Marcelo Prust

Sur la Vojo de Svan

unua libro de
‚Reserĉe al la Perdita Tempo‘

aŭtoro: Marcel Proust /marsel prust/

originala titolo: Du côté de chez Swann

unua originala eldono: 1913

el la franca lingvo tradukis: ĵeromo vaŝe (jxvasxe @ free.fr)

por la traduko: © 2015-2016

enhavo

Enkonduko

‚Reserĉe al la Perdita Tempo‘ estas vasta romano, kiun Marcelo Prust1 komencis en 1907, 36-jaraĝa kaj ĉesigis en 1922, kiam li mortis 51-jaraĝa. ‚Sur la Vojo de Svan‘ estas ĝia unua parto.

La unua plano de Marcelo Prust estis duparta verko konsitanta el ‚Perdita Tempo‘ kaj ‚Retrovita Tempo‘, sed dum la verkado ĝi ampleksiĝis al sep-parta tuto:

  1. ‚Sur la Vojo de Svan‘
  2. ‚En Ombro de Florantaj Junulinoj‘
  3. ‚La Vojo de Germanto‘
  4. ‚Sodomo kaj Gomoro‘
  5. ‚La Kaptitino‘
  6. ‚Albertina Foriris‘
  7. ‚Tempo Retrovita‘.

La eldonado okazis de 1913 ĝis 1927, parte post la morto de Marcelo Prust.

Per sia mi-persona prezento ‚Reserĉe al la Perdita Tempo‘ forme similas al memoraĵo, sed esploroj montris, ke la rakontanto de la verko estas alia homo ol Marcelo Prust. Multaj retrovitaj skizoj enhavas aliajn nomojn, similajn sed aliajn cirkonstancojn aŭ detalojn, ol troveblas en la definitiva teksto.

La prusta stilo kun siaj fame longaj frazoj, kun siaj parentezoj, kun sia sinuado inter diversaj temoj, incitas multajn legantojn kaj ofte rezignigas ilin. Ankaŭ tiurilate la unua impreso ne plene ĝustas. La verko konformas al rigora plano, en kiu skizitaj temoj revenos plurfoje kaj ricevos novan prilumon en sekvaj volumoj, precipe en la lasta parto.

Ĉi tion Prust klarigis en intervjuo ĉe la gazeto ‚La Tempo‘2, du tagojn antaŭ la publikigo de la unua parto de la romano, tio estas en la 13a de novembro 1913:

„Mi publikigas sub la titolo ‚Sur la Vojo de Svan‘ nur unu volumon el romano, kiu havos la ĝeneralan titolon ‚Reserĉe al la Perdita Tempo‘. Mi prefere publikigus ĉion samtempe; sed oni ne plu eldonas plurvolumajn verkojn. Mi similas al tiu, kiu havus gobelenon tro grandan kompare kun nuntempaj loĝejoj, kaj ĝin pro tio vole-nevole dispartigus.“

„Junaj roman-verkistoj, al kiuj mi cetere simpatias, tute kontraŭe rekomendas mallongan agadon kun malmultaj roluloj. Tia ne estas mia ideo pri romano. Kiel mi esprimu tion? Ekzistas du-dimensia geometrio kaj spaca geometrio, ĉu ne? Nu bone, por mi romano ne estas du-dimensia psiĥologio, sed tra-tempa psiĥologio. La nevideblan substancon de tempo mi penis apartigi, sed por tio iĝis necese ke la eksperimento daŭru. Mi esperas ke fine de la libro, iu malgrava socia okazaĵo, iu interedziĝo inter du homoj, kiuj en la unua volumo vivas en tre malsamaj medioj, komprenigos ke tempo pasis kaj ricevos la belecon de iuj patinaj plumbaĵoj en la versaja3 palaco, kiujn tempo ĉirkaŭtegis per smeraldo-kolora krusto.“

„Ankaŭ – simile al urbo kiu, dum la vagonaro plu iras malrektan vojon, aperas jen dekstre, jen maldekstre – la diversaj aspektoj, kiujn rolulo havos en la okuloj de alia, tiagrade ke li ŝajnos diversaj sinsekvaj homoj, sentigos la forfluon de tempo – sed ne nur tio. Iuj roluloj montriĝos poste aliaj, ol ili estas en la unua volumo, aliaj, ol oni unue kredos, kiel ofte okazas en la reala vivo, cetere.“

„Ne nur samaj homoj reaperos dise tra la verko sub diversaj ŝajnoj, kiel okazas en iuj roman-serioj de Honoreo De Balzak4, sed simile estos en la animo de sama homo...“ komentas sinjoro Prust „... pri iuj profundaj, preskaŭ nekonsciaj impresoj.“

„Laŭ ĉi tiu vidpunkto“ daŭrigas sinjoro Prust „mia libro eble estas kvazaŭa provo de romano-ciklo de la nekonscio; mi sen ia sindeteno dirus bergsonaj romanoj5, se tion mi kredus vera, ĉar en ĉiu epoko okazas ke beletra literaturo provis akordiĝi – postakordiĝi kompreneble – al reganta filozofia skolo. Sed tiel diri ne estus ĝuste, ĉar mia verko nepre distingas senvolan memoron disde vola memoro, kaj ĉi tiu distingo ne aperas en la filozofia instruo de sinjoro Bergson, ĝi eĉ estas de ĝi kontraŭdirita.“

Ĉu vi bonvole klarigos la distingon?

„Laŭ mi vola memoro, kiu estas precipe racia kaj okula memoro, al homo liveras vizaĝojn de pasinteco senajn je vereco; sed se odoro, se gusto retrovita en tute nova cirkonstanco pretervole vekas en la menso pasintaĵon, tiam homo sentas, kiom ĉi tiu pasintaĵo malsamas kompare kun tio, kion li iluzie memoris kaj kion vola memoro pentris, simile al malbona pentristo, per malĝustaj koloroj. Jam en ĉi tiu unua volumo vi legos, kiel la ĉefpersono, kiu rakontas dirante „mi“ (kiu tamen ne estas mi, M. Prust), subite retrovas forgesitajn jarojn, ĝardenojn, vivulojn, el la gusto de buŝpleno da teo en kiu li trempis pecon de madelen-kuko; jes, sendube li memoris ilin, sed sen iliaj koloroj, sen iliaj ĉarmoj; mi sekve al li dirigis, ke simile al tiu japana ludo, en kiu oni enakvigas paperpecetojn, kiuj, tuŝante la akvosurfacon en la bovlo, tuj disfaldiĝas, disturniĝas, iĝas floroj kaj homfiguroj, simile ĉiuj floroj de lia ĝardeno kaj nimfeoj de Vivono, konataj homoj de la vilaĝo, iliaj dometoj, la preĝejo kaj la tuta vilaĝo Kombreo kaj ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝas, firmiĝas, eliĝas, en urba kaj ĝardena formo, el lia te-taso.“

„Vidu – mi opinias, ke preskaŭ nur de tiaj senvolaj memoraĵoj artisto prenu la bazan materialon por sia verko. Unue ĝuste tial ke ili estas senvolaj, ke ili mem estiĝas pro la simileco de identa minuto, nur ili surhavas la stampon de aŭtenteco. Due ili raportas okazaĵojn kun la taŭga dozado de memoro kaj de forgeso. Kaj fine, sentigante la saman sensaĵon en tute alia cirkonstanco, ili senigas ĝin je ĉia determino, ili peras ĝian ekstertempan esencon, kiu ĝuste estas la enhavo de bela stilo, la ĝeneralan kaj necesan verecon, kiun nur beleco de stilo redonas.“

„Mi tiel libere rezonas pri mia libro“ daŭrigas sinjoro Marcelo Prust „ĉar ĝi neniagrade estas verko de la racio, ĉar ĉiuj ĝiaj plej etaj elementoj venas de mia sentopovo, mi unue vidis ilin en la profundo de la memo, ilin ne komprenante, ilin same pene ŝanĝante al intelekte komprenebla afero, kiel se ili estus afero fremda al la racia flanko de menso simile al – kiel mi diru? – muzika motivo. Vi ŝajne opinias, ke ĉio ĉi estas subtilaĵoj. Tute ne, mi asertas! male ĉi tio estas realaĵoj. Kion homo ne devis klarigi per propra fortostreĉo, kio estis klara per si mem, ekzemple logikaj ideoj, tio ne vere apartenas al lia memo, li eĉ ne scias ĉu tio estas reala. Ĝi estas eblaĵo, kiun oni arbitre elektas. Cetere, vidu, tion oni tuj disitngas pro la stilo.“

„Stilo neniel estas ornamaĵo, kiel kredas iuj homoj, ĝi ankaŭ ne estas afero de verka lerteco, ĝi estas – kiel la propra koloro de pentristo – propra kvalito de vidpovo, rivelo de la aparta universo, kiun ĉiu homo vidas, kaj kiun aliaj homoj ne vidas. La plezuro perata de belartisto konsistas en tio, ke li konigas unu plian universon.“

Dediĉe al sinjoro Gastono Kalmet6 ateste pri granda kaj kora dankemo.

Unua parto: Kombreo

1

Dum jaroj mi enlitiĝis en frua horo. Iafoje tuj post forblovo de la kandelo miaj okuloj fermiĝis tiel rapide, ke tempo ne estis por diri: „mi endormiĝas“. Kaj post horduono min vekis la penso, ke nun estas tempo por nokta ripozo; mi gestis por demeti la libron, kiun mi ankoraŭ image tenis en la manoj, kaj por forblovi la lumon; mi daŭre dum la dormo pripensis la temon de mia legaĵo, sed la ideoj iom strange forkliniĝis; al mi ŝajnis, ke mi mem estas tio, kion la verko priparolas: iu preĝejo, iu muzika kvarteto, la rivaleco inter Francisko la 1a7 kaj Karlo la 5a8. Ĉi tiu iluzio plu vivis kelkajn sekundojn post mia vekiĝo; ĝi ne ŝokis la prudenton sed pezis kiel vualo sur la okuloj kaj pretervidigis, ke la kandelo ne plu lumas. Poste ĝi al mi fremdiĝis, kiel pensoj de antaŭa vivo fremdas al nova korpo. La temo de la libro disiĝis de mi, ĝin mi libere povis konsideri aŭ ne; mi baldaŭ retrovis vidpovon kaj miris, ke ĉirkaŭ mi regas senlumeco milda kaj refreŝiga al la okuloj kaj egale aŭ pli milda al la spirito, al kiu ĝi prezentiĝas kiel senkaŭza, nekomprenebla afero, kiel afero obskura. Mi scivolis pri la horo; mi aŭdis, kiel pli aŭ malpli proksime trajno fajfas, kaj ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon, priskribas la vaston de la senhoma kamparo, tra kiu vojaĝanto hastas al la loka stacio, kaj impreson pri la vojeto, kiun li estas iranta, enpremos en lian memoron la vigleco ricevata de tiu nefamiliara ĉirkaŭaĵo, de tiuj nekutimaj agoj, de freŝa interparolo kaj adiaŭo sub aliula lampo, lin plu akompanante en nokta silento ĝis la baldaŭa dolĉeco de rehejmiĝo.

Milde mi alpremis mian vangon al la bela vango de kapkuseno, kies pleneco kaj freŝeco similas al vango infana. Mi frotfajrigis alumeton por okuli al la poŝhorloĝo. Noktomezo proksimas. Nun estas la horo kiam malsananto, kiu pro ia devo vojaĝas kaj trovis liton en nekonata hotelo, vekiĝas pro krizo kaj ĝojas, ke sub la pordo tagluma strio aperas. Feliĉe mateno jam venas! Post momento servistoj ekoficos, li sonorigos, ili venos kaj donos al li la necesan helpon. La espero pri flegoj firmigas lin kontraŭ doloro. Ĝuste nun li eble aŭdas ies paŝojn, ili sonas ĉiam pli proksime, kaj poste foriras. La tagluma strio sub lia pordo malaperis. Estas noktomezo; oni ĵus estingis la gaslampojn, la lasta servisto foriris, kaj venas tuta nokto da sufero sen kuraco.

Mi reendormiĝis, kaj ordinare mi spertis nur okazajn, mallongajn vekiĝojn, aŭdante la intimajn knarojn de lignoj, malfermante la okulojn kaj gapante al la kalejdoskopo de mallumo, kunsentante dum momenta flagro de konscio la dormadon de mebloj, de la ĉirkaŭa ĉambro, de la tuto, de kiu mi estis malgranda ero, kaj al kies sensenteco mi baldaŭ realiĝis. Aŭ – dum la dormo mi senpene retrovis delonge pasintan, fruan vivaĝon, respertis iun el miaj infanaj teruroj, interalie ke mia praonklo tiros miajn harbuklojn, timo forbatita en la tago, kiam – ekigante por mi novan eraon – oni fortondis ilin. Tiun okazon mi dumdorme forgesis, sed mi rememoris ĝin tuj kiam vekis min la peno forkuri de la praonklo; sed pro singardo la kapon mi ĉirkaŭpremis per la kapkuseno, antaŭ ol mi reiris al la sonĝomondo.

Iafoje, same kiel Eva el ripo de Adamo9 naskiĝis, ino estiĝis en la dormo pro mispozicio de mia femuro. Ŝin naskis la plezuro, kiun mi estis baldaŭ ĝuonta, kaj mi fantaziis, ke ŝi estas ĝia liveranto. En ŝia varmeco mia korpo sentis sian propran, kaj volis al ĝi kuniĝi; mi vekiĝis. Tre malproksima ŝajnis al mi la cetera homaro kompare kun tiu antaŭ tiom mallonge forlasita ino; pro ŝia kiso ankoraŭ varmis mia vango, pro la pezo de ŝia talio ankoraŭ doloretis mia korpo. Se ŝi – tio kelkfoje okazis – havis la aspekton de reale al mi konata persono, mi fordonis min tute al tio, ke mi retrovu ŝin, agante kiel tiuj, kiuj forvojaĝas por vidi per propraj okuloj prirevatan urbon, al si iluziante, ke la tutan ĉarmon de revaĵo povas doni realaĵo. Iompostiome la memoro pri ŝi forfluis, mi forgesis la naskiton de mia sonĝo.

Dormanto tenas ronde ĉirkaŭ si la sinsekvon de horoj, la ordan serion de jaroj kaj mondoj. Li aŭtomate trarigardas ilin je vekiĝo, kaj ene de sekundo jam ellegas la lokon sur la tero, kie li estas, la tempon, kiu forpasis dum lia dormo – sed ja povas iliaj vicoj konfuziĝi, misordiĝi. Supoze ke matene post miskomforta nokto li dum legado endormiĝas en kuŝa sinteno tre malsama de sia kutima, lia levita brako sufiĉos por haltigi kaj retrocedigi la sunon, kaj li en la unua minuto de vekiĝo eraros pri la horo, taksante ke li ĵus enlitiĝis. Supoze ke li senkonsciiĝas en eĉ pli malkutima kaj misvojiga pozicio, ekzemple postmanĝe sidante en brakseĝo, tiam okazos plena renverso kaj elorbitigo de mondoj, la magia seĝo lin portos per granda rapido tra tempo kaj spaco, tiel ke je malfermo de la palpebroj, li kredos, ke li kuŝas plurajn monatojn antaŭe en alia lando. Sed al mi sufiĉis en la propra lito profunda dormo plene malstreĉa al la menso, por ke ĉi tiu perdu la mapon de la loko, kie mi endormiĝis, kaj kiam mi en la nokto vekiĝis, ne sciante kie mi troviĝas – ja komence eĉ ne sciante kiu mi estas – mi havis nur primitivan, elementan konscion de mia estado, kiel ĝi vibras ene de besto, estis pli senrimeda ol kavernhomo; sed tiam memoro – ankoraŭ ne pri la nuna loko, sed pri iuj lokoj, kie mi estadis kaj povus nun ankoraŭ esti – eltiris min, kiel deĉiela helpo, el la neniejo, el kiu mi per propra forto ne eliĝus; ene de sekundo mi preterflugis jarcentojn de civilizo, kaj malnete vidita vizio de kerosenlampoj, de refalditaj kolumoj iom post iom rekunigis la originajn elementojn de mia memo.

La senmovecon de ĉirkaŭaj objektoj eble al ili trudas nia firma kredo, ke ili estas tiaj, ne aliaj, nia mem senmova konsidero de ili. Kiel ajn estas, kiam pro tiaj eldormiĝoj mia animo baraktis kaj palpis serĉe al la nuna loko – sensukcese – ĉio en mallumo ĉirkaŭ mi turniĝadis: aĵoj, jaroj, landoj. Tro apatia kaj sekve ne movkapabla, mia korpo esploris la formojn de siaj kontuzoj, la dismeton de la membroj, por el ĉio ĉi dedukti la situon de la muro, la sidon de mebloj, por rekonstrui kaj nomi la hejmon, en kiu ĝi kuŝis. Ĝia memorpovo, la ripa, genua, ŝultra memorpovo, al ĝi provigis sinsekve plurajn ĉambrojn, en kiuj ĝi antaŭe ripozis, dum nevideblaj vandoj tra la senlumeco ĉirkaŭkirliĝis kaj sin malsame dismetis depende de la formo de la imagita dormejo. Kaj antaŭ ol mia menso, hezitante sojle de epokoj kaj formoj, per rekono de kondiĉoj rekonus ankaŭ la loĝejon, mia korpo siaparte ekmemoris kia en ĉiu el ili estas la lito, kie la pordoj kaj la lumsiluetoj de fenestroj, ĉu ekzistas koridoro, kaj kion mi estis pensanta en la momento de tiea endormiĝo kaj repensos je vekiĝo. Mia paralizita flanko, provante diveni sian orientiĝon, imagis ekzemple, ke ĝi laŭlongas la muron en granda baldakena lito kaj mi tuj pensis „ha, mi fine endormiĝis, kvankam panjo ne venis kaj bonan nokton al mi ne deziris“, mi do estis en kampara domo, ĉe mia de multaj jaroj mortinta avo, kaj mia korpo kun sia subkuŝanta flanko, fidele konservante pasintaĵojn, kiujn animo nesingarde forgesis, al mi reprezentis la flamon de la urnoforma noktolampo sub bohemia vitraĵo, kiu pendis de l' plafono per ĉenetoj, de la kameno el siena marmoro en mia ĉambreto ĉe la geavoj en Kombreo10, en tiuj malproksimaj tagoj, kiujn mi kredis nunaj, kvankam mi ne klare bildigis ilin, kaj kiujn mi baldaŭ pli ĝuste revidos, kiam mi plene vekiĝos.

Poste reaperis memoro pri alia kuŝmaniero; la muro sin ŝovis al alia direkto; mi estas en mia dormoĉambro en la kampara domo de sinjorino De Sanlupo. Terure! estas almenaŭ la dudekdua horo, la vespermanĝo jam finiĝis! Probable mi tro daŭrigis la vesperan sieston, al kiu mi allasas min post reveno de la ĉiutaga promeno kun sinjorino De Sanlupo, antaŭ ol mi surmetas la frakon. Ja multaj jaroj pasis depost la tempo en Kombreo, kiam plej malfruaj revenoj al mi tra la vitro de la fenestro vidigis la vesperruĝon. Regas alia vivmaniero en Tansonvilo ĉe sinjorino De Sanlupo, alian plezuron mi ĝuas elirante nur kiam noktas, sub lunhelo irante la vojojn, sur kiuj pli junaĝe mi ludis en sunlumo, kaj la dormoĉambron, en kiu mi en imago preterdormis la horon de vestiĝo kaj de manĝo, mi de malproksime distingas, kiam ni revenas, pro la traluma flagro de ĝia lampo, solece, lumture signalanta en la nokto.

Tiuj malklaraj, mensokirlaj impresoj ĉiam daŭris nur kelkajn sekundojn; ofte mia momenta ŝanceliĝo pri la loko, en kiu mi estis, ne pli bone distingis la diversajn supozojn el kiuj ĝi formiĝis, ol, vidante kurantan ĉevalon, oni distingas ĝiajn laŭvicajn sintenojn, kiaj ilin evidentigas kinetoskopo. Sed mi revidis alterne tiun kaj tiun dormoĉambron, en kiu mi loĝis laŭlonge de la vivo, kaj sume rememoris ilin ĉiujn dum miaj longaj postvekiĝaj revadoj; la vintrajn ĉambrojn memoris, kie kuŝante en la lito oni sian kapon ŝirmas en ia nesto plektita el plej diversaj aferoj: angulo de kapkuseno, rando de lankovrilo, ekstremo de ŝalo, parto de la litkadro kaj rozkolora kajero de la ‚Debatoj‘11, ilin poiome kunmasonante laŭ la maniero de birdoj per longa sinenpremo; kie dum frosta vetero la ĝuon de komforto sentigas tio, ke la ekstero estas forbarita (kiel marhirundo nestas funde de subterejo en la varma sino de l' tero), kaj kie havante tranokte en la kameno konstantan fajron oni dormas en granda mantelo el varma, fuma aero, kiun dise tralumas revigliĝaj braĝoj, iaspeca nemateria alkovo, ia varma kaverno kaviĝinta interne de la ĉambro mem, ia arda kaj fluktua temperatur-spaco, kiun refreŝige por la vizaĝo trairas blovoj el la anguloj de la ĉambro, el la direktoj de la fenestroj, el la partoj, kiujn malproksimeco de la fajrujo malvarmigis; – la somerajn ĉambrojn memoris, kie plezure oni kuniĝas kun la mezvarma nokto, kie lunlumo sin premas al la duonfermitaj ŝutroj kaj etendas sian magian ŝtuparon ĝis la bazo de la lito, kie oni dormas kvazaŭ sub libera ĉielo, kiel paruo lulata de brizo ĉe la pinto de radio –; aliafoje la ĉambron en stilo Luizo la 16a12, tiom gaja, ke la unua nokto en ĝi ne ŝajnis al mi tro malfeliĉiga sub la kolonetoj, kiuj malpeze subtenis la plafonon kaj gracie dismetiĝante liberigis kaj disponigis la spacon de la lito; iafoje male la malgrandan, altplafonan ĉambron piramide, kave altiĝantan laŭ du etaĝoj, parte tegitan per akaĵuligno, en kiu de la unua sekundo mi sentis min spirite venenita de la malfamiliara odoro de vetivero13, certa, ke min premos la violkoloro de kurtenoj kaj la impertinenta indiferento de la horloĝo, kiu laŭte babilis, kvazaŭ mi ne ĉeestus; kie pro stranga, senkompata spegulo kun kvaredraj piedoj oblikve baranta angulon de la ĉambro, abrupte vastiĝis en la milda kontinueco de mia kutima vidkampo neatendita breĉo; kie mia menso dum horoj strebante al dismembriĝo, al premaltiĝo per kiuj ĝi alformiĝus al la ĉambro kaj tute plenigus ĝian grandegan konuson, suferis malagrablajn noktojn, dum mi kuŝis enlite kun levitaj okuloj, nervozaj oreloj, incitita nazo, pulsanta koro, ĝis kiam kutimiĝo alikolorigis la kurtenojn, silentigis la horloĝon, kompatigis la oblikvan, kruelan spegulon, forpelis aŭ mildigis la vetiver-odoron, kaj tre malgrandigis la videblan alton de la plafono. Lerta sed malrapida akomodanto estas kutimiĝo! ĝi lasas en provizora situacio, en plursemajna sufero la spiriton, sed ĉi tiu feliĉe trovas ĝian helpon, ĉar ĝi ne scius – proprarimede kaj sen ĝia helpo – kiel komfortigi loĝejon.

Nu, mi tiam estis plene vekiĝinta, mia korpo lastfoje turniĝis kaj favora anĝelo de certeco ĉion fiksis ĉirkaŭe, min sub la propra kovrilo en la propra dormoĉambro kuŝigis, kaj proksimume konvene relokis en la mallumo mian komodon, mian skribotablon, mian kamenon, la stratflankan fenestron kaj la du pordojn. Sed kiom ajn mi sciis, ke mi ne estas en la domoj, kiujn mia malcerteco dum mallonge eble ne bildigis tute nete, sed almenaŭ prezentis kiel kredeblajn, mia memoro pro tio eklaboris; mi ordinare tiam la dormon ne provis retrovi; mi daŭrigis dum granda parto de la nokto repensadon pri la familia vivo en Kombreo ĉe mia praonklino, en Balbeko, en Parizo, en Donciero, en Venecio, en pliaj aliaj urboj, al mi memorigante la lokojn, la tie ekkonitajn homojn, iliajn agojn kaj tion, kion pri ili mi aŭdis.

En Kombreo en ĉiu fino de posttagmezo, longe antaŭ la tempo kiam mi devis enlitiĝi kaj kuŝi sendorme malproksime de la patrino kaj avino, mia dormoĉambro iĝis konstanta, dolora fokuso de mia maltrankvilo. Oni imagis, ke en vesperoj, kiam mi mienis tro malfeliĉe, oni min distros per instalo de magia lanterno, kiun antaŭ la horo de vespermanĝo oni surmetis sur mian noktolampon; kaj simile al verkoj de gotikaj vitralistoj kaj arkitektoj, ĝi ŝanĝis la inertecon de muroj en netuŝeblajn irizojn, en eksternaturajn plurkoloraĵojn, en kiuj bildiĝis, kiel en ia trema kaj efemera vitralo, legendoj. Sed tio nur fortigis mian deprimiĝon, ĉar la ŝanĝo de prilumo modifis la kutiman aspekton de la ĉambro, kiu laŭtempe iĝis al mi – ekster la momento de enlitiĝo – tolerebla. Mi nun ne plu rekonis ĝin, kaj mi en ĝi sentis malbone, kvazaŭ ĝi estus hotela ĉambro aŭ ĉaledo, en kiu mi unuafoje troviĝus post vagonara vojaĝo.

Per la skua iro de ŝia ĉevalo, Golo plena je nigraj intencoj elrajdis el triangula arbogrupo kiu mole kaj malhele verdis sur monteta deklivo, kaj saltete proksimiĝis al la kastelo de kompatinda Genoveva De Brabanto14. La kastelon tratranĉis kurbo, kiu verdire estis la rando de iu el la ovalaj vitraĵoj de la framo, kiun oni enigis en la glitfoldojn de la magia lanterno. Figuris do nur kasteloparto, kaj antaŭ ĝi kuŝis erikejo, sur kiu revadis Genoveva en blua zono. Flavaj estis la kastelo kaj la erikejo, tion mi sciis antaŭ ol mi vidis ilin kaj antaŭ ol mi vidis la vitraĵon en la framo, ĉar la oreska sono de l' nomo Brabanto tion al mi jam evidentigis. Golo mallonge haltis kaj malgaje aŭskultis la anoncon, kiun mia praonklino voĉlegis, kaj ĝin li ŝajne plene komprenis, obeeme kaj tamen iagrade moŝtece adaptante al la indikoj de la teksto sian sintenon; poste li malproksimiĝis per la sama skua irmaniero. Kaj lian malrapidan rajdon nenio povus haltigi. Se oni movis la lanternon, mi revidis la ĉevalon de Golo plu iranta sur la fenestraj kurtenoj, ŝvelante sur iliaj elfaldoj, kaviĝante en iliaj enfaldoj. Ankaŭ la korpo de Golo estis el la sama transnatura substanco, kiel lia ĉevalo, kaj al ĉiu ajn materia baraĵo, ĉiu obstaklo alformiĝis, ĝin prenante kiel ostaron, ĝin enkorpigante, eĉ la rondan anson de la pordo, al kiu senĝene adaptiĝis lia ruĝa robo, venke rebrila, aŭ lia pala, ĉiam nobla kaj melankolia vizaĝo, sed kiu neniel mienis kvazaŭ ĝi sentus perturbon pro tiu ĉi traspiniĝo.

Ja al mi plaĉis tiuj lumbildoj, kiuj laŭŝajne venis el merovida epoko kaj ĉirkaŭbriligis spegulaĵojn de tiom malnova historio. Sed ian nedifineblan ĝenon al mi kaŭzis tiu enŝoviĝo de mistero kaj beleco en ĉambron, kiun mi laŭtempe tiom plenigis per mia memo, ke mi plu atentis nek ĝin nek min. Tio rompis la narkotan influon de kutimeco, kaj mi komencis pensi, senti, nepre malgajiĝante. Jen, la pordanso de mia ĉambro, kiu de ĉiuj aliaj ansoj distingiĝis per tio, ke ĝi kvazaŭ malfermiĝis mem sen turnado de mia flanko, ĉar ĝia manovro iĝis al mi maŝineca, nun funkciis kiel astra korpo de Golo. Kaj apenaŭ oni sonorigis por la vespermanĝo, tuj mi hastis al la manĝoĉambro, en kiu la dika pendolampo ne konis Golon aŭ Blubarbulon15, sed ja konis miajn gepatrojn kaj la bovaĵon en kaserolo, kaj lumis normale kiel ĉiuvespere; kaj mi ĵetiĝis en la brakumon de panjo, kiun la misfortunoj de Genoveva De Brabanto igis pli aminda, dum la krimoj de Golo instigis min al pli atenta esploro de miaj propraj malbonagoj.

Post la vespermanĝo bedaŭrinde, mi baldaŭ devigite disiĝis de panjo, dum ŝi plu restis, babilante kun familianoj en la ĝardeno, se la vetero tion favoris, aŭ, se la vetero malbonis, en la kabineto, en kiu ĉiuj tiam kunsidis. Ĉiuj krom mia avino, kiu opiniis ke „estas bedaŭrinde, ke oni restas endome en kamparo“ kaj ofte en tre pluvaj tagoj disputis kun mia patro, pro tio ke li sendis min al mia ĉambro por legado kaj ne permesis, ke mi eliru. „Tiamaniere vi neniam vigligos kaj fortikigos lin“ ŝi malgaje diris „aparte ĉi tiun knabeton, kiu tiom bezonas korpan ekzercadon kaj animan volforton“. Mia patro ŝultrumis kaj sin turnis al la barometro, ĉar li ŝatis meteorologion, dum mia patrino, evitante ĉian bruon kiu lin povus ĝeni, rigardis lin kun tenera respekto, ne tro insiste tamen por ke ŝi ne travidu la misterojn de lia supereco. Sed kia ajn estis la vetero, eĉ dum draŝa pluvo pro kiu Franciska haste endomigis la karajn vimenajn brakseĝojn ŝirme kontraŭ ilia malsekiĝo, mian avinon oni vidis en la senhoma, pluvbatata ĝardeno, kaj ŝi reordigis siajn grizajn, taŭzatajn harfaskojn por ke ŝia frunto sorbu la sanigan influon de pluvo kaj vento. Ŝi diris: „finfine, mi spiras!“ kaj iradis tra la malsekaj vojetoj, kies desegnon ŝi juĝis tro simetria, ĉar malhavis senton por natureco la nova ĝardenisto, al kiu mia patro ekde mateno demandadis, ĉu la vetero reboniĝos, – iradis per sia vigla, abrupta paŝmaniero, akorda kun la sentoj, kiujn en ŝia animo naskis la ebrieco de pluvega furiozo, la forto de higieno, malŝato por mia eduko kaj trosimetrieco de ĝardenoj, prefere ol zorgo al ŝi fremda por evito de kotŝprucoj sur ŝia prunblua jupo, kiu abunde makuliĝis ĝis alto sufiĉa por kaŭzi al ŝia ĉambristino perplekson kaj malesperon.

Kiam la ĉirkaŭĝardena promeno de mia avino okazis post la vespermanĝo, unu okazo ŝin povis relogi en la domon – en iu el la periodaj momentoj kiam ŝia rivolua iro ŝin rekondukis, kvazaŭ insekton, al la lumoj de la kabineto, en kiu alkoholaĵoj pretis sur la ludotablo – nome se mia praonklino al ŝi kriis „Batilda! venu kaj detenu vian edzon de konjako-drinko!“. Mia praonklino ŝin tiel incitis – ĉar la avino enportis en la familion de mia patro tiel fremdan animagordon, ke ĉiuj ŝin pikis kaj priŝercis – trinkigante iometon da likvoro al mia avo, al kiu tio estis malpermesita. Mia kompatinda avino eniris, insiste deadmonis de la konjako sian edzon, li koleretiĝis kaj spite eltrinkis sian buŝeton da ĝi, kaj mia avino malgaje, malvenke reiris, tamen kun rideto, ĉar ŝi estis enkore tiel humila kaj milda, ke ŝia tenero al kunhomoj kaj ŝia malgranda memzorgo fandiĝis en ŝia rigardo en formo de ridetemo, kiu – male al tio, kion oni vidas sur la vizaĝo de plimultaj homoj – ironion ŝutis nur al ŝi mem, kaj al ni kvazaŭ kison de ŝiaj okuloj, kiuj, vidante karajn homojn, ilin nepre kun pasia karesemo rigardis. La turmento far mia praonklino, la spektado de la vana petado de mia avino, de ŝia malsukceso, de ŝia antaŭvidebla malvenko, kiam ŝi senŝance provis al mia avo elmanigi la glaseton da likvoro, estis aferoj, al kiuj oni kun pli multjara aĝo kutimiĝas, kiujn oni eĉ ride konsideras, en kiuj iom volonte kaj gaje oni partianiĝas kun la turmentanto kaj kredigas al si, ke turmento ili ne estas; tiuepoke ili min teruris tiagrade, ke mi volus bati mian praonklinon. Sed ĉiufoje kiam mi aŭdis „Batilda! venu kaj detenu vian edzon de konjako-drinko!“, jam plenkreska per mia malkuraĝo, mi agis kiel agas ĉiuj homoj, kiam ili fine estas plenaĝaj, antaŭ suferoj kaj maljustoj: ilin mi malvolis vidi; mi supreniris al la plej alta parto de la domo, al la subtegmentejo, apud la studejon, al iris-odora kamero, kiun ankaŭ parfumis rib-arbeto, ekstere kreskinta inter la ŝtonoj de la muro, etendanta floran branĉeton tra la duonmalfermita fenestro, kaj mi tie ploretis. Tiu kamero, kiu havis pli specialan kaj vulgaran destinon, kaj de kiu en hela tago oni vidis malproksimen, ĝis la ĉefturo de Rusenvilo-la-pino, dum jaroj estis mia rifuĝejo, probable tial, ke nur en ĝi mi rajtis enŝlosiĝi kaj dediĉiĝi al okupoj, kiuj postulis senesceptan solecon: legado, revado, larmado kaj volupto. Ve! mi ne konsciis, ke pli ol etaj devojiĝoj en la dieto de ŝia edzo, al mia avino kaŭzis malgajan zorgon mia senvoleco, mia ŝanceliĝa sano kaj la sekva malsekuro kiu ombris mian estontan vivon, dum ŝi tiel ofte posttagmeze aŭ vespere promenis, kaj ni vidis, kiel pasas kaj repasas, oblikve turnite al la ĉielo, ŝia bela vizaĝo kun brunaj, sulkaj vangoj, kiuj pro pli profunda aĝo koloriĝis preskaŭ malve, kiel aŭtune plugitaj kampoj, trastrekitaj, kiam ŝi eliris, de duonlevita vizaĝvualeto, kaj sur kiuj pro malvarmo aŭ pro ia malgaja penso ĉiam estis pretervola larmo sekiĝanta.

Unu konsolon mi ricevis, suprenirante por enlitiĝo, nome ke kiam mi kuŝos, panjo venos kaj donos kison. Sed tiu bondezirado tiom mallonge daŭris, ŝi tiom baldaŭ remalsupreniris, ke la momento kiam mi aŭdis ŝian supreniron, la malpezan sonon de ŝia blua muslina ĝardenrobo, laŭ kiu pendis ŝnuretoj el plektita pajlo, ŝoviĝanta tra la duporda koridoro, estis tempo dolora. Ĝi antaŭsignis la sekvan momenton, kiam ŝi disiĝos de mi kaj reiros. Tial la sopiratan antaŭnoktan viziton mi fine deziris plejeble malfrua, por ke pli daŭru la paca tempo, kiam ŝi ankoraŭ ne venis. Iafoje kiam post la kiso ŝi malfermis la pordon forironte, mi volis revoki ŝin kaj diri: „kisu min refoje“, sed mi sciis, ke ŝi mienus kolere, ĉar venante por brakumo kaj portante tiun pacigan kison, ŝi komplezis al mia malĝojo, al mia maltrankvilo kaj tiel incitis mian patron, kiu tiun riton juĝis sensenca, kaj ŝi volis dekutimigi min de tiu bezono, tute male ol cedi al kutimiĝo pri peto, kiam ŝi jam staris sur la sojlo de la ĉambro, de plia kiso. Vidi ŝin kolera tute ruinigus la kvieton, kiun ŝi ĵuse donis, kiam al mia lito ŝi klinis sian aman vizaĝon kaj proksimigis ĝin kiel sanktan panon por paca komunio, el kiu miaj lipoj ĉerpis ŝian realan ĉeeston kaj la necesan animforton por dormado. Tamen agrablaj estis tiuj vesperoj, en kiuj panjo en mia ĉambro restis entute tre mallonge, kompare kun vesperoj de societa vespermanĝo, pro kiuj la vizito kaj nokta bondeziro ne okazis. Tiu societo kutime konsistis nur el sinjoro Svan, kiu krom kelkaj malproksimaj rilatuloj hazarde ĉi tie haltantaj, estis preskaŭ la sola homo, kiu nin vizitis en Kombreo kaj vespermanĝis kiel najbaro – pli malofte post sia malkonvena edziĝo, ĉar miaj gepatroj lian edzinon ne pretis gastigi – aŭ iafoje venis post la manĝo, senaverte. En tiuj vesperoj, sidante antaŭ la domo sub la granda hipokaŝtanarbo ĉirkaŭ fera tablo, ni aŭdis el la fino de l' ĝardeno ne la abundan, kriĉan tintilon, kiu ŝutis obsede sur ĉiun „ne sonorigintan“ simple pordopuŝan domanon sian metalan, daŭran kaj glacian bruaĉon, sed la duoblan, softan, ovalan kaj orumitan tinton de la sonorileto por eksteruloj, kaj ĉiu tuj demandis: „ĉu vizitanto? kiu do?“ sed ĉiu sciis ankaŭ, ke tiu nepre estis sinjoro Svan; mia praonklino, elmontrante la ĝustan konduton, parolis laŭte, per sindevige natura voĉo, dirante ke oni ne tiamaniere murmuru, ke tio tre malĝentilas rilate al alvenanto, kiu tiel ricevas impreson, ke oni parolas pri aferoj kiujn oni deziras de li sekretigi, kaj oni skolte sendis mian avinon; ŝin nova preteksto por traĝardena promeno ĉiam plezurigis, kaj ŝi ĝin kaŝe utiligis por eltirado de palisetoj el la rozarbetoj, ke ili reprenu pli naturan pozon, simile al patrino, kiu al sia filo la harojn, far barbiro tro plate kombitajn, mane kuspas.

Ni ĉiuj streĉe atendis la raporton, kiun mia avino faros pri malamikaj manovroj, kvazaŭ la nombro de eblaj atakontoj tre grandus, kaj post mallonge mia avo diris: „mi aŭdas la voĉon de Svan“. Efektive nur lia voĉo estis rekonebla, lian vizaĝon, lian akran nazon, liajn verdajn okulojn sub alta frunto ĉirkaŭata de blonda, preskaŭ rufa hararo kun Bresant-maniera frizo16 ni malbone distingis, ĉar en la ĝardenon ni ne volis logi kulojn kaj tial prilumis tre modere; kaj nerimarkite mi iris por mendi siropojn, mia avino nepre volis, juĝante tion konforma al etiketo, ke siropoj ne videble aperu speciale pro la vizito. Kvankam sinjoro Svan multe pli junis, li tre amikis kun mia avo, kiu antaŭe estis iu el la plej proksimaj amikoj de lia patro, aminda sed stranga viro, ĉe kiu laŭdire ajna bagatelo iafoje sufiĉis por devojigi impeton de la koro, ŝanĝi la kurson de pensado. Plurfoje en ĉiu jaro mi aŭdis de mia avo ĉe la manĝotablo rakontojn pri ĉiam samaj okazaĵoj, kiuj temis pri la sinteno de sinjoro Svan, la patro, post ol li prizorgis dum tagoj kaj noktoj sian mortantan edzinon. Mia avo, kiu lin ne renkontis de iom longe antaŭe, rapidis al li, al la plezurdomo, kiun la familio Svan posedis apud Kombreo, kaj al li prosperis ŝpari al Svan la vidon de la enĉerkigo, por momento lin, plorantan, elgvidante el la ĉambro de la mortinto. Ili mallonge promenis en la parko, kie la suno iom lumis. Subite sinjoro Svan, ekprenante la brakon de mia avo, eldiris: „Ha, delonga kara amiko, kiel feliĉige, ke ni kunpromenas sub ĉi tiu agrabla vetero. Ĉu vi ne vidas la belecon de tiuj arboj, de tiuj kratagoj, kaj la lageton, pro kiu vi neniam gratulis al mi? Vi ŝajnas malgaja kiel la strutoj. Ĉu vi sentas, kiel ventetas? Ha, spite al ĉio kaj ĉiuj, la vivo vivindas, kara Amedeo!“. La memoro pri lia mortinta edzino abrupte revenis al li, kaj kredeble juĝante tro malfacila la taskon enmemiĝi kaj kompreni, kiel li en tia cirkonstanco sin allasis al tia ĝojo, li nur faris geston, kiu ĉe li kutime aperis kiam lia menso frontis ian dilemon, nome al si karesis la frunton, frotis la okulojn kaj viŝis la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj. Li malgraŭ tio ne trovis konsolon post la morto de sia edzino, sed en la du jaroj, dum kiuj li transvivis ŝin, li diradis al mia avo: „kurioze mi tre ofte memoras mian kompatindan edzinon, sed intense pensi pri ŝi mi ne povas.“ „Ofte sed ne intense, kiel Svan, la patro“ tial iĝis iu el la ŝatataj frazoj de mia avo, kiu ĝin eldiris pri tre diversaj aferoj. Mi taksus, ke Svan, la patro, estis morala monstro, se mia avo, kiun mi rigardis pli bona decidanto kaj kies juĝo, kvazaŭ jurisprudence, poste emigis min al indulgo por pekoj, kiujn mi sen tio inklinus kondamni, ne ekkrius: „kiel do? li estis eminenta bonkorulo!“.

Dum pluraj jaroj, en kiuj, precipe antaŭ sia edziĝo, sinjoro Svan, la filo, vizitis ilin ofte en Kombreo, miaj praonklino kaj geavoj neniel suspektis, ke li ne plu vivis en la sama societo, en kiu antaŭe vivis lia familio, kaj ke sub la familiareco de lia nomo, ili – kun plena senkulpeco de hotelistoj kiuj nekonscie gastigus faman krimulon – akceptis iun el la plej ŝikaj anoj de la klubo Ĵokeo17, ŝatata amiko de la grafo de Parizo18 kaj de la princo de Kimrio19, iu el la plej serĉataj mondumanoj en kvartalo Sankta-Ĝermano.

Nian nescion pri la brila monduma vivo de Svan kaŭzis kompreneble parte liaj karakteraj sindeteno kaj nefanfaronemo, sed ankaŭ la iel hindua imago, kiun la tiama burĝaro havis pri la funkciado de socio, kiun ĝi rigardis aro de fermitaj kastoj, en kiu ĉiu je sia naskiĝo ricevas la saman rangon, kiun antaŭe havis la gepatroj, kaj el kiu nur eventuale sukcesega kariero aŭ altranga geedziĝo iun transkondukus de lia kasto en pli altan. Sinjoro Svan, la patro, estis makleristo, sinjoro Svan, la filo, sekve estis kaj dum la tuta vivo estos ano de kasto, en kiu bonhavo varias inter tioma kaj tioma enspezo laŭ sama sistema klasigo kiel impostaj kvotoj. Oni sciis, kiaj estis la kutima socia medio de lia patro, oni do sciis kia estis lia, kaj kun kiaspecaj homoj li laŭdece havis aferojn. Se li hazarde alispecajn homojn konus, tiuj estus rilatuloj de juna viro, kiujn delongaj familiaj amikoj kiel ekzemple miaj gepatroj bonvole ignorus des pli volonte, ĉar li depost sia orfiĝo tre fidele vizitis nin; sed oni firme kredis, ke tiuj nekonatoj, kiujn li frekventis, estis homoj, kiujn li ne kuraĝus saluti, se li estus en nia kompanio kaj renkontus ilin. Se oni entute mezurus la precizan rangon de Svan inter ĉiuj idoj de makleristoj kun egala socia gravo kiel liaj gepatroj, tiam la mezuro por li iom pli malaltus, tial ke li havis tre simplan eksteron kaj ĉiam flegis pasion por antikvaj objektoj kaj pentraĵoj, kaj li nun loĝis en granda malnova domo, en kiu kolektiĝis liaj trovaĵoj; ĝin mia avino tre deziris viziti, sed ĝi situis en kajo de Orleano, kaj tiun kvartalon mia avino juĝis misfama. „Ĉu vi almenaŭ bone scias pri artaĵoj? mi demandas por via propra bono, mi suspektas ke de vendistoj vi ricevas senvaloraĵojn“ al li diris mia praonklino; ŝi efektive ne kredis lin kompetenta, ankaŭ ne alte taksis la klerecon de tiu viro, kiu en interparoloj seriozajn temojn evitis, kaj ĉiam proze pedantis ne nur klarigante kuirrecepton kun ĉiuj detaloj, sed eĉ kiam la fratinoj de mia avino turnis la konversacion al belartaj temoj. Ĉu ili instigis lin por opiniado, ĉu por eldiri admiron pri pentraĵo – li preskaŭ malĝentile silentadis, kaj tiun mankon li kompensis nur kiam li povis ekzemple pri la nomo de la muzeo ĝin konservanta, aŭ pri la dato de ĝia elfariĝo elbuŝigi faktan informon. Sed li kutime simple amuzadis nin, rakontante ĉiufoje novan anekdoton al li freŝe okazintan kun homoj elektitaj inter niaj konatoj, kun la kombrea apotekisto, kun nia kuiristino, kun nia koĉero. Ja mia praonklino pro tiuj rakontoj volonte ridis, sed ŝi ne klare sentis, ĉu tion kaŭzis la mokinda rolo, kiun Svan en ili ĉiam donis al si, aŭ ĉu pro la sprito, kun kiu li enscenigis ilin: „vi vere estas apartulo, sinjoro Svan!“. Ĉar ŝi estis la sola iomete vulgara homo en nia familio, ŝi konscie rimarkigis al fremduloj, se ial oni menciis lian nomon, ke li povus laŭdezire loĝi en bulvardo Hosman aŭ en avenuo de l' Operejo, ke li estis la filo de sinjoro Svan, la patro, kiu probable al li postlasis kvar aŭ kvin milionojn, sed ke tia estis lia fantazio. Tiun fantazion ŝi cetere taksis sufiĉe amuza por aliaj homoj, ke kiam en Parizo en la novjara tempo sinjoro Svan al ŝi venis kaj donacis la kutiman sakon de konfititaj kaŝtanoj, ŝi senmanke al li antaŭ homoj diris: „He, sinjoro Svan, ĉu vi plu loĝas apud la vinmagazenoj? Tiel vi sekure atingas la trajnon, se iam vi forveturas al Liono, ĉu?“ kaj ŝi okulis ironie super siaj nazpinĉaj okulvitroj al aliaj gastoj.

Sed se al mia praonklino oni dirus, ke tiu sama Svan, kiu, kiel siafamiliano kun plena rajto povus akceptiĝi ĉe la alta burĝaro, precipe ĉe la plej konataj parizaj notarioj kaj advokatoj – kvankam tiun avantaĝon li ŝajne iom lasis sur flanka vojo – havas preskaŭ sekrete tute alian vivmanieron; ke apenaŭ li eliris el nia pariza domo dirante, ke li rehejmiĝos por la nokto, li turniĝis ĉe stratangulo, tute ŝanĝis la direkton, kaj iris al salono, kiun neniuj okuloj de makleristo aŭ de maklera asociano iam ekvidis, tio al mia praonklino ŝajnus same mirige, kiel al pli beletrema sinjorino estus la penso, ke ŝi persone renkontus Aristeon, komprenante, ke li tuj post la interparolo kun ŝi formalaperos en la regnon de Tetisa, kies etendon mortemulaj okuloj neniam vidis, kaj en kiu laŭ la rakonto de Vergilio20 oni ĝoje akceptas lin; aŭ, se oni preferas pli modestan komparon, kiu pli verŝajne venus al ŝia spirito, ĉar ŝi konis ĝin el la bildoj de niaj antaŭmanĝaĵaj teleretoj en Kombreo, se ŝi gastigus por vespermanĝo Alibabon, kiu poste, estante sola, eniros la kavernon brilegan pro neimagebla trezoro.

Li vizitis nin iun tagon en Parizo post la vespermanĝo, kaj pardonpetis, ke li estas en frako; post lia foriro Franciska raportis, ke laŭ diro de la koĉero li antaŭe manĝis „ĉe princino“; „ja, princino de la duonmondumo“ ŝultrumis mia praonklino kun trankvila ironio, ne levante la rigardon de sia trikado.

Al li mia praonklino sintenis do familiare. Ŝi kredis, ke niaj invitoj estis al li honoraj, kaj rigardis sekve memkompreneble, ke li nin vizitis en somero ĉiam kun donaca korbo da persikoj aŭ framboj el sia ĝardeno penda ĉe la mano, kaj ke de ĉiu vojaĝo en Italio li al mi reportis fotografaĵojn de famaj belartaĵoj.

Ni ankaŭ senhezite sendis iun al li kun peto pri recepto de gribiŝo-saŭco21 aŭ de ananasa fruktomikso okaze de iuj grandaj vespermanĝoj, al kiuj li ne estis invitita, ĉar ni juĝis, ke li ne sufiĉe eminentas por rolo antaŭ unuafoje gastantaj fremduloj. Ĉu la interparolo hazarde tuŝis moŝtojn de la franca reĝa familio? – „nu, homojn, kiujn nek vi nek mi iam konos, kaj ni sen tio bone vivas, ĉu ne?...“ diris mia praonklino al Svan, kiu eble en poŝo tenis leteron el Tvikenhamo22; ŝi taskis lin pri puŝado de la piano kaj turnado de notfolioj, en vesperoj kiam kantis la fratino de mia avino; sume ŝi agis rilate al ĉi tiu aliloke tiom honorata viro kun la naiva abrupteco de infano ludanta per delikata artaĵeto sen plia singardo ol se ĝi estus malmultekostaĵo. Sendube la Svan-o, kiun tiuepoke konis multaj anoj de kluboj, tre aliis, ol tiu, kiun kreis mia praonklino, kiam vespere en la kombrea ĝardeneto, post ol sonis la hezita tintino de la sonorileto, ŝi enblovis kaj vivigis per sia tuta kono de la familio Svan la obskuran, malprecizan figuron, kiu antaŭ malluma fono, sekvate de mia avino, konturiĝis, kaj kiun ni rekonis je la voĉo. Sed eĉ en la kampo de ĉiutagaj plej malgravaj aferoj neniu homo estas materia kohera tuto, identa en la okuloj de ĉiu alia homo, kaj kiun ĉiu povus rigardi kaj ekkoni kiel oni ellegas teĥnikan postularon aŭ testamenton; nia socia memo estas kreaĵo de la menso de kunhomoj. Eĉ tiu simpla ago, kiun oni nomas „renkonti konaton“ parte estas pensa ago. Oni plenigas la eksteran figuron de vivanto, kiun oni ekvidas, per ĉiuj konataj nocioj pri li, kaj en la tuteca bildo, kiun oni konstruas, tiuj nocioj certe superpezas. La kurbon de la vangoj ili fine tiom ĝuste plenigas, al la profilo de la nazo tiom akurate sin alformas, en la voĉkoloron siajn nuancojn tiom nature enmiksas, kvazaŭ ĝi estus nur diafana eksteraĵo, ke rigardante tiun vizaĝon kaj aŭskultante tiun voĉon, oni ĉiufoje ĝuste tiujn nociojn revidas kaj aŭdas. Jes, en la Svan-o, kiun ili kreis por si, miaj familianoj pro nescio preterkalkulis amason da elementoj el lia monduma vivo, pro kiuj aliaj homoj, kiam ili kun li kunestis, vidadis en lia vizaĝo regnon de eleganto vastigitan ĝis la natura limo de lia kurba nazo; kompense ili ŝarĝis tiun vakan, vastan vizaĝon, senigitan je prestiĝo, tiujn senvalorigitajn okulojn per la nebula kaj milda postpenso – parte memora, parte forgesa – pri komunaj senfaraj horoj ĉe la ludotablo aŭ en la ĝardeno, kiaj ilin aranĝis post la semajna komuna vespermanĝo niaj moroj de kamparaj amikoj-najbaroj. Ĉio ĉi kaj kelkaj memoraĵoj pri liaj gepatroj la korpan ŝelon de Svan tiom efike plenigis, ke tiu bildo de li memstariĝis kaj viviĝis, kaj al mi ŝajnas, ke mi forlasas homon kaj renkontas malsamulon, kiam mi memore transiras de la Svan-o, kiun mi poste konis tre akurate, al tiu unua Svan-o, – ja tiu unua Svan-o, en kiu mi retrovas la ĉarmajn erarojn de mia junaĝo, kaj kiu malpli similas al la posta, ol al aliaj personoj, kiujn mi ankaŭ konis tiam, kvazaŭ la vivo de homo estus iaspeca muzeo, kie ĉiuj portretoj el sama epoko havas ian kvazaŭ parencan similon, ian komunan tonon, – ja tiu unua Svan-o sindonanta al senfareco, parfumita de la odoro de l' granda hipokaŝtanarbo, de la frambo-korboj kaj de drakunkola vergo.

Foje tamen mia avino vizitis kun ia peto iun sinjorinon, kiun ŝi ekkonis en la lernejo Sankta-Koro kaj kun kiu pro nia kastismo ŝi ne volis malgraŭ reciproka ŝato teni daŭrajn rilatojn, nome la markizinon De Vilparizi, el la fama familio De Bujono, kaj ĉi tiu al ŝi diris: „mi aŭdis, ke vi bone konas sinjoron Svan, kaj li estas ankaŭ proksima amiko de miaj nevoj De La Lomoj“. De tiu vizito mia avino revenis kun granda admiro al la domo, kiu malfermiĝis al ĝardenoj kaj en kiu sinjorino De Vilparizi rekomendis luprenon de loĝejo, kaj same granda admiro al veŝtfaristo kaj ties filino, kiuj havis butikon en la korto, kaj de kiuj ŝi petis flikon de sia jupo, kiun ŝi ĵus ŝiretis en la ŝtuparo. Mia avino juĝis bonegaj ĉi tiujn homojn, ŝi rigardis la filinon kiel perlon kaj la veŝtiston kiel la plej bontonan, la plej estimindan homon, kiun ŝi vidis iam. Ĉar en ŝia mondrigardo bontono estis afero tute senrilata al socia rango. Respondon, kiun al ŝi donis la veŝtisto, ŝi tre laŭdis, sirante al mia patrino: „Maria De Sevinje23 ne parolus pli elegante“ kaj inverse pri nevo de sinjorino De Vilparizi, kiun ŝi tie ekkonis: „fi, kiel triviala li estas!“.

Verdire la frazo pri Svan rezultigis en la menso de mia praonklino ne altigon de lia prestiĝo, sed malaltigon de sinjorino De Vilparizi. Ŝajnas ke la estimo, kiun ni – fidante al mia avino – donis al sinjorino De Vilparizi, devigis ŝin al sindeteno de ĉia ago, kiu ŝin senmeritigus, kaj ke ŝi tian agon faris per ekscio pri la ekzisto de Svan, per permeso, ke familianoj ŝiaj kun li amike rilatu. „Kiel do eblas, ke ŝi konas Svan-on? Virino, kiun vi prezentis kiel parencon de marŝalo Makmahono24!“ Ĉi tiun malfavoran opinion de mia familio pri la socia medio de Svan ŝajne konfirmis lia posta edziĝo kun virino el la plej malbona socia tavolo, preskaŭa hetajro, kiun li cetere neniam provis invitigi, venante prefere al ni sole kaj malpli ofte ol antaŭe, sed laŭ kiu ili juĝis – en la supozo ke tie li renkontis ŝin – kia estis la nekonenda medio, en kiu li kutime vivis.

Sed foje mia avo legis el gazeto, ke sinjoro Svan estas iu el la plej fidelaj gastoj en la dimanĉaj tagmanĝoj ĉe duko Tianoma, kies patro kaj onklo estis renomaj ŝtatistoj dum la reĝado de Luizo-Filipo25. Mia avo ĝuste scivolis pri ĉiaj anekdotoj, kiuj image enkondukus lin en la privatan vivon de Moleo, de la duko Paskiero, de la duko De Brojo. Li kun kontento sciiĝis, ke Svan amikas al homoj, kiuj iam konis ilin. Mia praonklino male komprenis tiun sciiĝon en senco malfavora al Svan: homo, kiu establas rilatojn kun anoj de aliaj kastoj ol sia denaska, ekster sia socia klaso, en ŝiaj okuloj tre malaltigis sian pozicion. Al ŝi ŝajnis, ke tio estas subita rezigno pri la profito de multaj belaj rilatoj al honorindaj homoj, kiujn por siaj idoj inde flegis kaj tenis prudentaj familioj. (Mia praonklino ĉesigis eĉ la rilatojn kun filo de amika notario, pro tio ke li edziĝis kun virino el reĝa familio, kaj tiel perdis sian decan rangon de notari-filo, ĝin ŝanĝis por stato de aventuristo komparebla al tiuj ĉambristoj aŭ stalistoj, kiuj laŭ antikvaj rakontoj ricevis troan favoron de iuj reĝinoj.) Ŝi malaprobis la planon de mia avo demandi Svan-on en la sekva vespero, kiam li vizitos nin, pri tiuj amikoj, pri kiuj ni eksciis. Siaflanke la du fratinoj de mia avino, fraŭlinoj kun same nobla karaktero sed malpli da sprito, sciigis, ke ili ne komprenas, kian plezuron trovos ilia bofrato en interparolo pri tiaj stultaĵoj. Ili estis homoj kun alta idealo, kaj ĝuste tial ili ne povis pri tielnomata klaĉo, eĉ iel historie interesa klaĉo, interesiĝi, kaj ĝenerale ili ignoris ĉion, kio ne rekte rilatis al ia bela aŭ virta afero. Tiom grandis la deturniĝo de ilia spirito de ĉia efektive aŭ eĉ nur duarange monduma koncerno, ke ilia aŭdpovo – fine rimarkinte sian momentan superfluecon kiam en vespermanĝo la interparolo devojiĝis al frivola aŭ simple malalta temo, sen ke al ili prosperis rekonduki ĝin al la koncernoj, kiuj al ili estis karaj – tiam senfunkciigis iliajn aŭdorganojn kaj kvazaŭ frapis ilin per komenco de atrofio. Se mia avo ial volis ilin reatentigi, li tiam devis uzi iun el tiuj materialaj avertiloj, kiujn uzas frenez-kuracistoj kun maniuloj sen atentokapablo: plurfojaj batoj de tranĉila klingo sur la flanko de glaso kaj samtempa subita alvoko voĉa kaj okula, drastaj rimedoj, kiujn psiĥokuracistoj pro profesia kutimo aŭ pro la kredo, ke ĉiu homo iagrade frenezas, ofte transponas en ordinarajn rilatojn kun sanaj homoj.

Pli grandan intereson ili elmontris en la tago antaŭ la vespera vizito de Svan – en kiu li mem havigis al ili keston da vinboteloj el Astio26 – kiam mia praonklino, tenante ekzempleron de ‚Figaro‘27, en kiu apud la titolo de pentraĵo el ekspozicio de Kamilo Korot28 legiĝis la vortoj ‚el la kolekto de Ĉarlo Svan‘, al ĉiuj diris: „ĉu vi vidis, ke Svan ricevis honoran mencion en Figaro?“ „Ne surprize; mi ĉiam asertis, ke li havas belguston“ respondis mia avino. „Kompreneble, vi eluzas ĉiun okazon por disopinii de ni“ respondis mia praonklino, kiu bone sciis, ke mia avino ĉiam kontraŭis ŝin, sed ne certis, ke aliaj familianoj ĉiam akordos kun ŝi mem, kaj do volis elpremi unuaniman kondamnon de la avinaj opinioj, kontraŭ kiuj ŝi tiel provis starigi al si favoran kunligon. Sed ni silentadis. La fratinoj de mia avino sciigis, ke ili parolos kun Svan pri la Figaro-afero, kaj mia praonklino deadmonis ilin. Ĉiufoje kiam ŝi sentis ĉe aliulo eĉ etan avantaĝon, kiun ŝi ne havis, ŝi ŝanĝis tiun avantaĝon al malbonaĵo, kaj kompatis al la koncernulo, tiel al si ŝparante okazon de envio. „Miaopinie vi malplezurigos lin; al mi estus tre malagrable, se oni presus mian nomon senprepare, tiel, en gazeton, kaj min tute ne flatus, ke oni alparolus min pri tio.“ Ŝi cetere ne persistis en sia persvado al la fratinoj de avinjo, ĉar ĉi tiuj en sia fervora evitado de vulgareco tiom arte lertis pri kaŝado de persona aludo sub sagacaj ĉirkaŭfrazoj, ke la aludon ofte ne komprenis tiu homo mem, al kiu ĝi estis destinita. Mia patrino siaflanke insistadis ĉe mia patro, por ke li parolu kun Svan ne pri lia edzino, sed pri lia filino, kiun li tre amis, kaj pro kiu laŭdire li fine decidis la geedziĝon. „Vi parolus malmultavorte, nur demandus, kiel ŝi fartas. Certe prisilentado fare de homoj estas al li tre maldolĉa.“ Sed mia patro koleriĝis: „Ne! vi proponas sensencaĵon. Estus ridinde.“

Sed al unu inter ni la veno de Svan iĝis kaŭzo de suferiga zorgo – nome al mi. Ĉar en vesperoj de vizito far fremduloj, aŭ sole far sinjoro Svan, panjo ne venis supren al mia ĉambro. Mi vespermanĝis antaŭ la tuta rondo, poste mi eksidis ĉe la tablo ĝis la dudeka horo, kaj tiam interkonsente mi foriris por dormo; tiun karan, delikatan kison, kiun panjo kutime donis al mi en la lito antaŭ la endormiĝo, mi nun devis porti de la manĝoĉambro al mia dormoĉambro, ĝin dum la tuta daŭro de mia senvestiĝo konservante, ĝian dolĉecon ne disrompante, ĝian forflugeman esencon ne ellasante, kaj ĝuste en tiuj vesperoj, en kiuj mi bezonis ĝin ricevi plej atente, mi ĝin pro neceso elprenis, deŝiris abrupte, publike, ne havante la necesan tempon kaj spiritan liberecon por mem observi miajn agojn, kiel faras tiuj maniuloj, kiuj detenas la penson de ĉia forvago kiam ili ŝlosas pordon ĉar ili volas poste, kiam venas la obseda dubo, ĝin repeli per la venka memoro de la momorado de ŝlosado. Ni ĉiuj sidis en la ĝardeno, kiam la sonorileto hezite tintinis. Ni sciis, ke venas Svan, sed ĉiuj interrigardis kun demanda mieno, kaj oni sendis avinjon por esploro. „Klare danku al li pro la vino, vi scias, ke tio estas bongustaĵo kaj la kesto grandegas“ rekomendis mia avo al siaj du bofratinoj. „Ne flustru ĝuste nun“ diris mia praonklino „kiel agrable, se iu eniras domon, en kiu ĉiuj homoj mallaŭte parolas!“. „Ha, jen venas sinjoro Svan. Ni demandos lian opinion pri la morgaŭa vetero“ diris mia patro. Mia patrino kredis, ke parolo ŝiaflanka kompensos la tutan suferon, kiun anoj de la familio kaŭzis al Svan depost lia edziĝo. Ŝi manovre iom alflankiĝis kun li. Sed mi sekvis ŝin; mi ne povis de ŝi malproksimiĝi je unu paŝo, ĉar pezis la penso, ke mi baldaŭ disiĝos de ŝi en la manĝoĉambro kaj supreniros al mia dormoĉambro sen la ĉiutaga konsola vizito por kiso. „Bonvole, sinjoro Svan, rakontu al mi pri via filino. Certe ŝi ŝatas belartaĵojn, kiel la patro...“ „Venu, mi petas, kaj eksidu kun ĉiuj en la verando“ proksimiĝis mia avo. Mia patrino devigite silentis, sed ŝi gajnis de tiu ĝeno plian delikatan penson, kiel de bona poeto la tiraneco de rimo eltrudas plej belajn versojn: „Pri ŝi ni reparolos, kiam ni estos solaj“ ŝi duonvoĉis, „nur al patrino konvenas kompreni vin. Kun mi konsentus certe ŝia propra patrino.“ Ni ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la fera tablo. Mi volis deteni min de antaŭpenso pri la angoraj horoj, kiujn mi vespere travivos sola, sendorma en mia ĉambro, volis konvinki min, ke ili ne gravas, ĉar morgaŭ matene mi jam malmemoros ilin, volis turni la pensadon al ideoj pri estonteco, kiuj transpontos la proksiman profundegon pro kiu mi timis. Sed streĉite pro zorgo, kvazaŭ konveksa, kiel la rigardo kiun mi arde direktis al mia patrino, mia animo restis nepenetrebla de fremdaj impresoj. Pensojn ĝi enprenis, sed kondiĉe ke ili lasu ĉe la sojlo ĉian belecon aŭ nuran komikecon, kiu min kortuŝus aŭ amuzus. Same kiel malsanulo dank' al narkotilo spektas kun plena konscio operacion en la propra korpo sed nenion sentas, mi povis memoradi ŝatatajn versojn aŭ vidi kiel mia avo penis konduki la interparolon kun Svan al la temo de la duko De Odifre-Paskiero, sen ke tio min afekciis aŭ respektive gajigis. La ava provo ne prosperis. Apenaŭ li metis al Svan demandon pri tiu oratoro, tuj iu el la fratinoj de mia avino, la demandon aŭdinte kiel grandan kaj malbonvenan silenton, kiun oni pro ĝentileco ĉesigu, ekparolis al la alia: „Celina, ĉu vi scias? Mi interkoniĝis kun juna sveda instruistino, kiu sciigis al mi multajn interesajn apartaĵojn pri kooperativoj en Nordeŭropo. Ni nepre invitu ŝin iam por vespermanĝo.“ „Nepre!“ respondis ŝia fratino Flora29, „cetere ankaŭ mi ne vane pasigis la tempon. Mi renkontis ĉe sinjoro Vintejo maljunan klerulon, kiu bone konas Mobant-on, kaj al kiu Mobant klarigis tre detale, kiel li laboras preparante rolon. Tio estis ege interesa. Li estas najbaro de sinjoro Vintejo, tion mi ne sciis, kaj li tre afablas.“ „Ne nur sinjoro Vintejo havas afablajn najbarojn“ pro timemo iom tro laŭte kaj pro antaŭpreparo malnature voĉis avinfratino Celina, ĵetante al Svan tion, kion ŝi nomis signifa rigardo. Samtempe avinfratino Flora, kompreninte ke la frazo estis dankesprimo de Celina pro la astia vino, ankaŭ rigardis al Svan kun gratula kaj ironia mieno, eble simple apoge al la spritaĵo de sia fratino, eble envie al Svan, kiu inspiris ĝin, aŭ eble ĉar ŝi mokis lin imagante, ke li pro ĉi tiu publika danko sentas ioman embarason. „Tiun sinjoron ni probable sukcese invitos al vespermanĝo“ daŭrigis Flora „li povas, se oni tuŝas la temon de sinjoro Mobant aŭ de sinjorino Materna, paroli dum horoj senlace.“ „Certe tre agrable“ elspiris mia avo, en kies spiriton la naturo bedaŭrinde ne enplantis kapablon por interesiĝi pri svedaj kooperativoj aŭ la rolado de Mobant, kiel inverse ĝi ne provizis la spiriton de la avin-fratinoj per la eta kvanto da spico, per kiu oni mem gustigas – se oni volas ĝin ĝui – rakonton pri privataĵoj de Moleo aŭ de la grafo de Parizo. „Ja“ diris Svan al mia avo „kion mi tuj rakontos eble pli rilatas al via ĵusa demando, ol unuavide ŝajnas, ĉar en iuj rilatoj la moroj ne tiom evoluis. Mi hodiaŭ matene estis releganta en la memoraĵoj de Luizo De Sansimono30 ion, kio eble ankaŭ vin amuzos. Ĝi estas peco pri lia ambasado en Hispanio, ne plej bona peco, nur ia taglibro, sed ja taglibro admirinde bone skribita, kio jam distingas ĝin de la tedaj gazet-raportoj, kiujn oni pro iu stranga devo-sento matene kaj vespere legas.“ „Pri tio mi ne konsentas, en iuj tagoj la legado de gazetoj al mi vere agrablas...“ interrompis avinfratino Flora per tio celante montri, ke ŝi legis en Figaro la frazon pri la korota pentraĵo de Svan. „...kiam ili raportas pri aferoj aŭ homoj, kiuj interesas nin“ kompletigis avinfratino Celina. „Mi ne disopinias“ respondis Svan kun miro „mi al gazetoj riproĉas, ke ili nin ĉiutage atentigas pri bagateloj, dum ni en la tuta vivo tri-aŭ-kvarfoje malfermas la librojn en kiuj legiĝas gravaĵoj. Se vere ni ĉiumatene senpacience deŝiras la banderolon de gazeto, do tiam io estas ŝanĝinda, kaj en gazetojn oni prefere presu, mi ne scias, la... ‚Pensojn‘ de Blazio Paskalo31!“ – li diris la titolon post paŭzeto kaj kun ironia emfazo ĉar li ne volis afekti klerecon – „kaj inverse el la volumo kun orumitaj randoj, kiun oni unufoje en dek jaroj malfermas“ li daŭrigis kun la malestimo al mondumo, kiun afektas iuj mondumanoj „ni legus, ke la reĝino de Grekio restas en Kano32 aŭ ke la princino de Leono aranĝis maskobalon. Tiele aferoj ricevus sian ĝustan pezon.“ Sed jam pentante, ke li parolis eĉ en facila tono pri seriozaĵoj li aldiris ironie: „Ni ĵus havis belan interparolon. Mi ne scias kial ni turniĝis al tiuj alteflugaj temoj.“ Kaj al mia avo: „... do Sansimono rakontas, ke Molevriero tiom aŭdacis, ke li volis manpremi kun liaj filoj. Ĝuste tiu Molevriero, ĉu vi memoras, kiun li karakterizis: ‚en tiu dika botelo mi vidis ĉiam nur aroganton, krudecon kaj stultecon.‘“ „Ĉu dikaj aŭ maldikaj, aliaj boteloj havas alian enhavon“ vigle aldiris Flora, ĉar ŝi nepre volis propre danki al Svan pro la donaco, kiu estis destinita al ambaŭ fratinoj. Celina ekridis. Svan, mirigite, daŭrigis: „‚Mi ne scias ĉu nescie ĉu trompe‘ skribis Sansimono ‚li volis manpremi kun miaj infanoj. Mi ĝustatempe rimarkis tion kaj ĝin preventis.‘“ Mia avo komencis laŭdi tiun ‚ĉu nescie ĉu trompe‘, sed fraŭlino Celina, kiu pro la beletrista nomo Sansimono ne ricevis plenan aŭdan sensentiĝon, jam indignis: „Kiel do? Ĉu vi admiras tion? Mi malgratulas. Kion tio signifas? Ĉu iu homo ne tiom valoras, kiom alia homo? Ne gravas ĉu li estas duko aŭ koĉero, se li estas inteligenta kaj brava. Siajn infanojn via Sansimono simple ne bone edukis, se li ne instruis al ili manpremi kun ĉiuj bonmanieraj homoj. Estas rekte hontinde. Ĉu vi volonte citas tion?“ Kaj mia avo, bedaŭrante, sentante ke al li pro tiu kontraŭeco ne prosperos rakontigi al Svan la anekdotojn, kiuj lin amuzus, mallaŭte al panjo diris: „Bonvole memorigu al mi la verson, kiun vi instruis ĉar ĝi tiom konsolas en tiaj cirkonstancoj. Ha! jes: ‚Sinjoro Dio, multajn virtojn vi al ni malamigas‘33, ha! kiel bele!“

Mi konstante rigardadis al mia patrino, mi sciis, ke kiam ni sidos ĉirkaŭ la tablo mi ne rajtos resti dum la tuta daŭro de la manĝo, kaj ke cedante al mia patro panjo ne permesos, ke mi ŝin kisu plurfoje antaŭ fremduloj, kiel en mia ĉambro okazus. Tial mi planis, ke en la manĝoĉambro, dum komenciĝos la manĝo kaj proksimiĝos la momento, mi tiun tro mallongan, tro forgliteman estontan interkison plejeble mem antaŭsentos, ke mi rigarde elektos la kisotan lokon sur ŝia vango, preparos mian animon por plene dediĉi la minuton, kiun panjo al mi konsentos, al sensado de ŝia vango ĉe miaj lipoj, simile al pentristo kiu disponas nur mallongajn pozadojn kaj tial antaŭpreparas la paletron kaj laŭmemore, laŭ siaj notoj, antaŭfaras ĉion, por kio la ĉeeston de la pozisto li ne nepre bezonas. Neatendite antaŭ ol oni sonorigis por la vespermanĝo mia avo kun nekonscia kruelo diris: „La etulo ŝajnas laca, pli bone li enlitiĝu. Cetere la vespermanĝo hodiaŭ malfruas.“ Kaj mia patro, kiu ne tiel fidinde kaj skrupule respektis ĵuritajn kontraktojn, kiel miaj avino kaj patrino: „jes, iru kaj enlitiĝu.“ Mi volis interkisi kun panjo, sed ĝuste tiam la sonorilo de vespermanĝo signalis. „Ne, mi petas, lasu vian patrinon, vi jam sufiĉe bondeziris por la nokto, tiuj elmontradoj estas ridindaj. Nu, supreniru!“ Kaj mi devigite iris sen vojpano; mi grimpis ĉiun ŝtupon de la ŝtuparo laŭ la popola vorto kontraŭkore efektive suprenirante kontraŭ mia koro, kiu volis reiri ĉe mian patrinon, ĉar ŝi ne kise forpermesis ĝin, por ke ĝi venu kun mi. Tiu malamata ŝtuparo, kiun mi ĉiam malgaje surpaŝis, eligis lak-odoron, kiu por tiel diri sorbis, fiksis la apartan specon de ĉagreno, kiun mi ĉiuvespere sentis, kaj ĝin tiel akrigis por mia sentumo, ĉar en tiu odora formo ĝi ne estis almenaŭ parte racie frontebla. Kiam iu dormas kaj dentodoloron ankoraŭ perceptas nur kiel junulinon, kiun li ducentfoje sinsekve penas savi de dronado, aŭ kiel verson de Moliero34, kiun li ripetadas sen ebla paŭzo, al li estas granda senpeziĝo, ke li vekiĝas kaj ke lia racio senigas la ideon de dentodoloro je ĉia heroa aŭ ritma travestio. Ĝuste la malon de tiu malpeziĝo mi sentis, kiam mi suferis, kiam la ĉagreno pro la supreniro al la ĉambro eniĝis en min multe pli rapide, preskaŭ tuje, per maniero kune insida kaj abrupta, pro enspiro – pli venena ol mensa impreso – de la lak-odoro propra al tiu ŝtuparo. Atinginte la ĉambron mi pene ŝtopis ĉiujn malfermaĵojn, tiris la ŝutrojn, fosis la propran tombon per levado de la kovriloj, surmetis la mortotukan noktoĉemizon. Sed antaŭ ol mi enkuŝiĝis en la ferframan liton, per kiu oni suplementis la ĉambron en kies granda lito kun repsaj kurtenoj al mi estis somere tro varme, mi subite ribelis, mi provis ruzon de mortkondamnito. Mi faris noton al panjo, en kiu mi petis, ke ŝi suprenvenu por grava afero, kiun mi ne povas skribi. Mi tamen timis, ke Franciska, la kuiristino de mia onklino, kiu vartis min kiam mi restis en Kombreo, ne surprenos la transdonon de la noto. Mi suspektis, ke al ŝi komisio al mia patrino ŝajnos en ĉeesto de gastoj same neebla, kiel al pordisto de teatro ŝajnas neebla la dono de letero al sursceneje ludanta rolisto. Pri la agoj konvenaj aŭ malkonvenaj ŝi havis drastan, vastan leĝaron subtilan kaj senkompromisan pri apenaŭ videblaj, vanaj distingoj, kio al ĝi donis la eksteron de tiuj antikvaj kodeksoj kiuj apud kruelaj ordonoj, kiel ekstermo de suĉinfanoj, malpermesas kun ekstrema delikato, ke oni kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino aŭ ke oni manĝu tendenon de la artiko de la femuro35. Tiu leĝaro, se oni taksu ĝian gravecon je la subita obstino kun kiu ŝi rifuzis plenumi iujn komisiojn al ŝi donitajn, ŝajne konsideris sociajn dispoziciojn kaj mondumajn rafinaĵojn, kiajn proponis nenio en la medio de Franciska kaj en ŝia ĝisa vivo de vilaĝa servisto; oni pro tio povis nur konkludi, ke ŝi kondutis laŭ tre malnova, nobla kaj miskomprenata franca moro, kiel en iuj industriaj urboj malnovaj palacoj atestas pri pasinta kortega vivo, kaj dungitoj de ĥemiaĵa fabriko laboras sub delikataj skulptaĵoj, kiuj figuras la ‚Miraklon de Sankta Teofilo‘36 aŭ la ‚Kvar Filojn Ajmon‘37. En la nuna cirkonstanco la klaŭzo, pro kiu Franciska tre malprobable – krom eble en okazo de brulego – en ĉeesto de sinjoro Svan irus al mia patrino pro mi, malgravuleto, simple signifis la respekton, kiun ŝi havis ne nur al gepatroj – samekiel al mortintoj, pastroj, reĝoj – sed ankaŭ al fremdulo, kiun oni gastigas, kaj tiu respekto eble kortuŝus min en libro, sed de ŝia flanko min incitis pro la solena kaj tenera tono, per kiu ŝi priparolis ĝin, kaj ankoraŭ pli incitis en tiu vespero, en kiu la sankteco, kiun ŝi atribuis al la vespermanĝo, kaŭzis ke ŝi rifuzos perturbi ĝian bonordon. Sed por multigi miajn ŝancojn de sukceso, mi aŭdace mensogis, dirante ke mi tute ne propramove volas skribi al panjo, sed panjo mem, kiam mi disiĝis de ŝi, petis ke mi senforgese sendu al ŝi respondon pri objekto, pri kiu ŝi petis, ke mi serĉu ĝin; kaj certe ŝi tre kolerus, se neniu la noton al ŝi transdonus. Mi supozas, ke Franciska ne kredis al mi, ĉar same kiel naturhomoj havis pli akrajn sentumojn ol modernuloj, ŝi el signoj ne koneblaj de aliaj homoj ellegis ĉiujn verojn, kiujn ni kaŝadis de ŝi; dum minuto ŝi rigardis la koverton, kvazaŭ la esploro de papero kaj skribmaniero sciigos al ŝi la efektivan enhavon aŭ gvidos ŝin al la responda paragrafo de ŝia leĝaro. Poste ŝi eliris kun mieno de tedita homo ŝajne signifanta: „ĉu ne bedaŭrinde, ke ili havas tian infanon!“ Ŝi revenis post momento kaj diris, ke ili nun manĝas la glaciaĵon, ke la tablestro neniel povas antaŭ ĉiuj gastoj transdoni la leteron, sed ke poste, kiam oni disdonos la buŝlavan akvon, iu ĝin iel havigos al panjo. Mia agitiĝo tuj malkreskis; ĉio aliiĝis, mi ne plu, kiel antaŭ momento, ĝis la venonta mateno disos je mia patrino, ĉar mia noto, kredeble ŝin kolerigante (ŝin duoble kolerigante, ĉar mia intrigo igos min en la okuloj de Svan mokinda) min, nevidate, ravite, almenaŭ enkondukos en la ĉambron, kie ŝi sidas, kaj konfidence parolos al ŝia orelo; ĉar la malpermesita, neamika manĝoĉambro, en kiu antaŭ nelonge la glaciaĵo mem – granitglaciaĵo – kaj la buŝlava akvo provizis en mia imago malutilan kaj ĝismorte malĝojan plezuron, ĉar ilin panjo gustumis sen mi, malfermiĝis antaŭ mi, kaj simile kiel dolĉiĝinta frukto rompas sian ŝelon, la noto elvokos, alsendos al mia ebria koro la atenton de panjo dum ŝi legos ĝiajn liniojn. Nun mi ne plu disis de ŝi, la baroj falis, dolĉa ligo nin kunigis. Kaj pli grave ol ĉio ĉi: panjo probable venos!

Pri la angoro, kiun mi ĵus trasentis, miakrede Svan abunde ridus, se li legus mian noton kaj divenus ĝian celon; nu, tute male – tion mi eksciis poste – li similan angoron suferis dum pluraj jaroj de sia vivo kaj verŝajne neniu alia same bone kiel li komprenus min. Al li tiun angoron pro la sento, ke amato estas en plezurejo, en kiu oni mem ne estas, en kiu oni lin ne povas atingi, spertigis amo, jes amo, al kiu ĝi estas por tiel diri destinita, kiu ĝin kaptos kaj al si alspecialigos; sed kiam – ekzemple en mia okazo – tiu angoro enanimiĝas antaŭ la apero de amosento, ĝi sengvide, libere ŝvebas, atendante sen difinita asigno, en iu tago servante iun senton, en la sekva tago alian, jen eble filan amon, jen amikecon al kamarado. Kaj la ĝojon, kiun mi unuafoje spertis, kiam Franciska revenis kun la sciigo, ke iu transdonos mian noton, tiun trompan ĝojon ankaŭ Svan bone konis; ĝin donas iu amiko, iu parenco de la amata ino, kiam alvenante al la hotelo aŭ teatro, kie ŝi partoprenas iun balon, inaŭguron aŭ feston en kiu li rendevuis kun ŝi, tiu amiko vidas la amanton, ekstere vagantan, en senespera atendo de okazo por interkomuniko kun ŝi. Li rekonas lin, lin familiare alparolas, demandas pro kio li troviĝas ĉi tie. Kaj al la elpensaĵo, ke li volas ion urĝan diri al lia parencino aŭ amikino, li respondas, ke tio tre simplas, lin enirigas en la vestiblon kaj promesas, ke li venigos ŝin post maksimume kvin minutoj. Kiom la angoranto amas – kiel mi amis Franciskan en tiu momento – tiun bonvolan peranton, kiu per mallonga diro igas eltenebla, homeca, preskaŭ bonsorta la malamindan, inferan feston, meze de kiu laŭfantazie malamikaj, perversaj kaj voluptaj kirliĝoj malproksimen portadis la amatinon, dum ŝi priridis lin. Se juĝi laŭ la personeco de tiu parenco, kiu lin alparolis kaj ankaŭ estas iu el la inicitoj de tiuj kruelaj misteroj, la aliaj kunfestantoj ne estas tiom diablaj. Al tiuj nealireblaj kaj turmentaj horoj, en kiuj ŝi estis ĝuonta sekretajn plezurojn, per neatendita breĉo la amanto aliĝas; jen la momento, el kiaj similaj kunmetiĝas tiuj horoj, momento same reala kiel ĉiuj ceteraj, eĉ eble pli grava ol ceteraj pro la pli granda rolo de la amatino en ĝi, ĝin la amanto bildigas al si, posedas, en ĝi agas, ĝin preskaŭ kreis, nome la momento, kiam iu diris al ŝi, ke li alestas, malsupre. Kaj sendube la aliaj momentoj de la festo ne estis de tre malsama esenco ol ĉi tiu, enhavis nenion pli ĝuindan kiu pravigus tioman suferon, ĉar la bonvola amiko diris: „Male – ŝi tre volonte malsuprenvenos! Ŝi multe pli plezure interparolos kun vi, ol supre enuos.“ Ve! tion Svan jam spertis: la bonvolo de peranto ne cedigas, ne influas virinon, kiun incitas ĝis meze de festo persekutado far iu, kiun ŝi ne amas. Ofte la amiko revenas malsupren sola.

Mia patrino ne venis kaj senkonsidere al mia memestimo (kiu dependis de tio, ke mia elpensaĵo de serĉo, de kies rezulto ŝi petis komunikon, ne estu dementita) perigis al Franciska tiujn vortojn „respondo ne estas“, kiujn mi poste tiel ofte aŭdis de pordisto de luksa hotelo aŭ de lakeo de ludejo responde al kompatinda junulino, kiu ekmiras „Kiel do? ĉu nenion respondis? tio ne eblas! Vi tamen ja transdonis mian leteron. Bone, mi plu atendos.“ Kaj – simile kiel ŝi ĉiufoje asertas, ke ŝi ne bezonas la plian gasbekon, kiun la pordisto proponas fajrigi por ŝi, kaj restas surloke, aŭdante nur la tempaltempajn rimarkojn pri vetero, kiujn interŝanĝas la pordisto kun grumo, al kiu li subite komisias, ekvidante la horon, ke li malvarmigu en glacio trinkaĵon por kliento – malakceptante la proponon de Franciska pri infuzaĵo aŭ restado apud mi, mi lasis ŝin reiri al la kuirejo, mi enlitiĝis kaj fermis la okulojn, penante ne aŭdi la voĉojn de miaj gepatroj, kiuj kafumis en la ĝardeno. Sed post malmultaj sekundoj mi ekkonsciis, ke skribante tiun noton al panjo, min tiom proksimigante al ŝi – kun la risko ke mi ofendos ŝin – preskaŭ havigante al mi la momenton de revidiĝo, mi detruis la eblecon, ke mi sukcesus endormiĝi ŝin ne revidinte, kaj miaj korbatoj de minuto al minuto iĝis pli doloraj, ĉar mi grandigis mian agitiĝon per mempredikado de trankvilo, kiu signifis akcepton de mia misfortuno. Subite mia konfuzo finiĝis, feliĉo min ekregis, sammaniere kiel forta kuracilo ekefikante forpelas doloron: mi ĵus decidis, ke mi ne provos dormi, sen ke panjon mi revidos, ke kun ŝi mi nepre interkisos – kvankam tio certe signifis longan interofendiĝon – kiam ŝi alsupros por la nokto. Ne malpli ol atendo, soifo aŭ antaŭtimo, la trankvilo, kiu rezultis el la finiĝo de mia angoro, min agordis per eksterordinara bonhumoro. Mi senbrue malfermis la fenestron kaj sidiĝis piede de mia lito; mi preskaŭ ne moviĝis, por ke oni min demalsupre ne aŭdu. Ankaŭ ekstere ĉio ŝajnis frostigita en silenta sindeteno por ne perturbi la lunhelon, kiu ĉiun aĵon duobligante kaj retropuŝante per sterno de ĝia ombrobildo, pli densa kaj konkreta ol ĝi mem, la pejzaĝon samtempe sveltigis kaj vastigis, kiel oni ĝis tiam kunfalditan mapon dismetas. Kio moviĝi bezonis – ia hipokaŝtanarba foliaro – moviĝis. Sed ĝia detala, plenkorpa tremado, en eĉ plej etaj nuancoj kaj delikatoj ne halois sur ĉirkaŭaĵojn, ne fandiĝis kun ili, restis inter difinitaj limoj. Elmetate sur tiu nesorbema silento, tre distancaj bruoj, probable el ĝardenoj de la alia ekstremo de la urbo, sentiĝis kun tia detala perfekteco, ke tiu malproksimeca efekto ŝuldiĝis ŝajne nur al ilia pianisimo, kiel tiuj dampitaj motivoj, kiujn la muzikistaro de la konservatorio tiom bone sonigas, ke oni kredas – kvankam ne preteraŭdante unu noton – ke ili vena de malproksime de la koncertejo kaj ke ĉiuj delongaj abonantoj – interalie la avin-fratinoj kiam Svan al ili fordonis siajn luitajn lokojn – streĉis la orelojn, kvazaŭ ili aŭskultus la foran antaŭenmarŝon de militistaro, kiu ankoraŭ ne preterpasus la angulon de la strato de Trevizo.

Mi sciis, ke la situacio, kiun mi estis okaziganta, kompare kun ĉiuj aliaj estis tiu, kiu por mi havos flanke de miaj gepatroj plej grandajn sekvojn, sekvojn verdire pli grandajn ol fremdulo supozus, sekvojn liakrede nur proporciajn kun veraj hontindaĵoj. Sed en la eduko, kiun mi ricevadis, rangoj de kulpoj estis aliaj ol en la eduko de aliaj infanoj, kaj al tio oni kutimigis min, ke la unuan lokon ricevis – probable ĉar kontraŭ tiuj pli ol kontraŭ alispecaj mi bezonis atentan gardon – kulpoj kun tiu komuna eco – mi tion nun komprenas – ke ili aperas pro nerva impulso. Sed tiutempe oni ĉi tiujn vortojn ne eldiris, oni tiun devenon ne agnoskis, kaj sekve ne lasis min kredi, ke mi ne kulpas pro mia cedo al ili, aŭ eĉ ne kapablas kontraŭ ili entute rezisti. Sed ilin mi facile rekonis je la angoro ilin anoncanta kaj je la nefleksebla puno ilin sekvanta; kaj mi konsciis, ke tiu, kiun mi ĵus kulpis estas samspeca kun aliaj, kiuj kaŭzis tre severan punon, kvankam ĉi tiu lasta multege pli gravis. Kiam mi baros la vojon de mia patrino, suprenvenanta al sia dormoĉambro, kiam ŝi vidos, ke mi maldormis por refoje deziri al ŝi bonan nokton en la koridoro, oni al mi ne permesos plu resti hejme, oni en la sekva tago sendos min jam al internula lernejo, jes, certe. Bone, tiel estu! eble mi malespere elfenestriĝos kvin minutojn post la faro, sed tiel mi tamen agos. Kion mi volis, estis panjo, estis nokta bondeziro al ŝi, tro longe mi jam iris la vojon de plenumo de ĉi tiu deziro, retroiri mi ne povis.

Mi aŭdis, kiel paŝas miaj gepatroj akompanante la reiron de Svan, kaj post ol la sono de l' porda tintilaĉo avertis, ke li foriris, mi proksimiĝis al la fenestro. Panjo demandis al mia patro, ĉu la palinuro estis bongusta, kaj ĉu sinjoro Svan prenis duan porcion da kafa-pistaka glaciaĵo. „Al mi ĝi gustis banale“ diris mia patrino „alian fojon ni provu alian specon“. „Mankas al mi vortoj por diri, kiom Svan ŝanĝiĝas“ diris mia praonklino „li aspektas tiom maljuna“. Mia praonklino pro longa kutimiĝo rigardis Svan-on kiel senŝanĝan adoleskulon, tiel ke ŝi mire konstatis, ke lia aĝo ne konformas al ŝia konservata primemoro. Cetere ankaŭ miaj gepatroj en li trovis tiun nenormalan, troan, hontindan, punan maljunecon de fraŭloj, de ĉiuj ĉi, por kiuj la granda senmorgaŭa tago ŝajne pli longe daŭras, ol por aliaj, ĉar por ili ĝi vakas, ĝiaj momentoj viciĝas ekde mateno kaj poste ne disdoniĝas inter infanoj. „Mi opinias, ke li havas zorgojn pro sia malica edzino, kiu kunvivas senkaŝe antaŭ Kombreanoj kun iu sinjoro De Ĉarlus. Pri tio klaĉas la tuta urbo.“ Mia patrino rimarkigis, ke de iom da tempo li tamen videble aspektis malpli malgaja. „Li ankaŭ malpli ofte faras tiun geston, kiun li kutimas ĝuste imite al sia patro: froti la okulojn kaj mane viŝi la frunton. Entute mi kredas, ke li ne plu vere amas tiun inon.“ „Evidente ne plu amas ŝin“ respondis mia avo „antaŭ longe mi pri tio ricevis de li leteron, al kiu mi kompreneble ne obeis, kaj ĝi pri liaj sentoj, almenaŭ pri liaj amaj sentoj al la edzino ne lasas dubon – He, vidu, pro la astia vino vi ne dankis lin“ li sin vice turnis al siaj du bofratinoj. „Kiel do ne dankis? Inter ni dirite, mi opinias, ke mi vortumis tion sufiĉe delikate“ respondis avinfratino Flora. „Jes, vi bele enkondukis tion; mi admiris“ diris avinfratino Celina. „Ankaŭ vi tre lertis.“ „Jes, la frazon pri afablaj najbaroj mi iome fieris.“ „Ĉu tion vi nomas danki?“ ekkriis mia avo „mi aŭdis, sed al diablo! neniel komprenis, ke tion vi destinis al Svan. Estu certaj, ke li mem ne komprenis.“ „Svan ja ne stultas. Mi ne dubas, ke li plezure aŭdis. Ne decus, ke mi priparolus la nombron de boteloj aŭ la prezon de la vino!...“ Miaj gepatroj restis solaj, ili sidiĝis por momento; mia patro diris: „nu, se al vi konvenas, ni supreniros kaj enlitiĝos.“ „Laŭ via plaĉo, kara, kvankam mi neniom dormemas; ne tamen tiu banala kafo-glaciaĵo min tiom detenas de la emo; sed mi vidas, ke ankoraŭ lumas lampo en la kuirejo, kompatinda Franciska atendis min, do mi petos, ke ŝi malbuku mian korsaĵon dum vi iros kaj demetos la vestojn.“ Kaj mia patrino malfermis la aĵuran pordon, kiu disigis la koridoron de la ŝtuparo. Mi baldaŭ poste aŭdis, ke ŝi alsupras por fermi sian fenestron. Mi silente enpaŝis la koridoron; tiom forte batis mia koro, ke mi pene antaŭeniris, sed ĝi almenaŭ batis ne plu angore, sed timege kaj ĝoje. Mi vidis, kiel sur la murojn de la ŝtuparejo ĵetas sian lumon la kandelo de panjo. Poste mi vidis ŝin mem; mi impetis. En la unua sekundo ŝi mire rigardis min, ne komprenante, kio okazas. Poste ŝia vizaĝo mienis kolere, ŝi al mi ne diris eĉ vorton, kaj efektive pro relative bagatelaj aferoj oni min iafoje ne alparolis dum pluraj tagoj. Se panjo dirus ion, ŝi komprenigus, ke oni rajtas denove al mi paroli, kaj tio cetere min eĉ pli konsternus, kvazaŭ tio signus ke kompare kun la drasteco de la puno, kiu poste venos, silento aŭ ofenditeco estas infanaĵoj. Unu parolsono signifus la kvieton, kun kiu oni respondas al servisto, kiun oni ĵus definitive maldungis; la kison, kiun oni donas al filo, kiun oni forsendas al varbiĝo, kaj kiun oni al li rifuzus, se oni nur daŭrigus ofenditecon dum du tagoj. Sed ŝi aŭdis, ke mia patro elirinte la tualetejon, en kiu li demetis la tagovestojn, alsupras kaj prevente kontraŭ la sceno de riproĉado al mi ŝi diris per voĉo premita de kolero: „foriru, foriru, almenaŭ via patro ne vidu vin tiel freneze atendanta!“. Sed mi ripetadis „venu por nokta bondeziro“ kun timego vidante ke laŭ la muro jam altiĝas la lumo de la patra kandelo, sed ankaŭ uzante tiun proksimiĝon kiel premon kaj esperigilon, ke panjo, volante eviti ke mia patro vidu min ĉi tie, se ŝi obstinos en sia malakceptado, subite diros: „reiru al via ĉambro, mi venos poste“. Jam tro malfrue: mia patro staris antaŭ ni. Pretervole kaj neaŭdite de ili mi murmuris: „mi pereos!“.

Tiele ne okazis. Mia patro ofte rifuzis al mi permesojn jam ricevitajn per la pli favoraj kontraktoj kiujn al mi konsentis miaj patrino kaj avino, ĉar li ne estis homo de principoj kaj kun li ne validis rajto pro kutimo. Pro ajna cirkonstanco aŭ eĉ sen cirkonstanco li abolis lastamomente promenon tiom rutinan, tiom sankciitan, ke ĝin rifuzi estis perfido, aŭ – kiel ekzemple okazis en tiu sama vespero – longe antaŭ la laŭ-rita horo li diris al mi: „bone, nun iru al via lito! ne murmuru!“ Sed same pro manko de principoj (laŭ la avina esprimo) li ankaŭ ne estis propradire postulema. Li rigardis al mi mallonge kun miro kaj kolero, kaj post ol mia patrino en sinĝena tono diris kelkajn vortojn da klarigo pri la okazo, li diris: „bone, akompanu lin, vi ĝuste diris, ke vi ne dormemas, restu iom en lia ĉambro; miaflanke mi nenion bezonas.“ „Sed, kara“ timeme respondis mia patrino, „ĉu mi dormemas aŭ ĉu ne dormemas ne decidu pri la afero, ĉi tiun infanon ni ne kutimigu...“ „Pri kutimigo ne temas“ ŝultrumis mia patro „vidu, la etulo estas malĝoja, li mienas ploreme; ni do lin ne turmentu! Se li pro tio malsaniĝus, kion vi de tio ricevus? Estas du litoj en la ĉambro, diru al Franciska, ke ŝi pretigu la grandan liton kaj vi dormu ĉi-nokte samĉambre kun li. Bone do, bonan nokton! mi ne estas nervema, kiel vi aliaj, mi tuj enlitiĝos.“

Pro tio oni al mia patro ne povis danki, tia sentimentalaĵo – tiele li nomis tiajn okazojn – lin incitus. Mi restis surloke, ne kuraĝante ian movon; li ankoraŭ staris antaŭ ni, alta en sia blanka noktoĉemizo sub la viol-kaj-roz-kolora hinda kaŝmir-tuko, kiun li kutime volvis-nodis ĉirkaŭ la kapo, de kiam li suferis pro neŭralgioj, kun sama gesto kiel Abrahamo en gravuraĵo laŭ pentraĵo de Benoco Gocoli38, kiun al mi donacis sinjoro Svan, kiam li diras al Sara, ke ŝi disiĝu de Isaako39. Ĉio ĉi okazis antaŭ multaj jaroj. La muro de la ŝtuparejo, laŭ kiu mi tiam vidis la altiĝantan kandellumon, delonge ne plu staras. Kaj en mi mem kunfalis multaj aferoj, kiujn mi kredis por ĉiam daŭrontaj, kaj novaj konstruiĝis, naskante novajn ĝojojn kaj malĝojojn, kiujn mi tiam ne povis antaŭvidi, kaj simile malnovaj kondiĉoj intertempe iĝis al mi malfacile kompreneblaj. Ankaŭ delonge mia patro ĉesis diri al mia patrino: „akompanu la etulon“. Neniam la ebleco de tiaj horoj por mi reaperos. Sed de malmulte da tempo mi denove bone aŭdas, streĉante la orelojn, la plorajn spasmojn, kiujn al mi prosperis deteni antaŭ mia patro, kaj kiuj liberiĝis kiam mi solis kun mia patrino. Ili ĝustadire neniam ĉesis, nur la vivo ĉirkaŭ mi silentiĝis kaj dank' al tio mi reaŭdas ilin, kiel tiujn monaĥejajn sonorilojn, kiujn urba vivo dum la hela tago superbruas tiom plene, ke oni povas kredi, ke ili ne funkcias, sed kiuj en la vespera silento denove sonoras.

Panjo tradormis tiun nokton en mia ĉambro; post ol mi kulpis misagon tiel grandan, ke mi atendis senindulgan forpelon el la hejmo, miaj gepatroj cedis al mi pli multe, ol mi ricevus de ili rekompence de laŭdinda faro. Eĉ en la tempo, kiam ĝi en formo de tia graco montriĝis, la sinteno de mia patro al mi konservis sian arbitrecon, sian preteratenton al merito, kiu estis konstanta, kaj kiu ŝuldiĝis al tio, ke ĝin gvidis ordinare ne antaŭpensita plano, sed cirkonstanca konveno. Povas esti ke tio, kion mi juĝis severa, kiam ekzemple li ordonis mian enlitiĝon, severa malpli estis, ol la decidoj de mia patrino aŭ avino, ĉar lia spirito, kiu en multaj aspektoj pli diversis de mia ol la patrina kaj avina, kredeble ĝis tiam ne divenis, kiom granda estis mia vespera malfeliĉo, dum panjo kaj avinjo tion bone sciis; sed ili min amis, kaj tial ne konsentis ŝpari al mi tiun suferon, ili volis instrui al mi ĝian mastradon por ke mia nervemo malgrandiĝu, ke mia volpovo fortiĝu. La tenereco de mia patro al mi estis alikvalita, kaj mi dubas, ke li kuraĝus je same granda firmeco: ĉi-foje li komprenis, ke mi malĝojas, li diris al mia patrino: „iru kaj konsolu lin“. Panjo do restis tiunokte en mia ĉambro kaj por ke ne difektiĝu pro pento tiuj horoj finfine tiom aliaj ol mi povis atendi, kiam Franciska, kromprenante, ke la situacio estas malordinara, kaj vidante panjon ĉe mi sidanta, mian manon tenanta, miajn larmojn sen riproĉoj toleranta, demandis: „sinjorino, kial do la juna sinjoro tiom ploras?“, panjo respondis: „li ne scias mem, Franciska, li estas streĉita; rapide pretigu la grandan liton kaj mem supreniru por dormi.“ Unuafoje do mian malĝojon oni ne rigardis puninda kulpo, sed ĵus oficiale agnoskita, kontraŭvola malsano, nerva stato, pri kiu mi ne respondecis; estis al mi faciligo, ke mi ne plu devis enmiksi skrupulojn en la amarecon de larmoj; mi nun ploris rajte, senpeke. Mi ankaŭ ne malmulte fieris rilate al Franciska pro ĉi tiu renverso de sorto, kiu – unu horon post kiam panjo rifuzis veni al mia ĉambro kaj malestime dirigis, ke mi dormu – al mi asignis rangon de plenkreskulo kaj subite spertigis ian puberecon de malĝojo, ian emancipiĝon de larmado. Mi devus pro tio feliĉi; tiel ne estis. Al mi ekŝajnis, ke mia patrino unuafoje antaŭ mi en maniero al ŝi probable dolora cedis, ke okazis unuafoje abdiko ŝiaparta pri la idealo, kiun ŝi deziris al mi, kaj ke ŝi – malgraŭ sia tuta braveco – agnoskis unuafojan malvenkon. Al mi ŝajnis, ke se mi male venkis, tion mi faris kontraŭ ŝi, ke al mi prosperis – kiel prosperus al malsano, ĉagrenoj aŭ aĝo – malfirmigi ŝian volon, cedigi ŝian prudenton, kaj ke ĉi tiu vespero malfermis epokon kaj estis memorinda kiel vespero de malbona tago. Se mi aŭdacus ankoraŭ, mi dirus al panjo: „ne, mi ne volas, vi ne dormu ĉi tie.“ Sed mi sciis, ke praktika – laŭ la moda esprimo realisma – saĝo en ŝi moderigis la ardan idealismon hereditan de mia avino; mi sciis, ke nun ĉar la malbonago jam estis plenumita, ŝi prefere lasos al mi la trankviligan ĝuadon de ĝi kaj ne ĝenos mian patron. Ja la bela vizaĝo de mia patrino tiuvespere ankoraŭ june brilis, dum ŝi milde tenis miajn manojn kaj penis ĉesigi mian larmadon; sed mi ĝuste ricevis impreson, ke ĉio devus okazi alimaniere, ke ŝia kolero estus por mi preferinda al tiu ŝia nova mildeco, kiun mia junaĝo antaŭe ne spertis; mi ricevis impreson, ke mi ĵus per malpia mano al ŝi sekrete strekis unuan faldon en la animo kaj aperigis unuan blankan haron. Ĉi tiu penso duobligis miajn plorspasmojn, kaj mi vidis tiam ke panjo, kiu ĝis tiam neniam allasis sin al kunsenta tenereco al mi, subite simpatiis kun mia afekcio kaj provis sin deteni de plorado. Ŝi sentis, ke mi rimarkis tion, kaj ŝi do ridis: „Jen flavuleto mia, kanario mia, se vi daŭrigos, vi stultigos panjon same kiel vin mem. Pli bone – ĉar vi ne dormemas kaj ankaŭ panjo ne – ni ne daŭre streĉu la nervojn, ni komencu ion, ni prenu iun el viaj libroj.“ Sed en la ĉambro mi ne havis. „Ĉu vi elreviĝos, se mi jam alportos la librojn, kiujn via avino volis donaci okaze de via nomfesto? Bone pripensu: ĉu vi ne malgajos, pro tio ke vi ne ricevos ilin postmorgaŭ?“ Male mi ĝojis pri tio kaj panjo iris kaj reportis stakon da libroj volvitan en papero, tra kiu mi travidis nur la malaltan kaj larĝan formaton, sed kiu jam – sub tiu unua, kiom ajn malpreciza kaj vualita ekstero – superis la krajonskatolon de novjara festo kaj la silkoraŭpojn de la antaŭa jaro. La libroj estis: ‚La Lageto de l' Diablo‘, ‚Francisko Kampotrovito‘, ‚Malgranda Fadeta‘ kaj ‚La Sakflutistoj‘. Mia avino – mi poste eksciis – elektis unue poeziaĵojn de Alfredo De Muse40, volumon de Ĵan-ĵako Rusoo41 kaj ‚Indiana‘ 42, ĉar ŝi juĝis unuflanke, ke bagatelaj legaĵoj same malbonas kiel bombonoj aŭ dolĉaĵoj, kaj aliflanke ke la granda trablovo de geniaj verkoj la animon de eĉa infano influas ne pli danĝere kaj ne malpli viglige, ol lian korpon influas libera aero kaj forta vento. Sed mia patro preskaŭ nomis ŝin freneza, kiam li aŭdis, kiajn librojn ŝi volis al mi donaci, kaj ŝi do reiris mem al Ĵui-vicgrafo, al la librobutiko, por ke mi nepre havu donacon (estis sunarda tago kaj ŝi revenis tiom malvigligita, ke la kuracisto avertis mian patrinon, ke ŝi detenu ŝin de tiaj okazoj de laciĝo) kaj ŝi anstataŭe reportis la kvar kamparajn romanojn de Ĝorĝo Sand43. „Kara“ ŝi komentis al mia patrino „mi ne tolerus, ke mi donus al ĉi tiu infano malbone verkitan libron“.

Efektive ŝi neniam konsentis al aĉeto de afero, kiu ne nutras la spiriton, precipe per la nutro, kiun provizas belaĵoj, instruantaj al homoj ke plezuron ili ĉasu alimaniere ol en kontentiĝo per komfortaĵoj kaj vantaĵoj. Kiam eĉ pro ia cirkonstanco ŝi donis tianoman utilan donacon – donacis ekzemple brakseĝon, manĝilojn, promenbastonon – ŝi elserĉis antikvajn pecojn, kvazaŭ ilia longa neuzateco forviŝus ilian utilon, kaj ili do pli taŭgus por rakonti la vivmanieron de estintaj homoj, ol por servi al la bezonoj de la nuna vivo. Ŝi volonte vidus en mia ĉambro fotografaĵojn de plej belaj monumentoj aŭ pejzaĝoj. Sed en la momento kiam ŝi estis ilin aĉetonta, kvankam la bildigita objekto efektive estis belaĵo, ŝi juĝis ke vulgareco kaj utileco tro grandas en ili pro la meĥanikeco de fotografia bildigo. Ŝi serĉis oblikvan manieron, ŝi penis eble ne tute forigi sed almenaŭ malgrandigi la komercan banalecon, laŭeble ŝanĝi ĝin kontraŭ belarteco, iel enŝovi plurajn artajn tavolojn: anstataŭ fotografaĵoj de la katedralo de Ĉartro44, de la fluantaj fontanoj en Sankluo45, de Vezuvio46, ŝi informiĝis de Svan, ĉu eble iu grava pentristo bildigis ilin, kaj pli volonte ŝi donacis al mi fotografaĵon de la ĉartra katedralo pentrita far Korot, de la sankluaj fontanoj far Huberto Rober47, de Vezuvio far Viliamo Turner48, kio donis plian gradon de arteco. Por la bilda prezento de ĉefverko aŭ de naturaĵo ŝi do eksigis la fotografiston favore al granda belartisto, sed li oficon rericevis por kopiado de la artista interpreto. Jam cediginte vulgarecon mia avino plu agis, por ke ĝi ankoraŭ pli malproksimen retropeliĝu. Ŝi demandis al Svan, ĉu la verkon iu kopie gravuris, kaj se tiel okazis, ŝi preferis malnovan gravuraĵon, kiu eventuale havis kroman intereson, nome tiun, ke ĝi faman verkon prezentas en nuntempe ne plu ekzista stato, ekzemple la gravuraĵon de Rafaelo Morgen49 laŭ la ‚Lasta Vespermanĝo‘50 far Leonardo da Vinĉi51 antaŭ ĝia difektado. Konfesinde tiu aparta kompreno de la arto de donacado ne ĉiam rezultis ege brile. La imago, kiun mi ricevis pri Venecio tra desegno far Ticiano52, laŭtradicie fone prezentanta la lagunon, certe estis malpli preciza, ol tiu, kiun havigus simplaj fotografaĵoj. La familio plu ne kalkulis – kalkulis nur mia praonklino kiam ŝi starigis akuzan akton kontraŭ mia avino – kiom da brakseĝoj de ŝi donacitaj al junaj gefianĉoj aŭ maljunaj geedzoj en la unua fojo, kiam iu pridonacito provis la meblon, sub la pezo de la provanto tuj disrompiĝis. Sed mia avino taksis malgrandanimaĵo, ke oni zorgas pri la solido de ligna konstruaĵo, sur kiu ankoraŭ distingiĝas florornamo, rideto, iafoje bele elpensita desegno el la pasinteco. Eĉ tiuj aranĝaĵoj en ili, kiuj respondis al ia uzo, ĉar ili bezoniĝis pro moro kiun nuntempuloj ne plu havas, ĉarmis ŝin, kiel ĉarmas malnovaj parolmanieroj, en kiuj rimarkiĝas vortfiguro, kiun en la nuntempa lingvo vualas delonga banaliĝo. Ĝuste la kamparaj romanoj de Ĝorĝo Sand, kiun ŝi donacis okaze de mia nomfesto, enhavis abunde – simile al malnovaj mebloj – arkaikajn esprimojn, en kiuj nun superregas metaforeco, kaj kiujn oni ankoraŭ aŭdas nur de kamparanoj. Tial mia avino aĉetis ĉi tiujn pli volonte ol aliajn, same kiel ŝi pli plezure luprenus domon kun gotika kolomboturo aŭ alia tiaspeca malnovaĵo, kiu favore inklinigas la animon, al ĝi sugestante sopiron al neeblaj tempovojaĝoj.

Panjo sidiĝis apud mia lito; ŝi jam prenis ‚Francisko Kampotrovito‘-n kies ruĝeca kovrilo kaj nekomprenebla titolo al miaj okuloj prezentis apartan karakteron kaj allogan misteron. Mi tiutempe veran romanon ankoraŭ neniam legis. Pri Ĝorĝo Sand mi aŭdis, ke ŝi estis tipo de romanistoj. Ĉio ĉi emigis min atendi de ‚Francisko Kampotrovito‘ ion nedifineble ĝuindan. La diversaj manieroj, kiel la rakonto provis kaŭzi scivolon aŭ kortuŝiĝon, iuj parolturnoj, kiuj instigas al maltrankvilo aŭ malgajo, kaj kiun iom sperta leganto rekonas kiel komunaĵojn de multaj romanoj, ŝajnis al mi simple – al mi, ĉar mi rigardis ĉi novan libron ne kiel unu aĵon inter multaj similaj, sed kiel individuon, ekzistantan nur per si mem – stranga parfumo eliĝanta el la propra esenco de ‚Francisko Kampotrovito‘. Sub ĉiutagaj okazaĵoj, sub banalaĵoj, sub ordinaraj vortoj mi sentis propran frazmelodion, nekutiman akcenton. La rakonto komenciĝis; ĝi sonis al mi tre malklare, ĉar tiutempe, dum mi legis mi ofte laŭlonge de plenaj paĝoj revis pri tute aliaj temoj. Plie al la breĉoj, kiujn mia distriĝemo faris en la rakonto, aldoniĝis tio, ke panjo, kiam ŝi voĉlegis al mi, preterpasis ĉiujn amoscenojn. Tial ĉiuj rimarkeblaj ŝanĝoj en la respektivaj sintenoj de la muelistino kaj de la infano, kiujn klarigas simple la naskiĝo kaj kresko de amosento, al mi ŝajnis envolvitaj en granda mistero, kiun mi volonte atribuis al la influo de la nova kaj tiel dolĉesona nomo kampotrovito53, kiu al la infano – ĝin pro nekonebla kaŭzo ricevinta – komunikis sian viglan kaj ĉarman purpureskan tonon. Mia patrino estis unuflanke nefidinda leganto, sed aliflanke ankaŭ – de verkoj en kiuj ŝi trovis verecan esprimon de aŭtentaj sentoj – bonega leganto, kiu respekte kaj simple interpretis, per bela kaj milda voĉsono. Ankaŭ en la reala mondo, kiam ŝi sentis kortuŝon aŭ admiron ne pro artaj verkoj, sed pro vivantoj, estis bele vidi, kun kia ĝentileco ŝi evitis en sia voĉtono, en siaj gestoj aŭ en siaj paroloj jen gajan emfazon, kiu ŝokus tiun patrinon kies infano iam mortis, jen aludon al festo, al datreveno, kiu memorigus maljunulon pri lia profunda aĝo, jen vortojn pri mastrumado, kiuj al juna klerulo sonus tede. Kaj same, legante la prozon de Ĝorĝo Sand, kies atmosfero ĉiam plenas je boneco, je alta moralo, kiun panjo laŭ la instruo de mia avino rigardis plej alta valoro en la vivo, kaj kiun mi instruis al ŝi multe pli poste ne rigardi plej alta en beletro, ŝi atente senigis sian voĉon je malnoblaj efektoj, je afektoj kiuj barus la potencan fluon de la rakonto, ŝi liveris la tutan spontanean tenerecon, la tutan vastan mildecon, kiujn tiam ili postulis, al tiuj frazoj, kiuj estis kvazaŭ fasonitaj por ŝia voĉo kaj kiuj iamaniere ĝuste respondis al la amplekso de ŝiaj sentoj. Ŝi retrovis, por ilin komenci en la taŭga tono, la elkorecon, kiu antaŭestis ilin kaj estigis ilin, sed kiun la vorta konsisto ne indikas; dank' al tiu elkoreco ŝi dumlege dampis ĉian krudecon de verbotempoj, donis al imperfekto kaj perfekto la mildecon de boneco, la melankolion de tenereco, gvidis finiĝantan frazon al la eko de la sekvonta, jen pelante, jen detenante la takton de silaboj, por ke ili ricevu malgraŭ siaj malegalaj longoj ritmon konstantan; ŝi tiel en tiun tre ordinaran prozon enblovis konstantan sentan vivecon.

Miaj skrupuloj jam malaperis, mi konfidis min al la milda nokto, dum kiu mia patrino proksimis. Mi sciis, ke tia nokto ne okazos refoje; ke mia plej granda sopiro, nome havi mian patrinon en la ĉambro dum la malĝojaj horoj de nokto, tro malkonvenis rilate al ĉiutaga ordo kaj al la ĝenerala deziro, kaj ke sekve ĝia ĉi-vespere permesita plenumo nepre estis nenatura, escepta okazo. Morgaŭ mia angoro renaskiĝos kaj panjo forestos. Sed kiam la angoro ĉesis, mi ĝin ne plu komprenis; cetere la morgaŭa vespero ankoraŭ estis malproksima; mi pensis, ke mi havos tempon por pripensado, kvankam tiu tempo ne provizos min per novaj rimedoj, kaj kvankam ĉio ĉi estis aferoj, kiujn mia propra volo ne estis ŝanĝonta, kaj kiujn eviteblaj ŝajnigis nur la intervalo, kiu ilin ankoraŭ fortenis de mi.

***

Tiel do dum longa tempo, kiam mi nokte vekiĝis kaj memoradis Kombreon, mi ne revidis pli vaste ol tiun luman sekcon meze de densa mallumo, similan al tio, kion flagro de bengala fajro54 aŭ elektra lumĵeto tratranĉe prilumas en monumento, kies ceteraj partoj restas enprenitaj en nokto: en la iom larĝa bazo, la kabineto, la manĝoĉambro, la ekstremo de la malluma aleo, per kiu envenos sinjoro Svan en rolo de senscia kulpanto pri mia malĝojo, la koridoro, en kiu mi paŝis direkte al la unua ŝtupo de la tiom pene irota ŝtuparo, kiu siavice sole konsistigis la tre mallarĝan mezparton de tiu neregula piramido; kaj kulmine mia dormoĉambro kun la mallonga vitro-porda koridoro, tra kiu eniros panjo; sume en ĉiam sama horo, sena je ajna ĉirkaŭaĵo, hela sur malluma fono, la minimuma necesa dekoro (simila al la scenindikoj komence de malnova teatraĵo por prezentoj en provinco) necesa por la dramo de mia senvestiĝo; kvazaŭ Kombreo konsistus el nuraj du etaĝoj interkomunikaj per mallarĝa ŝtuparo, kvazaŭ tie estus ĉiam la deknaŭa horo. Al tiu, kiu min pridemandus, mi kompreneble respondus, ke Kombreo enhavis aliaĵojn kaj ekzistis alihore. Sed ĉion, kion mi memorus, tiam liverus nur voldependa memoro, racia memoro, kaj tial ke la informoj de ĝi liverataj pri estinteco neniun eron de tiu estinteco konservas, mi neniam dezirus longe pensi pri cetera Kombreo. Ĉio ĉi por mi verdire mortis.

Ĉu definitive mortis? Eble.

En tiu tuta afero tre rolas iu hazardo; kaj dua hazardo – nome tiu, kiu fiksas la tempon de ies morto – ofte ne ebligas longan atendon antaŭ okaziĝo de la unua.

Mi taksas tre saĝa la keltan kredon, ke animoj de tiuj, kiuj forlasis la vivantojn, restas enfermitaj en iuj malsuperaj estuloj, en besto, en vegetaĵo, en senviva objekto, vere perdiĝinte por homoj, ĝis venas la tago – por multaj ĝi neniam venas – kiam ŝance iu pasas apud la arbo aŭ al si havigas la objekton, en kiu ili malliberas. Tiam ili ektremas, vokas, kaj apenaŭ oni rekonis ilin, tuj la sorĉo disrompiĝas. De vivanto liberigite, ili venkas la morton kaj revenas por vivi apud vivantoj.

