaj la lukon de necesejo.

Mi scivolis, ĉu la junulinoj viditaj antaŭ momento loĝas Balbekon kaj kiuj ili estas. Kiam deziro tiel turnas sin al malgranda homgrupo, kiun ĝi distingas, ĉio iel rilata al tiu grupo iĝas kaŭzo de interesiĝo kaj poste ankaŭ de revado. Mi aŭdis sur la digo ke iu sinjorino diras: „ŝi amikas kun la juna fraŭlino Simone” kun la klariga kaj laŭda tono de tiu, kiu dirus „li amikas kun la juna sinjoro De Laroŝfuko”. Kaj tuj iĝis sentebla en la vizaĝo de la tiel informata persono ia scivolo, ia deziro por pli atente rigardi la feliĉan personon kiu „kun la juna fraŭlino Simone amikas”. Laŭ tiu diro tiun privilegion klare ne havis ajna homo. Nobeleco estas ja relativa afero. Kaj ekzistas malgrandaj urbetoj kun nealtaj prezoj, kie filo de meblovendisto estas reganto de eleganto kaj havas sian kortegon kvazaŭ li estus princo de Kimrio. Mi poste ofte provis memori, kiel tiutage sur la plaĝo sonis en mia orelo la nomo Simone, tiam ankoraŭ ne tute klarforme, ĉar mi ĝin ne bone aŭdis, kaj ankaŭ ne tute klarsignife, ĉu ĝi rilatas al tiu aŭ tiu alia persono; entute ĝi estis stampita de la nebuleco kaj noveco, kiuj sentiĝas kortuŝaj poste, kiam la nomo, kies literoj iĝas ĉiusekunde pli profunde enanime markitaj pro konstanta priatento, iĝas (kiel al mi okazis pri la nomo de fraŭlino Simone nur post pluraj jaroj) la unua nomo, kiun oni memoras en la momento de vekiĝo, aŭ post sveno, antaŭ eĉ konscio pri la nunaj horo kaj loko, preskaŭ eĉ antaŭ la vorto ‚mi’, kvazaŭ se la persono kiun ĝi nomas pli gravas ol oni mem, kaj kaj se post mallonga stato de senkonscieco la paŭzo kiu ĉesas antaŭ ĉiu ajn alia estas tiu, dum kiu ĝin oni pretermemoris. Mi ne scias kial jam en la unua tago mi imagis, ke la nomo Simone probable rilatas al iu el la junulinoj; ekde tiam mi konstante pripensis, kiel mi povos ekkoni la familion Simone; pripensis, kiel mi faros tion per la perado de homoj, kiujn ŝi juĝos pli altrangaj ol si – kio ne malfacilos se ili estis plebaj stultulinetoj – tiel ke ŝi ne malestime juĝu min. Oni ne gajnas perfektan konon, oni ne plene sorbas tiun, kiu malestimas, tiel longe kiel oni ne venkis tiun malestimon. Ĉiufoje kiam la bildo de tute diversa virino eniras la animon – kondiĉe ke forgeso aŭ ke sintrudo de aliaj bildoj ĝin ne detruas – oni ne trankviliĝas ĝis kiam oni ŝanĝis la entrudaĵon al io simila al si, ĉar animo tiurilate nature agas kaj reagas kiel korpa organaro, kiu toleras la eniĝon en si de fremdaĵo nur se ĝi tuj laboras por la digesto kaj asimilo de la dirita fremdaĵo; la juna fraŭlino Simone verŝajne estis la plej bela en la grupo – tiu sama cetere, kiu laŭ mia takso povus iĝi mia koramikino, ĉar ŝi estis la sola inter ili, mi kredis, kiu, duon-turnante la kapon, ŝajne rimarkis mian fiksan alrigardon. Mi demandis la liftiston, ĉu li konas iun familion Simone en Balbeko. Ĉar li ne volonte konfesis, ke ion li ne scias, li respondis, ke li probable jam aŭdis tiun nomon. Atinginte la plej altan etaĝon, mi petis ke li havigu al mi la lastatempajn listojn de novalvenintoj.

Elliftiĝinte, mi ne iris al mia ĉambro, sed prefere plu koridoris antaŭen, ĉar en tiu horo la etaĝisto, kvankam li ne ŝatis trablovojn, tenis malfermita la koridor-ekstreman fenestron, kiu ne rigardis al la maro, sed al monteto kaj valo, ilin tamen ordinare ne lasante vidi, ĉar ĝiaj klapoj el netravidebla vitro estis plejofte fermitaj. Mi haltis antaŭ ĝi por mallonga starado, tiel ke mi havu tempon por devota rigardo al la panoramo, kiun tiufoje ĝi do videbligis preter la monteto piede de kiu staris la hotelo, kaj en kiu estis nur unu domo en ioma distanco, al kiu la perspektivo kaj la vespera lumo, konservante ĝian formon kaj amplekson, donis delikatan konturon kaj molan ĉirkaŭon, kvazaŭ se ĝi estus miniatura konstruaĵo, templeto aŭ kapeleto el karaj metalo kaj emajlo, kiu entenas relikvojn kaj kiun oni nur en iuj specialaj tagoj elmetas por adoro de piuloj. Sed ĉi tiu momenta kulto jam tro daŭris, ĉar la etaĝisto, kiu en unu mano tenis faskon de ŝlosiloj kaj per la alia min salutis tuŝante sian sakristianan ĉapon, ĝin tamen ne levante pro la pura kaj malvarmeta venteto vespera, venis kaj fermis kiel panelojn de relikvujo la du klapojn de la fenestro, kaj senigis mian adoremon je la miniatura konstruaĵo kaj ora relikvo. Mi eniris mian ĉambron.

Laŭ la maturiĝo de la sezono la pentraĵo videbla en la kadro de la fenestro aliiĝis. Unuatempe estis taghele, kaj malhele estis nur okaze de malbona vetero; tiam en la blu-verda vitro, kiun ĝi ŝveligis per siaj kurbaj ondoj, la maro, enpremite inter la feraj framoj de mia fenestro kvazaŭ inter plumba maŝaro de vitralo, disfibrigis tra la tuta profunda roka bordo de la golfeto triangulojn surkrestatajn de senmova ŝaŭmo, traliniata kun sama delikato kiel plumo aŭ lanugo desegnita de Pizanelo314, kaj frostigitaj en tiu blanka, nebreĉebla, krema emajlo kiu signifas neĝotavolon en vitra objekto kreita de Emilo Gale315.

Baldaŭ la tagoj mallongiĝis kaj ĉiutage en la horo, kiam mi eniris la ĉambron, la violkolora ĉielo ŝajnis vunde markita de la rigida, geometria, pasema kaj fulma formo de la suno – simila al bildo de ia mirakla signo, de ia mistika vizio – ĝi kliniĝis al la maro turniĝante ĉirkaŭ la ĉarniro de la horizonto, kiel religia pentraĵo super ĉefaltaro, dum ke diversaj partoj de la sunsubira pejzaĝo, eksponitaj en la vitraĵoj de la malaltaj, mahagonaj bretaroj, starantaj laŭlonge de la muroj, kaj kiujn mi enpense rilatigis kun la mirinda pentraĵo, kiun ili fragmente prezentis, similis al la diversaj scenoj, kiun antikva artisto iam pentrus sur relikvujo por iu frataro, kaj kies disajn panelojn oni vidigus, unu apud la alia, en muzea salono, dum sole la imago de vizitanto relokus ilin laŭ ĝusta ordo super la bazaj pentraĵetoj de la retablo. Post kelkaj semajnoj, en la horo de reveno, la suno estis jam subirinta. Simile al tiu, kiun mi kutime vidis en Kombreo super la kalvario, reveninte de promeno kaj preta por subiro al la kuireja vespermanĝo, ruĝa supermara strio de ĉielo, densa kaj neta kiel viando-gelatenaĵo, kaj baldaŭ poste super la maro, jam blua kaj malvarma kiel la fiŝo nomata mugilo, la ĉielo, same rozkolora kiel iu el la salmoj, kiujn ni frandos post kelkaj horoj en Rivbelo, revigligis mian baldaŭan plezuron pro surmeto de vesto-kompleto kaj iro al la restoracio. Surmare, je mallonga distanco de la bordo, laŭ sinsekvaj, ĉiam pli larĝaj tavoloj pene strebis supren fulge nigraj nubo-tavoloj – glataj, kvazaŭ el agata konsisto, videble pezaj – tiel ke la pli altaj, kliniĝante super la flanken puŝata bazo de la malsupraj, kiuj ĝis tiam subtenis ilin, ĝis ekster ilia gravito-centro, ŝajnis baldaŭ disfalontaj kun la tuta konstruaĵo alta ĝis duono de la ĉielo, kaj frakasiĝontaj en la maron. Pro la vido de ŝipo, kiu glitis malproksimen kiel nokta vojaĝanto, mi ricevis la saman impreson, kiel iam en vagono, ke mi liberas je dormo-bezono kaj je enĉambra fermiteco. Cetere en la nuna ĉambro mi ne sentis, ke mi estas enfermita, ĉar post unu horo mi eliĝos kaj forveturos. Mi fale kuŝiĝis sur la liton, kaj, kvazaŭ mi kuŝus sur litbenko de iu el la ŝipoj, kiuj pasis ne tre fore, kaj kiujn en la nokto oni vidus kun surprizo malrapide preterflosi en mallumo, kiel obskuraj, silentaj sed ne dormantaj cignoj, min ĉirkaŭis ĉiuflanke bildoj de la maro.

Sed ofte ili al mi efektis kiel nuraj bildoj; mi forgesis ke sub ilia koloro faŭkis la malgaja vakeco de la plaĝo, kiun trablovis la sama malkvieta vespera vento, preminta mian animon jam en la unua tago en Balbeko; plie en la hotelĉambro, obstine pripensante la junulinojn, kiujn mi vidis dum ili preterpromenis, mi ne plu estis en animostato sufiĉe flegma, sufiĉe senpasia, kaj sekve ne povis formiĝi en mi vere profundaj impresoj pri beleco. La aspiro pri vespermanĝo en Rivbelo plie frivoligis mian humoron, kaj mia penso, restante ĉi tiam ĉe la surfaco de mia korpo, kiun mi baldaŭ vestos en tia maniero, ke mi ŝajnu plejeble plaĉa al la inaj rigardoj kiuj min observos en la multelampa restoracio, neniel povis trovi profundon sub la koloro de objektoj.

Kaj se la subfenestra, konstanta kaj mola flugo de apusoj kaj hirundoj, leviĝante kvazaŭ akvoŝpruco, kvazaŭ viva artfajraĵo, kunigante la interspacon de siaj alte leviĝantaj suprenflugoj per la senmova, blanka linio de longaj horizontalaj sulkoj, se ĉi tiu ĉarme mirinda, natura, loka aperaĵo, kiu igis realaj la pejzaĝojn okule kontemplatajn, se ĉio ĉi ne ekzistus, mi erare pensus ke la bildoj estus nura, ĉiutage alia sortimento de pentraĵoj, kiun oni arbitre prezentus en la loko kie mi restis, sen ke al ĉi tiu loko ili havus ian necesan rilaton. Iam ili ŝajnis ekspono de japanaj gravuraĵoj: apud malgranda breĉo por ruĝa, lune ronda suno, flava nubo figuris lagon apud kiu ĝiaj bordaj arboj staris kiel nigraj glavoj; milde rozkolora strio, kian mi neniam vidis de post mia unua infanaĝa skatolo de koloriloj, ŝvelis kiel rivero sur kies ambaŭ bordoj barkoj ŝajne atendis surtere, ke iu venos kaj puŝos ilin enakven. Kaj kun la supereca, enua, frivola rigardo de artoŝatanto aŭ de virino, kiu inter du mondumaj vizitoj trairus art-galerion, mi pensis: „estas io kurioza, neordinara en la sunsubiro, sed aliajn same delikatajn kaj mirindajn kiel ĉi tiu mi jam vidis”. Pli plaĉaj estis la vesperoj, kiam ŝipo, sorbita, dissolvita de la horizonto, aperis en tiel horizonto-simila koloro, kvazaŭ en impresisma pentraĵo, ke ĝi ŝajnis ankaŭ samsubstanca, kvazaŭ iu nur detranĉis ĝian antaŭon kaj la ŝnurojn, en kiujn ĝi subtiliĝis, filigraniĝis en la vapora bluo de la ĉielo. Foje-foje la maro preskaŭ tute plenigis mian fenestron, altigitan de strio da ĉielo, kiu nur supre estis randita de linio samtone blua kiel la maro, sed kiun pro tio mi kredis ankaŭ mara kaj ricevanta sian distingan koloron nur de alia prilumo. En alia tago la maro pentriĝis sole en la malsupra parto de la fenestro, kaj ĝian ceteran spacon plenigis tiom multaj nuboj kunpremitaj en horizontalaj strioj, ke la vitraj fakoj aperis – pro antaŭkalkulo aŭ pro inklino de la artisto – kiel ia ‚etudo de nuboj’, kaj aliflanke la diversaj vitraĵoj de la libroŝrankoj, simile vidigante nubojn sed el alia parto de la horizonto kaj malsame koloritajn de lumo, ŝajne prezentis serion – kiajn volonte faras iuj nuntempaj pentromajstroj – de unu sama aperaĵo en ĉiam diversaj horoj, sed kiu nun dank' al la senmovigo provizita de bildarto vidiĝis ĉiom, samtempe, en unu ĉambro, paŝtele farite kaj subglacigite. Kaj iafoje sur la kontinuan grizon de ĉielo kaj maro, iom da rozkoloro surŝoviĝis kun admirinda delikato, dum ke papilieto endormiĝinta baze de la fenestro kvazaŭ markis per siaj flugiloj – rande de ĉi tiu ‚griza-roza harmonio’ en la maniero de la ‚harmonioj’ de Ĝejmz Visler – la preferatan subskribon de la majstro de Ĉelsi316. Ankaŭ la rozkoloro malaperis. Restis nenio rigardinda. Mi leviĝis denove kaj antaŭ ol mi rekuŝigis, mi kuntiris la altajn kurtenojn. Ĉe ilia supro mi vidis – de mia lito – luman strion, kiu ankoraŭ restis, malheliĝante, mallarĝiĝante poiome, sed mi permesis sen malĝojo, sen bedaŭro ke mortu ĉe la supro de la kurtenoj la horo, je kiu kutime mi sidis ĉe la vespermanĝa tablo, ĉar mi sciis ke la tago estis diversa de la ceteraj tagoj, pli longa, kiel la polusaj tagoj, kiujn nokto interrompas nur kelkajn minutojn; mi sciis, ke de la insekta pupo de ĉi tiu vesperiĝo baldaŭ eliros, per brila transformiĝo, la forta lumo de la rivbela restoracio. Mi pensis „nun estas tempo”, mi elstreĉis min sur la lito, mi stariĝis, mi finis la tualeton; kaj mi gustumis la ĉarmon de tiu vanta momento, sur kiu nenia materia embaraso pezis, kiam – dum malsupre en la salono aliaj homoj vespermanĝis – mi dediĉis la forton regajnitan dum la tagfina senfareco al nura sekigo de mia korpo, surmeto de smokingo, nodado de kravato, al ĉiuj ĉi gestoj kiujn gvidis jam la atendata plezuro, ke mi revidos iun inon, kiun mi rimarkis je la antaŭa fojo en Rivbelo, kiu verŝajne rigardis min, kiu eble momente leviĝis de sia tablo nur en la espero ke mi sekvos ŝin; ja kun ĝojo mi provizis min per ĉi tiuj galanterioj, por ke mi iĝu tute disponebla al nova, libera, senzorga vivo, en kiu miajn hezitojn trankviligos la kvieto de Roberto De Sanlupo kaj mi elektos, inter la specioj de la monda vivularo, alportitaj el ĉiuj landoj, tiun, kiu – kunigite en nekutiman manĝaĵon tuj menditan de mia amiko – tentis mian frandemon aŭ mian fantazion.

Kaj je la fina fino venis tagoj kiam mi ne plu povis reveni de la digo tra la manĝosalono, ĝiaj pordofenestroj ne plu estis malfermitaj, ĉar noktis ekstere, kaj algrupiĝo de malriĉuloj kaj videmuloj, logite de la luma loko kiun ili ne povis eniri, pendis en nigraj grapoloj mordataj de la malvarma vento ĉe la lumaj kaj glataj vandoj de la vitra abelujo.

Iu frapis ĉe la pordo; estis Amato, kiu volis propramane al mi porti la liston de alvenintoj.

Amato, antaŭ ol li foriris, diris al mi, ke Drefus estas ĉiel kulpa. „Ĉio malkaŝiĝos” li diris „ne ĉi-jare sed venont-jare. Iu sinjoro proksime konanta la estraron de la armeo diris tion al mi.” Mi demandis, ĉu oni ne decidos, ke oni konigos ĉion senatende, antaŭ la fino de la jaro. „Li flanken metis sian cigaredon” daŭrigis Amato, mimikante la scenon, neante per la kapo kaj la montrofingro kiel faris la gasto, kaj tiu gesto signifis ‚ne estu tropostulema’. „‚Ne ĉi-jare, Amato’ li diris, tuŝante mian ŝultron ‚tio ne eblas, sed ĉirkaŭ la dato de Pasko, certe!’” Kaj Amato faris etan frapon sur mia ŝultro dirante „vidu, mi gestas ĝuste kiel li gestis” – aŭ tial ke li fieris pro ĉi tiu familiaraĵo de gravulo, aŭ tiel ke mi ricevu plenan komprenon kaj povu bone taksi la valoron de la argumento kaj la kialojn por espero.

Kun eta kor-rapidiĝo mi ekvidis sur la unua paĝo de la listo de alvenintoj la enskribon: ‚Simone kaj familio’. El la infanaĝo mi plu flegis malnovajn revojn, laŭ kiuj la tuta inklino kiun mia koro kapablis, kaj kiu, de ĝi sentite, ĝin tute plenigis, venis de homo plejeble diferenca de mi. Tiun homon, unu plian fojon, mi konstruis per la rimedo de tiu nomo Simone kaj de memoro pri la harmonio, kiu regis inter la junaj korpoj kiujn mi vidis dum ili serene iris sur la plaĝo laŭ sporta procesio simila al grek-romia bildo aŭ al pentraĵo far Ĝoto. Mi ne sciis, kiu el la junulinoj estis fraŭlino Simone, entute ne sciis ĉu iu el ili havis ĉi tiun nomon, sed mi sciis ke mi estas amata de ŝi kaj ke per la helpo de Roberto De Sanlupo mi provos ekkoni ŝin. Bedaŭrinde, permeson por plua restado li estis ricevinta sub la nepra kondiĉo, ke li reiros ĉiutage al Donsiero; sed por ke li malobeu sian militistan devon mi imagis ke mi povos kalkuli – pli ol je lia amikeco al mi – je la sama biologa scivolo pri homoj, kiun ofte – sen ke mi vidis la personon pri kiu oni parolis kaj nur pro tio ke iu diris, ke ekzemple kasistino en iu fruktovendejo belas – ankaŭ mi sentis, dezirante ekkoni novan variaĵon de ina beleco. Nu, ĉi tiun scivolon mi vane provis instigi en Roberto per komentoj pri la viditaj junulinoj. Ĝin por longa tempo frostigis en li la amo, kiun li havis por tiu rolistino, kun kiu li paris. Kaj eĉ se li ĝin malforte sentus, li subpremus ĝin pro ia superstiĉa iluzio ke je lia propra fideleco dependis la fideleco de la amatino. Tial do ni ekvojis por la vespermanĝo en Rivbelo, sen ke li promesis ian efektivan helpon en la afero de la junulinoj.

En la unuaj tagoj, kiam ni estis alvenantaj, la suno ĵus estis subirinta, sed ankoraŭ estis hele; en la restoracia ĝardeno, kie lampoj ankoraŭ ne lumis, la varmo de la tago moderiĝis, falis, precipitis kvazaŭ en vazo, laŭlonge de kies vando la diafana, malhela ĵeleo de aero ŝajnis tiel densa, ke granda rozarbo disbranĉa sur la obskura muro, kiun ĝi helruĝe markis, similis al la vegetaj formoj kiujn oni vidas en la profundo de onikso-ŝtono. Pli malfrue en la sezono, estis jam nokte kiam ni elkaleŝiĝis, aŭ eĉ kiam ni ekveturis de Balbeko se la vetero malbonis kaj ni prokrastis la momenton de jungado pro espero ke la pluvo baldaŭ ĉesos. En ĉi tiaj tagoj mi aŭdadis la blovon de vento nemalĝoje, mi sciis ke ĝi ne signifas rezignon pri miaj planoj aŭ enfermiĝon en ĉambro, mi sciis ke en la granda manĝosalono de la restoracio, kiun ni eniros sub la sono de muziko de la ciganoj, la multaj lampoj mallumon, malvarmon senpene forpelos, ilin per sia grandaj oraj kaŭteriziloj kuracos, kaj mi gaje ensidiĝis apud Roberto en la duonkaleŝon, kiu atendis nin sub la pluvo. De kelka tempo la diro de Bergoto, lia asertata firma kredo ke – male ol mi opiniis – mi estas destinita por ĝuado precipe de intelektaj plezuroj, refirmigis en mi pri mia estonta okupo esperon, kiun ĉiutage vanigis la enuo, kiun mi sentis kiam mi sidis ĉe labortablo kaj provis komenci kritikan eseon aŭ romanon. „Entute” mi pripensis „la plezuro ricevata de verkado eble ne estas fidinda juĝilo pri la valoro de bela paĝo; eble ĝi estas duaranga humoro, kiu ofte akompanas la verkadon, sed kies foresto ne pruvas ke ĝi misas. Eble iujn belajn verkojn la aŭtoroj kreis oscedante.” Mia avino kvietigis miajn dubojn, dirante ke mi bone kaj ĝoje laboros, se mi bone fartos. Kaj, tial ke nia kuracisto volis agi gardeme kaj avertis pri la grandaj riskoj, kiujn kaŭzis mia ŝanceliĝa sanstato, kaj instruis min pri ĉiuj higienaj antaŭzorgoj, per kiuj mi malhelpos fatalon, mi subpremis ĉiujn plezurojn kaj male laboris por la celo, miajuĝe multe pli grava, ke fariĝos sufiĉe fortika por realigi la verkon, kiun mi eble kovis en mia sino, mi akurate, konstante, ekde la alveno en Balbeko, kontrolis kaj bridis miajn agojn. Oni vane provus trinkigi al mi tason da kafo, kiu ĝenus la noktan dormadon necesan por ke mi ne estu laca en la sekva tago. Sed male, ĉiufoje kiam ni eniris Rivbelon, pro la ekscito de nova plezuro, pro la estado en tiu malsama areo en kiun enkondukas escepta okazaĵo – post ol ĝi rompis la fadenon, pacience ŝpinitan dum longa sekvo de tagoj, kiu kondukis al saĝo – kvazaŭ sekva tago neniam plu estos, kvazaŭ nenia alta celo plu estus atingota, malaperis la akurata meĥaniko de singarda higieno, kiu per sia efiko gardis ilin. Dum ke servisto proponis, ke mi konfidu al li mian palton, Roberto diris:

— „Ĉu al vi ne estos malvarme? Eble pli bone vi konservos ĝin, la aero ne tre varmas.”

Mi respondis:

— „Ne, ne zorgu!”

Eble la malvarmon mi ne sentis, kaj pli certe mi ne plu spertis timon pro malsaniĝo, nek zorgon pri evito de morto, nek urĝon por laboro. Mi lasis la palton, ni eniris la restoracian salonon sub la sonado de ia militista marŝo ludata de la ciganaj muzikistoj, ni antaŭeniĝis inter la vicoj de okupataj tabloj kvazaŭ tra facila glora vojo, kaj, sentante ĝojan impulson en niaj korpoj pro la ritmo perata de la muzikistaro, kiu militiste gratulis nin en senmerita triumfo, tiun ĝojon ni kaŝis sub gravmiena, senemocia vizaĝo, sub kvazaŭ laca paŝado, kontraste al tiuj kabaredaj kantistinoj kiuj, ĵus kantinte maldecan strofon laŭ impeta melodio, enkuras sur la scenejon kun la fiera sinteno de venka generalo.

Ekde tiu momento mi estis nova homo, kiu al mia avino ne plu nepis kaj ŝin memoros nur kiam li eliros: mi portempe fratis kun la kelneroj, kiuj baldaŭ servos al ni.

La kvanton da biero, kaj pli vere da ĉampana vino, kiun en Balbeko mi ne prenus ene de semajno, kvankam al mia kvieta, serena konscio la gusto de ĉi tiuj drinkaĵoj efektis kiel klare agrabla sed volonte oferebla plezuro, mi eltrinkis ene de unu horo kaj al tio alprenis etan dozon da Portovino317, tro malatente kaj sekve ne bone gustumante, kaj al la muzikisto kiu ĵus violonis mi fordonis la du luidorojn, kiujn mi estis ŝparinta en la pasinta monato por iu aĉeto, kiun mi nun ne memoris. Iuj el la kelneroj, vagante inter la tabloj, preterkuris rapidege, sur manplato tenante pladon, kiun laŭ la supozebla regularo de tiu vetkuro ili nepre ne faligu. Kaj konstateble la ĉokoladaj sufleoj la destinitan tablon ĝiskuris sen renversiĝo, la terpomoj kun butero kaj petroselo, malgraŭ galopado kiu probable skuis ilin, fine viciĝis en neŝanĝita ordo ĉirkaŭ la ŝafidaĵo el Pojako318. Mi rimarkis iun el la servistoj, kiu tre grandis kaj havis belegan plumaron da nigraj haroj, kun vizaĝo kvazaŭ ŝminkita laŭ nuanco kiu pli similis iun maloftan birdon, ol la homan specion, kaj kiu, kurante senpaŭze kaj – oni povus kredi – sencele de ekstremo al ekstremo de la salono, nepre pensigis pri unu el la araoj, kiuj kaĝojn de bestoĝardenoj plenigas per sia flama koloraro kaj sia nekomprenebla tumultemo. Baldaŭ la vidaĵo – almenaŭ por miaj okuloj – ordiĝis pli noble, pli trankvile. La tuta kapturna moviĝo poiome fiksiĝis en trankvilan harmonion. Mi rigardis la rondajn tablojn, kies nenombrebla multo plenigis la restoracion, simile al tioma multo da planedoj, kiel ili aperas en antikvaj alegoriaj pentraĵoj. Nerezistebla gravito cetere kaŭzis allogon inter tiuj disaj astroj, kaj ĉe ĉiu el ili la tablanoj konstante okulis al aliaj tabloj, ĉe kiuj ili ne sidis, krom eventuale en la okazo de iu riĉa invitanto, kiu sukcese alkondukis faman beletriston kaj penis ricevi de li – dank' al la efiko de la turniĝanta tablo – banalaĵojn, kiujn la kunsidantaj sinjorinoj admiris. La harmonio de ĉi tiuj astraj tabloj ne ĝenis la konstantan orbitadon de la multaj kelneroj, kiuj, ĉar ili ne estis sidantaj kiel la gastoj sed starantaj, moviĝis en alia sfero319. Verdire iu el ili alkuris kun antaŭmanĝaĵoj, alia por ŝanĝi vinbotelon aŭ almeti glasojn. Sed malgraŭ ĉi tiuj cirkonstancaj kaŭzoj, ilia senĉesa irado inter la rondaj tabloj laŭtempe travidigis naturan leĝon, kiu regis ilian kapturnan kaj regulan cirkulon. Side malantaŭ grupo de floraj plantoj du malbelaj kasistinoj, laborante super senfinaj kalkuloj, similis divenistinojn kiuj per astrologiaj komputoj provus antaŭvidi la renversojn, kiuj okazus de temp' al tempo en tiu ĉiela volbo funkcianta laŭ mezepoka scienco.

Kaj mi konsideris iom kompate la ĉirkaŭajn gastojn, ĉar mi divenis ke la rondaj tabloj iliavidpunkte planedoj ne estis, kaj ili tra la realo ne faris la sekcon, kiu senigas ĝin je ĝia kutima ŝajno kaj ebligas rimarkon de intersimiloj. Ili pensis, ke ili vesperumas kun tiu aŭ tiu homo, ke la manĝo kostos proksimume tiom, kaj tion ili rekomencos en la sekva tago. Kaj ili ŝajnis tute indiferentaj je la aperanta vico de junaj servoknaboj, kiuj – probable pro nehavo de urĝa tasko en tiu momento – procesie alportis panojn en korboj. Iuj, tro junaj, konsternitaj de la manbatoj, per kiuj ilin preterpase trafis la kelneroj, sopire direktis la rigardon al iu fora revo, kaj konsoliĝis nur se iu kliento de la balbeka hotelo, en kiu ili pli frue servis, ilin rekonante, alparolis kaj petis de hom' al homo, ke ili forprenu la ĉampanan vinon ĉar ĝi ne bonas, kaj pro ĉi komisio ili vante ŝvelis.

Mi aŭdadis la murmuron de mia nervaro, en kiu regis komforto senrilata al eksteraj aĵoj, kiuj ĝin ordinare provizis, kaj mi sentis ĝin pro efiko de la eĉ plej eta movo, kiun mi okazigis en mia korpo aŭ en mia atentopovo, simile kiel milda premo kaŭzas en fermita okulo koloran impreson. Mi jam estis trinkinta grandan kvanton da Portovino kaj mi mendis ankoraŭ iom da ĝi, ne por la plusa komforto kiun pliaj glasoj peros, sed pro la efiko ricevita de la antaŭaj. Kun mia permeso la muziko kondukis mian plezuron laŭ ĉiu tono, sur kiun ĉiufoje obeeme ĝi eksidis. Dum ke – simile al la ĥemiaj fabrikoj en kiuj estas amase produktataj substancoj, kiuj en naturo troveblas nur ŝance kaj tre malofte – la rivbela restoracio kunigis en sama momento pli multajn inojn, el kiuj min vokis espero de feliĉo, ol mi pro hazardo de promenoj aŭ vojaĝoj renkontus ene de unu jaro; aliflanke la muziko, kiun ni aŭdis – adaptoj de valsoj, de germanaj operetoj, de teatraj kanzonoj, ĉiuj novaj por mi – estis mem kvazaŭ ia enaera plezurejo, kiu aldoniĝis al la alia kaj estis, ol ĝi, pli ebriiga. Ĉar ĉiu muzika frazo, speciala kiel aparta virino, ne kaŝe konservis, kiel ŝi ordinare farus, por iu destinulo la voluptan sekreton kiun ĝi entenis; ĝi male proponis ĝin al mi, alokulis min, venis al mi per kaprica aŭ provoka paŝo, min alparolis, karesis, kvazaŭ se mi subite iĝus pli plaĉa, pli potenca aŭ pli riĉa; en tiuj melodioj mi ja trovis ian kruelecon; tiel estis ĉar ili nenion enhavis el la senprofita intereso por beleco, aŭ el ia brilo de inteligento; por ili, sole korpa volupto ekzistas. Kaj ili estas plej senkompata, plej senelireja infero por iu senhelpa ĵaluzulo, al kiu ili prezentas tiun plezuron – la plezuron, kiun la amata ino ĝuas kun aliulo – kiel solan aferon ekzistantan en ĉi tiu mondo por tiu sama ino, kiu ĝin plenigas tute. Kaj dum duonvoĉe mi ripetis la tonojn de iu el la melodioj, ĝian kison reciprokis, ĝia speciala volupto, kiun ĝi sentigis al mi, iĝis tiel dezirinda ke mi forlasus la gepatrojn kaj sekvus la melodion en la apartan mondon, kiun en nevidebla sfero ĝi konstruis per linioj alterne melankoliaj kaj vivegaj. Kvankam ĉi plezuro ne estas tia, ke ĝi estimigus la homon kiun ĝi trafas – ĉar nur la trafito sentas ĝin – kaj kvankam ĉiufoje kiam oni malplaĉis al virino, kiu rimarkis onin, ŝi ne sciis, ĉu en tiu momento la rimarkato posedas aŭ ne posedas tiun enaniman kaj subjektivan feliĉon, kiu sekve neniel influus ŝian juĝon pri la viro, mi sentis min tamen pli potenca, preskaŭ neforpuŝebla. Al mi ŝajnis ke mia amo ne plu impresos kiel malagrablaĵo, pri kiu oni malŝate ridetas, sed entenis ĝuste la kortuŝan belecon, la plaĉopovon de tiu muziko, kiu mem iĝis ia amika medio, en kiu la amata ino kaj mi renkontiĝus kaj baldaŭ intimiĝus.

La restoracion vizitis ne nur hetajroj, sed ankaŭ homoj de la plej alta mondumo, kiuj en ĝi ĉirkaŭ la kvina horo teumis, aŭ aranĝis grandajn vespermanĝojn. La posttagmezaj manĝetoj okazis en longa, mallarĝa, fenestrita galerio, kiu koridor-simile interligis la enirsalonon kun la restoracia ĉambro kaj unuflanke laŭis la ĝardenon, de kiu ĝin disigis nur – escepte de kelkaj ŝton-kolonoj – la vitraj paneloj, kiujn oni tie kaj tie lasis malfermitaj. Pro tio la lokon trafis multaj trablovoj kaj momentaj, subitaj sunradiadoj, blindumaj prilumoj, kiuj igis la teumantinojn apenaŭ distingeblaj, kaj tial, kiam ili sidis en tiu loko ĉe la pare kontraŭaj tabletoj vicigitaj laŭ la tuta longo de la mallarĝa trairejo, ĉar ili dise briletis je ĉiu moviĝo dum ili trinkis teon aŭ sin intersalutis, la tuto similis al rezervujo, al naso en kiun fiŝisto enŝutus kaptitajn fiŝojn, kiuj duone elakviĝus, kaj – banate en lumradioj – antaŭ ĉies okuloj varie brilas kaj rebrilas.

Post kelkaj horoj, dum la vespermanĝo, kiu kompreneble okazis en la manĝosalono, la lampoj funkciis, kvankam ekstere ankoraŭ helis, tiel ke oni vidis antaŭ si en la ĝardeno – apud konstruaĵetoj prilumataj de la krepusko, pale fantomantaj en la vespero – heĝojn de karpenoj, tra kies blue verda foliaro lumis lastaj sunradioj, kaj kiuj, vidate de la lampe hela ĉambro en kiu homoj manĝis, aperis trans la fenestroj – ne plu kiel aperis la te-trinkantinoj en la fino de la posttagmezo laŭlonge de la blueta kaj orkolora koridoro, nome en glima kaj malseka reto – sed prefere kiel palaj, verdaj vegetaĵoj de grandega akvario en stranga lumo. Homoj detabliĝis. Dum la manĝo la gastoj konstante rigardis kaj rekonis najbarajn tablanojn aŭ demandis pri ties nomoj, sed restis en senmanke kohera grupo ĉirkaŭ sia propra tablo; nun tamen, la gravito pro kiu ili orbitis ĉirkaŭ sia tiutaga gastiganto malfortiĝis en la momento kiam por trinko de kafo ili transiĝis al tiu sama koridoro, en kiu oni pli frue teumis; ofte okazis ke dum la preterpaso iu el la irantaj tablanaroj perdis unu aŭ plurajn korpusklojn, kiuj pro troa logiĝo de la forto de rivala grupo mallonge forlasis la propran grupon, en kiu ilin anstataŭis gesinjoroj kiuj venis por saluti amikojn, antaŭ ol ili realiĝis, dirante: „pardonu, ke mi tuj reiras al sinjoro Tianoma, ĉi-vespere li regalas min”. Kaj dum mallonge, la okazo similis al du bukedoj, kiuj interŝanĝus iujn el siaj floroj. Poste ankaŭ la koridoro senhomiĝis. Ofte, tial ke ankoraŭ iom helis post la manĝo, oni ne prilumis la spacon de la longa koridoro, kaj, borderate de arboj kiuj alkliniĝis ekstere trans la fenestroj, ĝi aspekte similis al aleo de densa, malluma ĝardeno. Kelkfoje en mallumo iu manĝintino tie plu restis. Iun vesperon, trairante ĝin direkte al la elirejo, mi ekvidis, sidanta en grupo de nekonatoj, la belan princinon De Luksemburgo. Mi salute levis la ĉapelon, ne haltante. Ŝi rekonis min kaj klinis la kapon kun rideto; alte super ĉi saluto, daŭrigante la saman geston, kelkaj vortoj muzike sonis, kiuj probable esprimis iom longan bondeziron por la vespero, ne celitan al tio ke mi haltu sed nur al kompletigo de la saluto, por ke ĝi sonu ankaŭ parole. Sed la vortoj restis tiel malklaraj, kaj la sono, kiun mi sole perceptis, tiriĝis tiel milde kaj – ŝajne – muzike, ke ĉio ĉi impresis kvazaŭ en la branĉaro de la arboj najtingalo ekkantus. Se iafoje, por ke ni finfestu la vesperon kun renkontita grupo de amikoj, Roberto decidis, ke ni veturos ĝis monludejo apud proksima plaĝo, kaj ekironte kun ili, li enveturigis min sole en kaleŝon, mi petis la koĉeron pri tio, ke li veturu plenrapide, tiel ke estu laŭeble mallonga la tempo, kiun mi travivos sen helpo de aliulo, kiu ŝparos al mi la penon provizi al mia propra animstato – per reveno al la propra memo kaj eliĝo el la pasiveco kiu tenis min kvazaŭ meĥanika premilo – la ŝokojn, kiujn ekde mia alveno en Rivbelo mi ricevis de aliaj homoj. La ebla karambolo kun kontraŭvenanta veturilo sur tiuj vojoj larĝaj nur por unu kaj tute malhelaj pro la nokto, la disfalemo de la multloke diseriĝinta grundo de la klifoj, la proksimeco de ĝia apika mar-fronta flanko – nenio el ĉio ĉi sukcese kaŭzis la etan ekstreĉon, kiu necesis por ke imago kaj timo pri la danĝero atingus mian prudenton. Tiel estas ĉar – simile kiel oni ne elfaras artaĵon pro deziro de famiĝo, sed pro labor-rutino – simile bonan prizorgon de estonteco ne helpas ĝuo de la nuna momento, sed ja saĝa pripenso de estintaĵoj. Ĵus alveninte Rivbelon mi jam forskuis de mi la lambastonojn de racio, de memrego, kiuj helpas kontraŭ la invalideco de homo, helpas por ke li restu en la rekta vojo, kaj mi estis trafita de ia morala senorientiĝo, kaj poste alkoholo, nenormale streĉante miajn nervojn, igis la tiamajn minutojn aparte ĝuindaj, aparte ĉarmaj, pro kio mi ne iĝis pli kapabla aŭ entute ema forteni ilin, ĉar – kaŭzante ke mia ekzaltiĝo igis ilin milfoje pli karaj ol la cetero de mia vivo, ĝi ankaŭ izolis ilin; mi estis enfermita en nuneco, kiel herooj, kiel ebriuloj; portempe forkaŝite, mia estinta memo ne plu ĵetis antaŭ min tiun ombron de si, kiun oni nomas estonteco; rigardante celon de mia vivo ne plu la realigon de revoj el pasinteco, sed la feliĉon de la nuna minuto, mi ne plu konsideris ion ajn transe de ĝi. Tiel do, pro paradokso kiu tamen estis nur ŝajna, ĝuste en la momento kiam mi ĝuis eksterordinaran plezuron, kiam mi sentis ke mia vivo eble iĝos feliĉa, kiam ĝi logike iĝus pli kara al mi, ĝuste tiam – ne plu katenite de la zorgoj kiuj antaŭe ĝin plenigis – mi senhezite elmetis ĝin al risko de akcidento. Mi cetere entute nur densigis en la okazo de unu vespero la nezorgemon, kiu ĉe aliaj homoj estas disa en ilia tuta vivo, en kiu ĉiutage ili frontas senbezone la danĝeron de mar-vojaĝo, de ekskurso en aeroplano aŭ en aŭtomobilo, dum ilin atendas hejme la homo, kiun ilia morto fatale afliktus, aŭ dum ankoraŭ je ilia facile difektebla cerbo dependas libro, kies venonta publikigo sole pravigas ilian vivon. Kaj simile, en la rivbela restoracio, en la vesperoj kiam ni tie gastis, se iu venus kun la plano ke li mortigos min, ĉar mi vidis nur en nereala malproksimo mian avinon, mian estontan vivon, miajn verkotajn librojn, ĉar mi tute sindonis al la odoro de la sidantino de najbara tablo, al la komplimentoj de la kelneroj, al la konturo de la ludata valso, ĉar mi intime aliĝis al la nuna sensado, ne etendiĝis pli vaste, ne havis alian celon ol resti ĉe ĝi, ankaŭ ĉe ĝi mi mortus, mi akceptus mian buĉadon sen ke mi provus defendi min, sen ia moviĝo, kvazaŭ abelo stupora pro tabak-fumo, kiu sian abelujon ne plu penas protekti.

Mi konfesu plie ke la bagateleco en kiun sinkis plej gravaj aferoj kontraste al la intenso de mia ekzaltiĝo, inkluzivis en la fino ankaŭ fraŭlinon Simone kaj ŝiajn amikinojn. La elpaŝo por ilin ekkoni nun ŝajnis facila sed indiferenta, tial ke mia nuna sento per si mem, pro sia nenormala forto, pro la ĝojo kiun kaŭzis eĉ ĝiaj plej etaj modifoj, eĉ ĝia nura daŭriĝo, sole gravis por mi; ĉio alia – parencoj, laboro, amuzoj, balbekaj junulinoj – ne pli pezis ol ŝaŭmero en granda vento, kiu ne lasas ĝin surgrundiĝi, ĉio plu ekzistis nur depende je tiu interna forto; dum kelkaj horoj ebrieco realigas subjektivan ideismon, puran fenomenismon; ĉio konsistas en nura ŝajno kaj pluiĝas nur laŭ decido de ĉiorega memo. Cetere tio ne signifas ke vera amo – kiam tian pasion oni sentas – ne daŭrus tra tia animstato. Sed oni klare intuas, kvazaŭ en nova medio, ke nekonataj premoj aliigis la dimensiojn de tiu sento, tiel ke oni ne povas konsideri ĝin kiel antaŭe. Ĉi tiun saman amon oni ja retrovas, sed flankenŝovita, ne plu prema, kontenta pro la impreso ricevata de la nuno, kiu sufiĉas al ĝi, ĉar pri ĉio, kio ne nunas, nenia zorgo restas. Bedaŭrinde la koeficiento, kiu tiel ŝanĝas la valorojn, ilin ne ŝanĝas trans la tempo de ebrieco. La personoj, kiuj ne plu gravis kaj kiujn oni forblovis sapvezike, en la sekva tago rehavos sian denson; estos necese peni denove pri la laboroj, kiuj portempe ne plu havis sencon. Kaj pli malagrable ankoraŭ estas, ke la sekvataga matematiko, sama kiel la antaŭataga, kontraŭ kies problemoj neeviteble estos necese lukti, regas la vivon eĉ en la ebriaj horoj – krom el la ebriula vidpunkto. Se apude sidas ĉasta aŭ malamikema virino, la hieraŭ tiel malfacila afero – nome renkonti plaĉon ĉe ŝi – nun ŝajnas milfoje pli facila, sen ke ĝi efektive iĝis tia, ĉar nur en miaj propraj okuloj, en miaj propraj internaj okuloj mi ŝanĝiĝis. Ŝi estas same malkontenta en la tiama momento pro tio, ke mi havis tro galantan sintenon, kiel mi estos mem en la sekva tago pro tio, ke mi donis cent frankojn al la kelnero, kaj en ambaŭ okazoj la kaŭzo de malkontento samas kaj ĝi prokrastiĝis nur por mi – ĝia nomo estas senebrieco.

Mi konis neniun el la inoj en Rivbelo, kiuj – ĉar ili partis en mia ebrieco kiel bildoj partas en spegulo – al mi ŝajnis milfoje pli dezirindaj, ol la malpli kaj malpli ekzistema fraŭlino Simone. Juna, sola blondulino kun malgaja mieno sub pajloĉapelo ornamata de kampofloroj rigardis al mi momente per revaj okuloj kaj al mi ŝajnis agrabla. Poste vice tiel okazis kun dua, poste kun tria, fine kun brilvizaĝa brunulino. Preskaŭ ĉiun el ili konis ne mi, sed ja konis Roberto De Sanlupo.

Antaŭ ol li intimiĝis kun sia tiama amatino, Roberto tiel longe vivis en la malvasta mondo de diboĉo, ke el ĉiuj virinoj kiuj vespermanĝis en tiuj tagoj en Rivbelo – kaj multaj el ili tieis hazarde, veninte al la borda regiono jen por kuniĝi kun amanto, jen por amanton iel trovi – li konis preskaŭ ĉiun ĉar li gekuŝis – mem gekuŝis aŭ eble vira amiko lia gekuŝis – almenaŭ unu nokton kun ŝi. Li ne salutis ilin se ili sidis kun viro, kaj ili – rigardante lin pli ol iun ajn alian, ĉar lia konata indiferento al ĉiu ino, kiu ne estis lia amata rolistino, igis lin strange dezirinda en iliaj okuloj – ŝajnigis ke ili ne konas lin. Iu el ili murmuris: „Li estas la juna De Sanlupo. Laŭdire li plu amas sian hetajron. Tio estas amo grandformata! Kia bela junulo, mi trovas lin mirinda! Kiel ŝika! Iuj inoj estas vere tro bonŝancaj. Kaj li estas kompleza ĉiurilate. Mi bone konis lin, kiam mi paris kun De Orleano. Ili estis nedisigeblaj. Li tiom festis tiuepoke. Sed nun ne plu, li neniam perfidas ŝin. Ha! ŝi vere estas el la bonŝancaj. Kaj mi miras, pro kio li amas ŝin. Li tamen estas granda naivulo. Ŝi havas ŝipe longajn piedojn, amerikajn lipharojn kaj malpurajn subvestojn. Eĉ mizera laboristino ne volus ŝian pantalonon320. Vidu, kiajn okulojn li havas, por tia viro ĉiu ajn ino ĵetus sin en fajron. He, silentu, li rekonis min. Li ridas. Ha, li bone konis min tiam. Oni nur diru mian nomon antaŭ li.” Inter ili kaj li mi vidis, kiel rekona rigardo interglitas. Mi deziris, ke al tiuj inoj li prezentu min, por ke mi petu rendevuon kaj ke ili konsentu, eĉ se mi ne povus akcepti ĝin. Ĉar se tio ne okazos, ilia vizaĝo por ĉiam restos en mia memoro sena je tiu parto de si – kvazaŭ ĝin kaŝus vualo – kiu alias en ĉiu virino, kiun oni ne povas imagi ĉe iu se oni ne reale vidas ĝin, kaj kiu vidiĝas sole en la rigardo kiu sin alturnas kaj kiu jesas al onia deziro kaj promesas ke ĝi ricevos kontentigon. Tamen, eĉ tiel nekompleta, ilia vizaĝo por mi estis multe pli signifa ol la vizaĝo de ino, kiun mi konus kiel ĉastan, kaj kiu – kontraste al ilia – ŝajnus plata, nekaŝema, kvazaŭ farita el unu maldika peco. Ja – tiuj vizaĝoj ne estis por mi tiaj, kiaj ili estis por Roberto, kiu per memoro, sub la travidebla por li indiferento de senmovaj trajtoj, kiuj ŝajnigis ke ili ne konas lin, aŭ sub la banalo de sama saluto, kiun oni direktus egale al iu alia, revokis, vidis malligitan hararon, svenan buŝon, duon-fermitajn okulojn, tutan silentan bildon similan al tiuj, kiujn pentristoj – por iluzii al plimultaj spektantoj – vualas per deca tolo. Nu certe por mi, kiu male sentis ke nenio el mia memo penetris tiun aŭ tiun el la tieaj inoj kaj sekvus ŝin laŭ la nekonataj vojoj, kiujn ŝi iros dum sia vivo, tiuj vizaĝoj restis fermitaj. Sed jam sufiĉis al mi la scio, ke ili foje malfermiĝas, por ke ili havu por mi altan valoron, kiun mi ne agnoskus se ili estus nuraj belaj medaloj, ne medalionoj sub kiuj kaŝe konserviĝas amaj memoraĵoj. Siaflanke Roberto malfacile restis kvieta en sia loko, kaj dum li sidis, kaŝante sub galanta rideto impulson por batalista agado, mi, atente rigardante lin, ekvidis kiel la energia ostaro de lia triangula vizaĝo, tre verŝajne simila al tiu de liaj prauloj, pli konvenis al arda pafarkisto, ol al delikata klerulo. Sub la maldika haŭto la aŭdaca konstruo, la feŭdisma arkitekturo travidiĝis. Lia kapo elvokis tiujn turojn de antikvaj fortikaĵoj, kies ne plu funkcia murdentoj restas videblaj, sed kiujn oni interne aranĝis libro-brete.

Reirante Balbekon, pri tiu aŭ tiu nekonatino, al kiu li prezentis min, mi pensadis sen eĉ sekunda ĉeso kaj tamen preskaŭ nekonscie: „kia ŝatinda virino”, kiel oni kantas rekantaĵon. Verdire tiujn vortojn kaŭzis nerva dispozicio, prefere ol daŭra juĝo. Sed estis vere, ke se mi tiam disponus mil frankojn kaj je tiu horo ankoraŭ funkcius juvelejo, al la nekonatino mi donacus ringon. Kiam la horoj de la vivo tiel viciĝas en tro malsamaj kampoj, oni tro sindonas al pluraj, diversaj homoj, kiuj en la sekva tago ŝajnas enuaj. Sed oni sentas sin respondeca pri la paroloj de la antaŭa tago, kaj oni deziras plenumi la eldiritajn promesojn.

En tiuj vesperoj mi revenis la hotelon pli malfrue ol kutime, kaj mi plezure trovis en la ĉambro, kiu ne plu malamikis min kiel antaŭe, la liton en kiu – laŭ mia kredo en la tago de alveno – mi neniam povos ripozi, kaj al kiu nun la lacaj membroj sin alpremis; kaj rezulte unu post la alia miaj femuroj, koksoj, ŝultroj strebis al ĉiuloka kontakto kun la littuko ĉirkaŭanta la matracon, kvazaŭ se mia laco, statuiste, muldus homan korpon en ĉiuj ĝiaj detaloj. Sed ekdormi mi ne povis, mi sentis ke mateno proksimas; trankvilo, sano en mi ne plu estis. En mia senhelpeco, mi taksis ke ilin mi neniam estonte retrovos. Ĝis mi regajnus ilin, mi bezonus longan dormon. Eĉ se mi endormiĝus, mi vekiĝus ĉiuokaze post du horoj pro la orkestra muzikprezento. Subite mi endormiĝis, mi sinkis en tian pezan dormon, en kia al la sonĝanto aperas reveno al junaĝo, reviviĝo de pasintaj jaroj, de perditaj sentoj, elkorpiĝo, anima transkorpiĝo, alvoko de mortintoj, iluzioj de frenezeco, reiro al la plej elementaj vivoformoj de naturo (ja ofte oni atestas, ke oni sonĝe vidas bestojn, sed preskaŭ ĉiam preterrimarkas, ke la sonĝanto mem iĝas besto sena je la racio, kiu ĵetas sur aĵojn certan lumon; oni havas tie male antaŭ la scenoj de la vivo nur nebulan rigardon, kiu ĉiuminute dronas en forgeson, ĉar la antaŭa realo neniiĝas pro la sekva, kiel projekcia bildo de magia lanterno antaŭ la sekva kiam oni ŝanĝas la vitran platon), aperas ĉiuj misteroj, kiujn – oni kredas – oni ne konas, kaj al kiuj tamen oni ricevas enkondukon en preskaŭ ĉiu nokto, same kiel al la alia granda mistero de neniiĝo kaj reviviĝo. Pli vageme ol ordinare pro malfacila digestado post la manĝo en Rivbelo, la sinsekva kaj erarema prilumo de obskuraj partoj de mia pasinta vivo ŝanĝis min al homo, kiu trovus plej altan feliĉon en tio, ke li renkontus sinjoron Legranden, kun kiu mi ĵus interparolis en sonĝo.

Poste mia eĉa propra vivo nevidebliĝis pro antaŭŝovita ĉirkaŭaĵo, simila al teatra dekoro kiun oni starigas rande de la scenejo kaj antaŭ kiu – dum malantaŭe oni rearanĝas por la sekva akto – rolistoj prezentas skeĉon. La skeĉo, en kiu mi tiam rolis, odoris je orientaj fabeloj: en ĝi mi sciis nenion pri mia ĝistiama vivo, nenion pri mi mem pro la troa proksimeco de tiu kaŝa dekoro; mi estis nur homo, kiun oni bastonis kaj kiu diversajn punojn ricevis pro kulpo, kiun mi ne komprenis, sed kiu efektive estis troa trinkado de portovino. Subite mi vekiĝis, konsciiĝis pri tio, ke la orkestran muzikadon mi preterdormis. Estis jam posttagmeze; mi kontrolis tion ĉe la poŝhorloĝo post kelkaj provoj de eksidiĝo, kiuj unue fiaskis kaj kiujn ĉiufoje ĉesigis refalo sur la kapkusenon, el la mallongaj falemoj kiuj ordinaras post dormo kiel aliaj ebriecoj provizitaj de vino aŭ de postmalsaneco; cetere eĉ sen kontrolo de la horo mi sciis certe, ke tagmezo jam pasis. En la antaŭa tago, vespere, mi estis elĉerpita, malpeza homo, kaj same kiel kuŝado necesas antaŭ ol oni eksidas, kaj dormado necesas antaŭ ol oni silentas, mi malgraŭvole senĉese moviĝis kaj parolis, mi ne plu havis konsiston aŭ pezocentron, mi estis impulsita kaj al mi ŝajnis ke mian unutonan moviĝon mi povus daŭrigi ĝis en la lunon. Dum dormado miaj okuloj ne vidis la horon, sed ĝin mia korpo komputis, la tempon ĝi mezuris ne sur la surfacaj signoj de ciferplato, sed per la kreska premo de mia regajnita forto, kiun, simile al potenca horloĝo, ĝi lasis deflui de mia cerbo en la aliajn partojn de la korpo, en kiu ili nun ĝis super la alto de miaj genuoj amasigis la neuzitan abundon de sia provizo. Eble estas vero, ke maro estis iam la vivmedio de homoj, en kiun ili trempu sian sangon por regajni viglon; se tiel – okazas tute same kun forgeso, kun mensa malpleno; pro ĝi dum kelkaj horoj oni sentas sin ekstertempa, sed la fortoj, kiuj dume rezerviĝis sen konsumiĝo, ĝin mezuras per sia kvanto same akurate kiel la pezaĵoj de meblohorloĝo aŭ la disfalemaj amasetoj de sablohorloĝo. Oni cetere ne pli facile eliĝas el tia dormo, ol el daŭra sendormeco, ĉar statoj emas pluiĝi, kaj se estas vere ke iuj substancoj dormigas, ankoraŭ pli vere longa dormo estas pli forta dormigilo, post kiu oni tre pene vekiĝas. Simile al maristo, kiu klare vidas la kajon ĉe kiu li ligos sian boaton, tamen ankoraŭ ŝancelatan de la ondoj, mi ja volis kontroli pri la horo kaj leviĝi, sed mia korpo ĉiuprove resinkis en dormon; la surteriĝo malfacilis, kaj antaŭ ol mi fine stariĝis, ĝisiris mian horloĝon kaj komparis ĝian hor-indikon kun tiu, kiun mi sentis en la malfirmaj kruroj, mi refalis ankoraŭ du-aŭ-tri-foje en la kapkusenon.

Fine mi klare vidis la indikon: ‚dekkvara horo’. Mi sonorigis, sed mi tuj refalis en dormon, kiu ĉi-foje certe multe pli longis, se mi juĝu laŭ la ricevita ripozo kaj la impreso pri longe daŭrinta nokto, kiun mi sentis, kiam vekiĝis. Tute male – ĉar la vekon kaŭzis la enveno de Franciska, kaj la envenon mem kaŭzis mia sonorigo, ĉi tiu nova dormado, kiu ŝajnis al mi pli longa ol la antaŭa kaj al mi provizis tiom da bonfarto kaj forgeso – daŭris nur duonan minuton.

Mia avino malfermis la pordon de mia ĉambro. Mi faris al ŝi mil demandojn pri familio Legranden.

Estus tro modera parolo se mi dirus ke mi retrovis trankvilon kaj sanon, ĉar ilin disigis de mi en la antaŭa tago pli ol nura distanco: dum la tuta nokto mi luktis kontraŭ ia kontraŭfluo, kaj nun mi ne nur retrovis ilian ĉeeston, sed ili fakte eniris min. En difinitaj kaj ankoraŭ iom doloraj punktoj de mia malplena kapo, kiu en iu estonta tago rompiĝos kaj ellasos definitive ĉiujn ideojn, ili retrovis siajn lokojn kaj sian kutiman ekziston, kiun – bedaŭrinde – ili ĝis nun ne sciis prosperigi.

Mi saviĝis plian fojon de sendormeco, de diluvo, de disrompiĝo pro nerva krizo. Mi ne plu timis eĉ ete ĉion, kio endanĝerigis min en la antaŭa vespero, kiam al mi ripozado ne prosperis. Nova vivo malfermiĝis antaŭ mi; sen ia moviĝo, ĉar mi estis ankoraŭ senforta kvankam jam freŝ-spirita, mi ĝoje gustumis mian lacon; ĝi estis apartiginta kaj rompinta la ostojn de miaj gamboj, de miaj brakoj, kiujn mi sentis nun kunstarantaj antaŭ mi, pretaj por rekuniĝo, kaj ilin mi tuj levos per nura kantado, kiel la arkitekto en la legendo321.