Ĝuste tiel okazas pri pasintaĵoj. Vane oni provas ilin revivigi, tiucelaj streĉoj de la racio neniel efikas. Ili kaŝiĝas trans ĝia rego, trans ĝia atingopovo, en ajna objekto – pliĝuste en la sento kiun la trovo de tiu objekto estigus – kiun oni ne suspektas. Je hazardo dependas, ĉu tiun objekton oni renkontos antaŭ la morto, aŭ ne renkontos.

De multaj jaroj Kombreo – krom la scenejo kaj ensceniĝo de la enlitiĝa dramo – por mi ne plu ekzistis, sed iam en vintra tago, post ol mi rehejmiĝis, mia patrino, rimarkante ke al mi estas malvarme, proponis ke mi prenu kontraŭkutime iom da teo. Mi unue malakceptis, poste sen klara kialo ŝanĝis la decidon. Ŝi mendis iun el tiuj mallongaj, dikaj kuketoj, kiujn oni nomas madelenoj, kiuj forme ŝajnas mulditaj en ripa ŝelo de jakoba pekteno. Kaj maŝinece, morna pro la malgaja nuna tago kaj pro la perspektivo de same malgaja sekva tago, mi albuŝigis kuleron da teo en kiu antaŭe moliĝis peceto da madeleno. Ĝuste en la momento, kiam la kuleraĵo da teo miksita kun kukeroj tuŝis mian palaton, mi tremeris kaj ekatentis al neordinaraĵo, kiu tiam okazis en mi. Delikatega plezuro min plenigis, sen rilato al io videbla, sen ke mi komprenis ĝian kaŭzon. Ĝi tuj al mi bagateligis la penojn de ordinara vivo, indiferentigis ĝiajn fiaskojn, malgravigis ĝian mallongecon, funkciante kiel amosento, min plenigante per ia multevalora substanco; ĝustadire tiu substanco ne estis en mi, ĝi estis mi. Mi ĉesis senti min netaŭga, misloka, mortonta. De kie venis tiu fortega ĝojo? Mi sentis, ke ĝi rilatas al la kungusto de teo kaj kuketo, sed ke ĝi ol gusto senkompare pli valoras, alispecas. De kie ĝi venis? Kion ĝi signifis? Kiel ĝi kompreniĝu? Mi trinkas duafoje, kaj per tio sentas nenion plian ol unuafoje, trinkas triafoje kaj ricevas malpli ol duafoje. Prefere mi ĉesu, ŝajne la efiko de la trinkaĵo malfortiĝas. La vero, kiun mi persekutas, klare en ĝi ne estas, sed en mi. Ĝi vekis ĝin, sed ne konas ĝin, kaj ĝi povas nur ajnafoje ripeti ĉiam pli malforte la saman ateston, kiun mi ne sukcesas interpreti, kaj kiun mi prefere povu laŭvole repostuli kaj plene resperti post iom da tempo, por definitiva klarigo. Mi surtabligas la tason kaj turnas min al mia animo. Ĝi trovu la veron. Sed kiel? Granda embaraso ĉiam estiĝas, kiam animo ne povas sin mem kompreni; kiam ĝi samtempe estas serĉanto kaj malluma traserĉata lando, en kiu ĝia tuta ekipo ne utilos. Ĉu serĉi? Ne nur: ankaŭ krei! Ĝi frontas ion, kio ankoraŭ ne ekzistas, kaj tion realigi kaj poste prilumi sole ĝi povas.

Kaj mi denove esploras, kia estas tiu nova animstato, kiu venas sen logika pruvo, sed kun evidento de feliĉa sento, kun realeco forcediganta ĉion alian. Ĝin mi volas laŭeble reaperigi. Mi pense revenas al la momento, kiam mi prenis la unuan kuleron da teo. Mi retrovas la saman staton sen nova klarigo. Mi pelas mian animon al plia streĉiĝo, ke ĝi revenigu la forflugantan senton. Por ke nenio ĝenu la impeton kun kiu ĝi provos kapti ĝin, mi forigas ĉiujn barojn, ĉiun fremdan ideon, mi ŝirmas miajn orelojn kaj mian atenton kontraŭ la bruoj de la najbara ĉambro. Sed sentante, ke mia animo laciĝas kaj ne sukcesas, mi male devigas ĝin nun al la distriĝo, de kiu mi ĵuse detenadis ĝin, mi pensigas ĝin pri aliaj aferoj, por ke ĝi rekolektu forton antaŭ fina provo. Poste duafoje mi liberigas la spacon antaŭ ĝi, mi prezentas al ĝi tiun guston, freŝe restantan el la unua buŝpreno, kaj mi sentas, kiel en mi ektremas io, kio moviĝas, volas leviĝi, io kvazaŭ malankriĝinta en granda profundo – kio ĝi estas mi ne scias, sed tio grade alsupras, mi perceptas la reziston, mi aŭdas la rumoron de la transirata distanco.

Certe tio, kio en mi tiel viviĝas, estas bildo, okula memoraĵo, kiu – ĉar asocia kun tiu gusto – volas ĝin akompani supren. Sed tro malproksime, tro malklare ĝi baraktas, mi apenaŭ distingas la neŭtran rebrilon, en kiun konfuziĝas la nefiksebla kirlo de distirataj koloroj; formon mi ne distingas, mi ne povas peti de ĝi, kiel de sola kompetenta tradukanto, ke ĝi rediru al mi la ateston de sia kunnaskita, nedisiĝema akompananto, la gusto, peti ke ĝi raportu pri la ĝusta difinita cirkonstanco, la ĝusta parto de estinta tempo, pri kiu temas.

Ĉu entute atingos la supron de klara konscio tiu memoraĵo, tiu estinta momento, kiun de tre malproksime la logforto de simila momento vekis, afekciis, levis de mia plejprofundo? Mi ne scias. Nun mi ne plu sentas ion, ĝi haltis, eble resinkis; estas dubinde, ĉu iam ĝi eliĝos el sia nokto. Dek fojojn mi devas rekomenci, al ĝi kliniĝi. Ĉiun fojon malkuraĝo, kiu deturnas homojn de malfacilaj taskoj, de grandaj verkoj, deadmonas min, rekomendas, ke mi trinku teon kaj simple pripensu hodiaŭajn zorgojn kaj morgaŭajn dezirojn, facilajn remaĉaĵojn.

Kaj subite antaŭ mi aperis la memoraĵo. Ĉi tiun guston havis peceto de madelen-kuko, kiun en Kombreo dimanĉe (ĉar en tiu tago mi ne eliris antaŭ la horo de diservo), kiam mi matene salutis ŝin en ŝia ĉambro, mia onklino Leonia donis al mi, ĝin trempinte en sia tea aŭ tilia infuzaĵo. La aspekto de la kuketo ne kaŭzis rememoron, antaŭ ol mi gustumis ĝin; eble tial ke intertempe madelenojn mi ofte vidis – sed ne manĝis – sur bretoj de kukvendejoj, kaj ilia bildo sekve deligiĝis de la malproksima kombrea tempo kaj asociiĝis kun posta vivotempo; eble ankaŭ de tiuj tiom longe ekster memoratingo restintaj aferoj nenio transvivis, ĉio diseriĝis; formoj – ankaŭ la formo de la dolĉa konketo, tiom grase plezuriga sub severa, pia striaro – neniiĝis aŭ, endormiĝinte, perdis la ekspansian impeton, per kiu ili povus atingi la konscion. Sed kiam de malproksima estinteco nenio plu daŭras, post ol vivuloj mortis, post ol aĵoj detruiĝis, sole la pli malsolidaj sed pli vivemaj, malpli materiaj, pli persistaj, pli fidelaj odoro kaj gusto ankoraŭ longe restas, kiel animoj, memorante, atendante, esperante sur la ruino de ĉio cetera, senŝancele portante en siaj preskaŭ netuŝeblaj eretoj la vastegan monumenton de memoro.

Apenaŭ mi rekonis la guston de la madelen-peco trempita en tilia teo, kiun al mi kutime donis mia onklino – kvankam finklarigon de la feliĉiga povo de tiu memoraĵo mi ankoraŭ ne sciis kaj rezervis por posta tempo – tuj la malnova griza domo ĉestrata, en kiu estis ŝia ĉambro, aperis kiel sceneja dekoro kaj alĝustiĝis al la eta ĉeĝardena pavilono, kiun oni konstruigis por miaj gepatroj en la malantaŭa parto (la stumpa parto, kiun mi ĝis tiam izole revidis); kaj kune kun la domo reaperis ankaŭ la urbo, la placo al kiu oni sendis min antaŭ la tagmanĝo, la stratoj, kiujn mi trairis foje kaj refoje en la tago por komisioj senrigarde al la vetero, la vojoj kiujn oni prefere elektis kiam la vetero belis. Kaj kiel en tiu ludo, per kiu japanoj amuziĝas, en porcelanan bovlon enakvigante paperpecetojn, antaŭe senformajn, kiuj je ektuŝo de akvo tuj disfaldiĝas, turniĝetas, koloriĝas, diversiĝas kiel plenformaj kaj rekoneblaj floroj, domoj, hometoj, tiel same nun la floroj de nia ĝardeno, tiuj de la svan-a parko, la akvolilioj de Vivono55, la ordinaraj homoj de la vilaĝo en siaj dometoj, kaj la preĝejo kaj tuta Kombreo kun ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝanta, solidiĝanta – urbo kaj ĝardenoj – eliĝis el mia tetaso.

2

Kombreo, vidate de malproksime, de ĉirkaŭa kvinkilometra distanco aŭ de la fervojo, kiam ni alveturis en la lasta antaŭpaska semajno, konsistis en unu nura preĝejo, kiu resumis la urbon, ĝin reprezentis, ĝin komentis kaj emblemis por la ĉirkaŭa mondo, kaj se oni proksimiĝis, tenis dense ĉe sia alta, malhela mantelo meze de kampoj kaj fronte al vento, kiel paŝtisto tenas sian ŝafaron, la grizajn, vilajn dorsojn de la kunpremiĝaj domoj, kiujn ruina mezepoka murego jen kaj jen ĉirkaŭis per perfekte ronda limo, kiel urbeto de frurenesanca pentraĵo. Al loĝantoj Kombreo estis iom prema, kiel ĝiaj stratoj, kies domoj konstruitaj el la loka nigra roko, alireblaj per eksteraj ŝtuparetoj, ĉapelitaj de gabloj, kiuj antaŭombris ilin, estis tiel mallumaj, ke oni jam en malfrua posttagmezo devis levi la kurtenojn de la ĉambraj fenestroj; stratoj kun seriozaj sanktulaj nomoj, el kiuj pluraj estis el la nobelaj sinjoroj de Kombreo: strato Sankta-Hilario, strato Sankta-Jakobo, en kiu estis la domo de mia onklino, strato Sankta-Hildegarda, al kiu rigardis ĝia krada pordego, kaj strato Sankta-Spirito, al kiu malfermiĝis la flanka pordeto de ĝia ĝardeno; kaj tiuj kombreaj stratoj ekzistas en tiom fora parto de mia memoro, havas tonojn tiom aliajn ol la koloroj, en kiuj montriĝas al mi la nuna mondo, ke ili fakte ĉiuj ŝajnas – kune kun la preĝejo, kiu de sur la placo superaltis ilin – pli fantaziaj ol la lumbildoj de la magia lanterno; kaj ke iafoje se mi ankoraŭ trairus la straton Sanktan-Hilarion, se rezervus ĉambron en la strato de la Birdo – en la malnova hotelo de Sagita Birdo, de kies kellukoj eliĝis kuirodoro, kiun senŝanĝe intermita kaj varma mi ankoraŭ fojfoje flaras en mi – tio estus pli magia komuniko kun transa mondo, ol se mi kun Golo renkontiĝus aŭ kun Genoveva De Brabanto parolus.

La kuzino de mia avo – alinome mia praonklino – ĉe kiu ni loĝis, estis la patrino de tiu onklino Leonia, kiu post la morto de sia edzo, onklo Oktavo, unue ne plu volis moviĝi for de Kombreo, poste en Kombreo for de sia domo, poste for de sia lito, kaj ne plu malsupreniris, ĉiam kuŝante en ŝanceliĝa stato de malĝojo, korpa malforto, malsano, obsedo kaj pieco. Ŝia propra ĉambraro rigardis al la strato Sankta-Jakobo, kiu ĝisiris la iom malproksiman Grandan Herbejon (kontraste al la Malgranda Herbejo, kiu verdis meze de la urbo, inter tri stratoj), kaj kiu unutone, grize, preterpasante la tri altajn sabloŝtonajn ŝtupojn de preskaŭ ĉiu dompordo, aspektis kiel foldo, kiun gotika skulptisto farus en bloko, el kiu li ankaŭ farus bildon de betleĥemo56 aŭ de golgoto57. Mia onklino plu loĝis en du solaj najbaraj ĉambroj, posttagmeze kuŝante en unu, dum oni aerumis la alian. Ili estis el tiuj provincaj ĉambroj kiuj – same kiel aerajn aŭ marajn vastojn en iuj landoj lumigas aŭ parfumas milmiloj da protozooj, kiuj ne videblas – ĉarmas onin per la multaj odoroj eligataj de virtoj, saĝo, kutimoj, tuta sekreta, nevidebla, abundega kaj morala vivo, kiu en aero ŝvebas; naturaj odoroj ankaŭ, certe, kolorigitaj de la tempo, similaj al ĉirkaŭaj kampaj odoroj, sed jam ankaŭ endomaj, homaj kaj enfermitaj, de bongusta, tralaborita kaj hela ĵeleo el ĉiuj fruktoj de la jaro, kiuj rifuĝis de la ĝardeno en la ŝrankon; laŭsezonaj, sed meblaj kaj hejmaj, mildigantaj la pikecon de prujno per la dolĉeco de varma pano, senfaraj kaj akurataj kiel vilaĝa horloĝo, promenemaj kaj bonordaj, revemaj kaj ordemaj, vestŝrankaj, matenaj, piaj, feliĉaj pro paco, kiu provizas nur plian gradon de maltrankvilo, kaj pro prozeco, kiu liveras grandan kvanton da poezieco al tiu, kiu ilin trairas sed ne konstante inter ili loĝas. La aero estis tie saturita je altkvalita, nutra, tiom gustuminda silento, ke mi ĉiufoje enpaŝis kun iaspeca frandemo, precipe en tiuj unuaj matenoj de la paska semajno, en kiuj mi pli bone ĝuis ĝin, ĉar mi freŝe alvenis en Kombreon; antaŭ ol mi eniros kaj salutos mian onklinon, oni atendigis min mallonge en la unua ĉambro, en kiu la ankoraŭ vintra sunlumo varmiĝis antaŭ la fajrujo, kiu jam brulis inter du brikoj kaj la tutan ĉambron ŝmiris per fulgodoro, efikante kiel granda kampara hejt-fornelo aŭ kiel kastela kamenokadro58, ĉe kiuj oni deziras, ke la ekstera vetero iĝu pluva, neĝa, eĉ diluve malbona, por senti krom la komforto de enfermiteco la poeziecon de travintrado; mi iris kelkajn paŝojn de la genuiĝilo al la brakseĝoj, kiujn tegis reliefornama veluro kaj ĉiam surpendis kroĉetitaj nuksubaĵoj59; kaj la fajro – kuirante kiel paston la bonajn odorojn kiuj, jam prilaborite kaj maturigite de la malseka, novsuna malvarmeto de mateno, kvazaŭ grumele plenigis la aeron – tavoligis ilin, ilin orumis, faldumis, ŝveligis, faris per ilia substanco nevideblan kaj palpeblan provincan kukon, grandegan buĥton, ene de kiu mi – la pli kraketajn, pli subtilajn, pli renomajn sed ankaŭ pli sekajn aromojn de la ŝranko, de la komodo, de la foliara tapeto apenaŭ gustuminte – ĉiufoje revenis kun sekreta avido al la meza, glua, neŭtra, malfacile digestebla kaj frukta odoro de la florornama peplomo.

Mi aŭdis el la najbara ĉambro, kiel mia onklino duonvoĉe parolis al si. Ŝi ĉiam mallaŭtis, ĉar ŝi kredis, ke io en ŝia kapo estas rompita kaj flosas, kaj ĝin ŝi mismovus per tro laŭta voĉsono, sed ŝi neniam longe restis silenta, eĉ kiam ŝi solis, pro tio ke ŝi kredis tion saniga al sia gorĝo, ke ĝi malhelpis stagnadon de sango kaj tiel maloftigis la sufokojn kaj angorojn, kiujn ŝi suferis; cetere ŝi – vivanta en plena senmoveeco – atribuis al siaj eĉ plej etaj korpaj impresoj grandegan gravon, al ili atribuis ankaŭ tian variemon, ke ĝi instigis ŝin al konstantaj rilataj komentoj, kaj manke de ĉeestanto, al kiu ŝi povus ilin komuniki, ŝi avizadis sin mem en konstanta solparolado, kiu estis ŝia ununura agado. Bedaŭrinde, kutimiĝinte al laŭta pensado, ŝi ne ĉiam kontrolis, ĉu iu estas en la najbara ĉambro, kaj ofte mi aŭdis, kiel ŝi diras al si: „mi nepre memoru, ke mi ne dormis“. Ŝi pretendis je ĉiama maldormo, kaj la parolmaniero de la familio tion respektoplene spegulis: matene Franciska ne vekis ŝin sed eniris ŝian ĉambron; kiam ŝi dormetis en la tago, ni diris, ke ŝi estas pripensantaripozanta; kaj se ŝi en interparolo preteratente diris: „kio min vekis...“ aŭ: „mi sonĝis ke...“ ŝi ruĝiĝis kaj tuj alie revortumis la aferon.

Post mallonge mi eniris kaj interkisis kun ŝi; Franciska infuzis ŝian teon; aŭ eventuale se ŝi sentis sin maltrankvila, ŝi anstataŭe petis alian infuzaĵon, kaj estis mi tiu, kiun oni taskis pri deskuado el la apoteka saketo en teleron de la kvanto da tiliaj floroj, kiu poste ŝutiĝos en bolantan akvon. Pro malsekiĝo la tigetoj tiel kurbiĝis, ke ili formis fantazian plektaĵon, en kies interspacoj malfermiĝis palaj floretoj, kvazaŭ pentristo ilin aranĝus kaj en plej ornama maniero pozigus. Parte aŭ tute ŝanĝinte sian aspekton, la folietoj similis al plej diversaj aferoj: al diafana flugilo de muŝo, al blanka dorsoflanko de etikedo, al rozpetalo, sed al tiaj aferoj tavoligitaj, kunpremitaj aŭ kunplektitaj, kiel okazas en farado de nesto. Multaj superfluaj delikataĵoj – pro la plaĉa neŝparemo de la apotekisto – kiuj en malnatura preparaĵo ne aperus, ĉi tie plezure provizis la agrablan komprenon – kiel libro kiu mirinde aperigas la nomon de reale konata homo – ke ili estis floraĵoj de realaj tilioj, kiel tiuj, kiujn mi vidis en la avenuo de la Stacidomo, ŝanĝitaj ĝuste ĉar ili ne estis aliaj, sed samaj post tempopaso. Ĉiu nova eco en ili estis nur aliformiĝo de antaŭa eco; mi rekonis en iliaj grizaj buletoj la iamajn verdajn butonojn, kiuj ne elmaturiĝis; precipe la roztona, luna, milda brilo per kiu elstaris la floroj ene de la malfortika plekto de tigoj, en kiu ili pendis kiel oraj rozetoj – distingante, kiel postlumeco ankoraŭ markanta sur muro la lokon de malaperinta fresko, la kolorajn elkreskaĵojn de l' arbo disde tiuj, kiuj senkoloris – vidigis, ke tiuj petaloj estis ĝuste tiuj samaj, kiuj, antaŭ ol ili flore plenigis apotekan saketon, bonodoris tra printempaj vesperoj. Ankaŭ ia kandelflama rozeco estis koloro ilia, sed jam parte malvigligita kaj dormanta en tiu duonvivo, kiu nun estis ilia sorto kaj kvazaŭ estas la krepusko de floroj. Mia onklino baldaŭ trempis en la varmegan infuzaĵon – ĝian velkfolian aŭ eksfloran guston frandante – etan madelenon, el kiu ŝi donis al mi pecon, post ol ĝi sufiĉe moliĝis.

Unuflanke de ŝia lito staris granda flava komodo el citronarba ligno kaj tablo kuniganta la apotekan kaj la altaran utilojn; sur ĝi super statueto de virgulino Maria kaj botelo de minerala akvo Viĉi-celestenoj ankaŭ kuŝis diservaj libroj, kuracilaj preskriboj kaj ĝenerale ĉio same necesa al enlita observado de ritoj kaj de dieto, al ĝustatempeco por pepsino kaj por vespro egale. Aliflanke ŝia lito etendiĝis laŭ la fenestro, ŝi senpene rigardis al la strato kaj por forpeli enuon el ĝi legis de mateno ĝis vespero, kiel persa princo, la ĉiutagan sed longmemoran kronikon kombrean, kiun ŝi poste kun Franciska komentis.

Mi estis ĉe mia onklino de apenaŭ kvin minutoj, kaj ŝi jam forpermesis min, timante ke la vizito ŝin lacigos. Ŝi prezentis al miaj lipoj sian malgajan, palan, senkoloran frunton, sur kiu en tia matena tempo ŝi ankoraŭ ne ordigis la falsan hararon, kaj en kiu ostoj elstaris kiel dornokrono60 aŭ bidoj de rozario, kaj ŝi diris: „bone, kara nevo, iru, pretiĝu por la diservo; kaj se malsupre vi vidos Franciskan, diru al ŝi, ke ŝi ne tro longe ludu kun vi; ŝi baldaŭ venu supren okaze ke mi bezonos ion.“

Efektive Franciska, kiu servis ŝin de jaroj kaj tiam ne suspektis ke ŝi poste vice enserviĝos ĉe ni, malzorgis iom mian onklinon dum la monatoj de nia ĉeesto. En pli frua tempo de mia infanaĝo, antaŭ ol ni vizitadis Kombreon, kiam mia onklino Leonia ankoraŭ travintris en Parizo ĉe sia patrino, mi Franciskan tiom malmulte konis, ke je novjaro, antaŭ ol ni eniris ĉe la praonklinon, al mi mia patrino enmanigis kvinfrankan moneron kaj diris: „Nepre ne eraru pri la persono. Vi donos, kiam vi aŭdos, ke mi diras: ‚bonan tagon, Franciska‘ kaj samtempe mi tuŝetos vian brakon“. Apenaŭ ni estis en la malhela antaŭĉambro de la praonklino, ni ekvidis tra la mallumo sub la cilindroj de blankega, rigida, malsolida kufo, kvazaŭ farita el sukerfadenoj, la pluropajn sulkojn de antaŭdanka rideto. Ĉi tie staris Franciska senmove en la kadro de la pordeto de la koridoro, simile al statuo de sanktulo en niĉo. Kiam la okuloj kutimiĝis al la preĝejeca mallumo, ili distingis sur ŝia vizaĝo sindonan amon al la homaro kaj teneran respekton al altklasuloj, kiun en la plej bona parto de ŝia koro ardigis la espero de gratifiko. Panjo forte pinĉis mian brakon kaj laŭte diris: „bonan tagon, Franciska“. Obee al tiu signalo miaj fingroj disiĝis kaj mi faligis la moneron, kiu trafis en honteman sed etenditan manon. Sed de kiam ni vizitis Kombreon mi kun Franciska tre familiariĝis; ŝi nin dorlotis, ŝi nin egale konsideris kaj almenaŭ dum la unuaj jaroj pli ŝatis, ol mian onklinon, ĉar krom per la prestiĝo de familianeco (la nevideblan ligon, kiun inter anoj de unu familio ligas la cirkulo de sama sango ŝi same respektis, kiel antikva greka teatristo) ni plaĉis al ŝi per tio, ke ni ne estis ŝiaj kutimaj mastroj. Tial – kun kia ĝojo ŝi nin akceptis, kunbedaŭrante ke la vetero ne pli belas en la alvena tago mallonge antaŭ Pasko, kiam ofte malvarmege ventis, kaj panjo ŝin demandis pri la filino, la genevoj, ĉu la nepo estas bona knabo, al kio oni destinas lin, ĉu li similos al sia avino!

Kaj kiam ne estis ĉirkaŭuloj, panjo, sciante ke Franciska ankoraŭ malĝojis pro la morto de siaj gepatroj, okazinta antaŭ pluraj jaroj, kun ŝi takte interparolis pri ili, demandante pri ĉiaspecaj apartaĵoj el la konsisto de ilia vivo.

Ŝi divenis, ke Franciska ne amis sian bofilon, kaj ke li difektis la plezuron de ŝiaj vizitoj al la filino, kun kiu ŝi ne parolis same libere, kiam li ĉeestis. Tial, kiam Franciska pretiĝis por irado al ilia domo, kiu situis kelkajn kilometrojn for de Kombreo, panjo al ŝi diris kun rideto: „Ĉu ne Franciska? Se io Ĵulienon ekstere detenas, kaj vi restas sola kun Margerita dum la tuta tago, vi bedaŭros, sed vi ne plendos“. Kaj Franciska ridis: „Vi scias ĉion, sinjorino, vi pli fortas ol la rentgenoj“ (ŝi diris rentgenoj afektante malfacilon kaj ridetante, tiel mokante sin mem, malklerulon, kiu uzas tian sciencan vorton), „kiujn oni alportis por sinjorino Oktavino61, kaj kiuj vidas tion, kion homo havas en la koro.“; ŝi foriris, hontanta ĉar iu zorgis pri ŝi, eble ankaŭ por eviti, ke oni vidu ŝin ploranta; panjo estis la unua homo, kiu provizis al ŝi la dolĉan senton, ke ŝiaj kamparanaj vivokazoj, feliĉoj kaj ĉagreniĝoj estis iel interesaj, al iu alia kaŭzis ĝojon aŭ malĝojon. Mia onklino dum nia restado forkonsentis parton de ŝia servado, sciante kiom mia patrino ŝatis la helpon de tia inteligenta kaj agema mastrumanto, kiu jam estis en la kuirejo je la kvina horo, pure vestita sub la brilaj, senmovaj cilindroj de sia porcelaneca kufo, kvazaŭ ŝi estis ironta al solena diservo; kiu ĉion bone faris, laboris kiel ĉevalo egale ĉu la sanstato estis bona aŭ malbona, sed silente, kvazaŭ ŝi ne laborus, sola el la mastrumantoj de mia onklino, kiu obee al la peto de mia patrino pri varma akvo aŭ senmiksa kafo ilin alportis vere varmegaj; ŝi estis iu el tiuj domservistoj, kiuj samtempe al fremdulo unuavide malplaĉas, eble ĉar lin iel konvinki pri sia valoro aŭ diversmaniere komplezi ili ne penas, konsciante ke ili ricevos de li neniun utilon, ke la mastroj pliŝate rezignus je lia gastigo, ol maldungus ilin; kaj inverse al kiuj la mastroj fidas, konante ilian realan kapablon, malestimante la supraĵan plaĉivolon, la servutan babiladon, kiu gaston favore impresas sed ofte fasadas antaŭ nekorektebla malkompetento.

Kiam Franciska, zorginte pri tio, ke miaj gepatroj havu ĉion necesan, alsupris unuafoje al mia onklino, dozonte ŝian pepsinon kaj demandonte, kion ŝi deziras por tagmanĝo, plej ofta okazo estis, ke ŝi devis jam opiniumi aŭ provizi klarigon pri grava evento:

— „Franciska, ĉu vi kredos? sinjorino Gupil pasis kun horkvarona malfruo irante al sia fratino; se ŝi ankoraŭ ial malfruiĝos sur la vojo, ne estus surprize, ke ŝi alvenus post la altoteno62.“

— „He, min tio ne mirigus“ respondis Franciska.

— „Franciska, se vi alvenus kvin minutojn pli frue, vi vidus, kiel pasas sinjorino Imber kun asparagoj duoble dikaj kiel tiuj de onjo Kalo; sendube vi povos ekscii de ŝia mastrumanto, kie ŝi trovis ilin. Vi ĝuste ĉi-jare ofte kuiras asparagojn en multaj-multaj manieroj, niaj alvojaĝintoj certe ŝatus, se vi trovus same dikajn.“

— „Min ne mirigus, ke ilin ŝi ricevus de la pastra moŝto“ respondis Franciska.

— „Ĉu vere tiel vi kredas, Franciska?“ ŝultrumis mia onklino „de la pastra moŝto! Vi ja scias, ke li kreskigas nur aĉajn malgrandajn asparagetojn, kiuj ne kalkuliĝas. Mi klare vidis, ke ĉi tiuj dikas kiel brako. Bone, ne kiel via brako, kompreneble, sed kiel mia kompatinda brako, kiu ankoraŭ ĉi-jare plimaldikiĝis.“

— „Franciska, ĉu vi ne aŭdis tiun sonoradon? Ĝi al mi fendis la orelojn.“

— „Ne, sinjorino Oktavino.“

— „Aĥ, feliĉa knabino! Probable viaj oreloj tre solidas, vi tion danku al kara Dio. Estis Magdelona, ŝi venis por doktoro Pipero. Li tuj eliris kun ŝi kaj ili iris per la strato de la Birdo. Probable iu infano malsanas.“

— „Ha, plorinde!“ vespiris Franciska, kiu, aŭdante pri malfeliĉo, trafinta eĉ en malproksima mondoparto nekonaton, senmanke kunsufere ĝemis.

— „Franciska, pro kiu do sonoris la funebra sonorilo de la preĝejo? Ha, je ĉielo! sendube pro sinjorino Rusoo. Mi stulta malmemoris, ke ŝi forpasis en la antaŭa nokto. Ho, estas tempo, ke Dio min revoku al si, mia kapo ne plu ordas depost kiam mia karmemora Oktavo mortis. Sed mi malŝparigas vian tempon, bona knabino.“

— „Tute ne, sinjorino Oktavino, mia tempo ne tiom karas; tiu, kiu ĝin faris, ĝin ne vendis. Mi nur aliros kaj vidos, ĉu la fajro plus viglas.“

Tiele kune taksis Franciska kaj mia onklino dum ĉi tiu matena kunveno la unuajn eventojn de la tago. Sed iafoje tiuj eventoj aspektis tiel misteraj kaj gravaj, ke mia onklino sentis sin nekapabla atendi la momenton de la suprenveno de Franciska, kaj tiam tra la domo kvar laŭtegaj sonoroj sonis.

— „Tamen, sinjorino Oktavino, ankoraŭ ne estas tempo por pepsino“ diris Franciska „ĉu eble vi sentis svenemon?“

— „Ne, Franciska“ diris mia onklino „nu, tamen jes, vi scias, ke de kelka tempo maloftas la momentoj, kiam mi bonfartas; iun tagon mi forpasos kiel sinjorino Rusoo, ne sciante kio al mi okazas; sed ne pro tio mi sonorigis. Ĉu vi kredos? mi ĵus vidis tute klare, kiel mi vin vidas, sinjorinon Gupil kun knabineto, kiun mi ne konas. Iru por kvardek centonoj da salo al la butiko de Kamuzo. Estus mirige, ke Teodoro ne scius, kiu ŝi estas.“

— „La filino de sinjoro Pupen tio kredeble estis“ respondis Franciska, kiu prefere aliĝis al senkomplika klarigo ĉar ŝi jam dufoje en la antaŭtagmezo vizitis la butikon de Kamuzo.

— „Filino de sinjoro Pupen, ĉu? Tute ne, kompatinda Franciska, kiel ŝin mi ne rekonus?“

— „Tamen ne pri la pli aĝa mi parolas, sinjorino Oktavino, sed pri la knabineto, kiu restas por la lernejo en Ĵui-vicgrafo. Al mi ŝajnas, ke mi jam vidis ŝin ĉi-matene.“

— „Ha, tio povas esti“ mia onklino respondis. „Povas esti, ke ŝi venis pro la feriaj tagoj. Jes, certe! Ni ne serĉu alian klarigon, por feriado ŝi venis. Tiam do ni eble vidos post momento, ke sinjorino Sazerat vizitos sian fratinon por la tagmanĝo. Do tial! Mi vidis la etulon de Galopen, kiu preterpasis portante torton! Vidu, certe la torto estis survoje al sinjorino Gupil.“

— „Se vere sinjorino Gupil havos gastojn, certe, sinjorino Oktavino, vi baldaŭ vidos ĉiujn familianojn alhejmiĝi por la tagmanĝo, ĉar nun jam estas ne tiom frue“ diris Franciska, kiu urĝe volis malsupreniri kaj zorgi pri la tagmanĝo kaj tial kontente promesis al mia onklino tiun proksiman distraĵon.

— „Ho, ne okazos antaŭ tagmezo“ respondis en elrevigita tono mia onklino, okulante al la horloĝo maltrankvile kaj ŝtele, ĉar ŝi ne volis vidigi, ke ŝi, pri ĉio rezigninta, tamen de la ekscio, ke sinjorino Gupil akceptas gastojn por la tagmanĝo, ricevas tiom viglan plezuron, kiun bedaŭrinde necesos ankoraŭ atendi dum iom pli ol unu horo. „Kaj plie tio okazos dum mia tagmanĝo!“ ŝi duonvoĉis al si mem. Al ŝi la tagmanĝo estis sufiĉa okupo, tiel ke alian samtempan distraĵon ŝi al si ne deziris. „Ne forgesu, mi petas, alportu la ovaĵon kun kremo sur plata telero“ ĉi tiuj estis la solaj vazoj ornamitaj per figuraĵoj, kaj mian onklinon amuzis je ĉiu manĝo la legado de la subteksto sur la tiufoja telero. Ŝi surnazigis siajn okulvitrojn kaj ellegis ‚Alibabo kaj Kvardek Rabistoj‘ aŭ ‚Aladeno kaj la Magia Lampo‘ kaj ŝi ridetis: „bonege, bonege“.

— „Do nun mi iru al Teodoro...“ diris Franciska, ekvidante, ke mia onklino ne plu sendos ŝin.

— „Ne, ne, ne plu estas utile, certe ŝi estis la juna fraŭlino Pupen. Kompatinda Franciska, mi pardonpetas, ke mi venigis vin vane.“

Sed mia onklino sciis, ke ne vane ŝi sonorige vokis Franciskan, ĉar en Kombreo homo „kiun oni ne konas“ estis vivulo same nekredinda, kiel dio el la antikvaj mitoj, kaj efektive neniu memoris, ke iafoje, kiam sur la strato Sankta-Spirito aŭ sur la ĉefplaco tia miriga apero okazis, diligenta enketo malsukcesus en identigo de la fabela estulo kun iu simpla „homo kiun oni konas“, egale ĉu rekte konata aŭ ĉu malrekte, kiel persono kun civila nomo kaj tia-aŭ-tiagrade parenca kun iuj kombreanoj. Jen la filo de sinjorino Soton finis la militservadon, jen la nevino de pastro Perdriko revenis de monaĥinejo, jen la frato de la paroĥestro, impostisto en Kastelduno63, emeritiĝis aŭ vizitis okaze de festo. Ekvidante, ke tra la urbo iras homoj, kiujn ili unuakrede ne konis kombreanoj ŝokiĝis – simple tial ke ili ne tuj rekonis aŭ identigis ilin. Kaj tamen Sinjorino Soton aŭ la pastra moŝto, paroĥestro, delonge avizis, ke ili atendas siajn alvojaĝantojn. Kiam vespere post reveno mi vizitis mian onklinon kaj rakontis pri nia promeno, se mi senpripense diris, ke ni renkontis apud la Malnova Ponto viron, kiun mia avo ne konis: „ĉu viron, kiun via avo ne konas?“ ŝi ekkriis „ha, mi ne povas kredi!“ Tamen iom ŝokite de tiu sciigo, ŝi volis plenan klarigon, ŝi venigis mian avon. „Kiun vi renkontis apud la Malnova Ponto, onklo? Ĉu viron, kiun vi ne konas?“ — „Tute ne“ respondis mia avo „li estis Prospero, la frato de la ĝardenisto de sinjorino Bolebovo.“ — „Ha, bone“ diris mia onklino iom ruĝiĝinte kaj nun faciliĝinte; ŝi tiris la ŝultrojn kaj ironie ridetis: „la knabo rakontis, ke vi renkontis homon, kiun vi ne konis!“ Kaj al mi oni rekomendis, ke en venonta okazo mi estu pli singarda, ke al mia onklino mi ne kaŭzu emocion per facilanimaj diroj. Kombreanoj tiom bone konis ĉiujn lokajn bestojn kaj homojn, ke se mia onklino ŝance vidus preterpasantan hundon „kiun ŝi ne konas“, ŝi dum horoj pripensus tion, kaj al tiu neatendita okazo dediĉus siajn tutajn rezonpovon kaj liberan tempon.

— „Kredeble tio estis la hundo de sinjorino Sazerat“ diris Franciska kun malgranda memfido sed kun espero, ke tio trankviligos mian onklinon, ke ŝi pro tio ne streĉos al si la cerbon.

— „Ĉu la hundon de sinjorino Sazerat mi ne konas?“ respondis mia onklino, kies kritika spirito ne tiom facile akceptis fakton.

— „Ha, do kredeble la nova hundo, kiun sinjoro Galopen reportis de Liziozo64“.

— „Ha, tio povas esti“.

— „Laŭdire ĝi estas tre ĝentila besto“ aldonis Franciska, kiu scion pri tio ricevis de Teodoro „sprita kiel homo, ĉiam bonhumora, ĉiam afabla, ĉiam simpatia. Estas maloftaĵo, ke tiom malgrandaĝa besto jam estas tiel bonmora. Sinjorino Oktavino, mi devas iri nun, mi ne havas tempon por amuziĝo, proksimiĝas la deka horo, mia fornelo ankoraŭ ne fajras kaj la asparagojn mi ankoraŭ ne senplumigis.“

— „Ĉu ankoraŭfoje asparagoj, Franciska? Vi ĉijare vere havas obsedon pri asparagoj, la parizanoj pro ili tediĝos!“

— „Tute ne, sinjorino Oktavino, ili tre ŝatas ilin. Ili revenos de la preĝejo kun apetito, kaj vi vidos, kiel ili manĝos ilin rezolute.“

— „...de la preĝejo! Tie ili certe jam estas; ne malŝparu tempon, iru por la preparo de l' tagmanĝo.“

Samtempe kiel mia onklino tiele interbabilis kun Franciska, mi kuniris kun miaj gepatroj al la diservo. Nian preĝejon mi tiom amis, tiel bone revidas! Ĝia antikva pordego, tra kiu ni eniris, nigris, truozis kiel senŝaumigilo, ĝiaj anguloj estis oblikvaj, forraspitaj, kaj same estis la sanktakvujo, al kiu ĝi malfermiĝis, kvazaŭ la facila froto de manteloj de enirantaj kamparaninoj, de iliaj timemaj fingroj etenditaj al la sanktiga akvo, ripetiĝante dum paso de jarcentoj, al si havigus detruan forton, enpuŝus la ŝtonon, ĝin kanele entranĉus, kiel la radoj de ĉaroj foruzas pordangulan ŝtonon per ĉiutaga albatiĝo. Ankaŭ la tomboŝtonoj65, sub kiuj la nobla polvo de la ĉi tie enterigitaj kombreaj abatoj provizis al la ĥorejo kvazaŭ sanktan pavimon, ne plu estis el malmola kaj senviva materio, ĉar tempo ilin poluris kaj kiel mielon etendis ekster iliajn originajn limojn, kiujn ili blonde transfluis, kundrivigante ornaman gotikan literon, surfluante la blankajn violflorojn de l' marmoro; aliloke ili male kuntiriĝis, premante jam ellaseman latinan skribaĵon, enkondukante plian fantaziaĵon en la dismeto de ĝiaj mallongigoj, proksimigante du literojn de vorto, en kiu aliaj signoj estis malnormale distiritaj. Ĝiaj vitraloj multatone brilis precipe en tagoj de malforta sunlumo, tiel ke dum ekstere estis grize oni en la preĝejo senmanke trovis hellan veteron; iun el la vitraloj plenigis laŭ ĝia tuta alto figuro komparebla al ludkarta reĝo, kiu vivis tie supre sub ŝtonarta baldakeno, inter tero kaj ĉielo (kaj iafoje en lia oblikva, blua rebrilo en ordinaraj tagoj tagmeze, kiam diservo ne estis – iu el tiuj malmultaj temperoj en kiuj senprema, vaka, pli homa, luksa pro sunbrilo sur siaj rekvizitoj, la preĝejo ŝajnis preskaŭ loĝebla, kiel la ŝtonfasonita kaj kolorvitra halo de mezepok-stila palaco – oni vidis sinjorinon Sazerat momente genuanta, metinte sur la najbaran genuiĝilon ĉirkaŭŝnuritan sakon da antaŭmanĝaĵetoj ĵus aĉetitaj en la fronta kukejo, kiun ŝi kunportos por la tagmanĝo); en alia vitralo monto da roztona neĝo, piede de kiu okazis batalo, ŝajne frostiĝis en sia kadro, kiun ĝi ŝveligis per sia konfuza grajlo, simile al fenestro sur kiu neĝeroj algluiĝus, sed el neĝo kiun ia matenruĝo tralumus (verŝajne per tiu sama lumo, kiu la panelpentraĵon66 de l' altaro heligis per tiom freŝe ruĝaj tonoj, ke ili ŝajnis almetitaj pliĝuste de enradianta, baldaŭ forpasonta lumo, ol de farboj porĉiame tegitaj sur ŝtono); kaj ĉiuj estis tiom antikvaj, ke oni vidis tie kaj tie, kiel ilia maljuneco per jarcenta polvo arĝente glimis kaj elmontris la disfibriĝon de ilia ŝtofo, de ilia dolĉa vitroteksaĵo. Iu el ili estis alta panelo dividita en cento da ortangulaj pecoj, en kiuj plejpartis bluo, simila al grandega kartaro, kiajn probable uzis por ludo reĝo Ĉarlo la 6a67; sed eble pro enradiado de sunlumo, eble tial ke mia rigardo per sia moviĝo ŝovis tra la jen luma, jen malluma vitralaro maldaŭran, juvelan brulegon, ĝi tuj poste surprenis la muaron de pava vosto, poste tremis kaj ondis kiel flama, fantazia pluvo, kiu gutadus de la obskura, roka volbo, laŭ la malsekaj muroj, kvazaŭ mi sekvus sub la navo de ia kaverno irizita de sinuaj stalaktitoj miajn gepatrojn, kiuj mantenis siajn diservajn librojn; en la posta momento la rombaj vitraletoj iĝis profunde diafanaj, kiel nerompeble malmolaj safiroj kunmetitaj sur ia vasta brustopeco, malantaŭ kiuj sentiĝis, pli kare ol ĉiuj ĉi riĉaĵoj, momenta sunrideto; same rekonebla ĝi estis en la milda, blua fluo, kiun ĝi briligis en juvelecaj vitraĵoj, sur la ŝtonpavimo de la placo, aŭ sur la pajlo de la bazarejo; kaj eĉ en la unuaj dimanĉoj, en la jaroj kiam ni alvenis antaŭ Pasko, ĝi min konsolis pri la ankoraŭ nuda kaj nigra tero, per tio ke ĝi florigis – kvazaŭ en historia printempo el la epoko de reĝaj posteuloj de Sankta Luizo68 – tiun blinduman kaj orecan tapiŝon el vitraj miozotoj.

La reĝiniĝon de Estera bildigis (laŭlegende la vizaĝon de Aĥaŝveroŝ69 prezentante laŭ iu reĝo de Francio kaj tiun de Estera laŭ iu sinjorino De Germanto, al kiu tiu reĝo enamiĝis) du altvarpaj gobelenoj, al kiuj la koloroj, fandiĝante, aldonis propran esprimpovon, emfazon, prilumon: iom da rozkoloro ŝvebis ĉe la lipoj de Estera kaj trans la formo de ilia rando, la flavo de ŝia robo vastiĝis tiom mole, tiom grase, ke ĝi iamaniere solidiĝis kaj nete flugis en la cedanta aero; kaj la verdo de arboj, ankoraŭ intensa en la malsupra parto de la lana kaj silka pendaĵo, en la supra parto maldensiĝis, tiel ke super la malhelaj trunkoj aperis pli pale la altaj, flaviĝintaj, oreskaj branĉoj, kvazaŭ duone forlumataj de abrupta, oblikva radiado de nevidebla suno. Ĉio ĉi kaj plie la multekostaĵoj konfiditaj al la preĝejo fare de homoj, kiuj por mi estis legenduloj (la ora kruco, kiun laŭdire prilaboris Sankta Eligio70 kaj donacis Dagoberto71, la tombo de filoj de Ludoviko la Germana72 el porfiro kaj kupro inkrustitaj per emajlo), pro kiuj mi kuniris la vojon al niaj seĝoj kun impreso, ke mi estas en valo ofte vizitata de feoj, kie kamparano mire vidas en roko, en arbo, en marĉeto postsignojn de ilia supernaturaj venoj, ĉio ĉi kaŭzis, ke mi rigardis ĝin io tre malsama ol la tuta urbo: konstruaĵo por tiel diri en kvardimensia spaco – tempo estis la kvara dimensio – pelanta tra jarcentoj sian navon, kiu de arkaĵo al arkaĵo, de flanka altarejo al flanka altarejo, sukcese transpasis ne nur kelkajn metrojn, sed sinsekvajn epokojn, el kiuj ĝi venke konserviĝis; kaŝante la krudan, sovaĝan 11an jarcenton ene de siaj muroj, el kiuj ĉi tiu aperigis siajn pezajn arkojn ŝtopitajn de ŝtonpecoj nur en la profunda breĉo, kiun apud la pordego faris la ŝtuparo de la sonorilturo, kaj eĉ en tiu loko vualate de elegantaj gotikaj arkaĵoj, kiuj kokete kuniĝis antaŭ ĝi, kiel pli aĝaj fratinoj kaŝus de fremduloj, ridete ĉirkaŭante lin, junan, tro malĝentilan, murmuran kaj misvestan fraton; starigante direkte al la ĉielo, super la placo, sian turon, kiu vidis kaj eble enreve ankoraŭ vidas Sanktan Luizon; kaj profundiĝante per sia kripto en merovidan nokton, tra kiu blinde-palpe, sub malluma, multe-ripa volbo simila al membrano de grandega ŝtona vesperto, gvidis nin Teodoro kaj lia fratino kaj al ni prilumis per kandellumo la tombon de filineto de Sigeberto73, sur kiu profunda kavaĵo – simila al fosilia enpremo – estiĝis laŭlegende „de kristala lampo, kiu en la vespero, kiam oni murdis la frankan reĝidinon, memmove disiĝis de la oraj ĉenoj, de kiuj ĝi pendis en la loko de la nuna apsido, kaj, ne rompante sian kristalan ŝelon, ne estingante sian flamon, eniĝis en la ŝtonplaton kvazaŭ en cedeman molaĵon“.

Kion pri la apsido de la kombrea preĝejo mi diru? Ĝi estis tiom kruda, artan belecon kaj entutan religian inspiron ĝi tiom klare malhavis! Ekstere, ĉar la vojkruco ĉe kiu ĝi staris kuŝis pli malalte, ĝia kruda muro elstaris sur ne glatigita, eĝoplena ŝtonbloka fundamento, kiu ne konvenis al religia konstruaĵo, la fenestroj estis tro alte metitaj kaj la tuto sume aspektis pli mallibereje ol preĝeje. Kaj poste, kiam mi memoris ĉiujn admirindajn apsidojn, kiujn mi intertempe vidis, mi ne aŭdacis kompari kun ili la apsidon de Kombreo. Nur ke foje, enirante provincan strateton, mi ekvidis ĉe kuniĝo de tri stratetoj altan kaj malbelan muron, kun tre alte metitaj fenestroj kaj kun la sama malsimetrio kiel en Kombreo. Mi tiam ne pezis, kiel en Ĉartro aŭ en Remso74, kiom forte ĝi esprimis religian senton, sed mi pretervole ekkriis: „preĝejo!“.

La preĝejo! ...familiara... en la strato Sankta-Hilario, kie estis ĝia norda enirejo, ĝi apudis du najbarajn konstruaĵojn, nome la apotekon de sinjoro Rapen kaj la domon de sinjorino Labirdo, kun kiuj ĝi senpere kuntuŝiĝis; simpla ano de Kombreo, kiu ricevus numeron, se numerojn havus domoj en la stratoj de la urbo, kaj ĉe kiu la leterportisto devus halti en sia matena rondiro, post vizito de la apoteko kaj antaŭ eniro ĉe sinjorino Labirdo – kaj tamen restis inter ĝi kaj ĉio alia limo, kiun mia spirito neniam sukcesis nuligi. Kvankam sinjorino Labirdo kreskigis pende ĉe siaj fenestroj fuksiojn, kiuj malice ĉien dissendis siajn tigojn kaj blinde alpuŝis siajn kapojn, kaj kies floroj, kiam iliaj petioloj sufiĉe longiĝis, volonte malvarmigis siajn viole kongestajn vangojn ĉe la malhela fasado de l' preĝejo, tiuj fuksioj per tio ne iĝis al mi sanktaj; inter la floroj kaj la nigra ŝtono, al kiu ili alvangiĝis, miaj okuloj interspacon ne vidis, sed mia animo sentis profundegon.

De tre malproksime oni rimarkis la sonorilturon de la preĝejo Sankta-Hilario, kiu sian ne miskoneblan formon pintigis sur la horizonto, ĉe kiu Kombreo mem ankoraŭ ne vidiĝis; Kiam de la trajno, kiu en la paska semajno nin veturigis de Parizo tien, mia patro distingis ĝin, alterne glitanta laŭ la diversaj sulkoj de la ĉielo, kuriganta al ĉiuj anguloj sian etan ventokokon, li diris: „nu bone, prenu la kovrilojn, ni baldaŭ alvenos!“. Kaj en iu el la plej vastaj promenoj, kiujn ni faris ĉirkaŭ Kombreo, estis loko, kie la mallarĝa vojo subite atingis tre vastan terplataĵon, kiun horizonte limis malregulaj arbaroj, super kio elstaris nur la akra pinto de la turo de la preĝejo – tiom maldika, tiom rozkolora ĝi estis, ke ĝi ŝajnis surstrekita sur la ĉielo fare de ungo, kiu volis aldoni al tiu pejzaĝo, al tiu nur natura vidaĵo, ĉi etan artaĵon, ĉi ununuran homfaritan markon. Kiam oni proksimiĝis kaj ekvidis la ruinon de la dua, kvarangula kaj duondetruita turo, kiu apude postrestis malpli alte, iĝis okulfrapa precipe la malhela ruĝeska koloro de ĝiaj ŝtonoj; kaj en nebula aŭtuna mateno ĝi aspektis, starante super la ŝtormonuba violkoloro de vinberĝardenoj, kiel purpura ruino preskaŭ samtona kun ampelopso.

Ofte sur la placo, kiam ni revenis, la avino min haltigis, por ke mi observu ĝin. El ĝiaj tur-fenestroj, kiuj duope viciĝis en sinsekvaj altoj, laŭ la originala kaj ĝusta proporcio de grandecoj, kiu ne nur al homaj vizaĝoj belecon kaj indecon donas, ĝi periode ellasis, elsemis grupon de korvoj, kiu dum momento cirkle flugis kun blekoj, kvazaŭ la antikva ŝtonaĵo, kiu indiferente permesis ilian petoladon kaj ŝajne ne atentis ilin, subite iĝinte neloĝebla kaj ilin provizinte per senĉesa moviĝemo, ilin forbatus kaj elpelus. Poste, striinte en multaj direktoj la violtonan veluron de la vespera aero, ili subite trankviliĝis kaj resorbiĝis en la turon – antaŭe misaŭgura kaj nun akceptema – eksidante tie kaj ĉi tie, ŝajne senmovaj, sed eble bekkaptante ian insekton ĉe la pinto de flanktureto, kiel mevo en fiŝkaptista okupo sidas senmove sur la eĝo de ondo. Mia avino – mem ne tro sciante la kialon – trovis, ke la turo de Sankta-Hilario senas je vulgareco, je aroganto, je malgrandanimeco, pro sama kaŭzo, kial ŝi ŝatis kaj juĝis plenaj je bonefika influo ankaŭ la naturon, kiam homa agado ne malgrandigas ĝin – kiel faris la ĝardenisto de l' praonklino – kaj la geniajn verkojn. Kaj efektive ĉiu ekvidata parto de la preĝejo distingiĝis de ajna alia konstruaĵo pro ia sento, kiu ĝin trapenetris, sed eminente estis la turo, kiu ŝajnis la centro de tiu memkonscio, kiu asertis ian propran kaj respondecan ekziston. Ĝi estis la porparolanto de la konstruaĵo. Al mi ŝajnas, ke mia avino konfuze trovis en la sonorilturo de Kombreo tion, kion ŝi super ĉio taksis grava, nome naturecon kaj malvulgarecon. Spite al nekono de arkitekturo, ŝi diris: „Karaj, ridu min se vi deziras, ĝi eble ne belas laŭ arto, sed ĝian maljunan strangan vizaĝon mi ŝatas. Se ĝi ludus pianon, certe ĝi ne ludus maŝinece.“ Kaj ĝin rigardante, la okulojn levante laŭ la milda streĉo, la fervora klino de ĝiaj ŝtonaj deklivoj, kiuj kunproksimiĝe altiĝis, kiel manoj premataj en preĝa gesto, ŝi tiom unuiĝis al la ekzalto de la pinto, ke ŝia rigardo ŝajne kune kun ĝi ekflugis; kaj samtempe ŝi amike ridetis al la antikvaj, foruzitaj ŝtonoj, de kiuj la subira suno ankoraŭ prilumis la nuran kulminon, kaj kiuj, tie, kie ili estis en tiu sunbrila parto, mildaj pro lumeco, subite ŝajnis multe pli altaj, foraj, kiel kanto, kiun oni ripetas kapvoĉe, unu okton supre.

De la turo de Sankta-Hilario ĉiuj agadoj, ĉiuj horoj, ĉiuj partoj de la urbo ricevis sian figuron, sian plenumiĝon, sian sanktigon. De mia ĉambro mi vidis nur ĝian bazon, kiun tegis ardezaj platoj; sed kiam en dimanĉo mi rimarkis, ke ili en varma somera antaŭtagmezo ardas kiel nigra suno, mi pensis „Je la ĉielo! Jam la naŭa horo! Mi tuj pretiĝu por iro al la diservo, tiel ke mi ankoraŭ havu tempon por matene saluti onklinon Leonian antaŭe“, kaj mi precize antaŭsciis la tonon de sunlumo sur la placo, la varmon kaj polvon de la bazaro, la formon de la ombro de l' markezo antaŭ la butiko, kiun eble antaŭ la diservo panjo eniros, ĉirkaŭata de odoro de kruda tolo, por aĉeto de ia poŝtuko, kiun al ŝi montros, elfleksante la bruston, la butikisto kiu, preparante la fermon, ĵus iris al la magazeno, surmetis la dimanĉan jakon kaj sapumis la manojn, kiujn li pro kutimo oftege, eĉ en malgajaj cirkonstancoj, kunfrotis en signo de entreprenemo, festemo kaj sukcesemo.

Se ni post la diservo eniris ĉe Kamuzon kaj mendis de Teodoro pli grandan dolĉan panon ol kutime, ĉar instigite de la bela vetero venos kuzoj el Tiberzio por komuna tagmanĝo, ni staris fronte al la turo – mem kuire blondigita kiel grandega, benata dolĉa pano kun skvamoj kaj gumaj sungutoj – kiu en la bluan ĉielon enpikis sian akran pinton. Kaj vespere, kiam mi revenis de promenado kaj ekpensis pri la baldaŭa momento, kiam mi deziros bonan nokton al mia patrino kaj ŝin ne plu vidos, ĝi male impresis tiom milde en la forpasanta taglumo, ke ĝi ŝajnis almetita, enmetita kiel bruna velurkuseno sur la paliĝinta ĉielo, kiu cedis sub ĝia premo, iom enkaviĝis por doni al ĝi spacon, kaj disfluis ĉe ĝiaj randoj; kaj la stridoj de la birdoj, kiuj ĝin ĉirkaŭflugis, emfazis ĝian silenton, pintigis ĝian ekstremon, provizis ĝin per ia neesprimebla propreco.

Eĉ kiam oni por ajna afero iris al la transpreĝeja parto de la urbo, de kie la konstruaĵo ne videblis, ĉio ŝajnis lokita rilate al la turo, jen kaj jen aperanta inter domoj, eble pli kortuŝa kiam ĝi tiel vidiĝis sole sen la ĉefparto de la preĝejo. Ja multaj aliaj turoj tiamaniere aperas pli bele – mi en la memoro konservas bildojn de sonorilturoj super tegmentoj, kiuj aspektas multe pli artisme, ol tiuj provizitaj de la malgajaj kombreaj stratoj. Mi neniam forgesos du plaĉajn palacetojn el la 18a jarcento en kurioza normandia urbo proksima al Balbeko, kiuj al mi plurrilate karas kaj respektindas, inter kiuj, se oni alrigardas de la bela ĝardeno, kiu deklivas de la peronoj al la rivero, la gotika turpinto de preĝejo, kiun ili kaŝas, vertikalas, unuavide kronante, surstarante iliajn fasadojn, sed en tiel malsama stilo, tiel precioze, multetaĝe, rozkolore, glazure, ke ĝi klare same fremdas al ili, kiel al du belaj glataj ŝtonoj, inter kiuj ĝi staras sur strando, fremdas la purpureca kaj eĝoza pinaklo de ia konuse krenela kaj emajle lakita konko. Eĉ en Parizo, en iu el ĝiaj plej malbelaj kvartaloj mi konas fenestron, de kiu oni vidas trans unua, dua kaj eĉ tria vico de amasiĝantaj tegmentoj de sinsekvaj stratoj violkoloran, iafoje ruĝeskan, iafoje ankaŭ – en la plej sobraj kliŝoj kiujn peras la atmosfero – kvazaŭ cindrodekante nigran kloŝon, kiu estas simple la kupolo de la preĝejo Sankta-Aŭgusteno, kaj ĉi tiun parizan panoramon ĝi similigas al iuj romaj panoramoj desegnitaj de Ĝambatisto Piranezi75. Tamen, ĉar en neniun el tiuj etaj gravuraĵoj, kiom ajn plaĉaj mia memoro faris ilin, ĝi enmetis tion, kion mi delonge perdis, nome la senton, pro kiu oni konsideras aferon ne kiel spektaĵon, sed kiel unikan estaĵon je kiu oni kredas, neniu el ili komandas profundan parton de mia animo, kiel tian komandas memoro pri aperoj de la kombrea turo super la transpreĝejaj stratoj. Ĉu oni ĝin vidis je la kvina horo, vizitante la poŝtejon por preni leterojn, trans kelkaj domoj, maldekstre, kiel solecan pinton, kiu subite altiĝis super la ordinara kulminolinio de tegmentoj; ĉu male, volante eniri kaj demandi pri farto ĉe sinjorino Sazerat, oni okule laŭiris aliflanke de la pinto tiun nun malaltiĝantan linion kaj kalkulis, ke oni turniĝu en la duan straton post la turo; ĉu ankaŭ, pli malproksimiĝante, oni iris direkte al la stacidomo kaj vidis ĝin oblikve, profile, montranta novajn eĝojn kaj surfacojn, kiel solidon ekvidatan en ĝistiame nekonata punkto de ĝia rivoluo; ĉu de la bordo de Vivono, la apsido – kunstreĉanta siajn muskolojn kaj altigata de perspektivo – ŝajnis supren impetanta sammove kun la turo, kiu enpikis sian pinton en la koron de l' ĉielo – egale, ĉiam necesis reveni al ĝi, ĉiam ĝi pli altis ol ĉio alia, superpasante la domojn per neatendita pinaklo, kiu pli frue ol mi leviĝis, kiel fingro de dio, kies korpon sube kaŝus la homoj, sen ke tamen mi konfuzus ĝin kun ili. Kaj ankoraŭ hodiaŭ, se en granda provinca urbo aŭ en pariza kvartalo, kiun mi malbone konas, preteriranto indikas al mi la vojon kaj montras malproksimen por konstanta gvido al la belfrido de malsanulejo aŭ la sonorilejo de monaĥejo, kiu levas la pinton de sia eklezia ĉapo super angulo de strato, tra kiu mi devas iri; tiam mia memoro nur trovu en ĝi nebulan similon kun la kara, malaperinta silueto, kaj la preteriranto, se li sinreturne kontrolas ĉu mi ne misvojas, miros ke mi, forgesante la komencitan promenon aŭ la necesan komision, senmove staras rigardante la turon dum horoj, provante memori, sentante funde de mi terenojn rekonkeritajn kontraŭ forgeso, sekigitajn, reprikonstruotajn; kaj tiam sendube, kun pli urĝa sento ol antaŭ nelonge kiam mi petis helpon, mi serĉadas la vojon, mi provas straton... sed... en mia koro.

Sur la revena vojo de la diservo hejmen, ni ofte renkontiĝis kun sinjoro Legranden, kiun la inĝeniera profesio devigis al restado en Parizo, tiel ke li ekster la somera feriado povis viziti sian kombrean domon nur de sabate vespere ĝis lunde matene. Li estis el tiuj viroj, kiuj krom scienca kariero en kiu ili cetere brile prosperas, havas tute alian, beletran, belartan kulturon, kiu ne utilas en la profesio, sed igas ilian interparolon interesa. Konante beletron pli bone ol multaj literaturistoj (ni tiuepoke ne sciis, ke sinjoro Legranden havis iagradan renomon kiel aŭtoro, kaj tre surpriziĝis, ke fama muzikverkisto faris melodion por versoj liaj), ĝuante pli spontanean talenton ol multaj pentristoj, ili kredas, ke ilia vivmaniero ne estas tiu, kiu konvenas al ilia persono, kaj ili sian panodonan okupon plenumas aŭ kun ia mikso de fantazio kaj senzorgeco, aŭ kun konstanta kaj fiera, malestima, maldolĉa kaj senmanka akurateco. Alta, belkreska, kun pensema kaj delikata vizaĝo, longaj blondaj lipharoj, blua kaj elrevigita rigardo, subtila ĝentileco kaj facilparoleco, kian ni antaŭe neniam aŭdis, li estis en la okuloj de mia familio, kiu ofte tiurilate citis lian nomon, la tipo de elita homo, kiu la vivon vivas en plej nobla kaj rafinita maniero. Mia avino riproĉis nur, ke li frazis tro bone, iom tro libreske, ke mankis en lia parolmaniero la malformaleco, kiun havis liaj ĉiam malstriktaj kolbantoj, lia rekta, preskaŭ lernejana jako. Ŝi miris ankaŭ pro la pasiaj kondamnoj, kiujn li ofte esprimis kontraŭ la nobelaro, la mondumo, la snobeco „certe la peko, kiun celis Sankta Paŭlo, kiam li parolis pri peko nepardonota“.

Monduma ambicio estis inklino, kiun mia avino neniom havis kaj apenaŭ komprenis, kaj sekve al ŝi ŝajnis superflue dediĉi tiom da ardo al ĝia malaprobo. Ŝi cetere juĝis iom sentakte, ke sinjoro Legranden, kies fratino edzinis al sudnormanda76 nobelo apud Balbeko, nobelojn tiom vigle vortatakis, ĝis tia grado ke li riproĉis al la franca revolucio, ke ĝi ne senkapigis ilin ĉiujn.

— „Saluton, amikoj!“ li diris, kiam li renkonte proksimiĝis, „feliĉuloj vi estas, vi ofte loĝas ĉi tie; morgaŭ mi reveturos al Parizo, al mia hundodometo“.

— „Ba!“ li aldiris kun tiu milde ironia, rezignema, reva mieno, kiu al li estis karaktera „en mia domo ja estas ĉiaj neutilaĵoj. Nur la plej necesa afero mankas, nome granda peco da ĉielo, kiel estas ĉi tie. Penu, ke ĉiam estu peco da ĉielo super via vivo, knabeto“ li sin turnis al mi „vi havas belan animon de malofta kvalito, artistan spiriton, zorgu, ke ĝi ne malhavu tion, kion ĝi bezonas“.

Je nia rehejmiĝo mia onklino demandigis, ĉu sinjorino Gupil alvenis malfrue por la diservo, kaj la informon ni ne povis doni. Pli malbone – ni fortigis ŝian maltrankvilon per la novaĵo, ke pentristo laboras en la preĝejo super kopiado de la vitralo pri Gilberto la Malbona. Franciska, tuj sendite al la ĉiovendejo, revenis sen respondo, pro tio ke forestis Teodoro, kiu dank' al siaj du profesioj – kantisto komisiita pri taskoj de bonteno de la preĝejo kaj ĉiovendejeta komizo – rilatis al ĉiuj mondoj kaj havis universalan sciaron.

— „Ha!“ vespiris mia onklino „mi tiom deziras, ke venu la horo de Eŭlalia. Nur ŝi scios kaj diros, kiel estas“.

Eŭlalia estis lama, agema kaj surda knabino, kiu emeritiĝis post la morto de sinjorino De La Bretonerio, ĉe kiu ŝi servis ekde sia infanaĝo, kaj ŝi loĝis en ĉambro apud la preĝejo, el kie ŝi ofte eliris por ĉeesti la diservojn, aŭ en aliaj horoj ankaŭ por mallonga preĝo aŭ okaza helpo al Teodoro; ceteratempe ŝi vizitis malsanulojn, interalie mian onklinon Leonian, al kiu ŝi rakontis la okazaĵojn de la lasta diservo aŭ vespro. Ŝi ne ignoris okazojn de enspezeto aldona al la pensio, kiun ŝi periode ricevis de la familio de siaj eksmastroj, kaj por tio ŝi de temp' al tempo prizorgis la vestlavadon de la pastro aŭ de alia moŝto inter la klerikaro de Kombreo. Ŝi kutime surhavis senmanikan mantelon el nigra drapo, super kiu blankis malgranda kufo tre simila al iuj monaĥinaj kapvestoj, kaj parto de ŝiaj vangoj kaj de ŝia iom hoka nazo pro haŭtmalsano havis la viglan rozkoloron de balzamina floro. Ŝiaj vizitoj estis la plej ŝatata okupo de mia onklino, kiu krom ŝi akceptis preskaŭ neniun, nur eventuale la pastran moŝton. Mia onklino iom post iom estis eksiginta ĉiujn aliajn vizitantojn, tial ke ili en ŝiaj okuloj bedaŭrinde apartenis al iu el la du klasoj de homoj, kiujn ŝi malamis. La plej malbona klaso – tiu de homoj, kiujn ŝi unuavice malakceptis – enhavis tiujn, kiuj rekomendis al ŝi rezignon je dorlotiĝo kaj aliĝis, eĉ negative, ellasante nur iajn malaprobajn silentojn aŭ dubajn ridetojn, al la revolucia doktrino, ke mallonga promeno sub la suno aŭ bona ruĝeta bifsteko – dum ŝi fakte en dekkvar horoj enstomakigis nur du malgrandajn buŝplenojn da minerala akvo – pli sanigus ŝin, ol kuŝado kaj medicinaĵoj. La alia klaso konsistis el tiuj, kiuj laŭŝajne pensis, ke ŝi pli akre malsanas ol ŝi kredas – alivorte tiel akre kiel ŝi diras. Tiel do la homoj, kiujn ŝi post ioma hezito kaj pro la duonoficiala perado de Franciska enlasis, kaj kiuj iam dum la vizito elmontris sian neindecon por la konsentita komplezo per tia diskreta rimarko kia: „ĉu vi ne kredas, ke iom vigliĝante profite de la bela vetero...“, aŭ male al ŝia diro: „mi vere tre-tre malbone fartas, proksimas mia fino, karaj“ respondis per: „ha vere, se mankas la sano...! sed vi ankoraŭ longe eltenos...“, ĉiuj, la unuaj kaj la duaj egale, sin certe alkalkuligis al nebonvenuloj. Franciska amuziĝis de la timega mieno de mia onklino, kiam de sia lito ŝi ekvidis iun el tiuj personoj eble venanta al ŝia domo aŭ kiam ŝi aŭdis sonoron ĉe la pordo, kaj des pli ŝi ridis, kiel de bona ŝerco, pro la ĉiam sukcesaj ruzoj, per kiuj mia onklino ilin forrifuzis, kaj pro iliaj malvenkaj mienoj, kiam ili foriris sen intervidiĝo, kaj entute ŝi admiris sian mastrinon, kiun ŝi rigardis pli alta ol tiuj homoj, ĉar ŝi ne akceptis ilin. Sume mia onklino samtempe postulis, ke homoj aprobu ŝian dieton, ke ili ŝin kompatu pro ŝiaj suferoj, kaj ke ili ŝin trankviligu pri la estonteco.

En tiu triobla rolo Eŭlalia tre efikis. Dudekfoje en minuto mia onklino diris al ŝi: „proksimas mia fino, kara Eŭlalia“, dudekfoje Eŭlalia respondis: „bone sciante kia estas via malsano, sinjorino Oktavino, vi iĝos centjara, kiel ĝuste hieraŭ diris al mi sinjorino Sazeran“ (inter la kredoj de Eŭlalia iu el la plej firmaj, kiun granda nombro da dementaj okazaĵoj neniam ŝancelis, estis ke sinjorino Sazerat nomiĝas sinjorino Sazeran).

— „Centjariĝon mi ne esperas“ respondis mia onklino, kiu prefere ne aŭdis pri difinita limdato de sia vivo.

Kaj pro tio ke Eŭlalia krome plej bone sciis, kiel distri mian onklinon, ŝin ne tedante, ŝiaj vizitoj, kiuj, se tion nenia evento malebligis, periode okazis dimanĉe, estis por mia onklino plezuriga perspektivo, kiu inklinigis ŝin en tiuj tagoj unue al bonhumoro, sed baldaŭ ankaŭ al sufero simila al forta malsato, se hazarde Eŭlalia malfruis. Pro sia troa longeco la volupta atendo de Eŭlalia iĝis turmenta, mia onklino oftege rigardis al horloĝo, oscedadis, sentis sin svenema. La sonorigo de Eŭlalia, se ĝi okazis tute fine de la tago, kiam ŝi ĝin ne plu esperis, kaŭzis al ŝi preskaŭan krizon. Verdire dimanĉe ŝi atendegis tiun viziton, kaj apenaŭ ni finis la tagmanĝon, Franciska urĝe deziris, ke ni forlasu la manĝoĉambron, tiel ke ŝi povu iri al mia onklino kaj ŝin distri. Sed – precipe kiam venis la pli varma sezono en Kombreo – longe post ol la alta tagmeza horo – malsuprenveninte de la turo de Sankta-Hilario kiun ĝi heraldike ornamis per la dekdu momentaj ornamoj de sia sonora krono – aŭdiĝis ĉirkaŭ nia tablo, apud la benita pano77 ankaŭ laŭkutime reportita de la preĝejo, ni ankoraŭ sidis antaŭ la teleroj kun milkajnununoktaj desegnoj, pezigite de la varmo kaj de la manĝo. Ĉar al la konstanta liverado de ovaĵoj, kotletoj, terpomoj, marmeladoj, keksoj, pri kiuj ŝi ne plu penis avizi nin, Franciska aldonis – laŭ kampaj kaj ĝardenaj rikoltoj, oportunoj de la maro, hazardoj de komerco, komplezoj de najbaroj kaj propra eltrovo, tiamaniere ke niaj surtablaĵoj, simile al la kvarfolioj78, kiuj skulptiĝis sur katedralaj fasadoj en la 13a jarcento, iel spegulis la vicon de sezonoj kaj la ordon de la vivo: rombofiŝon, ĉar asertis la vendisto, ke ĝi estas freŝega, meleagron, ĉar belan pecon ŝi vidis en la bazaro de Rusenvilo-la-pino, kardonon kun medolaĵo, ĉar tiamaniere ŝi ĝis nun ne kuiris ĝin por ni, rostitan ŝafo-klabon ĉar kampara vivo donas apetiton kaj ĝis la sepa horo ĝi ja estos fordigestita, spinacojn por la ŝanĝo, abrikotojn, ĉar la unuaj ĵus aperis, ribojn, ĉar post du semajnoj ne plu estos, frambojn, kiujn sinjoro Svan speciale alportis, ĉerizojn, la unuajn de la arbo de l' ĝardeno post dujara senfrukteco, kazeon kun kremo, kiun mi tiuepoke tre ŝatis, migdalkukon, ĉar ŝi mendis ĝin en la antaŭa tago, dolĉan panon, ĉar ni devis niavice regali per ĝi. Post formanĝo de ĉio ĉi, speciale farite por ni kaj pli aparte dediĉite al mia patro, kiu ĝin tre ŝatis, ĉokolada kremaĵo laŭ propra inspiro kaj persona favoro de Franciska estis prezentita kiel efemera, facila, porokaza verko, je kiu ŝi laboris per sia tuta talento. Tiu, kiu rifuzus gustumi ĝin, dirante: „mi jam finis, ne plu apetitas“ tuj derangiĝus al la nivelo de malĝentiluloj, kiuj, donace ricevante verkon de artisto, konsideras la pezon kaj la materialon kaj ignoras la valoron, kiu estas en intenco kaj en subskribo. Kiu lasus eĉ nur unu eron en la plado, tiu elmontrus egalan sentaktecon, kiel homo, kiu ĉeeste de la verkinto forlasus sian sidilon antaŭ la fino de ludata muzikaĵo.

Fine mia patrino al mi diris: „ne restu do tiom longe ĉi tie, iru al via ĉambro, se al vi estas ekstere tro varme, sed unue dum momento eliru, ne legu tuj post manĝo“. Mi eliris kaj sidiĝis apud la akvopumpilo kaj ĝia vasko ofte ornamita, kiel gotika fontano, de salamandro, kiu reliefigis en la kruda ŝtono la sinuon de sia alegoria kaj maldika korpo, sur senapogila benko ombrumita de siringo, en tiu anguleto de la ĝardeno, de kiu malfermiĝis malantaŭa pordeto al la strato Sankta-Spirito, kaj sur kies iom malzorgita tereno staris sur duŝtupa bazo, elstare el la ĉefparto de la domo kiel almetita konstruaĵo, la kuireja rezervejo. Oni parte vidis ĝian grundon el porfire ruĝa kaj glata kahelaro. Ĝi ne tiom aspektis kiel la laborejo de Franciska, ol kiel templeto de Venuso. Ĝi plenis je oferoj de la laktisto, de la fruktovendisto, de la legomisto, alportitaj el parte iom foraj vilaĝetoj, por tie ĉi dediĉi la unuaaĵojn de la kampoj. Kaj ĝian supraĵon ĉiam kronis la kverado de kolombo.

En antaŭaj jaroj mi ne restis en la sankta arbaro kiu ĝin ĉirkaŭis; antaŭ ol mi iris por legado, mi eniris la ripozĉambreton, kiun praonklo Adolfo, frato de mia avo, ekssoldato emeritiĝinta kun majora rango, okupis en la teretaĝo, kaj kiu eĉ kun fenestroj malfermitaj al la ekstera varmo kaj eventuale al la sunradioj, kiuj malofte atingis ĝin, konstante eligis la malluman kaj malvarmetan odoron karakteran de iuj forlasitaj ĉasdometoj, kiu longe revigas la flarsenton pri arbaroj kaj pri la malnova reĝa tempo. Sed de pluraj jaroj mi ne eniris la ĉambreton de praonklo Adolfo, ĉar li ne plu venis al Kombreo pro malpaciĝo okazinta inter li kaj mia familio – kion mi kaŭzis en la sekvaj cirkonstancoj:

Unu-aŭ-dufoje en ĉiu monato en Parizo oni sendis min por vizito al li, en la horo, kiam li finis sian tagmanĝon, vestite de ordinara bluzo, servate de sia hejmservisto en laborvesto el tiko kun violaj kaj blankaj strioj. Li murmure riproĉis, ke mi ne venis de longa tempo, ke lin oni neglektas; li donis al mi marcipanon aŭ mandarinon, ni trairis salonon en kiu oni neniam restis, en kiu hejto ne estis, kie la murojn ornamis orumitaj modluroj, la plafonon kovris blua farbo kiu malbone imitis ĉielkoloron, la meblojn garnis satena remburo, kiel ĉe miaj geavoj, sed en flava tono; poste ni eniris tion, kion li nomis sia studkabineto, kie ĉe la muroj pendis gravuraĵoj en kiuj aperis sur nigra fono dika, rozkolora, ĉaron kondukanta diino staranta sur globo aŭ kun stelo sur la frunto, kiujn oni ŝatis sub la dua imperio79 ĉar oni rigardis ilin pompejeskaj80, kiujn oni poste malŝategis, kaj kiujn oni nun denove ŝatas pro unu sola kialo spite al ĉiuj aliaj pretekstoj, nome ĉar ili prezentas stilon de la dua imperio. Mi restis kun mia praonklo, ĝis kiam lia servisto envenis kaj demandis nome de la koĉero, por kiu horo ĉi tiu jungigu la veturilon. Tiam mia praonklo komencis pripensadon, kiun la servisto rigardis kun admiro kaj ne volis malhelpi per eĉ unu moviĝo, scivole atendante la ĉiam saman rezulton. Fine post lasta hezito mia praonklo senescepte elbuŝigis: „je la dekkvara horo kaj kvarono“, kion la servisto mire ripetis, sed ne kontestis. „Ĉu je la dekkvara horo kaj kvarono? Bone... mi tuj sciigos...“

Tiuepoke mi amis teatron per amo platona81, ĉar miaj gepatroj ankoraŭ neniam permesis, ke mi vizitu ĝin, kaj mi tiom malĝuste imagis la plezurojn, kiujn oni tie ĝuas, ke mi preskaŭ kredis, ke ĉiu spektanto okulas kvazaŭ tra stereoskopo al dekoro al li aparte destinita sed simila al la milo da aliaj, al kiuj ĉiu cetera spektanto siaflanke okulas.

Ĉiumatene mi kuris al proksima afiŝ-kolono kaj rigardis, kiuj spektaĵoj estas anoncataj. Mia fantazio akceptis tre senantaŭjuĝe kaj feliĉe la revojn proponitajn de ĉiu anoncita teatraĵo, ĉar ili dependis je la bildoj, kiujn elvokis la vortoj el kiuj konsistis ĉiu titolo kaj ankaŭ je la koloro de la ankoraŭ malseka kaj gluo-ŝvela afiŝo, sur kiu ĝi kontrastis. Krom strangaj verkoj, kiel ‚La Testamento de Cezaro Ĝirodo‘ kaj ‚Edipo Reĝo‘ presitaj ne sur la verda koloro de la Komika Operejo sed sur la vin-viola koloro de la Franca Komedio nenio tiom radikale malsamis kiel unuflanke la blanke trembrila plumtufo de ‚La Diamantoj de la Krono‘ kaj aliflanke la glate mistera sateno de ‚Nigra Domeno‘; kaj pro la decido de miaj gepatroj, ke por mia unua vizito al teatro mi elektos inter tiuj du teatraĵoj, sinsekve provante esplori la titolon de la unua kaj de la dua, ĉar de ili mi sciis nenion kroman, por eble kompreni kian plezuron ĝi antaŭdiras kaj ĉi plezuron kompari kun la enhavo de la alia, mi fine bildigis al mi tiom firme unuflanke fieran kaj blindigan, aliflanke mildan kaj karesan spektaĵon, ke mi fine iĝis same nekapabla decidi, kiun el ili mi preferos, kiel se oni al mi proponus deserte ŝanceliĝon inter rizo laŭ imperiestrina maniero82 kaj ĉokolada kremaĵo.

Ĉiuj miaj interparoloj kun kunlernantoj temis pri tiuj rolistoj, kies profesia arto, kvankam mi ĝin ankoraŭ ne konis, estis la unua formo inter ĉiuj eblaj, en kiu mi povis entute arton antaŭsenti. Inter la manieroj laŭ kiuj iu aŭ alia rolisto pli aŭ malpli rapide parolis, emfazis frazon, eĉ tre malgrandaj diferencoj ŝajnis al mi nekalkuleble gravaj. Kaj laŭ tio, kion mi aŭdis pri ili, mi vicigis ilin laŭ grado de talento en listoj, kiujn mi ripetis dum la tuta tago, kaj kiuj frostiĝis en mia cerbo kaj ĝin embarasis per sia nemoviĝemo.

Poste, kiam mi vizitis la mezgradan lernejon, ĉiufoje kiam dum leciono profite de forturniĝo de la instruanto mi komunikis kun nova amiko, mia unua demando ĉiam estis, ĉu li jam vizitis teatron, kaj ĉu la plej bona rolisto ja estas Got, la dua Delone kaj tiel plu. Kaj se liaopinie Fevro eble ne egalis Tiron-on, aŭ Delone ne egalis Kokelen-on, la subita moviĝemo, kiun Kokelen, forlasante sian ŝtonan starecon kaj iĝante duaranga, tiel ricevis en mia animo, la miriga vigleco, kiun elmontris Delone malsupreniĝante al la kvara rango, redonis senton de florado kaj vivemo al mia elastiĝanta kaj refunkcianta cerbo.

Mi ja revis pri la viraj rolistoj, mi ja sentis pro hazarda vido de Mobant iun posttagmezon eliranta el la Franca Teatro la ŝokon kaj la angoron de enamiĝo, do tiom pli la nomo de ina stelulo super la pordo de teatrejo, tiom pli la ekvido – ĉe la fenestro de surstrate preterpasanta duonkaleŝo kun ĉevaloj roze ornamitaj ĉe la brusto – de vizaĝo de virino, en kiu mi supozis aktorinon, en mi lasis pli daŭran afekcion kaj pli vane doloran pensostreĉon por imagi, kia estas ŝia vivo. Mi ordigadis laŭ talento la plej famajn: Sara Bernar, La Berma, Bartet, Madelena Brohan, Ĵana Samari... sed ĉiuj min interesis. Nu – mia praonklo konis plurajn, kaj ankaŭ hetajrojn, kiujn mi ne klare distingis disde aktorinoj. Li okaze gastigis ilin en sia hejmo. Kaj ni lin vizitis nur en iuj semajnotagoj ĝuste tial, ke en aliaj tagoj lin vizitis inoj, kun kiuj la cetera familio ne povus dece renkontiĝi – almenaŭ ĉi tiel taksis la situacion la familio mem, dum mia praonklo siaflanke per tro facila komplezo al beletaj vidvinoj, kiuj eble neniam estis ies edzino, al grafinoj kun bombasta nomo, kiu eble estis inventita, ĝentile interkonigis ilin kun mia avino aŭ donacis al ili familiajn juvelojn kaj tiel plufoje kaŭzis malpaciĝon kun mia avo. Ofte mi aŭdis pro nomo de rolistino aperanta en interparolo mian patron diri al mia patrino kun rideto: „iu amikino de via onklo“; kaj mi pensis ke la vanan atendon, kiun suferas multafoje eble dum jaroj iuj altrangaj viroj antaŭ la pordo de virino, kiu ne respondas iliajn leterojn kaj forpeligas ilin de la pordisto, mia praonklo al juna knabo, kia mi estis, povus ŝpari, lin interkonigante en sia hejmo kun aktorino nerenkontebla de multaj sed intime amika kun li.

Sekve – kun preteksto ke lecionon mi ricevis en ŝanĝita kaj nun maloportuna tempo, ke ĝi al mi jam plurfoje malebligis kaj estonte malebligos intervidiĝojn kun mia praonklo – mi eliris en alia semajnotago, ol tiuj, kiuj estis difinitaj por niaj vizitoj ĉe li, eluzante tion ke miaj gepatroj tagmanĝis en frua horo, kaj anstataŭ ke mi kuris al la afiŝkolono, kion mi rajtis fari sen akompano, mi iris vizite al li. Mi rimarkis antaŭ lia pordo du ĉevalojn sur kies okulklapoj estis ruĝaj diantoj, kaj samon havis ankaŭ la koĉero ĉe sia brustopoŝo. Ŝtuparante supren mi aŭdis ridon, inan voĉon, kaj tuj post ol mi sonorigis, silenton, kaj sonon de fermataj pordoj. La servisto venis, kaj min vidante mienis embarasite, diris, ke mia praonklo estas tre okupata, probable ne povos min akcepti, kaj dum li reiris por tamen anonci mian venon, la sama voĉo, kiun mi pli frue aŭdis, diris: „tamen, jes, enlasu lin, nur minuton, tio min tre amuzus; sur la fotografaĵo, kiu staras sur via labortablo, li tiom similas al sia patrino, via nevino, kies portreto apudas, ĉu ne? Tiun knabon mi volontege vidus eĉ nur mallonge“.

Mi aŭdis, kiel mia praonklo murmuras, koleriĝas; fine la servisto min enlasis.

Sur la tablo estis la kutima telero kun marcipanoj, mia praonklo surhavis sian ĉiutagan bluzon, sed kontraŭ li, vestite en rozkolora silka robo kun granda kolringo el perloj, sidis juna ino, kiu estis finmanĝanta mandarinon. Mia hezito, ĉu mi sinjorinumu aŭ fraŭlinumu al ŝi, kaŭzis al mi ruĝiĝon, kaj ne tro volante turni ŝiaflanken la okulojn pro timo, ke mi devus ŝin alparoli, mi iris al mia praonklo kaj kun li interkisis83. Ŝi rigardadis al mi kun rideto, mia praonklo diris al ŝi: „li estas mia pranevo“ ne menciante mian nomon, kaj al mi ne eldirante ŝian, verŝajne tial, ke pro la pasintaj kvereloj kun mia avo li penis laŭeble eviti ĉian interrilatigon de mia familio kun tiuspeca konato.

— „Li tre similas al sia patrino“ ŝi diris.

— „Mian nevinon vi vidis nur fotografe“ tuj rediris mia praonklo per abrupta tono.

— „Mi tamen memorigu, kara, ke mi lastjare, kiam vi tiom malsanis, preteriris ŝin en la ŝtuparejo. Verdire tre mallonge mi vidis ŝin kaj en la ŝtuparejo estas tre mallume, sed tio sufiĉis, por ke mi ŝin admiru. Ĉi tiu juna viro havas samajn belajn okulojn, kiel ŝi, kaj ankaŭ ĉi tion“ ŝi perfingre signis strekon malsupre sur sia frunto. „Ĉu via estimata nevino havas kun vi komunan familian nomon, kara?“ ŝi demandis al mia praonklo.

— „Precipe al sia patro li similas“ grumblis mia praonklo, kiu malrektan interkonigon per eldiro de la nomo de mia patrino ne pli deziris, ol rektan. „Li havas la vizaĝon de sia patro kaj ankaŭ de mia karmemora patrino.“

— „Ŝian patron mi ne vidis“ diris la rozkolora sinjorino kun klineto de la kapo „kaj vian estimatan patrinon mi neniam renkontis, kara. Vi memoras, ke ni interkoniĝis mallonge post via tiutempa granda afliktiĝo, ĉu ne?“

Mi dume disreviĝis iom, ĉar ĉi tiu juna sinjorino ne diferencis de aliaj belaj virinoj, kiujn mi en la familio iafoje vidis, interalie ne de la filino de kuzo, ĉe kiu mi restis en ĉiu novjara tago. Nur iom pli pimpe vestite, la amikino de mia praonklo havis kiel ili same viglan kaj bonvolan rigardon, same honestan kaj elkoran ŝajnon. Mi vidis en ŝi nek la patosan sintenon, kiun mi rigardante al fotografaĵoj de rolistinoj admiris, nek la diablan mienon, kiun oni atendus de ŝia supozebla vivmaniero. Mi ne facile kredis, ke ŝi estas hetajro, kaj precipe mi malkredus ke „ŝika hetajro“ ŝi estas, se mi ne antaŭe vidus la kaleŝon kun du ĉevaloj, la rozkoloran robon, la perloringon, kaj se mi ne scius, ke tiaspecajn personojn mia praonklo konis nur de plej alta klaso. Sed mi ne komprenis, kiel la milionulo, kiu havigis al ŝi veturilon, palacon kaj juvelojn, volonte forspezis sian bonhavon por ino kun tiel simpla kaj bonmora sinteno. Tamen imagante, kia verŝajne estis ŝia vivo, mi konfuziĝis pro ĝia kontraŭmoraleco eble pli forte, ol se ĝi aperus evidente antaŭ mi en aparta eksteraĵo, ĉar ĝi estis nevidebla, kiel ia romana sekreto, ia skandalo, kiu deŝiris ŝin de ŝia burĝa familio kaj igis ŝin ĉiesa, kiu florigis per beleco kaj levis al duonmondumo kaj fameco tiun inon, kiun pro ŝia mienado, pro ŝia voĉaj tonoj similaj al la manieroj de multaj aliaj, kiujn mi jam vidis, mi rigardis kiel junulinon el respektinda familio, dum ŝi el iu ajn familio ne plu estis.

Ni transiris al la studkabineto, kaj mia praonklo, en sia sinteno iom embarasite de mia ĉeesto, proponis al ŝi cigaredojn.

— „Ne, karulo“ ŝi diris „vi scias ja, ke mi prenas nur tiujn, kiujn la ĉefduko sendas al mi. Mi diris al li, ke vi pro tio ĵaluzas.“ Kaj ŝi prenis el ujo cigaredojn kun fremdaj orliteraj surskriboj. „Tamen jes“ ŝi subite diris „ŝajnas al mi, ke mi renkontis ĉe vi la patron de ĉi tiu junulo. Ĉu li ne estas via bonevo? Kiel eblas, ke mi forgesis? Li estis tiom afabla, tiom delikata al mi“ ŝi diris kun modesta kaj emocia mieno. Sed imagante, kiel abrupta probable estis la aliro, kiun ŝi nomis delikata, de mia patro, konante lian sindetenemon kaj malvarmecon, mi konfuziĝis kvazaŭ pro mispaŝo kiun li kulpis, pro la kontrasto inter la troa danko kiun li nun ricevis kaj lia malsufiĉa ĝentileco. Mi juĝis en posta tempo de mia vivo, ke la rolo de tiuj senlaboraj kaj sindediĉaj virinoj havas tiun kortuŝan flankon, ke ili fordonas sian bonvolon, siajn talentojn, ian revon pri libera sentimentala beleco – ĉar ili simile al artistoj ne realigas ĝin, ne plenumas ĝin en la limoj de normala vivmaniero – kaj sian facile ricevitan monon, ornamante per subtila kaj multekosta kadro la krudan, nepoluritan vivon de viroj. Ĝuste kiel en la fumejo, kie akceptis ŝin mia praonklo en simpla bluzo, ŝi briligis sian molan korpon, sian rozkoloran silkorobon, siajn perlojn, la eleganton kiun donas amikeco kun ĉefduko, tiele ŝi ankaŭ prenis iun sensignifan frazon de mia patro, ĝin fajne prilaboris, ĝin fasonis, al ĝi donis raran nomon, kaj en ĝin enpremante iun el siaj juvele brilaj rigardoj kolorigitaj de humilo kaj dankemo, ŝi redonis ĝin en formo de artisma multekostaĵo, en formo de ia delica objekto.

— „Nu bone, nun estas tempo por ke vi foriru“ diris mia praonklo.

Mi stariĝis; mi sentis nerezisteblan deziron kisi la manon de la rozkolora sinjorino, sed tia faro ŝajnis al mi same aŭdaca kiel estus forkaptado. Mia koro batis kaj mi ripetis en mi: „ĉu mi faru, ĉu ne faru?“, kaj tiam mi forĵetis la demandon pri farendo tiel ke fine mi povu ion fari. Per blinda kaj absurda gesto, kiu nun malhavis ĉiujn pravigojn kiujn mi antaŭe imagis, mi levis al miaj lipoj la manon, kiun ŝi etendis al mi84.

— „Kiel afable! li jam galantas, havas inklineton al virinoj simile al la praonklo. Li estos vera ĝentlemano“ ŝi aldiris kun premitaj dentoj por sonigi la lastan frazon iom angleske. „Ĉu li ne venos al mi je ajna okazo por a kap ov ti85 kiel diras niaj transmaraj najbaroj; li nur avizu min per blua papero en la mateno.“

Mi ne sciis, kio blua papero estas86. Plimultajn dirojn de la sinjorino mi ne komprenis, sed pro timo ke ili enhavus iajn kaŝitajn demandojn, al kiuj ne respondi estus malĝentile, mi daŭre aŭskultis ilin atente, kaj pro tio tre laciĝis.

— „Ne, ne eblas“ ŝultrumis mia praonklo, „li ne libere promenas, li multe laboras. Li gajnas premiojn en ĉiuj kursoj“ li aldonis mallaŭte por ke mi ne aŭdu ĉi tiun mensogon kaj ĝin ne dementu. „Oni ne povas antaŭdiri, eble li estos nova Viktoro Hugo87, iaspeca Volabelo88, vidu...“

— „Mi tiom ŝatas artistojn“ diris la rozkolora sinjorino „sole ili komprenas la virinan koron... sole ili kaj eminentaj viroj, kiel vi. Pardonu mian nescion, karulo – kiu estas Volabelo? Ĉu de li estas la orumitaj libroj en la vitra libroŝranketo de via dormoĉambro? Vi promesis, ke vi pruntedonos ilin al mi, ĉu vi memoras? Mi certe ne difektos ilin.“

Mia praonklo, kiu tre malvolonte pruntedonis siajn librojn, ne respondis kaj min kondukis al la elirejo. Konfuzita pro pasia amo al la rozkolora sinjorino, mi fole kisadis la tabakogustajn vangojn de mia maljuna praonklo, kaj kiam li embarase penis komprenigi al mi, ne klare dirante la aferon, ke li preferus, ke mi al miaj gepatroj ne rakontu pri ĉi tiu vizito, mi rediris kun larmoj en la okuloj, ke memoro kaj dankemo pri lia granda komplezo en mi tiom fortis, ke mi certe iun tagon en ia maniero repagos ĝin. Ili efektive tiom fortis, ke post du horoj, post kelkaj enigmaj frazoj, kiuj ŝajne ne komprenigis al miaj gepatroj sufiĉe bone la novan eminentecon, kiun mi ricevis, mi juĝis pli klara plenan rakonton de la antaŭnelonga vizito kun ĉiuj apartaĵoj. Mi ne suspektis, ke mi tiel agante malutilos al mia praonklo. Mi tion ne deziris – kial mi devus suspekti? Mi ankaŭ ne supozis, ke miaj gepatroj malfavore rigardus viziton, kiun mi mem ne malfavore juĝis. Ĉu ne okazas ordinare, ke vira amiko komisias onin pri pardonpeto al virino, al kiu li ne povis sendi leteron, kaj ke la komision oni ne plenumas, juĝante ke la koncerna persono ne rigardas grava silenton, kiun oni mem ne gravigas? Mi kredis – kiel ĉiu facile kredas – ke aliula cerbo estas pasiva kaj obeema entenujo sen propra reagemo kontraŭ tio, kion oni en ĝin enigas, kaj mi ne dubis, ke komunikante al la cerboj de miaj gepatroj scion pri la interkoniĝo kiun mia praonklo patronis, mi ankaŭ transdonis laŭ mia deziro la favoran juĝon, kiun mi havis pri tiu okazaĵo. Miaj gepatroj bedaŭrinde taksis laŭ tute aliaj principoj, ol tiuj, al kiuj mi volis ilin inklinigi, la sintenon de mia praonklo. Miaj patro kaj avo kun li malmilde priparolis la okazaĵon; mi malrekte sciiĝis pri tio. Post kelkaj tagoj hazarde vidante mian praonklon preterpasanta en kontraŭa direkto en sentegmenta veturilo, mi sentis doloron, dankemon, penton, kaj volis ĉion ĉi al li esprimi. Kompare kun tiuj vastaj sentoj mi juĝis, ke ĉapelsaluto estus malgrandanima, kaj ke mia praonklo pro ĝi supozus, ke mi senzorge kvitiĝas per formala ĝentileco. Mi decidis, ke mi prefere ne faru tian nesufiĉan geston kaj mi deturnis la kapon. Mia praonklo kredis, ke mi per tio agis konforme al ordonoj de miaj gepatroj, li tion ne pardonis, kaj li mortis multajn jarojn poste sen ke iu el ni lin revidis.

Tial mi ne plu eniris la nun ŝlositan ripozĉambreton de praonklo Adolfo, kaj, post ol mi paŭzis ie apud la kuireja rezervejo, kiam Franciska eliris sur la peronon kaj diris: „mi lasos al la kuirknabino, ke ŝi donu kafon kaj portu supren varman akvon, mi tuj kuros al sinjorino Oktavino“, tiam mi decidis, ke mi endomiĝos, rekte iros al mia ĉambro kaj legos. La kuirknabino estis jura persono, konstanta funkcio, kiu de ĉiam samaj taskoj gajnis ian kontinuecon kaj identecon malgraŭ la efemereco de la sinsekvaj formoj en kiuj ŝi enkorpiĝis – efektive nin neniam servis en du laŭvicaj jaroj la sama persono en tiu ofico. En la jaro, kiam ni tiom ofte manĝis asparagojn, la kuirknabino, kiu pri ilia senplumigo kutime taskiĝis, estis kompatinda malsanema vivulo, kiu je nia paska alveno estis en jam iom matura stato de gravedeco, kaj ĉiuj miris, ke Franciska taskis ŝin pri tiom da komisioj kaj penlaboroj, ĉar ŝi jam malfacile portis antaŭ si la misteran, ĉiutage pli plenan korbon, kies belega formo konturiĝis sub ŝiaj ampleksaj kiteloj. Tiuj kiteloj memorigis la longajn mantelojn, kiujn surhavas iuj simbolaj personoj en pentraĵoj de Ĝoto89, kiujn mi konis per fotografaĵoj donacitaj de sinjoro Svan. Pri tiu similo atentigis li mem, kaj se li demandis pri la kuirknabino tion li kutime faris per ia: „kiel fartas la Karitato de Ĝoto?“ Cetere la kompatinda knabino mem siaflanke, pro la gravedeco dikiĝinte ĝis en la vizaĝo, ĝis en la rektaj kaj rektangule konturitaj vangoj, sufiĉe similis al tiuj fortikaj, vireskaj aŭ pliĝuste matronaj virgulinoj, kiuj homforme prezentas virtojn en la kapelo de l' Areno90. Kaj mi nun rimarkas, ke la ‚Virtoj kaj Malvirtoj‘ en Padovo91 al ŝi similis ankaŭ alimaniere. Same kiel la figuron de tiu knabino vastigis la aldonita simbolo, kiun ŝi portis antaŭ sia ventro, sen ke ŝi iel mienis komprene pri la okazaĵo, sen ke ŝia vizaĝo esprimis ĝian belecon kaj spiriton, kiel nuran pezan portaĵon, tiel same ŝajnas, ke tute senkonscie la forta dommastrino, kiu pentre aperas en la kapelo de l' Areno sub la nomo ‚Karitato‘ kaj de kiu kopio pendis ĉe muro de mia kombrea studoĉambro, enkorpigas tiun virton, kaj ke nenian penson pri karitato iam esprimis ŝia vigla kaj vulgara vizaĝo. Pro sagaca ideo de la pentristo ŝi piede premas la ĉi-mondajn trezorojn, sed tion ŝi faras, kvazaŭ ŝi elpremus la sukon de vinberoj aŭ plivere kvazaŭ ŝi stariĝus sur iaj sakoj por sin altigi; kaj ŝi etendas al dio sian ardan koron, aŭ pliĝuste ĝin transdonas, kiel kuiristo transdonus tra la luko de sia subtera laborejo korkotirilon al petanto kiu staras ĉe fenestro de teretaĝo. ‚Envio‘ kontraste al tio pli konvene havas envian mienon. Sed ankaŭ en tiu alia fresko la simbolo tiom videblas kaj tiom realaĵe aspektas, la serpento kiu siblas ĉe la lipoj de tiu envio tiom dikas, ŝian malfermegitan buŝon ĝi tiom plenigas, ke la vizaĝaj muskoloj, kiel ĉe infano plenblovanta balonon, trostreĉiĝas por ĝia enakcepto, kaj ke la atento de envio – kaj sekve ankaŭ la atento de rigardanto – tute sin fordonas al la laboro de ŝiaj lipoj, kaj restan disponecon por enviaj pensoj ne havas.

Spite al la granda admiro de sinjoro Svan al tiuj bildoj de Ĝoto, mi dum multaj jaroj neniel plezure konsideris en la studoĉambro, kie pendis la kopioj, kiujn li donacis, tiun nekaritatan karitaton, aŭ tiun envion, kiu pozis kiel medicin-libra bildo pri premateco de gloto aŭ de uvulo fare de langa tumoro aŭ enŝovita operaciista ilo, aŭ ankaŭ justecon, kies grizaĉa kaj avare simetria vizaĝo estis samspeca kun la vizaĝoj de iuj beletaj, piaj, kaj senkompataj kombreaj burĝidinoj, kiujn mi vidadis okaze de diservoj, kaj el kiuj pluraj estis antaŭvarbitaj en la helpa korpuso de maljusteco. Sed poste mi komprenis, ke la animfrapan strangecon, la propran belecon de tiuj freskoj provizas la gvida rolo de simbolo en ili, kaj tio, ke ĝi ne aperas simbole – efektive la celatan ideon ili ne esprimas – sed reale, kiel io korpe sentata aŭ materie tenata, igas la signifon de la verko pli laŭlitera, pli preciza kaj igas ĝian instruon pli praktika kaj memorfrapa. Ankaŭ ĉe la kompatinda kuirknabino logis atenton ĉiam denove ŝia ventro pro la pezo, kiu ĝin tiris; kaj simile tre ofte la pensado de mortanto sin turnas al efektiveco, doloro, obskuro, internaĵoj, al la dorsoflanko de morto, kiu ĝuste estas la flanko, per kiu ĝi montriĝas al li, per kiu ĝi draste sentiĝas de li, kaj ĝi en tio multe pli similas al pezego, kiu lin premas, al spirmalfacilo, al trinkemo, ol al tio, kion oni ordinare nomas ideo pri morto.

Tiuj padovaj virtoj kaj malvirtoj probable enhavis fortan realecon: ja al mi ili ŝajnis same vivaj kiel la graveda servistino, kaj al mi ŝi ne ŝajnis malpli alegoria ol ili. Kaj eble tiu – almenaŭ ekstera – nepartopreno de ies animo en la virto, kiu tra ĝi agas, havas krom belarta valoro ankaŭ eble psiĥologian aŭ laŭ la kutima esprimo fiziognomikan valoron. Pliposte en mia vivo mi renkontis en diversaj okazoj ekzemple en monaĥejoj homojn, kiuj agis vere sankte kaj karitate, kaj ili ĝenerale havis gajan, pozitivan, indiferentan kaj abruptan sintenon de urĝema ĥirurgo, vizaĝon en kiu legiĝas nek kompato, nek kortuŝo antaŭ homa sufero, nek sindeteno de abrupteco, kaj ĉi tia estas la malmilda, malsimpatia kaj nobla vizaĝo de vera boneco.

Dum la kuirknabino – pretervole vidigante la virtojn de Franciska, kiel eraro pro kontrasto grandigas la triumfon de vero – verŝis kafon, kiu laŭ mia patrino estis nur varmigita akvo, kaj poste portis al niaj ĉambroj varman akvon, kiu apenaŭ estis duonvarma, mi kuŝis kun libro enmane sur la lito en mia ĉambro, kiu treme ŝirmis kontraŭ posttagmeza suno sian diafanan, rompeblan malvarmeton sub preskaŭ plene fermitaj ŝutroj, tra kiuj brilo de taghelo tamen enŝtelis siajn flavajn flugilojn kaj senmove restis inter la lignaĵo kaj la vitraĵo, kiel sidanta papilio. Apenaŭ estis sufiĉe hele por legado, kaj senton pri gloro de la lumo provizis nur batoj sur polvajn kestojn, kiujn en la strato de la Paroĥejo sonigis Teodoro (de Franciska avizite, ke mia onklino ne ripozas kaj ke oni sekve povas brui), kiuj vibrante en la son-atmosfero karaktera de varma vetero kvazaŭ disĵetis malproksimen skarlatajn astrojn; saman senton provizis ankaŭ muŝoj, kiuj antaŭ mi plenumis sian koncerteton, sian someran ĉambromuzikon: ĝi someron ne elvokas, kiel homa melodio ŝance aŭdita en la varma sezono poste ĝin memorigas al la aŭdinto, ĝi kun somero ligiĝas per pli necesa ligo: naskite en varmaj tagoj, renaskiĝante kun ili, entenante parton de ilia esenco, ĝi ne nur revivigas ilian bildon en nia memoro, sed ankaŭ certigas ilian revenon, ilian efektivan, enaeran, tuj senteblan ĉeeston.

La obskura malvarmeto de mia ĉambro al la ekstere reganta rekta sunlumo rilatis, kiel ombro al radio, alivorte same lumis kiel ĝi, kaj ĝi al mia fantazio proponis la ĉiumedian spektaĵon de somero, kiun miaj sentumoj dum promeno nur parton post parto ĝuus; ĝi tiel akordis kun mia ripozado, kiu – dank' al la aventuroj rakontitaj de la libroj, kiuj ĝin afekciis – eltenis, kiel la ripozo de mano senmove pendanta en fluanta akvo, la albatiĝon kaj la kirlojn de torento da agadoj.

Sed mia avino, eĉ se la tro varma vetero turniĝis al pluveco, se ŝtorma aŭ eĉ nur pasema pluvo aperis, venis kaj petegis, ke mi eliru. Mi ne volis rezigni je plua legado, sed almenaŭ daŭrigis ĝin en la ĝardeno sub la hipokaŝtanarbo en eta barako el kanvaso kaj tolo, funde de kiu mi sidis, kredante, ke mi tiel kaŝiĝas de la alrigardoj de eventualaj gastoj de miaj gepatroj.

Kaj mia animo – ĉu ne? – estis kiel iaspeca sankta kaverno, funde de kiu mi restadis, eĉ kiam mi rigardis al eksteraj okazaĵoj. Vidante iun objekton de la mondo, la konscio, ke mi estas ĝin vidanta, staris inter ĝi kaj mi, ĝin borderis per maldika spirita rando, pro kiu mi ne povis rekte tuŝi ĝian substancon; ĝi por tiel diri dissolviĝis antaŭ ol mi ĝin kontaktis, kiel ardaĵo proksimigate al malsekaĵo ne tuŝas ĝian humidecon, ĉar ĝin antaŭgardas vaporiga ĉirkaŭspaco. Tra la siaspeca multetona ekrano el diversaj animstatoj, kiun dum la legado disfaldis samtempe mia konscio, kiuj rangis de la plej profunde en mi kaŝitaj aspiroj ĝis la tute ekstera vido de la horizonto, kiun mi okule tuŝis funde de la ĝardeno, tio, kio unue en mi plej intimis kaj rolis kiel senpaŭze antaŭenira, ĉiorega gvidilo estis mia fido je la filozofia valoro, je la beleco de la libro, kiun mi estis leganta, kaj mia deziro al mi proprigi ĉi tiujn ĝiajn kvalitojn, kia ajn ĝi estis. Ĉar ne hazarde mi aĉetis ĝin en Kombreo, ĝin ekvidinte en la ĉiovendejo Boranĝo – kiu tro malproksimis de la hejmo, pro kio Franciska al ĝi kutime ne iris kiel al tiu de Toedoro, sed kiu havis pli vastan sortimenton de skribiloj kaj libroj – tenatan de ŝnuroj ie en la mozaiko de broŝuroj kaj periodaĵoj kiu kovris la du klapojn de ĝia pordo, pli mistera, pli densa je pensoj ol la pordego de preĝejo, sed tial aĉetis, ĉar mi rekonis ĝin kiel ekzempleron de verko laŭde menciita de iu instruisto aŭ kunlernanto, kiu tiutempe al mi ŝajnis konanto de la sekreto de la duone antaŭsentataj, duone nekompreneblaj vero kaj belo, kies ekkonon estis la nebula sed konstanta aspiro de mia animo..

Krom tiu kerna fido, kiu dum la legado senĉese eliradis de mia memo en la eksteran mondon serĉe al la vero, ankaŭ vigliĝis afekcioj kaŭzitaj de la agadoj, en kiuj mi partoprenadis – ja tiujn posttagmezojn plenigis pli multaj dramaj okazaĵoj, ol ordinare troveblas en ies tuta vivo. Ĉi tiuj estis la eventoj okazantaj en la legata libro; vere estas, ke la personoj, kiujn ili trafis ne estis realaj, kiel diris Franciska. Sed ĉiuj sentoj, kiujn en homo instigas la ĝojo aŭ misfortuno de reala persono, formiĝas per la efiko de imago pri tiu ĝojo aŭ misfortuno; la lerto de la unua romanisto konsistis en la kompreno de tio, ke por la funkciado de emocioj, imago estas la sola necesa elemento kaj ke sekve simpligo per radikala forigo de la realaj personoj estos epokfara plibonigo de la procedo. Realan estulon, kiom ajn profunde oni kunsentas kun ĝi, plimulte perceptas oniaj sensoj, kaj do ĝi restas netravidebla, prezentas kvazaŭ embarasan pezon, kiun onia sentopovo neniam levos. Ĉu ĝin trafas malfeliĉo? do nur en eta parto de la tuteca bildo, kiun oni havas pri ĝi, tio afekcias; kaj eĉ – nur en parto de la tuteca bildo, kiun ĝi havas pri si, ĝin mem tio afekcias. La romanisto eltrovis la ideon, anstataŭigi la elementojn nekoneblajn de spirito per egala kvanto de elementoj nemateriaj, tio estas spirite koneblaj. Post tio ne plu gravas, ĉu la agoj, ĉu la afekcioj de tiuj novspecaj estuloj al leganto ŝajnas veraj aŭ ne, ĉar li ensorbis ilin, ĉar en li ili okazas, ĉar ili regas – dum li fervore turnas la foliojn de la libro – la ritmon de lia spirado kaj la intenson de lia rigardo. Kaj post ol la romanisto lin kondukis al tiu stato, en kiu kiel en ĉiuj nur enanimaj statoj la forto de ĉiu emocio multobliĝas, en kiu la libro lin afekcias kiel afekcias sonĝo – sonĝo tamen pli klara ol tiuj, kiujn oni havas dum dormo kaj kiun oni memoros pli longe – tiam li tumultigas en la leganto ene de unu horo ĉiujn imageblajn feliĉojn kaj malfeliĉojn, el kiuj ĉi tiu spertus en la vivo malgrandan sortimenton en la daŭro de pluraj jaroj, kaj el kiuj la plej intensajn li simple ne sentus, pro tio ke la malrapido de ilia okazado igas ilin nerimarkeblaj. (Tiele ŝanĝiĝas en la vivo la koro de ni, homoj, kaj plej granda doloro tio estas – sed ĝin ni spertas nur per legado, per imagado: en la realo ĝi ŝanĝiĝas kiel iuj naturaj okazaĵoj plenumiĝas, sufiĉe malrapide por ke ni vidu sinsekve ĉiun ĝian apartan staton, tamen ne ricevante la senton de la ŝanĝiĝo mem.)

Malpli intime en mia korpo, ol la vivo de fikciaj personoj, aperis duonprojekcie antaŭ mi la pejzaĝo de la libra agado, kaj ĝi mian animon multe pli vaste influis, ol la alia pejzaĝo, nome tiu, kiun mi vidis, kiam mi delevis miajn okulojn de la libro. Efektive dum du somerumadoj, en la varmeco de la kombrea ĝardeno mi pro la tiam legata libro sopiris al montara kaj rivera lando, en kiu mi vidus multajn segejojn, kie lignaĵoj en klara akvo, sub akvokresoj putradus; nemalproksime laŭ muretoj plantoj kreskus kaj florus per ruĝecaj kaj violecaj floraroj. Kaj la revo pri min amanta virino, kiu ĉiam enestis mian pensadon, en tiuj someroj penetriĝis de la malvarmeto de fluaj riveroj; kaj kia ajn estis la virino, kiun mi fantaziis, ruĝecaj kaj violecaj floraroj ambaŭflanke akompanis ŝin kiel necesaj kunharmoniaj koloroj.

Tiel okazis ne nur pro tio, ke revatan bildon ĉiam signas, ornamas, spegule prilumas alidevenaj koloroj, kiuj ŝance ĝin ĉirkaŭas dum la revadoj; la pejzaĝoj de legataj libroj fakte ne estis en mia imago pejzaĝoj pli vigle bildigataj, ol tiuj, kiujn al miaj okuloj prezentis Kombreo, sed ili estis de sama speco. Pro ilia elektado fare de la aŭtoro, pro la fido kun kiu mia penso iris renkonte al lia voĉo kiel al revelacio, ili ŝajnis al mi – kontraste kun la impreso ricevata de la ĉirkaŭa lando kaj precipe de nia ĝardeno, maleminenta aranĝo de norma fantazio ĝardenista, kiun mia avino malestimis – aŭtenta, aparte studinda kaj esplorinda parto de la naturo mem.

Se miaj gepatroj al mi permesus, en la tempo kiam mi legadis libron, vojaĝon al la regiono kiun ĝi priskribis, mi tiam kredus, ke mi nesubtakseble progresis al ekkono de la vero. Estas vere, ke sento de ĉiama envolviteco fare de la propra animo konstantas, sed ĝi tamen ne sentiĝas kiel senmova malliberejo, ĝi male kvazaŭ kuntiras onin en konstantan sinĵeton por ĝin transpasi, por atingi la eksteran mondon, kun iaspeca disreviĝo pro senĉesa aŭdo de ĉiam sama ĉirkaŭa sono, kiu ne eĥas ian eksteraĵon, sed kuntremas kun interna vibro. Oni serĉas en aĵoj – kaj tio igas ilin pli valoraj – la spegulbildon, kiun la propra animo lumĵetis sur ilin; oni seniluziiĝas pro la konstato, ke ili en la naturo ŝajne malhavas la ĉarmon, kiun ili en nia pensado antaŭe ricevis de najbaraj ideoj; iafoje oni direktas la tutan forton de ĉi tiu animo al la necesaj lerto kaj brilo kiuj influos kunhomojn, sed oni ja sentas, ke ili staras ekstere, ke ilin oni neniam vere tuŝos. Tiel do, fantaziante ĉirkaŭ la amata ino ĉiam tiujn lokojn, kiujn mi tiutempe plej aspiris, dezirante, ke ŝi montru al mi la vojon, al mi malfermu la eniron de nova mondo, mi ne agis laŭ ia ŝanca ide-asocio; ne, male miaj priamaj kaj privojaĝaj revoj estis nur momentoj – kiujn mi nun analize disigas kvazaŭ mi prezentus sekcojn en diversaj altoj de iriza kaj ŝajne senmova akvoŝpruco – ene de unu nedeturnebla impeto de mia plena vivdeziro.

Kaj fine, daŭre observante la vojon de interno al ekstero de samtempaj, kunestaj animstatoj miaj, kaj antaŭ ol mi observos la realan medion ilin ĉirkaŭantan, mi ĝuas alispecajn komfortojn: la oportunan sidadon, la bonan odoron de l' aero, la senĝenecon de soleco, sen vizitoj; kaj kiam el la turo de preĝejo Sankta-Hilario iun el la horoj de la tago oni prisonorigas, mi vidis, kiel forfalas unuope la konsumitaj eroj de la posttagmezo, ĝis mi aŭdis la lastan baton kaj povis elnombri la sumon, post kio la longa silenta sekvo ŝajne markis sur la blua ĉielo la komencon de la restanta parto al mi alcedita por plua legado, en atendo de la bona manĝo, kiun Franciska estis preparanta, kiu min refortigos post la laciĝo ricevita dumlege de la libro de la sekvado de ĝia heroo.

Kaj je ĉiu horo ŝajnis al mi, ke la antaŭa sonoris nur malmultajn minutojn pli frue. La nova ĵus enskribiĝis apude de ĝi kaj mi ne povis kredi, ke sesdek minutoj havis sufiĉan spacon ene de la blua arkaĵeto, kiun limis iliaj du oraj markoj. Iafoje tiu tro frue venanta horo nombris eĉ du pliajn batojn, ol la antaŭa; iun sonoradon mi do preteraŭdis, io okazis kaj por mi ĝi ne okazis; la absorbo de legado pro magia efiko komparebla al profunda dormo trompe fatamorganis miajn orelojn kaj forviŝis de sur la lazura fono de l' silento la oran sonorilon. Belaj dimanĉaj posttagmezoj sub la hipokaŝtanarbo en la kombrea ĝardeno, de mi tute senigitaj je la banalaĉaj okazoj de mia propra ekzisto kaj anstataŭe provizitaj je vivo de aventuroj kaj strangaj aspiroj en multerivera lando! vi tiun alian vivon ankoraŭ eĥas, kiam mi memoras vin, kaj vi vere ĝin entenas, ĉar vi ĝin iom post iom ĉirkaŭringis kaj enkaptis – dum mi antaŭeniris en mia legado kaj dum malpliiĝis la taga varmeco – en la sinsekva, malrapide ŝanĝiĝanta, foliarplena kristalo de viaj silentaj, sonoraj, odoraj kaj tralumataj horoj.

Okazis ankaŭ jen kaj jen, ke el mia legado jam meze de la posttagmezo min vekis, freneze kurante, la filino de la ĝardenisto, preteran oranĝarbon renversante, al si fingron entranĉante aŭ denton breĉante, kun krioj: „ili venas, ili venas!“ por ke mi kaj Franciska alkuru kaj nepre vidu la tutan spektaĵon. Tio okazis en tagoj, kiam soldataro por lokaj ekzercoj, ordinare tra la strato Sankta-Hildegarda, trairis Kombreon. Dum nia servistaro ekster la pordega krado vice sidante sur seĝoj rigardis la dimanĉajn promenantojn kaj de ili sin vidigis, subite la filino de la ĝardenisto tra fendo inter du malproksimaj domoj en avenuo de la Stacidomo ekvidis la brilon de kaskoj. La servistoj haste endomiĝis kun la seĝoj, ĉar kiam la kirasuloj92 marŝis tra la strato Sankta-Hildegarda, ili plenigis ĝian tutan larĝon kaj la galopaj ĉevaloj pasis preskaŭ tuŝe ĉe la domoj, merge kovrante la trotuarojn, kiel ŝvela torento kovras bordojn, kiuj tro mallarĝe tenas fluejon.

— „kompatinduloj“ diris Franciska kiu, apenaŭ atinginte la pordegon, jam priploris ilin, „kompatindaj junuloj, kiujn morto forfalĉos kiel herbejon. Je la nura penso mi ricevas ŝokon“ ŝi aldiris, al la koro premante manon tie, kie ŝin la ŝoko trafis.

— „Estas bele, ĉu ne sinjorino Franciska? vidi tiujn junulojn, kiuj sian vivon malestimas“ diris la ĝardenisto por incitado.

Ne vane li parolis:

— „Sian vivon malestimas, ĉu? Kion do oni estimu, ĉu ne ĝuste la vivon, kiu estas la sola donaco, kiun kara Dio ne dufoje donacas. Ve, je ĉielo! tamen estas vere, ke ili malestimas ĝin! Mi vidis en jaro 1870a; en tiuj teruraj militoj ili morton ne plu timas. Ili estas specaj frenezuloj, ili ne pli valoras, ol la ŝnuro per kiu oni pendumus ilin, homoj ili ne plu estas, sed leonoj.“ (Laŭ Franciska la samrangigo de homo kun leono – la vorton ŝi cetere elparolis liono – neniel estis komplimenta.)

La strato Sankta-Hildegarda forturniĝis je mallonga distanco, tiel ke oni ne vidis malproksimen, nur tra la fendo inter du domoj de la avenuo de la Stacidomo oni ankoraŭ distingis pluajn kaskojn kurantajn kaj brilantajn en sunlumo. La ĝardenisto scivolis, ĉu ankoraŭ multaj venos, kaj li soifis pro la forta suno. Tiam lia filino kvazaŭ el sieĝata fortikaĵo ekkuris kontraŭatake, atingis la stratangulon, kaj centfoje evitinte pereon, revenis kun karafo de gliceriz-akvo kaj sciigo, ke da ili estis almenaŭ unu milo seninterrompe venantaj el la direkto de Tiberzio kaj Mezeglizo. Franciska kaj la ĝardenisto, repaciĝinte, babilis pri la ĝusta sinteno okaze de milito:

— „Vidu, Franciska,“ diris la ĝardenisto „revolucio estas pli bona, ĉar kiam oni deklaras ĝin, iras nur tiuj, kiuj volas iri.“

— „Ha, almenaŭ tion mi komprenas, estas pli sincere.“

La ĝardenisto kredis, ke en okazo de militdeklaro oni senfunkciigas ĉiujn fervojojn.

— „Ne mirige – por ke homoj ne forkuru“ komentis Franciska.

Kaj rediris la ĝardenisto: „ha, lertuloj ili estas!“ ĉar li ne akceptis alian opinion pri milito, ol ke ĝi estas ia malica trompo de la ŝtato kontraŭ la popolo, kaj ke se homoj povus elekti, ĉiu forkurus siaflanke.

Sed Franciska haste reiris al mia onklino, mi reiris al mia libro, kaj la servistaro residiĝis antaŭ la kradopordo kaj rigardis, kiel post paso de la soldatoj polvo kaj agitiĝo falas. La trankvilo jam delonge revenis kaj neordinara amaso da promenantoj ankoraŭ plenigis la stratojn de Kombreo. Kaj antaŭ ĉiu domo – eĉ antaŭ tiuj, kie tiel agi ne estis kutime – servistoj aŭ eĉ mastroj sidis kaj rigardis, la sojlon festonante per fantaziforma kaj malhela randaĵo, kiel alga kaj konka punto, kiun fluso sur bordo lasas, post ol ĝi retrofluis.

Krom en tiaj tagoj mi povis kutime – male – legi en trnakvilo. Sed la rompo kaj la komento, kiujn okaze de vizito foje faris Svan ene de mia legado de verko de aŭtoro plene nova al mi, nome Bergoto, havis kiel sekvon, ke ekde tiam kaj por longa tempo ne plu antaŭ muro ornamita de violecaj florgrapoloj, sed sur tute alia fono, antaŭ la pordego de gotika preĝejo kontrastiĝis la bildo de iu el la virinoj, pri kiuj mi revis.

Pri Bergoto mi estis unuafoje aŭdinta de unu pli aĝa kunlernanto, al kiu mi havis grandan admiron, nome Bloĥ. Aŭdante mian konfeson pri admiro al ‚Oktobra Nokto‘ li estis kun trumpeta bruo rideginta kaj dirinta: „Ne allasu vin al tia malnobla inklino al sinjoro De Muse. Li estas tre malutila ulo kaj sufiĉe granda krudulo. Mi tamen agnosku ke li, kaj sammaniere Ĵano Racino93, faris en sia vivo po unu iom belritman verson, kiu havas tiun econ – laŭ mi la plej gravan kvaliton – ke signifon ĝi tute malhavas. Ili tekstas respektive: ‚Oloosono blanka kaj Kamiro blanka‘ kaj ‚filino de Minoo kaj de Pazifae‘94. Pri ĉi tiuj eroj, kiuj parte senkulpigas tiujn du friponojn, atentigis min artikolo de mia tre kara, al senmortaj dioj agrabla majstro, patrego Lekonto95. Ĉar ni pri beletro parolas – jen, vidu ĉi tiun libron, por ĝi mi nun ne havas tempon, sed ĝin laŭdire rekomendas la granda majstro. Laŭ iuj atestoj li rigardas la aŭtoron, nome Bergoton, kiel tre subtilan ulon; kaj kvankam li montriĝas iafoje nekompreneble indulgema, lia diro estas por mi kvazaŭ delfa orakolo. Do legu ĉi tiun lirikan prozaĵon, kaj se la grandega ritmofaranto kiu verkis ‚Bhagavat‘-on kaj ‚La Leporhundon de Magnus‘96 parolis veron, je Apolo! vi ĝuos, kara majstro, la nektaran ĝojon de Olimpo.“ En ironia tono li estis petinta, ke mi alparolu lin per kara majstro kaj li sammaniere min alparolis. Verdire nin amuzis ĉi tiu ludo, ĉar ni ankoraŭ proksimis al la vivaĝo, en kiu oni kredas, ke homoj per nomado kreas aĵojn.

Mi bedaŭrinde ne povis per interparolo kun Bloĥ aŭ per klarigopeto forigi la konfuzon, kiu trafis min, kiam li diris al mi – ja mi, kiu de ili atendis ne malpli ol la revelacion de la vero – ke belaj versoj des pli belas, ju pli ili senas je signifo. Ĉar Bloĥ ĉe ni ne invitiĝis duafoje. Li la unuan fojon ricevis bonan akcepton. Mia avo verdire asertis, ke ĉiufoje, kiam mi amikiĝis kun iu kunlernanto pli forte ol kun aliaj, kaj venigis lin al la hejmo, li ĉiam estis judo, kion per si mem li ne malaprobis – ja lia amiko Svan estis de juda gento – se li ne juĝus ankaŭ, ke mi kutime ne elektis lin inter la plej bonaj. Tial, kiam venis kun mi nova amiko, li preskaŭ senmanke ekzumis: „Ho, dio de niaj prapatroj“ el ‚La Juda Virino‘97 aŭ: „Izraelo, elrompu viajn katenojn“98, kompreneble nur per la melodio (ti la lam ta lam talim), sed al mi timigante, ke mia amiko eble konas ĝin kaj povas restarigi la parolojn.

Antaŭ ilia veno, je la nura sono de ilia familia nomo, kiu tamen ofte ne aparte similis al ia tradicia juda nomo, li ofte divenis la devenon de tiuj, kiuj efektive estis jud-gentaj, sed ankaŭ iafoje tion, kio en ilia familio ne konvenis.

— „Kiel nomiĝas tiu via amiko, kiu venos ĉi-vespere?“

— „Delmonto, avĉjo“

— „Ĉu Delmonto? Hm, mi suspektas...“

Kaj li ekkantis:

„Arkistoj, atente faru gardon!
vigilu, ne dormu kaj ne bruu.“99

Kaj post kelkaj lertaj, pli detalaj demandoj, li ekkriis: „gardistoj! gardistoj!“, aŭ se jam alvenis la suspektato kaj al li prosperis de ĉi tiu per malrekta pridemandado ricevi ateston pri lia genta deveno, tiam li elmontris, ke li pri la afero ne plu havis dubon, kaj simple al ni rigardante duonaŭdeble zumis:

Ĉu ĉi timeman izraelidon
vi nun ĉi tien aŭdacas gvidi?100

aŭ:

Patraj kampoj, Ĥebron, dolĉa valo101

aŭ:

Jes, mi estas ano de la raso elektita102

Tiuj etaj malicaĵoj de mia avo ne venis de ia malbonvolo kontraŭ miaj amikoj. Sed al miaj gepatroj Bloĥ pro alia cirkonstanco malplaĉis. Li unue incitis mian patron, kiu, vidante ke liaj vestoj malsekas, demandis kun koncerniĝo:

— „Sinjoro Bloĥ, kian veteron vi spertis? Ĉu pluvis? Mi ne komprenas, la barometro indikis sennubecon.“

Al kio li ricevis nur jenan respondon:

— „Kara sinjoro, mi neniel povas diri, ĉu pluvis. Mi tiom rezolute vivas sen konsidero de materiaj cirkonstancoj, ke miaj sensoj ne plu penas atentigi min pri ili.“

— „Kompatinda filo, vi havas idiotan amikon“ diris mia patro post la foriro de Bloĥ. „Ĉu li do ne povas diri, kia vetero estis? Tio estas ege interesa temo. Li stultas.“

Bloĥ poste al mia avino malplaĉis, tial ke post la tagmanĝo je ŝia diro, ke ŝi malbone fartas, li subpremis ploron kaj forviŝis larmojn.

— „Ne pretendu, ke tio sinceras“ ŝi diris al mi „li ne konas min. Aŭ ĉu li frenezas?“

Fine li kaŭzis ĝeneralan malkontenton, ĉar veninte kun horo kaj duono da malfruo, makulite de koto, li anstataŭ senkulpigo prezentis jenan klarigon:

— „Mi lasas min influi nek de veteraj perturboj nek de konvenciaj dividoj de tempo. Mi volonte restarigus permesitecon de opia pipo kaj de malaja kriso, sed mi ne konsentas uzi tiujn multe pli malicajn kaj banale filistrajn ilojn: horloĝon kaj pluvombrelon.“

Malgraŭ tio li povus esti refoje nia gasto en Kombreo. Li ne estis tamen el la speco de amikoj, kiujn miaj gepatroj al mi deziris; ili fine ekkredis, ke liaj larmoj pro la malbona farto de mia avino ne estis falsaj; sed ili spontanee aŭ pro sperto sciis, ke subitaj emocioj ne multe influas oniajn postajn agojn kaj la iratan vivovojon, kaj ke obeo al moralaj devoj, fideleco al amikoj, plenumo de verko, observo de vivregulo havas pli bonan fundamenton en blinda kutimeco, ol en momentaj, ardaj, senfruktaj afekcioj. Ol Bloĥ-on ili preferus, se mi havus kunulojn, kiuj al mi ne pli komplezus, ol oni ordinare laŭ la reguloj de burĝa etiketo al amikoj komplezas; kiuj ne kaprice sendus al mi korbon da fruktoj ĉar ili en la koncerna tago ial memoris min kun kortuŝo, sed kiuj, ne transpasante favore al mi la limojn de amikaj devoj kaj sindevigoj pro nura impulso de fantazio kaj sentemo, ankaŭ ne transirus ilin malfavore al mi. Eĉ oniaj misagoj ne devojigas de justa konduto tiujn karakterojn, de kiuj mia praonklino estis tipo – ŝi ekzemple malpacis de jaroj kun nevino, kun kiu ŝi sekve neniam rilatis, sed malgraŭ tio ne modifis la testamenton, en kiu ŝi heredigis al ŝi sian tutan havaĵon, ĉar ŝi estis ŝia plej proksima parenco kaj tia estis la deca maniero.

Sed mi ŝategis Bloĥ-on, miaj gepatroj pri tiu sento volonte komplezus min, la sensolvaj problemoj, kiujn mi frontis pripensante la sensignifan belecon de la filino de Minoo kaj Pazifae min pli dolore nervemigis, pli suferigis, ol farus novaj interparoloj kun li, kvankam mia patrino tiajn konversaciojn juĝis malbonaj. Kaj mia familio lin refoje gastigus en Kombreo, se post la okazinta manĝo, al mi sciiginte – kaj tiu sciigo en posta tempo tre influis mian vivon, unue igante ĝin pli feliĉa, kaj sekvatempe pli malfeliĉa – ke ĉiuj inoj revas ĉiam pri amo, kaj ke viro povas cedigi la ĉi-rilatajn rezistojn de ili ĉiuj, li ne ankaŭ asertus, ke li aŭdis tre pozitivan rakonton pri tio, ke mia praonklino en sia junaĝo havis skandalan vivon kaj dum ia tempo estis mone subtenata de viro. Mi ne povis deteni min de raporto al miaj gepatroj; li estis malakceptita, en la sekva vizito kiun li provis fari, kaj kiam mi poste ŝance renkontis lin surstrate, li sintenis al mi tre malvarme.

Sed pri Bergoto li parolis veron.

En la unuaj tagoj okazis kiel pri melodio, kiun oni ŝategos, sed ankoraŭ ne distingas: tio en lia stilo, kion mi poste tiom aprezis, al mi unue ne evidentis. Mi fervore legadis la komencitan romanon de li, sed kredis, ke min interesas la temo, kiel en unua tempo de enamiĝo viro ĉiutage renkontas inon en ia kunveno aŭ privata festo, kredante ke li iras nur pro la agrabla cirkonstanco. Post ioma legado mi rimarkis la maloftajn, preskaŭ arkaikajn dirmanierojn, kiujn li inklinis uzi en iuj partoj, kie kaŝita alflua harmonio, ia enanima preludo ŝveligis lian stilon; en tiuj samaj partoj li parolis ankaŭ pri la „vana sonĝo de la vivo“, pri la „senĉesa torento de belaj ŝajnoj“, pri la „senfrukta kaj ĝuinda turmento de kompreno kaj amo“, pri la „kortuŝaj figuroj, kiuj eterne nobligas la honorindan kaj ĉarman fasadon de katedraloj“, esprimante ĉiujn elementojn de nova por mi mondrigardo per mirindaj bildoj, kiuj ŝajne vekis tiam kunsonan kanton de harpoj, al kies akompana sono ili aldonis senkomparan belecon. Iu el tiuj partoj de la bergota teksto, eble la tria aŭ kvara kiun mi distingis de la tuto, al mi donis multe pli grandan ĝojon, ol tiu donita de la unua, kaj tiun ĝojon mi sentis en pli profunda, pli unueca, pli vasta kampo de mia memo, kie baroj kaj disigaj vandoj ŝajne forestis. Tiel okazis ĉar, rekonante la saman inklinon al maloftaj vortoj, la saman melodian sentelverŝon, la saman ideisman filozofion, kiuj en antaŭaj fojoj sen mia prikonscio al mi plezuron donis, mi ne plu sentis, ke mi legas unuopan fragmenton de aparta bergota libro, strekante sur la supraĵo de mia penso rektan enfaldon, sed prefere ian „idealan tekston“ bergotan, kiu komunas al ĉiuj liaj libroj, kaj kiun ĉiuj similaj eroj, kiuj al ĝi alfandiĝis, provizis per ia solideco, ia ŝvelo, kiuj ankaŭ mian animon vastigis.

Mi neniel estis la sola admiranto de Bergoto. Li estis ankaŭ la plej ŝatata verkisto de tre beletrema sinjorino, kiu amikis kun mia patrino; por ellegi lian laste eldonitan libron, doktoro Del Bulbon atendigis la konsultantojn; kaj de lia kabineto, de parko proksima al Kombreo, elflugis la unuaj semoj de tiu estimo de Bergoto, kiu tiam estis malofta kreskaĵo sed nun universale konatas, kaj de kiu oni trovas ĉie en Eŭropo, en Ameriko, eĉ en malgrandaj vilaĝoj la idean kaj komunan floron. Kion la amiko de mia patrino kaj laŭdire doktoro Del Bulbon same kiel mi precipe ŝatis en la bergotaj verkoj, tio estis tiu sama melodia fluo, tiuj eksmodaj esprimoj, ankaŭ aliaj tre simplaj kaj ordinaraj, sed kiujn li metis en tiaj lokoj, en tia prilumo, ke ili sentigis propran liaflankan guston, kaj ankaŭ en malgajaj partoj ia abrupteco, ia preskaŭ graka sonoro. Probable li mem konsciis, ke precipe tiuj ecoj de liaj verkoj plaĉis al legantoj. Ĉar en sekvaj libroj, trovante ian gravan veraĵon, eldirinte la nomon de fama katedralo, li paŭzigis la rakonton kaj per alvoko, alparolo, ia longa preĝo li ellasis tiujn lirikaĵojn, kiuj en pli fruaj liaj verkoj restis en la limoj de lia proza stilo, aperis nur en ondado de la supraĵo, tiutempe eble pli milde, pli harmonie pro vualiteco, kaj al kies murmuro oni ne povis asigni precizajn komenciĝon kaj finon. En tiuj teksteroj li videble trovis kontenton, kaj ili estis niaj plej ŝatataj. Miaflanke mi parkeris ilin. Mia plezuro malpliiĝis, kiam li renodis la fadenon de la rakonto. Ĉiufoje kiam li priparolis ion, kies belon mi ĝis tiam ne rimarkis – pin-arbarojn, hajlojn, la preĝejon Nia-Sinjorino en Parizo103, la teatraĵojn ‚Atalia‘ aŭ ‚Fedra‘104 – li per ia bildo, per ia vortfiguro subite ĝin disbriligis ĝis antaŭ min. Tial mi sentis, ke multajn partojn de la universo mia stumpaj sentumoj ne distingus, se li ne proksimigus ilin al mi, kaj mi deziregis opinion aŭ metaforon de li pri ĉio ajn, precipe pri la aferoj, kiujn mi mem probable iam vidos, kaj inter ĉi tiuj aparte pri antikvaj franciaj monumentoj kaj marbordaj pejzaĝoj, ĉar ilia insista menciado en liaj libroj pruvis, ke li konsideris ilin signifoplenaj kaj belaj. Bedaŭrinde mi konis liajn opiniojn pri tre malmultaj temoj. Mi plene kredis, ke ili nepre estis aliaj, ol la miaj, ĉar ili venis de nekonata, supera mondo, al kiu mi deziris leviĝi: konvikite ke miajn proprajn pensojn tiel perfekta spirito vidus kiel absurdaĵojn, mi tiom forbalais ilin ĉiujn, ke kiam hazarde en iu lia libro mi retrovis ideon, kiun mi pli frue havis, mia koro ŝvelis, kvazaŭ iu dio pro korfavoro ĝin al mi redonis, ĝin deklaris prava kaj bela. Okazis iafoje, ke en bergota paĝo mi legis samajn aferojn, kiujn mi ankaŭ ofte skribis nokte al mia avino aŭ patrino, kiam ial mi maldormis, tiel ke la paĝo prezentiĝis kiel kolekto de motoj, kiuj bone taŭgus kape de miaj leteroj. Eĉ en posta tempo, kiam mi komencis la verkadon de libro, iujn miajn frazojn, kies kvalito ne sufiĉis por ke mi juĝu la tuton daŭriginda, mi retrovis en analoga formo ĉe Bergoto. Sed necesis, ke mi legu ilin el libro lia, por ke ilin mi aprezu; kiam mi mem ilin elfaris, mi zorgis, ke ili fidele spegulu tion, kion mi enmense vidis, timante ke ili ĝin ne ĝuste esprimos – mi neniel rezervis tempon por pripensi, ĉu tio, kion mi skribas, estis agrable legebla! Sed verdire nur tiaspecajn frazojn, tiaspecajn ideojn mi vere ŝatis. Miaj maltrankvilaj, min ne kontentigaj provoj atestis pri amo, pri amo senplezura sed profunda. Tial se subite mi ekvidis similajn frazojn en aliula verko, sen sento de devigo al skrupuloj, al severeco, al memturmento, mi finfine permesis al mi cedi al ĝuado de ili, kiel kuiristo, kiu en ia okazo la taskojn de kuirado ne surpreninte, fine havas tempon por frandado. Iun tagon, leginte en libro de Bergoto pri maljuna servisto ŝercon, kiun la granda kaj solena lingvo de l' verkisto igis des pli ironia, sed kiun mi mem ofte faris pri Franciska antaŭ mia avino; alian fojon vidinte, ke li ne juĝis tro malnobla por tiuj speguloj de vereco – siaj verkoj – rimarkon similan al tiu, kiun mi esprimis pri nia amiko, sinjoro Legranden (ĝuste ĉi tiujn rimarkojn pri Franciska kaj sinjoro Legranden mi plej volonte malagnoskus antaŭ Bergoto, antaŭsciante, ke li juĝus ilin malinteresaj), al mi subite ŝajnis, ke mia humila vivo kaj la regno de vereco ne tiom disas, kiel mi kredis, ke ili eĉ en iuj lokoj identas, kaj pro la ricevitaj konfido kaj ĝojo mi ploris super la paĝoj de la verkisto, kiel oni ploras en brakumo de perdita kaj retrovita patro.

Bergoton mi imagis pro la enhavoj de liaj libroj malforta, elrevigita maljunulo, kies infanoj mortis, al li lasante ĉiaman senkonsolecon. Tial mi legadis liajn tekstojn, ilin enanime kantis eble pli mallaŭte kaj pli malrapide ol estis intencite, kaj liaj plej simplaj frazoj al mi parolis en tenera tono. Antaŭ ĉio mi ŝatis lian vivfilozofion, mi aliĝis al ĝi por la tuta vivo. Pro ĝi mi senpacience atendis la tempon, kiam mi pli aĝos kaj studos en gimnazio, en la tielnomata filozofia klaso105. Mi volis, ke en ĝi oni tute vivu laŭ la ideoj de Bergoto, kaj se iu al mi antaŭdirus, ke mi interesiĝos al metafizikistoj neniel al li similaj, mi sentus la malĝojon de amanto, kiu sian senton volas konservi dum la tuta estonta vivo, kaj al kiu oni parolas pri aliaj amatinoj, kiujn li havos poste.

Iun dimanĉon, dum mi legadis en la ĝardeno, min interrompis Svan, kiu venis por vizito al miaj gepatroj.

— „Kion vi legas? Ĉu vi permesas, ke mi vidu? Ha, bergotaĵon! Kiu vin atentigis pri liaj verkoj?“ Mi respondis, ke rekomendis Bloĥ.

— „Ha, jes, tiun knabon mi foje ĉi tie vidis; li tre similas al la portreto de Mehmedo la 2a106 fare de Ĝentilo Belini107. Okulfrape, kiel li havas same fleksitajn brovojn, kurban nazon, elstarajn vangojn. Kiam li kreskigos pintan barbeton, li estos la sama viro. Kiel ajn – tio atestas liaflanke belartan guston, ĉar Bergoto havas ŝatindan spiriton.“ Kaj vidante, kiom mi laŭŝajne admiras Bergoton, Svan, kutime ne parolema pri siaj konatoj, pro escepta komplezo al mi diris:

— „Mi bone konas lin. Se al vi estos agrable, ke li skribos dediĉon sur via ekzemplero, mi volonte petos tion de li.“ Mi ne aŭdacis akcepti, sed mi demandis Svan-on pri Bergoto: „ĉu vi povas diri al mi, kiu estas lia plej ŝatata rolisto?“

— „Pri vira rolisto mi ne scias. Sed certe neniun viron li rigardas egalranga kun La Berma, kiun li ŝatas super ĉiuj. Ĉu vi jam aŭdis ŝin?“

— „Ne sinjoro, miaj gepatroj ne permesas, ke mi vizitu teatron“.

— „Estas bedaŭrinde. Petu ilin pri tio. La Berma rolanta en ‚Fedra‘ aŭ en ‚La Cido‘ certe estas nur rolisto, sed vidu, mi ne multe kredas je la hierarkio de belartoj.“ Kaj mi rimarkis, ke nun, same okulfrape kiel okazis ofte en interparoloj kun la avinfratinoj, li, parolante pri serioza temo aŭ uzante esprimon, kiu povas kerne enhavi opinion pri gravaĵo, penis izoli ĝin per aparta, maŝineca kaj ironia voĉnuanco, kvazaŭ li alskribus al ĝi citilojn, ne agnoskus ian respondecon pri ĝi kaj iel dirus: „hierarkio, vi scias ja, ĉi tiun vorton uzas ridinduloj“ – sed se ridinde, kial li entute eldiris hierarkion? Post sekundo li aldonis: „tio estos por vi same nobla sperto, kiel tiu, kiun donas iu ajn ĉefverko, kiel...“ – li ekridis – „‚la reĝinaj statuoj de Ĉartro‘!“ Ĝis tiam lia teruro antaŭ serioza opiniesprimo ŝajnis al mi ia pariza elegantaĵo, kiu kontrastis kun la provinca dogmismo de la avinfratinoj; kaj mi suspektis, ke tia estis la spirito de la koterio, de kiu Svan estis ano, kaj kiu reage al la lirikismo de antaŭaj generacioj ekscese revalorigis etajn faktojn antaŭe rigardatajn vulgaraj, kaj al si malpermesis ĉiajn frazojn. Sed nun mi sentis ian ŝokon pro ĉi tiu sinteno de Svan al tiaj aferoj. Li ŝajne ne kuraĝis havi opinion, kaj ne trovis trankvilon ĝis kiam li akurate citis precizajn elementojn. Ĉu li do ne sentis, ke li tiel subtenis la opinion, ja asertis, ke la ekzakteco de tiuj detaloj gravegas? Mi ekmemoris la vesperon, kiam mi tiom malĝojis ĉar panjo ne venos al mia ĉambro, kaj en kiu li bagateligis la balojn ĉe la princino de Leono. Kaj tamen per tiaspecaj distraĵoj li okupis sian vivotempon. Mi trovis ĉion ĉi malkohera. En kia estonta vivo li esperis, ke li fine serioze eldiros sian opinion pri okazoj, esprimos sian juĝon sen ĉirkaŭaj citiloj kaj ne plu zorgos laŭ postulema etiketo pri aferoj, kiujn li samtempe deklaras mokindaj? Mi ankaŭ rimarkis en la maniero, kiel Svan tiutage parolis pri Bergoto, trajton, kiu ne estis al li propra, sed male tiuepoke estis komuna al ĉiuj admirantoj de la verkisto, ankaŭ al la amiko de mia patrino aŭ al doktoro Del Bulbon. Kiel Svan, ili ĉiuj diris pri Bergoto: „Li havas ŝatindan spiriton, tre apartan, li esprimas ĉion en propra, eble iom artifika sed tiom agrabla maniero. Subskribon oni ne bezonas vidi, tuj oni scias per la stilo, ke tio estas verko lia.“ Sed neniu rekte kaj aŭdace diris: „li estas granda verkisto, li havas multe da talento“. Pri talento ili entute ne parolis. Ili ne parolis, ĉar ili ne sciis. Oni bezonas longan tempon, antaŭ ol oni rekonas la apartan manieron de nova verkisto kiel konforman al la tipo de „granda talento“ tenata en la muzeo de komunaj ideoj. Ĝuste ĉar tiu maniero novas, oni juĝas, ke ĝi ne tute similas al tio, kio kutime estas nomata talento. Oni prefere parolas pri originaleco, ĉarmo, delikato, forto... kaj en iu longe posta tago oni ekkonscias, ke ĝuste ĉio ĉi talento estas.

Mi demandis al sinjoro Svan:

— „Ĉu en iuj el siaj verkoj Bergoto parolas pri La Berma?“

— „Ŝajnas al mi, ke tio okazas en lia mallonga eseo pri Ĵano Racino, sed ĝi verŝajne ne plu disponeblas. Eble tamen ĝi haveblas represe. Mi informiĝos. Mi cetere povas de Bergoto peti ĉion, kion vi deziros, li dum la jaro preskaŭ ĉiusemajne vespermanĝas ĉe ni. Li tre amikas kun mia filino. Ili kune vizitas antikvajn urbojn, preĝejojn, kastelojn.“

Mi tiam pri socia hierarkio havis nenian klaran ideon, kaj sekve de tio, ke mia patro konsideris malkonvena ĉian rilatadon niapartan kun sinjorino kaj fraŭlino Svan, delonge kreis en mia imago grandan disecon inter ili kaj ni, kaj en miaj okuloj ilin altigis. Mi bedaŭris, ke mia patrino al si ne kolorigis la harojn, ne uzis ruĵon, kiel laŭ raporto, kiun mi aŭdis de nia najbaro sinjorino Sazerat, kutime faris sinjorino Svan, per tio provante plaĉi ne al sia edzo sed al sinjoro De Ĉarlus, kaj mi supozis, ke nin ŝi simple malestimis, kio min ĉagrenis precipe pro fraŭlino Svan, laŭdire tre bela knabineto, pri kiu mi ofte revis, al ŝi ĉiufoje atribuante la saman inventitan kaj ĉarman vizaĝon. Sed kiam mi en tiu tago eksciis, ke fraŭlino Svan estas tiel elstara persono, kiu tute nature vivas meze de tiom altranga medio, ke kiam ŝi demandas al siaj gepatroj, ĉu gasto estos en la vespermanĝo, ŝi ricevas ofte kiel respondon tiujn lumplenajn silabojn, tiun nomon de ora gasto, kiu por ŝi sonas simple kiel nomo de delonga familia amiko Bergoto; ke ŝi aŭdas kiel intiman ĉetablan interparolon – kaj al ŝi ĝi estas sama speco de konversacio, kiel al mi paroloj de mia praonklino – dirojn de Bergoto pri ĉiaj temoj, kiujn li ne komentis en siaj libroj kaj pri kiuj mi volis aŭdi, kiel li orakolis, kaj ke plie, kiam ŝi turismis en iuj urboj, li glore kaj nerekonite iradis ĉe ŝia flanko, kiel iu el la antikvaj dioj veninta en formo de mortemulo inter homojn, tiam mi sentis samtempe, kia eminenta homo fraŭlino Svan estis, kaj kiom kruda kaj seneduka mi ŝajnos antaŭ ŝi; mi tiom vive sentis la dolĉecon kaj la neeblecon de amikiĝo inter ŝi kaj mi, ke min kune plenigis kaj deziro kaj malespero. De tiam plejofte, kiam mi imagis ŝin, mi vidis ŝin staranta antaŭ preĝeja pordego, al mi klariganta la signifojn de la tieaj statuoj, kaj kun rideto almi flata min prezentanta kiel amikon al Bergoto. Kaj dume la ĉarmo de ĉiuj ideoj, kiujn naskis en mi katedraloj, la ĉarmo de montetoj de Francilio108 kaj ebenaĵoj de Normandio muare refluis sur la bildon, kiun mi havis pri fraŭlino Svan – mi pretis por enamiĝo. Se oni kredas ke homo travivas fremdan vivon, en kiun enplektus onin ŝia aŭ lia amo – inter ĉiuj kondiĉoj kiuj naskas amon, ĉi tiu estas al ĝi la plej grava, pro kiu ĝi preteratentos ĉion ceteran. Eĉ inoj, kiuj pretendas ke viron ili taksas nur laŭ korpa beleco, vidas en lia korpo la signon de aparta, atentinda vivo. Tial ili ŝatas soldatojn, fajrobrigadistojn; pro iliaj uniformoj ili malpli zorgas pri vizaĝa belo; ili fantazias, ke ili donas kison tra kiraso al unika, aventurema kaj milda koro; kaj simile juna regnestro aŭ reĝido facile delogas plej deziratajn inojn en fremda lando kiun li vizitas, tamen ne havante la harmoniajn trajtojn, kiuj probable al makleristo necesus.

Dum mi legadis en la ĝardeno, kion mia praonklino ne tolerus en tago alia, ol dimanĉo, tiu semajnotago en kiu ne estas permesitaj seriozaj okupoj kaj en kiu ŝi ne kudradis – en alia tago ŝi al mi riproĉus „ĉu vi amuziĝas per legado? hodiaŭ dimanĉo ne estas“ celante per la vorto amuziĝo ian infanan ludemon, ian malŝparon de tempo – mia onklino Leonia interbabilis kun Franciska, atendante la viziton de Eŭlalia. Ŝi sciigis, ke ŝi ĵus vidis sinjorinon Gupil preterpasi „sen pluvombrelo, en la silka robo, kiun ŝi fasonigis en Kastelduno; se ŝi longe promenos antaŭ vespro, ŝi eble trempe malsekigos ĝin pro pluvo“.

— „Povas esti“ respondis Franciska, per tio subkomprenigante: „verŝajne ne estos“, ĉar ŝi ne volis absolute fornei pli bonan perspektivon.

— „Ha“ diris mia onklino kun manbato sur la frunton „tio memorigas al mi, ke mi ne eksciis, ĉu ŝi eniris la preĝejon post la altoteno. Pri tio mi ne forgesu demandi Eŭlalian... Franciska, vidu tiun nigran nubon malantaŭ la turo kaj tiun malbelan sunbrilon sur la tegoloj, certe la tago ne finiĝos sen pluvo. Tiel ne povas daŭri longe, tro varme estas. Kaj ju pli frue, des pli bone, ĉar se ŝtormo ne venos, mia minerala akvo ne digestiĝos“ ŝi aldiris, ĉar en ŝia spirito la deziro, ke la trinkita minerala akvo iru sian vojon, tre superis la zorgon pri la eventuala malbona sorto de la robo de sinjorino Gupil.

— „Povas esti, povas esti.“

— „Kaj vere, kiam pluvas, sur la placo ne estas multe da ŝirmejo.“

„Ĉu jam la dekkvina horo?“ subite ekkriis mia onklino kun paliĝo „do vespro jam komenciĝis kaj mi forgesis la pepsinon! Mi nun komprenas, kial la minerala akvo ne bone digestiĝadis.“

Kaj kaptante diservan libron kun violec-velura bindaĵo kaj orumitaj anguloj tiom haste, ke el ĝi libere elflugis iuj el tiuj bildkartoj kun flaviĝinta paperpunta rando, per kiuj oni markas la paĝojn de festotagoj, mia onklino, dume prenante la gutojn de pepsino, rapide eklegis la sanktajn tekstojn, kies sencon iom nebuligis ŝia malcerto pri tio, ĉu prenite tiom longatempe post la minerala akvo, la kuracilo al ĝi aliĝos kaj la digeston iel faciligos. „Jam la dekkvina horo, la tempo nekredeble rapide pasas!“

Frapeto sur la fenestra vitro, kvazaŭ io albatiĝis, poste longa malpeza falado sonanta kiel sableroj, kiuj elŝutiĝus de pli alta fenestro, poste vastiĝo, reguliĝo, grada ritmiĝo de la falado, kiu iĝas flua, sona, muzika, multopa, universala – pluvas.

— „Nu, Franciska, ĉu mi ne ĝuste antaŭdiris? Ĝi dense falas! Sed ŝajnas, ke mi aŭdis la tintilon de la ĝardena pordo, iru, kaj vidu, kiu iras sub tia vetero.“

Franciska iris kaj revenis:

— „Estas sinjorino Amedeino“ (mia avino). „Ŝi diris, ke ŝi promenos ekstere. Tamen la pluvo forte pluvas.“

— „Mi neniel miras“ diris mia onklino levante la okulojn al la plafono „Mi ĉiam diris, ke ŝi ne havas la komunan pensmanieron, kiel aliaj homoj. Mi pli ŝatas ke sub tia vetero promenu ŝi, ne mi, ekstere.“

— „Sinjorino Amedeino ĉiam estas aliekstrema ol aliaj homoj“ milde komentis Franciska, rezervante por la tempo, kiam ŝi estos nur kun la servistaro, la esprimon ke al mia avino mankas iu klapo en la kapo.

— „Jam pasis la adoro de l' eŭĥaristio. Eŭlalia ne venos“ bedaŭris mia onklino „la vetero probable detenis ŝin.“

— „Ankoraŭ ne estas la deksepa, sinjorino Oktavino, estas nur la deksesa kaj duono.“

— „Ĉu nur la deksesa kaj duono? Kaj mi tamen por eta radio da taglumo devis levi la malgrandajn kurtenojn. Je la deksesa kaj duono! Ok tagojn antaŭ Rogacio109! Ha, kara Franciska, Dio kredeble tre koleras al ni. Nu, kompreneble en la hodiaŭa mondo oni agas senpripense. Kiel diris mia karmemora Oktavo, oni tro ofte forgesas Dion kaj li venĝas tion.“

La vangoj de mia onklino ruĝiĝis, ĉar jen alvenis Eŭlalia. Bedaŭrinde apenaŭ ŝi estis enirigita, jam revenis Franciska kun rideto, per kiu ŝi volis agordi sin al la ĝojo, kiun ŝia tuja diro sen ia dubo kaŭzos al mia onklino, kaj tre klare silabigante por komprenigi, ke malgraŭ la uzo de nerekta parolo ŝi raportas, kiel faras ĉiu bona servisto, la vortojn mem, kiujn la vizitpetanto bonvole uzis, ŝi diris:

— „La pastran moŝton ĝojigos, plezurigos, se sinjorino Oktavino ne ripozas kaj lin akceptos. La pastra moŝto esperas, ke li ne ĝenos. La pastra moŝto atendas malsupre, mi sidigis al li en la salono.“

La vizitojn de la pastro-paroĥestro, verdire ne tiel volonte ricevis mia onklino, kiel supozis Franciska, kaj la ĝojega mieno per kiu la servistino laŭdeve flagornamis sian vizaĝon, kiam ŝi anoncis lian venon, ne plene akordis kun la sento de la malsanulino. La pastro – bonvola viro kun kiu mi ne sufiĉe ofte parolis, kion mi nun bedaŭras, ĉar li pri belartoj estis senscia sed pri etimologio klera – kutimiĝinte al gvidado de eminentaj vizitantoj tra la preĝejo – pri la paroĥo Kombreo li eĉ volis verki libron – tedis ŝin per siaj senfinaj kaj ankaŭ senvariaj klarigoj. Sed kiam lia vizito, kiel en tiu tago, okazis ĝuste samhore kun la vizito de Eŭlalia, ĝi al mia onklino baldaŭ rekte malagrablis. Ŝi pli volonte plene ĝuus la ĉeeston de Eŭlalia kaj ne akceptus ambaŭ samtempe. Sed ŝi ne aŭdacis malakcepti la pastron kaj nur signis al Eŭlalia, ke ŝi ne adiaŭu samtempe kun li, ke ŝi restu iom sole kun ŝi post lia foriro.

— „Pastra moŝto, ĉu vere? – mi aŭdis de homoj, ke pentristo starigis sian stablon en via preĝejo kaj kopias vitralon. Mi povas diri, ke tra la tuta vivo ĝis mia nuna aĝo, mi neniam aŭdis pri tia afero! Kion sensencan nunaj homoj do imagas? Ĉu tiu vitralo ne estas la plej malbela objekto en la preĝejo?“

— „Mi ne parolus tiel draste pri plej malbela objekto, ĉar en Sankta-Hilario apud vizitindaj partoj estas aliaj tre kadukaj – ve, ĉi tiu eta kirko mia estas la sola en la episkoplando, kiu ne ricevis riparojn. Je la ĉielo! jes, la pordego malpuras kaj antikvas, sed ĝi solene aspektas; eĉ iom valoraj estas la gobelenoj de Estera, por kiuj miaflanke mi ne pagus tri groŝojn, sed kiujn amatoroj estimas je rango tuj sekva al tiuj de Senso110. Mi cetere agnoskas, ke apud iom tro realismaj detaloj ili enhavas aliajn partojn, kiuj atestas pri bona laŭobserva redono. Sed pri tiuj vitraloj oni ne parolu antaŭ mi. Ĉu estas ia senco en tio, ke konserviĝas tiaj fenestroj, kiuj ne sufiĉe tralasas lumon kaj eĉ konfuzas la rigardon pro nenomeblaj koloraj rebriloj en preĝejo, kie pavimaj ŝtonoj malegale altas, kaj kies anstataŭigon oni rifuzas al mi pretekste ke ili estas tomboŝtonoj de la abatoj de Kombreo kaj de la sinjoroj De Germanto, eksaj grafoj De Brabanto kaj rektaj prauloj de la nuntempa duko De Germanto kaj ankaŭ de la dukino, ĉar ŝi estis fraŭlino De Germanto kaj edziniĝis al kuzo.“ (Mia avino, kiu ne plu interesiĝis pri homoj kaj tial pli-malpli konfuzis nomojn, ĉiufoje aŭdante ke oni aludas al la dukino De Germanto pretendis, ke ŝi estas iagrade parencino de sinjorino De Vilparizi. Je tio ĉiuj laŭte ridis; ŝi pene defendis sin per iu iama geedziĝaviza karto: „ŝajnas al mi, ke en ĝi estis ia mencio de Germanto“. Kaj en tiu cirkonstanco mi partianiĝis kun la aliaj, kontraŭ ŝi, ne akceptante tion ke estus ia familia rilato inter unuflanke ŝia samlernejano kaj aliflanke praidino de Genoveva De Brabanto.) „Vidu ekzemple Rusenvilon, ĝi hodiaŭ estas vilaĝo de kultivistoj, kvankam iuepoke la urbo prosperis per komercado de feltaj ĉapoj kaj horloĝoj. (Pri la etimo de Rusenvilo mi ne certas, mi volonte kredus, ke la antaŭa nomo estis Ruvilo (latine Radulfi villa), kompareble kun Kastelruo (castrum Radulfi), sed tion mi klarigos al vi alian fojon.) Nu, la rusenvila preĝejo havas belegajn, plejparte modernajn vitralojn, kaj interalie tiun impresan ‚Akcepton de Luizo-Filipo en Kombreo‘, kiu pli ĝustaloke estus en Kombreo mem, kaj kiu laŭdire estas same bela kiel la famaj vitraloj de Ĉartro. Mi eĉ aŭdis hieraŭ la opinion de la frato de doktoro Percepiedo, kiu estas ŝatanto de belartoj, ke ĝi estas pli bele farita.“

„Sed mi ĝuste demandis al tiu cetere tre ĝentila artisto, kiu laŭdire estas virtuoza pentristo, kian rimarkindecon li do trovas en tiu vitralo, kiu estas eĉ pli malhela, ol la aliaj.“

— „Certe se vi pri tio petus la episkopan moŝton“ diris per mola voĉo mia onklino, kiu antaŭsentis ke ŝi baldaŭ laciĝos „li volonte instaligus al vi novan vitralon“.

— „Kredu tion se vi volas, sinjorino Oktavino“ respondis la pastro „sed ĝuste la episkopa moŝto fifamigis tiun apartan vitralon per la pruvo, ke ĝi bildigas Gilberton la Malbonan, sinjoron de Germanto, rektalinian idon de Genoveva De Brabanto, kiu estis fraŭlino De Germanto, ricevanta de Sankta Hilario pardonon de siaj pekoj.“

— „Mi ne vidas, kie en la bildo estas Sankta Hilario.“

— „Jes-ja en angulo de la vitralo, ĉu vi ne rimarkis sinjorinon en flava robo? Nu, fakte tio estas Sankta Hilario, kiu ankaŭ provizis, kiel estas konate, en diversaj provincoj nomojn de vilaĝoj Saniliero, Sanheliero kaj eĉ en Ĵuraso Sanilio. Tiuj diversaj misformoj de Sanctus Hilarius cetere ne estas la plej kuriozaj misformoj de sanktulaj nomoj. Tiel ankaŭ estas, kara Eŭlalia, pri sanktulino vianoma Sancta Eulalia, ĉu vi scias kio al ŝi en Burgonjo okazis? Ŝi simple iĝis Sankta Eligio, Saneligio, vira sanktulo. Ĉu vi imagas, Eŭlalia, ke postmorte oni rigardus vin viro?“

— „La pastra moŝto havas bele ridigajn ŝercojn.“

— „La frato de Gilberto, Karlo la Balbuta,111, estis pia sinjoro sed fruaĝe spertis la morton de sia patro, Pipino la Freneza, kiu forpasis pro sekvoj de mensa malsaniĝo, kaj li uzis la reĝan povon senmezure, kiel junulo, al kiu neniu instruis memregon; se iu homo en iu urbo laŭ unua impreso malkontentigis lin, li ekstermigis ĉiujn loĝantojn. Gilberto venĝe kontraŭ Karlo aranĝis forbruligon de la kombrea preĝejo, la tiama unua preĝejo, kiun Teodeberto, kun sia kortego forlasante sian ĉi-tiean kamparan domon en Tiberzio (Theodeberciacus) por militiro kontraŭ la burgundoj votis konstrui super la tombo de Sankta Hilario, se la beno de la sanktulo donos al li venkon. De tiu konstruaĵo restas nur la kripto, tra kiu Teodoro probable jam gvidis vin, ĉar Gilberto bruligis la supran parton. Poste li venkis la malbonsortan Karlon kun helpo de Vilhelmo la 1a112“ (la pastro elparolis Vihelmo) „pro kio la lokon vizitas multe da angloj. Sed li ŝajne ne trovis simpation ĉe la kombreanoj, ĉi tiuj atakis lin post eliro el diservo kaj al li fortranĉis la kapon. Cetere Teodoro pruntedonas al vizitantoj libreton kun ĉiuj klarigoj.“

„Sed nekontesteble la plej kurioza afero pri ĉi tiu preĝejo estas la panoramo, kiu videblas de la turo; ĝi estas grandioza. Certe al vi, kiu korpe ne tre fortas, mi ne rekomendus la grimpadon de niaj naŭdeksep ŝtupoj – ĝuste meznombro de la fama kupolo en Milano. Ankaŭ personon kun bona sano tio lacigas, des pli ĉar oni devas iri kun forta kliniĝo, por ne albati la kapon al io, kaj oni ricevas en la ŝtuparejo sur la vestoj multajn araneaĵojn. Ĉiuokaze estus rekomendinde ke vi surmetu varmajn vestojn“ li daŭrigis, pretervidante la indignon, kiun al mia onklino kaŭzis la supozo, ke ŝi povus iel surgrimpi la preĝejan turon „ĉar la vento tie supre blovas terure! Iuj homoj asertas, ke ili sentis tie mortan malavarmon. Kiel ajn, en dimanĉoj ĉiam venas iuj grupoj aŭ kluboj eĉ de malproksime, ĝuas la belecon de la panoramo kaj kontentigite reiras. Nu, mi vetas, ke en venonta dimanĉo se la vetero ne perturbiĝos, vi nepre renkontos tie homojn, ĉar okazas rogacio. Cetere estas vere, ke de la supro oni vidas ravan pejzaĝon kun malfermaĵoj al la ebenaĵo, kiuj estas simple admirindaj. Kiam la vetero helas, oni distingas ĉion ĝis Vernejo. Kaj precipe oni samtempe kontemplas aĵojn, kiujn oni kutime vidas nur aparte, kiel ekzemple la fluejon de Vivono kaj la akvofosaĵon ĉirkaŭ Sanasizo-apud-Kombreo, kiujn disigas vico de altaj arboj, aŭ ankaŭ la diversajn kanalojn de Ĵui-vicgrafo (Gaudiacus vice comitis kiel estas konate). Je ĉiu vizito en Ĵui-vicgrafo mi ja vidis parton de kanalo, kaj poste en alia strato alian parton, sed tiam la antaŭan mi ne plu vidis. Kiom ajn mi penis kunmeti la tuton en la menso, ĝi ne ŝajnis al mi tre impresa. De la turo de Sankta-Hilario estas tre malsame, tuta reto aperas, kiu trastrias la urbon. Oni tamen ne distingas akvon, prefere iajn fendojn, kiuj tiel regule disigas la urbon en kvartalojn, ke ĝi similas al ronda pano, kies pecoj ankoraŭ kunstaras, kvankam ili jam estas distranĉitaj. Ideale estus, se oni povus stari samtempe sur la preĝeja turo kaj en Ĵui-vicgrafo.“

Tiom la pastro lacigis mian onklinon, ke ŝi tuj post lia foriro ankaŭ fordankis Eŭlalian.

— „Por vi, kara Eŭlalia“ ŝi per malvigla voĉo diris, elprenante el monujeto, kiun ŝi tenis manproksime, moneron „ĉi tion, por ke vi ne forgesu min en viaj preĝoj.“

— „Ho, sinjorino Oktavino, ĉu mi dece povas? Vi scias, ke mi ne venas por tio!“ diris Eŭlalia kun sama hezito kaj embaraso ĉiufoje, kvazaŭ estus la unua fojo, kaj kun malkontenta mieno, kiu gajigis mian onklinon sed al ŝi ne malplaĉis, ĉar se iun fojon, Eŭlalia, ricevante la moneron, hazarde vizaĝis malpli ĝenite ol kutime, mia onklino diris:

— „Mi ne scias, kio al Eŭlalia okazis; mi al ŝi donis samon, kiel kutime, kaj ŝi ne ŝajnis kontenta“.

— „Por malkontento ŝi laŭ mia sento ne havas kaŭzon“ vespiris Franciska, kiu ĝenerale rigardis kiel malaltajn gratifikojn ĉion, kion por ŝi aŭ por ŝiaj infanoj mia onklino al ŝi donis, kaj male kiel trezoron senpripense malŝparitan favore al sendankulo la moneretojn, kiuj ĉiudimanĉe transiĝis en la manon de Eŭlalia tiom diskrete, ke al Franciska neniam prosperis ilin vidi. La monon, per kiu mia onklino gratifikis Eŭlalian, Franciska tamen ne deziris por si. Ŝi sufiĉe ĝuis la havaĵojn de mia onklino, konsciante, ke la riĉaĵoj de mastro konsekvence grandigas kaj eminentigas antaŭ ĉies vizaĝo ties serviston, kaj ke ŝi, Franciska, estas fama kaj glora en Kombreo, Ĵui-vicgrafo kaj aliaj lokoj pro la multaj farmejoj de mia onklino, pro la oftaj kaj longaj vizitoj de la pastro kaj pro la rimarkinda nombro de eltrinkitaj Viĉi-akvaj boteloj. Avara ŝi estis nur profite al mia onklino; se ŝi estus intendanto de ŝia havaĵo – tio estis ŝia plej alta revo – ŝi defendus ĝin kontraŭ aliulaj manovroj kun patrina senkompateco. Ŝi bone sciis, ke mia onklino estis nekuraceble regalema, kaj ŝi ne malfavore rigardus al tio, ke ŝi prodigis, se nur tio okazus por riĉuloj. Ŝi eble pensis, ke ĉi tiuj homoj la donacojn de mia onklino ne bezonas, kaj sekve ke oni ne povas suspekti, ke ili ĝuste pro ŝia donemo amas ŝin. Efektive kiam mia onklino favoris homojn kun granda riĉaĵo, sinjorinon Sazerat, sinjoron Svan, sinjoron Legranden, sinjorinon Gupil, personojn samrangajn kun mia onklino kaj kiuj povas kunesti, tion Franciska akceptis kiel elementon de la stranga kaj brila vivmaniero de riĉuloj, kiuj ĉasas, aranĝas balojn, sin intervizitas – kaj iliajn morojn ŝi admiris kun rideto. Sed tute alie okazis, se la profitantoj de la onklina donacemo estis el tiuj, kiujn Franciska nomis homoj kiel mi, homoj kiuj ne estas pli ol mi, kaj al kiuj ŝi direktis sian malestimon, krom se ili nomis ŝin sinjorino Franciska kaj rigardis sin malpli ol ŝi. Kiam ŝi do konstatis, ke spit' al ŝiaj konsiloj mia onklino agis laŭ sia fantazio kaj monon malŝparis – almenaŭ tiel Franciska vidis la aferon – por homoj, kiuj ĝin ne meritis, ŝi komencis senti, ke malgrandas la donacoj kiujn ŝi ricevas kompare kun la supoze altaj monsumoj fordonitaj al Eŭlalia. Ne estis en la ĉirkaŭaĵo de Kombreo farmejo tiom granda, ke en la imago de Franciska Eŭlalia ne povus ĝin facile aĉeti per la mono, kiun ŝiaj vizitoj baldaŭ sume provizos. Reciproke Eŭlalia supozis, ke Franciska havas grandegan kaŝitan trezoron. Post la foriro de Eŭlalia Franciska kutime pri ŝi profetis malfavore. Ŝin ŝi malamis sed ankaŭ timis kaj pro tio dum ŝia ĉeesto ŝi tenis singarde bonan vizaĝon rilate al ŝi. Ŝi kompensis tion post ŝia foriro, verdire neniam nomante ŝin, sed eldirante misterajn orakolojn, ĝeneralajn sentencojn, kiajn oni legas en la ‚Predikanto‘113, sed kies objekton mia onklino ne povis miskompreni. Levinte angulon de la fenestra kurteno kaj kontrolinte, ĉu Eŭlalia jam refermis la pordon: „flatemuloj scias, kiel sin bonvenigi kaj kiel groŝetojn kolekti, sed estu pacienca, ĉar Dio ilin ĉiujn punos en iu tago“ ŝi diris kun same oblikvaj rigardo kaj dirmaniero kiel Jehoaŝ celanta specife Atalian per la verso:

feliĉo de misuloj forflue eltorentas114

Sed kiam ankaŭ la pastro faris viziton kaj mian onklinon elĉerpis lia longa restado, Franciska post Eŭlalia eliris el la ĉambro kaj diris:

— „Ripozu nun, sinjorino Oktavino, vi ŝajnas tre multe laca.“

Mia onklino eĉ ne penis respondi, aŭ nur per ĝemspiro, kiu ŝajnis ŝia lasta, kun fermitaj okuloj kaj kvazaŭ-morta mieno. Sed apenaŭ Franciska atingis la teretaĝon, jam kvar fortegaj frapoj sonis tra la domo kaj mia onklino, rektiĝinte en sia lito, kriis:

— „Ĉu Eŭlalia jam foriris? Vidu, mi forgesis al ŝi demandi, ĉu sinjorino Gupil alvenis al la diservo post la altoteno! Rapidu, postkuru ŝin!“

Sed Franciska revenis, Eŭlalian ne trovinte.

— „Ĉagrene!“ diris mia onklino kun bedaŭra kapneo „Tio estis la sola grava demando, kiun mi havis al ŝi!“

Tiel iris la vivo de mia onklino Leonia ĉiam egalpaŝe en la dolĉa unutoneco de tio, kion ŝi kun afektita malestimo kaj kora plezuro nomis sia rutineto. Ĉiuj respektis ĝin ne nur hejme, kie ĉiu, konstatinte la vanecon de admonoj al pli higiena vivmaniero, iom post iom rezigneme akceptis la situacion, sed eĉ envilaĝe, kie en la tria sekva strato pakisto, antaŭ ol li eknajlos kestojn, demandigis al Franciska, ĉu mia onklino ripozas – ĉi tiun rutinon tiujare ŝancelis tamen unu evento. Kiel sekreta frukto, kiu maturiĝus nerimarkite kaj per si mem defalus de branĉo, iun nokton okazis la akuŝo de la kuirknabino. Ŝi tre suferis kaj tial ke akuŝisto en Kombreo ne estis, Franciska devis ekiri en ankoraŭa nokto por venigi iun de Tiberzio. Mia onklino pro la krioj de la kuirknabino ne povis ripozi, kaj ŝi tre sentis la mankon de Franciska, kiu malgraŭ la mallonga distanco revenis malfrue. Tial mia patrino matene diris al mi: „supreniru al via onklino kaj demandu, ĉu ŝi bezonas ion“. Mi supreniris, eniris la unuan ĉambron kaj tra la malfermita pordo mi vidis mian onklinon, surflanke kuŝantan kaj dormantan; mi aŭdis ŝian mallaŭtan ronkadon. Mi volis reiri, sed iel bruinte mi probable ĝenis ŝian dormadon kaj ŝanĝis ĝian rapidumon, kiel oni diras pri aŭtomobiloj, ĉar la muziko de la ronkado dum sekundo ĉesis kaj unu tonon pli malalte rekomenciĝis; ŝi tuj poste vekiĝis kaj duone turnis la vizaĝon, kiun mi tiam ekvidis; ĝi esprimis ian teruron; ŝi evidente ĵus havis premsonĝon; ŝi en sia pozicio ne povis vidi min, kaj mi restis senmova, ne sciante ĉu mi aliru aŭ foriru; sed ŝi jam iĝis konscia pri la realo kaj ekkonis la iluziecon de la vizio, kiu ĵus timigis ŝin; rideto pro ĝojo aŭ pro pia danko al Dio, kiu permesas ke la vivo estu malpli senkompata ol la sonĝoj, malforte heligis ŝian vizaĝon, kaj konforme al sia kutimo de duonvoĉa solparolado en la momentoj, kiam ŝi kredis ke ŝi solas, ŝi murmuris: „Dank' al Dio! la sola embaraso estas la akuŝo de la kuirknabino. Mi, stulta, sonĝis, ke mia kompatinda Oktavo revivas, kaj ke li devigas min al ĉiutaga promeno.“ Ŝi direktis la manon al la rozario, kiu kuŝis sur noktotableto, sed dormo rekaptis ŝin kaj ne lasis tempon, por ke ŝi prenu ĝin. Ŝi reendormiĝis kun trankviligita animo, mi eliris per dampitaj paŝoj el la ĉambro, kaj nek ŝi nek iu alia eksciis iam, kion mi aŭdis.

Asertante ke la rutinon de mia onklino ne perturbis ŝanĝoj krom kelkaj tre maloftaj eventoj, kiel tiu akuŝo, mi pretermencias tiujn okazojn, kiuj ripetiĝis laŭ konstanta periodo, ĉiam same, en la unutonecon enkondukante nur ian duarangan unutonecon. En ĉiu sabato ekzemple, pro tio ke Franciska posttagmeze vizitos la bazaron en Rusenvilo-la-pino, la tagmanĝo por ĉiuj okazis unu horon pli frue ol en aliaj tagoj. Kaj mia onklino al tiu semajna escepto en sia rutino akomodiĝis tiagrade, ke ĉi tiun kromkutimon ŝi tenis egale kare kiel la aliaj. Ŝi tiom bone al tio alrutiniĝis laŭ la vorto de Franciska, ke se hazarde en iu sabato ŝi devus atendi ĝis la normala horo, ŝi pro tio sentus saman ĝenon, kiel se en alia tago ŝi devus fruigi sian tagmanĝon je la sabata horo. Tiu antaŭtempeco de tagmanĝo cetere donis al la sabato en la sento de ĉiuj domanoj apartan, indulgeman, iel agrablan tonon. Je la horo kiam kutime restis ankoraŭ unuhora vivotempo antaŭ la tagmanĝa komfortiĝo oni antaŭsciis, ke post kelkaj sekundoj jam aperos antaŭsezonaj endivioj, regala ovokirlaĵo, nemeritita bifsteko. La semajna reveno de tiu propraregula sabato estis iu el tiuj lokaj, internaj, kvazaŭ civitanaj okazoj, kiuj en kvieta vivo, en malgranda rondo estigas ian nacian spiriton kaj iĝas volonta temo de interparoloj, ŝercoj, eventuale troigaj rakontoj: ĝi estus disponebla kerna ideo por ciklo de legendoj se iu el ni havus inklinon al epope-verkado. Ekde mateno, ankoraŭ ne vestiĝinte por la tago, senkaŭze, por plezura elprovado de la forto de nia solidareco, ĉiu al aliaj diradis kun bonhumoro, elkoreco, patri-amo: „ni rapidu, hodiaŭ estas sabato!“, kaj dume mia onklino interkonsiliĝis kun Franciska, kaj konsiderinte, ke la posttagmezo pli longos ol en aliaj tagoj, opiniis: „vi preparu por ili bonan bovidaĵon, ĉu ne? ĉar hodiaŭ estas sabato“. Se je la deka horo kaj duono iu forgeseme elpoŝigis sian horloĝon kaj diris: „nu, ankoraŭ unu horo kaj duono ĝis la tagmanĝo“, ĉiu laŭdeve kaj laŭdece rediris: „kiel do vi malatentas! vi forgesas ke hodiaŭ estas sabato“; post horkvarono ni ankoraŭ ridis pro tio kaj promesis, ke oni amuzos mian onklinon per la pria rakonto. Ankaŭ la vizaĝo de la ĉielo ŝajnis alia. Post la manĝo la suno, rimarkante ke la tago estas sabata, vojis unu plian horon alte en la ĉielo, kaj se iu, ekpensante ke ni jam malfruas por promenado, diris: „ĉu nur la dua horo estas?“ ĉar li vidis, ke preterflugas du batoj de la sonorilturo – kiuj pro la tagmanĝo aŭ la siesto kutime trovis la vojojn ankoraŭ senhomaj, ankaŭ neniun laŭ la fluema kaj blanka rivero, kiun forlasis eĉ fiŝkaptistoj, kaj flugis sole en la vaka ĉielo, kie flosis nur malmulto da senfaraj nuboj – tiam ĉiuj ĥore respondis: „trompas vin, ke ni tagmanĝis unu horon pli frue ol kutime – ĉu vi ne scias ke hodiaŭ sabato estas?“ Siajn plej grandajn amuziĝojn en la vivo Franciska ricevis de barbaroj – tiel ni kutime nomis homojn, kiuj ne sciis, ke sabato estas escepta tago – venintaj en la dekunua horo por ion priparoli kun mia patro, kaj ekvidintaj, ke ni jam manĝas. Ja amuzis ŝin, ke la vizitanto ne sciis pri nia pli frua tagmanĝa horo sabata, sed ankoraŭ pli amuzis ŝin – kaj ĉi tiu malgrandanima familia ŝovinismo estis al ŝi ege kara – ke mia patro siaflanke ne konsideris la senscion de la barbaro kaj al lia miro pri tio, ke ni jam sidis en la manĝoĉambro, sen plia klarigo respondis per: „nu, hodiaŭ estas sabato!“. Ĝis tiu punkto rakontinte la aferon Franciska larmis pro ridado, kaj por grandigi la ricevatan plezuron ŝi daŭrigis la dialogon, elpensis la respondon de la vizitanto, kiu el tiu „sabato“ nenion povis konkludi. Al ni ŝiaj fikcioj ne malplaĉis, ili male sonis nesufiĉaj kaj ni instigis: „al mi ŝajnas, ke li ankaŭ diris ion alian; estis ia daŭrigo, kiam vi rakontis tion unuafoje“. Eĉ mia praonklino je tio paŭzis en sia trikado, levis la kapon kaj alrigardis super siaj nazpinĉaj okulvitroj.

Alia aparteco de la sabatoj estis, ke en majo ni tiutage eliris post la vespermanĝo kaj vizitis la diservojn de la monato de Maria115.

Ĉar ni tie iafoje renkontis sinjoron Vintejo, kiu tre malaprobis la „bedaŭrinde senzorgan sinprezenton de junuloj, tipan de la nuna epoko“, mia patrino unue zorgis, ke mi estu neriproĉinde vestita, kaj ni poste ekiris ale al la preĝejo. Mi memoras ke la monato de Maria estis la cirkonstanco, en kiu naskiĝis mia inklino al kratagoj. Ili en la tiel sankta, sed libere alirebla preĝejo kuŝis sur la altaro mem, nedisigeble de la kultaj misteroj en kiuj ili partoprenis, sed ankaŭ etendis inter torĉoj kaj sanktaj vazoj siajn branĉarojn kune interligitajn en festa ornamo, kaj ili ĝin plie beligis per siaj festonaj foliaroj sur kiuj abunde dissemiĝis, kiel sur la longa basko de robo de edziniĝanto, brilege blankaj grupoj de florbutonetoj. Sed mi sentis, kvankam mi ne kuraĝis ilin rekte alrigardi, ke tiuj pompaj ornamoj estas vivaj, kaj ke naturo mem, desegnante la breĉozan formon de la folioj, almetante la prestiĝan beligon de tiuj blankaj florbutonoj, provizis indan dekoron al okazo, kiu estis kaj popola festo kaj mistika soleno. Pli alte jen kaj jen malfermiĝis iliaj petalaroj, kun tiel facilanima gracio senzorge detenantaj, kvazaŭ lastan kaj gazan vualon, la filandre subtilan stamenaron, kiu tute nebuligis ilian formon, ke en mia memo provante sekvi, mimiki la geston de ilia elfloriĝo, mi sentis ĝin kiel senpripensan, rapidan kapmovon kun koketa okulumo kaj malvastigitaj pupiloj de blankhaŭta, vigla kaj senzorga junulino. Kun sia filino sinjoro Vintejo eksidis sur la najbaraj sidiloj. Li estis el respektinda familio. Li instruis pianadon al la fratinoj de mia avino, kaj post la morto de sia edzino kaj ricevo de iu heredaĵo li ekloĝis apud Kombreo, kaj ofte gastis ĉe ni por vespermanĝoj. Pro sia troa prudeco li tamen ĉesigis la vizitojn al ni, ĉar li ne volis renkontiĝi kun Svan, kiu kulpis laŭ li „malkonvenan edziĝon konforman al la nuntempa moro“. Mia patrino eksciinte, ke li verkadis muzikon, bonkore diris, ke kiam ŝi venontfoje vizitos lin, ŝi volonte aŭdos iun el liaj muzikaĵoj. Sinjoro Vintejo pro tio tre ĝojis, sed liaj ĝentileco kaj afableco ekscesis ĝis tia skrupulemo, ke ĉiam konsiderante la senton de aliuloj, li timis, ke al ili estos tede aŭ ŝajnos siname, se ian propran deziron li plenumos aŭ eĉ nur divenigos. En iu tago miaj gepatroj vizitis lin, mi akompanis ilin, sed ili permesis, ke mi restu ekstere kaj pro tio, ke la domo de sinjoro Vintejo, laŭnome Monĵuveno, staris ĉe la piedo de vepra elstaraĵo, en kies denson mi kaŝiĝis, mi hazarde havis rektan alrigardon al fenestro de la salono en la tria etaĝo, je duonmetra distanco. Kiam servisto envenis kaj anoncis la viziton de miaj gepatroj, mi vidis, kiel sinjoro Vintejo haste elmetis sur la pianon notfoliojn. Sed tuj post la enveno de miaj gepatroj li deprenis ilin kaj formetis en angulon. Probable li subite malvolis supozigi, ke la vizito lin plezurigas nur pro la okazo de prezentado de iu sia muzika verko. Kaj ĉiufoje kiam mia patrino insiste revenis al la temo, li ripetadis: „vere, mi ne scias, kiu metis tiujn foliojn sur la pianon, ili ne estas en la ĝusta loko“, kaj li turnis la interparolon al aliaj koncernoj, ĝuste ĉar ili estis koncernoj, kiuj lin malpli interesis. Pasian senton li havis nur al sia filino, kaj ĉi tiu – laŭaspekte knabeca – estis tiel fortika, ke homoj malfacile detenis rideton, vidante la dorlotojn de la patro, kiu por ŝi ĉiam tenis ĉemane pretajn ŝalojn por ilin al ŝi surdorsigi. Mia avino ofte rimarkigis la mildan, delikatan, preskaŭ timeman karakteron, kiu ofte vidiĝis en la okuloj de tiu abrupta infano, kies vizaĝon prisemis efelidoj. Kiam ŝi eldiris parolon, ŝi atentis ĝian eĥon en la animo de alparolatoj, ŝi maltrankvilis pro la eblaj miskomprenoj, kaj oni vidis, kiel tralumas, kiel diafane, siluete aperas sub la vireska figuro de bravulo la pli delikata vizaĝo de plorema junulino.

En la momento, kiam ni estis el la preĝejo forirontaj, mi genufleksis antaŭ la altaro kaj restariĝante subite flaris dolĉamaran, migdalan odoron, kiu eliĝis el la kratagoj, kaj samtempe frapis miajn okulojn, ke dise sur la floroj estas malgrandaj, pli blondaj lokoj, pro kiuj mi tiam fantaziis, ke ĝuste de tiuj blondaĵoj sekrete eliĝas la odoro, kiel sub la brunigitaj lokoj de kuirita migdalpasto troviĝas ĝia gusto, kaj kiel sub la efelidoj estus la gusto de la vangoj de fraŭlino Vintejo. Malgraŭ la silenta senmoveco de la kratagaj branĉoj, tiu pulsanta ardo impresis kiel murmurete intensa vivo, kiu la altaron vibrigis kiel kampoheĝon vizitatan de vivaj antenoj, pri kiuj pensigis la aspekto de preskaŭ rufaj stamenoj, kiuj konservis la viglan printempecon, la iritopovon de insektoj tiutage turniĝintaj en florojn.

Elirinte el la preĝejo ni dum kelkaj minutoj interparolis antaŭ la pordego kun sinjoro Vintejo. Li policis inter knabetoj kverelantaj sur la placeto, protektis pli junajn, admonis pli aĝajn. Se lia filino diris per sia peza voĉo, kiel agrable al ŝi estis renkontiĝo kun ni, tuj ŝajnis, ke en ŝi pli intuema fratino ruĝiĝis pro tiu diro de senpripensa, naiva knabo, kiu povus kompreniĝi kiel peto por invito ĉe ni. Ŝia patro ŝin supervestis per palto, kaj ili engrimpis en malgrandan kabrioleton, kiun ŝi mem kondukis, kune ekvojonte al Monĵuveno. Niaflanke, ĉar la sekva tago estis dimanĉo kaj ni malfrue ellitiĝos por la ĉefa diservo, kondiĉe ke estis sufiĉe varme kaj ke la luno heligis la atmosferon, ni rehejmiĝis ne per la plej rekta vojo, sed sub la gvido de mia pionir-humora patro ekiris preter la kalvario por pli longa promeno, kiun mia patrino pro manko de geografia sento kaj ĝenerale malbona orientiĝo rigardis kiel bravaĵon de strategia spirito. Ĉi promenon ni daŭrigis iafoje ĝis la fervoja ponto, kies ŝtonaj arkaĵoj komenciĝis post la stacidomo kaj al mi signis ekzilon kaj mizeron ekster la civilizita mondo, ĉar ĉiujare, kiam ni alveturis de Parizo, la konduktoro rekomendis, ke ni singardu pri la proksimiĝo de Kombreo, ne preteratentu la stacion, estu antaŭpreparitaj, ĉar la halto daŭris du minutojn kaj poste la vagonaro ekiris sur la pontego al nekristanaj landoj, kiuj en mia mondrigardo komenciĝis tuj trans la limo de Kombreo. Ni revenis hejmen tra la avenuo de la Stacidomo, laŭ kiu viciĝis la plej belaj vilaoj de la urbo. En ĉiu ĝardeno lunhelo – same artisme kiel Huberto Rober – vidigis fenditajn ŝtupojn el blanka marmoro, ŝprucajn fontanojn, duonmalfermitajn krado-pordojn. Ĝia lumo detruis la telegrafejon. De ĝi postrestis nur duonalte rompita kolono, sed ĉi tiu konservis la belecon de ĉiama ruino. Mi ŝanceliĝis, pro dormemo duonfaladis, la ĉiea bonodoro de tilioj estis al mi kvazaŭ rekompenco por tre granda laciĝo, kaj ĝi tamen ne valoris la penon. Je longaj interspacoj, de krada pordo al krada pordo sinsekve sonis la bojado de hundoj vekitaj de nia soleca pasado, kaj ankoraŭ nuntempe mi aŭdas iafoje similajn bojojn en vespero kaj ŝajne inter ilin rifuĝis la avenuo de la Stacidomo – ekde la tempo kiam sur ĝia loko oni aranĝis la publikan ĝardenon de Kombreo – ĉar kie ajn mi estas kaj ili tiel sonas kaj responde sonas, mi revidas la lokon kaj ĝian trotuaron, brilan sub lunhelo.

Subite mia patro signis halton kaj al mia patrino demandis: „kie ni estas?“ Laca pro la irado sed admira al li, ŝi kun kora sindono konfesis, ke ŝi tute ne scias. Li tiris la ŝultrojn kaj ridis. Kaj tiam, kvazaŭ li elprenus ĝin el poŝo de sia jako samtempe kun la ŝlosilo, li montris la malantaŭan pordeton de nia ĝardeno, kiu – veninte kune kun la angulo de la strato Sankta-Spirito renkonte al ni ĉe la ekstremo de la fremda trairita vojo – antaŭ ni staris. Mia patrino admiris: „vi tiom lertas!“ Ekde tiam paŝi mi ne plu devis, la grundo sub mi paŝiĝis tra la ĝardeno, en kiu delonge miaj gestoj malbezonis la akampanon de konscia atento; kutimeco min jam prenis kuŝe sur siajn brakojn kaj portis kiel bebon ĝis en la liton.

La sabata tago por mia onklino komenciĝis unu horon pli frue, malhavigis la helpon de Franciska kaj pasis pli malrapide, ol aliaj, tamen ekde la komenciĝo de la semajno ŝi atendis ĝian revenon senpacience, ĉar ĝi provizis la plej grandan novaĵon kaj distraĵon, kiun ŝia malfortiĝinta, mania korpo ankoraŭ povis elporti. Malgraŭ tio ŝi probable kelkafoje aspiris al ia pli forta ŝanĝo, ŝi spertis tiujn malordinarajn horojn, en kiuj oni avidas al io alia, ol la ekzistanta mondo, en kiuj homoj, kiuj pro manko de vigleco aŭ de imagemo la impulson por renovigo en si mem ne trovas, atendas de la venonta minuto, de la baldaŭ sonorigonta leterportisto ian novaĵon, eĉ se tiu novaĵo estos malbonaĵo, emocio, doloro; en kiuj sentopovo, kiun feliĉo silentigis kiel neutilan harpon, deziras soni sub ies mano, eĉ sub ies malmilda mano, eĉ sub risko de rompiĝo; en kiuj volforto, kiu tre malfacile gajnis al si senbaran regadon de siaj deziroj, de siaj penoj, volas ĵeti la gvidrimenon al ekstera mano de iaj neflekseblaj, eĉ dolorigaj eventoj. Sendube la viglecon de mia onklino eĉ malgrandaj streĉoj elĉerpis, kaj dum la ripozado ĝi amasiĝis pogute, tiel ke nur post longa tempo la tino pleniĝis, kaj monatoj necesis por ke ŝi sentu tiun iometan troplenecon, kiun aliaj homoj eluzas en agado, sed kiun ŝi sciis nek por kio nek kiel uzi. Estas certe, ke tiutempe – same kiel la deziro por beŝamel-saŭcaj terpomoj post ioma tempo fine naskiĝis el la plezuro mem, kiun al ŝi havigis la ĉiutaga ripetiĝo de terpomkaĉo, kiu antaŭe ne sentiĝis teda – el la viciĝo de tiuj unutonaj tagoj, kvankam iliestis al ŝi karaj, ŝi fine ricevis aspiron al ia hejma katastrofo, kiu ne ampleksus pli ol momenton, sed kiu almenaŭ unufoje trudus al ŝi iun el tiuj ŝanĝoj, kies sanigan efikon ŝi mem agnoskis sed kiujn ŝi mem ne sukcesis decidi. Ŝi nin vere amis, ŝi ĝue priplorus nian morton – probable la imago, se ĝi nur okazis en momento kiam ŝi sentis sin komforta, ne ŝvitema, ke la domon estus detruanta brulego, en kiu ni ĉiuj jam pereus, kaj pro kiu baldaŭ ne starus eĉ unu ŝtono de la muroj, sed el kiu ŝi sen hasto, kun plena necesa tempo saviĝus, kondiĉe nur ke ŝi tuj ellitiĝu, jam ofte prezentiĝis al ŝia animo kiel perspektivo duoble plaĉa, duarange ĉar ĝi sentigus al ŝia koro per granda bedaŭro ŝian tutan inklinon al ni kaj igus ŝin mirigaĵo por la tuta vilaĝo dum ŝi kuraĝe kaj afliktite, kiel ankoraŭ staranta mortofrapito, prifunebrus nin, kaj unuarange ĉar ĝi devigus ŝin ĝustatempe, senprokraste, sen ia incita preteksto por hezito, foriri por somerumado al ŝia bela farmejo en Mirugreno, kie estis akvofalo. Tiaspeca evento, pri kies ŝancoj ŝi certe pensadis, dum ŝi sole absorbiĝis en iu el siaj tre multaj surtablaj ludoj, neniam aperis (kaj ĝi cetere ŝin jam afliktus ekde la komenco, je la unua eta neatendita okazo, je la unua el tiuj paroloj anoncantaj missorton, kies tonon oni poste neniam forgesas, je la unua efektiviĝo de reala morto, kiu tre alias ol la teoria ideo de morto) kaj tial, por spici tempaltempe sian vivon, ŝi plivolonte en ĝin enkondukis fantaziajn peripetiojn, kiujn ŝi poste pasie observis. Ŝi subite trovis ĝuon en la supozo, ke Franciska priŝtelas ŝin, ke ŝi devas ruze pri tio certiĝi, ŝin kapti ĉe la freŝa faro; dum ŝi sole ludis kartojn kaj tiam surprenis kaj sian kaj la kontraŭan rolon, ŝi antaŭ si mem eldiris la mallertajn senkulpiĝojn de Franciska, kaj al ili tiom arde kaj indigne respondis, ke iu el ni, enirante ŝian ĉambron, tiam vidis ŝin ŝvita, brilokula, kun mislokaj falsaj haroj tra kiuj vidiĝis ŝia kalva frunto. Franciska eble aŭdis en iuj okazoj el la apuda ĉambro fortajn sarkasmojn, kiuj koncernis ŝin, kaj kies fantaziado ne sufiĉe trankviligus mian onklinon, se ili restus strikte nemateriaj, kaj kiujn ŝi do proksimigis al realeco, ilin duonvoĉe murmurante. Iafoje mia onklino ne kontentiĝis per tiu teatraĵo en lito, siajn verkojn ŝi volis ankaŭ surscenigi. Ŝi do en iu dimanĉo mistere fermigis ĉiujn pordojn kaj al Eŭlalia konfidis siajn dubojn pri la honesteco de Franciska, sian decidon por maldungo, kaj en alia okazo, al Franciska malsekretigis siajn suspektojn pri perfido de Eŭlalia, kiun ŝi pro tio baldaŭ ne plu akceptos; kelkajn tagojn poste al ŝi ne plu plaĉis la antaŭa konfidato kaj ŝi denove repaciĝis kun la perfidulo; kaj ambaŭ en posta prezento de la dramo ankoraŭ interŝanĝos la rolojn. Sed la suspektoj al Eŭlalia rapide ardiĝis kaj rapide malardiĝis pro manko de brulaĵo, ĉar Eŭlalia ne estis domano. Inverse estis pri la suspektoj al Franciska, kiu konstante, senteble vivis en la domo kaj trairadis ĝin, kvankam mia onklino, timante malvarmumon se ŝi ellitiĝus, ne kuraĝis malsupreniri al la kuirejo por kontroli, ĉu ŝiaj suspektoj ricevos konfirmon. Iom post iom ŝia menso tute sin donis al la sola okupo divenadi en ĉiu momento, kion Franciska estas faranta, kionsekretiganta. Ŝi rimarkis la plej pasemajn vizaĝesprimojn de la servistino, ĉiun eblan kontraŭdiron en ŝiaj paroloj, ĉiun emocion, kiun ŝi eble provis ne vidigi. Kaj ŝi sciigis, ke ŝi travidis ŝin, per parolo pro kiu Franciska paliĝis, kaj de kiu mia onklino, ĝin enpuŝante kiel pikilon en ŝian koron, ricevis ian kruelan amuziĝon. Kaj en la sekva dimanĉo rivela diro de Eŭlalia – simile al tiuj malkovroj, kiuj subite malfermas al naskiĝanta kaj ĝis tiam enŝlimiĝinta scienco novan perspektivon – al mia onklino pruvis, ke ŝiaj supozoj tre subtaksis la realon.

— „Sed Franciska certe scias tion, post ke vi donacis al ŝi veturilon.“

— „... ke mi donacis al ŝi veturilon – ĉu?“ mire ekkriis mia onklino.

— „Ha, mi ne scias, tiel mi pensis, mi vidis, kiel ŝi preterpasas en kaleŝo, altnaze, survoje al la bazaro en Rusenvilo. Mi pensis, nu, sinjorino Oktavino donacis al ŝi.“

Iom post iom Franciska kaj mia onklino surprenis rolojn de ĉasanto kaj ĉasato, kaj laŭvice provadis superruzi unu la alian. Mia patrino timis, ke Franciska ekmalamos mian onklinon pro la abruptaj ofendoj, kiujn la mastrino sen deteniĝo faradis al ŝi. Franciska siaflanke observadis ĉiam pli atente ĉiun parolon, ĉiun geston de mia onklino. Se ŝi havis peton, ŝi pripensadis la ĝustan manieron, kiel ŝi eldiru ĝin. Ĝin eldirinte ŝi kaŝe observadis mian onklinon, provante diveni laŭ ŝia mieno, kiel ŝi opiniis, kaj kion decidos. Tiaj estis la cirkonstancoj, ke – dum ke iu artisto studanta kronikojn de la 17a jarcento kaj volanta proksimiĝi al reĝo Luizo la 14a116 al si iluzias, ke li tion atingas inventante genealogian arbon, kiu igas lin ido de tiama nobela familio, aŭ korespondante kun nuntempa regnestro en Eŭropo, kaj tiel ĝuste deturniĝas de tio, kion li malprave serĉas en senvarie konservitaj kaj sekve senvivaj formoj – maljuna provinca sinjorino, kiu obeis kun sincero neforpeleblajn maniojn kaj la malicon en ŝi naskitan de senfareco, neniam pripensinte la vivmanieron de la granda reĝo, en tre simila maniero donis al siaj plej banalaj ĉiutagaj okupoj, al sia ellitiĝo, al sia tagmanĝo, al sia ripozo pro ilia despota aparteco iomon da tiu intereso, kiun Luizo De Sansimono agnoskis al la tielnomata meĥaniko de la palaca vivo en Versajo117; kaj ŝi ankaŭ povis kredi, ke ŝiajn silentojn, ŝiajn mienajn ŝajnojn de bonhumoro aŭ de fiereco Franciska komentis tiel arde kaj time, kiel korteganoj aŭ altaj princoj komentis la silentojn, bonhumorojn aŭ fierecojn de la reĝo, post ol ili, en ia angulo de ĝarden-aleo en Versajo, al li donis petleteron.

En iu dimanĉo, en kiu mian onklinon ricevis samtempan viziton de la pastro kaj de Eŭlalia, kaj poste ripozis, ĉiuj hejmanoj supreniris por deziri al ŝi bonan nokton, kaj panjo esprimis sian kompaton pro la malbona sorto, kiu tiom ofte venigis al ŝi vizitantojn en sama horo:

— „Mi vidis ĉi-posttagmeze, ke la aferoj okazis en malbona ordo, Leonia“ ŝi milde diris „vi akceptis ĉiujn vizitantojn samtempe...“

Tion mia praonklino interrompis per „ju pli multe, des pli bone!“, ĉar de kiam ŝia filino malsanis, ŝi sin devigis al instiga, optimisma konsidero de ĉiuj aferoj. Sed mia patro ekparolis:

— „Estas oportune, ke la tuta familio kunestas, mi volas ion raporti, kion mi dank' al tio ne ripetos al ĉiu el vi aparte. Mi timas, ke okazis ia malpaciĝo kun Legranden, li apenaŭ salutis min ĉi-matene...“

Mi ne restis por aŭdi la pluan rakonton de mia patro, ĉar mi ĝuste kunestis kun li, kiam post la diservo ni renkontis sinjoron Legranden – prefere mi ŝtuparis malsupren al la kuirejo kaj sciiĝis pri la konsisto de la vespermanĝo, kiu al mi estis ĉiutaga interesaĵo, kiel novaĵoj legataj en gazeto, kaj min simile al la programo de festotago antaŭgajigis. Tiel okazis, ke sinjoro Legranden, elirinte el la preĝejo preterpasis nin, kunirante kun sinjorino posedanta urboproksiman kastelon, kiun ni konis nur laŭvizaĝe, kaj ke mia patro sekve lin salutis amike sed sindetene, sen halto aŭ alparolo; sinjoro Legranden apenaŭ respondis, mienis mire, kvazaŭ li nin ne rekonus, kun tiu rigarda distanciĝo propra al homoj, kiuj ne volas sinteni afable, kaj kiuj el la subite forŝovita fundo de siaj okuloj aliajn homojn ekvidas kvazaŭ el malproksimega ekstremo de vojo, el tiom longa distanco, ke ili salute nur balancetas la kapon malvaste, proporcie al la pupa grandeco de aliuloj.

La sinjorino, kiun akompanis sinjoro Legranden, tamen estis virta kaj bonfama persono: neniel estis kredeble, ke inter ili estiĝis ia intima rilato, pro kiu li sentus embarason, kaj mia patro pripensis, ĉu li eble iamaniere ofendis Legranden-on. „Mi tre bedaŭrus, ke li estus ial kolera“ li diris „inter ĉiuj ĉi paradvestaj homoj li aspektas kun sia rekta jako, kun sia mola kravato tiel senartifika, tiel simplamora, preskaŭ naiva, ke ĝuste tio igas lin simpatia.“ Sed la familia asembleo unuanime opiniis, ke mia patro ion miskomprenis, aŭ ke Legranden en la momento de renkonto pro iu penso estis absorbita. Cetere la timo de mia patro disbloviĝis jam en la sekva vespero. Revenante de vasta promeno, ni ekvidis apud la Malnova Ponto Legranden-on, kiu pro la feriaj tagoj tiam restis plurajn tagojn en Kombreo. Li venis al ni kun etendita mano por manpremo: „ĉu vi jam aŭdis, sinjoro legemulo“ li diris al mi „jenan verson de Paŭlo Deĵardeno118?“

Jam nigras la arbaroj, plu bluas la ĉielo.

— „Ĉu ĉi tio ne ĝustavorte spegulas la tonon de la nuna momento de la tago? Eble vi ankoraŭ ne legis verkojn de Paŭlo Deĵardeno. Legu, knabo. Laŭdire li nun iĝas iaspeca predikanto, sed longatempe li estis heltona akvarelisto...“

Jam nigras la arbaroj, plu bluas la ĉielo.

„La ĉielo al vi ĉiam estu blua, juna amiko, kaj eĉ en la vivaĝo por mi proksimiĝanta, kiam jam nigras la arbaroj, kiam nokto frue komenciĝas, vi trovos, kiel mi, konsolon rigardante al la direkto de la ĉielo.“ Li elpoŝigis cigaredon, longe restis okulanta al la horizonto. „Adiaŭ kamaradoj“ li subite parolis – kaj foriris.

En la horo, kiam mi iris por esploro pri la menuo, la farado de la vespermanĝo jam estis komencita; Franciska komandis al naturaj energioj, servutigis ilin, kiel en iuj mirrakontoj, en kiuj gigantoj dungiĝas por kuirista ofico; ŝi stangis inter la karbobulojn, ŝi al vaporo taskis stufadon de terpomoj, kaj al la fajro finkuiradon de manĝeblaj ĉefverkoj antaŭe preparitaj en iuj el la ceramikaj vazoj, kiuj rangis de tinoj, kaldronegoj, kaldronoj kaj fiŝkuiriloj ĝis fornovazoj por ĉasaĵoj, tortomuldiloj kaj krempotetoj kaj krome tuta sortimento de ĉiadimensiaj kaseroloj. Mi haltis apud la tablo, kie la kuirknabino ĵus senŝeligis pizojn, en kontemplo de la vicaj kaj elnombritaj semoj similaj al verdaj globetoj de ia ludo; sed min plej ravis la ultramare kaj roze ombrumataj asparagoj, kies fajne malve kaj lazure punktitaj spikoj iom post iom paliĝis ĝis la piedo, ĉe kiu restis tamen ankoraŭ iom da tera malpuro, tra delikataj transmondaj irizaĵoj. Al mi ŝajnis, ke tiuj ĉielaj nuancoj malkaŝis la ĉeeston de mirindaj feoj, kiuj lude aliformiĝis en legomojn, kaj kiuj tra la masko de solida kaj manĝebla karno vidigis tra ĉi koloroj de komenciĝa aŭroro, de diafana ĉielarko, tra tiu bluiĝo de finiĝanta vespero, sian multekostan esencon, kiun mi ankoraŭ rekonis dum la tuta nokto, kiu sekvis la vespermanĝon, per tio ke, aranĝante krudan kaj poezian farson en la spirito de Ŝekspira fe-komedio, ili transformis mian noktovazon en parfumujon.

La kompatinda ‚Karitato de Ĝoto‘ – se mi uzu la alnomon elpensitan de Svan – ricevinte de Franciska la takson de senplumigo, tenis ilin en apuda korbo; ŝi havis doloran mienon, kvazaŭ ŝi elsentus ĉiujn malfeliĉojn de la mondo; la malpezaj lazuraj kronoj, kiuj ringis la asparagojn super iliaj rozkoloraj tunikoj, estis delikate konturitaj, stelon post stelo, kiel en la padovaj freskoj aspektas la floroj rubande ĉirkaŭantaj la frunton aŭ enpikitaj en la korbo de la koncerna virtofiguro. Dume Franciska turnadis sur la rostostango iun el la kokidoj, kiujn sole ŝi sciis kuiri tiel arte, ke ili disflugigis tra Kombreo la bonodoron de ŝia talento, kaj ke ilia ofta suresto sur nia tablo kaŭzis en mia propra kompreno de ŝia karaktero superregon de dolĉeco, ĉar la gusto de tiu viando, kiun ŝi tiom lerte igis suka kaj mola, estis en mia imago ĝuste la propra odoro de iu ŝia virto.

Sed la tago, en kiu mia patro konsultis la familian asembleon pri la renkonto kun Legranden kaj mi dume malsupreniris al la kuirejo, ankaŭ estis iu el la tagoj, kiam la Karitato de Ĝoto pro sia antaŭnelonga akuŝo tre malsanis kaj ne povis labori. Franciska, malhavante ŝian helpon, malfruis. Kiam mi atingis la teretaĝon, ŝi staris en la kromĉambro de la kuirejo apud la birdokorto, kaj estis mortiganta kokidon, kies senespera kaj tre natura rezisto al ŝi kaŭzis fortan koleron, dum ŝi provadis entranĉi ĝian kolon sub la orelo kaj kriadis: „fia besto! fia besto!“ – kio ĉi kompreneble malpli klare evidentigis la pian mildecon kaj afablecon de la servistino, ol ĝin kredindigus en la sekvataga manĝo ĝia ornate orumita haŭto kaj ĝia altekosta, el pokalo gutanta suko. Kiam ĝi fine estis mortinta, Franciska kolektis la elfluantan sangon sen ke tio kvietigis ŝian koleron; ankoraŭ unufoje ŝi incitiĝis kaj kun lasta rigardo al la kadavro de la malamiko elsputis: „fia besto!“. Mi resupreniris kun timtremo; mi deziris, ke Franciskan oni tuj elpelu. Sed de kiu mi ricevus same varmajn buletojn, same bonodoran kafon, kaj nelaste... samajn kokidaĵojn? Verdire ĉi tiun hontindan kompromison ĉiuj aliaj hejmanoj faris antaŭ ol mi. Onklino Leonia interalie bone sciis, dum mi tion ankoraŭ ne suspektis, ke Franciska, kiu unuflanke por sia filino aŭ por siaj nevoj senproteste oferus sian vivon, aliflanke kontraŭ aliaj vivuloj estis mirige senkompata. Mia onklino malgraŭe konservis ŝin en la ofico, ĉar ŝi sciis pri ŝia krueleco, sed alte taksis ŝian servon. Mi poiome rimarkis, ke la mildeco, la modereco, la virtoj de Franciska estis ŝajno antaŭ postkulisaj dramoj, same kiel historia esploro rivelas, ke la regado de gereĝoj, kiujn oni vidas kun preĝogeste kunmetitaj manplatoj en religiaj vitraloj, enhavas sangoverŝajn okazojn. Mi ekkonsciis, ke krom al proksimuloj, ŝi kompaton sentis al homoj pro iliaj malfeliĉoj des pli, ju pli malproksimaj ili estis. Ŝia abunda larmado pro afliktoj de nekonatoj baldaŭ ĉesis, se ŝi povis havigi al si iom precizan bildon de la koncernuloj. En iu el la postakuŝaj noktoj la kuirknabino suferis terurajn ventrodolorojn; mia patrino aŭdis ŝiajn ĝemojn, ellitiĝis, vekis Franciskan, sed ĉi tiu sen ia kunsento diris, ke la knabino krias nur por ŝajnigo kaj aktori mastrinon. La kuracisto, antaŭvidinte la eblecon de tia krizo, estis enmetinta en iu medicina libro de nia libraro legosignon ĉe la paĝo, kiu priskribas tiun staton, kaj rekomendis, ke ni ellegu la konsilojn pri tuja flegado. Mia patrino sendis Franciskan por la libro kaj klare diris, ke ŝi ne lasu la legosignon elgliti. Post horo Franciska ne revenis; mia patrino indignis, kredante, ke ŝi reenlitiĝis kaj petis, ke mi mem iru al la legosalono. Mi trovis tie Franciskan, kiu pro scivolo pri la informoj ĉe la legosigno eklegis la klinikan priskribon de la krizo kaj estis ploranta pro la ĝenerala difino de malsano, kiun ŝi ĝis tiam ne konis. Je ĉiu dolora simptomo, kiun la scienca verko allistigis, ŝi ekkriis: „Oj ve, je la Sankta Virgulino! Ĉu vere kara Dio permesas, ke malforta homa estulo tiel suferu? Eĥ, kompatindulo!“

Mi alvokis ŝin, kaj tuj kiam ŝi estis reveninta ĉe la liton de la Karitato de Ĝoto, ŝiaj larmoj ĉesis flui; ŝi tie ne retrovis la agrablan senton de kompato kaj tenereco, kiun ŝi tiom familiare kaj ofte ricevis de legado de gazetoj, ankaŭ ne ian analogan plezuron, sed nur la tedon kaj incitiĝon kaŭzitajn de ellitiĝo meze de la nokto pro la kuirknabino; kaj vidante la samajn dolorojn, pro kies priskribo ŝi antaŭ momento ploris, ŝi nun mishumore murmuris, kaj kiam ŝi kredis, ke ni foriris trans aŭdebleco, ŝi terure sarkasmis: „Ŝi nur ne faru la aferon, kiu kaŭzis tion – nun la sekvon ŝi ricevis! al ŝi plezure, ĉu? ŝi ne plendaĉu nun! La knabo probable ne havis klaran kapon, kiam li iris kun ĉi tia. Ha, ĝuste oni diris en la dialekto de mia forpasinta patrino:“

al hunda pugo alamiĝas119
pro ĝia bonodor' raviĝas

Kiam ŝia nepo havis nazkataron, ŝi komence de la nokto ne enlitiĝis sed iris al li, eĉ se ŝi mem ne bone fartis, kaj kontrolis, ĉu li bezonas ian helpon, kaj ŝi revene trairis dekon da kilometroj antaŭ la mateno, tiel ke ŝi estu surloke por la taga laboro; sed ĉi tiu sindono al familianoj, ĉi tiu zorgo pri la estonta grandeco de ŝia domo havis kiel sekvon en ŝia politiko al aliaj servistoj tiun konstantan principon, ke ŝi permesis al neniu el ili daŭran oficadon ĉe mia onklino, kaj ŝi cetere ankaŭ pro fiereco ne lasis ilin proksimiĝi al ŝi, sed prefere eĉ okaze de propra malsano ellitiĝis en la nokto kaj donis mem la mineralan akvon, tiel barante al la kuirknabino aliron al la mastrino. Simile al himenoptero observita de Ĵan-henrio Fabro120, nome iu terfosa vespo, kiu zorgas pri tio, ke ĝiaj idoj ricevu freŝan karnon por manĝo post ĝia morto, kaj por tio trovis en anatomio helpon al sia krueleco, ĉar ĝi, kaptinte kurkuliojn aŭ araneojn, kun mirindaj klarvido kaj lerto al ili rostre boras la nervan nodon, de kiu dependas la moviĝemo de kruroj, ne damaĝante aliajn vivonecesajn povojn, tiel ke la paralizitaj insektoj, apud kiu ĝi demetas siajn ovojn, provizos al la poste eloviĝontaj larvoj pretan, nedanĝeran ĉasaĵon, kiu forkuri aŭ rezisti ne povos, sed neniom estos putrinta, simile Franciska trovis – helpe al sia konstanta peno, ke la domo por iu ajn alia servisto estu neeltenebla – tiel lertajn kaj senkompatajn ruzaĵojn, ke ni post jaroj interalie eksciis pri la kaŭzo de la ĉiutaga abundo de asparagoj en tiu somero, kiu nome estis ke ilia odoro kaŭzis al la kompatinda kuirknabino taskita pri la senŝeligo tiom fortajn astmajn krizojn, ke ŝi fine rezignis pri la servado.

Bedaŭrinde nia opinio pri sinjoro Legranden post mallonge definitive aliiĝis. En iu dimanĉo sekvanta la renkontiĝon sur la Malnova Ponto, post kiu mia patro agnoskis sian eraron, la diservo estis finiĝanta, sunlumo, deekstera bruo kaj profaneco enfluis tiel libere, ke sinjorino Gupil, sinjorino Percepiedo – la homoj, kiuj antaŭ nelonge, kiam mi alvenis kun ioma malfruo, restis kun rigardoj absorbitaj en la preĝo, tiel ke mi povus kredi, ke ili ne rimarkis min, sed kies piedoj tiam iomete depuŝis la genuiĝan benketon, kiu min embarasis por atingi mian sidlokon – jam ekparolis kun ni pri neniel religiaj temoj, kvazaŭ ni starus sur la placo, jen ni ekvidis sur la sunvarma sojlo de la pordego, antaŭ la multetona tumulto de la bazaro, sinjoron Legranden, kaj la edzo de la sinjorino, kun kiu antaŭ kelka tempo ni vidis lin, estis lin prezentanta al la edzino de alia granda bienposedanto de la regiono. La vizaĝo de Legranden spegulis eksterordinarajn vigliĝon kaj diligenton; li salutis per tre malalta kliniĝo kaj poste relevis la torson tiamaniere, ke lia dorso arkiĝis malantaŭen en pli ekstrema pozicio, ol ĝi havis antaŭ la saluto, probable agante laŭ la instruo de la edzo de lia fratino, sinjorino De Kambremer. Tiu abrupta rektiĝo elstarigis pro arda kaj muskola ondiĝo la postaĵon de Legranden, kiun mi antaŭe ne rimarkis tiel abunda; kaj ial tiu onda moviĝo de nura materio, tiu karna kaj neniel anima alfluo, kiun lakea servemo vipe skuis, subite estigis en mia menso la supozon, ke eble ekzistas iu Legranden tute alia, ol tiu kiun ni konis. La sinjorino petis, ke li parolu ion al ŝia koĉero, kaj li iris al la veturilo daŭre kun la mieno de timema kaj sindona ĝojo, kiun la interkonigo sur lian vizaĝon stampis. Ravite, kvazaŭ irante en sonĝo, li ridetis, kaj li haste reiris al la sinjorino, kaj pro pli rapida paŝado, ol li kutimis, liaj ŝultroj balanciĝis dekstren kaj maldekstren ridinde, kaj li aspektis kiel homo sin tute fordonanta, sen zorgo pri la cetera mondo, al feliĉo, kiel senvola kaj meĥanika ludilo. Ni eliris niaflanke tra la pordego, ni estis lin nepre preterpasontaj, kaj certe lia ĝentileco estis tia, ke li ne povis rigardi al alia flanko, sed li direktis la okulojn en subite profonda revo al tiom malproksima horizonta punkto, ke nin vidi li ne povis, kaj nin saluti ne devis. Lia vizaĝo restis naiva super lia mola, rekta jako, kiu ŝajnis kontraŭvole devojiĝinta en luksan, malamatan medion. Kaj kolorpunkta kolbanto, skuata de la placa vento, plu ŝvebis ĉe Legranden kiel flago signanta lian fieran izoliĝon, lian noblan sendependecon. Kiam ni atingis la hejmon mia patrino ekkonsciis, ke ni forgesis menditan sanhonoratan kukon121 kaj petis, ke mia patro kun mi reiru kaj instrukciu, ke oni sendu ĝin senprokraste. Apud la preĝejo ni ekvidis Legranden-on, kiu proksimiĝis el la kontraŭa direkto, gvidante la saman sinjorinon al ties veturilo. Li preterpasis nin daŭre parolante al la akompanato, kaj li per la angulo de sia blua okulo signis al ni kvazaŭ interne de la palpebroj sen ajna efiko al la muskoloj de la vizaĝo, tiel ke lia kunparolanto tion probable ne rimarkis, sed li penis kompensi per la intenso de sento la iom malvastan spacon, en kiun li enskribis ĝian esprimon – en tiu lazura, al ni dediĉita angulo li sparkigis la plenan impeton de bonvolo, kiu superas gajecon, li preskaŭ atingis ŝercemon, li subtiligis la fajnaĵojn de ĝentileco ĝis ekbriloj de kunsento, ĝis duondiro, ĝis subkomprenigo, ĝis misteroj de sekreta interligo, entute li vastigis la esprimojn de amikeco al asertoj de tenereco, al amdeklaro, sole por ni kaj nevidate de la kastelhava sinjorino, briligante aman irison en glacia vizaĝo.

Ĝuste tiutage li estis petinta de miaj gepatroj permeson, ke mi vespermanĝu ĉe li: „Venu kaj iom restu en societo kun maljuna amiko...“ li diris „kiel bukedon reportitan de vojaĝinto el fora lando, al kiu mi neniam reiros, el via malproksima junaĝo flarigu al mi la flor-odorojn de printempoj, kiujn ankaŭ mi travivis antaŭ tiom da jaroj. Venu kun primolo, kun valeriano, kun ranunkolo, kun sedo, kiu alte rangas en la preferata bukedo de balzakaj floroj122, kun la floro de la releviĝa tago123, lekanteto kaj kun neĝaj floroj de viburno, kiuj ekodoras en ĝardenaj aleoj ĉe via praonklino, kiam ankoraŭ ne malaperis la lastaj postrestoj de floraj neĝoj alportitaj de paskaj nuboj. Venu kun la glora silka vesto de salomon-egala lilio124, kun la multetona emajlo de penseoj, venu precipe kun venteto ankoraŭ friska pro la lastaj frostotagoj, kiu por du papilioj ekde mateno atendantaj ĉe la pordo malfermos la unuan jerusaleman rozon125.“

La familio hezitis, ĉu malgraŭ la okazintaĵo mi efektive iru al la vespermanĝo ĉe sinjoro Legranden. Sed mia avino ne volis kredi, ke li malĝentilis: „vi agnoskas mem, ke li venis kun sia kutima simpla vestaro, neniel kun ŝajno de mondumano“. Ŝi opiniis, ke en ĉiu okazo kaj eĉ en la plej bedaŭrinda eventualo, ke li vere malĝentilis, pli bone ni sintenu, kvazaŭ ni ne rimarkis tion. Verdire eĉ mia patro, kiu tre incitiĝis pro la konduto de Legranden, ankoraŭ eble dubis pri la ĝusta kompreno de ĝi. Ĝi efikis, kiel ĉiu sinteno aŭ ago, en kiu aperas la funda, sekreta karaktero de homo: ĝi ne koheras kun ties antaŭaj paroloj, ĝin ne konfirmos atesto de la kulpanto, kiu ne konfesos la veron, ĉirkaŭuloj povas nur pripensi tion, kion ili vidis, kaj sin demandas pro tiu izolita kaj nekongrua memoraĵo, ĉu ili ne ricevis ian iluzion, tiel ke tiaj sintenoj – kiuj sole vere gravas – plejofte postlasas kelkajn dubojn.

Mi vespermanĝis kun Legranden sur lia teraso; hele lunis. „Estas belkvalita silento, ĉu ne?“ li diris „al vunditaj koroj, kiel mia, laŭ romanisto, el kies verkoj vi eble legos post jaroj, konvenas ombro kaj silento. Kaj vidu, kara junulo, iam venas tempo de la vivo, kiu por vi ankoraŭ tre malproksimas, en kiu lacigitaj okuloj eltenas nur tiaspecan lumon, kian preparas kaj distilas bela nokto kune kun mallumo, en kiu oreloj nur tiaspecan muzikon povas aŭskulti, kian ludas la luna lumo sur la fluto de silento.“ Mi aŭskultadis la dirojn de Legranden, kiuj ĉiam impresis min agrable; sed mian animon perturbis memoro pri virino, kiun mi antaŭ nelonge vidis unuafoje, kaj mi pensis, sciante nun ke Legranden interrilatas kun pluraj nobelaj personoj el la ĉirkaŭa regiono, ke la homon, pri kiu mi pensas, li eble konas kaj mi do aŭdacis diri: „sinjoro, ĉu vi konas la sinjorinon... la sinjorinojn De Germanto?“ kaj mi feliĉe sentis, ke per la eldiro de ĉi tiu nomo, mi gajnas ian mastrecon super ĝi, ke mi ĝin ŝiras el mia revo kaj ekzistigas objektive kaj sone.

Sed pro ĉi tiu nomo Germanto mi vidis, kiel en la bluaj okuloj de la familia amiko aperas bruna breĉeto, kvazaŭ ĝin enpikus nevidebla pinto, kaj la iriso reagis per ĉirkaŭa elfluigo de lazura koloro. La rando de liaj palpebroj nigriĝis, malleviĝis. Lia buŝo, ricevinte amaran tiriĝon, pli rapide rektiĝis per rideto, dum lia rigardo konservis doloran esprimon, kiel la rigardo de bela martiro, kies korpon trapikas sagoj: „ne, ilin mi ne konas“, li diris, sed al ĉi tiu tre simpla informo, al ĉi tiu neniel miriga respondo li ne donis la spontanean, banalan tonon, kiun oni normale atendus, sed prefere li eldiris ĝin per disigitaj vortoj, sin klinante, kvazaŭ kapsalute, ne nur kun la insisto, per kiu oni fortigas kontraŭ dubantoj nekredeblan aserton – kvazaŭ tio, ke la familion De Germanto li ne konis, estis sekvo de ia stranga malbonsorto – sed ankaŭ kun la emfazo de tiu, kiu embarasan situacion ne povas prisilenti kaj do ĝin prefere dissciigas, por kredigi ke la konfeson li faras sen ĝeno, facile, agrable, spontanee, ke la situacio mem – nome la senrilateco kun la koncerna familio – eble estas ne fatalaĵo sed decido rezultanta el ia genta tradicio, aŭ el morala regulo, aŭ eĉ el religia voto, kiu malpermesas laŭnome kunestadon kun la familio De Germanto. „Ne“ li daŭrigis, pravigante sian ĵusan tonon „ilin mi ne konas, ilin koni mi neniam volis, mi ĉiam tre zorgis pri mia sendependeco; mi estas fundamente jakobena revoluciulo126, kiel vi scias. Multaj homoj periĝis, diris, ke mi stultas pro mia obstina rifuzo de vizito al domo De Germanto, ke mi tiel aperas kiel krudulo, kiel murmurema urso. Sed tia famo ne embarasas min, male, ĝi spegulas la veron! Efektive en la mondo mi estimas ankoraŭ nur kelkajn preĝejojn, du aŭ tri librojn, apenaŭ pli grandan nombron da pentraĵoj, kaj la lunlumon kiam la venteto de via juneco al mi alblovas la odoron de florbedoj, kiujn miaj maljunaj okuloj ne plu distingas.“ Mi ne tute komprenis, kiel zorgo pri sia sendependeco rilatis al tio, ke oni ne vizitas homojn, kiujn oni ne konas, ankaŭ ne kiel tio povas doni famon de sovaĝulo aŭ de murmurema urso. Sed mi ja komprenis, ke Legranden ne tute parolis laŭ la vero, kiam li diris, ke li estimas nur preĝejojn, lunlumon aŭ junajn homojn; li fakte tre estimis kastelhavantojn, kaj li tiom timis antaŭ ili pro ĉia eventuala okazo de malplaĉo, ke li ne volis al ili vidigi siajn amikajn rilatojn kun burĝoj, kun idoj de notarioj aŭ makleristoj, preferante, se ĉi tiu ĝena vero aperos iam, ke tio okazu sen lia ĉeesto, malproksime de li, pro manko: li estis snobo. Estas eksterdube, ke ĉion ĉi li ne eldiris en sia kutima parolmaniero, kiun mi kaj miaj gepatroj ŝatis. Kaj se mi demandis: „ĉu vi konas la familion De Germanto?“ la belparola Legranden-o respondis: „ne, ilin koni mi neniam volis“. Bedaŭrinde li tion respondis duavice, ĉar alia Legranden-o, kiun li zorge kaŝis tute funde de si, kiun li ne vidigis, alia Legranden-o, kiu sciis pri nia Legranden kaj pri lia snobeco misfamigajn rakontojn, jam respondis per vundita rigardo, per buŝ-grimaco, per la tro solena tono de sia respondo, per la mil sagoj, kiuj nian Legranden-on ene de sekundo jam trafis kaj vundis, kiel ian Sanktan Sebastianon de snobeco127: „ve! vi tre dolorigas min, ne, mi ne konas la familion De Germanton, ne akrigu ĉi tiun grandan suferon de mia vivo“. Kaj tiu senhonta, ĉantaĝema Legranden-o certe ne havis la saman belparolemon, kiel la alia, sed li ja havis pli rapidan respondemon, kiu konsistis en tio, kion oni nomas refleksoj, kaj kiam la belparolulo volis lin silentigi, la unua jam parolis kaj al nia amiko restis nur bedaŭro pro la misa impreso, kiun la babilemo de la alia memo kaŭzis, kaj li povis nur peni por korektado de ĉi tiu misa impreso.

Nu tio tamen ne signifis, ke sinjoro Legranden malsinceris, kiam li oratoris kontraŭ snoboj. Li ne povis scii – almenaŭ ne per propra juĝo – ke li mem estis tia homo, ĉar oni konas pasiojn nur de aliaj homoj, kaj tion, kion oni eventuale scias pri la propraj sentoj, oni ekscias ĝuste el la diroj de aliuloj. Al homo la propraj pasioj aperas nur malrekte, ĉar imago la verajn motivojn anstataŭigas de aliaj, pli decaj motivoj. Neniam la snobeco de Legranden rekomendis al li oftan vizitadon al iu dukino. Ĝi al lia imago taskis atribuadon de ĉiaj kvalitoj al tiu persono. Legranden kun la dukino do amikiĝis, kaj sin gratulis, ke li cedas al la allogo de sprito kaj virto, kiun malestimindaj snoboj ignoras. Nur kunhomoj vidis, ke snoba li mem estas; ĉar ili ne havis rimedon por percepti la preteksto-krean laboron de lia imago, ili vidis nur rektan rilaton inter lia monduma vivo kaj ĝia unua kaŭzo.

Mia familio post tiuj okazaĵoj tute elreviĝis pri Legranden; niaj renkontiĝoj kun li maloftiĝis. Panjon tre amuzis ĉiu cirkonstanco, en kiu ŝi kaptis Legranden-on ĉe la freŝa faro, ĵus pekinta per la peko, kiun li ne konfesis, kiun li plu nomis nepardonota, nome per snobismo. Mia patro siaflanke la surstratajn ignorojn de Legranden ne akceptis iel facilanime aŭ gaje; kaj kiam la familio planis, ke mi ferios en somero kun mia avino en Balbeko, li diris: „Mi nepre sciigu al Legranden, ke vi vizitos Balbekon, kaj ni vidos, ĉu li proponos, ke vi vizitu lian fratinon. Li probable ne memoras, ke li parolis al ni pri ŝia loĝloko du kilometrojn for de tie.“ Mia avino, opiniante, ke en apudmara urbo oni de mateno ĝis vespero restu sur la plaĝo, flaru la maran aeron, kaj prefere konu neniun, ĉar vizitoj aŭ promenoj forprenas tempon de sana spirado, petis male, ke pri la plano oni ne informu Legranden-on – ŝi jam imagis, ke lia fratino, sinjorino De Kambremer, entrudiĝos en la hotelon ĝuste en la momento, kiam ni estos elirontaj por fiŝkaptado kaj nin devigos al endoma restado por ŝin akcepti. Sed panjo ridis pro ŝia timo, siaflanke pensante, ke la danĝero ne tiel premas, ke Legranden ne volonte rilatigos nin kun sia fratino. Nu, sen ke ni al li parolis pri la temo Balbeko, okazis ke Legranden, ne suspektante ke ni iros iam al tiu regiono, enfaligis sin mem en iu vespero, kiam ni renkontis lin sur la bordo de Vivono.

— „En nuboj estas hodiaŭ vespere tre belaj bluoj kaj violkoloroj, ĉu ne, kompano?“ li diris al mia patro „precipe la bluo estas pli flora ol aera, estas cineraria, iom strange pri ĉielkoloro, ĉu ne? Ankaŭ ĉi tiu eta rozkolora nubo – ĉu ĝi ne havas floran tonon, diantan, hortensian? Nur laŭ la Manika Markolo, kie kuniĝas Normandio kaj Bretonio, mi observis pli riĉan tiaspecan vegetaĵan regnon en la atmosfero. Tie ĉirkaŭ Balbeko, en sovaĝejo, kuŝas ĉarme milda golfeto, kie sunsubiro super Oĝio128, ora-ruĝa sunsubiro, kiun cetere mi tute ne malŝatas, estas banala, sensignifa, sed tie en la malseka, milda atmosfero vespere floras ene de kelkaj minutoj enĉielaj bluaj kaj rozkoloraj aperaĵoj, kiuj nekompareble belas kaj ofte nur post pluraj horoj velkas. Aliaj elfalas rapide, kaj en tiu okazo estas eĉ pli bele vidi la tutan ĉielon trasemitan de la disiĝo de multegaj rozaj kaj sulfur-koloraj petaloj. En tiu golfeto – kromnome Opala Golfeto – la oreskaj strandoj kontraste ŝajnas pli mildaj, tial ke ili estas katenitaj, kiel blondaj Andromedaj129, al teruraj apudaj rokoj, al tiu mortiga bordo fama pro multaj ŝiprompiĝoj, kie en ĉiu vintro pluraj barkoj pereas pro la danĝera skuiĝo de la maro. Balbeko! plej antikva geologia ostaro de nia lando, Armor130, la maro, la ter-fino, la malbenita regiono, kiun Anatolo Francio131 – verkisto-magiisto, el kiu nia juna amiko profite legus – tre bone bildigis kun ĝiaj senfinaj nebuloj, kiel la aŭtentan landon de Kimerianoj en ‚Odiseado‘132. Precipe ekire de Balbeko, kie oni jam konstruas hotelojn supermete sur la antikva kaj plaĉa tereno, kiun ili ne damaĝas, estas vere plezure ekskursi tra tiu primitiva kaj belega regiono.“

— „Ho, ĉu vi konas homojn en Balbeko?“ demandis mia patro „Ĝuste okazas, ke mia filo dum du monatoj tie somerumos kun sia avino kaj eble kun mia edzino.“

Legranden, surprizite de ĉi tiu demando en momento kiam liaj okuloj rekte rigardis al mia patro, ne povis ilin forturni, sed kun malgaja rideto ilin fokusante de sekund' al sekundo pli intense al la okuloj de la kunparolanto, amike kaj sincere mienante sen ia ŝajno, ke li timas alrigardi, travidis lian vizaĝon, kvazaŭ ĝi diafanus, kaj nun transe rigardus al ia belkolora nubo, kiu al li provizis mensan alibion, ke en la momento de la demando pri konato en Balbeko, li estis pripensanta alian aferon kaj la frazon preteraŭdis. Pro tia rigardo oni kutime demandas: „pri kio vi estas pensanta?“. Sed mia patro scivole, incitite, kruele daŭrigis:

— „Ĉu vi havas amikojn en tiu regiono? Vi ŝajne bone konas Balbekon.“

En lasta, senespera sinstreĉo la rideta alrigardo de Legranden atingis ian plenecon de tenereco, de nebuleco, de sincero kaj distriĝo, sed probable juĝante, ke respondon li ne plu povis prokrasti, li diris:

— „Amikojn mi havas ĉie, kie kelkaj vunditaj, sed ankoraŭ ne venkitaj arboj estas, kiuj proksimiĝis por kune pripeti kun kortuŝa persisto malfavoran ĉielon, kiu ne kompatas ilin.“

— „Ne ĉi tion mi celis“ interrompis mia patro, same persiste kiel arboj kaj same senkompate kiel ĉielo „mi pensis pri okazo, ke al mia bopatrino okazus ia malagrablaĵo kaj ŝi tie ne trovu sin sola en fremda medio, mi do demandis ĉu vi havas tie konatojn.“

— „Tie kaj aliloke mi konas ĉiujn kaj mi konas neniun“ respondis Legranden, kiu ne tiel facile rezignis kaj agnoskis malvenkon „multe konas aĵojn, malmulte homojn. Sed tie aĵoj mem similas al homoj, al karaj homoj kun delikata esenco, kiujn vivo ne indulgis. Iafoje tia ŝajnas kastelo, kiun oni renkontas sur klifo laŭ vojeto, apud kiu ĝi haltis, frontante kun sia malĝojo la ankoraŭ rozkoloran vesperon, tra kiu leviĝas ora luno kaj revenas barkoj, striante la irizan akvon kaj hisante sur sian maston ĝian flagon kun ĝia blazono; iafoje simpla, soleca, iom malbela domo kun timema sed romaneska aspekto, kiu for de ĉies okuloj enkaŝas ian porĉiaman sekretan feliĉon kaj senrevecon. Tiu lando de malvero...“ li daŭrigis kun ruza subtileco „tiu plene fikcia lando estas malbona legaĵo por infano, kaj certe ne ĝin mi elektus kaj rekomendus por ĉi tiu juna amiko, kiu jam havas inklinon al malgajeco, por lia tiel agordita koro. Ĝia etoso de ama konfidemo, de neutila bedaŭro eble taŭgas por maljuna seniluziulo de mia speco, sed ili nepre misinfluas ankoraŭ ne firmiĝintan karakteron. Fidu al mia sperto“ li plue insistis „la akvo de ĉi tiu duone bretonia golfeto eble havas trankviligan influon – cetere ne tute certan – al ne plu sana koro, kiel mia, al koro kies mankon nenio kompensas. Al via aĝo ili malkonvenas, knabeto. Bonan nokton, najbaroj!“ li konkludis kun sia kutima, evitema abrupteco, nin forlasante, kaj, sin returnante kun levita montrofingro laŭ gesto de instrukcianta kuracisto, li resumis sian preskribon: „nenia Balbeko antaŭ kvindekjariĝo, kaj tiam nur depende je la stato de la koro!“ li alkriis.