Subite al mia memoro revenis la juna malgaj-vizaĝa blondulino, kiun mi vidis en Rivbelo, kaj kiu tie momente okulis al mi. Dum tiu vespero pluraj aliaj inoj al mi ŝajnis agrablaj, sed nun el la profundo de mia memoro sole ŝi leviĝis al mi. Al mi ŝajnis, ke ŝi rimarkis min, mi atendis ke iu el la rivbelaj kelneroj peros mesaĝon de ŝi. Roberto ne konis ŝin kaj li kredis ke ŝi estas bonmora. Nu do, estos malfacile renkonti ŝin – ofte renkonti ŝin. Sed tion mi deziris ajnakoste, mi memoris ĉiam nur ŝin. Filozofio ofte priparolas la demandon de liberaj agoj kaj necesaj agoj. Eble inter ĉiuj eblaj agoj la plej komplete nevole suferata estas tiu, kiu, subpuŝate de alsupra forto kiu restis premita dum agado, poste, kiam la menso ripozas, deiĝas de la nivelo en kiu ĝi restis kun aliaj pro la prema forto de neatento, kaj leviĝas, pro tio ke ĝi, pli ol aliaj, entenis nerimarkitan ĉarmon, kiun oni ekvidas nur post la paso de plena tagonokto. Kaj eble tamen estas ĝi eminente libera ago, ĉar ĝi ankoraŭ ne dependas je kutimiĝo, je tiu speco de spirita manio, kiu en amo faciligas la renaskiĝon de la sola bildo de difinita homo.

Tiu tago ĝuste sekvis la tagon, kiam mi vidis antaŭ la maro la belan procesion de la junulinoj. Mi demandis pri ili plurajn klientojn de la hotelo, kiuj preskaŭ ĉiujare vizitis Balbekon. Ili ne sciis ion. Kial ili ne sciis, klarigis al mi poste fotografaĵo. Kiu povus ekkoni en ili nun, apenaŭ sed jam elirintaj el aĝo kiam homo tiom ŝanĝiĝas, la senforman kaj kortuŝan, ankoraŭ tute infanan amason de knabinetoj, kiujn nur kelkajn jarojn antaŭe oni vidis, ronde sidantaj sur la sablo, ĉirkaŭ tendo; en tiu blanka, nebula stelaro oni mallonge distingus du pli brilajn okulojn kompare kun aliaj, aŭ rideman vizaĝon, aŭ blondan hararon, kaj tuj perdus ilin konfuze en la tuto de la malklara, lakta nebulastro.

Sendube en tiuj ankoraŭ tre proksimaj jaroj, kio klarecon malhavis, ne estis kiel en la antaŭa tago, kiam ili unuafoje vidiĝis de mi, la rigardo al la grupo, sed la grupo mem. Tiam ĉi tiuj tro junaj infanoj ankoraŭ estis en elementa grado de elformiĝo, en kiu personeco ankoraŭ ne stampis per ia propro ĉiun vizaĝon. Kiel la elementaj vivaĵoj, en kiuj individuo konsistas en la poliparo plivere ol en ĉiu el la anaj polipoj, ili restis preme interproksimaj. Okazis, ke iu el ili faligis la apudulinon, kaj tiam ridego, kiu ŝajnis sola esprimo de ilia unuopa vivo, skuis ilin ĉiujn samtempe, nuligante, konfuzante tiujn malnetajn, grimacajn vizaĝojn en unu solan gelatenan, briletan, treman amason. En malnova fotografaĵo, kiun ili poste donacis al mi kaj kiun mi konservis, ilia infana grupo enhavas la saman nombron da anoj, kiel poste ilia junulina procesio; el ĝi oni legas ke ili verŝajne jam sur la plaĝo aperis kiel stranga makulo, nepre rimarkebla, sed ilin oni povas individue rekoni nur per rezono, per konsidero de ĉiuj eblaj junaĝaj transformiĝoj, ĝis la limo kie la rekonstruitaj formoj kolizias kun alia individueco, kiun oni same provas identigi, kaj kies bela vizaĝo pro la kunesto de alta kresko kaj bukla hararo probable estis iam tiu ŝrumpa, malgranda grimaco bildigita sur la karto; kaj tial ke la distanco dum mallonga tempo trairita de la korpaj ecoj de ĉiu el la junulinoj igis tiujn samajn ecojn malbona gvidilo, kaj ankaŭ tial ke ĉio komuna kaj kvazaŭ grupa en ili estis forte markita, okazis iafoje ke eĉ iliaj plej bonaj amikinoj konfuzis ilin sur tiu fotografaĵo, kaj do la dubon oni fine forigis nur per rimarko de iu vesta apartaĵo, kiun iu el ili certe memoris kiel ekskluzive sian kaj ne aliulan. Post tiu tempo tre malsimila al tiu, en kiu mi vidis ilin sur la digo, tre malsimila kaj tamen tre proksima, ili ankoraŭ permesis al si eksplodon de rido, kiel mi konstatis en la antaŭa tago, sed ĉi tiu rido ne plu estis la intermita, preskaŭ maŝina rido infanaĝa, spasma malstreĉo pro kiu antaŭe tiel ofte kliniĝis iliaj kapoj, simile kiel en la rivereto Vivono grupoj de foksenoj disiĝis, malaperis, kaj post mallonge reformiĝis; iliaj vizaĝoj nun estis memregaj, iliaj rigardoj direktiĝis al la dezirata celo; en la antaŭa tago la ŝanceliĝo, la tremo de mia unua percepto rolis simile al la ridaj mienoj de la malnova fotografaĵo, tiel ke mi sendistinge konfuzis la nun unuopiĝintaj, disaj steletoj de la pala ŝtonkoralo.

Sendube en multaj okazoj, se preteriris agrablaj junulinoj, mi fervore deziris, ke mi revidos ilin. Kutime ili ne reaperis; cetere memoro, kiu ilian ekziston baldaŭ forgesas, malfacile retrovus iliajn trajtojn; ilin la okuloj eble ne rekonus kaj intertempe preterpasis aliaj junulinoj, kiuj same ne revideblos. Sed aliokaze – kaj tiel efektive kun la impertinenta bandeto – la sorto obstine rekondukas ilin antaŭ oniajn okulojn. Tiam ŝajnas ke ĝi estas favora, ĉar oni vidas en ĝi kvazaŭan skizon de aranĝo, de peno por organizi la vivon; ĝi faciligas, ĝi neprigas kaj iafoje – post interrompoj kiuj eventuale esperigis ke oni ĉesos memori – igas suferiga la persiston de bildoj, por kies posedo oni poste kredos ke oni estis destinita, kaj kiujn sen ĝia influo oni povus jam de la komenco tiel facile forgesi, same kiel multajn aliajn.

La restado de Roberto De Sanlupo baldaŭ finiĝis. Intertempe mi ne revidis sur la plaĝo la junulinojn. La posttagmezoj iĝis tro mallongaj en Balbeko, ili ne sufiĉis por ke li esploru pri ili kaj peru interkoniĝon kun ili. Vespere li estis pli libera, kaj li ankoraŭ ofte veturigis min al Rivbelo. Tiujn restoraciojn, kiel publikajn ĝardenojn kaj vagonarojn, eniras homoj enfermitaj en ordinara ŝajno sed kies nomo mirigas, se oni hazarde demandas pri ĝi kaj ekscias ke ili ne estas ajna neofenda nova gasto, kiel oni supozis, sed plennome iu ministro aŭ duko, pri kiu oni tre ofte aŭdis. Jam du aŭ tri fojojn en la rivbela restoracio mi kaj Roberto vidis, ke envenas kaj ĉetabliĝas, en la horo kiam plimultaj gastoj foriras, altakorpa, tre muskoloza viro kun ordaj trajtoj kaj duongriza barbo, kies revema rigardo persiste direktiĝis al nenio. Iun vesperon ni demandis de la estro, kiu do estas tiu nekonata, soleca kaj malfrua gasto. Li respondis:

— „Vere, ĉu vi ne konas la faman pentriston Elstir?”

Unufoje antaŭe Ĉarlo Svan diris tiun nomon antaŭ mi, mi neniel memoris en kiu okazo; sed la manko de memoro, same kiel la preterlego de frazero en teksto, iafoje faciligas ne malcertecon, sed male la naskiĝon de frua certeco.

— „Li estas amiko de Svan, tre konata, altvalora belartisto” mi diris al Roberto.

Tuj ektuŝis min kaj lin, kvazaŭ timtremo, la penso ke Elstir estas granda artisto, fama viro, kaj ke, ne distingante nin inter aliaj manĝantoj de la restoracio, li ne suspektas la fervoron, kiun subite kaŭzis en ni la ideo de lia talento. Sendube – ke li ne sciis pri nia admiro, ankaŭ ne sciis ke ni konas Ĉarlon Svan, tio ne estus al ni ŝoka se ni ne estus en somerumejo. Sed ankoraŭ malfrue restante en tiu aĝo, en kiu entuziasmo ne scias silenti, kaj portempe vivante en loko en kiu inkognito ŝajnas prema, ni skribis leteron subskribitan per niaj nomoj, en kiu ni sciigis al Elstir, ke la du manĝantoj ĉe kelkpaŝe distanca tablo estas du artoŝatantoj admiraj pri lia talento, du amikoj de lia granda amiko Svan, kaj en ĝi ni petis ke ni povu respekte saluti lin. Kelnero komisiiĝis pri portado de la letero al la famulo.

Famis Elstir eble tiutempe ankoraŭ ne tiel vaste, kiel asertis la restoraciestro, kaj kiel li cetere famiĝis post malgranda nombro da jaroj. Sed li estis en antaŭa tempo iu el la unuaj loĝantoj de la restoracio, kiam ĝi ankoraŭ funkciis kiel iaspeca farmejo, kaj en ĝi li instalis grupon de artistoj, kiuj cetere ĉiuj formigris kiam la farmejo, kie oni manĝis ekstere sub tola markezo, fariĝis altklasa loko; Elstir mem revenis en tiuj tagoj al Rivbelo nur pro portempa foresto de sia edzino, kun kiu li loĝis ne malproksime. Sed granda talento, eĉ se homoj ankoraŭ ne agnoskas ĝin, nepre kaŭzas iajn okazojn en kiuj vidiĝas admiro al ĝi, kiel la restoraciestro povis kompreni el la demandoj de pluraj anglaj vojaĝantinoj, kiuj scivolis pri la speco de vivo de Elstir, aŭ el la nombro de leteroj kiujn li ricevis de fremdaj landoj. Tiam la estro plue rimarkis, ke Elstir ne ŝatis ke oni interrompas lin dum la pentra laboro, ke li ellitiĝis en la nokto kaj iris kun juna modelulino por ke ŝi pozu nude ĉe la marbordo, kiam estis plenluno, kaj li pensis ke tia peno ne estas vana kaj la admiro de turistoj ne estas malprava, kiam li rekonis en elstira pentraĵo lignan krucon, kiu staris ĉe la enirejo de Rivbelo. „Ĝuste tiel ĝi aspektas” li ripetadis kun miro „da ĝi estas la kvar pecoj, ha, vere li multe penas!”

Kaj li hezitis pri tio, ĉu malgranda ‚Sunleviĝo super la Maro’, kiun Elstir donacis al li, valoras multege aŭ ne.

Ni vidis, ke Elstir nian leteron legas, enpoŝigas, daŭrigas sian manĝon, poste petas siajn vestojn, ekstaras por eliro, kaj ni tiam estis tiel certaj, ke ni ŝokis lin per nia iniciato, ke ni nun deziris – tiel intense kiel pli frue ni antaŭtimis – foriri sen ke li rimarku nin. Eĉ ne dum sekundo ni pensis pri afero, kiu al prudenta menso tamen ŝajnus tre grava, nome ke nia fervoro por Elstir – pri kies sincereco ni ne permesus dubon kaj pri kiu ni povus kiel ateston prezenti nian spiradon detenitan de atendo, aŭ nian deziron por iu ajn malfacilaĵo aŭ heroaĵo kiun ni povus fari por la grava viro – ne estis, kiel ni imagis, admiro, ĉar verkon de Elstir ni tiam ankoraŭ neniam vidis; nia sento eventuale koncernis la malplenan ideon de „granda artisto”, sed certe ne verkaron kiun ni ne konis. Ĉio ĉi estis vana admiro, nerva kondiĉo, senta framo de senenhava admiro, alivorte io same esence dependa de infaneco, kiel iuj organoj kiuj ne plu ekzistas en plenkreska homo; ni ankoraŭ infanis. Elstir dume estis baldaŭ ĝisironta la pordon, kiam subite li deturniĝis kaj venis al ni. Mi ekzaltiĝis pro dolĉa timego, kian mi ne povus senti kelkajn jarojn poste, ĉar samtempe kiel aĝo senkapabligas, ankaŭ la monduma eduko senigas je la intenco kaŭzi tiajn strangajn okazojn kaj pro ili senti tiajn afekciojn.

En la kelkaj paroloj, kiujn post eksido ĉe nia tablo Elstir diris, li neniam respondis la plurajn menciojn de Ĉarlo Svan, kiujn mi faris. Mi ekdubis ĉu li vere konas lin. Li tamen proponis viziton de sia verkejo en Balbeko, kaj ĉi tiun inviton li ne direktis al Roberto De Sanlupo, ĝin – kiun ne efikus la rekomendo de Svan se Elstir amikus kun li, ĉar ja neprofitemaj sentoj ludas pli grandan rolon en la vivo de homoj, ol oni ĝenerale kredas – prefere kaŭzis kelkaj miaj paroloj, pro kiuj li opiniis ke mi estimas belartojn. Li kondutis al mi kun ĝentilo, kiu tiel superis la ĝentilon de Roberto, kiel ĉi tiu superis la komplezon de etburĝo. Kompare kun la ĝentilo de granda artisto, la sinteno de grandsinjoro, kiel ajn ĉarma ĝi estas, ŝajnas komedio, ŝajnigo. Roberto deziris plaĉi al homoj, Elstir volis doni, volis fordoni. Ĉion, kion li posedis – ideojn, verkojn kaj ceteraĵojn, kiujn lastajn li multe pli malalte taksis – li ĝoje fordonus al iu, kiu komprenus lin. Sed ne trovante elteneblan societon, li vivis solece, sovaĝe, kaj tion la mondumo nomis pozo kaj malbonaj manieroj, tion administro nomis malbona spirito, najbaroj nomis frenezo, kaj familianoj nomis memcentremo kaj trofiero.

Kaj tre verŝajne en unua vivotempo li pensis kun plezuro, en plena soleco, ke perrimede de siaj verkoj li parolas distance kaj prezentas pli altan figuron de si al tiuj, kiuj lin iam malagnoskis aŭ incitis. Tiam li eble vivis sole ne pro indiferento, sed pro amo al aliaj homoj, kaj, simile kiel mi rezignis pri Ĵilberta kun la intenco ke mi en estonta tempo revidiĝos kun ŝi sub pli agrabla ŝajno, li destinis siajn verkojn al iuj homoj, kvazaŭ revene al ili, tiel ke sen revido de li mem, ili tamen amus, admirus aŭ priparolus lin; rezigno ne ĉiam estas plena en la komenco, kiam oni decidas ĝin el sia malnova animo kaj antaŭ ol ĝi reage influas la decidanton – egale ĉu la rezignon faras malsanulo, monaĥo, artisto, heroo. Kvankam li verkis por kelkaj homoj, dum li verkis, li vivis por si mem, malproksime de la socio, kiun li indiferentis; kutimiĝo al soleco igis lin solema, kiel okazas pri ĉiu granda afero, kiun oni unuatempe timis, ĉar oni sciis ke ĝi ne kongruas kun malgrandaj aferoj, kiujn oni tro ŝatas, kaj ĝi ne senigas onin je ili, sed liberigas. Antaŭ ol tiun grandan aferon oni ekkonas, oni nur zorgas pri tio, ĉu ĝi estas havebla sen perdo de iuj plezuroj, kiuj fine plezuraj ne plu estas kiam oni ĝin ekkonis.

Elstir ne longe restis en interparolo kun ni. Mi planis viziton de lia verkejo ene de la du aŭ tri sekvaj tagoj, sed jam en la tago post tiu vespero, mi akompanis mian avinon ĝis la ekstremo de la digo apud la klifo de Kanapvilo, kaj revenante, ĉe la angulo de iu el la malgrandaj stratoj kiuj kondukas rekte al la plaĝo, ni preterpasis junulinon, kiu, kun penda kapo, kiel bruto kiun oni trude pelas en stalon, mane tenante golfoklabojn, iris antaŭ severaspekta persono – verŝajne sia angla ŝaperono, aŭ la ŝaperono de iu el siaj amikinoj – kiu similis la portreton de Ĝefriz far Viljamo Hogart322, kun ruĝeta vizaĝo kvazaŭ ŝia ŝatata trinko estus ĝino prefere ol teo, kaj daŭrigante per la nigra strio de resta maĉtabako grizan sed abundan liphararon. La junulineto kiu antaŭiris similis al tiu el la bandeto, kiu sub nigra polo-ĉapo havis ene de senmova kaj dikvanga vizaĝo sridemajn okulojn. Nu ankaŭ tiu, kiu estis tiam revenanta hejmen, havis nigran polo-ĉapon, sed al mi ŝi ŝajnis pli bela ol la alia, la profilo de ŝia nazo pli rektis, ĉe ĝia bazo la loboj pli larĝis kaj karnecis. La alia aperis kiel fiera, pala junulino, dum ĉi tiun mi vidis obeanta, rozhaŭta knabino. Tamen de tio ke ŝi mangvidis similan biciklon kaj portis samajn boac-ledajn gantojn, mi deduktis ke la diferencoj eble venis de la nunaj vidpunkto kaj cirkonstanco, ĉar ne estis probable ke en Balbeko vivus dua junulino kun tiel simila vizaĝo kaj kiu en siaj vestoj kaj galanterioj havus plurajn samajn detalojn. Ŝi ĵetis al mia direkto mallongan rigardon. En la sekvaj tagoj, kiam mi revidis la bandeton sur la plaĝo kaj eĉ poste, kiam mi konis ĉiun el la junulinoj kiuj en ĝi anis, mi neniam plene certiĝis pri tio ke iu el ili – eĉ tiu inter ili, kiu plej similis al ŝi, nome la biciklulino – efektive estis la sama, kiun mi vidis en tiu vespero ĉe la ekstremo de la plaĝo, je stratangulo, kiel junulino ne tre diversa – tamen iom diversa – de tiu, kiun mi rimarkis en la procesio.

Ekde tiu posttagmezo mi – en la antaŭaj tagoj pensinte precipe pri la pli altkreska junulino el la grupo – rekomencis zorgi pri la junulino kun golfoklaboj, kiu supozeble nomiĝis fraŭlino Simone. Meze de la grupo ŝi ofte haltis, trudante al la amikinoj, kiuj ŝajne tre respektis ŝin, ke ankaŭ ili paŭzu en la promeno. Ĝuste tiel, haltanta, kun brilaj okuloj sub la polo-ĉapo, mi ankoraŭ nun revidas ŝin siluete sur la fona ekrano de la maro, disa de mi pro diafana, lazura interspaco, nome pro la de tiam pasinta tempo, laŭ unua bildo tre maldensa en mia memoro, dezirita, persekutita, poste forgesita, poste retrovita, de vizaĝo kiun mi de tiam ofte projekciis en la pasintan tempon por ke pri junulino sidanta en mia ĉambro mi pensu: „ŝi estas la sama!”.

Sed eble la junulino kun gerania haŭto, kun verdaj okuloj, estis tiu kun kiu mi plej deziris interkoniĝi. Kiu ajn cetere el la junulinoj mi – en iu aparta tago – pli ŝatis vidi, la aliaj sen ŝi tamen sufiĉe afekciis min; mia deziro mem, inklinante iufoje al iu el ili, alifoje plivole al alia, daŭre – kiel mia konfuza rigardo en la tago kiam mi ekvidis ilin unuafoje – kunigis ilin, konstruis por ili la apartan mondeton, viglan pro komuna vivo, kiun cetere ili verŝajne pretendis konsistigi; se mi fariĝus koramiko de iu el ili, mi enirus – kiel rafinita pagano aŭ skrupula kristano inter barbaroj – en rejunigan societon, en kiu regis sano, facilanimeco, voluptemo, krueleco, malklereco kaj ĝojo.

Al mia avino mi rakontis mian renkontiĝon kun Elstir, ŝi ĝojis pri la granda klereca gajno, kiun mi ricevos de amika rilato kun li, kaj ŝi juĝis sensenca kaj malĝentila tion, ke mi ankoraŭ ne vizitis lin. Sed mia sola zorgo estis la junulina bandeto, kaj, ne sciante je kioma horo ĝi pasos sur la digo, mi ne volis foresti. Mia avino ankaŭ miris pri mia elegantismo, ĉar mi subite memoris vestkompletojn, kiuj ĝis tiam neuzate kuŝis funde de mia kofro. Ĉiutage mi surmetis alian, kaj mi eĉ leteris al Parizo, por ke oni sendu al mi pliajn ĉapelojn, kaj pliajn kravatojn.

Aldona ĉarmo de vivo en ban-urbo – kaj estis Balbeko tia urbo – konsistas en tio, ke la vizaĝo de beleta junulino, konko-, kuko- aŭ flor-vendistino, lumanta per brilaj koloroj en la imago, ekde matene iĝas la centro de ĉiu el la senfaraj kaj helaj tagoj, kiujn oni pasigas sur la plaĝo. Tiuj tagoj tiam kaj tial fariĝas, kvankam ili restas senokupaj, viglaj kiel labortagoj, ĝustavojaj, pelataj, kvazaŭ supren levataj de elano al venonta momento, nome al la momento kiam, aĉetante buterbiskvitojn, rozojn, amonitojn, oni ĝue vidos sur ina vizaĝo same pure kuŝantajn kolorojn kiel sur floro. Bonaĵo estas, ke ĉi tiujn junajn vendistinojn estas eble unue alparoli, kaj tio ŝparas al la imago la penon konstrui aliajn aspektojn de ili, ol ricevataj de simpla vida percepto, la penon rekrei ilian vivon kaj troigi ĝian ĉarmon, kiel antaŭ portreto; kaj precipe, ĝuste ĉar ili alparoleblas, oni ekscias kie, je kioma horo oni retrovos ilin. Sed male, tute ne okazis tiel por mi koncerne la junulinojn de la bandeto. Tial ke mi ne sciis pri iliaj kutimoj, kiam en iuj tagoj mi ne vidis ilin, mi pripensis ĉu ĉi tio okazas laŭ ia regulo, ĉu ili videblas ekzemple nur en ĉiu dua tago, aŭ ĉu nur sub tia-tia vetero, aŭ ĉu en iuj semajno-tagoj ili neniam videblas. Mi antaŭimagis ke mi amikas kun ili kaj diras: „ha, vi forestis en tiu tago, ĉu ne?” — „Forestis, ĉar estis sabate, en sabatoj ni ne venas, pro ke...” Se nur estus tiel simple, mi scius ke en la malgaja tago sabata ĉia atendo vanas, ke mi trairos la plaĝon laŭ ĉiuj direktoj, sidados antaŭ la butiko de la kukovendisto, ŝajnigos ke mi manĝas krembastonon323, eniros la bagatel-vendejon, atendos la horon de bano, la koncerton, la alfluson, la sunsubiron, la nokton, sen ke mi vidis iam la sopiratan bandeton. Sed la fatala tago eble ne revenis en difinita semajnotago. La sabaton ĝi ne nepre trafis. Eble la stato de la vetero influis ĝin, aŭ male estis al ĝi tute seninflua? Kiom da paciencaj – sed malserenaj – observoj oni kolektu pri la ŝajne senregulaj moviĝoj de tiuj nekonataj mondoj, antaŭ ol oni certiĝos pri tio, ke oni ne eraris pro koincidoj, ke la antaŭvidoj ne malveriĝos, antaŭ ol oni fidinde difinos naturleĝojn, akiritajn per penaj eksperimentoj, pri tiu pasie esplorata astronomio! Ekmemorante ke mi ne vidis ilin en la antaŭa sama semajnotago, mi pensis ke ili ne venos, ke vane mi plu restus sur la plaĝo. Kaj ĝuste tiam mi ekvidis ilin. Male en tago kiun – fidante al la supozo ke leĝo regis la periodan revenon de tiu stelaro – mi kalkulis kiel bonsortan, ili ne venis. Sed al la unua malcerto, ĉu en iu difinita tago mi revidos ilin aŭ ne, aldoniĝis malcerto pli granda, nome ĉu mi revidos ilin entute, ĉar verdire mi ne sciis ĉu ili eble forvojaĝos al Ameriko, aŭ reveturos al Parizo. Tio sufiĉis por ke mi ekamu ilin. Facile oni inklinas al iu persono. Sed por kaŭzi la malĝojon, la senton de pereo, la angoron preparajn al enamiĝo, necesas – kaj eble ĉi tio, prefere ol difinita homo, estas ĝuste la celo kiun pasio hektike provas atingi kaj brakumi – la risko de neplenumiĝo. Tiel do jam viglis tiuj influoj reaperantaj en sinsekvaj am-aferoj, kiuj okazos – tiam prefere en grandurba medio – ekzemple pri laboristino, kies ripoztagojn la viro ne scias kaj pro kies foresto inter la elirantoj el la fabriko li afekciiĝas – aŭ almenaŭ ili reaperis en miaj sinsekvaj enamiĝoj. Eble ĉi tiuj influoj en amo ne estas eviteblaj; eble ĉia apartaĵo de la unua aldoniĝas al la sekvaj pro memoremo, pro sugestio, pro kutimo kaj, en la sekvaj partoj de la vivo, ĝi tiel igas siajn apartajn aspektojn ĝeneralaj.

Ĉiujn uzeblajn pretekstojn mi uzis pravige por vizitoj al la plaĝo en la horoj, kiam espereble mi renkontos ilin. Unufoje dum nia tagmanĝo mi ekvidis ilin, kaj pro tio mi malfrue alvenadis al la manĝoj, ĉiam atendante sur la digo ilian eventualan preterpason; restis mallongan tempon sidanta en la manĝsalono kaj tiam rigarde demandante la lazuron videblan tra la fenestroj; detabliĝis longe antaŭ la lasta plado, por ne maltrafi ilin okaze ke ili promenus en alia horo, kaj incitiĝis pro mia pretervole malagrabla avino kiam ŝi restigis min apud si trans la horo kiu ŝajnis al mi horo nemaltrafinda. Mi penis vastigi mian vidkampon metante mian seĝon oblikve; se hazarde mi ekvidis iun ajn el la junulinoj, tial ke ili ĉiuj posedis la saman specialan esencon, tio impresis min kvazaŭ mi vidus antaŭ mi en moviĝema, diabla halucino projekcion de malamika kaj tamen pasie dezirata revo, kiu ankoraŭ en la ĵusa momento ekzistis – tie cetere stagnante senĉese – nur en mia cerbo.

Mi amis neniun el ili, ĉar mi amis ĉiujn, kaj tamen la ebla renkontiĝo estis en la daŭro de la tagoj la sola elemento de ĝuo, sole ĝi kaŭzis en mia animo tiujn esperojn, pro kiuj oni disbatus ĉiujn barojn – kaj, post esperoj, se mi ne vidis ilin, venis furiozo. Tiutempe la junulinoj al mi pli gravis, ol mia avino; vojaĝon mi volonte akceptus se ĝi gvidus min al loko, kie ili estus. Ilin mia pensado agrable konsideradis, kiam mi kredis ke mi pensas pri alio aŭ pri nenio. Sed kiam, eĉ preteratente, mi pensis pri ili, ankoraŭ pli preterkonscie ili en mia penso iĝis la montetaj, bluaj ondoj de la maro, la profilo de procesio antaŭmara. La maron mi aspiris retrovi se mi vojaĝus al iu urbo, en kiu ili restus. Plej ekskluziva amo al unu homo estas ĉiam amo al io alia.

Tial ke mi nun ege interesiĝis pri golfo, pri teniso kaj preterlasis okazon rigardi la laboron, aŭdi la klarigojn de artisto, kiu laŭ ŝia scio kalkuliĝis inter plej eminentaj, mia avino al mi sentigis malestimon, kiu ŝajnis al mi iome malvastamensa. Pli frue en la Elizeaj Kampoj mi duonkomprenis, poste pli bone rimarkis, ke amo al virino konsistas en projekcio de propra animstato al ŝi; ke sekve gravas ne la valoro de la amata ino, sed la profundo de la sento; kaj ke emocioj sentataj pro ne tre alte taksinda junulino ebligas ke pli intimaj, pli personaj, pli malproksimaj, pli esencaj partoj de onia spirito leviĝas al la konscio, ol tion ebligus plezuro ricevata de konversacio kun eminenta homo aŭ eĉ admira kontemplo de liaj verkoj.

Mi fine ne povis agi alie, ol obee al mia avino, kaj tion mi faris tre malvolonte ĉar Elstir loĝis iom malproksime de la digo, en iu el la plej novaj avenuoj de Balbeko. Pro la varmego de la tago mi veturis per tiu tramo, kiu iris laŭ la strato de la plaĝo, kaj mi provis – favore al la imago ke mi estis en la antikva regno de kimerianoj, eble en la patrio de reĝo Marko324 aŭ en iu loko de la arbaro Broceliando325 – ne rigardi al la strasa lukso de la konstruaĵoj, kiuj antaŭ mi viciĝis, kaj inter kiuj la vilao de Elstir estis verŝajne la plej okulfrape malbela. Ĝin li tamen luprenadis ĉar inter ĉiuj domoj disponeblaj en Balbeko, ĝi sole enhavis grandan verkejon.

Mi same deturnis la okulojn, trairante la ĝardenon, en kiu estis herbejo, pli eta sed simila al tiu de burĝa domo en pariza antaŭurbo, malgranda statueto de galanta ĝardenisto, spegulaj vitrobuloj, laŭaleaj begoni-bedoj kaj malgranda laŭbo sub kiu lulseĝoj staris antaŭ fera tablo. Sed post ĉi tiuj antaŭaĵoj plenaj je urba malbelo, mi ne plu atentis la ĉokoladkolorajn modlurojn de la plintoj, kiam jam staris en la verkejo; mi sentis grandan feliĉon ĉar en ĉiuj skizoj kaj verkoj, kiuj ĉirkaŭis min, mi sentis eblecon por leviĝo al krea, ĝoj-dona kono de multaj formoj, kiujn ĝis tiam mi ne sciis disigi de la tuto de la spektebla realo. Kaj la laborejo de Elstir ŝajnis al mi kvazaŭa laboratorio de siaspeca nova kreo de l' mondo, en kiu el la ĥaoso de ĉiuj aĵoj, kiujn oni ordinare vidas, li sur diversajn tol-pecojn, kiuj dise staris kaj kuŝis, elpentris jen mar-ondon kolere ĵetantan al la strando sian lilakan ŝaŭmon, jen junulon en blanka tika vesto kubute apogata al la parapeto de ŝipo. La jako de la junulo, la ŝprucanta ondo gajnis novan noblecon el tio, ke ili plu ekzistis kvankam ili seniĝis je tio, en kio laŭ komuna opinio ili konsistas: la ondo malsekigi ne plu povis, la jako vesti ne plu povis.

En la momento de mia eniro la kreanto per la peniko, kiun li mantenis, estis finanta la formon de subiranta suno.

La latkurtenoj estis fermitaj preskaŭ ĉiuflanke, la laborejo estis malvarmeta, kaj – krom en unu loko kie sur muron plena taglumo stampis brilan kaj paseman dekoron – malluma; sole malfermita estis kvarangula fenestreto ĉirkaŭita de kaprifolio, kiu rigardis al strio da ĝardeno kaj transe al avenuo; rezulte do la atmosfero de plivasta parto de la verkejo estis malluma, diafana kaj dense masiva, sed male malseka, brila en la interfendoj, kie ĝin premis lumo, simile al kvarca ŝtono, en kiu tiu aŭ tiu jam facetita kaj polurita loko, kiel spegulo glimas kaj iriziĝas. Dum ke Elstir laŭ mia peto plu laboris, mi iris tra tiu klarobskuro, haltante antaŭ pentraĵo kaj pentraĵo.

Plimulto de la bildoj, kiuj ĉirkaŭis min, ne estis el tiuj liaj verkoj, kiujn mi plej deziris spekti, nome el liaj unua kaj dua manieroj – kiel ilin difinis la angla belarta revuo kiu kuŝadis sur tablo de salono en la Granda Hotelo – la mitologia maniero kaj tiu, en kiu lin influis japana arto, ambaŭ bele kaj abunde prezentitaj – laŭraporte – en la kolekto de sinjorino De Germanto. En la verkejo kompreneble videblis preskaŭ nur maraj pejzaĝoj pentritaj surloke, en Balbeko. Sed en ili mi povis ellegi ke la ĉarmo de ĉiu pentraĵo konsistis en ia transformo de bildigitaĵo komparebla kun la transformo, kiun en poezio oni nomas metaforo, kaj ke dum dio-patro laŭ la Biblio kreis aĵojn per nomado, male per tio ke li alinomis aŭ sennomigis ilin, Elstir rekreis ilin. Nomo, prezentante ian realaĵon, ĉiam respondas al iu mensa ideo, kiu fremdas al veraj homaj impresoj kaj sekve devigas al forĵeto de ĉia enhavo kiun la ideo ne mem enhavas.

Kelkfoje de mia fenestro en la balbeka hotelo, kiam Franciska matene malnodis la kovrilojn, kiuj antaŭe forbaris la lumon, aŭ vespere kiam mi atendis la momenton de forveturo kun Roberto de Sanlupo, okazis pro efiko de la sunlumo ke mi prenis pli malhelan parton de la maro por malproksima bordo, aŭ rigardis kun ĝojo al iu fluema, blua tavolo sen ke mi sciis ĉu ĝi partas en la maro aŭ en la ĉielo. Baldaŭ la inteligento restarigis inter la elementoj la disigon, kiun la sensado ĵus abolis. Sammaniere en Parizo, en mia ĉambro, okazis ke mi aŭdis la sonon de kverelo, de preskaŭa amasa tumulto, ĝis ke mi rilatigis ĝin kun la kaŭzo, ekzemple kun la rad-bruo de proksimiĝanta veturilo, kaj el tiu bruo mi tiam forpelis la akutajn, orelŝirajn kriojn, kiujn mia orelo vere aŭdis, sed kiujn laŭ la scioj de mia inteligento radoj ne eligas. Sed la mallongaj temperoj, dum kiuj oni vidas la naturon tia, kia ĝi estas, vidas ĝin poezie – ĝuste el ĉi tiuj temperoj konsistis la verkaro de Elstir. Inter la plej abundaj metaforoj en la mar-pentraĵoj, kiujn li havis ĉe si en tiu tempo, estis ĝuste tiu, kiu, komparante la teron kun la maro, inter ili ĉian limon forigis. Tiu senparole kaj konstante ripetata komparo ene de sama pentraĵo en ĝin enblovis pluraspektan kaj solidan unuecon, kiu kaŭzis – iafoje sen klara prikonscio de ilia flanko – la fervoron kiun ĉe iuj ŝatantoj instigis liaj artaĵoj.

Al tiaspeca metaforo – ekzemple en pentraĵo prezentanta la havenon de Karketvi, kiun li finis antaŭ kelkaj tagoj kaj kiun mi longe rigardis – Elstir agordis la spiriton de la spektanto per tio, ke por la urbeto li uzis marajn terminojn, kaj urbajn terminojn por la maro. Jen domoj kaŝis parton de la haveno, aŭ kalfatrobasenon, aŭ eble la maron mem, kie ĝi enpuŝiĝis golfe en la teron, kiel videblis en pluraj lokoj proksimaj de Balbeko, kaj transe de la terpinto, sur kiu la urbo estis konstruita, tegmentoj estis superataj – simile kiel okazus kun kamentuboj aŭ urbaj turoj – de mastoj, kaj ĉi tiuj impresis kvazaŭ se la ŝipoj, en kiuj ili staris, estis mem urbaj elementoj, konstruitaj surtere, kaj ĉi tiun impreson pliigis aliaj marveturiloj flosantaj laŭlonge de la kajo en tiel densaj vicoj, ke homoj interparolis de ŝipo al ŝipo, sen ke la limo inter ili aŭ la akva interspaco estus videbla, kaj sekve ĉi tiu vico de fiŝistaj ŝipetoj ŝajnis malpli mara, ol ekzemple la preĝejoj de Krikbeko, kiuj, malproksime, ĉiuflanke ĉirkaŭate de akvo ĉar la urbo mem ne videblis, en brileto de suno kaj ondoj, ŝajnis elmergiĝantaj, elblovitaj el ŝaŭmo aŭ alabastro, kaj, enfermite en la zono de multekolora ĉielarko, vidigis malrealan, mistikan bildon. Malfone sur la plaĝo la verkisto edukis la okulojn por ke ili ne agnosku difinitan limon, absolutan disigon inter tero kaj maro. Viroj puŝis boatojn en la maron kaj ili kuris same tra la ondoj kaj sur la sablo, kiu pro malseko spegulis la boat-ŝelojn, kvazaŭ ĝi estus akvo. La maro mem ne havis rektan fronton, sed zigzagis laŭ la reliefo de la strando, kiun la perspektivo igis ankoraŭ pli disŝirita, tiel ke ŝipo en la profunda maro, duone kaŝite de la plej antaŭaj konstruaĵoj de la arsenalo, ŝajne flosis meze de la urbo; inoj, kiuj salikokkaptis inter ŝtonegoj, tial ke ilin ĉirkaŭis akvo kaj pro la malaltaĵo, kiu trans la ringa baro de ŝtonegoj malaltigis la strandon ĝis la nivelo de la maro (ĉe la du pli ter-proksimaj ekstremoj), ŝajnis starantaj en mara kaverno, super kiu videblis boatoj kaj ondoj, malfermita kaj ŝirmita meze de la mirakle dispuŝita akvo. La tuta pentraĵo redonis la impreson de haveno, kie la maro eniras la teron, kie la tero mem maras kaj la loĝantoj iĝis ambaŭelementaj, sed en ĝi estis ĉie sentebla la superforto de la mara elemento. Kaj apud la ŝtonegoj, ĉe la enirejo de la ĝeto, kie la maro tumultis, estis senteble pro la muskola streĉo de la boatistoj, pro la akutangule oblikva meto de barkoj kuŝantaj antaŭ la kvieta vertikalo de la magazenoj, de la preĝejo, de la urbaj domoj, kiujn eniris iuj homoj, eliris aliaj por fiŝ-ekspedicio, ke ili malkomforte trotis sur la akvo, kvazaŭ sur arda kaj rapida rajdobesto, kies skuiĝoj – sen ilia lerto – ĵetus ilin teren. Grupo de promenontoj ekiris gaje sur barko skuata kiel ĉevaltirata ĉaro; ĝoja, sed ankaŭ gardema maristo gvidis ĝin kvazaŭ rimene, tiris la impeteman velon, ĉiu atente restis sur sia loko por ne tropezigi iun flankon kaj kaŭzi renversiĝon, kaj tiamaniere ili kuris sur la sunaj kampoj kaj tra ombraj lokoj, rapide laŭ la deklivoj. Belis la antaŭtagmezo malgraŭ la pasinta fulmotondro. Kaj senteblaj estis ankaŭ la grandaj puŝoj, kiujn devis bridi la bela sampezo de senmovaj boatoj, ĝuantaj sunlumon kaj malvarmetan aeron, en la partoj de la maro, kie ĝi tiel kvietis, ke la rebriloj estis pli solidaj, pli realaj, ol la boatŝeloj kiuj disvaporiĝis en sunradioj kaj kiujn perspektivo vidigis kvazaŭ surmetitaj unu sur la alia. Aŭ pliĝuste kiel diversaj partoj de la maro ili ne sentiĝis. Ĉar inter tiuj partoj estis same granda diferenco kiel inter unu el ili kaj la elmergiĝanta preĝejo aŭ la ŝipoj malantaŭ la urbo. Intelekto poste unuelementigis tion, kio ĉi tie nigris en ŝtorma atmosfero, tie estis samtona kaj same laka kiel la ĉielo, aliloke pro suno, nebuleto kaj ŝaŭmo tiel blanka, tiel densa, tiel tera, tiel ĉirkaŭita de domoj, ke ĝi elvokis la ideon de ia ŝtone pavimita ŝoseo aŭ neĝa kampo, sur kiu oni kun timo rimarkis ŝipon supren veturantan sur seka grundo, simile al veturilo elskuanta akvon post vadado, sed post momento, vidante tie, sur la alta kaj malebena surfaco de la plato ŝanceliĝajn ŝipojn oni komprenis ke ĝi estas – identa sub tiuj diversaj aspektoj – ankoraŭ la maro.

Kvankam oni prave opinias, ke progresoj aŭ malkovroj en belartoj ne okazas, sed nur en sciencoj, kaj ke ĉiu artisto, rekomencante por si mem individuan esploron, de aliula esploro ne ricevas helpon aŭ malhelpon, estas tamen konfesinde ke post kiam arto evidentigis iujn leĝojn, kaj industrio diskonigis ilin, la antaŭa stato de la arto postkonsidere perdas iomon da sia originaleco. Depost la debuto de Elstir ĝenerale koniĝis ĝuste tieldirataj „admirindaj fotografaĵoj” de pejzaĝoj kaj urboj. Se oni provas pli bone difini tion, kion amatoroj per ĉi tiu esprimo celas, oni konstatas ke ili uzas ĝin pri iu kurioza bildo de konata afero, bildo diversa de tiuj, kiujn oni kutime vidas, bildo aparta kaj tamen vera, kaj pro ĉi tiu kaŭzo ĝi impresas duoble forte, tial ke ĝi mirigas, renversas la kutiman vidpunkton, kaj samtempe pripensigas la vidanton per tio ke ĝi revivigas iaman impreson. Tia „bela fotografaĵo” ekzemple eluzante leĝon de perspektivo bildigos preĝejon, kiun oni kutime vidas en urba ĉirkaŭaĵo, male fotografita de elektita punkto, de kiu ĝi ŝajnos tridekfoje pli alta ol la domoj, kaj elstara super la bordo de la rivero, de kiu ĝi fakte distancas. Ĝuste la peno de Elstir por ne prezenti aĵojn tiaj, kiaj laŭ lia scio ili estas, sed laŭ la optikaj iluzioj el kiuj konsistas la unua rigardo, gvidis lin al tio ke li evidentigis iujn el tiuj perspektivaj leĝoj, kiuj tiam iĝis pli okulfrapaj, ĉar belarto unuvice senvualigis ilin. Rivero pro kurbiĝo de ĝia fluejo, golfo pro la ŝajna interproksimeco de klifoj, kvazaŭe kaviĝis meze de ebenaĵo aŭ montaro en formo de absolute ĉiuflanke fermita lago. En pentraĵo prezentanta Balbekon en varmega somera tago, marpinto enfermita inter muregoj el rozkolora granito ŝajnis fremda al la maro, kiu komenciĝis pli malproksime. La interkomunikiĝon kun la maro signis nur mevoj, kiuj, ĉirkaŭflugante super io, kion la spektanto kredis ŝtona, male spiris la malsekecon de akvo. Aliaj leĝoj legiĝis de sur tiu sama pentraĵo, kiel ekzemple baze de altegaj klifoj la gracia miniaturo de blankaj veloj sur la blua marspegulo, kie ili figuris dormantajn papiliojn, kaj iuj kontrastoj inter la denso de ombroj kaj la palo de lumo. La ombraj alternoj, kiujn ankaŭ fotografio banaligis, interesis Elstir-on tiagrade, ke li volonte en pli frua tempo pentris iaspecajn fatamorganojn, en kiuj ekzemple fortikaĵo kun turo vidiĝis kiel tute cirkla konstruaĵo kun supra turo kaj malsupre turo renversita, tial ke la escepta klareco de la vetero igis la enakve spegulatan ombron ŝtone densa kaj brila, aŭ tial ke male matena nebulo igis la ŝtonojn same vaporaj kiel ombro. Simile, trans la maro, malantaŭ arbovico komenciĝis alia maro, kiun ruĝete koloris la sunsubiro – ĝi estis la ĉielo. La lumo, kreante kvazaŭ novajn solidojn, puŝis la ŝelon de barko, kiun ĝi trafis, malantaŭ alian kiu estis en ombro, kaj vicigis kiel la erojn de kristala ŝtuparo la materie unuecan, sed pro lumfrapo disfacetitan surfacon de la matena maro. Rivero rampa sub la pontoj de urbo estis bildigata de tia vidpunkto, ke ĝi ŝajnis tute dispartigita, jen lage larĝa, jen roje mallarĝa, aliloke interrompita de monteto kun arbaro, kie urbano vespere promenas kaj ĝuas la malvarmeton de vespera aero; kaj la ritmon mem de tiu konfuzoplena urbo provizis nur la strikta vertikaleco de la sonorilturoj, kiuj ne stariĝis sed prefere – laŭ la vertikalilo de gravito difinanta la takton kiel en triumfa procesio – ŝajne sub si dependigis la malordan amason de domoj viciĝantaj de proksimo al malprokismo en nebulo laŭ la plata, malkohera rivero. Kaj – pro tio ke la unuaj elstiraj verkoj kreiĝis en la tempo, kiam estis kutime ornami pejzaĝon per malgranda homfiguro – sur la klifo aŭ en la montaro, la vojeto – tiu duone homa elemento de naturo – simile kiel la rivero aŭ la maro estis loke forkaŝita pro perspektivo. Kaj ĉu monta eĝo, ĉu akvofala vaporo, ĉu ankaŭ la maro rompis la observeblan kontinuecon de la vojo, kiun plene vidis la promenanto sed ne la spektanto; la eta homfiguro en eksmodaj vestoj, sola en tiu senhomejo, en multaj lokoj ŝajne haltis antaŭ profundego, ĉe kiu la irata vojeto finiĝis, dum ke tricent metrojn pli alte en pinaro, kun fida rigardo kaj denove trankvila koro oni vidas, kiel reaperas la blanka strieto de ĝia sablo, mola sub la paŝo de la vojaĝanto, sed kies interajn sinuojn monta deklivo, ĉirkaŭante akvofalon aŭ golfeton, dumtempe kaŝis.

La peno, per kiu Elstir antaŭ la realo seniĝis je ĉiuj ideoj de sia komprenemo, estis tre admirinda ĉar tiu viro, kiu antaŭ la pentra laboro iĝis senscia, honeste forgesis ĉion – ĉar tio, kion oni scias, propraĵo ne estas – ĝuste havis escepte grandan kleron. Mi konfidis al li mian iaman elreviĝon antaŭ la preĝejo de Balbeko, kaj li diris:

— „Kiel do vi elreviĝis pro ĝia pordego? Ĝi ja estas la plej bela bilda Biblio, kiun la ordinara popolo iam ajn povis legi. La figuro de Maria kaj la malaltreliefoj, kiuj rakontas ŝian vivon, estas la plej pia, la plej inspirita formo de la longa adora kaj glora poemo, kiun entute Mezepoko elskribis laŭde al la sankta sinjorino. Se vi nur vidus – krom la pedanta ĝusteco, per kiu li bilde tradukis la sanktan skribon – kiajn delikataĵojn eltrovis la antikva skulptinto, kiajn profundajn pensojn, kian belan poezion!”

„La ideo pri tiu granda kovrotuko, en kiu anĝeloj portas la korpon de Maria, tro sanktan, ol ke ili aŭdacus senpere tuŝi ĝin...” (mi diris ke la sama temo videblas en la preĝejo de Santandreo-de-kampoj; la pordegon de tiu konstruaĵo li vidis en fotografaĵoj sed li rimarkigis, ke la hasto de la junaj kamparanetoj kiuj tie amase ĉirkaŭkuras Marian estas alia, ol la seriozo de la du grandaj, italeskaj, tre maldikaj kaj mildaj anĝeloj) „la anĝelo kiu forportas la animon de Maria por ĝin kunigi kun ŝia korpo; en la sceno de la renkontiĝo inter Maria kaj Elizabeta la gesto de ĉi lasta kiu tuŝas la sinon de la alia kaj ĝoje miras pro ĝia ŝvelo; kaj la bandaĝita brako de la akuŝistino, kiu ne kredis sen tuŝado je la virga nasko326; kaj la zono alĵetata de Maria al sankta Tomaso kiel pruvo de sia releviĝo; ankaŭ la tuko, kiun Maria eltiras el sia vestaro por vuali la nudecon de sia filo, de kies unu flanko la Eklezio envazigas la elfluantan sangon, la trinkaĵon de la komunio, dum aliflanke la Sinagogo, kies regado finiĝis, havas blindigan tukon ĉirkaŭ la okuloj, tenas duone-rompitan sceptron, kaj lasas fali, samtempe kun la krono kiu deglitas de ĝia kapo, la tabelojn de la malnova leĝo; kaj la edzo, kiu, en la momento de la lasta juĝo helpante al la eltombiĝo de sia juna edzino, alpremas ŝian manon al sia propra koro trankvilige kaj pruve pri tio, ke ĝi vere pulsas, ĉu ĝi ne estas mojosa ideo, bona elpensaĵo? Kaj la anĝelo, kiu forportas la de nun ne plu utilajn sunon kaj lunon, ĉar estas skribite ke la lumo de la kruco sepfoje pli helos ol la lumo de astroj; kaj tiu, kiu sian manon enakvigas en la banon de Jesuo, kontrolante ĉu la akvo sufiĉe varmas; kaj tiu, kiu eliras el ĉiela nubaro, kaj al Maria surkapigas sian kronon; kaj ĉiuj, kiuj de la ĉielo malsupren rigardante el inter la balustroj de la ĉiela Jerusalemo, levas la brakojn pro teruro aŭ pro ĝojo, vidante la turmentojn de la maliculoj aŭ la feliĉon de la savitoj! Ĉar en tio vi povas vidi ĉiujn sferojn de la ĉielo, tutan grandegan, religi-klarigan kaj simbolan poemon. Tio estas freneza, dieca, tio milfoje superas ĉion, kion vi vidos en Italio, kie cetere ĉi tiun timpanon laŭdetale kopiis multe malpli geniaj skulptistoj. Ne ekzistis iu epoko, en kiu ĉiuj artistoj estis geniaj, tiu rakonto estas blago, tio pli fortus ol la legendo pri la Ora Epoko. La ulo, kiu skulptis ĉi tiun fasadon – kredu min – estis same forta, li havis same profundajn ideojn, kiel tiuj nuntempuloj, kiujn vi plej admiras. Ĉi tion mi vidigos al vi, se ni vizitos la lokon kune. Iujn parolojn el la liturgio de la Ĉieliro de Maria estas tie tradukataj kun tia subtileco, kian Odilo Redon327 ne atingis.”

Ĉi tiu granda vizio de la ĉielo, ĉi tiu ampleksa religi-instrua poemo, kiu – mi komprenis – estis tie enskribita, tamen, kiam miaj dezirantaj okuloj malfermiĝis al la fasado, ĝin mi ne vidis. Mi parolis pri la grandaj statuoj de sanktuloj, kiuj, paŝante sur stilzoj, viciĝas kiel ambaŭflanke de avenuo.

„Ĝi iras de plej antikvaj tempoj kaj ruliĝas ĝis Jesuo-Kristo” li diris. „Unuflanke staras liaj prauloj laŭ la spirito, aliflanke staras la reĝoj de Judujo, liaj prauloj laŭ la karno. Ĉiuj jarcentoj aperas en la vico. Kaj se vi pli bone observus tion, kion vi vidis kiel stilzojn, vi povus nomi tiujn, kiuj staras sur ili. Ĉar sub la piedoj de Moseo vi rekonus la oran bovidon, sub la piedoj de Abrahamo la virŝafon, sub la piedoj de Jozefo la diablon instigantan la edzinon de Potifar.”

Mi diris ankaŭ, ke mi atendis monumenton laŭ la stilo preskaŭ persan, kaj ke ĉi tiu atendo probable parte kaŭzis mian elreviĝon.

„Ne pensu tiel” li respondis „tio grandparte veras. Iuj partoj de la konstruaĵo ŝajnas orient-stilaj; iu kapitelo kopias tiel ekzakte persan modelon, ke la persisto de orientaj tradicioj ne povas klarigi tion. La skulptisto vidis ian ornamitan skatolon verŝajne, kiun ŝipintoj alportis.”

Kaj efektive li poste vidigis al mi la fotografaĵon de kapitelo, sur kiu mi spektis du preskaŭ ĉinajn, sin intermordantajn drakojn, sed en Balbeko ĉi tiun etan skulptaĵon mi pretervidis ene de la tuto de la monumento, kiu malkonformis al tio, kion al mi igis imagi la vortoj „preskaŭ persa preĝejo”.

La plezuro de klera interparolo, kiun mi ĝuis en la verkejo, tute ne ĝenis min por cetere senti – kvankam ili ĉirkaŭis nin sen tiucela aranĝo – la duon-varman glatecon, la gliman mallumon de la ĉambro, kaj, trans la kaprifolie ĉirkaŭata luko, en la kampareska avenuo, la malmolan sekon de la tero bruligata de troa suno, kiun nur la diafano de distanco kaj la ombro de arboj vualis. Eble ankaŭ la nekonscia komforto en mi kaŭzata de tiu somera tago riveris – alflue – en la ĝojon, kiun mi ricevis de vidado de ‚La Haveno de Karketvi’.

Mi unue supozis ke Elstir humilas, sed mi komprenis mian ĉi-rilatan eraron vidante nuancon de malĝojo en lia vizaĝo, kiam en danka frazo mi eldiris la vorton ‚gloro’. Tiuj, kiuj kredas ke iliaj verkoj daŭre valoros en estonteco – kaj tiel kredis Elstir – kutimiĝas al konsidero de ili en epoko, kiam ili mem jam estos polvo. Tial, devigante ilin al penso pri neniiĝo, la ideo de gloro malĝojigas ilin, ĉar ĝi fratas kun la ideo de morto. Mi gvidis la interparolon al alia temo, por ke maldensiĝu la nubo de fiera melankolio, kiun mi ĵus nevole pelis al la frunto de Elstir.

— „Iu konsilis al mi” mi diris, memorante interparolon de mi kun Legranden en Kombreo, pri kiu volonte mi estis aŭdonta lian opinion „ke mi ne vizitu Bretonion, ĉar ĝi estas lando malsaniga al jam revema persono.”

— „Tute ne” li respondis „kiam iu inklinas al revado, oni ne detenu lin, oni ne porciumu ĝin al li. Ju longe vi deturnos vian spiriton de revoj, des longe ĝi ne konos ilin; vin amaso da ŝajnoj erarigos, ĉar ilian naturon vi ne travidos. Iom da revado eble danĝeras, tamen la ĝusta kuraco ne konsistas en malplia revado, sed en plia revado, en la plena revado. Estas necese trakoni siajn revojn por eviti suferon pro ili; ia disigo de revo kaj vivo estas tiel ofte utila por homoj, ke mi volonte asertas ke ĝin oni prefere plenumus prevente por ĉia okazo, kiel iuj ĥirurgoj rekomendas ke pli bone, por eviti la eblecon de estonta apendic-inflamo, oni forigu la apendicon de ĉiu infano.”

Elstir kaj mi dume paŝis al la fundo de la laborejo, ĝis antaŭ la fenestro kiu rigardis trans la ĝardeno al mallarĝa orta vojo, kvazaŭa kampara padeto. Ni estis irintaj ĝis tiu loko por spiri la malpli varman aeron de la malfrua posttagmezo. Mi kredis ke mi tre foras de la eta grupo de junulinoj, kaj tiutage mi foroferis la esperon ke mi vidos ilin, fine obeante la instigon de mia avino ke mi vizitu Elstir-on. Ja – kie troveblas la serĉaĵo oni ordinare ne scias, kaj ofte oni dum longa tempo ne vizitas la lokon, al kiu – pro aliaj kialoj – multaj homoj invitas. Ke ĝuste tie vidiĝos la persono, pri kiu oni pensadis, oni ne suspektas. Mi neatente rigardis al la kampara vojeto, kuŝanta ekster la laborejo kaj al ĝi proksime preterflanka, sed kiun Elstir ne posedis. Subite sur ĝi aperis, irante per rapida paŝado, la juna biciklanto de la bandeto, kun, sur la nigra hararo, sia polo-ĉapo tirita malsupren al la dikaj vangoj, al la gajaj, iom obstinaj okuloj; kaj en tiu mirinda vojeto, mirakle plena je dolĉa espero, mi vidis ke ŝi de sub la arboj amike kaj ridete salutas Elstir-on, kvazaŭ se ĉielarko kunigus por mi la teran mondon kun ia ĉielo, kiun mi kredis ĝis tiam netuŝebla. Ŝi eĉ proksimiĝis kaj etendis al la pentristo la manon por premo, ne haltante, kaj mi vidis ke ŝi havas belgrajneton ĉe la mentono.

— „Ĉu tiun junulinon vi konas, kara sinjoro?” mi demandis al Elstir, ekkomprenante ke li povos prezenti min al ŝi, inviti ŝin al sia hejmo.