Mia patro revenis al la temo en postaj renkontiĝoj, persekutis lin per demandoj, sed la tuta insistado vanis: kiel klera falsisto, kiu sian tutan laboron kaj kapablon dediĉus al la farado de malveraj palimpsestoj, dum li per centfoje malpli granda peno gajnus pli profitan sed honestan enspezon, sinjoro Legranden, se kontraŭ li ni plu obstinus, prefere konstruus tutan teorion de pejzaĝo kaj ĉielan geografion de suda Normandio, ol konfesus ke je dukilometra distanco de Balbeko loĝas lia fratino kaj per tio sin devigus al donado de rekomendletero al ŝi, pro kiu li ne bezonus tiom timi, se li konscius – kaj delonge konante la karakteron de mia avino li fakte devus konscii – ke ni ĝin ne uzos.

***

Post promenadoj ni ĉiam rehejmiĝis frue, tiel ke ni povu viziti onklinon Leonian antaŭ la vespermanĝo. Komence de la sezono de mallongaj tagoj, kiam ni enpaŝis la straton Sankta-Spirito, sunsubiro ankoraŭ rebrilis sur la fenestroj de la domo, purpura strio kuŝis super la Arbaro de l' Kalvario, ĝi pli malproksime speguliĝis sur lageto, kaj ĝia ruĝeco kune kun la ofte iom vigla malvarmo en mia animo similiĝis al la ruĝo de la fajro, super kiu rostiĝanta kokido al la poezia plezuro de promenado sekvigos la plezuron de frandemo, de varmeco kaj ripozo. En somero male la suno ankoraŭ iagrade altis, kiam ni rehejmiĝis; dum la vizito ĉe mia onklino ĝia lumo horizontaliĝis, trafis la fenestron kaj implikiĝis en la altajn kurtenojn, iliajn flanke detenajn ŝnurojn, splitiĝis, disbranĉiĝis, filtriĝis, ennajlis orajn pintojn en la citronlignan komodon, oblikve prilumis la ĉambron kun same delikataj nuancoj, kiel ĝi havas en arbaraj foliaroj. Sed en iuj tre maloftaj fojoj je nia rehejmiĝo la komodo delonge ne plu havis siajn efemerajn or-inkrustaĵojn, ankaŭ de la strato Sankta-Spirito ni ne vidis reflekton de sunsubira koloro sur la fenestroj, kaj la lago apud la kalvario ne plu ruĝis, ĝi eĉ iafoje estis jam opal-tona kaj longa strio de lunlumo, kiu dislarĝiĝis kaj fendetiĝis pro sulkiĝo de akvo, etendiĝis laŭ ĝia tuta amplekso. Tiam, proksimiĝante al la domo, ni ekvidis homsilueton sur la sojlo kaj panjo al mi diris:

— „Oj ve! Franciska nin atendas, via onklino maltrankvilas; vere ni revenas je tro malfrua horo.“

Kaj hastante, ne demetante la poreksterajn vestojn, ni tuj alsupris al onklino Leonia, ni ŝin trankviligis, asertis ke, male ol ŝi fantaziis, al ni okazis nenia akcidento, sed ni simple iris laŭ la vojo de Germanto kaj memkompreneble, kiam oni iras tiun vojon, kiel mia onklino mem bone scias, oni ne povas antaŭdiri la horon de reveno.

— „Ha, vidu, Franciska, mi ja diris al vi, ke ili tre kredeble iris la vojon de Germanto! Je la ĉielo, ili certe terure malsatas! Via ŝafrostaĵo nun certe sekas, ĉar ĝi tiom longe kuiriĝis. Nu, vi vere tro malfruiĝis! Vi do iris la vojon de Germanto, ĉu?“

— „Mi kredis, ke vi sciis tion, Leonia“ respondis mia patrino „Mi supozis, ke Franciska vidis nin, kiam ni eliris tra la pordeto de la legomĝardeno.“

Efektive ekzistis apud Kombreo du vojoj por promenado, kaj ili tiom diversis, ke de nia hejmo oni kutime eliĝis tra malsama pordo depende je tio, al kiu flanko oni volis iri: estis la vojo de Mezeglizo-la-vina, kiun ni ankaŭ nomis la vojo de Svan, ĉar oni en tiu direkto nepre pasis preter la domo de sinjoro Svan, kaj estis la vojo de Germanto. Verdire pri Mezeglizo-la-vina mi sciis nenion krom ĝia nomo kaj tio, ke de ĝi venadis fremdaj homoj, kiuj dimanĉe promenis ĝis en Kombreon, homoj, kiujn vere mia onklino kaj ĉiuj familianoj ne konis kaj kiujn ĝuste pro tio oni rigardis homoj el la flanko de Mezeglizo. Pri Germanto mi poste sciis pli multe, sed tio okazis en alia epoko de mia vivo – dum mia adolesko unuflanke Mezeglizo estis nealirebla kiel la horizonto, nevidebla de miaj okuloj eĉ post longega irado tra valoj kaj montetoj de lando, kiu alie aspektis ol la kombrea pejzaĝo, aliflanke Germanto al mi ŝajnis la ideala, preskaŭ malreala ekstremo de sia propra vojo, ia geografia abstraktaĵo samkategoria kiel la ekvatora linio, iu el la polusoj aŭ la oriento. Tiel do la diro „iri tra Germanto por atingi Mezeglizon“ aŭ egale la inversa diro al miaj oreloj sonis sensence kiel „iri tra oriento por atingi okcidenton“. La ĉirkaŭaĵon de Mezeglizo mia patro ĉiam menciis kiel la plej belan ebenan pejzaĝon, kiun li konis, kaj la ĉirkaŭaĵon de Germanto kiel la tipon de rivera lando, kaj mi tial rigardis ilin du memstaraj estaĵoj, kaj ilin imagis plene koheraj kaj unuecaj, kiel ĉiuj aferoj kiujn tute kreas homa pensado; ĉiu eĉ malgrandega ero de ili ŝajnis al mi tre valora kaj plena je ilia aparta perfekteco, kaj kontraste al ili la ordinare materialaj stratoj, sur kiuj oni iris antaŭ ol oni atingis la sanktan grundon de unu aŭ de la alia, kaj meze de kiuj ili staris kiel idealaj bildoj de respektive ebenaĵa kaj rivera landoj, ne pli meritis atenton, ol stratetoj ĉirkaŭ teatrejo meritas konsideron de teatroŝatanto. Sed precipe mi vidis inter ili distancon, kiu ne mezuriĝis per kilometroj sed per la diseco inter la malsamaj partoj de mia cerbo, kiuj ideis ilin, mi vidis tie animan distancon, kiu aferojn ne nur malproksimigas, sed disigas kaj asignas al malsama estmaniero. Ĉi tiun dislimigon pli neprigis la kutimo, ke ni neniam iris en sama tago al la du flankoj daŭre de unu promeno, sed aŭ iris laŭ la vojo de Mezeglizo, aŭ iris laŭ la vojo de Germanto, ilin kvazaŭ enŝlosante en disaj, ne reciproke koneblaj, neinterkomunikaj, fermitaj spacoj de malsamaj posttagmezoj.

Ironte laŭ la vojo de Mezeglizo (ne tre frue en la tago kaj ankaŭ spite al nuba vetero, ĉar la promeno ne tre longis, ne irigis malproksimen) oni uzis, same kiel ironte por ajnaj ordinaraj aferoj, la pordegon de la onklina domo al la strato Sankta-Spirito. Oni ricevis saluton de la apuda armofaristo, oni preterpase enkestigis leterojn, oni komisie de Franciska al Teodoro diris, ke hejme mankas oleo aŭ kafo, kaj oni vojis ekster la urbon sur la pado, kiu laŭiris la blankan barilon de la parko de sinjoro Svan. Antaŭ ol oni ĝin atingis, jam sentiĝis la odoro de ĝiaj siringoj, kiu alfluis renkonte al fremdaj alvenantoj. Ĉi tiuj arbetoj el inter siaj korformaj, verdaj, pimpaj folioj scieme levis la malvajn aŭ blankajn plumaĵojn de siaj floroj, kiuj eĉ en ombro brilis pro la suno ilin antaŭe abunde priluminta. Iujn el ili duone kaŝis la tegola dometo – laŭnome domo de arkopafistoj – en kiu loĝis la gardisto, kaj ĝian gotikan gablon superis iliaj rozkoloraj minaretoj. Printempaj nimfoj ŝajnus plumpaj kompare kun la junaj siringaj hurioj, kiuj en ĉi tiu franca ĝardeno briligis la helajn, purajn tonojn de persaj miniaturoj. Senatente al mia deziro brakumi ilian flekseblan talion, klini al mi la steletajn buklojn de iliaj bonordoraj kapoj, ni ne haltis, ĉar miaj gepatroj depost la edziĝo de Svan Tansonvilon ne plu vizitis, kaj ne volante videble rigardi al la parko, ili evitis la padon, kiu laŭiris ĝian barilon kaj rekte supreniris al kampoj, ni prefere elektis alian, kiu kondukis al la samaj kampoj sed oblikve, nin irigante iom tro malproksimen. Iufoje mia patrina avo diris al mia patro:

— „Ĉu vi memoras la hieraŭan diron de Svan, ke liaj edzino kaj filino forvojaĝas al Remso kaj ke li sekve mem iros al Parizo kaj tie pasigos unu tagon kaj nokton? Ni povas laŭiri la parkon, ĉar la sinjorinoj forestas, kaj ni ŝparos la kromvojon.“

Ni haltis mallonge antaŭ la barilo. La sezono de siringoj estis finiĝanta; iuj ankoraŭ alte ŝprucigis la malvajn, lanterneskajn, delikatajn vezikojn de siaj floroj, sed en multaj lokoj de la foliaro, en kiuj antaŭ nura sepo da tagoj ondis ilia parfuma ŝaŭmo, nun ŝrumpe, nigre velkis ia malplena, seka, senodora ŝlako. Mia avo al mia patro montradis, kio ĉirkaŭ la domo samis kaj kio ŝanĝiĝis kompare kun la epoko, kiam li trairis ĝin kun sinjoro Svan, la patro, en la tago, kiam mortis ties edzino, kaj tio iĝis preteksto por refoja rakontado de tiu antaŭlonga promeno.

Antaŭ ni aleo kun randaj bedoj de tropeoloj kuŝis en plena sunlumo kondukante supren al la kastelo. Dekstre male la parko ebenis. Sub la ombro de altaj ĉirkaŭaj arboj malhelis marĉeto, kiun la gepatroj de Svan siatempe fosigis; sed eĉ en plej artefaritaj kreaĵoj homo prilaboras la naturon; iuj lokoj ĉirkaŭ si ĉiam sentigas sian propran etoson, montras siajn ĉiamajn insignojn ene de parko, same kiel ili farus se forestus ĉia homa influo, en soleco, kiu ĉie ĉirkaŭ ili restariĝas, estiĝante pro la mediaj kondiĉoj kaj aldoniĝante al la home prilabora verko. Tiel do apud la aleo, kiu kuŝis super la arta marĉeto, laŭ du vicoj plektitaj el miozotoj kaj el vinkoj etendiĝis natura, delikata kaj blua krono, kiu ĉirkaŭis la klarobskuran133 frunton de akvo, kaj gladioloj kun reĝa senzorgeco fleksis siajn glavajn foliojn kaj etendis super eŭpatorioj kaj malseka-piedaj ranunkoloj la lagan sceptron de siaj ĉifonaj, lilieskaj, flavaj kaj violtonaj floroj.

La forveturo de fraŭlino Svan – min senigante je la terura feliĉo, ke ŝi subite aperus en aleo, ke min ekkonus kaj malestimus ĉi tiu privilegia juna knabino, kiu amikis kun Bergoto, kun li vojaĝis kaj vizitis katedralojn – igis por mi la unuafoje permesitan kontemplon de Tansonvilo indiferenta, sed male en la okuloj de miaj avo kaj patro ŝajne aldonis al la bieno ian oportunecon, ian provizoran ĉarmon, kaj – kiel sennubeco estas favora cirkonstanco por tramonta migrado – igis tiun tagon aparte taŭga por tiuflanka promeno; mi tre deziris, ke ili miskalkulus, ke pro ia miraklo fraŭlino Svan kaj ŝia patro aperus tiel proksime, ke ni ne havus tempon foriĝi, kaj nepre interkoniĝus kun ŝi. Pro tio, kiam mi subite ekvidis sur la herbejo eblan signon de ŝia ĉeesto, nome forgesitan korbon apud fiŝkano, kies korko flosadis sur la akvejo, mi tuj forturnis la atenton de miaj avo kaj patro. Cetere Svan ja diris, ke ne tre ĝentile li foriras, ĉar li dum iom da tagoj gastigas familianojn, la fiŝkano do eble apartenis al iu gasto. El la aleoj ne sonis ies paŝado. Mezalte en iu aŭ en alia arbo nevidebla birdo provadis formuziki la tagon, per tirata noto esploris la ĉirkaŭan malplenecon, kaj de ĝi ricevis tiel unuaniman respondon, tiel pli densiĝintan silenton kaj senmovecon, ke ĝi ŝajne definitive frostigis la momenton, kiun ĝi volis pli rapide pasigi. Lumo el la senmoviĝinta ĉielo falis tiel senindulge, ke ĝi naskis deziron iel forŝteliĝi el ĝia atento, kaj la stagna akvo, kies dormon insektoj senĉese incitis, probable sonĝante pri ia fantazia ŝtormego, fortigis mian malkvieton pro la korka flosileto, ĝin ŝajne rapide tirante en la silentan spacegon de la spegulata ĉielo; ĝi stariĝis, sentiĝis tuj subakviĝonta, sed apenaŭ mi ekpensis, ke – senrigarde al miaj deziro kaj timo ekkoni ŝin – mi eble devas iel sciigi al fraŭlino Svan, ke fiŝo tiras la hokon, tuj mi, vokite, devis ekkuri al miaj avo kaj patro, kiuj mire atendis ĉar mi ne sekvis laŭ la pado alsupra al la kampoj, en kiu ili jam iom forvojis. Mi trovis ĝin tutan zuma pro la odoro de kratagoj. Ilia vico similis al serio de flankaj preĝejetoj, kiujn kaŝis la florabundo ilin kovranta simile al natura altaro; sube sunlumo tegis la teron per reto de helaĵoj, kvazaŭ ĝi tra vitra tegmento traradius; la krataga parfumo mole, grase disiĝis per same neta formo, kiel se mi starus antaŭ la altaro de la Sankta Virgulino, kaj la floroj en akorde festa vesto tenis senatente po unu brilan tuton de stamenoj, similaj al maldikaj, radiantaj ripoj de malfrua gotika konstruaĵo, kiel tiuj, kiuj en la preĝejo aĵure ornamis la ŝtuparon de la jubeo aŭ ŝprose dividis la vitralojn, kaj ili disfaskiĝis kun koloro de blanka karno fragoflora. Kiom krudaj kaj naivaj kontraste ŝajnos post kelkaj semajnoj la sovaĝaj rozoj, kiuj siavice sub same densa sunlumo iros laŭ la sama interkampa vojeto en la unukolora silko de siaj ruĝetaj korsaĵoj, kiujn malforta vento facile taŭzas!

Kiom ajn longe mi restis antaŭ la kratagoj, spirante, al mia pensopovo, kiu ne povis helpi al si mem, prezentante, perdigante, retrovigante ilian nevideblan kaj ĉiamsaman odoron, min akordante al la ritmo, laŭ kiu disĵetiĝis tien kaj tien iliaj floroj kun junula gajeco kaj en neatenditaj intervaloj similaj al iuj muzikaj intervaloj – ili senfine, kun senlima abundo disdonis la saman ĉarmon, sed ne provizis al mi ian eblecon de kompreno, kiel okazas kun iuj melodioj, kiujn oni sonigas multfoje sinsekve, sed en ilian sekreton ne enprofundiĝas. Mi deturnis min momente, poste al ili revenonte kun freŝa forto. Mi forvagis ĝis sur la deklivo, kiu malantaŭ la heĝo krutis al la kampoj, persekutante ian perditan papavon, iujn pigre postrestintajn cejanojn, kiuj jen kaj jen ornamis ĝin per siaj floroj, kiel sur la bordero de gobeleno diskrete aperas la vegetaĵa motivo, kiu en la ĉefa parto tutajn partojn kovros; ankoraŭ malmultaj, disaj kiel solaj dometoj anoncantaj baldaŭan vilaĝon, ili al mi antaŭsignis senliman vastecon, kiun kovras ondantaj tritikokampoj kaj super kiu krispas nuboj, kaj pro la ekvido de unu papavo, ĝis la pinto de sia ŝnuro levanta kaj envente flirtiganta sian puncan flagon super grasa, nigra naĝbareleto, la koro al mi forte ekbatis, kiel al vojaĝanto, kiu ekvidas sur malaltejo unuan surteran barkon riparatan de boatfaristo, kaj ekkrias, antaŭ ol li entute vidas ĝin: „maro!“.

Poste mi revenis antaŭ la kratagojn, kiel oni revenas antaŭ eksponatan artaĵon, kiun oni kredas pli bone vidi post momento da forrigardado, sed kiom ajn mi per la manoj ĉirkaŭŝirmis miajn okulojn, tiel ke ili vidu nur la arbetojn, la sento en mi estiĝanta restis malklara, nebula, vane provis netiĝi kaj asociiĝi kun iliaj floroj. Ili ne helpis al ĝia pliklarigo, kaj de aliaj floroj mi povis elpeti nenian helpon. Tiam, al mi donante tiun ĝojon, kiun oni ricevas ekvidante verkon de ŝatata pentristo, kiu distingiĝas de liaj jam konataj artaĵoj, aŭ se iu kondukas onin antaŭ pentraĵon, de kiu oni antaŭe vidis nur krajonan skizon, aŭ se muzikaĵo aŭdita en piana interpreto nun eksonas per plenaj sonoj kaj tonoj de tuta muzikilaro, mia avo, min vokinte kaj montrante al la heĝo de Tansonvilo, diris: „vi ŝatas kratagojn ĉu ne? vidu ĉi tiun rozkoloran, ĉu ĝi ne belas?“. Efektive ĝi estis kratago, rozkolora kratago, ol la belaj blankfloraj ankoraŭ pli bela. Ankaŭ ĝi havis kostumon por festo – por ververa, tio estas religia festo, ĉar ĝi ne simile al societa festo dependas de okaza kaprico, kiu ĝin okazigas en ajna, ne speciale rezervita, ne per si mem feria tago – sed tiu kostumo estis pli riĉa, ĉar laŭ la branĉoj la floroj sinsekvis unu super la alia, tiel ke senornama spaco ne estis, kiel bantoj ĉirkaŭ rokoka ŝafista bastono,134, kaj estis koloraj, kaj sekve laŭ kombrea estetika leĝo ili havis pli altan kvaliton, se juĝi laŭ la prezaro en la placa butiko aŭ ĉe Kamuzo, kie la rozkoloraj biskvitoj pli kostis. Akorde kun tio mi pli ŝatis kazeon kun kremo kiun mi – kun permeso – per tio rozkolorigis, ke mi enmetis molpremitajn fragojn. Ĉi tiuj floroj ĝuste elektis tonon de manĝeblaĵo aŭ de ia dolĉa ornamo sur festa tualeto, kiuj, ĉar ili elmontras la kaŭzon de sia supereco, estas ĝuste la aĵoj, kiuj al infanoj ŝajnas plej evidente belaj kaj pro tio konservas ĉiam por ili pli da vigleco, pli da natureco, ol aliaj koloroj, eĉ post kiam ili komprenis, ke ĉi tiuj aĵoj nenion promesas al frandemo kaj ankaŭ ne estis elektitaj de fasonisto. Kaj vere mi tuj komprenis, kiel jam antaŭ la blankaj kratagoj, sed nun kun pli da admiro, ke tute ne false, ne pro ia homfarita artifiko aperis en la floroj tiu festa humoro, sed male naturo ĝin libere esprimis, same spontanee kiel vilaĝa butikistino, kiu farus el ĉi tiu arbeto kamparan altaron kun ĉiuj ĉi tro molkoloraj kaj province koketaj floretoj. Pinte de la branĉoj, simile al la rozetoj en potoj tegitaj per paperpuntaĵoj, per kies elegantaj, maldikaj formoj oni en solenaj festoj ornamis la altaron, pendis multegaj pli palaj florbutonetoj, kiuj, malfermiĝante kiel pokaletoj el roza marmoro, vidigis ruĝajn kretodesegnojn kaj pli ol la plenaj floroj prezentis la propran, nerezisteblan esencon de kratagoj, kiuj ĉie burĝonis, ĉie floris nur en roza koloro. Sola en la heĝo, sindistinga kiel junulino en festorobo meze de hejmsiduloj en negliĝoj, plene konvena por la monato de Maria, en kiu ĝi jam partoprenis, tia, brila kaj ridetanta en sia pimpa rozkolora kostumo, estis tiu katolika, ĉarma arbeto.

Tra la heĝo videblis parka aleo jasmene, pensee kaj verbene borderita, inter kio levkojoj malfermis siajn freŝajn saketojn kvazaŭ el odora, eluzite roztona malnova ledo el Kordovo135, kaj sur la gruzo longa, verde farbita fleksebla akvotubo kun multaj volvoj elĵetis, en la lokoj kie ĝi havis truetojn, super la floroj, malsekigante iliajn odorojn, vertikalan, prisman disŝprucaĵon de multetonaj gutetoj. Subite mi haltis kaj moviĝi ne plu povis, kiel okazas kiam vizio absorbas ne nur la vidpovon, sed ankaŭ pli profundajn sentojn kaj okupas la tutan animon. Rufa-blonda juna knabino, kiu laŭŝajne revenis de iu forvago kaj havis ĉemane ĝardenan ŝpaton, rigardis al ni, alte tenante sian vizaĝon trasemitan de rozaj efelidoj. Ŝiaj nigraj okuloj brilis, kaj pro tio ke mi tiam ne sciis – kaj nun daŭre ne scias – kiel objektive analizi forte ricevatan impreson, pro tio ke ne havis sufiĉan tielnomatan observemon per kiu mi apartigus la senton pri ilia koloro, al mi dum longe poste, kiam pri ŝi mi pensis, la memoro pri tiu brilo – probable akorde kun ŝia blondeco – prezentiĝis kiel vive lazura; tiel ke se ŝi ne havus tiel dense nigrajn okulojn – kio kutime forte impresis je la unua renkontiĝo kun ŝi – mi ne enamiĝus al ŝi, kiel okazis, precipe pro ŝiaj bluaj okuloj.

Mi rerigardis al ŝi, unue per tia rigardo, kiu ne nur estas porparolanto de okuloj, sed je kies fenestro elkliniĝas ies tuta sentopovo, angore, senmove, per rigardo, kiu volas tuŝi, kapti, forpreni la korpon, kiun ĝi rigardas, kaj kune la animon; poste, timante ke miaj avo kaj patro ekvidus la knabinon kaj min forgvidus, ordonante ke mi kuru antaŭ ilin, per dua, pretervole petega rigardo, kiu penis por ke ŝi atentu, ke ŝi agnosku min! Ŝi direktis la pupilojn antaŭen kaj flanken, ektuŝante miajn avon kaj patron, kaj verŝajne ŝi gajnis el tiu esploro la impreson, ke ni estas ridinduloj, ĉar ŝi rigardis flanken kun indiferenta kaj malestima mieno, kaj deturniĝis, por ke ŝia vizaĝo ne povu aperi en ilia vidkampo; kaj dum ili plu paŝis, ŝin ne vidinte, kaj min preteriris, ŝi lasis sian rigardon longe flui al mia starloko, sen vizaĝa esprimo, kvazaŭ min ne vidante, sed fikse kaj kun kaŝita rideto, kion laŭ la instruado, kiun mi ricevis ĝis tiam pri bonaj manieroj, mi povis kompreni nur kiel esprimon de ofenda malestimo; kaj ŝia mano samtempe skizis maldecan geston, kiu – direktite al nekonata homo en ia publika loko – laŭ la eta manlibro pri etiketo, kiun mi tenis enmense, havis nur unu signifon, nome tiun de konscia impertinento.

— „Ĝilberta, venu do, kie vi restas?“ kriis la alta kaj ordonema voĉo de blanke vestita sinjorino, kiun mi antaŭe ne rimarkis, kaj je kelkaj paŝoj de ŝi sinjoro en tika vesto, kiun mi ne konis, al mi rigardis per protrudaj okuloj; kaj subite ne plu ridetante, la knabino manprenis sian ŝpaton kaj foriris sen rerigardo, kun obea, netravidebla, insidema mieno.

Tiel preterflugis min la nomo Ĝilberta, donacite kiel talismano, per kiu eble iun estontan tagon mi retrovos tiun homon, el kiu ĝi faris personon, dum antaŭ momento ŝi estis nura nebula bildo. Tiel ĝi pasis, sonis super la jasmenoj kaj levkojoj, acidete kaj freŝe kiel akveroj el la verda akvumilo, sorbigante, irizante la puran aeran spacon, kiun ĝi traflugis – ĝin apartigante – per la mistero de la vivo de tiu, al kiu ĝi signis por la feliĉuloj, kiuj kun ŝi vivis kaj vojaĝis, dissonigante sub la roza kratago, egalalte kun mia ŝultro, la kvintesencon de ilia por mi dolora familiareco kun ŝi kaj kun ŝia nekonebla vivo, en kiu mi neniam partoprenos.

Mallonge, dum ni malproksimiĝis, dum mia avo murmuris: „Kompatinda Svan, kiel ili mistifikas lin! Ili aranĝis lian forvojaĝon por ke ŝi restu kun tiu De Ĉarlus – ja li estas tiu viro, mi rekonis lin! Kaj la knabinon ili enmiksas en tiujn maldecaĵojn!“, la efiko en mi de la abrupta tono, per kiu la patrino de Ĝilberta alparolis ŝin sen ia protesto de ŝia flanko, trudante al ŝi obeon, montrante ke ŝi ne superas ĉion, malfortigis iom mian suferon, al mi redonis esperon kaj malgrandigis mian amon. Sed baldaŭ reviviĝis ĉi tiu amo en mi pro reago per kiu mia koro volis altiĝi al Ĝilberta aŭ ŝin malaltigi al si. Mi amis ŝin, mi bedaŭris, ke mi ne havis tempon kaj spiritpretecon por ŝin ofendi, ŝin dolorigi, ŝin iel devigi al memorado de mi. Tiom bela ŝi ŝajnis al mi, ke mi volis retrokuri, kaj krii al ŝi, tirante la ŝultrojn: „kiel malbela vi estas, ridinda, mi abomenas vin!“. Kaj dume mi vojis, por ĉiam kunportante kiel unuan sperton pri feliĉo, kiun iaj nekontraŭeblaj naturaj leĝoj malpermesis al miaspecaj infanoj, mensan bildon pri rufhara knabino kun rozaj efelidoj sur la vizaĝo, kiu mantenas ŝpaton kaj ridas, sendante al mi longan, malice senespriman rigardon. Jam la ĉarmo de ŝia nomo sankte parfumis tiun lokon apud rozkolora kratago, kie mi kaj ŝi egale aŭdis ĝian sonon, kaj ĝi estis kolorigonta, balzamonta, parfumonta ĉion, kio rilatis al ŝi: ŝiajn geavojn, kiujn miaj geavoj pro netaksebla bonŝanco konis, la altegan profesion makleristan, la doloran kvartalon de la Elizeaj Kampoj, kie ŝi loĝis en Parizo.

— „Leonia“ diris mia avo post rehejmiĝo „mi bedaŭras, ke vi ne estis kun ni hodiaŭ posttagmeze. Tansonvilon vi ne rekonus. Se mi aŭdacus tion fari, mi detranĉus kaj reportus por vi branĉon de tiuj rozaj kratagoj, kiujn vi tiom ŝatas.“

Tiele nian promenon rakontis mia avo al mia onklino, eble por ŝin distri, eble ĉar restis ia espero, ke ŝi eliros iam. Ŝi efektive tre ŝatis la svan-an domon antaŭe, kaj la vizitoj de Svan estis iuj el la lastaj, kiujn ŝi akceptis, en la tempo kiam sian pordon al aliaj konatoj ŝi ne plu malfermis. Simile kiel ŝi dirigis, kiam li poste venis kaj informiĝis pri ŝia sano (de ŝi sole en nia domo li ankoraŭ petis akcepton), ke ŝi tro lacas, sed lin enlasos en venonta fojo, ŝi tiuvespere same respondis: „jes, en belvetera tago mi veturos ĝis la pordo de la parko“. Tion ŝi sincere diris. Svan-on kaj Tansonvilon ŝi volonte revidus, sed la sopiro, kiun ŝi sentis, elĉerpis ŝian restantan forton – la plenumo ĝin superus. Disfoje pro bela vetero ŝi sentis revigliĝon, ŝi ellitiĝis, vestiĝis; lacon ŝi sentis, antaŭ ol ŝi eniris la najbaran ĉambron; ŝi jam petis reenlitigon. Tio, kio en ŝi komenciĝis en pli frua vivotempo ol kutime okazas, estis la granda rezigno de maljuneco, kiu prepariĝas al morto, kiu krizalidiĝas, kaj kiun oni vidas en la malfruaj jaroj de longvivuloj eĉ inter eksaj amantoj, kiuj travivis grandan amon, inter amikoj kun profundaj spiritaj ligoj, kiuj ekde iu jaro ne plu faras la vojaĝon aŭ la necesan iron por renkontiĝi, ne plu korespondas kaj scias, ke ili en ĉi tiu mondo ne plu interkomunikos Mia onklino probable klare sciis, ke ŝi neniam revidos Svan-on, ke ŝi neniam plu eliros el la domo, sed ĉi tiun enfermiĝon al ŝi faciligis tio mem, kio laŭ vidpunkto de aliaj igis ĝin dolora: nome la enfermitecon trudis la ĉiutaga malkresko de ŝia forto, kiun ŝi mem konstatis, kaj kiu igis ĉiun ŝian agon, ĉiun ŝian geston okazo de laciĝo aŭ eĉ de sufero, kaj tiel al senfareco, al soleco, al silento donis la sopiratan, rebonigan dolĉecon de ripozo.

Mia onklino ne iris al la heĝo de roza kratago, sed en ajna momento mi demandadis al miaj gepatroj, ĉu ŝi iros, ĉu antaŭe ŝi ofte vizitis Tansonvilon, tiel vorte manovrante por ke ili parolu pri la gepatroj kaj geavoj de fraŭlino Svan, kiuj al mi ŝajnis grandaj kiel dioj. La nomon por mi preskaŭ mitan Svan, kiam mi interparolis kun miaj gepatroj, mi deziregis aŭdi el iliaj buŝoj, ĝin mi ne kuraĝis prononci mem, sed mi turnis la konversacion al temoj, kiuj rilatis al Ĝilberta kaj al ŝia familio, kiuj koncernis ĝin, kaj dank' al kiuj mi ne sentis, ke mi tro malproksime ekzilas for de ŝi; mi subite devigis mian patron – ekzemple parolante kvazaŭ mi kredus, ke la ofico de mia avo jam estis en nia familio en la antaŭa generacio, aŭ ke la heĝo de roza kratago, kiun onklino Leonia deziris vidi, staras sur komunuma tero – al korekto de mia aserto, kaj li diris, kvazaŭ min kontraŭante, kvazaŭ spontanee: „tute ne, la oficon tenis la patro de Svan“ aŭ: „la heĝo staras en la parko de Svan“. Tiam mi subite enspiris, ĉar, sin metante sur la lokon kie ĝi estis en mi enskribita, sufoke pezis tiu nomo, kiun mi sentis, ĝin aŭdante, pli plena ol ĉiuj aliaj, balastita de ĉiuj okazoj, kiam en atendo de ĝia sono mi mense eldiris ĝin. Ĝi kaŭzis al mi ĝuon, kaj mi hontis, ke mi aŭdacis elpeti ĝin de miaj gepatroj, ĉar ĉi tiu ĝuo tiom fortis, ke ĝin al mi provizi certe postulis grandan penon iliaflankan sen iu kompenso, ĉar ĝi por ili ĝuo ne estis. Pro takto mi do turnis la interparolon al alia temo. Pro skrupulo, ankaŭ. Ĉiujn apartajn plaĉojn, kiujn mi atribuis al la nomo Svan – mi tuj retrovis ilin, kiam ili elparolis ĝin. Ĉiufoje ŝajnis al mi, ke ankaŭ miaj gepatroj nepre sentas ilin, ke ili vidas el sama vidpunkto kiel mi, ke ili siaparte kunsentas, pardonas, aliĝas al miaj revoj, kaj mi pro tio malfeliĉis, kvazaŭ mi cedigis kaj devojigis ilin.

Tiujare miaj gepatroj elektis iom pli fruan tagon ol kutime por la revojaĝo al Parizo, kaj en la koncerna mateno, post ol oni por fotografado min frizigis, al mi delikate surkapigis ĉapelon ankoraŭ neniam surmetitan kaj min vestis per velura palto, mia patrino devis serĉi min ĉie, kaj fine trovis min ploranta en la krutaĵo de la vojeto apud Tansonvilo, adiaŭanta la kratagojn, brake ĉirkaŭanta la dornajn branĉojn, kaj kiel teatra reĝidino, al kiu pezas ornamoj fiaj, sendanke al la ĝenema mano kiu farante van-preparojn, node sur mia frunto aranĝis miajn harojn136, piedanta sur la falintaj buklopaperoj137 kaj sur la nova ĉapelo. Mian patrinon ne kortuŝis miaj larmoj, sed ŝi tuj eligis krion, kiam ŝi vidis la kapveston platigita kaj la palton difektita. Ŝin mi ne aŭdis, sed diris kun ploro: „Karaj kratagetoj, ne vi ĉagrenas min, ne vi trudas al mi forvojaĝon. Vi neniam al mi kaŭzis sufero. Tial mi ĉiam amos vin.“ Kaj, forviŝante la larmojn, mi promesis, ke kiam mi estos plenkreska, mi ne imitos la sensencan vivon de aliaj homoj, kaj eĉ se mi estos en Parizo, en printempaj tagoj mi ne vizitos homojn, ne aŭdos stultajn komplimentojn, sed pliŝate iros tra la kamparo kaj tie ĝuos la floradon de kratagoj.

Atinginte la kampojn ni plu vojis inter ili dum la tuta cetera promenado en la direkto al Mezeglizo. Vento ilin re-kaj-re-trakombis, kiel nevidebla vagulo, kaj ĝi estis al mi l kvazaŭ a propra spirito de Kombreo. Ĉiujare jam en la alvena tago, volante elsenti ke mi vere estas en Kombreo, mi supreniris kaj spektis, kiel ĝi sur la sulkoj de la kampoj kuras kaj min instigas al postkuro. Ĉiam la vento estis apudiranto sur la vojo de Mezeglizo, sur tiu konveksa ebenaĵo, kie tra kilometroj ĝin embarasis nenia abrupta reliefo. Mi sciis, ke fraŭlino Svan ofte vizitis Lanon138 dum kelkaj sinsekvaj tagoj, kaj malgraŭ la plurkilometra distanco, kiun cetere kompensis la foresto de ĉia obstaklo, kiam en varmaj posttagmezoj mi vidis, ke unu sama blovego, el la horizonto veninte, klinis malproksimajn vicojn de tritikoj, disfluis sur la tutan senliman vastejon, kaj ekkuŝis murmure kaj varmete inter onobrikoj kaj trifolioj antaŭ miaj piedoj, la ebenaĵo, kiu al ni ambaŭ komunis, iel nin proksimigis, nin unuigis; mi pensis ke ĉi blovo preter ŝi blovis, ke ĝi ian mesaĝon de ŝi al mi murmuretas, sen ke mi komprenas ĝin, kaj ĝin preterpase mi kisis. Maldekstre staris vilaĝo nomata Ĉampieo (el Campus Pagani laŭ la pastro). Dekstre trans la tritikejoj videblis la du angulformaj, krudaj sonorilturoj de Santandreo-de-kampoj, pintaj, skvamaj, enpremitaj de ĉeloj, visk-motive ornamitaj, flaviĝintaj kaj grumelaj, kiel du spikoj.

Je simetriaj intervaloj sub la unika ornamo de siaj folioj, kun folioj de nenia alia fruktarbo konfuzeblaj, pomarboj malfermis siajn larĝajn, blank-satenajn petalojn aŭ pendigis la timemajn fasketojn de siaj ruĝetaj florbutonoj. Ĝuste ĉe la vojo de Mezeglizo mi unuafoje rimarkis la rondan ombron, kiun pomarboj ĵetas sur la sunlumatan teron, kaj ankaŭ tiujn orajn filandrojn, kiujn la vespera lumo oblikve ŝpinas de sub la folioj, kaj mi vidis, kiel mia patro per sia irbastono ilin rompis, neniam ilin deklinante.

Foje-foje en la posttagmeza ĉielo aperis nube blanka luno, fuĝeme, malbrile, kiel rolisto, por kies sursceniĝo tempo ankoraŭ ne estas, kaj kiu de la salonego, en ordinaraj vestoj, momente rigardas la ludadon de siaj kolegoj, diskrete, evitante, ke oni rimarkus lin. Mi plezure trovis ĝian bildigon en pentraĵoj kaj en libroj, sed tiuj artaĵoj estis tre malsamaj – almenaŭ en la fruaj jaroj, antaŭ ol Bloĥ miajn okulojn kaj mian penson familiarigis kun pli subtilaj harmonioj – ol tiuj, en kiuj mi nuntempe juĝas la lunon bela, sed ĝin tiam ne rekonus. Tiel okazis ekzemple kun romano de Sentino139 aŭ pejzaĝa pentraĵo de Ĉarlo Glero140, kie ĝi nete konturiĝas en la ĉielo kiel arĝenta falĉileto – nu, unu el tiuj naive nekompletaj verkoj, kiaj estis ankaŭ miaj impresoj, kaj pro kies admiro miaflanka la avin-fratinoj indignis. Ili opiniis, ke oni al infanoj provizu – kaj ke infanoj elmontras senton por beleco ŝatante unue – verkojn, kiujn plenaĝe oni definitive admiras. Tiel ili pensis, probable imagante, ke kvalitoj de beleco similas al materiaj aĵoj, kiujn malfermitaj okuloj povas nur percepti, sen ke ili bezonis antaŭe la gradan maturigon de respondaj valoroj en sia propra koro.

Ankaŭ laŭ la vojo de Mezeglizo, en domo nomata Monĵuveno, proksime de granda akvobaseno kaj apud vepra krutaĵo loĝis sinjoro Vintejo. Tial oni ofte vidis preterpasi sur tiu vojo lian filinon, kiu plenrapide kondukis kabrioleton. Ekde iu jaro ŝi ne plu sidis sole en ĝi, sed kun pli aĝa ina amiko, kiu havis en la ĉirkaŭa lando malbonan famon, kaj kiu definitive enloĝis iam Monĵuvenon. Homoj diradis: „Ja tiun kompatindan sinjoron Vintejon tiel blindigas patra amo, ke li ne rimarkas tion, kion oni disfamigas, kaj li, kiu skandaliĝas pro ajna malkonvena parolo, permesas al sia filino kunloĝado kun tia virino. Laŭ liaj diroj ŝi estas supera virino, grandanima, kun natura talento por muziko, kiun ŝi ne povis plene florigi. Li devus scii, ke ne por muzikado ŝi restas kun lia filino.“ Tiel efektive parolis sinjoro Vintejo; estas ja rimarkinde, kiom iu persono kaŭzas admiron pro siaj moralaj kvalitoj flanke de parencoj de tiu, kun kiu ŝi aŭ li havas amorajn rilatojn. Korpa amo, kiun oni maljuste kondamnas, tiom devigas ĉiun homon al fordono de la tuta boneco inkluzive de ties lastaj eroj, de la tuta memo, ke ĉi tio nepre rebrilas antaŭ la okuloj de proksimaj ĉirkaŭuloj. Doktoro Percepiedo, al kiu peza voĉo kaj dikaj brovoj faciligis laŭvolan rolon de maliculo, kun kiu lia korpa aspekto ne akordis, sen difektado de lia konstanta kaj nemeritita famo de bonkora grumblulo, bone sciis kiel li ĝislarme ridigos la pastron kaj ĉiujn ceterulojn, dirante en abrupta tono: „Nu – laŭdire kun sia amikino ŝi muzikas, fraŭlino Vintejo. Ŝajne tio mirigas vin. Min tio ne aparte mirigas. Tion foje diris al mi la patro, Vintejo mem, hieraŭ. Entute estas laŭorde, ke tiu knabino ŝatas muzikon. Mi ne volas, ke oni kontraŭu la belartajn inklinojn de infanoj. Ankaŭ Vintejo ne volas, ŝajne. Kaj ankaŭ li muzikas kun la amikino de la filino. Aĥ, diable, oni tre muzikas sub tiu tegmento. Kial do vi ridas? Sed eble tro muzikas tiuj homoj. En antaŭa tago mi renkontis Vintejon apud la tombejo. Li tiel ŝanceliĝis...“.

Al mia familio kaj al aliaj homoj, kiuj vidis tiuepoke, kiel sinjoro Vintejo evitis konatajn personojn, ilin ekvidante forturniĝis, ene de kelkaj monatoj maljuniĝis, absorbiĝis en sia ĉagreno, rezignis pri ĉia peno, kiu ne rekte havis koncernon en la feliĉo de lia filino, pasigis plenajn tagojn ĉe la tombo de sia edzino – al tiuj iĝis malfacile negeble, ke li estis pro malĝojo mortanta, malfacile supozeble, ke klaĉojn li ne konsciis. Pri ili li sciis, je ili li eble kredis. Verŝajne neniu homo, kiom ajn fundamente virta, kapablas saviĝi el labirinta situacio, kiu kondukas lin iam al ĉiutaga kunvivo kun la mismoro, kiun li senkompromise kondamnas – ĝin cetere ne tute klare rekonante pro la masko el apartaj okazoj, per kiu ĝi ŝtele proksimiĝas kaj lin suferigas: strangaj eldiroj, neklarigebla sinteno en iu vespero de tiu aŭ tiu persono, kiun li pro multaj aliaj kaŭzoj amas. Sed por tia viro, kia estis sinjoro Vintejo, certe pli grandis ol por aliulo la sufero ricevata de rezignema konsento al situacio, kiun oni kutime atribuas malprave nur al la bohemia mondo: ili okazas ĉiufoje, kiam por si bezonas disponon de sufiĉaj spaco kaj sekureco ia mismoro, kiun naturo mem kreskigis en infano, kelkfoje nur per miksado de la patraj kaj patrinaj virtoj, kiel okazas pri okulkoloro. Ke sinjoro Vintejo eble sciis pri la sinteno de sia filino, ne kaŭzis malkreskon de lia senmanka amo al ŝi. Faktoj ne penetras la mondon, en kiu vivas kredoj, ĉi tiujn ili ne naskis, ĉi tiujn ne detruas; ili povas ilin konstante kaj plene kontraŭi kaj tamen ilin ne malfortigas, kaj senintermanka serio de misokazoj aŭ malsanoj en familio ne dubigos ĝiajn anojn pri la boneco de ilia dio aŭ pri la talento de ilia kuracisto. Sed kiam sinjoro Vintejo sin mem kaj sian filinon konsideris el ekstera vidpunkto, en kio tuŝis ilian famon, kiam li taksis la rangon tenatan de li kaj ŝi en la publika opinio, tiam societan juĝon li faris ĝuste tiel, kiel ĝin farus iu ajn kombreano, kiu al li malamikus: li vidis sin mem kun sia filino en la lasta socia feĉo kaj lia sinteno pro tio de malmulta tempo ricevis humilon, respekton al tiuj, kiuj situis pli alte kaj al kiuj li levis la rigardon – eĉ se ĝis tiam ili kompare kun li staris tre malalte – videblan strebon por reveni al egaleco kun ili, kiu ĉiam kvazaŭ meĥanike sekvas socian falon. Iun tagon dum ni estis kun Svan irantaj tra strato en Kombreo, sinjoro Vintejo el alia strato renkonte al ni elvenis tro subite kaj ne havis tempon por nin eviti; kaj Svan kun la memkontenta bonkoreco de mondumano, kiu meze de la forfalo de ĉiuj siaj moralaj antaŭjuĝoj trovas en aliula misfamiĝo okazon por konduti al li kun bonvoleco des pli agrable tikla al la memamo de la donanto, ju pli kara al la ricevanto li sentas ĝin, longe parolis kun sinjoro Vintejo, kun kiu ĝis tiam li kutime ne konversaciis, kaj proponis antaŭ la disiĝo, ke lia filino iam vizitu Tansonvilon kaj tie amuziĝu. Tia invito du jarojn antaŭe indignigus sinjoron Vintejon, sed nun ĝi tiom plene agordis lin per dankemo, ke li pro tio sentis, ke la sola deca respondo estas rifuzo. La bonvolo de Svan al lia filino konsistigis por li tiom honoran, tiom plezuran apogon, ke li opiniis preferinde ĝin ne uzi, sed pli plaĉe rezigneme ĝin rezervi.

— „Kia ĝentila viro!“ li komentis, post ol Svan malproksimiĝis, kun la sama entuziasma sindediĉo, kiu ankaŭ spritajn kaj belajn burĝinojn plenigas per respekto kaj ŝato por dukino, kiel ajn ĉi tiu malbelas kaj stultas. „Kia ĝentila viro! Estas bedaŭrinde, ke li faris tiun malkonvenan edziĝon“.

Kaj – tioma estas la enŝteliĝo de hipokrito en tre sincerajn homojn kaj, parolante kun aliulo, ili ne diras sian opinion pri li, sed ĝin tuj post lia foriro esprimas – miaj gepatroj tiam samsente kun sinjoro Vintejo bedaŭris la misedziĝon de Svan akorde kun principoj kaj konvenoj, kiujn – pro tio, ke ili aludis ilin komune kun li, kiel bonvolaj homoj kaj samkondiĉuloj – oni en Monĵuveno – ilia tono subkomprenigis – ne malobeas. Sinjoro Vintejo sian filinon al Svan ne sendis. Kaj ĉi tiu tre bedaŭris tion. Ĉiufoje, kiam li disiĝis post interparolo kun sinjoro Vintejo, li memoris, ke li de kelka tempo deziris demandi lin pri iu afero, nome pri samnomulo, liakrede ebla parenco lia. Kaj li enpremis en si la penson, ke li ne forgesu tiun demandon, kiam sinjoro Vintejo sendos sian filinon al Tansonvilo.

El la du promenvojoj, kiujn ni kutime iris ĉirkaŭ Kombreo, la mezegliza estis la malpli longa, pro kio ni rezervis ĝian elekton al tagoj de malcerta vetero, kaj tial ni ofte trovis pluvan klimaton tiuflanke kaj ni vojis ĉiam sufiĉe proksime al la rando de la rusenvilaj arbaroj, sub kies denso ni okaze de bezono nin ŝirmis.

Ofte la suno ŝoviĝis malantaŭ nubamason, kiu aliformis ĝian ovalecon, kaj ĝi siavice flavigis ĝian randon. Tio brilon – tamen ne helecon – forprenis de la ĉirkaŭa kamparo, en kiu ŝajne ĉia vivo frostiĝis, dum la eta domaro de Rusenvilo kontraste skulptis sur la ĉielfono la formojn de siaj blankaj anguloj kun konsternaj precizeco kaj neteco. Iom da vento levis korvon, kiu alteriĝis pli malproksime, kaj antaŭ la blankiĝanta ĉielo malproksimaj arbaroj pli intense bluis, kvazaŭ pentrite laŭ iu modelo el tiuj dukoloraj motivoj, per kiuj oni ornamis trumojn en malnovaj domoj.

Sed iafoje ekfalis pluvo jam al ni antaŭsignita de la kapucen-figura barometro, kiun la optikisto havis en sia montrofenestro; akveroj, kiel migrantaj birdoj, kiuj ĉiuj kune ekflugas, haste desupris de la ĉielo. Ili ne disiĝas, ili ne vagas dum la rapida traflugo, sed ĉiu en sia vico al si logas tiun, kiu sekvas, kaj tio pli malheligas la ĉielon, ol okazas en sezono de hirunda formigro. Ni rifuĝis en la arbaron. Kiam ilia vojaĝo ŝajne finiĝis, iuj malpli viglaj, malpli rapidaj, ankoraŭ falis. Sed ni forlasis la ŝirmejon, ĉar gutoj volonte restas en foliaroj, kaj kiam la tero jam preskaŭ sekiĝis, ankoraŭ iu kaj iu pigre rampis sur la ripoj de arba folio, kaj, pendante de ĝia pinto, revigligita, brila en sunlumo, subite deiĝis kaj de alta branĉo falis sur ies vizaĝon.

Alian ŝirmejon ni ankaŭ ofte trovis, aliĝante al la grupo de sanktulaj kaj patriarkaj statuoj sub la pordego de la preĝejo en Santandreo-de-kampoj. Tiu konstruaĵo – vere – estis aŭtente franca! Super la pordego sanktuloj, rajdaj reĝoj kun lilifloro141 en mano, scenoj de nupto kaj funebro figuris tiel, kiel ili probable ankaŭ figuris en la imago de Franciska. La skulptinto bildigis anekdotojn pri Aristotelo142 kaj Vergilio sammaniere kiel Franciska en la kuirejo senĝene parolis pri Sankta Luizo, kvazaŭ ŝi vive konus lin, kaj ĝenerale lin komparante malfavore al miaj geavoj pri la temo justeco. Estis senteble, ke la ideo de la mezepoka artisto kaj de la mezepoka, en la 19a jarcento plu vivanta kamparano pri antikva kaj kristana historio, kiuj estis samtempe tre malĝusta kaj tre familiara, venis ne de libroj, sed de malnova kaj rekta, senrompa, buŝa, misforma kaj transforma tradicio viva. Alia kombrea homo, kiun mi rekonis aŭgure kaj virtuale bildigata en la gotikaj skulptaĵoj de Santandreo estis la juna Teodoro, la komizo de Kamuzo. Franciska cetere tiel klare konsideris lin samlandano kaj samediulo, ke kiam onklino Leonia malsanis kaj al sola Franciska ne prosperus ŝin turni en la lito aŭ porti en la brakseĝon, ŝi, ne volante voki la kuirknabinon kaj tiel lasi al ŝi okazon de mastra favoro, prefere venigis Teodoron. La knabon, kiu cetere pro efektivaj kaŭzoj havis famon de maliculo, tiom plenigis la sama spirito, kiu regis en la dekoracio de Santandreo, kaj precipe la respekta sento, kiun Franciska juĝis ŝuldata al „kompatindaj malsanuloj“ kaj al sia „kompatinda mastrino“, ke lia vizaĝo similiĝis, kiam li subtenis la kapon de mia onklino super la kapkuseno, al la naivaj, diligentaj mienoj de bareliefaj anĝeletoj, kiuj kun kandelo en mano svarme helpis svenantan Sanktan Marian, kvazaŭ la vizaĝetoj skulptitaj en ŝtono, grizaj kaj nudaj kiel vintra arbaro, nur dormadis, rezerviĝis kaj pretis por viva reflorado en same multaj popolaj vizaĝoj, same atentaj kaj ruzaj kiel tiu de Teodoro, miniature farbitaj de ruĝetaj vangoj samkoloraj kun maturaj pomoj. Ne bareliefe, kiel la anĝeletoj, sed plenforme kaj dise de la pordego, en pli granda staturo ol la natura, stare sur postamento, kiel sur tabureto, kiu evite levis ŝiajn piedojn super la malseka grundo, skulptita sanktulino prezentis rondajn vangojn, firman bruston, kiu ŝveligis la drapiran ŝtofon kiel matura vinberaro en krina sako, mallarĝan frunton, mallongan, spiteman nazon, kavajn okulojn, kaj la viglan, abruptan kaj kuraĝan mienon de la lokaj kamparaninoj. Ĉi tiun similecon, kiu al la statuo subdonis mildecon, kiun mi unuavide ne atendis, konfirmis kelkafoje la veno de kampulino kiu ŝirmiĝis, kiel ni, sub la pordegon, kaj ŝia ĉeesto, kiel apudeco de viva mura foliaro kun foliaro skulptita, kvazaŭ laŭdestine ebligis komparon kun naturo kaj juĝadon pri la konformeco de la verko. Antaŭ ni, malproksime, promesita aŭ malbenita lando, Rusenvilo, inter kies domoj mi neniam estis, Rusenvilo daŭre – dum la pluvo ĉirkaŭ ni jam ĉesis – estis punata kiel biblia vilaĝo de la lancoj de pluvego, kiu oblikve vipis la hejmojn de ĝiaj loĝantoj, aŭ jam estis pardonita de Dio Patro, kiu sur ĝin malsupren sendis la – simile al radioj de hostimontrilo – malegale longajn, disfibriĝajn, orajn striojn de sia reaperinta suno.

Iafoje la vetero tute malboniĝis, ni devigite rehejmiĝis kaj restis en la domo. Tie kaj tie malproksime en la kamparo, kiun obskureco kaj malseko similigis al maro, izolitaj domoj, kroĉitaj ĉe la flanko de iu monteto sorbita en nokto kaj akvo, brilis kiel ŝipetoj, kiuj siajn velojn kuntiris kaj restas en plena maro senmovaj dum la tuta nokto. Sed pluvo ne gravis, ŝtormo ne gravis! Somere malbona vetero estas pasema, supraĵa kaprico de subekzistanta, senŝanĝe bona vetero, tute alie ol la malstabila, forfluema bona vetero de vintro – ĝi male establiĝis en la lando, solidiĝis ene de densaj foliaroj, sur kiuj pluvo laŭvole forfluu, ne difektante la eltenemon de ilia konstanta ĝojo, starigis por la tuta sezono ĝis en la stratoj de la vilaĝo, sur la muroj de domoj kaj de ĝardenoj siajn flagojn el violkolora aŭ blanka silko. Sidante en la kabineto, legante en atendo de la vespermanĝo, mi aŭdis, kiel akvo gutas de la hipokaŝtanarboj, sed mi sciis, ke iliajn foliojn pluvo nur lake briligas, kaj ke ili certe plu staros ĉi tie kiel garantiantoj de la somero tra la tuta pluva nokto, sekurigante tion, ke bona vetero daŭros; sciis, ke kiom ajn pluvos, morgaŭ tamen super la blanka barilo ĉirkaŭ Tansonvilo svingiĝos same multenombre la korformaj folietoj; kaj sen malgajo mi vidis, kiel la poplo en la strato de Perkampoj al la ŝtormo direktis petegojn kaj senesperajn klinsalutojn; sen malgajo aŭdis, ke funde de la ĝardeno en la siringoj kveras lastaj murmuroj de tondro.

Se jam en mateno la vetero malbonis, miaj gepatroj rezignis la promenon kaj mi ne eliris. Sed mi poste kutimiĝis en tiaj tagoj al soleca irado sur la vojo de Mezeglizo-la-vina, en tiu aŭtuno kiam ni venis Kombreon por la heredaj aferoj de onklino Leonia, ĉar ŝi fine mortis, ŝajne pravigante same tiujn, laŭ kies diroj ŝia tro sobra dieto kaŭzos ŝian pereon, kiel tiujn, kiuj ĉiam asertis, ke ŝi suferis ne fantazian, sed organan malsanon, kies realecon nekredemuloj nepre agnoskos, kiam ŝi pro ĝi mortos; kaj al unu sola homo kaŭzante grandan doloron – ĝustadire sovaĝan doloron. Dum la du semajnoj da definitiva malsaniĝo de mia onklino ŝin Franciska en neniu momento forlasis, la vestojn ne demetis, al neniu alia homo konfidis la flegojn, kaj de ŝia korpo malproksimiĝis nur post la entombigo. Ni tiam komprenis, ke la siaspeca timo de Franciska pro la misparoloj, la suspektoj, la koleroj de mia onklino kaŭzis en ŝi senton, kiun ni rigardis malamo, kaj kiu envere estis sindediĉo kaj amo. Ŝia vera mastrino kun siaj nediveneblaj decidoj, kun malfacile eviteblaj ruzoj, kun facile propetebla bonkoreco, ŝia sinjorino, ŝia mistera kaj ĉiopova monarko ne plu vivis. Kompare al ĉi tiu la cetera familio malmulte pezis. Delonge pasis la epoko, kiam ni estis novuloj-feriantoj en Kombreo kaj ni havis saman prestiĝon en la okuloj de Franciska, kiel mia onklino. En tiu aŭtuno okupateco pro administraĵoj kaj pro interparoloj kun notarioj kaj farmistoj al miaj gepatroj ne lasis tempon por ekskursoj, kiujn plie la vetero malfaciligis, kaj ili kutimiĝis al tio, ke mi sole faris promenojn sur la vojo de Mezeglizo, min kovrante ŝirme kontraŭ pluvo per granda plejdo, kiun mi des pli volonte surŝultrigis, ke mi divenis, ke ĝiaj tartanaj motivoj skandalis Franciskan, en kies menso ne estis loko por la ideo, ke koloro de vestoj ne rilatas al funebro, kaj al kiu cetere nia speco de malĝojo pro la morto de mia onklino malplaĉis, ĉar ni ne aranĝis grandan funebran manĝon, ni ne parolis per ŝanĝita voĉo, kiam ni aludis ŝin, kaj mi kelkafoje eĉ kantetis. Certe en libro – kaj tiurilate mi ja similis al Franciska – tiun ŝian idealon de funebro konforma al la ‚Kanto pri Rolando‘143 aŭ al la pordego de Santandreo-de-kampoj mi ŝatus. Sed apenaŭ Franciska eksidis proksime de mi, ia demono dezirigis al mi, ke ŝi ofendiĝu, mi uzis ajnan pretekston por aserti, ke mi bedaŭras la morton de mia onklino tial, ke ŝi malgraŭ siaj mokindaj fantazioj estis bona homo, tute ne pro ŝia onklineco, ke se ŝi estus mia onklino kaj kaŭzus en mi malamon, ŝia morto ne malgajigus min – kian diron mi juĝus absurda, se mi ĝin legus en libro.

Tiam se Franciska, poete plenigite de konfuzaj pensoj pri malĝojo, pri familiaj memoraĵoj, petis pardonon pri tio, ke ŝi ne povas respondi al mia teoriumado, kaj diris: „mi ne povas esprimiĝas“ mi pro tiu konfeso triumfis kun ironia kaj abrupta prudento, kian povus elmontri doktoro Percepiedo; kaj se ŝi aldonis: „ŝi tamen estis el via parentezo144, la respekton al parentezo oni ne rajtas forĵeti“, mi ŝultrumis kaj pensis: „mi tro komplezas per konversacio malklerulon, kiu faras tiajn vortkonfuzojn“ kaj tiel juĝis Franciskan laŭ la maniero de malgrandanimuloj, kies rolon tre facile surprenas tiuj, kiuj en senpartieca konsidero malestimas ilin, kiam ili mem ludas iun el la vulgaraj scenoj de ordinara vivo.

Des pli agrablis miaj promenoj en tiu aŭtuno, ĉar mi ĉiufoje faris ilin post pluraj horoj da librumado. Leginte en la ĉefĉambro dum la tuta antaŭtagmezo ĝis laciĝo, mi surŝultrigis la plejdon kaj eliris; mia korpo, longe devigite al senmoveco sed dume ŝarĝite de amasiĝintaj viglemo kaj rapidemo, poste sentis bezonon, kiel liberigita turbo, por ellaso de tiu energio al ĉiuj ĉirkaŭaj direktoj. Domajn murojn, la heĝon de Tansonvilo, la arbojn apud Rusenvilo, la vepron ĉe kiuj staris Monĵuveno trafis batoj de ombrelo aŭ de marŝbastono kaj gajaj krioj, kiuj rezultis de konfuzaj ideoj, min fervorigantaj, kiuj ne atingis luman staton, preferinte al malrapida kaj malfacila klariĝo la plezuron de pli facila elfluo tra senpera ellaso. Plejmultaj tielnomataj esprimoj de tio, kion oni trasentis, estas nur tiaj similaj senpeziĝoj, kiuj ilin en malklara formo eligas el la memo, sed al kompreno de la sperto ne helpas. Se mi postkonsideras, kion mi ŝuldas al la flanko de Mezeglizo, kiujn etajn malkovrojn ĝi hazarde faciligis aŭ necese patronis, mi memoras, ke en tiu aŭtuno okaze de iu el la diritaj promenoj apud la vepra krutaĵo, kiu ŝirmas Monĵuvenon, mi unuafoje ekkonsciis tiun malakordon inter impresoj kaj iliaj kutimaj esprimoj. Post unu horo da pluvado kaj ventado, kontraŭ kiuj mi luktis kun gaja plezuro, kiam mi atingis apud la monĵuvena akvejo etan, tegolkovritan kabanon, en kiu la ĝardenisto de sinjoro Vintejo kutime tenis siajn ilojn, la suno ĵus reaperis kaj ĝiaj oreskaj tonoj, lavitaj de pluvo, nove brilis en la ĉielo, sur arboj, sur la muro de l' kabano, sur la ankoraŭ malseka tegola tegmento, laŭ kies eĝo kokino paŝis. Vigla vento horizontale flirtigis trudherbojn, kreskintajn en fendoj de la muro, kaj la lanugajn plumojn de la kokino, kaj ili egale etendiĝis laŭ ĝia varia blovo ĝis sia ekstrema longeco kun la sinallaso de nevivaj kaj malpezaj objektoj. La tegola tegmento en la akvejo, kiun sunlumo denove reflektivigis, aperis kiel marmora roza makulo, kiel mi neniam antaŭe rimarkis. Kaj, vidante ke sur akvo kaj sur muro malgranda rideto respondas al la rideto de la ĉielo, mi ekkriis entuziasme kun levo de la fermita ombrelo: „damne, damne, damne, damne!“. Sed samtempe mi sentis, ke estus konvene, ke mi ne kontentiĝu per ĉi tiuj netravideblaj vortoj, ke mi penu por pli klara envido en mian raviĝon.

Ankaŭ en tiu sama okazo – dank' al preterpasanta kampulo jam iome malafabla-miena, kiu pli malafabliĝis kiam li apenaŭ evitis baton de mia ombrelo al la vizaĝo, kaj kiu malvarme respondis al mia „bela vetero, ĉu ne? ideala por promeno“ – mi eksciis, ke ne estiĝas samaj emocioj laŭ antaŭdifinita ordo en ĉiuj homoj samtempe. Pliposte mi vidis, ke ĉiufoje kiam iom longa legado min humorigis por babilado, la kunlernanto, kun kiu mi deziregis konversacii, ĵus sindonis al plezuro de interparolo kaj nun volis, ke oni respektu lian trankvilan legadon. Jen mi ĵus tenere pensis pri miaj gepatroj kaj faris tre saĝajn, al ili certe plaĉajn decidojn – ili dum la sama tempo informiĝis pri malgranda misago mia, pri kiu mi forgesis, kaj ili severe riproĉis min en la momento kiam mi proksimiĝis por paca interkiso.

Iafoje krom la ardo naskita de soleco alian ardon mi sentis, kiun mi ne bone distingis de la unua – ĝin kaŭzis la deziro, ke antaŭ mi aperu kampulino, kaj ke mi povu ŝin brakumi. Estiĝante subite, sen ke mi havis tempon por esplori ĝian kaŭzon, meze de tute aliaj pensoj, la plezuro, kiu ĝin akompanis, al mi ŝajnis nur pli alta grado de tiu, kiun ili donis al mi. Mi atribuis al ĉio, kio tiam okupis mian animon – al la rozkolora spegulbildo de la tegola tegmento, al la sovaĝa herbo, al la domaro de Rusenvilo, kiun mi delonge deziris viziti, al la arboj de ĝia arbaro, al la turo de ĝia preĝejo – la novan emocion, kiu ĉion ĉi sentigis nur pli dezirinda, ĉar mi kredis, ke ĝuste ili estigis ĝin, kaj kiu ŝajne volis min nur pli rapide alblovi al ili, mian velon ŝveligante per forta, nekonata kaj bonsorta brizo. Siamaniere la deziro pri virina apero donis pli ardan tonon al la ĉarmo de la ĉirkaŭa naturo, kaj reciproke vastigis la ĉarmon de virino, kiu sen tio restus malvasta. Al mi ŝajnis tiam, ke la beleco de arboj ankaŭ estas ŝia, ke la spiriton de la pejzaĝo, de la domaro de Rusenvilo, de la libroj, kiujn mi tiujare legadis, al mi liveros ŝia kiso; kaj mia imago intertuŝe kun mia sensamo fortiĝis, mia sensamo disfluis en ĉiujn lokojn de mia imago, kaj mia deziro senlime grandiĝis. Verdire ankaŭ – kiel ordinare okazas en tiuj horoj de revado sine de la naturo, dum kiuj la premo de kutimoj ne sentiĝas, abstraktaj nocioj pri la mondo la pensadon ne influas, kaj sekve oni plenafide kredas je la originaleco, je la propra vivo de la loko, en kiu oni estas – la preterpasanta ino, kiun vokis mia deziro ne sentiĝis al mi kiel ajna ekzemplero de la ĝenerala tipo virino, sed kiel necesa kaj natura naskaĵo de la lando. Ĉar tiuepoke ĉio ekstera al mi, la landaĵoj samekiel la estuloj, ŝajnis al mi pli kara, pli grava, pli reale ekzistanta, ol ŝajnas al pliaĝaj homoj. Landaĵojn kaj estulojn mi ne malsame rigardis. Deziron mi sentis al mezegliza aŭ rusenvila kampulino, al balbeka fiŝistino, same kiel al Mezeglizo aŭ Balbeko mem. La plezuron, kiun mi ricevus de ili, mi ne taksus same vera, je ĝi mi ne plu kredus, se mi laŭdezire ŝanĝus ĝiajn kondiĉojn. La ekkono de balbeka fiŝistino aŭ de mezegliza kampulino en Parizo similus al ricevo de markonkoj, kiujn mi ne vidus antaŭe sur la strando, aŭ de filiko, kiun mi ne trovus en arbaro, ĝi senigus la plezuron, kiun la virino al mi donus, je ĉiuj kromĝuoj, kiuj ŝin en mia imago ĉirkaŭis. Sed tia vago tra la rusenvila arbaro sen brakumo de kampulino estis ignorado de la kaŝita trezoro, de la interna beleco de tiu loko. Tiu knabino, kiun mi imagis traornamita per foliaro, estis en sia rilato al mi kvazaŭ loka kreskaĵo, kiun distingis nur pli alta rango kompare kun aliaj, kaj kies propra ecaro pli proksimigis min al la aŭtenta gusto de la lando, ol farus aliaj. Mi des pli facile kredis tion (kaj same, ke la karesoj, kiujn ŝi ekkonigus al mi, ankaŭ estus apartaj, kaj provizus tian plezuron, kian alia knabino ne donus), ĉar mi tiam kaj longe poste ankoraŭ estis en aĝo, en kiu oni ne jam disigas tiun plezuron disde la seksa rilato al la diversaj virinoj, kun kiuj oni ĝuis ĝin, en kiu oni ĉion ĉi ne resumas per ĝenerala nocio, pro kiu oni poste rigardas inojn kiel laŭvicajn rimedojn de ĉiam sama plezuro. Ĝi ne ekzistas izole, memstare, klare en la menso, ĝin, ekkonante virinon, oni ne celas, ĝin oni ne vidas kiel la kaŭzon de la tiam sentata angoreto. Oni apenaŭ pensas pri tiu estonta plezuro, prefere oni nomas ĝin ŝia propra ĉarmo, ĉar pri si mem oni ne zorgas, nur pri eksteriĝo oni pensas. Malklare sopirata, imanenta, kaŝita, ĝi en la momento de sia plenumiĝo nur kulminigas la aliajn plezurojn ricevatajn de dolĉaj rigardoj, de kisoj deflanke de tiu, kun kiu oni restas, tiel ke ĝi – precipe al oni mem – ŝajnas precipe spontanea danko responda al la korfavoro de la kunulino, al ŝia bonanima inklino, kiun oni rekonas pro ŝiaj bonfaroj, pro la agoj, per kiuj ŝi plene feliĉigas.

Ve! mi vane pripetis la fortikan turon de Rusenvilo, ke ĝi al mi venigu iun filinon de sia vilaĝo, kvankam ĝi estis la sola konfidenculo, kiun mi havis pri miaj unuaj deziroj, kiam en la supra etaĝo de la kombrea domo, en la iris-odora kamereto, mi vidis nur ĝian elstaraĵon tra vitra panelo de la duonmalfermita fenestro, dum mi kun la heroaj ŝanceliĝoj de vojaĝanto komencanta esploron, aŭ de senesperulo sinmortigonta, senforta, trabatis en mi mem nekonatan vojon, kiun mi kredis pereiga, ĝis la momento kiam natura spuro simila al la postlaso de limaketo makulis la foliojn de la sovaĝa rib-arbeto, kiu apude kliniĝis. Nun vane mi ĝin petegis. Vane mi tenis la vastejon en mia vidkampo, kaj ĝin trarigardis por eldistingi virinan figuron. Kvankam mi iris ĝis la pordego de Santandreo-de-kampoj, neniam tie mi trovis la kampulinon, kiun mi senmanke tie renkontus se mi estus kun mia avo kaj kun ŝi ne povus dece iniciati interparolon. Mi longege rigardis al trunko de malproksima arbo, de post kiu ŝi nepre aperos kaj al mi ekvojos – la horizonto restis senhoma, la nokto proksimiĝis, kaj senespere mia atento esploris, kvazaŭ por elsuĉi la estulojn, kiujn ĝi povus enhavi, tiun malfekundan grundon, tiun elĉerpitan teron; kaj jam ne pro gajeco sed pro kolero mi frapadis la arbojn de la arbaro, el inter kiuj ne venis ia vivulo, tiel ke ili plivere ŝajnis pentraĵoj sur tolo de panoramo, kiam, ne volante rehejmiĝi antaŭ ol mi brakumus la tiom deziratan inon, mi tamen devis reiri laŭ la vojo al Kombreo, interne agnoskante ke pli kaj pli malprobable estis, ke ŝi troviĝus en mia vojo. Kaj se ŝi tie ŝance estus, cetere, ĉu mi aŭdacus alparoli ŝin? Se jes, plej probable min ŝi rigardus frenezulo; mi nun ĉesis kredi, ke kun aliaj homoj mi povus kunsenti, ke ekster mi povus iĝi veraj la deziroj, kiuj en mi okaze de tiuj promenoj aperis kaj neniam realiĝis. Al mi ili nun ŝajnis nur subjektivaj, senpovaj, iluziaj konstruoj de mia temperamento. Ili ne plu interagis kun la naturo, kun la reala mondo, kiu sekve seniĝis je ĉarmo, je signifo kaj iĝis ia banala dekoro ĉirkaŭ mia vivo, same kiel al la fikcia mondo de romano rilatas la vagono, sur kies benko ĝin tempopasige legas vojaĝanto.

Eble el sperto kelkajn jarojn poste travivita apud Monĵuveno, kiu tiam postlasis en mi malklaran impreson, eliĝis ankaŭ la nocio, kiun longe poste mi elpensis pri sadismo145. Iom sube en la rakonto iĝos videble, ke pro tute aliaj kaŭzoj la memoro pri tiu impreso poste grave rolis en mia vivo. Estis tiutage tre varme; miaj gepatroj forestis dum la tuta tago kaj permesis, ke mi rehejmiĝu laŭvole malfrue; irinte ĝis la akvejo de Monĵuveno, kie mi plezure revidis la spegulbildon de la tegola tegmento, mi poste ekkuŝis kaj endormiĝis en ombro de la vepro sur la deklivo, kiu apudas la domon, ĝuste tie, kie iun antaŭan fojon mi atendis mian patron okaze de vizito al sinjoro Vintejo. Preskaŭ noktis, kiam mi vekiĝis, mi volis stariĝi, sed mi vidis fraŭlinon Vintejon – almenaŭ tiel mi supozis, ĉar ŝin mi ne ofte vidis en Kombreo, kaj ŝi tiam ankoraŭ estis infano, dum ŝi nun de nelonge iĝis junulino – kiu probable ĵus rehejmiĝis. Ŝi frontis min je kelkcentimetra distanco, en tiu salono, en kiu ŝia patro iam akceptis mian, kaj kiun ŝi intertempe aranĝis kiel propran buduaron. La fenestro estis duonmalfermita, la lampo lumis, mi vidis ĉiun ŝian moviĝon, dum ŝi min ne vidis, sed se mi forirus, mi knarigus branĉojn en la vepro, ŝi min aŭdus kaj povus imagi, ke mi posteniĝis ĉi tie por kaŝobservado.

Ŝi estis plene funebre vestita146, ĉar ŝia patro antaŭ nelonge mortis. Ni pro tiu evento ne vizitis ŝin, mia patrino tion ne volis pro la sola virto, kiu en ŝi povis kontraŭi bonvolon, nome diskreteco; sed ŝi sincere kompatis ŝin. Mia patrino memoris la malĝojan finan vivotempon de sinjoro Vintejo, kiel li absorbiĝis en patrineca, vartistina prizorgado de sia filino, kaj kiajn suferojn ĉi tiu kaŭzis al li; ŝi revidis la doloran vizaĝon de la maljunulo en tiu lasta tempo; ŝi sciis, ke li definitive rezignis pri la netigo de siaj verkoj el la lastaj jaroj, pri tiuj malbrilaj muzikaĵoj de aĝa pianomajstro, de eksa vilaĝa orgenisto, kiuj – ni ja facile imagis – per si mem ne estis grandaj artaĵoj, sed kiujn ni ne malestimis ĉar ili tiom karis al li kaj donis sencon al lia vivo antaŭ ol li foroferis ilin pro sia filino, kaj kiuj – ne elskribite, parte tenite nur en lia memoro, parte notite sur disaj, apenaŭ legeblaj folioj – por ĉiam restos nekonataj; mia patrino pensis pri tiu alia, eĉ pli kruela rezigno, kiu al sinjoro Vintejo trudiĝis, nome rezigno pri honesta kaj bonfama estonteco de lia filino; kiam ŝi priparolis tiun grandan senhelpecon de la eksa pian-instruanto de la avinfratinoj, ŝi sentis veran malĝojon, kaj ŝi pensis kun timo pri la rekte amara malĝojo certe ankaŭ sentata de fraŭlino Vintejo, miksita kun la pento pro tio, ke ŝi kvazaŭ mortigis sian patron. „Kompatinda sinjoro Vintejo“ ŝi diris „li vivis por sia filino, pro ŝi mortis, kaj repagon por tio ne ricevis. Ĉu li ĝin postmorte ricevos, kaj kiamaniere ricevos, mi ne scias. Nur de ŝia flanko tio povas veni.“

Funde de la salono de fraŭlino Vintejo sur la breto de la kameno staris malgranda portreto de ŝia patro, al kiu ŝi vive direktiĝis en la momento, kiam eksonis la bruo de veturilo sur la strato, ŝi deprenis ĝin, abrupte eksidis sur sofo kaj proksimigis tableton, sur kiun ŝi lokis la portreton, sammaniere, kiel sinjoro Vintejo iam manproksime metis la notfoliojn, el kiuj li volis ion muziki okaze de la vizito de miaj gepatroj. Ŝia amikino baldaŭ eniris. Fraŭlino Vintejo akceptis ŝin side, tenante la manojn sub la nuko kaj alflankiĝis sur la sofo, kvazaŭ por ŝi liberigante spacon. Sed ŝi tuj sentis, ke ŝi tiel ŝajne trudis al ŝi eble embarasan apudeston. Ŝi pensis, ke ŝia amikino pli volonte sidos malproksime sur seĝo, ŝi juĝis sian unuan agon sentakta kaj ŝia elkora delikateco vundiĝis pro tio; ŝi reokupis la tutan sofon, fermis la okulojn kaj oscedis en signo de tio, ke dormemo estas la sola kaŭzo, kial ŝi tiel duonkuŝas. Malgraŭ la kruda kaj trudema familiareco, kiun ŝi elmontris rilate al sia kunulino, mi rekonis en ŝia konduto la ekscese ĝentilaj, sindetenemaj gestoj, la subitaj skrupuloj de ŝia patro. Ŝi baldaŭ ekstaris kaj ŝajnigis, ke ŝi volas fermi la ŝutrojn sed ne sukcesas.

— „Lasu tion malfermita, al mi estas tro varme“ diris ŝia amikino.

— „Estas tede, homoj povas envidi“ respondis fraŭlino Vintejo.

Sed ŝi probable divenis, ke ŝia amikino pensos, ke ŝi tiel parolis nur por provoko, por ke ŝi respondu per aliaj vortoj, kiujn ŝi efektive deziris aŭdi, sed por kies eldiro ŝi pro pudoro prefere lasis al ŝi la iniciaton. Tial ŝia rigardo, kiun mi ne povis distingi, probable surprenis tiun esprimon, kiun mia avino tiom ŝatis, dum ŝi estis vive aldiranta:

— „Mi diras, ke homoj envidos, tio estas, ke homoj vidos nin legantaj, estas tede pensi, ke kiun ajn bagatelan okupon ni havas, okuloj al ni rigardas.“

Pro instinkta bonvolo kaj senvola takto ŝi evitadis la preparitajn vortojn, kiujn ŝi rigardis necesaj por la plenumo de sia deziro. Timema, ploranta virgulino je ĉiu paŝo funde de ŝi petegis kaj retrocedigis krudan, pugneman soldataĉon.

— „Ja, tre verŝajne, ke iu rigardas al ni je ĉi tiu horo, en ĉi tiu dense loĝata kamparo“ ironiis ŝia amikino „kaj do?“ ŝi aldiris – kaj ŝi sin devigis al petola, tenera palpebrumo akompane al la vortoj, kiujn ŝi parkere kaj bonkore eldiris, kiel tekston, per kiu ŝi komplezis fraŭlinon Vintejon, kaj per tono, kiun ŝi penis igi senhonta – „se oni vidus nin, estus des pli agrable.“

Fraŭlino Vintejo tremeris kaj stariĝis. Ŝia zorgema, sentema koro ne sciis, kiaj paroloj spontanee, konvene sonus en la sceno, kiun sopiris ŝia voluptemo. Ŝi serĉis tiom malproksime de sia vera morala naturo, kiom ŝi povis, la parolmanieron de perversulino tia, kia ŝi deziris esti, sed la vortoj, kiujn laŭ ŝia sento sincere eldirus tia homo en ŝia buŝo sonus malnature. La malmultajn erojn de tiu parolmaniero, kiujn ŝi al si permesis, ŝi eldiris en rigida tono, ŝia kutima sindeteno bridis ŝiajn aŭdacajn provojn, kaj en ĉi tiuj enplektiĝis iaj „ĉu al vi estas malvarme? tro varme? ĉu vi pliŝate sidos sole kaj legos?“.

— „Ŝajnas, ke la fraŭlino ĉi-vespere havas tre malprudajn pensojn“ ŝi fine elbuŝigis, probable ripetante diron, kiun ŝi en alia okazo aŭdis de sia amikino.

En la dekolton de sia krepa korsaĵo fraŭlino Vintejo sentis, ke ŝia amikino enpikas kison, ŝi ekkrietis, fuĝis, kaj ili persekutiĝis, saltante, flirtigante siajn larĝajn manikojn kiel flugilojn, kriĉante kaj pepante kiel enamiĝintaj birdoj. Fine fraŭlino Vintejo sin faligis sur la sofon, kaj ŝin tuj kovris la korpo de ŝia amikino. Sed ĉi lasta en tiu sinteno kuŝis kun la dorso turnita al la tableto, sur kiu staris la portreto de la forpasinta pianisto. Fraŭlino Vintejo komprenis, ke ŝia amikino ne vidos ĝin, se ŝi ne atentigos, kaj ŝi diris, kvazaŭ ĝin nur tiam rimarkante:

— „Ho, la portreto de mia patro rigardas al ni, mi ne scias, kiu metis ĝin ĉi tien, mi tamen multfoje diris, ke ĉi tie ne estas ĝia loko.“

Mi memoris, ke tre similajn vortojn uzis sinjoro Vintejo parolante al mia patro pri la muzikfolioj. La portreto probable estis kutima ilo por ritaj profanadoj, ĉar ŝia amikino respondis per frazo, kiu verŝajne estis ero de ŝiaj liturgiaj respondoj:

— „Ne zorgu, lasu ĝin ĉi tie – li ne plu ĉeestas kaj nin ne plu tedas. Ĉu vi kredas, ke li plendaĉus, ke li volus surmeti al vi palton, se li vidus vin kun ĉi tiu malfermita fenestro, tiu malbela simio?“

Fraŭlino Vintejo respondis en tono de milda riproĉo: „nu do, ne tiel parolu...“, kio pruvis ŝian bonan karakteron, kvankam tio ne estis sekvo de indigno, kiun al ŝi kaŭzus tiaj diroj pri ŝia patro (ŝi evidente kutimiĝis subpremi – per kiaj misgvidaj rezonoj mi ne scias – en si tiun senton okaze de similaj scenoj), sed ĉar tio estis prokrastado, kiun ŝi mem pro malegoismo volis kaŭzi, de la ĝuo, kiun ŝia amikino penis al ŝi provizi. Cetere tiu modera rideto, respondanta al blasfemo, tiu malsincera kaj tenera riproĉo eble pro ŝia senartifika kaj bona karaktero ŝajnis al ŝi aparte fia kaj venene dolĉa speco de la perfidismo, kiun ŝi volis al si proprigi. Sed al ŝi ne prosperis rezisti kontraŭ la alloga plezuro de karesoj fare de homo tiel senkompata al sendefenda mortinto; ŝi hope sidiĝis sur la genuojn de sia amikino kaj pudore prezentis sian frunton por kiso, agante tute same kvazaŭ ŝi estus ŝia filino kaj ĝue sentante, ke tiel ili kune perfekte plenumas la kruelaĵon, ke ili forprenas de sinjoro Vintejo ĝis post lia morto la patrecon. Ŝia amikino ektenis ŝian kapon per la manoj kaj metis kison sur ŝian frunton, elmontrante obeemon, kiun al ŝi faciligis ŝia granda inklino al fraŭlino Vintejo kaj ŝia deziro heligi per iaj amuzoj la nun tiom malgajan vivon de la orfino.

— „Ĉu vi scias, kion mi plezure farus kun ĉi tiu malnova aĉaĵo?“ ŝi diris – kaj manprenis la portreton.

Kaj ŝi murmuris ĉe orelo de fraŭlino Vintejo ion, kion mi ne sukcesis aŭdi.

— „Ho, vi ne aŭdacus, ĉu?“

— „Ĉu ne aŭdacus? Ne sputus al ĉi tio?“ respondis ŝia amikino kun plenvola krudeco.

Mi ne aŭdis la sekvon, ĉar fraŭlino Vintejo kun laca, mallerta, okupata, honesta kaj malgaja mieno proksimiĝis al la fenestro kaj fermis la ŝutrojn kaj la vitraĵojn, sed mi jam sciis, kion kontraŭ ĉiuj suferoj de sinjoro Vintejo dumvive eltenitaj pro sia filino li postmorte ricevis kiel repagon de ŝia flanko.

Kaj tamen mi poste pensis, ke se sinjoro Vintejo vidus ĉi tiun scenon, li eble ankoraŭ ne tute rezignus je sia fido al la bonkoreco de sia filino, kaj estas imageble, ke li per tio ne tute erarus. Certe en la moroj de fraŭlino Vintejo la ŝajno de malboneco estis tiom plena, ke oni malfacile trovus ĝin en simila grado de perfekta realiĝo krom eble ĉe sadismano; ke filino lasas amikinon sputi sur la portreton de sia patro, kiu sian vivon al ŝi dediĉis, tion oni normale vidas pli facile en la brilo de scenejaj lampoj de burĝa teatro, ol sub pendolampo de vera kampara domo; ja nur sadismo provizas kelkajn efektivajn bazojn al la kutimaj temoj de primoraj dramoj. En la realo – se mi ne enkalkulas okazojn de sadismo – filino eble same kiel fraŭlino Vintejo senrespekte sintenus rilate al la memoro kaj la intencoj de sia mortinta patro, sed tion ŝi ordinare ne elmontreme resumus en ago tiel simbole kruda kaj naiva; la krimecan flankon de sia konduto ŝi pli bone kaŝus antaŭ aliulaj okuloj kaj eĉ antaŭ siaj propraj okuloj, tiel ke ŝi ne devus agnoski siajn malbonagojn. Sed transe de la ŝajnoj en la koro de fraŭlino Vintejo malboneco almenaŭ komence ne estis plena. Sadisma knabino ŝiaspeca estas ia artisto de malboneco, kaj tion plene perversa ino ne atingus, ĉar malbono al ŝi ne estus eksteraĵo, sed naturaĵo, kiu kun ŝi samsubstancus; kaj virton, respekton al mortintoj, filinan piecon ŝi ne obeus, kaj sekve ne profanus kun sento de sankteco-rompa ĝuo. Fraŭlino Vintejo estis iu el tiuj sadismaj homoj, kiuj tiom sentimentalas, tiom nature virtas, ke eĉ sensa plezuro al ili ŝajnas ia malbonaĵo, ia privilegio de malbonuloj. Kaj kiam ili por momento permesas al si ĝian ĝuadon, ili penas konformiĝi al la bildo de malbonulo kaj al ĝi konformigi sian kunĝuanton, tiel ke ili momente iluzias al si, ke ili eskapis el sia skrupula, bonmora animo kaj eniris la malhoman mondon de plezuro. Kaj mi komprenis, kiom arde ŝi tion deziris, vidante, kiom tio al ŝi malprosperis. Ĝuste kiam ŝi volis esti tute alia, ol sia patro, ŝi al mi memorigis la pens-kaj-dirmanierojn de la maljuna pianisto. Pli ol la fotografaĵon, tio, kion ŝi profanis kaj misuzis por sia plezuro – sed baris la vojon al ĝi kaj al ŝi malebligis senperan ĝuadon – estis la simileco de ŝia vizaĝo, la bluaj okuloj de lia patrino, kiujn al ŝi li transdonis kvazaŭ familian juvelon, tiuj afablaj gestoj, kiuj inter ŝi kaj ŝia perverso intermetis frazojn kaj spiriton, kiuj ne konvenis al ĝi kaj al ŝi malebligis sperton alian ol la multaj ĝentilaĵoj kaj sociumaĵoj, al kiuj si kutime sindonis. Ŝi ne trovis nocion de plezuro, de agrableco en malbono; ŝi male juĝis plezuron mem malica. Ĉiufoje, kiam ŝi ĝuadis ĝin, ĝin akompanis en ŝi malbonaj pensoj, kiuj ceteratempe forestis en ŝia virta animo, kaj sekve ŝi fine sentis plezuron kiel ian diablaĵon, kiel malbonecon mem. Eble fraŭlino Vintejo subsentis, ke ankaŭ ŝia amikino ne estis fundamente malbona, ke ŝi ne sinceris en la momento, kiam ŝi parolis tiajn blasfemojn. Ŝi almenaŭ al si agrable perkisis de sur ŝia vizaĝo ridetojn, rigardojn, kiuj eble estis simulataj, sed similis en sia vulgara kaj malvirta esprimo al tiuj ne de homo bona kaj sufera, sed kruela kaj ĝuema. Ŝi povis mallonge revi, ke ŝi vere ludis la ludojn, kiujn kun simile kontraŭnatura kunulino ludus knabino, kiu efektive havus al sia forpasinta patro tiel barbarajn sentojn. Ŝi eble ne kredus, ke malbono estas tiel escepta, fremda kaj fremdiga stato, en kiun rifuĝi estas tiel refreŝige, se ŝi travidus en sia amikino same kiel en ĉiuj homoj la indiferenton al kaŭzitaj suferoj, kiu – egale kiajn aliajn nomojn oni al ĝi donas – estas la terura kaj ĉiea vizaĝo de krueleco.

Simpla afero estis iro al Mezeglizo, malsimpla entrepreno estis iro al Germanto, ĉar la vojo longis, kaj ni volis certecon pri la atendebla vetero. Kiam laŭ ĉia observo komenciĝis vico de bonveteraj tagoj, kiam Franciska malesperis, ĉar eĉ nura pluveto ne venis por la „kompatindaj rikoltaĵoj“ kaj ŝi, ne vidante ion alian, ol iajn blankajn nubojn dise ŝvebantajn sur la blua, serena tego de l' ĉielo, ĝeme ekkriis: „ĉu oni ne vidas tute la aspekton de marhundoj, kiuj tie supre ludas kaj elŝovas siajn nazegojn? ha, ili bele indiferentas pri pluvo por la kompatindaj plugintoj! kaj poste, kiam tritiko estos elkreskinta, tiam pluvo ekfalos per etaj gutgutoj, sen ĉeso, ne zorgante, kion ĝi trafas, kvazaŭ ĝi faladus en la maron“, kiam ankaŭ mia patro ricevadis senvarie favorajn prognozojn de la ĝardenisto kaj de la barometro, tiam je la vespermanĝo ni interkonsentis: „morgaŭ, se la sama vetero daŭros, ni promenos sur la vojo de Germanto“. Ni eliris tuj post la tagmanĝo tra la ĝardena pordeto, kaj per kelkaj ŝtupoj eniris la mallarĝan, akute angulan straton de Perkampoj, kie kreskis poacoj, inter kiuj malmultaj vespoj studis dum la tuta tago botanikon, kaj kiu same strangis kiel la nomo Perkampoj, el kiu – al mi ŝajnis – ĉiuj ĝiaj kuriozaj ecoj kaj ĝia malafabla aspekto fontis, kaj kiun oni vane serĉus en la nuntempa Kombreo, kie ĝian iaman lokon okupas lernejo. Sed mia revado – simile al tiuj arkitektoj el la skolo de Eŭĝeno Viole-la-duko147, kiuj, trovante sub renesanca jubeo kaj klasika altaro erojn de pli antikva romana ĥorejo, restarigas la tutan konstruaĵon laŭ la supozata stato de la 12a jarcento – ne haltas pro la muroj de la nova konstruaĵo, sed traboras ilin kaj rekreas la straton. Ĝi cetere por tiu restariga tasko disponas pri multe pli detalaj informoj, ol havas ordinare rekonstruantoj, nome pri bildoj tenataj en mia memoro, eble la lastaj ankoraŭ ekzistantaj kaj fatale baldaŭ pereontaj bildoj pri Kombreo el la tempo de mia infanaĝo; kaj pro tio, ke ilin en mi desegnis la tiama vilaĝo mem, ili estas same kortuŝaj – se mi rajtas kompari obskurajn memoraĵojn kun la admirindaj kopioj, kiujn mia patrina avino al mi ofte donacis – kiel tiuj malnovaj gravuraĵoj pri La Lasta Vespermanĝo aŭ tiu pentraĵo far Ĝentilo Belini, sur kiuj oni vidas ne plu ekzistan staton de la ĉefverko de Leonardo da Vinĉi aŭ respektive de la pordego de la preĝejo Sankta-Marko en Venecio.

Ni preterpasis en la strato de la Birdo la malnovan hotelon de Sagita Birdo, en kies vasta korto iafoje en la 17a jarcento haltis la kaleŝoj de la dukinoj de Monpensiero, de Germanto aŭ de Monmorencio, kiam ili devis pro ia malakordo kun farmisto aŭ pro ia omaĝa afero viziti Kombreon. Ni atingis la placon, inter kies arboj videblis la turo de la preĝejo Sankta-Hilario. Kaj volonte mi tie haltus kaj eksidus, kaj tra la tago legadus kun akompano de la sonoriloj, ĉar la vetero tiom helis kaj serenis, ke kiam ili prisonis la horojn, ili ne impresis rompe en la atmosfera trankvileco, sed kvazaŭ elpurige, kaj la turo kun la atenta kaj malhasta akurato de tiu, kiu alian taskon ne havas, kvazaŭ premis – por eligi kaj gutigi la kelkajn erojn da oro, kiujn varmo iom post iom nature enkolektis – ĝustamomente la plenecon de l' silento.

Sur la vojo de Germanto plej agrable estis, ke ni preskaŭ ĉie laŭiris la fluejon de Vivono. Ĝin ni unuafoje trairis dekon da minutoj post la forlaso de la domo per ponteto konata kiel la ‚Malnova Ponto‘. En la tago, kiu sekvis nian alvenon, je Pasko, post la diservo kaj prediko, se la vetero estis favora, mi kuris tien kaj vidis – en la malordo de tiu mateno de pompa festo kiam la preparoj por soleno kontrastas kun la malnobleco de ankoraŭ postrestantaj hejmaj utilaĵoj – la riveron, kiu jam lazure promenis inter ankoraŭ nigraj, nudaj kampoj, ĉirkaŭate nur de strio de antaŭsezonaj kuracaj primoloj kaj de iuj trofruaj ordinaraj primoloj, dum ie kaj tie tigo de blu-beka violo fleksiĝis pro la pezo de odor-guto tenata en ĝia korneto. Trans la Malnova Ponto estis haŭlvojo, kiun tiuloke dekore ŝirmis en somero la blua foliaro de avelarbo, sub kiu fiŝkaptisto en pajloĉapelo radikiĝis. En Kombreo, kie mi sciis laŭnome, kiu forĝisto estas vestita per la uniformo de svisa gardisto148, kiu butika komizo oficas en surpliso de diserva knabo, tiu fiŝisto estis la sola homo, kies ĉiutagan identecon mi neniam eksciis. Miajn gepatrojn li probable konis, ĉar li per levo de l' ĉapelo salutis, kiam ni preterpasis; mi tiam deziris demandi pri lia nomo, sed ili signis al mi silenton, ĉar fiŝojn la sono de paroloj povus fortimigi. Ni pluiris laŭ la haŭlejo, kiu de kelkmetra alto superis la fluejon; la transa bordo malaltis, vastiĝis tra herbejoj ĝis la vilaĝo kaj ĝis la stacidomo, kiu staris dise de ĝi. En tiu loko aperis, duonkaŝe en herbo, disaj ruinoj de la kastelo de la iamaj grafoj de Kombreo, kiu en Mezepoko uzis tiuflanke la fluejon de Vivono kiel defendaĵon kontraŭ atakoj de la sinjoroj de Germanto kaj monĥejestroj de Martenvilo. Restis nur kelkaj rompaĵoj de turoj, kiuj apenaŭ videble tuberis sur la ebenejo, kelkaj krenelaĵoj, de sur kiuj iam arbalestisto ĵetis ŝtonojn, de sur kiuj gvatisto supervidis Novaponton, Klarfonton, Martenvilon-la-sekan, Bajolekzenton, vasalajn bienojn dependajn de Germanto, inter kiuj Kombreo enklavis; nun ne pli altaj ol herbo, surpaŝataj de geknaboj el la instruejo administrata de katolika ordeno, kiuj tie lernadis siajn lecionojn aŭ ludis dum paŭzoj – tie la estinteco preskaŭ enteriĝis, ĝi rande de akvo kuŝis kiel promenanto ĝuanta malvarmetan aeron, sed ĝi revigis min, ĉar sub la nomo Kombreo ĝi al la nuna urbeto almetis tre malsimilan alian, fiksante miajn pensojn al sia nekomprenebla, aliepoka vizaĝo, kiun ĝi kaŝis sub ranunkoloj. Ĝuste ĉi tiuj floroj abundis en tiu loko, kiun ili elektis por surherba soleca, para, grupa ludado, flavkoloraj kiel ovaĵoj, des pli brilaj, al mi ŝajnis, ĉar al nenia gustuma provo povis enkonduki la okula plezuro, kiun ili al mi provizis, kaj mi ĉi tiun plezuron densigis en ilia or-tona surfaco ĝistiom, ke ĝi sufiĉe fortiĝis por naski neutilan belecon, kaj tion mi sentis ekde frua infanaĝo, kiam mi etendis al ili la brakojn kaj ankoraŭ ne povis plene silabi ilian belan nomon de reĝido el franca fabelo149, kvankam eble ili venis antaŭlonge de Azio kaj – kontentaj malgraŭ la malvasta pejzaĝo, komfortaj pro la sunlumo kaj la rivera bordo, fidelaj al la malgranda perspektivo de la stacidomo – definitive hejmiĝis en la vilaĝo, tamen konservante, kiel iuj malnovaj tol-pentraĵoj, ene de popola naiveco ian poezian orienteskan brilon.

Kun amuziĝo mi rigardis la akvopotojn, kiujn knabetoj mergis en Vivonon por enkapti fiŝetojn, kaj la potoj, plenigite de la rivero en kiu ili siavice enkuŝis, estante samtempe entenantoj kun travidebla ŝelo, kvazaŭ el solidiĝinta akvo, kaj entenato dronigita en pli vasta entenanto el likva, flua kristalo, donis impreson de malvarmeto en multe pli ĝuinda kaj incita maniero, ol se ili starus sur preta manĝotablo, ĝin evidentigante en fuĝema, aliteracia alterno inter senkonsista akvo, en kiu manoj ne povas ĝin kapti, kaj malfluema vitro, en kiu lango ne povas ĝin gustumi. Mi decidis, ke mi poste venos al tiu loko kun fiŝkanoj; mi elpetis el la promenaj provizoj iom da pano; mi ĵetis kelkajn buletojn de ĝi en la riveron, kaj ili ŝajne sufiĉis por kaŭzi trosaturan aperaĵon, ĉar la akvo ĉirkaŭ ili tuj solidiĝis en ovalaj amasoj de manĝavidaj ranidoj, kiujn ĝi probable ĝise konservis en nevidebla solviteco, kaj ĝi proksimis al kristaliĝo.

La fluejon de Vivono baldaŭ embarasas akvaj vegetaĵoj. Unue iuj aperas sole, interalie iu akvolilio, al kiu la fluo, sur kies kurejo ĝi malĝustaloke sidis, kvieton ne permesis, tiel ke simile al meĥanike regata pramo, apenaŭ ĝi tuŝis bordon, tuj ĝi reiris al la kontraŭa flanko, de kiu ĝi venis, senfine plenumante la iran-revenan transiron. Kiam ĝi estis pelata al la bordo, ĝia tigo etendiĝis, longiĝis, elŝnuriĝis, atingis sian ekstreman streĉiĝon apud la riverrando, kie ĝin kaptis la fluo, la verda kablo tiam kunruliĝis kaj la kompatindan kreskaĵon rekondukis al la loko, kiun oni prave povas nomi ĝia deirpunkto, ĉar ĝi tie ne paŭzis eĉ unu sekundon, sed tuj reforiris, refaronte la saman manovron. Ĝin mi revidis en ĉiam sama situacio okaze de ĉiu sinsekva promeno, kaj tio similis al la sorto de iuj neŭrasteniuloj – al kiuj mia avo alkalkulis mian onklinon Leonian – kiuj laŭ la jaroj senŝanĝe prezentas la spektaĵon de siaj strangaj kutimoj, de kiuj ili laŭ propra kredo baldaŭ liberiĝos kaj kiujn ili ĉiam konservas; kaptite en la meĥanismo de siaj misfartoj kaj manioj, ili faras al si vanajn penojn por ilin ĉesigi, kaj per tio nur daŭrigas ilian funkciadon kaj plu ruligas la kurson de sia stranga, fatala kaj malbonefika dieto. Tiel estis pri la akvolilio, kiu ankaŭ similis al iu el la inferuloj, pri kies aparta, dumeterne ripetiĝanta turmento Danto Aligieri tre interesiĝis, kaj pri kies apartaĵoj kaj kaŭzo li volonte aŭdus la plenan rakonton debuŝe de la turmentato mem, se Vergilio, vigle plu irante, ne devigus lin al hasta sekvado, kiel min devigis la gepatroj150.

Sed iom poste la rivero malrapidiĝas, ĝi trafluas bienon, kiun lasis libere vizitebla tiu, kiu ĝin posedis kaj en ĝi laŭ sia fantazio faris akvoĝardenon, florigante en basenetoj, en kiujn dislarĝiĝas Vivono, kvazaŭajn bedojn de nimfeoj. Ĉar la bordon tie surkreskis multaj arboj, iliaj altaj ombroj kolorigis la akvoprofundon pliofte per malhela verdo, sed ĝin iafoje – kiam ni reiris en iuj kvietaj vesperoj sekvaj al fulmotondra posttagmezo – mi vidis hele kaj akre blua kun viola nuanco, kun fakaj dividoj kiel ĉel-emajlo, kvazaŭ japanstila. Jen kaj jen sur la akvosurfaco per skarlata koro ĉirkaŭata de blanko frage ruĝis nimfefloro. Pli malproksimaj floroj montriĝis pli abundaj, pli palaj, malpli glataj, pli grajnecaj kaj sulkitaj kaj pro ia hazardo dismetitaj laŭ graciaj spiraloj, tiel ke oni povus kredi, ke drive flosas post la melankolia disfoliiĝo de ia galanta festo la molaj rozoj de disnodiĝintaj girlandoj. Aliloka angulo ŝajne estis rezervita al ordinaraj floroj, interalie al la koketaj blankeco kaj rozeco – kvazaŭ lavita porcelano kiun oni pro hejma bonteno briligas – de la vespera damo151, kaj je ioma distanco, unu ĉe alia kunpremite en flosa bedo, ŝajnis, ke kuŝas violegoj, kiuj ĉi tie papilie ripozigas siajn helbluajn, glaciajn flugilojn sur la diafana oblikveco de la akva surfaco – de la ĉiela surfaco pliĝuste, ĉar ĝi al la floroj provizis grundon kun pli rara, pli kortuŝa tono, ol la tono de la floroj mem; kaj – egale ĉu ĝi sub la nimfeoj kalejdoskope glimigis atentan, silentan, moviĝeman feliĉon, aŭ ĉu ĝi pro la vesperiĝo simile al iu malproksima haveno pleniĝis per sunsubiraj rozkoloro kaj revemo, senĉese ŝanĝiĝante por resti ĉiam akorda ĉirkaŭ la pli konstantaj tonoj de la petalaroj kun tio, kio profundas, kio disfuĝemas, kio misteras, kun tio, kio senlimas en tiu horo – ĝi florigis ilin ŝvebe en la ĉielo.

Elfluante el tiu parko Vivono denove rapidas. Kiom da fojoj mi vidis, mi deziris imiti iam, kiam mi libere vivos laŭ propra fantazio, boatanton, kiu demanigis la remilojn, ekkuŝis sur la dorso kun la kapo turnita al la antaŭo ene de la barko, kaj lasante ĝin drivi, super si vidante nur la malhastan glitadon de la ĉielo, havis survizaĝe la antaŭsenton de feliĉo, de paco.

Ni sidiĝis inter iridoj rande de la fluanta akvo. En la feria ĉielo longe vojadis senokupa nubo. Iam kaj tiam karpo, premite de enuo, kun timema suĉo el akvo elŝoviĝis. Estis tempo por posttagmeza manĝeto. Antaŭ la reiro ni longe plu sidis, manĝante fruktojn, panon kaj ĉokoladon, sur la herbo, kaj nin atingis horizontale, dampite sed ankoraŭ metalece kaj dense la sonorado de la preĝejo Sankta-Hilario, kiu ne diseriĝis en la tiom longe traflugita aero, kaj kiu, ondetante pro la sinsekva alternemo de ĉiuj siaj sonaltoj, vibris ĉe la vertoj de la floroj, apud niaj piedoj.

Iafoje irante laŭ la akvofluo, ie inter arboj ni ekvidis izolitan, solecan tielnomatan plezurdomon, kiu al nenio el la tuta mondo rigardis krom al la apude fluanta rivero. Juna virino kun meditema vizaĝo en eleganta ensemblo, kiu ne estis kutima en la ĉirkaŭa regiono, kaj kiu probable ĉi tie trovis laŭ la popola esprimo subteran rifuĝejon, kaj sindonis al la maldolĉa plezuro, ke ŝia nomo kaj precipe la nomo de tiu, kies koro al ŝi ne plu inklinis, estas ĉi tie nekonata, aperis en fenestro, de kiu ŝi ne povis vidi ion trans la boato alligita proksime de la pordo. Ŝi duonreve levis la okulojn pro la voĉoj de promenantoj sonantaj de post bordaj arboj, kaj antaŭ eĉ ol ŝi ekvidis iliajn vizaĝojn, ŝi kun certeco sciis, ke ili neniam konis kaj neniam konos la malfidelan viron, ke nenio en ilia pasinta vivo postlasis ian impreson pri li, kaj nenio en ilia estonteco provizos okazon por ĝin ricevi. Estis senteble, ke ŝia rezigno ŝin gvidis al konscia forlaso de la loko, kie ŝi havus ŝancon ekvidi tiun, kiun ŝi amis, kaj pelis ĝis ĉi tiu loko, kie li neniam estis. Kaj mi – revenante de promenado laŭ vojo, sur kiu, ŝi sciis, li neniam paŝos – vidis, kiel ŝi detiras de siaj rezignaciaj manoj longajn, superflue ŝikajn gantojn.

Neniam la promeno laŭ la vojo de Germanto nin kondukis ĝis tiom malproksime, ke ni atingus la fonton de Vivono, pri kiu mi ofte revis, kaj kiu en mia imago ekzistis tiom idee, tiom malreale, ke kiam mi aŭdis, ke ĝi troviĝas en ĉi tiu sama departemento en kiu ni estis, je konata tiom-kilometra distanco de Kombreo, mi same miris, kiel en la tago, kiam mi eksciis, ke en alia difinita loko sur la tero situis – en antikva epoko – enirejo de infero. Ankaŭ ĝis la vojekstremo, kiun mi tre deziris viziti, nome ĝis Germanto ni neniam iris. Mi sciis, ke tie vivas nobeloj, la gedukoj De Germanto, ankaŭ sciis, ke ili estas realaj, nuntempe ekzistaj homoj, sed ĉiufoje kiam pri ili mi pensis, la anima bildo prezentiĝis jen kiel teksaĵa figuro simila al la grafino De Germanto en la gobeleno ‚La Reĝiniĝo de Estera‘ en nia preĝejo, jen kiel malkonstanta plurtonaĵo simila al Gilberto la Malbona en la vitralo, kie li varias de brasika verdo ĝis pruna bluo depende je tio, ĉu mi ankoraŭ ĉe la enirejo tuŝis sanktigitan akvon aŭ jam estis atinganta la seĝojn, jen ankaŭ kiel nepalpeblaĵo simila al la bildo de Genoveva De Brabanto, praavino de la familio Germanto, kiun sur la kurtenoj de mia ĉambro glitigis aŭ sur la plafonon levis la magia lanterno – sume ĉiam vualitaj de mistero el merovida epoko kaj heligataj de la kvazaŭ sunsubira, oranĝkolora lumo, kiun disradias la voĉsono „ant“. Ili ja malgraŭ tio estis en miaj okuloj, kiel duko kaj dukino, eble strangaj sed realaj homoj sed ilia dukeco tamen grandege vastiĝis, senmateriiĝis, por enakcepti en si la tutan Germanton, kiun ili pridukis, la tutan vojon de Germanto kun sunlumo, kun la fluo de Vivono, ĝiaj nimfeoj, ĝiaj altaj arboj kaj tiom da belaj tie travivitaj posttagmezoj. Kaj mi sciis, ke ili laŭtitole estis ne nur dukoj de Germanto, sed ke ekde la 14a jarcento post vanaj provoj por renversi siajn iamajn superulojn, ili fine per interedziĝoj kuniĝis kun ili kaj iĝis grafoj de Kombreo, sekve unuaj kombreaj civitanoj kaj tamen solaj civitanoj ne loĝantaj en la urbo – grafoj de Kombreo, havantoj de Kombreo meze de sia familinomo, de sia persono kaj probable ankaŭ havantoj de tiu stranga kaj pia malgajeco, kiu estis kombrea apartaĵo; posedantoj de la urbo, sed de neniu el ĝiaj domoj, do loĝantoj de ekstera spaco, en la strato aŭ inter ĉielo kaj tero, same kiel tiu Gilberto la Malbona, kiun mi vidis nur kiel dorsoflankan, lake nigran silueton sur la vitraloj de Sankta-Hilario, se mi hazarde levis la rigardon kiam mi iris al Kamuzo por iom da salo.

Okazis, ke irante laŭ la vojo de Germanto mi ŝance preterpasis etajn, malsekajn ĉirkaŭmuritajn terenojn, en kiuj alte kreskis malhelkoloraj floraroj. Mi haltis, kredante ke mi gajnas tie raran impreson, ĉar al mia rigardo ŝajne montriĝis ero de tiu akvoriĉa lando, kiun mi tre deziris ekkoni, de kiam ĝian priskribon mi legis en verko de ŝatata romanisto. Kaj do kun tiu lando, kun ĝia revata pejzaĝo trafluata de ŝaŭmaj riveretoj, tiam, aliformiĝante en mia fantazio, identiĝis Germanto, kiam mi aŭdis flanke de doktoro Percepiedo pri la floroj kaj belaj fluaj akvejoj videblaj en la parko de la kastelo. Mi revis, ke sinjorino De Germanto min tien venigas pro kaprica ekŝato de mia persono; dum la hela tago ŝi tie kun mi kaptis trutojn. Vespere, min tenante je la mano, laŭirante la ĝardenetojn de siaj vasaloj, ŝi montris al mi la muretojn, la florojn, kiuj al ili apogis siajn ruĝajn kaj violajn infloreskojn, kaj al mi sciigis iliajn nomojn. Ŝi min pridemandis pri la temoj de la poeziaĵoj, kiujn mi verkos iam. Kaj tiaj revadoj min avertis, ke pro mia deziro verkistiĝi nun estis tempo decidi pri la enhavo de miaj verkoj. Sed tuj kiam mi konsideris la demandon, penis trovi temon, per kiu mi esprimus senliman filozofian signifon, mia inteligento ĉesis funkcii, mi vidis nur vakecon antaŭ mia atento, mi sentis ke genion mi malhavas aŭ eble ia cerba malsano malebligas ĝian naskiĝon. Iafoje mi kalkulis kun la helpo de mia patro kontraŭ ĉi tiu situacio. Tiom potenca, tiom influa ĉe decidantoj li estis, ke nin li esceptigis el leĝoj, kiujn la instruo de Franciska al mi prezentis kiel pli senmankajn ol la leĝoj de vivado kaj de mortado, ekzemple li gajnis por nia domo sola en la tuta kvartalo unujaran prokraston por la deviga refarbado de fasadoj, aŭ al la filo de sinjorino Sazerat, kiu volis viziti akvokuracan urbon, havigis de la koncerna ministrejo permeson por dumonata fruigo de maturekzameno kune kun la kandidatoj kun nomoj, kiuj komenciĝas per ‚A‘, anstataŭ atendo ĝis la vico de kandidatoj kun ‚S‘-nomoj. Se mi akute malsaniĝus, se min kaptus rabistoj, mia fido je la rilatado de mia patro kun plej altaj aŭtoritatoj, je liaj rekomendleteroj al Dio Patro mem estis tia, ke mian malsanon aŭ malliberecon mi rigardus kiel simple senkonsekvencan ŝajnon neniel danĝeran por mi, mi trankvile atendus la nepre venontan tempon de restariĝo de la bona ordinara mondo, la momenton de liberiĝo aŭ resaniĝo; eble ankaŭ la sengenieco, la nigra truo, kiu aperis en mia animo, kiam mi serĉadis temon por verkotaĵo, estis sensubstanca iluzio, kaj ĝin ĉesigus ekago de mia patro, kiu probable interkonsentis kun la registaro kaj la providenco, ke mi fariĝu plej eminenta verkisto de ĉi tiu epoko. Sed en aliaj momentoj, dum miajn gepatrojn incitis mia postrestado kaj mia ne-sekvado, mia efektiva vivo neniel ŝajnis arta kreaĵo de mia patro, kiun li povus laŭvole modli, sed male parto de reala mondo kun kiu mi ne kongruis, kontraŭ kiu helpo ne estis, ene de kiu nenian kunulon mi havis, kiu ne kaŝis iun alian perspektivon. Tiam mi havis la senton, ke mi ekzistas ĝuste kiel aliaj homoj, ke mi maljuniĝos, ke mi mortos samekiel ili, kaj ke inter ili mi simple estas iu el la multaj, kiuj por verkado talenton ne havas. Mi tiam senkuraĝiĝis kaj definitve rezignis je beletro malgraŭ la iamaj instigoj de Bloĥ. Tiu intima, senpera sento pri la nuleco de mia penso pli fortis ol ĉiuj flataj paroloj, kiujn mi ricevadis de ĉiuj, simile kiel la konsciencon de maliculo, kies bonajn agojn ĉirkaŭuloj laŭdas, mordas pentemo.

Iun tagon mia patrino diris: „Vi tre ofte parolas pri sinjorino De Germanto, do sciu, ke doktoro Percepiedo tre bone kuracis ŝin antaŭ kvar jaroj, kaj ŝi do venos al Kombreo okaze de la edziniĝo de lia filino. Vi povos vidi ŝin dum la soleno“. Cetere ĝuste doktoro Percepiedo estis la homo, kiu antaŭ mi plej abunde parolis pri sinjorino De Germanto, kaj li eĉ al ni okaze montris kajeron de ilustrita gazeto, en kiu estis bildo de ŝi en la kostumo, kiun ŝi surhavis dum maskobalo ĉe la princino de Leono.

Iam dum la geedziga soleno demoviĝo de la svisa gardisto subite donis al mi liberan envidon en flankan altarejon, en kiu sidis blonda, longnaza sinjorino kun bluaj, akraj okuloj, kun ŝvela, glata, nova kaj brila kravato el malva silko, kaj kun eta butono en angulo de la nazo. Kaj tial ke surface de ŝia vizaĝo, kiu ruĝis kvazaŭ al ŝi estus tre varme, mi distingis nebulajn, apenaŭ percepteblajn similecojn kun la montrita portreto, kaj precipe tial ke la apartaĵoj, kiujn mi vidis en ŝi, kiam mi provis ilin elnombri, priskribiĝis per samaj vortoj „longa nazo, bluaj okuloj“, kiujn uzis doktoro Percepiedo, kiam li antaŭ mi parolis pri la dukino De Germanto, mi ekpensis: ĉi tiu sinjorino similas al sinjorino De Germanto; nu la altarejo, en kiu ŝi ĉeestis la diservon, estis tiu de Gilberto la Malbona, kaj tie sub la blondaj kaj dislarĝiĝintaj platoj de la tomboŝtonoj, similaj al mieloĉeloj, kuŝis la korpoj de la iamaj grafoj de Brabanto, kaj pri ĝi mi memoris onidiron, ke ĝi estas rezervita al la familio De Germanto, kiam ano de ĝi venas Kombreon por ia soleno; verŝajne unu sola virino povis simili al la portreto de sinjorino De Germanto kaj tiutage – en tago kiam ŝi ĝuste estis vizitanta la urbon – sidi en tiu altarejo: ŝi mem! Mi ege elreviĝis. Mi elreviĝis tial, ke antaŭe pensante pri sinjorino De Germanto mi preteratentis tion, ke mi ŝin bildigis per tonoj de gobeleno aŭ vitralo, per etoso de alia jarcento, en alia stilo ol ceteraj vivaj homoj. Neniam mi konsciiĝis, ke ŝi povas havi ruĝiĝintan vizaĝon, malvan kravaton kiel sinjorino Sazerat, kaj la kurbo de ŝia vango al mi tiom memorigis iujn personojn, kiujn mi vidis en la gepatra hejmo, ke mi dum tempero havis la suspekton – kaj tuj poste ĝi cetere forbloviĝis – ke ĉi tiu sinjorino en sia fundamenta esteco, en ĉiuj siaj molekuloj, eble substance ne estas la dukino De Germanto, sed ke ŝia korpo, ne konante la nomon, per kiu oni nomas ŝin, konformas al iu virina tipo, al kiu aliĝis ankaŭ kuracist-kaj-komercist-edzinoj. „Ĉu ĉi tia estas sinjorino De Germanto – nur tia?“ – tiel silente parolis la mire atenta mieno, kun kiu mi rigardadis tiun ŝajnon, kiu kompreneble neniel similis al tiuj aliaj ŝajnoj, kiuj sub la sama nomo sinjorino De Germanto tiom ofte rolis en miaj revoj, ĉar ŝi, ĉi tiu reala homo, ne estis fantazia elpensaĵo mia, kiel la aliaj, sed subite, antaŭ nelonge aperis unuafoje al miaj okuloj en la preĝejo; ŝi ne estis samsubstanca, ŝi ne estis laŭvole kolorigebla kiel tiuj, kiuj ensorbis la oranĝan tonon de la nom-silabo, sed estis tiom reala, ke ĉio, eĉ la eta inflama butono en la angulo de ŝia nazo, atestis, ke ŝi al komunaj naturaj leĝoj obeas, samekiel en teatra apoteozo, misfaldo sur robo de feino, tremo de ŝia eta fingro sentigas la materian eneston de viva rolisto, detruante la dubon de spektanto, ĉu li eble vidas nuran lumprojekcion.

Sed samtempe al tiu ŝajno, kiun la elstara nazo, la akra rigardo stampis en mian vidkampon (eble ĉar ili unue atingis ĝin, unue breĉis ĝin, en momento, kiam mi ankoraŭ ne sufiĉe pripensis la situacion por konkludi, ke la tie aperanta virino eble estas sinjorino De Germanto) al tiu freŝa, eventuale ŝanĝebla ŝajno mi provadis apliki la ideon ke „ĉi tiu homo estas sinjorino De Germanto“ kaj tio al mi ne prosperis, sed la ideo nur diverse frontiĝis al la ŝajno, kiel du diskoj, kiujn disigas interspaco. Sed tiu tre ofte prirevita sinjorino De Germanto, kiun mi nun vidis efektive ekzistanta ekster mi, pro tio des pli forte regis en mia fantazio, kiu – post mallonga frostiĝo pro la kontrasto inter la realo kaj ĝia antaŭa atendo – nun reagis kaj al mi diris: „la familio De Germanto gloris jam antaŭ Karolo la Granda, pri vivo kaj morto de siaj vasaloj ĝi libere decidis; la dukino De Germanto estas praido de Genoveva De Brabanto, ŝi konas ĉi tie neniun homon kaj neniun konsentus ekkoni“.

Kaj – tiom mirinde sendependa estas homa vidpovo, kaj ĝin rimenas tiel mola, longa, elasta brido, ke ĝi povas sole promeni for de la vizaĝo – dum sinjorino De Germanto en la altarejo apud la tomboj de la familiaj forpasintoj sidis, ŝia rigardo iris tien kaj reen, grimpis laŭ kolonoj, eĉ sur mi haltis simile al sunlumo traradianta la preĝejan spacon, sed tia sunlumo, ke ĝi en la momento, kiam karese min trafis, al mi ŝajnis konscia. Sinjorino De Germanto mem restis senmova, kiel patrino kiu laŭŝajne ne rimarkas la tro aŭdacajn petolaĵojn kaj perturbajn farojn de siaj infanoj interludantaj kaj alparolantaj homojn, kiujn ŝi ne konas, kaj mi sekve neniel sciis, ĉu ŝi en la senokupeco de sia animo aprobis aŭ malaprobis la vagemon de sia rigardo.

Al mi gravis, ke ŝi ne foriru, ke mi havu sufiĉan tempon por ŝin rigardi, ĉar mi memoris, ke de jaroj mi ege aspiris al ebleco ŝin vidi, kaj la okulojn mi ne deturnis, kvazaŭ ĉiu mia rigardo povus materie ĉerpi kaj en mi konservi bildon pri la elstara nazo, la ruĝaj vangoj, pri ĉiuj tiaj trajtoj, kiuj al mi estis egale aŭtentaj, propraj, valoraj scioj pri ŝia vizaĝo. Nun pri ĝia beleco min ekkonvinkis ĉiuj pensoj, kiuj al ĝi rilatiĝis – kaj eble pli ol ĉio alia ankaŭ tiu instinkta volo konservi la plej bonajn partojn de onia memo: la komuna deziro eviti elreviĝon – ŝin lokante (ĉar ŝi kaj la ĝistiame prirevata dukino De Germanto estis do unu homo) aparte de la cetera homaro, ene de kiu mi mallonge pro ordinara ekvido de ŝia korpo konfuzis ŝin, mi incitiĝis pro tio, ke mi aŭdis ĉirkaŭajn komentojn: „ŝi aspektas pli bele ol sinjorino Sazerat... ol fraŭlino Vintejo...“, kvazaŭ ili estus kun ŝi komparindaj. Haltigante mian rigardon sur ŝia blonda hararo, sur ŝiaj bluaj okuloj, sur la bazo de ŝia kolo kaj pretervidante trajtojn, kiuj povus al mi aliajn vizaĝojn memorigi, mi antaŭ tiu laŭcele malkompleta skizo enpense ekkriis: „kiel bela! kia nobleco! vere, fiera Germant-familiano, praido de Genoveva De Brabanto, ĉi tie sidas antaŭ mi“. Kaj la atento, per kiu mi prilumis ŝian vizaĝon, tiom distingis ĝin, ke mi nun, pensante pri la tiama soleno, revidas neniun alian ĉeestanton krom ŝi kaj la svisa gardisto, kiu jese respondis al mia demando, ĉu la tiea sinjorino efektive estas sinjorino De Germanto. Sed ŝin mi precipe revidas en la momento, kiam homoj viciĝis direkte al la altarejo en la intermita, varma sunlumo de tiu venta kaj ŝtorma tago, kaj tie sinjorino De Germanto staris inter ĉiuj ĉi kombreanoj, kiujn ŝi ne konis eĉ nur laŭnome, sed kies humila rango kun ŝia alteco tiom kontrastis, ke ŝi nepre sentis al ili sinceran bonvolon, kaj al ili ŝi cetere esperis, ke ŝi ankoraŭ pli imponos perefike de agrabla kaj senafekta sinteno. Ne povante elradii konscian rigardon, portanton de difinita signifo, kian oni direktas al iu, kiun oni konas, sed nur siajn disajn pensojn antaŭ si ellasadi kiel fluon de blua lumo, kiun ŝi ne povis deteni, ŝi volis, ke ĝi ne estu ĝena, ke ĝi ne sentigu malestimon al la banalaj homoj, kiujn ĝi trovis sur sia vojo, kiujn ĝi neeviteble trafis. Mi ankaŭ revidas super la ŝvelo de ŝia malva, glata kravato la mildan miron de ŝiaj okuloj, kiun ŝi akompanigis – ĝin ne aŭdacante destini al aparta homo sed tiel ke ĉiu ricevu eron de ĝi – de iom malcerta rideto de alta sinjorino, kiu mienas, ke siajn subulojn ŝi pardonpetas kaj amas. Ĉi tiu rideto trafis min, kiu konstante rigardadis ŝin. Tiam mi memoris la rigardon, kiun ŝi celis al mi pli frue en la soleno, blue kiel sunlumo traradianta la vitralon de Gilberto La Malbona, kaj mi pensis: „ja ŝajnas ke ŝi min atentas“. Mi ekkredis, ke al ŝi mi plaĉas, ke ŝi ankoraŭ memoros min kiam ŝi estos elirinta, ke pro mi ŝi eble malgajos vespere en Germanto. Kaj mi tuj ekamis ŝin, ĉar iafoje sufiĉas al enamiĝo la malestima rigardo de virino, kiel laŭ mia impreso okazis kun fraŭlino Svan, kaj la penso, ke ŝi neniam reciprokos la sentatan amon, sed aliafoje al ĝi sufiĉas bonvola rigardo, kiel okazis kun sinjorino De Germanto, kaj la penso, ke ŝi eble ankaŭ amos. Ŝiaj okuloj bluis kiel neatingebla kaj tamen dediĉita al mi vinko; kaj la suno, minacata de nubo, sed ankoraŭ plenforte lumanta sur la placon kaj en la sakristion, nuancigis la ruĝon de la tapiŝoj kiuj kovris la plankon por la tempo de l' soleno, sur kiuj ridete paŝis sinjorino De Germanto, per pelargoni-flora tono, kiu al ilia ŝtofo donis rozan softecon, luman ŝelon, tiun specon de moleco, de serioza mildeco ene de pompo kaj ĝojo, kiun oni aŭdas en iuj partoj de la opero ‚Lohengrin‘152, vidas en iuj pentraĵoj de Vitoro Karpaĉo153, kaj pro kiu estas kompreneble ke Ĉarlo Bodlero154 la sonon de trumpeto epitetis „delica“.

Ekde tiu tago okaze de promenoj sur la vojo de Germanto mi sentis per pli granda aflikto ol antaŭe mian mankon de talento por beletro kaj la konsekvencan rezignon pri destino de fama literatura verkisto. La bedaŭro, kiun mi sentis dum mi restis iom flanke, en reva humoro, tiom suferigis min, ke por ĝin ignori, mia menso per si mem spertis ian prodoloran inhibon kaj tute ĉesis pensi pri versoj, pri romanoj, pri poeta kariero, kiun mia sentalenteco forŝovis al la kampo de malrealaĵoj. Tiam – senrilate al tiuj beletraj konsideroj kaj neniel sekve de ili – subite iu tegmento, iu sunbrilo sur ŝtono aŭ la odoro de vojo min haltigis pro la aparta ĝuo, kiun ili provizis, kaj ankaŭ ĉar ili eble kaŝis trans la videblaĵo ion, kion ili proponis por aliro kaj preno, kaj kion mi malgraŭ ĉiuj fortostreĉoj ne sukcesis malkovri. Sentante, ke tio nestis en ili, mi staris senmove, rigardis, enspiris, kaj pelis la penson, ke ĝi serĉu trans la vidaĵo aŭ la odoro. Kaj se mi devis postkuri mian avon, plu iri, mi penis ilin retrovi, fermante miajn okulojn, mi provadis enmemorigi la ĝustan linion de la tegmento, la kolornuancon de la ŝtono, kiuj spite al mia komprenpovo ŝajnis tiel plenaj, baldaŭ malfermiĝaj, pretaj por livero de tio, sur kio ili estis nuraj kovriloj. Certe tiaspecaj impresoj al mi ne povis redoni la perditan esperon, ke mi estos iam verkisto, poeto, ĉar ili ĉiam dependis je aparta, intelekte senvalora objekto, kiu ne rilatis al ia abstrakta vero. Sed ili almenaŭ donis al mi malracian plezuron, iluzion pri ia fekundeco kaj per tio ili min deturnis de la ĉagreno, de la senpoveco, kiun mi sentis ĉiufoje, kiam mi pripensis filozofian temon por granda literatura verko. Sed tiel peza sur mia animo estis la ŝarĝo, kiun al mi trudis tiuj formaj, odoraj aŭ koloraj impresoj kaj la tasko diveni, kio kaŝiĝas en ili, ke mi baldaŭ serĉis por mi senkulpigojn por rezigni la bezonatan laboron, ŝpari al mi la laciĝon. Feliĉe miaj gepatroj tiam min vokis, mi sentis, ke nun mankas la necesa kvieto por sukcesa daŭrigo de mia esploro, ke plibone mi ne plu pensu pri la temo ĝis la rehejmiĝo, tiel ke mi ne antaŭlaciĝu sen rezulto. Tiam mi ne plu zorgis pri tiu nekonataĵo, kiu sin maskis per formo aŭ odoro, mi plene trankvilis, ĉar hejmen mi kunprenis ĝin, volvitan en ŝirma ŝelo de bildoj, sub kiu mi retrovos ĝin viva, kiel la fiŝojn, kiujn en tagoj, kiam oni permesis al mi fiŝkaptan ekskurson, mi reportis en korbo sub herba kovro, kiu tenis ilin freŝaj. Reveninte hejmen min okupis aliaj aferoj, kaj tiel amasiĝis en mia animo (kiel en mia ĉambro amasiĝis floroj, kiujn mi ŝiris okaze de promenoj, aŭ la objektoj, kiujn oni donacis al mi) ŝtono, sur kiu moviĝis rebrilo, tegmento, sonorila sono, foliara odoro, entute tre multaj bildoj, sub kiuj delonge mortis la divenotaj realaĵoj, kiujn mia tro malgranda mensostreĉo fiaskis malkovri. Unu fojon tamen – en tiu tago nia promeno tre longiĝis trans la kutima daŭro, kaj ni sekve taksis bonŝancon, ke mezvoje de la reveno en la malfrua posttagmezo ni renkontis doktoron Percepiedo, kiu estis rapidege preterpasonta, sed nin rekonis kaj enveturigis – mi ricevis tiaspecan impreson kaj ĝin ne forlasis sen ioma esploro. Oni sidigis min apud la koĉero kaj ni plu veturis impete kiel vento, ĉar la kuracisto devis antaŭ la reveno al Kombreo ankoraŭ halti en Martenvilo-la-seka ĉe malsanulo, apud kies domo ni laŭkonsente atendos lin. Je iu turniĝo de la vojo mi subite sentis specialan plezuron, tre malsaman je ĉiu ajn alia, ekvidante la du sonorilturojn de Martenvilo, kiujn la lumo de la subiranta suno trafis, kaj kiujn la iro de nia veturilo kaj la kurboj de la vojo ŝajne ŝovis al konstante malsamaj lokoj, iom poste vice ekvidante la sonorilturon de Vieviko, kiu, disante de la unuaj trans monteto kaj valo kaj starante sur pli alta kaj pli malproksima ebeno, tamen ŝajnis najbara kun ili.

Konstatante, rimarkante la formojn de la turpintoj, la ŝanĝiĝadon de iliaj viciĝoj, la sunbrilon sur iliaj eĝoj, mi sentis, ke mi ne plene komprenas tiun impreson, ke malantaŭ tiu moviĝo, malantaŭ tiu brilaĵo io sekrete staras – io, kion ili entenas kaj kaŝas samtempe.

Laŭŝajne tiom malproksimaj estis la turoj kaj tiom malmulte ni proksimiĝis al ili, ke mi miris, kiam ni post mallonga tempo haltis antaŭ la preĝejo de Martenvilo. Mi ne sciis, kial mi tiom plezure ĵus vidis ilin super la horizonto, kaj la taskon esplori pri tiu kialo mi juĝis peniga; mi tentiĝis konservi en mia kapo tiujn moviĝemajn liniojn sub sunlumo kaj rezigni pri tuja pripensado. Kaj probable, se tiel mi agus, la du sonorilturoj kuniĝus por ĉiam kun multegaj arboj, tegmentoj, odoroj, sonoj, kiujn mi distingis inter aliaj aperaĵoj pro tiu malklara plezuro, kiun ili donis al mi, kaj kiun mi neniam priesploris. Dum la atendo de la kuracisto mi elkaleŝiĝis kaj parolis kun miaj gepatroj. Poste mi residiĝis sur la kondukbenko, ni reekiris, mi turnis la kapon por ankoraŭ vidi la turojn, kaj iom poste ili lastfoje aperis en vojkurbo. La koĉero, kiu ne estis en babilema humoro, apenaŭ respondis miajn alparolojn, kaj mi do pro manko de alia kompanio devis turniĝi al mi mem kaj provis memori la viditajn turojn. Baldaŭ iliaj formoj kaj allumataj eĝoj, kvazaŭ ili estus ia ŝelo, krevis, iomo da ilia kaŝita interno al mi montriĝis, mi ricevis novan penson, kiu antaŭe en mi ne estis, ĝi esprimiĝis per vortoj en mia kapo, kaj la plezuro, kiun mi antaŭe havis pro ilia ekvido, rezulte tiom intensiĝis, ke mi, iel ebriigite, povis plu pensi nur pri ĉi tio. En la sama momento, kiam ni jam malproksimis de Martenvilo, returnante la kapon mi ekvidis ilin refoje, kiel nun nigraj siluetoj, ĉar la suno jam subiris. La kurboj de la vojo alterne montris kaj malmontris ilin, ili lastan fojon aperis, kaj mi fine malvidis ilin.

Ne pripensante, ke tio, kio kaŝiĝis en la apero de la martenvilaj turoj iarilate similis al bela frazo, kvankam ĝi al mi montriĝis pere de vortoj, kiuj min plezurigis, mi petis de la kuracisto krajonon kaj paperon, kaj por liberigi mian animon kaj agi laŭ mia entuziasmo mi redaktis malgraŭ la skuoj de la veturilo jenan mallongan tekston, kiun mi poste retrovis kaj al kiu mi bezonis fari nur malgrandan postredakton:

„Solece starante super la ebenaĵo kaj kvazaŭ erarinte meze de la senreliefa kamparo, la du sonorilturoj de Martenvilo pintis direkte al la ĉielo. Ni baldaŭ vidis trian: per lerta ĉirkaŭsalto sin lokante fronte al ili, malfruiĝinto, nome la turo de Vieviko, kuniĝis al la grupo. Minutoj pasis, ni veturis rapide kaj tamen la tri turoj restis malproksimaj antaŭ ni, similaj al tri birdoj sur la ebenaĵo sidantaj, senmovaj kaj distingeblaj en sunlumo. Poste la vievika turo alflankiĝis, foriĝis, kaj la martenvilaj turoj sole restis en la helo de subiranta suno, kiun eĉ de fore mi vidis sur iliaj deklivaj tegmentoj brileti kaj rideti. La alvojado tiom longe daŭris, ke mi estis pripensanta kiom da tempo ankoraŭ necesos por atingo, kiam subite la veturilo turniĝis kaj haltis ĉe ilia piedo; kaj tiom abrupte ili alhastis ĝin, ke tempo estis nur por finbremsi kaj eviti karambolon kun la pordego. Ni plu veturis; de kelkaj minutoj ni eliris el Martenvilo, komence la vilaĝo nin mallonge akompanis, poste ĝi malaperis, kaj tamen sole ĉe la horizonto nian forkuron gvatis ĝiaj turoj kune kun la vievika turo, ankoraŭ adiaŭe svingante siajn sunlumajn kulminojn. Alterne tiu aŭ tiu el ili foriĝis, por ke la du aliaj pli facile vidu nin ankoraŭ; sed la vojo ŝanĝis sian direkton, ili forĝiris en la lumo kiel tri oraj pivotoj kaj al miaj okuloj ne plu montriĝis. Sed iom poste, kiam ni jam proksimis al Kombreo kaj la suno estis nun subirinta, mi lastfoje en granda distanco ekvidis ilin, kaj ili aperis nur kiel tri floroj pentritaj sur la ĉielo elstare sur la malalta linio de kampoj. Ili min ankaŭ pensigis pri tri legendaj junulinoj, forlasitaj en senhomejo, sur kiu vastiĝis mallumo; kaj dum ni forgalopis, mi vidis, kiel ili hezite serĉas vojon kaj kiel post kelkaj ŝanceliĝoj iliaj noblaj siluetoj kungrupiĝis, kunviciĝis sur la ankoraŭ rozkolora ĉiela fono en unu solan nigran formon, ĉarman kaj senesperan, kaj solviĝis en la nokto.“

Mi poste neniam rememoris tiun skribaĵon, sed tiam – sidante ĉe la ekstremo de la benko, kie kutime la koĉero de la kuracisto en korbo tenis kortobirdojn de li aĉetitajn en la martenvila bazaro – kiam mi ĵus finskribis ĝin, mi travivis tian feliĉan senton, mi konstatis, ke ĝi tiom efike senbalastigis min je la turoj kaj je tio, kion ili enkaŝis, ke, kvazaŭ mi mem estus kokino kaj ovon ĵus demetus, mi ekkantis plenvoĉe.

Dum la tuta tago, dum la promenado mi laŭdezire revadis pri la plezuraĵo, ke mi amikus kun la dukino De Germanto, ke mi kaptus trutojn, ke mi boate promenus sur Vivono, kaj – pro daŭra feliĉavido – mi en tiuj momentoj postulis de la vivo nenion krom plua kaj ĉiama viciĝo de simile ĝuindaj posttagmezoj. Sed kiam preter la revena vojo mi ekvidis je maldekstro farmodomon, iom disan de du aliaj, kiuj male interproksimis, de kie al Kombreo rekte gvidis aleo borderita de kverkoj, laŭ kies unu flanko viciĝis malgrandaj herbejoj ĉirkaŭitaj de bariloj priplantitaj de egale distancaj pomarboj, kiuj en sunsubira lumo ĵetis al la grundo la japaneskan desegnon de siaj ombroj, subite mia koro ekbatis, mi sciis, ke ene de malpli ol horduono ni rehejmiĝos, kaj ke laŭ la hejma regulo en tagoj de promeno al la flanko de Germanto la vespermanĝo okazos eksterkutime malfrue kaj oni sendos min al dormo tuj post la supo, tiel ke mia patrino, restante ĉe la tablo same kiel en tagoj de gastovizitoj, ne supreniros al mia ĉambro, ne venos al mia lito por nokta bondezirado. Same distingiĝis la areo de malĝojo, kiun mi ĵus eniris, disde la areo, tra kiu antaŭ mallonge mi ĝoje impetis, kiel en iuj aspektoj de ĉielo rozkoloran strion disigas kvazaŭ neta linio disde verda strio aŭ nigra strio. Videblas birdo, ĝi traflugas la rozkoloron, ĝi baldaŭ atingos ĝian ekstremon, ĝi preskaŭ tuŝas la nigron, kaj ĝi fine eniris ĝin. La antaŭmomentaj deziroj de iro al Germanto, de vojaĝo, de feliĉo nun al mi tiom fremdis, ke ilia plenumo min ne reĝojigus. Ĉion ĉi mi volonte fordonus, se mi nur povus plori dum la tuta nokto en la brakumo de panjo! Mi tremetis, mi ne povis miajn angorajn okulojn deturni de la vizaĝo de mia patrino, kiu ĉi-vespere ne eniros mian ĉambron, en kiu mi enpense jam estis. Mi deziris morti. Kaj ĉi animstato estis daŭronta ĝis la sekva tago, kiam la radioj de matenlumo apogos, kiel la ĝardenisto, siajn ŝtupojn al la muro surkreskita de tropeoloj altiĝantaj ĝis mia fenestro, kiam mi salte ellitiĝos kaj haste malsupreniros al la ĝardeno, jam ne memorante, ke kun la sekva vesperiĝo venos la horo, kiam mi disiĝos de mia patrino. Tiele pro la vojo de Germanto mi konsciiĝis pri animstatoj, kiuj dum iuj periodoj de la vivo en mi sinsekvas, kaj eĉ inter si porciigas la tagon, tiel ke unu forpelas la alian, akurate kiel febro; unu tuj sekvata de la alia, sed tiom interfremdaj, tiom netaŭgaj por interkomuniko, ke mi ne plu povas kompreni, eĉ ne imagi, kiam unu regas, kion mi deziris, timis aŭ plenumis en la alia.

Tial la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto en mia memoro rilatas al multaj malgrandaj okazoj de tiu el la diversaj vivoj, kiujn ĉiu homo paralele spertas – de la plej riĉa je eventoj, de la plej abunda je epizodoj, nome de la intelekta vivo. Certe en homo ĝi progresas iom post iom kaj la malkovro de la veraĵoj, kiuj ŝanĝis por li ĝiajn sencon kaj aspekton, kiuj antaŭ li malfermis novajn vojojn, delonge estis maturiĝantaj; sed tio okazis senkonscie, kaj ili por li datiĝas precize de la tago, de la minuto, en kiu ili videbliĝis. Floroj, kiuj tiam balanciĝis super herbo, akvo, kiu fluis en sunlumo, la tuta pejzaĝo, kiu ĉirkaŭis ilian aperon daŭre akompanas ilian primemoron per sia nekonscia aŭ reva vizaĝo. Nu kiam ilin kontemplis ordinara pasanto, revanta infano – kiel reĝon rigardas kronikisto anonima en la homamaso – ĉi tia natura loko, tia ĝardeneto ne suspektis, ke ili ĝuste dank' al li transvivos kun siaj eĉ plej efemeraj aspektoj; kaj tamen tiu krataga odoro, kiu ŝvebas laŭ la abelplena heĝo, kie sovaĝaj rozoj baldaŭ vice floros, la seneĥa knaro de paŝoj en alea gruzo, la veziko, kiun la rivero formis ĉe akvoplanto, kaj kiu baldaŭ krevas – mia pasio ilin kaptis kaj sukcese portis trans multajn sinsekvajn jarojn, dum ĉirkaŭe malaperis la padoj, mortis tiuj, kiuj ilin suriris, kaj mortis memoro pri la suririntoj. Iafoje tia ŝiraĵo de pejzaĝo, drivante ĝis nuntempo, apartas de ĉio ajn, tiel ke ĝi nebule flosas en mia penso, kiel ia florplena Delos-insulo155, kaj mi ne povas diri de kiu lando kaj tempo, eble de kiu nura sonĝo ĝi venas. Sed precipe kiel profundaj fontoj de mia mensa grundo, kiel solida tereno, sur kiu mi ankoraŭ apogas min, rolas la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto. Tial ke mi kredis je aĵoj, je vivuloj, dum mi trairis ilin, la aĵojn, la vivulojn, kiujn ili al mi konigis, mi ankoraŭ rigardas gravaj, kaj ili ankoraŭ donas al mi ĝojon. Eble la krea fido en mi sekiĝis, aŭ eble realeco formiĝas nur en memoro – kiel ajn, floroj, kiujn oni nuntempe montras al mi unuafoje ne estas por mi veraj floroj. La vojo de Mezeglizo kun siaj siringoj, kratagoj, cejanoj, papavoj, pomarboj, la vojo de Germanto kun sia ranidoplena rivero, siaj nimfeoj, siaj ranunkoloj, ambaŭ fariĝis por mi ĉiama figuro de landoj, en kiuj mi volonte vivus, en kiuj mi postulus antaŭ ĉio, ke oni sin dediĉu al fiŝkaptado, al boata promeno, al vizito de ruinaj gotik-stilaj fortikaĵoj, al trovo ie inter tritikejoj – kiel okazis pri Santandreo-de-kampoj – de vasta, kruda, fojn-amase orkolora preĝejo; kaj la cejanoj, la kratagoj, la pomarboj, kiujn mi okaze de vojaĝoj ankoraŭ trovas en kampoj, ĉar ili restas samprofunde, je la nivelo de mia estinteco, kun mia koro senpere komunikas. Kaj tamen, ĉar ĉiu loko havas propran spiriton, kiam ekregas min deziro revidi la vojon de Germanto, ĝin oni ne kontentigus simple irigante min al riverbordo, kie kreskus same belaj aŭ eĉ pli belaj nimfeoj, ol la vivonaj, same kiel vespere je rehejmiĝo – en la horo kiam en mi vekiĝis la angoro, kiu poste kontaĝas amon kaj povas iĝi neforigebla parto de ĝi – mi ne ŝatus, ke pli bela kaj pli inteligenta patrino, ol la mia, al mi bonan nokton dezirus. Ne, en simila maniero kiel tio, kion mi bezonis por tia paca endormiĝo, kian al mi neniu amatino poste donis, ĉar ŝin oni suspektas en la tempo, kiam oni ŝin ankoraŭ fidas, kaj ke ŝian koron oni ne posedas tiel, kiel en la kiso de mia patrino mi ricevis ŝian koron, plene, sen sekretigo de oblikva penso, sen spuro de intenco direktita al iu alia – tio estis ŝia esto, ke ŝi al mi klinu tiun ŝian vizaĝon, en kiu estis sub okulo ia marko, kiu laŭdire estis malbelaĵo, sed kiun mi amis egale, kiel ĉion ceteran, simile tio, kion mi revidi deziras, estas la vojo de Germanto, kia mi ĝin konis, kun la farmodomo, kiu iom distancas de la du sekvaj, kiuj interpremiĝas apud la ekstremo de la kverke borderita aleo; estas ankaŭ la herbejoj, super kiuj pomarboj folias per folioj, kiujn la suno de temp' al tempo briligas kiel akvejo; estas tiu pejzaĝo, kies propra etoso nokte, en sonĝoj, min tre forte, preskaŭ vizie plenigas, kaj ĝin, vekiĝinte, mi ne retrovas. En mi por ĉiam kaj nedisigeble kuniginte diversajn impresojn nur per tio, ke ili sentiĝis al mi samtempe, la vojo de Mezeglizo kaj la vojo de Germanto sendube kaŭzis en posta tempo, ke mi ofte disreviĝis kaj eĉ malĝuste agis. Ja diversokaze mi penis revidi iun, ne konsciante, ke la kaŭzo simple estis, ke ŝi min memorigis pri kratago-heĝo; aŭ min instigis al kredo kaj kredigo pri revigliĝo de korinklino nura sopiro al vojaĝado. Sed kun tio – nuntempiĝante en hodiaŭaj impresoj, al kiuj ili povas iel rilatiĝi – ili al ĉi tiuj novaj impresoj provizas fundamenton, profundecon, plian dimension, kiun aliaj malhavas. Ili ankaŭ aldonas al ili ĉarmon, signifon, kiujn nur mi perceptas. Kiam en somera vespero la harmonia ĉielo kiel bestego murmuras kaj ĉiu mishumoras pro venanta fulmotondro, al la vojo de Mezeglizo mi ŝuldas tion, ke mi male en daŭra ekstazo flaras tra la sono de verŝiĝanta pluvo la odoron de nevideblaj kaj persistemaj siringoj.

...

Tiele mi ofte memoradis ĝismatene la epokon de Kombreo, miajn malgajajn sendormajn vesperojn, ankaŭ tiom da tagoj, kies bildojn por mi restarigis la gusto de taso da teo – aŭ laŭ la kombrea dirmaniero la parfumo de taso da teo – kaj pro kunĉeniĝo de memoraĵoj tion, kion mi – multajn jarojn post kiam mi forlasis la urbeton – eksciis pri enamiĝo de Svan, okazinta antaŭ mia naskiĝo, kun tiu akurateco de detaloj, kiun oni en iuj okazoj pli facile ricevas pri la vivo de homoj antaŭ jarcentoj mortintaj, ol pri la vivo de proksimaj amikoj, kaj kiu ŝajnas neebla, kiel ŝajnis neeble interparoli de unu urbo al alia – dum oni ne sciis la rimedon, per kiu tiun neeblecon oni transpontas. Ĉiuj ĉi memoraĵoj, sin iom post iom amasigante, iĝis unu sola tuto, sed en tiu tuto oni povas tamen distingi – inter la pli malnovaj kaj la pli novaj, kiujn parfumo naskis, kaj ankaŭ rilate al tiuj, kiuj estis aliulaj memoraĵoj al mi transdiritaj – eble ne fendojn, verajn breĉojn, sed almenaŭ tiajn striojn aŭ kolorŝanĝojn, kiuj en iaj rokoj, ekzemple en marmoroj, atestas pri malsamaj devenoj, malsamaj geologiaj epokoj, tielnomataj formacioj.

Nu certe – kiam mateno proksimis, la efemera dubo de mia vekiĝo delonge forvaporiĝis. Mi sciis, en kiu ĉambro mi pozitive kuŝas, mi rekonstruis ĝin ĉirkaŭe en mallumo, kaj – sekvante la solan gvidon de memoro aŭ min helpante per la signo de ekaperanta malforta helo, ĉe kies piedo mi pendigis la fenestrajn kurtenojn – mi ĝin tute refaris kaj primeblis, kiel aranĝisto kaj dekoristo, kiuj konservus la ekzistantajn malfermaĵojn de pordoj kaj fenestroj; la spegulojn mi relokis kaj la komodon enpuŝis en ĝian kutiman lokon. Sed apenaŭ la taghelo – ne la rebrilo de lasta braĝo sur kupra stango, kiu antaŭe min kredigis pri ĝia veno – tra la malhelo kvazaŭ per bastoneto da kreto blanke desegnis la unuan korektan strion, tuj la fenestraj framo kaj kurtenoj deŝoviĝis de la porda malfermaĵo, kien mi erare enmetis ilin, dum la labortablo, kiun mia memoro mallerte instalis en ĝia loko, forkuregis, antaŭ si pelante la kamenon, retropuŝante la koridoran muron; la lokon, kie antaŭ nelonge estis la tualetejo, okupis kureto, kaj la apartamento, kiun mi kunmetis en mallumo, jam aliĝis al la loĝejoj aperintaj en la vekiĝo-tempa ideo-kirlo, fortimigite de la pala signo, kiun super la kurtenoj strekis la levita fingro de tagiĝo.

Dua parto: Unu Enamiĝo de Svan

Aniĝo en la verdurena eta rondo, eta grupomalgranda tribo postulis unu kondiĉon, sufiĉan sed nepre necesan: ĉiu novulo silente agnosku kredkonfeson, en kiu tekstis unu paragrafo, ke la juna pianisto, kiun sinjorino Verduren tiujare patronis, kaj pri kiu ŝi komentis ke „estas malpermesinde, ke iu tiel bone ludas la muzikon de Rikardo Vagner156“, ol Plante kaj Rubinstejn157„pli fortis“, kaj ke doktoro Kotar, ol doktoro Poten, pli bone diagnozis. Ĉiu novvarbito, kiun la verdurena paro ne konvinkis pri tio, ke la vesperoj de aliaj homoj, kiuj ne vizitadis ilian salonon, estas tedaj kiel pluva tago, estis tuj eksigita. Tiurilate virinoj pli ol viroj montriĝis malemaj al rezigno pri monduma esplorado, pri scivolo kaj propra provado de la atmosfero de aliaj salonoj, kaj la verdurena paro cetere sentis, ke tiu demone memspertema kaj frivola spirito povus kontaĝe difekti la ĝeneralan fidelecon de la malgranda sekto; ili do sinsekve seniĝis je ĉiuj in-seksaj fideluloj.

Krom la juna edzino de la kuracisto ili akceptadis en tiu jaro nur (kvankam sinjorino Verduren havis neriproĉindan vivon kaj devenis de respektinda, tre riĉa kaj tute malfama burĝa familio, kun kiu ŝi konscie iom post iom ĉesigis ĉian rilatadon) personon preskaŭ duonmonduman, nome sinjorinon De Kreci, kiun sinjorino Verduren nomis per ŝia voknomo „Odeta“ kaj epitetis „aminda“ kaj krome la onklinon de la pianisto, kiu probable iam oficis domgardiste, kaj ĉi tiuj homoj estis tiom senspertaj pri mondumo, ke al ilia naiveco oni facile kredigis, ke la princino De Sagan kaj la dukino De Germanto por havi gastojn ĉe siaj vespermanĝoj uzis kiel lastan rimedon pagadon al senmonuloj, tiel ke se iu proponus al ili inviton al mondumaĵo ĉe iu el tiuj eminentaj sinjorinoj, la eksa domgardistino kaj la duonmonduma ino disdegne malakceptus.

La verdurena paro al vespermanĝo ne invitis: oni havis ĉe ili pretan teleron. La vespero ne konformis al ia difinita programo. La juna pianisto muzikis, sed nur se li estis en la humoro, ĉar al homoj oni ne trudis ion, kaj laŭ la diro de sinjoro Verduren „ĉio estas por amikoj, vivu la kunuloj!“. Se la pianisto proponis ludadon de la ‚Rajdado de Valkirioj‘158 aŭ de la preludo de ‚Tristano kaj Izolda‘159, sinjorino Verduren protestis, ne tial ke ĉi tian muzikon ŝi ne ŝatus, sed male tial, ke ĝi estas tro impresa. „Ĉu vi vere volas, ke mi ricevu hemikranion? Vi scias, ke tiel estas, ĉiufoje kiam li ludas tion. Mi scias, kio estos la sekvo. Morgaŭ, kiam mi volos ellitiĝi, saluton! mi povos nur plu kuŝi!“ Se muziko ne estis, homoj babilis, kaj iu el la amikaro, plejofte ilia tiam ŝatata pentristo „elbuŝigis“ laŭ la diro de sinjoro Verduren „dikan ŝercon, pro kiu ĉiuj ridegis“; ridis precipe sinjorino Verduren, al kiu – pro ŝia kutima emo laŭvorte plenumi la vortfigurojn de la emocioj, kiuj trafis ŝin – doktoro Kotar (li tiam estis juna, debutanta kuracisto) iun tagon devis reloki la malsupran makzelon, kiun ŝi elartikigis pro troa ridado160.

Surhavo de nigra frako estis malpermesita pro tio, ke oni estis inter kompanoj kaj ne volis simili al teduloj, kiujn oni evitis kiel danĝeran malsanon, kaj kiujn oni invitis nur por festaj vesperoj okazigitaj laŭeble malofte, nur se iel tio amuzis la pentriston aŭ konigis la muzikiston. En ordinaraj vesperoj oni simple ludis enigmojn, vespermanĝis en kompleto sed nur inter familiaruloj sen enmikso de homoj fremdaj al la eta rondo.

Sed laŭtempe kiel la rondanoj okupis pli kaj pli grandan parton de la tempo de sinjorino Verduren, teduloj kaj ĝenuloj iĝis ĉiuj homoj, kiuj detenis la amikojn malproksime, kaj ĉio, kio okaze ne lasis ilin liberaj: jen la patrino de la unua, la profesio de la dua, jen la somerdomo aŭ la malbonfarto de la tria. Se okaze doktoro Kotar tuj post la manĝo sin pretigis por vizito al akute malsana paciento: „eble“ diris sinjorino Verduren „estos al li multe pli sane, se vi ne perturbos lin hodiaŭ vespere; li trankvile dormos sen vizito de vi; morgaŭ frue en la mateno vi iros kaj vidos, ke li resaniĝis“. En la komenco de decembro ŝi ekangoris imagante, ke la fideluloj „perfidos“ en la kristnaska kaj novjara festotagoj. La onklino de la pianisto postulis, ke li ĉeestu tiutage la familian vespermanĝon ĉe ŝia patrino...

— „Ĉu vi kredas, ke via patrino mortus“ akre komentis sinjorino Verduren „se vi ne vespermanĝus kun ŝi en novjaro, kiel oni faras en la provincoj?“.

Ŝia zorgo reviviĝis, kiam proksimis la antaŭpaska semajno161:

— „Vi, doktoro, estas klerulo, liberpensulo – vi kompreneble venos en paska vendredo tute same, kiel en alia tago, ĉu ne?“ ŝi diris en la unua jaro al Kotar per memcerta tono, kvazaŭ pri la respondo ŝi neniel dubis. Sed pro la respondo ŝi tre antaŭtimis, ĉar se li ne estis venonta, ŝi eble entute malhavus gastojn.

— „Mi venos en la paska vendredo... kaj adiaŭos al vi, ĉar ni forveturos kaj pasigos la festotagojn en Overnjo162.“

— „Ĉu en Overnjo? Tie vin manĝos puloj kaj vermoj. Pa! laŭ via plaĉo!“

Kaj post silento:

— „Se vi almenaŭ sciigus pli frue, ni penus aranĝi la aferon, ni eble kune vojaĝus tien en komfortaj kondiĉoj.“

Ankaŭ se fidelulo havis amikon, se kunulino havis amaferon, kulpe de kio li aŭ ŝi povus iafoje perfidi, la verdurena paro, kiu ne ŝokiĝis pro tio, ke virino havas amanton, se ŝi nur havas lin ĉe ili, amas lin tra ili, kaj lin ne pli amas ol ilin, diris: „bonege! vian amikon simple alinvitu.“ Kaj oni varbis lin por prova tempo, por vidi ĉu li laŭorde ĉion konfidos al sinjorino Verduren kaj ĉu li estos bone akceptata de la malgranda tribo. Se tiel ne estis, oni parolis aparte al la fidelulo, kiu enkondukis la novulon, kaj oni bonvole helpis lin per tio, ke oni malpacigis lin kun lia amiko aŭ amanto. Se male ĉio estis en ordo, la novulo aliĝis al la societo. Kaj ĝuste tiel okazis, ke kiam la duonmondanino al sinjoro Verduren tiujare raportis, ke ŝi ekkonis tre ĉarman viron, nome sinjoron Svan, kaj aludis, ke tre volonte li venus al iu vespera akcepto, sinjoro Verduren senprokraste sciigis la peton al sia edzino. Li neniam opiniis alie ol sia edzino, kaj lia propra rolo estis en la plenumo de ŝiaj deziroj – kaj same de la fidelulaj deziroj – per plejeble lertaj rimedoj.

— „Jen, sinjorino De Kreci havas peton al vi. Ŝi deziras prezenti al vi amikon sian, nome sinjoron Svan. Kiel vi opinias?“

— „Kara, ĉu vi kredas, ke mi povus ion rifuzi al tia perfekta juna virino? Jes, silentu, vian propran opinion mi ne petis, mi diras, ke vi estas perfekta virino.“

— „Se tiel vi decidas...“ respondis Odeta en koketa tono, kaj ŝi aldiris: „vi scias, ke mi ne estas fiŝin for kamplimntz163.“

— „Nu bone, venigu vian amikon, se li estas simpatia.“

La eta rondo certe ne samrangis kun la societo, kiun Svan kutime frekventis, kaj aŭtentaj mondumanoj juĝus, ke viro, kiu en ĝi havas eminentan lokon, malŝparas sian tempon kaj prestiĝon per interkoniĝo kun la verdurena societo. Sed Svan tiom inklinis al virinoj, ke ekde kiam li konis preskaŭ ĉiujn inojn en la nobelaro kaj de ili ne plu atendis ion novan, li ne plu taksis grava la atestilon pri civitaneco, la preskaŭan nobelan titolon, kiun al li donis la kvartalo Sankta-Ĝermano, sed ĝin rigardis ia valorpapero, ia kambio per si mem senvalora, sed per kiu li povis improvize trovi akcepton en ajna malgranda provinca urbeto aŭ en ajna malfama pariza medio, en kiu la filino de loka hidalgo aŭ aktisto al li plaĉis. Ĉar deziro aŭ amo al virino tiam revivigis lian vantecon, kiu ne plu akompanis lin en la ĉiutaga vivo (kvankam ĝuste tiu vanteco kredeble lin siatempe emigis al tiu monduma kariero, en kiu sian naturan inteligenton li fordonis al frivolaĵoj kaj sian klerecon pri belartoj servigis al rangaj sinjorinoj, kiuj volis aĉeti pentraĵojn kaj meblojn por siaj domoj), kaj spronis lian deziron imponi en la okuloj de nekonata ino, kiun li subite ekamis, per eleganteco, kiun la nura nomo Svan senplie ne provizis. Imponi li deziris precipe se la nekonata ino estis malaltaklasa. Same kiel inteligenta homo ne timas, ke al alia inteligenta homo li ŝajnos stulta, tiel same elegantulo ne timas, ke lian elegantecon ignoros grandsinjoro, sed ja ke krudulo ĝin pretervidos. Tri kvaronoj de la elmontroj de sprito, de la mensogoj pro vanteco, kiujn tra ĉiuj lokoj kaj epokoj faris homoj, kiuj per tiaj agoj fakte sin malaltigas, fariĝis pro malsuperaj homoj. Kaj Svan, kiu sintenis senafekte, ja senpripense antaŭ dukino, timis pro la ebla malestimo de ĉambristino – antaŭ ŝi pozis.

Li ne agis kiel multaj homoj, kiuj pro neiniciatemo aŭ pro la rezigna sento, ke alta socia rango devigas al restado en difinitaj rondoj, sin detenas de la plezuroj, kiujn ĉirkaŭmondo disponigas ekster la alta pozicio, en kiu ili establiĝis kaj restas ĝis sia morto, laŭtempe akceptante rigardi kiel plezurojn – ĉar pli bonaj ne estas – kiam al ili prosperis kutimiĝi, la mezbonajn amuzojn aŭ la elteneblajn enuojn, kiujn ĝi al ili havigas. Svan male ne penis taksi belaj la inojn, kun kiuj li rilatis, sed penis rilati kun la inoj, kiujn li taksis unuavide belaj. Ĉi tiuj ofte belis en iom vulgara maniero, ĉar la korpaj ecoj, kiuj lin nekonscie logis, estis tute aliaj ol la ecoj, pro kiuj li admiris la inojn skulptitajn aŭ bildigitajn de pentromastroj, kies verkojn li plej alte taksis. Profunda, melankolia ŝajno frostigis lian voluptemon, kiun male senmanke vigligis sana, abunda, rozkolora karno.

Se, vojaĝante, li renkontis familion, kun kiu li pro malegaleco de rango laŭ etiketo normale ne interkoniĝus, sed ene de kiu iu virino en liaj okuloj prezentis specon de ĉarmo, kiun li ne ekkonis antaŭe, teno de distanco kaj forklino de la deziro, kiun ŝi naskis en li, substituo de alia plezuro al la plezuro, kiun li povus kunhavi kun ŝi, ekzemple mesaĝante al jam konata amatino, ke ŝi alvojaĝu – ĉio ĉi ŝajnus al li same malestiminda abdiko antaŭ la cirkonstancoj, same stulta rezigno pri nova feliĉo, kiel se li ne vidus la vizitatan landon, sed enfermiĝus en sia hotelĉambro kaj rigardus bildojn de Parizo. Li ne restis inter la muroj de siaj sociaj rilatoj, sed male ilin ŝanĝis – tiel ke li povu ilin rekonstrui surloke kaj dekomence en ĉiu okazo, kiam virino lin iel ĉarmis – al la toloj de facile dismetebla tendo, kiajn kunportas kaj uzas esploristoj. Kaj la parton de tiuj sociaj rilatoj, kiun transporti aŭ interŝanĝi kontraŭ nova plezuro ne eblis, li volonte fordonus senpage, kiom ajn al aliaj homoj avidinda ĝi cetere ŝajnus. Pli ol unufoje sian krediton ĉe ia dukino, dum jaroj amasiĝintan pro servopreteco kiun ŝi ne trovis okazon plenumi, li forĵetis tute en unu fojo, postulante en sentakta depeŝo telegrafian rekomendon, kiu laŭeble baldaŭ rilatigu lin al kampara intendanto, kies filinon li rimarkis, agante kiel malsatanto, kiu diamanton interŝanĝus kontraŭ peco da pano. Pri tiaj okazoj li poste eĉ ridis, ĉar estis en lia karaktero – kompensita de alta, malofte trovebla ĝentileco – iaspeca krudeco. Li cetere estis iu el tiuj inteligentaj homoj, kiuj ĉiam vivis sen bezono de laboro kaj serĉas ian konsolon, eble ian senkulpigon en tio, ke senfareco al ilia sagaco provizas temojn same studindajn, kiel provizas belartoj aŭ sciencoj, ke la reala vivo konsistas el situacioj pli interesaj, pli romaneskaj, ol ĉia romano. Tiel li almenaŭ asertis kaj pri tio facile konvinkis la plej spritajn el siaj samsocietanoj, interalie baronon De Ĉarlus, kiun li volonte gajigis per rakontoj pri la galantaj aventuroj, en kiuj li implikiĝis – jen ke renkontinte virinon okaze de vagonara vojaĝo kaj ŝin veniginte al sia hejmo, li eksciis, ke ŝi fratinas kun regnestro, kiu ĝuste tiam estis tenanta en siaj manoj ĉiujn rimenojn, kiuj kondukas la politikan sorton de Eŭropo, pri kies evoluo li sekve informiĝas en tre agrabla maniero; jen ke pro malsimpla kombino de cirkonstancoj, la venonta elekto de nova papo kondiĉas, ĉu li akceptiĝos aŭ ne akceptiĝos kiel amanto de iu kuiristino.

Cetere ne nur la brilan kohorton de virtaj, riĉaj vidvinoj, de generaloj, de akademianoj, kun kiuj li proksime rilatis, Svan devigis al rolo de amrilataj perantoj kun tia senhonta facileco. Al ĉiuj liaj amikoj estis sufiĉe kutima okazo, ke ili jen kaj jen ricevis leteron lian, en kiu li petis rekomendan aŭ enkondukan bileton kun diplomata lerteco, kiu, persistante tra la sinsekvaj amaferoj kaj tra la malsamaj pretekstoj, atestis pli nete ol atestus mallertaĵoj pri konstanta temperamento kaj nevariaj celoj. Mi plurfoje petis kaj aŭdis rakontojn, multajn jarojn poste ekinteresiĝante pri lia karaktero, pro tio ke ĝi per tute aliaj aspektoj similis al la mia, ke kiam mia patrina avo – kiu tiam ankoraŭ ne estis mia avo, ĉar ĝuste en la tempo ĉirkaŭ mia naskiĝo komenciĝis la granda enamiĝo de Svan, kaj ĝi por longe ŝanĝis lian ĉi-rilatan moron – ricevis leteron, sur la koverto de kiu li rekonis la skribmanieron de sia amiko, li ekkriis: „ha! Svan skribas por ia peto; gardistoj!‟ Kaj ĉu pro malfido, ĉu pro la nekonscie malica sento, kiu instigas homojn proponi al aliaj ion, nur se ili ne deziras ĝin, miaj geavoj absolute rifuzis cedi al la plej facile kontentigeblaj petoj, kiujn li prezentis, ekzemple ke ili interkonigu lin kun junulino, kiu vespermanĝis en nia domo ĉiudimanĉe, kaj pri kiu ili sekve simulis, ĉiufoje kiam Svan sian peton ripetis, ke ili ne plu akceptas ŝin, dum ke en ĉiu cetera tago de la semajno ili pripensis, kiun ili invitu samtempe kun ŝi, fine trovante neniun taŭgan personon, ĉar ili ne agis favore al tiu, kiu la okazon tiom deziris.

Iuj aŭ aliaj geamikoj de miaj geavoj, kiuj bedaŭris ĝis tiam, ke kun Svan ili ne interkoniĝis, okaze raportis kun kontento – eble ankaŭ kun ioma deziro instigi envion – ke li nun iĝis al ili ege afabla kaj ilin ofte vizitas. Mia avo ne volis detrui ilian ĝojon, li nur, rigardante al mia avino, kantetis:

el tia mistero
nenion mi komprenas...164

aŭ:

vidaĵo efemera...165

aŭ:

en afero tia
prefere oni pretervidu...166

Post kelkaj monatoj se mia avo demandis al la nova amikiĝinto de Svan: „kio pri Svan? ĉu vi plu ofte renkontas lin?“ la kunparolanto tre ĉagrene mienis: „lian nomon ne plu diru antaŭ mi!“. „Sed mi antaŭe komprenis, ke vi tiom proksime rilatas...“ Li ekzemple estis dum kelkaj monatoj proksima amiko de kuzoj de mia avino, manĝis en ilia hejmo preskaŭ ĉiuvespere. Subite, li ĉesis veni, sen ke li pri tio avertis. Ili supozis, ke li malsanas, la kuzino de mia avino serĉis iun por viziti lin kaj informiĝi, kaj tiam en la kuirejo ŝi trovis leteron lian, kiu pro malzorgo restis videbla en la kontolibro de la kuiristino. En la letero li anoncis al ĉi tiu virino, ke li tuj forlasos Parizon kaj ne plu vizitos la domon. Ŝi estis lia amatino, kaj kiam li ĉesigis la rilaton, sole al ŝi li zorgis sciigi, ke li ne plu venos.

Kiam male la momenta situacio estis, ke lia amatino apartenis al la mondumo aŭ almenaŭ estis tia persono, ke nenia tro malsupera socia deveno, nenia tro kontraŭmora vivmaniero malebligus ŝian akcepton en la alta societo, tiam li – kompleze al ŝi – tiun societon denove vizitis, sed nur en tiuj apartaj rondoj, en kiuj ŝi kutime aperis, aŭ en kiujn li unue enkondukis ŝin. „Ne kalkulu, ke Svan ĉi-vespere venos“ homoj avizis „memoru ke hodiaŭ estas la semajnotago, kiam li vizitas la operejon kun sia usonanino“. Li invitigis ŝin al la altgrade elitaj salonoj, en kiuj li estis kutima gasto, ĉiusemajne manĝis, pokeron ludis; ĉiuvespere post ol malforta ondumigo de lia rekte kombita, rufa hararo per sia mildo moderigis iom la brilon de liaj verdaj okuloj, li elektis floron por enpiko en la brustopoŝa fendo, eliris kaj vojis al vespermanĝo kun sia amatino ĉe iu el la gastigemaj virinoj de sia koterio; tiam, pensante pri la admiro kaj amikeco, kiun laŭmodaj homoj, kiujn li tie renkontos kaj por kiuj li orakolis pri belo kaj bono, elmontros al li antaŭ la ino, kiun li amis, li denove kontentis pro tiu monduma vivo, pri kiu li delonge tediĝis sed kies konsisto, penetrita kaj varme kolorigita de enŝteliĝinta viva flamo, al li nun ŝajnis kara kaj bela, ĉar en ĝin li enfandis novan amon.

Ĝis tiam ĉiu amafero, ĉiu amindumo, kiujn li travivis, estis pli aŭ malpli kompleta realigo de revo, kiun naskis la vido de vizaĝo aŭ de korpo, kiujn Svan spontanee, sen konscia streĉo, trovis ĉarmaj – sed kiam male iun tagon okaze de teatra prezento lin kun Odeta de Kreci interkonigis iu amiko el pasinta tempo, kiu al li antaŭe parolis pri ŝi, dirante ke ŝi estas belega virino, kun kiu ligiĝo eventuale eblas, sed prezentante ŝin kiel pli malfacile alireblan, ol ŝi reale estis, por tiel mem ŝajnigi sin pli servopreta per ĉi tiu perado, ŝi en la okuloj de Svan certe ne aperis sen beleco, sed kun tia beleco, kiu al li indiferentis, kiu en li estigis nenian deziron, eĉ kaŭzis iaspecan sensan malemon, ŝi aperis kiel iu el tiuj virinoj – kaj ĉiu viro havas tiurilate sian propran senton, malsaman al tiu de alia viro – kiuj estas la kontraŭtipo de tio, kion la natura inklino postulas. Ŝi havis tro akran profilon, tro delikatan haŭton, tro elstarajn vangostojn, tro streĉitan vizaĝon, ol povus al li plaĉi. Ŝiaj okuloj belis, sed tiel grandis, ke ili cedis sub la propra pezo, lacigis la ceterajn trajtojn de ŝia vizaĝo, impresis kvazaŭ ŝi ne bone fartus aŭ mishumorus. Ioman tempon post la unua renkontiĝo en teatrejo, ŝi sendis leteron, en kiu ŝi petis, ke li vidigu al ŝi sian belartan kolekton, kiu tre interesis ŝin „... ĉar ŝi, malklera, tre ŝatas belajn objektojn“, ankaŭ dirante, ke ŝi siakrede pli bone konos lin, kiam ŝi renkontos lin en „lia home167“, en kiu ŝi imagis „ke li komfortas168, trinkante teon, legante librojn“, kvankam ŝi ne kaŝis sian miron, ke li loĝas en kvartalo, kiu aspektas tiel malgajige kaj „estas tiom malmulte smart-a169 malakorde kun li, kiu elegantas“. Kaj kiam la vizito finiĝis, ŝi, forironte, esprimis sian bedaŭron, ke ŝi restis tiom mallonge en tiu loĝejo, en kiun ŝi plezure eniris, kaj pri li ŝi parolis, kvazaŭ li estus pli grava ol aliaj homoj, al ŝi konataj, ligante iliajn du personecojn per ia romaneska rilato, pro kiu li ridetis. Sed en la iom rezignema aĝo, al kiu Svan jam proksimis kaj en kiu homoj kutime kapablas enamiĝi iom sentimentale, ne tro zorgante pri reciproko, tia interproksimigo de koroj, ne plu estante kiel en junaĝo la celo, al kiu amo nepre aspiras, tamen al ĝi restas ligita per tiel forta ide-asocio, ke ĝi povas fariĝi la kaŭzo de ĝi, se hazarde ĝi naskiĝas unua. En pli frua vivotempo oni revis, ke oni ricevos la koron de virino, kiun oni amas; en pli malfrua tempo la sento, ke oni ricevas la koron de virino, eventuale sufiĉas por enamigi al ŝi. Tiel do en aĝo, en kiu laŭsupoze viro atendas de amo precipe subjektivan plezuron kaj sekve la rolo de inklino al virina beleco probable pli pezas, okazas ke amo – amo ankaŭ plene korpa – povas naskiĝi, sen ke ĝi radikas en antaŭa deziro. En tiu sezono de la vivo homon jam plurfoje trafis enamiĝo; amo ne plu evoluas sole laŭ propraj, nekonataj, fatalaj leĝoj ene de miranta kaj pasiva koro. Ĝin la amanto helpas, ĝin memoro aŭ memsugestio devojigas. Rekonante iun ĝian simptomon la koncerna homo memoras kaj revivigas la aliajn. Ĉar ĝian kanton li scipovas, ĉar ĝia tuto estas en li engravurita, li ne bezonas, ke virino rediru ĝian komencon – kiun plenigas admiro inspirita de beleco – por retrovi la sekvon. Kaj se ŝi komencas en la mezo – kiam koroj proksimiĝas, kiam oni parolas pri vivo tute dediĉita al la amato – li sufiĉe kutimiĝis al la melodio kaj kapablas tuj aligi sian voĉon al tiu de la kunulino ĉe la strofo, ĉe kiu ŝi atendas.

Odeta De Kreci plu vizitis Svan-on, ŝiaj vizitoj tempe proksimiĝis; kaj sendube ĉiufoje li nove spertis la disreviĝon, ke li frontas tiun vizaĝon, kies apartaĵojn intertempe li forgesis iom, kaj kiun li memoris nek tiom emoci-esprima, nek – malgraŭ ĝia juneco – tiom velkinta; li bedaŭris, dum ŝi kun li plu interparolis, ke ŝia granda beleco ne konformis al la speco, kiun li spontanee pli ŝatis. Estas cetere menciinde, ke la vizaĝo de Odeta ŝajnis pli malgrasa, pli elstara, ol ĝi reale estis, tial ke la frunton kaj la supran parton de vangoj, ilian platan, glatan surfacon kovris la maso de la hararo, kiun virinoj tiam frizis kun longaj „antaŭaĵoj“, ŝvele pro „ondumoj“, taŭze pro disordaj faskoj laŭlonge de oreloj; kaj koncerne al ŝia korpo, kiu estis admirinde belforma, estis malfacile ekvidi ĝian koherecon – pro la tiama fasona modo kaj kvankam ŝi estis iu el la plej tualetemaj virinoj en Parizo – tiom forte la korsaĵo, kiu svingiĝis antaŭen kvazaŭ sur forestanta ventro kaj subite finiĝis per pinto, dum ke sube ŝvelis la balono de duoblaj jupoj, trudis al virino la aspekton de aparato el diversaj, mallerte kunmetitaj pecoj; tiom la krispoj, la falbaloj, la veŝto iris plene sendepende, obee al la fantazio de sia fasono aŭ de la ŝtofa konsisto, laŭlonge de linioj, kiuj kondukis ilin al bantoj, al puntaj amasoj, al franĝoj el kontraŭdirektaj gagatoj aŭ ilin alformis al barto, neniel atente al la viva korpo, kiu – laŭ tio se la konstruo de tiuj galanteriaĵoj akordis aŭ malakordis kun ĝia vera formo – en tiu aparato iĝis aŭ kunpremita, aŭ ŝvebanta.

Sed post ol Odeta foriris, Svan ridetis, pensante, kiel ŝi asertis, ke ŝi sopirados, ĝis li permesos al ŝi denovan viziton; li memoris la maltrankvilan, timeman mienon, kun kiu ŝi unu fojon petis, ke tio okazu post ne tro longe, kaj la rigardon, kiun ŝi en tiu momento al li direktis kun mieno de tima petego kaj ŝi tiel vidiĝis kortuŝa sub la bukedo de artaj pense-floroj fiksita sur la antaŭo de ŝia ronda, blanka-pajla ĉapelo kun bridoj el nigra veluro. „Ĉu vi bonvolos“ ŝi diris „viaflanke viziti min almenaŭ unufoje por teo?“. Li rifuzis per preteksto, ke li havas laboron, ian studon – kiun li fakte de jaroj ne plu daŭrigis – pri Johano Vermeer el Delfto170. „Mi komprenas, ke mi kapablas nenion, mi malforta, kompare kun la grandaj kleruloj, inter kiuj vi staras“ ŝi respondis „mi estus kiel rano antaŭ juĝistaro. Tamen mi tiom ŝatus instruiĝi, ekscii, iniciĝi. Estas certe tiom amuze, foliumi, ŝovi la nazon en antikvajn skribaĵojn“ ŝi aldiris kun la memkontenta sinteno de elegantulino, kiu pretendas, ke ŝi ĝoje faras malpurigan laboron sen timo pri sinmakuligo, ekzemple kuiras, mem knedante kaj fendante. „Vi probable mokos min: pri tiu pentristo, kiu malebligas, ke mi baldaŭ renkontos vin“ – ŝi per tio celis Vermeer-on – „mi ĝis hodiaŭ neniam aŭdis; ĉu li ankoraŭ vivas? Ĉu en Parizo mi povus ie vidi verkojn liajn, por ke mi ricevu impreson pri tio, kion vi ŝatas, ke mi divenu, kio estas malantaŭ tiu granda, tiom laborema frunto, en tiu kapo, kiu videble ĉiam pripensas ion, ke mi eksciu: jen, pri tio li estas pensanta. Estus tiom bele, se mi partoprenus viajn studojn.“ Li senkulpiĝis, dirante ke li timas novajn amikiĝojn, kaj, uzante galantan esprimon, ke li timas pro eventualaj okazoj de malfeliĉo. „Vi timas pro ies korinklino, ĉu? Estas kurioze; mi tion deziregas, mi foroferus la tutan ĝistiaman vivon, se tion mi trovus“ ŝi diris per tiom spontanea, tiom senhezita tono, ke tio lin afekciis. „Probable vi suferis pro iu virino. Kaj vi kredas, ke aliaj inoj estas al ŝi similaj. Vian koron ŝi ne komprenis; vi estas tiom malordinara viro. Pro tio mi unue ekŝatis vin, mi ja sentis, ke vi estas malsama ol aliaj homoj.“ „Sed ankaŭ vi cetere“ li diris „mi scias, kiel estas kun virinoj, vi probable havas multajn okupojn, malmulte da libera tempo.“ „Ĉu mi? Neniajn okupojn mi havas. Mi ĉiam liberas, kaj por vi ĉiam mi liberos. En iu ajn horo de la tago aŭ de la nokto, se al vi estas oportune renkonti min, sendu iun al mi, kaj mi feliĉe alhastos. Ĉu vi tiel agos? Vidu, kio vere afable estus – ĉu vi permesus, ke mi konigu vin al sinjorino Verduren, kies vesperajn akceptojn mi vizitas ĉiutage? Imagu! Ni tie renkontiĝus, kaj mi pensus, ke vi almenaŭ iagrade ĉeestas kompleze al mi.“

Kaj sendube, kiam li tiamaniere memoris iliajn konversaciojn, tiel pensis pri ŝi, kiam li solis, li nur anime ludis kun ŝia bildo interŝanĝe kun multaj aliaj virinaj bildoj en ia sentimentala fantazio; sed se hazarda cirkonstanco kaŭzus (aŭ eĉ se ĝi ne kaŭzus – ja cirkonstanco povas aperi sammomente kiam latenta stato realiĝas, sen ke ĝi rolas en ĝia apero), ke la bildo de Odeta de Kreci ensorbus ĉi tutan fantaziadon, se tiu revado ne plu disiĝus de memoro pri ŝi, tiam la malperfektaĵoj de ŝia korpo ne plu gravus, kaj ankaŭ ne gravus, ke ĝi pli aŭ malpli ol alia korpo konformus al la idealo de Svan, ĉar ĝi iĝus la korpo de la amata ino kaj de tiam estus la sola, de kiu li povus ricevi ĝojojn kaj turmentojn.

Mia patrina avo – male ol ĉiuj iliaj tiamaj amikoj – precize konis de antaŭa tempo la familion Verduren. Sed li ne konservis ajnan rilaton kun tiu, kiun li nomis „la juna Verduren“ kaj kiun li rigardis en ĝenerala maniero kiel falintan – tamen sen ke li perdis siajn multajn milionojn da mono – en bohemion kaj vulgaran vivmanieron. Iutage li ricevis leteron de Svan, en kiu ĉi tiu petis rilatigon kun gesinjoroj Verduren. „Gardistoj! gardistoj!“ ekkriis mia avo, „tio tute ne mirigas min, tien devis fatale trafi Svan. Bela medio! Unue mi ne povas fari tion, kion li petas, ĉar mi ne plu konas tiun sinjoron Verduren. Due tio probable kaŝas iun amaferon, kaj en tiajn aferojn mi ne enmiksiĝas. Ha! ni vere havos amuzaĵon, se Svan maskerados kun tiuj etaj Verduren.“

Kaj pro la rifuza respondo de mia avo, Odeta mem enkondukis Svan-on en la domon Verduren.

Gesinjoroj Verduren akceptis por la vespermanĝo en la tago, kiam Svan ĉe ili debutis, doktoron kaj doktoredzinon Kotar, la junan pianiston kaj lian onklinon, la pentriston, kiun ili tiam patronis, al kiuj aliĝis post la manĝo kelkaj aliaj fideluloj.

Doktoro Kotar neniam sciis kun certeco, per kia tono li respondu al kunparolanto, ĉu ĉi tiu seriozas aŭ malseriozas. Kaj por ĉia okazo li aldonis al ĉiu sia vizaĝesprimo ofertitan, kondiĉan kaj provizoran rideton, kies atenda subtileco senkulpigos lin je ĉia riproĉo pro trokredemo, se la diro kiun li aŭskultis fine montriĝus ŝerca. Sed tial ke li volis fronti ankaŭ la malan okazon, li ne allasis, ke la rideto nete konturiĝu en lia mieno, kaj oni sekve konstante vidis ŝvebi en ĝi ian malcertecon, el kiu legiĝis la demando, kiun li ne kuraĝis eldiri: „ĉu mi komprenu tion laŭvorte?“. Pli memcerta li ne estis, kiam li devis agi en publika loko kaj eĉ pli ĝenerale en la vivo, ol en societa salono, kaj li konstante direktis al preterpasantoj, al veturiloj, al okazaĵoj, kunŝercan rideton, kiu antaŭtempe senigis lian sintenon je ĉia ebla malkonveno, ĉar ĝi pruvis, se ĝi ne kongruis kun la situacio, ke tion li bone sciis kaj ke li tiel aŭ tiel ĉi agis nur por la amuzo.

Malgraŭ tio en ĉiuj koncernoj, pri kiuj rekta demando ŝajnis al li dece akceptebla, doktoro Kotar senmanke penis malmultigi sian grandan provizon de duboj kaj grandigi sian instruiĝon.

Laŭ la konsilo, kiun al li lasis lia antaŭvidema patrino en la tempo, kiam li forlasis sian hejmlandon, li do ĉiam, aŭdante iun figuran esprimon aŭ iun propran nomon, kiun li ne jam konis, provis pri ĝia signifo gajni informojn.

Koncerne vortfigurojn li neniam satiĝis pri klarigoj, ĉar, supozante iafoje, ke ili havas sencon pli precizan, ol reale, li volis ekscii, kion ĝuste signifas tiuj, kiujn li ofte aŭdis en interparoloj: beleco de l' diablo, blua sango, vivi en ĝuo kaj bruo, pika horkvarono, esti la reganto de eleganto, al iu lasi blankan programon, ne havi langon por io kaj tiel plu... kaj en kiaj difinitaj okazoj li siavice povos ilin enmeti en siajn frazojn. Manke de tiaj esprimoj li uzis vortludojn, kiujn li parkerigis. Kaj se temis pri novaj homnomoj, kiujn li aŭdis en diroj de ĉirkaŭuloj, li simple ripetis ilin en demanda tono, kion li juĝis sufiĉa, por ke oni provizu al li klarigon, kiun li ne klarvorte petis.

Ĉar la kritika spirito, kiun li en sia mem-imago aplikis al ĉiuj temoj, al li tute mankis, la ekstrema ĝentilaĵo, per kiu oni asertas al iu, kiun oni komplezas – neniel kalkulante kun lia kredo – ke li estas la komplezanto, kun Kotar neniel funkciis: li ĉion komprenis laŭvorte. Kiom ajn blinda sinjorino Verduren estis rilate al li, ŝi fine – konservante la opinion ke li estas homo kun subtila menso – incitiĝis, konstatante ke kiam ŝi invitis lin al privata loĝio por aŭdi teatran prezenton de Sara Bernar, dirante por plia rafiniteco: „estas ege afable ke vi venis, doktoro, des pli ke sen ia dubo vi jam ofte aŭdis Sara-n Bernar, kaj plie ni eble tro proksimas al la scenejo“, doktoro Kotar, kiu eniris la loĝion kun rideto, kiu atendis por intensiĝi aŭ malaperi, ke kompetenta taksanto donu informon pri la valoro de la spektaĵo, respondis: „Efektive ni vere tro proksimas, kaj pri Sara Bernar homoj nun tediĝas. Sed vi sciigis vian deziron, ke mi venu. Viaj deziroj estas por mi ordonoj. Mi tre volonte faras al vi ĉi tiun etan komplezon. Vidu – homoj ĉiel pretas servi vin, vi estas tiom bonkora!“ Kaj li aldiris: „Sara-n Bernar oni kromnomas la Ora Voĉo, ĉu ne? Oni ofte skribas ankaŭ, ke ŝi ardigas la scenejan plankon. Stranga dirmaniero, ĉu ne?“ kaj li esperis, ke tio sekvigos komentojn, sed komentoj ne venis.

„Kara“ diris sinjorino Verduren al sia edzo „ŝajnas al mi, ke ni ne agas lerte, kiam ni pro modesteco bagateligas niajn donacojn al doktoro Kotar. Li estas klerulo, ne havas praktikan spiriton por la vivo, li mem ne scias la valorojn de aferoj, kaj pri tiu temo kredas tion, kion ni diras“. „Mi ne kuraĝis diri al vi, kvankam tion mi ja rimarkis“ respondis sinjoro Verduren. Kaj okaze de la sekva novjaro, anstataŭ ke li havigus al Kotar rubenon je tri mil frankoj valoran, aldirante ke ĝi estas malgrandaĵo, sinjoro Verduren donacis al li tricent-frankan kunmetitan juvelon, subkomprenigante ke tiel bela peco estas malfacile trovebla.

Kiam sinjorino Verduren anoncis, ke post la manĝo venos sinjoro Svan, „Svan?“ ekkriis doktoro Kotar per tono, kiu pro surprizo abruptis – ĉiu malgranda novaĵo senaplombigis, pli ol ĉiun alian, tiun viron, kiu kredis sin ĉiam preparita por ĉia eventualo. Kaj vidante, ke neniu respondis, li kriaĉis: „Svan, kia Svan?“ trafante en krizon de angoro, kiu tuj faciliĝis, kiam sinjorino Verduren diris: „nu, la amiko de Odeta, pri kiu ŝi parolis“. „Ha, bone, bone tiel...“ rediris la kuracisto kaj kvietiĝis. La pentristo siaparte ĝojis pro la enkonduko de Svan ĉe sinjorino Verduren, ĉar li supozis, ke li amas Odetan, kaj li volonte patronis pariĝojn. „Mi ŝatas super ĉio aranĝi geedzigojn“ li murmuris al orelo de doktoro Kotar „multajn fojojn tio al mi prosperis, eĉ inter virinoj“.

Parolante al gesinjoroj Verduren pri la smart-eco de Svan, Odeta kaŭzis ĉe ili antaŭtimon, ke li eble estos tedulo. Li tute male ŝajnis al ili agrabla persono, kion nerekte kaŭzis – sen ke ili sciis pri tio – lia familiareco kun la supera klaso de la socio. Li efektive havis kompare kun eĉ inteligentaj homoj, kiuj la mondumon ne konas, iun el la superecoj de tiuj, kiuj en ĝi iom vivis, nome ke li ne plu misimagis ĝin pro la deziro aŭ pro la teruro, kiun ĝi estigas en homa fantazio – ja ke li rigardis ĝin plene malgrava. La monduma afableco senas je ĉia snobismo kaj je timo pro troa afablo, ĝi estas sendependa, libera, havas graciajn gestojn de tiuj, kies fleksiĝemaj membroj plenumas ekzakte tion, kion ili volas, sen balasta aŭ mallerta partopreno de la cetera korpo. La baza gimnastiko de mondumano, kiu simple, volonte etendas la manon al nekonata junulo, kiun al li oni prezentas, kaj sobre sinklinas antaŭ ambasadestro, al kiu lin oni prezentas171, trasorbiĝis, sen ke li mem konsciis tion, en la socian sintenon de Svan, kiu al homoj de malpli alta medio, kiaj estis la anoj de la verdurena rondo, senhezite agis kun varmeco, kondutis kun amikiĝemo, kiujn laŭ ilia opinio tedulo al si ne permesus. Malvarme li sintenis kelkminute sole kontraŭ doktoro Kotar: vidante ke ĉi tiu palpebrumas kaj nebule ridetas al li, antaŭ ol ili intersalutis (ĉi tiun mimikon Kotar nomis „neŭtrala sinteno“), Svan kredis, ke Kotar lin eble konas el okaza samtempa ĉeesto en iu malĉastejo, kvankam li mem tre malofte vizitis tiajn lokojn, neniam aparteninte al la mondo de diboĉo. Ĉi tiun signon li juĝis malkonvena precipe pro la apudesto de Odeta, kiu povus el tio ricevi pri li malbonan impreson, kaj li afektis plene rigidan mienon. Sed kiam li eksciis, ke apudas sinjorino Kotar, li deduktis ke tiel juna edzo certe ne permesus al si aludon al tiaspecaj ĝuoj antaŭ sia edzino; li ĉesis atribui al la aludema mieno de la kuracisto la signifon, pri kiu li unue timis. La pentristo tuj invitis Svan-on kaj Odetan al sia verkejo. Svan trovis lin afabla. „Eble vin oni pli favoros, ol min“ diris sinjorino Verduren per tono ŝajniganta ofendiĝon „kaj oni vidigos al vi la portreton de Kotar“ – tiun portreton mendis ŝi mem de la pentristo. „Nepre memoru, sinjoro Biŝ“ ŝi refoje admonis la pentriston, kiun oni en la rondo laŭ kutima ŝerco solene sinjorumis, „ke vi devas bone bildigi la belan rigardon, la subtilan, amuzan esprimon de la okuloj. Vi scias, ke tio, kion mi atendas, estas precipe lia rideto; kion mi entute mendis estas portreto de lia rideto.“ Ĉar tiun vortumon ŝi sentis rimarkinda, ŝi ripetis ĝin sufiĉe laŭte, por certigi, ke pluraj rondanoj ĝin aŭdas, kaj eĉ kun ajna preteksto por tio unue arigis kelkajn el ili. Svan petis interkonigon kun ĉiuj ĉeestantoj inkluzive de malnova amiko de la Verdurena paro – laŭnome Saniet – al kiu liaj karakteraj timemo, bonkoreco kaj malaplombo kaŭzis perdon de la estimo, kiun li antaŭe ĝuis en ĉiuj rondoj kiel klera arkivisto, monhavulo kaj ano de respektata familio. Li parolis, kvazaŭ lia buŝo plenus je ia kaĉo, kaj tio sonis kortuŝe, ĉar oni sentis, ke sekvo ĝi ne estis de langa malfacilo, sed prefere de eminenta altanimeco, kiu postrestis el neniam plene rezignita infana simpleco. La konsonantoj, kiujn elparoli li ne sukcesis, estis perfortaĵoj, kiujn li ne povis fari. Per sia peto, ke oni lin prezentu al sinjoro Saniet, Svan en la okuloj de sinjorino Verduren renversis la ordon, tiagrade ke ŝi responde diris, emfazante la restarigitan alirangecon inter ili: „sinjoro Svan, ĉu vi bonvole permesos, ke mi prezentu al vi nian amikon Saniet?“, sed tio flanke de Saniet estigis ardan simpation, kiun cetere gesinjoroj Verduren neniam sciigis al Svan, ĉar Saniet ilin iom incitis kaj ili malvolonte amikigis lin kun homoj. Sed Svan aliflanke tre ĝojigis ilin, taksante nepre necese, ke oni tuj interkonigu lin kun la onklino de la pianisto. Ŝi estis en nigra robo, ĉar ŝi kredis, ke nigro konvenas en ĉiuj cirkonstancoj kaj estas ĉiam eleganta; ŝia vizaĝo tre ruĝis, kiel kutime okazis al ŝi post manĝo. Ŝi respekte sinklinis antaŭ Svan, sed poste rektiĝis moŝtece. Ŝi estis tre malklera kaj timis, ke parolante ŝi kulpos lingvajn erarojn, tial ŝi konscie elparoladis malklare, esperante ke se ŝi eldiros barbarismon, ĝi fandiĝos en tia vorta nebulo, ke ĝin oni ne povos certe distingi, kaj ŝia konversacio sekve konsistis el obtuza gorĝobruado, el kiu pli klare sonis iam kaj tiam la malmultaj vortoj, pri kies ĝusta formo ŝi estis certa. Svan kredis, ke li povas moketi ŝin, parolante kun sinjoro Verduren, sed ĉi tiu pri tio ofendiĝetis.

— „Ŝi estas tiom bona virino“ li respondis. „Mi koncedas, ke ŝi ne imponas, sed mi povas certigi, ke duope interparoli kun ŝi estas agrable.“ „Tion mi ne pridubas“ tuj mildigis Svan. „Mi nur intencis diri, ke ŝi ne eminentas“ li emfazis la lastan vorton „...kaj entute tio ĝustadire estas komplimento!“ „Vidu“ diris sinjoro Verduren, „vi eble miros pri tio: ŝi skribas en tre ĉarma maniero. Ĉu vi neniam aŭdis la pianadon de ŝia nevo? Estas admirinde, ĉu ne, doktoro? Ĉu mi petu por vi, sinjoro Svan, ke li prezentu ian muzikaĵon?“

— „Certe tio feliĉigos...“ ekrespondis Svan, sed Kotar kun moka mieno lin interrompis. Ie li ricevis la instruon, ke emfazo aŭ uzo de solenaj parolturnoj en konversacioj eksmodas. Apenaŭ iu peza, serioze dirita parolo sonis al liaj oreloj, kiel ĵus okazis per la vorto feliĉigos, tuj li opiniis, ke la eldirinto per tio kondutis filistre. Se plie la vorto hazarde prezentiĝis ene de tio, kion li nomis kaduka kliŝo, kiom ajn komunuza la vorto cetere estis, la kuracisto supozis, ke la komencita frazo estas mokinda kaj li ĝin ironie finis per ia ŝablona esprimo, per kiu li ŝajne akuzis la parolinton, ke li celis ĝuste ĉi tiun frazumon, dum li reale nenion tian pensis.

— „... feliĉigos Francion!“ li malice ekkriis, moksolene levante la brakojn.

Sinjoro Verduren ne detenis sin de ridado.

— „Pri kio do ridas ĉiuj ĉi bonaj homoj, mi ne scias. Ŝajnas ke en via anguleto oni ne allasas sin al morneco!“ ekkriis sinjorino Verduren. „Ĉu vi kredas, ke miaflanke mi agrable sidas sole, punite?“ ŝi plu infanumis en afekte ĉagrenita tono.

Sinjorino Verduren sidis sur alta sidilo el vaksumita abio-ligno de svedia deveno, kiun al ŝi donacis violonisto el tiu lando, kaj ĝin ŝi konservadis, kvankam ĝi forme similis al ŝtupetaro kaj malharmoniis kun la belaj malnovaj mebloj, kiujn ŝi cetere havis, sed ŝi volis videbligi ĉiujn objektojn, kiujn al ŝi tradicie donacis iam kaj tiam la fideluloj, por ke la donacantoj havu la kontenton, ke ili rimarkas ilin okaze de vizitoj. Tial ŝi admonis ĉiujn al prefera donacado de floroj aŭ dolĉaĵoj, kiuj oportune konsumiĝas, sed ŝia instigado ne efikis kaj ŝia loĝejo iĝis ekspoziciejo de ĉiaj piedvarmigiloj172, kusenoj, horloĝoj, ŝirmiloj, barometroj, ornamaj potoj, abunde redundaj kaj malakorde dekoraj.

De tiu alta sidejo ŝi vigle partoprenis la interparolojn de la fideluloj kaj gajiĝis je iliaj absurdaĵoj sed depost la akcidento, kiu trafis ŝian makzelon, ŝi rezignis je realaj provoj de haha-oj kaj anstataŭe uzis konvencian mimikon, kiu signifis sen lacigo kaj sen korpa danĝero, ke ŝi ridegas. Se iu el la rondanoj kelkajn acidajn vortojn ekdiris kontraŭ tedulo aŭ kontraŭ eksa rondano kiun oni elpelis al la ekstera mondo de teduloj – tre domaĝe al sinjoro Verduren, kiu dum longa tempo provadis esti same afabla, kiel la edzino, sed de efektiva ridado baldaŭ senspiriĝis kaj pro ŝia simulado de oftega kaj fikcia gajeco iĝis kompare duaranga, venkita – ŝi eligis krieton, plene fermis siajn birdeskajn okulojn, kiujn komenciĝanta katarakto vualis, kaj subite, kvazaŭ ŝi apenaŭ povis kaŝi maldecan vidaĵon aŭ sin ŝirmis de mortiga krizo, mallevante la vizaĝon en siajn mankavojn, kiuj ĝin tute kovris kaj nevidebligis, ŝi ŝajne penis subpremi, forpeli ridegon, kiu, se ŝi al ĝi cedus, kaŭzus svenon. Tia estis, duonebria pro la ĉirkaŭula gajado, ebria pro kunuleco, klaĉado kaj samopiniado, sinjorino Verduren, sidanta sur sia lignaĵo simile al birdo, al kiu oni donis biskviton trempitan en varma vino, kaj ŝi singultis pro afabla humoro.

Sinjoro Verduren dume, petinte permeson de Svan por ekbruligi sian pipon kun akompana komento ke „ĉi tie ni ne formalas, ni estas inter kunuloj“, demandis al la juna artisto, ĉu li bonvolos ion muziki ĉe la piano.

— „Nu, mi petas, ne tedu lin, li ne venis ĉi-vespere por turmentiĝo“ diris sinjorino Verduren „mi ne volas, ke oni lin turmentu“.

— „Kial do vi parolas pri tedado“ diris sinjoro Verduren „sinjoro Svan eble ne aŭdis la sonaton en f-diesa, kiun ni ekkonis antaŭ kelka tempo, li prezentos ĝin en piana adapto“.

— „Ha ne, ne mian sonaton“ ekkriis sinjorino Verduren „mi ne volas pro plorado ricevi kataron kun vizaĝa neŭralgio, kiel okazis lastfoje, ne, dankon pro la propono, mi ne volas refoje sperti tion. Vi aliaj komfortas pri tio, estas klare, ke vi ne estas tiu, kiu kuŝas en la lito malsana dum la sekva sepo da tagoj.“

Ĉi tiu sceneto, kiu ripetiĝis ĉiufoje kiam la pianisto estis ekludonta, tre plaĉis al ĉiuj rondanoj, same kiel se ĝi novus, kvazaŭ ĝi estus pruvo de la plaĉa originaleco de la mastrino, de ŝia muzika sentemo. La apudestantoj al tiuj, kiuj pli malproksime fumis aŭ kartludis, signis ke ili proksimiĝu, ke io okazas, dirante, kiel oni faras en la germana parlamento kiam la debato iĝas interesa: „aŭdu, aŭdu!“173. En la sekva tago oni bedaŭris la ne-venintojn, kaj al ili raportis, ke la sceno estis eĉ pli amuza ol kutime.

— „Bone! ni interkonsentu“ diris sinjoro Verduren „li ludos nur la andanton“.

— „Nur la andanton, ĉu vere?“ ekkriis sinjorino Verduren „sed ĝuste la andanto al mi rompas la brakojn kaj la krurojn. La mastro vere mirigas min! Kvazaŭ li dirus, ke de la naŭa simfonio de Betoveno174 ni aŭdos nur la lastan movimenton, aŭ ke de ‚La Kanto-Majstroj‘175 nur la uverturon“.

Kotar tamen instigis sinjorinon Verduren al tio, ke ŝi permesu la pianadon, ne tial ke li kredus ŝiajn pro-muzikajn malsaniĝojn ŝajnigataj – li male rekonis en ili neŭrasteniajn simptomojn – sed pro la inklino komuna al multaj kuracistoj tuj malfortigi la severecon de sia preskribo se ĝi povus ĝeni – tio al ili pli gravas – iun societan kunvenon, en kiu ili partoprenas kaj en kiu la persono, al kiu ili escepte rekomendas ignori sian misdigeston aŭ sian gripon, eminente rolas.

— „Ĉi-foje vi ne malsanos, tion vi mem konstatos“ li diris, provante sugestii al ŝi per la rigardo „kaj se vi malsanos, vi estos kuracata“.

— „Ĉu efektive?“ respondis sinjorino Verduren, kvazaŭ la espero de tia favoro lasis al ŝi nur la elekton de kapitulaco. Eble ankaŭ pro sia kutima pretendo, ke ŝi malsanos, ŝi en iuj momentoj forgesis, ke ĝi estis mensoga, kaj ŝi sentis kiel vera malsanulo. Malsanulo tediĝas pri la konstanta dependo je prudento, kiu sole tenas liajn krizojn maloftaj, li volonte cedas al la kredo, ke li povos sen ĝena sekvo fari laŭfantazie tion, kio kutime al li malbone efikas, kondiĉe ke li sin konfidos al potenca persono, kiu, sen ke li mem iel penos, per unu vorto aŭ pilolo lin resanigos.

Odeta estis jam proksimiĝinta al la piano kaj sidis sur tapiŝe tegita sofo.

— „Vidu, mi retrovis mian kutiman lokon“ ŝi diris al sinjorino Verduren.

Ĉi lasta, rimarkante ke Svan sidas sur seĝo, lin starigis.

— „Al vi ne estos komforte ĉi tie, prefere iru kaj eksidu apud Odeta, ĉu ne Odeta, vi akomodos tiel, ke sinjoro Svan apudsidu vin?“

— „Kia bela boveza176 gobeleno!“ diris, antaŭ ol li eksidis, Svan, kiu volis elmontri ĝentilecon.

— „Ha, mi vere kontentas pri tio, ke vi ŝatas ĉi tiun sofon“ respondis sinjorino Verduren „kaj mi povas diri kun fido, ke se alian same belan vi volas vidi, vi tuj rezignu la serĉadon entute. Neniam ili faris alian similan. Ankaŭ la seĝetoj estas admirindaj. Vi poste trarigardos ilin. Ĉiu dorsapogila bronza figuro respondas al la temo bildigata sur la sidkuseno. Efektive vi havos iom longan amuzon se vi rigardos ĉiujn, klare, tio estos interesa. Ankaŭ la randaj frizoj: vidu ĉi tie la etan vinberarbon sur ruĝa fono por la sceno de ‚Urso kaj Vinberoj‘177. Ĉu ne bele desegnite? Kiel vi opinias? Al mi ŝajnas, ke ili ja kompetentis... pri desegnado kompetentis! Ĉu la vinberoj ne ŝajnas tute frandindaj? Mia edzo asertas, ke fruktojn mi ne ŝatas, ĉar da ili mi manĝas malpli ol li. Tamen, ne, mi pli frandemas ol vi ĉiuj, sed mi ne bezonas ilin enbuŝigi, ĉar mi ĝuas per la okuloj. Kial vi ĉiuj ridas? Demandu doktoron Kotar, li atestos, ke ĉi tiuj vinberoj min laksigas. Aliaj homoj iras al Fontenblo178 por sanflegoj, mi iras al Bovezo. Sed sinjoro Svan, mi volas, ke ĉi-vespere vi tuŝu la bronzaĵojn de la dorsapogiloj. Ĉu ili ne iĝis pro tempopaso karesindaj? Ne, ne tiel, bone tuŝu, per la tuta mano!“

— „Ho, se sinjorino Verduren komencas maldece palpadi la bronzaĵojn, muzikon ni hodiaŭ vespere ne aŭdos“ diris la pentristo.

— „Silentu, vi estas impertinenta knabo. Kvankam...“ ŝi sin turnis al Svan „al ni virinoj, oni malpermesas aferojn malpli voluptajn, ol ĉi tiu. Efektive neniu karno havas tiel glatan teksturon! Kiam sinjoro Verduren min honoris per iom da ĵaluzo – nu, estu sincera, kara, ne pretendu, ke vi neniam ĵaluzis pri mi...“

— „Mi diras absolute nenion. Nu, doktoro, mi petas vian ateston, ĉu iun vorton mi elbuŝigis?“

Svan kompleze palpadis la bronzajn figurojn kaj ne aŭdacis tuj ĉesi.

— „Nu, bone, vi karesos ilin poste; nun oni karesos vin, oni karesos vin en la oreloj; tion vi ŝatas espereble; jen, ĉi tiu juna viro prizorgos tion.“

Kaj kiam la pianisto finis la muzikadon, Svan sintenis al li ankoraŭ pli afable, ol al iu ajn alia tiuvespera gasto. La kaŭzo de tio estis la sekva...

En la antaŭa jaro li aŭdis en societa vespero muzikaĵon ludatan per piano kaj violono. Li unue nur ĝuis la senteblan kvaliton de la sonoj eligataj de la muzikiloj. Kaj al li estis jam granda plezuro, kiam sub la eta, maldika, elasta, densa kaj gvida melodio de l' violono, li sentis kiel prove-prove ekleviĝas, likve plaŭdante, la pli masiva piana voĉo, plurforme, nefendeble, ebene kaj skue, simile al malvo-tona agitiĝo de akvosupraĵo, kiun dolĉigas kaj bemoligas lunhelo. Sed en iu momento, sen ke li povis klare distingi konturon, nomi tion, kio plaĉis, pro subita ĉarmo li volis kapti la frazon aŭ harmonion – li mem ne sciis kiun el ili – kiu pretersonis kaj lian animon ĵus pli larĝe malfermis, kiel iuj rozodoroj, ŝvebante en humida vespera aero, enhavas virton, kiu pli libere spirigas la nazon. Eble tial, ke li pri muzika arto klera ne estis, li ricevis tre konfuzan impreson, iun el la impresoj, kiuj eble estas la solaj pure muzikaj, neatenditaj, plene originalaj, ne asimileblaj al alisensaj impresoj. Tiaspeca impreso dum mallonge estas, se tiel diri, senmateria. La tonoj, kiujn oni tiam aŭdas, jam komencas per siaj altoj kaj daŭroj kovri antaŭ oniaj okuloj diverse grandajn surfacojn, desegni arabeskojn, al sentopovo sugesti larĝecon, etecon, stabilon, kapricon. Sed la tonoj forsonas antaŭ ol la sentoj klare formiĝus en la animo de l' aŭdanto, kaj super ili jam alfluas sentoj, kiujn kaŭzas la sekvaj aŭ eĉ samtempaj tonoj. Kaj tiu impreso daŭre ĉirkaŭus per flueco kaj stompeco la muzikajn motivojn, kiuj jen kaj jen apenaŭ distingeble elmergiĝas, tuj poste replonĝas kaj malaperas, koneblaj nur per la aparta plezuro, kiun ili donas, nepriskribeblaj, nememoreblaj, nenomeblaj, nedireblaj – se la memoro – konstruisto, kiu penas establi meze de ondoj daŭreman fundamenton – farante faksimilojn de tiuj fuĝemaj muzikaj frazoj, ne ebligus komparon kun la sekvaj frazoj, kaj distingon disde ili. Apenaŭ do finiĝis la plezurega sento spertata de Svan, jam lia memoro senprokraste provizis lin per kruda, malneta notaĵo pri ĝi, al kiu li ĵetis rigardon dum sian vojon plu iris la muziko, tiel ke la sama impreso, iom poste subite revenante, jam ne estis same forglitema. Li mense komprenis ĝian amplekson, ĝiajn simetriajn grupojn, ĝian skriban spuron, ĝian impeton; antaŭ li kuŝis aĵo, kiu ne plu estis pura muziko, kiu estis desegno, arkitekturaĵo, pensaĵo, per kiu muziko iĝas memorebla. Ĉi-foje li klare distingis frazon, kiu dum momento altiĝis super la sonora ondado. Ĝi tuj disponigis al li apartajn voluptojn, kiajn li neniam imagis, antaŭ ol li aŭdis ĝin, kiujn – li intuis – nenio alia en la mondo al li spertigus, kaj al ĝi li sentis kvazaŭ neniam spertitan enamiĝon.

Laŭ malrapida takto ĝi lin unue gvidis ien, poste tien, poste al alia direkto, ale al nobla, nekomprenebla kaj klare difinita feliĉo. Kaj subite, iun lokon atinginte, kiam li pretis ĝin plu sekvi, post momenta paŭzo ĝi senaverte ŝanĝis la direkton, kaj per nova, pli rapida, et-paŝa, melankolia, kontinua kaj milda ritmo ĝi kuntiris lin al nekonataj horizontoj. Poste ĝi malaperis. Li pasie deziris, ke li revidos ĝin triafoje. Kaj ĝi efektive reaperis, sed al li ne parolis pli klare, en li eĉ estigis malpli profundan volupton. Sed rehejmiĝinte li suferis pro ĝi mankon, li sentis kiel viro, en kies vivon mallonge vidita preterpasantino enkondukis bildon de nova beleco, kiu vastigas lian sentopovon, sen ke li scias, ĉu li nur iam revidos tiun, kiun li jam amas kaj pri kiu li scias nenion, eĉ ne la nomon.

Ĉi tiu enamiĝo al muzika frazo portempe tiel efikis al Svan, ke ĝi naskis en lia memo ian eblecon de rejuniĝo. De tiom longe li rezignis en sia vivmaniero je ĉia celado al idealo kaj ĝin limigis al persekuto de ĉiutagaj kontentiĝoj, ke li kredis, kvankam li neniam ĝin al si klare konfesus, ke tiel estos ĝis la lia morto; kaj pli grave – ne havante inter siaj pensoj altajn ideojn, li ĉesis kredi je ilia realeco, sen ke ĉi tiun eblecon li ankaŭ tute neis. Tial li kutimiĝis al saviĝo per bagatelaj pensoj, dank' al kiuj aferojn li ne devis esplori ĝiskerne. Simile kiel li ne disputis kun si, ĉu li pli bone sin detenu de mondumaj vizitoj, sed kontraŭe sciis kun certeco, ke pro akceptita invito li nepre iru, kaj se postajn vizitojn li ne plenumos, li almenaŭ lasu sian nomkarton, li simile en konversacioj zorge evitis la elkoran esprimon de propra opinio pri aferoj, sed prefere provizis faktajn informojn, kiuj sian valoron en si mem enhavis, kaj per tio faciligis al li personan deteniĝon. Pri kuirrecepto, pri dato de naskiĝo aŭ de morto de pentristo, pri la listo de ties verkoj li estis tre akurata. Iafoje li spite al sia kutima sinteno allasis sin al opiniado pri verko, al filozofia konsidero pri la vivo, sed li tiam al siaj paroloj donis ironian tonon, kvazaŭ li ne plene konsentus kun tio, kion li diris. Nun ĝuste kiel iuj konstantaj malsanantoj, al kiuj subite alveno en nova lando, ŝanĝo de dieto, iafoje mistera, spontanea organa evoluo kaŭzas tian malpliiĝon de la malsano, ke ili komencas konsideri la ĝis tiam ne imageblan, malfruan komencon de tute alia vivmaniero, Svan trovis pro la memorado de la aŭdita muzika frazo, pro iuj sonatoj, kiujn li ludigis antaŭ si en la espero, ke li ĝin retrovos en ili, en sia memo la ĉeeston de iu el tiuj nevideblaj realaĵoj, je kiuj li ne plu kredis, kaj al kiuj – kvazaŭ speciale muziko la moralan sekecon, en kiu li marasmis, povus mildigi – li denove sentis deziron, preskaŭ jam sentis sufiĉan forton por dediĉi sian vivon. Al li tamen ne prosperis scii, kiu estas la aŭtoro de la aŭdita verko, ĝin al si havigi, kaj li fine forgesis la aferon. Li ja renkontis en la sama semajno kelkajn personojn, kiuj ankaŭ ĉeestis la saman societan vesperon, kaj pridemandis ilin; sed pluraj alvenis post la muzikado aŭ foriris antaŭ ĝi, aliaj ĉeestis dum la ludado, sed iris al alia salono por interparolado, ceteraj ĝin aŭskultis, sed ne sciis pli bone ol la aliaj. La gastigintaj gemastroj siaflanke diris, ke ĝi estas verko nova, kiun proponis por ludado la engaĝitaj artistoj; ĉi lastaj foriris por rondvojaĝo, kaj Svan ne povis ekscii ion plian. Li havis inter siaj amikoj interalie muzikistojn, sed malgraŭ klara memoro pri la aparta kaj neesprimebla plezuro, kiun la muzika frazo al li sentigis, malgraŭ klara vido antaŭ siaj okuloj de la formoj, kiujn ĝi desegnadis, li tamen ne kapablis ĝin kanti al ili. Poste li ĉesis pensi pri la okazintaĵo.

Kaj nun, kelkajn minutojn post ol la juna pianisto komencis muziki en la salono de sinjorino Verduren, subite, post alta tono, kiu longiĝis dum du taktoj, li vidis, proksimiĝanta el sub ĉi tiu daŭra, kiel son-kurteno tirata sonoro, kiu kaŝis la misteron de ĝia maturiĝo – li ankaŭ rekonis je ĝia sekreteco, murmureto kaj interpaŭzeco – la ŝvebeman, odoran frazon, kiun li amis. Kaj tiom propraspeca ĝi estis, tian unikan ĉarmon ĝi enhavis, vice de kiu nenio alia povus anstataŭe roli, ke al Svan tio sentigis, kiel se en salono de amikoj li renkontus virinon, kiun li admiris en la strato, kaj ne esperis iam revidi. Fine ĝi forvojis gvideme, diligente, inter la disŝveboj de sia parfumo, sur la vizaĝo de Svan postlasante eĥon de sia rideto. Sed nun li povis demandi pri la nomo de la nekonatino – al tio oni respondis, ke ĝi estas la andanto de la ‚Sonato por Piano kaj Violono‘ de Vintejo – li havis ĝin, li povis ankoraŭ havi ĝin laŭvole ofte en sia hejmo kaj li povis studi kaj eble ekkoni ĝian lingvon kaj ĝian sekreton.

Pro ĉio ĉi, kiam la pianisto finis la ludadon, Svan al li proksimiĝis kaj danke komplimentis kun viveco, kiu tre kontentigis sinjorinon Verduren.

— „Kia galantulo li estas, ĉu ne?“ ŝi diris al Svan „Ĉu li ne eminente tiun sonaton komprenas? Kia fripono! Ke piano havas tian kapablon, vi ne suspektis. Ĝi similas al ĉio ajn, sed ne al piano, vere! Ĉiufoje mi denove miras. Al mi ŝajnas, ke mi aŭdas orkestron. Estas eĉ pli bele, ol orkestro, pli plene.“

La juna pianisto kliniĝis kaj, ridetante, emfazante la vortojn kvazaŭ li dirus spritaĵon:

— „Vi tro flatas min.“

Kaj, dum sinjorino Verduren diris al sia edzo: „nu, verŝu al li oranĝsukon, tion li meritas“, Svan al Odeta rakontis, kiel li enamiĝis al la muzika frazeto. Kiam sinjorino Verduren de iom malproksime diris: „nu, ŝajnas, ke oni rakontas al vi belajn rakontojn, Odeta“, ŝi respondis: „jes, tre belajn“, kaj Svan ege ŝatis ŝian senafektecon. Li ankaŭ petis informojn pri Vintejo, pri lia verkaro, pri la tempo de lia vivo, kiam li verkis la sonaton, kion por li eble signifis la frazeto – ĉi tion precipe, li volis scii.

Sed ĉiuj ĉi homoj, kiuj senhezite pretendis, ke la muzikiston ili admiras (kiam Svan asertis, ke la sonato vere belas, sinjorino Verduren ekkriis: „Mi kredas ja al vi, ke ĝi belas! Oni ne povas dece konfesi, ke oni ne konas la sonaton de Vintejo, tia nescio estas malpermesinda.“, kaj la pentristo aldiris: „Ha, ĝi tute estas tre granda maŝino, ĉu ne? Ĝi ne estas, por tiel diri, multekosta kaj publika afero, ĉu? Sed por artistoj ĝi estas peza impreso.“), tiuj homoj ŝajne neniam pripensis tiajn demandojn, kaj la respondojn ne sciis.

Kaj eĉ iuj rimarkoj de Svan pri apartaĵoj de lia ŝatata muzika frazo ricevis de sinjorino Verduren la respondon:

— „Ĉu? amuze, mi neniam atentis tion. Verdire mi malvolonte dronas en detaloj aŭ fervoras pri subtilaĵoj, oni ne perdas tempon pro harfendaĵoj ĉi tie, tio ne estas en la moroj de la domo.“ pro kio doktoro Kotar gapis al ŝi kun ardaj admiro kaj lernemo, dum ŝi facillange eldiris ĉi tiun abundon de kliŝaj frazoj. Gesinjoroj Kotar cetere pro ia prudento sufiĉe simila al la popola pensmaniero sin zorge detenis de opiniado aŭ ŝajnigata admiro pri muziko, kiun – ili konfesis al si reciproke post rehejmiĝo – ili same malmulte komprenis, kiel la pentromanieron de sinjoro Biŝ. La ordinara publiko la ĉarmon, la gracion, la formojn de naturo konas nur tra tio, kion ĝi sorbis el la ŝablonoj de arto iom post iom lernita, kaj originala artisto tiajn ŝablonojn forĵetas; gesinjoroj Kotar, tiurilate akorde kun la publika sinteno, ne retrovis en la sonato de Vintejo, ankaŭ ne en la portretoj de la pentristo tion, kio laŭ ili konsistigis bonsonecon de muzikaĵo, belecon de pentraĵo. Al ili ŝajnis, ke la pianisto, la sonaton ludante, premas hazardajn tonojn el la piano sen la interligoj, al kiuj ili kutimiĝis kaj kiuj efektive mankis, kaj ke la pentristo surĵetas hazardajn kolorojn sur siajn tolojn. Kiam en liaj verkoj iun formon ili rekonis, ili juĝis, ke ĝi pezas, vulgaras – alivorte ke ĝi malhavas la eleganton de la pentra skolo, tra kies stilo ili kutime vidas ankaŭ surstratajn irantojn – kaj ke ĝi malveras, kvazaŭ sinjoro Biŝ ne scius, kiel aspektas ŝultro, aŭ ne informiĝis, ke virinoj ne havas malvan hararon.

Tamen post la disiro de plejmultaj fideluloj la doktoro sentis, ke nun iĝas favora cirkonstanco, kaj dum sinjorino Verduren pri la sonato de Vintejo diris lastan komenton, kiel naĝolernanto, kiu plonĝas por ekzerciĝi, sed elektas momenton, kiam ne tro multaj homoj lin vidos:

— „Nu, li do estas muzikisto, kiel oni diras, di primo kartelo179“ li ekkriis kun subita impeto.

Svan informiĝis nur pri tio, ke la lastatempa apero de la Sonato de Vintejo kaŭzis sensacion inter anoj de iu avangarda skolo, sed inter la ĝenerala muzik-publiko estis tute nekonata.

— „Mi tamen konas iun, kiu havas la nomon Vintejo“ diris Svan, memorante la pian-instruinton de la fratinoj de mia avino.

— „Eble la sama homo?“ ekkriis sinjorino Verduren

— „Aĥ, ne“ ridis Svan „se vi lin vidus eĉ du minutojn, vi ne demandus“.

— „Do la demando entenas la respondon, ĉu ne?“ diris la kuracisto.

— „Sed eble temas pri parenco“ Svan rediris „estus iom elrevige, sed efektive geniulo kaj maljuna ulaĉo povas esti parencoj. Se tiel estus, mi konfesas, ke mi eltenus ajnan turmenton, nur por tio, ke la maljuna ulaĉo min interkonigu kun la aŭtoro de la sonato – ankaŭ la turmenton, ke mi interrilatus kun la maljuna ulaĉo, kio probable estas terura.“

La pentristo sciigis, ke Vintejo estas nuntempe tre malsana, kaj ke doktoro Poten timas, ke li ne sukcesos savi lian vivon.

— „Nekredeble“ ekkriis sinjorino Verduren „ĉu ankoraŭ ekzistas homoj, kiuj sin kuracigas de Poten?“.

— „Ha, sinjorino Verduren“ diris Kotar per afektita tono „ne forgesu, ke vi parolas pri kolego de mi, pliĝuste pri majstro“.

Laŭ la informoj de la pentristo Vintejo estis sub la risko de mensa malsaniĝo. Kaj li asertis, ke tion oni povas konjekti aŭdante iujn partojn de lia sonato. Al Svan la rimarko ne sonis absurda, sed ĝi pripensigis lin. Ĉar pure muzika verko ne entenas iun el la logikaj rilatoj, kies perturbo en parolo evidentigas frenezon, percepti indikojn de malprudento en sonato ŝajnis al li same mistere, kiel estas frenezo de hundino, frenezo de virĉevalo, kiuj tamen estas observeblaj aperaĵoj.

— „Ne parolu antaŭ mi pri majstroj, vi scias vian arton dekfoje pli bone, ol li“ respondis sinjorino Verduren al doktoro Kotar per la tono de tiu, kiu kuraĝe eldiras sian opinion kaj ĝin brave defendas kontraŭ disopiniantoj „kaj vi almenaŭ ne mortigas viajn pacientojn!“

— „Kara sinjorino, li tamen estas ano de la medicina akademio“ rediris Kotar kun ironia mieno. „Se iuj malsanuloj preferas morti sub la flegoj de eminenta sciencisto... Estas tiom ŝike, se oni povas diri ‚min kuracas doktoro Poten‘“.

— „Ho, ĉu pli ŝike?“ diris sinjorino Verduren „Ĉu do nun ekzistas ŝikeco pri malsaniĝo? Tion mi ne sciis... Vi vere tre amuzas min!“ ŝi subite ekkriis, mallevante la vizaĝon al siaj mankavoj. „Kaj mi, stulta besto, serioze interparolis kun vi, ne travidante, ke vi min mistifikas“.

Sinjoro Verduren siaflanke juĝis tro lacige ekridi pro tia malgrandaĵo, li simple elspiris nubeton da fumo el sia pipo, malgaje pensante, ke vere, kun sia edzino li ne plu povas vete afabli.

— „Sincere via amiko tre agrablas“ diris sinjorino Verduren al Odeta, kiam, forironte, ĉi tiu deziris al ŝi bonan vesperon „li estas senafekta, ĉarma. Se aliajn similajn amikojn vi havus kaj volus prezenti al ni, ni bonvenigus ankaŭ ilin.“

Sinjoro Verduren rimarkigis, ke tamen Svan la onklinon de la pianisto ne ŝatis.

— „Li sentis sin en iom fremda medio, kompreneble“ respondis sinjorino Verduren „vi espereble ne postulas, ke okaze de unua vizito ĉi tie li jam havu la manierojn de la domo, same kiel ilin havas Kotar, kiu estas ano de nia malgranda tribo de pluraj jaroj. La unua fojo ne enkalkuliĝas, ĝi utilis nur por interproviĝo. Odeta, ni interkonsentis, ke li venos morgaŭ al la teatrejo Kasteleto180. Ĉu vi alkondukos lin?“

— „Ne, li tion ne deziras.“

— „Ĉu? Do bone, laŭ via prefero. Mi nur esperas, ke li ne rezignos lastminute!“

Sinjorino Verduren poste povis miri, ĉar li neniam rezignis. Li alveturadis al ili en ajnan lokon, kelkfoje en antaŭurbajn restoraciojn, kiujn homoj ankoraŭ malmulte vizitis, ĉar estis frusezone por tio, pli ofte al teatro, kiun sinjorino Verduren ege ŝatis, kaj kiam iun tagon en la propra salono ŝi diris antaŭ li, ke por premieraj aŭ festaj spektaĵoj ŝi bedaŭrinde malhavas pretervicajn biletojn181, ke tio tre malfaciligis al ili ekzemple la ĉeeston en la funebro pri Leono Gambeta182, Svan, kiu pri siaj altaj sociaj rilatoj ne parolis, sed nur pri siaj malpli altaj, kiujn li juĝus malelegante prisilenti, kaj al kiuj li kutimiĝis sub la influo de kvartalo Sankta-Ĝermano alkalkuli siajn rilatojn kun la oficiala mondo, respondis:

— „Mi promesas, ke mi prizorgos tion, ilin vi havos ĝustatempe por la nova prezento de ‚Familio Daniŝev‘183, morgaŭ mi bonŝance tagmanĝos kun la pariza policestro en la Elizea Palaco184.“

— „Kiel do en la Elizea Palaco!?“ tondris doktoro Kotar.

— „Jes, ĉe sinjoro Grevi185“ respondis Svan kun ioma embaraso vidante la sensacion, kiun kaŭzis lia diro.

Kaj la pentristo siaflanke demandis al Kotar en ŝerca intenco:

— „Ĉu la krizoj ofte trafas vin?“

Ordinare post ricevita klarigo Kotar diris: „ha bone, bone tiel...“ kaj ne plu ŝajnis impresita.

Sed ĉi-foje la lasta respondo de Svan al li ne provizis la kutiman retrankviliĝon; ĝi male kulminigis lian miron pri tio, ke viro, kun kiu li sidis ĉe la vespermanĝo, kiu cetere oficialan funkcion aŭ ajnaspecan famon malhavis, rekte rilatis kun la plej alta ŝtatestro de Francio.

— „Kiel do sinjoro Grevi? Ĉu sinjoron Grevi vi konas?“ li diris al Svan kun la stulte nekredema mieno de urba policisto, de kiu surstratulo petas intervidiĝon kun la prezidanto de la respubliko, kaj kiu pro la diritaj vortoj komprenas kiaspeca homo tiu estas – kiel skribas ĵurnalistoj – kaj al la kompatinda frenezulo asertante, ke li tuj estos enlasita, lin direktas al la speciala flegejo de la polica prefektejo186.

— „Mi konas lin certagrade, ni havas komunajn amikojn“ (li ne konfesis, ke precipe la princon de Kimrio) „nu, li tre facile invitas homojn, kaj mi povas atesti ke tiuj tagmanĝoj neniel estas amuzaj, ili cetere estas tre simplaj, neniam estas pli ol oko da homoj ĉe la tablo“ respondis Svan, penante stompi la troan brilon, kiun lia rilatado kun la prezidanto de la respubliko ŝajne havis en la okuloj de la kunparolanto.

Tuj Kotar, plene fidante al la vortoj de Svan, aliĝis al la vidpunkto, ke malgrandas la valoro de invito ĉe sinjoro Grevi, ke ĝi estas afero ne multe serĉata kaj tre ordinara. De tiu momento li ne plu miris, ke Svan, same kiel ajna homo, vizitas la Elizean Palacon, kaj li eĉ iom kompatis lin, ĉar li devas iri al tagmanĝoj, kiujn li mem rigardas enuigaj.

— „Ha bone, bone tiel...“ li aldiris kun la mieno de doganisto, kiu antaŭ minuto estis suspektema, sed post klarigoj surstampas la vizon kaj la vojaĝanton libere trairigas, ne kontrolante la enhavon de liaj kofroj.

— „Ha, certe jes, tiuj manĝoj estas malamuzaj, vi elmontras kuraĝon, ilin vizitante“ diris sinjorino Verduren, kiu la prezidanton de la respubliko rigardis aparte timinda tedulo, ĉar li disponis prestiĝon kaj ordonpovon, per kiuj li povus, ilin turnante kontraŭ la fidelulojn, ilin delogi. Mi aŭdis, ke li estas surda kiel ŝtipo kaj ke li manĝas rekte per la fingroj.“

— „Efektive, se tiel estas, vi ricevas probable malgrandan amuzon per la partopreno en tiuj manĝoj“ diris la kuracisto kun kompata nuanco en la voĉtono; kaj, memorante la menciitan okon da tablanoj, li vive demandis: „ĉu ili estas intimaj lunĉoj?“ tiel parolante ne tiom pro okaza scivolo, ol pro lingvoscienca fervoro.

Sed laŭtempe la prestiĝo de la prezidanta funkcio en la animo de Kotar superpezis la modestecon de Svan kaj la klaĉemon de sinjorino Verduren, kaj en ĉiu societa vespero li avide demandis: „Ĉu ni hodiaŭ vidos sinjoron Svan? Li persone rilatas kun sinjoro Grevi. Li estas tia homo, kian oni nomas ĝentlemano, ĉu ne?“ Li estis tiom impresita, ke li donacis al li invitilon por la dentmedicina ekspozicio.

— „Vi povas kuninviti homojn, kiuj vin akompanos, sed hundojn oni ne enakceptas. Mi avertas pri tio, ĉar iuj amikoj tion ne sciis kaj pro tiu kaŭzo rabie koleris.“

Sinjoro Verduren siaflanke rimarkis la malbonan impreson, kiun al lia edzino kaŭzis la malkovro de la tre potencaj amikaj rilatuloj, kiujn Svan havis sed ĝis tiam prisilentis.

Se oni ne aranĝis eksteran kunvenon, Svan aliĝis al la eta rondo ĉe gesinjoroj Verduren, sed li ĉiam alvenis malfrue kaj preskaŭ neniam konsentis tie preni vespermanĝon malgraŭ la insistado de Odeta.

— „Mi volonte vespermanĝus sole kun vi, se tiel estus al vi agrable“ ŝi diris.

— „Kiel vi pravigus antaŭ sinjorino Verduren?“

— „Eĥ, tio ne ĝenas. Mi simple dirus, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, aŭ ke mia keb-o187 malfruiĝis. Senkulpigo ĉiam estas trovebla.“

— „Vi tre afablas al mi.“

Sed Svan pensis, ke se li montradis al Odeta – konsentante je renkontiĝo nur post la vespermanĝo – ke al li pli gravis iuj aliaj plezuroj, ol kunesto kun ŝi, ŝia inklino al li dum longe ne estos satiĝonta. Aliflanke, ol la belecon de Odeta li pli ŝatis tiun de juna laboristino pimpa kaj ŝvela kiel rozo, al kiu li estis enamiĝinta, kaj li pli volonte pasigis la unuan parton de la vespero kun ŝi, sekure sciante ke li poste renkontos ankaŭ Odetan. Pro la samaj kialoj li neniam permesis, ke Odeta venu al lia hejmo, antaŭ ol ili iris al la verdurena kunveno. La juna laboristino lin atendis proksime de lia domo, ĉe stratangulo kiun Remio, lia koĉero, sciis, ŝi enkaleŝiĝis kaj restis en lia brakumo, ĝis kiam la veturilo haltis antaŭ la domo Verduren. Li eniris, kaj post ol sinjorino Verduren, signante al rozbukedo de li antaŭtagmeze mendita kaj liverigita, komentis: „mi malaprobas!“ kaj lin sidigis apud Odetan, la pianisto ludis por ili la etan frazon de Vintejo, kiu funkciis kiel la himno de ilia amo. Li komencis la ludadon je la tenataj violonaj tremsonoj188, kiuj dum pluraj taktoj senakompane sonas, kovrante la tutan malfonon, poste subite disflankiĝas kaj – kiel en pentraĵo de Petro De Hooĥ189, kiun profundigas la mallarĝa kadro de duonmalfermita pordo – fore, alikolore, en la milda fluo de interen falanta lumo, aperis la eta frazo, dance, pastorale, enŝovite, epizode, kvazaŭ ĝi venus de alia mondo. Ĝi preterpasis en simpla, senepoka plisa robo, jen kaj jen gracie donante favoraĵojn kun ĉiam sama, nepriskribebla rideto; sed Svan en ĝi nun sentis ian disreviĝon. Ŝajnis al li, ke ĝi scias pri la vanteco de la feliĉo, al kiu ĝi estas gvidanta. En ĝia malpeza gracio sonis ia finiteco, ia sento simila al la indiferento, kiu sekvas bedaŭron. Sed tio al li ne gravis, li ne konsideris ĝin per si mem – per tio, kion ĝi signifis por la muzikisto, kiu pri la ekzisto de li kaj de Odeta ne sciis, kiam li verkis ĝin, kaj por ĉiuj homoj, kiuj post jarcentoj ĝin aŭdos – sed rigardis ĝin ia garantiaĵo, ia memoraĵo pri ĉi tiu amo, kiu al gesinjoroj Verduren kaj ankaŭ al la juna pianisto samtempe elvokis lin kaj Odetan, ilin unuigis; tiagrade ke, obee al kaprica peto de Odeta, li rezignis pri la plano, ke li ludigos de artisto la tutan sonaton, kiun li do daŭre konis nur per ĉi tiu parto. „Por kio necesus al vi la ceteraj partoj?“ ŝi diris, „nia muziko estas ĉi tiu“. Li eĉ dolore pripensis ke en la tempo, kiam ĝi preterpasis tiom proksime kaj tamen sur neatingebla horizonto, kiam ĝi parolis al ili, ĝi ne konis ilin, li preskaŭ bedaŭris, ke ĝi havas signifon kaj nevarian, memstaran, al ili fremdan belecon, kiel okazas kun donacita juvelo aŭ kun leteroj skribitaj de amato, pro kiuj oni rankoras al la brilo de l' ŝtono, al la vortoj de la lingvo, tial ke ili ne konsistas tute el la esenco de la tiama amrilato, de la koncerna persono.

Ofte okazis, ke li restis tiom longe kun la juna laboristino, antaŭ ol li aliĝis al la verdurena societo, ke post la ludado de la eta frazo far la pianisto Svan ekkonsciis, ke baldaŭ estos tempo por ke Odeta rehejmiĝu. Li ŝin akompanis ĝis antaŭ la pordo de ŝia domo trans la Triumfarko, en la straton Laperuz. Kaj eble pro tiu kaŭzo, por ne postuli de ŝi ĉiujn favorojn, li foroferis la efektive por li malhaveblan plezuron de frua renkontiĝo, de samtempa alveno al la domo Verduren, kaj plivolonte konservis la rajton, kiun ŝi al li koncedis, ke ili kune forlasis ĝin, kaj ĉi tion li pli alte taksis, ĉar dank' al tio li ricevis la impreson, ke neniu alia vidos ŝin, neniu entrudiĝos inter ili, neniu malebligos ŝian daŭran kunestadon kun li post lia foriro.

Ŝi do kutime rehejmiĝis per la veturilo de Svan. Iun vesperon, ĵus elkaleŝiĝinte, dum li estis ŝin adiaŭanta, ŝi haste ŝiris en la antaŭdoma ĝardeneto lastan krizantemon kaj ĝin donis al li, antaŭ ol li forveturis. Li tenis ĝin preme al sia buŝo dum la revena vojado, kaj kiam li vidis post kelkaj tagoj, ke la floro velkis, li zorge enfermis ĝin en tirkeston de sia labortablo.

Sed neniam li eniris al ŝi. Nur en du posttagmezoj okazis, ke li vizitis ŝin kaj partoprenis en ŝia grava afero: preni teon. La ĉirkaŭa senhomeco, la izoleco de la mallongaj stratoj preskaŭ ĉie konstruitaj el kuntuŝiĝaj domoj, kies unutonecon jen kaj jen abrupte rompis butikaĉo, historia atestaĵo kaj malpura postrestaĵo el la tempo, kiam la kvartalo ankoraŭ estis malbonfama, la neĝo ankoraŭ kuŝanta en la ĝardeneto kaj sur arboj, la malordo de tiu sezono, la proksimeco de la naturo komunikis ian misteron al la varmo, al la floroj, kiujn li vidis kiam li eniris.