Kaj la kvieta verkejo kun sia kampara pejzaĝo jam pleniĝis per tre agrabla pluso, kiel okazas pri domo, en kiu infano jam feliĉis kaj kie li ekscias ke krome – pro la bonvolo de bonaj lokoj kaj noblaj homoj, kiuj senĉese pliigas la regalojn – prepariĝas por li grandioza posttagmeza manĝo. Elstir diris al mi ke ŝi nomiĝas Albertina Simone kaj nomis ankaŭ ŝiajn amikinojn, kiujn mi priskribis kun sufiĉa ĝusteco, tiel li ne multe hezitis. Mi estis erarinta pri ilia socia stato, sed ne laŭ la maniero kiel mi kutime faris en Balbeko. Ordinare tie rajdemajn filojn de butikistoj mi rigardis reĝidoj. En ĉi tiu okazo mi unue pensis ke apartenas al malbona medio filinoj de tre riĉaj etburĝoj el la industria kaj komerca mondo. Ĝi estis la medio, kiu unuavide min malplej interesis, ĝi nome por mi havis la misteron nek de la plebo, nek de la germanta elita societo. Kaj verŝajne, se ne okazus pli frue antaŭ miaj mirantaj okuloj, ke de la brilega vanteco de la plaĝa vivo ili ricevis nevelkeman prestiĝon, mi eble ne sukcesus forpeli la ideon ke ili estas filinoj de pograndaj negocistoj. Mi povis nur admiri, kiel la franca burĝa klaso funkcias kiel mirinda fabriko de abunda kaj varia skulpto. Kiom da neantaŭviditaj tipoj, kia inventemo en la aspektoj de la vizaĝoj, kia impeto, kia freŝeco kaj naiveco en la trajtoj! La maljunaj, avaraj geburĝoj naskintaj ĉi tiujn Dianojn kaj naturdiinojn ŝajnis al mi plej grandaj skulptistoj. Antaŭ ol mi plene konsciis la socian alirangiĝon de la junulinoj – sed ja tia malkovro de eraro, tia ŝanĝo en la bildo kiun oni havas pri persono estas same subita kiel ĥemia reakcio – jam instaliĝis super la tiel kanajlaj vizaĝoj de ĉi tiuj knabinoj, kiujn mi unue kredis amantinoj de biciklistoj aŭ boksistoj, la ideo ke ili eble amike rilatas la familion de tiu aŭ tiu notario, kiun mia familio konis. Mi ne povis imagi, kia estis Albertina Simone. Ŝi certe ne sciis, kia ŝi iĝos rilate al mi poste. Eĉ la nomon Simone, kiun mi aŭdis sur la plaĝo, se oni petus ke mi skribu ĝin, mi literumus kun duobla ‚no’, ne suspektante, kiel tiu familio gravigis la fakton ke ĝia nomo literumiĝas sen duobla litero. Laŭmezure kiel oni malsupren esploras la socian skalon, snobismo gravigas bagatelojn, kiuj eble ne pli vantas ol la rangosimboloj de la nobelaro, sed kiuj, ĉar ili estas malvaste konataj, propraj al ĉiu, pli mirigas. Eble okazis, ke iaj Simonne-oj malprosperis en negocoj aŭ iel malbone agis. Kiel ajn, la Simone-oj laŭdire ĉiam kvazaŭ pro misfamigo incitiĝis se oni duobligis la ‚n’-literon de ilia nomo. Ili ŝajne estis la solaj unu-no-aj Simone-oj kaj pri tio fieris eble same multe kiel familio Monmorensi pri sia stato de historie unuaj baronoj de Francio. Mi demandis Elstir-on pri tio, ĉu la junulinoj estas balbekanoj. Li respondis jes, iuj el ili. La vilao de unu el ili ĝuste staris ĉe la ekstremo de la plaĝo, kie komenciĝas la klifoj de Kanapvilo. Ĉar ĉi tiu junulino tre amikis kun Albertina Simone, tio estis plia indiko ke mi probable prave kredis ke mi renkontis Albertina-n kiam mi promenis kun mia avino. Klare – tiel multaj estis la stratetoj ortaj al la plaĝo, kaj ili ĉiuj atingis ĝin per simila kruciĝo, ke mi ne povus rekoni en kiu el ili tio okazis. Kiam oni deziras konservi verfidelan memoron, ĝuste tiam la vidaĵo konfuziĝas. Tamen, ke Albertina kaj la junulino eniranta ĉe sian amikinon estis unu sama persono, iĝis preskaŭ certa. Malgraŭ tio, dum ke la multegaj bildoj, kiujn mi ricevis poste pri la bruna golfludanto, koincidas (ĉar mi scias ke ili ĉiuj estas bildoj de ŝi), kaj dum ke, se mi laŭiras la vicon de miaj memoraĵoj, mi povas per la gvidfadeno de tiu identeco, kvazaŭ tra interna komunika vojo, trafoliumi ĉiujn ĉi bildojn sen ke mi eliris el la sama persono, male se mi provas retroiri ĝis la junulino renkontita en la tago kiam mi promenis kun mia avino, mi devas eliri sub liberan ĉielon. Mi estas konvinkita ke tiu, kiun mi retrovas, estas Albertina, tiu sama kiu ofte haltis meze de siaj amikinoj en sia promenado, elstarante super la marsupro; sed ĉiuj ĉi bildoj restas disaj de tiu alia, ĉar mi ne povas postkonsidere atribui al ĝi identecon, kiun ĝi ne havis en la momento kiam ĝi frapis miajn okulojn; kion ajn probablokalkulo pri tio sciigas, la dikvangan junulinon, kiu tiel sentime okulis al mi ĉe la angulo de la strateto kun la plaĝo, kaj de kiu – mi kredis – mi povus esti amata, ĝin mi – laŭ la ĝusta senco de la vorto revido – neniam revidis.

Ĉu mia hezito inter la diversaj junulinoj de la bandeto – ĉar ili pounue konservis parton de la komuna ĉarmo kiu en la komenco konfuzis min – aliĝis al la nomitaj kaŭzoj, kiuj poste, eĉ en la tempo de mia pli granda kaj dua amo al Albertina, lasis al mi ian intermitan kaj ja mallongan liberecon por ne ami ŝin? Tial ke ĝi vagis inter ĉiuj ŝiaj amikinoj antaŭ ol ĝi definitive al ŝi fokusiĝis, mia amo foje konservis inter si kaj la bildo de Albertina ian gradon de libereco, kiu ebligis ke simile al direktebla lumo ĝi celis aliajn kaj poste al ŝi revenis; la rilato inter la sufero, kiun mi kore sentis, kaj la memorado de Albertina ne ŝajnis al mi nepra, mi povus eble rilatigi ĝin al la bildo de alia persono. Ĉio ĉi ebligis – ebligis dum mallonga tempero – ke mi forpelis la realon, ne nur la eksteran realon, kiel okazis dum mia amo al Ĵilberta, kiun mi fine agnoskis kiel anim-staton, en kiu mi trovis en mi mem la apartan kvaliton, la specialan karakteron de la homo kiun mi amis, kaj ĉion, kio igis ŝin nemalhavebla por mia feliĉo, sed eĉ la internan kaj pure subjektivan realon.

— „Ĉiutage iu aŭ tiu el ili preteriras la verkejon kaj eniras por mallonga vizito” diris Elstir, kaŭzante al mi ankaŭ fortan penton pro la penso ke se mi vizitus lin sen prokrasto, kiam mia avino petis pri tio, mi probable jam delonge ekkonus Albertinan.

Ŝi estis plu irinta. De la verkejo ŝi ne plu videblis. Mi supozis ke ŝi iris sur la digon kaj aliĝis al siaj amikinoj. Se mi povus esti tie kun Elstir, mi interkoniĝus kun ili. Mi elpensis mil pretekstojn por ke li konsentu al promeno kun mi sur la plaĝo. Mi ne plu trankvilis kiel antaŭ ol la juna persono aperis en la kadro de la ĝis tiam tiel ĉarme kaprifolie ornamita kaj nun tiel malplena fenestreto. Elstir samtempe ĝojigis kaj turmentis min per respondo ke li venos por kelka paŝado kun mi, sed ke li devis unue finpentri la parton de verko pri kiu li estis laboranta. Ĝi bildigis florojn, sed ne tiujn, de kiuj mi mendus de li portreton pli volonte, ol de homoj, por ke tra lia talento al mi riveliĝu tio, kion mi ofte kaj vane serĉis inter ili, nome inter blankaj kaj rozaj kratagoj, cejanoj, pomfloroj. Elstir, dum li plu pentris, parolis pri vegetaĵoscienco, sed mi preskaŭ ne aŭskultis lin, li ne plu estis memsufiĉa, li de tiam iĝis nur necesa peranto inter mi kaj la junulina grupo; la prestiĝo, kiun antaŭ mallonge elradiis ankoraŭ lia talento, ne plu utilis krom en tio, ke iomon da prestiĝo ĝi transdonos al mi mem en la opinio de la bandeto al kiu li prezentos min.

Mi iris tien kaj reen, malpacience pri la fino de lia laboro; mi enmanigis kaj rigardis etudojn, el kiuj multaj estis turnitaj al la muro kaj staplitaj, Mi tiel hazarde aperigis akvarelon, kiu ŝajne estis el fora antaŭa tempo en la vivo de Elstir kaj ĝi sentigis al mi tiun apartan specon de raviĝo, kiun provizas verkoj ne nur delikate faritaj sed ankaŭ pri tiel aparta kaj plaĉa temo, ke al ĝi oni atribuas parton de la ricevita ĉarmo, kvazaŭ tiun ĉarmon la pentristo nur malkovris, observis, materie jam ekzistanta en la naturo, kaj ĝin kopiis. Ke tiaj aĵoj ekzistas, ke ili belas ekster la pentrista interpreto, kontentigas en homoj denaskan materiismon, kontraŭ kiu racio luktas, kaj tio kontraŭpezas la abstraktojn de belarta teorio. Ĝi – tiu akvarelo – prezentis portreton de ne bela sed kurioza juna ino, kiu portis ĉapon forme iom similan al bulĉapelo ĉirkaŭata de ĉerizkolora silkostrio; unu el ŝiaj manoj en duongantoj tenis brulantan cigaredon, dum la alia tenis je genu-alto ian grandan ĝardeno-ĉapelon, simplan sunŝirmilon el pajlo. Apud ŝi sur tablo staris rozo-plena vazeto. Ofte – kaj tiel okazis pri tiu bildo – la aparteco de la verko venas de tio, ke ĝi estiĝis en aparta cirkonstanco, kiun oni unue ne klare rimarkas, ekzemple se la stranga vestaro de ina modelo estas maskovesto por ia festo, aŭ se male la ruĝa mantelo de maljunulo, kiun li ŝajne surmetis kompleze al la fantazio de la pentranto, estas lia profesora aŭ konsilista robo, aŭ lia kardinala manteleto. La hezitigan aspekton de la homo, kies portreton mi vidadis, kaŭzis – preterkomprene por mi – tio ke ŝi estis juna rolisto el antaŭa epoko, en duona transvesto. Sed la bulĉapelo, sub kiu ŝia hararo krispis sed mallongis, ŝia senroversa velur-jaketo, sub kiu blankis brustopeco, hezitigis min pri la tempo de tia vest-modo kaj pri la sekso de la pentrita homo, kaj sekve mi ne sciis, al kio mi rigardas, aparte de tio ke klare ĝi estas ĝueble bela pentraĵo. Kaj la plezuron, kiun mi ricevis de ĝi, perturbis nur la timo, ke Elstir, plu malfruiĝante, kaŭzos maltrafon de la junulina grupo, ĉar la sunlumo jam horizontaliĝis en la fenestreto. Neniu objekto en la akvarelo estis simple, fakte konstatita kaj pentrita pro ia utilo en la sceno, nek la vestaro pro tio ke la virino devis esti vestita, nek la vazeto pro la floroj. La vitro de la vazo, ŝatata por si mem, entenis akvon, en kiu staris la trunketoj de la diantoj328, en materialo same diafana, ŝajne same fluema kiel ĝi; la vestoj de la ino ĉirkaŭvolvis ŝin en maniero, kiu havis sendependan, fratecan plaĉon, kvazaŭ se verkoj de arto povus pri ĉarmo konkuri kun mirindaĵoj de la naturo same delikate, same gustoplene por la tuŝo de la rigardo, same freŝe pentritaj kiel la hararo de kato, la petaloj de dianto, la plumoj de kolombo. La blankeco de la brustopeco, subtila kiel grajlo kaj kies frivola pliso prezentis petalarojn similajn al majfloroj, stele rebrilis pro la helaĵoj de la ĉambro, kiuj mem akris kaj fajne muaris kiel florfaskoj, kiuj brode markus la ŝtofon. Kaj la perlamote brila veluro de l' jaketo tie kaj tie aspektis iom hirta, ŝirita aŭ haroza, kio similis iel al la ĉifiteco de la diantoj en la vazo. Sed precipe oni sentis ke Elstir, ne zorgante pri la diboĉa ŝajno de tiu transvesto de juna rolisto, por kiu la lerto de ŝia rolado probable malpli gravis ol la incita logo kiun ŝi prezentos al la elprovita aŭ koruptita gusto de iuj spektantoj, male atentis tiujn dubigajn erojn kiel formajn elementojn emfazindajn kaj kiujn li ĝuste pedante reliefigis. Laŭlonge de la linioj de la vizaĝo la sekso ŝajnis baldaŭ konfesonta ke ĝi estas ina kun ioma knabeco, ĝi dissolviĝis, en alia loko reaperis, prefere nun sugestante ke la portretito estas juna ineca viro, malbonmora, revema, kaj malaperis denove kaj fine restis ne konebla. Ankaŭ la reva malgajeco de la rigardo, per sia kontrasto kun la vestoj kaj rekvizitoj karakteraj de diboĉa kaj teatra medio, estis iu el la plej konfuzovekaj elementoj. Oni cetere povis supozi ke tiu rigardo estis simulata, ke la juna homo, kiu kvazaŭ elmetis sin al la karesoj de tiu provoka vestaro, probable juĝis pika tion, ke ŝi aŭ li aldonis la romaneskan ŝajnon de sekreta sento, de nekonfesita ĉagreno. Malsupre de la portreto estis skribite: ‚Miss Fripono, oktobro 1872a’. Mi ne kaŝis mian admiron.

— „Ho, ne tre valora aĵo, etudo el mia junaĝo. La vestoj estis el revuo de la Varietea Teatro. Tio nun tre malproksimas.”

— „Kaj kie nun estas la pozinto?” miro kaŭzita de mia demando restis sur la vizaĝo de Elstir dum sekundo, antaŭ ol li glatigis ĝin per indiferenta, nekoncernata mieno.

— „Bonvolu, tuj donu al mi ĉi tiun pentraĵon,” li diris „mi aŭdas ke venas sinjorino Elstir, kaj kvankam mi sincere diros al vi, ke tiu juna persono kun bulĉapelo neniel miksiĝis al mia vivo, ne estus bone se mia edzino vidus ĉi tiun akvarelon. Mi konservis ĝin nur kiel amuzan dokumenton pri la teatro de tiu tempo.” Kaj antaŭ ol li kaŝis la akvarelon malantaŭ sin, Elstir, kiu ĝin eble delonge ne vidis, atente rigardis al ĝi. „Pli bone mi konservos nur la vizaĝon” li murmuris „la malsupra parto estas vere fuŝe pentrita, la manojn videble faris komencanto”.

Mi ĉagreniĝis pro la veno de sinjorino Elstir, ĉar ŝi kaŭzos plian malfruon. La rando de la fenestro baldaŭ ruĝetiĝis. Se ni ankoraŭ eliros, tio estos vana. Ŝanco ne plu estis por renkonti la junulinojn, kaj sekve ne plu gravis ĉu sinjorino Elstir foriros pli aŭ malpli baldaŭ. Ŝi fine ne restis tre longe. Mi juĝis ŝin tre teda; ŝi estus bela se ŝi estus dudekjara kaj kondukus bovon tra la ĉirkaŭroma kamparo329; sed ŝia nigra hararo jam parte blankiĝis; kaj ŝi havis ordinarajn sed ne simplajn manierojn, ĉar ŝi kredis ke soleneco kaj moŝta sinteno necesas pro ŝia skulptinda beleco, de kiu cetere maljuniĝo forrabis ĉian ĉarmon. Ŝi estis vestita tute senafekte. Estis kortuŝe sed surprize aŭdi, ke Elstir pri ajna temo alparolis ŝin kun respekta kaj milda tono, kvazaŭ la nura eldiro de la vortoj moligis lian koron, inklinis lin al adoro: „mia bela Gabriela!”. En posta tempo kiam mi ekkonis la mitologiajn pentraĵojn de Elstir, ankaŭ miaokule sinjorino Elstir iĝis bela. Mi tiam komprenis, ke al iu ideala tipo resumita en iu aranĝo de linioj, al iuj kurboj kiuj multeloke aperis en liaj verkoj, al iu tuto de form-reguloj li atribuis kvazaŭ dian kvaliton, kaj sian tutan tempon, la tutan streĉon de la penso kiun li kapablis, entute sian vivon mem li dediĉis al la tasko pli bone distingi, pli fidele produkti tiujn liniojn. Kion tia idealo inspiris al Elstir, estis vere tiel serioza, tiel postulema kulto, ke pro ĝi li neniam kontentis pri siaj verkoj, ĝi estis la plej intima parto de li, kaj tial li ne povis rigardi ĝin senpartoprene, de ĝi ricevi emociojn, ĝis la tago kiam li renkontis ĝin ekster si, realigitan en ina korpo, en la korpo de tiu, kiu poste iĝis sinjorino Elstir kaj ĉe kiu li povis – ja tio eblas nur dank' al ekstera aĵo – taksi ĝin valora, kortuŝa, dia. Cetere kiel ripoze estis, ke li nun povis tuŝi per la lipoj ĉi tiun belon, kiun antaŭe li kun granda peno elpremis el si mem, kaj kiu nun, mistere enkarniĝinte, sin fordonis al li por sinsekvaj efikaj kuniĝoj! Elstir tiuepoke ne plu estis en freŝa junaĝo, kiam kutime homo atendas nur de la impeto de sia penso la realigon de idealo. Li proksimis jam al aĝo, en kiu oni kalkulas ke korpaj kontentoj instigos la forton de la spirito, en kiu la malvigliĝo de ĉi lasta, inklinante homon al materiismo, kaj malpli granda agemo, elmetante lin al la ebleco de pasive ricevataj influoj, iom post iom persvadas lin ke sufiĉe probable iuj apartaj korpoj, metioj, ritmoj nature realigas lian idealon, tiel ke eĉ sen genio, simple bildigante la tenon de ŝultro, la streĉon de kolo, li faros ĉefverkon; ĝi estas aĝo kiam homo plezure per la rigardo karesas belecon ekster si, apud si, en tapiŝo, en bela skizo de Ticiano trovita ĉe brokantisto, en amatino same bela kiel la ticiana skizo. Post ol mi komprenis tion, mi ĉiam plezure vidis sinjorinon Elstir, ŝia korpo ne plu ŝajnis peza, ĉar mi plenigis ĝin per ideo, nome per la ideo ke ŝi estis nemateria persono, portreto far Elstir. Tia ŝi iĝis por mi, kaj verŝajne ankaŭ tia estis por li. Al artisto la elementoj de la vivo ne gravas, ili kreas nur okazon, ke li senvualigas sian genion. Estas klare senteble, se oni vidas serion de dek portretoj de malsamaj homoj pentritaj de Elstir, ke ili estas precipe elstiraĵoj. Sed post ol la fluso de genio kovris la vivon, kiam la cerbo laciĝas, la rilato inter kontraŭaj fortoj iom post iom ŝanĝiĝas, kaj simile al rivero kiu reekfluas laŭ sia fluejo post la kontraŭpuŝo de granda maraltiĝo, la vivo denove pli fortas. Kaj ĝuste dum la daŭro de la unua periodo la artisto paŝon post paŝo elfosis la leĝon, la formulon de sia nekonscia talento. Li scias, kiaj situacioj, se li verkas romanojn, kiaj pejzaĝoj, se li pentras, al li provizas la materialon, per si mem senreliefan sed por liaj esploroj necesan, kiel estus laboratorio aŭ verkejo. Li scias ke siajn ĉefverkojn li faris per impresoj de stompita lumo, per rakontoj pri pentado modifanta la senton de kulpo, per virinoj pozantaj sub arboj aŭ duone starantaj en akvo, kiel statuoj. Venos tago kiam, pro la eluziĝo de sia cerbo, li ne plu sufiĉe fortos antaŭ la materialoj, kiujn uzadis lia genio, por la mensa streĉo per kiu sole li povis fari verkon, kaj tamen li plu serĉos ilin, li feliĉos apud ili pro la spirita, labor-komenca plezuro, kiun ili vekos en lia animo; kaj, flegante ian superstiĉan rilaton al ili, kvazaŭ ili pli alte starus ol ĉio alia, kvazaŭ en ili enestus grandparte la arta verko portata en iel jam elfarita stato, li kontentiĝos per la apudesto, per la adoro de modeloj. Li parolados kun eksaj krimuloj, kies pento, kies rehonestiĝo estis la temo de liaj romanoj; li aĉetos plezurdomon en lando kie nebulo stompas la lumon; dum horoj li rigardos sinbanantinojn; li kolektos belajn teksaĵojn. Kaj tiel la ĝuo de la beleco de vivo – laŭ esprimo kiu apenaŭ sencas kaj laŭ stato kiu neniam atingas ĝis belarto, kaj en kiu mi vidis kiel Svan daŭre restas – estis tiu en kiu pro malvigliĝo de sia krea genio, pro kultado de la formoj kiuj ĝin faciligis, pro deziro de malplia laboro, pli poste, jaron post jaro, Elstir resinkis.

Fine li faris lastan penikan tuŝon sur la floroj; mi fordonis momenton al spektado de ili; tio ne estis granda ofero de mia flanko, mi sciis ke la junulinoj sur la plaĝo ne plu troveblas; sed eĉ se mi kredus ke ili ankoraŭ tie promenas, ke pro ĉi tiuj pliaj prokrastaj minutoj mi maltrafos ilin, mi malgraŭe rigardus, ĉar mi pensus ke Elstir interesiĝus pri siaj floroj pli, ol pri mia renkonto kun la junulinoj. La karaktero de mia avino, karaktero tute kontraŭa al mia plena memcentremo, tamen speguliĝis en la mia. En cirkonstanco en kiu homo, al kiu mi sentis indiferenton sed por kiu mi ĉiam ŝajnigis varman senton aŭ respekton, riskis nuran malagrablon dum mi riskis danĝeron, mi ne povis agi alimaniere ol lin kompatante pro tiu ĉagreno kvazaŭ pro grava afero, kaj mian danĝeron konsideri neniaĵo, tial ke miaopinie ĉion ĉi li probable vidis laŭ tiuj relativaj grandecoj. Kaj se diri la veron de la afero, la kontrasto estis eĉ iom pli streĉita: mi ne nur ne timis la danĝeron al kiu mi elmetiĝis sed eĉ al ĝi mi proksimiĝis, kaj la danĝeron de alia homo mi penis male – eĉ se tio multigis miajn ŝancojn de trafiĝo – evitigi al li. Tio venas de pluraj kaŭzoj, kiuj ne ĉiuj estas honoraj al mi. Iu el tiuj kaŭzoj estas ke, dum nur racie rezonante mi kredis ke mi deziras domaĝi mian vivon, male ĉiufoje kiam mi obsediĝis pro moralaj demandoj aŭ nuraj nervaj malordoj – iafoje tiel infanecaj ke mi ne kuraĝos ilin raporti – se neatendita okazaĵo tiam aperis, elmetante min al risko de morto, ĉi tiu nova zorgo estis tiel bagatela kompare kun la aliaj, ke ĝin mi akceptis kun ia sento de malstreĉiĝo, ja eĉ kun gajeco. Sekve de tio mi do spertis, kvankam mi estas la malplej kuraĝa viro en la mondo, la senton kiu laŭ prudenta konsidero ŝajnis tiel fremda, tiel malkongrua al mia karaktero, nome la ebriecon de danĝero. Sed eĉ se mi travivus, kiam danĝero – eventuale fatala danĝero – aperas, tute trankvilan kaj feliĉan tempon, tamen estante kun alia persono mi ne povus agi alie ol save al li kaj riske al mi. Kiam granda nombro da okazoj sciigis al mi ke ĉi tiel mi ĉiam agos, kaj ja plezure agos, mi konsciiĝis kun honto, ke male ol mi ĉiam kredis kaj asertis, mi tre dependas je ĉirkaŭhomaj opinioj pri mi. Ĉi tia nekonfesita inklino al memestimo tamen neniel identas kun vanto aŭ memkomplezo. Ĉar tio, kio kontentigus ĉi tiujn du sentojn, neniom plezurigus min, kaj mi ĉiam detenis min de ili. Sed antaŭ homoj, de kiuj mi prospere kaj laŭeble plene kaŝis la etajn avantaĝojn, pro kiuj ili ricevus malpli malbonan opinion pri mi, mi neniam povis rezigni je la plezuro vidigi kiel mi deturnas la morton de ilia vojo pli diligente, ol de mia. Tial ke mia motivo tiam estas memestimo, ne bonfaremo, mi taksas memkompreneble, ke ili konstante agas alie. Mi neniel mallaŭdas ilin pro tio – eble mi mallaŭdus se mi agus laŭ ideo de morala leĝo, kiu sekve ŝajnus al mi same deviga al ili, kiel al mi. Mi male juĝas tre saĝe, ke sian vivon ili indulgas, dum mi ne detenas min de malgravigo de mia, kio iĝis rimarkinde absurda kaj misefika, ekde kiam mi komencis agnoski ke la vivo de multaj homoj, antaŭ kiuj mi ekrane stariĝas kiam bombo krevas, estas malpli valora. Nu, en la tago de tiu vizito ĉe Elstir, ankoraŭ fora estis la tempo, kiam mi poste konsciiĝis pri tiu malsama valoro, kaj pri danĝero ne temis, sed simple pri tio – kvazaŭ omeno pri la estonte koruptanta memestimo – ke mi ne ŝajnu pli atenta al la plezuro, kiun mi tiel arde deziris, ol al la akvarelista tasko, kiun li ne estis fininta. Li finfine plenumis ĝin. Kaj post eliro mi rimarkis ke pro la longaj tagoj de la tiama sezono la horo ne estis tiel malfrua kiel mi kredis; ni iris sur la digon. Kiom da elturniĝoj mi uzis por ke Elstir restu en la loko, tra kiu laŭ mia supozo la junulinoj povus ankoraŭ pasi! Montrante la klifon, kiu staris proksime, mi petadis ke li parolu pri ĝi, tiel ke li ne atentu la horon kaj restu surloke. Al mi ŝajnis ke la ŝancoj pli multas por sukcesa embusko de la junulina bandeto se ni iros al la ekstremo de la strando.

— „Mi deziras vidi kun vi ĉi tiun klifon iom pli proksime” mi diris al Elstir – ĉar mi rimarkis antaŭe ke iu el la junulinoj ofte foriris al tiu direkto. „Kaj dume rakontu al mi pri Karketvi. Ha, mi vere deziras iri al Karketvi!” mi aldiris, ne pripensante ke la tiel nova ecaro, kiu imprese travidiĝis en ‚La Haveno de Karketvi’ de Elstir, eble estis kaŭzita de la vidpunkto de la pentristo, prefere ol de ia speciala karaktero de tiu strando. „De kiam mi vidis ĉi tiun vian pentraĵon, ĝi iĝis la loko kiun mi plej deziras ekkoni egalrange kun la Terpinto de Raz330, kiu lasta postulus de ĉi tie iom longan vojaĝon.”

— „Sed eĉ senatente al tio, ke ĝi situas pli proksime, mi eble tamen pli rekomendus Karketvi-on” respondis Elstir. „La Terpinto de Raz ja estas admirinda, sed entute ĝi nur viciĝas inter la grandaj normandiaj kaj bretoniaj klifoj, kiujn vi jam konas. Tute alie aspektas Karketvi kun siaj rokoj sur malalta strando. Ion similan en Francio mi ne konas, al mi ĝi prefere memorigas iujn lokojn de Florido. Ĝi tre kuriozas, kaj krome ankaŭ tre sovaĝas. Ĝi situas inter Klitur kaj Nom kaj vi scias, kiel tiu parto de la bordo ŝajnas dezerta; la formo de la strando laŭ la maro estas rava. Ĉi tie la formo de la plaĝo estas seninteresa, sed ĝuste diri mi ne povas, kiel eleganta, kiel milda ĝi male estas tie.”

Vesperiĝis; ni devis reiri; mi kuniris kun Elstir ale al lia vilao, kiam subite, kiel Mefistofelo ekstaranta antaŭ Faŭsto331, ĉe la ekstremo de la avenuo aperis – kvazaŭ simpla malreala kaj diabla enobjektiĝo de la karaktero mala al mia, de la preskaŭ barbara kaj kruela vivoĝojo, kiu tute mankis en mia malforto, en mia troa, dolora sentemo kaj en mia kleremo – kelkaj makuloj de la nekonfuzebla esenco, kelkaj disaj steloj de la besta-vegetaĵa bando de la junulinoj, kiuj ŝajne ne vidis min, sed sendube malgraŭ tio certe jam estis ironie juĝantaj pri mi. Sentante ke la renkontiĝo inter ili kaj ni neeviteble okazos kaj ke Elstir alvokos min, mi turniĝis dorse al ili, kiel staranto en maro, tuj trafota de ondego; mi haltis tute kaj lasis mian renoman kompanon plu iri, mi restis surloke, klinita, kvazaŭ ĝi subite interesegus min, al la montrofenestro de antikvaĵejo kiun ni estis preterirantaj; prefere mi kontente ŝajnigis ke mi povas pensi pri alia afero, ol la junulinaro, kaj mi malklare jam sciis, ke kiam Elstir min alvokos por prezenti min, mi alrigardos kun la demanda mieno de tiu, kiu ne surpriziĝas, sed ŝajnigas surprizon – ja malbona rolisto estas ĉiu homo, aŭ eble tro bonaj tradivenantoj de mienoj estas aliaj homoj – ke mi eĉ fingre signos al mia brusto por muta demando „ĉu vere min vi vokas?” kaj alrapidos kun obee, servute klinita kapo, kun vizaĝo kaŝanta sub malvarma ŝajno la ĉagrenon, ke iu cesigas mian kontempladon de malnovaj fajencaj vazoj kaj trudas la interprezentiĝon kun personoj, kiujn mi ne deziras ekkoni. Mi do rigardadis la butikan fenestron atende al tio, ke mia nomo, ekkriita de Elstir, alfrapos min kiel antaŭvidita kaj sendanĝera pilko. La certo ke mi interkoniĝos kun la junulinoj rezultigis tion, ke mi ne nur ŝajnigis, sed efektive sentis indiferenton al ili. Iĝinte neevitebla, la plezuro de la renkonto malvastiĝis, ŝrumpis, ŝajnis al mi pli malgranda ol la plezuro de interparolo kun Roberto De Sanlupo, de vespermanĝo kun mia avino, de ekskurso en la ĉirkaŭa lando, kiun mi kun bedaŭro devos rezigni pro rilatiĝo kun homoj, kiuj verŝajne malmulte interesiĝis pri historiaj monumentoj. Cetere la malpliiĝon de la atendata plezuro kaŭzis ne nur ĝia tujeco sed ankaŭ la nekongrueco de ĝia realiĝo. Leĝoj same akurataj, kiel tiuj de fluaĵstatiko, tenas la sinsekvon de bildoj ene de imago laŭ difinita ordo, kiun la proksimeco de la realiĝonta evento konfuzas. Elstir estis tuj vokonta. Tio neniel konformis al la maniero, kiel mi ofte imagis, sur la plaĝo aŭ en mia ĉambro la plenumiĝon de tiu interkoniĝo. La tuja efektivo estis alia evento, por kiu mi ne pretiĝis. Mi rekonis nek mian deziron, nek la dezirataĵon; mi preskaŭ pentis ke mi eliris kun Elstir. Sed precipe la kunpremiĝo de la plezuro, kiun mi antaŭe kredis tuj havota, ŝuldiĝis al la certeco ke nenio povos ĝin depreni. Kaj ĝi rericevis, kvazaŭ pro efiko de elasta forto, sian tutan alton, kiam ĝi ne plu subiĝis al la pezo de tiu certeco, en la momento kiam, fine turnante la kapon, mi vidis ke Elstir, haltinte je kelkpaŝa distanco kun la junulinoj, adiaŭas ilin. Heligate de ŝia rigardo, la larĝa vizaĝo de tiu, kiu staris plej proksime de li, ŝajnis ia kuko en kiu rezerviĝis spaco por peceto da ĉielo, Ŝiaj okuloj, eĉ kiam ili fiksiĝis, impresis kvazaŭ ili moviĝus, simile kiel okazas en tago de forta vento, kiam aero, malgraŭ ke ĝi ne videblas, sentigas kun kia rapido ĝi trairas la fonan ĉiel-lazuron. Ŝia rigardo mallonge trafis mian rigardon, kiel nubo en ŝtorma tago malpli rapidan nubon proksimiĝas, preterŝvebas, tuŝas, postlasas. Ili ne interkoniĝas, sed disglitas laŭ malsamaj direktoj. Tiel okazis kiam niaj rigardoj momente vidalvidis, ne sciante reciproke, kiajn estontajn feliĉojn kaj minacojn entenas la mirinda, fronte kuŝanta kontinento. Nur en la sekundo, kiam ŝia rigardo sen malrapidiĝo ĝuste subglitis la mian, ĝi malklariĝis iomete. Simile en hela nokto la luno, pelate de vento, pasas malantaŭ nubon, nelonge malbriliĝante, kaj baldaŭ poste rebrilas. Sed Elstir jam disiĝis de la junulinaro, sen ke li alvokis min. Ili foriris en flankan straton, li venis al mi. La afero plene fiaskis.

Mi jam diris, ke tiutage Albertina ŝajnis al mi malsama ol en antaŭaj tagoj, kaj ke en ĉiu posta okazo ŝi ŝajnis alia. Sed mi sentis ĉi tiam ke iuj modifoj en la aspekto, en la gravo, en la grando de homo dependas ankaŭ je la ŝanĝiĝemo de iuj ekranoj inter li kaj mi. Iu el la plej efike rolantaj tiaj ekranoj estas kredo: en tiu vespero la kredo, kaj poste la disfalo de la kredo, ke mi ekkonos Albertinan, en malmultaj sekundoj igis ŝin sinsekve preskaŭ sensignifa kaj senkompare kara. Post kelkaj jaroj la kredo kaj la sekva malkredo ke Albertina fidele amas min kaŭzis similajn ŝanĝojn.

Nu – jam en Kombreo mi vidis, kiel laŭ la horoj, depende je la alterno de la du precipaj reĝimoj regantaj mian humoron, la ĉagreno, ke mi ne apudestas mian patrinon, kreskis aŭ malkreskis – dum la tuta posttagmezo same nevideblis kiel la luno kiam helas la suno, kaj post noktiĝo sole regis en mia angorema animo, forpuŝante la freŝajn, jam forgesitajn memoraĵojn. Sed en tiu tago, vidante ke Elstir, min ne alvokinte, adiaŭas la junulinojn, mi eksciis ke la fluktuo de la subjektiva graveco, kiun oni atribuas al plezuraĵo aŭ ĉagrenaĵo, ne dependas sole je tiu alterno de du animstatoj, sed eventuale je la ŝanĝiĝo de nevideblaj kredoj, kiuj ekzemple ankaŭ sentigas al ni morton indiferenta, ĉar ili vidigas ĝin en malrealeska lumo kaj tiel ebligas, ke oni taksas grava partoprenon en muzika vespero, kiu iĝus malpli plezura se, pro la anonco ke oni baldaŭ estos senkapigita, la kredo, kiu plezure kolorigis ĝin, subite disfalus; pri ĉi tiu grava rolo de kredoj io en mia animo sciis – jes, sciis tion la volo, sed vane ĝi scias se inteligento kaj sento ne kunscias; ĉi tiuj ne mensogas se ekzemple ili kredas ke oni deziras disiĝi de amatino, dum ke nur volo scias ke oni deziras konservi ŝin. Tiel estas ĉar ilin trompas la kredo ke ŝin oni baldaŭ retrovos. Sed se ĉi tiu kredo disfalas, se ili ekscias ke tiu amatino por ĉiam foriris, tiam inteligento kaj sento perdas sian mezurpovon kaj freneziĝas, la malgrandeta plezuro senlime vastiĝas.

Tiel malkonstantas kredo – tiel simile vantas amo, ĉar ĝi, antaŭesta kaj nefiksita, haltas ĉe la bildo de ino tial, ke ĝuste tiu ino apenaŭ estos iel atingebla. Ekde tiam oni ne pensas pri la ino, kiun oni malfacile imagas, sed pri la vojo por ŝin ekkoni. Tuta procezo de angoroj estiĝas kaj sufiĉas por fiksi la amon al tiu, kiu fariĝis ĝia apenaŭ konata celo. Amo vastiĝas – oni ne konscias, kiel malgranda rilate al ĝi estas la loko de la reala virino. Kaj se subite – kiel en la momento kiam mi vidis ke Elstir haltas apud la junulinoj – oni ĉesas zorgi, oni ĉesas angori, ĉar ĝuste angoro okupas la tutan spacon de amo, ŝajnas ke ĉi tiu amo abrupte dissolviĝis tiam, kiam oni finfine tenas predon, kies valoron oni ne sufiĉe antaŭtaksis. Kion pri Albertina mi sciis? Unu aŭ du profilajn aperojn antaŭ la maro, malpli belajn ol la inaj figuroj en pentraĵoj de Paolo Veronezo, kiujn mi normale pli ŝatus ol ŝi, se mi direktiĝus laŭ pure bel-filozofia doktrino. Ĉu mi povis tamen direktiĝi laŭ aliaj principoj, post ol la angoro kvietiĝis kaj mi retrovis nur tiujn mutajn profilojn, kaj nenion alian havis? Ekde ke mi vidis Albertinan, ĉiutage mi pensis pri ŝi en multegaj diversaj manieroj, mi daŭrigis kun tio, kion mi nomis ŝi, longan enmensan dialogon, en kiu mi manovris ŝin demandi, respondi, pensi, agi, kaj ene de la longa vico de imagitaj Albertinaj, kiuj en mia animo sinsekvis horon post horo, la reala Albertina, iam ekvidita sur la plaĝo, rolis nur en la komenco, kiel la unua tenanto de ĉefrolo – la stelulo – aperas ene de longa serio de prezentoj nur en la plej unuaj. Ĉi tiu Albertina estis nura silueto, ĉiaj aldonoj venis de mi – efektive en ama sento la elementoj provizitaj de la amanto superpezas, eĉ se oni konsideras la aferon nur el kvanta perspektivo, la elementojn venantajn de la amato. Kaj ĉi tio veras pri la plej efektivaj amoj. Iuj amoj ne nur estiĝas sed ankaŭ prosperas per la subteno de malmulto – eĉ inter tiuj, kiuj iris ĝis korpa plenumiĝo. Eksa desegnomajstro de mia avino estis patro de knabino naskita de ne bone konata amatino. La patrino mortis ne longe post la nasko de la infano kaj la desegnisto tiel afliktiĝis, ke li postvivis malmultan tempon. En la lastaj monatoj de lia vivo, mia avino kaj kelkaj kombreaj sinjorinoj, kiuj ĝis tiam antaŭ la desegnisto eĉ ne aludis tiun virinon, kun kiu li cetere ne publike vivis kaj malmulte rilatis, pensis ke ili bone agos por la sorto de la infano se ili kotizos por ke ŝi ricevu dumvivan renton. La aferon proponis mia avino, iuj ŝiaj amikinoj hezitadis ĉu partopreni aŭ ne: ĉu meritis ĉi tiu infano tian atenton, ĉu ŝi vere naskiĝis de tiu, kiu rigardis sin ŝia patro? ja kun tia virino, kia estis la patrino, oni atendu nenion sekuran. Fine oni plenumis la aferon. La knabineto venis por danki. Ŝi malbelis kaj ŝi similis la maljunan desegnomajstron tiel, ke dubo pri lia patreco ne plu eblis; ĉar ŝia hararo estis ŝia sola belaĵo, iu el la sinjorinoj diris al la patro, kiu alkondukis ŝin: „kian belan hararon ŝi havas!”. Kaj pripensante ke nun, ĉar la mismora virino mortis kaj la desegnisto nur duone postvivis, aludo al la pasinta okazaĵo, pri kiu oni ĉiam ŝajnigis nescion, ne plu malkonvenis, mia avino aldiris: „Verŝajne tio estas familia trajto. Ĉu ŝia patrino havis similan belan hararon?”. La patro naive respondis: „Tion mi ne scias. Mi ĉiam vidis ŝin kun ĉapelo.”.

Mi devis reiri al Elstir. Mi pretere vidis min en spegulo. Krom la fiasko, ke mi ne iĝis prezentita, mi rimarkis ke mia kravato pendis oblikve, mia ĉapelo lasis vidi longajn harojn kaj ĉi tio malbone aspektis; estis tamen bonsorte, ke la junulinaro eĉ en tia maniero renkontis min kun Elstir kaj poste certe memoros min; ankaŭ bonsorte, ke tiutage mi agis laŭ la konsilo de mia avino kaj surmetis mian belan veŝton – mi hezitis kaj preskaŭ ŝanĝis ĝin por alia tre malbela – kaj prenis mian plej belan promenbastonon; dezirata evento neniam okazas laŭ la plano, la bonaĵoj, kiujn oni konfide atendis, ne venas, aliaj ne esperitaj aperas – la tuto ekvilibriĝas; kaj oni tiel timis la plej malbonan rezulton, ke fine oni emas juĝi, ke en la vico de okazaĵoj, rigardataj kiel tuto, la sorto estis sume favora.

— „Mi vere tre ĝojus, se mi ekkonus ilin.” mi diris al Elstir, kiam mi proksimiĝis.

— „Sed kial do vi restis tiel aparte?” li parolis – ĉi tiuj vortoj ne esprimis lian penson, ĉar se li dezirus kontentigi mian propran deziron, facile li povus alvoki min, sed eble li aŭdis similajn ordinarajn dirojn el la buŝo de vulgaraj homoj praviĝantaj post mispaŝo, kaj eĉ granduloj similas en iuj aferoj vulgarulojn, elektas praviĝojn el la sama argumentaro kiel ili, same kiel ili aĉetas ĉiutagan panon en la sama panvendejo; aŭ eble tia parolo – kiu estu iel kontraŭsence komprenata, ĉar ĝia laŭvorta signifo estas la malo de la vero – estas la necesa sekvo, la negativa bildo de reflekso. „... Ili ne povis longe resti.”

Mi komprenis prefere ke ili deadmonis lin de alvoko de iu, por kiu ili ne simpatiis; se tiel ne estus, li certe vokus min, memorante miajn multajn demandojn pri ili, vidinte la intereson, kiun mi havis pri ili.

— „Mi parolis al vi pri Karketvi” li diris antaŭ ol ni disiĝis apud la pordo de lia domo. „Mi faris etan etudon, en kiu la ĉirkaŭformo de la karketvia strando klare videblas. La pentraĵo estas kontentiga, sed ne samstila kiel la etudo. Se vi bonvolos akcepti ĝin kiel memoraĵon pri nia amikiĝo, mi donos al vi la etudon” li ankoraŭ diris – ĉar homoj, kiuj ne donas la dezirataĵon, tamen donas aliajn aferojn.

— „Mi volonte ricevus, se tion vi havus, fotografaĵon de la eta portreto de Miss Fripono – kia stranga nomo cetere!”

— „Ĝi estis nomo de rolo, kiun plenumis la modelo en malgranda stulta opereto.”

— „Mi tamen tute ne konas ŝin, sinjoro, kvankam vi ŝajne kredas male.”

Elstir silentis.

„Ŝi tamen ne estas sinjorino Svan antaŭ sia edziniĝo, ĉu?” mi diris pro subita trafo de la vero, kia malofte aperas, sed postokaze iom fundamentas la teorion de antaŭsentoj, se almenaŭ oni flanke lasas ĉiujn erarojn, kiuj ĝin kontraŭas. Elstir ne respondis. Ĝi ja estis portreto de Odeta De Kresi. Ŝi ne deziris konservi ĝin pro multaj kialoj, el kiuj kelkaj evidentas. Kaj aliaj ekzistis. La portreto antaŭis la tempon kiam Odeta, ordigante siajn trajtojn, kunmetis sian vizaĝon kaj silueton en tuton, kies gvidlinioj tra la jaroj trudiĝis al ŝiaj frizistoj, al ŝiaj tajloroj kaj al ŝi mem en ŝia sinteno, parolo, rideto, man-movoj, rigardoj, pensoj. Nur la koruptita gusto de sata amanto klarigis, kial Ŝarlo Svan pli ŝatis, ol la multaj fotografaĵoj de la de nun konstanta Odeta, sia ĉarma edzino, malgrandan fotografaĵon, kiu staris en lia ĉambro kaj en kiu sub ĉapelo ornamita de penseoj vidiĝis maldika juna virino iom malbela, kun krispa hararo kaj streĉita vizaĝo.

Sed se la portreto ne estus antaŭtempa – kiel la fotografaĵo ŝatata de Svan – al la kunakomodo de la trajtoj de Odeta laŭ nova, impona kaj ĉarma tipo, sed male posttempa, tamen ankaŭ tiam la rigardo de Elstir tiun tipon dismembrigus. Artista genio efikas same kiel tiu altega varmo, kiu havas la kapablon disigi atomgrupojn kaj la liberajn atomojn rekunigi laŭ plene ŝanĝita ordo, laŭ alia tipo. La tutan simulitan harmonion, kiun ino trudis al sia ŝajno, kaj kies persiston ĉiutage, antaŭ ol ŝi eliros, ŝi kontrolas per spegulo, korektante la klinon de la ĉapelo, la glaton de la hararo, la gajon de la rigardo, por ke ili daŭrigu ĝin, tiun harmonion unu okulĵeto de granda pentristo detruas ene de sekundo, kaj anstataŭe li kunaranĝas la trajtojn de la persono tiamaniere ke li kontentige prezentas iun pentran kaj inan idealon, kiun li havas en sia koro. Simile okazas ofte, ke la okulo de granda scienculo, kiam li eniris maturan aĝon, ĉie trovas elementojn necesajn al la interrilatigoj, kiuj sole interesas lin. Kiel ankaŭ metiisto aŭ sportisto, kiu ne postulas la plej oportunan rimedon sed uzas la ĉemane disponeblan, ili povus diri pri ajna afero: tio taŭgos. Tiel okazis, ke kuzino de la princino de Luksemburgo, altranga kaj admirata belulino, siatempe fervoris por la tiama nova arta stilo, kaj petis de la plej granda naturalisma pentristo, ke li portretu ŝin. Tuj la okuloj de la artisto trovis tion, kion ĉie ili serĉis. Kaj sur la pentraĵo anstataŭ la sinjorino figuris mesaĝportisto, kaj malantaŭe vasta, dekliva kaj violkolora fono, kiu iel similis placon Pigal332. Eĉ sen tia ekstrema okazo, la portreto de virino fare de granda artisto neniel penos kontentigi iujn atendojn de la portretito – ekzemple tiun, pro kiu, se ŝi jam iom maljuniĝas, ŝi fotografigas sin en preskaŭ knabineta tualeto, kiu favore vidigas ke ŝi konservis ankoraŭ junuline maldikan talion, kaj ŝin ŝajnigas fratino aŭ eĉ filino de ŝia filino, dum ĉi lasta eventuale pozas apude en kontrastige plumpa vestaro – sed ĝi male reliefigos la malbelaĵojn, kiujn ŝi plivole kaŝas, kiel ekzemple febran aŭ eĉ verdecan haŭtkoloron, kiuj des pli tentos la artiston, ju pli ili estas ”karakteraj”; sed ili havas la efikon, ke ili malplaĉas al vulgara spektanto kaj liaimage krevigas la idealon, kies framon la virino fiere subtenis, kaj kiu apartigis ŝin en unikan, neŝanceleblan lokon, ekster kaj super la cetera homaro. Nun falinte, situante ekster sia propra tipo en kiu ŝi netuŝeble regis, ŝi iĝis ordinara virino, al kies supereco neniu plu fidas. Tiom oni emas konsistigi la belecon, kaj ankaŭ same la personon, la identecon de ekzemple Odeta Svan en ŝia tipo, ke poste, antaŭ la portreto kiu senigas ŝin je tipeco oni emas ekkrii ne nur „ĉi tio ja malbeligas ŝin” sed ankaŭ „ĉi tio tute ne similas al ŝi”. Malfacile oni agnoskas, ke la bildo portretas ŝin. Ŝin oni ne rekonas. Kaj tamen oni forte sentas, ke la homo tie figuranta estas jam konata. Tiu homo ne estas Odeta; la vizaĝo, la korpo, la ekstera ŝajno de tiu homo tamen estas konataj. Ili similas – ne al la dirita ino, kiu neniam pozis tiel, kies kutima sinteno neniel desegnas tian strangan kaj provokan arabeskon, sed al aliaj inoj, al ĉiuj, kiujn Elstir bildigis kaj – kiel ajn malsimilaj ili estis – ĉiam prefere prezentis tiel, fronte, kun kave fleksita piedo elstaranta el sub la jupo, kun enmane granda ronda ĉapelo, kiu simetrie respondas, je la alto de la genuo kiun ĝi kovras, al tiu alia, fronte vidata disko: la vizaĝo. Fine, genia portreto kaj detruas la tipon de ino, kia ĝin difinis ŝia koketeco, ŝia memcentra ideo de beleco, kaj, se ĝi estas antikva, ne nur maljunigas la originalon, same kiel faras fotografio, ŝin montrante en eksmodaj vestoj, sed – en portreta arto – ne nur la vestmaniero de la portretito eksas, sed ankaŭ la pentro-maniero de la artisto. Ĉi tiu stilo, la unua stilo de Elstir, estis la plej senkompata aĝ-atesto pri Odeta, ĉar ĝi unue, kiel samepokaj fotografaĵoj, vicigis ŝin kiel pli junan el la tiutempaj konataj hetajroj, kaj due vidigis ŝian portreton kiel samtempaĵon de la multaj portretoj, kiujn Eduardo Mane333 aŭ Ĝejmz Visler pentris laŭ nombro da modeloj, kiuj jam apartenas al arkivo aŭ al historio.

Tiajn pensojn mi silente ŝpinis apud Elstir, dum mi rekondukis lin hejmen, sekve de la freŝe farita malkovro de la identeco de lia modelo, kaj ĉi tiu unua malkovro gvidis min al dua, ankoraŭ pli miriga por mi, koncerne la identecon de la pentristo. Li portretis Odetan De Kresi. Ĉu eble ĉi tiu genia, saĝa, marĝenema viro, ĉi tiu belparola filozofo, kiu pense penetris ĉion, estis la ridinda kaj perversa pentristo, kiun patronis iam la paro Verduren? Mi demandis, ĉu iam li konis ilin, ĉu eble li tiam estis kromnomata ĉe ili sinjoro Biŝ. Li respondis jese, sen embaraso, kvazaŭ tio iĝis jam iom malnova parto de lia vivo kaj li ne suspektus la grandegan elreviĝon, kiun li kaŭzis al mi, sed, levante la okulojn, li legis ĝin de sur mia vizaĝo. Li siavice vidigis malkontentan mienon. Ni preskaŭ jam estis alvenintaj apud lian domon, kaj eble malpli eminente inteligenta kaj bonkora viro simple ĝisrevidus min iom abrupte kaj poste evitus denovajn renkontiĝojn. Sed ne tiel agis Elstir kontraŭ mi. Kiel vera majstro – kaj eble lia majstreco estis lia sola manko rilate al la demando de pura kreado, ĉar artisto, se li volas iĝi aŭtenta en sia spirita vivo, devas esti sola, devas ne disŝuti sian memon, eĉ al iaj disĉiploj – de ĉiu cirkonstanco, egale ĉu ĝi koncernis lin aŭ alian, li penis difini – por la bona instruo de junuloj – la kvanton de vero, kiun ĝi entenis. Pli volonte li do ne diris parolon kiu venĝus lian memestimon, sed tiun, kiu povis instrui min. Li diris:

— „Kiel ajn homo saĝas, li certe en la kurso de sia junaĝa vivo parolis aŭ agis tiel, ke memoro pri tio iĝis malagrabla kaj li volas tion aboli, se tio eblas. Sed li ne plene pentu pri tio, ĉar li povas certiĝi pri sia saĝeco – se saĝeco entute eblas – nur se li unue trapasis ĉiujn ridindajn aŭ abomenajn enkarniĝojn, kiuj ĉi tiun lastan enkarniĝon necese antaŭas. Mi scias ja, ke iuj junuloj, filoj kaj prafiloj de eminentuloj, de siaj guvernistoj jam en lerneja aĝo lernis spiritan noblecon kaj moralan eleganton. Ili eble nenion deziras elŝiri de sia vivo, ili povus publikigi kaj subskribi ĉion, kion ili diris, sed ili estas malfortaj animoj, velkemaj idoj de doktrinuloj, kaj ilia saĝo negemas kaj malfekundas. Saĝon oni ne ricevas: oni malkovru ĝin mem, per propra vojado kiun aliaj ne povas anstataŭe fari, kiun aliaj ne povas ŝparigi, ĉar ĝi konsistas en vidpunkto pri mondaj aferoj. La vivoj de homoj, kiujn vi admiras, iliaj sintenoj, kiujn vi taksas noblaj, ne rezultas de patra aŭ edukista decido, ilin antaŭas tre malsamaj komencoj, ilin influis malbono, banalo, kiuj regis ĉirkaŭe. Ili luktis kaj venkis. Mi bone komprenas ke la bildo de tiu persono, kiu homo estis en unua tempo de sia vivo, dume iĝis ne plu rekonebla kaj ĉiuokaze malagrabla. Tamen li ne malagnosku ĝin, ĉar ĝi atestas pri tio, ke li vere vivis, ke ĝuste laŭ la leĝoj de vivo kaj de spirito li – el la komunaj ingrediencoj de vivo, de vivo en verkejoj, de artaj koterioj, se pentristo li estas – elpremis pli valorajn instruojn.”

Ni staris jam ĉe la pordo de lia hejmo. Min elrevigis, ke mi ne ekkonis la junulinojn. Sed nun finfine eblo estos por ilin retrovi en la vivo; ili ne plu simple preterpasis laŭ la horizonto, sur kiu – mi antaŭe kredis – ili eble ne reaperos por mi. Ĉirkaŭ ili ne plu ŝvebis la granda refluo, kiu disigis ilin de mi, kaj kiu nur metaforis la ĉiam ageman, moviĝeman, urĝan, zorgoplenan deziron en mi kaŭzita de ilia neatingeblo, de ilia eble porĉiama fuĝo. Mian deziron de ili mi jam povis kvietigi, rezervi, simile al multaj aliaj deziroj, kies realigon mi prokrastis pro la scio, ke ili realigeblas. Mi disiĝis de Elstir kaj ekiris sole. Tiam subite, malgraŭ mia elreviĝo, mi vidis enmense ĉiujn hazardojn, kiujn antaŭe mi ne kredis eblaj: ke Elstir amikis kun la junulinoj, ke ĉi tiuj, kiuj ankoraŭ en la samtaga mateno estis por mi figuroj de bildo kun mara fono, min vidis, min vidis en amika rilato kun grava pentristo, kiu nun sciis pri mia deziro de interkoniĝo kaj al ĝia plenumo verŝajne helpos. Ĉio ĉi iĝis por mi plezura, sed intertempe ĉi tiun plezuron mi pretervidis; ĝi similis al vizitanto kiu atendas, kaj sin rekonigas nur kiam la aliaj foriris kaj la vizitato solas. Tiam ĉi tiu ekvidas la vizitanton kaj al li diras: „parolu, mi liberas por vi!” kaj lin aŭskultas. Kelkfoje inter la momento kiam tia plezuro tuŝis onian animon kaj la momento kiam oni povas sin turni al siaj sentoj, tiom da horoj pasis, oni dume renkontis tiomajn homojn, ke oni timas ke ĝi ne atendis. Sed pacienca ĝi ja estas, ĝi ne rezignas kaj post la foriro de ĉiuj aliaj oni retrovas ĝin en sama loko. Alifoje oni mem tiel lacas, ke la elĉerpita pensopovo ŝajne ne plu disponas sufiĉan forton por reteni tiujn memoraĵojn, tiujn impresojn, por kiuj la facile ŝancelebla memo estas la sola vivloko, la sola ekzistomaniero. Kaj oni bedaŭrus tiun mankon, ĉar la vivo iĝas interesa nur en tiuj tagoj, en kiuj al la polvo de realo enmiksiĝas magiaj sableroj, en kiuj ordinara okazaĵo de la vivo iĝas romaneska evento. Tiam tuta promontoro de la nealirebla mondo senvualiĝas en sonĝa prilumo kaj eniras la vivon, en kiu, kiel maldorma sonĝanto, oni ekvidas la personojn pri kiuj oni tiel arde revis, ke oni longe kredis ilin nur sonĝaj estuloj.

La probablo ke de nun mi ekkonos la junulinojn, kiam mi deziros tion, ege trankviligis min, ĉar mi ne povus gvati ilin en la sekvaj tagoj, kiujn okupis la preparoj por la forvojaĝo de Roberto De Sanlupo. Mia avino deziris esprimi al mia amiko sian dankemon pro la multaj komplezoj, kiujn li faris al ŝi kaj al mi. Mi diris al ŝi, ke li tre admiras Prudonon kaj mi sugestis ke ŝi alsendigu ian nombron da originalaj leteroj de tiu filozofo, kiujn ŝi aĉetis iam; Roberto vizitis la hotelon kaj rigardis ilin, en la tago kiam ili alvenis, kiu estis ankaŭ la tago antaŭ lia foriro. Li avide legis, respekte prenante la foliojn, enmemorigante la frazojn, kaj, ekstarinte, jam pardonpetis mian avinon pro tro longa restado, kaj tiam mire aŭdis ke ŝi respondas:

— „Ne zorgu, kunprenu, ili estas viaj, mi venigis ilin por doni al vi.”

Lin superŝutis tia ĝojo, ke li ne povis regi ĝin, simile kiel oni ne regas korpan staton kiu okazas malgraŭvole, li vigle ruĝiĝis kiel infano ĵus punita, kaj mia avino multe pli kortuŝiĝis pro lia penado – pro lia vana penado – bridi la ĝojon en li tumultantan, ol pro ĉiuj dankesprimoj kiujn li povus diri. Sed li, timante ke li ne sufiĉe esprimis sian dankemon, ankoraŭ petis ke mi senkulpigu lin pro tio en la sekva tago, elkliniĝante el fenestro de la loka vagonareto per kiu li estis ekveturonta al sia garnizono. Ĉi tiu estis proksime atingebla. Li unue planis ke li agos tiel, kiel ofte faris, kiam li devis reiri vespere kaj la foriro estis nur portempa, nome iros per strata veturilo. Sed tiufoje estus necese ke siajn multajn pakaĵojn li portigos fervoje. Kaj li juĝis pli simple, ke ankaŭ li envagoniĝos, tiel agante konforme al la konsilo de la hotelestro, kiu, pridemandite, respondis ke kaleŝo aŭ vagonareto „estos proksimume ekvilibraj”. Per tio li celis, ke ili estos ekvivalentaj, same oportunaj – proksimume kiel ankaŭ Franciska esprimus tian aferon, dirante ke „ambaŭ estos egale samaj”.