En iom altigita teretaĝo estis la dormoĉambro de Odeta, kiu rigardis malantaŭe al paralela strateto kaj dekstre de ĝi rekta ŝtuparo inter malhele farbitaj muroj, laŭ kiuj pendis aziaj ŝtofoj, fadenoj de turkaj bidaroj kaj granda japana lanterno pendanta de silka ŝnuro – kiu tamen por provizi al vizitantoj la modernan komfortecon de okcidenta teĥniko funkciis per gaso – kondukis al la supraj salono kaj saloneto. Ilin oni atingis tra mallarĝa koridoro, laŭ kies muro kvadratita de orumita ĝardena latiso laŭlonge kuŝis kesto, en kiu kvazaŭ en vitrodomo floris vico de grandfloraj krizantemoj, kiuj tiuepoke estis malfacile troveblaj sed ne kompareblas kun la variaĵoj, kiujn hortikulturistoj poste sukcese kultivis. Al Svan la furoro de tiuj floroj, kiu daŭris de unu jaro, estis incita, sed li tiufoje plezure vidis, ke la duonlumon de la ĉambro roze, oranĝe kaj blanke strias la odoraj radioj de tiaj efemeraj astroj, kiuj ekbrilas en tagoj de griza vetero. Odeta lin akceptis, vestite per silka rozkolora hejmrobo, kiu lasis la kolon kaj la brakojn nudaj. Ŝi invitis lin al apudsidiĝo en iu el la multaj misteraj alkovetoj, kiuj estis aranĝitaj en pluraj lokoj de la salono aŭ sub grandaj palmoj starantaj en ĉinaj vazegoj aŭ malantaŭ ekranoj, sur kiuj estis fiksitaj fotografaĵoj, bantoj kaj ventumiloj. Ŝi diris: „vi ne komfortas ĉi tie, atendu, bonvolu, mi rebonigos tion“ kaj kun eta vanta rido, kian ŝi povus havi, se ŝi tiam vidigus propran eltrovaĵon, ŝi ŝovis malantaŭ la kapon kaj sub la piedojn de Svan kusenojn tegitajn de japana silko, kiujn ŝi knedis kvazaŭ ŝi estus fordonanta kostaĵojn kaj pri ties valoro ne zorgus. Sed kiam la ĉambristo plurfoje venis kaj reiris, alportante la multajn lampojn, kiuj, preskaŭ ĉiuj enfermitaj en ĉinaj vazoj, unuope aŭ duope lumis, starante sur diversaj mebloj, kiel sur altaroj, kaj en la jam preskaŭ nokta krepusko de la vintra malfrua posttagmezo aperigis duan, pli daŭran, pli rozkoloran kaj hom-amikan sunsubiron – eble donante al iu surstrata sentimentalulo okazon por revado pri la mistera homa ĉeesto, kiun la brilaj fenestroj kune signis kaj kaŝis – ŝi severe okulis al la servisto, kontrolante ĉu ilin li ekzakte metis en la respektivajn, difinitajn lokojn. Ŝi opiniis, ke se nur unu lampo estus misloka, la entuta harmonio de ŝia salono malboniĝus, kaj ŝia portreto, kiu staris sur oblikva postamento kovrita de pluŝa tuko, estus malbone prilumata. Ŝi tial arde gvatis la gestojn de la krudulo, kaj ŝi vigle riproĉis lin, ĉar li tro proksime pasis preter du longaj plantujoj, kiujn ŝi kutime nepre purigis mem, tiom ŝi timis ke iu alia ilin difektus; ŝi tuj ekstaris kaj proksime kontrolis, ĉu li eble breĉis ilin. Ŝin gajigis la amuzaj formoj de ŝiaj multaj ĉinaĵoj, kaj ankaŭ de okideoj, de katlejoj precipe, kiuj kune kun krizantemoj estis ŝiaj ŝatataj floroj, ĉar ili havis la grandan virton, ke ili ne aspektis flore, sed silke, satene. „Ĉi tiu ŝajnas, kvazaŭ eltondita el la subŝtofo de mia mantelo“ ŝi diris al Svan, signante al orkideo kun iaspeca estimo por tiu ŝika floro, tiu eleganta kaj neatendita fratino, kiun naturo al ŝi donacis, ja tre malproksime en la sistemo de vivuloj, sed en rafinita formo, pli taŭga por figuri en ŝia salono, ol multiuj virinoj. Ŝi vice montris al li fajroŝprucajn ĥimerojn pentritajn sur dekora vazo aŭ broditajn sur ekrano, petalarojn de orkidea bukedo, dromedaron el niela arĝento kun okuloj el inkrustita rubeno, kiu staris sur la kamenbreto najbare kun jada bufo, kaj ŝi afektis sinsekve timon pro la danĝereco aŭ ridon por la bizareco de la monstroj, embarason pro la maldeco de la floroj, kaj nesubpremeblan deziron kisi la dromedaron kaj la bufon, kiujn si nomadis karuloj. Kaj tiuj afektadoj kontrastis kun la sincereco de iuj ŝiaj piaj inklinoj, interalie al Nia-Sinjorino en Lageto190, kiu antaŭ iom longe, kiam ŝi vivis en Nico191, ŝin savis el morto-danĝera malsano, kaj memorige al kiu ŝi ĉiam kunhavis oran medalon, al kiu ŝi atribuis senliman protektan povon. Odeta preparis por Svan sian teon, demandis: „ĉu kun citrono aŭ kun kremo?“, kaj al lia respondo: „kun kremo, mi petas“ ŝi ridis: „nubeton da, ĉu ne?“. Kaj pro lia juĝo, ke ĝi bongustas, ŝi diris: „Ĉu mi ne divenas, kion vi ŝatas?“. Ĉi tiu teo efektive al Svan gustis kiel raraĵo, kiel al ŝi; amo tiom bezonas pravigojn, garantiojn pri daŭro, pere de agrablaĵoj, kiuj sen ĝi agrablaj ne estus, kaj kiuj finiĝas, kiam ĝi mem finiĝas, ke ĉirkaŭ la deknaŭa horo, kiam li foriris kaj rehejmiĝis por surmeti la vesperan vestaron, dum la tuta vojado en sia duonkaleŝo, ne povante subpremi la ĝojon, kiun li ricevis de tiu posttagmeza vizito, li ripetadis al si: „jes, agrable estus, se mi konstante povus rilati kun tia personeto, ĉe kiu troviĝas tiu alte taksinda afero: bona teo“. Unu horon poste li ricevis mesaĝon de Odeta; li tuj rekonis ŝian grandan skribon, en kiu afekto de brita rigideco trudis ĝeneralan ordon al misformaj literoj, kiuj eble al sensupozaj okuloj signifus malkoheran penson, nesufiĉan edukitecon, mankon de sincero aŭ decidemo192. Svan estis lasinta ĉe Odeta sian cigaredujon. „Se vi nur forgesus anstataŭe vian koron – ĝin de vi mi ne lasus repreni.“

Lia dua vizito ĉe ŝi probable pli gravis. Dum la vojado al ŝia hejmo, tiutage same kiel en ĉiu tago de renkontiĝo kun ŝi, li anticipe imagis ŝin; kaj la necesa limigo – por aprezi ŝian vizaĝon – de la imago pri ŝiaj vangoj, kiuj ofte estis flavecaj, malsanecaj, iafoje ruĝe punktitaj, al ŝiaj rozaj, freŝaj pufvangetoj lin afliktis, ĉar ĝi pruvis ke idealo ne eblas, ke feliĉo ne plenas. Li portis al ŝi gravuraĵon, kiun ŝi deziris vidi. Ŝi estis malsaneta; ŝi akceptis lin vestite per negliĝa robo el malva ĉina krepo, kun la brusto mantele volvita en riĉe brodita ŝtofo. Starante apud li, kun malnodita hararo pendanta laŭlonge de la vangoj, fleksante unu kruron en kvazaŭ danca sinteno por ke ŝi povu senpene kliniĝi al la gravuraĵo, kiun, klinante la kapon, ŝi rigardis per siaj grandaj okuloj, kiuj ŝajnis lacaj kaj nubaj kiam ŝi ne viglis, ŝi subite frapis la atenton de Svan pro sia simileco kun la aspekto de Cipora, filino de Reuel, kia oni ŝin vidas en fresko de la Siksta Kapelo193. Svan ĉiam havis tiun apartan inklinon, ke li volonte trovis en figuroj pentritaj de famaj majstroj ne nur similecojn kun la ĝeneralaj aperaĵoj de la ĉirkaŭa mondo, sed tion, kio male neniel ŝajnas ĝenerala, nome la individuajn trajtojn de konataj vizaĝoj: en la aspekto de busto de duko Loredan far Antono Rico194 li retrovis la elstarajn vangostojn, la oblikvajn brovojn, entute la perfektan portreton de sia koĉero Remio; inter la farboj de pentraĵo far Girlandajo195 la nazon de sinjoro De Palanci; en portreto far Tintoreto196 la partan kovron de la vanga karno fare de randaj tempiharoj, la fleksitecon de l' nazo, la akutecon de l' rigardo, la ŝvelon de la palpebroj de doktoro Del Bulbon. Konservante eble bedaŭron, ke sian vivon li aranĝis ene de la limoj de monduma societo, de mondumaj konversacioj, li eble kredis, ke li ricevas de eminentaj artistoj ian bonvolan pardonon pere de tio, ke ankaŭ ili volonte konsideris, enprenis en siajn verkojn tiajn vizaĝojn, kiaj ilin riĉigis per atesto pri reala vivo, per ia moderna gusto; eble ankaŭ la frivoleco de mondumanoj infektis lin tiel, ke li sentis bezonon, ke malnova verko provizu tiajn antaŭtempajn, refreŝigajn aludojn al nuntempaj homnomoj. Aŭ eble li ankoraŭ tenis sufiĉe da artista spirito por ke male tiuj individuaj trajtoj al li estu plezurigaj per tio, ke ili ricevis ĝeneralan signifon tuj kiam li ekvidis ilin senradikaj, liberigitaj, provizantaj similecon inter pli antikva portreto kaj originalo, kiun ĝi ne bildigis. Kiel ajn estis, kaj eble tial ke la pleneco de impresoj, kiun li de kelka tempo gajnis, kvankam ĝi venis precipe de ŝato al muziko, riĉigis ankaŭ lian inklinon por pentrarto, pli profunda estis – kaj pli daŭra en sia influo al Svan – la plezuro, kiun li sentis pro la simileco de Odeta kun la figuro de Cipora, kiel ĝin bildigis Sandro di Mariano, kiun amatoroj malpli volonte mencias per la popola kromnomo Botiĉeli, depost kiam tiu ĉi nomo elvokas ne la veran verkaron de la pentristo, sed la banalan, malĝustan nocion de ĝi, kiu populariĝis197. Li de tiu momento ne plu taksis la vizaĝon de Odeta laŭ la varia aspekto de ŝiaj vangoj, laŭ la pure karna dolĉeco, kiun en sia imago li nepre sentus, ilin tuŝante per siaj lipoj, se okazus iam, ke li aŭdacus kisi ŝin, sed kiel interplekton de subtilaj, belaj linioj, kiun lia rigardo trairadis, glitante laŭ la kurbo de ties volviĝoj, kunigante la kadencon de la nuko kun la elŝutiĝo de la hararo, kun la fleksiĝo de la palpebroj, kvazaŭ en portreto de ŝi, kiu ŝian korpan tipon fine igus klara kaj komprenebla.

Li rigardis ŝin; parto de la fresko aperis en ŝia vizaĝo kaj en ŝia korpo, kaj tiun aperon li de tiam konstante atendis kaj serĉis – ĉu li kun ŝi kunestis, ĉu li nur imagis ŝin – kaj kvankam la florencan198 ĉefverkon li aprezis probable nur tial, ke ĝi retroveblis en ŝia ŝajno, tamen ĉi tiu intersimilo ankaŭ al ŝi donis ian belecon, ian delikatecon. Svan nun pentis, ke li ĝis tiam ne agnoskis la valoron de homo, kiun la granda Sandro certe ŝategus, kaj li sin gratulis, ke la plezuron, kiun li spertis okaze de renkontiĝoj kun Odeta, ian pravigon ricevis de lia propra belarta kulturo. Li nun ekpensis, ke la asocio inter Odeta kaj lia sopiro al feliĉo finfine ne estis tiom granda rezigno pri perfekteco, kiel li antaŭe kredis, ĉar ŝi kontentigis liajn plej rafinitajn artismajn preferojn. Tiel pensante li preterrimarkis, ke Odeta spite al tio ne konformis al lia deziro, ĉar lia deziro, kompare kun lia belarta gusto, estis turnita al tute alia direkto. La esprimo „florenca verko“ por Svan tre utile rolis. Ĝi pasvorte faciligis la enŝteliĝon de la bildo de Odeta en revatan mondon, kiun ĝis tiam eniri ĝi ne povis, kaj kie ĝi koloriĝis per nobla tono. Dum antaŭe la voluptema rigardo, kiun li ĵetis al ĉi tiu virino, konstante revigligante liajn dubojn pri la dezirindeco de ŝia vizaĝo, de ŝia korpo, de ŝia tuta beleco, lian amon malfortigis – nun la dubon detruis, la amon firmigis tio, ke li anstataŭe apogis sin al difinita estetiko; plie kiso aŭ amorado, kiuj sentiĝus naturaj kaj banalaj, se ilin permesus difekta korpo, nun kronus la adoradon de muzea raraĵo, kaj sekve al li ŝajnus supernaturaj kaj delikategaj.

Kaj kiam li inklinis al pento pro tio, ke de pluraj monatoj li dediĉis tiom da tempo al renkontiĝoj kun Odeta, li kontraŭrezonis, ke estas bone tiun tempon fordoni al eminenta belartaĵo, kiu en ĉi tiu okazo fandiĝis per neordinara, aparte ŝatinda materialo, tiel konsistigante raran ekzempleron, kiun li kontemplis jen kun artista humileco, pieco kaj neprofitemo, jen kun amatora fiereco, posedavido kaj voluptemo.

Sur sian labortablon li metis – surogate al portreto de Odeta – bildon de la filino de Reuel. Li admiris la grandajn okulojn, la delikatan vizaĝon, tra kiu diveniĝis malperfekta haŭto, la mirindajn buklojn de l' hararo laŭ la lacaj vangoj, kaj kunadaptante belaĵojn, kiujn li ĝis tiam nur artisme ŝatis, kun la ideo de vivanta virino, li ŝanĝis ilin al korpaj kvalitoj, kaj ĝojis, ke li trovas ilin ĉiujn en homo, kun kiu li povus havi korpan rilaton. La malpreciza ŝato, kiun oni sentas por rigardata belartaĵo, nun pro la ekkono de la karna originalo de la filino de Reuel, turniĝis en deziron, kiu de tiam funkciis anstataŭ la deziro, kiun la korpo de Odeta unuatempe en li ne vekis. Post longa kontemplo de la botiĉelia bildo, li pensadis ankaŭ pri sia privata botiĉelia verko, li taksis ĉi lastan pli bela, kaj alproksimigante la fotografaĵon de Cipora, li revis, ke li alpremas Odetan al sia sino.

Samtempe li provadis diversmaniere preventi ne nur la tediĝon de Odeta, sed iafoje ankaŭ la propran, ĉar li sentis, ke de kiam Odeta lin ofte kaj senbare renkontis, ŝia konversacio iĝis iom lama; li timis, ke la banala, unutona, kaj malfacile ŝanĝebla sinteno, kiun li nun havis okaze de iliaj kunestoj eble laŭtempe sufokos en lia memo la sentimentalan esperon, ke iam ŝi deklaros al li sian enamiĝon – kaj lian amon naskis kaj konservis ĝuste tiu espero. Kaj por ŝanceli la tro bonmoran, tro rutinan eksteron de Odeta, kiu – li timis – lin iam tedos, li subite skribis leteron al ŝi, en kiu li esprimis fikciajn elreviĝojn, ŝajnigitajn kolerojn, kaj li ĝin portigis al ŝi antaŭ la vespermanĝo. Li sciis, ke li ŝokos ŝin, ke ŝi respondos, kaj li esperis, ke el la animskuo, kiun la timo pri rompo de ilia rilato kaŭzos, eliĝos vortoj, kiujn ŝi ankoraŭ neniam aŭdacis diri al li; kaj efektive li tiarimede havigis al si la leterojn de plej tenera tono, kiujn ŝi entute skribis al li, el kiuj unu, kiun ŝi tagmeze portigis de la restoracio ‚Ora Domo‘ – okaze de la tago de la pariza-murcia festo aranĝita helpe al viktimoj de superakvo en Murcio199 – komenciĝis jene: „kara amiko, tiel forte mia mano tremas, ke mi apenaŭ povas skribi“, kaj li tenis ĝin en la sama tirkesto, kiel la sekiĝinta krizantem-floro. Aŭ se por letero ŝi ne havis tempon, kiam li alvenos en la domo Verduren, ŝi tuj alpaŝos al li kaj diros: „mi devas paroli kun vi“ kaj li scivole rigardos, ĉu ŝia vizaĝo aŭ ŝiaj paroloj ion indikos pri ŝia koro, kion ŝi ĝis tiam sekretigis.

La nura proksimiĝo al la domo Verduren, la apero de ĝiaj grandaj fenestroj tralumataj de la lampoj, antaŭ kiujn oni neniam tiris la ŝutrojn, sufiĉis por ke li sentu kortuŝon pro la ĉarma homo, kiun li vidos, floranta en ilia or-tona lumo. En iuj vesperoj la ombroj de la gastoj mallarĝe, nigre ekranis antaŭ la lampa brilo, simile al tiuj etaj gravuraĵoj, kiujn oni interŝovas jen kaj jen en diafanan lampoŝirmilon inter aliajn striojn, kiuj restas senmakule helaj. Li penis distingi la silueton de Odeta. Poste, tuj je la alveno liaj okuloj sen lia prikonscio brilis pro tia ĝojo, ke sinjoro Verduren al la pentristo diris: „la afero ardas, ŝajne“. Kaj la ĉeesto de Odeta por Svan vere provizis tiun domon per pliaĵo, kiun havis neniu el la aliaj domoj, en kiuj li okaze gastis, nome per ia sentuma aparato, per nervaro, kiu disbranĉiĝis tra ĉiuj ĉambroj kaj konstante impulsis novajn ekscitojn en lian koron.

Tiel do la funkciado de la malgranda tribo, kiel propra ero de la socio, per si mem maŝinece planis por Svan ĉiutagan rendevuon kun Odeta, kaj ebligis, ke li ŝajnigu indiferenton al ŝi aŭ eĉ deziron pri ĉesigo de rilatado, sen ke li per tio riskis fatalan decidon, ĉar li – kvankam al ŝi li leteris iam aŭ tiam en la tago – nepre renkontos ŝin vespere kaj ŝin akompanos hejmen.

Sed iun fojon, antaŭpensante malplezure pri tiu nerifuzebla kunreveno, li promenigis sian junan laboristinon ĝis la arbaro, prokrastante la horon de la vizito ĉe gesinjoroj Verduren, kaj tie li sekve alvenis tiom malfrue, ke Odeta, supozante ke li jam ne venos, foriris. Vidante, ke ŝi ne plu estas en la salono, Svan sentis kordoloron; li tremis pro la foresto de plezuro, kies intenson li unuafoje plene taksis, ĉar li ĝis tiam certis, ke li ĝin laŭvole havos, kaj tiu certeco rilate al ĉiuj plezuroj malgrandigas aŭ eĉ malebligas entute agnoski ilian forton.

— „Ĉu vi vidis lian vizaĝon, kiam li konstatis, ke ŝi jam foriris?“ diris sinjoro Verduren al sia edzino „Ŝajnas al mi, ke tio estas okazo de ĝisosta enamiĝo!“

— „Vidis kies vizaĝon?“ laŭtege demandis doktoro Kotar, kiu post mallonga vizito al malsanulo ĵus revenis por forveturi kun sia edzino kaj ne sciis, pri kiu temis la ĵusa diro.

— „Ha, ĉu vi do ne renkontis ĉe la pordo nian ĉarman Svan-on?“

— „Ne, ĉu sinjoro Svan venis?“

— „Ba, nur tre mallonge. Ni vidis Svan-on en tre malkvieta, tre nerva humoro. Imagu – Odeta jam forestis.“

— „Vi volas diri, ke ili akorde kunsonas, ke ŝi havas kun li intiman aferon“ diris la doktoro, singarde provante la sencon de ĉi tiuj proverbaj frazoj.

— „Tute ne. Inter ili tia afero ne estas, kaj cetere – mi konfidencos – ŝi miaoponie blinde preterpasas la okazon, ŝi kondutas kiel stultulineto, kia ŝi cetere ja estas.“

— „Dirlididi!“ diris sinjoro Verduren „kiel vi povas aserti, ke nenio okazis, ni pri tio ne havas rektan ateston, ĉu?“.

— „Al mi ŝi certe konfidus tion“ memfiere rebatis sinjorino Verduren. „Vere, ŝi rakontas al mi ĉiujn privatajn okazaĵojn! Ĉar ŝi ne havas amanton nuntempe, mi konsilis, ke ŝi intimiĝu kun li. Ŝi pretendas, ke ŝi ne povas, ke ŝi ja sentis grandan allogiĝon al li, sed ke li kondutas tre deteniĝe al ŝi, kaj tio siavice igas ŝin deteniĝema, kaj ŝi cetere ne amas lin tiamaniere, li estas ideala viro kaj ŝi ne volas deflori la senton, kiun ŝi havas al li... kaj multaj tiaj konsideroj. Li tamen estus por ŝi ĉiurilate bona parulo.“

— „Permesu, ke mi ne samopiniu kun vi“ diris sinjoro Verduren „mi ne tiom ŝatas tiun sinjoron, li tro volas imponi.“

Sinjorino Verduren senmoviĝis, ŝia vizaĝo frostiĝis, kvazaŭ ŝi transformiĝus en statuon, kaj tiu fikcio ebligis, ke oni rigardu ŝin kiel ne aŭdinta la neaŭdindan vorton imponi, kiu povus supozigi ke en ilia domo iu imponas, ke iu do povas esti pli ol ili.

— „Nu do, se nenio okazis, tion probable ne kaŭzas ia iluzio de tiu sinjoro, ke ŝi estas severmora“ ironie diris sinjoro Verduren. „Kaj entute ni ne povas juĝi, ĉar li ŝajne kredas ankaŭ, ke ŝi inteligentas. Mi ne scias, ĉu vi aŭdis, kiel li en iu el la lastatempaj vesperoj al ŝi prelegis pri la sonato de Vintejo; mi kore ŝatas Odetan, sed tiu, kiu al ŝi klarigas sian teorion pri belo, nepre estas granda naivulo.“

— „Nu, pri Odeta ne parolu malbone, bonvolu“ infanumis sinjorino Verduren, „ŝi estas ĉarma.“

— „Tio tute ne malebligas, ke ŝi estas ĉarma; mi pri ŝi ne malbone parolas, mi nur diras, ke ŝi estas nek severmora, nek inteligenta. Finkalkule“ li diris, sin turnante al la pentristo „ĉu vi tiom deziras, ke ŝi estu bonmora? Ŝi eble kun tio estus multe malpli ĉarma, ĉu?“

Sur la ŝtupara platformo venis renkonte al Svan la tablestro, kiu ne ĉeestis en la momento de lia alveno sed havis komision de Odeta, ke li sciigu – kvankam la informo malfruis jam unu horon – en la eventualo ke Svan alvenus pli malfrue, ke ŝi probable trinkos ĉokoladon en restoracio Prevosto, antaŭ ol ŝi rehejmiĝos. Svan ekvojis al Prevosto, sed ĉiumomente lian kaleŝon haltigis aliaj veturiloj aŭ transirantaj homoj, kaj tiujn damnindajn barojn li volonte renversus se ne estus la konsidero, ke la protokolado fare de policisto lin pli longe detenus, ol la libera transiro de piediranto. Li mense mezuris la tempon de la veturado, al ĉiu minuto aldonante kelkajn sekundojn por certiĝi, ke li ne kalkulus ilin tro mallongaj kaj pro tio taksus tro alte – kompare kun la realo – siajn ŝancojn por alveni ĝustatempe kaj ankoraŭ trovi Odetan. Kaj en tiu momento, simile al febranto, kiu ĵus dormis kaj ekkonscias la absurdon de la duonsonĝado, kiun li ĵus kirladis en la menso kaj ne nete distingis de si mem, Svan subite ekvidis klare en si, kiom strangas la pensoj, kiujn li kovadis ekde la momento, kiam li ĉe gesinjoroj Verduren informiĝis pri tio, ke Odeta jam foriris, kiom novas la kora doloro, kiun li sentadis, sed nur konstatis, kvazaŭ li ĵus vekiĝus. Ĉu? Tioma agitiĝo, tial ke li renkontos Odetan nur en la sekva tago, ĝuste kiel li deziris antaŭ unu horo, kiam li vojis al la domo Verduren? Li povis nur konstati, ke en ĉi tiu veturilo, kiu lin portis al restoracio Prevosto, li ne plu estis la sama homo, li ne plu solis, nova persono kunestis kun li, kunŝultre kun li, kunmikse kun li, kiun li eble ne sukcesos forpeli, al kiu vole-nevole li cedos, kiel al mastro aŭ al malsano. Tamen de la momento kiam li eksentis ke nova persono al lia memo tiel aliĝis, la vivo fariĝis pli interesa. Li apenaŭ atentis tion, ke la ebla renkontiĝo en restoracio Prevosto – por kiu la atendado tiagrade difektis, nudigis la antaŭajn momentojn, ke li ne plu trovis unu ideon, unu memorataĵon, ĉe kiu lia animo trovus trankviliĝon – laŭ ĉiu ŝajno, se entute ĝi okazos, similos al la antaŭaj: malgravos. Kiel ankaŭ en aliaj vesperoj, kiam li kunestos kun Odeta, duonkaŝe okulante al la varioj de ŝia mieno per rigardo, kiun li tuj deturnos pro timo ke ŝi komprenus ĝin esprimo de dezirado kaj sekve je lia nure amika sinteno ne plu kredus, al li ne plu prosperos revi pri ŝi, ĉar li tro pripensos pretekstojn, per kiuj li povos prokrasti la disiĝon kaj certigi – sen ke tio sentiĝu kiel premo – ke li retrovos ŝin en la sekva tago ĉe gesinjoroj Verduren: alivorte certigi, ke hodiaŭ plu daŭros kaj ke morgaŭ revenos la disreviĝo kaj la turmento, kiujn al li kaŭzos vana kunesto kun tiu virino, kiun li proksimegis, sed ĉirkaŭbraki ne aŭdacis.

En restoracio Prevosto ŝi ne estis; li komencis ŝin serĉi en ĉiuj restoracioj de la ringaj avenuoj. Por ŝpari tempon, li sendis al iuj sian koĉeron Remio (la dukon Loredan portretitan de Rico), dum li mem esploris aliajn, kaj nenion mem trovinte li poste atendis en loko, kiun li estis indikinta al li. La duonkaleŝo ne revenadis, kaj Svan imagis la ĉiam pli proksiman momenton, kiam Remio al li diros: „la sinjorino estas ĉi tie“ aŭ same probable: „la sinjorino estas en neniu el tiuj kafejo“. Li antaŭvidis la baldaŭan finiĝon de tiu vespero kiel unusolan kaj tamen alternativan momenton, kiun antaŭos aŭ la renkontiĝo kun Odeta, kiu nuligos lian angoron, aŭ la neeviteblan rezignon pri renkontiĝo en tiu sama tago, la akcepton de rehejmiĝo sen kunesto kun ŝi.

La koĉero revenis, sed en la momento, kiam li haltis antaŭ Svan, ĉi tiu ne diris: „ĉu vi trovis la sinjorinon?“ sed: „Ha, morgaŭ memorigu al mi, ke mi mendu brullignon, mi rimarkis, ke la provizo baldaŭ elĉerpiĝos“. Li eble pensis, ke se Remio trovis Odetan en iu kafejo, kie ŝi lin atendis, ĉi tiun malbonaŭguran vesperfinon jam dispolvigis eka realiĝo de feliĉa vesperfino, kaj hasto en tia okazo ne necesas, la kaptita kaj sekure konservita feliĉo ne forflugos. Sed tion kaŭzis ankaŭ mensa inerto; en lia animo regis sama rigideco, kiun havas en sia korpo iuj vivantoj – tiuj, kiuj en la momento kiam ili evitu kunbatiĝon, forpuŝu flamon de sia vesto, faru urĝe bezonatan geston, paŭzas, dum unu sekundo restas en la sinteno, kiun ili antaŭe havis, kvazaŭ ili en ĝi trovus apogan punkton por elano. Kaj probable se la koĉero revenus al la temo, dirante: „la sinjorino estas ĉi tie“ li respondus: „ha, jes, vere, la komisio, kiun mi konfidis al vi... surprize, mi ne supozis, ke ĉi tie ŝi estas“ kaj li daŭrigus la interparolon pri brulligno, tiel kaŝante sian ĵusan afekcion kaj donante al si la necesan tempon por forpeli sian maltrankvilon kaj humoriĝi por feliĉo.

Sed la koĉero revenis kun sciigo, ke li nenie trovis ŝin, kaj, kiel delonga servisto, ankaŭ opiniis:

— „Ŝajnas, sinjoro, ke ni povas nur rehejmiĝi.“

Sed la indiferento, kiun Svan rolis kun facilo kiam Remio alportis ne plu ŝanĝeblan respondon, frakasiĝis, kiam li aŭdis, ke la koĉero proponas rezignon je esperado kaj serĉado:

— „Tute ne“ li ekkriis „ni nepre retrovu la sinjorinon; tio ege gravas. Ŝi tre embarasiĝus pri iu afero, kaj ofendus ŝin, se ŝi ne renkontus min.“

— „Mi ne komprenas, kial la sinjorino ofendiĝus“ respondis Remio „ĉar ŝi mem ekiris kaj ne atendis vin, sinjoro, kaj ŝi diris, ke ŝi haltos en restoracio Prevosto, kaj fine ŝi tie ne estas“.

Cetere oni ĉirkaŭe komencis mallumigi la lampojn. Sub la arboj de l' avenuo, en mistera mallumo pasantoj pli malabunde, apenaŭ distingeble vagis. Foje la ombro de virino al li proksimiĝante, ion murmurante al lia orelo, petante reveturigon, tremigis Svan-on. Li angore pretertuŝis tiujn malhelajn korpojn, kvazaŭ li estus serĉanta inter fantomoj de mortintoj en la infera lando Eŭridican200.

Inter ĉiuj produktantoj de enamiĝo, inter ĉiuj disvastigaj rimedoj de ĉi tiu sankta malsano iu el la plej efikaj ja estas granda vento de agitiĝo, kiu kelkfoje trablovas homon. Tiam la alian homon, kun kiu li agrable kunvivas tiun momenton – tiel estas lotite – li amos. Ne estas necese, ke al li ĝis tiam ŝi pli plaĉis, ol aliaj homoj, aŭ eĉ nur egale. La kondiĉo estas, ke la ŝato por ŝi fariĝu ekskluziva. Kaj plenumiĝas ĉi tiu kondiĉo kiam – en la momento de ŝia manko – la serĉon de la plezuroj, kiujn donis ŝia ĉarmo, subite anstataŭas angora bezonego, kiu celas tiun apartan homon, absurda bezonego, kiun kontentigi ne eblas, kiun kuraci malfacilas en la kondiĉoj de ĉi tiu mondo – la sensenca kaj suferiga bezono de plena posedo.

Svan irigis la duonkaleŝon por esploro de la lastaj restoracioj; nur la supozon de feliĉa fino li estis konsiderinta kun trankvilo; li nun ne plu kaŝis sian agitiĝon, la gravecon, kiun li atribuis al la trovo de Odeta, kaj al sia koĉero li promesis gratifikon okaze de prospero, kvazaŭ la fervoro por sukceso, kiun li tiel vekis en la viro, sin aldonante al lia propra deziro, povus magie kaŭzi ke Odeta, eĉ se ŝi jam rehejmiĝis por la nokto, tamen ankoraŭ sidus en iu avenua restoracio. Li iris ĝis la Ora Domo, dufoje eniris la restoracion Tortoni, kaj, ŝin nenie vidinte, ĵus elirinte el la Angla Kafejo, estis revenanta per longaj paŝoj, kun sufera mieno, al sia kaleŝo, kiu atendis apud la vojkruco kun la avenuo de Italoj, kiam li kunpuŝiĝis kun persono iranta en kontraŭa direkto: ĉi tiu estis Odeta; ŝi poste klarigis al li, ke, ne trovinte sidlokon ĉe Prevosto, ŝi fine vespermanĝis en la Ora Domo en flanka loko, kie li ne vidis ŝin, kaj ŝi estis nun reiranta al sia veturilo.

Ŝi tute ne atendis ĉi tiun renkontiĝon kaj eksaltis pro timo. Svan siaflanke trairis Parizon ne pro kredo, ke ankoraŭ estos eble ŝin trovi, sed tial, ke li tro suferus se li rezignus. Sed la ĝojo, kiun lia prudento dum la tuta vespero juĝis malprobabla, nun des pli sentiĝis reala; ĉar li ne kontribuis al ĝi per ia kalkulo de ŝancoj, ĝi restis ekstera cirkonstanco; li ne bezonis streĉi sian rezonpovon kaj elpensi – ĝi per si mem provizis, ĝi mem alŝovis al li – tiun veron, kiu radiis tiom brile, ke ĝi dispelis kiel sonĝeron la solecon, kiun li timis, kaj sur ĉi tiu vero li apogis, li fondis, senpense, sian feliĉan revadon. Similmaniere vojaĝanto, kiu ĵus alvenis sub hela vetero la bordon de Mezmaro, preskaŭ dubanta pri la ekzisto de la malantaŭe forlasitaj landoj, lasas sian vidpovon blindumiĝi – prefere ol li ĵetas al ili rigardon – de la radioj, kiujn al li sendas la luma kaj densa lazuraĵo de akvo.

Li enkaleŝiĝis kun ŝi en ŝia veturilo, kaj diris al sia koĉero, ke li sekvu.

Ŝi mantenis bukedon de katlejoj kaj Svan vidis sub ŝia punta kapvualo, ke ŝi havis florojn de tiu sama orkideo en la hararo allige al egreto el cignaj plumoj. Ŝi surhavis sub sia mantilo flue vastan superveston el nigra veluro, kiu sub oblikva refaldo lasis travidi tra larĝa triangulo la malsupran randon de jupo el blanka fajo, kaj ankaŭ havis subtenan pecon – el sama blanka fajo – en la malfermaĵo de la korsaĵa dekolto, en kiu estis enpikitaj aliaj katlejaj floroj. Ŝi apenaŭ trankviliĝis post la timo, kiun al ŝi kaŭzis Svan, kiam pro ajna obstaklo la ĉevalo flanken tiris. Ili pro tio abrupte skuiĝis, ŝi ekkriis kaj poste restis tremanta, malfacile spiranta.

— „Ne timu“ li diris al ŝi „nenio danĝera“.

Kaj li mantenis ŝian ŝultron, ŝin apogis al si, por ke ŝi ne falu; li diris:

— „Ne provu paroli, respondu nur per mimikoj, tiel ke vi ne pli senspiriĝu, ol jam okazas al vi. Ĉu ĝenas vin, se mi reordigos la florojn de via korsaĵo, kiujn la skuo taŭzis? Mi timas, ke ili forfalos, mi volas ilin pli bone fiksi.“

Ŝi, kiu ne kutimis je tio, ke viroj al ŝi agas kun tiaj galante malrektaj manieroj, diris kun rideto:

— „Ne, tute ne, tio ne ĝenas“.

Sed li ektimis pro ŝia respondo, eble li ankaŭ volis ŝajnigi, ke li estis sincera, kiam li uzis la pretekston, aŭ li mem eĉ komencis kredi je tiu sincereco kaj li ekkriis:

— „Ho ne, nepre ne parolu, vi denove senspiriĝus, bonvole respondu per gestoj, mi bone komprenos. Sincere diru – ĉu mi ĝenas vin? Vidu, estas iom da... mi supozas, ke ĝi estas poleno, kiu sur vi dispolviĝis, ĉu vi permesas, ke mi forviŝu ĝin per la mano? Ĉu mi ne tro premas, ĉu mi ne tro krudas? Eble mi tiklas vin iom, sed mi evitas tuŝi la veluron de la robo, tiel ke mi ne ĉifu ĝin. Sed ja vidu, vere estis bezone ilin refiksi, sen tio ili forfalus; kaj tiamaniere, se mi mem enpremas ili iom... Parolu malkaŝe, ĉu mi ne malagrable agas? Kaj se mi flaros ilin, por scii ĉu ili ankaŭ odoras... Tiujn floroj mi neniam flaris antaŭe, ĉu vi permesas? Diru al mi sincere.“

Ridetante ŝi tiris iom la ŝultrojn, kvazaŭ por diri: „vi estas granda frenezulo, vi vidas ja, ke mi ŝatas tion“.

Li levis sian alian manon laŭ la vango de Odeta; ŝi rigardis lin senmove, kun la serioza, melankolia vizaĝo, kiun havas virinoj pentritaj de la florenca majstro, kun kiuj li trovis, ke ŝi similas; atingante la randojn de la palpebroj, ŝiaj brilaj, larĝaj, fendoformaj okuloj, per tio ankaŭ florencaj, ŝajnis deglitontaj, kiel du larmoj. Ŝi fleksis la kolon, kiel ili ĉiuj faras, en pentraĵoj de paganaj kaj de kristanaj temoj egale. Kaj en sinteno, kiun ŝi probable kutimis, kiun ŝi rigardis konvena por tia cirkonstanco kaj sekve tiam zorge surprenis, ŝi ŝajne per sia tuta forto detenadis sian vizaĝon, kvazaŭ nevidebla gravito ĝin tirus al Svan. Kaj Svan estis tiu, kiu antaŭ ol ŝi kvazaŭ pretervole lasis ĝin ŝvebi al liaj lipoj, kelkajn sekundojn ĝin detenis je ioma distanco inter ambaŭ siaj manoj. Li tiel lasis tempon al sia penso, por ke ĝi alhastu kaj rekonu la revon, kiun ĝi longe dorlotis kaj nun vidos en sia plenumiĝo, kiel parencon oni venigas por vidi sukceson de infano, kiun li dumlonge tre amis. Povas ankaŭ esti, ke Svan al la vizaĝo de Odeta, kun kiu li ankoraŭ ne amoris, kiun li ankoraŭ ne eĉ nur kisis, volis lastfoje satrigardi per la sama rigardo, kiun en la tago de foriro oni direktas al pejzaĝo definitive forlasota.

Sed li estis tiagrade sindetena en sia rilato al ŝi, ke eĉ post ol li en tiu vespero fine kun ŝi amoris sub la komenca preteksto, ke li aranĝos ŝiajn katlejojn – pro timo, ke li ŝin ofendos, aŭ ke li post la okazaĵo estos rigardata kiel mensoginto, aŭ pro manko de aŭdaco por eldiri pli rekte kaj postuleme sian deziron (ĝin li povis almenaŭ prezenti en la sama maniero, kiu Odetan unuafoje ne kolerigis) li uzis en la sekvaj tagoj la saman pretekston. Se ŝi portis katlejojn en sia korsaĵo, li diris: „Estas bedaŭrinde, ĉi-vespere la katlejoj ne bezonas rearanĝon, ili ne taŭziĝis kiel en la antaŭa vespero; ŝajnas al mi tamen, ke ĉi tiu ne tute rektas. Ĉu vi permesas, ke mi provu, ĉu ili pli bone odoras, ol la antaŭaj?“ aŭ male, se tiajn florojn ŝi ne havis: „Oj, neniaj katlejoj ĉi-vespere! Mi ne povos plenumi mian etan aranĝan taskon.“ Kaj sekve dum kelka tempo la afero okazis laŭ senŝanĝa ordo, kiel en la unua vespero, komenciĝante per fingraj kaj lipaj tuŝoj al la brusto de Odeta, kiuj estis ĉiufoje liaj unuaj karesoj; kaj longe poste, kiam la aranĝado aŭ la fikcio pri aranĝado de katlejoj delonge iĝis eksa moro, la metaforo katlejumi plu restis en ilia privata lingvo kiel simpla esprimo eldirata senpripense por aludi al amora posedo (en kiu cetere nenion oni posedas), postateste pri tiu forgesita kutimo. Kaj eble ĉi tiu aparta esprimo por amorado ne estis tute samsignifa kiel ĝiaj sinonimoj. Kiom ajn viro hardiĝis pri la alia sekso, kiom ajn rigardas amoradon kun la plej diversaj virinoj egala kaj antaŭvidebla, ĝi male iĝas plezuro nova, se ĝi okazas kun virino – reale aŭ en lia imago – malfacile alirebla, kaj li sekve devas ĝin naskigi el improvizita cirkonstanco de sia rilatado al ŝi, kiel okazis kun la aranĝado de la katlejoj fare de Svan. Tiuvespere li esperis kun intima timtremo (Odeta ĝin ne divenos, li pensis, se lia ruzo funkcios), ke amorado kun tiu virino elsorĉiĝos el iliaj larĝaj, malvaj petaloj; kaj la plezuro kiun li antaŭsentis kaj kiun Odeta tiam toleris nur ĉar ŝi – laŭ lia supozo – ankoraŭ ne ĝin rekonis, ŝajnis al li pro tio – kiel ĝi ŝajnis al la unua viro, kiu ĝin ĝuis inter la floroj de Edeno – antaŭe neniam ekzistinta plezuro, kiun li provis krei, plezuro tute aparta kaj nova, kiel atestis la speciala nomo, kiun li al ĝi asignis.

De tiam en ĉiu vespero, post ol li hejmen akompanis ŝin, li ĉiam eniris al ŝi, kaj ofte ŝi poste elpaŝis en negliĝo, kun li kuniris ĝis la duonkaleŝo, lin kisis spit' al tio, ke la koĉero tion vidis, dirante: „al mi ne gravas – kial mi zorgu pri aliaj homoj?“. En tiuj vesperoj, en kiuj la domon Verduren li ne vizitis, kio pli oftis de kiam li povis renkontiĝi kun ŝi en alia cirkonstanco, ankaŭ en la ĉiam pli malmultaj vesperoj, en kiuj li eliris por aliaj societaĵoj, ŝi petis, ke li antaŭ la rehejmiĝo ŝin vizitu, kiom ajn malfrue estis. Printempis; pure kaj malvarmege printempis. Fine de vesperaj festoj li sidiĝis en sia viktorio201, sur la femurojn tiris kovrilon, al amikoj, kiuj samtempe foriris kaj proponis kunan reveturadon, respondis, ke li ne povos, ke li iros en alia direkto kaj la koĉero tuj pelis la ĉevalojn laŭ rapida troto, jam sciante, kiu estas la kurso. La amikoj miris, kaj efektive – Svan estis nova homo. Ili ne plu ricevis de li leterojn, en kiuj li ankoraŭ petus interkoniĝon kun virino. Inojn li ne plu atentis, ne vizitis lokojn, kie li povus ilin renkonti. En restoracio, en kampara ekskurso lia sinteno estis la malo de tiu, je kiu oni ĝis antaŭ nelonge lin rekonis, kaj kiu ŝajne ĉiam estos kaj restos lia. Tiagrade pasio estas en homo kvazaŭ portempa, nova karaktero, kiu anstataŭas la pli fruan kaj abolas la ĝis tiam nevariajn signojn, per kiuj ĝi elmontriĝis! Nun male estis nevaria tio, ke egale kie Svan estis dum la tago, li senmanke poste iris al Odeta. La vojo, kiu inter li kaj ŝi kuŝis, nepre estis la vojo de li irota, ĝi figuris la rapidan, nepran deklivon, laŭ kiu ruliĝis lia vivo. Verdire, ofte restinte ĝis malfrua horo en societo, li tre volonte rekte rehejmiĝus sen longa kromvojo kaj ŝin vidus nur en la sekva tago; sed tio mem, ke li en nekutima horo ŝanĝis la normalan planon kaj ŝin vizitis, ke – li divenis – la amikoj, kiuj siaflanke foriris, komentis: „li ne liberas, certe iu virino premas, volas ke li venu al ŝi, kiom ajn malfrue“ al li sentigis, ke li agas laŭ la maniero de tiuj viroj, kiuj en sia vivo havas amaferon, al kiuj la forofero de sia trankvilo kaj de siaj okupoj al voluptema revado donas intiman ĝuon. Cetere, sen ke tio estis al li klara, la sekura scio, ke ŝi atendas lin, ke ŝi ne kunestas en alia loko kun aliaj homoj, ke li certe vidos ŝin antaŭ ol li rehejmiĝos, narkotis la forgesitan sed ĉiam latentan angoron, kiun li spertis en tiu vespero, kiam Odeta de la domo Verduren jam foriris, kaj kies nuna kvietiĝo estis tiom dolĉa, ke ĝin oni povis nomi feliĉo. Li eble al tiu angoro ŝuldis la gravecon, kiun Odeta gajnis en lia vivo. Al kunhomoj oni ordinare tiel indiferentas, ke kiam oni ŝarĝis iun el ili per tiom da povo por suferigo kaj ĝojigo, tiu homo ŝajnas ano de alia mondo, lin ĉirkaŭas poezieco, li ŝanĝas onian vivon al emocia spaco, ene de kiu li situas pli aŭ malpli proksime. Svan ne povis pripensi sen perturbiĝo, kia iĝos por li en venontaj jaroj Odeta. Iafoje vidante de sia viktorio, ke tra bela, malvarma nokto la brila luno disradias sian helon inter liaj okuloj kaj la senhomaj stratoj, li revis pri tiu alia, lunosimile hela kaj iomete rozkolora figuro, kiu aperis iutage en lia animo kaj de tiam ĵetis al la mondo sian misteran lumon, en kiu li ĝin vidis. Se li alvenis post la horo, kiam Odeta forpermesis la servistojn por la nokto, antaŭ ol li sonorigis ĉe la pordo de l' ĝardeneto, li elpaŝis unue sur la straton, al kiu rigardis, inter tute similaj sed mallumaj fenestroj de la apudaj domoj, la sole luma fenestro de ŝia dormoĉambro. Li frapis ĉe la vitro, kaj ŝi, tiel avizite, respondis kaj iris por atendi lin je la alia flanko, ĉe la enirpordo. Li vidis sur la piano la malfermitajn foliojn de iu el ŝiaj ŝatataj muzikaĵoj: la ‚Valso de Rozoj‘ aŭ ‚Kompatinda Frenezulo‘ de Jozefo Taljafiko202 (kiun oni devis laŭ lia testamenta deziro muziki okaze de lia funebro), li petis ke ŝi prefere ludu la etan frazon el la sonato de Vintejo, kvankam Odeta tre malbone pianis, sed ofte la plej bela postresta impreso pri verko estas tiu, kiu eliĝis el misaj tonoj, kiujn mallertaj fingroj el fuŝagordita piano sonigis. La eta frazo por Svan daŭre estis asociita al lia amo al Odeta. Li sentis, ke tiu amo – jes, tiu amo estis io sen ekstera kaŭzo, kion aliulo ne povus konstati; li konsciis, ke la kvalitoj de Odeta ne pravigis la gravecon, kiun li atribuis al la tempo, kiun li pasigis kune kun ŝi. Kaj ofte, kiam sole pozitiva spirito regis en lia menso, li volis ĉesigi la oferadon de tiom da kleraj kaj sociaj okupoj al tiu imaga plezuro. Sed la eta frazo, tuj kiam li ĝin aŭdis, vakigis en li ĝuste la vastecon, kiun ĝi bezonis, kaj tio ŝanĝis la dimensiojn de lia animo; ĝi rezervis ian kromspacon por ĝuo, kiu eksteran kaŭzon same malhavis, kaj kiu tamen ne estis pure individua, kiel estis amo, sed al li trudiĝis kiel realaĵo supera al materiaj aferoj. Ĉi tiun sopiron al nekonata beleco – la eta frazo ĝin ja vekis en li, sed ĝi nenion difinitan provizis por ĝia kontentigo. Tiel do la partojn de la animo de Svan, de kiuj la eta frazo forviŝis zorgon pri praktikaj aferoj, pri universale homaj konsideroj, ĝi lasis vakaj, sensignaj, kaj li povis libere en ili enskribi la nomon de Odeta. Plie al la iom malvastaj, senpoeziaj flankoj de la korinklino de Odeta la eta frazo sian misteran esencon aldonadis, enmiksadis. Vidante la vizaĝon de Svan, kiam li aŭskultis la frazon, oni povus supozi, ke li prenas narkotilon, kiu lian spiradon vastigis. Kaj la agrableco provizita de la muziko, kiu baldaŭ iĝis en li plenforma bezono, fakte similis en tiuj momentoj al la plezuro, kiun li ricevus de provado de parfumoj, de rilatiĝo kun mondo, kun kiu homoj ne akordas, kiu ŝajnas senforma, ĉar homaj okuloj ĝin ne perceptas, sensenca, ĉar homaj inteligentoj ĝin ne komprenas, kiun oni atingas per unu sola sentumo. Granda ripozo, mistera rejuniĝo por Svan – por li, kies okuloj, kvankam ili estis delikataj ŝatantoj de pentraĵoj, kies spirito, kvankam ĝi estis subtila observanto de moroj, por ĉiam, neforviŝeble estis markitaj de la senfrukteco de lia vivo – ke li sentis sin transformita en nehoman, blindan vivaĵon, mankan je sento por logiko, preskaŭ en fantazian unukornulon, en ĥimeran estulon, kiu la mondon plu perceptis nur per aŭdado. Kaj serĉante en la eta frazo tamenan sencon, al kiu lia intelekto ne sukcesis profundiĝi, li sentis tian strangan ebriecon, senigante sian plej intiman animon je la helpo de rezonado, ĝin solece engvidante en la koridoron, en la obskuran kribrilon de sonoro! Iom post iom li rimarkis la multajn ecojn, pro kiuj la dolĉeco de tiu frazo en sia kerno estis dolora, eble eĉ sekrete maltrankvila, sed li pro tio ne povis mem suferi. Ne gravis, se ĝi diris al li, ke amo facile frakasiĝas – lia amo tiom fortikis! Li kvazaŭ lude akceptis la malgajon, kiun ĝi dissentigis, li vidis, kiel ĝi lin pretere tuŝas, sed tuŝas kiel kareso kiu profundigis kaj dolĉigis la memsenton de lia feliĉo. Dek-dudek-foje li petis, ke Odeta ĝin pianu, kaj postulis, ke samtempe ŝi daŭre lin kisu. Ĉiu kiso sekvigis alian kison. Ha, en tiu komenca tempo de amo, kisoj naskiĝas tiom facile! Ili estiĝas tiel dense unu apud la alia; kaj same malfacile oni nombrus la kisojn interdonitajn ene de unu horo, kiel la florojn en printempa herbejo. Tiam ŝi ŝajnigis, ke ŝi ĉesos piani, dirante: „kiel do mi ludos en tia kondiĉo, se vi tenas min? mi ne povas ĉion fari samtempe, bonvole decidu, kion vi volas – ĉu mi ludu la frazon aŭ allasu min al dorlotoj?“ li koleris kaj ŝi eksplodis per rido, kiu turniĝis en refalantan pluvon de kisoj. Aŭ ŝi rigardis al li malvolonte: li revidis vizaĝon, kiu povus aperi en la ‚Vivo de Moseo‘ far Botiĉeli, trovis ĝian lokon, imagis, ke la kolo de Odeta havas la ĝustan kliniĝon; kaj kiam li sufiĉe pentris ŝin tempere, en la 15a jarcento, sur la muro de la Siksta Kapelo, la penso, ke ŝi tamen estas ĉi tie, ĉe la piano, en la nuna momento, kisebla kaj amorebla, la penso pri ŝia korpeco kaj vivanteco lin ebriigis tiel forte, ke kun frenezaj okuloj, kun kvazaŭ morde streĉitaj makzeloj, li impetis al tiu botiĉelia virgulino kaj komencis al ŝi pinĉadi la vangojn. Kaj kiam li foriris – tamen ankoraŭ unu fojon reveninte por interkiso, ĉar li neglektis preni en sian memoron ian detalon de ŝia odoro aŭ de ŝiaj trajtoj – dum li estis reiranta en sia viktorio, gratulante al Odeta ĉar ŝi enpermesis lin por ĉi ĉiutagaj vizitoj, kiuj, li sufiĉe klare supozis, al ŝi ne estis tiom agrablaj, sed kiuj, lin protektante kontraŭ ĵaluzo – lin indulgante pri refoja angoro simila al tiu, kiun li suferis en la vespero, kiam li ne trovis ŝin en la domo Verduren – lin helpos, sen plia alia krizo, kies unua okazo estis tiom dolora kaj restos la sola, tra ĉiuj tiuj apartaj horoj, preskaŭ magie belaj horoj de lia vivo, kompareble al tiuj dum kiuj li trairis Parizon sub lunhelo. Kaj rimarkante dum la veturo, ke la astro nun rilate al li estis en alia, ŝoviĝinta pozicio, preskaŭ tuŝe al la horizonto, sentante ke ankaŭ lia amo konformas al nevariaj naturaj leĝoj, li pripensis kun scivolo, ĉu la vivotempo, kiu nun por li komenciĝis, longe plu daŭros, ĉu baldaŭ lia animo vidos la karan vizaĝon en foriga, malgrandiga perspektivo, kun preskaŭ nuligita povo dissendi sian ĉarmon. Nun Svan ankaŭ en aĵoj de la mondo trovis ĉarmon, de kiam li enamiĝis, kiel en sia adoleska tempo, kiam li rigardis sin artisto; sed la ĉarmo aliiĝis, la nunan sole Odeta donis. Li sentis en sia koro, kiel renaskiĝas inspiroj el lia junaĝo, kiujn frivola vivo forpelis, sed ili ĉiuj nun ricevis koloron, aludon al aparta homo; kaj dum la longaj horoj, kiujn li nun pasigis en sia hejmo, flegante sian plezuron, sola kun sia resaniĝanta animo, iompostiome li retrovis sian memecon, sed en la posedo de iu alia.

Ŝin li vizitis nur en vesperoj, kaj li neniel sciis kiajn okupojn ŝi havis dum la cetera tago, ankaŭ nenion pri ŝia pasinta vivo, tiel vere ke al li mankis eĉ la malgranda, komenca informo, kiu – faciligante la imagadon de tio, kion oni ne scias – instigas al scivolo. Li do pripensis nek kion ŝi estis faranta, nek kia estis ŝia antaŭa vivo. Li nur iafoje priridetis tion, ke antaŭ pluraj jaroj, kiam li ŝin ankoraŭ ne konis, li aŭdis pri virino, kiu, se la dirojn li ĝuste memoris, tre probable estis ŝi, kaj onidire estis ino vivanta de la favoro de viroj, iu el tiuj virinoj, al kiuj li ankoraŭ atribuis, ĉar li tiam kun ili tre malmulte estis rilatinta, la necedeman, radikale perversan karakteron, kiun al ili longe alskribis ankaŭ la fantazio de iuj romanistoj. Li konkludis, ke ofte ĝusta taksado de homo necesigas prefere renverson de la famo, kiun la socio disvastigas, kiam li kontrastigis tiun laŭdiran karakteron kun la boneco, la naiveco, la sopiro al idealo de Odeta, kiu tiagrade apenaŭ kapablis eviti eldiron de la vero, ke unufoje, dezirante vespermanĝi sole kun ŝi kaj pro tio petinte, ke ŝi skribu al gesinjoroj Verduren, ke ŝi malsanas, li vidis en la sekva tago, kiel ŝi antaŭ sinjorino Verduren, kiu demandis, ĉu ŝi pli bone fartas, ruĝiĝis, balbutis, kaj pretervole sur sia vizaĝo vidigis la ĉagrenon, la turmenton, kiun ŝi sentis pro sia mensogo, kaj, dum ŝi vicigis en sia respondo detalojn pri sia elpensita misfarto de la antaŭa tago, mienis kvazaŭ ŝi pere de humilaj rigardoj, de penta voĉo pardonpetus pro la malsincero de siaj diroj.

En iuj tagoj tamen, sed malofte, ŝi vizitis lin en la posttagmezo, interrompante lian revadon aŭ la esploron pri Johano Vermeer, super kiu li lastatempe denove laboris. Servisto envenis kaj sciigis, ke sinjorino De Kreci lin atendas en la antaŭsalono. Li iris al ŝi, kaj, kiam li malfermis la pordon, al la rozkolora vizaĝo de Odeta – ŝanĝante la formon de ŝia buŝo, la rigardon de ŝiaj okuloj, la reliefon de ŝiaj vangoj – almiksiĝis rideto. Kiam li denove solis, ĉi tiun rideton li revidis, aŭ ŝian rideton de la antaŭa tago, aŭ alian, per kiu ŝi bonvenigis lin en iu aŭ alia okazo, aŭ ankoraŭ tiun per kiu ŝi respondis en la kaleŝo, kiam li demandis, ĉu li malagrable agas, restarigante la katlejojn; kaj la ceteratempa vivo de Odeta, ĉar li sciis pri ĝi nenion, por li havis neŭtralan, senkoloran fonon, ĝi similis al tiuj disfoliaj skizoj de Antono Vatoo203, sur kiuj oni vidas jen kaj jen, en ĉiuj lokoj, en ĉiuj direktoj trikrajone204 strekitaj sur helbruna papero, multenombrajn ridetojn. Sed fojfoje en ia angulo de tiu vivo, kiun Svan vidis malplena, eĉ se lia prudento diris, ke tia ĝi ne estis, ke ĝian konsiston li simple imagi ne povis, iu amiko, kiu, klare supozante ke ili amas unu la alian, nenion aŭdacus pri ŝi raporti krom bagatelaj aferoj, al li priskribis la silueton de Odeta, kiun li en tiu mateno ekvidis, piediranta laŭ la strato Abatusi en senmanika manteleto kun mefitaj peltaĵoj, kun ĉapelo laŭ rembranta maniero205, bukedon de violoj ĉe la korsaĵo. Ĉi tiu nura krokizo al Svan kaŭzis ŝokon, ĉar ĝi subite al li sentigis, ke Odeta havas vivon, kaj tiu vivo al li ne tute apartenas; li volis ekscii, al kiu ŝi volis plaĉi per la elekto de tiu tualeto, en kiu li neniam vidis ŝin; li decidis, ke li poste al ŝi demandos, kien ŝi estis tiam iranta, kvazaŭ en la tuta senkolora – preskaŭ neekzista ĉar por li ĝi ne videblis – vivo de lia amatino, okazis nur unu afero ekster la ridetoj, kiujn ŝi direktadis al li, nome ŝia irado kun rembranta ĉapelo kaj bukedo de violoj ĉe la korsaĵo.

Krom per sia peto pri la eta frazo de Vintejo vice de la ‚Valso de Rozoj‘ Svan ne provis ludigi al ŝi prefere verkojn, kiujn li ŝatis, se pri muziko temis, kaj se pri literaturo, same ne korekti ŝian mankan belguston. Li bone konsciis, ke ŝi ne inteligentas. Dirante al li, ke ŝi tiom volonte aŭskultus liajn dirojn pri grandaj poeziistoj, ŝi imagis, ke ŝi aŭdos pasiajn, patosajn strofojn laŭ la maniero de la vicgrafo De Boreli206, kaj eĉ pli kortuŝajn. Pri Johano Vermeer ŝi demandis, ĉu li suferis pro virino, ĉu lin inspiris virino, kaj kiam Svan al ŝi konfesis, ke tio ne estas konata, ŝi perdis sian interesiĝon pri la pentristo. Ŝi ofte diris: „Mi konsentas, poezio kompreneble estas belega afero – estus, se ĝi verus, se la verkistoj sincere pensus ĉion, kion ili diras. Sed en multaj okazoj tiuj homoj estas pintaj aviduloj. Pri tio mi scias, mi havis amikinon, kiu enamiĝis al ia poeto. En siaj versoj li parolis nur pri amo, ĉielo, steloj. Ha, kiel bele ŝi poste pentis! Li forspezis tricentmil frankojn de ŝi ricevitajn.“ Se Svan tiam provis instruadi al ŝi, en kio arta beleco konsistas, kiel versaĵon aŭ pentraĵon oni admiru, post mallonge ŝi ĉesis aŭskulti kaj diris: „jes... mi ne kredis, ke ĝi estas tiuspeca afero“. Kaj li sentis tian disreviĝon ŝiaflankan, ke li prefere mensogis, prefere diris, ke ĉio ĉi estas malgrava, estas nur komencaj bagateloj, ke li ankoraŭ ne havis tempon por klarigi la kernon, ke aliaj aferoj estas. Sed ŝi vigle rediris: „ĉu aliaj aferoj? kiaj?... diru do“, sed li ne parolis, antaŭsciante, kiom senkonsistaj kaj malsimilaj al tio, kion ŝi atendis, estos la diritaj aferoj, malpli efektaj, malpli kortuŝaj, kaj timante, ke ŝia seniluziiĝo pri belarto vastiĝos ankaŭ al amo.

Kaj ŝi efektive trovis, ke Svan laŭ klereco malpli imponas, ol ŝi unue kredis. „Vi restas ĉiam kvieta, mi ne scias kiel mi komprenu vin.“ Ŝi plie miris pri lia malavideco pri mono, pri lia afableco al homoj, pri liaj delikataj sentoj. Kaj vere, koncerne al pli grandaj homoj, ol estis Svan, pri klerulo, pri artisto, se lin ĉirkaŭuloj ne miskonas, okazas ke tiu el iliaj sentoj, kiu pruvas ke ilin vere mensfrapis la supereco de lia inteligento, ne estas ilia admiro al liaj ideoj, kiujn ili ne komprenas, sed ilia respekto pro lia bonkoreco. Ankaŭ respekton sentis Odeta al Svan pro lia monduma situacio, sed ŝi ne deziris, ke li akceptigu ŝin en tiu medio. Ŝi eble prognozis, ke tio al li ne prosperos, aŭ eĉ timis, ke se li nur mencios ŝian nomon, li aŭdos klaĉojn al ŝi embarasajn. Kiel ajn, ŝi promesigis, ke ŝian nomon li neniam eldiros. La kaŭzo, kial ŝi ne volis viziti la mondumon – ŝi klarigis al li – estis antaŭlonga malpaciĝo kun amikino, kiu poste venĝis al ŝi per misfamigo. Svan kontraŭdiris: „tamen ne ĉiu homo konas vian amikinon“. „Jes, egale, malbona famo kuras rapide, homoj estas tiom malicaj.“ Svan unuflanke ne bone komprenis la aferon, sed aliflanke li sciis, ke la asertoj „homoj estas tiom malicaj“ kaj „bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide“ estas ĝenerale rigardataj kiel veraj; certe estis realaj okazoj, en kiuj ili validis. Ĉu la situacio de Odeta kalkuliĝis inter ĉi tiuj okazoj? Li pripensadis tion, sed ne longe, ĉar simile al sia patro ankaŭ li sentis la pezon de mensa embaraso, kiam li ekzamenis malfacilan problemon. Cetere la monduma societo, kiu tre timigis Odetan, ŝin eble ne forte tentis, ĉar ĝi tro malproksimis de ŝia kutima vivosfero, ol ke ŝi povus ĝin nete imagi. Tamen, konservante en iaj aferoj tre simplajn morojn – ŝi ekzemple plu flegis amikecon kun malgrava emerita tajlorino, por kiun viziti ŝi preskaŭ ĉiutage supreniris krutan, malluman, fetoran ŝtuparon – ŝi aspiris al ŝikeco, sed ĝin ne imagis tiel, kiel mondumanoj. Laŭ ili ŝiko devenas de pluraj, malmultaj homoj, kiuj ĝin disigas ĝis iome fora zono – pli kaj pli maldense laŭ tio, ke oni malproksimiĝas de ilia centra intimeco – tra la rondo de siaj amikoj, aŭ de amikoj de iliaj amikoj, kies nomoj kune konsistigas ian registron. Ĉi tiun registron mondumanoj tenas en sia memoro, ili havas pri la temo klerecon, el kiu por ili fontas ia belgusto, ia takto, tiel ke Svan ekzemple, sen ke li bezonis eksplicite konsulti siajn mondumajn sciojn, se li en gazeto legis la nomojn de partoprenintoj en iu vespermanĝo, tuj povis diri, kun kia nuanco tiu manĝo estis ŝika, simile kiel klerulo per la lego de unu frazo precize taksas la beletran talenton de la aŭtoro. Sed Odeta estis iu el la homoj (el la ege pli multaj homoj, ol konscias mondumanoj, kaj da tiaj estas en ĉiuj klasoj de la socio), kiuj ne havas tiujn nociojn, imagas tute alian ŝikon, diversan laŭ la medio en kiu ili vivas, sed kies komuna karaktero estas – egale ĉu temas pri tiu, kiun Odeta prirevis, aŭ tiu, kiun sinjorino Kotar respektis – ke ĝi estas tuj komprenebla al ĉiu homo. La alia, monduma ŝiko, verdire komprenebla ankaŭ estas, sed ĝi postulas iom da lernotempo. Odeta pri iu komentis:

— „Li vizitas nur ŝikajn lokojn.“

Kaj se Svan demandis, kion tio signifas, ŝi respondis iom malestime:

— „La ŝikajn lokojn, diable! Se en via aĝo, vi ankoraŭ demandas, kio estas ŝika loko, kion kaj kiel mi respondu? Ekzemple dimanĉe matene: la avenuo de la Imperiestrino, ĉirkaŭ la kvina horo: la bordo de la Lago, ĵaŭde: la Teatrejo Edeno, vendrede: la ĉevalkurejo, la baloj...“

— „Nu – kiuj baloj?“

— „Memkompreneble la baloj, kiuj trovas lokon en Parizo, la ŝikaj baloj, tio estas. Nu, ekzemple Herbinger, pri li vi aŭdis ĉu ne? Tiu, kiu laboras ĉe eksterborsa makleristo. Ja, vi certe aŭdis, li estas iu el la plej popularaj viroj en Parizo, granda, blonda junulo, tre snoba, li ĉiam havas floron ĉe la brustopoŝo, mantelon kun rekta faldo en la dorso, helkolorajn pantalonojn, li estas kun tiu maljuna farbita virino, kiun li venigas al ĉiuj premieroj. Nu, antaŭ kelkaj tagoj li aranĝis vesperan balon, kaj tie estis la tuta ŝika Parizo. Mi tiom deziris viziti ĝin! Sed oni postulis invitilon ĉe la pordo, kaj invitilon mi ne sukcesis havigi al mi. Entute estas pli bone, ke mi ne iris, estis sufoke tie, mi nenion vidus. Homoj iris, por poste rakonti, ke ili estis en la balo de Herbinger. Kaj vi scias – pri fanfaronadoj mi fajfas. Cetere, kredu al mi, el cent, kiuj rakontas, ke ili estis tie, probable duono mensogas. Sed mi miras, ke vi, tiom laŭmoda viro, ne vizitis tion.“

Sed Svan neniel penis, por ke ŝi modifu sian ideon pri ŝikeco; opiniante ke lia propra nocio pri la temo ne pli veris, estis same stulta, neniom grava, li ne juĝis utile ĝin instrui al sia amatino, tiel ke post monatoj ŝi pri la homoj, kiujn li vizitis, interesiĝis nur pro la invitiloj al prezentado de ĵokeoj, al la vetkuroj aŭ pro la biletoj por premieroj, kiujn li ricevis tra ili. Ŝi deziris, ke li plu flegu tiujn utilajn rilatojn, sed ŝi aliflanke emis ilin konsideri ne tre ŝikaj, de kiam ŝi okaze vidis, ke en strato preterpasas la markizino De Vilparizi en nigra lan-robo kaj ĉapo kun laĉoj.

— „Ŝi aspektis kiel akceptisto, kiel maljuna kortisto, darlin!207! Ĉu tio estu markizino! Mi markizino ne estas, sed mi postulus tre altan pagon por eliri en tiaj vestaĉoj!“

Ŝi ne komprenis, kial Svan restis en sia domo ĉe la kajo De Orleano, kiun ŝi – sed tion ŝi ne aŭdacis diri – juĝis malkonvena por li.

Verdire ŝi pretendis, ke ŝi ŝatas malnovajn objektojn, ŝi mienis ravite kaj superece se povis raporti, ke dum tuta tago ŝi brokantumis, traserĉis brikabrakon, epokajn aĵojn. Kvankam ŝi obstine, kvazaŭ pro honorsento aŭ obee al ia familia tradicio, neniam respondis demandojn kaj ne volis praviĝi, se temis pri ŝiaj dumtagaj okupoj, iun fojon ŝi parolis al Svan pri amikino, kiu invitis ŝin, kaj en kies hejmo ĉio estis epoka. Sed al Svan ne prosperis informiĝi pri la dirita epoko. Tamen post pripenso ŝi respondis, ke la objektoj estis mezepokaj. Ŝi per tio volis komprenigi, ke estis lignaj paneloj sur la muroj. Post kelkaj tagoj ŝi reparolis pri sia amikino kaj aldonis kun la hezita tono kaj la fidema mieno, per kiu oni citas parolojn de hieraŭa kunmanĝinto, kies nomon oni ne aŭdis antaŭe, sed kiun la gastigantoj videble konsideras tiom fama homo, ke oni esperas ke la aŭskultanto ja scios pri kiu temas: „ŝi havas manĝoĉambron en stilo de... la dekoka208!“. Ŝi cetere juĝis tion malbela, nuda, kvazaŭ la ornamadon oni ne finis, virinoj en ĝi malbele aspektis, kaj tio neniam estos laŭmoda. Trian fojon ŝi priparolis la aferon, vidigis al Svan la adreson de la metiisto, kiu aranĝis tiun ĉambron, kaj kiun ŝi deziris venigi, kiam ŝi havos sufiĉan monon, por vidi, ĉu li povos aranĝi certe ne similan, sed ja ŝian idealan ĉambron, kiun bedaŭrinde la malvasto de ŝia domo ne bone ebligas, kun altaj kredencoj, renesancaj mebloj kaj kamenoj kiel en la kastelo de Bluao209. Tiuokaze ŝi sciigis pretervole al Svan sian opinion pri la domo ĉe la kajo de Orleano; li estis malaprobanta, ke la amikino de Odeta elektis ne la stilon Luizo la 16a, ĉar – li diris – kvankam oni ne kutime atingas tion, ĝi povas esti tre harmonia, sed imitadon de antikva stilo: „tamen mi ne imagas, ke ŝi volus loĝi, kiel vi, inter difektitaj mebloj kaj eluzitaj tapiŝoj“ ŝi rediris – la burĝa sento por deco superis ankoraŭ la amatoran spiriton de facilmora virino.

Tiujn, kiuj serĉadis malnovajn objektojn, ŝatis versaĵojn, malestimis profitemon, revis pri honoro kaj amo, ŝi rigardis anoj de elito superanta la ceteran homaron. Ne necesis, ke ili reale havu tiujn emojn, sufiĉis, ke ili pretendu tion; pri viro, kiu okaze de kuna vespermanĝo konfesis, ke li volonte vagas, al si malpurigas la manojn en malnovaj butikoj, ke lin neniu vere komprenos en ĉi epoko de komercado, ĉar li pri gajno ne zorgas, ke li en tio havas morojn de alia tempo, ŝi revenis dirante: „vere, li estas homo kun admirinda, delikata koro, tion mi ĝis hodiaŭ ne suspektis“ kaj ŝi sentis, ke ŝi havas por li grandegan kaj subitan amikecon. Sed male pri tiuj, interalie pri Svan, kiuj tiajn morojn havis, sed pri tio ne parolis, ŝi estis indiferenta. Certe ŝi devis konfesi, ke Svan ne estis monavida, sed ŝi paŭte aldonis: „sed ĉe li ne estas same“; efektive ŝian fantazion kontentigis ne sinforgesa konduto, sed tiutema frazumado.

Sentante ke plenumi tion, kion ŝi deziris, li ofte ne povis, li almenaŭ penis, por ke lia kompanio estu al ŝi agrabla, por ke li ne kontraŭu la vulgarajn inklinojn, la mankan belguston, kiun ŝi elmontris pri ĉiuj aferoj, kaj kiujn li paradokse amis, samrange kun ĉio, kio estis al ŝi propra, kiuj lin eĉ ravis, ĉar ili ĉiuj estis apartaĵoj, tra kiuj la esenco de ĉi tiu virino al li aperis, videbliĝis. Tial, kiam ŝi ŝajnis kontenta, ĉar ŝi baldaŭ spektos ‚Reĝinon Topazan‘210, aŭ ke ŝia rigardo iĝis serioza, malkvieta, decidema, ĉar ŝi timis, ke ŝi maltrafos la feston de floroj aŭ simple la horon de teo kun mafinoj kaj panrostaĵoj ĉe la te-domo de la Reĝa Strato, ĉe kiu laŭ ŝia kredo asidueco necesas por firmigi la famon pri eleganteco de virino, Svan, en emocio simila al tiu, kiun oni sentas por la naiveco de infano aŭ la ĝusteco de portreto, kiu ŝajnas ekparolonta, tiel intense sentis, ke la animo de l' amatino alsupriĝas sur ŝia vizaĝo, ke li ne povis sin deteni, proksimiĝis kaj ĝin tie tuŝis per la lipoj. „Ha, Odetinjo deziras kuniranton por la festo de floroj, ŝi deziras ke oni ŝin tie admiru, nu, bone, ŝi havos tion, ni povas nur cedi.“ Pro malakreco de sia vidpovo Svan devis konsenti al la uzo de okulvitroj por la hejma laboro, kaj li elektis por sociaj okazaĵoj monoklon, kiu malpli misformis lian fizionomion. Kiam ŝi unuafoje vidis lin kun monoklo sur la okulo, ŝi ĝoje komentis: „Por viro, jes, vere tio miaimprese tre ŝikas! Vi bone aspektas tiel! Vi similas al vera ĝentlemano. Al vi mankas nur nobeleca titolo“ ŝi aldonis kun ioma bedaŭro. Al li agrablis aŭdi Odetan en tiaj momentoj, same kiel, se li amus bretoninon, li feliĉe vidus ŝin kun kufo sur la kapo kaj aŭdus, ke ŝi timas fantomojn. Ĝis tiu tempo, kiel multaj viroj, ĉe kiuj aprezo de belartoj elformiĝas sendepende de voluptemo, ekzistis ia stranga malkongruo inter la kontentigoj, kiujn li alcedis al tiuj du flankoj de sia karaktero, ĝuante en la kompanio de ĉiam pli krudaj inoj la plezurojn de ĉiam pli rafinitaj verkoj, gvidante al kradita balkono de teatrejo junan ĉambristinon por la spekto de dekadencisma dramo, kiun li deziris aŭdi, aŭ al ekspozicio de impresismaj pentraĵoj, kaj sincere kredante, ke klera monduma ino siaparte ne pli bone komprenus ĉion ĉi – kaj ne tiel afable silentus. Male, de kiam li amis Odetan, al li tiom dolĉe estis kunsentado, unuanimiĝo kun ŝi, ke li penis trovi agrablaj la aferojn, kiujn ŝi ŝatis, kaj des pli profundan plezuron li sentis en tio, ke li ne nur konformiĝis al ŝiaj kutimoj, sed ankaŭ akomodiĝis al ŝiaj opinioj, ke – pro plena manko de radikoj en lia propra animagordo – ili al li memorigis nur tiun amon, pro kiu li elektis ilin. Se li plurfoje spektis ‚Sergion Panin‘211, se li okazojn atendis por aŭdi la muzikgvidadon de Oliviero Metra212, tion li faris pro la dolĉa sento, ke li tiel ensekretiĝis en ĉiuj preferoj de Odeta, ke li kun ŝi dividis ĉiujn gustojn. Tiu ĉarmo al ŝi proksimiga, kiun havis la verkoj, la lokoj, kiuj al ŝi plaĉis, al li ŝajnis pli mistera, ol tiu, kiun per si mem posedas aĵoj pli belaj, sed kiuj al ŝi ne rilatis. Ĉar li krome lasis sian junaĝan fidon por klereco malfortiĝi, kaj preterkonscie sian monduman nekredemon ĝin infekti, li sekve pensis – li almenaŭ tiel longatempe pensis ke li tiel ankoraŭ parolis – ke la objektoj, kiujn homoj aprezas, propran, absolutan valoron ne havas, sed ke ĉion determinas epokoj, sociaj klasoj, ke ĉion konsistigas modoj, inter kiuj la plej vulgaraj kaj tiuj, kiujn oni rigardas plej alteflugaj, egale valoras. Same kiel li juĝis, ke la fervoro de Odeta por havigi al si invitilojn al iu inaŭguro en si mem ne estis pli ridinda, ol la plezuro, kiun li siatempe havis pro tagmanĝo ĉe la princo de Kimrio, tiel same li ne pensis, ke la admiro, kiun ŝi kutime esprimis pri Montekarlo aŭ la monto Rigi213 pli malprudentas, ol lia ŝato por Holando, kiun ŝi imagis malbela, aŭ por Versajo, kiun ŝi juĝis malgaja. Tial li rezignis pri vizitoj de ĉi lastaj lokoj, plezure pensante, ke tiel li agas kompleze al ŝi, ke li sentas kaj ŝatas nur akorde kun ŝi.

Kiel ĉion, kio proksimis al Odeta kaj tiel iĝis peraĵo, tra kiu li vidis ŝin, per kiu li parolis kun ŝi, li ŝatis la verdurenan societon. En tiu loko, kiel en la kirlo de ĉiuj amuzaĵoj, kunmanĝoj, muzikadoj, ludoj, maskofestoj, kamparaj ekskursoj, teatraj spektadoj, eĉ de la maloftaj grandaj vesperoj aranĝitaj por la teduloj, estis la ĉeesto de Odeta, la vido de Odeta, interparoloj kun Odeta, kiujn al Svan, lin invitante, la paro Verduren malavare donis; li pli plezure restis en ĉi tiu eta rondo, ol en ajna alia kompanio, kaj li penis al ĝi atribui realajn kvalitojn, ĉar li tiel imagis, ke li pro inklino ĝin frekventos dum sia tuta cetera vivo. Efektive ne aŭdacante pensi, ke li ĉiam amos Odetan – li timis, ke li ne kredos tion – li almenaŭ penis supozi, ke li ĉiam frekventos la verdurenan rondon (kontraŭ ĉi lasta aserto lia prudento unuavide havis malpli multajn teoriajn argumentojn), li revis, ke li ĉiam plu renkontos Odetan ĉiuvespere; tio ne estis sama afero, kiel ĉiama amosento, sed tiutempe, dum li amis ŝin, li ne postulis pli, ol kredi, ke li neniam ĉesos vidi ŝin. „Kia agrabla societo“ li ofte pensis „finfine homoj tie agas laŭ la ĝusta maniero! Ili estas pli inteligentaj, pli aprezemaj, ol homoj ordinare estas en la mondumo. Kian sinceran ŝaton de pentrarto, de muziko malgraŭ kelkaj iom ridindaj troigoj, havas sinjorino Verduren! Ŝi tiom pasie scivolas pri verkoj, tiom deziras komplezi artistojn! Ŝi havas malĝustan nocion pri la mondumo, sed siaparte mondumanoj havas tre malverajn ideojn pri belartistaj medioj! Mi eble ne bezonas kontentigi alteflugajn aspirojn per konversacio, sed ĉiuokaze mi tre agrable kunestas kun doktoro Kotar, kvankam li faras konsternajn vortludojn. Kaj la pentristo – li ja parolas malagrable tromemfide, kiam li volas mirigi homojn, sed li estas inter la plej inteligentaj homoj, kiujn mi renkontis. Kaj precipe oni tie sentas liberecon, oni agas sen trudoj, laŭvole, sen formalaĵoj. Kiom da bona humoro oni disdonas ĉiutage en tiu domo! Entute krom en kelkaj esceptaj okazoj mi ĉiam vizitos prefere tiun lokon. Mi establos tie kun la tempo ĉiam pli mian kutiman vivon.“

Ĉar la kvalitoj, kiujn li kredis propraj al la paro Verduren, estis nur ia postkoloro de la plezuroj, kiujn lia amo por Odeta en ilia domo trovis, tiuj kvalitoj iĝis pli seriozaj, pli profundaj, pli vivnecesaj, laŭmezure kiel tiuj plezuroj iĝis tiaj. Ĉar sinjorino Verduren iafoje donis al Svan tion, kio sole konsistigis por li feliĉon, kiel ekzemple en iu vespero, en kiu li angoris pro tio, ke Odeta interparolis kun iu gasto pli multe ol kun aliaj, kaj li, tiukaŭze incitite, ne volis propramove demandi, ĉu ŝi foriros kun li, sinjorino Verduren al li liveris repaciĝon kaj ĝojon, spontanee dirante: „Odeta, vi forveturos kun sinjoro Svan, ĉu ne?“, aŭ aliokaze en la tempo kiam somero proksimiĝis, kaj li kun zorgo antaŭpensis, ĉu Odeta eble ie somerumos sen li, ĉu li ne plu vidos ŝin ĉiutage, sinjorino Verduren baldaŭ invitis ilin ambaŭ al restado en sia kampara domo – Svan, nekonscie lasante dankemon kaj ĝuemon enŝteliĝi en lian rezonpovon kaj influi liajn ideojn, eĉ disbabilis, ke sinjorino Verduren estas grandanima. Se pri ia tre afabla aŭ alte kapabla persono parolis al li eksa kunlernanto el la Luvra Lernejo214, li respondis: „mi senhezite preferas la societon de gesinjoroj Verduren“, kaj kun soleno kiu novis en lia tono: „ili estas grandanimuloj, kaj grandanimeco estas finfine la sola kvalito, kiu en ĉi tiu mondo gravas kaj homon eminentigas. Estas klare, ke homoj disiĝas en du klasojn: la klason de grandanimuloj kaj la klason de aliuloj, kaj mi nun estas en vivaĝo, en kiu necesas elekti partion, definitive decidi, kiun oni amos, kiun oni ne ŝatos, resti kun tiuj, kiujn oni amas, kaj kompense por la tempo perdita kompanie de la aliaj, al la unuaj fideli ĝis la morto. Nu...“ li aldiris kun la malforta aldona emocio, kiun oni sentas tiam, kiam malgraŭ ne plene klara prikonscio oni diras ion ne pro ĝia vereco, sed pro la plezuro, kiun la diro kaŭzas, en la propra voĉo sonante, kvazaŭ ĝi venus de iu alia aŭ de alia loko „estas decidite, mi elektis amon al tiuj, kiuj havas grandaniman koron, kaj vivon en societo de grandanimuloj. Vi demandas, ĉu sinjorino Verduren vere inteligentas. Mi asertas, ke ŝi per agoj pruvis ke ŝi havas noblan koron, altan animon, kiuj troveblas nur ĉe tiuj – certe tion vi ne negos – kiuj egale altas per sia pensopovo. Certe ŝi havas profundan komprenon pri belartoj. Sed ne en ĉi tiu kampo ŝi estas plej admirinda: iuj etaj, lerte, delikate bonaj agoj, kiujn ŝi plenumis favore al mi, iuj geniaj komplezoj, iuj familiare sublimaj helpoj montras ŝiaflanke pli profundan komprenon de la vivo, ol ajna filozofia disertaĵo.“

Li povus tamen pripensi, ke iuj el la pasintatempaj amikoj de liaj gepatroj havis same simplan vivmanieron, kiel gesinjoroj Verduren, ke iuj el liaj junaĝaj kunuloj same amatoris pri belartoj, ke aliajn homojn li konis, kiuj estis helpemaj, kaj ke tamen, de kiam li asignis sian preferon al simpleco, belartoj kaj grandanimeco, li ne plu renkontis ilin. Sed tiuj homoj Odetan ne konis, kaj se konus ŝin, ne penus lin kaj ŝin interproksimigi.

Tiel do en la tuta verdurena societo probable ne estis unu fidelulo, kiu ilin amis aŭ ilin kredis ami samgrade kiel Svan. Kaj malgraŭe, kiam sinjoro Verduren estis dirinta, ke li ne alte estimas Svan-on, li ne nur esprimis sian propran opinion, sed ankaŭ divenis la juĝon de sia edzino. Sendube Svan havis al Odeta tro apartan korinklinon, pri kiu li neglektis ĉiutage konfidi ion al sinjorino Verduren; sendube li sindetene uzis la gastamon de gesinjoroj Verduren, ne ĉeestante ĉe la manĝo pro kaŭzo, kiun ili ne suspektis, kaj vice de kiu ili malprave imagis deziron akcepti invitojn ĉe iuj teduloj; sendube ankaŭ, malgraŭ ĉiuj liaj zorgoj por kaŝi tiun flankon de sia vivo, ilia pookaza sciiĝo pri lia brila monduma pozicio – ĉio ĉi kunefikis por ilia incitiĝo kontraŭ li. Sed la precipa kaŭzo estis alia. Ili nome tre frue post la interkoniĝo kun Svan sentis, ke li en sia memo konservas privatan, nekoneblan spacon, en kiu daŭre li silente asertas antaŭ si mem, ke la princino De Sagan ne estas mokinda kaj ke la ŝercoj de Kotar ne estas amuzaj, kaj ĉefe, kvankam li ĉiam konservis fluan ĝentilecon kaj neniam ribelis kontraŭ iliaj dogmoj, ke ilin al li trudi, lin al ili konverti ne eblas – kaj similan nekonverteblon ili neniam spertis ĉe iu alia. Ili pardonus, ke li amikis kun teduloj, ol kiuj cetere li kore kaj miloble preferis gesinjorojn Verduren kaj la etan rondon, se li konsentus almenaŭ formale ilin antaŭ la fideluloj fornomi. Sed tian forkonfeson – ili komprenis – neniu de li povos elpostuli.

Kia kontrasto kun novulo, kiun ili invitis laŭ peto de Odeta, kvankam ŝi malmultafoje lin renkontis antaŭe, kaj de kiu ili multon atendis – nome la grafo De Forĉevilo! Li hazarde estis bofrato de Saniet, kio mirigis la tutan rondon: la maljuna arkivisto tiel humile sintenis, ke ili ĉiam kredis, ke li estas el pli malalta socia klaso kaj la sciiĝo, ke li estas ano de riĉa kaj parte nobela medio ilin ĉiujn surprizis. Nu, certe Forĉevilo estis krude snoba, dum Svan ne estis; certe li neniel taksis, kiel li, ke la verdurena societo superas ĉiujn aliajn. Sed li ne havis la karakteran takton, kiu detenis Svan-on de aprobado, kiam sinjorino Verduren ŝutis tro videble fantaziajn kritikojn sur homojn, kiujn li konis. Kaj koncerne al la vulgare bombastaj paroladoj, kiujn la pentristo en iuj tagoj sonigis, koncerne al la ŝercoj de vojaĝa komizo, kiujn ĵetadis Kotar, al kiuj Svan, kvankam li ŝatis la du virojn, ne respondis per admiro pro manko de kuraĝo kaj de malsincero – Forĉevilo male laŭ sia intelekta nivelo povis esti imponita, mirigita de la unuaj, sen ke li cetere komprenis ilin, kaj senlime gajigita de la aliaj. Kaj ĝuste la unua vespermanĝo ĉe gesinjoroj Verduren, en kiu Forĉevilo estis gasto, evidentigis ĉiujn ĉi diferencojn, briligis liajn kvalitojn kaj proksimigis la falon de Svan.

Ĉeestis tiun vespermanĝon krom la kutimaj gastoj unu profesoro el Sorbono215, Briĉo laŭnome, kiu interkoniĝis kun gesinjoroj Verduren en iu banurbo, kaj se lia universitata ofico kaj liaj kleraj studoj ne tiom malvastigus lian restantan liberan tempon, li volonte pli ofte vizitus ilin. Li havis tiun scivolon, tiun superstiĉon kredon pri la vivo, kiu, sin aldonante al malfido pri la temo mem de iliaj esploroj, en iu ajn profesio al la koncernaj homoj – kuracistoj kiuj ne fidas al medicino, gimnaziaj instruistoj, kiuj ne fidas je latinaj tradukekzercoj – donas la famon de multesciaj, brilaj, eĉ superaj inteligentoj. Li zorge elektis en la societo de sinjorino Verduren siajn ekzemplojn el novaj, aktualaj aferoj dum li parolis pri filozofio kaj historio, unue ĉar li opiniis, ke ĉi tiuj fakoj estas nur prepara studo por la vivo – kaj li imagis, ke li trovos en la malgranda tribo efektivan praktikon de tio, kion li ĝis tiam konis nur el libroj – due ĉar li ankaŭ edukiĝis iam al respekto de difinitaj temoj kaj tiun respekton nekonscie konservis, kaj li sekve kredis, ke li seniĝis je profesora stilo kiam li pri ili parolis leĝere, dum efektive leĝeraj tiuj paroloj al li ŝajnis nur ĉar universitatulo li fundamente restis.

Tuj post la komenciĝo de la manĝo, sinjoro De Forĉevilo, sidante dekstre de sinjorino Verduren, kiu honore al la novulo tre zorgis sian tualeton, al ŝi diris: „via robo tre originalas, tiel blanka...“, kaj doktoro Kotar, kiu konstante lin observis pro sciavido pri reala ekzemplero de tio, kion li nomis de-ulo216, atendante okazon por veki lian atenton kaj pli proksime rilati kun li, kaptis la vorton blanka kaj, ne levante la vizaĝon, kiu estis klinita al la telero, diris: „blanka – ĉu Blanka De Kastilio217?“, post kio li ne movis la kapon sed duonkaŝe rigardis dekstren kaj maldekstren kun malcerta kaj rideta mieno. Dum Svan per dolora kaj vana peno por rideti, atestis, ke la vortludon li taksis stulta, Forĉevilo elmontris samtempe, ke li ŝatis ĝian subtilecon kaj ke li sintenas bonmore, iom bridante gajecon, kies sincereco tre plaĉis al sinjorino Verduren.

— „Kiel vi opinias pri tia klerulo?“ ŝi demandis al Forĉevilo. „Kun li oni ne povas paroli serioze pli ol du minutojn. Ĉu vi tiel parolas al pacientoj en via malsanulejo?“ ŝi turnis sin al la doktoro „Se tiel, homoj tie amuziĝas, sen ia dubo. Mi pripensos, ĉu mi petos enlason.“

— „Ŝajnas al mi, ke la doktoro menciis tiun maljunan petolulinon, Blankan De Kastilio, se mi rajtas tiel epiteti ŝin. Ĉu ne tiel, kara sinjorino?“ demandis Briĉo al sinjorino Verduren, kiu kun svene fermitaj okuloj haste kaŝis sian vizaĝon en la mankavojn, de kie eliĝis subpremitaj krietoj.

„Dio pardonu! kara sinjorino – mi ne volas ŝoki pudorajn homojn, se tiaj sidas ĉirkaŭ ĉi tiu tablo, sub rosa218... Mi cetere agnoskas, ke nia admirinda ateneska respubliko219 povus – kredu min! – gratule rekoni en tiu ano de la obskurisma dinastio Kapet220 la unuan pugneman policestron. Vere tiel, kara gastiganto, vere tiel“ li rediris per sia bone sonanta, klare silabiga voĉo, responde al kontraŭdiro de sinjoro Verduren. „La ‚Kroniko de Sandenizo‘, kies faktajn informojn neniu pridubas, pri tio tute klaras. Ŝi estas la plej konvena kandidato por iĝi sankta patronino de la sekularigema proletaro, kvankam ŝi patrinis sanktulon, al kiu ŝi cetere provizis kelkajn pikajn malagrablaĵojn, kiel atestas sia-kaj-sia-flanke Suger kaj Sankta Bernardo221 – ĉar ĉiun homon ŝi draste traktis.“

— „Kiu estas ĉi tiu sinjoro?“ Forĉevilo demandis al sinjorino Verduren „li ŝajne estas unuaranga sciulo“.

— „Nekredeble, ĉu vi ne konas la faman Briĉo-n? Li estas renoma tra tuta Eŭropo.“

— „Ha, ĉu Breĉo?“ ekkriis Forĉevilo pro misaŭdo de la nomo „Mi tute ne suspektis tion“ li daŭrigis, rigardante al la eŭropa famulo per miraj okuloj. „Estas tiel interese sidi ĉe sama tablo kun konata homo. Vere vi invitis min ĉi-tage samtempe kun eminentaj gastoj. Ĉe vi oni neniel enuas.“

— „Nu, vidu, la precipa afero estas...“ modestumis sinjorino Verduren „ke ili sentu sin en fidinda rondo. Siajn temojn ili elektas laŭvole, kaj la konversacio dispafiĝas al ĉiaj direktoj. Briĉo hodiaŭ vespere ne aparte brilas; mi vidis lin ĉi tie, vere, tiel admirinda, ke antaŭ li oni volas genuiĝi; kaj male en societo de aliaj homoj li ne plu estas la sama homo, li malspritas, la frazojn oni el li eltordas, li estas eĉ teda.“

— „Kurioze!“ diris Forĉevilo kun miro.

La speco de spirito, kiun montris Briĉo, estus ĝenerale rigardata kiel plena stulteco en la koterio, kiun Svan de sia junaĝo frekventis, kvankam ĝi povas kunekzisti kun reala inteligento. Kaj ĝuste la inteligento de la profesoro, vigla kaj provizita per abunda materialo, probable superis tiun de multaj mondumanoj, kiuj en la okuloj de Svan estis spritaj. Sed ĉi lastaj en lian animon tiel bone enpremis siajn gustojn kaj malŝatojn, almenaŭ pri ĉio rilata al societa vivo kaj eĉ al tiu dependaĵo de ĝi, kiun oni pli ĝuste konsiderus kiel aferon de inteligento, nome konversaciado, ke Svan fatale juĝis la ŝercojn de Briĉo pedantaj, vulgaraj, naŭze pezaj. Plie ŝokis lin – ŝokis lian komprenon de etiketo – la militiste abrupta tono, kiun afektis, kiam li alparolis ajnan homon, la ŝovinema universitatano. Fine li eble ankaŭ seniĝis en tiu vespero je sia indulgemo, vidante kiel sinjorino Verduren diversmaniere afablis al tiu grafo De Forĉevilo, kiun Odeta pro stranga kaprico enkondukis. Sentante ioman embarason rilate al Svan, ŝi antaŭe demandis, kiam ŝi alvenis:

— „Kiel vi opinias pri mia invitito?“

Kaj li, unuafoje rimarkante ke Forĉevilo, kiun li delonge konis, eventuale plaĉas al virinoj kaj estas seksalloga viro, respondis: „fia!“. Nu, li neniel emis ĵaluzi pri Odeta, sed li ne sentis la kutiman feliĉon, kaj kiam Briĉo, komencinte rakonton pri la patrino de Blanka De Kastilio, kiu „kunvivis kun Henrio Plantaĝeneto222 dum jaroj antaŭ ol ŝi al li edziniĝis“, deziris, ke Svan de li petu daŭrigon, al li dirante: „ĉu ne, sinjoro Svan?“ kun la komanda tono, per kiu oni sin konformas al la parolmaniero de kampulo aŭ instigas soldaton al agado, Svan, per tio forte kolerigante la dommastrinon, ruinigis la efektan paroladon de Briĉo, respondante ke oni bonvole senkulpigu lin pro lia malgranda intereso pri Blanka De Kastilio, sed ke li prefere pri io demandos la pentriston. Ĉi tiu ĝuste vizitis en la ĵusa posttagmezo ekspozicion de verkoj de alia pentristo, kiu amikis kun sinjorino Verduren kaj antaŭ nelonge mortis, kaj Svan deziris scii de li – ĉar lian belartan juĝon li volonte atentis – ĉu vere en la lastaj faraĵoj de tiu artisto oni vidis ion pli valoran, ol la virtuozecon, kiu jam en liaj pli fruaj verkoj mirigis.

— „... ĉar tiuflanke ili estis eksterordinaraj, sed ili ne estis ekzemploj de arto – se paroli per facila esprimo – altnivela“ diris Svan kun rideto.

— „... altnivela kiel... nobla institucio“ enŝovis Kotar, levante kun ŝerca seriozeco la brakojn.

Ĉiuj tablanoj eksplodis pro ridado.

— „Mi diris ja, ke kun li oni ne povas resti serioza“ diris sinjorino Verduren al Forĉevilo. „En tute neatendita momento li elbuŝigas ian blagon.“

Sed ŝi rimarkis, ke sole Svan ne kunridis. Li cetere kun ioma malkontento vidis, ke Kotar ridindigis lin antaŭ Forĉevilo. Sed la pentristo, anstataŭ ke li kongrue respondis al la demando de Svan, kiel li probable farus se li estus sola kun li, prefere paradis antaŭ la ĉeestantaro per frazado pri la lerteco de la forpasinta majstro.

— „Mi proksimiĝis“ li klarigis „por vidi, kiel ĝi estas farita, nazproksime. Eĥ, ja, ne eblas scii, ĉu ĝi estas el gluo, el rubeno, el sapo, zinko, sunradio aŭ fekaĵo!“

— „... kaj plumo estas skribiloj“ ekkriis la doktoro tro malfrue, tiel ke neniu komprenis lian enrompon.

La pentristo daŭrigis: „Ĝi ŝajnas farita el nenio, la trukon oni ne pli bone divenas ol en la ‚Noktaj Gardistoj‘ aŭ la ‚Estrinoj de la Maljunulejo‘, kaj la manlerto estas eĉ pli granda ol ĉe Rembranto aŭ Hals223. Ĉio perfektas, estas nekredeble!“

Kaj simile al vira kantisto atinginta la plej altan tonon, kiun li povas sonigi, kaj daŭrigas kapvoĉe, mallaŭte, li nur murmuris – kaj ridante kvazaŭ finfine la pentrinto faris ion ridigan pro troa beleco:

— „Ĝi bonodoras, ĝi ebriigas, ĝi forprenas la spirpovon, ĝi tiklas, kaj diable, neniel vi scios, el kio ĝi estas farita – tiagrade ke ĝi ŝajnas iaspeca magiaĵo, trompaĵo, miraklo“ kaj eksplode ridante: „tiagarde, ke ĝi malhonestas“ kaj paŭzante, gravmiene rektigante la nukon, elektante profunde basan tonon, kiun li penis igi harmonia: „kaj tiom lojalas!“

Krom en la momento, kiam li diris: „pli lertas ol la ‚Noktaj Gardistoj‘“ kaŭzante problasfeman proteston de sinjorino Verduren, kiu rigardis tiun pentraĵon plej alta ĉefverko de la mondo kune kun ‚la Naŭa‘ kaj ‚la Samotraka‘224 kaj kiam diris „el fekaĵo“, pro kio Forĉevilo ĉirkaŭrigardis al la tablanoj, scivolante ĉu la esprimo estos akceptata, kaj poste sian buŝon alkonformigis per pruda kaj tolerema rideto, ĉiuj gastoj escepte de Svan okuladis al la pentristo per fascine admirantaj rigardoj.

— „Li ege amuzas min, kiam li tiel pasiiĝas“ ekkriis, post ol li silentis, sinjorino Verduren, kaj ŝi kontentegis, ke la vespero estis tiel interesa en la tago de la unua vizito far sinjoro De Forĉevilo. „Kial vi tiel restas senmove, gape kiel bruto sur kampo?“ ŝi diris al sia edzo „Vi ja scias, ke li bone parolas. Estas kvazaŭ li aŭdus vin unuafoje. Ĉu vi ne vidis, dum vi parolis, kiel li atentadis ĉiun vorton? Morgaŭ li ripetos ĉion, kion vi diris, kaj ne mankos eĉ unu vorto.“

— „Ne, mi ne parolas ŝerce“ diris la pentristo, feliĉigita de la ĝenerala aprobo „vi parolas kvazaŭ vi kredus, ke mi tamtamas, ke ĉion mi ŝveligas; mi kondukos vin tien, vi diros poste, ĉu mi troigis, mi vetas, ke vi revenos pli entuziasma ol mi!“

— „Ni tute ne kredas, ke vi troigas, ni nur volas, ke vi manĝu kaj ke ankaŭ mia edzo manĝu. Redonu soleaĵon kun kremo al la sinjoro, vidu, tiu, kiun li havas, estas nun malvarma. Hasto ne necesas, vi donas la manĝaĵojn, kvazaŭ io nin urĝus, atendu iom, antaŭ ol vi alportos la salaton.“

Sinjorino Kotar estis modesta kaj silentema, tamen ŝi okaze parolis memfide, kiam ia ideo inspiris al ŝi trafan diron. Ŝi sentis, ke ĝi plaĉos, tio antaŭtrankviligis ŝin, kaj ŝi parolis ne tiom por mem brili, ol por esti utila al la kariero de sia edzo. Tial ŝi ne maltrafis la vorton salato, kiun ĵus eldiris sinjorino Verduren.

— „Japana salato ĝi espereble ne estas, ĉu?“ ŝi diris duonvoĉe, sin turnante al Odeta.

Ravite, konfuzite de la spiritpreteco kaj aŭdaco, kiujn evidentigis ĉi tiu diskreta sed klara aludo al la nova kaj sensacia teatraĵo de Aleksandro Dumas225, ŝi aŭdigis ĉarman, naivulan ridon, ne tre laŭtan sed tiel elkoran, ke ŝi dum ioma tempo ne povis ĝin kvietigi. „Kiu estas ĉi tiu sinjorino? Ŝi estas sprita“ diris Forĉevilo.

— „Japana ĝi ne estas, sed tian ni preparos se vi ĉiuj venos por la vendreda vespermanĝo.“

— „Probable vi juĝos min tre provinca, kara sinjoro“ diris sinjorino Kotar al Svan „sed efektive mi ankoraŭ ne spektis tiun faman ‚Francijon‘, pri kiu homoj tiom abunde parolas. La doktoro ĝin vidis, laŭ mia memoro li eĉ poste diris, ke li tre plezure pasigis tiun vesperon en via kompanio, kaj, mi konfesas, mi trovis ke estus malkonvene, se li aĉetus lokojn kaj ĝin vidus duafoje kun mi. Kompreneble pro ĉeesto ĉe spektaĵo en la Franca Teatro oni neniam bedaŭras, la rolado estas ĉiam bonega, sed ni havas tre komplezemajn amikojn...“ (personan nomon sinjorino Kotar malvolonte elparolis, ŝi prefere diris iuj amikoj, amiko mia pro imagita eleganteco, per malnatura tono kaj sin ŝveligante kiel persono, kiu laŭ sia bontrovo iun konigas laŭnome aŭ ne) „... kiuj ofte disponas loĝiajn lokojn, kaj afable invitas nin al spektado de ĉiuj vidindaj novaĵoj, kiujn la teatro enprogramigas, kaj mi do povas konfide atendi, mi vidos ‚Francijon‘ pli aŭ malpli baldaŭe, kaj mi povos mem juĝi pri ĝia valoro. Mi koncedas tamen, ke mi sentas min iagrade senhelpa en ĉiuj societaj rondoj, kiujn mi vizitas, ĉar homoj ĉiam parolas pri tiu damninda japana salato. Oni eĉ pri la afero nun tediĝas.“ ŝi aldonis, rimarkante ke laŭŝajne Svan-on ne tiel interesis, kiel ŝi esperis, tia arde nuntempa temo. „Tio tamen estas preteksto por ideoj, el kiuj kelkaj estas konfesinde tre amuzaj. Mi ekzemple amikas kun virino, kiu estas tre originala, kvankam bela, kun multaj rilatoj, tre laŭmoda – ŝi rakontas, ke ŝi preparigis hejme tiun salaton kun ĉiuj enmetaĵoj, kiujn Aleksandro Dumas priskribas en la teatraĵo. Ŝi invitis kelkajn amikinojn por la okazo. Bedaŭrinde mi ne estis en la tiufoja rondo. Sed mi aŭdis de ŝi la rakonton en ŝia akcepto-tago; laŭdire ĝi estis vere aĉa, ŝi ridigis nin tiel, ke ni larmis.. Sed vidu, la tutan amuzon faras la rakontmaniero“ ŝi aldonis, vidante ke Svan restas serioz-miena.

Kaj supozante, ke li eble ne ŝatis ‚Francijon‘:

— „Cetere, mi antaŭvidas, ke mi ne kontentos. Mi ne kredas, ke tio same valoras kiel ‚Sergio Panin‘, la idole ŝatata teatraĵo de sinjorino De Kreci. Ĉi dramo certe havas profundan temon kaj instigas al pensado; sed kial oni donu recepton sur la scenejo de la Franca Teatro? ‚Sergio Panin‘ male... cetere, kiel ĉio, kion surpaperigis Ĝorĝo Onet, li tiom bele verkas! Mi ne scias ĉu vi spektis ‚La Mastro de Forĝejoj‘226, kiun mi rigardas kiel eble pli bonan ol ‚Sergio Panin‘...“

— „Pardonu al mi“ diris Svan kun ironia tono, „sed mi konfesas, ke ĉi tiujn du ĉefverkojn mi proksimume egale maladmiras.“

— „Ĉu vere? Kion en ili vi ne ŝatas? Ĉu vi havas apriore malfavoran opinion? Ĉu eble vi sentas ilin tro malgajigaj? Cetere, mi ofte asertas, ke pri romanoj kaj teatraĵoj oni neniam disputu. Ĉiu havas propran vidpunkton, kaj vi eble malamos tion, kion mi tre ŝatas.“

Ŝian diron interrompis Forĉevilo, alparolante Svan-on. Dum ke sinjorino Kotar parolis pri ‚Francijon‘ Forĉevilo al sinjorino Verduren estis admire komentinta tion, kion li nomis la eta spiĉo227 de la pentristo.

— „Ĉi tiu sinjoro parolas tiel flue, havas tian memorpovon!“ li diris al sinjorino Verduren, post ol la pentristo finparolis „Mi malofte aŭdis ion similan. Terure! Mi tre deziras havi saman facilecon. Li estus bona predikanto. Oni prave dirus ke kun sinjoro Breĉo, vi havas ĉi tie du esceptulojn de sama nivelo, mi ne scias ĉu eĉ, kiel vortoĵonglisto, ĉi tiu eble gajnus en konkurso kun la profesoro. Ĝi estas pli spontanea, malpli arta. Kvankam li havas preterpase kelkajn realismajn vortojn, sed tio estas laŭ la nuntempa gusto, mi malofte vidis iun babili kun tia langolerteco, kiel ni diris en la armeo, kie mi havis kunulon, kiun ĉi tiu sinjoro ĝuste memorigis al mi. Pri io ajn, mi ne scias, ekzemple pri ĉi tiu glaso li povis frazumi dum horoj, ne, ne pri glaso, mi diras stultaĵon, sed pri la batalo en Vaterlo228, pri ĉio ajn laŭvole kaj li diris preterpase aferojn, kiujn oni mem ne elpensus. Krome Svan estis en la sama regimento, li probable konis lin.“

— „Ĉu vi ofte renkontiĝas kun Svan?“ demandis sinjorino Verduren.

— „Tute ne...“ respondis sinjoro De Forĉevilo, kaj tial ke li deziris, por faciligi sian proksimiĝon al Odeta, iel agrabli al Svan, li eluzis la okazon provizitan de la demando por flati al li, parolante pri liaj prestiĝaj rilatoj, sed parolante kiel mondumano en tono de amika kritiko, ne kredigante ke li gratulas lin pro ia apenaŭ imagebla sukceso: „...ĉu ne Svan? Mi neniam renkontas vin. Cetere, kiel mi vidus lin? Tiu strangulo ĉiutempe sidaĉas ĉe gesinjoroj Latremujo, ĉe gesinjoroj La Lomoj, kaj tiaj similaj homoj...“ La aserto des pli malveris, ke Svan dum la pasinta jaro vizitis preskaŭ nur la domon Verduren. Sed la nura nomo de nekonatoj rezultigis iliaflanke malaproban silenton. Sinjoro Verduren, antaŭvidante la malagrablan impreson, kiun tiuj tedulaj nomoj, sentakte antaŭ la tuta rondo eldirataj, al lia edzino probable kaŭzos, ŝtele ĵetis al ŝi zorgoplenan, helpopretan rigardon. Li vidis, ke en sia decido de ne-agnosko, de ne-koncerniĝo pri la novaĵo, kiun oni ĵus al ŝi anoncis, de ne nur muteco, sed ankaŭ tia surdeco, kian oni afektas, kiam kulpa amiko en interparolon enŝovas senkulpiĝon, kiun oni ŝajne akceptus se oni ĝin senproteste aŭskultus, aŭ kiam iu eldiras la malpermesitan nomon de sendankulo, sinjorino Verduren, por ke ŝia silento ne aspektu konsenta sed estu la nenioscia silento de senvivaĵo, subite sian vizaĝon senigis je ĉia vivosigno, je ĉia moviĝo; ŝia konveksa frunto iĝis bela ekzemplo de altreliefo, en kiun la nomo de tiu Latremuj-familio, ĉe kiu Svan ĉiam sidis, ne povis eniĝi, ŝia iom kuntirita nazo vidigis faldeton, kiu bele imitis vivantecon. Ŝia duonmalfermita buŝo ŝajnis ekparolonta. La tuto aspektis kiel cire muldita skulptaĵo, plastra masko, modelo de monumento, busto por la Palaco de Industrio229, antaŭ kiu la publiko certe haltos, admirante kiel la skulptinto esprimis la neforbateblan indecon de la Verdurena gento, defianta la altecon de la latremuja aŭ de la la-loma gentoj, kiujn ili almenaŭ egalas, same kiel ĉiujn tedulojn de la mondo, kaj sukcese elformis preskaŭ papan moŝtecon el la blankeco kaj rigideco de ŝtono. Sed la marmoraĵo fine reviviĝis kaj aŭdigis, ke oni ne povas viziti tiujn homojn sen naŭzo, ĉar la edzino konstante ebrias, kaj la edzo estas tiel malklera, ke li diras „golidoro“ vice de „koridoro“.

— „Oni pagus al mi multe, kaj mi ankoraŭ ne enlasus tion en mian hejmon“ findiris sinjorino Verduren kun fulma rigardo al Svan.

Sendube ŝi ne esperis, ke li submetiĝos ĝis tia grado, ke li imitus la simplanimecon de la pianista onklino, kiu ĵus ekkriis:

— „Ĉu vere tiel? Kio min mirigas, estas ke ili ankoraŭ trovas homojn, kiuj volontas por ilin viziti; al mi ŝajnas, ke mi timus: oni tiel facile ricevas baton! Kiel ekzistas ankoraŭ sufiĉe krudaj homoj por deziri ilian societon?“

Se li almenaŭ respondus, kiel Forĉevilo: „He, ŝi estas ja dukino, ankoraŭ estas homoj, kiujn tio imponas“, al kio sinjorino Verduren almenaŭ povis rebati: „laŭ ilia plaĉo!“. Svan anstataŭe nur ridis en maniero, kiu signifis, ke tian ekstravagancan diron li neniel serioze konsideras. Sinjoro Verduren, al sia edzino plu direktante ŝtelajn rigardojn, vidis kun malgajo kaj bone komprenis, ke ŝi tiam sentis koleron de granda inkviziciisto, al kiu ne prosperas forsarki herezon, kaj por helpi al tio, ke Svan forkonfesu sian vidpunkton – ĉar sendevia asertado de sia opinio ĉiam aperas kiel ruzo kaj malnoblaĵo en la okuloj de tiuj, kontraŭ kiuj ĝi okazas – li alparolis lin:

— „Diru sincere, kion vi pensas. Al ili ni ne rediros.“

Al kio Svan respondis:

— „Sed tute ne pro timo de la dukino – se al familio Latremujo vi aludas. Mi parolas laŭ la vero, dirante ke homoj ŝin volonte vizitas. Mi ne asertos, ke ŝi havas profundan pensmanieron“ (li prononcis profundan kvazaŭ ĝi estus ridinda vorto, ĉar lia parolo konservis iujn trajtojn de lia antaŭa spirito, je kiuj anima renaskiĝo ligita kun ŝato de muziko de mallonge lin liberigis – li nun iafoje siajn opiniojn esprimis kun varmeco) „... sed tute sincere ŝi estas inteligenta kaj ŝia edzo estas vera literaturŝatanto. Ili estas tre agrablaj homoj.“

Tiel ke sinjorino Verduren, sentante ke ĉi tiu sola malfidelulo al ŝi baros la vojon al la spirita unueco de la eta rondo, ne povis sin deteni – pro kolerego kontraŭ tiu obstinulo, kiu ne vidis, kiom liaj paroloj ŝin suferigis – de elkora kriado:

— „Tiel opiniu laŭvole, sed almenaŭ ne diru tion antaŭ ni!“

— „Tio veras aŭ ne depende de via difino de inteligento“ diris Forĉevilo, kiu siavice volis paradi per frazoj. „Nu, mi petas, Svan, kiel vi komprenas inteligenton?“

— „Ha“ ekkriis Odeta „ĝuste pri tia speco de grandaj temoj mi ofte petas, ke li parolu al mi, sed li neniam konsentas.“

— „Tamen volonte...“ Svan protestis.

— „Pu! tute ne!“ Odeta diris.

— „Ene de kio?“ demandis la doktoro.

— „Laŭ vi“ daŭrigis Forĉevilo „ĉu inteligento estas societa parolfacileco, plaĉemo antaŭ homoj?“

— „Finu vian intermanĝeton, ke oni povu depreni vian teleron“ diris per acida tono sinjorino Verduren al Saniet, kiu, absorbite en iaj pensoj, paŭzis kaj ne plu manĝis. Kaj eble iom hontante pro la ĵusa tono: „Tio ne gravas, tempo estas, sed mi rimarkigas tion pro la aliaj tablanoj, ĉar dume la sekvan pladon oni ne povas disdoni.“

— „Estas“ diris Briĉo peze dissilabigante „tre kurioza difino de inteligento en verko de la kara anarkiema Francisko Fenelon230...“

— „Aŭskultu“ diris al Forĉevilo kaj al la doktoro sinjorino Verduren „li sciigos al ni la difinon de inteligento laŭ Fenelon, estas interese, malofte oni aŭdas ion tian.“

Sed Briĉo unue atendis la difinon de Svan. Ĉi tiu ne respondis kaj tiu evitado fiaskigis la brilan disputon, pri kiu sinjorino Verduren jam ĝojis, ke ŝi ĝin aŭdigos al Forĉevilo.

— „Kompreneble, li agas same kiel al mi“ diris Odeta kun ofendita tono „mi almenaŭ kontentas pri tio, ke mi ne estas la sola persono, kiun li ne juĝas sufiĉe inteligenta.“

— „Ĉu tiu familio De Latremuajo231, kiun sinjorino Verduren menciis kiel ne tre frekventindan“ Briĉo demandis kun forta artikulacio „estas praidoj de tiuj, pri kiuj la kara snoba Maria De Sevinje konfesis, ke ŝi ĝojas pri rilatado kun ili, ĉar tio impresas ŝiajn kampistojn? Verdire la markizino havis alian kialon, kaj ĉi lasta al ŝi probable pli gravis, ĉar ŝi fundamente estis beletrulino kaj ŝi volis antaŭ ĉio porskriban materialon. Kaj ĝuste en la taglibro, kiun ŝi al sia filino regule sendadis, la enhavon pri interregna politiko provizis sinjorino De Latremuajo, kiu en ĉi tiu kampo pri multaj aferoj sciiĝis dank' al siaj altrangaj familiaj ligoj.

— „Ne, al mi ŝajnas ke la familio ne samas“ diris sinjorino Verduren malgraŭ plena nescio.

Saniet, post ol li sian ankoraŭ plenan teleron haste redonis al la tablestro, reabsorbiĝis en silenta medito, kaj li nun fine vekiĝis kaj ride rakontis pri vespermanĝo, kiun li havis kun la duko De Latremujo, el kiu montriĝis, ke la duko ne sciis ke Ĝorĝo Sand estas la plumnomo de virino. Svan, simpatiante al Saniet, kredis, ke estos bone montri al li per diversaj ekzemploj, ke la duko kleras kaj ke tia nescio estas de lia flanko neatendebla; sed subite li haltis, ekkomprenante ke tiajn pruvojn Saniet ne bezonas, ke li scias pri la malvereco de la rakonto simple tial, ke li ĵus, antaŭ momento ĝin elpensis. La bona viro suferis pro tio, ke gesinjoroj Verduren lin rigardis teda; kaj konsciante, ke li en tiu vespero ankoraŭ pli ol kutime malbrilis, li volis antaŭ ĝia fino almenaŭ unufoje amuzi homojn. Li kapitulacis tiel rapide, ŝajnis tiel malfeliĉa pro la misa efekto de sia provo kaj respondis tiel malkuraĝe al Svan, por ke ĉi tiu ne persiste faru de nun neutilan refutadon: „bone, bone, ĉiuokaze, eĉ se mi eraras, mi per tio supozeble ne krimas“, ke Svan deziris, ke li ankoraŭ povus diri, ke la rakonto veras kaj bonegas. La doktoro, kiu ilin aŭskultis, pensis ke la okazo konvenas por citi „se non è vero...“232 sed li ne sentis sin sufiĉe certa pri la vortoj kaj rezignis pro la ebla konfuziĝo.

Post la manĝo Forĉevilo propramove proksimiĝis al la doktoro.

— „Probable estis plaĉa virino tiu sinjorino Verduren, kaj ŝi estas iu kun kiu oni povas konversacii, laŭ mi tio estas la ĉefa afero. Kompreneble ŝi travivis jam iom multe da printempoj. Male sinjorino De Kreci estas juna, kaj ŝi ŝajnas inteligenta. Ha, skorzonero! oni tuj vidas, ke ŝi havas indianan okulakrecon, jes!... Ni estas parolantaj pri sinjorino De Kreci“ li klarigis al sinjoro Verduren, kiu proksimiĝis, la pipon en la buŝo. Mi imagas, ke kiel ina korpo...“

— „Mi prefere en mian liton ricevus ŝin ol fulmobaton“ haste diris Kotar, kiu dum minutoj vane atendis, kiam Forĉevilo paŭzos por enspiro, kaj fine povis enŝovi la malnovan ŝercon233, kiun eble neniu alia oportuno faciligos – li timis – se la konversacio fordrivos kaj kiun li elbuŝigis kun la troaj spontaneo kaj memcerto, per kiuj oni kaŝas la malvarmecon kaj la senhelpecon de parkera diro. Forĉevilo konis la ŝercon, li komprenis kaj ridis. Sinjoro Verduren siaflanke ne ŝparis elmontradon de gajeco, ĉar li eltrovis de mallonga tempo por ĝin signifi rimedon alian, ol la mimiko de sia edzino, sed egale simplan kaj klaran. Apenaŭ li komencis la kapan kaj ŝultran geston de ekridanto, tuj li tusegis, kvazaŭ pro tro forta ridado li misspiris la fumon de sia pipo. Kaj ĝin plu dentotenante ĉe angulo de la buŝo, li laŭvole daŭrigis la ŝajnigon de samtempaj sufokiĝo kaj gajiĝo. Tiel do, li kaj lia edzino, kiu vidalvide al li, aŭskultante ian rakonton de la pentristo, fermis la okulojn kaj enkaŝis la vizaĝon en la mankavojn, aspektis kiel du teatraj maskoj, kiuj gajecon diverse bildigas.

Sinjoro Verduren cetere estis antaŭvidema, konservante la pipon ĉe la buŝo, ĉar Kotar, kiu bezonis mallongan paŭzon, diris ŝercon, kiun li lernis antaŭ nelonge kaj ripetis nun ĉiufoje, kiam li estis vizitonta la saman lokon: „mi devas momente kunparoli kun la duko De Omalo234“ tiel ke la tusa krizo de sinjoro Verduren rekomenciĝis.

— „Nu, estu prudenta, forprenu vian pipon, vi vidas ja, ke vi sufokiĝas pro detenata ridado, ĉu ne?“ diris sinjorino Verduren, kiu venis proponante likvorojn.

— „Kiel agrabla estas via edzo! li estas granda spritulo“ asertis Forĉevilo al sinjorino Kotar. „Dankon, sinjorino. Miaspeca maljuna soldato ĉiam diras ‚jes‘ por glaso da brando.“

— „Sinjoro De Forĉevilo trovas, ke Odeta estas ĉarma“ diris sinjoro Verduren al sia edzino.

— „Ŝi ĝuste deziras en iu okazo havi tagmanĝon kun vi. Ni aranĝos tion, sed Svan pri tio ne aŭdu. Estas klare, ke li iom malvarmigas la atmosferon. Krom tio vi kompreneble povos reveni por vespermanĝoj, ni esperas – tre ofte. Kun la veno de la varma sezono ni ofte manĝos sub libera ĉielo. Ĉu vi eventuale estos gasto de vespermanĝoj en la Bulonja Arbaro235? Bone, bone, estas tre afable... Ĉu vi ne profesie laboros hodiaŭ?“ ŝi kriis al la juna pianisto, tiel ke antaŭ grava novulo, kia estis Forĉevilo, klare vidiĝu kaj ŝia sprito, kaj ŝia tirana povo super la fideluloj.