— „Bone” konkludis Roberto „mi iros per la eta zigzagulo”.

Se mi ne lacus, ankaŭ mi per ĝi veturus, kaj ĝis Donsiero mi kunirus kun mia amiko. Manke de tio mi promesis almenaŭ – dum la tempo de atendo en la stacio de Balbeko, tio estas dum la ŝoforo atendis malfruantajn amikojn, sen kiuj li ne ekveturus, kaj dum li prenis kelkajn trinkaĵojn – ke mi vizitos lin plurfoje en ĉiu semajno. Tial ke ankaŭ Bloĥ venis al la stacio – malagrable al Roberto – ĉi tiu, vidante ke Bloĥ aŭdis ke li petas ke mi venu por tagmanĝo, por vespermanĝo, por tranokto en Donsiero, fine diris al li en malvarma tono, per kiu li provis korekti la trudatan afablecon de la invito kaj malebligi, ke Bloĥ laŭvorte komprenus ĝin:

— „Se okaze vi veturos tra Donsiero en posttagmezo en kiu mi estos senokupa, anoncigu vin ĉe la gardejo – sed senokupa mi apenaŭ iam estas.”

Roberto eble timis ankaŭ, ke mi ne emos iri sole, kaj, supozante ke mi pli amikis kun Bloĥ ol tion mi agnoskis, li tiamaniere aranĝis ke mi havu vojkunulon, instiganton.

Mi timis ke ĉi tiu tono, ĉi invitmaniero kiu subkonsilis ke la invitito ne venu, ofendos Bloĥ-on, kaj mi juĝis ke Roberto pli bone agus, se li silentus. Sed mi eraris, ĉar post la foriro de la vagonaro, dum ke ni kune iris ĝis la kruciĝo de du avenuoj direktaj respektive al la hotelo kaj al la vilao de Bloĥ, de kie ni disiros, Bloĥ insiste demandis en kiu tago ni vizitos Donsieron, ĉar post „la multaj afablaj paroloj de Roberto al li” estus „tre malĝentile liaflanke” se ni ne agus laŭ la invito. Mi kontentis ke li ne rimarkis – aŭ sufiĉe malmulte ofendiĝis kaj sekve ŝajnigis ne rimarki – la tute ne instigan, apenaŭ ĝentilan tonon, per kiu la inviton Roberto esprimis. Mi tamen deziris ke Bloĥ ne ridindiĝu pro tro baldaŭa vizito de Donsiero. Sed mi ne kuraĝis konsili en maniero, kiu certe malplaĉos al li, rimarkigante ke Roberto De Sanlupo estis malpli urĝa, ol li estas sin-urĝa. Tia li estis troe, kaj kvankam ĉiujn similajn malagrablajn trajtojn en li estis kompensitaj de admirindaj kvalitoj, kiujn aliaj, pli sindetenaj homoj ne havus, li tiel obstine sin trudadis, ke oni incitiĝis pri tio. Antaŭ la fino de la semajno, laŭ lia diro, ni nepre iros al Donsiero (li diris „ni” – mi kredas – tial ke li deziris ke mi kunestu kaj tiel senkulpigu lian ĉeeston). Laŭ la tuta vojo, preter la gimnastikejo duone kaŝita inter arboj, preter la tenisejo, preter la urbodomo, preter la konko-vendejo, li haltigadis min, petegante ke mi elektu tagon, kaj tial ke mi ne elektis, li foriris kun malbona humoro, dirante: „laŭ la plaĉo de via moŝto, sed mi ĉiuokaze devos iri ĉar li invitis min”.

Roberto tre timis, ke li ne sufiĉe dankis al mia avino, kaj li vicafoje komisiis al mi esprimon de sia sento en la dua posta tago, en letero ricevita de mi, sendita de urbo, en kiu li garnizonis, kiu kvazaŭ – per la koverto sur kiu ĝian nomon markis la poŝto – haste kuris al mi, sciigis al mi ke inter ĝiaj muroj, en la rajdista kvartiro el la epoko de Luizo la 16a, li memoris min. La folio surhavis la blazonon de familio Marsant, en kiu mi distingis figuron de leono super krono ĉirkaŭanta ĉapon de alta nobeleco – de tielnomata pajro de Francio.

Li skribis:

„La veturo agrable pasis, mi dume legis libron aĉetitan en la stacio, la aŭtoro nomiĝas Arved Barin334 (supozeble rusa aŭtoro kun rimarkinde bona stilo, se vere li estas fremdulo, sed diru al mi kiel vi opinias pri tio, ĉar vi sendube konas tion, vi, granda klerulo kiu legis ĉion), kaj mi nun revenis al medio de vulgara vivo, en kiu, ve, mi sentas min kvazaŭ ekzilita, ĉar en ĝi mi ne trovas tion, kion mi postlasis en Balbeko; en la ĉi-tiea vivo mi ne retrovas memoron pri kora amikeco, ne retrovas la ĉarmon de klera interparolo; tian vivon vi verŝajne ne alte taksus sed propran ĉarmon ĝi tamen havas. Ĉi tie ĉio ŝajnas al mi ŝanĝita kompare kun la stato antaŭ mia foresto, ĉar intertempe nova, tre grava epoko de mia vivo komenciĝis, nome la epoko en kiu ni ligiĝis, amikiĝis. Mi esperas ke neniam ĝi finiĝos. Pri ĝi, pri vi mi parolis al nur unu homo, nome al mia koramikino, kiu surprize venis kaj restis kun mi unu horon. Ŝi tre deziras ekkoni vin, kaj mi opinias ke vi akorde sentus, ĉar ankaŭ ŝi estas beletrema. Sed kontraste al tio, kiam mi repensas pri niaj interparoloj, kiam image retravivas tiujn neforgesotajn horojn, mi izoliĝas de la kunsoldatoj, kiuj estas bonaj knaboj sed ne havus ajnan komprenon pri tio. Ĉi tiun memoradon de la tempo pasigita kun vi mi preskaŭ prefere ĝuus sole en ĉi tiu unua posta tago, kaj ne skribus al vi. Sed mi timis ke vi – pro subtila spirito kaj tro sentema koro – zorgus kaj zorgus se vi ne ricevus leteron, almenaŭ supoze ke vi bonvole klinis vian penson al mi, kruda rajdisto kiun malfacile vi poluros, malfacile rafinos kaj igos inda je vi.”

Se ĝuste konsideri, ĉi tiu letero per sia elkoreco tre similis tiujn, kiujn antaŭe, ankoraŭ ne konante Roberton, mi imagis el lia plumo, dum revadoj, el kiuj la malvarmo de la unua kontakto vekis min, kaj min frontigis al ne amika realo, kiu tamen ne definitivis. Post la ricevo de tiu unua letero, ĉiufoje kiam je la horo de tagmanĝo oni alportis la poŝtaĵojn, tuj mi rekonis el inter la leteroj tiun, kiun skribis li, ĉar ĝi ĉiam havis la duan vizaĝon kiun prezentas forestanto kaj en kies trajtoj – la skribaj signoj – oni sufiĉe fidinde kredas, ke oni rekonas individuan animon same bone kiel en la konturo de la nazo aŭ en la melodio de la voĉo.

Mi nun volonte sidis ĉe la tablo dum la kelneroj forportis la manĝilaron, kaj se la tempo ne estis tia, ke la junulinoj de la bandeto eventuale preterpasus, mi ne plu rigardis sole direkte al la maro. Ekde ke mi vidis ilin en la elstiraj akvareloj mi nun serĉis en la realo, mi ŝatis pro poezia kvalito, la nefinitan movon de oblikve kuŝanta tranĉilo, la rondan tuberon de ĉifita buŝtuko en kiun la suno enŝovas spliton da flava veluro, duone malplenigitan glason, kiu tiastate pli bone vidigas la elegantan larĝiĝon de sia formo kaj – funde de sia diafana vitraĵo, simile al densiĝo de la taglumo – postlason da malhela sed lume glimanta vino, la deŝoviĝon de volumoj, la alisubstanciĝon de likvaĵoj sub luma frapo, la aliiĝon de prunoj, kiuj post verdado bluiĝas kaj post bluado flaviĝas en jam duone malplena fruktovazo, la promenon de kadukaj seĝoj kiuj dufoje en la tago moviĝas kaj eksidas apud la surtukitan tablon kvazaŭ apud altaron, sur kiu plenumiĝas la rito de frandemo, kaj sur kiu funde de ostroj, kvazaŭ en etaj ŝtonaj sanktakvujoj, kelkaj gutoj de pura akvo kuŝas; mi penis trovi belecon tie, kie ĝise mi ne atentis ĝian eneston, nome en komunuzaj aĵoj, en la verva vivo de aĵpentraĵoj.

Kelkajn tagojn post la foriro de Roberto De Sanlupo, prosperis mia instigado, ke Elstir aranĝu privatan festeton, en kiu mi renkontos Albertinan, kaj tiam la tre paseman ĉarmon kaj eleganton, kun kiuj mi aperis elirante el la Granda Hotelo (ilin kaŭzis longa dormado kaj speciale diligenta tualetado), mi bedaŭre ne povis domaĝi (kaj same la patronadon de Elstir) por amindumado de alia, pli interesa persono; mi bedaŭris ke mi eluzas ĉion ĉi por la malgranda plezuro ke mi ekkonos Albertinan. Mia inteligento taksis tre malgrava ĉi tiun plezuron, ekde kiam ĝi fariĝis certa. Sed en mi la volo eĉ ne momente akceptis ĉi tiun iluzion – volo estas la persista kaj nefleksebla servisto de la sinsekvaj personecoj de ĉiu homo; kaŝita en ombro, senlace fidela, ĝi konstante penas, senatente al la fluktuoj de la mio, por ke al ĝi neniam manku la necesaĵoj. Kiam longe dezirita vojaĝo ekplenumiĝas, dum inteligento kaj emociemo dubas ĉu ĝi fine vere plenumindas, volo – kiu scias ke ĉi tiuj neagemaj mastroj tuj denove trovus la vojaĝon belega, se hazarde ĝi ne povus okazi – volo permesas ke ili debatu antaŭ la stacidomo kaj hezitadu, sed dume ĝi zorgas pri aĉeto de la biletoj kaj envagoniĝo ĝustatempe por la ekveturo. Ĝi konstantas, tute kontraste al inteligento kaj emociemo kiuj kapricas, sed, pro sia silentemo, pro sia neargumentemo, ĝi ŝajnas kvazaŭ neekzista; ĝiajn firmajn decidojn obeas la aliaj partoj de la mio, tamen ne konsciante ĝian ĉeeston, dum ili klare distingas siajn proprajn ŝanceliĝojn. Miaj emociemo kaj inteligento do komencis debaton pri la valoro de la plezuro, kiun ili gajnos en la ekkono de Albertina, dum mi kontrolis enspegule vanajn kaj pasemajn tualetaĵojn, kiujn ili pliŝate rezervus por alia okazo. Sed mia volo ne preteratentis la horon de la eliro, kaj al la koĉero ĝi diris la adreson de Elstir. Miaj inteligento kaj emociemo, kiam nun la afero jam iris sur reloj, povis komforte juĝi ĉi tion bedaŭrinda. Se mia volo dirus alian adreson, ili tamen tre mirus.

Kiam mi eniris iom poste la domon de Elstir, mi unue kredis ke fraŭlino Albertina Simone en la verkejo ne enestas. En ĝi sidis iu junulino en silka robo, sen kapvesto, sed de kiu mi konis nek la belegan hararon, nek la nazon, la haŭtkoloron, kaj en kiu mi ne rekonis la figuron kiun mi estis mense konstruinta pri juna ina biciklanto, kiu promenas en polo-ĉapo laŭlonge de la maro. Tamen Albertina ŝi ja estis. Sed eĉ post ke mi eksciis tion, mi ne aliris ŝin. Enirante, kiel juna homo, monduman kunvenon, oni rezignas sian memon, oni aliiĝas, ĉar ĉiu salono estas nova mondo kie sub la influo de nova spirita perspektivo oni vigle direktas sian atenton al personoj, al dancoj, al kartludoj, kvazaŭ ili gravus por la tuta sekva vivo, kvankam en la posta tago oni malmemoros ilin. Mi devis iri, por atingi la lokon de interparolo kun Albertina, laŭ vojo neniel elektita de mi, kiu haltigis min unue antaŭ Elstir, trairis aliajn grupojn de festantoj, al kiuj oni laŭnome prezentis min, kaj laŭlonge de bufedo, kie disponeblis fragotortoj, el kiuj mi manĝis, dum ke mi senmove aŭskultis la komencon de muzikado, kaj nun montriĝis, ke al ĉi tiuj diversaj epizodoj mi atribuis saman gravecon kiel al mia interkoniĝo kun fraŭlino Albertina Simone, kaj ĉi tiu interkoniĝo iĝis unu ajna el tiuj epizodoj, pri kiu mi plene forgesis, ke ĝi – antaŭ kelkaj minutoj – estis la ununura celo de mia veno. Ĉu ne tiel kutime okazas, cetere, en la agoj de ordinara vivo, pri veraj feliĉoj kaj grandaj malfeliĉoj? Meze de apudestantoj oni ricevas de tiu, kiun oni amas, la feliĉigan aŭ pereigan respondon atendatan de jaro. La situacio tamen trudas daŭrigon de interparolo, ideoj unu post alia viciĝas, ili kvazaŭ kovras surfacon, sub kiu apenaŭ, de temp' al tempo, leviĝas kaj ekvidiĝas la multe pli profunda, sed tre malvasta memoro pri la ĵus okazinta malfeliĉo. Se malfeliĉo ĝi ne estas, sed feliĉo, povas okazi ke oni rememoras nur post pluraj jaroj, ke la plej grava evento en onia sentimentala vivo okazis – sen ke oni havis tempon por ĝin longe atenti, preskaŭ sen konscio pri ĝi – ekzemple en monduma kunveno, al kiu oni entute venis nur pro espero de tiu evento.

En la momento kiam Elstir petis ke mi aliru por ke li prezentu min al Albertina – ŝi sidis je malgranda distanco – mi unue finmanĝis bastonkuketon kun kafa kremo kaj demandis kun intereso de maljuna sinjoro, kiun mi ĵus ekkonis kaj al kiu mi, eble senpripense, donacis la rozon, kiun li admire rigardis sur mia jak-roverso, pli detalajn informojn pri iuj normandiaj foiroj. Mi tamen ne diros, ke la sekva interprezento ne plezurigis min kaj ne estus miaopinie iel grava. La plezuron mi kompreneble spertis iom poste, post reveno al la hotelo, kiam mi solis kaj retrovis mian memon. Pri plezuroj okazas kiel pri fotografaĵoj: la bildo ricevita kuneste kun la amata homo estas negativa kliŝo, oni rivelas ĝin poste, en la hejmo, kiam oni regajnas disponon de la interna senluma kamero, kies eniro estis barita dum ke oni societis.

La sento de la plezuro por mi prokrastiĝis je kelkaj horoj, sed male la graveco de la interkoniĝo tuj iĝis sentebla. En la momento de interprezentiĝo, kvankam oni sentas subitan plivaloriĝon, ricevas kuponon validan por estontaj plezuroj kaj deziritan de antaŭ semajnoj, oni klare komprenas, ke ĉi tiu ricevo finas ne nur la tempon de malfacila strebado – ĉi tio povas nur plenigi la koron de ĝojo – sed ankaŭ ĉesigas la ekziston de iu persono, nome de tiu, kiun misfiguris la imago, kiun grandigis la angora timo, ke kun ŝi aŭ li oni neniam koniĝos. En la momento, kiam la nomo de la prezentato sonas el la buŝo de la prezentanto, kaj precipe se ĉi tiu ĝin garnas per laŭdaj komentoj, kiel Elstir ĝuste faris por mi – sakramenta momento simila al sceno en kiu, en mirrakonto, feo ordonas ke iu persono aliformiĝu – la homo, al kiu oni deziris proksimiĝi, malaperas; ja – kiel do tiu homo restus senŝanĝa dum – pro la atento kiun la ankoraŭa nekonato devas dediĉi al la aŭdata nomo kaj al la ekkonata persono – en ŝiaj hieraŭ senfine malproksimaj okuloj (kiun oniaj vagaj, misagordaj, malesperaj, disvojaj okuloj, oni kredis, neniam renkontos) la konscia rigardo, la nekoneble fremda penso, kiun oni aspiris, ĵus estis mirinde kaj senplie anstataŭita de onia bildo pentrita kvazaŭ funde de ridetanta spegulo. La enkarniĝo de onia memo en fremda rigardo radikale ŝanĝas la personon, al kiu oni ĵus prezentiĝis, sed la formo de tiu persono restas ankoraŭ iom malpreciza; oni ankoraŭ povas heziti ĉu ŝi aŭ li iĝos dio, tablo aŭ kuveto. Sed – same lerte kiel la vakso-modlistoj kiuj en kvino da minutoj faras antaŭ spektantoj buston deviva homo – la kelkaj vortoj, kiujn la nekonata ino eldiros, pli klare difinos ŝian formon, enfermos ĝin en definitivon, kaj forpelos ĉiujn supozatajn ecojn, kiujn en la antaŭa tago deziro kaj imago elpensadis. Sendube, eĉ antaŭ ol ŝi vizitis tiun privatan feston, Albertina ne plu estis tute tia nura fantomo hantanta en mia vivo, kia estus surstrata preterira virino pri kiu mi scius nenion, kiun mi apenaŭ bone vidus. Ŝia parenca ligo kun sinjorino Bontempo jam malmultigis la mirindajn supozojn pri ŝi, baris iun el la vojoj tra kiuj ili disvastiĝas. Laŭtempe kiel mi proksimiĝis al la junulino, pli bone konadis ŝin, ĉi tiu progresa kono plenumiĝis per fortranĉoj. Ĉiun elementon de imago kaj deziro anstataŭis multe malpli valora ideo, al kiu tamen aldoniĝis ia similaĵo, en la sfero de la vivo, de tio, kion pluse donas financaj societoj post la repago de la fonda akcio, kaj kion ili nomas bonuso. Ŝia nomo, ŝia familia situo starigis la unuan limon de miaj supozoj. Ŝia afableco, dum mi, proksime starante, revidis ŝian belgrajneton sur la vango, sub la okulo, starigis alian limŝtonon; fine mi surprize aŭdis ke ŝi uzas la e-vorton ‚perfekte’ en la senco de ‚tute’: parolante pri du homoj, ŝi diris pri la unua „ŝi estas perfekte freneza, tamen tre afabla” kaj pri la dua „li estas perfekte ordinara kaj perfekte teda sinjoro”. Kiel ajn malplaĉa estis ĉi tiu uzo de ‚perfekte’, ĝi tamen atestis civilizan kaj kulturan nivelon, kiun – laŭ mia supozo – ne povis atingi la biciklema bakĥantino, la orgia muzo de la golfo. Cetere, malgraŭ tio, post ĉi tiu unua ŝanĝiĝo ankoraŭ multaj aliaj por mi sekvis. La kvalitoj kaj misoj, kiujn homo vidigas fasade sur sia vizaĝo ricevas tute alian ordon se oni al ŝi aŭ li venas de alia flanko – kiel en urbo monumentoj dismetitaj laŭ unu fronto, el alia vidpunkto viciĝas laŭ profundeco kaj interŝanĝas siajn relativajn grandojn. Mi nun trovis ke Albertina ŝajnas pli timema ol senkompata; ankaŭ ŝajnas pli bonedukita ol kruda, se almenaŭ mi juĝu laŭ la taksoj, kiujn ŝi ĵetis al ĉiuj junulinoj pri kiuj mi parolis: „ŝi havas malbonajn manierojn” „ŝi havas strangajn manierojn”; fine ŝi havis kiel fokuson de sia vizaĝo irititan tempion, kio estis malagrabla vidaĵo, kaj ne plu havis la apartan rigardon, kiun mi ĝis tiam konstante memoris. Sed ĉio ĉi rezultis nur de dua ekzameno, kaj antaŭvideble aliajn mi tre probable vice travivos. Ĝuste tiel, post la blinda-palpa agnosko de erara komenca percepto oni povus atingi la akuratan konon de homo – se tia kono eblus. Sed tia kono ne eblas. Fakte dum oni korektas la ekkonon de la homo, ŝi aŭ li, kiu ne estas senviva objekto, laŭ propra impulso ŝanĝiĝas, oni pensas ke oni kaptos lin, sed li moviĝas, kaj, kredante ke oni fine pli klare vidas, oni klarigas nur pli malnovajn bildojn de li, kiuj konserviĝis, kaj lin ne plu ĝuste prezentas.

Tamen, kiom ajn da neeviteblaj elreviĝoj ĝi kaŭzas, ĉi tiu progreso direkte al tio, kion oni malbone vidis, kion oni dum sufiĉa tempo prirevis, ĉi tiu progreso estas la sola sana vojo por la sensoj, por la akrigo de ilia apetito. Certe morna kaj enua estas la vivo de tiuj, kiuj pro neagemo aŭ timemo rekte veturas al la hejmo de amikoj, kiujn ili ekkonis sen ke ili antaŭe revis pri ili, sen ke ili apudvoje haltis apud la figuro de sia deziro.

Mi reiris hotelen, pensante pri la festo, revidante la bastonkuketon, kiun mi finmanĝis antaŭ ol mi iris sub la gvido de Elstir al Albertina, la rozon, kiun mi donacis al la maljuna sinjoro, ĉiujn ĉi detalojn sortitajn de la cirkonstanco, sen ke oni atendis ilin, kiuj konsistigas, laŭ speciala kaj hazarda aranĝo, la scenon de unua renkontiĝo. Sed ĉi tiun scenon mi ankaŭ vidis el alia vidpunkto, tre malproksima de mia situo, komprenante ke ĝi ekzistis ne sole por mi, kiam post kelkaj monatoj, parolante kun Albertina pri la unua fojo, kiam mi intervidiĝis kun ŝi, ŝi, tre mirige al mi, rakontis pri la bastonkuketo, pri la donacita floro, pri ĉio, kion mi ne povas nomi sole grava por mi, sed almenaŭ rimarkita nur de mi, kaj kion mi tiel retrovis, transskribite en alia versio kies ekziston mi ne suspektis, en la menso de Albertina. Jam en tiu unua tago, kiam post la reveno mi povis vidi la memoraĵon, kiun mi kunportis, mi komprenis, kia lertaĵo iĝis perfekte plenumita, kaj kiel mi parolis kun persono kiu, pro ĵonglo de la sorto-iluziisto, anstataŭis tiun, kiun mi tiel longe observis laŭ la marbordo, kaj kun ŝi estis senrilata. Tion mi cetere povus antaŭdiveni, ĉar la junulinon sur la plaĝo mi mem per la penso konstruis. Malgraŭ tio, tial ke en miaj interparoloj kun Elstir mi identigis ŝin kun Albertina, mi sentis ian devon, ke mi agu kontraŭ ŝi laŭ la amo-promesoj diritaj al la imagita Albertina. Oni fianĉiĝas prokure, kaj sentas poste premon por edziĝi al la anstataŭa persono. Cetere – dum el mia vivo la memoro pri la bonaj manieroj, pri la esprimo „perfekte ordinara”, pri la iritita tempio almenaŭ provizore sed efike forbalais la unuan angoran deziron, tiu memoraĵo estigis en mi alispecan deziron, kiu ja dolĉis, neniel suferigis, similis al frata amo, sed povis laŭtempe iĝi same danĝera, sentigante al mi ĉiamomente bezonon brakumi ĉi tiun novan konaton, kies ĝentilo kaj timemo, kies neatendita komplezo ĉesigis la vanan persekuton en mia imago, sed naskis koran dankemon. Plie memoro ekde la komenco kolektas kliŝojn, kiuj ne dependas unu je la alia, ĝi forigas ĉian ligon, ĉian progresan ordon inter la scenoj de tiu kolekto, kaj sekve en ĝi la lasta kliŝo ne nepre detruas la antaŭajn. Front' al fronte mi vidis la mallertan, kortuŝan Albertinan, kun kiu mi parolis, kaj la misteran Albertinan antaŭ mara fono. Ĉio ĉi estis nun memoreroj, alivorte bildoj, el kiuj unu ne ŝajnis pli vera ol alia. Kaj fine, koncerne al tiu unua vespera renkontiĝo, provante revidi la belgrajneton sur la vango, sub la okulo, mi memoris ke ĉe Elstir, post la foriro de Albertina, mi vidis ĉi tiun belgrajnon sur ŝia mentono. Entute, kiam mi vidadis ŝin, mi rimarkis, ke belgrajnon ŝi havas, sed mia erarema memoro ĝin poste movis tra ŝia vizaĝo kaj fiksis jen tie, jen tie.

Kvankam mi iom disreviĝis pro la impreso ke fraŭlino Simone, kiel junulino, tro similas al ĉiuj, kiujn mi jam konis – same kiel mia malraviĝo antaŭ la preĝejo de Balbeko ne bridis mian deziron de vojaĝo al Kemperleo, al Pontaven aŭ al Venecio – mi supozis ke Albertina, se ŝi ne estos tia, kia mi esperis, peros ekkonon de siaj amikinoj de la bandeto.

Mi unue kredis, ke tio malsukcesos. Ŝia restado en Balbeko estis planita por tre longa tempo, same kiel mia, kaj tial mi decidis ke mi ne multe penos por okazigi intervidiĝojn, kaj pli bone atendos ŝancan renkontiĝon. Sed eĉ se tio okazus ĉiutage, mi povis prave timi ke ŝi nur respondos de malproksime mian saluton, kaj ĉi tio, ripetiĝante dum la tuta bansezono, ne antaŭenigos mian aferon.

Post malmulta tempo, en postpluva, preskaŭ malvarma mateno, sur la digo alparolis min junulino kun cilindra ĉapo kaj mufo, tiel malsimila de tiu, kiun mi vidis en la privata festo ĉe Elstir, ke rekono de ŝi kiel la sama persono ŝajnis por la menso neebla koincidigo; mia menso tamen sukcese plenumis la taskon, post mira sekundo, kiun – mi kredas – Albertina rimarkis. Plie, dum tiumomente mi memoris kiel ŝia ĝentileco okulfrapis min, ŝi nun mirigis min en mala maniero pro kruda tono kaj sinteno tipa de la junulina bando. Cetere ŝia tempio ĉesis roli kiel videbla kaj trankviliga fokuso en la vizaĝo, ĉu tial ke mi vidis ŝin de la alia flanko, tial ke la ĉapo ĝin kovris, aŭ tial ke ŝia iritiĝo ne estis konstanta.

— „Aĉa vetero!” ŝi diris „la fama ĉiama somero de Balbeko estas bela ŝerco. Ĉu vi havas nenian okupon ĉi tie? Vin oni ne vidas en la golfejo, en la baloj de la kazino, vi ankaŭ ne rajdas. Certe vi enuas kiel kakto en poto. Ĉu vi ne sentas, ke oni stultiĝas, ĉiam restante sur la plaĝo? Ha, vi plezure lacertumas sub la suno, ĉu? Vi havas liberan tempon. Mi vidas, ke vi ne similas min, kiu ŝategas ĉiujn sportojn. Ĉu vi ne ĉeestis la ĉevalan konkurson en La Sonjo? Ni tramis tien, kaj mi komprenas ke vin ne amuzas veturado per tia rulskatolo! La irado daŭris du horojn! Per la duradulo mi irus kaj revenus trifoje en la sama tempo.”

Antaŭe Roberton De Sanlupo mi admiris pro tio, ke li senhezite nomis la lokan trajneton pro la multaj direktoŝanĝoj de ĝia vojo „zigzagulo”, kaj nun, min impresis la facilo kun kiu Albertina diris „tramis”, parolis pri la „rulkatolo”. Mi sentis ke pri aferoj ŝi flue parolas en familiara tono, kaj – mi timis – ŝi konstatos kaj malestimos mian malpli grandan lerton pri tio. Kaj tamen la riĉan provizon de samsencaĵoj por aludi la tramvojon, kiun posedis la bandeto, mi tiam ankoraŭ ne elkonis. Parolante, Albertina ne movis la kapon, tenis la nazon kuntirita, nur la rando de ŝiaj lipoj moviĝis. Tio rezultigis tiratan, nazan sonon, en kies konsisto eble rolis ankaŭ provinca influo, junaĝa afekto de brita flegmo, lecionoj de fremda instruistino kaj kongesta ŝvelo de la naza mukozo. Ĉi tiu parolmaniero, kiu cetere rapide malfortiĝis kiam ŝi pli bone konis homojn kaj revenis al sia spontanee infana tono, povus ŝajni malagrabla. Sed ĝi estis propraspeca, kaj ĝi ravis min. Ĉiufoje kiam kelkajn tagojn mi ne renkontis ŝin, mi pasie ripetadis „vin oni ne vidas en la golfejo” kun la sama naza elparolo, kiun ŝi uzis, rekte starante, kun senmova kapo. Kaj tiam mi pensis ke ne troveblas pli dezirinda homo.

Ni figuris tiumatene kiel unu el la homaj duopoj, kiuj, kuniĝinte, haltinte, tie kaj tie elstaras sur la digo dum la nur mallonga tempo necesa por interŝanĝo de kelkaj vortoj, antaŭ ol ili disiĝas kaj unuope daŭrigas sian propravojan promenon. Mi eluzis ĉi tiun senmovecon esplore pri la belgrajno, por definitive ekkoni ĝian situon. Nu, simile kiel iu frazo, kiun mi tre ŝatis, el la sonato de Vintejo vagis sub la gvido de mia memoro inter la andanto kaj la finalo, ĝis la tago kiam mi povis enmanigi kaj legi la notitan muzikaĵon, kaj mapi la frazon en la ĝusta loko, nome en la skerco, simile la belgrajno, kiun mi memore vidis jen sur la vango, jen sur la mentono, por ĉiam lokiĝis sub la nazo ĉe la supra lipo. Simile ankaŭ oni mire aŭdas parkeritajn versojn en teatraĵo, el kiu ili ĝuste devenas, sen ke oni antaŭe suspektis tion.

Tiumomente, kvazaŭ por ke antaŭ la maro libere disfaldiĝu, en sia multformeco, la tuta bela, ornama ensemblo, la procesio de la kune sun-orumitaj kaj rozhaŭtaj virgulinoj, bakitaj de suno kaj vento – la amikinoj de Albertina kun belaj kruroj, kun fleksiĝema talio, kiuj tamen inter si tiel diversis, aperis kiel kreskanta, antaŭeniranta grupo, kiu venis al ni, pli proksime al la maro, ol ni, laŭ paralela direkto. Mi petis de Albertina la permeson, ke mi mallonge kunpromenos. Bedaŭrinde ŝi nur salutis ilin mangeste.

— „Sed viaj amikinoj riproĉos, se vi ne aliĝos al ili.” mi diris, esperante ke ni kune promenos.

Juna viro kun harmoniaj trajtoj, kiu mantenis batilojn, al ni proksimiĝis. Li estis la bakarato-ludisto, kies ekstravagancoj forte indignigis la edzinon de la juĝejestro. Kun malvarma, senemocia mieno, en kiu laŭ lia fantazio videble konsistis la fajna pinto de eleganteco, li deziris al Albertina bonan tagon.

— „Vi revenas de la golfo, Oktavo, ĉu ne?” ŝi demandis „Ĉu ĝi prosperis al vi? Ĉu vi trafis?”

— „Oj, naŭze, mi trafis en aeron” li respondis.

— „Ĉu Andrea estis tie?”

— „Jes, ŝi poentis sekdeksep.”

— „Ho, tio estas rekorda.”

— „Hieraŭ mi poentis okdekdu.”

Li estis filo de riĉega industriestro, kiu poste ludis gravan rolon en la organizo de la vica Universala Ekspozicio. Mi mire vidis, ĝis kia grado ĉe tiu junulo kaj aliaj tre malmultaj viraj amikoj de la junulinoj la kono de ĉio rilata al vestoj, tualeto, cigaroj, angladevenaj drinkaĵoj, ĉevaloj – kiujn li posedis en plej etaj detaloj kun fiera senmankeco simila al la silenta modesto de scienculo – sole progresis sen akompano de eĉ baza klereco. Pri elekto de smokingo aŭ piĵamo li neniam hezitis, sed li ne sciis ĉu en tia aŭ tia parolturno taŭgas iu vorto eĉ laŭ la plej simplaj reguloj de la lingvo. Tiu malegaleco de la du kulturoj verŝajne estis sama ĉe lia patro, prezidanto de la sindikato de bienhavuloj en Balbeko, ĉar en publika deklaro al la balotontoj, kiun li afiŝigis sur ĉiuj muroj de la urbo, li diris: „mi volis renkonti la urbestron parolante tion, li ne volis aŭdi al miaj justaj plendoj”. Oktavo en la kazino ricevis premiojn en ĉiuj konkursoj de bostono, tango kaj similaj, pro kio li facile poste riĉe edziĝos, se tion li deziros, en tiu feria, apudmara medio, kie junaj inoj edziniĝas al sia kundancanto ne en figura sed en la propra senco de la vorto. Li fajrigis cigaron, dirante al Albertina „ĉu vi permesas?”, kiel iu petus permeson por la plenumo de urĝa laboro, dum la interparolo plu iras. Li neniel povis „resti senfara”, kvankam li cetere neniam faris ion. Kaj tial ke dumlonga plena senfareco kaŭzas samajn sekvojn kiel troa laboro, egale en la spirita aŭ en la korpa kaj muskola stato, la konstanta pensa vakeco kiu regis sub la revema frunto de Oktavo kaŭzis en li – malgraŭ lia kvieta ŝajno – vanajn jukojn de pensemo, kiuj nokte maldormigis lin, kiel simile okazus al animstreĉita metafizika filozofo.

Supozante ke, se mi ekkonos iliajn amikojn, mi havos pli oftajn okazojn por renkonti la junulinojn, mi preskaŭ petis ke ŝi interkonigu nin. Ĉi tiun deziron mi esprimis al Albertina, post ol li foriris ripetante „mi trafis en aeron”. Mi pensis ke per mia peto mi inklinos ŝin al venontfoja interprezento. Ŝi ekkriis:

— „Certe ne! mi ne povas prezenti vin al ĝigolo! Ĉi tie estas amaso da ĝigoloj. Ili ne taŭgas por paroli kun vi. Ĉi tiu estas bona golfludanto, kaj fino. Mi scias pri tio, li tute ne akordiĝus kun vi.”

— „Viaj amikinoj riproĉos, se vi ne aliĝos al ili” mi diris, esperante ke ŝi proponos kunan iron al la bando.

— „Ne zorgu, ili ne bezonas min.”

Preterpasis Bloĥ, li direktis al mi subtilan, sugestan rideton, kaj, embarasite pro Albertina, kiun li ne konis aŭ almenaŭ konis laŭvide sed ne persone, li klinis la kapon al sia kolo per rigida, malplaĉa movo.

„Kiel nomiĝas ĉi tiu ostrogoto?” demandis Albertina „Mi ne scias, kial li salutas min, li ne konas min. Baf! mi ne resalutis.”

Mi ne sufiĉe rapide provis respondi Albertinan, Bloĥ alpaŝis rekte al ni:

— „Pardonu, ke mi interrompas, mi deziras averti vin pri tio ke mi veturos morgaŭ al Donsiero. Prokrasti mi ne povas plu sen malĝentilo, kaj mi eĉ timas ke Sanlupo-en-Breo jam malfavore memoras min. Mi sciigas, ke veturos per la trajno de la dekkvara horo. Mi humile salutas!”

Sed mi pensis nur pri revidiĝo kun Albertina, pri ekkono de ŝiaj amikinoj, kaj tial ke al Donsiero ili ne iris kaj de tie mi revenus post la horo de ilia vizito al la plaĝo, ĝi ŝajnis al mi ia malproksima ekstremo de la mondo. Mi diris al Bloĥ ke mi ne povos iri kun li.

„Nu, mi iros sole. Laŭ la du ridindaj aleksandraj versoj335 de sinjoro Arue336, mi diros al Roberto De Sanlupo, flate al lia klerikismo:

mi diras: mia devo de lia ne dependas,
laŭvole li neglektu, laŭdeve mi sintenas”.

— „Mi agnoskas ke li estas bela junulo” al mi diris Albertina „ sed li vere naŭzas min.”

Ĝis tiam mi ne rimarkis la belecon de Bloĥ; sed efektive, bela li estis. Kun iom granda kapo, tre kurba nazo, sagaca mieno kaj videbla fido pri sia sagaco, li havis agrablan vizaĝon. Sed al Albertina li ne povis plaĉi. Eble tiel estis pro la malbonaj trajtoj de ŝia karaktero, pro la akreco, pro la senkompato de la eta bando, pro ĝia krudeco kontraŭ ĉio al ĝi fremda. Efektive en posta tempo, kiam mi interkonigis ilin, la malamikeco de Albertina ne ĉesis. Bloĥ estis homo de medio, en kiu inter la blago kontraŭ etiketo kaj tamen la sufiĉa respekto de ĝentileco, kiun homo „kun puraj manoj” havu, oni faras ian specialan kompromison, kiu ne konformas al la leĝoj de mondumo kaj tamen estas aparte abomeninda formo de mondumeco. Ĉiufoje kiam oni prezentis lin al iu, li kliniĝis kun ironia rideto kaj troigita respekto, kaj se al viro, li diris „mi tre ĝojas, sinjoro” per voĉo kiu mokis la vortojn, kiujn ĝi sonigis, sed konservis konscion ke ĝi estas la voĉo de homo malvulgara. Post tiu sekundo oferita al moro, kiun li obeis kaj samtempe mokis – simile en la unua tago de la jaro li diris: „mi deziregas al vi bonegan kaj feliĉegan jaron” – li mienis subtile kaj ruze, kaj „parolis sagacajn parolojn”, kiuj pliofte estis tre veraj, sed al Albertina „streĉis la nervojn”. Kiam mi diris al ŝi en tiu unua tago ke li nomiĝas Bloĥ, ŝi ekkriis: „mi preskaŭ vetus, ke li estas judaĉo, ili tipe estas tiaj stinkuloj”. Cetere Bloĥ poste incitis Albertina-n en alia maniero. Kiel multaj intelektuloj, simplajn aferojn li ĉiam diris malsimple. Por ĉiu el ili li trovis raran epiteton, kaj poste ĝeneralan konkludon. Ĉi tio tedis Albertina-n, kiu ne ŝatis ke iu komentas ŝiajn agojn, ke kiam ekzemple ŝi suferis pro artiktordo de piedo kaj ripozis, Bloĥ diris: „ŝi estas sur la kuŝseĝo sed pro magia kapablo ŝi samtempe konstante vizitas iujn nedifinitajn golfejojn kaj ajnajn tenisejojn”. Ĉio ĉi estis „nur literaturo” sed pro la miskompreniĝoj, kiujn, ŝi sentis, ĝi eventuale kaŭzos inter ŝi kaj homoj, de kiuj ŝi rifuzis inviton kun la pravigo ke ŝi ne povas paŝi, tio sufiĉis por ke ŝi malamu la vizaĝon, la voĉsonon de la knabo, kiu tiel parolis. Albertina kaj mi disiĝis, interkonsentinte ke iam ni kune eliros. Mi estis parolinta kun ŝi, ne sciante kien trafis miaj vortoj, kion ili efikis, kvazaŭ se mi ĵetus ŝtonetojn en senfundan abismon. Ke la vortojn plenigas ĝenerale la persono, al kiu oni direktis ilin, per senco kiun ŝi aŭ li trovas en la propra spirito, kaj kiu tre diferencas de la senco kiun oni celis, estas situacio kiun la ordinara vivo ripete montras. Sed se plie oni direktis ilin al persono, kies eduko estas fremda – kiel efektive la eduko de Albertina al mi fremdis – kies inklinoj, legaĵoj, moroj estas nekonataj, oni ne scias ĉu la diraĵo elvokas en la alparolato sencon pli similan, ol okazus kun besto, al kiu tamen oni deziras ion komprenigi. Kaj sekve mi sentis kvazaŭ mia provo de rilatado kun Albertina estus kontakto kun nekonataĵo aŭ eble kun neeblaĵo, estus ekzerco same malfacila kiel eduko de ĉevalo, same trankviliga kiel bredo de abeloj aŭ kultivo de rozarboj.

Kelkajn horojn pli frue mi kredis, ke Albertina simple resalutos al mi de malproksime. Male ni ĵus disiris kun plano de kuna ekskurso. Mi decidis, ke kiam mi renkontos Albertina-n, mi fariĝos pli aŭdaca kontraŭ ŝi, kaj mi pense jam skizis la planon de ĉio, kion mi diros kaj eĉ – ricevinte klaran impreson ke ŝi estas iom facila – de ĉiuj plezuroj, kiujn mi petos de ŝi. Sed la spirito influeblas, kiel vegetaĵo, kiel ĉelo, kiel ĥemia elemento, kaj la medio kiu ĝin modifas se ĝi enmergiĝas, konsistas en la cirkonstanco, en la nova ĉirkaŭo. Ŝanĝiĝinte pro ŝia apudesto mem, kiam mi denove kompaniis kun Albertina, mi diris tute aliajn parolojn ol planite. Poste mi memoris ŝian irititan tempion kaj mi ekpensis ke Albertina eble pli ŝatos de mia flanko afablecon, kiun ŝi komprenos kiel neprofiteman komplezon. Fine min embarasis iuj ŝiaj rigardoj kaj ridetoj. Ili eventuale signifis facilajn morojn, sed ankaŭ la stultetan gajecon de verva junulino kun fundamente ĉasta sinteno. Unu vizaĝa esprimo – samkiel unu lingva esprimo – povas ricevi diversajn sencojn; mi hezitis kiel lernejano antaŭ la malfacilaĵoj de traduka tasko pri antikva greka teksto.

Tiufoje ni preskaŭ tuj renkontis la pli grandan knabinon, Andrea-n, tiun, kiu transsaltis la maljunan bankiston; Albertina ne povis eviti interprezenton. Ŝia amikino havis neordinare helajn okulojn, kiel en ombra loĝejo helas la enirejo, tra malfermita pordo, de ĉambro kiun trafas la suno kaj la verdeska rebrilo de lumspegula maro.

Kvin sinjoroj pasis; mi ofte vidis ilin, dekiam mi estis en Balbeko. Kaj ofte mi scivole pripensis, kiuj ili estas. Albertina diris, kun malestima ridaĉo:

— „Ili ne estas tre ŝikaj viroj. La maljunuleto kun kolorigita hararo kaj flavaj gantoj, li aspektas, ĉu ne? li bele koketas, li estas la balbeka dentisto, bona homo; la dikulo estas la urbestro – ne la malgranda dikulo, ĉi tiun vi certe jam vidis, li estas la dancomajstro, ankaŭ li estas sufiĉe malbela, li malamas nin, ĉar ni tro bruas en la kazino, ni frakasas liajn seĝojn, ni volas danci sen tapiŝo, pro kio li neniam donis al ni premion, kvankam ni solaj scias bone danci. La dentisto estas bona homo, mi volonte salutus lin kaj tiel kolerigus la dancomajstron, sed mi ne povas ĉar kun ili iras sinjoro De Sankruco, la departementa delegito, li estas viro el tre alta familio, sed aliĝis al respublikismo, pro mono; neniu respektinda plu salutas lin. Li konas mian onklon pro la registaro, sed ĉiuj aliaj anoj de mia familio ignoras lin. La maldikulo en pluvmantelo estas la muzikestro. Ĉu vere vi ne konas lin? Li bonege direktas. Ĉu vi ne ĉeestis la prezenton de ‚Kamparana Kavalireco’337? Ha tion mi trovas ideala! Li koncertos ĉi-vespere, sed ni ne povos ĉeesti ĉar tio okazos en la urbodoma salono. En la kazino estas en ordo, sed en la urbodomo, de kie oni forprenis la kristanan krucon338, la patrino de Andrea kolapsus pro apopleksio se ni irus tien. Nu tamen estas vere ke la edzo de mia onklino estas ano de la registaro. Sed tion vi ne povas riproĉi! Mia onklino estas mia onklino. Mi ne amas ŝin pro tio! Ŝi ĉiam havis unu deziron rilate al mi: min forpeli. La homo kiu vere patrinis al mi, kaj kiu havas duoblan meriton pro tio ĉar ŝi ne havas parencan ligon, estas amikino kiun mi amas ĝuste kvazaŭ patrinon, Mi montros al vi foton de ŝi.”

Aliĝis al ni mallonge la golfisto-bakaratisto – nome Oktavo. Mi supozis ke mi trovis komunaĵon inter li kaj mi, tial ke dum la interparolo mi eksciis ke li malproksime parencas al mia familio, kaj plie estas iom ŝatata de gesinjoroj Verduren. Sed li parolis malestime pri la famaj merkredaj akceptoj ĉe ili, kaj aldiris ke sinjoro Verduren neniam uzis smokingon, kio igis embarasaj la okazoj kiam oni renkontas lin en iuj muziksalonoj, kie oni prefere ne aŭdus laŭtan „bonan tagon, knabeto” deflanke de sinjoro en jako kaj nigra kravato kvazaŭ vilaĝa notario. Oktavo foriris kaj baldaŭ poste foriris Andrea, atinginte sian ĉaledon, kiun ŝi eniris, sen ke ŝi diris al mi unu vorton dum la tuta promeno. Min ĉagrenis ŝia foriro kaj, dum mi rimarkigis al Albertina kiel malvarme ŝia amikino sin tenis kontraŭ mi, kaj pense rilatigis ĉi tiun videblan malfacilon de Albertina por konigi min al siaj amikinoj kun la malbonvolo, kiun ŝajne Elstir en la unua tago renkontis por efektivigi la deziritan interkonigon, preterpasis du junulinoj kiujn mi salutis, nome fraŭlinoj De Ambresak, al kiuj ankaŭ Albertina deziris bonan matenon.

Mi supozis ke ĉi tiu renkontiĝo plibonigos la rilaton de Albertina al mi. Ili estis filinoj de ina parenco de sinjorino De Vilparizi, kiu konis ankaŭ sinjorinon De Luksemburgo. Sinjoro kaj sinjorino De Ambresak, kiuj posedis somerdometon en Balbeko, kaj, kvankam ili ege riĉis, vivis sen aparta lukso, ĉiam estis vestitaj respektive per la sama jako kaj per malhela robo. Ili ambaŭ kun granda respekto salutadis al mia avino, sen ke tio rezultigis iam ion alian. La du tre plaĉaj knabinoj vestiĝis pli elegante, sed laŭ urba, ne laŭ plaĝa stilo. En siaj longaj roboj, sub larĝaj ĉapeloj, ili ŝajne anis en alia homaro, ol Albertina. Ĉi lasta bone sciis, kiuj ili estas:

„Ha, vi konas la filinojn De Ambresak, ĉu ne? Nu, vi do konas tre ŝikajn homojn. Cetere ili estas senartifikaj.” ŝi aldonis, kvazaŭ tio estus malkongrua. „Ili tre afablas, sed sub tiel kovema eduko, ke al ili la familio ne permesas viziti la kazinon, precipe pro ni, ĉar ni kondutas tro senbride. Ĉu ili plaĉas al vi? Nu laŭ via gusto. Ili tute estas junaj naivulinetoj. Tio povas ĉarmi iujn. Se vi ŝatas junajn naivulinetojn, jen vi havas. Ŝajnas ke plaĉi ili povas, ĉar unu el ili fianĉiniĝis al la markizo De Sanlupo. Kaj tio tre ĉagrenas la pli junan, kiu enamiĝis al la sama junulo. Al mi eĉ nur ilia parolmaniero per la pinto de la lipoj estas incita. Kaj plie ili vestas sin en ridinda maniero. Ili iras por golfi en silkaj roboj. En tiel juna aĝo ili tualetas pli arogante ol mezaĝulinoj, kiuj pli bone scias kiel oni vestiĝu. Nu, vidu ekzemple, sinjorino Elstir – ŝi estas eleganta virino.”

Mi respondis ke ŝi ŝajnis al mi vestita laŭ tre simpla maniero. Albertina ekridis:

„Ŝi tre simple vestas sin efektive, sed ankaŭ tre elegante, kaj por sukcesi je tio, kion vi vidas kiel simplecon, ŝi elspezas multege.”

Pretervidis la robojn de sinjorino Elstir la okuloj de iu, kiu pri tualetaj aferoj ne havis certan kaj sobran guston. Ĉi guston mi malhavis. Ĝin Elstir posedis en plej alta grado, laŭ la aserto de Albertina. Tion mi ĝis tiam ne suspektis, kaj ankaŭ ne la fakton, ke la elegantaj sed simplaj objektoj, kiuj multis en lia laborejo, estis mirindaĵoj, kiujn li longe deziris, persekutis de aŭkcio al aŭkcio, konis laŭ ilia tuta historio, ĝis kiam li gajnis sufiĉan monon por ilin posedi. Sed pri ĉi tio Albertina estis same senscia kiel mi, kaj nenion povis al mi sciigi. Pri tualeto male, atenta pro koketemo kaj eble ankaŭ pro bedaŭro de malriĉa junulino, kiu admiras senpartoprene, delikate, ĉe riĉuloj tion, per kio ŝi ne povos ornami sin, ŝi tre bone klarigis la rafinitajn preferojn de Elstir, kiu estis tiel postulema ke li juĝis ĉiun inon misvestita, kaj, ege gravigante ian proporcion, iun nuancon li elspezis multan monon por fasonigi por sia edzino ombrelojn, ĉapelojn, mantelojn, pri kies beleco li instruis Albertina-n, sed kiujn persono sen gusto ne rimarkus, same kiel mi ne rimarkis. Cetere Albertina, kiu jam ekzerciĝis iom pri pentrado, sen ke – ŝi konfesis – por tio ŝi iel talentis, tre admiris Elstir-on, kaj dank' al tio, kion al ŝi li klarigis kaj montris, ŝi havis komprenon pri pentrarto en maniero, kiu forte kontrastis kun ŝia entuziasmo por ‚Kamparana Kavalireco’. Tiel estis, kvankam ĝi ankoraŭ ne estis facile rimarkebla, ĉar Albertina tre inteligentis, kaj en ŝiaj diroj, stultaĵoj ne venis de ŝi sed de ŝia medio kaj de ŝia aĝo. Elstir influis ŝin per bona sed limigita influo. Ĉiuj formoj de inteligento en Albertina ne progresis ĝis egala grado de matureco. Ŝia gusto por pentrarto preskaŭ samniveliĝis kun ŝia tualetemo kaj aliaj formoj de eleganteco, sed tian gradon ankoraŭ ne ĝisiris la muzika gusto, kaj ĝi klare postrestis.

Kvankam Albertina sciis pri la familio Ambresak, pro tio ke donanto de multo ne nepre donas ankaŭ malmulton, mi konstatis ke post la intersaluto kun tiuj junulinoj, ŝi ne pli ol antaŭe inklinis al interkonigo de mi kun siaj amikinoj:

„Vi tro komplezas, kiam vi tiel estimas ilin. Ne atentu, ili tute ne gravas. Kiel tiaj knabinetoj interesus valoran viron, kia vi estas? Andrea, jes, estas rimarkinde inteligenta. Ŝi estas bona juna knabino, kvankam ŝi ege kapricemas, sed la aliaj vere tre stultas.”

Post ol mi disiĝis de Albertina, mi subite tre ĉagreniĝis pro tio, ke Roberto De Sanlupo sekretigis kontraŭ mi sian fianĉiĝon kaj povis tiel malbone agi, planante edziĝon sen ĉesigo de sia interligo kun amatino. Post kelkaj tagoj mi fine estis prezentita al Andrea, kaj profite de tio ke ŝi parolis iom longe, mi diris, ke mi plezure renkontos ŝin en la sekva tago, sed ŝi respondis ke tio ne eblos ĉar ŝi vizitis sian patrinon kaj vidis ke ŝi malbone fartas, kaj pro tio ŝi ne lasos ŝin sola. Post du tagoj mi vizitis Elstir-on kaj li raportis al mi, ke Andrea tre simpatias min; mi respondis:

— „Verdire mi estas tiu, kiu jam en la unua tago tre simpatiis ŝin, mi petis ke ni intervidiĝu en la sekva tago, sed ŝi ne povis.”

— „Jes mi aŭdis tion, ŝi diris al mi” Elstir respondis „ŝi tre bedaŭris, sed ŝi estis akceptinta inviton al pikniko en dek kilometrojn fora loko, kien ŝi veturis per breko339, ŝi ne plu povis malakcepti.”

Ĉar Andrea apenaŭ konis min, ĉi tiu mensogo estis sensignifa, tamen estus pli bone se mi ne revidus homon, kiu tiel facilanime agis. Kion homo jam faris foje, tion ŝi aŭ li refaros multfoje. Se ĉiujare oni volas viziti amikon, kiu la unuan fojon ne povis veni al la rendevuo, aŭ malvarmumis, oni ekscios sekvafoje ke li denove malvarmumis, oni maltrafos lin en la alia rendevuo, al kiu li ne venis pro unu senŝanĝa kaŭzo, anstataŭ kiu – li kredas – li havas diversajn kaŭzojn laŭ la cirkonstancoj.

En iu el la matenoj post tiu, kiam Andrea diris al mi ke ŝi devis resti kun sia patrino, mi estis promenanta kun Albertina, kiun mi estis ekvidinta kun stranga objekto kiun ŝi supren levis sur ŝnureto, pro kio ŝi similis al la portreto de ‚idolkulto’ de Ĝoto; la nomo de tiu aĵo estas diabolo, kaj nuntempe ĝi tiel eksmodiĝis ke apud la portreto de junulino ĝin tenanta komentontoj povos longe dubi pri tio, kion ŝi mantenas, same kiel antaŭ alegoria figuro de la Kapelo de Skrovenji340. Post kelka tempo ilia amikino kun malriĉula, fermita vizaĝo, kiu en la unua tago tiel kruele rikanis dirante „mi kompatas la maljunuleton” pri la maljuna sinjoro, kiun preterŝvebis la lertaj piedoj de Andrea, proksimiĝis kaj diris al Albertina: „bonan tagon, mi espereble ne ĝenos, ĉu?”. Ŝi demetis sian ĉapelon, kiu embarasis ŝin, kaj ŝia hararo, kiel rava, fremda speco de vegetaĵo ekpendis sur ŝia frunto kun la subtila delikateco de sia foliaro. Albertina eble koleris pro tio ke la alia knabino senĉapeliĝis kaj ne respondis, sed restis malvarme silenta, malgraŭ kio la alia iris kun ni, disigite de mi far Albertina, kiu alterne restis sole kun ŝi aŭ paŝis kun mi, lasante ŝin malantaŭe. Por ke ŝi prezentu min, mi fine petis tion laŭte. Kaj kiam Albertina nomis min, tiam sur la vizaĝo kaj en la bluaj okuloj de la junulino, kiun mi taksis tia kruela kiam ŝi diris „la maljunuleto – mi kompatas lin”, mi vidis kiel pasas kaj brilas kora, ama rideto, kaj ŝi etendis la manon por premo. Ŝia hararo orkoloris – ne sole la hararo, ĉar krom ruĝetaj vangoj kaj bluaj okuloj, ŝi similis al ĉiela matenruĝo, en kiu ĉie aperas kaj briletas oro.

Mi tuj ardiĝis, mi pensis ke ŝi estas timema knabino, se pri amo temas, kaj ke ĝuste por mi, pro amo al mi ŝi restis kun ni malgraŭ la forpelemo de Albertina, kaj per tiu sia rideto kaj bona rigardo ŝi probable kun feliĉo konfesis, ke al mi ŝi estos same milda, kiel terura ŝi estas kontraŭ aliuloj. Verŝajne ŝi rimarkis min sur la plaĝo, eĉ kiam mi ankoraŭ ne konis ŝin, kaj de tiam ŝi revis pri mi; eble ŝi deziris veki mian admiron kiam ŝi mokis la maljunan sinjoron kaj tial ke ŝi ne sukcesis interkoniĝi kun mi, ŝi en la sekvaj tagoj mienis malgaje. De la hotelo mi ofte vidis vespere, ke ŝi promenas sur la plaĝo. Tion ŝi verŝajne faris kun la espero de renkontiĝo kun mi. Kaj nun, embarasate de la ĉeesto de Albertina same kiel embarasate ŝi estus pro la ĉeesto de la tuta bando, ŝi evidente plu iris kun ni malgraŭ la ĉiam pli malvarma sinteno de sia amikino nur pro la espero ke ŝi restos lasta kaj rendevuos kun mi por momento kiam ŝi trovos okazon de libera promeno sen ke ŝia familio aŭ ŝiaj amikoj pri tio ekscios, kaj renkontos min en sekura loko eble antaŭ la diservo aŭ post la golfo. La intervidiĝo estis malfacila ankaŭ tial, ke Andrea kontraŭ ŝi malpacis kaj ŝin malamis.

— „Mi longe eltenis ŝian grandegan malhoneston” ŝi diris „ŝian perfidemon, la multajn malafablaĵojn, kiujn ŝi faris kontraŭ mi. Ĉion mi elportis kompleze al la aliaj. Sed la lasta misfaro ŝia ne estas pardonebla.” Kaj ŝi rakontis al mi klaĉon, kiun diris ĉi tiu junulino, kaj kiu efektive povis malutili al Andrea.

Sed la paroloj al mi promesitaj de la rigardo de Ĵizela341 por la momento, kiam Albertina lasos nin gesolaj, ne povis esti diritaj, pro ke Albertina, obstine barante inter ni, daŭre respondis pli kaj pli mallonge, poste tute ne respondis al la diroj de sia amikino, kaj ĉi tiu konsekvence foriris. Mi riproĉis Albertina-n pro ŝia malagrabla sinteno.

— „Tio estu al ŝi leciono, ŝi malpli enmiksiĝu. Malbona knabino ŝi ne estas, sed ŝi tedas. Ne necesas ke ŝi ĉiam ŝovu la nazon en fremdan vazon. Kial ŝi alpremiĝis al ni sen ia permeso? La mano min jukis. Plie mi abomenas, ke ŝi tiel montras sian hararon, tio ne decas.”