— „Sinjoro de Forĉevilo estis klaĉanta pri vi“ ironie diris sinjorino Kotar al sia edzo, kiam li reeniris la salonon.

Kaj li, daŭrigante la pensfadenon pri la nobeleco de Forĉevilo, kiu lin obsedis ekde la komenciĝo de l' vespermanĝo, diris:

— „Mi nuntempe kuracas baroninon, nome baroninon Putbus. Iuj Putbus-nomuloj partoprenis la krucmilitojn, ĉu ne? Ili havas en Pomerio236 lagon dekfoje grandan kiel la placo de Konkordo237. Mi kuracas ŝin pro seka artikinflamo; ŝi estas tre agrabala virino. Ŝi cetere konas sinjorinon Verduren, se mi ĝuste komprenis.“

Pro tio Forĉevilo, kiam li post tempero denove sole parolis kun sinjorino Kotar, kompletigis sian favoran juĝon pri ŝia edzo:

— „... Plie li estas interesa persono. Oni vidas, ke li konas multajn homojn. Memcerte kuracistoj nepre informiĝas pri tiom multaj aferoj.“

— „Mi ludos la frazon de la sonato por sinjoro Svan, ĉu ne?“ anoncis la pianisto.

— „Ha, infere! ĝi ne estos la Sonata Serpento, ĉu?“ demandis sinjoro De Forĉevilo por efekti.

Sed Kotar, kiu la vortludon neniam aŭdis antaŭe, ne komprenis kaj kredis, ke sinjoro De Forĉevilo lingve eraris. Li alhastis por korektado:

— „Ne, ne, krotalon oni ne nomas sonata serpento, sed sonanta serpento“ li diris per fervora, urĝa, venka tono.

Forĉevilo klarigis al li la vortludon238. La doktoro ruĝiĝis.

— „Estas amuze, ĉu ne, doktoro?“

— „Ba, mi aŭdis ĝin antaŭ tiom longe“ respondis Kotar.

Sed ili silentiĝis; de sub la moviĝo de la violonaj tremsonoj, kiuj trans du oktavoj ĝin kovris per vibra vualo – kiel en montara lando malantaŭ la ŝajna, abisma senmoveco de akvofalo oni vidas kvindek metrojn pli malalte la malgrandegan silueton de promenanto – ĵus aperis la eta frazo, malproksima, gracia, ŝirmate de la longa pluvado de la senrompa, diafana, sonora kurteno. Kaj Svan en sia koro sin turnis al ĝi kiel al la estulo, al kiu li konfidencis sian amon, kiel al amiko de Odeta, kiu nepre diru al ŝi, ke ŝi ne logiĝu de tiu grafo De Forĉevilo.

— „Ho, vi alvenas malfrue“ diris sinjorino Verduren al fidelulo, kiun ŝi estis invitinta nur por la horo de dentpikilo, „ni havis hodiaŭ impresan, vervegan Briĉo-n! Sed li jam foriris. Ĉu ne sinjoro Svan? Ŝajnas al mi, ke vi unuafoje renkontiĝis kun li“ ŝi diris por emfazi ke li speciale al ŝi ŝuldas la interkoniĝon. „Ĉu ne vere, ke nia Briĉo estas admirinda?“

Svan ĝentile respondis per sinklino.

— „Ĉu ne? Ĉu vi ne trovis lin interesa?“ sinjorino Verduren abrupte insistis.

— „Tre interesa, kara sinjorino, mi tre ĝuis la okazon. Li estas eble pli akra kaj memcerta, ol mi ŝatus. Mi volonte aŭdus en lia tono iometon da hezito kaj da mildeco, sed estas klare, ke li estas multescia kaj li ŝajnas ankaŭ tre bona homo.“

Ĉiuj foriris tre malfrue. La unuaj komentoj de Kotar al sia edzino estis:

— „Mi malofte vidis sinjorinon Verduren same verva, kiel hodiaŭ“.

— „Kia ĝuste estas ĉi tiu sinjorino Verduren, ĉu duonmonduma virino?“ demandis Forĉevilo al la pentristo, al kiu li proponis kunveturadon.

Odeta bedaŭre vidis, ke li foriras; ŝi ne aŭdacis rehejmiĝi sen la akompano de Svan, sed en la veturilo ŝi estis mishumora, kaj kiam li demandis je la alveno, ĉu li eniru, ŝi diris: „memkompreneble“ kaj malpacience tiris la ŝultrojn.

Post la foriro de la gastoj sinjorino Verduren diris al sia edzo:

— „Ĉu vi rimarkis, kiel Svan ridis per stulta rido, kiam ni parolis pri sinjorino Latremujo?“

Ŝi rimarkis, ke Svan kaj Forĉevilo antaŭ tiu nomo plurfoje ne enmetis la vorteton ‚De‘. Ne dubante, ke tiel ili parolas evidentige pri tio, ke ilin ne impresas nobelaj titoloj, ŝi volis imiti tiun aplombon, sed ŝi ne bone komprenis, kiel la afero gramatike funkcias. Sekve – sub influo de sia misforma dirmaniero prefere ol de siaj respublikismaj sentoj – ŝi ankoraŭ diris la familio De Latremujo, aŭ pliĝuste per apokopo, kiun oni aŭdas en paroloj de varieteaj kanzonoj aŭ vidas en dialogoj de desegnitaj karikaturoj, kiuj la rolvorton koncizigas, la familio D' Latremujo, sed ŝi inverse kaj kompense diris sinjorino Latremujo. „...Aŭ la dukino laŭ la dirmaniero de Svan“ ŝi ironie aldonis kun rideto, kiu pruvis, ke ŝi citas kaj ne mem respondecas pri tiel naiva kaj mokinda alnomo.

— „Senkaŝe – mia impreso estas, ke li montriĝis tre stulta.“

Kaj sinjoro Verduren respondis:

— „Li ne sinceras, li estas insidema viro, ĉiam fiŝkaptanta en akvo malklara. Li volas flati al ĉiu, plaĉi al ĉiu. Kia kontrasto kun Forĉevilo! Ĉi tiu estas viro, kiu rekte parolas, kiel li pensas. Kun li oni klare konsentas aŭ ne konsentas. Ne kiel la alia, kiu ĉiam estas nek tute nigra, nek tute blanka. Cetere ŝajnas, ke Odeta multe pli ŝatas tiun Forĉevilon kaj mi aprobas ŝin. Kaj finfine se Svan volas paradaĉi kiel mondumano, kiel kolektanto de dukinoj, la alia en tiu kampo havas nobelan titolon, li estas ja grafo De Forĉevilo“ li konkludis kun delikata elparolo de la nomo, kvazaŭ li konus la historion de tiu grafeco kaj precize pesus ĝian apartan valoron.

— „Mi raportos senkaŝe“ diris sinjorino Verduren „ke li permesis al si kelkajn insidajn, iom ridindajn parolojn kontraŭ Briĉo. Kompreneble, vidinte ke Briĉo estas ĉi tie tre ŝatata, li tiel trovis rimedon por nin trafi, por misparoli pri nia ĉi-vespera akcepto. Estas rekonebla en tio la kara kunulo, kiu tuj post eliro fie klaĉos kontraŭ ni.“

— „Mi ja avertis vin“ respondis sinjoro Verduren „li estas malsukcesulo, malgranda vireto, kiu envias ĉion, kio iom altas“.

Envere preskaŭ ĉiuj aliaj fideluloj pli malicis ol Svan; sed ĉiu el ili singardis tiel, ke li spicis siajn klaĉojn per kutimaj ŝercoj, per pinĉaĵo da emocio kaj elkoreco; dum la eĉ plej eta sindeteno, kiun Svan al si permesis, sena je la formalaj senkulpigoj kiel: „mi per tio ne kritikas...“, kiujn li morale al si ne permesis, ŝajnis perfidaĵo. Ekzistas originalaj aŭtoroj, kies eĉ plej eta aŭdaco indignigas, ĉar ili ne unue konformiĝis al la gusto de ordinaraj legantoj, ne liveris al ili la banalaĵojn, al kiuj ili kutimiĝis; en simila maniero Svan skandalis sinjoron Verduren. Por Svan kaj por ili egale la noveco de lia parolmaniero kredigis, ke li preparas iajn insidojn.

Svan ankoraŭ ne suspektis, ke forpelo de la Verdurena rondo danĝere proksimas, kaj li plu favore vidis iliajn ridindaĵojn tra la lenso de sia enamiĝo.

Kun Odeta li rendevuis – ne ĉiam sed plejofte – vespere, sed ceteraparte de la tago, timante ke li fariĝus pro oftaj vizitoj teda al ŝi, li almenaŭ deziris iel roli en ŝiaj pensoj, kaj en ĉia momento li serĉis oportunon por tia rolado, sed en maniero kiu estu al ŝi agrabla. Se en montrofenestro de flor- aŭ de juvel-vendejo li trovis ke balas arbusto aŭ ornamo, tuj li pensis, ke li sendos ĝin al Odeta, kaj, imagante la saman plezuron, kiun li pro ili sentis, ankaŭ sentata de Odeta kaj kreskiganta la inklinon, kiun ŝi havis al li, li senprokraste portigis ilin al la strato Laperuz, tiel ke li ne pli longe atendu la momenton kiam ŝi ricevos objekton de lia flanko kaj li sekve sentos, kvazaŭ li starus apud ŝi. Li precipe deziris, ke ŝi ĝin ricevu antaŭ ol ŝi eliros, por ke la dankemo, kiun ŝi sentos, al li provizu pli koran akcepton, kiam ŝi renkontiĝos kun li en la domo Verduren, aŭ eĉ en pli favora cirkonstanco, se la vendanto sufiĉe diligente liveros, dankoleteron antaŭ la vespermanĝo, aŭ ŝian propran venon por dankovizito. Kiel pli frue, kiam li elprovis la karakteron de Odeta per ĉagrenadoj, li nun penis el ŝi elpremi per dankemo intimajn erojn de la sentoj, kiujn al li ŝi ankoraŭ ne konfesis.

Ŝi ofte estis en pro-mona embaraso kaj sub la premo de tia aŭ tia ŝuldo petis, ke li helpu al ŝi. Li pri tio feliĉis, same kiel pri ĉiu cirkonstanco, kiu eventuale pruvis al Odeta la grandecon de lia amo aŭ simple tion, ke li havas grandan povon, grandan utilecon por ŝi. Certe se oni dirus al li komence: „ŝi ŝatas vin pro via socia rango“ aŭ nun: „ŝi amas vin pro via bonhavo“, li probable ne kredus tion kaj cetere ne malkontentus, ke oni imagas, ke ŝin ligas al li – ke oni sentas, ke ilin interligas – tia granda forto, kiaj estas snobeco aŭ monbezono. Sed eĉ se li kredus, ke tio veras, li eble ne suferus pro la scio, ke la amo de Odeta por li dependas de kaŭzo pli daŭra ol la plaĉo aŭ la kvalitoj, kiujn ŝi trovas en li, nome de profitemo – de profitemo, kiu konstante fortenos la tagon, kiam ŝin eble tentos la penso, ke ŝi povas ĉesigi ilian amaferon. Nuntempe en ĉia okazo al ŝi havigante donacojn, al ŝi helpante, li fidis al avantaĝoj, kiuj ne dependis de lia propra esto, de lia inteligento, de la tro laciga postulo, ke li mem plaĉu al ŝi. Kaj por la volupto de enamiĝo, de vivo plene dediĉita al amo, pri kies ebla ekzisto iafoje li dubis, la prezo kiun li pagis – kiel diletanto pri nemateriaj sentoj – grandigis ties valoron – same kiel oni vidas, ke homoj, kiuj unue ne certas, ĉu la vido de la maro, la aŭdo de ĝia onda murmuro efektive ĝuindas, fine pri ĉi tio kaj pri la plena praveco de sia libera tiurilata gusto konvinkiĝas pro tio, ke ili luas kontraŭ cent frankoj la hotelĉambron, kiu tiun ĝuadon ebligas.

En iu tago kiam tiaspecaj pensoj en li vekis memoron pri la tempo, en kiu al li iuj homoj parolis pri Odeta kun aludoj al tio, ke ŝi estas virino dependa de donacemaj viroj, kaj li plezure kontrastigis ĉi tiun strangan bildon de hetajro – brilega mikso de fremdaj, diablaj elementoj, ĉirkaŭvolvita, kiel ia fantoma apero en pentraĵo de Gustavo Moroo239, de venenaj floroj kaj altprezaj juveloj – kun la efektiva persono de Odeta, survizaĝe de kiu li legis la samajn sentojn: kompaton al malriĉulo, ribelon kontraŭ maljustaĵo, dankemon pro bonfaro, kiujn li vidis en pli frua tempo de sia vivo survizaĝe de sia patrino, de siaj amikoj; de Odeta, kies paroloj tiel ofte havis kiel temon aferojn, kiujn li mem bonege konis: lian kolekton de pentraĵoj, lian ĉambron, lian maljunan serviston, la bankiston, ĉe kiu li tenis siajn monajn havaĵojn, okazis ke ĉi tiu lasta penso pri la bankisto lin atentigis pri tio, ke li devos viziti lin kaj preni monon. Ĉar se li en ĉi tiu monato malpli abunde helpos Odetan el ŝiaj spezaj malfaciloj, ol li faris en la antaŭa monato, en kiu li donis al ŝi kvinmil frankojn, kaj se li ne donacos al ŝi unu diamantan kolringon, kiun ŝi deziris, li ne nutros ŝian admiron al lia donacemo, ŝian dankemon, pro kiu li tiom feliĉis, li eĉ eble al ŝi kredigos, ke lia amo por ŝi, de kiu – ŝi konstatos – la signoj malmultiĝas, mem malgrandiĝis. Tiam li subite tuŝis la demandon, ĉu tio ĝuste estas dependigi virinon, kvazaŭ efektive tiu ideo pri dependigo ne rezultus el misteraj, perversaj elementoj, sed ja el ĉiutagaj, privataj aferoj de ordinara vivo, kiel ekzemple ĉi tiu hejma, normala, iom ŝirita kaj flikita milfranka bankbileto, kiun lia servisto post pago de la monataj elspezoj kaj de la luo, enmetis en la tirkeston de la malnova labortablo, de kie Svan ĝin reprenis kaj sendis kunfaske kun kvar aliaj al Odeta; kaj ĉu oni povas nomi Odetan, de kiam li konas ŝin – ĉar li neniel suspektis, ke ŝi eventuale de iu alia pli frue ricevis monon – per tiu nomo, kiun li ĝis tiam kredis senrilata al ŝi, nome dependa virino. Li ne povis esplori plue la demandon, ĉar krizo de mensa embaraso, kiaj estis ĉe li denaskaj, intermitaj kaj providencaj, ĝuste tiumomente en lia rezonpovo forblovis ĉian lumon, tiel subite kiel en posta epoko, kiam oni ĉie instalis elektran prilumon, oni povis malŝalti en tuta domo la kurenton. Lia penso dum minuto blinde palpis en mallumo, li deprenis siajn okulvitrojn, purigis ilin, per mano viŝpremis al si la okulojn, kaj lumon retrovis nur kiam li frontis tute alian ideon, nome ke li en la venonta monato al Odeta prefere sendu ses-aŭ-sepmil frankojn anstataŭ kvinmil pro la ĝoja surprizo, kiun tio al ŝi kaŭzos.

Vespere kiam li ne restis hejme atendante la horon, kiam li revidos Odetan en la domo Verduren aŭ pliprobable en iu el la someraj restoracioj, kiujn la rondo frekventis en la Bulonja Arbaro kaj precipe en Sankluo, li por la vespermanĝo vizitis iun el la elegantaj domoj, en kiuj li estis en antaŭaj jaroj kutima gasto. Li ne volis rezigni siajn rilatojn kun homoj kiuj – en ajna eventualo – eble utilos iam al Odeta, kaj per kies peradoj al li ofte prosperis interdume komplezi ŝin. Plie lia delonga enrutiniĝo en alta socio, en lukso kaŭzis, ke ĝin li samtempe malestimis kaj bezonis, tiel ke de la tempo kiam plej elementajn loĝejojn li rigardis samrangaj kun plej elitaj domoj, lia komfortemo estis tiagrade lin kutimiginta al ĉi lastaj, ke li restis kun ioma malplezuro en la unuaj. Li same respektis – tiel egalrange kiel ili ne kredus – etburĝojn, kiuj aranĝis dancadon en ŝtuparo D, kvina etaĝo, maldekstra pordo, kaj la princinon De Parmo, kiu okazigis la plej belajn festojn en Parizo, sed li ne sentis, ke li estas en balo, restante en la dormoĉambro de la mastrino kun la patroj, kaj al li la vido de lavaboj kovritaj de viŝtukoj, de litoj uzataj por vestodemeto, sur kies pieda plumujo surtutoj kaj ĉapeloj stapliĝis, kaŭzis saman sufokan premon, kiel nun al homoj jam dudek jarojn kutimiĝintaj al hejma kurento, la odoro de fulgema lumilo aŭ de fumostria noktolampo.

En la semajna tago, en kiu li ekstere manĝis, li mendis la veturilon por la deknaŭa horo kaj duono. Ŝanĝante la vestojn li pensis pri Odeta kaj li tiel ignoris sian solecon, ĉar ĉi tiu konstanta pensado dum la tempo kiam ŝi malproksimis ĝin koloris per la sama ĉarmo, ol la momentoj de ĉeesto. Li enveturiĝis, sed li ankaŭ sentis, kiel ĉi tiu revo kun li samtempe ensaltis kaj eksidis sur liajn genuojn, kiel dorlotbesto, kiun la mastro ĉie kunpromenigas, kaj kiun li – nevidate de aliaj tablanoj – konstante havus apud si dum la manĝoj. Li ĝin karesis, ĉe ĝi varmiĝis, kaj en stato de iaspeca langvoro, sin allasis al tremeto, kiu streĉis liajn kolon kaj nazon – kio estis novaĵo ĉe li – dum li fiksis fasketon de akvilegio ĉe sia brustpoŝo. Sentante de kelka tempo, ke li estas malbonfarta, malgaja, precipe de kiam Odeta prezentis Forĉevilon al gesinjoroj Verduren, Svan volonte forvojaĝus al kamparo por ripozo. Sed li ne kuraĝis forlasi Parizon dum eĉ unu tago, kiam Odeta tie estis. La aero varmis, estis tiam la plej belaj tagoj de printempo. Kaj indiferente al tio, ke li veturadis tra ŝtona urbo kaj vizitadis senĝardenajn domojn, tio, kion li konstante havis antaŭ siaj okuloj, estis parko, kiun li posedis apud Kombreo, kie en la deksesa horo, antaŭ ol oni paŝis ĝis la bedo de asparagoj, alblovate de vento el la direkto de la kampoj de Mezeglizo, oni jam povis sub karpena laŭbo ĝui refreŝigan malvarmeton, kiel ankaŭ borde de la lageto zonita de miozotoj kaj gladioloj, kaj kie la vespermanĝo okazis ĉe tablo ĉirkaŭata de riboj kaj rozoj, kiujn lia ĝardenisto tie plektis en latisojn.

Post la manĝo se la rendevuo en la Bulonja Arbaro aŭ en Sankluo estis por frua horo, li tiom haste foriris post la detabliĝo – precipe se estis ia risko de baldaŭa pluvo pro kiu la fideluloj pli frue ol kutime rehejmiĝus – ke foje la princino De La Lomoj, ĉe kiu oni manĝis tiutage malfrue, kaj kiun Svan adiaŭis antaŭ ol oni donis la kafon, jam survojiĝonte al la Insulo de la Bulonja Arbaro, kie sidis la verdurena rondo – komentis:

— „Vere, se Svan je tridek jaroj pli aĝus kaj havus vezik-malsanon, oni senkulpigus lin pro tiel rapida forglito. Sed sincere dirite – li mokas homojn.“

Li pensis, ke la ĉarmon de printempo, kiun li ne povis ĝui en Kombreo, li almenaŭ trovos en la Insulo de Cignoj aŭ en Sankluo. Sed ĉar lia animo estis obsedita de Odeta, li eĉ ne sciis, ĉu li flaris la odoron de folioj, ĉu estis aŭ ne estis lunhelo. Lin bonvenigis la eta frazo de la sonato, tra la ĝardeno sonigata de la restoracia piano. Se piano tie ne estis, gesinjoroj Verduren faris ĉion necesan, por ke oni alportu ĝin el muziksalono aŭ interna manĝoĉambro – ne tial, ke Svan-on ili denove favorus, tute ne. Sed la ideo, ke ili lerte aranĝos agrablaĵon por iu, eĉ por persono, kiun ili ne ŝatis, ŝveligis ĉe ili dum la tempo necesa por la preparado okazajn, efemerajn sentojn de simpatio, de kora varmeco. En iuj momentoj li pensis pri tio, ke jen, plia printempa vespero estas forpasanta, li devigis sin al atentado al arboj, al la ĉielo. Sed la streĉo, kiun al li kaŭzis la ĉeesto de Odeta, kaj ankaŭ malforta febra malsaniĝo, kiun li de kelka tempo preskaŭ konstante sentis, lin senigis je la trankvilo, la bonfarto, kiuj estas necesa fono por la impresoj, kiujn oni ricevas de naturo.

En iu vespero, kiam Svan akceptis la inviton de gesinjoroj Verduren por la vespermanĝo, li sidis ĉe la tablo kaj ĵus diris, ke en la sekva vespero li vizitos feston de kunstudintoj, kaj Odeta respondis senkaŝe, antaŭ Forĉevilo, kiu nun kalkuliĝis inter la fideluloj, antaŭ la pentristo, antaŭ Kotar:

— „Jes, mi memoras, ke vi vizitos tiun feston, mi do vidos vin poste hejme, sed, mi petas, ne venu malfrue en la nokto.

Kvankam Svan ĝis tiam ne havis okazon ofendiĝi tre grave pro la amikemo de Odeta al tiu aŭ tiu fidelulo, al li estis tre dolĉe aŭdi, kiel ŝi antaŭ ĉiuj, kun trankvila malpudoro konfesis, ke ili ĉiutage vespere rendevuas, ke li havas en ŝia koro apartan lokon, ke ŝi lin do pli alte taksas, ol aliaj. Nu, Svan ofte pensis, ke Odeta neniagrade estas eminenta virino; kaj diskonigo antaŭ la vizaĝoj de la fideluloj de la mastreco, kiun li havis pri homo al li tiel malsupera, per si mem ne devus lin multe fierigi, sed de kiam li ekvidis, ke al multaj viroj Odeta ŝajnis rava kaj dezirinda ino, la ĉarmo de ŝia korpo en ilia rigardo vekis en li doloran bezonon de plena regado ĝis en la foraj anguloj de ŝia koro. Kaj li de tiam valorigis super ĉio la momentojn, kiam li vespere kunestis kun ŝi, kiam li ŝin sidigis sur siajn genuojn, ŝian opinion demandis pri tio kaj ĉi tio, kiam li tiel inventaris la solajn havaĵojn, de kiuj la posedo en ĉi tiu mondo al li ankoraŭ karis. Tial post tiu manĝo, li aparte parolis kun ŝi kaj nepre dankegis elkore, tiel penante al ŝi instrui per la gradoj de la laŭdo, kiun li esprimis, la skalon de la plezuroj, kiujn ŝi povis al li liveri, inter kiuj la plej alta estis, ke ŝi lin ŝirmu – tiel longe, kiel daŭros lia amo kaj li do estos tiurilate vundebla – kontraŭ la atakoj de ĵaluzo.

Kiam li eliris el la festeno en la sekva tago, la pluvo densis; li disponis nur sian viktorion; iu amiko proponis hejmen-veturigon en sia duonkaleŝo, kaj tial ke Odeta, per tio ke ŝi petis lian viziton, al li donis la certecon, ke ŝi ne atendis alian vizitanton, li kun trankvila animo kaj malpeza koro, pliŝate ol sole veturus sub la pluvo, rehejmiĝus kaj dormus. Sed se ŝi konstatus, ke li laŭŝajne ne nepre volas ĉiam kun ŝi – sen ia escepto – pasigi la finon de la vespero, ŝi eble estonte ne plu zorgos ĝin al li rezervi ĝuste en okazo, kiam li tion forte deziros.

Li alvenis al ŝia hejmo post la dudektria horo, kaj al lia pardonpeto pro tio, ke li ne povis pli frue veni, ŝi respondis per plendo, ke la horo efektive estas malfrua, ke ŝi pro la pli frua fulmotondro malbone fartas, havas kapdoloron, kaj ŝi avertis, ke ŝi ne gastigos lin pli longe ol dum horduono, ke li bonvole foriru je noktomezo, kaj iom poste, ŝi sentis sin jam laca kaj deziris dormi.

— „Ni do ne katlejumos hodiaŭ, ĉu?“ li diris „mi sopiris bonan katlejumadon“.

Kaj en iom paŭta kaj nervoza tono ŝi respondis:

— „Ne, knabo, nenia katlejumado ĉi-vespere, komprenu, mi malbone fartas!“

— „Tio al vi eble bone efikus, sed en ordo, mi ne insistos“.

Ŝi petis, ke li mallumigu la lampojn antaŭ sia foriro, li mem tiris la lit-kurtenojn kaj eliris. Sed kiam li estis hejme, lin subite frapis la ideo, ke Odeta eble iun atendas en tiu sama nokto, ke sian lacon ŝi nur ŝajnigis, ke mallumigon de la lampoj ŝi petis nur por ke li kredu, ke ŝi baldaŭ dormos, ke tuj post lia foriro ŝi denove lumigis kaj enirigis iun, kiu laŭplane kun ŝi tranoktos. Li rigardis al horloĝo. Li forlasis ŝin proksimume unu horon kaj duonon antaŭe; li eliris, enveturiĝis en fiakron kaj ĝin haltigis proksime de ŝia domo, en eta strato orta al tiu, al kiu rigardis la malantaŭa parto de ŝia domo kaj tra kiu li ofte iris ĝis la fenestro de ŝia dormoĉambro kaj frapis, por ke ŝi malfermu la pordon; li elkaleŝiĝis; ĉie ĉirkaŭe la kvartalo estis senhoma kaj malluma, li bezonis nur mallongan paŝadon turniĝis kaj troviĝis preskaŭ antaŭ ŝia domo. Inter la malheleco de ĉiuj delonge senlumaj fenestroj de la strato, li vidis, ke unu sola elradiis – inter ŝutroj, kiuj elpremis ĝian misteran, orkoloran karnon – lumon kiu plenigis la ĉambron, kaj kiu en multaj pli fruaj vesperoj, de plej longa distanco, de kiu li ĝin vidis kiam li eniris la straton, lin ĝojigis per anonco ke: „ŝi ĉeestas kaj vin atendas“, kaj kiu nun lin turmentis dirante: „ŝi ĉeestas kun tiu, kiun ŝi atendis“. Li deziris scii, kiu estas la atendito; li alŝteliĝis laŭmure ĝis la fenestro, sed inter la oblikvaj fendoj de la ŝutroj li ne povis envidi; li nur en la silento de la nokto aŭdis la murmuron de interparolo. Vere li suferis, vidante tiun lumon, en kies ora atmosfero, malantaŭ la klapoj moviĝis la nevidebla kaj malamata paro, aŭdante la murmuron, kiu rivelis la ĉeeston de tiu, kiu alvenis post lia propra foriro, la trompemon de Odeta, la feliĉon, kiun ŝi estis ĝuanta kun tiu nekonato.

Kaj li tamen kontentis pri tio, ke li venis: la turmento, kiu lin el la hejmo elirigis, nun perdis sian akrecon kunmezure kiel ĝi perdis sian nebulecon, ĉar nun la alian vivon de Odeta, kiun li tiam abrupte kaj senpove suspektis – ĝin li nun tenis, plene prilumatan de la lampo, nekonscie kaptitan en ĉi tiu ĉambro, kiun laŭvole li en ajna momento eniros, por ĝin surprizi kaj aresti; aŭ prefere li frapos sur la ŝutroj, kiel li ofte faris kiam li alvenis en tre malfrua horo; tiel Odeta almenaŭ avertiĝos, ke li nun scias, ke li vidis la lumon, aŭdis la konversacion, kaj li, kiu antaŭ mallonge imagis ŝin en kompanio de alia viro, mokanta liajn iluziojn – nun li vidis ilin tromemfidaj en sia eraro, entute trompitaj de li, kiun ili imagis malproksima, kaj kiu male sciis jam, ke li frapos sur la ŝutroj. Kaj eble tio, kion li nun preskaŭ agrable sentis, ne estis propradire la trankviligo de dubo, de sufero, sed kontentiĝo pro inteligenta kalkulo. Ja ĉiuj aferoj, de kiam li enamiĝis al Odeta, denove ricevadis parton de la ĝuebla intereso, kiun ili en pli frua tempo de lia vivo enhavis, kvankam nur tie, kie ilin prilumis penso pri Odeta, sed nun lia ĵaluzo revivigis alian kapablon de lia studema junaĝo: nome pasion por vero, sed por vero, kiu same staris inter li kaj lia amatino, kiu ricevis lumon nur de ŝi, tute individua vero, kiu temis sole pri la netakseble valora, preskaŭ ideale bela temo de la agoj de Odeta, de ŝiaj rilatoj, intencoj, pasinteco. En ĉiu alia tempo de lia vivo tiaj ĉiutagaj etaj agoj kaj faroj de aparta homo ĉiam al Svan ŝajnis senvaloraj; se li pri tiaj aĵoj aŭdis onidiron, li juĝis ĝin sensignifa, kaj dum li aŭskultis, li al tio dediĉis nur sian plej vulgaran atenton, tio estis iu el la momentoj, kiuj lin malgrandigis en la propraj okuloj. Sed en tiu stranga nova vivotempo regata de amo, individuaĵoj iĝis tiom profunde interesaj, ke la scivolo, kiu en lia animo vigliĝis pri la plej ordinaraj okupoj de virino, estis la sama kiun li aliatempe dediĉis al historio. Kaj ĉiuj agoj, pro kiuj li ĝis tiam hontus – spioni ĉe fenestro, eble baldaŭ, se necesos, malrekte pridemandi senpartiajn homojn, pagi serviston por informoj, ŝtele aŭskulti ĉe pordo – nun al li ŝajnis egale kun ellego de antikvaj tekstoj, kun komparado de atestoj kaj interpreto de monumentoj, sciencaj enketmetodoj, kiuj vere estis metodoj de klera studo kaj taŭgis por serĉado de la vero.

Ekfraponte sur la ŝutroj li unue hontis, pensante ke Odeta ekscios, ke li suspektis ŝin, ke li revenis, ke li postenis en la strato. Ŝi ofte esprimis antaŭ li, kiom ŝi malamis ĵaluzulojn, spionemajn amantojn. Tio, kion li volis tuj fari, estis mallertaĵo, kaj ŝi de tiam lin malamos, dum ankoraŭ nun, ĝis kiam li frapos, eble ŝi malgraŭ la trompado lin amas. Tiom da eblaj feliĉaĵoj oni tiamaniere ne realigas, kaj oferas pro avido de tuja plezuro! Sed pli fortis la deziro ekscii la veron, kaj ĝi ŝajnis al li pli nobla. Li sciis, ke la reala konsisto de cirkonstancoj, por kies preciza kono li fordonus sian vivon, legeblis malantaŭ tiu lume striata fenestro, simila al la ore ornamita kovrilo de iu valorega manuskripto, de kiu sciencisto, kiu foliumas ĝin, mem ne povas ignori la belartan riĉon. Li sentis kvazaŭ volupton pro la ekkono de avidinda vero, kiu montriĝos en ĉi tiu unika, efemera kaj valora ekzemplero el diafana, tiel varma kaj bela substanco. Plie la avantaĝo super ili, kiun li sentis – kiun li tiom bezonis senti – ne tiom estis, ke li scios, sed pliĝuste ke li montros, ke li scias. Li leviĝis sur la piedpintoj. Li ekfrapis. Ili ne aŭdis, li refrapis pli forte, la interparolo haltis. Vira voĉo, kiun li provis rekoni kiel tiun de konato inter la amikoj de Odeta, demandis:

— „Kiu?“

Li ne certis, ke li rekonas la parolinton. Ankoraŭfoje li frapis. Iu malfermis la fenestron kaj la ŝutrojn. Nun li ne povis dece rezigni, kaj se do ŝi nun ekscios ĉion, volante ŝajnigi, ke li ne tro malfeliĉas, ne tro ĵaluzas kaj sciavidas, li nur kriis per facila, gaja tono:

— „Ne zorgu pro mi, mi estis preterpasanta, mi vidis lumon, mi volis scii, ĉu vi pli bone fartas.“

Li alrigardis. Antaŭ li du maljunaj sinjoroj staris ĉe la fenestro, iu el ili mantenis lampon, kaj tiam li ekvidis la ĉambron... nekonatan ĉambron. Al tio li kutimis, kiam li tre malfrue vizitis Odetan, ke ŝian fenestron li rekonis je tio, ke ĝi estis la sola lumanta inter pluraj similaj; li estis erarinta kaj frapinta ĉe la sekva fenestro, apartenanta al la najbara domo. Li malproksimiĝis kun senkulpiĝoj kaj reveturis hejmen, feliĉe konsiderante, ke la kontentigo de lia scivolo ne difektis ilian amon, ke post tiom da tempo dum kiu li ŝajnigis rilate al Odeta ian indiferenton, li ne donis al ŝi per sia ĵaluzo pruvon pri sia troa enamiĝo, kiu inter du amantoj definitive senigas tiun, kiu ĝin ricevas, je la peno sufiĉe ami. Ĉi tiun misokazaĵon li ne rakontis al ŝi poste, li mem pri ĝi ne plu pensis. Sed foje kaj foje moviĝo de liaj pensoj trafis la memoraĵon pri la evento, ĝin unue pretervidinte, ĉe ĝi frapiĝis, ĝin iom pli enbatis, kaj Svan sentis tiam subitan kaj profundan doloron. Kvazaŭ ĝi estus korpa doloro, lia menso ne povis ĝin malintensigi – sed almenaŭ, se pri korpa doloro temas, ĝi sendependas je la menso, la menso povas ĝin konsideri, konstati ke ĝi malpliiĝas, ke ĝi momente ĉesas! Sed ĉi tiun doloron la menso, ĝin memorante, rekreis. Se li volis preterpensi ĝin, tio mem memorigis ĝin kaj lin dolorigis. Kaj se li dum amika interparolo forgesis tiun ĝenon, subite iu eldirita vorto ŝanĝis lian mienon, kiel vundito, kies doloran membron misgestinto ĵus abrupte tuŝis. Kiam li eliris el la domo de Odeta, li ĉiam estis feliĉa, li sentis kvietecon, li memoris ŝiajn ridetojn – moketajn ridetojn pri tiu aŭ tiu homo, tenerajn ridetojn al li – la pezon de ŝia kapo, kiun ŝi deklinis de ĝia akso, alflankigis, lasis duonfali kvazaŭ pretervole sur liajn lipojn, kiel ŝi unuafoje faris en la veturilo, la langvorajn rigardojn, kiujn ŝi direktis al li, kiam ŝi estis en la ringo de liaj brakoj, varmoserĉe alpremante sian klinitan kapon al lia ŝultro.

Sed lia ĵaluzo tuj, kiel ombro de la amo, kompletiĝis per kopio de tiu nova rideto, kiun ŝi al li tiuvespere direktis, kaj kiu nun inverse lin mokis kaj iĝis amesprimo por iu alia, per kopio de ŝia kapklino sed cedanta antaŭ aliulaj lipoj, kaj per kopio – al alia viro celita – de ĉiuj dorlotoj, kiujn ŝi estis al li doninta. Kaj ĉiuj voluptaj memoraĵoj, kiujn li, ŝin forlasante, kunportis, estis siavicaj skizoj, „projektoj“, kiajn proponas dom-dekoristo, per kiuj Svan povis al si prezenti la ardajn aŭ duonsvenajn sintenojn, kiujn ŝi povis havi kun aliaj viroj. Li sekve pentis pro ĉiu plezuro, kiun li kun ŝi ĝuis, pro ĉiu nove elpensita kareso, pri kies dolĉeco li senpripense atentigis ŝin, ĉiun graciaĵon, kiun li ekvidis en ŝi, ĉar li sciis, ke ili post mallonge fariĝos aldonaj instrumentoj de lia turmento.

Ĉi tiu turmento iĝis ankoraŭ pli kruela ĉiufoje kiam en la memoro de Svan reaperis la mallonga rigardo, kiun unuafoje antaŭ kelkaj tagoj li vidis en la okuloj de Odeta. Tio okazis ĉe gesinjoroj Verduren post la vespermanĝo. Ĉu tial, ke Forĉevilo, sentante ke lia bofrato Saniet ne estas de ili ŝatata, volis fari el li mokobjekton kaj sin altigi per lia viktimigo, ĉu tial ke lin incitis malĝentila vorto, kiun ĉi tiu ĵus eldiris kaj kiu cetere preterflugis nerimarkite de ĉirkaŭuloj, kiuj ne sciis kian ofendan aludon ĝi enhavis– tute kontraŭ la intenco de la neniel malicema dirinto – ĉu eble tial ke li de kelka tempo serĉis okazon de elpelo de homo, kiu lin tro bone konis kaj kiu – li sciis – tro delikatis kaj tial al li sentigis multafoje ĝenon per sia nura ĉeesto – al tiu malĝentila diro de Saniet Forĉevilo respondis kun tia krudeco, ekinsultante, des pli ardiĝante dum li kriaĉis, ju pli li vidis la timon, la suferon, la petegojn de la insultato, ke la malfeliĉa viro, demandinte al sinjorino Verduren, ĉu li restu, kaj respondon ne ricevinte, foriris balbutante, kun larmoj en la okuloj. Odeta spektis la tutan scenon senreage, sed post ol la pordo fermiĝis kaj Saniet estis for, ŝi – por tiel diri – malaltigis je pluraj spanoj la kutiman esprimon de sia vizaĝo kaj atingis malnoblecon, en kiu ŝi samnivelis kun Forĉevilo, briligante siajn prunelojn per malbonvola rideto, kiu lin gratulis pro lia aŭdaco kaj la viktimon mokadis; ŝi ĵetis al li kunkulpan rigardon pro tiu malbona ago, kiu tiom klare signifis: „tio estas vera ekzekuto, aŭ mi ne scias, kio ekzekuto estas; ĉu vi vidis lian hontan mienon? li ploris!“, ke Forĉevilo, kiam liaj okuloj kun tiu rigardo renkontiĝis, subite sobriĝis el sia kolero aŭ rolata kolero, pro kiu li ĵus ankoraŭ varmis, ridetis kaj respondis:

— „Kial li ne estis ĝentila? Se li ĝentilus, li ankoraŭ estus ĉi tie. Bona instruo utilas al junaj kaj al maljunaj.“

Iun tagon Svan eliris meze de la posttagmezo por vizito al konato; la homon, kiun li volis renkonti, ne estis hejme, kaj li pensis, ke li iros al Odeta en tiu horo, en kiu li neniam vizitis ŝin, sed en kiu laŭ lia scio ŝi ĉiam restis hejme, siestante aŭ skribante leterojn en atendo de la horo de teo, kaj li povos plezure kun ŝi resti mallonge, ne ĝenante ŝin. La pordisto diris, ke laŭ lia scio ŝi enestas; Svan sonorigis, aŭdis eble ian bruon, sonon de paŝado, sed la pordo ne malfermiĝis. Streĉite, incitite, li iris al la strateto, al kiu rigardis la alia fasado de la domo, stariĝis antaŭ la fenestro de la dormoĉambro de Odeta; la kurtenoj baris la enrigardon, li forte frapis sur la vitro, vokis; oni ne malfermis. Li vidis, ke najbaroj alrigardas. Li foriris, pensante, ke finfine li eble eraris per sia impreso, ke li aŭdis paŝojn; sed la demando tiel obsedis lin, ke li pri nenio alia povis pensadi. Post horo li revenis. Ŝi estis hejme. Ŝi diris, ke ŝi enestis en la posttagmezo, kiam li sonorigis, sed estis dormanta; ke la sono ŝin vekis, ŝi divenis, ke venis Svan, ŝi kuris por malfermi la pordon, sed li jam foriris. Ŝi aŭdis ankaŭ lian frapadon sur la fenestro. Svan tuj rekonis en ŝia lasta diro iun el la eroj el efektivaĵo, kiun mensogantoj kompense enmetas en la improvizatan falsaĵon, kiun ili elpensas, kredante, ke ili tiel oferas ion al la vero kaj ke tio tamen ne vidigos ĝian similecon al ĝi. Odeta, kiam ŝi ĵus faris ion, kion ŝi ne volis konigi, ja bone kaŝis ĝin en la fundo de sia animo. Sed tuj kiam ŝi frontis tiun, al kiu ŝi intencis mensogi, ŝi trafis en ian konfuziĝon, ŝiaj ideoj disfalis, ŝiaj elpensado kaj rezonpovo frostiĝis, ŝi trovis en sia kapo nur malplenon; necesis tamen, ke ion ŝi diru, kaj ŝi trovis manproksime ĝuste tion, kion ŝi volis pretervidigi, kaj kiu pro sia vereco firme restis en la sama loko. Ŝi deŝiris eron de ĝi, kiu per si mem malgravis, pensante, ke tiel ĉio estas en ordo, ĉar ĝi estas vera detalo, kiu kontraste al malveraĵoj ne danĝeras. „Almenaŭ tio aŭtente veras“ ŝi pensadis „tion mi sekurigis, se li informiĝos, li agnoskos, ke ĝi veras; min ĝi ne perfidos.“ Ŝi eraris: ĝuste tio ŝin perfidis, ŝi ne konsciis, ke ĉi tiu vera detalo havis angulojn, kiuj kuntaŭgis nur kun apudaj detaloj de la vera fakto de kiu ŝi arbitre ĝin deŝiris, kaj kiuj – kiel ajn aspektis la elpensitaj detaloj, inter kiujn ŝi lokis ĝin – ĉiam vidigos per materiaj troaĵoj kaj neplenigitaj mankoj, ke ĝia deveno ne estis el inter ĉi tiu aro. „Ŝi konfesas, ke ŝi aŭdis la sonorigon, poste la frapadon, ke ŝi kredis, ke tion faris mi, ke ŝi deziris min vidi“ pensis Svan „sed tio ne koheras kun tio, ke ŝi ne malfermigis la pordon.“

Sed la kontraŭdiron li ne rimarkigis, ĉar li supozis ke, libere parolante, Odeta eble diros mensogon, kiu ete signos al la vero; ŝi paroladis; li ne interrompis, li kolektis kun avida kaj dolora pieco la vortojn al li direktatajn, kiuj laŭ lia sento – ĝuste ĉar ŝi malantaŭ ili kaŝis ĝin per siaj vortoj – nebule konservis, kvazaŭ sankta vualo, la postformon, konturis la nekapteblan reliefon de tiu eminente valora kaj bedaŭrinde ne trovebla realaĵo: kion ŝi estis faranta je la tria horo, kiam li venis – pri kio li definitive havos nur tiujn falsaĵojn, tiujn nelegeblajn kaj diajn postsignojn, kaj tiu realaĵo plu ekzistis nur en la ŝtele konservema memoro de tiu homo, kiu ĝin kontemplis, ne konsciante ĝian gravecon, sed ĝin al li ne rivelos. Nu li certe pensis de temp' al tempo, ke la ĉiutagaj agoj de Odeta per si mem ne estas temo ege interesa, kaj ke ŝiaj eventualaj rilatoj kun aliaj viroj ne nature, universale inspiras al ĉiu ajn sentopova homo profundan malĝojon, kiu povas lin konduki al stato de febra sinmortigemo. Li tiam konsciis, ke ĉi tiu intereso, ĉi malĝojo ekzistis nur en lia memo, kiel okazas kun malsano, kaj ke lia resaniĝo kaŭzos, ke la agoj de Odeta, ŝiaj eblaj kisoj, denove iĝos same indiferentaj, kiel tiuj de la multegaj aliaj virinoj. Ke lia nuna dolora scivolo pri tiu temo havis sian fonton en liaj emocioj, tamen ne konvinkis lin, ke estas malprudente konsideri ĉi tiun scivolon kiel gravan kaj serĉi la necesajn rimedojn por ĝia kontentigo. Ĉar Svan tiam atingis aĝon, kies filozofio – harmonie kun la spirito de la tiama tempo kaj ankaŭ kun la medio, en kiu li pliofte vivis, nome la koterio de la princino De La Lomoj, en kiu estis ĝenerala konsento pri tio, ke oni inteligentas laŭmezure kiel oni dubas pri ĉio kaj rigardas realaj kaj nekontesteblaj nur la inklinojn de ĉiu – jam ne similas al tiu de junaĝo, sed estas pozitiva, preskaŭ medicina vivregulo de viroj, kiuj ne serĉas la celon de sia aspirado en la ekstera mondo, sed prefere penas el la pasinta parto de sia vivo elpremi restaĵon el kutimoj, el pasioj, kiujn ili povas konsideri por si karakteraj kaj konstantaj, kaj por kies kontentigo ili elektos antaŭ ĉio konvenan vivmanieron. Svan juĝis prudente, ke li parton de sia vivotempo suferis pro nescio pri la agoj de Odeta, same kiel alian parton trafis vigliĝo de lia ekzemo pro malseka vetero; prudente, ke li buĝetis sufiĉe grandan monsumon por informiĝi pri la tagordo de Odeta, sen kio li estus malfeliĉa, same kiel aliajn sumojn li rezervis por diversaj okupoj, de kiuj li nedubinde ricevos – almenaŭ antaŭ sia enamiĝo ricevadis – plezuron, kiel ekzemple de kolektado de belartaĵoj aŭ de bona kuirarto.

Kiam li volis adiaŭi al Odeta kaj forpermesiĝi, ŝi petis, ke li ankoraŭ restu, kaj ŝi eĉ vive detenis lin, prenante lian brakon, ĝuste kiam li estis tuj malfermonta la pordon kaj elironta. Sed li ne aparte atentis tion, ĉar inter la centoj da gestoj, diroj, faroj okazantaj dum konversacio, neeviteble oni pasas, sen ke io frapas la atenton, preter tiuj, kiuj kaŝas veraĵon, kiun suspektemo sen plano kaj sen sukceso serĉadis, kaj oni male atentas iujn, kiuj nenion sciindan entenas. Ŝi ripetadis senĉese: „kiel bedaŭrinde, ke vi, kiu kutime ne venas posttagmeze, ĉi-foje venis kaj mi ne vidis vin“. Li klare sciis, ke ŝia amo al li ne sufiĉe fortis, por ke ŝia bedaŭro pri la fiaskinta vizito estu tiel intensa, sed ĉar ŝi estis bonvola, ĉar ŝi ĉiam deziris lin komplezi kaj malĝojis kiam ŝi lin nevole incitis, li juĝis memkomprenebla, ke ĉi tiun fojon ŝin ĉagrenis la perdo de la – ne por ŝi sed por li granda – plezuro de unuhora kunestado. Ĝi tamen estis afero sufiĉe malgrava, por ke ŝia persiste afliktita mieno lin entute mirigu. Ŝi per ĉi tio pli ol kutime memorigis la inajn figurojn de la aŭtoro de la ‚Printempo‘240. Ŝi tiumomente havis, kiel ili, saman senkuraĝan kaj doloran vizaĝon, kiu ŝajne cedas sub la pezo de sufero pli granda, ol ili povas elteni, dum ke ili simple lasas infanaĝan Jesuon ludi kun granatfrukto aŭ rigardas al Moseo verŝanta akvon en trinkujon241. Tiel malĝoja li jam foje vidis ŝin, sed ne memoris, kiam. Kaj subite li revidis tion: kiam Odeta mensoge parolis al sinjorino Verduren en la tago post ol ŝi ne ĉeestis la vespermanĝon pretekste de malsaniĝo, kaj reale forestis pro tio ke ŝi vesperumis kun Svan. Nu, eĉ morale plej rigora virino pri tiel bagatela mensogo ne havus skrupulon. Sed la malveraĵoj, kiujn Odeta iom ofte uzis, bagatelaj ne estis, kaj ili al ŝi utilis per tio, ke ili fortenis sciiĝojn, kiuj kaŭzus grandajn embarasojn en ŝia rilato kun tiu aŭ tiu persono. Tial, kiam ŝi mensogis, ŝi timis, sentis sin senŝirma, sendefenda, malcerta pri la sukceso, ŝi pro laciĝo ploremis, kiel infano kiu ne sufiĉe dormis. Plie ŝi sciis, ke ŝia mensogo grave malutilas al la viro, al kiu ŝi ĝin diras, kaj ke ĉi tiu eble estos senindulga, se ŝi mensogos mallerte. Sekve ŝi sentis sin antaŭ li kaj humila kaj kulpa. Kaj se ŝi bezonis malgravan cirkonstancan mensogon, ŝi pro asocio de sentado kaj memorado sentis saman misfarton, kiel okaze de elĉerpiĝo, kaj saman pentemon, kiel pro maliĉaĵo.

Kian malfeliĉigan mensogon ŝi nun elpensis antaŭ Svan, sekve de kiu ŝia rigardo estis tiom dolora, ŝia voĉtono tiom plenda, ke ĝi fleksiĝis sub la fortostreĉo, kiun ŝi al si trudis, kaj petis kompaton? Li intuis, ke tio, kion ŝi penis sekretigi, ne estis nur la vero pri la posttagmeza incidento, sed io pli nuna, ja ankoraŭ okazonta kaj tre proksima, kiu al li eble tiun veron komprenigos. Ĝuste tiam li aŭdis la sonoron de tintilo. Odeta daŭre paroladis, sed ŝiaj vortoj sonis kiel plendo, ŝia bedaŭro, ke ŝi ne vidis Svan-on en la posttagmezo, al li ne malfermis la pordon, nun fariĝis plena malespero.

Aŭdiĝis la sono de la fermiĝanta dompordo kaj la bruo de forruliĝanta veturilo, kiel se iu foriris – probable tiu, kiun Svan prefere ne renkontu – al kiu servisto diris, ke Odeta forestas. Kaj do vidante, ke per sia nura veno en nekutima horo li perturbis tiom multajn aferojn, pri kiuj ŝi ne volis ke li sciiĝu, li sentis laciĝon, preskaŭan afliktiĝon. Sed pro sia amo al Odeta, ĉar li kutimis al ŝi direkti sian tutan zorgon, la kompaton, kiun li normale sentus por si mem, li efektive por ŝi sentis, kaj li murmuris: „kara kompatinda knabino!“. Kiam li fine foriris, ŝi prenis plurajn leterojn de sur sia labortablo kaj petis, ke li bonvole enpoŝtigu ilin. Li kunprenis ilin kaj, rehejmiĝinte, li vidis, ke li konservis ilin kun si. Li reiris al la poŝtejo, ilin elpoŝigis kaj, antaŭ ol li po enŝovis ilin en la sendokeston, rigardis la adresojn. Ĉiuj estis destinitaj al firmaoj krom unu, kiu estis adresita al Forĉevilo. Li tenis ĝin enmane. Li pensis: „Se mi vidus la enhavon, mi ekscius, kiel ŝi lin alnomas, kiel ŝi al li parolas, ĉu inter ili estas intima rilato. Mi eĉ eble pro ne-rigardado ne bone kondutas al Odeta, ĉar tio estas la sola maniero, kiel mi forpelos suspekton, kiu eble al ŝi estas kalumnia, aŭ ĉiuokaze ŝin suferigos, kaj ĝin nenio povos forigi post sendo de la letero.

Li eliris el la poŝtejo kaj rehejmiĝis, sed la lastan leteron li ankoraŭ havis kun si. Li fajrigis kandelon kaj proksimigis la koverton, kiun li ne aŭdacis disŝiri. Unue li nenion povis tralegi, sed la koverto maldikis, kaj ĝin alpremante al la interna, iom rigida karto, li povis tra ĝia diafaneco legi la lastajn vortojn. Ĝi estis tre formala adiaŭa frazo. Se, inverse ke li rigardis leteron destinitan al Forĉevilo, okazus ke Forĉevilo vidus leteron destinitan al Svan, li ellegus vortojn multe pli tenerajn! Li senmovigis la karton, kiu iom glitis tra la pli granda koverto, kaj, ĝin per la dika fingro ŝovante, sinsekve almetis la liniojn de la mesaĝo sub la parton de la koverto, kiu ne havis subfolion, kie sole li povis legi.

Malgraŭ tio li ne bone distingis la skribon. Cetere, estis malgrave, ĉar li sufiĉe ellegis kaj komprenis, ke la tuto temis pri bagatela okazo, kiu neniel similis al amafero, sed prefere ĝi rilatis al iu onklo de Odeta. Svan ja legis la komencon de la linio: „mi prave agis“, sed li ne divenis, kion Odeta prave faris, sed subite unu vorto, kiun li unue ne rekonis, netiĝis kaj klarigis la sencon de la tuta frazo: „mi prave agis, malfermante la pordon, ĉar tio estis mia onklo“. Malfermante! Do Forĉevilo ĉeestis en tiu posttagmezo kiam Svan sonorigis, kaj ŝi lin foririgis, kio kaŭzis la aŭditan bruon.

Li do legis la tutan leteron; en la fina parto ŝi pardonpetis pri tio, ke ŝi agis tiel senceremonie kaj ŝi diris, ke li postlasis siajn cigaredojn – samvorte kiel ŝi skribis al Svan post iu el liaj unuaj vizitoj. Sed por Svan ŝi estis alskribinta: „se vi nur forgesus anstataŭe vian koron, ĝin de vi mi ne lasus repreni“. Al Forĉevilo nenion tian ŝi skribis – nenio aludis al iaspeca am-intrigo inter ili. Verdire en la tuta afero ŝi pli trompis Forĉevilon, ol lin, ĉar al li ŝi sendis leteron kredigantan, ke la vizitinto estis ŝia onklo. Entute li – Svan – estis la viro, favore al kiu ŝi agis, kaj pro kiu ŝi foririgis la alian. Tamen, se inter Odeta kaj Forĉevilo intrigo ne estis, kial ŝi ne tuj malfermis la pordon, kial ŝi skribis „mi prave agis, malfermante la pordon, tio estis mia onklo“? Se ŝi tiumomente nenion kulpis, kiel Forĉevilo povus entute kompreni, ke ŝi ne malfermis la pordon? Svan sidis, senhelpa, konfuzita, kaj tamen feliĉa antaŭ tiu koverto, kiun Odeta al li sentime konfidis, tiom granda estis ŝia fido je lia ĝentlemaneco, sed tra kies diafana vitraĵo al li montriĝis kun la sekreta flanko de incidento, kiun li antaŭe ne kredus konebla, parto de la vivo de Odeta, kvazaŭ observate tra mallarĝa hela fendo strie disiganta nekonatan spacon. Plie pri ĉio ĉi ĝojis lia ĵaluzo, kvazaŭ ĉi tiu ĵaluzo havus sendependan, memecan vivenergion avidan pri ĉio, kio ĝin nutrus, eĉ al li malutile. Ĝi nun havis brulaĵon, kaj Svan povis ekde tiu evento zorgi ĉiutage pro la vizitoj, kiujn Odeta ricevis ĉirkaŭ la deksepa horo, kaj enketi pri la kieo de Forĉevilo en tiu horo. La tenereco de Svan konservis la saman karakteron, kiun ĝi komence ricevis ambaŭflanke de lia senscio pri la tagordo de Odeta kaj de mensa embarasiĝo, pro kiu sian nescion li ne kapablis kompensi per imagado. Li unue ĵaluzis ne pri la tuta vivo de Odeta, sed sole pri tiuj momentoj, en kiuj ia eble miskomprenita cirkonstanco al li supozigis, ke Odeta lin tiam eventuale trompis. Lia ĵaluzo, simile al polpo kiu ĵetas unuan, poste duan, poste trian tentaklon, sin firme ligis al tiu deksepa horo, poste al alia, poste al alia. Sed Svan ne kapablis elfantazii siajn suferojn. Ili estis nur memoraĵo, daŭrigo de sufero, kiu lin trafis de ekstere.

Nun suferojn li ricevis de ĉiu flanko. Li volis malproksimigi Odetan de Forĉevilo, kun ŝi vojaĝi al la suda parto de Francio. Sed li kredis, ke ŝin gvatas ĉiuj viroj de la hotelo, kaj ke ankaŭ ŝi gvatas ilin. Tial li, kiu okaze de antaŭaj vojaĝoj kutime serĉis novajn interkoniĝojn, grupajn okazaĵojn, nun kondutis malsocieteme, sin distancigis de homoj, kvazaŭ ili kruele vundus lin. Kaj kiel li ne iĝus homevita, dum li suspektis en ĉiu viro eblan amanton de Odeta? Tiel do lia ĵaluzo pli forte, ol faris la gaja, voluptema inklino, kiun li unue havis al Odeta, aliigis la karakteron de Svan, kaj amplekse ŝanĝis en la okuloj de ĉirkaŭuloj, la tuton de eksteraj signoj, per kiuj montriĝis ĉi tiu karaktero.

Unu monaton post la tago, kiam li legis la leteron de Odeta al Forĉevilo, Svan gastis en vespermanĝo aranĝita de gesinjoroj Verduren en la Bulonja Arbaro. Ĝuste kiam la societo estis disironta, li rimarkis interkonsiliĝon inter sinjorino Verduren kaj pluraj gastoj, kaj li duone komprenis, ke oni memorigis al la pianisto rendevuon en la sekva tago por vespera aranĝo en Ĉatu242; sed li, Svan, al tiu aranĝo invitita ne estis.

Gesinjoroj Verduren parolis mallaŭte kaj per iom aludaj vortoj, sed la pentristo probable pro malantento ekkriis:

— „Tio okazu sen lumiloj kaj li ludu la sonaton ‚Lunhelo‘243 en mallumo, por ke oni vidu, kiel aĵoj memheliĝas.“

Sinjorino Verduren, vidante ke Svan staras je kelkpaŝa distanco, mienis per tiu mieno, en kiu la deziro, ke silentu la parolanto kaj ke ĝin ne rimarku tiu, kiu aŭdas, sin reciproke neŭtraligas en intensa sensignifeco de la rigardo, en kiu la senmova interkompreniĝa signado de kunsekretiganto kaŝiĝas sub ŝajne senkulpa rideto, kaj kiu, estante komuna al ĉiuj, kiuj subite konscias mallertaĵon, ĝin tuj rimarkigas eventuale al tiuj, kiuj ĝin faris, sed pli ofte al tiu, kiun ĝi koncernas. Odeta tuj havis la vizaĝon de senespera homo, kiu rezignas pri batalado kontraŭ fatalaj misfortunoj, kaj Svan arde atendis dum la sekvaj minutoj la momenton kiam, la restoracion forlasinte, kun ŝi reveturante, li povos peti klarigon, negoci por ke ŝi ne iru en la sekva tago al Ĉatu aŭ lin kuninvitigu, kaj trankviligi en ŝia brakumo la angoron, kiu lin premis. Fine oni vokis por iliaj veturiloj. Sinjorino Verduren diris al Svan:

— „Nu do, adiaŭ! ĝis baldaŭ, ĉu ne?“ penante per afabla rigardo kaj neta rideto deturni lin de la penso, ke ŝi ne estis diranta, kiel ŝi ĝis tiam ordinare faris: „ĝis morgaŭ en Ĉatu, kaj ĝis postmorgaŭ ĉe ni“.

Gesinjoroj Verduren kun si enveturigis Forĉevilon. La veturilo de Svan staris malantaŭ ilia, kaj li atendis ilian ekveturon, por siavice enveturigi Odetan.

— „Odeta ni veturigos vin hejmen, ni havas malgrandan lokon por vi apud sinjoro De Forĉevilo.“

— „Bone, sinjorino“ respondis Odeta.

— „Kiel do? Mi supozis, ke mi vin veturigos“ ekkriis Svan, dirante sen ĉirkaŭvojo la necesajn parolojn, ĉar la veturila pordo estis malfermita, la tempo premis, kaj li sentis, ke en sia tiama humoro li ne povos rehejmiĝi sen ŝia kunesto.

— „Sed sinjorino Verduren petis...“

— „Bonvolu, vi rehejmiĝos sole, ni lasis vin iri kun ŝi sufiĉe ofte“ diris sinjorino Verduren.

— „Sed okazas, ke mi havas gravan aferon por diri al sinjorino De Kreci.“

— „Nu bone, ĝin vi perletere sciigos.“

— „Adiaŭ“ diris Odeta, al li gestante por manpremo.

Li penis rideti sed li ŝajnis terure afliktita.

— „Ĉu vi vidis, kiel Svan nun aŭdacas sinteni rilate al ni?“ al sia edzo diris sinjorino Verduren post la rehejmiĝo. „Estis kvazaŭ li min mordos, ĉar ni veturigos Odetan. Kiel malkonvene, vere! Nu, bone, ĉu li ankaŭ diros, ke nia domo estas loko por amaĵoj kaj maldecaj rendevuoj? Mi ne komprenas, kiel Odeta toleras tian konduton. Li tute parolas kvazaŭ li dirus: vi estas mia posedaĵo. Mi parolos kun Odeta pri tio, mi esperas, ke ŝi komprenos mian vidpunkton.“

Kaj post momenteto ŝi aldiris en kolera tono:

— „Ha, vidu, tia fia besto!“ nescie uzante – kaj eble pelate de la sama malklara bezono de mempravigo, kiel Franciska en Kombreo fronte al la kokido, kiu morti ne volis – la samajn vortojn, kiujn lasta barakto de senkulpa, agonianta besto, elpremas el la kampulo, kiu ĝin vringas.

Kiam la veturilo de sinjorino Verduren forruliĝis, kaj tiu de Svan alviciĝis, lia koĉero, lin rigardante, demandis ĉu li misfartas, ĉu okazis malfeliĉaĵo.

Svan forsendis lin, li volis piediri kaj li tiamaniere, trairante la Bulonjan Arbaron, rehejmiĝis. Li laŭte, sole parolis, per la sama iom malnatura tono, per kiu li ĝis tiam komentis la agrablaĵojn de la eta rondo kaj laŭdis la grandanimecon de gesinjoroj Verduren. Sed kiel la diroj, ridetoj, kisoj de Odeta iĝis al li tiom fiaj, kiom ili antaŭe sentiĝis dolĉaj, se ili nun estis destinitaj al aliaj viroj, tiel ankaŭ la verdurena societo, kiu antaŭ mallonge al li ŝajnis amuza, plena je vera gusto por belartoj, iasence eĉ morale nobla, nun, iĝante loko de renkontiĝo, de libera amo inter Odeta kaj alia viro, evidentigis siajn ridindojn, sian stultecon, sian malaltecon.

Kun naŭza sento li imagis la postan vesperon en Ĉatu. „Ha, kial do en Ĉatu? Kiel ŝtofvendistoj post la fermo de la butiko! Vere ĉi tiuj homoj eminente burĝas. Probable ili ne ekzistas, ili estas roluloj el ia teatraĵo de Eŭĝeno Labiĉ244!

Tie estos gesinjoroj Kotar, eble Briĉo. „Kiom mokinda estas tiu vivmaniero de hometoj, kiuj ĉiam vivas grupe, kiuj timus pereon se ili ne nepre ĉiuj estus morgaŭ en Ĉatu – nekredeble!.“ Ve! tie ankaŭ estos la pentristo, kiu ŝatas aranĝi geedzigojn, kiu invitos Forĉevilon kaj Odetan kune al sia laborejo. Li en imago vidis Odetan en tro formala tualeto por tia kampara renkontiĝo „ĉar ŝi estas tiel vulgara kaj precipe tiel kompatinde stulta!!!“

Li en imago aŭdis la postmanĝajn ŝercojn de sinjorino Verduren, kiuj – egale kiun ajn tedulon ili celis – lin ĉiam amuzis, ĉar li vidis kiel ili Odetan ridigas – kun li, preskaŭ en li ridigas. Nun li antaŭsentis, ke Odetan oni eble pri li ridigos. „Kia fetora gajeco!“ li diris, tiel forte tordante per forpuŝa mimiko la buŝon, ke li mem sentis la grimacon en siaj muskoloj, ĝis en sia kolo ŝvele iritiĝantan ĉe la ĉemiza kolumo. „Kaj kiel homo, kies vizaĝo estas farita laŭ la bildo kaj simileco de Dio, trovas pretekston por ridado en tiuj naŭzaj ŝercoj? Ĉiu, kiu havas iom delikatan nazon, sin deturnos kun abomeno por ne flari la forpuŝan odoraĉon. Estas nekredeble, nepenseble, ke iuj homoj ne komprenas, ke sin allasante al ironia rideto kontraŭ alia homo lojale etendanta la manon por saluto, ili malaltiĝas al feĉo, el kiu eĉ kun plej granda helpemo neniu en la mondo ilin elsavos. Mi vivas je tro multaj miloj da metroj super la abismoj, kie oni plaŭdigas kaj aplaŭdas tiajn klaĉojn, min ne povas makuli la ŝercoj de iu sinjorino Verduren“ li ekkriis, relevante la kapon, fiere elrektigante la torson. „Mi ĵuras antaŭ Dio, ke mi sincere volis helpi al Odeta, por ke ŝi eliru el tiu medio, mi volis ŝin levi al pli nobla, pli pura sfero. Sed homa pacienco havas limojn, kaj sian limon mia pacienco atingis“ li diris al si, kvazaŭ tiu misio – savi Odetan el tiu atmosfero de mokaĉoj – estus pli malnova, ol je kelkaj minutoj, kvazaŭ li ne surprenus ĝin nur de kiam li pensis, ke la diritaj mokaĉoj eble lin mem celas, kaj provas deŝiri Odetan de li.

En imago li vidis la pianiston preta por la sonato ‚Lunhelo‘ kaj la aktoradon de sinjorino Verduren, antaŭtimanta la misefikon de la betovena muziko al ŝiaj nervoj: „stultulino, mensoganto“ li ekkriis „... kaj fantazias, ke ŝi ŝatas belarton!“ Ŝi diros al Odeta post lerta enŝovo de kelkaj laŭdoj pri Forĉevilo, kiel ŝi ofte agis pri li: „Vi certe trovos apud vi malgrandan spacon por ke ĉi tie sidu sinjoro De Forĉevilo, ĉu ne?“. „En la malluma salono! prostituanto, peranto!“. Peranto estis ankaŭ la nomo, per kiu li pensis pri la muzikaĵo, kiu ilin invitos al kunsilentado, al kunrevado, al reciproka rigardado kaj manpreno. Li komencis estimi la severecon kontraŭ belartoj de Platono245, de Bosueto246 kaj de la malnova franca edukado.

Entute la vivmanieron, kiun flegis la verdurena societo kaj kiun li tre ofte epitetis „aŭtenta“, li nun taksis plej aĉa, kaj la etan rondon li taksis tre malalta medio. „Vere“ li diradis „tio estas la lasta, plej malalta grado de la sociaj rangoj, la lasta cirklo de Danto. Sendube tiu respektinda teksto aludas ĝuste al gesinjoroj Verduren! Finfine mondumanoj, ĉe kiuj multaj aferoj estas ja kritikindaj, sed kiuj multe pli noblas ol tiu bando de malhonestuloj, tre sagace agas, rifuzante interkoniĝon kun ili, eĉ tiamanieran malpurigon de la ekstremo de la fingroj. Kiel klarvida estas tiu noli me tangere247 de la kvartalo Sankta-Ĝermano.“ Li delonge eliris el la aleoj de la Bulonja Arbaro, li jam preskaŭ atingis la hejmon, kaj tamen li ankoraŭ ne sobriĝis el sia sufero kaj el la verva malsincereco, kiu per la falsa tono, la malnatura sonoro de lia propra voĉo al li verŝis de minuto al minuto pli abundan vort-ebriecon; li plu babilaĉis antaŭ si tra la nokta silento: „Mondumanoj havas malbonajn flankojn, kiujn mi bone konas kaj rekonas, sed ili malgraŭ tio estas homoj, de kiuj certajn misfarojn oni ne povas atendi. Tiu-tiu eleganta virino, kiun mi konis, certe ne perfektis, sed spite al tio ŝi havis fundamentan delikatecon, lojalan sintenon, pro kiuj ŝi en nenia cirkonstanco agus perfide, kaj tio sufiĉas, por ke inter ŝi kaj matronaĉo Verduren estu profundega diferenco. Verduren! kia nomo! Ha, vere ili plene konformas al sia rolo, ili eminente reprezentas sian specon! Dank' al Dio, nun venis tempo, por ke mi ĉesu toleri makuliĝon pro kunvivo kun tiuj fiuloj, kun tiuj rubuloj.“

Sed same kiel la virtoj, kiujn li antaŭ nelonge ankoraŭ atribuis al gesinjoroj Verduren, ne sufiĉe efikus, eĉ se ili vere havus ilin, sed ne favorus kaj patronus lian amon, por kaŭzi al Svan la ebriecon, pro kiu li kore laŭdis ilian grandanimecon, kaj kiu fakte, eĉ propagate tra aliaj personoj, venis nur de Odeta – same la malmoraleco, eventuale reala, kiun li trovis nun en la konduto de gesinjoroj Verduren, ne povus, se ili ne invitus Odetan kaj Forĉevilon sen li, tiel ardigi lian indignon kaj de li kondamnigi ilian fiecon. Kaj probable la voĉo de Svan estis pli klarvida ol li, kiam ĝi konsentis diri mallaŭdajn vortojn pri la verdurena rondo kaj ĝojajn vortojn pri forlaso de ĝi nur per malnatura tono, kvazaŭ ĉi tiuj vortoj estus elektitaj por kontentigi lian koleron, prefere ol por eldiri lian opinion. Lia vera penso efektive, dum li allasis sin al siaj parolaĉoj, estis probable sen lia prikonscio turnita al tute alia temo, ĉar atinginte la hejmon, apenaŭ li kunfermis la klapojn de la pordego, li subite manfrapis al si la frunton, kaj, denove malfermante, li surstratiĝis kaj ekkriis per ĉi-foje natura voĉo: „jes-ja – mi trovis rimedon, por ke mi estu invitita al la morgaŭa manĝo en Ĉatu!“. Sed la rimedo estis probable malbone elpensita, ĉar inviton Svan ne ricevis; doktoro Kotar, kiu estis forvojaĝinta al provinco por la ekzameno de akuta malsano, ne estis vizitinta la verdurenan rondon dum pluraj tagoj kaj interalie en Ĉatu ne estis, diris en la sekva tago, kiam li altabliĝis kun aliaj gastoj:

— „Hm... ĉu ni ne vidos sinjoron Svan ĉi-vespere? Li ja estas tio, kion oni nomas persona rilatulo de...“

— „Certe ne!“ ekkriis sinjorino Verduren „nin ne trafu la malbona sorto, ke li ĉeestus; li estas teda, stulta kaj malĝentila.“

Tion aŭdante, Kotar vidigis kaj sian miron kaj sian obeemon fronte al vero kontraŭa al sia tuta ĝistiama kredo, sed nekontesteble evidenta: kun afekcia kaj tima mieno li mallevis la nazon al sia telero kaj ne respondis alimaniere ol per: „Ah, ah, ah, ah, ah!“ retroirante per bonorda, ĝisfunda retreto, laŭ desupra gamo, tra la tuta sonamplekso de sia voĉo. Kaj pri Svan oni ne plu aŭdis en la salono de gesinjoroj Verduren.

De tiam ĉi tiu salono, kiu antaŭe faciligis la kunecon de Svan kaj Odeta, fariĝis baro kontraŭ iliaj renkontiĝoj. Ŝi ne plu diris, kiel en la komenca tempo de ilia enamiĝo: „nu, ne gravas, ni intervidiĝos morgaŭ vespere, ĉar okazos akcepto ĉe gesinjoroj Verduren“, sed: „ni ne intervidiĝos morgaŭ vespere – okazos akcepto ĉe gesinjoroj Verduren“. Alian fojon gesinjoroj Verduren ŝin invitis al la Komika Operejo248 por spekti ‚Unu Nokton de Kleopatra‘249 kaj Svan legis el la okuloj de Odeta la saman timon antaŭ lia eventuala peto, ke ŝi ne iru, kiun li antaŭ nelonge nepre forkisus preterpase de sur ŝia vizaĝo, kaj kiu nun lin forte incitis. „Mi tamen ne ricevas koleron“ li enpense komentis „de ŝia deziro beki el tiu ekskrementa muziko. Mi ricevas malĝojon, kaj ĉi tiu malĝojo ne koncernas min, sed ŝin; mi malĝojas tial, ke post ol ŝi vivis pli ol ses monatojn en ĉiutaga rilatado kun mi, ŝi ne sufiĉe aliiĝis, ne spontanee seniĝis je admiro al Viktoro Mase250. Precipe ŝi ne komprenis ke homo kun sufiĉagrade delikata naturo en iuj vesperoj vere kapablas rezigni je iuj plezuroj, kiam iu petas tion de li. Se tia, ŝi kapablus diri: „mi ne iros“, ŝi tiel sintenus almenaŭ inteligente, ĉar laŭ ŝia respondo oni definitive juĝos pri ŝia nobla aŭ malnobla spirito.“ Kaj tiel konvinkinte sin mem, ke vere nur por tio, ke aperu okazo de favora juĝo pri la altanimeco de Odeta, li deziris, ke ŝi tiuvespere restu kun li prefere ol vizitu la Komikan Operejon, li antaŭ ŝi sammaniere argumentis, kun samgrada malsincero, kiel li ĵus havis al si mem, kun eĉ pliagrada, ĉar tiel parolante li ankaŭ sin allasis al la artifiko, ke li premos ŝin per ŝia propra memfiero.

— „Mi ĵuras“ li diris al ŝi kelkajn minutojn antaŭ ol ŝi foriris al la teatra prezento „ke petante, ke vi ne eliru, mia tuta deziro, se mi estus egoisma, estus ke vi rifuzu, ĉar mi havas milon da farendoj por ĉi tiu vespero, kaj mi mem troviĝus mallibera kaj embarasita se vi male ol atendeble respondus, ke vi ne eliros. Sed ne miaj okupoj, ne miaj plezuroj plej gravas, ankaŭ pri vi mi devas zorgi. Eble venos iam tago, en kiu, vidante ke mi definitive de vi disiĝis, vi prave riproĉos, ke mi ne avertis vin en la decidaj minutoj, kiam mi sentis, ke mi pri vi juĝos per iu el tiuj senindulgaj juĝoj, kontraŭ kiuj amo baldaŭ frakasiĝas. Vidu, ‚Unu Nokto de Kleopatra‘ (kia titolo!) neniom pezas en la afero. Kion oni vere konsideru estas, ĉu vi vere estas tia homo, kiu havas la lastan rangon de spirita nobleco, kiu malestimindas, kiu ne kapablas rezigni plezuron. Tiam, se tia vi estas, kiel oni amus vin? ja vi ne estas persono, ne estas difinita, malperfekta sed pliboniĝema homo. Vi estas senforma akvo, kiu fluas laŭ la ofertita deklivo, senmemora kaj malinteligenta fiŝo, kiu dum tuta vivo en sia akvario centfoje en ĉiu tago albatiĝas al la vitro, kiun ĝi obstine konfuzas kun fluaĵo. Ĉu vi komprenas, ke via respondo, mi ne diras tuj ĉesigos mian amon al vi, kompreneble, sed malgrandigos vian ĉarmon en miaj okuloj, kiam mi komprenos, ke vi ne estas persono, ke vi malpli valoras ol ĉiuj aliaj koncernoj, ke kompare kun io ajn vi nekapablas vin pli altigi. Ja klare – mi preferus la situacion, ke mian peton pri rezigno je ‚Unu Nokto de Kleopatra‘ (pro vi mi malpurigas al mi la lipojn per ĉi tiu malnobla titolo) mi ne gravigus, kaj cetere esperus, ke vi tamen iros. Sed tial, ke mi volas tiel kompreni, tiel konkludi el via respondo, mi juĝis lojale, ke mi pri tio vin avertos.“

Odeta de momento vidigis iom da emocio, da necerteco. La senco de la tuta parolado al ŝi fremdis, sed tion ŝi komprenis, ke ĝi estis ekzemplero de la familiara ĝenro admonado, de la riproĉaj aŭ petegaj scenoj, el kiuj – pro sia kutima rilatado kun viroj – ŝi regule konkludis sen atento pri la preciza vortumo, ke tiajn dirojn ili ne elparolus, se ili ne estus enamiĝintaj, kaj ke tial, ke ili enamiĝis, ne estas bezonate obei – ilia amo poste des pli fortos. Ŝi do tre trankvile aŭskultus la paroladon de Svan, se ŝi ne konscius, ke tempo pasas, kaj ke se li plu parolos iom longe, ŝi riskos, kiel ŝi diris kun tenera, obstina kaj konfuzita rideto „entute maltrafi la uverturon!“.

En aliaj okazoj li diris al ŝi, ke kaŭzos finon de lia amo precipe tio, ke ŝi ne kapablas rezigni je mensogado. „Eĉ se vi konsiderus la situacion laŭ nura koketeco“ li argumentis „ĉu vi ne komprenas, ke vi tre malgrandigas vian plaĉopovon se vi agas tiel malnoble, ke vi mensogas? Per unu konfeso, kiom da misfaroj vi elaĉetus! Vere, vi malpli inteligentas, ol mi pensis!“ Sed vane Svan antaŭ ŝi elmetis ĉiujn kialojn, pro kiuj ŝi forlasu siajn trompojn; ili povus ĉe Odeta renversi ĝeneralan sistemon de mensogado; sed tian sistemon Odeta ne havis; ŝi simple en ĉiu okazo, kiam ŝi volis, ke Svan ne sciu pri iu ŝia faro, ĝin al li ne konfesis. Mensogado funkciis do por ŝi kiel cirkonstanca agmaniero inter aliaj; kaj tio, laŭ kio sole ŝi decidis ĉu ĉi tiun rimedon ŝi uzos aŭ ĉu ŝi diros la veron, ankaŭ estis afero de kondiĉo, nome de la pli aŭ malpli granda probablo, ke Svan malkovros, ke ŝi ĉirkaŭfrazis la veron.

Laŭ korpa aspekto ŝi estis en malfavora tempo, ŝi dikiĝadis; la emociesprima, sufera ĉarmo, la miraj, revaj rigardoj, kiujn ŝi antaŭe elmontris, ial velkis kune kun ŝia frua juneco. Ŝi do iĝis tre kara al Svan, en tempo en kiu – por tiel diri – li ĝuste trovis ŝin klare malpli bela. Li ŝin rigardadis, provante resenti la iaman ĉarmon kaj ĝin ne retrovis. Sed la scio, ke sub tiu nova krizalido daŭre vivis la sama Odeta kun ĉiam same evitema, nekaptebla, malica volforto, sufiĉis al Svan, por ke li daŭre kun sama avido provu ĝin kapti. Li ankaŭ kontemplis fotografaĵojn faritajn antaŭ du jaroj, li memoris, kiel plaĉa ŝi tiam estis. Kaj tio iomete konsolis lin pro la multaj ĉagrenoj, kiujn pro ŝi li spertis.

Kiam gesinjoroj Verduren ŝin kondukis al Sanĝermano251, al Ĉatu, al Meŭlan252, ofte, se tio okazis en la varma sezono, ili proponis surlokan tranoktadon kaj revenon en la sekva tago. Sinjorino Verduren penis dampi la skrupulojn de la pianisto, kies onklino restis en Parizo:

— „Ŝi certe ĝuos, ke ŝi liberas kaj dum unu tago pro vi ne embarasiĝas. Kial ŝi zorgus? Ŝi scias, ke vi estas kun ni. Krome respondeco pri la tuta afero estas super mia kapo.“

Sed se al ŝi tio ne prosperis, sinjoro Verduren esploris la ĉirkaŭaĵon, trovis telegrafejon aŭ kurieron kaj demandis pri tiuj el la fideluloj, kiuj deziris iun averti. Sed Odeta fordankis, diris ke depeŝon ŝi havas al neniu, ĉar ŝi siaflanke definitive komprenigis al Svan, ke se ŝi sendus al li mesaĝon antaŭ la vizaĝoj de ĉiuj, ŝi kompromitiĝus. Iafoje ŝi forestis dum pluraj tagoj, gesinjoroj Verduren kun ŝi faris viziton de la tomboj en Dreo253 aŭ iris al Kompienjo254 por admiri laŭ rekomendo de l' pentristo sunsubiron en la arbaro, kaj ili pluigis la ekskurson ĝis la kastelo de Pierfondo255.

— „Kia domaĝo! Ŝi povus viziti verajn monumentojn kun mi, kiu dum deko da jaroj studis arkitekturon, kaj kiun konstante petegas por akompano al Bovezo aŭ al Sanlupo-de-Nodo256 eminentaj homoj, kion mi efektivigus sole por ŝi, kaj anstataŭe ŝi iras kun lastrangaj kruduloj kaj sinsekve gapas antaŭ la fek-amasoj de Luizo-Filipo kaj de Viole-la-duko! Al mi ŝajnas, ke por ĝusta elekto ne necesas artisteco, kaj ke eĉ kun malsubtila nazo oni ne elektas kiel ekskursan celon ian publikan necesejon, kie oni pli proksime flaros la odoron de ekskrementoj.“

Sed kiam ŝi forvojaĝis al Dreo aŭ al Pierfondo – bedaŭrinde malpermesante, ke li tien, kvazaŭ ŝance, mem veturu, ĉar, ŝi avertis, tio impresus ege malfavore – li absorbiĝis en la plej ebriiga amromano en la mondo, nome en la fervoja hortabelo, kiu al li sciigis la rimedon, per kiu li povos en la posttagmezo, en la vespero, jam en ĉi tiu mateno ŝin atingi! Ĉu rimedon? – eĉ pli bone: permeson. Ĉar entute la hortabelo kaj la vagonaroj mem estas destinitaj al homoj, ne al hundoj! Se oni sciigas al la publiko per presita informilo, ke je la oka horo ekveturas trajno, kiu atingos Pierfondon en la deka, tio signifas, ke veturi al Pierfondo estas afero laŭleĝa, por kiu la permeso de Odeta superfluas; kaj ĝi ankaŭ estas ago, kiun eventuale pravigas tute alia kaŭzo ol la deziro, ke li renkontos Odetan, ĉar homoj, kiuj ŝin ne konas, ĉiutage laŭ tiu vojo veturas, kaj tion faras en sufiĉe granda nombro, por ke oni juĝu necese hejti lokomotivojn.

Konklude ŝi ne rajtas bari al li la vojon al Pierfondo, se tien iri li deziras! Kaj li sentis ĝuste ĉi tiun deziron, kaj ankaŭ se li ne konus Odetan, li certe tien veturus. Delonge li volis vidi pli precize la restarigajn laborojn plenumitajn laŭ la planoj de Viole-la-duko. Kaj sub ĉi tia vetero li sentis preman deziron de enarbara promeno en la ĉirkaŭaĵo de Kompienjo.

Estis vere malbonsorte, ke al li ŝi malpermesis viziton de la sola loko, al kiu li tiutage aspiris. Tiutage! Se li veturus spite al la malpermeso, li ŝin vidus en tiu sama tago! Sed se en Pierfondo ŝi ŝance renkontus malproksiman rilatulon, ŝi ĝoje salutus lin per ia: „ha, kiel vi trafis ĉi tien?“ kaj proponus, ke li vizitu ŝin en la hotelo, kie gastis la verdurena grupo, dum ke ŝi, renkontante lin, Svan-on, male ofendiĝus, pensus ke li ŝin persekutas, tio eble malfortigus ŝian amon, ŝi eble, lin ekvidinte, kolere forturniĝus. „Tiel do mi ne rajtas libere vojaĝi, ĉu?“ ŝi komentus post la reveno, dum efektive tiu, kiu vojaĝi ne plu rajtis, estis li!

Li dum iom da tempo pripensis, ĉu, por iri al Kompienjo aŭ al Pierfondo ne suspektigante ke li tion faras por renkonti Odetan, li eble petos kunveturadon de unu el siaj amikoj, la markizo De Forestelo, kiu en tiu regiono posedis kastelon. La markizo, kiun li sciigis pri sia plano sen mencio de la motivo, sentis pro tio grandan ĝojon, mirante ke Svan unuafoje ene de dekkvin jaroj fine konsentas veni kaj vidi lian bienon, kaj kvankam li ne deziras tie longe resti, li diris, li almenaŭ promesas, ke ili kune promenos kaj ekskursos dum pluraj tagoj. Svan jam image vidis sin tie kun sinjoro De Forestelo. Eĉ antaŭ ol li vidos Odetan, eĉ se ŝin vidi li ne sukcesos, kian feliĉon li sentos paŝante sur la tero de tiu lando, en kiu, ne sciante la ĉiumomente precizan lokon de ŝia ĉeesto, li sentos ke ĉie vibras ebleco de ŝia subita apero: en la korto de l' kastelo, kiu por li fariĝos bela, ĉar li pro ŝi vizitos ĝin; en ĉiuj stratoj de la urbo, en kiu li sentos romaneskan etoson, sur ĉiu vojo de l' arbaro rozkolorigita de profunda, mola sunsubiro; en tiaj alternativaj kaj grandnombraj ŝirmejoj samtempe serĉis rifuĝon – pro la hezita ĉiulokeco de lia espero – lia feliĉa, vagema kaj displuriĝinta koro. „Gravas...“ li klarigos al sinjoro De Forestelo „ke ni gardu nin de hazarda renkontiĝo kun Odeta kaj gesinjoroj Verduren; mi ĝuste eksciis, ke ili hodiaŭ vizitos Pierfondon. Ni havas sufiĉajn okazojn de kunesto en Parizo, estus stulte ke ni forvojaĝus kaj ne povus iri eĉ unu paŝon laŭ malsamaj vojoj.“ Kaj lia amiko ne komprenus, kial li post la alveno dudekfoje ŝanĝus sian planon, esplorus la manĝoĉambrojn de ĉiuj kompienjaj hoteloj, neniam decidante, ke li fine eksidos en iu el ili, en kiu oni tamen ne vidis eĉ la ombron de gesinjoroj Verduren, ŝajne serĉante tion, kion li laŭdire penas eviti, kaj ĝin cetere tuj evitante kiam li ĝin trovos, ĉar efektive, se li renkontus la etan rondon, li afektus sindeturnon, jam kontenta pri tio, ke li vidis Odetan kaj ke ŝi vidis lin, kaj precipe ke ŝi vidis, ke li ŝin ne atentas. Tamen – ne, ŝi kompreneble divenos, ke ĝuste pro ŝi li venis. Kaj kiam sinjoro De Forestelo venis por proponi ekveturadon, li diris: „ne, mi bedaŭras, al Pierfondo mi hodiaŭ ne povas iri, Odeta nun estas tie“. Kaj al Svan malgraŭ ĉio ĉi estis feliĉiga la sento, ke se li sola inter ĉiuj ĉi-mondaj homoj ne rajtis tiutage veturi al Pierfondo, la kaŭzo estis, ke rilate al Odeta li estis persono malsama ol ĉiuj ceteraj, ŝia amanto, kaj ke tiu trudita malvastigo de la universala rajto je libera cirkulo estis nur ia aspekto de lia sentimentala sklaveco, de la amo, kiu al li tiom karis. Finfine estis pli prudente, ke li ne elmetos sin al eventuala malpaciĝo kun ŝi, ke li paciencos, atendos ĝis ŝia reveno. Li pasigis la tagojn ekzamenante mapon de la Kompienja Arbaro, kvazaŭ ĝi estus ia mapo de tenereco257, kolektis ĉiajn fotografaĵojn de la kastelo de Pierfondo. Tuj kiam komenciĝis tago, en kiu ŝi eble revenos, li malfermis denove la fervojan hortabelon, kalkulis, en kiu horo ŝi entrajniĝis, kaj se io ŝin malfruigis, per kiuj aliaj vagonaroj ŝi ankoraŭ eble veturos. Li ne eliris, timante ke li forestos kiam eventuale alvenos depeŝo, ne enlitiĝis antaŭvidante la okazon ke, reveninte per la lasta trajno, ŝi dezirus surprizi lin per vizito en la nokto. Li ĝuste aŭdis, ke iu sonorigas ĉe la pordego, neniu hastis por malfermi, li pensis, ke li mem vekos la pordiston, li kliniĝis el la fenestro por voki al Odeta, se efektive ŝi estas la vizitanto, ĉar malgraŭ la rekomendoj, kiujn li faris pli ol dekfoje malsupre, ili eble diros, ke li forestas. La sonoriginto estis rehejmiĝanta servisto. Li rimarkis la preterruliĝon de veturiloj, kiun li ordinare neniam atentis. Li aŭskultis, kiel ĉiu el ili de fore venas, proksimiĝas, senhalte preterpasas la pordegon kaj portas plu mesaĝon, kiu ne estas al li destinita. Li atendis dum la nokto tute vane, ĉar gesinjoroj Verduren decidis antaŭtempan revenon kaj Odeta estis en Parizo jam de tagmezo; ŝi ne pensis, ke ŝi povus averti lin pri tio; ne havante ian okupon, ŝi vespere sole vizitis teatrejon, delonge rehejmiĝis kaj estis dormanta.

Ŝi simple dumtempe ne memoris lin. Kaj tiaj momentoj, kiam ŝi plene forgesis la ekziston de Svan, al Odeta pli utilis, al ŝi pli firme ligis Svan-on, ol ŝia tuta koketeco. Ĉar Svan pro tio konstante vivis en dolora afekcio, kiu jam unufoje sufiĉe intensis, por ke ĝi nasku lian amon en la vespero, kiam li ne trovis Odetan en la domo Verduren, kaj ŝin dum la tuta vespero serĉadis. Kaj li ne spertis – male ol mi infanaĝe en Kombreo – tagojn de feliĉo, dum kiuj li forgesus la suferojn, kiuj nur vespere renaskiĝus. La tagojn Svan pasigis sen Odeta; iafoje li pensis, ke, lasante tiel belan virinon sole iri tra Parizo, li agas kiel tiu, kiu lasus plenan juvelujon sur trotuaro. Li tiam indignis kontraŭ ĉiuj surstratuloj, kvazaŭ ili ĉiuj estus ŝtelistoj. Sed ilia komuna kaj senforma vizaĝo ne netiĝis en lia imago, ne bruligis lian ĵaluzon. Ĝi lacigis la menson de Svan, kiu, per la mano al si viŝpremante la okulojn, ekkriis „laŭ la volo de Dio!“, simile al tiu, kiu persiste konsiderinte la problemon de la realeco de la ekstera mondo aŭ de la senmorteco de animoj, al sia lacigita cerbo permesas la malstreĉiĝon de fida kredo. Sed ĉiam memoro pri la foresta amatino nedisigeble miksiĝis kun la ordinaraj okupoj de la vivo de Svan – manĝi, ricevi poŝtaĵojn, eliri, enlitiĝi – lin premante per la malĝojo, ke ĉion ĉi li faris sen ŝi, kiel la komencliteroj de Filiberto la Bela, kiujn en la preĝejo de Bruo Margarita De Aŭstrio pro sia sopiro al li ĉie kunplektigis kun la propraj258. En iuj tagoj li ne restis hejme sed iris por la tagmanĝo al iom proksima restoracio, kies kuirmanieron li antaŭe tre ŝatis, kaj kiun li nun vizitis nur pro iu el tiuj kunempe mistikaj kaj bizaraj motivoj, kiujn oni nomas romaneskaj: la dirita restoracio – kiu nuntempe plu ekzistas – havis la saman nomon, kiel la strato en kiu Odeta loĝis, Laperuz.

Iafoje, se ŝi faris mallongan ekskurson, ŝi nur post pluraj tagoj pensis, ke ŝi avertu lin pri sia reveno en Parizon. Ŝi simple raportis, ne plu zorgante kiel antaŭe pri sinprotekto por ajna eventualo sub ia fragmento de veraĵo, ke ŝi freŝe revenis per matena trajno. Tio estis mensoga diro; almenaŭ por Odeta ĝi estis mensoga, senbaza, malhavis – kontraste kun veraĵo – ian apogon en ŝia memoro pri alveno en la stacidomon; ŝi eĉ estis embarasita por imagi la respondan scenon, en la momento kiam ŝi eldiris tion, pro la kontraŭa bildo pri ĉiuj tute aliaj aferoj, kiujn ŝi faris en la momento de la pretendata eltrajniĝo. Sed en la animo de Svan ĉi tiuj paroloj male ne trafis baron, ili enpremiĝis kaj fiksiĝis kiel nedubinda vero tiel facile, ke se iu amiko al li poste dirus, ke li estis en la koncerna vagonaro kaj Odetan ne vidis, li ne dubus pri tio, ke tiu el ili, kiu eraris, estis lia amiko, malĝuste memoranta la tagon aŭ la horon, ĉar lia atesto ne akordis kun la diroj de Odeta. Ĉi tiuj diroj al li ŝajnus trompaj nur se li de la komenco malfidus kaj supozus, ke tiaj ili povas esti. Por ke li kredu, ke ŝi mensogas, antaŭa suspekto estis necesa kondiĉo. Sufiĉa kondiĉo ĝi cetere ankaŭ estis. Tiam, ĉio, kion Odeta diris, al li ŝajnis dubinda. Se ŝi eldiris ies nomon, certe ĝi estis la nomo de iu el ŝiaj amantoj; pro ĉi tiu firma supozo li ĉagreniĝis dum semajnoj; li eĉ foje rilatiĝis kun detektiva oficejo por ekkoni la adreson, la okupojn de la nekonato, pri kiu li trankviliĝus nur se tiu forvojaĝus, kaj kiu laŭ postaj informoj estis onklo de Odeta, mortinta dudek jarojn antaŭe.

Kvankam ŝi ne permesis, ke li kun ŝi renkontiĝu en publikaj lokoj, dirante ke tio kaŭzus klaĉojn, okazis tamen ke ĉe iuj societaj vesperoj, al kiuj li kaj ŝi ambaŭ estis invititaj – ĉe Forĉevilo, ĉe la pentristo aŭ en filantropia balo en ministrejo – li ĉeestis samtempe kun ŝi. Li vidis ŝin sed ne aŭdacis longe resti, timante ke tio ŝin incitus ĉar povus ŝajni, ke li gvatas, kiajn plezurojn ŝi ĝuas kun aliaj homoj, kaj – dum li solece rehejmiĝis, kaj enlitiĝis en angoro, kiel al mi okazis kelkajn jarojn poste en la vesperoj, kiam li gastis en nia domo en Kombreo – ĉi tiuj plezuroj al li ŝajnis senlimaj, ĉar li ne ĝisfine spektis ilin. Unu-aŭ-dufoje en tiaj vesperoj li tamen spertis ĝojon, kiu – se ĝi ne estus tiom skua pro la retrobato de la subite ĉesigita angoro – povus nomiĝi trankvila ĝojo, ĉar ĝi konsistis en repaciĝo: li mallonge ĉeestis grandan festadon ĉe la pentristo kaj estis forironta; li postlasis Odetan, dum ŝi figuris brilan fremdulinon ĉirkaŭatan de viroj, al kiuj ŝiaj rigardoj kaj gajeco, kiuj lin ne celis, ŝajne parolis pri volupto ĝuota surloke aŭ aliloke (eble en la ‚balo de malkoheruloj‘259, kien – li tre timis – ŝi poste iros) kaj kiu al Svan kaŭzis pli ardan ĵaluzon, ol kaŭzus eĉ amora rilato, ĉar li ĝin pli malfacile imagis; li jam estis traironta la pordon de la verkejo, kiam li aŭdis, ke oni revokas lin per jenaj vortoj (kiuj, senigante la feston je ĝia terura fino, ĝin sub retrorigardo igis malmalica, igis la rehejmiĝon de Odeta ne plu fremdega kaj timiga, sed dolĉa kaj konata, kaj ĝi havos lokon apud li, sametose kiel lia ĉiutaga vivo, en lia veturilo, kaj senigis ankaŭ Odetan je ŝia tro brila kaj gaja ŝajno, montris, ke ĝi estas alivesto, kiun ŝi momente surmetis por li, ne celante iajn misterajn plezurojn, kaj ke ŝi pri ĝi jam tediĝis), per jenaj vortoj, kiujn al li direktis Odeta kiam li jam staris sur la sojlo: „ĉu vi bonvole atendos kelkajn minutojn, mi baldaŭ foriros, ni kune vojos kaj vi rekondukos min hejmen“.

Verdire iujn fojon Forĉevilo petis kunvojadon kun ili, sed kiam li, irinte ĝis la pordo de Odeta, petis permeson por ankaŭa eniro, Odeta respondis, signante al Svan: „Ha, tio dependas de jena sinjoro. Petu tion prefere de li. Nu bone, eniru momente se tion vi deziras, sed ne longe ĉar – mi avertas – li ofte volas trankvile interparoli kun mi; li ne tre ŝatas vizitojn de aliaj homoj, kiam li venas. Aha, se vi konus ĉi tiun personon, same kiel mi konas! Ĉu ne, maj lav260, sole mi bone konas vin?“

Kaj al Svan estis kortuŝe, kiam li vidis, ke ŝi antaŭ Forĉevilo al li direktis ne nur ĉi tiujn parolojn, kiuj atestis pri inklino, pri persona prefero, sed ankaŭ iujn riproĉojn, kiaj: „mi certe divenas, ke vi ankoraŭ ne respondis al viaj amikoj por la dimanĉa vespermanĝo; ne iru, se iri vi ne deziras, sed, mi petas, agu laŭ etiketo“ aŭ: „ĉu vi almenaŭ lasis ĉi tie vian eseon pri Vermeer, tiel ke vi povu plu labori morgaŭ? kia pigreco! mi pelos vin al laboro – senkompate!“, kio pruvis, ke Odeta konstante informiĝis pri liaj mondumaj invitiĝoj, pri liaj belartaj studoj, ke ili efektive havis komunan vivon. Kaj dirante tiajn parolojn, ŝi direktis al li rideton, malantaŭ kiu li sentis, ke ŝi estas al li tute sindona.

En tiuj momentoj, dum ŝi por ili ambaŭ estis preparanta oranĝsukon, subite, kiel malbone orientita reflektilo unue traŝovas ĉirkaŭ objekto sur muro fantaziajn ombregojn, kiuj tuj poste kolapsas kaj nuliĝas en ĝin, ĉiuj teruraj, malstabilaj imagoj, kiujn li havis pri Odeta, neniiĝis, fandiĝis en la ĉarman korpon, kiun li vidis antaŭ si. Lin trafis subita suspekto, ke la horo, kiun li kune pasigis kun Odeta sub la lampo, eble ne estis parada aranĝo al li destinita – laŭcele maskanta tiun plezuregan kaj timigan aĵon, kiun li konstante pripensis kaj ne sukcesis bone bildigi al si, nome unu horon en la vera vivo de Odeta, en la vivo de Odeta kiam li forestis – kun siaj teatraj rekvizitoj, siaj kartonaj fruktoj, sed eble estis ververa horo en la vivo de Odeta, ke se li ne ĉeestus, ŝi al Forĉevilo disponigus la saman brakseĝon, al li verŝus ne ian ekzotan trinkaĵon, sed ĝuste ĉi tiun oranĝsukon; ke la mondo vivata de Odeta ne estis tiu terura, transa mondo, en kiu li ĉiumomente ŝin situigis, kaj kiu eble ekzistis nur en lia fantazio, sed la reala universo sena je ĉia speciala malĝoja influo, enhavanta ĉi tiun tablon, ĉe kiu li akomodiĝos por skribi, ĉi tiun trinkaĵon, kiun li rajtos gustumi, ĉiujn aĵojn, kiujn li kontemplis kun egalaj scivolo, admiro kaj dankemo, ĉar ili unuflanke ensorbis liajn revojn kaj lin je ili liberigis, kaj aliflanke sin mem riĉiĝis je ili, al li montris ilian palpeblan realigon, kaj ili interesis lian animon, ili reliefiĝis antaŭ lia rigardo kaj samtempe trankviligis lian koron. Ha! se la destino ebligus, ke li havus unu solan komunan loĝejon kun Odeta, ke en ŝia hejmo li estus ankaŭ en sia hejmo, se demandante al servisto kia estos la tagmanĝa menuo li ekscius el la respondo, kion Odeta manĝos, se lia edza kondiĉo, kiam Odeta deziris matene eliri kaj promeni en la avenuo de la Bulonja Arbaro, al li trudus malgraŭ ĉia malvolonto akompanon, surbrakigon de ŝia mantelo, se al ŝi estus tro varme, kaj vespere post la manĝo, se ŝi dezirus ripozi hejme en negliĝo, li ne rajtus fari ion alian ol kun ŝi ripozi, kaj farus tion, kion ŝi komandus – tiam, ĉiuj bagateloj, el kiuj ŝajne malĝoje kunfadeniĝis la vivo de Svan, ĉar ili samtempe partoprenus en la vivo de Odeta male ricevus, eĉ la plej familiaraj el ili – inkluzive de ĉi lampo, oranĝsuko, brakseĝo, kiuj entenis tiom da revado, materiigis tiom da deziro – abundegan dolĉecon, misteran densecon.

Li sufiĉe klare komprenis tamen, ke tio, kion li tiamaniere aspiris estis trankvilo, paco, kiuj al lia amo ne provizus prosperigan atmosferon. Kiam Odeta ne plu estos por li ĉiam fora, sopirata, imagata persono, kiam lia sento al ŝi ne plu estos tiu sama mistera angoro, kiun en lia memo vekis la eta frazo de la sonato, sed inklino, dankemo, kiam inter ili normaliĝos la rilatoj kaj finiĝos liaj frenezo kaj malĝojo, tiam sendube la agoj kaj faroj de Odeta al li ŝajnos per si mem ne tre interesaj – kiel tion li jam en pluraj okazoj divenis, ekzemple en la tago, kiam li tralegis la koverton de la letero adresita al Forĉevilo. Konsiderante sian malsanon kun sama sagaco, kiel se li mem-inokulus ĝin por esplora celo, li konkludis, ke kiam li saniĝos, ĉiuj faroj de Odeta al li indiferentos. Sed ene de sia malsaneca stato li verdire egalrange kun la morto timis tiun resaniĝon, kiu efektive signifus pereon de ĉio, kio konsistigis lian tiaman memon.

Post tiaj kvietaj vesperoj la suspektoj de Svan trankviliĝis; li estis al Odeta dankema kaj en la posta tago jam en mateno li sendis al ŝi plejeble belajn juvelojn, ĉar ŝia freŝa bonkoreco stimulis aŭ lian dankemon, aŭ lian deziron ke ĝi denove viglu, aŭ aman klimakson, kiu bezonis iamanieran elverŝiĝon.

Sed en aliaj momentoj la doloro reaperis, li fantaziis, ke Odeta estas amantino de Forĉevilo kaj ke kiam ili ambaŭ, sidante en la landaŭo de gesinjoroj Verduren, en la Bulonja Arbaro, la tagon antaŭ la festo en Ĉatu al kiu li ne estis invitita, vidis kiel li vane petas kun ĉagrena mieno, kiun rimarkis eĉ lia koĉero, ke ŝi voju kun li, kaj poste foriras siaflanke, sole, malvenke, ŝi probable havis, lin montrante al Forĉevilo kaj dirante „ha! li rabie koleras!“, la saman brilan, malican, malaltan kaj perfidan rigardon, kiel en la tago kiam Forĉevilo forpelis Saniet-on de la domo Verduren.

Tiam Svan ŝin malamis. „Vere, mi tro stultas“ li diris al si mem „mi pagas per propra mono aliulan plezuron. Por la propra sekureco ŝi tamen estu prefere singarda kaj ne tro streĉu konstante la saman ŝnuron, ĉar mi decidos iam, ke donacoj ne plu estos. Ĉiuokaze mi provizore rezignas je pliaj komplezoj! Hm, tute freŝe, hieraŭ, ĉar ŝi diris ke ŝi volas ĉeesti la muzikan sezonon en Bajrojto261, mi estis tiom naiva, ke mi proponis luadon por ni ambaŭ de iu el tiuj ĉarmaj kasteloj de la bavara reĝo, kiuj proksimas. Nu, ŝi cetere ne ŝajnis tiel entuziasma, ŝi respondis nek ‚jes‘ nek ‚ne‘; espereble ŝi rifuzos, je la ĉielo! Aŭdi vagneran muzikon kun ŝi, kiu pri tio interesiĝas kiel fiŝo pri pomo, estus malesperige!“ Lia malamo, same kiel lia amo, bezonis pretekstojn por eksteriĝi kaj agi, li do memkompleze pli kaj pli vastigis siajn malbonajn fantaziaĵojn, tial ke la perfidaĵoj, kiujn li image atribuis al Odeta, pravigis lian pli grandan malestimon, kaj provizis se – kiel li penis imagi – ili montriĝos veraj, okazon por ke li ŝin punu, ŝin superŝutu per sia kreskanta kolero. En tia ekstrema humoro li supozis, ke li ricevos de ŝi leteron, en kiu ŝi petos monon por efektive lui iun el la kasteloj proksimaj al Bajrojto, sed avertante, ke li ne povos tien iri, ĉar ŝi promesis al Forĉevilo kaj al gesinjoroj Verduren inviton al tiu loko. Ha, li plezure vidus, ke ŝi havus tian senhontecon! Kun tia ĝojo li malakceptus kaj redaktus venĝan respondon; li ĝuis la elekton de la vortoj, la laŭtan eldiron de ĝia enhavo, kvazaŭ la leteron li vere ricevis.

Hazarde okazis ĝuste tiel en la sekva tago. Ŝi skribis ke gesinjoroj Verduren kaj iliaj amikoj laŭ propra diro tre volonte ĉeestus tiujn prezentadojn de la muzikaĵoj de Vagner, kaj ke se li havigos al ŝi la bezonatan monon, ŝi finfine, post ol ŝi tiom ofte estis ilia gasto, havos la plezuron, ke ŝi siavice ilin invitos. Pri lia rolo en la afero ŝi ne parolis – kio subkomprenigis, ke ilia ĉeesto malebligos lian.

Tiam la teruran respondon, kiun li preparadis en la antaŭa tago, zorge elektante ĉiun vorton kaj ne aŭdacante esperi, ke ĝi utilos iam – ĝin li kun ĝuo portigis al ŝi. Bedaŭrinde li klare divenis, ke per la mono, kiun ŝi propre havis aŭ facile havigos al si, ŝi tamen povos ion lui en Bajrojto, ĉar ŝi tion deziris, kvankam ŝi ne kapablis distingi inter Baĥo262 kaj Klapison263. Sed ŝi tie festos ĉiuokaze malpli grandioze. Ŝi ne havos la necesajn rimedojn – manke de kelkaj milfrankaj biletoj, kiujn li al ŝi alie donacus – por aranĝi ĉiuvespere en iu kasetelo delikatan manĝon, post kiu ŝi eble cedus al la kaprico – kiun ŝi ĝis tiam eble neniam havis – ke ŝi subite allasos al la ĉirkaŭbrako de Forĉevilo. Almenaŭ tiun malbenindan vojaĝon ne pagos li, Svan. Ha, se li povus ĝin malebligi, se antaŭ la ekvojaĝo ŝi al si elartikigus piedon, se la koĉero de la veturilo, kiu ŝin laŭplane veturigos al la stacidomo, konsentus – kaj ne gravas kontraŭ kioma pago – porti ŝin al ajna loko, en kiu restus mallibera dum iom da tempo tiu perfidulino kun okuloj emajle brilaj pro kunsenta rideto al Forĉevilo, kiel ŝin Svan de du tagonoktoj memoris.

Sed ĉi lasta bildo neniam tre longe persistis; la glima kaj trompema rigardo post malmultaj tagoj mildigis sian brilon, sian perfidemon, la bildo de malamata Odeta, diranta al Forĉevilo „ha! li rabie koleras!“ komencis paliĝi, forviŝiĝi. Tiam iompostiome reaperis kaj leviĝis en milda helo la vizaĝo de alia Odeta, nome tiu, kiu ankaŭ ridetis al Forĉevilo, sed per rideto kiu entenis nur tenerecon por Svan, kiam ŝi diris: „Ne longe restu, ĉar jena sinjoro ne tre ŝatas vizitojn de aliaj homoj, kiam li deziras kunesti kun mi. Aha, se vi konus ĉi tiun personon, same kiel mi konas!“, per la sama rideto, kiun ŝi havis, kiam ŝi dankis Svan-on pro iu delikata komplezo lia, kiun ŝi tiom alte taksis, aŭ pro konsilo, kiun ŝi petis pri grava cirkonstanco, okaze de kiu ŝi sole al li fidis.

Tiam li miris, kiel li povis al ĉi tiu alia Odeta skribi tian ofendan leteron, kiun ŝi ĝis tiam sendube neniam atendis de lia flanko, kaj kiu lin tre probable derangigis de la altega, unika loko, kiun lia bonfaremo, lia lojalo al li gajnis en ŝia koro. Li estos al ŝi malpli kara ĉar ŝi ĝuste pro tiuj kvalitoj, kiujn ŝi trovis nek ĉe Forĉevilo nek ĉe alia viro, lin amis. Pro ili Odeta tre ofte agis afable al li, kion li preteratentis en la tempo de ĵaluzeco, ĉar ĝi ne atestis pri deziro, sed estis esprimo de korinklino prefere ol de amo, sed tion li denove konsideris grava laŭgrade kiel liaj suspektoj, spontanee malakriĝante, ofte sub la faciliga influo de iu distraĵo, ekzemple legado pri belarta temo aŭ konversacio kun amiko, mildigis la postulon pri reciprokeco de lia pasio.

Nun, post ĉi tiu ŝanceliĝo, Odeta nature revenis al la flanko, de kiu la ĵaluzo de Svan ŝin momente depuŝis, nome al la flanko, kie li trovis ŝin ĉarma; li imagis ŝin tute tenera, kun konsenta rigardo, tiom bela en tiu sinteno, ke li ne deteniĝis de antaŭenigo de la lipoj, kvazaŭ ŝi ĉeestus kaj li povus al ŝi doni kison; kaj li pro tiu sorĉe loga kaj bonkora rigardo sentis daŭran dankemon, kvazaŭ ŝi reale ĝin al li ĵetus, kvazaŭ ĝin ne ĵus kreis lia fantazio kontentige por lia deziro.

Kiel akre li probable ĉagrenis ŝin! Nu, por sia postkolero al ŝi li havis kaŭzojn, sed ili ne estus sufiĉe fortaj por ke li tiel sentu, se ne kunefikus ankaŭ la intenso de lia amo. Ĉu li ne same akre ofendiĝis kontraŭ aliaj inoj antaŭe, al kiuj li nuntempe tamen volonte komplezus, estante nun sen kolero ĉar ilin li ne plu amas? Se iam okazos, ke li spertos similan staton de indiferento kontraŭ Odeta, li komprenos ke sole lia ĵaluzo kaŭzis lian impreson, ke kruela, nepardonebla estas tiu finfine tiom komprenebla deziro ŝia – certe devenanta de ia infaneca ludemo kaj ankaŭ de certa kora delikateco – ke ŝi povos siavice, uzante ŝancan cirkonstancon, reciproki la akceptemon de gesinjoroj Verduren, roli kiel dommastrino.

Li revenadis al tiu vidpunkto – tute kontrasta al tiu, kiun sugestis lia amo, lia ĵaluzo, kaj kiun iafoje li elektis pro konscia serĉo de senpartieco kaj por konsidero de ĉiuj eventualoj – de kiu li penis juĝi pri Odeta, kiel se li neniam ŝin amus, se ŝi por li estus ajna virino inter multaj, se la vivo de Odeta ne estus, ĉiufoje kiam li forestis, alieca, iel ŝtele aranĝita, iel konspira kontraŭ li.

Kial li kredu, ke tie ŝi sin fordonos kun Forĉevilo kaj aliaj homoj al ebriigaj plezuroj, kiujn ŝi ne trovis en lia kompanio, kaj kiujn sole lia ĵaluzo senbaze elpensadis? Se bajrojte same kiel parize okazos entute, ke Forĉevilo pensos pri Svan, tiam certe li povos nur pensi, ke li havas gravan lokon en la vivo de Odeta, tiel ke li devas cedi kaj foriri en la okazoj, kiam ili renkontiĝas en ŝia hejmo. Se Forĉevilo kaj Odeta sentos kiel venkon, ke ili kunvojaĝos tien malgraŭ lia malaprobo, tion kaŭzos li mem per sia vana opono al ŝia foriro, dum ke laŭ ĉiu ŝajno, se li konsentus pri ŝia cetere pravigebla projekto, ŝi estus tie laŭ lia rekomendo, ŝi sentus, ke ŝin li delegas, ŝin li tie loĝigas, kaj la plezuron, kiun ŝi sentus gastigante homojn kiuj ŝin tiom ofte gastigis, ŝi siavice ŝuldus al Svan.

Kaj anstataŭ ke ŝi forveturos sub la signo de malpaco, lin ne revidinte, se li male havigos al ŝi la necesan monon, se li instigos ŝin al vojaĝado kaj prizorgos, ke ĝi okazu agrable, ŝi alhastos feliĉasente, dankeme, kaj li ĝuos la ĝojon de kunesto, kiu al li mankis de preskaŭ unu semajno kaj por kiu nenio alia surogatis. Tuj kiam al Svan prosperis ŝin imagi sen teruro, revidi elkorecon en ŝia rideto, kiam lia ĵaluzo ne plu aldonis al lia amo deziron ŝin dekonduki de aliaj viroj, ĉi tiu amo denove iĝis inklino al la sensaĵoj, kiujn al li provizis la propra persono de Odeta, al la plezuro, kiun li sentis admirante kiel spektaĵon aŭ esplorante kiel naturan aperaĵon la leviĝon de ŝiaj okuloj, la formiĝon de ŝia rideto, la sonadon de ŝia voĉmelodio. Kaj ĉi tiu plezuro, malsama ol ĉiuj aliaj, fine rezultis en bezonon pri ŝi, kiun nur ŝi per sia ĉeesto aŭ siaj leteroj kontentigos, preskaŭ same senprofite, same artisme, same perverse, kiel alia bezono, kiu stampis ĉi tiu novan periodon en la vivo de Svan, en kiu post la sekeco, la morneco de antaŭaj jaroj venis iaspeca spirita troabundo, sen ke li pli ĝuste divenis la kaŭzon de tiu feliĉiga kaj neatendita prospero de sia anima vivo, ol malsanema persono, kiu ekde ia dato refortikiĝas, regrasiĝas, kaj ŝajne dum kelka tempo vojas al plena resaniĝo – tiu alia bezono, kiu ankaŭ estis ekstera al la reala mondo, estis postulo pri aŭdado, pri konado de muziko.

Tiel do pro la ĥemia konsisto de sia malsano, post ol lia amo sekreciis ĵaluzon, li denove generis tenerecon kaj kompaton al Odeta. Ŝi denove estis ĉarma, bona Odeta. Li pentis pro sia pasinta kormalfavoro. Li deziris, ke ŝi venu al li, kaj unue li volis fari al ŝi ian komplezon, por ke li vidu kiel dankemo modlos ŝian vizaĝon kaj en ĝin enpremos ŝian rideton.

Odeta certis, ke li post kelkaj tagoj revenos, kiel antaŭe tenera kaj obeema, ke li petos repaciĝon, kaj ŝi do kutimiĝis je tio, ke ŝi sen antaŭtimo agadis al li malplaĉe kaj eĉ irite, kaj al li ŝi rifuzis, kiam tio al ŝi oportunis, la favorojn kiujn li plej alte taksis.

Ŝi eble ne konsciis, kiom sincera li estis rilate al ŝi dum ilia malpaciĝo, kiam li diris ke monon li ne sendos kaj ke li penos al ŝi malutili. Nek pli bone ŝi probable sciis, kiom sincera li estis en aliaj okazoj – se ne rilate al ŝi, almenaŭ rilate al si mem – kiam por la plua konservo de ilia amrilato li montris al Odeta ke li povas vivi sen ŝi, ke disiĝo entute eblas, decidante ke dum ioma tempo li ŝin ne vizitos.

Iafoje tio okazis post pluraj tagoj, dum kiuj ŝi ne nove ĉagrenis lin; kaj sciante, ke de siaj venontaj vizitoj al ŝi li ne povis atendi ian grandan ĝojon, sed pli verŝajne ajnan mishumorigon, kiu ĉesigos la trankvilon, kiun li estis ĝuanta, li skribis al ŝi, ke pro multe da okupoj li povos renkonti ŝin en neniu el la tagoj, pri kiuj li antaŭe parolis. Ĝuste letero de ŝi, alvenante en la sama tempo, entenis peton, ke li prokrastu iun el tiuj rendevuoj. Li pripensis la kialon; suspektemo, sufero denove vigliĝis. Li ne plu kapablis – pro la nova afekcia stato lin trafanta – obei la decidon faritan en la antaŭa, relative trankvila stato, li hastis al ŝi kaj postulis, ke ili intervidiĝu en ĉiu el la sekvaj tagoj. Kaj eĉ se ŝi ne skribis antaŭ li, se ŝi simple responde leteris, tio sufiĉis, por ke li ne eltenu la diseston. Ĉar kontraŭe al la kalkulo de Svan la konsento de Odeta tute ŝanĝis lian humoron. Kiel ĉiu homo, kiu posedas ion, provante imagi kio okazos se li ĝin ne plu havos iam, li deprenis ĝin de sia menso, lasante ĉion alian en senŝanĝa stato, kiel en la tempo kiam ĝi enestis. Sed foresto de io ne estas tia nura depreno, ne estas simpla parta manko, ĝi male estas renverso de ĉio ĉirkaŭa, ĝi estas situacio nova kiun oni neniel antaŭvidas surbaze de la malnova.