Mi rigardadis al la vangoj de Albertina, dum ŝi parolis, kaj mi scivolis pri la odoro, pri la gusto kiun ili peris: tiutage ŝi ne ŝajnis freŝa, sed prefere glata, el ĉie samaspekta, violeca, krema rozkoloro, simile al iu rozoj, kiujn tegas vaksa tavolo. Mi fervoris por ili, kiel iafoje pri flor-specio iuj fervoras.

— „Mi ne rimarkis tion” mi respondis.

— „Vi tamen sufiĉe daŭre okulis ŝin, kvazaŭ se vi preparus portreton de ŝi” ŝi respondis sen signo de senkoleriĝo, malgraŭ ke en tiu momento mi estis al ŝi vice rigardanta nemalplie. „Tamen mi ne kredas, ke vi ŝatus ŝin. Ŝi tute ne estas flirtema. Vi ŝatas flirtemajn knabinojn, ĉu ne? Kiel ajn, ŝi ne plu trovos okazojn por altrudiĝi kaj iĝi postlasita, ĉar ŝi foriros ĉi-posttagmeze al Parizo.”

— „Ĉu ankaŭ viaj aliaj amikinoj foriros?”

— „Ne, nur ŝi, nur ŝi kaj Miss, ĉar ŝi devas rekomenci la ekzamenojn, ŝi, kompatinda, trastudos. Ne estas amuze, kredu al mi! Povas okazi ke la temo de la ekzameno estas bona. Hazardo decidas. Ekzemple iu el niaj amikinoj ricevis la temon ‚rakontu akcidenton, kiun vi vidis’. Tio estas bonŝanca. Sed mi konas junulinon, kiu devis komenti – ja skribe komenti – la temon ‚ĉu Alceston, ĉu Filenton342 vi pli volonte havus kiel amikon?’. Mi neniel scius, kion mi skribus. Unue – krom ĉiuj aliaj konsideroj – tia temo ne konvenas por knabinoj. Knabinoj amikas kun aliaj knabinoj kaj laŭ ĝusta ordo de aferoj ne amikas sinjorojn.” (Ĉi tiu diro, komprenigante ke mi havas malmultajn ŝancojn de akcepto en la bandeton, konsternis min.) „Sed ĉiuokaze, eĉ se la demando estus metata al knaboj, kion laŭ vi oni povus diri responde? Pluraj familioj leteris al la gazeto ‚La Gaŭlo’ kun plendoj pri la malfacilo de tiaj demandoj. Plej mirige estas, ke en kolekto de la plej bonaj redaktaĵoj de premiitaj lernantoj, la temon oni komentis laŭ du tute malaj vidpunktoj. Ĉio dependas de la ekzamenisto. Laŭ la unua oni skribu ke Filento estas flatema kaj perfida viro, laŭ la dua oni skribu ke oni ne povas rifuzi admiron al Alcesto, sed ke li havas tro kolereman karakteron, kaj do ke por amiko oni prefere sin turnu al Filento. Kiel la kompatindaj lernantoj orientiĝos, se la instruistoj mem disopinias? Kaj ĉi tio estas ja malmulto, en ĉiu vica jaro la afero pli malfaciliĝas. Ĵizela sukcesos nur se ŝi ricevos sekretan rekomendon.”

Mi revenis al la hotelo, mia avino tie ne estis. Mi atendis longe; kiam ŝi fine revenis, mi petegis ke ŝi permesu al mi pro escepte favora cirkonstanco ekskurson, kiu daŭros eble du tagonoktojn, mi tagmanĝis kun ŝi, mi mendis fiakron kaj veturis al la stacidomo. Ĵizela ne miros, ke mi estos tie; post la ŝanĝo de veturilo en Donsiero, en la alpariza vagonaro estos koridora vagono, en kiu dum Miss estos dormanta, mi povos konduki Ĵizela-n al ia malhela loko, konsenti kun ŝi pri rendevuo post mia reveno al Parizo, kiun mi provos laŭeble proksimigi. Laŭ la deziro kiun ŝi esprimos, mi kunveturos ĝis Kan aŭ Evrezo343, kaj reveturos per la sekva vagonaro. Tamen ja – kiel ŝi opinius, se ŝi ekscius ke mi longe hezitis inter ŝi kaj ŝiaj amikinoj, ke same kiel ŝin mi deziris ami Albertina-n, la junulinon kun helaj okuloj kaj Rozmonda-n? Mi pro tio pentis, nun kiam reciproka amo baldaŭ ligos min kun Ĵizela. Mi cetere povus aserti al ŝi verdireme, ke mi ne plu ŝatas Albertina-n. Mi vidis ŝin tiumatene, kiam ŝi malproksimiĝis preskaŭ rekte for de mi, por paroli al Ĵizela. Sur ŝia malbonhumore klinita kapo la malantaŭaj haroj malsame kaj ankoraŭ pli nigre brilis, kvazaŭ ŝi ĵus elakviĝis. Mi ekpensis pri malseka koko kaj pro ĉi tiu hararo mi sentis en Albertina alian animon, ol ĝis tiam sentigis ŝia violeta vizaĝo kaj mistera rigardo. La brila kapdorsa hararo estis la nura videbla parto de ŝi, kiun mi perceptis en tiu momento, kaj nun daŭre mi vidis nur ĝin. Memorpovo similas al tiuj butikoj, kiuj montrofenestre prezentas pri iu homo jen unu fotografaĵon, jen alian. Kaj kutime la plej nove farita restas dum kelka tempo sole videbla. La koĉero pelis la ĉevalon, kaj mi aŭskultis dume la dankajn, elkorajn parolojn, kiujn Ĵizela diradis, naskitajn de ŝia bonvola rideto, de ŝia mano etendita por premo: tiel estis, ĉar en la tempoj de mia vivo, kiam mi ne amis iun sed deziris enamiĝi, mi ne nur revis pri la korpa idealo de beleco, kiun – mi jam rakontis – mi de fore rekonis en ĉiu ino sufiĉe malproksime pasanta por ke ŝiaj nebulaj trajtoj ne ĝenu ĉi tiun identigon, sed ankaŭ pri la nekorpa fantomo – ĉiam preta por enkarniĝo – de tiu virino, kiu amos min kaj dialogos kun mi laŭ la amo-teatraĵo, kiu estis elskribita en mia kapo de la tempo de mia infanaĝo, kaj kiun – al mi ŝajnis – ĉiu afabla junulino deziris roli, se ŝi nur ankaŭ iom similis al la imagita rolanto. Ĉi tiu teatraĵo, egale al kiu ajn mi konfidis la kreon aŭ la rekreon de la stelulina rolo, restis en sia scenaro, en siaj okazaĵoj, en la teksto mem, en nevaria formo.

Post kelkaj tagoj, malgraŭ la maldiligento de Albertina por interprezentoj, mi konis la tutan unuatagan bandon plu restantan en Balbeko – krom Ĵizela, kiun pro longa halto antaŭ barilo de la stacidomo kaj ŝanĝo en la hortabelo mi ne sukcesis atingi ĉe la trajno – ĝi forveturis kvin minutojn antaŭ mia alveno, kaj pri ŝi mi cetere ne plu pensis – plus trio da iliaj amikinoj, kiujn ili konigis al mi pro mia peto. Tial ke la espero de plezuro, kiun mi trovos ĉe nova junulino venis de alia junulino, pere de kiu mi ekkonis ŝin, la pli nova tiam estis kiel iu el la variaĵoj de rozoj kiujn oni naskigas dank' al rozo alispeca. Kaj de petalaro al petalaro retroirante ĉi tiun vicon de floroj, la plezuro de ekkono de nova floro regvidis min al la antaŭa al kiu mi ŝuldis la ekkonon, kun dankemo al kiu almiksiĝis same multe da deziro kaj da nova espero. Baldaŭ, mi pasigis miajn tutajn tagojn kun la junulinoj.

Tre bedaŭrinde – en la plej freŝa floro oni distingas apenaŭ videblajn lokojn, kiuj por sperta observanto jam skizas tion, kio iĝos, post la sekiĝo aŭ la fruktiĝo de la provizore floranta karno, la neŝanĝebla kaj antaŭplanita formo de la semo. Oni kun granda ĝuo vidas, kiel nazo similas al ondeto, kiun delice ŝveligas matena akvo, kaj kiu ŝajnas senmova, desegnebla, ĉar la maro tiel kvietas, ke la fluson oni ne rimarkas. Homaj vizaĝoj ŝajne ne modifiĝas en la momento, kiam oni rigardas ilin, pro tio ke la ciklo de ilia evoluo tro grade iras, ol ke oni rimarkus ĝin. Sed estis sufiĉe, se oni vidis iun el la junulinoj apud patrino aŭ onklino, kaj oni povis taksi la vojon, kiun sub la gravita forto de interna, ordinare terure malbela tipo, ĉi tiuj trajtoj post malpli ol tridek jaroj estos irintaj, ĝis la tempo de velko de la okuloj, ĝis la tempo kiam la vizaĝo, tute subirinte la horizonton, lumon ne plu ricevas. Mi sciis ke same profunde, same fatale kiel juda patriismo aŭ kristana atavismo, en tiuj, kiuj kredas sin plene liberigitaj de sia raso, sub la rozeska florado de Albertina, de Rozmonda, de Andrea, kuŝis, al ili mem nekoneble, rezervite por estonta okazo, granda nazo, protruda buŝo, dika ventro, kiu mirigus, sed kiu reale restis kaŝe malantaŭ la kuliso, preta por sursceniĝo, simile kiel subita, neatendita, fatala drefusismo344 aŭ klerikismo, kiel nacia-feŭdisma heroeco, subite, vekite de cirkonstanco, venas de karaktero antaŭa al la homo mem, per kiu tamen li pensas, vivas, evoluas, prosperas aŭ mortas, sen ke ĝin li distingas de la propraj motivoj, kiujn kun ĝi li konfuzas. Eĉ spirite homoj dependas de naturleĝoj multe pli ol ili kredas, kaj ili tenas jam enmense – kiel iuj sporoplantoj, kiel iuj poacoj – la apartaĵojn, kiujn ili laŭ sia kredo elektas. Ili rimarkas nur la duavicajn ideojn, ne la unuavicajn kaŭzojn (juda raso, franca familio kaj simile) kiuj sekvigis ilin necese, kaj kiujn homoj esprimas en la posta tempo. Kaj eble, dum ke la unuaj ŝajnas rezultaj de pripenso, la duaj ŝajnas rezultaj de higiena nesingardo, homoj ricevas herede de sia familio – kiel papiliacoj la formon de siaj semoj – same la ideojn, laŭ kiuj ili vivas, kiel ankaŭ la malsanojn, pro kiuj ili mortas.

Kvazaŭ sur vegetaĵo, kies floroj maturiĝas en sinsekvaj tempoj, mi vidis enforme de maljunaj sinjorinoj sur la balbeka plaĝo la malmolajn semojn, la molajn tuberojn, en kiujn miaj amikinoj ŝanĝiĝos iam. Ĉu grave? Nun estis flor-sezono. Tial, ĉiufoje kiam sinjorino De Vilparizi invitis min al promeno, mi elpensis ian cirkonstancon pro kiu mi ne liberos. Elstir-on mi vizitis nur tiam, kiam miaj novaj amikinoj iris kun mi. Eĉ ne unufoje mi dediĉis posttagmezan tempon al vizito de Roberto De Sanlupo en Donsiero laŭ mia promeso. Societaj kunvenoj, seriozaj interparoloj, eĉ amika konversacio, se ili okazus anstataŭ miaj promenoj kun la junulinoj, ŝajnus al mi same malkonvenaj, kiel se en la horo de la tagmanĝo oni kondukus min ne al la manĝejo sed al rigardado de bild-albumo. Viroj, junuloj, maljunaj aŭ maturaĝaj inoj, kun kiuj kunesti oni kredas agrable, aperas al la rigardo sur nura ebena, malprofunda surfaco, ĉar oni ekkonas ilin nur per la vida percepto limigita al si mem; sed male, al junulinoj ĝi direktas sin kvazaŭ delegite de la aliaj sentumoj; la okuloj esploras en sinsekvo la diversajn odorajn, tuŝajn, gustajn kvalitojn, kiujn ili tiel spertas sen la helpo de manoj aŭ lipoj; kaj ili kapablas, per talento por transpono, per sinteza spirito kiun eminentigas la deziro, sentigi sub la koloro de vango aŭ de brusto la tuŝon, la gustumon, la malpermesitajn kontaktojn, ili al tiuj knabinoj atribuas la saman mielan konsiston, kiun ili trovas kiam ili vizitas la florojn de rozĝardeno aŭ vinberejon, de kiu en imago ili manĝas la grapolojn.

Kiam pluvis, kvankam tiu malfavora vetero ne detenis Albertina-n, kiu ofte vidiĝis en pluvsurtuto, rapide preterbiciklanta sub akva verŝo, ni pasigis la tagon en la kazino, al kiu en tiaj tagoj mi nepre iris. La fraŭlinojn De Ambresak, kiuj ĝin neniam vizitis, mi plene malestimis. Kaj volonte mi helpis miajn amikinojn en plenumo de kelkaj ĉikanoj kontraŭ la dancomajstro. Nin ordinare trafis kelkaj admonoj de la kazinestro aŭ de komizoj, kiuj uzurpis la estran aŭtoritaton, tial ke miaj amikinoj – eĉ Andrea kiun pro ĝuste tiu kaŭzo mi kredis en la unua tago dioniza persono, kaj kiu male estis malfortika, pensema kaj en tiu jaro tre malsanema, sed kiu malgraŭ tio agis ne laŭ sia sanstato, sed laŭ la spirito de sia aĝo, kiu pelas ĉion antaŭen kaj konfuzas en la sama gajeco malsanulojn kaj viglulojn – al la vestiblo, al la festosalono iris ĉiam kun tio, ke ili ekkuris, transsaltis ĉiujn seĝojn, revenis per glitado, konservante la sampezon per eleganta etendo de la brakoj, kantante, miksante en tiu unua junaĝo ĉiujn artojn, imite al la poetoj de antikvaj epokoj por kiuj la ĝenroj ankoraŭ ne disiĝis, kaj kiuj en epopeo kunplektas konsilojn pri kultivarto kaj instruojn pri religio.

Andrea, kiu en la unua tago ŝajnis al mi la plej malvarma el la knabinoj, estis senkompare pli delikata, amema, subtila ol Albertina, al kiu ŝi sin tenis kun milda, dolĉa favoro kvazaŭ pli aĝa al pli juna fratino. En la kazino ŝi venis al mi, eksidis apude, kaj – kontraste al Albertina – eventuale malakceptis inviton al valso, aŭ eĉ, se mi lacis, ŝi rezignis la kazinon kaj venis al la hotelo. Sian amikecon al mi aŭ al Albertina ŝi esprimis kun delikato, kiu pruvis ŝiaflanke la plej subtilan komprenon de koraj aferoj, kiun en ŝi eble parte instigis ŝia malsanema stato. Ĉiufoje ŝi per gaja rideto senkulpigis la infanan sintenon de Albertina, kiu esprimis kun spontanea abrupto, kiaj nerezisteblaj tentoj estis al ŝi la komunaj amuzoj, prefere al kiuj ŝi ne kapablis – kiel Andrea kapablis – rezolute elekti konversacion kun mi... Kiam la horo por iri al posttagmeza manĝeto en la golfejo proksimis, se tiam ni ĉiuj kunestis, ŝi pretigis sin, kaj, venante al Andrea:

— „Nu bone, Andrea, kial vi ne moviĝas, ĉu vi ne venos? Ĉu vi ne memoras ke ni tuj iros al la golfejo por manĝeto?”

Andrea respondis, al mi signante:

— „Ne dankon, mi restas kun li por interparoli.”

— „Sed vi scias, ke vin kuninvitis sinjorino Durie” ekkriis Albertina, kvazaŭ la plano de Andrea, ke ŝi restos kun mi, klariĝis nur per tio, ke ŝi ne sciis pri sia invititeco.

— „Ja, knabino, ne ŝajnigu vin tiel stulta.” respondis Andrea.

Albertina ne insistis, pro timo ke oni proponos, ke ankaŭ ŝi restu. Ŝi nee skuis la kapon:

— „Agu laŭ via volo” ŝi respondis, parolante kiel oni parolas al malsanulo kiu obeas prefere sian inklinon kaj tiel endanĝerigas sian vivon „mi tuj forgambos, ĉar mia horloĝo ŝajne malfruas” kaj ŝi haste foriris.

— „Ŝi estas ĉarma sed miriga” diris Andrea, postdediĉante al sia amikino rideton, kiu samtempe karesis kaj juĝis ŝin.

Per ĉi tiu inklino al amuzoj Albertina parte similis al Ĵilberta en la tempo kiam mi ekkonis ŝin, kaj ĉi tio pruvas ke ioma similo estas – tamen kun evoluo – inter la diversaj inoj, kiujn sama viro amas laŭvice. Ĉi tiun similon kaŭzas la neŝanĝebla karaktero de la viro, ĉar ĝuste ĝi elektas ilin, evitante ĉiujn, kiuj al ĝi ne estus samtempe kontraŭaj kaj komplementaj, tio estas konvenaj por kontentigo de lia sensemo kaj por suferigo de lia koro. Ili – ĉi tiuj inoj – estas kreaĵoj de la vira karaktero, bildoj, inversaj projekcioj, negativoj de lia koro. Tial romanisto povus, laŭ la kurso de la vivo de vira rolulo, prezenti preskaŭ plene samaj liajn vicajn amatinojn, kaj per tio li ne impresus, kvazaŭ li imitus sin mem, sed male li kreus, ĉar malpli forta estas elpensita novismo, ol ripeto kiu laŭcele komprenigas novan veron. Li ankaŭ devus noti, priskribante la karakteron de la amanto, ian gradon de profundiĝo, sentebla laŭmezure kiel oni eniras novajn landojn, aliajn latitudojn de la vivo. Kaj eble li esprimus unu plian veron se li, prezentante por aliaj roluloj proprajn karakterojn, sin detenus koncerne al la amata ino. Oni konas la karakteron de indiferentaj homoj – sed kiel oni povus koni la karakteron de homo, kiu kerne rolas en onia vivo, kiun oni baldaŭ ne plu disigos de la propra mio, kaj pri kies intencoj oni ĉiumomente faras angorajn, konstante ŝanĝatajn supozojn? Ekirante de trans inteligento, scivolo pri la amata ino en sia kuro preteriras ŝian karakteron; se halti ĝi povus, tiam halti ĝi probable ne dezirus. La objekto de tiu angora serĉo estas pli esenca, ol ŝiaj karakteraj trajtoj, similaj al la etaj romboj de la haŭto, kies diversaj kombinoj konsistigas la delikatan originalon de ies karno. Intuo traradias ilin kaj la bildoj kiujn ĝi raportas ne prezentas individuan vizaĝon, sed la mornan kaj doloran universalon de ostaro.

Tial ke Andrea estis tre riĉa, dum Albertina estis malriĉa kaj orfa, Andrea kun granda donemo kun ŝi dividis sian lukson. Aliflanke ŝia sento al Ĵizela ne plene konformis al tio, kion mi antaŭe supozis. Novaĵoj de la studentino baldaŭ alvenis, kaj kiam Albertina elmontris la ricevitan leteron – en tiu sendaĵo Ĵizela sciigis al la eta grupo pri sia vojaĝo kaj rehejmiĝo kaj pardonpetis pro tio, ke ŝi maldiligentis kaj ankoraŭ ne leteris al la aliaj – mi aŭdis ke Andrea, kiu laŭ mia kompreno malpacis kun ŝi, surprize diras:

— „Morgaŭ mi skribos al ŝi, ĉar se mi atendus leteron de ŝi, mi atendus tre longe – tia maldiligenta ŝi estas!”

Kaj, turnante sin al mi, ŝi aldiris:

„Vi ne taksus ŝin alte, kompreneble, sed ŝi estas tre bona knabino kaj mi vere elkore ŝatas ŝin.”

El tio mi konkludis ke la malpaciĝoj de Andrea ne daŭris longatempe.

Krom en tiaj pluvaj tagoj, ni aranĝis bicikladon al la klifo aŭ en la kamparon, kaj do unu horon antaŭe mi komencis zorgan tualeton kaj lamentis se Franciska ne bone preparis miajn vestojn kaj necesaĵojn. Tie, same kiel en Parizo, ŝi fiere kaj kolere rektigis sian torson, kiun maljuneco iom kurbadis, se iu trovis mankon en ŝia laboro, dum male ŝi estis humila, modesta, ĉarma kiam ŝia vanto ricevis flaton. Tial ke ŝia memfiero pro faritaj taskoj estis la kerna afero de ŝia vivo, ŝi kontentis kaj bonhumoris laŭmezure kiel penigaj la komisioj estis. La taskoj en Balbeko estis tiel facilaj, ke ŝi tie preskaŭ ĉiam mienis malkontente, kaj tiu ŝajno centobliĝis, kun plia ironia kaj fiera vizaĝesprimo, kiam mi estis tuj ekironta al kunveno kun miaj amikinoj kaj plendis, ke mia ĉapelo ne estas brosita aŭ miaj kravatoj ne estas en ĝusta ordo. Ŝi – kiu arde laboris kaj tion rigardis bagatelo – pro la simpla rimarko ke jako ne pendas en la ĝusta loko ne nur mem laŭdis la zorgon kun kiu ŝi ĝin „enŝrankigis prefere al ke pendis en polvo”, sed ankaŭ, post solena laŭdo de sia laboro, ŝi lamentis, ke en Balbeko ŝi ne vere feriis, ke oni ne trovus alian similan personon, kiu eltenus tian vivon. „Mi ne komprenas, kiel iu lasas siajn personaĵojn tiel, kaj vidu mem, ĉu iu alia trovus sian vojon en tia pelo-melo. La diablo mem tie konfuzus la piedon kun la mano.” Aŭ simple ŝi mienis kiel ofendita reĝino, turnis al mi ardajn rigardojn, kaj silentadis, ĝis ŝi fermis la pordon kaj ekiris laŭ la koridoro; tiam en ĝi sonis paroloj, kiuj, mi divenis, estis insultaj sed restis same nekompreneblaj, kiel tiuj de rolisto kiu siajn unuajn vortojn diras de malantaŭ kulisa framo, antaŭ ol li sursceniĝas. Ĝuste kiam mi estis pretiganta min por la ekskurso kun miaj amikinoj, eĉ se nenio mankis kaj se Franciska estis bonhumora, ŝi tamen sin tenis en incita maniero. Uzante ŝercojn, kiujn pro mia impulsa parolemo pri la knabinoj mi estis dirinta, ŝi parolis kvazaŭ se ion ŝi sciigus al mi, kion mi pli bone scius se entute ĝi estus ekzakta – sed ekzakta ĝi ne estis, ĉar Franciska miskomprenis. Kiel ĉiu homo ŝi havis sian karakteron: iu aparta homo al rekta vojo ne similas, sed mirigas pro propraj kaj neeviteblaj ĉirkaŭiroj, kiujn ordinare aliaj homoj ne rimarkas, kaj tra kiuj kuniradi estas malagrable. Ĉiufoje kiam mi aliris la punkton „ĉapelo ne en ĝusta loko” aŭ „nomo de Andrea, de Albertina” Franciska devigis min al longa kaj sensenca devojiĝo, kiu min tre malfruigis. Same okazis, kiam mi preparigis sandviĉojn kun Ĉeŝero-fromaĝo345 kaj laktuko, aŭ aĉetigis tortojn, kiujn mi manĝos je la horo de posttagmeza paŭzo, sidante kulmine de la klifo kun la junulinoj, kaj kiujn ili ja povus aĉeti ĉiu siavice se ili ne estus tiel avaraj, asertis Franciska, kiun en tio subtenis tuta hereda rabemo kaj vulgareco de provincanoj, kaj por kiu ŝajne la duvizaĝa animo de forpasinta Eŭlalia enkarniĝis – pli gracie ol en Sankta Eligio – en la ĉarmaj korpoj de mia amikinoj el la eta bando. Mi aŭdis tiujn kulpigojn kun detenata kolero, renkontante en ili unu lokon, ekde kiu la familiara kaj popola vojo, kiu konsistigis la karakteron de Franciska, iĝis neirebla – feliĉe ne por longa tempo. Poste – post trovo de la jako kaj preparo de la sandviĉoj – mi eliris kaj aliĝis al Albertina, Andrea, Rozmonda, iafoje aliajn, kaj piede aŭ bicikle ni survojiĝis.

En antaŭa tempo mi pli ŝatis promenon sub malbona vetero. Tiam mi penis vidi Balbekon kiel „landon de kimerianoj” kaj suna vetero estis afero, kiu tie devus ne okazi, estis entrudiĝo de la vulgara somero de plaĝumantoj en tiun antikvan regionon traŝvebatan de nebulo. Sed ĉio, kion mi antaŭe malestimis, de kio mi deturnis la okulojn: sunaj aperaĵoj, sed ankaŭ velboataj konkursoj, ĉevalkuroj, mi nun pasie volis vidi pro la sama kialo, pro kiu antaŭe mi deziris vidi nur ŝtorman maron, nome ĉar ili konformis nun, kiel antaŭe la aliaj aferoj, al idealo de beleco. Klarigo de tio estas, ke kun miaj amikinoj mi vizitis plurfoje Elstir-on, kaj en la tagoj kiam la junulinoj ĉeestis, li montris prefere desegnon de belulinoj sur jaĥto aŭ skizon el apud-balbeka ĉevalkurejo. Mi tiam iom sindetene konfesis al Elstir, ke mi ne volis iri al la kunvenoj, kiuj tie okazadis. Li diris:

— „Estas bedaŭrinde, ke vi ne iris. Estas tie kaj plaĉaj kaj kuriozaj aferoj. La unua estas aparta homo, nome la rajdisto, al kiu rigardas tiom da okulparoj, kaj kiu sidas antaŭ la kurejo, morne, grize en sia brila kamizolo, unuigite kun la petolema ĉevalo, kiun li trankviligas – estus tiel interese montri liajn profesiajn gestojn, la brilan makulon de lia ĉeesto kaj ankaŭ de la ĉevalaj korpoj antaŭ la kurejo. En la luma vasto de tia loko ĉio aliiĝas, kaj estas mirige kiom da ombroj, da lumrebriloj estas, kiuj nur tie videblas. Virinoj tie estas tiel plaĉaj! Precipe la unua kunveno estis rava, iuj virinoj en tiu okazo treege elegantis, en malseka, holanda lumo, tra kiu oni sentis kiel leviĝas ĝis en la sunon la penetrema malvarmo de akvo. Neniam antaŭe mi vidis virinojn alvenantajn en veturiloj, aŭ kun binokloj ĉe la okuloj, en tia lumo, kiun probable kaŭzas la mara malseko. Ha, mi tre deziris pentri tion; mi revenis de tiuj konkursoj freneza, kun arda labor-deziro!”

Post tiu diro li laŭdis la kunvenojn de la jaĥta mondo eĉ pli, ol tiujn de ĉevalkonkursoj, kaj mi komprenis ke surmaraj vetkuroj, sportaj okazaĵoj, en kiuj bele vestitaj inoj aperas en la bluverda lumo de mara kurejo povas esti por moderna pentristo temoj same interesaj, kiel la festoj, kiujn tiel volonte priprentris ekzemple Paolo Veronezo aŭ Vitoro Karpaĉo.

„Via komparo tre ĝustas” diris Elstir „ĉar en la urbo, en kiu ili oficis346, tiuj festoj okazis parte surakve. Sed diference de nun, la beleco de tiutempaj barkoj konsistis pliofte en ilia pezo, en ilia malsimpleco. Okazis surakvaj vetbataloj – kiel ankaŭ ĉi tie – oni aranĝis ilin ordinare honore al iu ambasado simila al tiu, kiun Karpaĉo pripentris en ‚La Legendo de Sankta Ursula’. La barkoj estis plumpaj, konstruitaj kiel domoj, kaj ili ŝajnis preskaŭ ambaŭelementaj, teraj kaj akvaj, kvazaŭ malgrandaj Venecioj meze de la granda, kiam, ligitaj per ŝovpontoj, kovritaj de malhelruĝaj satenaĵoj kaj de persaj tapiŝoj ili portis virinojn en ĉerizkoloraj brokaĵoj aŭ verdaj damaskoj, apud balkonoj inkrustitaj de plurkoloraj marmoroj, de kiuj aliaj virinoj elkliniĝis, rigardante, en siaj roboj kun nigraj manikoj, kun blankaj enfendaĵoj ornamitaj de perloj aŭ puntaĵoj. Ne estis distingeble, kie finiĝis tero, kie komenciĝis akvo, kio palaco estis aŭ barko, karavelo, galeaso, Bucentaŭro347.”

Albertina pasie, streĉe aŭskultis tiujn detalojn pri vestaĵoj, tiujn bildojn de lukso, kiuj Elstir priskribis antaŭ ni.

— „Aĥ, mi ŝategus havi la puntaĵojn, pri kiuj vi rakontas, tiel bela estas la venecia punto” ŝi ekkriis „kaj, nu, tiel forte mi deziras vojaĝi al Venecio!”

Elstir respondis:

— „Vi eble baldaŭ povos sat-rigardi la mirindajn teksaĵojn, kiujn oni portis tie. Ĝis nun oni ankoraŭ vidis ilin nur en la pentraĵoj de veneciaj pentristoj, aŭ eventuale malofte en la trezoro de iu preĝejo, aŭ iafoje kiam iu iĝis ofertata en aŭkcio. Sed mi aŭdis ke venecia artisto, laŭnome Mariano Fortuni348, retrovis la sekreton de ilia fabrikado kaj ke post kelkaj jaroj virinoj povos promeni, kaj, pli elegante, resti hejme, en brokaĵoj same belegaj kiel tiuj, kiujn Venecio por siaj altrangaj sinjorinoj ornamis per orientdevenaj motivoj. Sed mi ne scias ĉu mi vere ŝatus tion, ĉu tio ne ŝajnus strange, arkaike por nuntempa ino, eĉ en parada vesto okaze de mara konkurso. Sed se reveni al modernaj plezurŝipoj, ĉio en ili diferencas de la sama afero en antikva Venecio, kiam ĝi regis la Adriatikan Maron. La precipa agrablaĵo en jaĥto, en la aranĝo de jaĥto, en la stilo de tie uzataj vestoj estas ilia simpleco de maraj rekvizitoj – ja maron mi tiom ŝatas! Mi volonte agnoskas ke mi pli ŝatas la nuntempajn modojn, ol la modon de la veroneza aŭ eĉ de la karpaĉa epoko. Tio, kio belas en nunaj jaĥtoj, precipe en la mezgrandaj – la grandegajn, la ŝipe grandajn mi ne ŝatas, ja estas ĝuste kiel pri ĉapeloj, oni elektu ilin kun sento de modero – estas la unutoneco, la simpleco, la heleco, la grizo, kiu sub nuba kaj blueta vetero iĝas kreme mola. La ĉambro, en kiu oni restas, aspektu kiel eta kafejo. Pri la inaj vestoj sur jaĥto estas same: gracias malpezaj, unuece blankaj vestoj el tolo, el maldika katuno, el pekino349, el tiko, kiuj sub suno kaj antaŭ la mara bluo brile blankas, kiel blanka velo. Cetere malmultas la virinoj, kiuj vestas sin elegante – iuj el ili tamen estas mirindaj. En la ĉevalkurejo fraŭlino Lea havis blankan ĉapeleton kaj blankan sunombreleton – tio estis rava. Mi fordonus ĉion ajn interŝanĝe kontraŭ tiu ombreleto.

Mi tre deziris ekscii, per kio tiu ombreleto diferencis de aliaj, kaj pro alia kaŭzo – nome pro ina koketeco – Albertina tion deziris eĉ pli ol mi. Sed simile kiel por sufleoj, pri kiuj Franciska diradis „la sekreto estas en la farmaniero”, la diferenco estis en la fasono:

— „Ĝi estis” Elstir komentis „tre malgranda, tute ronda, kiel ĉina ombrelo”.

Mi menciis la ombrelojn de iuj inoj, sed ili tute ne samformis. Tiujn aliajn ombrelojn Elstir juĝis terure malbelaj. Li estis viro kun postulema kaj rafinita gusto, kaj li konsistigis en etaĵo, kiu gravegis, la malsamon inter la vestoj de plimultaj virinoj, kiujn li abomenis, kaj bela vestaĵo, kiu lin ravis kaj kiu – male ol mi, por kiu ĉia luksaĵo estis frostiga – instigis lian pentremon „per kiu li penis fari same plaĉajn aĵojn”.

„Vidu, ĉi tiu knabino jam komprenis, kiaj estis la ĉapelo kaj ombrelo” Elstir diris, montrante al Albertina, kies okuloj brilis pro avido.

— „Ha, mi tre deziras riĉiĝi kaj havi jaĥton” ŝi respondis al la pentristo. „Mi petus vian konsilon por ĝia ekipo. Mi farus belajn vojaĝojn! Kaj kiel plaĉe se mi vizitus la konkurson de Kaŭz350. Kaj aŭtomobilon! Ĉu vi taksas belaj ankaŭ la virinajn vestojn por aŭtomobilado?”

— „Ne” respondis Elstir „sed belaj ili iĝos. Estas malmultaj fasonistoj, kiuj interesiĝas pri tio: Kalo, kvankam puntaĵojn ili iom tro surŝutas, Duse, Ŝerui, kelkfoje Paken351. Aliaj faras malbelaĵojn.”

— „Se tio veras, estas do grandega malsameco inter vesto fasonita de Kalo kaj vesto de ajna tajloro, ĉu?” mi demandis al Albertina.

— „Grandega, kompano!” ŝi respondis „Oj, pardonu! Bedaŭrinde, kio en alia butiko kostas tri cent frankojn, tio ĉe ili kostas du mil. Sed ĝi ne estas la sama afero, similaj ili ŝajnas nur al homoj, kiuj ne scias bone.”

— „Ĝuste tiel” Elstir respondis „mi ne asertus ke la malsameco estas same profunda, kiel inter statuo de la katedra preĝejo de Remso kaj statuo en la preĝejo Sankta-Aŭgusteno... Nu, ĝuste pri katedraloj” li turnis sin al mi, ĉar ĉi tio daŭrigis antaŭan interparolon, kiun la junulinoj ne ĉeestis kaj kiu cetere tute ne interesus ilin „antaŭ kelkaj tagoj mi parolis al vi pri la balbeka preĝejo, ĝin komparante kun granda klifo, granda krutaĵo el la rokoj de ĉi tiu lando, sed inverse” li diris, prezentante al mi akvarelaĵon „rigardu al ĉi tiu klifo – ĝi estas skizo kiun mi faris proksime de ĉi tie, en La Krenje – vidu, kiel la forte kaj delikate eluzitaj rokoj similas al gotika preĝejo.”

Efektive ili similis grandajn helruĝajn arkaĵojn. Sed, pentrite laŭ sia aspekto en varmega tago, ili ŝajnis polvigitaj, vaporigitaj de la varmego duone eltrinkinta la maron, kiu laŭ la tuta larĝo de la pentrita tolo preskaŭ gasiĝis. En tiu tago, en kiu lumo la realon kvazaŭ detruis, ĉi tiu densiĝis en malhelaj, diafanaj estaĵoj, kiuj kontraste ŝajnis pli imprese, pli proksime vivaj – nome ombroj. Sopirante malvarmon, plimulto da ili forlasis la ardan foran maron kaj rifuĝis ĉe la bazon de la rokoj, ŝirme kontraŭ la suno; aliaj malrapide naĝis sur akvo kiel delfenoj, etendiĝis laŭ flanko de promenantaj boatoj, kies ŝelon ili sur la pala akvo larĝigis per sia lakita, blua korpo. Kio plej klare sentigis la varmon de tiu tago, estis verŝajne la malvarm-avido, kiun peris tiuj ombroj, kaj pro tio mi ekkriis, ke mi tre bedaŭras ke mi ne konas La Krenje-on. Albertina kaj Andrea asertis, ke tie mi verŝajne jam promenis centon da fojoj. Se vere, tie mi estis sen ke mi sciis tion, kaj ne suspektante ke en iu posta tago la vido de ili inspiros al mi tian sopiron al belo, al belo ne ĝuste natura, kiel tiu kiun mi serĉis ĝis tiam en la klifoj de Balbeko, sed prefere arkitektura. Ĝis tiam mi serĉis la landon de ŝtormoj, kaj dum la promenoj kun sinjorino De Vilparizi ni vidis la maron nur de malproksime, pentrita inter arboj, kaj ĝi ne ŝajnis al mi sufiĉe reala, sufiĉe fluema, viva, sufiĉe impete skuanta siajn akvo-amasojn, kaj senmova mi deziris vidi ĝin nur sub vintra mortotuko nebula, mi do ne povis kredi ke mi poste revos pri maro, kiu konsistus en nura blanketa vaporo senigita je materieco kaj koloro. Sed de ĉi tiu nova maro Elstir, simile al tiuj, kiuj revadis en la boatoj stuporigitaj de la varmo, gustumis la sorĉan influon ĝis tia profundo, ke li povis raporti, bildigi sur la tolo la apenaŭan refluon de akvo, la pulson de minuto da feliĉo; kaj oni subite enamiĝis, vidante tiun magian portreton, tiel ke oni povis nur revi pri trairado de la monde reserĉe al tiu forpasinta tago, kia ĝi estis en sia momenta kaj dormanta gracio.

Tiel do, antaŭ la vizitoj ĉe Elstir, antaŭ ol mi vidis maran pejzaĝon pentritan de li, en kiu juna ino, en robo el bareĝo aŭ maldika katuno, en jaĥto flagumita de la usona emblemo, stampis la spiritan spegulbildon de robo el blanka katuno kaj de flago en mian imagon, kiu tuj naskis nesatigeblan deziron por vidi senprokraste blankajn katunajn robojn kaj flagojn apud la maro – kvazaŭ se tio neniam okazis al mi antaŭe – miaj okuloj ĉiam penis ĉe la maro ignori la proksime starantajn sinbanantojn, la jaĥtojn kun tro blankaj veloj similaj al bankostumoj, ĉion, kio embarasis min en mia kredo ke mi rigardas al praantikva akvaro, kiu jam vivis sian saman misteran vivon antaŭ apero de la homa gento, kaj ankaŭ la bonveterajn tagojn, kiuj ŝajne kovris per la banalo de universala somero tiun nebulan kaj ŝtorman bordon, al ĝi trudis portempan paŭzon, similaĵon de tio, kion muzikistoj nomas silenta takto; nun inverse malbona vetero ŝajnis al mi ĝena okazaĵo, kiu ne havis ĝustan lokon en la mondo de beleco; mi vigle deziris retrovi en la realo tion, kio min tiel kore ĉarmis, kaj mi esperis ke la vetero min sufiĉe favoros, por ke mi vidu de la supro de la klifo la samajn bluajn ombrojn, kiuj vidiĝis en la elstir-a pentraĵo.

Laŭlonge de la stratoj, mi ne plu ekrane levis manon, kiel en la antaŭaj tagoj, kiam, imagante la naturon kiel lokon de vivo pli antikva ol la estiĝo de homoj, kontraste al ĉiuj tedaj rafinaĵoj de industrio, antaŭ kiuj mi enue oscedis en universalaj ekspozicioj aŭ en butikoj de modistoj, mi provis okuli nur tiun parton de la maro en kiu vaporŝipo ne vidiĝis, tiel ke mi povu imagi ĝin kiel sentempan, ankoraŭ saman kiel en la mondaĝoj en kiuj ĝi freŝe disiĝis de tero, aŭ almenaŭ samtempan kun la frua epoko de la greka civilizacio, pro kio mi povis rediri kun plena vero la versojn de „patrego Lekont”, kiujn ŝatis Bloĥ:

foriris la reĝoj sur ŝipoj militistaj

portante sur la maron tempestan, bedaŭrinde

la bele harajn virojn de brava greka lando

Modistojn mi ne plu povis malestimi, de kiam Elstir al mi klarigis, kiel la delikata gesto per kiu ili faras lastan plison, lastan kareson al nodoj aŭ plumoj de finita ĉapelo, lin same vigle interesas kiel la gestoj de rajdisto – tiu diro ravis Albertina-n. Sed por vizito ĉe modistoj mi devis atendi la revenon al Parizo, por la ĉevalaj kaj barkaj konkursoj la venontan vojaĝon al Balbeko, kie ili jam ĉesis ĝis la sekva jaro. Ankaŭ jaĥto veturiganta inojn en blankaj katunaĵoj jam ne estis trovebla.

Ofte ni renkontis la fratinojn Bloĥ, kiujn mi devis saluti, dekiam mi vespermanĝis ĉe ilia patro. Miaj amikinoj ne konis ilin. „Al mi ne estas permesite ludi kun izraelidoj” diris Albertina. La maniero kiel ŝi disvoĉigis „iz-ra-el-id-oj” sufiĉis por ke iu, kiu ne aŭdus la komencon de ŝia diro, tamen komprenus ke al la elektita popolo tute ne simpatie rilatis ĉi tiuj junaj burĝinoj el piaj familioj, kiuj verŝajne facile kredis, ke judoj tranĉas la gorĝojn de kristanaj infanoj. „Cetere viaj amikinoj havas ne bonajn manierojn” ridetis Andrea, per tio komprenigante ke ŝi tute ne kredis, ke amikinoj miaj ili estas. „Kiel ĉio, kio rilatas al la tribo” respondis Albertina per la proverbema tono de iu, kiu bone scias pri la afero. Verdire la fratinoj Bloĥ, samtempe impone vestitaj kaj duonnudaj, kun splena, spitema, grandioza kaj malpura ŝajno, ne impresis tre plaĉe. Kaj iu el iliaj kuzinoj, kiu aĝis nur dekkvin jarojn, skandalis la kazinon per sia malkaŝa admiro al fraŭlino Lea, kiun sinjoro Bloĥ, la patro, alte taksis kiel roliston, sed kiu havis famon ke ŝi ne inklinis precipe al viroj.

En iuj tagoj ni lunĉis en iu el la farmejoj-gastejoj de la ĉirkaŭa lando. Ili estis la farmejoj de Ekoro, de Maria-Teresia, de la Kruco-Heland, de Bagatelo, de Kalifornio, de Maria-Antonia. Ĉi lastan kutime vizitis la eta bando.

Iafoje ni ne iris al farmejo, sed prefere supreniris sur la verton de la klifo, kaj, alveninte kaj eksidinte sur la herbejo, ni malpakis la sandviĉojn kaj la kukojn. Miaj amikinoj ŝatis sandviĉojn kaj miris pri tio ke mi manĝis nur ĉokoladan kukon gotike ornamitan de sukeraĵoj, aŭ abrikottorton. La kaŭzo de tio estis, ke sandviĉoj kun ĉeŝer-fromaĝo kaj laktuko neŭtralis kaj novis, kaj pri ili nenio estis dirinda. Sed kukoj estis pli sciemaj, tortoj estis parolemaj. En la kukoj nome estis pala gusto de kremo, en la tortoj estis frukta freŝo, kiuj sciis multe pri Kombreo, pri Ĵilberta, ne nur pri Ĵilberta en Kombreo, sed ankaŭ pri ŝi en Parizo, en kies posttagmezaj manĝetoj mi retrovis ilin. Ili memorigis al mi la desertajn teleretojn kun bildoj laŭ ‚Mil kaj Unu Noktoj’, kies bildoj vigle amuzis mian praonklinon Leona kiam Franciska alportis al ŝi jen ‚Aladenon aŭ la Magian Lampon’, jen en alia tago ‚Alibabo’-n, jen ‚La Maldorman Dormanton’, jen ‚Sinbadon la Mariston surŝipiĝantan en Basro kun sia tuta riĉaĵo’. Tiujn telerojn mi tre deziris revidi, sed mia avino ne sciis, kie ili nun estis kaj ŝi cetere kredis, ke ili estis ordinaraj teleroj aĉetitaj en la regiono. Egale – en la griza Kombreo en Ĉampanio ili kun siaj bildoj plurtone inkrustiĝis, same kiel en la nigra preĝejo la ŝanĝiĝemaj gemoj de la vitraloj, same kiel en la duonhelo de mia ĉambro la projekcioj de la magia lanterno, kiel antaŭ la stacidomo kaj departementa fervojo la hindiaj ranunkoloj kaj persaj siringoj, kiel la kolekto de malnovaj ĉinaj porcelanaĵoj de mia praonklino en ŝia malhela domo de maljuna provinca sinjorino.

Kuŝante sur la klifo, mi vidis antaŭ mi nur la herbejon kaj supre ne la sep ĉielojn de la kristana fiziko352, sed la horizontalajn striojn de nur du – unu pli malhela, mara, kaj unu supra, pli hela. Ni manĝis, kaj se mi kunportis ankaŭ ian bagatelan donacon, kiu plezurigos iun el miaj amikinoj, ĝojo plenigis ilian diafanan kaj mallonge ruĝiĝantan vizaĝon kun tia subita impeto, ke ilia buŝo ne sufiĉe firmis por deteni ĝin kaj lasis ĝin elflui en rideksplodo. Ili kunsidis ĉirkaŭ mi; inter la mallonge distancaj vizaĝoj la aero, kiu disigis ilin, desegnis lazurajn vojojn, kvazaŭ faritajn de ĝardenisto kiu aranĝus liberajn pasejojn, por ke li povu iri tra bedo de rozarboj.

Post konsumo de la manĝaĵoj ni ludis ludojn, kiuj antaŭe ŝajnus al mi enuaj, iafoje tre infanecaj, kiel ekzemple ‚turo gardu vin’353 aŭ ‚unua ridanto’354, sed kiujn pro nenia kaŭzo mi tiam rezignus; la aŭrora juneco, kiu ankoraŭ ruĝigis la vizaĝojn de la junulinoj, kaj kiun mi jam ne partoprenis pro aĝo, antaŭ ili prilumis ĉion, kaj, simile al la elegantaj bildoj de iuj fru-renesancaj pentristoj, la bagatelajn okazojn de iliaj vivoj ĝi reliefigis sur ora fono. Pliparte la vizaĝoj de la junaj knabinoj konfuziĝis en ĉi tiu konfuza ruĝa tagiĝo, el kiu la veraj trajtoj ankoraŭ ne elformiĝis. Videbla estis nur ĉarma koloro – sub ĝi ankoraŭ ne distingeblis tio, kio post kelkaj jaroj iĝos vizaĝo-tipo. La tiama vizaĝo neniel definitivis, ĝi estis eble portempa simpla similo kun iu forpasinta ano de la familio, pri kiu naturo tiele aranĝis komplezan memorigon. post tio frue venas la tempo, kiam oni ne plu atendu novon, kiam la korpo solidiĝis en senmoveco, kiu surprizon ne plu provizos, kiam oni perdas ĉian esperon vidante – samkiel ĉe arboj en kulmino de somero jam velkajn foliojn – ĉirkaŭ ankoraŭ junaj vizaĝoj kadukajn aŭ blankajn harojn; ja tiel mallonge daŭras tiu brila mateno, ke iuj pro tio ŝatas nur tre junajn knabinojn, el tiuj, ĉe kiuj karno kiel valora pasto ankoraŭ fermentas. Ili estas nur ia fluo de kondukema materio, kiun momento post momento knedas pasema, rega emocio. Ĉiu el ili sinsekve figuras statueton de gajo, de junaĝa seriozo, de karesemo, de miro, enforme de klara, kompleta sed pasema esprimo. Ĉi tiu variemo igas agrable diversaj kaj ĉarmaj la afablajn komplezojn, kiujn juna knabino faras. Ja klare ili necesas ankaŭ deflanke de plenkreskaj inoj, kaj tiu, al kiu viro ne plaĉas aŭ kiu ne komprenigas ke li plaĉas, baldaŭ iĝas en liaj okuloj tede senreliefa. Sed ĉi tiuj komplezoj trans ia aĝolimo, ne plu kaŭzas molajn fluktuojn en vizaĝo, kiun la vivoluktoj malmoligis, stampis per ĉiama aktiva aŭ ekstaza esprimo. Iu – pro la konstanta premo de obeo, kiu subigas la edzinon al la edzo – ŝajnas plivere vizaĝo de militisto, ol de virino; iu alia – skulptita de la oferoj kiujn ĉiutage akceptis patrino pro siaj infanoj – ŝajnas religie sindona. Iu plia estas post jaroj de disturboj kaj ŝtormoj vizaĝo de maljuna maristo ĉe ino, kiu ina ŝajnas sole pro la vestoj. Kaj certe la atentaj prizorgoj de virino por iu – se li amas ŝin – povas ankoraŭ provizi novajn ĉarmojn dum la tempo pasigita apud ŝi. Sed ŝi ne iĝas sinsekve malsamaj personoj. Ŝia gajo restas ekstera kompare kun ŝia neŝanĝita figuro. Male adolesko antaŭas la tempon de kompleta solidiĝo kaj pro tio oni spertas ĉe junulinoj la freŝan impreson, kiun provizas spekto de ĉiam ŝanĝiĝantaj formoj ludantaj inter puŝoj kaj puŝoj, elvokante la konstantan rekreiĝon de pratempaj elementoj de la naturo, kian oni kontemplas antaŭ la maro.

La mondumaj kunvenoj, la promenoj kun sinjorino De Vilparizi ne estis la solaj aferoj, kiujn mi volonte foroferis por la furo-ludo aŭ la enigmoj de miaj amikinoj. Plurfoje Roberto de Sanlupo sciigis, ke – tial ke mi ne vizitis lin en Donsiero – li petis forpermeson por unu tagonokto kaj ke tiun tempon li pasigos en Balbeko. Ĉiufoje mi letere respondis, ke li ŝanĝu sian planon, kun la preteksto ke mi ĝuste en tiu tago forestos kaj plenumos kun mia avino iun familian viziton en la regiono. Sendube li juĝis severe pri mi, eksciante per sia onklino en kio konsistis la dirita familia vizito kaj kiuj personoj en tio rolis mian avinon. Tamen mi eble ne malprave agis, oferante ne nur la plezurojn de mondumo, sed ankaŭ tiujn de amikeco por la plezura pasigo de tuta tago en tiu ĝardeno. Homoj, kiuj tion povas – verdire ĉi tiuj estas artistoj kaj mi tiam jam konvinkiĝis ke artisto mi neniam iĝos – ankaŭ devas vivi por si mem; sed amikeco estas breĉo en tiu devo, estas abdiko pri si. Konversacio, kiu funkcias kiel ordinara pero de amika rilato, estas supraĵa amuzo, kiu nenion valoran havigas. Oni povas trababili sian tutan vivon, nur ripetante senfine unuminutan vantaĵon, dum ke la iro de penso solece laboranta por arta kreado direktiĝas al profundeco, laŭ la sola direkto kiu ne estas barita, laŭ kiu oni povas progresi – konfesinde kun pli granda peno progresi – por rezulto entenanta veraĵon. Amikeco ne nur malhavas bonan efikon, kiel konversacio, ĝi plie estas misinflua. Ja, la enua sento kiun nepre ricevas de kunesto kun amiko – tio estas de restado en supraĵa parto de la mio, prefere ol esplora vojaĝo al profundo – tiu homo, kies progresa leĝo estas strikte interna – tiun enuan senton amika sento volas korekti, kiam li poste restas sola, ĝi admonas memori kun korvarmo la parolojn diritajn de la amiko, rigardi ilin kiel valoran donacon, dum homoj fakte ne estas konstruaĵoj, al kiuj oni almetus ŝtonojn alportatajn de ekstere, sed arboj kiuj el la propra suko elkreskigas la sekvan nodon de tigo, la superan tavolon de sia branĉaro. Mi mensogis al mi mem, mi haltigis mian kreskon en la direkto, en kiu mi vere grandiĝus kaj feliĉiĝus, kiam mi plezure konstatis, ke min amas, min admiras tia bona, inteligenta, rafinita homo, kia estis Roberto De Sanlupo, kiam mi taskigis al mia inteligento kompreni ne miajn proprajn malklarajn impresojn, kiujn mi devus malimpliki, sed la parolojn de mia amiko, en kiuj, dum mi ripetis ilin – pliĝuste dum mi ripetigis ilin de tiu alia memo kiu vivas en la animo kaj al kiu oni tro volonte forŝovas la pezan taskon de pensado – mi penis trovi belecon tre diferencan de tiu, kiun mi silente persekutis kiam mi vere solis, sed kiu pli valorus por Roberto, por mi mem, por mia vivo. En la vivo, kiun tiu amiko konstruis por mi, mi ŝajne antaŭ mi mem sidis mole, komforte, protektite kontraŭ soleco, noble deziris oferi min mem liaprofite, entute ne kapablis maturigi mian propran personon. En kompanio de la junulinoj male, la ricevata plezuro estis eble memcentra, sed ĝi almenaŭ ne fontis el tiu mensogo, kiu provas kredigi ke oni ne fundamente solas, kaj kiu – dum oni parolas kun aliulo – detenas onin de la konsciiĝo ke ne plu parolas la memo, sed ke oni tiam alformiĝas al la esto de la fremdulo, ne al la mio, kiu diferencas de li. La paroloj interŝanĝataj inter mi kaj la junulinoj de la eta bando estis ne interesaj, malmultaj cetere, disigitaj de longaj silentoj miaflankaj. Malgraŭ tio mi tiel plezure aŭskultis iliajn parolojn, kiel ankaŭ plezure mi rigardis ilin, malkovrante en la voĉo de ĉiu el ili multekoloran pejzaĝon. Kun ĝuo mi aŭdis iliajn pepojn. Se oni amas, oni pli bone disigas, distingas. En arbaro, birdo-ŝatanto tuj rekonas la karakterajn kvivitojn de ĉiu speco, kiujn ordinara promenanto konfuzas. Junulin-ŝatanto scias, ke homaj voĉoj eĉ pli diversas. Ĉiu el ili havas, kompare kun la plej riĉa muzikilo, pli vastan sortimenton de tonoj. Ĉiu aranĝas ilin laŭ kombinoj, kiuj same nenombreblas, kiel la grandega diverso de personecoj. Kiam mi paroladis kun iu el miaj amikinoj, mi rimarkis kiel la originalan, unikan pejzaĝon de ŝia individueco lerte desegnas, tirane trudas same la akcentoj de ŝia voĉo, kiel ankaŭ la esprimoj de ŝia vizaĝo, kaj kiel ĉi tiuj du spektaĵoj tradukis – ĉiu en sia sfero – la saman unupecan realaĵon. Ja la trajtoj de la voĉo, same kiel la trajtoj de la vizaĝo, ankoraŭ ne definitive fiksiĝis; la voĉo maturiĝos kaj la vizaĝo ŝanĝiĝos. Simile kiel infanoj havas glandon, kies sekrecio helpas en digestado de lakto kaj kiu ne plu ekzistas ĉe plenkreskuloj, en la pepado de la junulinoj sonis tonoj kiujn maturaj inoj ne plu disponas. Kaj ĉi tiun pli sonriĉan instrumenton ili ludis per siaj lipoj kun sama asiduo, sama diligento, kiuj estas ekskluziva propro de juneco, kiel la muzikantaj anĝeletoj pentritaj de Ĝentilo Belini. En posta tempo tiuj junulinoj perdos sian tonon de impeta certeco, kiu nun ankoraŭ ĉarme sonis pri plej simplaj aferoj – kiam ekzemple Albertina kun aŭtoritata voĉo diris vortludojn, kiujn la plej junaj admire aŭskultis ĝis kiam krevo de ridado skuis ilin kun la neretenebla forto de terno, aŭ kiam Andrea parolis pri ilia lernejaj ekzercoj, eĉ pli infanaj ol iliaj ludoj, kun esence infana seriozo; kaj iliaj paroloj ŝanĝadis siajn tonojn, kiel strofoj el la antikva tempo, kiam poezio ankoraŭ ne disiĝis de muziko kaj estis eldirata kun varie altaj tonoj.

Malgraŭ ĉio ĉi la voĉoj de la junulinoj jam klare sentigis la sintenon de ĉiu ĉi tia malgranda persono fronte al la vivo, kaj ĉiu tia sinteno tiel apartis, ke oni uzus multe tro ĝeneralan frazon dirante pri iu „ĉion ŝi turnas en ŝercon”, pri alia „ŝi opinias kaj opinias”, pri tria „ŝi haltas en sindetena hezito”. La trajtoj de la vizaĝo estiĝas simple el gestoj kiuj – pro kutimo – iĝis ne plu ŝanĝeblaj. Simile al la katastrofo de Pompejo355, simile al transformiĝo de natura diino356, naturo frostigas homon en ties kutima sinteno. En sama maniero la voĉmelodio entenas ies viv-filozofion, tion, kion ŝi aŭ li pensas en ĉiu momento pri aferoj de la mondo. Sendube la trajtojn posedis ne nur la junulinoj. Ilin posedis ankaŭ iliaj gepatroj. Ĉiu homo vivas en pli ĝenerala medio. Pro ĉi tiu cirkonstanco la gepatroj provizas ne nur la kutimajn gestojn, kiuj iĝas vizaĝaj kaj voĉaj trajtoj, sed ankaŭ iajn parolturnojn, iujn rutinajn frazojn, kiuj, preskaŭ tiel preterkonscie, tiel profunde kiel parolmelodio, indikas – same kiel ĝi – vidpunkton pri la vivo. Se pri junulinoj temas, estas vere ke iujn esprimojn la gepatroj ne transdonas ĝis iu certa aĝo, ĝis kiam ili viriniĝas. Ili rezervas ilin. Ekzemple se oni parolis pri pentraĵoj de amiko de Elstir, Andrea, kiu ankoraŭ libere pendigis sian hararon sur la dorso, ankoraŭ ne povis uzi proprapersone la esprimon, kiun uzis ŝiaj patrino kaj jam edzina fratino: „laŭdire tiu viro estas tre ĉarma”. Sed iam ŝi povos uzi ĝin, en la tempo kiam ŝi ankaŭ rajtos viziti la teatron de la Reĝa Palaco. Kaj detempe de sia unua komuniiĝo Albertina diris, imite al amikino de sia onklino: „mi juĝus tion certagrade terura”. Ŝi ankaŭ donace ricevis la kutimon, ke ŝi ripetigis la dirojn de homoj, tiel ke ŝi elmontris intereson kaj deziron konstrui propran opinion. Se oni diris ke la pentraĵoj de pentristo estas belaj aŭ lia domo agrabla: „ĉu vere belas liaj pentraĵoj? ĉu agrablas lia domo?”. Aldone al tio, kaj pli ĝenerale ol la familia heredo, ankaŭ sonis en iliaj voĉoj suka materialo altrudita de iliaj devenaj provincoj, kaj ĝi gvidis iliajn frazmelodiojn. Kiam Andrea seke pinĉis la kordon de malakuta tono, ŝi ne povis eviti ke la perigorda357 vibro de ŝia voĉa muzikilo aŭdigis kantan sonon, cetere tre harmonian kun la sudlanda pureco de ŝia vizaĝo; kaj al la konstantaj petoloj de Rozmonda la konstruo de ŝia vizaĝo kaj ŝia nordlanda voĉo respondis, sen ŝia privolo, per la melodio de ŝia provinco. Inter tiu provinco kaj la karaktero de la junulino, kiu difinis la melodiojn, mi aŭdis belan dialogon – dialogon, ne dissonadon. Nenia diseco estiĝis inter la junulino kaj ŝia hejmlando. En ŝi plu estis ĝi. Efektive la retroefiko de la loka materialo al la ĝin uzanta genio, al kiu ĝi donas plian viglon, ne igas la verkon malpli persona, egale ĉu ĝin faras arkitekto, lignisto aŭ muzikisto, ĝi ne malpli ekzakte spegulas la plej subtilajn trajtojn de la artista personeco pro tio ke li devigite laboris per la gruzŝtono de Sanliso358 aŭ per la ruĝa sabloŝtono de Strasburgo359, ke li tranĉis atentante la nodojn de fraksena ligno, ke li en sia komponado enkalkulis la kapablojn kaj malkapablojn, la sonorojn, la taŭgojn de fluto aŭ aldviolono.

Ĉion ĉi mi rimarkis malgraŭ ke ni tre malmulte interparolis. Dum kompanie kun sinjorino De Vilparizi aŭ Roberto De Sanlupo mi elmontris per miaj diroj multe pli da plezuro, ol mi reale sentis, ĉar verdire mi disiĝis de ili lacigite, male, kiam mi kuŝis inter la junulinoj, la pleneco de mia sento ege superpezis la malabundon, la maloftecon de niaj paroloj kaj ĝi en alfluo de feliĉo superakvis mian senmovecon kaj silenton, kaj etendiĝis kun plaŭdeto ĝis la piedoj de tiuj junaj rozarboj.

Por resaniĝanto, kiu ripozas dum tuta tago en floro- aŭ frukto-ĝardeno, la floraj, la fruktaj odoroj profunde penetras la mil bagatelojn, el kiuj konsistas lia nenifarado – kaj simile profunde por mi la koloro, la aromo, kiujn mia rigardo kolektis ĉe la junulinoj iompostiome sian dolĉecon penetrigis en min. Tiele vinberoj dolĉiĝas en sunlumo. Kaj per sia malhasto kaj konstanto iliaj tre simplaj ludoj naskis en mi – kiel en tiu, kiu tute okupas sian tempon per kuŝado sur la strando, spirante salan venton, sunbruniĝante – malstreĉon, kvietan rideton, malprecizan blindumon kiu leviĝis ĝis en miaj okuloj.

Iafoje afabla komplezo de tiu aŭ tiu el la knabinoj kaŭzis en mi fortan resenton, kiu portempe forpelis la deziron al aliaj. Ekzemple en iu tago Albertina demandis: „ĉu iu havas krajonon?”. Ĝin donis Andrea, paperon donis Rozmonda. Albertina diris al ili: „vi, virinetoj, ne rajtas okuli al tio, kion mi skribos”. Ŝi zorge strekadis ĉiun literon, apogante la paperfolion sur siaj genuoj, kaj ŝi enmanigis ĝin al mi, dirante: „atentu, ne lasu ĝin vidi”. Mi do malfaldis ĝin kaj ellegis la vortojn, kiujn ŝi skribis por mi: „mi tre ŝatas vin”.

— „Sed pli bone ol skribi stultaĵojn” ŝi laŭtis, sin turnante kun decidema kaj serioza mieno al Andrea kaj Rozmonda „mi montru al vi la leteron, kiun ĉi-matene mi ricevis de Ĵizela. Mi tute konfuziĝis: mi havas ĝin en la poŝo, kaj mirige ĝi povas al ni tre utili!”

Ĵizela opiniis, ke ŝi devas sendi al sia amikino – kiu komunikos ĝin al la aliaj – la tekston, kiun ŝi verkis okaze de la elementa ekzameno360. La timo de Albertina pro la eventuala malfacilo de la proponotaj temoj fakte estis sub la nivelo de la du temoj, inter kiuj Ĵizela devis elekti. La unua tekstis: „de la infero Sofoklo361 leteras al Ĵano Rasin konsole pri la malsukceso de ‚Atalja’362”; la dua tekstis: „vi supozos, ke post la unua prezento de ‚Estera’, Maria De Sevinje leteras al Maria-Madelena De Lafajet363, dirante ke ŝi tre bedaŭris ŝian ne-ĉeeston”. Nu, Ĵizela kun klopodemo, kiu verŝajne favore influis la ekzamenantojn, elektis la unuan, la pli malfacilan temon, kaj prie ŝi redaktis tiel bone, ke ŝi poentis dekkvar el dudek kaj plie laŭdon de la ekzamenantaro. Ŝi eble ricevus la kroman takson ‚tre bona’ se ŝi ne restus senresponda en la ekzameno pri la hispana lingvo. La disertaĵon, kiun Ĵizela kopie sendis al Albertina, ĉi tiu tuj legis antaŭ ni, ĉar ŝi mem estis baldaŭ provonta la saman ekzamenon kaj ŝi tre deziris aŭdi la opinion de Andrea, kiu pli talentis por tio ol ĉiuj aliaj knabinoj kaj povis utile konsili. „Ŝi estis bonŝanca” diris Albertina „ĝi estas ĝuste la temo pri kiu ŝia instruistino pri franca lingvo laborigis ŝin ĉi tie.” La letero de Sofoklo al Rasin, imagita de Ĵizela, komenciĝis jene:

„Kara amiko, pardonu ke mi skribas al vi sen la honora cirkonstanco, ke vi konus min persone, sed okazas ke via nova tragedio ‚Atalja’ klare vidigas, ke vi trastudis miajn maleminentajn verkojn. Vi paroligis verse ne nur la protagonistojn, aŭ ĉefajn rolojn de la teatraĵo, sed vi skribis ankaŭ versojn – ĉarmajn versojn, permesu ke mi diru ĉi tion sen kaĵolo – por la ĥoraĵoj, kiuj laŭ komuna opinio bone efektas en la greka tragedio, sed kiu en Francio vere novas. Plie via tiel fajna, tiel detala, ĉarma, subtila, delikata talento peras brilon, pro kiu mi gratulas vin. Atalja, Jehojado – jen roloj, kiujn via rivalo, Piero Kornej, ne scius pli bone konstrui. La karakteroj estas virecaj, la intrigo simplas kaj solidas. En ĉi tiu tragedio amo ne kernas en la rakonto, kaj pro ĉi tio mi tre sincere gratulas al vi. Ne ĉiam plej famaj sentencoj estas plej veraj. Ekzemplon de tia sentenco mi povas citi: ‚de tiu ĉi pasio, verema prezento, por tuŝi ĉies korojn plej rekta vojo estas’ 364. Vi montris, ke la religia sento kiu plenigas viajn ĥorajn versojn estas tute same kapabla kortuŝi. La ĝenerala publiko eble ne bone komprenis, sed artoŝatantoj agnoskas vian sukceson. Mi deziris nepre sendi al vi ĉi tiun mian gratulon, al kiu mi aldonas, kara kolego, elkoran komplimenton.”

Dum ĉi tiun tekston ŝi estis laŭtleganta, la okuloj de Albertina konstante briladis. Finleginte, ŝi ekkriis:

— „Estas kvazaŭ ŝi kopius ĉi tion de iu modelo. Mi tute ne suspektis ke Ĵizela kapablas elplumigi tian redaktaĵon. Kaj versojn ŝi citas. De kie ŝi kaptis ilin?”

Ne ĉesis la admiro de Albertina kaj ŝia diligenta atento – ili nur ŝanĝis sian objekton kaj kreskis – tiel ke ŝi rigardis kun protrudaj okuloj, kiam Andrea, demandite kiel pli aĝa kaj pli klera, unue parolis pri la teksto de Ĵizela en moketa tono, poste, kun senzorga ŝajno kiu malbone kaŝis realan seriozon, ŝpinis laŭ propra inspiro samteman leteron.

— „Ŝi ne malbone sukcesis” ŝi diris al Albertina „sed en via loko, se oni proponus al mi la saman temon – tio povus okazi ĉar ĝi estas ofte proponata – mi ne komentus en sama maniero. Unue, en la situacio de Ĵizela, mi ne tiel rapide saltus al la afero, kaj unue mi skribus sur malneta folio kanvason de la disertaĵo: unuaparte signifon de la demando kaj klarigon de la temo, poste la ĝeneralajn ideojn, kiuj konsistigos la mezan parton, fine la takson, la stilon, la konkludon. Tiel, sub la gvido de resumo, oni vojas pli sekure. Jam en la klarigo de la temo, aŭ, se vi, Albenjo, pli ŝatas tiun esprimon ĉar la formo estas letera, jam en la enkonduko, Ĵizela misis. Skribante al viro de la 17a jarcento, Sofoklo ne diru ‚kara amiko’.” Albertina impete respondis:

— „Prave, ŝi prefere skribigu al li ‚kara Rasin’. Tiel, sonus pli bone.”

— „Ne” respondis Andrea en iom moka tono „ŝi skribu: ‚Sinjoro’. Kaj simile por la fina frazo ŝi skribu ekzemple ‚bonvole akceptu, sinjoro’ (aŭ pli aŭdace ‚kara sinjoro’)‚ la esprimon de la granda estimo, pro kiu mi havas la honoron esti via servanto.’ En alia loko Ĵizela diras ke la ĥoro estas novaĵo. Ŝi forgesas pri ‚Estera’ kaj pri du ne vaste konataj tragedioj, kiujn ĝuste ĉi-jare analizis la profesoro, tiel ke se oni mencias ilin, ĉar ili estas lia amata ĉevaleto, oni certe sukcesas en la ekzameno. Ili estas ‚La Judinoj’ de Roberto Garnje365 kaj ‚Aman’ de Antono De Monkretien366.

Andrea eldiris tiujn du titolojn, sen ke ŝi sukcesis kaŝi sian degnan sintenon de plibone-scianto, kiu diveniĝis el cetere sufiĉe ĉarma rideto. Albertina ne povis deteniĝi:

— „Andrea, vi estas miriga. Mi petas, ke vi skribu por mi ĉi tiujn du titolojn. Ĉu ne bona ideo? Kian bonŝancon mi havus, se mi trafus la saman temon, eĉ en la buŝa parto de la ekzameno, mi tuj citus ilin kaj tio estus terure efekta.”

Sed poste, ĉiufoje kiam Albertina petis ke Andrea rediru la titolojn de la teatraĵoj, por ke ŝi notu ilin, ŝia tre klera amikino pretendis ke ŝi forgesis kaj neniam rediris ilin.

— „Poste” daŭrigis Andrea en tono apenaŭ senteble malestima al la pli junaj, tamen kun feliĉo pro tio, ke oni admiras ŝin, kaj pli zorgante pri la maniero, kiel ŝi redaktus sian disertaĵon, ol ŝi volis rimarkigi, „Sofoklo en la Infero verŝajne estas bone informita. Li do scias, ke ‚Atalja’-n oni ne prezentis unuafoje al vasta publiko, sed male al la reĝo Luizo la 14a kun kelkaj elektitaj korteganoj. Tre ĝustas tio, kion Ĵizela diris pri la bona opinio de teatro-ŝatantoj sed ĝin oni povas kompletigi. Sofoklo, kiel nun senmortulo, eventuale disponas la kapablon de sortodivenado kaj antaŭanoncas ke laŭ Voltero ‚Atalja’ iĝos ‚ne nur ĉefverko de Rasin, sed ĉefverko de la homa spirito’.”

Albertina pasie aŭskultis. Ŝiaj pruneloj brilegis. Kun plej forta indigno ŝi forpuŝis la proponon de Rozmonda, ke oni komencu ludon.

„Fine” Andrea diris per la sama senpasia, nezorgema, iom moka kaj sufiĉe varme memcerta tono „se Ĵizela unue notus la ĝeneralajn ideojn, kiujn ŝi poste elvolvos, ŝi eble pensus pri tio, kion mi en ŝia loko farus, nome montrus la diferencon inter la respektiva religia etoso de la rasina kaj de la sofokla ĥoro. Sofoklo rimarkus en sia miaredakta letero, ke la ĥoraĵoj de Rasin plenas je religia sento, kiel tiuj de la grekaj tragedioj – ja sed la dioj ne samas. La dio de Jehojado tute ne similas al tiu de Sofoklo. Kaj tio memkompreneble, post la meza parto de la disertaĵo, gvidas al la konkludo ‚ĉu iel gravas, ke la kredoj ne samas?’. Sofoklo pro ĝentilo ne insistus pri tio. Li timus, ke tio povus ofendi Rasin-on en ties fido kaj, enŝovinte tiuteme kelkajn vortojn pri liaj mastroj en Porrojalo, li prefere gratulus sian imitanton pro la eminento de lia poezia genio.”

Admiro kaj atento tiel varmigis Albertinan, ke ŝi abunde ŝvitis. Andrea konservis la ridetantan flegmon de ina dando:

„Ne malbone efektus ankaŭ la cito de kelkaj juĝoj de famaj recenzistoj” ŝi diris antaŭ ol oni komencis novajn ludojn.

Albertina respondis:

— „Jes, tion oni jam konsilis al mi. Rekomendindaj en plimultaj okazoj estas la opinioj de Ŝarlo Santbeŭvo kaj Gustavo Merle, ĉu ne?”

— „Vi ne tute eraras” rediris Andrea, kiu refoje rifuzis skribi la du novajn nomojn malgraŭ la petado de Albertina „Santbeŭvo kaj Merle taŭgas. Sed pli citindaj estas Nikolao Deltur kaj Leono Gask-Defose367.”

Mi dume pripensis la ŝirfolieton „mi tre ŝatas vin”, kiun al mi ŝovis Albertina, kaj, post unu horo, irante sur la iom tro krutaj por mi vojoj rekondukantaj al Balbeko, mi pensis ke mian am-romanon mi travivos kun ŝi.

La stato rekonebla je tuto de signoj, per kiuj oni kutime ekscias ke oni enamiĝis – ekzemple mia instrukcio al la hotela servistaro, ke oni veku min pro nenia vizito krom de iu aŭ alia el la junulinoj, la korbatoj dum mi estis atendanta ilin – iun ajn el ili – kaj mia kolero en tiuj tagoj se mi ne trovis barbiron por razado, kaj mi devis vidiĝi de Albertina, Rozmonda aŭ Andrea malbeligite – certe ĉi tiu stato renaskiĝanta alterne por ĉiu el ili same diversis de tio, kion oni kutime nomas amo, kiel diversas de homa vivo la vivo de zoofitoj, en kiuj ekzisto, individueco – se la vorto individueco taŭgas por zoofito – estas partumita inter pluraj organismoj. Sed biologio instruas ke tia vivmaniero vere troveblas inter bestoj, kaj ke homa vivo, se ĝi nur jam iom daŭris, simile reale trairos statojn, kiujn pli frue ĝi ne antaŭvidis, kaj tra kiuj la homo iros sian vojon, ankaŭ se li poste forlasos ilin. Tia estis por mi tiu enamiĝo en sama tempo dividita inter pluraj junulinoj – aŭ pli ĝuste ol dividita: nedividita, ĉar pliofte tio, kion mi ŝategis, kio unikis en la tuta mondo, kio jam komencis esti al mi tiel kara, ke la espero ke mi retrovos ĝin en la sekva tago iĝis la plej kara ĝojo de mia vivo, estis la tuta grupo de la junulinoj, kia ĝi ekzistis dum tiuj posttagmezaj restadoj sur la klifo, dum ventaj horoj, sur herba strio sur kiu kuŝis la figuroj, tiel ekscitaj por mia imago, de Albertina, Rozmonda, Andrea; ĉio ĉi okazis sen ke mi povis klarigi al mi, kiu el ili igis tiun lokon tiel ŝatinda, kiun el ili mi plej deziris ami. En la komenciĝo de amo, kaj ankaŭ en ĝia fino, homo ne sentas sin ligita ekskluzive al la objekto de tiu amo, sed prefere la deziro de amo, el kiu ĝi fontos (kaj poste la memoraĵo kiun ĝi postlasos) volupte vagas en areo de interŝanĝeblaj ĉarmoj – iafoje simple de naturo, de frandado, de loĝejo – sufiĉe harmoniaj inter si, tiel ke ĉe neniu el ili ĝi sentas sin fremda. Cetere, tial ke apud ili mi ankoraŭ ne estis indiferenta pro rutino, mi povis ilin vidi, alivorte profunde miri ĉiufoje kiam mi denove kunestis ilin. Nu certe ĉi tiun miron parte kaŭzas tio, ke homo prezentas tiam novan aspekton de si, sed tiel granda estas la multflankeco de ĉiu, la riĉeco de linioj en lia vizaĝo kaj korpo, el kiuj ne multaj konserviĝas, kiam oni ne plu apudas la homon, pro la kruda simpligo fare de memoro, ĉar memoro elektis tiun-tiun econ, kiu estis okulfrapa, apartigis ĝin, grandigis ĝin, farante pri virino, kiu ŝajnis alta, skizon de virino kies korpa alteco estas enorma, aŭ pri virino, kiu ŝajnis roza kaj blonda, puran ‚harmonion de roz- kaj or-koloro’, nu, en la momento kiam denove tiu virino rekte videblas, ĉiuj aliaj forgesitaj ecoj, kiuj kontraŭpezas la serĉatan, okulfrapas en sia konfuza plektiĝo, ili malgrandigas la altecon, ili kovras la rozkoloron, ili anstataŭ la ekskluzive serĉata kvalito alŝovas aliajn apartaĵojn, pri kiuj oni nun memoras, ke oni rimarkis ilin en la unua renkontiĝo, kaj pri kiuj oni nun ne komprenas, ke ilian revidon oni tiel malmulte atendis. Gvidate de memoro oni iras por vidi pavon, kaj oni trovas peonion. Kaj ĉi tiu neevitebla kaŭzo de miro sola kaŭzo de ĝi ne estas: krom ĝi miron naskas ankaŭ la diferenco, ne inter simpliga memoro kaj realo, sed inter la lastfoje vidita homo kaj tiu, kiu nun aperas sub alia vidpunkto, vidigas alian aspekton sian. Homa vizaĝo similas al la ŝajno de tiu dio el azia religio, prezentanta tutan grapolon de najbaraj vizaĝoj turnitaj al diversaj direktoj, kiuj ne estas samtempe videblaj.

Sed grandparte miro venas precipe de tio, ke la homo ankaŭ prezentas la saman flankon de si. Ĉion, kion provizas ekstera, fremda afero, eĉ nur la guston de frukto, oni rekreus kun tiel granda peno, ke apenaŭ post la ricevo de impreso pri ĝi, oni senatente ekiras laŭ la dekliva vojo de memoro, kaj sen prikonscio, post mallonge, oni tre malproksimas de la origina percepto. Tial ĉiu nova renkontiĝo efikas iel korekte, ĝi regvidas al tio, kion oni antaŭe efektive vidis. Oni jam ne memoris ĝin, ĉar tio, kion oni nomas memoro pri homo, fakte estas forgeso de li. Sed tiel longe, kiel oni ankoraŭ scias vidi, en la momento kiam la forgesita trajto aperas, oni rekonas ĝin, oni devas rektigi la arkiĝintan linion, kaj do la ĉiufoja fekunda surprizo, kiu igis por mi sanaj kaj spiritvastigaj la ĉiutagaj renkontiĝoj kun la belaj junulinoj de la bordo, konsistis parte el novaĵoj, parte el memoraĵoj. Al tio aldoniĝis la afekcio vekita en mia animo de ilia esto, kiu neniam ekzakte konformis al mia antaŭa kredo, kaj tial la espero pri la sekva kunveno ne plu similis la antaŭfojan esperon, sed prefere la postvibran memoron pri la lasta interparolo; oni do komprenu ke ĉiu promeno abrupte turnis la rudron de miaj pensoj, kaj tute ne laŭ tiu direkto, kiun, solante en mia ĉambro, mi estis imaginta kun trankvila spirito. Ĉi tiu planita direkto estis jam forgesita, abolita, kiam mi revenis kun kapo vibra kiel abelujo pro paroloj, kiuj ŝancelis min, kaj kiuj longe resonis en mi. Ĉiu homo disfalas, kiam oni ne plu vidas lin; poste, lia sekva apero estas rekreo, malsama al la ĵus antaŭa, eble malsama al ĉiuj antaŭaj. Ĉar la minimuma diverseco kiu regas en ĉi tiuj rekreoj estas duopa. Se oni memoras viglan okuladon, senhezitan mienon, nepre la sekvan fojon preskaŭ langvora profilo, revema mildeco – trajtoj preterviditaj en la antaŭa primemoro – en la sekva renkonto mirigos, preskaŭ ekskluzive okulfrapos. En la konfronto de la memoro kun la nova realaĵo, ĝuste tio kaŭzos elreviĝon aŭ surprizon, aperos kiel retuŝo de la realo kaj atentigos, ke la memoraĵo ne ĝustis. Siavice la antaŭe preterrimarkita aspekto de la vizaĝo, kaj pro tio nun plej atentofrapa, plej reala, plej korekta, iĝos brulaĵo por revoj, por memoraĵoj. Langvora kaj kurba profilo, reva, milda vizaĝesprimo – tiujn oni deziros revidi. Kaj tiam denove en la sekva fojo, la rezoluta karaktero de akraj okuloj, de pinta nazo, de kunpremitaj lipoj vidiĝos kaj korektos la disecon inter la deziro kaj la objekto, al kiu ĝi kredis sin konforma. Kompreneble ĉi tiu fideleco al la unuaj, sole korpaj impresoj, kiujn mi ĉiufoje retrovis ĉe miaj amikinoj, ne koncernis nur la vizaĝajn trajtojn: mi jam menciis ke mi ŝatis ankaŭ iliajn eble pli kortuŝajn voĉojn (ĉar ili ne sole prezentas apartajn kaj senseblajn surfacojn, kiel la vizaĝoj, sed partoprenas la nealireblan senfundaĵon, kiu kapturne aludas ne haveblajn kisojn), ĉiu el tiuj voĉoj sonis kiel individua muzikileto, en kiu ĉiu knabino esprimis sian tuton kaj kiu nur ŝin apartenis. Desegnite de aparta melodio, tia aŭ tia profunda linio de unu el iliaj voĉoj mirigis min, kiam ĝin post iom daŭra forgeso mi rekonis. Kaj sekve la ĝustigoj, kiuj trudiĝis post ĉiu renkontiĝo por reveno al perfekta akordo, similis same multe al agordista aŭ kant-instruista ofico, kiel al desegnista.

La harmonia tuto en kiu de kelka tempo neŭtraliĝis – pro la rezisto de ĉiu kontraŭ la vastiĝo de ĉiu alia – la diversaj sentimentalaj ondoj en min alfluantaj pro la junulinoj, en iu posttagmezo dum ni ludis furo-ludon kliniĝis favore al Albertina. Tio okazis en arbareto sur la klifosupro. Sidante inter du junulinoj fremdaj al la bando sed invititaj pro ludado planita tiutage kun pli multaj homoj, mi envie rigardis al la junulo, kiu najbaris Albertinan, pensante ke si mi sidus en lia loko mi tuŝus la manojn de mia amikino dum ĉi tiuj ĉieldonacitaj minutoj, kiuj eble neniam revenos, kaj kiuj eble donus al mi pli altan lokon en ŝia koro. Per si mem, sole kaj eĉ sen la sekvoj kiujn ĝi nedubeble havus, la kuntuŝo kun la manoj de Albertina estus al mi plezurega. Pli belajn manojn, ol ŝiaj, mi jam certe vidis. Eĉ en ŝia amikinaro, la manoj de Andrea maldikis kaj pli elegantis, ili kvazaŭ vivis propran vivon, obean al la ordonoj de la junulino, sed sendependan, kaj ofte ili antaŭ ŝi etendiĝis simile al noblaj leporhundoj, kun siaj ripozoj, revadoj, subitaj elfleksiĝoj de falangoj, pro kio Elstir plurfoje faris desegnojn de ĉi tiuj ŝiaj manoj. En iu el la etudoj videblis Andrea, dum ŝi varmigis ilin antaŭ fajro, kaj ili sub tiu lumo ore diafanis kiel du aŭtunaj folioj. Sed la manoj de Albertina pli grasis, ili momente cedis, poste rezistis la puŝon de ilin premanta aliesa mano, tiel donante tute apartan tuŝumon. La premo de mano de Albertina sentigis dolĉon, kiu iel akordis kun la helruĝa, iomete malva koloro de ŝia haŭto. Ĉi tiu premo kvazaŭ penetrigis la premanton en la junulinon, en la profundon de ŝia sentumo, same kiel la sonoro de ŝia rido, kiu maldecis simile al ia kvero aŭ al iuj krioj. Ŝi estis iu el la inoj, al kiuj manpremi estas tiel plezure, ke oni dankas al la moroj ke manpremon ili igis permesita ago inter gejunuloj, kiuj intersalutas. Se la arbitraj kutimoj de ĝentileco anstataŭigus manpremon per alia gesto, mi ĉiutage rigardus la netuŝeblajn manojn de Albertina kun deziro de ekkono same arda kiel mia scivolo pri la gusto de ŝiaj vangoj. Sed en la plezuro ke mi longe tenus ŝiajn manojn inter miaj, se mi najbarus ŝin dum la ludo, mi ne limigus mian deziron al tiu plezuro mem; multajn konfesojn, multajn deklarojn ĝis tiam pro timemo prisilentitajn mi perigus de manpremoj; ŝiaflanke estus facile per respondaj premoj sciigi ke ŝi akceptus ilin; kia sekreta kunsentado! kia eko de volupto! Mia amo ene de kelkaj minutoj tiel pasigitaj apudside apud ŝi pli progresus, ol ĝi entute progresis ekde ke mi konis ŝin. Divenante ke tiuj minutoj ne daŭros longe, ke ili baldaŭ finiĝos, ĉar oni verŝajne ne longtempe pluigos la ludon, kaj post ĝia fino la afero ne plu eblos, mi estis terure nervozigita. Mi vole lasis iun depreni de mi la ringon, kaj kiam mi sidis meze de la cirklo, kiam ĝi transdoniĝis, mi ŝajnigis ke mi ne vidas, ĝin tamen sekvante per la okuloj en atendo de la momento kiam ĝi tuŝos la manojn de la najbaro de Albertina, kiu, ridante sen deteno, en la agitiĝo kaj gajeco de la ludo, tute helruĝiĝis.

— „Ni ĝuste estas en la arbaro de la furo” diris Andrea, signante al la ĉirkaŭaj arboj, kun rideta rigardo direktita nur al mi kaj kvazaŭ preteranta la aliajn ludantojn, kvazaŭ se nur ni ambaŭ sufiĉe inteligentis por disduiĝi kaj pri la ludo diri frazon kun poezia koloro.

Ŝi eĉ estis tiel sprita, ke ŝi pro nura komplezo kantis:

ĉi tiun vojon iris
jes sinjorino kara
ĉi tiun vojon iris
la furo de l' arbaro

kiel homoj, kiuj, aranĝante renkontiĝon en Trianono nepre faras maskofeston laŭ la maniero de la epoko de reĝo Luizo la 16a, aŭ kiuj taksas pika tion, ke ili kantigas kanton en la loko, kie oni unuafoje prezentis ĝin. Se mi havus sufiĉe liberan spiriton por pripensi tion, mi malĝojus tial, ke mi ne ĝuis la ĉarmon de ŝia spritaĵo. Sed miaj pensoj estis turnitaj al alia direkto. La geludantoj komencis miri pri mia stulteco kaj pri tio ke mi ne kaptis la ringon. Mi rigardadis kiel belis, kiel indiferentis, kiel gajis Albertina, kiu iĝos mia apudsidanto sen antaŭsuspekto, kiam fine mi haltigos la ringon en la ĝustaj manoj dank' al lertaĵo kiun ŝi ne atendis, kaj kiu sen tio incitus ŝin. Pro la vigliĝo de la ludo la longaj haroj de Albertina duone malnodiĝis kaj ŝia bukla hararo pendis laŭ ŝiaj vangoj, per sia bruna sekeco kontrastante ilian ruĝetan karnon.

— „Vi havas la harplektojn de Laŭra Dianti368, de Eleonora de Gvijeno369, kaj de ŝia pranepino, kiun tre amis Reneo de Ŝatobrian. Estus bele, se vi ĉiam elektus tian aranĝon, en kiu viaj haroj pendas.” mi diris proksime al ŝia orelo, tiel ke mi mem povis proksimiĝi al ŝi.

Subite la ringo glitis al la apudsidanto de Albertina. Mi tuj impetis, abrupte malfermis liajn manojn, prenis la ringon; li devis eksidi anstataŭ mi meze de la cirklo, kaj mi eksidis anstataŭ li apud Albertina. Antaŭ paro da minutoj mi enviis la junulon, ĉar mi vidis ke liaj manoj, glitante laŭ la ŝnureto, ofte tuŝis tiujn de Albertina. Nun, povante agi same, mi iĝis tro timema kaj ne provis tiun kuntuŝon, tro afekciata kaj ne ĝuus ĝin, mi ne plu sentis ion krom la rapida kaj prema batado de mia koro. Post momento Albertina klinis al mi kun kompreniga mieno sian rondan, rozkoloran vizaĝon, ŝajnigante ke ŝi tenas la ringon, por trompi la centran ludanton kaj deteni lin de rigardado al la flanko kie la ringo reale estis. Mi tuj komprenis, ke tiu ruzo estis la kaŭzo de ŝia subkompreniga rigardo, sed mi konfuziĝis, vidante en ŝiaj okuloj la momentan bildon, simulitan pro la necesoj de la ludo, de sekreto, de konsento, kiu ne ekzistis inter ŝi kaj mi, sed kiu tiam ekŝajnis al mi ebla, kaj estus al mi ĉiele dolĉa. Dum ĉi tiu penso ekzaltis min, mi sentis etan premon de la mano de Albertina ĉe mia mano, kaj ŝian fingron, kiu karese glitis sub mian fingron, kaj mi vidis ke ŝi samtempe palpebrumis en maniero, kun ŝi provis igi nerimarkebla. Subite amaso da ĝis tiam neimagitaj esperoj solidiĝis: „ŝi uzas la okazon de la ludo por sentigi al mi ke ŝi kare amas min” mi pensis, plena je ĝojo, sed la ĝojo tuj disfalis kiam mi aŭdis, ke Albertina diras kun detenita kolero: „damne, kaptu ĝin, de unu horo mi glitigas ĝin al vi”. Perdante memregon pro la ĉagreno, mi ellasis la ŝnureton, la centra ludanto ekvidis la ringon, alsaltis kaj kaptis ĝin, mi devis eksidi en la centra loko, kaj malĝojigite, mi rigardis al la senbrida cirkla ludo, kiu plu rondiris, la ludantoj moke alparolis min, kaj mi devis responde ridi tute kontraŭ mia humoro, dum Albertina diradis:

— „Tiu, kiu ne atentas kaj malgajnigas la aliajn, prefere ne ludu. Ni ne refoje invitos lin por la ludo, Andrea, aŭ pli bone mi mem ne venos.”

Andrea, ne tiel pasia pri la ludo, plu kantis la ‚furon de l'arbaro’, kiun pro nura imitemo ne tre vigle kunkantis Rozmonda, kaj ŝi volis kompensi la riproĉadon de Albertina, dirante al mi:

— „Ni proksimas al tiu loko La Krenje, kiun vi tre deziris vidi. Nu, venu, mi gvidos vin tra bela vojeto tien, dum la aliaj frenezumas kiel okjaraj infanoj.”

Ĉar Andrea ĉiam estis tre afabla al mi, dum ni vojis, mi diris al ŝi pri Albertina ĉion, kio ŝajnis al mi taŭga por ke ĉi tiu amu min. Ŝi respondis, ke ankaŭ ŝi tre ŝatas ŝin, tamen miaj laŭdoj de ŝia amikino ŝajne ne agrablis al ŝi. Subite sur la vojo randata de arbetoj, mi haltis, trafite de dolĉa memoraĵo el mia infanaĝo: pro ĝiaj plurlobaj, brilaj folioj, kiuj etendiĝis super la grundo, mi rekonis vepron de kratagoj, kiu bedaŭrinde senfloriĝis jam de la fino de l' printempo. Ĉirkaŭ mi ŝvebis atmosfero de eksaj Maria-monatoj, de dimanĉaj posttagmezoj, de forgesitaj kredoj kaj eraroj. Ĉi tion mi deziris iel kapti. Mi haltis mallonge, kaj Andrea, kun ĉarma takto, lasis min dum momento interparoli kun la folioj de l' arbeto. Mi demandis ilin pri la floroj, pri la kratagofloroj similaj al gajaj, senpripensaj, koketaj kaj piaj junulinoj.

— „Ĉi tiuj fraŭlinoj foriris jam antaŭ longe” respondis la folioj.

Eble ili pensis, ke mi false pretendas, ke mi amikas kun ili, ĉar mi estas malbone informita pri iliaj moroj. Ja – granda amiko, sed ilin ne revidinta de multaj jaroj spite al promesoj de revidiĝo. Tamen, same kiel Ĵilberta estis mia unua amo al knabino, ili estis mia unua amo al floro.

— „Jes, mi scias ke ili foriras ĉirkaŭ la mezo de junio” mi respondis „sed mi plaĉe vidas la lokon, kie ili ĉi tie vivis. Iam ili vizitis min en Kombreo, en mia ĉambro, gvidate de mia patrino, kiam mi malsanis. Kaj ni rendevuis en sabataj vesperoj en la Maria-monato majo. Ĉu ili prifestas majon ĉi-tie?”

— „Jes, kompreneble, oni tre ŝatas la viziton de tiuj fraŭlinoj en Sankta-Dionizo en Dezerto, kiu estas la proksima paroĥo.”

— „Kaj nun, se mi deziras vidi ilin?”

— „Ha, ne antaŭ la venonta jaro, en majo.”

— „Ĉu tamen mi povas certi, ke ili ĉeestos?”

— „Nepre, ĉiujare.”

— „Sed mi ne scias, ĉu mi retrovos la lokon.”

— „Vi trovos! La fraŭlinoj tiel gajas, ridi ili ĉesas nur kiam ili kantas religiajn kantojn, kaj sekve erari ne eblas, kaj vi de la ekstremo de la vojo rekonos ilian parfumon.”

Mi postrapidis al Andrea kaj daŭrigis la laŭdadon de Albertina. Tioma estis mia insisto, ke – mi taksis – ŝi neeviteble raportos miajn dirojn. Tamen mi poste neniam eksciis, ke Albertina aŭdus pri tio. Andrea tamen, pli ol ŝi, estis kunsentema en koraj aferoj, delikata en sia afableco; ŝi elektis la rigardon, la parolon, la agon, kiu plej trafe plezurigos iun, pretersilentis rimarkon, kiu povus ĉagreni, oferis horon, eĉ antaŭtagmezon aŭ viziton de ĝardenfesto – dume ŝajnigante ke ŝi ne oferas ion – kaj restis kun malĝoja amiko, tiele komprenigante ke ties simplan kuneston ŝi pli ŝatas, ol frivolajn plezurojn – jes, ĝuste tiaj estis ŝiaj oftaj komplezoj. Sed al tiu, kiu konis ŝin iom pli bone, ŝi impresis kiel la heroaj timeguloj, kiuj timon volas malagnoski, kaj kiuj pro kuraĝaĵo estas aparte gratulindaj; ŝajnis ke en la profundo de ŝia naturo mankis la bonvolo, kiun pro morala sindevigo, pro kunsentemo, pro nobla deziro de inda amikeco ŝi elmontris ĉiaokaze. Aŭdante la plaĉajn parolojn, kiujn ŝi diris pri ebla korligo inter mi kaj Albertina, ŝi konsekvence poste devus peni por nodi tiun ligon. Fakte – eble tute hazarde – el la diversaj etaĵoj, kiujn ŝi disponis kaj kiuj perus la rilaton inter mi kaj Albertina, ŝi neniam uzis iun, kaj mi suspektis ke mia provado por ricevi la amon de Albertina eble ne kaŭzis flanke de ŝia amikino sekretajn manovrojn kontraŭajn al ĝi, sed almenaŭ vekis en ŝi bone kaŝitan koleron, kontraŭ kiu ŝi pro skrupulo eble mem luktis. La mil delikatajn bonfarojn de Andrea Albertina ne kapablus, kaj tamen mi ne certe kredis je la profunda boneco de la unua knabino, kiel mi efektive poste kredis je la boneco de la dua. Ĉiam afable indulgema al la tro vigla frivoleco de Albertina, Andrea al ŝi parolis, ridetis kiel amiko, kaj, pli grave, ŝi agis kiel amiko. Mi vidis kiel tagon post tago, por kunĝuigi al tiu malriĉa amikino sian lukson, por feliĉigi ŝin, ŝi penis, sen propra profito, pli ol penas kortegano kiu deziras direkti al si la favoron de regnestro. Ŝi estis ĉarme milda, diris malgajajn, konsolajn parolojn, kiam iu antaŭ ŝi bedaŭris la malriĉon de Albertina, kaj ŝi multe pli helpadis, ol ŝi farus por riĉa amiko. Sed se iu pretendis, ke Albertina verŝajne ne tiel malriĉas, kiel oni ĝenerale kredas, apenaŭ videbla malgajo etendiĝis sur la frunto kaj okuloj de Andrea; ŝi ŝajnis mishumora. Kaj se iu eĉ pli aserteme diris, ke entute ŝi eble ne estos tiel malfacile edzinigebla, ŝi forte kontraŭdiris kaj ripetis preskaŭ kolere: „bedaŭrinde, ŝi reale ne estos edzinigebla, tion mi bone scias, tio min sufiĉe suferigas!” Ankaŭ en sia rilato al mi ŝi estis la sola el la knabinoj, kiu neniam al mi rediris malflaton aŭditan pri mi; same se mi mem raportis tian okazon, ŝi ŝajnigis ke ŝi ne kredas tion aŭ klarigis la diron tiel, ke ĝi iĝis neofenda; ĉi tiun tuton de kvalitoj oni nomas takto. Ĝi estas propra al tiuj homoj, kiuj, se vi eniris la arenon, gratulas kaj aldiras ke tion vi ne devis nepre fari se la devigo ne estis pli prema, tiel grandigante en viaj okuloj la propran kuraĝon. Ili sintenas male al tiuj aliaj, kiuj en sama cirkonstanco diras: „vi probable malvolonte iris al la lukto, sed aliflanke vi ne povis toleri tian ofendon, alia ago ne estis ebla”. Ĉar tamen ĉiu medalo du flankojn posedas, ja la plezuro aŭ la indiferento de amikoj, kiuj rediras ofendan parolon pri vi, pruvas ke ili ne provas senti kiel vi en la momento kiam ili parolas, kaj ili facile al vi enpikas pinglon aŭ tranĉilon kvazaŭ en ŝveligitan baŭdruĉon, dum ke la alia klaso de amikoj – la amikoj-taktuloj – montras per sia lerta kaŝado de la malagrablaĵoj en aŭditaj kaj rediritaj paroloj pri oniaj agoj, aŭ kaŝado ankaŭ de la opinio, kiun ili ricevis de tiuj paroloj, fortan inklinon al sekretigo. Malbonaĵo ĉi tio ne estas, se ili efektive ne malbone opinias, kaj se la paroloj nur suferigas ilin, kiel ĝi suferigus la priparolaton. Ĉi tiel ŝajne okazis pri Andrea, tamen mi ne plene certis pri tio.

Ni eliĝis el la arbareto, kaj ni trairis implikon de malmulte vizitataj vojetoj, en kiu Andrea tamen facile trovis la ĝustan. „Jen” ŝi subite diris „ĉi tie estas la serĉata loko La Krenje, kaj vi bonŝancas, ĝi ĝuste aperas sub la vetero, en la lumo, en kiu Elstir bildigis ĝin”. Sed mi ankoraŭ malgajis pro mia abrupta, elreviga falo en la furo-ludo. Tial mi ne plene ĝuis la ĝueblan plezuron, kiam mi ekvidis malsupre, duonkaŝitaj inter rokoj, ĉe kiuj ili ŝirmis sin kontraŭ la taga varmo, la marajn diojn, kiujn Elstir estis gvatinta kaj kaptinta, sub malhela lako same bela kiel la lako de pentraĵo de Leonardo Da Vinĉi, la mirindajn, sinkaŝajn kaj fuĝemajn, lertajn kaj silentajn ombrojn, kiuj tuj, se lumo iel fluktuis, forglitis sub ŝtonon, enfosiĝis en truon, kaj baldaŭ, se la sunradio jam pasis, revenis apud la rokojn aŭ algojn, sub la suno, la dispolviganto de klifoj kaj senkoloriganto de maro, kies endormiĝon, ŝajne, ili gardis, kiel staremaj, facilmovaj deĵorantoj, sub la surfaco de akvo vidigante sian gluiĝeman korpon kaj la atentan rigardon de siaj malhelaj okuloj.

Ni reiris al la aliaj junulinoj, poste vojonte hejmen. Mi nun sciis, ke mi amas Albertinan, sed ve!, mi ne aŭdacus diri tion al ŝi. Efektive de post la tempo de la ludoj en la ĝardeno de Elizeaj Kampoj, mia ideo pri amo ŝanĝiĝis, eĉ se la homoj, al kiuj mia koro laŭvice inklinis, restis tre similaj. Unuflanke la konfeso, la deklaro de mia kora sento al tiu, kiun mi amis, ne plu ŝajnis al mi gravega kaj necesa sceno de amo; kaj ĉi tiun mi ne plu rigardis ekstera realaĵo, sed nur subjektiva plezuro. Kaj ĉi tiun plezuron – mi divenis – Albertina des pli trafe instigos per siaj agoj, ju pli senscia ŝi estos pri ĝia ekzisto.

Laŭ la revena vojo, la bildo de Albertina meze de la lumo, kiun eligadis la aliaj junulinoj, ne estis la sola ekzistanta por mi. Sed simile kiel la luno, kiu dum hela tago aperas kiel blanka nubeto kun formo pli difinita kaj malpli ŝanĝiĝema ol aliaj, sed, kiam la tago malheliĝas, elmontras sian potencon, tiel post mia reveno en la hotelon, la bildo de Albertina sole leviĝis el mia koro kaj ekbrilis. Mia ĉambro subite ŝajnis nova. Nu, delonge ĝi ne plu estis la malamika ĉambro de la unua vespero. Homo senpaŭze modifas sian loĝejon ĉirkaŭ si; kaj laŭlonge kiel kutimiĝo forgesigas sentadon, li elmensigas la malbonajn kolorojn, grandojn, odorojn, kiuj materie nutris lian malkomforton. Ĝi nek estis la ĉambro ankoraŭ iom influa al mia sentado – ne influa por suferigo sed male influa por ĝojo – la kuvo de feliĉaj tagoj, komparebla al naĝejo je kies duona alto ili briletigis pro lumo malsekan ĉielon, kiun momente kovris, nepalpeble kaj blanke kvazaŭ eligaĵo de la varmo, spegulata, pasema velo; nek estis la belarta ĉambro de pentrartaj vesperoj; ĝi estis la ĉambro, en kiu de tiom da tagoj mi restadis, ke ĝin mi ne plu vidis. Nun mi ekvidis, ke mi ĵus denove malfermis la okulojn al ĝi, sed ĉi-foje el la egoisma vidpunkto de amo. Mi pripensis, ke la bela oblikva spegulo, la eleganta vitra libro-bretaro, pri mi favore impresus Albertinan, se ŝi venus vizite. Anstataŭ ke ĝi estis intera paŭzejo, en kiu mi restis mallonge antaŭ ol mi eliris al la plaĝo aŭ al Rivbelo, mia ĉambro nun iĝis reala kaj kara, kaj renovigita, ĉar ĉiun meblon de ĝi mi rigardis kaj ŝatis tra la okuloj de Albertina.

Kelkajn tagojn post la furo-ludo ni faris promenon kiun ni tro vastigis, kaj do ni feliĉis pro la trovo en Menvilo de du malgrandaj guvernistaj ĉaretoj370 kun po du sidlokoj, per kiuj ni povos reveni je la horo de la vespermanĝo, kaj tiam la jam forta viveco de mia amo al Albertina kaŭzis, ke mi proponis sinsekve al Rozmonda kaj Andrea, ne al Albertina, kunveturon kun mi; poste kaŭzis ke, proponante prefere al Andrea aŭ Rozmonda, mi tamen pere de konsideroj pri horo, vojo kaj manteloj, gvidis ĉiujn al la decido – kvazaŭ kontraŭa al mia deziro – ke pli oportune mi veturos kun Albertina, kies kuneston, mi ŝajnigis, mi toleros pli-malpli bone. Bedaŭrinde amo inklinas al kompleta asimilo de la amato, sed neniu homo estas manĝebla per nura interparolo, kaj sekve, kvankam Albertina sintenis laŭeble afable dum la vojado, post kiam mi lasis ŝin antaŭ ŝia domo, mi foriris feliĉa, sed pli avida je ŝi ol mi estis komence de la promeno, kaj mi kalkulis la tempon, kiun ni kune pasigis, nur kiel per si mem malgravan antaŭludon de la posta momento. Ĉi tiu kuna tempo tamen havis la ĉarmon de unuafojaĵo, kiun poste ne plu ĝueblas. Ĝis tiam mi petis de Albertina nenian favoron. Ŝi povis imagi, kion mi deziras, sed pri tio ŝi ne certis, kaj ŝi do povis supozi ke mi celas nur rilaton sen difinita celo, en kio ŝi verŝajne trovis la ĝuindan nebulecon, riĉan je antaŭviditaj surprizoj, kiun oni nomas romana etoso.

Dum la posta semajno, mi ne multe penis por renkonti Albertinan. Mi ŝajnigis, ke mi pli ŝatas Andrean. Amo komenciĝas, oni volas por tiu, kiun oni amas, resti pli facile amebla fremdulo, sed oni bezonas ŝin, oni bezonas tuŝi ne tiom ŝian korpon, kiom ŝian atenton, ŝian koron. En leteron oni enŝovas pikon, kiu devigos la indiferentulinon al peto de afablo, kaj amo, laŭ ĉiam sukcesa procedo, firmigas per ira-revena turno la dentradon, pro kiu oni povas nek ĉesigi enamiĝon, nek iĝi amata. Mi pasigis kun Andrea la horojn, dum kiuj la aliaj iris al iu festo, kiun – mi sciis – Andrea plezure rezignos por mi, kaj ĝin ŝi eĉ kun enuo, pro morala eleganto rezignus, por ke aliaj homoj kaj ŝi mem ne opinios ke ŝi taksas certagrade monduman plezuron grava. Mi tiel aranĝis la aferon, ke ĉiuvespere ŝi kompaniis kun mi, per tio ne provante ĵaluzigi Albertinan, sed grandigi mian prestiĝon en ŝia spirito, aŭ almenaŭ ne faligi ĝin per la sciigo ke ŝin, ne Andrean, mi amas. Mi ankaŭ ne menciis mian senton antaŭ Andrea, timante ke ŝi redirus tion. Kiam kun Andrea mi parolis pri Albertina, mi ŝajnigis malardon, kiu eble malpli trompis Andrean, ol min mem trompis ŝia laŭŝajna kredemo. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi kredas vera mian malinklinon al Albertina, ke ŝi deziras plejeble plenan konkordon inter Albertina kaj mi. Estas verŝajne, ke ŝi male pri la malinklino ne kredis kaj la konkordon ne deziris. Mi diradis al ŝi, ke mi ne multe zorgas pri ŝia amikino, sed dume mi pripensis konstante, kiel mi sukcesos ligiĝi kun sinjorino Bontempo, kiu tiam dum kelkaj tagoj restis apud Balbeko kaj ĉe kiu Albertina baldaŭ pasigos trion da tagoj. Kompreneble mian deziron antaŭ Andrea mi ne esprimis, kaj kiam mi parolis pri la familio de Albertina, mi afektis nezorgemon pri ĝi. Laŭvorte kaj laŭŝajne la respondoj de Andrea ne dubis mian sincerecon. Kial do en iu el tiuj tagoj ŝi diris al mi: „mi vidis ĝuste la onklinon de Albertina”? Nu ja, ŝi ne diris „mi bone travidis viajn kvazaŭ hazardajn dirojn, mi komprenis ke vi tre deziras ligiĝi kun la onklino de Albertina”. Sed de la enesto de ĉi tia ideo, kiun ŝi prefere pro ĝentilo prisilentis, en la menso de Andrea certe venis tio, ke ŝi diris la vorton ‚ĝuste’. Ĝi parencis kun iuj okulumoj, iuj gestoj, kiuj malhavas logikan, racian formon, rekte elektitan por la kompreno de la kunparolanto, kaj tamen atingas lin kun sia vera signifo, simile kiel homa parolo, ŝanĝita en elektron tra la telefonsistemo, denove ŝanĝiĝas en parolon por aŭdado. Por forigi de la menso de Andrea la ideon, ke mi interesiĝas pri sinjorino Bontempo, mi parolis pri ŝi ne nur en nezorgema tono, sed kun malŝato; mi diris, ke mi renkontis antaŭ jaroj ĉi tiun frenezulinon, kaj ke mi esperas ke tio ne okazos refoje. Sed fakte mi per ĉia rimedo penis por tiu renkontiĝo.

Mi petadis de Elstir – tamen al neniu alia konfesante ke ĉi tiun peton mi faris – ke li parolu pri mi al sinjorino Bontempo kaj aranĝu renkontiĝon inter ŝi kaj mi. Li promesis al mi ke li periĝos, tamen mirante ke mi deziras tion, ĉar li juĝis ŝin malnobla, insidema, neinteresa kaj profitema homo. Antaŭvidante ke, se mi renkontos sinjorinon Bontempo, Andrea baldaŭ aŭ pliposte tion scios, mi juĝis pli bone ke mi sciigos ŝin. Mi klarigis:

— „Okazontaĵoj, kiujn oni deziras eviti, estas tiuj, kiujn oni ne sukcesas eviti. Nenio en la mondo tedos min same, kiel revidiĝo kun sinjorino Bontempo, tamen mi ne evitos tion, mi vizitos Elstir-on kuninvitite kun ŝi.”

Andrea ekkriis kun akra tono:

— „Tion mi ja atendis!”

kaj dume ŝia rigardo, vastigita kaj ŝanĝita pro malkontento, turniĝis al io nevidebla. Ĉi tiuj ŝiaj vortoj estis ne tre orda klarigo de penso, kiu resumiĝas eble per „mi scias ja, ke vi amas Albertinan, kaj ke per vorto aŭ per forto vi provas proksimiĝi al ŝia familio”. Ili estis la senformaj sed rekunigeblaj rompaĵoj de penso, kiun mi ŝokis kaj krevigis, ĉagrene al Andrea. Same kiel la antaŭa vorto ‚ĝuste’ ili havis veran signifon kaŝitan, ili estis el tiuj diroj, kiuj – male ol rektaj asertoj – naskas estimon aŭ malfidon inter homoj, aŭ kaŭzas malpaciĝon.

Ĉar Andrea ne kredis al mi, kiam mi diris, ke mi indiferentas al la familio de Albertina, ŝi do pensis, ke mi amas Albertinan. Kaj ĉi tio probable malfeliĉigis ŝin.

Ŝi ordinare rolis trian homon en miaj rendevuoj kun ŝia amikino. Tamen en iuj tagoj mi renkontis Albertinan sole, kaj tiujn tagojn mi atendis kun febro, sed ili pasis sen signifa ŝanĝo aŭ okazaĵo, sen ke ili iĝus la epokfara tago, kies rolon mi tuj transdonis al la sekva tago, kiu ĝin same preterglitis; tiel frakasiĝis unu post la alia, kiel ondoj, ĉi tiuj kulminoj, kiujn tuj anstataŭis aliaj.

Proksimume unu monaton post la tago, en kiu ni ludis furon, mi aŭdis ke Albertina en la sekva tago veturos matene al sinjorino Bontempo, kaj pasigos du tagojn ĉe ŝi, kaj tial ke devos uzi fruan vagonaron, ŝi en la antaŭa vespero venos al la Granda Hotelo por tranoktado, de kie ŝi povos, sen embaraso por la amikoj ĉe kiuj ŝi kutime loĝis, omnibusi kaj trafi la unuan vagonaron. Mi raportis tion al Andrea. Ŝi respondis kun malkontento:

— „Tion mi tute ne kredas. Cetere tio ne utilos al vi, ĉar mi certas ke Albertina ne volos renkonti vin, se ŝi sole vizitos la hotelon – ĉar tio ne estus laŭprotokola” ŝi aldiris, uzante vorton kiun ŝi de mallonga tempo tre ŝatis por signifi ‚konvena’. „Mi ĉi tiel parolas, ĉar mi scias, kiel pensas Albertina. Al mi cetere ne gravas, ĉu vi renkontos ŝin, ĉu ne. Tio estas por mi egala.”

Aliĝis al ni Oktavo, kiu volonte konfesis antaŭ Andrea la nombron de poentoj gajnitaj en la antaŭa tago en la golfo, poste al-aliĝis Albertina, kiu promenis, manumante sian diabolon, kiel monaĥino promenus, manumante sian bidaron. Dank' al tiu ludilo ŝi povis soli dum horoj sen enuo. Apenaŭ ŝi proksimiĝis al ni, tuj aperis la spita pinto de ŝia nazo, kiun, pensante pri ŝi en la lastaj tagoj, mi pretermemoris; sub ŝia nigra hararo la vertikalo de ŝia frunto kontrastis – ne unuafoje – kun la nebula imago, kiun pri ĝi mi konservis, kaj ĝia blanko okulfrapis min: eliĝante el la polvo de memoro, Albertina rekonstruiĝis antaŭ mi. Golfo kutimigas al soleca plezuro. Certe ankaŭ diabolo tian provizas. Tamen, post ol ŝi aliĝis al ni, Albertina plu ludis ĝin, dume parolis kun ni, kiel sinjorino, kiun amikinoj vizitas, kaj dum la vizito ne ĉesigas sian trikadon. Ŝi diris al Oktavo:

— „Laŭdire sinjorino de Vilparizi plendis ĉe via patro.”

(Kaj mi aŭdis malantaŭ tiu vorto iun el la tonoj, kiuj propris al Albertina; ĉiun fojon, kiam mi konstatis, ke mi forgesis ilin, mi samtempe ekmemoris, kiel mi jam duone vidis malantaŭ ili la rezolutan, francan mienon de Albertina. Se mi blindus, mi ekkonus iujn el ŝiaj vivaj, iom provincaj kvalitoj pere de tiuj tonoj, same bone kiel pere de ŝia pinta nazo. La nazo kaj la voĉtono egale helpis, unu anstataŭus la alian, kaj ŝia voĉo rolis kiel rolos laŭdire la estonta foto-telefono: en la sono klare aperis la okulvidebla bildo.)

„Ja, ŝi skribis ne nur al via patro, sed samtempe al la urbestro de Balbeko, petante, ke oni malpermesu diabolon sur la digo – pilko trafis ŝin en la vizaĝo.”

— „Jes, mi aŭdis pri tiu plendo. Ĝi estas ridinda. Estas tiom malmultaj amuzoj ĉi tie!”

Andrea ne partoprenis en la konversacio, ŝi ne konis – nek Albertina, nek Oktavo konis – sinjorinon de Vilparizi.

— „Mi ne scias, kial tiu sinjorino tiel gravigas la aferon” tamen diris Andrea „maljuna sinjorino De Kambremer ankaŭ estis trafita de pilko, kaj ŝi ne plendis.”

— „Mi klarigos al vi la diferencon” tre serioze diris Oktavo, dum li frotis alumeton „Ĝi konsistas miaopinie en tio, ke sinjorino De Kambremer estas mondumano, kaj sinjorino De Vilparizi estas parvenuo. Ĉu vi vizitos la golfon ĉi-posttagmeze?”

Kaj li foriris. Same foriris Andrea. Mi restis sola kun Albertina.

— „Vidu” ŝi diris „mi nun aranĝas mian hararon, kiel vi ŝatas, rigardu al ĉi tiu pendaĵo. Ĉiuj mokas tion, kaj neniu scias, por kiu mi ŝanĝis ĝin. Ankaŭ mia onklino mokos. Sed ankaŭ al ŝi mi ne diros la kaŭzon.”

Mi vidis deflanke la vangojn de Albertina, kiuj ofte ŝajnis palaj, sed el ĉi tiu vidpunkto estis trafluataj de hela sango, kiu kolorigis ilin, kiu briligis ilin kiel brilas iuj vintraj matenoj, kiam ŝtonoj parte allumataj de la suno ŝajnas rozkolora granito kaj eligas ĝojon. Same viglan ĝojon donis al mi la vido de la vangoj de Albertina, sed ĝi instigis al alia deziro, nome ne de promenado, sed de kisado. Mi demandis, ĉu la planon, pri kiu mi aŭdis, ŝi vere havas.

— „Jes” ŝi respondis „mi pasigos tiun nokton en via hotelo, kaj pro tio ke mi iom malvarmumis, mi enlitiĝos antaŭ la vespermanĝo. Vi povos veni kaj sidi apud mia lito dum mi manĝos, kaj poste ni ludos laŭ via elekto. Mi tre ĝojus, se vi venus al la stacidomo morgaŭ matene; sed mi timas ke tio ŝajnos stranga – ne al Andrea, kiu estas komprenema, sed al la aliaj; estus embarase, se tion iu poste raportus al mia onklino; sed almenaŭ la vesperon ni povus pasigi kune. Tion mi onklino ne ekscios. Mi tuj adiaŭos al Andrea. Do, ĝis baldaŭ! Venu frue, por ke ni havu plurajn horojn kune.” ŝi aldiris kun rideto.

Tion aŭdante, mi spirite revenis al tempo antaŭa al mia amo al Ĵilberta, al tempo kiam amo ŝajnis al mi aĵo ne nur ekstera, sed realigebla. Dum la Ĵilberta, kiun mi renkontadis en la Elizeaj Kampoj, estis alia ol la Ĵilberta kiun mi retrovis en mi, tuj kiam mi solis, nun subite en la reala Albertina, kiun mi vidis ĉiutage, kiun mi imagis plena je burĝaj antaŭjuĝoj kaj plene sincera kun sia onklino, ĵus enkarniĝis la revata Albertina, tiu, kiu, en la tempo kiam mi ankoraŭ ne konis ŝin, preterpase kaŝe okulis al mi – almenaŭ tiel mi kredis – sur la digo, tiu, kiu ŝajne malvolonte rehejmiĝis, dum ŝi vidis min forirantan.

Mi iris al la vespermanĝo kun mia avino. Mi sentis en mi sekreton, pri kiu ŝi ne sciis. Same pri Albertina – morgaŭ ŝiaj amikinoj kunestos kun ŝi kaj ne scios la novan staton de aferoj inter ŝi kaj mi, kaj sinjorino Bontempo, kisante la frunton de sia nevino, ne suspektos ke mi estas inter ili ambaŭ per tiu har-aranĝo, kiu sekrete estis tia por plaĉi al mi – al mi, kiu ĝis tiam enviis sinjorinon Bontempo, tial ke ŝi parencas kun la samaj homoj, kiel ŝia nevino, sin vestas funebre en sama tempo, faras familiajn vizitojn en samaj okazoj; kaj nun, mi por Albertina pli gravis, ol ŝia onklino mem. Kuneste kun sia onklino ŝi memoros min. Kio post momento okazos, mi ne sciis klare. Sed nun la Granda Hotelo, la vesperaj horoj ne plu ŝajnis al mi vakaj; ili entenis mian feliĉon. Mi sonorigis por la liftisto, suprenironte al la val-flanka ĉambro, kiun Albertina estis mendinta; ĉia moviĝo, jam nur la sidiĝo sur la benketon de la lifto sentiĝis dolĉa, ĉar ĝi senpere rilatis al mia koro; la ŝnuroj per kiuj la aparato leviĝis, la kelkaj ŝtupoj, kiujn mi poste suriros, ŝajnis al mi dentradoj, materiaj gradoj de mia ĝojo. En la koridoro mi iros kelkajn paŝojn kaj jam mi apudestos la ĉambron, en kiu kuŝis la rara substanco de ŝia rozkolora korpo, la ĉambron kiu – eĉ se en ĝi okazos plezuregaj aferoj – por neinformita preteriranto konservos sian ŝajnon, sian similon al ĉiuj aliaj, ĉar aĵoj estas la obstine mutaj atestantoj, la zorgaj konfidenculoj, la senmanke fidindaj sekretantoj de plezuro. Tiujn kelkajn paŝojn de la etaĝa platformo ĝis la ĉambro de Albertina, tiujn kelkajn paŝojn, kiujn neniu povus nun haltigi, mi iris kun ĝuo, kun singardo, kvazaŭ mi estus en nova medio, kvazaŭ antaŭenirante mi malrapide dispuŝus flueman feliĉon, kaj samtempe kun neniam antaŭe spertita sento de plenpovo, kaj ke mi ricevas heredaĵon de ĉiam al mi destinitan. Subite mi pripensis, ke mi nenial devus dubi, ke ŝi ja petis, ke mi vizitu ŝin, kiam ŝi kuŝos en la lito. Tio estis klara, mi tremegis pro ĝojo, mi duone karambolis kun Franciska, kiu staris en la vojo, mi kuris kun brilaj okuloj al la ĉambro de mia amikino. Mi trovis Albertinan en la lito. Ŝia blanka ĉemizo, vidigante ŝian kolon, ŝanĝis la proporciojn de ŝia vizaĝo, kiu, kongestite de la kuŝado, aŭ de malvarmumo, aŭ de la vespermanĝo, ŝajnis pli ruĝeta; mi memoris la kolorojn, kiujn mi proksime vidis kelkajn horojn antaŭe sur la digo, kaj kies guston mi finfine ekkonos; nigre, bukle, de supre malsupren ŝian vangon striis unu el ŝiaj longaj harplektoj, kiun por mia plaĉo ŝi estis plene malliginta. Ŝi rigardis al mi kun rideto. Apude en la fenestro, la valon prilumis luna helo. Mi vidis la nudan kolon de Albertina, tiujn ŝiajn tro ruĝajn vangojn, kaj tio min tiel forte ebriigis – alivorte forprenis la realecon de la mondo el la naturo kaj ĝin enŝutis en la fortegan fluon de sentoj, kiun mi malfacile povis digi – ke tiu vido renversis la sampezon inter la vastega, nebarebla vivofluo, kiu trapasis mian memon, kaj la kompare tre malfortika vivo de la universo. La maro, kiu en la fenestro apudis la valon, la ŝvelaj mamoj de la unuaj klifoj apud Menvilo, la ĉielo, en kiu la luno ankoraŭ ne zenitis, ĉio ĉi ŝajnis al miaj okulgloboj pli facile portebla ol plumoj, kaj ilin mi sentis vastigitaj, elastaj, pretaj por levo sur sian delikatan surfacon de ĉiaj aliaj pezaĵoj, de ĉiuj montoj de la mondo. Ilian rondaĵon ne plu sufiĉe plenigis la globo mem de la horizonto. Kaj ĉia vivoforto, kiun naturo provizus al mi, ŝajnus al mi tiam malmulto, la maraj ventoj ŝajnus bloveto, kompare kun la vasta aspiro kiu plenigis mian bruston. Se morto tiam trafus min, tio ŝajnus al mi indiferenta, aŭ pli ĝuste neebla, ĉar la vivo ne estis ekster mi, sed en mi; mi ridetus, se filozofo supozus, ke en iu eĉ malproksima estonta tago mi nepre mortos, ke transvivos min la eternaj potencoj de la naturo – eternaj potencoj sub kies diaj piedoj mi estus nura polvero; ke poste plu staros ĉi tiuj rondaj, elstaraj klifoj, ĉi tiu maro, ĉi tiu lunhelo, ĉi tiu ĉielo! Kiel tio povus okazi, kiel la mondo povus transdaŭri min, dum mi ne estis ero de ĝi, sed male ĝi estis interne de mi, en mi kiun ĝi tute ne plenigis, en mi kien, sentante la disponeblon por aliaj trezoroj, mi senzorge ĵetis en angulon la ĉielon, la maron, la klifojn. „Ĉesu aŭ mi sonorigos!” ekkriis Albertina, vidante ke mi ĵetas min al ŝi por kisado. Sed mi pensis, ke certe ne estis hazardo, ke junulino kaŝe venigas al si junulon, kun tia aranĝo ke ŝia onklino tion ne scios, ke – cetere – aŭdaco prosperas al tiu, kiu eluzas oportunan okazon; en mia fervora kondiĉo, la ronda vizaĝo de Albertina, hela pro interna fajro, simile al lampeto, iĝis por mi tiel elstara, ke, imitante la memmoviĝon de arda globo, ĝi ŝajne turniĝis simile al la figuroj de Mikelanĝelo, pelatajn en senmova kaj kapturna vortico371. Finfine mi spertos la odoron, la guston de tiu rozkolora nekonata frukto. Mi ekaŭdis urĝan, longan, knaran sonon. Albertina ĵus sonorigis per sia tuta forto.

Mia amo al Albertina – mi ĝis tiam kredis – ne dependis je espero de amorado. Tamen mi vidis kiel rezulton de la okazo en tiu vespero, ke amora rilato ŝajne ne eblas, kaj post ol mi certe kredis en la unua tago sur la plaĝo, ke Albertina estis diboĉema, poste faris pli moderajn supozojn, nun, ŝajne, estis definitive certe, ke ŝi estas absolute ĉasta; kiam post tagsepo ŝi revenis de sia vizito al la onklino, ŝi diris al mi malvarme: „mi pardonas al vi, mi eĉ bedaŭras ke mi ĉagrenis vin, sed neniam reprovu tion”, inverse de tio, kio okazis kiam Bloĥ diris al mi ke ĉiuj inoj estas sekse haveblaj, kaj kvazaŭ se mi ĝis tiam konus ne realan junulinon, sed vaksan pupon, nun iom post iom disiĝis de ŝi mia deziro partopreni ŝian vivon, iri kun ŝi al la lokoj, kie ŝi loĝis kiam ŝi estis infano, enkondukiĝi sub ŝia gvido al sportado; mia intelekta scivolo pri ŝiaj opinioj pri tiu aŭ tiu temo ne daŭris post la ĉeso de la kredo ke mi povos interkisi kun ŝi. Miaj revoj forlasis ŝin, tuj kiam ilin ne plu varmigis espero de amoro, de kiu – mi erare kredis – ili sendependas. De tiam ili libere redirektiĝis – depende je la ĉarmo kiun mi trovis en ŝi en iu tago, kaj precipe depende je la eblecoj kaj la ŝancoj, kiujn mi antaŭvidis por ŝia amo – al tiu aŭ tiu el la amikinoj de Albertina, precipe al Andrea. Nu, se Albertina ne ekzistus, eble mi ne trovus la plezuron, kiun mi spertis ĉiam pli en la sekvaj tagoj pro la afablo, kun kiu Andrea rilatis al mi. Albertina rakontis al neniu la malsukceson, kiu trafis min ĉe ŝi. Ŝi estis iu el la beletaj knabinoj, kiuj de sia plej frua juneco, iom per beleco sed precipe per agrableco, per ĉarmo kiuj restas iel nekompreneblaj, kiuj eble fontas el granda rezervo da vivoforto, el kiu aliaj malpli naturdotitaj homoj spontanee volas trinki, ĉiam en sia familio, en sia amikaro, en societo, pli plaĉis al homoj, ol pli belaj aŭ pli riĉaj; ŝi estis iu el la homoj, de kiuj, antaŭ la aĝo de amo kaj kompreneble ankoraŭ pli kiam ĝi venas, oni petas pli, ol ili mem petas, kaj eĉ ol ili povas doni. De infanaĝo Albertinan ĉiam ĉirkaŭis rondo de kvino da infanoj-admirantoj, inter kiuj estis Andrea, kiu pli talentis ol ŝi kaj tion konsciis; kaj eble la logo, kiu pretervole radiis el Albertina, estis la kaŭzo, la fonda motivo de la eta bando. Ĉi tiu logo efikis ĝis malproksime, eĉ en pli brilaj rondoj, en kiuj, se okazo estis por dancado de pavano, oni petis por tio Albertinan, prefere ol junulinon de pli altaklasa familio. Sekvo de tio estis, ke malhavante dotan monon, iom malkomforte vivante en la dependo de sinjoro Bontempo, kiu laŭfame malhonestis kaj kiu deziris senbalastiĝi je ŝi, ŝi tamen ricevis invitojn ne nur por vespermanĝoj, sed ankaŭ por plurtaga restado, de homoj, kiujn Roberto De Sanlupo juĝus multrilate vulgaraj, sed kiuj por la patrino de Rozmonda aŭ por la patrino de Andrea, riĉaj, sed ne konantaj tiujn personojn, ŝajnis tre prestiĝaj. Albertina do ĉiujare restis kelkajn semajnojn ĉe la familio de konsiliano de la franca ŝtata banko, prezidento de la komitato de granda fervoja firmao. La edzino de tiu financisto gastigis eminentajn homojn, kaj neniam ŝi diris, en kiu semajnotago ŝi akceptis vizitojn, al la patrino de Andrea, kiu juĝis tiun sinjorinon malĝentila sed malgraŭe avidis informojn pri ĉio, kio okazadis en ŝia domo. Tial ĉiujare ŝi admonis al Andrea, ke ŝi invitu Albertinan al ilia plezurdomo, ĉar – ŝi diris – estas bona ago, se oni faciligas apudmaran feriadon al knabino, kiu mem ne sufiĉe riĉas por vojaĝoj, kaj kies onklino ne tro zorgas ŝin; la patrino de Andrea probable ne esperis, ke la konsiliano de la banko kaj lia edzino, eksciante ke ŝi kaj ŝia filino kaĵolas Albertinan, per tio ricevus pri ili favoran opinion; tiom malpli ŝi esperis, ke Albertina malgraŭ ĉia lerto kaj bonvolo, ŝin invitigos, aŭ almenaŭ Andrean invitigos al la ĝardenfestoj de la financisto. Sed ĉiuvespere, dum la manĝo, sub malŝata kaj indiferenta mieno ŝi ĝojegis, ke ŝi povas aŭdi Albertinan rakontanta ĉion, kio okazis en la palaco, dum ŝi restis tie, kiujn homojn oni akceptis kaj kiujn preskaŭ senescepte ŝi konis laŭvizaĝe aŭ laŭnome. La penso, ke ŝi konis ilin nur en tiu maniero, do fakte ne konis ilin (ŝia esprimo pri tio estis „konis de ĉiam”) iom malgajigis la patrinon de Andrea, dum ŝi demandis Albertinan pri ili kun supereca, apenaŭ atenta mieno, kun pintigita buŝo, kaj tio povus ankaŭ malcertigi kaj maltrankviligi ŝin pri la propra socia situacio, se ŝi ne trankviligus sin, revenus al la „reala vivo”, ordonante al la tabloservisto: „diru al la kuiristo, ke la pizoj ne estas sufiĉe mole kuiritaj”. Post tio ŝi trankviliĝis. Ŝi tre klare decidis, ke Andrea edziniĝos al viro el tre bona familio, kompreneble, sed ankaŭ sufiĉe riĉa por ke unu kuiristo kaj du kondukistoj servu ŝin. Tio estis la pozitivo, la efektiveco de rango. Sed ke Albertina vespermanĝis en la palaco de la banka konsiliano kun tiu-tiu sinjorino, ja ke ĉi tiu sinjorino invitis ŝin por la sekva vintro, ĉio ĉi en la patrino de Andrea kaŭzis iaspecan respekton de la junulino, kiu tre bone akordis kun kompato kaj eĉ malestimo pro ŝia senhaveco, kaj tiun malestimon pliigis tio, ke sinjoro Bontempo perfidis la patrion kaj – laŭdire ankaŭ iom panamista372 – partiis por la respublika registaro. Malgraŭ tio la patrino de Andrea, fervorante por la vero, ĵetis koton al tiuj, kiuj ŝajne iel kredis, ke Albertina estas el pleba familio. „Kiel do? Ŝi estas el bonega medio, ili estas ‚Simone’ kun unu sola ‚n’”. Nu, pro la socia sfero en kiu ĉio ĉi okazis, en kiu mono tiel gravas, kaj en kiu eleganto provizas invitojn sed ne pariĝon, neniu iom prestiĝa edziniĝo ŝajnis por Albertina ebla sekvo de la alta estimo, kiun ŝi ĝuis, kaj kiun neniu juĝis kompensa de ŝia malriĉo. Sed eĉ per si mem, kaj sen ke ili donis esperon de nupta sekvo, tiuj „sociaj sukcesoj” incitis la envion de iuj malicaj patrinoj, kiuj koleris pro tio ke Albertina akceptiĝis kvazaŭ filino de la domo ĉe la edzino de la banka konsiliano, aŭ eĉ ĉe la patrino de Andrea, kiun ili apenaŭ konis. Tial ili diradis al amikoj de si kaj de tiuj du sinjorinoj, ke ĉi lastaj indignus, se ili ekscius la veron, nome ke Albertina elbabilis ĉe unu el ili (kaj reciproke) ĉion, kion ŝi vidis en la intima rondo de la alia domo, en kiu ŝin oni nesingarde akceptis, mil bagatelajn sekretojn, kiujn la koncerna mastrino tre malvolonte vidus publikaĵoj. Ĉi tiuj enviaj inoj diris tion, por ke la famo disvastiĝu kaj kaŭzu malpacon inter Albertina kaj ŝiaj favorantoj. Sed ĉi tiuj misfamigoj, kiel ofte okazas, ne prosperis. La malico, kiu estigis ilin, tro evidentis, kaj oni pro tio prefere iom pli malestimis tiujn, kiuj iniciatis ilin. La patrino de Andrea tro bone konis Albertinan kaj ŝian situacion, pri ŝi sian opinion ŝi ne povus ŝanĝi. Ŝi rigardis ŝin „malbonŝanca” sed karaktere bona kaj talenta en la arto agrabli al homoj.

La populareco, kiun Albertina gajnis, havis do nenian antaŭvideble profitan rezulton, sed al la amikino de Andrea ĝi donis la apartan econ de ĉiam dezirataj homoj, kiuj ne bezonas varbiĝi al aliaj (ĉi tiu eco pro similaj kaŭzoj troveblas en la alia ekstremo de la socio, en inoj el la socia elito), nome tiun econ ke ili ne paradas pri siaj sukcesoj, sed male pli volonte kaŝas ilin. Ŝi neniam diris: „li deziras renkonti min”, ŝi parolis pri ĉiuj tre bonvole, kvazaŭ ŝi mem ordinare penis por rilati, renkonti homojn. Se la parolo turniĝis al junulo, kiu antaŭ kelkaj minutoj en konfidenca interparolo akre riproĉis, ke ŝi rifuzis rendevuon kun li, ŝi tute ne laŭtis pri tio, aŭ koleris lin, sed male laŭdis: „tia afabla knabo li estas!”. Ŝi estis eĉ tre embarasita, ke ŝi tiel ofte plaĉis, ĉar pro tio ŝi ĉagrenis homojn, dum ke laŭkaraktere ŝi deziris komplezi. Komplezi ŝi deziris eĉ tiel multe, ke ŝi iĝis kutima uzanto de speciala mensogo, kiun uzas utilismaj, aŭ tre sukcesaj personoj. Ĉi tiu speco de mensogo, ekzistanta en elementa formo ĉe grandega nombro de homoj, konsistas en tio, ke oni ne kontentas pri ago kiu plezurigus nur unu personon. Se ekzemple la onklino de Albertina deziris, ke la nevino akompanu ŝin al ne tro amuza societa kunveno, Albertina iris kaj povus simple havi la senton, ke la morala plezuro por ŝi konsistas en komplezo al ŝia onklino. Sed antaŭ la afabla akcepto de la gemastroj de la vizitata domo ŝi prefere diris, ke ŝi delonge deziras ekkoni ilin, ke ŝi elektis ĝuste ĉi tiun okazon, petinte la permeson kuniri kun sia onklino. Ankaŭ tio ne sufiĉis: tiun kunvenon ĉeestis iu el la amikinoj de Albertina, kiu estis travivanta grandan ĉagrenon. Albertina diris al ŝi: „Mi ne volis lasi vin sola. Se vi deziras ke ni eliru, mi agos laŭ via prefero, mi deziras antaŭ ĉio ke vi malpli malĝoju” – kaj ankaŭ ĉi tio estis vera. Okazis tamen iafoje ke la fikcia celo la realan celon forpuŝis. Ekzemple Albertina deziris peti helpon por iu amikino kaj por tiu peto vizitis iun sinjorinon. Sed enirinte ĉe tiun bonan kaj simpatian sinjorinon, ŝi nekonscie obeis la regulon de plura utiligo de ago, kaj ŝi juĝis pli afable, se ŝi ŝajnigos ke ŝi venis pro la sola plezuro, kiun ŝi atendis de la revido de la vizitato. Ĉi lasta kortuŝiĝis pro tio, ke Albertina iris longan vojon por nura amika vizito. Vidante, ke sinjorino estas preskaŭ afekciita, Albertina ankoraŭ pli kore ŝatis ŝin. Sed okazis tio: ŝi nun tiel vigle sentis la amikan inklinon pro kiu – ŝi mensoge diris – ŝi venis, ke ŝi timis la dubon de la sinjorino pri efektive sincera sento, se ŝi petus komplezon por sia amikino. La vizitato kredus, ke Albertina venis por tiu celo, kio estus vera, sed ŝi de tio deduktus, ke Albertina ne plezure, senprofite volis renkonti ŝin, kio estus malvera. Tial Albertina reiris ne dirinte sian peton, simile al viro, kiu tiel kompleze agas al ino, esperante ke li ricevos ŝian favoron, ke li ne sciigas sian senton por ke lia boneco restu klare videbla enforme de nobla ago. En aliaj okazoj oni ne povus diri, ke la vera celo estis oferita al la duaranga, poste imagita celo, sed la unua kaj la dua estis tiel malsamaj, ke se la persono, kiun Albertina kortuŝis parolante pri la dua ekscius la unuan, ŝi-aŭ-lia plezuro tuj iĝus grandega ĉagreno. La sekvo de la rakonto, post longe, pli bone komprenigos ĉi tiun specon de kontraŭeco. Per ekzemplo el sfero tute malsama, oni povas montri ke ĉi tiaj kontraŭecoj estas tre oftaj en plej diversaj situacioj de homa vivo. Edzo instalis sian ekster-edzan amatinon en la urbo, en kiu li garnizonas. Lia edzino restis en Parizo, kaj, duone sciante pri la afero, malĝojas, skribas al la edzo ĵaluzajn leterojn. Okazas, ke la amatino devas iri al Parizo por unu tago. La edzo ne kapablas rezisti ŝian petadon por kunveno, li petas kaj ricevas forpermeson por tagonokto. Sed pro bonkoreco kaj tial, ke li malvolonte ĉagrenas sian edzinon, li vizitas ŝin, diras al ŝi kun sincera ploro, ke, akre zorgante pro ŝiaj leteroj, li sukcesis ricevi forpermeson kaj venis por ŝin konsoli kaj brakumi. Li tiel aranĝis la aferon, ke per unu sama vojaĝo li elmontras amon kaj al la eksteredza amatino kaj al la edzino. Sed se la edzino ekscius, por kia celo li vojaĝis Parizon, ŝia ĝojo verŝajne iĝus sufero – krom se la vizito de la nereciprokema amato feliĉigas ŝin pli, ol suferigas ŝin liaj mensogoj. Inter homoj, kiuj miatakse plej konsekvence agadis laŭ la sistemo de plura celo, estis sinjoro De Norpua. Li akceptis iafoje la taskon periĝi inter du malpaciĝintaj amikoj, kaj oni pro tio rigardis lin plej helpema viro. Al li ne sufiĉis tio, ke li ŝajne servis al tiu, kiu venis al li kun la repaciga peto, ne, li prezentis al la alia la direktitan al li demarŝon ne kiel sekvon de aliula peto, sed kiel zorgon pri la bono de la koncernulo, kaj pri tio li facile konvinkis sian kunparolanton, kiu dekomence estis sub la influo de la famo, ke la vizitanto estas la „plej kompleza viro”. Tiel, trafante du celojn per unu ŝtono, agante laŭ tio, kion oni nomas en teatra ĵargono kontrasta rolo, sian influon li neniam elmetis al iu risko, kaj lia helpado ne estis elspezo, sed male prosperigo de parto de lia kredito. Aliflanke ĉiu ŝajne duoble farita servo proporcie grandigis lian famon de volonte helpanta, de efike helpanta amiko, kiu ne draŝas fojnon, kies agoj havas efikon, kiel tion evidentigis la dankemo de la du helpitoj. Ĉi tiu duvizaĝeco en helpado estis – kun kontraŭekzemploj kiel en ĉiu homo – grava parto de la karaktero de sinjoro de Norpua. Kaj ofte en la ministrejo, li uzis mian patron, kiu iagrade naivis, kredigante ke li servas lin.

Ĉar ŝi pli plaĉis, ol ŝi tion deziris, kaj ne bezonis trumpetadi siajn sukcesojn, Albertina prisilentis la okazon inter si kaj mi apud la lito, kiun en ŝia situacio malbelulino probable volus konigi al la tuta mondo. Ŝian sintenon en tiu okazo mi cetere provadis, sed ne sukcesis kompreni. La supozon, ke ŝi estis senkompromise ĉasta (ĉi tiu supozo unue klarigis por mi la abrupton, kun kiu Albertina rifuzis mian kisadon kaj brakumon, kaj ĝi cetere tute ne necesis al mia kredo je la boneco, je la bonmoreco de mia amikino), mi repripensadis plurfoje. Ĉi tiu supozo estis klare mala al la supozo, kiun mi elpensis en la unua tago, kiam mi vidis Albertinan. Plie multaj alikarakteraj agoj, multaj afablaĵoj al mi (laŭ karesema, foje zorga, maltrankvila afableco, ĵaluza pro mia pliŝato de Andrea) ĉiuflanke ĉirkaŭis la abruptaĵon, per kiu ŝi eskapis min, tirante la ŝnuron de la sonorilo. Kial do ŝi petis, ke mi venu kaj restu dum la vespero apud ŝia lito? Kial ĉiam ŝi parolis per karesaj vortoj? De kie venas la deziro renkonti amikon, timi ke li pli ŝatas alian amikinon, fari al li plezurajn komplezojn, intrige diri, ke aliaj homoj ne scios pri la kune travivita vespero, se, kontraste al ĉio ĉi, oni rifuzas al li tiel facilan plezuron kaj mem de tio plezuron ne ricevas? Mi ne povis kredi, ke la ĉasto de Albertina estis tiel drasta, kaj mi fine suspektis, ke eble ŝian koleron kaŭzis ia impulso de koketeco, ekzemple ke ŝi kredis flari sur si malbonan odoron kaj ŝi ektimis ke ĝi malplaĉos al mi, aŭ ia impulso de malkuraĝo, se ekzemple ŝi kredis, en sia nescio pri amaj kaj amoraj aferoj, ke mia stato de nerva malordo povus kontaĝi ŝin pere de kiso.

Ŝi certe bedaŭris, ke ŝi ne povis komplezi min, kaj ŝi donacis al mi orumitan krajoneton, kun tiu virta perverso de homo, kiu estas kortuŝita de la afablo de alia, kaj, ne volante doni al li la deziratan kontentigon, tamen volas fari ian alian favoron: la recenzisto, kies artikolo flatus artiston, anstataŭe invitas lin por vespermanĝo, la dukino ne kunvenigas snobon al teatro sed al li sian loĝion disponigas dum vespero, en kiu ŝi ne uzos ĝin. Ja tiuj, kiuj faras malmulte por aliaj, kaj povus entute fari nenion, instigate de skrupulo tamen ion faras. Mi diris al Albertina ke donacante la krajonon, ŝi tre plezurigis min, tamen malpli plezurigis, ol se ŝi en la vespero de tranokto en la hotelo, konsentus al mi kison.

— „Mi tiel feliĉus! Kial vi ne konsentis? Mi miras, ke vi rifuzis.”

— „Kio min mirigas” ŝi respondis „estas via miro pri tio. Mi ne povas imagi, kiajn junulinojn vi antaŭe konis, se surprizis vin mia reago.”

— „Mi bedaŭras, ke mi ofendis vin, sed eĉ nun mi ne povas diri, ke laŭ propra takso mi mispaŝis. Miaopinie tiaj aferoj neniel gravas, kaj mi ne komprenas ke junulino, kiu tiel facile komplezas iun, malakceptas. Bone komprenu min” mi daŭrigis duone koncede al ŝiaj moralaj ideoj, kaj memorante kiel ŝi kaj ŝiaj amikinoj malestime parolis pri la amikino de la rolistino Lea, „mi per tio ne volas diri, ke junulino povus agi laŭplaĉe, kaj ke nenio estus malmorala. Ekzemple ĝuste, nu, tiu rilato, pri kiu vi parolis antaŭ kelka tempo, kiu ekzistus inter knabino loĝanta en Balbeko kaj iu rolistino, mi... mi juĝas tion naŭza, tiel naŭza ke supozeble tion elpensis malamikoj de la junulino, kaj ĝi ne veras. Tio ŝajnas malverŝajna, neebla. Sed male, ke oni akceptas kison, kaj eĉ pli multe ol kison, de amiko, ĉar vi ja diras, ke mi estas amiko...”

— „Amiko vi estas, sed aliajn amikojn mi havis antaŭ vi, mi konis junulojn, kiuj – fidu al mi – same varme amikis al mi. Nu ja, neniu el ili aŭdacus saman aferon, kiel vi. Ili sciis, kia duo da vangobatoj trafus ilin en tia okazo. Pri tiaĵo ili eĉ ne pensis, ni salute premis la manon sincere, tre amike, kiel bonaj kamaradoj, sed neniam ni parolis pri kisado, kaj amikeco tio tamen estis. Nu, se al vi gravas mia amikeco, estu kontenta: ke mi vere ŝatas vin, pruvas tio, ke mi pardonas. Sed reale, mi kredas, ke vi ne atentas min. Konfesu, ke vi pli ŝatas Andrean. Entute vi pravas, ŝi estas pli afabla ol mi, kaj ŝi estas rave bela! Aĥ, tiaj estas viroj!”

Malgraŭ mia ankoraŭ freŝa malsukceso, mi pro tiu sincera parolo ricevis altan estimon al Albertina, kaj dolĉan impreson. Kaj eble tiu impreso havis poste grandajn kaj malbonajn konsekvencojn por mi, ĉar sur ĝia bazo ekformiĝis la preskaŭ familia sento, la morala kerno, kiu tute tradaŭris mian amon por Albertina. Tia sento povas kaŭzi plej grandajn ĉagrenojn, tial ke vera sufero pro virino eblas nur, se oni unue plene fidis ŝin. Tiutempe ĉi tiu stumpa morala estimo, stumpa amikeco, staris meze de mia animo kvazaŭ ŝtono de plukonstruo373. Ĝi sole per si mem ne ŝancelus mian feliĉon, se tia ĝi restus, sen kreskado, en plena nemoviĝemo, kiun ĝi daŭrigis en la sekva jaro kaj kompreneble dum la lastaj semajnoj de mia unua balbeka restado. Ĝi en mi estis simila al iu el la gastoj, kiujn oni pro singardo prefere elpelus, sed kiujn oni lasas en ilia loko sen ĝenado, ĉar ili provizore ŝajnas nedanĝeraj en sia malforto kaj izolo meze de fremda animo.

Mia revado nun libere povis turniĝi al tiu aŭ tiu el la amikinoj de Albertina, kaj unuavice al Andrea, kies afablaj agoj eble malpli kortuŝus min, se mi ne scius kun certo, ke pri ili aŭdos Albertina. Verdire mia delonge ŝajnigita inklino por Andrea provizis al mi – sub la formo de kutimaj kunbabiloj, de dolĉaj diroj – kvazaŭ la materialon de amo jam matura por ŝi, al kiu ĝis tiam mankis nur sincera sento, kiu aldoniĝus, kaj kiun mia denove libera koro povus doni. Sed vere ami Andrean mi ne povis, ŝi estis tro pensema, tro nervema, tro ofte malsana, tro simila al mi. Siaflanke Albertina ŝajnis al mi malplena, kaj siaflanke Andrea ŝajnis plena je io, kion mi tro bone konis. En la unua tago mi kredis, ke mi vidas sur la plaĝo amantinon de biciklisto, pasian pri sportoj – Andrea nun diris, ke sportadon ŝi komencis pro admono de sia kuracisto, por lukti kontraŭ sia neŭrastenio, kontraŭ siaj manĝo-perturboj, sed ke ŝiaj plej feliĉaj horoj estas tiuj, dum kiuj ŝi tradukas romanon de Ĝorĝo Eliot. Mia elreviĝo pro tiu komenca eraro pri la personeco de Andrea fakte ne gravis al mi. Sed ĝi estis el tiaj eraroj, kiaj, se ili ebligas la naskiĝon de amo kaj agnoskiĝas eraroj nur kiam ĝi ne plu estas ŝanĝebla, iĝas kaŭzo de sufero. Tiuj eraroj – kiuj povas esti aliaj ol mia eraro pri Andrea, kaj eĉ inversaj – aperas ofte kiam iu, kiel ĝuste okazis pri Andrea, akceptas la ŝajnon, la sintenon de tio, kio ŝi aŭ li ne estas sed deziras esti, kaj tiel trompas homojn, kiuj ekkonas ŝin aŭ lin. Al la ekstera ŝajno, al afekto, al imito, aspiro al admiro de homoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj, aldonas iluziajn parolojn kaj gestojn. Iuj cinikismoj, iuj kruelismoj fine montriĝas falsaj, same kiel iuj bonkoraĵoj, iuj helpoj. Simile kiel oni ofte malkovras, ke viro konata pro granda donemo estas fakte vanta avarulo, oni kredas – pro ŝia fanfaronado pri fiagoj – ke bonmora knabino kun firmaj antaŭjuĝoj estas ia Mesalina374. Mi kredis, ekkonante Andrean, ke mi renkontas sanan, natur-proksiman homon, dum ŝi reale estis sopiranto al sano, kiel ankaŭ estis eble multaj el tiuj, ĉe kiuj – ŝi kredis – ŝi trovos ĝin, kaj ĉe kiuj tio ne pli realis, ol ruĝvizaĝa, artrita dikulo en blanka flanela jako estus herkula fortikulo. Nu, en iuj cirkonstancoj, ne estas indiferente por feliĉo, ke la persono, kiun oni ekamis pro ŝia aŭ lia sana ŝajno, reale estas misfartanto, kiu sanon ricevas de aliaj homoj, kiel planedoj lumon ne havas sed reflektas, kiel iuj objektoj estas nur elektro-kondukaj.

Kiel ajn – Andrea, same kiel, kaj eĉ pli ol Rozmonda kaj Ĵizela, tamen amikis kun Albertina, partoprenante ŝian vivon, imitante ŝian sintenon tiom, ke en la unua tago mi komence ne distingis ilin. Inter ĉi tiuj junulinoj – rozo-branĉoj kies precipa ĉarmo estis ilia apero antaŭ mara fono – regis sama konfuzo, kiel en la tempo kiam mi ne konis ilin, kaj la alveno de iu ajn el ili afekciis min, sciigante ke la eta bando proksimas. Ankoraŭ tiam la vido de unu el ili kaŭzis al mi plezuron, kiu parte – sed la relativan grandon de tiu parto mi ne kapablis taksi – konsistis en tio, ke mi vidos la aliajn poste, kaj, eĉ se ili ne venos en tiu tago, ke mi priparolos ilin kaj scios, ke ili aŭdos pri mia tiutaga restado sur la plaĝo.

Ĉi tio ne plu estis la logo de la unuaj tagoj, sed vera inklino al amo, hezitanta inter ili ĉiuj, ĉar ĉiu estis nesurpriza anstataŭanto de alia. Plej granda malĝojo por mi ne estus tio, ke min forlasus la junulino, kiun mi pli amus, sed male mi tuj pli amus tiun, kiu min forlasus, tial ke mi ŝutus al ŝi la tuton da sopiro kaj revo, egale ŝvebantan inter ili. Kaj tamen en ĉi tia okazo, mi tra la foririnto preterkonscie sopirus ĉiujn ŝiajn amikinojn, antaŭ kiuj mi baldaŭ iĝus plene senprestiĝa, post ol mi al ili dediĉis tian similan komunan amon, kian politikisto aŭ rolisto havas al la publiko, kies nuna malfavoro definitive frostigas ilian ĝojon, post kiam la tempo de ilia furoro pasis. Eĉ la favorojn, kiujn mi ne ricevis de Albertina, mi subite atendis de tiu aŭ tiu el la junulinoj, kiu vespere de mi disiĝis kun dusenca vorto aŭ okulumo, pro kiu ĝuste al ŝi por la daŭro de unu tago mia deziro direktiĝis.

Ĝi vagis inter ili ja volupte, ĉar sur ĉi tiuj moviĝemaj vizaĝoj ioma firmiĝo de la trajtoj sufiĉe komenciĝis, por ke oni povu distingi, kvankam ĝi eble plu evoluos, la ankoraŭ knedeblan, ŝvebeman profilon. Al la diferencoj inter tiuj vizaĝoj sendube neniel proporcie respondis egalaj diferencoj en la longoj kaj larĝoj de trajtoj, kiuj inter iu kaj alia el la junulinoj, kiom ajn malsimilaj ili mem ŝajnis, estis eble preskaŭ surpaŭseblaj unu sur la alia. Sed kono kaj rekono de vizaĝoj ne estas matematika afero. Unue ĝi ne laboras per mezurado de partoj, ĝi prefere komenciĝas ĉe vizaĝesprimo, ĉe tutaĵo. En Andrea ekzemple la mallarĝo de la dolĉaj okuloj ŝajne kuniĝis kun la maldika, tre mallarĝa nazo, kvazaŭ se ĝi estus simpla kurbo strekita por unulinia daŭrigo de delikato antaŭe dividita en la duobla rideto de la ĝemelaj rigardoj. Simile delikata linio ondis en ŝia hararo, mole kaj profunde kiel sulko desegnita de vento en sablo. Kaj ĉi tio estis verŝajne heredita trajto, ĉar la plene blanka hararo de la patrino de Andrea estis simile distaŭzita, en iu loko ŝvela, en alia kava, kiel neĝotavolo leviĝanta aŭ malleviĝanta kunforme kun la tera reliefo. Kaj bone – kompare kun la delikata formo de la nazo de Andrea tiu de Rozmonda ŝajne elmontris grandajn surfacojn, kiel alta turo fundamentita en solida bazo. Malsama vizaĝesprimo sufiĉas pro kredigi je granda diferenco inter nur ete diversaj vizaĝoj. Eta diferenco sufiĉas por krei absolute propran, individuan aspekton. Sed ne nur eta diferenco de trajto, ne nur originala vizaĝesprimo donis la impreson, ke la junulinaj vizaĝoj estis tute fremdaj nun rilate al la alia. Ili ankoraŭ pli forte diferenciĝis kolore, ne tiom pro la respektiva belo iliaj diversaj tonoj, tiel kontrastaj ke antaŭ Rozmonda – surŝutata de sulfura helruĝo, sur kiu la plia verdeta lumo de la okuloj reakciis – antaŭ Andrea – kies blankaj vangoj ricevis de la nigra hararo severan noblecon – mi ĝuis similan plezuron, kiel se mi rigardus unue al geranio apud sunlumata maro, poste al kamelio en nokto; sed precipe tial ke la grajne etaj diferencoj de la linioj ege grandiĝis, la proporcioj de la surfacoj ege ŝanĝiĝis pro tiu nova elemento, nome koloro, kiu krom disdonanto de tonoj estas kreanto aŭ almenaŭ modifanto de grandoj. Kaj sekve vizaĝoj eble konstruitaj konforme al ne tre diversaj aranĝoj, laŭ tio ĉu ilin prilumas respektive rufa hararo, roza haŭto aŭ blanka helo de malbrila paleco, longiĝis aŭ larĝiĝis, fariĝis aliaj, simile al la rekvizitoj de la ‚Rusaj Baletoj’375 grandparte konsistantaj sub ordinara taghelo en nura papera ringo, kiun la genio de Leono Bakst376 – depende je la karna aŭ luna lumo, kiun li ĵetigas al la dekoro – en ĝi reliefigas kiel turkisŝtonon sur palaca fasado aŭ ŝaŭmmole florigas kiel ĉinan rozon meze de ĝardeno. Tiel do, ekkonante vizaĝojn, oni bone mezuras ilin, sed laŭ pentrista, ne laŭ mezurista maniero.

Pri Albertina okazis kiel pri ŝiaj amikinoj. En iuj tagoj, maldika, kun griza haŭto, malgaja mieno, diafana violkoloro oblikve malleviĝanta funde de siaj okuloj, kiel iafoje okazas pri la maro, ŝi kvazaŭ travivis malĝojon de ekzilito. En aliaj tagoj ŝia pli glata vizaĝo al sia lakita surfaco algluis dezirojn kaj detenis ilin de plua flirtado; tiel, krom se subite mi vidis ŝin deflanke, ĉar ŝiaj vangoj, kiuj blanke malbrilis kiel vakso, supraĵe helruĝiĝis pro diafaneco, kaj tio tre instigis al kisado de ili, al kaptado de tiu alia, facile forpasema tono. En aliaj fojoj feliĉo radiis sur tiuj vangoj per tiel moviĝema heleco, ke la haŭto iĝis fluema, malpreciza, kaj ĝin trairis kvazaŭ subkuŝaj rigardoj, pro kiuj kompare kun la okuloj ĝi ŝajnis alikolora sed ne alisubstanca; iafoje, se oni rigardis sen pripenso al ŝia vizaĝo prisemita de brunaj punktetoj, en kiu nur du pli bluaj makuloj flosis, estis kvazaŭ oni rigardus ovon de karduelo, aŭ ofte kvazaŭ rigardus opaleskan gagaton prilaboritan kaj poluritan en nur du lokoj, kie meze de la bruna ŝtono briletis, kiel travideblaj flugiloj de lazura papilio, la okuloj, en kiuj karno iĝas spegulo, kaŭzante iluzion, ke pli ol en aliaj korpopartoj, oni tie povas proksimi al la animo. Sed ankaŭ pli ofte ŝi estis pli kolora kaj tiam pli vigla; iafoje en ŝia blanka vizaĝo sole rozkoloris la pinto de ŝia nazo, malgranda kiel tiu de malica katineto, kun kiu oni dezirus ludi; alifoje ŝiaj vangoj tiel glatis, ke rigardo glitis sur ilia halruĝa emajlo, kvazaŭ sur tiu de miniaturo, kaj ĝin igis ankoraŭ pli delikata, pli interna la surmetita duonmalfermita kovrilo de ŝia nigra hararo; okazis, ke la tono de ŝiaj vangoj similiĝis al la roz-viola tono de ciklameno, kaj kelkfoje eĉ, kiam ŝi suferis de kongesto aŭ de febro – tiam pensigante ke ŝi havas malsaneman naturon, pro kiu mia deziro fariĝis pli malnoble voluptema, kaj ŝia rigardo ricevis ian pli perversan, pli perturban esprimon – similiĝis al la malhela purpuro, preskaŭ nigra ruĝo de iuj rozfloroj; kaj ĉiu el ĉi tiuj Albertinaj diversis de aliaj, kiel diversas la sursceniĝoj de dancistino, kies koloroj, formoj, aspekto ŝanĝiĝas sub la senlime variaj radioj de lumĵetilo. Eble la tiuepoka kontemplo de tiel diversaj homoj en ŝi estas la kaŭzo, kial mi poste kutimiĝis al tio, ke mi mem alipersoniĝis depende je tiu el la Albertinaj, pri kiu mi pensis: jen ĵaluzanto, indiferentulo, voluptemulo, sopiranto, jen furiozulo rekreita ne nur pro hazarde renaskiĝanta memoraĵo, sed laŭ la forto de la kredo alstampita sur la saman memoraĵon, laŭ la malsama maniero kiel mi taksis ĝin. Ĉar ĉiam estis necese rezoni kun kalkulo de tiuj kredoj, kiuj plejofte plenigas nerimarkite la animon, sed kiuj tamen pli gravas por la feliĉo, ol la vidata homo, ĉar ŝin aŭ lin oni vidas tra ili, kaj ili al la dirita homo asignas portempan grandecon. Se mi parolus akurate, mi malsame nomus ĉiun el la mioj, kiuj en la posta tempo pensis pri Albertina; kaj plie mi malsame nomus ĉiun el la ĉiufoje malsamaj Albertinaj, kiuj aperis pere de mi, kiel – sub la pro oportuno uzata de mi simpla nomo maro – la sinsekvaj maroj, antaŭ kiuj, kvazaŭ mara duondiino, ŝi siluetiĝis. Sed precipe, en simila maniero – sed multe pli utile ol oni diras en rakonto, kia estis la vetero en iu aparta tago – mi prefere ĉiam nomus la kredon, kiu, en tia tago en kiu mi renkontis Albertinan, regis en mia animo, determinis ĝian atmosferon, ĉar la aspekto de homoj, kiel la aspekto de la maro, dependis de tiu apenaŭ videbla nebulo, kiu modifas la koloron de ĉiu objekto per sia denso, sia moviĝo, sia disvastiĝo, sia forflugo – kiel tiu nebulo, kiun Elstir iun vesperon disŝiris per tio, ke li ne prezentis min al la junulinoj, apud kiuj li haltis por interparolo, kaj kies ŝajno iĝis por mi pli bela, kiam ili foriris – kaj tiu nebulo reformiĝis post kelkaj tagoj, kiam mi ekkonis ilin, vualante ilian brilon, ofte ekranante inter ili kaj miaj okuloj, diafane, milde, simile al la Leŭkotoe377 de Vergilio.

Nu, la vizaĝo de ĉiu el ili ricevis grandparte alian sencon, ekde kiam la maniero, kiel oni legu ĝin, iagrade iĝis por mi konebla per iliaj paroloj, kaj al tiuj paroloj mi povis atribui des pli grandan valoron, ĉar per demandoj mi kaŭzis ilin laŭvole, variigis ilin kiel eksperimentanto, kiu per kontraŭprovoj kontrolas la ĝustecon de siaj supozoj. Entute ne estas malbona solvo al la problemo de ekzistado tio, ke oni sufiĉe proksimiĝas al aĵoj kaj personoj, kiuj de fore ŝajnis belaj kaj misteraj, por rimarki, ke misteron kaj belon ili ne enhavas; tio estas unu el la spiritaj higienoj, inter kiuj oni povas elekti, ĝi estas eble ne tre rekomendinda higieno, sed ĝi provizas ian trankvilon por la vivo, kaj ankaŭ – tial ke ĝi ebligas ke oni bedaŭros nenion pro la konvinko, ke oni jam havigis al si la plejbonon kaj ke tiu plejbono ne estas tiel grandioza – akceptemon fronte al la morto.

Mi estis anstataŭiginta en la fundamento de la cerbo de la junulinoj malŝaton de ĉasteco kaj memoron pri ĉiutagaj amaĵoj per bonmora, eventuale devojigebla leĝaro, kiu ĝis tiam tamen de devojiĝo detenis ilin, kiuj ricevis ĝin de sia burĝa medio. Nu, kiam oni eraras dekomence, eĉ pri malgrandaĵo, kiam pro malĝusta supozo aŭ memoraĵo oni serĉas la dirinton de malica klaĉo aŭ la lokon, kie objekto perdiĝis, en malĝusta direkto, okazas eventuale ke rimarkinte sian eraron oni ĝin anstataŭigas ne per vero, sed per alia eraro. Pri ilia vivmaniero, pri la sinteno kiun mi havu en mia rilato kun ili, mi konkludis plene laŭ la vorto bonmoreco, kiun mi legis dum familiaraj konversacioj de sur iliaj vizaĝoj. Sed eble mi legis ĝin malatente, kun konfuzo kaŭzita de tro hasta ellego, kaj ĝi ne estis skribita, same kiel la nomo de Julio Feri378 ne estis skribita sur la programfolio de la teatra prezento, en kiu mi unuafoje aŭdis La Berma-n, malgraŭ kio mi asertis antaŭ sinjoro De Norpua, ke sen ia dubo Julio Feri verkis uverturajn skeĉojn.

Pri ajna el la amikinoj de la eta bando, kiel la lasta el ŝiaj vizaĝoj ne izus la sola, kiun mi memoris? – ĉar el la memoraĵoj pri iu persono inteligento forigas ĉion, kio ne helpas kun tuja utilo en ĉiutagaj interagoj, eĉ kaj precipe se ĉi tiuj interagoj ensorbis amon, kiu ĉiam malkontentas kaj vivas en la venonta momento. Ĝi elrulŝs la ĉenon de pasintaj tagoj, de ĝi konservante nur la proksiman ekstremon, kiu ofte estas el tute alia metalo, ol la ĉeneroj malaperintaj en la nokton, kaj en la vojaĝo, kiun ĉiu homo iras tra la vivo, ĝi rigardas reala nur la landon, en kiu li nun estas. Ĉiuj miaj unuaj, jam malproksimaj impresoj ne trovis en mia memoro helpon kontraŭ ilia ĉiutaga falsado; dum la multaj horoj, kiujn mi pasigis babilante, manĝetante, ludante kun tiuj junaj homoj, mi eĉ ne iel memoris, ke ili estis la samaj senkompataj kaj seksallogaj virgulinoj, kiujn mi vidis – kvazaŭ en fresko – procesiantaj antaŭ la maro.

Geografoj, arkeologoj ja kondukas la publikon al la insulo de Kalipso379, elfosas la palacon de Minoo380. Sed Kalipso iĝas ordinara ino, Minoo iĝas reĝo sen ia dia kvalito. La kvalitoj kaj misoj, kiuj – laŭ historio – estas karakteraj de tiuj tre realaj personoj, multe diferencas de tiuj, kiujn oni alskribas al la mitaj, kiuj havis saman nomon. Simile disfalis plene la plaĉa mara mitaro, kiun mi estis elrevinta en la unuaj tagoj. Sed ne estas tute indiferente, ke en kelkaj malmultaj okazoj oni travivas tempon de familiareco kun tio, kion oni kredis netuŝebla kaj kiun oni deziradis. En rilatado kun homoj, kiujn oni unuavide juĝis malagrablaj, ĉiam trasentiĝas, eĉ sub la iluzia plezuro, kiun oni fine ekspertis apud ili, la putra gusto de la malbonaj trajtoj, kiujn ili sukcesis kaŝi. Sed en tia rilato, kian mi flegis kun Albertina kaj ŝiaj amikinoj, la vera plezuro, pro kiu la rilato estiĝis, plu eligis bonodoron, kiun nenia artifiko provizas al arte maturigitaj fruktoj, al vinberoj kiuj ne koloriĝis sub la suno. La supernaturaj estuloj, kiuj ili komence dum mallonge estis por mi, igis ankoraŭ poste, sen ke mi konsciis, iel mirindaj la tute banalajn rilatojn, kiujn mi havis kun ili, aŭ plivere ili ĉiam detenis tiujn rilatojn de banaliĝo. En la komenca tempo mia deziro tiel avidis pri la signifo de okuloj, kiuj nun konis min, ridetis min, sed kiuj tiam preteris mian rigardon kiel radioj el alia universo, ĝi kolorojn kaj odorojn tiel abunde kaj atente disdonis sur la karnajn surfacojn de tiuj junulinoj, kiuj, kuŝante sur la supro de la klifo, simple enmanigis al mi sandviĉon aŭ ludis divenludojn, ke ofte, posttagmeze, dum mi kuŝis, kiel la pentristoj, kiuj pro aspiro al tio, ke aferoj de la moderna vivo simile grandiozu kiel antikvaĵoj, bildigas virinon tondantan piedungon same nobla kiel la ‚dornotiranto’381, aŭ kiuj imite al Petro-Paŭlo Rubens prezentas en mita sceno diinojn en la ŝajno de virinoj, kiuj estas iliaj proksimuloj, mi rigardis al tiuj belaj, brunaj kaj blondaj korpoj, ĉirkaŭe disaj sur la herbo, eble ne senigante ilin je la tuta trivialo, per kiu la ĉiutaga vivo plenigis ilin, sed tamen ne klare memorante ilian ĉielan devenon, kvazaŭ se mi – simile al Herkulo382 aŭ Telemako383 – estis ludanta meze de duondiinoj.

Baldaŭ la koncertoj ĉesis, malbona vetero venis, miaj amikinoj forlasis Balbekon, ne ĉiuj kune, kiel hirundoj, sed ene de la sama tagsepo. Albertina foriris unua, subite, sen ke iu el ŝiaj amikinoj tiam aŭ poste komprenis, kial ŝi tiel abrupte reiris Parizon, kie ŝi havis nenian planitan laboron aŭ amuzon. „Ŝi ne diris kial, ne diris kiel, ŝi foriris” murmuris Franciska, kiu cetere deziris ke ni agu same. Ŝi juĝis, ke ni embarasas la servistaron, kvankam ĝi klare ŝrumpis laŭ nombro ĝis malmultaj homoj, kiu devis ofici pro la kelkaj plu restantaj klientoj, ke ni embarasas ankaŭ la hotelestron, kiu pro tio „formanĝas monon”. Efektive la hotelo estis baldaŭ fermiĝonta, kaj ĝi jam malpleniĝis je preskaŭ ĉiuj gastoj. Ĝi fariĝis pli agrabla, ol iam ajn antaŭe. Sed ne tiel taksis la estro; laŭlonge de la salonoj, en kiuj oni frostiĝis kaj ĉe kies pordoj neniu servisto plu deĵoris, li trairis la koridorojn en nova redingoto, tiel flegita de la frizisto, ke lia senreliefa vizaĝo ŝajne konsistis unukvarone el karno kaj trikvarone el kosmetikaĵo, ĉiam kun alia kravato (tiaj galanterioj malpli kostas ol hejtado kaj salajrado de servistoj, kaj tiu, kiu ne plu povas havigi dekmil frankojn al homhelpa fonduso, ankoraŭ pozas donemulon per dufranka gratifiko al telegrafisto alportanta depeŝon). Li estis kvazaŭ revizoro de nenio, kvazaŭ se per sia persona eleganto li ŝajnigus provizora la mizeron, kiu iĝis sentebla en tiu hotelo, en kiu la turisma sezono ne bone prosperis, kaj li ŝajnis ombro de regnestro, kiu revenas kaj en la ruino de sia eksa palaco fantomas. Li precipe malkontentis, kiam la loka fervojo, kiu ne plu havis sufiĉe multajn veturantojn, ĉesis funkcii ĝis la sekva printempo. „Tio, kio ĉi tie ne sufiĉas” diris la hotelestro „estas la traport-rimedoj”. Malgraŭ la kalkulita malgajno, li planis grandiozon por la sekvaj jaroj. Kaj tial ke li tamen povis senerare memori bonajn esprimojn, kiam ili koncernis hotelajn aferojn kaj ilin iom bombaste prezentis: „Mi ne havis sufiĉan helpon, kvankam en la manĝosalono la teamo estis pinta” li diris „sed la grumoj estis iom subnivelaj; vi vidos en venonta jaro, kian falangon mi varbos”. Sed dume la trafik-ĉeso ĉe la ‚BCB’ devigis lin al uzo de ĉeval-tirata veturilo por kolekti la leterojn kaj iafoje veturigi vojaĝantojn. Ofte mi petis sidlokon apud la koĉero, kaj dank' al tio mi promenis sub diversaj veteroj, kiel dum la vintro, kiun en antaŭa jaro mi estis pasiginta en Kombreo.

Foje kaj foje, tamen, ŝtorma pluvo restigis min kaj mian avinon, pro la nefunkciado de la kazino, en preskaŭ tute senhoma ĉambro, kvazaŭ en holdo de ŝipo kiam vento blovas, kaj tie ĉiutage, kiel dum mara vojaĝo, iu nova persono el tiuj, apud kiuj ni ĝis tiam vivis dum tri monatoj sen interkoniĝo – la ĉefjuĝisto de Reno384, la juĝejestro de Kan, usona sinjorino kaj ŝiaj filinoj – venis al ni, komencis interparolon, inventis ian rimedon por ke la horoj ŝajnu malpli longaj, elmontris ian talenton, instruis ludon, invitis al teo, al muzikado, al kunveno je difinita horo, al kuna aranĝo de iu el tiuj amuzaĵoj, kiuj enhavas la veran sekreton de ricevata plezuro, kiu konsistas en nenia celado de plezuro sed nur lertaĵo por pasigi la tempon de enuo – sume ili amike interligiĝis kun ni en la lasta parto de nia restado, ĝis kiam en posta tago, sinsekve forveturante, ili rompis la freŝe noditan ligon. Mi eĉ ekkonis la riĉan junulon, iun el liaj du nobelaj amikoj, kaj la rolistinon, kiu revenis por la daŭro de kelkaj tagoj; sed ilia societo nun estis nur trihoma, la alia amiko jam reiris Parizon. Al mi ili proponis kunan vespermanĝon en sia restoracio. Probable ili kontente aŭdis, ke mi ne akceptas. Sed la inviton ili estis dirintaj en laŭeble afabla tono, kaj malgraŭ ke ĝi reale venis de la riĉa junulo, dum la aliaj estis liaj invititaj gastoj, tial ke la restinta amiko, la markizo Moriso De Vodemonto, estis ano de tre altranga domo, la rolistino, demandante ĉu mi bonvole venos, spontanee diris por flato:

— „Certe tio estos tre plaĉa al Moriso.”

Kaj kiam en la enirhalo mi renkontis la triopon, la riĉa junulo restis flanke kaj sinjoro De Vodemonto parolis:

— „Ĉu kompleze al ni vi kunvespermanĝos?”

Entute mi ne estis bone uzinta mian tempon en Balbeko, kaj pro tio mi tre deziris reveni en posta jaro. Ŝajnis al mi, ke ĉi tiu restado tro mallongis. Ne tiel pensis miaj amikoj, kiuj letere demandadis, ĉu mi planas definitivan instaliĝon. Kaj de tio, ke sur la kovertoj ili devis skribi la nomon Balbeko, ke mia fenestro rigardis ne al kamparo aŭ al strato, sed al la kampoj de la maro, ke dumnokte mi aŭdis ĝian murmuron, al kiu mi antaŭ endormiĝo konfidis, kvazaŭ boaton, mian ripozon, mi ricevis la iluzion, ke ĉi tiu intimeco kun la mara vasto materie, sen ke mi rimarkis, sorbigis al mi la ideon de ĝia ĉarmo, sammaniere kiel oni lernas dormante.

Por la sekva jaro la hotelestro proponis al mi pli bonajn ĉambrojn, sed jam karis al mi mia tiama ĉambro, en kiun mi eniradis sen ke mi flaris la odoron de vetivero, kaj kies grandon, en kiu mia penso komence malfacile leviĝis, ĝi fine tiel bone konis laŭ ĉiuj grandoj, ke mi devis dekutimiĝi kaj rekutimiĝi, kiam mi poste denove dormis en Parizo en mia iama ĉambro, kiu havis malaltan plafonon.

Fine ni devis forlasi Balbekon, efektive; pro malvarmo kaj malseko iĝis tro malkomforte, kaj ni ne plu povis resti en hotelo sen kamenoj kaj sen hejtosistemo. Mi cetere preskaŭ tuj forgesis la lastajn semajnojn. Kion preskaŭ senescepte mi revidadis, kiam memoris Balbekon, estis la momentoj, kiam, ĉiumatene, en la varma sezono, ĉar posttagmeze mi eliros kun Albertina kaj ŝiaj amikinoj, mia avino laŭ la instrukcio de la kuracisto devigis min al kuŝado en mallumo. La hotelestro ordonis, ke oni ne bruu en mia etaĝo, kaj li kontrolis mem, ĉu oni obeis la ordonon. Pro la tro forta lumo mi tenis laŭeble longe kunfermitaj la grandajn violecajn kurtenojn, kiuj estis tiel malamikaj en la unua vespero. Sed malgraŭ la pingloj, per kiuj, por ke la lumo ne trapasu, Franciska kunkroĉis ilin ĉiuvespere, kaj kiujn ŝi sole sciis demeti, kaj malgraŭ la litkovriloj, la tablotuko el ruĝa kretono, la tukoj prenitaj tie kaj tie, kiujn ŝi alpinglis, al ŝi ne prosperis ilin perfekte kunigi, la mallumo ne estis plena kaj ili ebligis, ke disŝutiĝis sur la tapiŝon ia skarlata foliaro de anemonoj, inter kiuj mi ne povis deteni min de momenta nudpieda paŝado. Kaj sur la muro vidalvida al la fenestro, kiu do parte ricevis lumon, ora cilindro, kiun nenio subtenis, vertikale staris kaj malrapide moviĝis, kiel la luma kolono, kiu antaŭiris la hebreojn en la dezerto385. Mi reenlitiĝis; mi devis senti – sen moviĝo, nur per imago, kaj sammomente – la plezurojn de ludo, de bano, de promeno, konvenajn por mateno, kaj tial ĝojo brue batigis al mi la koron, kiel laborantan sed nemoveblan maŝinon, kiu sian rapidon povas malŝargi nur per surloka turniĝado.

Mi sciis, ke miaj amikinoj promenas sur la digo, sed mi ne vidis ilin, dum ili pasis antaŭ la disnivelaj ĉeneroj de la maro, en kies ekstrema fundo, alte starante meze de siaj bluaj pintoj, kiel italia surmonta urbo, distingiĝis kelkfoje en sunradioj la malgranda urbo Rivbelo, akurate desegnita de la suno. Miajn amikinojn mi ne vidis, sed (dum ke venis ĝis mia belvidejo la vokoj de gazetvendistoj – Franciska nomis ilin ĵurnalistoj – la vokoj de plaĝumantoj kaj ludantaj infanoj, disaj, samkiel la kriĉoj de mar-birdoj, sur la fona bruo de la mole albordiĝanta ondaro) mi divenis ilian ĉeeston, mi aŭdis iliajn ridojn akompanatajn, kiel la rido de maraj duondiinoj, de la milda ŝuŝo, kiu atingis miajn orelojn. Albertina diris al mi vespere: „Ni rigardis, ne sciante ĉu vi eliros. Sed viaj ŝutroj restis fermitaj, eĉ je la horo de la koncerto.” Je la deka horo, tio veris, ĝi eksonis sub miaj fenestroj. En la paŭzoj de la muziko, se la maro altis, reaperis flue, kontinue, la glito de la ondaro, kiu kvazaŭ envolvis la tonojn de violono en siajn kristalajn vorticojn, kaj elsputis sian ŝaŭmon super la interrompitaj eĥoj de submara muziko. Mi malpaciencis, pro tio ke oni ankoraŭ ne alportis la vestojn, por ke mi pretigu min por eliro. Tagmezo sonis, Franciska finfine alvenis. Kaj dum monatoj, en tiu Balbeko, kiun mi tutkore deziris vidi, ĉar mi imagis ĝin skuata de ŝtormoj kaj vualata de nebuloj, suna vetero estis tiel konstanta kaj brila, ke mi povis ĉiam sendisreviĝe atendi la vidon de sama luma surfaco, faldita ĉe la angulo de la ekstera muro, en sama senŝanĝa koloro, kiu estis malpli kortuŝa, kiel simbolo de la somero, ol ĝi estis morna, kiel malviva, artefarita emajlo. Kaj dum Franciska detiris la pinglojn de la superfenestra vazistaso, disigis la tukojn, flankenigis la kutenojn, la somera tago, kiun ŝi malkovris, ŝajnis same senviva, same malnovega, kiel belega kaj plurjarmila mumio, kiun nia maljuna servistino nur atente elvindigus el sub plurtavolaj ŝtofoj, antaŭ ol ŝi prezentus ĝin, bonodoran en ĝia ora robo.

glosaro

1Bukingama Palaco – oficiala rezidejo de la brita reĝa familio, anglalingve Buckingham Palace.

2Kombreo – la fikcia devena vilaĝo de la familio de la rakontanto; pri ĝi legu en: ‚Sur la Vojo de Svan’.

3Frideriĥo Nicŝo – germana filozofo kaj verkisto (1844 – 1900), germanlingve Friedrich Nietzsche.

4plenpova ministro – ŝtata delegito, kiu povas subskribi interregnajn kontraktojn.

516a de majo – ... de la jaro 1877a, eko de mallonga regado de la tria franca respubliko fare de registaro favora al reĝismo.

6debeto en Egiptio – Egiptio ŝuldis al Francio kaj Granda Britio pro la konstruado de la Sueza Kanalo.

7Ernesto Leguve, (Viktoro Hugo), Maksimo Del Kampo, Alfredo Mezier, Nikolao Bualo, Polo Klodel – francaj literaturistoj kaj akademianoj, franclingve Ernest Legouvé, Maxime Du Camp (M. Prust skribas Ducamp), Alfred Mézières, Nicolas Boileau, Paul Claudel.

8Moriso Bares, Ĵorĵo Beri, Aleksandro Ribo, Polo Deŝanel, Ŝarlo Moras, Leono Dode – francaj politikistoj kaj publicistoj, franclingve Maurice Barrès, Georges Berry, Alexandre Ribot, Paul Deschanel, Charles Maurras, Léon Daudet.

9francia imperiestro – nome Napoleono la 3a, kiu regis la duan francian imperion de 1852 ĝis 1870; la reĝimo kolapsis pro milita malvenko kontraŭ germana ligo gvidata de Prusio.

10Oto de Bismark – de 1862 ĝis 1890 ĉefministro de Prusio, kaj de 1871 ĝis 1890 ĉefministro de la germana imperio, germanlingve Otto von Bismarck.

11Reĝa Palaco – palaco en Parizo entenanta teatrejon, franclingve Palais Royal.

12‚Revuo de Du Mondoj’ – kultura gazeto, franclingve ‚Revue des deux mondes’.

13‚Andromaka’ – klasika teatraĵo de Ĵano Rasin el 1667, franclingve ‚Andromaque’.

14‚La Kapricoj de Mariana’ – teatraĵo de Alfredo de Muse el 1833 tekste kaj 1851 sceneje, franclingve ‚Les Caprices de Marianne’.

15preĝejo de la franciskanoj – en Venecio, laŭnome preĝejo Sankta Maria Glorplena de la Franciskanoj, itallingve Santa Maria Gloriosa dei Frari.

16Sankta-Ĝorĝo de la Slavoj – tiunoma venecia palaco, itallingve Scuola di San Giorgio degli Schiavoni.

17„Sinjoro... ” – el la tragedio ‚Fedra’ de Ĵano Rasin ĉi tie citata laŭ la traduko de G. Lagrange, 1991.

18Luvro – muzeo pri bildaj artoj en Parizo, franclingve Le Louvre.

19‚La Duonmondumo’ – komedio de Aleksandro Dumas, la filo, el 1855, franclingve ‚Le Demi-monde’.

20Anatolo Francio – franca beletristo (1844 – 1924), franclingve Anatole France.

21Trezeno – antikva greka urbo, loko de la tragedio ‚Fedra’.

22La Haloj – pogranda bazaro de manĝaĵoj en tiama Parizo, franclingve Les Halles.

23Karara Montaro – italia regioneto apud la urbo Kararo, itallingve Carrare.

24Julio la 2a – papo de la katolika eklezio de 1503 ĝis 1513, latine Julius II.

25Mediĉi – familio de la italia urbo Florenco potenca en la 15a kaj 16a jarcentoj, itallingve Medici.

26Pietrasanto – urbo najbara al Kararo, itallingve Pietrasanta.

27Jorko – anglia urbo, anglalingve York.

28nev – konforme al franclingva ellego de la literoj.

29‚Mona Liza’ – portreto de virino far Leonardo da Vinĉi, ankaŭ konata kiel Ĝokonda, el 1503-1506, itallingve ‚Monna Lisa’.

30‚Perseo’ – statuo de la antikva greka heroo Perseo, greklingve Περσεύς, tenanta la fortranĉitan kapon de la monstro Meduza, el 1554.

31Mentoro – figuro de saĝa instruisto en la antikva greka epopeo ‚Odiseado’, greklingve Μέντωρ.

32Anaĥarso – figuro de lernema fremdulo prezentata kiel ido de la antikva saĝulo Anaĥarso en la libro ‚Vojaĝo de juna Anaĥarso tra Grekio’, franclingve ‚Voyage du jeune Anacharsis en Grèce’, far Jean-Jacques Barthélemy el 1788, siatempe tre populara.

33‚mutatis mutandis’ (latinaĵo) – ŝanĝante la ŝanĝendon, tio estas: komparante sen atento al duarangaj malsimilaĵoj.

34lago Viktoria-Njanza – alivorte lago Viktoria, en Orienta Afriko.

35‚Nia-Sinjorino en Parizo’ – romano de Viktoro Hugo el 1831, franclingve ‚Notre-Dame de Paris’.

36Ĵeraro De Nerval – franca romantika poeziisto (1808 – 1855), franclingve Gérard de Nerval.

37Ĝon Bul – figuro de viro emblema por Anglio, anglalingve John Bull.

38Oĉjo Sam – figuro de viro emblema por Usono, anglalingve Uncle Sam.

39Francisko Vatel – franca kuirmajstro (1631 – 1671), franclingve François Vatel.

40bovaĵo laŭ stroganova maniero – manĝaĵo el bova viando, acidkremo kaj diversaj legomoj.

41ĉi tiu kaliko pasu for de li – cito el la biblia libro ‚Evangelio laŭ Sankta Mateo’ 26:39.

42la Konsulta – itala ministrejo pri fremdlandaj aferoj en la italia ĉefurbo Romo, itallingve la Consulta.

43palaco Farneze – franca ambasadejo en Romo, itallingve Palazzo Farnese, en kiu galerio estas ornamita de pentraĵoj far la fratoj-pentristoj Karaĉi, itallingve Carracci.

44vilhema strato – loko de la germana ministrejo pri fremdlandaj aferoj en la germania ĉefurbo Berlino, germanlingve Wilhelmstraße.

45trijara ciklo (ironie) – tradicia metodo de agrikulturo, kiu alternigas du jarojn kun malsamaj kreskaĵoj kaj unu jaron sen kultivo.

46[...] Baloplaco – aliaj vortfiguroj: Sent-Ĝejmz, anglalingve Saint-James, por la brita reĝa domo en Londono; Ponto de Kantistoj, ruslingve Певческий мост, por la rusia ministrejo pri fremdlandaj aferoj en Peterburgo; Monteĉitorio, itallingve Montecitorio, por la itala ĉambro de deputitoj en Romo; Baloplaco, germanlingve Ballplatz, por la ministrejo pri fremdlandaj aferoj de la aŭstri-hungaria imperio en Vieno; „dukapa monarkio” por la aŭstri-hungaria imperio mem.

47barono Luizo – politikisto, precipe konata kiel ministro pri financoj sub pluraj registaroj (1755 – 1837), franclingve baron Joseph-Dominique Louis.

48kajo de Orse – metonimie la franca ministrejo pri fremdlandaj aferoj; franclingve quai d'Orsay.

49Turvilo – la plej konata ano de la familio De Tourville estas marŝalo Anne-Hilarion de Tourville vivinta en 17a jarcento; Balbeko estas fikcia urbo, lia reala tombo estas en Parizo.

50pudingo laŭ neselroda maniero – glaciaĵo el kaĉo de kaŝtanoj, vanila kremo kaj pecetoj de sekigitaj fruktoj, nomita laŭ la germannoma rusa diplomato Karl Robert von Nesselrode.

51Karlsbado – nuntempa Karlovy Vary en Ĉeĥio, tiam konata aŭstri-hungaria ban-urbo.

52... en la komedioj de Moliero – geedza malfideleco estas ofta temo de komedioj de Moliero, franca teatristo el la 17a jarcento.

53Instituto de Francio – komuna organizaĵo de la Franca Akademio (pri lingvo) kaj kvar ceteraj artaj akademioj.

54pro la forpaso de sia bopatro – ... ŝia edzo tiam heredos la dukan titolon de la patro.

55bizanceskaj diskutoj – kliŝo pri la bizanca (tio estas orient-romia) regno, laŭ kiu ĝiaj kleruloj disputadis pri subtilaĵoj senatente al la politika dekadenco de la regno.

56belarto por si mem – laŭvorte arto por arto, doktrino laŭ kiu arto estas celo per si mem, fleginda sen zorgo pri socia utilo.

57Luizo De Lomeni – franca literatur-kritikisto (1818-1878); franclingve Louis de Loménie.

58Santbeŭvo – franca literatur-kritikisto (1804-1869), franclingve Charles-Augustin Sainte-Beuve; M. Prust skribis eseon ‚Kontraŭ Santbeŭvo’ kontraŭa al la pozitivisma vidpunkto de Santbeŭvo, kiu identigis la valoron de belartaĵo kaj la homan kvaliton de la verkinto.

59Gastono Maspero – franca orientalisto, precipe egiptologo (1846 – 1916), franclingve Gaston Maspero.

60Aŝurbanipalo – reĝo de Asirio de -669 ĝis probable -626.

61Francisko-Reneo De Ŝatobrian – franca romantikisma beletristo (1768 – 1848), franclingve François-René de Chateaubriand.

62... senmemora pri la pasinta tempo – probabla aludo al la romano ‚Kolonelo Ŝaber’ de Balzak.

63... en ‚La Aventuristino’ aŭ en ‚La Bofilo de Sinjoro Pirujo’ – komedioj de Émile Augier el respektive 1848 kaj 1854.

64Angla Kafejo – tiutempe fama restoracio en Parizo.

65Pio la 9a – papo de la katolika eklezio de 1846 ĝis 1878, latine Pius IX.

66Raspaj – franca sciencisto kaj revoluciulo (1794 – 1878), franclingve François-Vincent Raspail.

67vespere funde de arbaro – cito el la versaĵo ‚La Korno’ de Alfredo De Vinji.

68Gabrielo – franca arkitekto (1698 – 1782), franclingve Ange-Jacques Gabriel, aŭ eventuale alia ano de la sama familio de arkitektoj.

69Palaco de Industrio... Palaco de Trokadero – du tiutempe novaj vastaj ekspoziciejoj, ekzemploj de la miksa stilo de la 19a jarcento.

70,Orfeo en Inferoj’ – opereto de Jacques Offenbach, el 1858.

71water-closets’ (franca anglismo) – necesejo.

7240-gradan febron – en celsiaj gradoj.

73‚per viam rectam’ (latinaĵo) – laŭ rekta vojo.

74eŭmenido – iu el la diinoj de justa venĝo, kiuj fariĝis gardistoj de la urbo Ateno laŭ antikva greka mito.

75Berlie – franca inĝeniero kaj arkitekto (1843 – 1911), franclingve Jean-Baptiste Berlier.

76‚Vivo de Jesuo’ de Ernesto Renan – verko de la pozitivisma historiisto kaj filologo Ernest Renan, publikigita en 1863, prezentanta Jesuo-Kriston kiel ĉiurilate ordinaran homon.

77Imanuelo Kant – germana filozofo (1724 – 1804), germanlingve Immanuel Kant.

78Dario – Dario la 1a, reĝo de Persio de -521 ĝis -486.

79Ĵeromo – franca akademia pentristo (1824–1904), franclingve Jean-Léon Gérôme.

80studejo – franclingve studio, tiuepoke artista verkejo aŭ kabineto.

81Kolomben – tiama eleganta te-domo en Parizo.

82nurs’-o (franca anglismo) – infanvartistino.

83Frideriĥo-Aŭgusto Volf – germana filologo (1759 – 1824), kiu dubis ke Iliadon kaj Odiseadon reale verkis unu aŭtoro.

84‚Kritiko de pura racio’ – verko de la germana filozofo Imanuelo Kant el jaro 1781a.

85raportu-al-Spart-uloj – monumento pri antikvaj grekaj spartanoj mortintaj en la batalo de Termopiloj en −480 surhavis la faman skribaĵon: ‚preterpasanto, raportu al Sparto ke ĉi tie ĝiaj filoj mortis pro obeo al ĝia leĝaro’.

86plenumis la unuan komunion – kristana rito de plena akcepto en la eklezion, kutime plenumata ĉirkaŭ 9-jara aĝo.

87juĝafero Drefus – proceso kontraŭ juda oficiro de la franca armeo, franclingve Alfred Dreyfus, false akuzita pri perfido, kiu kaŭzis de 1894 ĝis 1906 fortan dividon de la publika opinio.

88„kuzo Bet” – komprenebla kiel „kuzo malsaĝulo”; la aludata romano estas ‚Kuzino Bet’, en kiu Bet estas propra nomo samsona kun „stulta”.

89familio Rotŝild – juda familio aktiva en banka komerco ekde la 19a jarcento, kun germandevena nomo Rotschild.

90familio De Orleano – branĉo de la franca reĝa familio Kapet (Capet).

91duko De Ŝartro – titolo fariĝinta propra al la plej aĝa filo de la duko De Orleano, „princo” kiel ano de la reĝa familio.

92duko De Orleano – titolo propra al la dua filo de la reĝo de Francio aŭ de la tron-pretendanto, do de la grafo De Parizo.

93royalties (anglaĵo) – moŝtaj titoloj.

94Eno – departemento, franclingve Aisne, ne kongrua kun tradicia provinco; provincojn abolis la franca revolucia reĝimo en jaro 1790a kaj anstataŭigis per nove desegnitaj departementoj.

95kristnaska ŝuo – laŭkutime oni lasas ŝuojn dum la kristnaska nokto kaj en ili ricevas donacojn de familianoj.

96‚Krismas’ (anglaĵo) – Kristnasko, anglalingve Christmas.

97Klingsor – figuro de sorĉisto en la keltdevenaj ‚arturaj legendoj’.

98Alklimatiga Ĝardeno – parto de la Bulonja Arbaro, tiutempe funkcianta kiel scienca ĝardeno.

99‚pushing’ (anglaĵo) – sintrudema.

100Ĝirolamo Savonarola – itala predikisto reginta la italian urbon Florenco dum kvar jaroj (1452 – 1498), itallingve Girolamo Savonarola.

101Fra Bartolomeo – itala pentristo (1472 – 1517).

102procesioj de la magoj – magoj el oriento (tio estas astrologoj el Babilonio) laŭ la Biblio omaĝis al la novnaskita Jesuo-Kristo – temo de klasikaj pentraĵoj, kiuj prezentas la karavanojn, luksajn kostumojn kaj donacojn de la vizitantoj.

103familio Mediĉi – riĉa itala familio, kiu longe estris la urbon Florenco en la 15a kaj 16a jarcentoj, itallingve Medici.

104Viktoriano Sardu – teatroverkisto (1831 – 1908), franclingve Victorien Sardou.

105patronizing’ (anglaĵo) – disdegna.

106‚crack’-o (anglaĵo) – ĉampiono, gajnanto.

107Petro-Paŭlo Rubens – nederlanda pentristo (1577 – 1640), nederlandlingve Peter Paul Rubens.

108tiepole roza – laŭ la itala pentristo Giambattista Tiepolo (1696 – 1770).

109Vinterhalter – probable la rokoka germana-moravia pentristo Josef Winterhalder der Jüngere (1743 – 1807).

110princino Matilda – (1820 – 1904), franclingve Mathilde Bonaparte.

111Gustavo Flober – franca novelisto kaj romanisto (1821 – 1880), franclingve Gustave Flaubert.

112Hipolito Ten – franca pozitivisma filozofo kaj historiisto (1828 – 1893), franclingve Hippolyte Taine.

113Ĵana De Arko – franca batalintino (≈1412 – 1431), franclingve Jeanne d'Arc, kiun mortkondamnis episkopo cauchon /koŝõ/, nomo preskaŭ samsona kiel „porko” cochon /kɔŝõ/.

114princino palatinata – Elizabeta-Ŝarlota princino de Palatinato (1652 – 1722), german-devena, edziniĝinta al la franco Filipo de Orleano, frato de reĝo Luizo la 14a; ŝi abunde korespondis en la du lingvoj en vigla stilo kun iafoje krudaj esprimoj.

115Vurtemberg-devena patrino – el la sudokcidenta germania regiono Vurtembergo, germanlingve Württemberg.

116imperiestro Nikolao – Nikolao la 2a (1868 – 1918), ruslingve Николай II.

117Domo de Invalidoj – vasta pormilitista hospitalo en Parizo, elkonstruita en 1674, en kiu estas interalie la tombo de Napoleono la 1a.

118juĝante ne tre ŝika – verŝajne pro kontraŭjudismo: Bloĥ estas rekonebla juda familia nomo.

119la princo Luizo – Luizo Bonaparte (1864 – 1932), nevo de la princino, franclingve Louis Bonaparte.

120Kompienjo – apudpariza urbo kun kastelo, kiun la imperia familio iam uzis, franclingve Compiègne.

121Provenco – suda parto de Francio, franclingve Provence.

122Alpetoj – montaro en Sudfrancio, franclingve Alpilles.

123‚hansom cab’ (anglaĵo) – kabrioleto laŭ modelo inventita de la anglo Joseph Hansom.

124‚to meet’ (anglaĵo) – por renkonti.

125Mr’ (anglismo) – mallongigo de mister, sinjoro; la franca vorto monsieur mallongigas kiel ‚M.’.

126duko De Giz – probable Henri de Lorraine, 3a duko De Giz (de Guise) de 1563 ĝis 1588, aktiva en la francia katolika-protestanta civila milito de la 16a jarcento.

127rols-rojs (anglalingve Rolls Royce) – firmao produktanta luksajn aŭtojn.

128Lev Tolstoj, Ĝorĝo Eliot, Henriko Ibsen, Fjodor Dostojevskij – respektive la rusa aŭtoro Лев Толстой (1828 – 1910), la angla aŭtoro George Eliot (1819 – 1880), la norvega aŭtoro Henrik Ibsen (1828 – 1906), la rusa aŭtoro Фёдор Достое́вский (1821 – 1881).

129‚Atala’ – romano de Francisko-Reneo De Ŝatobrian el 1801, franclingve Atala’.

130doktoro de la eklezio – titolo donita de kristana eklezio al eminenta klariganto de ĝiaj fido kaj doktrino.

131hesperidino – en antikva greka mito, iu el la junulinoj-gardantoj de oraj pomoj, kiujn ŝtelas la heroo Heraklo.

132Olimpio – antikva greka urbo, malnovgreke Ολυμπία.

133Ereĥtejo – templo en antikva Ateno; malnovgreke Ἐρέχθειον.

134(steleo de) Hegeso – tomba steleo el antikva Ateno, kiu prezentas malaltreliefon pri la mortintino, laŭnome Hegeso, mantenanta kaj rigardanta juveleton.

135Keramejkos – kvartalo de potfaristoj en la antikva greka urbo Ateno, malnovgreke Κεραμεικός.

136kore-oj – figuroj de junulinoj el frua epoko de la antikva greka skulptarto, malnovgreke κόρη, pl. κόραι.

137venĝo de Neptuno – en la intrigo de ‚Fedra’ Tezeo preĝas al sia patro, la mar-dio Neptuno, ke li pereigu lian filon.

138Porrojalo (de Kampoj) – monaĥejo en Francilio, en la 17a jarcento kerno de la kristana movado jansenismo, al kiu Rasin spirite proksimis, franclingve Port-royal des champs.

139Polo Skaron – franca verkisto, kies vidvino sekrete iĝis edzino de la reĝo Luizo la 14a (1610 – 1660), franclingve Paul Scarron.

140helrufa venecianino – blonda harkoloro kun ruĝeta nuanco estas rigardata kiel tipa de Venecilando.

141meluzina – Meluzina, laŭ eŭropa mezepoka legendo, en unu tago de ĉiu semajno fariĝis korpe duone serpenta.

142‚Meneĥmoj’ – komedia teatraĵo de la latina aŭtoro Titus Maccius Plautus (−254 – −184) pri konfuzoj inter du ĝemelaj fratoj, latine ‚Menaechmi’.

143Tianoma, fraŭle Svan – francaj infanoj ricevas la patran familian nomon (ĉi tie Svan); post edziniĝo inoj surprenas ordinare la edzan familian nomon (Tianoma).

144Viljamo Ŝekspir – angla teatroverkisto (1564 – 1616), anglalingve William Shakespeare.

145kartezia diableto – fizika demonstrilo pri aerpremo konsistanta el akvujo, en kiu aerplena flosanta veziko (la diableto) malleviĝas kiam oni premas la kovran membranon.

146Bernardino Luini – itala pentristo (~1481 – 1532).

147Sieno – italia urbo, itallingve Siena.

148‚Raŝel kiam de l' sinjoro’ – ario de la opero ‚La Judino’, franclingve ‚La Juive’, far Fromental Halévy, el 1835.

149Fromental Halevi – franca operisto (1799 – 1862), franclingve Fromental Halévy.

150the right man in the right place (anglaĵo) – la ĝusta viro en la ĝusta funkcio.

151florbrasiko-tago – aludo al la opereto ‚Sinjoro Florbrasiko restos hejme’ (‚Monsieur Choufleury restera chez lui’) de Jacques Offenbach, el 1861: sinjoro Florbrasiko, neniel muzikema snobo, aranĝas privatan koncerton por logi la altan societon al sia salono.

152P. J. Stal – plumnomo de la romanisto kaj eldonisto Pierre-Jules Hetzel (1814 – 1886).

153five o'clock tea” (anglaĵo) – teo je la deksepa horo.

154senza rigore (italaĵo) – sen rigoro.

155Julia De Lespinas – servulino de Maria Del Defan, kiu post maldungo establis propran monduman salonon, kiun vizitis kleruloj (1732 – 1776), franclingve Julie de Lespinasse.

156Maria Del Defan – markizino amika kun Volter kaj aliaj famuloj de la 18a jarcento, konata pro sia salono kaj sia korespondado (1696 – 1780), franclingve Marie du Deffand.

157Henrio Grevil – vira plumnomo de la ina romanisto Alice Fleury (1842 – 1902), franclingve Henry Gréville.

158... ne povus vidi ĉe ŝi – grandfloraj krizantemoj estis tiam en Eŭropo novaĵo el Japanio.

159Redfern fecit (latinaĵo) – Redfern faris.

160Rodnic – same kiel Redfern, tiam konata pariza tajloro, Raudnitz.

161sepdekfoja deko – aludo al la biblia libro ‚Genezo’ 18:16-33.

162nec-plus-ultra’-o (latinismo) – nesupereblaĵo.

163Foli-berĵer – pariza variete-teatro, franclingve Folies-Bergères.

164good bye (anglaĵo) – ĝis revido.

165havas interkroĉitajn atomojn – havas spiritan parencecon – pro aludo al antikva-greka teorio, laŭ kiu solideco estiĝas pro interkroĉiĝo de materieroj.

166Tristanon kun Izolda – en la mezepoka rakonto pri Tristano kaj Izolda, Tristano enamiĝas al Izolda pro sorĉa trinkaĵo.

167la tub-o kaj la footing-o (anglaĵo) – banujo kaj promeno.

168malbonan literumon – la literumo de la franca lingvo malsimplas, ĝi erarigas eĉ edukitajn plenkreskulojn.

169‚Maria de magnificat’ – pentraĵo de Sandro Botiĉeli, en kiu Sankta Maria estas ekskribonta la himnon, kiun ŝi diras laŭ la biblia ‚Evangelio laŭ Sankta Luko’ 1:46-55 „Mia animo altigas la Eternulon...”, ĝia unua vorto en latina traduko estas magnificat.

170Primavera en ‚Printempo’ – ina figuro en la pentraĵo ‚Printempo’ de Sandro Botiĉeli, pli ofte rigardata kiel Flora, diino de vegetaĵoj.

171enbarkiĝuo (en-bark-iĝu-o) – mallongmanika manteleto, franclingve saute en barque.

172sekvuminfraŭlo (sekvu-min-fraŭlo) – rubando ĉirkaŭanta ĉapelon kun dependantaj ekstremoj, franclingve suivez-moi jeune homme.

173ringojupo laŭ la stilo Luizo la 15a – jupo pufigita per ringaj bartoj; la nomata stilo vastigis la jupon aŭ robon dekstre kaj maldekstre, kontraste al krinolino, kiu rondigas ĝin ĉiuflanke.

174good evening (anglaĵo) – bonan vesperon.

175Ĵano De La Brujer – franca klasika aŭtoro de sentencoj kaj satiraj portretoj (1645 – 1696), franclingve Jean de La Bruyère.

176Jozefo kaj la reĝo de Egiptio – aludo al la biblia libro ‚Genezo’ 41:1-32 en kiu Jozefo al la reĝo de Egiptio (Faraono) klarigas lian sonĝon.

177glacio-sanktuloj – la tempo de la 11a ĝis la 13a de majo, laŭfame malvarma, konata per la tiutage festataj sanktuloj (laŭ la tiama katolika kalendaro).

178zibel-felo – konfuzo en la teksto de M. Prust – atendata estas la blanka ermen-felo; plimultaj eldonoj korektas.

179neĝbuletoj – specio de viburno, science viburnum opulus, ricevas pro siaj blankaj, globaj kunmetitaj floroj la popolan nomon neĝbuleto.

180antaŭrafaelismaj pentristoj – anoj de angla arta movado de la 19a jarcento, kiu revenis al simbola pentrarto laŭ modeloj antaŭaj al la itala pentromajstro Rafaelo Sanzio.

181mastrino de Tansonvilo – Odeta Svan, ĉar Tansonvilo estas la kampara domo de gesinjoroj Svan en Kombreo; pri ĝi legu en: ‚Sur la Vojo de Svan’.

182‚Sorĉo de la Sankta Vendredo’ – senvoĉa parto de la opero ‚Parsifal’ far Riĥardo Vagner, kiu elvokas la printempan vekiĝon de naturo okaze de tiu tago de la paska festotempo.

183„good morning’”(anglaĵo) – bonan matenon.

184ruliĝas la mondoj – Hipatia estis egipta filozofino el la 4a jarcento, murdita de fanatikaj kristanoj, ĉi tie aludata laŭ la vortoj de poeziaĵo de Leconte de Lisle, greklingve Ὑπατία.

185„drop”-as (anglaĵo) – forlasas.

186Paolo Veronezo – itala pentristo (1528 – 1588), itallingve Paolo Veronese.

187L' Oriento – urbo en Francio, franclingve nuntempe Lorient unuvorte.

188Ŝon-on – urbo en Francio, franclingve Chaulnes.

189La Ponton Odemer – urbo en Francio, franclingve nuntempe Pont-Odemer.

190alkaleŝigita hundino – esprimo trovebla en la korespondo de Maria De Sevinje kun la senco: malbonvena vizitantino (eliĝanta el kaleŝo).

191Celina kaj Viktoria – malkohero de M. Prust: en ‚Sur la Vojo de Svan’ ili nomiĝas Celina kaj Flora.

192Sanloo – francia urbo en Normandio, franclingve Saint-Lô.

193Ĝon Raskin – angla verkisto, pentristo kaj artokritikisto (1819 – 1900), anglalingve John Ruskin; M. Prust tradukis du librojn de Raskin.

194Ĵan-Simeono Ŝarden – franca pentristo (1699 – 1779), franclingve Jean-Baptiste Siméon Chardin.

195Ĝejmz Visler – usona pentristo (1834 – 1903), anglalingve James Abbott McNeill Whistler.

196Anna de Bretonio – lasta suverena estro de Bretonio, edzinigita al franca reĝo (1477 – 1514), franclingve Anne de Bretagne.

197Marko Regulo – romia militestro de la 3a jarcento, latine Marcus Atilius Regulus.

198Montretu – kvartalo de la urbo Sankluo.

199sinjorino De Boserĵan – fikcia verkistino, franclingve Madame de Beausergent.

200Paŭlina De Simian – nepino de Maria De Sevinje, eldoninto de ties leteroj kaj mem aŭtoro de leteroj (1674 – 1737), franclingve Pauline de Simiane.

201... el bergamoto – en la 17a ĝis 19a jarcentoj oni faris en Italio kaj Francio skatoletojn el ŝeloj de bergamot-fruktoj.

202Vezle, Ŝartro, Burĵo, Bovezo – franclingve Vézelay, Chartres, Bourges, Beauvais.

203‚birdo flugas’ – laŭvorte ‚kolombo flugas’: infanludo, en kiu gvidanto diras „vesperto flugas”, „domo flugas” kaj simile; la aliaj ludantoj devas salti, levi brakon aŭ konvencie iel agi, se kaj nur se la nomataĵo vere flugas.

204Minoo, Eako kaj Radamanto – transmondaj juĝistoj laŭ la antikva greka mito, greklingve Μίνως, Αἴακός, Ραδαμανθυς.

205Reneo Duge-Truen – franca korsaro (1673 – 1736), franclingve René Duguay-Trouin.

206kardinalo Ĵano De La Balu – kardinalo kaj diplomato iatempe malliberigita de la franca reĝo Luizo la 11a (1421 – 1491), franclingve Jean de La Balue.

207agentejo Tomas Kuk – turismo-firmao, anglalingve Thomas Cook.

208introit-on – eniron, komencon – nomo de la unua parto de la tiam ĉiam latinlingva katolika diservo.

209anonco al Maria – biblia rakonto pri la anonco far anĝelo al Sankta Maria, ke ŝi naskos Jesuon; en PIV: anunciacio.

210... suno radianta sur la maron – aludoj al tekstoj el ‚La Spleno de Parizo’ kaj el ‚La Floroj de l' Malbono’.

211ĉiela Jerusalemo – figuro de perfekta urbo, kiun ĉirkaŭas muregoj el multekostaj ŝtonoj, en la biblia libro ‚Apokalipso’ 21:18-21.

212Sankta Blandina – kristana martirino mortigita en 177 en Liono.

213Kan... Ŝerburgo... Manso – franciaj urboj en la provinco Normandio, franclingve Caen, Cherbourg, Le Mans.

214Alensono – francia urbo, franclingve Alençon.

215Ostendo – belgia ĉemara urbo, nederlandlingve Oostende.

216Teatro de Odeono – konata teatro en Parizo.

217Arĝenta Turo – luksa restoracio en Parizo.

218„ eliranta el la ordinara tavolo” – la franca esprimo signifas „sin distiganta de ordinaro”, la hotelestro komprenas ĝin kontraŭsence: „de ordinara deveno”.

219reĝino Ranavalo – M. Prust probable celas la lastan reĝinon de Madagaskaro, Ranavalona la 3a, eksigita de Francio.

220plej potenca feino – en la fein-rakontoj de la fino de 17a kaj komenco de 18a jarcento, feinoj aperas al homoj kaj eventuale plenumas iliajn dezirojn; ekzemplo estas ‚La Feinoj’ far Charles Perrault, legebla en la Fundamento.

221... Hipolito Leba – la unuaj tri el tiuj parizaj stratoj ricevis siajn nomojn de nobeloj, la lastaj du ricevis de plebanoj, sen ke la diferenco estas rimarkebla en la nomoj.

222Sadi Karno – prezidis de 1887 ĝis 1894, ne konfuzenda kun samfamilia kaj samnoma fizikisto.

223„... de la regno?” – el la klasika teatraĵo ‚Estera’ de Ĵano Rasin.

224bezigo – tiuepoke populara kartkudo.

225De Kambremer – la advokato ne familiaras kun nobelaj moroj; ĝusta estus: „niaj komunaj amikoj Kambremer”.

226Montekarlo – parto de la ŝtaturbo Monako, ĉe la suda marbordo de Francio.

227Dinar... Biarico... Kano – franciaj feriejaj urboj, respektive Dinard en okcidenta Bretonio, Biarritz en sudokcidento kaj Cannes en sudoriento de la lando.

22815a de aŭgusto – ferio en Francio.

229Kimerianoj – antikva gento de Centrazio.

230ĉefduko Rudolfo – Rudolfo de Aŭstrio-Hungario (1858 – 1889).

231Platono... Sokrato – la antikva greka filozofo Platono prezentas en siaj verkoj la dialogojn de sia mastro Sokrato (proksimume −460 – −399).

232Sankta Johano... Jesuo – Sankta Johano estas la aŭtoro de kvara evangelio, rakontanta la vivon de Jesuo, en la Biblio.

233‚Tanhojzer’ – opero de Riĥardo Vagner el 1845, germanlingve ‚Tannhäuser.

234baby” (anglaĵo) – bebo.

235Alĥesiro – hispania urbo, kastilie Algeciras.

236Toledo – hispania urbo, kastilie Toledo.

237La Greko – grekdevena pentristo vivinta kaj laborinta en Hispanio (1541 – 1614).

238Jupitero – ĉefdio de la antikva roma diaro.

239baronino De Anĵo – nomo uzita de pluraj verkistoj kaŝnome aŭ por fikciaj figuroj, franclingve baronne d’Ange.

240‚Maseta’ de Matureno Renje – satira poemo ,Macette’ pri malsincera piulino far la renesanca poeto Mathurin Régnier (1573 – 1613).

241... elscenejiĝis – en la 17a jarcento la tragedion ‚Estera’ verkis Ĵano Rasin laŭ mendo de Franciska De Mentenon por uzo en ŝia fondaĵo por eduko de malriĉaj nobelaj knabinoj.

242‚La Orestio’ – poemo el 1872 de Charles Leconte de Lille libere adaptita de la samnoma tragedio de la antikva greka aŭtoro Esĥilo.

243Alfonso De Lamartino – romantikisma beletristo kaj politikisto (1790 – 1869), franclingve Alphonse de Lamartine.

244... ne laboras, ne valoras – tradicie nobeloj ne laboris.

245... Daru – tiamaj ŝtatistoj kaj akademianoj, franclingve Molé, Fontanes, Vitrolles, Bersot, Pasquier, Lebrun, Salvandry, Daru.

246Henrio Bel – sub la plumnomo Stendhal verkis Henri Beyle (1783 – 1842).

247De Blakas – duko, sekretario de la reĝo Luizo-Filipo, ekziliĝis kun la domo Burbon kiam establiĝis respubliko (1771 – 1839), franclingve Casimir de Blacas.

248‚Hernani’ – teatraĵo de Viktoro Hugo, el 1830, skandala por klasikismanoj, epokfara por romantikismanoj.

249Bagar – skulptisto el la urbo Nancy (1639 – 1709), plimultaj liaj verkoj estis detruitaj dum la revolucio de 1789 kaj sekvaj jaroj, franclingve César Bagard.

250Ŝuazel – nobela familio konata ekde la 11a jarcento, franclingve Choiseul, kies estroj en la 18a jarcento iĝis dukoj de la urbo Pralen, franclingve Praslin, en orienta regioneto Basinji, franclingve Bassigny.

251Luizo la Dika – alinome Luizo la 6a, reĝo de frankoj de 1108 ĝis 1137.

252... Dudan... De Remuza... Ĵuber – politikistoj-verkistoj, franclingve Ximénès Doudan, Charles de Rémusat, kaj Joseph Joubert; Boserĵan estas la jam menciita fikcia verkisto kaj Maria De Sevinje la reala.

253Edgar Poe (1809 – 1849) anglalingve Edgar Allan Poe, Polo Verlen (1844 – 1896), franclingve Paul Verlaine, Arturo Rembo (1854 – 1891), franclingve Arthur Rimbaud – respektive usona novelisto kaj francaj poeziistoj.

254Somur – francia urbo, franclingve Saumur.

255Pier-Jozefo Prudono – franca ĵurnalisto, ekonomikisto, sociologo rigardata unu el la fondintoj de anarkiismo (1809 – 1865), franclingve Pierre-Joseph Proudhon.

256intelektulo – tiuepoke vorto nova.

257Ĵako Ofenbaĥ – germandevena muzikverkisto aktiva en francio, aŭtoro de operetoj (1819 – 1880), franclingve Jacques Offenbach.

258Francisko-Adriano Buaeldie – muzikverkisto, aŭtoro de operoj (1775 – 1834), franclingve François-Adrien Boieldieu.

259‚Bela Helena’ – opereto de Ĵakobo Ofenbaĥ, parodia pri rakontoj de antikva greka poemo Iliado, el 1864, franclingve La Belle Hélène’.

260‚La Ringo’ (de la Nibelungo) – operciklo de Riĥardo Vagner, germanlingve ‚Der Ring des Nibelungen’.

261... Jakopon – „Hej, Abraham, mi vidis Jakobon” kun germaneska elparolo.

262strato de Abukiro – strato en Parizo en kiu tiutempe multaj judaj negocistoj komercis pri ŝtofoj.

263ciganaj muzikistoj – ciganaj bandoj ofte muzikis por gastoj de restoracioj kaj amuzejoj.

264... ne estas prudento, sed bonkoreco – aludo al la diro de la filozofo Kartezio, laŭ kiu prudento estas la plej komuna kvalito de homoj.

265Ĵulo Barbe De Orviji – franca novelisto, romanisto, artkritikisto en kies verkoj ofte aperas lingvo, moroj, figuroj el lia denaska regiono Normandio (1808 – 1889), franclingve Jules Barbey d’Aurevilly.

266Zeŭso Kronido – antikva greka ĉefdio, filo de Krono.

267Ker la Nigra – iu el antikvaj grekaj diinoj de infero, ofte prezentataj kiel personigo de la morto.

268Samuelo Bernar – franca bankisto (1651 – 1739) ofte malprave rigardata kiel juddevena, franclingve Samuel Bernard.

269Areso – antikva greka dio de milito, romie Marso.

270Amfitrito – antikva greka diino de maro.

271Menie – verŝajne familio Menier, famaj kaj riĉaj ĉokoladistoj.

272... pur-kora patro – kiel ŝatanto de la poeziaĵoj kaj tradukoj de Lekont De Lil, Bloĥ imitas la stilon de antikvaj grekaj poemoj.

273Ĥose-Marion De Heredia – kubdevena beletristo, poeziisto (1842 – 1905), hispan- kaj franclingve José María de Heredia.

274tri Gracioj – antikva greka trio de diinoj emblemaj por beleco, ĝuo de la vivo, abundo kaj amuzoj.

275... ganto – laŭ etiketo por manpremo oni demetu sian ganton.

276‚Metamorfozoj’ de Ovidio – poemo kuniganta grekajn kaj romiajn mitojn pri transformiĝoj de homoj, dioj, bestoj, vegetaĵoj, latine Metamorphoseon libri, far Ovidio (43 – 17), latine Publius Ovidius Naso.

277Eŭĵeno Karier – franca pentristo kaj gravuristo (1849 – 1906), franclingve Eugène Carrière.

278Diego Velaskez – hispana pentristo de la baroka skolo (1599 – 1660), hispanlingve Diego Velázquez.

279Rafaelo Sanzio – itala renesanca pentristo (1483 – 1520), itallingve Raffaello Sanzio.

280Francisko Buŝe – franca rokoka pentristo (1703 – 1770), franclingve François Boucher.

281Alberto Lebur kaj Armando Gijomen – francaj pentristoj (1849 – 1928 kaj 1841 – 1927), franclingve Albert Lebourg kaj Armand Guillaumin.

282Horacio – romia poeto (−65 – −8), latine Quintus Horatius Flaccus.

283... Ĵano De La Brujer aŭ Francisko Fenelon – ambaŭ konataj verkistoj, kiuj edukis infanojn de la reĝa familio de Francio.

284[Franciska] De Grinjan – la filino de Maria De Sevinje, kun kiu ŝi korespondis, franclingve Françoise De Grignan.

285Monomotapo (Monomotapa) – reĝlando de la 15a ĝis la 17a jarcento reganta la teritoriojn de nuna Zimbabvo kaj suda Mozambiko, aludata en la fablo ‚La Du Amikoj’.

286... alia kolombo – aludo al alia fablo de Jean de La Fontaine.

287Maria-Antonia de Aŭstrio – reĝino de Francio, edzino de la reĝo Luizo la 16a (1755 – 1793), franclingve Marie-Antoinette d’Autriche.

288Andreo Le Notr – ĉefĝardenisto de la francia reĝo Luizo la 14a (1613 – 1700), franclingve André Le Nostre, en la literumo de M. Prust Lenôtre.

289romantika ĝardeno – klasikisma ĝardeno aŭ franca ĝardeno estas aranĝita geometrie kaj estis moda en la 16a kaj 17a jarcentoj; posta romantika ĝardeno aŭ angla ĝardeno el la 18a kaj 19a jarcentoj prezentas natur-imitan malordon kaj ne-simetriecon.

290Eta Trianono – palaceto en la parko de la reĝa palaco en Versajo.

291Ana-Maria Kornuel – tenanto de salono en Parizo, kiu famiĝis pro spritaĵoj raportitaj de kronikistoj (1605 – 1694), franclingve Anne-Marie Cornuel.

292... kaj rusoj venkos – okazis inverse (sed tiu milito viglis en 1905, dum la romana agado prefere okazas ĉi tie ĉirkaŭ 1898).

293... ne ĝenos mian patron – slangaĵo popularigita de la teatraĵo ‚La Sinjorino de Restoracio Maksim’ el 1899, de Georges Feydeau.

294... reĝino (de Napolo) – Caroline Bonaparte (1782 – 1839) edziniĝis al Joachim Murat, reĝo de Napolo.

295Gramon-Kaderus – probable Charles-Robert de Gramont-Caderousse riĉulo tiuepoka.

296‚Cirklo de Ganaŝoj’ – tiama duon-eleganta klubo en Parizo.

297Aŭgusto Vilje – verkisto (1838 – 1889), franclingve Auguste Villiers de L'Isle-Adam.

298Katulo Mendes – verkisto (1841 – 1909), franclingve Catulle Mendès.

299finprovoj – al la lasta provludo de teatraĵo artistoj invitas amikojn.

300Adelberto de Ŝamiso – francdevena germana oficiro, vegetologo, verkisto, aŭtoro de ‚La Mirinda Historio de Petro Schlemihl’ (1781 – 1838), germanlingve Adelbert von Chamisso.

301Ĵana Djelafua – franca arkeologino, aŭtoro de vojaĝraportoj (1851 – 1916), franclingve Jane Dieulafoy.

302Ĥorsabado – laŭnome Dur-ŝarrukin, ĉefurbo de la asiria reĝo Sargono la 2a, finkonstruita en ‒707, en nuntempa Irako apud la vilaĝo Ĥorsabad.

303Odiseo – ĉefrolulo de la antikva greka epopeo ‚Odiseado’, greklingve Ὀδυσσεύς, el la insulo Itako.

304Emilo Oĵie – teatroverkisto (1820 – 1889), franclingve Émile Augier.

305Piero Kornej – franca klasika teatroverkisto (1606 – 1684), franclingve Pierre Corneille.

306Plaŭto – romia teatroverkisto, aŭtoro de komedioj (‒254 – ‒184), latine Titus Maccius Plautus.

307Menandro – greka teatroverkisto, aŭtoro de komedioj el la ‒4a jarcento, greke Μένανδρος.

308Kalidaso – hinda teatroverkisto el la 4a aŭ 5a jarcento, sanskrite Kālidāsa.

309‚Oficiala Ĵurnalo’ – gazeto publikiganta la leĝojn de Francio.

310Tagiĝo – kvartalo de apudpariza urbo Boulogne, franclingve Point-du-jour.

311... fratino de Filipo – Amelia De Orleano, el la reĝa familio de Francio.

312‚sklavino de la eternulo’ – Maria, patrino de Jesuo, tiel sin nomanta en la biblia Libro ‚Evangelio laŭ Sankta Luko’ (1:38).

313...‚reiri’ estis la normala formo de ‚iri’ – en la franca lingvo la verbo ‚rentrer’ (reeniri) en popola uzo estas ofte uzata kun la senco de ‚entrer’ (eniri).

314Pizanelo – itala pentristo kaj medalisto (~1395 – ~1455), itallingve Pisanello.

315Emilo Gale – franca secesia vitr-artisto, lignoskulptisto kaj ceramikisto (1846 – 1904), franclingve Émile Gallé.

316Ĉelsi – kvartalo en Londono, kie Ĝejmz Visler havis domon, anglalingve Chelsea.

317Portovino – dolĉa vino el Portugalia regiono apud la urbo Porto.

318Pojako – vilaĝo en sudokcidenta Francio, franclingve Pauillac.

319... en alia sfero – aludo al antikva astroscienco, laŭ kiu la astroj moviĝas laŭ sinsekvaj travideblaj sferoj ĉirkaŭ la tero.

320... pantalonon – tiama ina subvesto portata sub longa robo.

321... la arkitekto en la rakonto – laŭ ‚Odiseado’ 11:260-265 Amfiono ricevis de la dio Hermeso liron kaj, per ĝi muzikante, movis ŝtonojn por konstruado de murego.

322Ĝefriz far Viljamo Hogart – ekzistas grupportreto de familio Jeffreys de la angla pentristo William Hogarth, la aludo tamen malklaras.

323krembastono – longforma kuketo entenanta ĉokoladan, vanilan aŭ alian kremon en pasta ŝelo supre glazurita; franclingve éclair.

324reĝo Marko – persono en la keltdevenaj ‚arturaj legendoj’.

325Broceliando – arbaro en la keltdevenaj ‚arturaj legendoj’.

326virga nasko – laŭ ofta konfuzo M. Prust skribas „senmakula koncipo”, kvankam la aludita apokrifa rakonto koncernas la virgan naskon de Jesuo, ne la senpekecon de Maria.

327Odilo Redon, franca simbolisma pentristo (1840 – 1916), franclingve Odilon Redon.

328diantoj – antaŭe rozoj, malkohero en la originala teksto.

329ĉirkaŭroma kamparo – multaj artistoj, precipe pentristoj de klasika Eŭropo vojaĝis al Romo kaj tie studis, ofte bildigante la urbon kaj ĉirkaŭajn pejzaĝojn.

330Terpinto de Raz – plej okcidenta pinto de Bretonio en la Atlantika Maro.

331Mefistofelo ekstaranta antaŭ Faŭsto – figuroj de respektive diablo, Mefistofelo, kaj klerulo, Faŭsto, el legendo konata interalie per teatraĵo de Johann Wolfgang von Goethe kaj en Francio ankaŭ per opero de Charles Gounod.

332placon Pigal – placo en Parizo, franclingve Pigalle.

333Eduardo Mane – impresisma pentristo (1832 – 1883), franclingve Edouard Manet.

334Arved Barin – plumnomo de Louise-Cécile Bouffé, ina aŭtoro de historiaj kaj biografiaj libroj kaj tradukisto precipe el la rusa lingvo (1840 – 1908), franclingve Arvède Barine.

335aleksandra verso – franclingva versospeco dekdusilaba, tiel nomata pro la ‚Romano de Aleksandro’ far Alexandre de Bernay verkita en tiu versoformo fine de la 12a jarcento.

336sinjoro Arue – franclingve Arouet, administra nomo de Voltero, la citatajn versojn tamen aŭtoras ne Voltero sed Piero Kornej.

337‚Kamparana Kavalireco’ – verisma opero de Pietro Mascagni, el 1890, itallingve ‚Cavalleria Rusticana’.

338... forprenis la kristanan krucon – ekde 1870 Francion regis respublika kontraŭreligia reĝimo, la ‚tria respubliko’.

339breko – sentegmenta kaleŝo kun du vid-al-vidaj benkoj por la pasaĝeroj.

340Kapelo de Skrovenji – preĝejo en Padovo, en Italio, kun freskoj de la pentristo Ĝoto, interalie kun la ‚virtoj kaj malvirtoj’, itallingve capella degli Scrovegni.

341Ĵizela – la orginalo ne tre koheras en ĉi tiu loko, la antaŭa alineo aperas iom abrupte kaj same la nomo de Ĵizela en ĉi tiu frazo.

342... Alcesto... Filento – du roloj de la komedio de Moliero ‚La Homevitulo’ (aŭ ‚La Mizantropo’); molieraj verkoj estis instruataj kiel klasikaĵoj al ĉiuj francaj lernejanoj.

343Evrezo – francia urbo en la provinco Normadio, franclingve Évreux.

344drefusismo – subteno al Drefus en la jam aludita juĝafero.

345Ĉeŝero-fromaĝo – fromaĝo produktata en la samnoma anglia provinco kaj najbaraj.

346la urbo, en kiu ili oficis – nome Venecio.

347Bucentaŭro – la parada barko de la dukoj („doĝoj”) de Venecio.

348Mariano Fortuni – hispandevena pentristo kaj fasonisto (1871 – 1949), hispanlingve Mariano Fortuny y Madrazo.

349pekino – ŝtofo ordinare silka, el horizontalaj, diversaspektaj strioj.

350Kaŭz – havenurbo ĉe insulo Wight sude de Anglio, anglalingve Cowes.

351[fratinoj] Kalo [...] Duse, Ŝerui, Paken – tiuepokaj parizaj fasonistoj, franclingve Callot, Doucet, Cheruit, Paquin.

352sep ĉielojn de la kristana fiziko – la babilona, antikva greka, araba kaj eŭropa astroscienco prezentis la malsamajn vojojn de planedoj kaj steloj laŭ ordinare sep sinsekvaj diafanaj ĉieloj aŭ sferoj ĉirkaŭ la tero.

353‚turo gardu vin’ – kanto kaj ludo, en kiu ludanto petas sinsekvajn helpantojn, kiuj rifuzas, kaj fine mem provas disigi du ludantojn, kiuj sin mantenas, figurante la turon.

354‚unua ridanto’ – laŭvorte ‚mi tenas vin je la barbeto’: kanteto kaj ludo, en kiu ĉiu el du ludantoj tenas la mentonon de la alia kaj rigardas al ties okuloj, ĝis malgajnas tiu, kiu unue ekridas.

355katastrofo de Pompejo – la subcindriĝo de tiu italia urbo pro vulkanelsputo en jaro 79a.

356transformiĝo de natura diino – antikvaj grekromiaj rakontoj abunde prezentas la ŝanĝiĝon de tiaj duarangaj diinoj en ian arbon, floron, stelon, kiu de ŝi ricevas sian nomon.

357perigorda – el la francia provinco Perigordo; franclingve Périgord.

358Sanliso – francia urbo; franclingve Senlis.

359Strasburgo – francia urbo; franclingve Strasbourg.

360elementa ekzameno – ekzameno, kiu finis la studojn en la elementa lernejo, franclingve certificat d’études.

361Sofoklo – antikva greka aŭtoro de teatraĵoj (495 – 406).

362‚Atalja’ – teatraĵo de Ĵano Rasin el 1691, franclingve Athalie.

363Maria-Madelena De Lafajet – franca ina literaturisto (1634 – 1693), franclingve Marie-Madeleine de Lafayette.

364‚de tiu ĉi pasio...’ – laŭ la versa ‚Poezia Arto’ de Nicolas Boileau el 1674, parto 3a, versoj 95a-96a; la aludita pasio estas amo.

365Roberto Garnje – franca poeto kaj teatroverkisto (proks. 1545 – 1590), franclingve Robert Garnier.

366Antono De Monkretien – franca teatroverkisto kaj ekonomikisto (1575 – 1621), franclingve Antoine de Montchrestien.

367Gustavo Merle, Nikolao Deltur, Leono Gask-Defose – aŭtoroj de gvidlibroj pri literaturo por studentoj en la fino de la 19a jarcento, franclingve Gustave Merlet, Nicolas-Félix Deltour, Léon Gasq-Desfossés.

368Laŭra Dianti – amatino de la itala princo Alfonso la 1a de Este, fine de la 15a, komence de la 16a jarentoj, konata per iuj portretoj, itallingve Laura Dianti.

369Eleonora de Gvijeno – franca princino kies bela hararo famis (1122 – 1204), franclingve Éléonore de Guyenne.

370guvernista ĉareto – malgranda ĉevaltirata veturilo, kun du sidlokoj.

371senmova kaj kapturna vortico – eŭropaj klasikaj kaj barokaj pentraĵoj ofte prezentas suprenflugon („ĉieliron”) de homoj en religiaj aŭ mitaj scenoj.

372panamista – tiutempa nomo por ĉiu, kiu iel rilatis al la ‚skandalo de Panamo’, en kiu bankrotis la firmao komencinta la konstruon de la kanalo en Panamo.

373ŝtono de plukonstruo – ŝtono parte elstara el la ekstremo aŭ angulo de muro facilige por estonta plukonstruado.

374Mesalina – edzino de la romia imperiestro Klaŭdio, laŭfame diboĉulino (proksimume 20 – 48), latine Valeria Messalina.

375‚Rusaj Baletoj’ – rusdevena dancistaro gvidita de Sergej Djagilev, funkciinta de 1907 ĝis 1929.

376Leono Bakst – rusa dekoristo (1866 – 1924), ruslingve Лев Самойлович Бакст.

377Leŭkotoe – en la antikvaj grekromiaj mitoj, diino de maraj elŝprucoj.

378Julio Feri – franca registo, interalie ministro pri instruado (1832 – 1893), franclingve Jules Ferry.

379Kalipso – en ‚Odiseado’ duondiino, kiu restigis Odiseon en sia insulo.

380Minoo – legenda reĝo de la mezmara insulo Kreto.

381‚dornotiranto’ – temo de antikva helenistika statuo, poste ofte imitita: sidanta knabo apogas piedon sur la aligamba genuo kaj eltiras dornon el sia plando.

382Herkulo – legenda duondio el la grek-romia tempo.

383Telemako – en ‚Odiseado’ filo de Odiseo kaj Penelopa.

384Reno – urbo de la provinco Bretonio, franclingve Rennes.

385hebreojn en la dezerto – laŭ la biblia libro ‚Eliro’.