Sed en aliaj okazoj male – Odeta estis baldaŭ forvojaĝonta – li elektis la pretekston de malgranda kverelo kaj decidis, ke li ne skribos al ŝi, ne revidos ŝin antaŭ ŝia reveno, tiel prezentante la ŝajnon kaj postulante la avantaĝojn de granda malpaciĝo, kiun ŝi eble kredos definitiva, de disiĝo, kiu dum sia pli longa parto estis neevitebla pro la vojaĝo kaj kiun li nur ekigis iom pli frue. Li jam imagis, ke Odeta maltrankvilas, afliktiĝas, tial ke ŝi ricevis nek viziton nek leteron, kaj ĉi tiu penso, mildigante lian ĵaluzon, faciligis al li kutimiĝon al diseco de ŝi. Sen ia dubo en iuj momentoj funde de sia animo, kien, sin apogante al la tuta intera longo de trisemajna, libervola disiĝo, ĝin repelis lia rezolucio, li konsideris kun plezuro la ideon, ke li revidos Odetan kiam ŝi revenos; sed estis ankaŭ tiom malmulte da malpacienco en tiu sento, ke li jam pripensis, ĉu li eble propramove duobligos la daŭron de tiel facila sindeteno. La afero ankoraŭ estis nur tritaga, kio konsistigis tempon multe pli mallongan ol tiu, dum kiu li en aliaj okazoj ne vidis Odetan kaj kiu – male ol nuntempe – ne estis planita, kaj jen, eta ĉagrenaĵo aŭ korpa misfarto – lin instigante al tio, ke li rigardu la detiaman tempon kiel esceptan, eksterregulan, tiaspecan, ke saĝeco mem konsentus, ke li bezonas trankviligon donitan de ia plezuro, konsentus ke estos en ordo se li rezignos je persistado ĝis li pli poste rekomencos sian penadon – ĉesigis la regadon de volismo, kiu do ne plu premis lin; aŭ, eĉ pli elemente, pro memorado de informo, kiun li volis peti de Odeta kaj dumtempe forgesis, ĉu ŝi jam elektis la koloron por la refarbado de sia veturilo, aŭ ĉu iun monsumon ŝi investos en la borso prenante ordinarajn aŭ privilegiajn akciojn (estas bele, se li montras, ke li povas vivi sen ŝi, sed se tio rezultigos, ke la refarbado ne sukcesos kaj ŝi devos ĝin refarigi, aŭ se dividendojn la akcioj ne donos, li ja estos en embaraso) jen, kiel streĉita kaŭĉukaĵo, kiun oni ellasas, aŭ kiel aero en pneŭmatikan maŝinon, kiun oni ekmalfermas, la ideo ke li ŝin revidos, el malproksima perspektivo, kie ĝi situis, subite resaltis al nuntempo, al la sfero de tujaj eblecoj.

Ĝi do resaltis ne trafante ian rezistaĵon, kaj cetere tiel senbare, ke Svan antaŭe multe malpli pene paciencis antaŭ la proksimiĝo de la vico de dekkvar tagoj, dum kiuj li kaj Odeta restos disaj, ol nun atendante dek minutojn dum kiuj lia koĉero prijungis kaj preparis la veturilon, kiu lin al ŝi veturigos, kaj dum kiuj li alterne angoris kaj ĝojis, en tio resentante milfoje, por ĝin tenere konsideri, la penson ke li ŝin revidos, kiu, tiel subite revenante en momento, kiam li kredis ke ĝi forestas, denove estis apud li, en lia plej proksima konscienco. Efektive ĉi tiu penso ne plu trafis kiel obstaklon la deziron de efektiva rezisto kontraŭ ĝi, kiu en la animo de Svan malaperis, de kiam, al si mem pruvante – almenaŭ tiel li kredis – ke li tion facile plenumos, li vidis nenian malutilon en tio, ke li prokrastos la tempon de disiĝo, kiun li nun rigardis laŭvole, en ajna momento plenumebla. Plie la ideo, ke li revidos Odetan, revenis kun la agrabla impreso, ke ĝi novas, ke ĝi plaĉas pro vigleco, kiun kutimeco antaŭe dampis, sed kiu reakriĝis en tiu sobrigo daŭrinta ne tri sed dekkvar tagojn (ĉar la longo de rezignado kalkuliĝas prospektive, laŭ la planita findato), kaj la ĝis tiam nuran atenditan plezuron, kiun oni facile foroferas, ĝi ŝanĝis al neesperita feliĉo, kontraŭ kiu oni estas senforta. Fine tiu ideo revenis kun la plia ĉarmo, ke Svan ne sciis, kion Odeta dume pensis, eble faris, vidante ke li ŝin neniamaniere kontaktis, tiel ke tio, kion li estis trovonta, interesege rivelis preskaŭ nekonatan aspekton de Odeta.

Sed ŝi, same kiel ŝi pli frue kredis, ke lia rifuzo de mon-helpo estis nura ŝajnigo – nun rigardis pretekston la informpeto, kiu venigis Svan-on, pri la refarbota veturilo aŭ pri la aĉetota pako de akcioj, ĉar ŝi ne mense rekonstruis la sinsekvajn fazojn de la krizoj, kiujn li travivis, kaj en ŝia pripenso de la afero mankis al ŝi kompreno pri ĝia meĥanismo; kredante nur je tio, kion ŝi antaŭsciis, nome je la ĉiam sama fina situacio. Ŝia penso ne kompletis – sed eble des pli profundis – se oni juĝis laŭ la vidpunkto de Svan, kiu eble konkludus, ke Odeta ne komprenis lian koron, same kiel morfinomaniulo aŭ tuberkulozulo, firme kredante, ke lin fiaskigis – respektive la unuan ekstera cirkonstanco en la momento kiam li estis seniĝonta je sia delonga kutimiĝo, la duan hazarda misfarto en la momento kiam li estis resaniĝonta – egale sentas, ke ilin ne komprenas la kuracisto, kiu kun ili ne akordas pri la graveco de tiuj laŭdire kontingencaj okazaĵoj, kaj siajuĝe rigardas ilin maskoj, kiujn por sia videbliĝo al la malsanuloj uzas respektive la drogodependo kaj la morba stato, kiuj sen paŭzo efektive kaj nekuraceble premas ilin, dum ili revas pri iluzia liberiĝo aŭ resaniĝo. Kaj tiel estis, ke la amo de Svan atingis tiun gradon, je kiu la kuracisto aŭ, se pri specifaj malsano-specoj temas, la eĉ aŭdaca ĥirurgo hezitas, ĉu senigi malsananton je lia miskutimo aŭ lin kuraci de lia malsano estas ankoraŭ prudente aŭ eĉ eble.

Nu, certe la amplekson de sia enamiĝo Svan ne rekte konsciis. Kiam li provadis ĝin taksi, li ofte ricevis impreson ke ĝi malfortiĝis, ke ĝi preskaŭ nuliĝis; ekzemple la apenaŭa ŝato, la preskaŭa malplaĉo, kiun al li kaŭzis, antaŭ ol li enamiĝis, la emociaj trajtoj, la ne-freŝa haŭto de Odeta, en iuj tagoj revenis en lian memoron. „Vere, estas klara progreso en tio“ li pensis en la sekva tago „ke oni vidas la situacion pli ĝuste, mi havis preskaŭ nenian plezuron pro tio, ke mi kuŝis en sama lito kun ŝi – kurioze, mi eĉ trovis ŝin malbela“. Kaj certe tion li pensis sincere, sed lia amo ampleksis aliajn sferojn, ol la sola korpa deziro. La personeco de Odeta mem en tio ne grave rolis. Kiam lia rigardo trafis ŝian fotografaĵon sur la labortablo aŭ kiam li ricevis ŝian viziton, li pene identigis la vidatan korpan aŭ kartonfolian figuron kun la suferiga, konstanta perturbo, kiu plenigis lian animon. Li pensis preskaŭ kun miro: „jen, ĉi tie ŝi estas“, kvazaŭ al malsanulo oni subite vidigus lian malsanon en konkreta formo, kaj li ne juĝus ĝian aspekton simila al tio, kio lin doloras. „Ŝi“ – li provis pripensi la sencon de ĉi tiu vorto: ĉar amo kaj morto havas tiun komunan efikon, prefere ol tiujn nebulajn similecojn kiujn oni kutime gurdas, ke ili instigas al esplorado de la mistero de personeco pro timo, ke ĝia realeco forsvenos. Kaj la amo-malsano de Svan tiom prosperis, ĝi tiel strikte miksiĝis kun ĉiuj liaj kutimoj, kun ĉiuj liaj agoj, kun lia pensado, lia sanstato, lia dormo, lia vivo, eĉ kun liaj transmortaj deziroj, ĝi tiel unuiĝis kun li, ke ĝin oni ne povus forŝiri de lia esto sen ke oni lin preskaŭ tute kundetruus: lia amo ne plu estis – se paroli laŭ la ĥirurgia ĵargono – operaciebla.

Pro ĉi tiu amo Svan tiom distanciĝis de ĉiuj ordinaraj koncernoj, ke kiam li hazarde denove vizitis monduman societon, pensante ke liaj altarangaj amikoj, simile al eleganta rajdobesto, kies valoron ŝi cetere ne tre ĝuste aprezus, eble denove iom valorigos lin en la okuloj de Odeta (kaj efektive tio povus esti, se ilin ne malaltigus lia amo, kiu en la opinio de Odeta malnobligigis ĉion, kion ĝi tuŝis, ĉar ĝi ŝajne deklaris ke ili malmulte karas) li sentis – krom soleco pro restado en loko, inter homoj, kiujn ŝi ne konis – la senpartoprenan plezuron, kiun li ricevus de romano aŭ pentraĵo bildiganta la amuzojn de nelabora socia klaso, kiel hejme li kontente konsideris la iron de la doma vivo, la eleganton de sia vestaro kaj livreo, la bonan rendimenton de siaj monvaloraĵoj, kiel ankaŭ li legis en la memoraĵoj de Luizo De Sansimono, kiu estis iu el liaj ŝatataj aŭtoroj, pri la meĥaniko de tagordo, pri la listo de manĝaĵoj de Franciska De Mentenon264, aŭ pri la sagaca avareco kaj grandioza vivmaniero de Ĵan-batisto Luli265. Kaj en la malgranda parto de tiu distanciĝo, kiu ne absolutis, nestis la motivo por la nova agrablo, kiun Svan ĝuis, nome tio, ke li povis dum tempero formigri al la sferoj de lia memo, kiuj preskaŭ tute fremdis al lia amo kaj al lia aflikto. Tiurilate la personeco, kiun al li atribuis mia praonklino: Svan, la filo, alia ol lia pli individua personeco Ĉarlo Svan, estis tiu, en kiu li tiam sentis sin pli komforte. Iun tagon okaze de la datreveno de la princino De Parmo – tial ke ŝi ofte malrekte komplezis al Odeta, al ŝi havigante lokojn por asociaj festoj kaj jubileoj – li volis sendi fruktojn, kaj ne tro bone sciante kie kaj kiel li mendu ilin, li komisiis tion al kuzino de sia patrino, kiu ĝin tre volonte faris por li kaj raporte skribis, ke ŝi ne prenis ĉiujn fruktojn en sama loko, sed vinberojn ĉe la vendejo Krapo, kiu famas pro ili, fragojn ĉe Ĵore, pirojn ĉe Ĉeve, kie ili plej belas, kaj tiel plu... „ĉiun frukton unuope mi rigardis kaj ekzamenis“. Kaj efektive el la dankoj de la princino li poste konkludis, ke la fragoj bonodoris, ke la piroj ĝustagrade moletis. Sed precipe la diro ke „ĉiun frukton unuope mi rigardis kaj ekzamenis“ mildigis lian suferon, kondukante lian animon al etoso, kiun li malofte spertis, kvankam ĝi al li apartenis kiel al ido de riĉa kaj respektinde burĝa familio, en kiu trageneracie konserviĝis – prete por lin helpi okaze de bezono – scio pri rekomendindaj adresoj kaj arto de ĝusta mendado.

Ja li de tiom longe forgesis la titolon Svan, la filo, ke li nepre sentis, kiam ĉi tiun personecon li portempe resurprenis, pli vivan plezuron, kompare kun tiuj, kiujn li ĝuis en la cetera tempo kaj pri kiuj li tediĝis; kaj kvankam la afableco de burĝoj, kiuj lin vidis precipe kiel tia homo, estis eble malpli vigla ol tiu de nobeloj (sed lin pli flatis pro tio ke laŭ iliaj moroj ĝi almenaŭ ĉiam iris pare kun respekto), letero de alta moŝto, kiajn ajn elitajn amuzaĵojn ĝi al li proponis, al li estis malpli agrabla ol tiu, kiu invitis lin por atestado aŭ por nura ĉeesto okaze de geedziĝo en familio de longatempaj amikoj de liaj gepatroj, inter kiuj kelkaj ankoraŭ rilatis kun li, kiel ekzemple mia avo, kiu en la antaŭa jaro lin invitis al la geedziga festo de mia patrino, kaj aliaj lin apenaŭ persone konis, sed konsideris, ke ili laŭetikete devas ĝentile rilati al la filo, la laŭorda posteulo de sinjoro Svan, la patro.

Sed dank' al la jam delongaj intimaj rilatoj, kiujn li havis inter ili, ankaŭ mondumanoj certagrade estis familiaruloj de lia domo, de lia servisto, de lia parencaro. Li sentis, konsiderante siajn altrangajn amikojn, la saman eksteran apogon, la saman komforton, kiujn li havis rigardante la belajn terenojn, la belajn arĝentajn manĝilarojn, la belajn servicajn tukojn, kiujn li familie heredis. Kaj de la penso, ke se li hejme falus, frapite de koratako, memkompreneble alvenus la duko De Ĉartro, la princo De Rojs, la duko De Luksemburgio kaj la barono De Ĉarlus266, kiujn lia ĉambristo tuj avertus, lin konsolis en simila maniero, kiel nian maljunan Franciskan konsolis la scio ke ŝi entombiĝos volvite en propraj, delikataj littukoj brode markitaj per familinomaj literoj, sen flikoj aŭ kun flikoj tiel subtilaj, ke ili nur altigos la ĝeneralan estimon por la asiduo de la farinto, kaj el la ofta imago pri ĉi mortotuko ŝi ricevis eble ne agrablon, sed almenaŭ kontentigan memrespekton. Sed precipe, kiel en ĉiuj siaj agoj kaj pensoj, kiuj rilatis al Odeta, Svan estis konstante regata, gvidata de la neagnoskita sento, ke li estis eble ne malpli kara, sed malpli volonte renkontata de ŝi, ol ajna alia homo, ol la eĉ plej teda ano de la verdurena rondo. Kiam li male image rekondukis sin al la mondo, por kiu li estis modele rafinita viro, kiun oni ĉiamaniere provis venigi, kiun oni sopiris se li ne venis, li denove kredis je la ekzisto de pli feliĉa vivo, denove preskaŭ sentis apetiton, kiel okazas al malsanulo, kiu kuŝis dum monatoj sub dieto, kaj kiu en gazeto legas la menuon de oficiala festeno aŭ anoncon pri krozado ĉirkaŭ Sicilio.

Li devis unuflanke ĉe homoj de la mondumo senkulpiĝi pri tio ke li ne vizitis ilin, sed li devis ĉe Odeta aliflanke senkulpiĝi pri tio ke li ŝin vizitis. Tamen li pro tio pagis – sin demandante, kiam la monato estis finiĝanta, se okazis ke li intertempe elprovis ŝian paciencon per iom oftaj vizitoj, ĉu sendo de kvarmil frankoj estos sufiĉa – kaj por ĉiu okazo li eltrovis pretekston: donacon, kiun li alportis, informon, kiun ŝi bezonis, sinjoron De Ĉarlus, kiun li renkontis al ŝi vojantan, kaj kiu postulis ke li kunvenu. Kaj se preteksto mankis, li petis de sinjoro De Ĉarlus, ke li rapidu al ŝi, ke li diru al ŝi ŝajn-spontanee en la fluo de interparolo, ke li memoras ke ion li deziras diri al Svan, ĉu ŝi bonvole sendos iun kaj petos, ke li tuj venu al ŝia hejmo; sed pliofte Svan vane atendis, kaj sinjoro De Ĉarlus vespere raportis, ke la artifiko ne sukcesis. Rezulte ŝi – krom tio ke ŝi en tiu tempo pli ofte forestis de Parizo – eĉ restante en la urbo, malofte vidis lin, kaj dum ŝi diris en la epoko de enamiĝo: „mi ĉiam liberas“ kaj „kial mi zorgu pri la opinioj de aliaj homoj?“ nun, ĉiufoje kiam li petis intervidiĝon, argumentis per bonmora ŝajno aŭ pretekstis iajn okupojn. Kiam li proponis kuniron al bonfara festo, al inaŭguro, al premiero, kiun ŝi ĉeestos, ŝi respondis ke li volas publikigi ilian intiman rilaton, ke li traktas ŝin kiel facilmoran inon. La afero iĝis tiel ekstrema, ke en sia penado por ke la malpermeso de renkontiĝo ne vastiĝu al ĉiuj eblaj lokoj, Svan, sciante ke ŝi konis kaj tre ŝatis mian praonklon Adolfon, kun kiu li mem iatempe amikis, iun tagon vizitis lin en lia eta apartamento en la strato de Belĉaso, kaj petis ke li periĝu liafavore ĉe Odeta. Ĉar ŝi ĉiam, parolante al Svan pri mia praonklo, uzis poezian tonon, dirante: „Ha, kun li estas tute alimaniere, ol kun vi, lia amikeco al mi estas tiel nobla, tiel granda, tiel bela! Li certe ne malestimus min tiagrade, ke li volus akompani min ĉie en publikaj lokoj“, Svan sentis embarason kaj ne sciis, kun kiom da patoso li devis pri ŝi paroli al mia praonklo. Li unue asertis la aprioran eminentecon de Odeta, la aksiomon de ŝia serafa superhomeco, la revelacion de ŝiaj nedemonstreblaj virtoj, pri kiuj nocion oni ne povis ricevi tra sperto. „Mi volas interparoli kun vi. Vi rekte scias, kia virino supera al ĉiuj virinoj, kia adorinda homo, kia anĝelo estas Odeta. Sed vi scias, kia estas la vivo en Parizo. Ne ĉiuj homoj konas Odetan sammaniere kiel ambaŭ vi kaj mi. Tial iuj homoj juĝas, ke mi troviĝas en iom ridinda situacio; ŝi eĉ ne konsentas je tio, ke mi renkontu ŝin ekstere, en teatrejo. Ĉu vi, al kiu ŝi tiom konfidas, bonvolus al ŝi paroli favore pri mi, klarigi, ke ŝi en sia imago troigas la malbonajn sekvojn de publika saluto de mi al ŝi?“

Mia praonklo rekomendis al Svan, ke li dum ioma tempo ne renkontu Odetan, kiu lin des pli amos poste, kaj al Odeta, ke ŝi permesu al Svan retrovi ŝin en ĉiuj lokoj, kie al li estos agrable. Post kelkaj tagoj Odeta raportis al Svan, ke ŝi freŝe elreviĝis, vidante ke mia praonklo agas simile al ĉiuj viroj: li provis kun ŝi perforte seksumi. Ŝi trankviligis Svan-on, kiu tuj volis iri al mia praonklo kaj postuli duelon. Poste li rifuzadis manpremi kun li okaze de renkontiĝoj. Li des pli ĉagreniĝis pro ĉi tiu malpaciĝo kun mia praonklo, ĉar li antaŭe esperis, ke iam – okaze de pluaj renkontiĝoj plenfide interparolante – li ricevos de li klarigojn pri certaj onidiroj rilataj al la pasinta vivotempo de Odeta en Nico. Mia praonklo Adolfo ĝuste tie kutime travintris. Kaj Svan supozis, ke li en tiu sama urbo ankaŭ eble ekkonis Odetan. Kelkaj vortoj, kiujn homo iam ellasis antaŭ li, pri viro, kiu laŭdire estis tie amdonanto de Odeta, afekciis Svan-on. Sed aferojn, kiujn li antaŭ la sciiĝo juĝus afliktaj, plene nekredeblaj – kiam li efektive sciis ilin, li enmiksis definitive al sia malĝojo, akceptis, li ne plu komprenus ke ili ne estus okazintaj. Nur ke ĉiu el ili faris sur la portreto de lia amatino neforviŝeblan retuŝon. Li eĉ el iu okaza konversacio duonkomprenis, ke la facilmoreco de Odeta, kiun li ne suspektis, estis iom konata, kaj ke ŝi en Baden267 kaj en Nico, kiam ŝi kutimis tie somerumi dum pluraj monatoj, havis ian famon en galantaj rondoj. Li provis, por ilin pridemandi, ekrilati kun iuj libermoruloj, sed ĉi tiuj sciis ke li konas ŝin, kaj li timis ke, memorigante pri Odeta, li regvidus ilin al ŝi. Kvankam li ĝis tiam juĝus plene seninteresa ĉion, kio tuŝis la kosmopolitan vivon en Baden aŭ en Nico, li nun, eksciante ke Odeta eble diboĉis en tiuj plezur-urboj, sen ke li scios iam ĉu ŝi tiel agis por kontentigi mon-bezonon, kiun ŝi nun dank' al li evitis, aŭ pro kaprico kiu povus renaskiĝi, kliniĝis kun senpova, blinda, kapturna angoro al la senfundaĵo, en kiun sinkis tiu unua tempo de la ŝtat-prezidenta jar-sepo dum kiu oni kutimis vintrumi sur la promenejo de Angloj268, somerumi sub la tilioj de Baden, kaj li trovis en ĝi doloran sed admirindan profundecon, kvazaŭ el verko de poeto; kaj, se tio lin helpus por kompreni ion el la ridetoj aŭ rigardoj – kvankam ili tiom honestis kaj simplis – de Odeta, li kolektus kaj kronikus la etajn okazaĵojn de la tiama Bordo Lazura269 kun sama pasio kiel belarta kritikisto esploranta dokumentojn el la 15a-jarcenta Florenco por laŭeble pli bone enimagiĝi en la spiriton de la Printempo, de la bela Vana aŭ de Venuso, pentritaj de Botiĉeli. Ofte li ne alparolis, sed rigardis ŝin, reve; ŝi diris: „vi ŝajnas tiel malgaja!“. Antaŭ ne tre longa tempo li forlasis la ideon, ke ŝi estas bonkora virino, komparebla kun la plej bonaj, kiujn li konis en sia vivo, kaj inklinis al la ideo, ke ŝi estas virino pagata de viroj; inverse okazis intertempe, ke li forgesis la Odetan de Kreci, kiun eble tro bone konas diboĉuloj kaj virin-ĉasantoj, favore al ĉi tiu vizaĝo kun iafoje tiel dolĉa mieno, al ĉi tiu eminente homa karaktero. Li pensis: „Kion entute kuntrenas tio, ke en Nico ĉiuj aŭdis pri Odeta de Kreci? Ĉi tiaj famoj, eĉ veraj, estas teksitaj el aliulaj fantazioj“; li opiniis, ke la onidiro, eĉ se bazon ĝi havis, estis ekstera al Odeta, ne akordis kun ŝi, ne estis ia neŝanĝeble malica personeco, ke la virino, kiu eble en iuj cirkonstancoj malmorale agis, estis virino kun sinceraj okuloj, kun koro kompatoplena por suferantoj, kun fleksebla korpo, kiun li preme ĉirkaŭbrakis kaj karesis, virino, kun kiu li eble iam plene intimiĝos, se al li prosperos fariĝi por ŝi nemalhavebla. Ŝi estis ĉi tie, ofte laca, kun vizaĝo de kiu dum tempero forviŝiĝis la febra kaj ĝoja intereso por nekonataj aĵoj, kiu Svan-on suferigis; ŝi disflankigis siajn harojn per la manoj; ŝia frunto, ŝia vizaĝo ŝajnis pli larĝaj; tiam subite ia simple homa penso, ia bonkora sento, kiajn havas ĉiuj vivuloj kiam en momento de ripozo aŭ de soliĝo ili dependas de nenio ekstera, ekbrilis en ŝiaj okuloj kiel flava radio. Kaj ŝia vizaĝo tuj heliĝis, kiel griza kamparo superflugata de nuboj, kiuj subite disflankiĝas, ĝin transfigurigante, en la horo de sunsubiro. La vivecon, kiu montriĝis en Odeta tiumomente, la estontecon, kiun ŝi reveme konsideris – ilin Svan facile kun ŝi travivus; nenia feĉo da malbona agitiĝo en ili ŝajne restis. Kiom ajn maloftaj ili estis, ĉi tiuj momentoj tamen utilis. En sia memoro Svan kunligis tiujn disajn erojn, forigis la intertempojn, gisis kvazaŭ el oro tute bonan, trankvilan Odetan, por kiu li poste (kiel legantoj vidos en la dua parto de ĉi tiu verko) faris oferojn, kiujn la alia Odeta ne ricevus. Sed tro disaj tamen estis ĉi tiuj momentoj, kaj tro malofte li tiutempe vidis ŝin! Eĉ rilate al ilia ĉiuvespera rendevuo ŝi al li sciigis nur lastminute, ĉu ŝi okazigos ĝin, ĉar, kalkulante kun tio ke li estos senmanke libera, ŝi volis unue certiĝi, ke neniu proponos al ŝi alian planon. Ŝi laŭpretende atendis por ŝi tre gravan respondon, kaj eĉ post ol ŝi venigis Svan-on, se amikoj proponis al ŝi en la jam komenciĝinta vespero aliĝon por teatrumado aŭ por komuna manĝo, ŝi gaje eksaltis kaj vestiĝis kun hasto por la eliro. Laŭmezure kiel ŝi plenumis sian tualetiĝon, ĉiu ŝia movo proksimigis Svan-on al la momento, kiam ili nepre disiĝos, kiam ŝi impete, nebareble forrapidos; kaj kiam ŝi fine pretis, lastan fojon sendis en la spegulon sian pro atento streĉitan, luman rigardon, iomete per ruĵo refarbis siajn lipojn, harfaskon ordigis sur la frunto kaj alportigis sian lazurbluan ceremonian mantelon kun orkoloraj pendaĵetoj, Svan mienis tiel malgaje, ke ŝi ne povis sin deteni de malpacienca reago kaj diris: „Do tiel vi dankas pro tio, ke mi restigis vin ĝis la lasta minuto. Mi opiniis, ke mi agas afable. Nun mi scias, kiel mi agu venontan fojon!“ Iafoje, malgraŭ ke li per tio eble ŝin ofendos, li decidis, ke li enketos pri ŝia tiuvespera okupiĝo, li revis pri interkonsento kun Forĉevilo, kiu eventuale povus lin informi. Cetere se li sciis, kun kiu ŝi vesperumis, li plejofte povis trovi en sia propra konataro iun, kiu rekte aŭ malrekte konis la viron, kun kiu ŝi estis, kaj facile povis al si havigi tiun aŭ tiun informon. Kaj dum li estis skribanta al amiko pete por lia helpo en la klarigado de tiu aŭ tiu punkto, li sentis malstreĉiĝon pro tio, ke li ĉesis meti al si demandojn sen eblaj respondoj, kaj al iu alia transdonis la penon de demandado. Estas konfesinde, ke Svan per la ricevo de iuj informoj ne progresis en sia afero. Sciado ne donas povon de malebligo, sed almenaŭ aferojn, kiujn oni scias, oni tenas ne en la manoj sed en la penspovo kaj tie konsideras ilin laŭvole, tiel gajnante iluzion de ia rego super ili. Li feliĉis ĉiufoje, kiam sinjoro De Ĉarlus kunestis kun Odeta. Inter ŝi kaj sinjoro De Ĉarlus, Svan sciis, ke nenia suspektindaĵo okazos, ke se sinjoro De Ĉarlus akompanis ŝin, tion li faris pro kiel amikan komplezon, kaj li sen deteniĝo al li rakontos la agojn de Odeta. Iafoje ŝi tiom rezolute deklaris al Svan, ke renkontiĝo en iu aparta vespero ne eblos, al ŝi la planita okupo ŝajne tiel gravis, ke Svan nepre deziris, ke sinjoro De Ĉarlus estu libera kaj ŝin akompanu. En la sekva tago sinjoron De Ĉarlus li ne aŭdacis rekte pridemandi, sed ŝajnigante ke la unuajn respondojn li ne bone komprenas, li premis lin por la sekvaj, kaj ĉiu respondo lin senpezigis iom pli, ĉar li baldaŭ komprenis, ke Odeta la vesperon okupis per tre banalaj amuzaĵoj. „Kiel do, kara Meme, mi ne bone komprenas... ĉu vi de ŝia hejmo ne iris al muzeo Greven270? Vi unue vizitis alian lokon. Ĉu ne? Ho, tiom amuze! Vi ne ĝuste taksas, kiom vi amuzas min, kara Memĉjo. Kia stranga ideo tio estas – poste viziti la kabaredon Nigra Kato – ĝuste la speco de decido, kiun ŝi faras... Ĉu ne? Ĉu decidis vi? Strange. Nu, entute ne malbona decido, ŝi tie probable konis multajn homojn, ĉu? Ĉu ne? Ĉu ŝi kun neniu parolis? Estas mirige. Ĉu vi do tiel restis duope, sole? Mi bone imagas la scenon. Vi tre afablas, kara Meme, mi tre ŝatas vin.“ Svan sentis senpeziĝon. Al li, kiu en diversaj okazoj de interparolado kun ajnuloj, kiujn li malmulte aŭskultis, kelkfoje aŭdis frazon, kia: „mi vidis hieraŭ sinjorinon De Kreci, ŝi estis kun sinjoro, kiun mi ne konas“ kaj la frazo tuj en la koro de Svan solidiĝis, inkruste malmoliĝis, ĝin disŝiris, definitive fiksiĝis, kiom male dolĉaj estis la vortoj: „ŝi konis neniun, ŝi parolis kun neniu“, kiel malpeze ili cirkulis en li, kiel flue, senpene, spir-facilige! Tamen post momento li pripensis, ke Odeta probable juĝis lin tre teda, se vere tiaj estis la amuzoj, kiujn ŝi al lia kompanio preferis. Kaj ilia bagateleco, kiu lin unuflanke trankviligis, aliflanke lin ĉagrenis kiel perfido.

Eĉ kiam li ne sciis, kien ŝi iris, al li estus sufiĉe por trankviligi la angoron, kiun li tiam sentis kaj kontraŭ kiu la ĉeesto de Odeta, la dolĉeco de ŝia kunesto estis la sola taŭga kuracilo – nu, kuracilo simila al multaj aliaj per tio ke ĝi post longe akrigos la malsanon sed portempe almenaŭ la doloron mildigas – al li estus sufiĉe, se nur Odeta tion permesus, ke li restus en ŝia loĝejo dum ŝia foresto, ŝin tie atendus ĝis la horo de ŝia rehejmiĝo, en kies repacigan etoson forfandiĝus la interaj horoj, kiujn li pro ia magiaĵo, ia sorĉo intertempe estis imaginta aliecaj. Sed tion ŝi ne akceptis; li rehejmiĝis; li sin devigis dum la vojado al pripenso de diversaj planoj, li ĉesis obsediĝi pri Odeta; al li eĉ prosperis, dum li senvestiĝis, konsideri iom gajajn ideojn; kun koro optimisma pro la espero, ke li en la sekva tago spektos iun belartaĵon, li enlitiĝis kaj mallumigis; sed tuj kiam li, pretiĝante por dormo, ĉesis teni sin sub memrego, kiun li cetere ne konsciis pro ĝia kutimeco, en la sama momento glacia tremero lin skuis, kaj li plorsingultis. Li ne volis pripensi la kaŭzon, li viŝis al si la okulojn, ridis: „belege! mi iĝas nervomalsana“. Tiam li pensis kun sento de granda laciĝo, ke en la sekva tago li nepre rekomencos sian enketadon pri la faroj de Odeta, kaj serĉos perantojn, kiuj eble faciligos intervidiĝon kun ŝi. Ĉi tiu bezono de senripoza, ĉiamsama, senrezulta agado al li tiom pezis, ke iun tagon vidante sur sia ventro ŝvelaĵon, li sentis efektivan ĝojon pro la supozo, ke ĝi estas mortiga tumoro, ke li baldaŭ ne plu zorgos pri io ajn, ke lin regos malsano kaj lin laŭ sia fantazio traktos ĝis la proksima vivofino. Verdire se tiuepoke li ofte sopiris sen klara prikonscio la morton, tion kaŭzis ne tiom lia aspiro ĉesigi la akrecon de la suferoj, ol la unutonecon de la penado.

Tamen li deziris ĝisvivi la tempon, kiam li ŝin ne plu amos, kiam ŝi ne plu havos motivon por mensogado kaj li finfine de ŝi povos ekscii, ĉu en la tago de lia posttagmeza vizito ŝi estis aŭ ne estis gekuŝanta kun Forĉevilo. Ofte dum kelkaj tagoj la suspekto, ke ŝi amas alian viron, lin deturnis de la demando pri la okazo kun Forĉevilo, ĝin igis preskaŭ indiferenta demando, kiel nova formo de malsana stato mallonge estigas iluzion, ke forcedis la antaŭaj. Iuj tagoj eĉ estis, en kiuj neniu suspekto lin turmentis. Li kredis, ke li resaniĝis. Sed en la sekva mateno vekiĝante, li sentis en sama loko saman doloron, kiun dum la agado de la antaŭa tago li kvazaŭ diluis en la trafluo de alispecaj impresoj. Ĝi ne ŝanĝis sian lokon. Tio, kio vekis lin, ĝuste estis la akreco de la doloro.

Ĉar Odeta neniom informis lin pri la tre gravaj aferoj, kiuj tiel dense plenigis ŝiajn tagojn – kvankam el sia vivosperto li sufiĉe sciis, ke ili ne povas esti aliaj ol plezuraĵoj – li ne sukcesis longatempe ilin imagi, lia cerbo mueladis malplenajn ideojn; li do glitigis sian fingron sur siaj lacaj palpebroj, samgeste kiel li viŝus la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj, kaj li tute ĉesis pensadi. El tiu nekonata tuto tamen elmergiĝis kelkaj okupoj, kiuj periode revenis, nebule rilataj al iuj sindevigoj por malproksimaj parencoj, amikoj el alia vivotempo, kiuj, ĉar iliaj nomoj estis la solaj, kiujn ŝi ofte menciis pravige por sia nedisponeblo, al Svan ŝajnis la senŝanĝa, necesa kadro de la vivo de Odeta. Pro ŝia paroltono kiam ŝi de temp' al tempo diris: „... en la tago, kiam mi iros kun mia amikino al la ĉevalkurejo...“, se li, sentinte ke li misfartas kaj pensinte: „nu, eble Odeta bonvolos viziti min“, subite memoris, ke tiam estis la sama tago, li korektis: „Ha, ne, mi eĉ ne petu ke ŝi venu, mi forgesis, ke ŝi hodiaŭ iras kun sia amikino al la ĉevalkurejo. Mi petu nur tion, kio havas ŝancon de realiĝo; ne utilus, se mi insistus por neakceptebla, sendube rifuzota afero.“ Kaj ĉi tiu devo de vizito al la ĉevalkurejo, kiu pezis super Odeta kaj kiun Svan tiel agnoskis, al li ne nur ŝajnis nepra; sed plie la nepreco, kiun ĝi entenis, donis ian pravecon kaj aŭtoritaton al ĉio, kio rilatis al ĝi tia-aŭ-tia-maniere. Se Odeta sur strato, ricevinte de preterpasanto saluton, kiu instigis la ĵaluzon de Svan, al liaj demandoj respondis per rilatigo de la ekzisto de tiu nekonato al iu el la du aŭ tri grandaj devoj, kiujn ŝi kutime aludis, se ŝi ekzemple diris: „ĉi tiu sinjoro estis en la loĝio de mia amikino, kun kiu mi vizitas la ĉevalkurejon“, ĉi tiu klarigo forigis la suspektojn de Svan, kiu efektive juĝis necese, ke la amikino havu aliajn invititojn krom Odeta en sia loĝio, kvankam li neniam antaŭe provis aŭ sukcesis ilin imagi. Ha, li tiom volonte interkoniĝus kun tiu amikino el la ĉevalkurejo, kaj ĝojus se ŝi tien invitus lin kune kun Odeta! Li tiom volonte interŝanĝus sian tutan konataron kontraŭ iu ajn el la kutimaj rilatuloj de Odeta, eĉ se tiu estus manflegisto aŭ komizo. Li por ili elspezus pli fole, ol por reĝinoj. Ĉu ili ne provizus per tio, ke ili entenis parton de la vivo de Odeta, la solan kuracilon efikan kontraŭ lia sufero? Kiel ĝoje li hastus al ili kaj siajn tagojn pasigus ĉe tiu aŭ tiu ordinara homo, kun kiu Odeta ankoraŭ rilatis pro utilo aŭ pro aŭtenta sensnobeco! Kiel senhezite li instaliĝus definitive je la kvina etaĝo de malpura kaj sopirinda domo, al kiu Odeta lin neniam gvidis, kaj en kiu, se li tie loĝus kun la eta emerita tajlorino rolante kvazaŭ li estus ties amanto, li ricevus preskaŭ ĉiutage ŝian viziton! En tiuj preskaŭ popolaj kvartaloj li akceptus sen perspektivo de iama fino vivon modestan, malbrilan, sed dolĉan, plenan je trankvileco kaj feliĉo.

Ankoraŭ okazis kelkafoje, kiam, renkontiĝinte kun Svan, ŝi vidis proksimiĝanton, kiun li ne konis, ke li rimarkis sur la vizaĝo de Odeta tiun apartan malgajon, kiun ŝi ankaŭ elmontris en la tago de lia vizito dum ĉeestis Forĉevilo. Sed tio maloftis; ĉar en la tagoj, en kiuj malgraŭ ĉiuj ceteraj okupoj kaj ŝia zorgo pri juĝoj kaj opinioj de homoj ŝi sukcesis aranĝi kunvidiĝon kun Svan, la reganta tono de ŝia sinteno estis memfido: granda kontrasto, eble nekonscia venĝo aŭ natura kompenso de la tima emocio, kiun en la unua tempo de ilia interkoniĝo ŝi sentis apud li kaj eĉ malapud li, kiam leteron ŝi komencis per: „kara amiko, tiel forte mia mano tremas, ke mi apenaŭ povas skribi“, tiel ŝi almenaŭ pretendis, kaj ke tiu anima kirliĝo probable parte sinceris pruvis ĝuste tio, ke ŝi deziris ŝajnigi ĝin pli intensa. Tiam Svan al ŝi plaĉis. Oni timtremas nur pro si mem, pro tiuj, kiujn oni amas. Kiam la feliĉo ne dependas je homoj, kiel trankvile, kiel facile, kiel aŭdace oni agas rilate al ili! Al li parolante, al li leterante, ŝi ne plu elektis tiujn parolturnojn, per kiuj iam ŝi provis krei memiluzion, ke li apartenas al ŝi, naskis okazojn por diri „mia“, „nia“ se la diro lin iel koncernis: „vi estas mia karaĵo... ĝi estas la odoro de nia amikeco, ĝin mi konservos“ kaj por paroli pri estonteco kaj eĉ pri morto kiel afero komuna por ili ambaŭ. En tiu pli frua tempo al ĉiu diro de li ŝi respondis kun admiro: „vere, vi neniam estos simila al aliaj homoj“; ŝi rigardis lian altan, iom kalvan kapon, pro kiu homoj sciantaj pri la galantaj aferoj de Svan komentis: „li ne estas laŭdifine bela, ĉu? sed li estas pimpa: tiu hartufo, tiu monoklo, tiu rideto!“, kaj, eble pli scivolante pri lia karaktero ol dezirante fariĝi lia amantino, ŝi diris:

— „Se mi nur scius, kio enestas en ĉi tiu kapo!“

Nun al ĉiu eldiro de Svan ŝi respondis per incitita aŭ eventuale tolera tono:

— „Ha, ĉu vi neniam estos simila al aliaj homoj?“

Ŝi rigardis tiun kapon, kiun nur iom pli maljunigis la pezo de zorgoj, sed pri kiu nun ĉiuj pensis – perhelpe de tiu sama intuo, kiu divenigas la iron de simfonia muzikaĵo pro antaŭa lego de ĝia temo aŭ la similecojn de juna infano pro kono de ĝiaj parencoj: „li ne vere malbelas, ĉu? sed li estas ridinda: tiu hartufo, tiu monoklo, tiu rideto!“ strekante en siaj influitaj imagoj la nematerian limon, kiu trans kelkmonata tempo disigas la eksteran ŝajnon de feliĉa amanto disde la ŝajno de kokrito – ŝi diris:

— „Ha, se mi nur povus ŝanĝi, prudentigi tion, kio enestas en ĉi tiu kapo!“

Ĉiam inklina al prefera kredo de tio, kion li esperis, kiam la diroj aŭ faroj de Odeta ebligis plurajn interpretojn, ĉi tiun diron li avide akceptis.

— „Tion vi povas, se ĝin vi deziras“ li respondis.

Kaj li penis demonstri, ke lin kvietigi, gvidi, laborigi estus nobla tasko, al kiu aliaj virinoj sindonus plenkore – kvankam, se diri la veron, sub ilia prizorgo la noblan taskon li sentus kiel sintrudan kaj netolereblan uzurpon de sia libereco. „Se ŝi ne iel amus min“ li pensis „ŝi ne dezirus ŝanĝi min. Por min ŝanĝi, ŝi bezonos pli oftajn renkontiĝojn kun mi.“ Tiarezone li trovis en ŝia riproĉado ian ateston pri intereso, eble pri amo; kaj efektive am-atestojn ŝi nun tiom malabunde donadis, ke li vole-nevole konsideris tiaj la malpermesojn kiujn ŝi diris pri tia aŭ tia afero. Iun tagon ŝi deklaris, ke ŝi ne ŝatas lian koĉeron, ke li eble instigis lin kontraŭ ŝi, ke ĉiuokaze li laŭ ŝia juĝo ne elmontras al li sufiĉe da akurateco kaj ĝentileco. Ŝi sentis, ke li deziras aŭdi de ŝi: „ne plu venu al mi sub lia kondukado“, simile kiel de ŝi li petus kison. Ĉar ŝi estis en komplezema humoro, ŝi tiel parolis. Li estis kortuŝita. En la sama vespero konversaciante kun sinjoro De Ĉarlus, kun kiu estis tiel dolĉe ĉar li povis senkaŝe pri ŝi paroli (ĉiuj liaj longaj aŭ mallongaj diroj eĉ direktitaj al homoj, kiuj ŝin ne konis, cetere iel rilatis al ŝi) li diris:

— „Mi kredas tamen, ke ŝi amas min; ŝi estas kun mi tiel afabla; kion mi faras, al ŝi certe ne indiferentas.“

Kaj se li estis al ŝi ironta, kaj en la momento de enkaleŝiĝo kun amiko, kiun li kunprenos por parto de la vojo, la amiko diris:

— „La kondukanto sur la kondukbenko ne estas Loredan, ĉu?“ – kun kia melankolia gojo Svan respondis:

— „Diable, ne! vidu, mi ne povas kondukigi Loredan-on kiam mi veturas al la strato Laperuz. Odeta malvolonte vidas, ke min servas Loredan, ŝi juĝas lin ne sufiĉe bona por mi; nu, tiel estas kun virinoj... Mi scias, ke ŝi tre malkontentus. Ha, jes, mi nur venu kun Remio! Kiaj riproĉoj al mi ŝutiĝus!“

La nova indiferenta, malatenta kaj incitiĝema sinteno, kiun Odeta tiam havis kontraŭ li, certe suferigis Svan-on, sed sian suferon li ne klare konsciis; ĉar ŝia malvarmiĝo okazis iom post iom, tagon post tago, nur per kontrastigo de ŝia tiama kun ŝia pli frua agmaniero li ĝuste mezurus la drastecon kaj la amplekson de la plenumiĝinta ŝanĝo. Ĉi tiu ŝanĝo estis la profunda, sekreta vundo, kiu lin tage kaj nokte dolorigis, kaj ĉiufoje kiam li sentis ke lia pensado al ĝi tro proksimiĝas, li vivece ĝin pelis al alia direkto, timante troan suferon. En abstrakta maniero li ja pensis: „en pli frua tempo Odeta min pli amis“, sed tiun pli fruan tempon li ne revidis. Simile kiel en lia kabineto staris komodo, kiun li penis ne rigardi, kiun li per elekto de malrekta vojo evitis en-aŭ-elirante, ĉar en tirkesto de ĝi li tenis la krizantemon, kiun ŝi donacis al li en la unua vespero kiam li akompanis ŝin sur la revena vojo, kaj la leterojn en kiuj ŝi diris: „se vi nur lasus ankaŭ vian koron, ĝin de vi mi ne lasus repreni“ kaj: „en ajna horo de la tago aŭ de la nokto, se vi bezonas min, sciigu tion kaj disponu pri mia vivo“, simile en lia animo estis loko, al kiu li ne permesis, ke proksimiĝu lia penso, ĝin devojigante tra longa rezono, se tio necesis, por ke ĝi ne pasu preter ĝi: la loko, kiu konservis vivan memoron pri pli feliĉa tempo.

Sed lia antaŭvidema singardo iun vesperon fiaskis okaze de monduma societaĵo.

Tio okazis ĉe la markizino De Santeŭverto je la lasta tiujara vespero, en kiu ŝi aŭdigis artistojn, kiujn ŝi estis poste uzonta por bonfaraj koncertoj. Svan, kiu deziris iri sinsekve al ĉiuj antaŭaj tiuspecaj prezentoj, kaj ĉiufoje rezignis, ricevis, dum li estis vestiĝanta por ĉi tiu okazo, viziton de la barono De Ĉarlus, kaj ĉi tiu proponis kuniron al la koncerto de la markizino, se lia kompanio iel helpos por ke Svan tie ne tro enuu kaj malgaju. Sed Svan respondis:

— „Ne dubu, ke mi tre volonte irus kun vi. Sed la plej granda afablaĵo, kiun vi povas fari por mi, estas ke vi prefere vizitos Odetan. Vi mem scias, ke vi havas al ŝi tre bonan influon. Se mi ĝuste memoras, ŝi ne eliros hodiaŭ vespere, ĝis la horo kiam ŝi vizitos sian eksan tajlorinon, kaj ŝi probable akceptos kun plezuro vian kuneston por tio. Ĉiuokaze vi trovos ŝin hejme antaŭe. Provu amuzi ŝin kaj ankaŭ iom admonu ŝin al prudenta sinteno. Estus bone, se vi povus interkonsenti pri plano por morgaŭ, kiu al ŝi plaĉus, kaj kiun ni povus plenumi triope. Provu ankaŭ enŝovi en la konversacion kelkajn aludojn al la somero, ĉu ŝi ien deziras vojaĝi, ĉu al ŝi plaĉus krozadi kaj ni tion farus triope, aŭ kio ajn. Hodiaŭ vespere mi ne kalkulas kun tio, ke mi vidos ŝin; sed se ŝi tamen dezirus aŭ se vi trovus artifikon, avertigu min ĝis noktomezo ĉe sinjorino De Santeŭverto aŭ poste hejme. Dankon pro ĉio, kion vi faras por mi. Vi scias, ke mi alte taksas vian amikecon.“

La barono promesis, ke li faros la petitan viziton, post ol li akompanos lin ĝis la pordo de la domo Santeŭverto, al kiu Svan alvenis en humoro trankvila pro la scio, ke sinjoro De Ĉarlus estos en la domo de la strato Laperuz dum la vespero, sed melankolie indiferenta al ĉio, kio ne rilatis al Odeta, precipe al mondumaĵoj, pro kio ili prezentiĝis al li kun la ĉarmo de ĉio, kio – ne plu estante celo por la volo – aperas tia, kia ĝi estas. Tuj post la elkaleŝiĝo, en la unua vico de la fikcia resumo de hejma vivo, kiun mastrinoj etikete dismetas antaŭ la gastoj okaze de ceremonia akcepto, kaj kiun ili laŭeble konformigas al la aŭtenteco de kostumoj kaj dekoro, Svan plezure vidis la idojn de la balzakaj tigroj271, la grumojn, laŭoficajn akompanantojn de promenadoj, kiuj nun en ĉapelo kaj en botoj staris antaŭ la domo sur la grundo de l' avenuo kaj antaŭ la stalo, simile al ĝardenistoj pozantaj apud la unuaj vicoj de siaj bedoj. Lia delonga enkarakteriĝinta inklino serĉi similaĵojn inter vivaj homoj kaj muzeaj portretoj ankoraŭ funkciis, sed en pli konstanta kaj pli ĝenerala maniero; la tuta monduma vivo pro lia tiam nova nemiksiĝemo al li prezentiĝis kiel serio de pentraĵoj. En la koridoro, en kiun antaŭe, kiam li estis aktiva mondumano, li eniris kovrite de sia surtuto, kaj de kiu li eliris vestite de frako, sed ne memoronte, kio tie okazis, tial ke li dum la momento de sia enesto mense estis aŭ ankoraŭ en la festo, kiun li ĵus forlasis, aŭ jam en la festo, en kiun oni lin tuj enkondukos, li unuafoje rimarkis, kiel, vekite de la neatendita alveno de tiel malfrua gasto, la disa, grandioza, senfara bando de grandaj ĉambristoj, kiuj ĵus estis dormantaj tie kaj tie sur benkoj kaj kofroj, levis siajn akrajn, noblajn profilojn leporhundajn, stariĝis, kaj, kuniĝinte, lin ronde ĉirkaŭis.

Iu el ili, kun aparte kruela vizaĝo iom simila al tiu de ekzekutisto en renesanca pentraĵo bildiganta turmentojn, al li proksimiĝis kun senkompata mieno kaj prenis liajn supervestojn. Sed la ŝtalan akrecon de lia rigardo kompensis la mildeco de liaj ŝtofaj gantoj, tiel ke, al Svan proksimiĝante, li kvazaŭ esprimis malestimon al lia persono kaj respekton al lia ĉapelo. Li prenis ĝin kun precizeco, kiun la akurateco de liaj gestoj igis pedanta, kaj delikateco, kiu sentigis preskaŭ kortuŝa la meĥanismon de lia forto. Poste li transdonis ĝin al helpanto, sindetena novulo, kiu sian timon vidigis per furiozaj rigardoj al ĉiuj direktoj, baraktante kiel kaptita besto dum la unuaj horoj de mallibereco.

Kelkajn paŝojn flanke de ĉi tiu sceno granda livrea fortikulo revis senmove, kvazaŭ skulptite, neutile, kiel la nur ornama batalisto, kiun oni vidas en la plej tumultaj pentraĵoj de Andreo Mantenjo272 meditanta, apogata al sia ŝildo, dum ke apudaj homoj sturmas, atakas kaj buĉiĝas; aparte de la grupo de siaj kolegoj, kiuj ĉirkaŭdiligentis Svan-on, li ŝajnis rezolute nekoncernata de la okazo, kiun li nebule spektis per bluverdaj, kruelaj okuloj, kvazaŭ ĝi estus la ‚Betleĥema Buĉado de Infanoj‘ aŭ la ‚Martiriĝo de Sankta Jakobo‘. Li ŝajnis ĝuste praido de ne plu ekzista gento – kiu eble aperas entute nur en la altarpentraĵo de la preĝejo Sankta-Zenono kaj en la freskoj de la preĝejo de l' Ermitoj, kie Svan ĝin observis kaj kie ĝi ankoraŭ revas – kiun estigis la fekundiĝo de antikva greka statuo fare de ia modelo de la padova majstro aŭ de ia sakso de Albreĥto Durer273. Kaj la tufoj de liaj rufaj, pro naturo ondetaj sed per brilantino platigitaj haroj pendis en larĝaj strioj, kiel ankaŭ en la greka skulptarto, kiun senlace studis la mantova pentristo, kaj kiu, kvankam el la tuta kreitaro ĝi bildigas nur homojn, tamen lerte kombinas el ĉi ties simplaj formoj tiel diversajn riĉaĵojn, kvazaŭ kopiitajn el la tuta viva naturo, ke hararo per la glataj ruloj kaj akraj bekoj de siaj bukloj aŭ per la surmetiĝo de la triobla kaj flora diademo de siaj plektoj ŝajnas samtempe fasko de algoj, nesto de kolomboj, strio de hiacintoj, volviĝo de serpento.

Ankoraŭ aliaj, same grandegaj, staris en diversaj altoj sur monumenta ŝtuparo, kiun oni povus pro ilia parada deĵorado kaj ilia marmora senmoveco aludi samnome kiel tiu de la venecia Duka Palaco ‚Ŝtuparo de Grandeguloj‘ kaj ĝin Svan eksupreniris kun la malgaja penso, ke Odeta ĝin neniam surpaŝis. Ha! kun kia ĝojo male li alsuprus laŭ la nigraj, fiodoraj, krutaj etaĝoj de la domo de la eta emerita tajlorino, en kies loĝejo sur la kvina etaĝo li senhezite pagus – eĉ pli koste ol por ĉiusemajna antaŭsceneja loko en la operejo – la rajton tie pasigi la vesperojn, kiam Odeta venis vizite, kaj ankaŭ en aliaj tagoj, por paroli pri ŝi, vivi kun homoj, kiujn ŝi ofte renkontis kiam li ne kunestis, kaj kiuj pro tio al li ŝajnis mastroj de pli reala, pli malfacile konebla, pli mistera parto de la vivo de l' amatino. Dum en la haladza kaj dezirinda ŝtuparo de la eksa tajlorino, tial ke dua ŝtuparo por liveroj ne estis, oni vidis vespere antaŭ ĉiu pordo malplenan, malpuran laktopoton prete starantan sur la pordomato274, ĉi tie en la bela kaj malamata ŝtuparo, kiun Svan estis ĝuste supreniranta, flanke kaj flanke je malsamaj altoj, antaŭ ĉiu kavaĵo en la muro ĉe fenestro de pordistejo aŭ ĉe enirpordo de apartamento, reprezentante la endoman oficon, kiun ili mastrumis, kaj ĝin omaĝe prezentante al la gastoj, domgardisto, tablestro, vazestro (bonaj homoj, kiuj dum la cetera tempo vivis iom sendepende en sia funkcio, manĝis hejme kiel etaj butikistoj, kaj eble en venonta tempo dungiĝos por la pli ordinara servo de kuracisto aŭ entreprenisto), zorge agantaj laŭ la rekomendoj, kiujn ili ricevis antaŭ ol ili vestiĝis per la pimpa livreo, kiun ili surmetis en maloftaj okazoj, kaj en kiu ili ne sentis sin komforte, staris sub la arko de sia respektiva pordo kun pompa brilo moderata de popola afableco, kiel sanktulo-statuoj en siaj niĉoj; kaj dika svisa gardisto, en sama vesto kiel por diservo, bastonfrapis la ŝtonan grundon je ĉiu preterpaso de alvenanto. Atinginte la supron de la ŝtuparo, laŭlonge de kiu lin dume sekvis pala servisto kun eta harvosto kiun finis bula nodo, simile al sakristiano de Francisko de Goja275 aŭ al oficeja skribisto en malnova teatraĵo, Svan preterpasis labortablon, ĉe kiu servistoj, kiel iaj notarioj sidantaj antaŭ grandaj libroj, ekstaris kaj enskribis lian nomon. Li poste trairis koridoreton, kiu – simile al kabineto, kiun la posedanto aranĝas por ke ĝi estu la kadro de unu belartaĵo, de kiu ĝi ricevas sian nomon, kaj kiun ĝi nude entenas sen alia objekto – ĉe sia enirejo elmontris, kiel ian valoran skulptaĵon de Benvenuto Ĉelini276 figuranta gvatiston, junan livrean serviston, kun la korpo iom antaŭenklinita, super kies ruĝa gorĝopeco elstaris eĉ pli ruĝa vizaĝo, el kiu torente elfluis ardo, timemo kaj fervoro, kaj kiu rigardante trans la obusonaj277 gobelenoj pendantaj antaŭ la muzik-salono per impetaj, atentaj, pasiaj okuloj ŝajnis – kun militista neŝanceleblo aŭ supernatura fido – alegorio de alarmo, enkarniĝo de atendo, monumento pri batalpreteco – anĝele aŭ gardiste vaĉi de fortikaĵa aŭ katedrala ĉefturo alvenon de malamikoj aŭ de la lasta juĝo. Tiam Svan simple eniris la salonon de la koncerto, kiun pordisto kun multaj pendoĉenoj malfermis antaŭ li, sin klinante kvazaŭ li ceremonie transdonus la ŝlosilon de urbo278. Sed li estis pensanta pri la domo, en kiu li povus esti en tiu sama horo, se Odeta tion permesus, kaj memoro pri preterpase vidita laktopoto sur mato lin korpremis.

Svan baldaŭ regajnis senton pri vira malbeleco, kiam, transpasinte la gobelenan kurtenon, li vidis scenon en kiu vice de servistoj nun rolis precipe gastoj. Tiu vizaĝa malbeleco, kiun li tamen delonge bone konis, ŝajnis nova depost kiam iliaj trajtoj – ne plu funkciante kiel praktike uzeblaj signoj por la rekono de tiu-tiu persono, kiu ĝis tiam estis por li iu tuto de serĉeblaj plezuroj, de evitindaj embarasoj, de reciprokendaj ĝentilaĵoj – desegniĝis, kunigite nur laŭ estetikaj konsideroj, per memstaraj formoj. Kaj ĉe tiuj viroj, inter kiuj Svan pro la premo povis nur malvaste promeni, bagatelaj detaloj, kia ekzemple estis la monoklo, kiun multaj surhavis kaj pro kiu Svan en pli frua tempo entute nur dirus, ke ili estas monoklo-portantoj, nun ne plu devis signifi ĉe ĉiuj egalan kutimon, sed aperis kun iaspeca individueco. Eble ĉar li rigardis al la generalo De Frobervilo kaj al la markizo De Breote, interparolantaj apud la enirejo, kiel al figuroj sur pentraĵo, kvankam ili dum longa tempo estis por li utilaj amikoj, lin enkondukintaj en la klubon Ĵokeon, rolintaj kiel atestantoj okaze de dueloj, la monoklo de la generalo, restanta inter liaj palpebroj kiel splito de obuso en lia vulgara, cikatra kaj triumfa vizaĝo, meze de la frunto, kiun ĝi malsimetrie disigis kiel la unuopa okulo de ciklopo, impresis Svan-on kiel aĉa vundo, kiun oni eble ricevas kun gloro, sed plibone ne elmontru tiel maldece; siaflanke la monoklo, kiun sinjoro De Breote por solenaj cirkonstancoj aldonis al la perlogrizaj gantoj, al la klakĉapelo, al la blanka kravato vice de la pli ordinaraj okulvitroj, kiam li estis en societo, kiel ankaŭ faris Svan, ŝirmis sub sia interna flanko, simile al vitra preparaĵo por mikroskopa observado, tre malgrandan kaj afable svarmantan rigardon, kiu konstante ridetis al la altaj plafonoj, al la festaj ornamoj, al la interesaj programeroj kaj al la bona kvalito de trinkaĵoj.

— „Ha, ĉi tie vi estas. Vi de jarmultoj ne estis renkontebla“ diris la generalo al Svan, kaj, rimarkante lian streĉitan vizaĝon kaj deduktante ke ia akuta malsano eble lin detenis de societaĵoj, aldonis: „vi ŝajnas tre pimpa, vere!“ dum sinjoro De Breote demandis al monduma romanisto, kiu angule de sia okulo ĵus enpremis monoklon en funkcio de animesplorilo kaj senkompata analiz-organo:

— „Kiel do okazas, kara, ke vi venis ĉi tien?“ – al kio ĉi tiu respondis kun impona kaj mistera mieno, vibrigante la ro-sonon:

— „Observe!“

La monoklo de la markizo De Forestelo estis tre malgranda, ĝi malhavis kadron kaj tial, kaŭzante konstantan kaj doloran streĉon de la okulo, sur kiu ĝi inkrustiĝis kiel superflua kartilagaĵo de neklarigebla deveno kaj el rara substanco, ĝi donis al la vizaĝo de la markizo melankolian delikatecon, pro kiu virinoj supozis, ke li kapablas suferi grandajn amsuferojn. Male la lenso de sinjoro De Sankande kun saturne dika ĉirkaŭringo estis la pezocentro de figuro, kiu konstante moviĝis rilate al ĝi, en kiu la ruĝa, tremeta nazo kaj la dika, mokema buŝo penis grimaci same vigle kiel per spritaj briloj sparkis la vitra disko, kaj ĝi logis, prefere ol pli belaj okuloj, la atenton de snobaj kaj perversaj junulinoj, kiuj pro ĝi revis pri artifikaj ĉarmoj kaj rafinitaj voluptoj; kaj dume malantaŭ sia monoklo sinjoro De Palanci, kiu kun dika, rondokula kapo de laga fiŝo malhaste ŝvebis tra la festo, foje kaj refoje malfermante sian mandiblon kvazaŭ li serĉus la vojon, ŝajne kunportis nur hazardan, eble nur insignan ŝiraĵon de la vitro de sia akvario, kaj tial ke proverbe parto aludas la tuton Svan, kiel delonga admiranto de la virtoj kaj malvirtoj pentritaj de Ĝoto en Padovo, memoris la figuron de Maljustulo, apud kiu folia frondo signifas arbaron, en kiu estas lia kaŝa rifuĝejo.

Svan pro la ĝentila insisto de sinjorino De Santeŭverto antaŭeniĝis kaj por aŭskulti melodion el ‚Orfeo‘279, kiun prezentis flutisto, eksidis en angulo, de kiu li bedaŭre havis perspektivon sole al du maturaĝaj sinjorinoj, kiuj sidis unu apud la alia, nome la markizino De Kambremer kaj la vicgrafino De Franketo, kiuj, estante kuzinoj, en festoj kaj societaĵoj, kunportante siajn mansakojn, sekvate de siaj filinoj, konstante serĉadis unu la alian kvazaŭ en stacidoma halo kaj fine trankviliĝis nur kiam per surmeto de poŝtuko aŭ ventumilo ili al si rezervis du najbarajn sidlokojn. Sinjorino De Kambremer pro sia malmulta konataro estis feliĉa, ke ŝi tiel havis kompanion; sinjorino De Franketo, kiu male estis tre societema, pensis, ke ŝi agas elegante, originale, montrante al siaj eminentaj rilatuloj, ke ŝi prefere restas kun malfama sinjorino, kun kiu ŝi havas komunajn spertojn el la junaĝo. Plena je melankolia mokemo Svan rigardis, kiel ili aŭskultas pianan interludon – ‚Sankta Francisko predikas al birdoj‘ de Franco List280 – kiu sekvis post la fluta muzikaĵo, kaj kiel ili observis la kapturnan ludadon de la virtuozo: sinjorino De Franketo angore, kun disperdiĝaj rigardoj, kvazaŭ la klavoj, sur kiuj li lerte kurigis la fingrojn estus serio de gimnastaj trapezoj, de kiuj li povus defali okdek metrojn suben, kaj ĵetante al sia kunulino mirajn kaj neajn okulumojn, kiuj signifis: „estas nekredeble, mi antaŭe ne imagis, ke homo povas tion fari“; sinjorino De Kambremer, kiel virino ricevinta bonan primuzikan edukon, akompanante la takton per sia kapo ŝanĝita al stango de metronomo, kies pendolado de ŝultro al ŝultro larĝiĝis kaj rapidiĝis jam tiagrade – kun tiu konfuziĝo kaj nerezistemo kiujn elmontras la rigardo de tiu, kiu doloron ne plu konscias, ĝin ne plu provas regi, kvazaŭ dirante: „tiel estu!“ – ke ŝiaj orelornamaj diamantoj ĉiufoje kroĉis la bridojn de ŝia korsaĵo kaj ke ŝi devis restarigi la nigrajn vinberojn, kiuj ornamis ŝian hararon, sen ke ŝi tamen ĉesis rapidigi la takton. Trans sinjorino De Franketo, iom antaŭe, sidis la markizino De Gajardon, absorbita en sia ŝatata konsidero, ke ŝi havas boparencan rilaton al la familio De Germanto, el kio ŝi ricevis por si mem kaj antaŭ la vizaĝo de homoj grandan gloron kaj etan honton, tial ke ĝiaj plej eminentaj anoj ŝin ordinare ignoris, eble ĉar ŝi estis teda, aŭ ĉar ŝi estis malica, aŭ ĉar ŝi estis en malpli alta familia branĉo, aŭ eble sen efektiva kaŭzo. Kiam ŝi apudis fremdan homon, kiel tiam ĝuste okazis rilate al sinjorino De Franketo, ŝin ĉagrenis tio, ke ŝia memkonscia parenceco kun la familio Germanto ne vidiĝis materie per ia surskribo, kiel en mozaikoj de bizancaj preĝejoj, kie unu sub la alia figuras en vertikala kolumno la literoj de la vortoj, kiujn sanktula figuro laŭ la rakonto de la koncerna sceno eldiras. Ŝi estis pripensanta, ke ŝi neniam ricevis inviton aŭ viziton de sia juna kuzino, la princino De La Lomoj, dum ses jaroj post ties edziniĝo. Ĉi tiu penso ŝin kolerigis, sed ankaŭ fierigis, ĉar pro multfoja respondado al tiuj, kiuj miris pri ŝia foresto inter la gastoj de sinjorino De La Lomoj, ke tiel ŝi pli ŝatis, ĉar ŝi povus tie renkonti la princinon Matildan Bonaparton – kaj tion ŝia tre reĝisma familio ne pardonus – ŝi fine mem konvinkiĝis, ke tio estas la vera kaŭzo, kial ŝi ne vizitas sian junan kuzinon. Ŝi memoris tamen, ke ŝi plurfoje de sinjorino De La Lomoj demandis, kiacirkonstance ŝi povos ŝin viziti, sed tion memoris nur konfuze kaj cetere neŭtraligis, eĉ ignoris tiun malfierigan okazaĵon, murmurante: „mi ne estas tiu, kiu devas elpaŝi unue, mi je dudek jaroj pli aĝas ol ŝi“. Pro la efiko de ĉi tiu interna parolo ŝi fiere retroarkigis la ŝultrojn trans la busto, kaj ŝia preskaŭ horizontale staranta kapo pro similo pensigis pri la resurmetita kapo de bela fazano, kiun oni festene surtabligas kun plena plumaro. Ŝi ja estis laŭnature malalta, vireska, diketa; sed sinsekvaj hontigoj ŝin rektigis simile al tiuj arboj, kiuj naskiĝas en malfavora loko rande de profundegaĵo kaj pro tio kreskas retrokliniĝe por konservi sian starecon. La konstanta penso, ke ŝi pro nekompromisemo kaj memfiero malmulte intervidiĝas kun ceteraj anoj de la familio Germanto, kiu al ŝi trudiĝis kiel konsolo pri tio, ke ŝi ne tute kun ili egalrangas, laŭ la tempo formis ŝian korpon kaj en ĝi naskis ian elegantan sintenon, kiu en la okuloj de burĝaj sinjorinoj ŝajnis ia genta trajto kaj iafoje en la laca rigardo de viraj klubanoj briligis efemeran deziron. Se oni ekzamenus la parolojn de sinjorino De Gajardon laŭ iu el tiuj analizoj, kiuj el la pli aŭ malpli abunda apero de ĉiu literaĵo liveras komprenon de la ĉifrita mesaĝo, oni konstatus ke nenia, eĉ plene banala esprimo en ĝi tiel ofte aperis, kiel: „ĉe miaj gekuzoj Germanto“, „ĉe mia onklino Germanto“, „la sanstato de Elzearo De Germanto“, „la bankuvo de mia kuzino Germanto“... Kiam oni parolis al ŝi pri ia famulo, ŝi kutime respondis ke, lin ne persone konante, ŝi tamen vidis lin milfoje ĉe sia onklino Germanto, sed ŝi tion diris per tiel glacia tono, per tiel obtuza voĉo, ke al aŭdantoj iĝis klare ke lin ŝi ne persone konis ĝuste pro la premo de ĉiuj fundamentaj kaj senesceptaj principoj, al kiuj malantaŭe apogiĝis ŝiaj ŝultroj, same kiel al iu el la ŝtupetaroj sur kiujn gimnastik-majstroj kuŝigas homojn por ekzerce vastigi la torakon.

Ĝuste la princino De La Lomoj, kiu ĉe sinjorino De Santeŭverto ne estis ordinare atendebla gasto, ĵus eniris. Por montri, ke ŝi ne pavumas en ĉi salono, kiun ŝi vizitis pro nura bonvolo, per la supereco de sia rango, ŝi envenis turnante la ŝultrojn, kvankam estis tie nenia homamaso tra kiu ŝi devus traŝoviĝi kaj neniu kontraŭvenanto, kaj memvole restis en la malantaŭa parto, sintenante kvazaŭ ŝi estus tie en la ĝusta loko, kiel reĝo vicumanta ĉe la pordo de teatrejo tiom longe, kiom la estraro ne eksciis pri lia veno; limigante la vaston de sia rigardokampo – por ne impresi kvazaŭ ŝi atentigus pri sia ĉeesto kaj postulus formalan akcepton – al kontemplo de motivo sur la tiea tapiŝo aŭ sur sia propra jupo, ŝi restis en la loko kiun ŝi juĝis plej modesta (kaj el kiu, ŝi klare sciis, elsavos ŝin ĝoja ekkrio de sinjorino De Santeŭverto tuj kiam ŝi estos ekvidita) apud sinjorino De Kambremer, kiun ŝi ne konis. Ŝi observadis la mimikon de la muzikŝatanta apudsidanto, sed ĝin ne imitis. La princino De La Lomoj kompreneble en ĉi tiu malofta cirkonstanco, ke ŝi estis mallongan tempon gasto de sinjorino De Santeŭverto, deziris, por ke la komplezo ŝiaflanka estu duoble valora, konduti plejeble afable. Sed laŭkaraktere ŝi malamis ĉion, kion ŝi epitetis troiga kaj volis evidentigi, ke ŝi ne devigos sin al elmontro malakorda kun la stilo de la koterio, en kiu ŝi kutime vivis, sed ĝi tamen neeviteble influis ŝin pro la premo de la imitemo, la preskaŭa timemo, kiu aperas ankaŭ ĉe tre memfidaj homoj en la etoso de fremda medio, egale ĉu ĝi estas socie malsupera. Ŝi nun dubis, ĉu ĉi tiun elmontradon eventuale postulis la ludata verko, kiu eble ne estis tute samspeca kiel la muzikaĵoj, kiujn ŝi aŭdis ĝis tiam, ĉu ŝia sindeteno ne atestos pri ŝia malkompreno de la verko kaj sekve sentiĝos malĝentila kontraŭ la dommastrino, tiel ke por esprimi per ia mezbona kompromiso sian malunuecan senton, ŝi jen nur relevis siajn ŝultrajn bridojn aŭ alpremis al sia blonda hararo la rozkolorajn koralajn aŭ emajlajn buletojn kun diamantaj frosto-steletoj, kiuj simple kaj ĉarme ornamis ŝian frizaĵon, observante kun malvarma scivolo sian impeteman najbarinon, jen per sia ventumilo mallonge kunbatis la ritmon de la muziko, sed – por ne abdiki sian sendependon – kontraŭtakte. La pianisto finis la muzikaĵon de List, komencis preludon de Frederiko Ŝopen281, kaj sinjorino De Kambremer signis al sinjorino De Franketo per mola rideto, kiu entenis kontenton de kompetentulo kaj aludon al pasinta tempo. Ŝi lernis en sia junaĝa tempo, kiel oni karesu la frazojn de Ŝopen, ilian senmezure longan kaj sinuan kolon, kiuj tiel liberas, fleksiĝas, ĉirkaŭtuŝas, unue serĉante, provante sian lokon ekstere kaj malproksime de la direkto skizita de la komencaj tonoj, malproksime de la punkto, al kiu oni povis esperi, ke ili al si trapalpos vojon, kaj kiuj tra ĉi tiu fantazia disiga spaco ludas nur por poste pli rektamaniere reveni – en pripensita, precizega reveno, kiel skrapo sur kristalo, kiu resonus per kriinda sonoro – kaj koren frapi la aŭdanton.

Vivinte en provinca familio, kiu havis malgrandan amikaron, ne vizitante balojn, ŝi sole ebriiĝis en sia kampara domo per malrapidigoj, per hastigoj de la dancado de laŭvole imagitaj paroj, ilin kiel florojn dispetaligante, la balon por momento forlasante, elirante kaj aŭdante kiel ventas tra la pinoj, borde de lago, kaj subite tie ekvidante, ke proksimiĝas maldika juna viro, diversa de ĉio jam revita pri ĉi-mondaj amantoj, kun iel melodia, fremda, malĝusta voĉo kaj blankaj gantoj. Sed la beleco de ĉi tiu muziko lastatempe ŝajnis eksmoda, velkinta. De kelkaj jaroj amatoroj ĝin ne plu aprezis, ĝi perdis honoron kaj plaĉipovon, kaj eĉ homoj kun koruptita gusto en ĝi trovis nekonfesindan kaj malgrandan plezuron. Sinjorino De Kambremer rapide okulis malantaŭen. Ŝi sciis, ke ŝia juna bofilino – tre respekta al sia bofamilio pri ĉio krom pri temoj tuŝantaj al artoj kaj sciencoj, pri kiuj, sciante eĉ la teorion de harmonio aŭ la malnovan grekan lingvon, ŝi havis propran, altan klerecon – malŝatis Ŝopen-on kaj malplezure aŭdis lian muzikon. Sed ekster la kontrolo de tiu vagner-ŝatanto, kiu nun estis iom pli fore en rondo de samaĝuloj, sinjorino De Kambremer allasis sin al delicaj impresoj. La princino De La Lomoj same sentis. Kvankam ŝi ne estis spontanee muzikema, ŝi ricevis dekkvin jarojn antaŭe lecionojn de pianomajstro de la kvartalo Sankta-Ĝermano, tre talenta ino, kiu en sia lasta vivotempo trafis en mizeron kaj rekomencis, kiam ŝi aĝis sepdek jarojn, instrui al filinoj kaj nepinoj de siaj pli fruaj lernintoj. Ŝi nun estis mortinta. Sed ŝia metodo, ŝia bela sono iafoje renaskiĝis sub la fingroj de ŝiaj lernintoj, eĉ de tiuj, kiuj havis tute ordinaran vivon, ne plu aktive muzikis kaj preskaŭ neniam malfermis la klapon de piano. Sinjorino De La Lomoj sekve povis kap-aprobi kun plena konscio, kun ĝusta aprezo de la maniero, kiel la pianisto sonigis la preludon, kiun ŝi sciis parkere. La fino de la komencita frazo sur ŝiaj lipoj per si mem kantiĝis. Kaj ŝi murmuris „estas ĉiam same ĉarme“ kun emfazita ĉo-sono komence de la lasta vorto en signo de delikateco kaj ŝi pro tio sentis, ke ŝiaj lipoj sentimentale kunfaldiĝas, kiel bela floro, ke ŝi pretervole al tio agordis sian rigardon, ĝin samtempe kolorigante per ia revemo kaj nebuleco. Sinjorino De Gajardon dume pripensis kun bedaŭro, ke ŝi malofte renkontiĝas kun la princino De La Lomoj, ĉar ŝi deziris al ŝi doni lecionon pri ĝentileco, ne reciprokante ŝian saluton. Ŝi ne sciis, ke ĉeestas ŝia kuzino. Moviĝo de la kapo de sinjorino De Franketo ŝin videbligis. Ŝi tuj impetis, perturbante ĉirkaŭajn homojn; sed dezirante konservi altnazan kaj malvarman sintenon, kiu al ĉiuj evidentigu, ke ŝi ne deziras interrilati kun homo, ĉe kiu oni povas surprize renkontiĝi kun princino Matilda Bonaparte, kaj al kiu ŝi ne ĝentilumos ĉar ŝi ne estas ŝia samtempulo, ŝi tamen volis kompensi sian spitan kaj sindetenan mienon per ia diro praviganta ŝian alparolon kaj deviganta la princinon al konversaciado; tial sinjorino De Gajardon, paŝinte ĝis antaŭ sia kuzino, kun rigida vizaĝo, kun mano etendita kiel trudita karto en kartludo, per maltrankvila voĉo diris: „kiel fartas via edzo?“ kvazaŭ la princo estus tre malsana. La princino, eksplodante per rido, kiu estis al ŝi propra kaj volis signifi al ĉirkaŭuloj, ke ŝi mokas iun, kaj ankaŭ celis emfazi ŝian belecon, ordigante ŝiajn trajtojn ĉirkaŭ ŝia gaja buŝo kaj brila rigardo, respondis:

— „Perfekte bone, kompreneble!“

Kaj ŝi plu ridis. Sinjorino De Gajardon, sin rektigante, malvarmigante sian vizaĝesprimon, tamen ankoraŭ zorgante pri la sanstato de la princo, diris al sia kuzino:

— „Oriana“ (sinjorino De La Lomoj tuj turniĝis kun mira kaj rida mieno al foresta tria homo, kiun ŝi ŝajne volis atestigi pri tio, ke ŝi neniam permesis al sinjorino De Gajardon ŝin alparoli per la voknomo) „mi tre deziras, ke vi venu mallongan tempon al mi morgaŭ vespere, por ke vi aŭskultu kvinteton kun klarneto de Mozarto282. Mi volonte aŭdos vian aprezon.“

Ŝi parolis, kvazaŭ ŝi ne invitus, sed petus helpon, bezonus la takson de la princino pri tiu mozarta kvinteto, kvazaŭ ĝi estus ia manĝaĵo kreita de nove dungita kuiristo, kaj al ŝi estus grave ricevi pri ties talento la opinion de amatoro de delikataĵoj.

— „Tiun kvinteton mi ja konas, mi povas diri jam nun... ĝin mi tre ŝatas!“

— „Vidu, mia edzo malbone fartas... la hepato... Certe li tre ĝojus, se li vidus vin“ rediris sinjorino De Gajardon, nun ŝanĝante la premon al la princino per karitata devigo por ke ŝi venu al ŝia mondumaĵo.

La princino al homoj malvolonte diris, ke ŝi ne volas ilin viziti. Preskaŭ ĉiutage ŝi skribis leteron senkulpigan pri tio, ke ŝi ne povas – pro surpriza vizito de la bopatrino, pro invito de la bofrato, pro opera spektaĵo, pro kampara ekskurso – ĉeesti vesperon, al kiu ŝi fakte neniam intencis iri. Ŝi per tio ĝojigis multajn homojn al ili kredigante, ke ŝi estas rilatulo ilia, ke ŝi volonte vizitus ilin, ke tion malebligas nur princaj devigoj kaj cirkonstancoj, kiuj – flate al ili – konkuras kun ilia invito. Al tiu ŝia sinteno kontribuis ankaŭ ŝia partopreno en la sprita koterio Germanto, en kiu parte plu vivis la vigla spirito, libera je ŝablonaj diroj kaj banalaj sent-esprimoj, kiu venas de Prospero Merime283 kaj lastatempe esprimiĝas en la teatraĵoj de Mejak kaj Halevi284 – ĝin ŝi akomodis al sociaj rilatoj, ĝin ŝi vastigis ĝis en sia plenumo de etiketo, kiu penis esti pozitiva, preciza, laŭeble proksima al la senornama vero. Al dommastrino ŝi ne grandfraze klarigis, kiel forte ŝi deziras viziti ŝian feston; ŝi juĝis pli konvene mencii la kelkajn kondiĉojn, je kiuj dependis tio, ke ŝi povos aŭ ne povos iri.

— „Aŭskultu, mi diros sincere“ ŝi diris al sinjorino De Gajardon, „mi morgaŭ vespere vizitos amikinon, kiu delonge petis, ke mi rezervu tiun tagon. Se ŝi proponos iron al teatro, mi ne povos, eĉ kun plej granda bonvolo, viziti vin; sed se ni restos ĉe ŝi, mi scias ke ni estos solaj, mi povos ŝin forlasi pli frue.“

— „Ĉu vi vidis vian amikon, sinjoron Svan-on?“

— „Tute ne – karega Ĉarlo, mi ne sciis, ke li ĉeestas, mi provos signi por ke li ekvidu min.“

— „Estas kurioze, ke li vizitas feston de matrono De Santeŭverto“ diris sinjorino De Gajardon „He! mi scias, ke li estas inteligenta“ per kio ŝi celis, ke li estas intrigema, „sed ne tio gravas – nu, judo ĉe la fratino kaj bofratino de du ĉefepiskopoj!“

— „Mi konfesas kun honto, ke tio min ne ŝokas“ diris la princino De La Lomoj.

— „Mi scias, ke li konvertiĝis, kaj jam liaj gepatroj kaj geavoj antaŭe. Sed onidire konvertiĝintaj judoj pli atentas sian eksan religion ol aliaj, ili ŝajnigas, ĉu vere?“

— „Pri tio mi malkleras.“

La pianisto, kiu laŭprograme estis ludonta du verkojn de Ŝopen, post la preludo tuj daŭrigis per polonezo. Sed de kiam sinjorino De Gajardon sciigis sian kuzinon pri la ĉeesto de Svan, Ŝopen mem, reviviĝante, povus alveni, eksidi kaj aŭdigi sian plenan verkaron, sinjorino De La Lomoj tion ne atentus. Ŝi estis el tiu duono de la homaro, ĉe kiu scivolon, kiun havas la alia duono pri nekonataj homoj, anstataŭas intereso pri konataj homoj. Ŝi kun multaj virinoj de la kvartalo Sankta-Ĝermano komune havis tiun trajton, ke la ĉeesto, en la loko kie ŝi hazarde estis, de ano de ŝia koterio, por kiu ŝi cetere ne havis apartan dirindaĵon, plene kaptis ŝian atenton kaj ĝin deturnis de ĉio alia. De tiu momento, esperante ke Svan ŝin rimarkos, la princino, simile al malsovaĝa blanka museto al kiu oni alterne proksimigas kaj forigas sukerpecon, konstante turnadis la kapon kun mil amikemaj vizaĝesprimoj senrilataj al la atmosfero de la ŝopena polonezo al la direkto de Svan, kaj se ĉi tiu moviĝis, ŝi paralele turnis sian kvazaŭ magnete altiratan rideton.

— „Oriana, ne ofendiĝu“ daŭrigis sinjorino De Gajardon, kiu ne povis sin deteni de forofero de plej grandaj esperoj de socia kaj publika sensacia sukceso kontraŭ la malklara, tuja, privata plezuro, kiun provizas malica diro „iuj homoj pretendas, ke tiu sinjoro Svan estas viro, kiun oni ne povas akcepti en sian salonon, ĉu vere?“

— „Nu... vi kompreneble scias, ke tio veras“ respondis la princino De La Lomoj „ĉar vi invitis lin kvindek fojojn, kaj li neniam venis.“

Kaj forlasante sian hontigitan kuzinon, ŝi denove eksplodis per rido, kiu skandalis la muzik-aŭskultantojn, sed kiu ankaŭ vekis la atenton de sinjorino De Santeŭverto, kiu estis ĝentile restinta apud la piano kaj nur tiam rimarkis la princinon. Sinjorino De Santeŭverto des pli ĝojis, ke ŝi ekvidas sinjorinon De La Lomoj, ĉar ŝi ĝis tiam kredis, ke ŝi ankoraŭ estas en Germanto por la flegado de sia malsana bopatro.

— „Princino, kia surprizo! mi ne vidis, ke vi ĉeestas.“

— „Jes, mi elektis kvietan angulon, mi aŭdis tre belajn aferojn.“

— „Ho! ĉu vi ĉeestas jam longe?“

— „Jes, longe sed tio ne ŝajnis al mi longa – longa nur ĉar mi ne vidis vin.“

Sinjorino De Santeŭverto proponis sian brakseĝon al la princino, kiu respondis:

— „Bonvole ne zorgu! Kial? Mi kontentos pri ajna sidilo.“

Kaj, konscie elektante per la rigardo – por pli klare sentigi la senafektecon de alta sinjorino – etan sidilon sen dorsapogilo:

— „Vidu ĉi tiun sidileton, ĝi plene konvenas. Ĝi devigos min al rekta teno de la dorso. Ho, je dio! Mi denove bruas, homoj skoldos min.“

La pianisto dume rapidigis la takton kaj la muzika emocio apogeis, servisto proponis trinkaĵojn sur pleto, tintigante kuleretojn, kaj sinjorino De Santeŭverto, kiel ĉiusemajne same okazis, signadis ke li foriru, sen ke li tion rimarkis. Iu novedzino, al kiu oni instruis ke juna virino ne mienu indiferente, ridetis pro plezuro kaj provadis kapti la rigardon de la mastrino por okule signi sian dankemon pri tio, ke ŝi estis invitita al tia ĝuinda okazaĵo. Ŝi tamen – kvankam pli kviete ol sinjorino De Franketo – aŭskultis la muzikadon kun daŭra zorgo; ĉi tiun senton ŝi siaparte direktis ne al la pianisto, sed al la piano, sur kiu, je ĉiu fortisimo ektremante, kandelo riskis eventuale fajrigi la lumŝirmilon aŭ pli probable makuli la palisandran lignon. Ŝi fine ne povis sin deteni, kaj, suprenirante la du ŝtupojn de la estrado sur kiu staris la piano, ŝi alhastis por depreni la lampon. Sed apenaŭ ŝiaj manoj estis ĝin ektuŝontaj, la muziko aŭdigis lastan akordon, ĝi finsonis kaj la pianisto ekstaris. Tamen la aŭdaca provo de la juna virino, la mallonga proksimeco inter ŝi kaj la artisto, kiu rezultis de ŝia ago, kaŭzis ĉe atestantoj ĝenerale favoran impreson.

— „Ĉu vi rimarkis, princino, la iniciaton de ĉi tiu persono?“ diris la generalo De Frobervilo al la princino De La Lomoj, kiun li ĵus aliris kaj salutis, dum sinjorino De Santeŭverto ŝin momente forlasis. „Estas kurioze. Ĉu ŝi estas artisto?“

— „Ne ŝi estas ia juna sinjorino De Kambremer“ senpripense respondis la princino, kaj ŝi vive aldiris: „mi ripetas tion, kion mi aŭdis, mi tute ne scias, kiu ŝi efektive estas, homoj malantaŭ mi komentis, ke la familio najbaras kun sinjorino De Santeŭverto en la kamparo, sed al mi ŝajnas, ke neniu konas ilin. Ili verŝajne estas homoj el la kamparo. Cetere mi ne scias, ĉu vi familiaras kun la brila societo ĉi tie renkontebla, sed miaflanke mi ne konas la nomojn de ĉiuj ĉi mirigaj homoj. Laŭ via opinio kian alian okupon ili havas krom la vesperoj ĉe sinjorino De Santeŭverto? Ŝi eble mendis ilin kune kun la muzikistoj, seĝoj kaj trinkaĵoj. Kiel invititoj el la mebloluejo Beluar285 ili brave aspektas, ĉu ne? Ĉu ŝi vere persistas lui tiujn statistojn ĉiusemajne? Mi apenaŭ kredas.“

— „Ha, la nomo Kambremer tamen estas aŭtenta kaj malnova“ rediris la generalo.

— „Mi ne kontraŭas tion, ke ĝi malnovas“ seke respondis la princino „sed ĝi klare neniel estas belsoneca“ ŝi aldonis kvazaŭ per citiloj emfazante la vorton belsoneca laŭ afekto de incitiĝo, kiu estis propra al la koterio Germanto.

— „Ĉu vere? Ŝi belas kiel freŝa frukto.“ diris la generalo daŭre okulsekvante sinjorinon De Kambremer „Ĉu vi ne samopinias, princino?“

— „Ŝi tro elmontras sin. Laŭ mia sento tio – flanke de tiel juna virino – ne estas agrabla, ĉar al mi ŝajnas, ke ŝi ne estas mia samtempulo.“ respondis sinjorino De La Lomoj, aludante aligeneraciecon laŭ maniero komuna al familioj Gajardon kaj Germanto.

Sed la princino, vidante ke sinjoro De Frobervilo plu rigardis al sinjorino De Kambremer, duone malice al ŝi, duone afable al la generalo aldiris: „Ne agrabla... por ŝia edzo! Mi bedaŭras, ke mi ŝin ne konas, dum ŝi estas por vi tiel interesa, se konus, mi perus la interkoniĝon.“ sed la princino probable ankaŭ neniom helpus, se ŝi konus la junan virinon. „Nu, mi tuj adiaŭos vin por ĉi tiu vespero, ĉar okazas hodiaŭ la nomfesto de amikino, al kiu mi iros por bondeziroj“ ŝi diris per modesta, sincera tono, ŝajnigante ke la vizitota mondumaĵo estas simpla, teda formalaĵo, al kiu ŝi pro devo kaj pro elkora sento iros. „Nu mi retrovos tie Bazenon, kiu dum mi estis ĉi tie vizitis siaflankajn amikojn, kiujn vi konas, se mi ĝuste memoras, kaj kiuj havas nomon de ponto: Jena.“

— „Ĝi unue estis nomo de venka batalo, princino“ diris la generalo. „Ja, tiel estas, por maljuna epoletulo, kia mi estas...“ li daŭrigis, deprenante sian monoklon kaj ĝin viŝante, samgeste kiel li ŝanĝus pansaĵon, dum la princino pretervole deturnis la okulojn „tiuj imperiaj nobeloj estas aliaj kompreneble286, sed fine en sia speco tio estas tre bela afero, ili estas homoj, kiuj finkalkule luktis kiel herooj.“

— „Sed mi plene respektas heroojn“ diris la princino per iomete ironia tono „Tia tute ne estas la kaŭzo, kial mi ne akompanas Bazenon por tiu vizito al la princino De Jena, sed simple tial, ke mi ne konas ilin. Bazeno ilin konas kaj ŝategas. Ho ne! ne pro tio, kion vi eble imagas, en tio ne estas amintrigo, mi ne havas kialon por kontraŭi! Cetere se mi provus kontraŭi, mi batadus venton“ ŝi aldonis per malgaja voĉo, ĉar estis ĝenerale sciate, ke ekde la tago post la geedziĝo kun sia tre bela kuzino la princo De La Lomoj ŝin en multegaj okazoj trompis. „Sed pri tio ne temas, ili estas homoj, kiujn li ekkonis antaŭ longe, li plezure daŭrigas la amikecon, kaj miaopinie tiel bone estas. Cetere, pri ilia domo eĉ nur tio, kion li raportis... Imagu! Ĉiuj iliaj mebloj estas en imperia stilo287!“

— „Kompreneble, princino, tia estas la meblaro, kiun ili heredis de siaj geavoj.“

— „Tio veras, sed ĝi estas – senrigarde al la cirkonstanco – malbela. Mi bone komprenas, ke iuj ne povas havigi al si belajn objektojn, sed almenaŭ ili evitu ridindaĵojn. Ĉu tio ne evidentas? Mi ne imagas, ke ekzistas io pli bombasta, pli burĝa, ol tiu terura stilo kun komodoj ornamitaj de cignokoloj, kiel bankuvoj.“

— „Sed laŭdire ili havas ankaŭ belajn aĵojn. Ili probable havas la faman mozaik-platan tablon, sur kiu estis subskribita la interŝtata kontrakto de...“

— „Ha, ke ili havas interesajn – laŭ historia vidpunkto interesajn aĵojn, tion mi ne kontestas. Sed belaj ili ne povas esti... ĉar ili estas teruraj! Ankaŭ mi havas similajn objektojn, kiujn Bazeno heredis de la familio Monteskiu, sed ili restas en la subtegmento de la bieno, kie neniu vidas ilin. Nu do, ĉio ĉi entute malgravas, mi volonte hastus al ili kune kun Bazeno, mi vizitus ilin malgraŭ iliaj sfinksoj kaj kupraĵoj se mi konus ilin, sed... ilin mi ne konas! Al mi oni instruis, kiam mi estis juna knabino, ke ne estas ĝentile, ke oni eniras ĉe homojn, kiujn oni ne konas“ ŝi diris per infana tono. „Ĉu vi imagas, kiel sentus tiuj bonaj homoj, se ili vidus, ke eniras persono, kiun ili ne konas! Ili eble tre malplezure akceptus min!“ diris la princino.

Kaj kokete ŝi beligis la rideton, kiun ĉi lasta supozo sur ŝia vizaĝo naskis, donante al sia rigardo ankoraŭ direktata al la generalo milde revan esprimon.

— „Ha, princino, vi certe scias, ke ili pro tio ĝojegus...“

— „Ne! kial ĝojus?“ ŝi demandis kun subita viveco, eble por paroli kvazaŭ ŝi ne scius, ke tiel estus pro ŝia rango inter la plej altaj sinjorinoj de Francio, aŭ eble por la plezuro, ke tion antaŭ ŝi diros la generalo. „Kial? Kiel vi scias? Al ili estus eble tre malagrable. Mi persone ne scias, sed se juĝi laŭ mia propra sento, min jam tiom tedas vidi homojn kiujn mi konas, ŝajnas ke se mi devus vidadi homojn, kiujn mi ne konas – eĉ heroojn – mi freneziĝus. Nu, se prudente rezoni, krom pri delongaj amikoj, kiujn oni ĉiuokaze konas, heroeco eble estas tro grandformata afero por promeni kun ĝi en societo. Mi jam malvolonte rolas en societaj manĝoj, kiujn mi aranĝas, sed vere, se mi devus kunplekti la brakon kun Spartako288 por iri al la tablo... Ne, vere, neniam mi invitus Vercingetorikson289 kiel dekkvaran gaston290. Mi prefere rezervus lin por tre solenaj vesperoj. Kaj tiajn mi ne aranĝas...“

— „Ha, princino, ne vane vi estas Germant-familiano. La spriton de la gento vi eminente havas!“

— „Pri la germanta sprito oni ĉie kaj ĉiam parolas, mi neniam komprenis pro kio. Ĉu vi konas aliajn homojn, kiuj spriton havas?“ ŝi aldonis kun ŝaŭma, hela rideksplodo, kun la vizaĝaj trajtoj kunjungitaj, centrigitaj al la tuto de ŝia viveco, kun sparkaj okuloj ĝoje kaj sunlume flamigitaj de gajeco, kiun sole povis tiel radiigi diroj, kiuj – eĉ se ilin diris la princino mem – estis laŭdaj al ŝia sprito aŭ beleco. „Vidu, Svan ŝajne estas salutanta vian sinjorinon De Kambremer; tie... li staras apud matrono De Santeŭverto, ĉu vi ne vidas? Petu ke li prezentu vin. Hastu, li volas foriri!“

— „Ĉu vi rimarkis, kiel malsane li vizaĝas?“ demandis la generalo.

— „Kara Ĉarĉjo! Ha, finfine li alvenas, mi jam timis, ke li ne volas min vidi."

Svan tre ŝatis la princinon De La Lomoj, kaj renkontiĝi kun ŝi al li plie memorigis la bienon Germanto, kiu najbaris kun Kombreo, partis en tiu tuta lando, kiu lin feliĉigis kaj al kiu li ne plu iris ĉar li ne volis malproksimiĝi de Odeta. Uzante la duone artistan, duone galantan parolmanieron, per kiu li fariĝis agrabla ĉe la princino kaj kiun spontanee li denove mastris, kiam li momente troviĝis en sia iama medio – kaj dezirante aliflanke por si mem esprimi sian sopiron al la kampara atmosfero:

— „Ha!“ li diris iom laŭte, tiel ke lin aŭdu kaj sinjorino De Santeŭverto, al kiu li estis parolanta, kaj sinjorino De La Lomoj, por kiu li estis parolanta „jen estas la ĉarma princino! Vidu, ŝi venis ĝuste nur por tio, ke ŝi povu aŭdi la ‚Sanktan Franciskon el Asizo‘ de List, kaj ŝi nur havis tempon, kiel bela paruo, por bekpiki kaj surkapigi kelkajn berojn de birda prunuso kaj de kratago; videblas ankaŭ gutetoj de roso, iometo da prujno, pro kiu probable plendas la dukino. Estas tre bele, kara princino.“

— „Ĉu la princino venis de sia bieno speciale por ĉi tiu vespero? Ŝi tro honoras min! Mi ne suspektis tion, mi konfuziĝas“ naive ekkriis sinjorino De Santeŭverto, al kiu ne estis familiara la figurema stilo de Svan. Kaj, ekzamenante la frizaĵon de la princino: „Estas vere, tio similas... kiel do?... ne kaŝtanojn, ne, ho! tio estas ĉarma ideo, sed kiel la princino antaŭsciis la programon? Eĉ al mi la muzikistoj ĝin ne komunikis.“

Svan kutime, kiam li estis kun virino, al kiu li delonge havis la kutimon paroli en galanta maniero, diris delikatajn komplimentojn, kiujn multaj homoj en la mondumo ne komprenis, tial li ne devigis sin antaŭ sinjorino De Santeŭverto al klarigo pri la metaforeco de siaj diroj. La princino siaflanke laŭte ekridis, ĉar la sprito de Svan estis ege ŝatata en ŝia koterio, kaj ankaŭ ĉar ŝi ne povis aŭdi flaton sen ke ŝi trovis en ĝi subtilan plaĉon kaj nerezisteblan amuzon.

— „Nu, Ĉarlo, mi tre kontentas, ke miaj kratagaj beroj al vi plaĉas. Kial vi salutas tiun sinjorinon De Kambremer, ĉu ankaŭ vi estas najbaro de ŝi en la kamparo?“

Sinjorino De Santeŭverto, vidante ke la princino kun Svan volonte babilas, reiris al alia flanko.

— „Ankaŭ vi kun ŝi najbaras, princino.“

— „Ĉu mi? Tiuj homoj do havas domon apud ĉiu vilaĝo! Mi tre ŝatus havi tiom da posedoj.“

— „Ne rekte la familio De Kambremer, sed ŝiaj gepatroj; ŝi estis fraŭlino Legranden, kiu ofte venis al Kombreo. Mi ne scias, ĉu vi memoras, ke vi estas grafino de Kombreo kaj ke la monaĥejo ŝuldas al vi renton.“

— „Mi ne scias, kion la monaĥejo al mi ŝuldas, sed mi scias, ke la paroĥestro elpetas de mi ĉiujare cent frankojn, kion mi prefere evitus. Nu do, ĉu tiuj Kambremer ne havas mirigan nomon? Ĝi finiĝas ĝustatempe sed malbone!“ ŝi ridis.

— „Ĝi ne pli bone komenciĝas“ respondis Svan.

— „Efektive estas en tio duobla mallongigo!...“

— „Okazis, ke tre kolera sed tre bontona homo ne aŭdicis eldiri la unuan vorton ĝisfine.“

— „Sed ĉar li ne sin detenis komenci la duan vorton, estus pli bone se li eldirus la unuan kaj tiel finus la aferon291. Ni vere estas ŝercantaj en tre delikata maniero, kara Ĉarĉjo, sed kiel domaĝe, ke mi ne plu vidas vin“ ŝi aldonis per kaĵola tono „mi ĉiam tiel agrable kun vi babilas. Konsideru tion: mi ne povis komprenigi al tiu stultulo De Frobervilo, ke la nomo De Kambremer estas miriga. La vivo estas terura afero, ĉu ne? Nur kiam mi kunestas kun vi, enuo forpeliĝas.“

Kaj sen ia dubo tio ne veris. Sed Svan kaj la princino havis saman manieron juĝi pri malgravaĵoj, kiu rezultigis – aŭ eble inverse ĝi havis kiel kaŭzon – ke ili tre simile parolis ĝis en la prononco. Al aŭskultantoj ĉi tiu simileco ne evidentis, ĉar iliaj voĉoj tre diversis. Sed kiu mense senigus la dirojn de Svan je la propra sonoro, kiu ilin envolvis, je la lipharoj, el inter kiuj ili elbuŝiĝis, tiu konstatus, ke ili estas la samaj paroloj, la samaj frazmelodioj – la tono de la germanta koterio. Koncerne al gravaĵoj Svan kaj la princino pri nenio samopiniis. Sed de kiam Svan tiom malgajis, konstante sentante la siaspecan tremeton, kiu antaŭsignas la momenton de ekploro, li havis la saman bezonon de parolado pri sia malĝojo, kiel murdinto havas pri sia krimo. Aŭdante, ke la princino diras al li, ke la vivo estas terura afero, li ricevis la saman dolĉan trankviligon, kiel se ŝi parolus al li pri Odeta.

— „Jes, vere, la vivo estas terura afero. Estos bone, se ni intervidiĝos, kara amikino. Kun vi estas agrable, ĉar vi ne estas gaja. Ni povus aranĝi kunan vesperon.“

— „Tre volonte. Ĉu vi venos al la bieno Germanto? Mia bopatrino pro via vizito ege ĝojus. Ĝi estas loko rigardata kiel tre malbela, sed mi konfesos, ke al mi ĝi plaĉas – mi ne ŝatas pitoreskajn pejzaĝojn.“

— „Tre prave. Estas admirinde“ respondis Svan „preskaŭ tro bele, tro vigle por mi nuntempe; ĝi estas lando por feliĉuloj. Eble tiel mi sentas, ĉar tie mi vivis, sed efektive aĵoj tie havas hejman vizaĝon. Apenaŭ ekblovas venteto, apenaŭ tritikejoj ondumas, al mi ŝajnas, ke iu baldaŭ alvenos aŭ ke oni al mi anoncos ion; kaj tiuj dometoj laŭ la rivero... Mi estos perfekte malfeliĉa!“

— „Ho, kara Ĉarĉjo, gardu vin, jen la terura Rampijon min vidis, kaŝu min, memorigu al mi, kio al ŝi okazis, mi malbone memoras, ŝi edzinigis sian filinon, edzigis sian amanton, mi ne scias; eble ambaŭ... kaj kune!... Ha ne, nun mi memoras, ŝia princo ŝin eksedzinigis... Ŝajnigu, ke vi parolas al mi, por ke tiu Berenica292 ne venu kun invito al ia vespermanĝo. Cetere mi devas iri. Aŭskultu, kara Ĉarĉjo, estas tiom malofta okazaĵo, ke ni renkontiĝas, ĉu vi permesos, ke mi forkaptu vin, kaj ke mi vin konduku al la princino De Parmo, kiu ĝojos pri tio, kaj ankaŭ Bazeno, kiu tien iros. Se ni ne ricevadus informojn pri vi de Meme... Konsideru, ke lastatempe mi neniam renkontis vin!“

Svan malakceptis; li estis avertinta sinjoron De Ĉarlus, ke, elirante el la domo Santeŭverto, li rekte reiros hejmen, kaj li ne volis, vizitante la princinon De Parmo, elmetiĝi al la risko, ke li ne ricevos mesaĝon, kiun – li dum la tuta vespero atendis kaj esperis – al li eble transdonos servisto, kaj kiun li eble fine trovos ĉe la pordisto de sia domo. „Kompatinda Svan“ tiuvespere al sia edzo komentis sinjorino De La Lomoj „li estas same afabla kiel antaŭe, sed li ŝajnas tre malfeliĉa. Vi mem vidos lin, ĉar li promesis, ke li en iu venonta tago vespermanĝos ĉe ni. Entute mi juĝas bedaŭrinde, ke tiel inteligenta viro suferas pro tiaspeca virino, kiu eĉ ne estas interesa, ĉar laŭdire ŝi stultas“ ŝi aldonis konforme al la saĝo de ne-enamiĝintaj homoj, laŭ kiuj klera homo estu malfeliĉa nur pro amato, kies kvalitoj tion pravigas – ili per tio opinias proksimume kiel tiu, kiu mirus ke oni stulte malsanas pro ĥolero sekve de tia malgrandega vivulo, kia estas la komoforma bacilo.

Svan volis foriri, sed en la momento, kiam li estis fine eskaponta, generalo De Frobervilo petis, ke li interkonigu lin kun sinjorino De Kambremer, kaj li devis reeniri kun li en la salonon kaj ŝin serĉi.

— „He, Svan, mi pli volonte estus la edzo de tia virino, ol estus buĉita de sovaĝuloj, ĉu vi ne samopinias?“

La vortoj „buĉita de sovaĝuloj“ dolore trafis la koron de Svan; li sekve sentis, ke li devas daŭrigi la konversacion kun la generalo:

— „Ha jes“ li diris „iuj admirindaj vivoj tiamaniere finiĝis... ekzemple, ĉu vi memoras... tiu ŝipirinto, de kiu Julio Delmont-Durvil293 reportis al Francio la cindrojn... Ĵan-Francisko De Laperuz294...“ (kaj Svan tuj feliĉis, kvazaŭ li parolus pri Odeta) „Li estis viro kun rimarkinda karaktero, pri kiu mi tre interesiĝas" li aldonis kun melankolia mieno.

— "Ha, vere, Laperuz!" diris la generalo "Tio estas konata nomo, ekzistas pariza strato tiunoma."

— "Ĉu vi konas iun, kiu loĝas en la strato Laperuz?" demandis Svan malkviete.

— "Mi konas nur sinjorinon De Ĉanlivo, la fratinon de amiko Ĉospiero. Ŝi aranĝis belan vesperan prezenton de komedio antaŭ kelka tempo. Ŝia salono iam estos inter la plej elegantaj, ne dubu!"

— "Ha, ŝi do loĝas en la strato Laperuz. Estas agrable, ĝi estas tiel bela, malgaja strato."

— "Tute ne; vi verŝajne ne iris tien de kelka tempo; malgaja ĝi ne plu estas, oni konstruas novajn domojn tra tiu tuta kvartalo."

Kiam Svan fine prezentis sinjoron De Frobervilo al la juna sinjorino De Kambremer, unuafoje en sia vivo aŭdante la nomon de la generalo, ŝi ĝoje kaj surprize ekridetis, kvazaŭ oni ĝin diris antaŭ ŝi multegajn fojojn, ĉar, ne konante la amikojn de sia nova familio, ŝi kredis je ĉiu nova interprezento, ke ian rilatulon ŝi renkontas, kaj opiniante, ke ŝi takte agas ŝajnigante ke ŝi multe aŭdis pri la koncerna homo depost sia edziniĝo, ŝi etendis la manon per hezita gesto, kiu celis atesti la bonedukan sindetenon, kiun ŝi devis subpremi, kaj la spontanean simpation, kiu ĝin venke superpontis. Tial ŝiaj gebopatroj, kiujn ŝi ankoraŭ imagis anoj de la elito de Francio, disbabilis, ke ŝi estas anĝele bona – des pli ĉar ili plivolonte kredigis ke, ŝin edzinigante al sia filo, ili elektis ŝin pro ŝiaj homaj kvalitoj prefere ol pro ŝia granda bonhavo.

— „Videble, sinjorino, vi estas muzikema el la profundo de l' animo“ diris la generalo, nekonscie aludante la okazaĵon kun la kandelo.

Sed la muzikado rekomenciĝis, kaj Svan komprenis, ke li ne povos dece foriri antaŭ la fino de ĉi tiu nova programero. Li suferis, restante en ĉi tiu fermita loko inter homoj, kies stultecoj kaj ridindoj al li estis des pli dolore okulfrapaj, ju pli malkapablaj ili estus, se entute ili scius pri lia amo – sed ĝin ili pretervidis – por ĝin serioze konsideri, por iel agi alimaniere ol ridetante pri tia infanaĵo, mallaŭdante tian frenezon, tiel ĝin al li vidigante kiel subjektivan, nur por li ekzistantan animstaton, kies realecon nenia eksteraĵo konfirmis; li suferis precipe – tiagrade ke pro la sono de la muzikiloj li preskaŭ krius – ĉar li devis daŭrigi sian ekzilon en loko, al kiu Odeta neniam venos, en kiu neniu, nenio ŝin konis, en kiu ŝi absolute forestis.

Sed al li subite estis, kvazaŭ ŝi estus eniranta, kaj ĉi tiu apero iĝis tiel korŝira sufero, ke li senvole alpremis la manon al sia koro. La okazo estis, ke la violono levis sian voĉon al altaj tonoj, ĉe kiuj ĝi restis kvazaŭ en atendo, kaj ĉi atendo longiĝis sen ke ĝi forcedis en sia fervoro por baldaŭ vidi la proksimiĝanton, kiun ĝi atendis kun pena streĉo por persisti ĝis la tempo de ĝia alveno, ĝin akcepti antaŭ ol formorti, antaŭ ĝi ankoraŭ dum momento, per lastaj fortoj teni la vojon malfermita al ĝia paso, kiel oni detenas pordon, kiu sen tio mempeze fermiĝus. Kaj antaŭ ol Svan havis tempon por kompreno, por la penso ke „ĉi tio estas la frazeto de la sonato de Vintejo, mi ne aŭskultu!“ ĉiuj liaj memoraĵoj el la tempo, kiam Odeta lin amis, kaj kiujn li ĝis tiam sukcese tenis nevideble subpremitaj en la profundo de sia memo, trompite de ĉi subita lumradio el la tempo de amo, kiun ili kredis reveninta, vekiĝis, per plena rapido suprenflugis kaj al li plenvoĉe, senkompate al lia pli nova misfortuno, kantis la forgesitajn melodiojn de feliĉo.

En la loko de abstraktaj esprimoj „tempo kiam mi feliĉis“, „tempo kiam mi estis amata“, kiujn li ĝis tiam ofte eldiris sen ke tio suferigis lin, ĉar lia intelekto en ilin enmetis el pasintaj eventoj nur laŭdirajn specimenojn, kiuj el ĝi nenion konservis, li retrovis ĉion, kio de ĉi tiu eksa feliĉo porĉiame fiksis la specifan, forflugeman esencon; li revidis ĉion: la neĝajn, krispajn petalojn de la krizantemo, kiun ŝi enĵetis en lian veturilon, kaj kiun li tenis ĉe siaj lipoj, la relief-literan adreson de la Ora Domo sur la folio de kiu li legis: „mia mano tiel forte tremas, dum mi skribas al vi“, la kunŝoviĝon de ŝiaj brovoj, kiam ŝi kun petega mieno diris: „post ne tro longe vi kontaktiĝos kun mi, ĉu ne?“, li flaris la odoron de la varmega frizilo de la barbiro, kiu brosforme relevis lian hararon, dum ke Loredan iris por la juna laboristino, la ŝtormajn pluvojn, kiuj tre oftis en tiu printempo, la glacie malvarmajn revenojn sub luna helo en la viktorio, ĉiujn unuopajn maŝojn de mensaj kutimoj, de sezonaj impresoj, de surhaŭtaj sensaĵoj, kiuj etendis tra tuta vico de semajnoj sian samkonsistan reton, en kiu lia korpo nun denove envolviĝis. En tiu pli frua tempo li kontentigis volupteman scivolon, spertis la plezurojn de tiuj, kiuj vivas per amo. Li kredis, ke tiel plu estos kaj restos, ke li ne devos sperti ankaŭ la suferojn de amo; kiel malmulte pezis por li nun la ĉarmo de Odeta kompare kun la premega teruro, kiu ĝin posteĥis kiel nebula haloo, kompare kun la senlima angoro, ke li ne scias ĉiumomente, kion ŝi faris, ne posedas ŝin ĉie kaj ĉiam! Ve! li memoris ŝian voĉtonon kiam ŝi ekkriis: „sed mi ĉiam povos vin renkonti, mi ĉiam liberas“ kaj nun libera ŝi neniam estis; la intereson, la scivolon, kiujn ŝi havis por lia vivo, ŝian pasian deziron, ke li estu tiel afabla – tian afablecon li tiutempe male timis, kiel kaŭzon de ĝenoj kaj perturboj – ke li enlasos ŝin en tiun sian vivon; kiel ŝi petis kaj petis, por ke li vizitu la societon de gesinjoroj Verduren; kaj, kiam li venigis ŝin hejmen nur unufoje en ĉiu monato, kiel necesis, antaŭ ol li cedis, ke ŝi ripetu kian ĝuon estus la kutimo renkontiĝi ĉiutage, kiun ŝi fole deziris dum al li ĝi ŝajnis teda embaraso, kaj kiel ŝi poste ĝin malŝatis kaj definitive forlasis, dum ĝi por li fariĝis nerezignebla kaj dolora bezono. Li ne konsciis, kiom vere li parolas, kiam je la tria renkontiĝo kun ŝi, al ŝia demando: „sed kial vi ne permesas, ke mi venu pli ofte?“ li responde ridis, galante: „pro timo ke mi suferos“. Nun, ve! okazis ankoraŭ iafoje ke ŝi skribis al li de restoracio aŭ de hotelo sur paperfolio markita per ĝia nomo, sed la literoj de la surskribo estis kvazaŭ flamaj, al li brulaj: „Ĉu ŝi skribis de la hotelo Vujemon? Por kio ŝi tien iris! Kun kiu? Kio tie okazis?“ Li memoris la gasbekojn, kiujn lanternistoj estis estingantaj en la avenuo de Italoj, kiam spite al sia malgranda espero li ŝin retrovis inter vagantaj ombroj de tiu iama nokto, kiu al li ŝajnis iel supernatura, kaj kiu efektive – okazante en tiu tempo, kiam li ne bezonis pripensi, ĉu li ofendos ŝin per serĉado, per trovado, ĉar li estis tiam certa ke ŝi sincere ĝojos pro la renkontiĝo kaj la kuna reveno – apartenis al mistera mondo, al kiu neniam oni revenas, post kiam fermiĝis ĝiaj pordoj. Kaj Svan ekvidis, sole staranta fronte al tiu retravivita feliĉo, mizerulon, kiun li kompatis, ĉar li dum sekundoj ne rekonis lin, tiel ke li mallevis la vizaĝon por ke neniu vidu liajn larmoplenajn okulojn. La mizerulo estis li.

Kiam li komprenis tion, li ĉesis kompati, sed li komencis ĵaluzi sian alian memon, kiun siatempe ŝi amis, kaj nun post ol li ŝanĝis la nebulan ideon de amo, en kiu amo forestas, kontraŭ krizantemaj petaloj kaj leterpapero de la Ora Domo, kiuj abunde ĝin enhavas, li ĵaluzis ankaŭ tiujn, rilate al kiuj li ofte pensis sen tro da sufero: „ŝi eble amas ilin“. Poste lia sufero tro akriĝis, li irigis la manon laŭ sia frunto, li ellasis sian monoklon, ekviŝis ĝian lenson. Kaj probable se li vidus sin mem en tiu momento, li aldonus al la kolekto de tiuj, kiujn li distingis, la monoklon kiun li formetis kiel maloportunan penson, kaj de sur kies rosumita surfaco li penis poŝtuke forviŝi la zorgojn.

Estas en violono – se, ne vidante la muzikilon, oni ne rilatigas la aŭdataĵon al ĝia aspekto, kiu modifas la sonoran impreson – sonkoloroj, kiuj tiel similas al iuj kontraltaj voĉoj, ke oni ricevas la iluzion, ke kantistino aliĝis al la muzikistaro. Oni levas la rigardon, oni vidas nur la sonkestojn, delikatajn kiel ĉinaj skatoloj, sed jen kaj jen ankoraŭ onin trompas la erariga voko de sireno; oni kredas ankaŭ iafoje, ke oni aŭdas malliberan feon, kiu baraktas ene de la multescia, tremeta kaj sorĉita kesto kiel diableto en sanktakvujo; kaj okazas plue ke tra la aero pasas ĉiela, pura estaĵo, disfaldante sian nevideblan mesaĝon.

Kvazaŭ la muzikistoj malpli sonigis la frazeton, ol plenumis la ritojn, kiujn ĝi postulis por sia apero, kaj diris la necesajn magiajn kantojn por okazigi kaj dum momento daŭrigi la miraklon de ĝia elsorĉado, Svan, kiu ne pli bone vidis ĝin ol se ĝi apartenus al transviola mondo, kaj kiu el la momenta blindeco, kiu trafis lin kiam li proksimiĝis, ricevis la refreŝigon de transformiĝo – Svan sentis, ke ĝi ĉeestas simile al ŝirma diino konfidata pri lia amo, kaj kiu cele al tio, ke ĝi paŝu al li antaŭ la homamaso kaj lin flanken konduku por interparolo, elektis la maskon de ĉi tiu sonora aspekto. Kaj dum ŝi preterpasis malpeze, pacige, murmure kiel parfumo, al li dirante ĉion, kion diri ŝi deziris, kaj el kio li ekzamenis ĉiun vorton kun bedaŭro ke ĝi tro rapide forflugas, li pretervole formis per la lipoj la geston de kiso destinita al ŝia harmonia kaj fuĝema korpo. Li ne plu sentis sin ekzilita, sola, ĉar ŝi sin turnis al li kaj duonvoĉe parolis pri Odeta. Li nun ne plu havis kiel antaŭe la impreson, ke Odetan kaj lin ignoris la frazeto. Ĝi tiel ofte estis atestanto de ilia kuna ĝojado! Ĝi verdire ankaŭ ofte avertis lin pri ties maldaŭremo. Kaj eĉ, kontraste al lia tiama impreso de sufero en ĝia rideto kaj en ĝia diafana kaj elrevigita voĉtono, li nun en ĉio ĉi prefere trovis la gracion de preskaŭ gaja rezignemo. Pri tiuj malĝojoj, kiujn ĝi antaŭe aludis kaj antaŭ liaj okuloj – sen ke ili tuŝis lin – ridete kuntiris en sian sinuan, rapidan fluadon, pri tiuj malĝojoj, kiuj nun iĝis lia efektiva vivosperto, sen ke li povis esperi iaman liberiĝon de ili, ĝi ŝajne diris same kiel pli frue pri lia feliĉo: „Kio estas ĉi tio? Ĉio ĉi neniom gravas.“ Kaj la animo de Svan unuafoje turniĝis kun intensa kompato kaj tenero al tiu laŭnoma Vintejo, al tiu nekonata kaj admirinda frato, kiu siaflanke probable tre suferis – kia estis lia vivo? el kiuj profundaj doloroj li ĉerpis ĉi tiun dian forton, ĉi tiun senliman kapablon por kreado? Kiam pri la vanto de liaj suferoj al li parolis la frazeto, Svan trovis milda ĉi tiun saman instruon pri saĝeco, kiu antaŭ nelonge al li ŝajnis netolerebla, kiam li kredis, ke li legas ĝin de sur la vizaĝoj de indiferentuloj, kiuj rigardas lian amon kiel malgravan eraron de la prudento. Tiel estis ĉar la frazeto male, kiel ajn ĝi opiniis pri la mallonga daŭro de tiu tuto de animstatoj, konsideris ĝin ne kiel ĉirkaŭaj homoj malpli serioza ol la pozitiva vivo, sed male al ĝi tiel supera, ke nur ĝi meritis plenforman esprimon. Ĉi tiujn intime malgajajn ĉarmojn ĝi speciale provis imiti, rekrei, kaj precipe ilian esencon, kiu pronature estas nekomunikebla kaj ŝajne frivola por ĉiu homo krom tiu, kiu ilin mem sentas – ĉi tiun esencon la frazeto kaptis kaj videbligis. Tiel ĝi konfesigis ilian gravecon, sentigis ilian dian dolĉecon al ĉiuj ĉeestantoj – se ili nur estis sufiĉagrade muzikemaj – kiuj poste ilin malagnoskos en la ordinara vivo, en ĉiu aparta enamiĝo, kiun ili vidos estiĝi en la ĉirkaŭmondo. Certe la formo, per kiu ĝi registris ilin, ne povis resumiĝi per rezonoj. Sed de pli ol unu jaro dum kiu, al li malkovrante multajn riĉaĵojn de la propra animo, muzikamo almenaŭ por ia tempo hejmiĝis ĉe li, Svan rigardis la muzikajn frazojn veraj ideoj el alia mondo, el alia speco de realeco, ideoj vualitaj de mallumo, nekonataj, nekompreneblaj por la inteligento, sed kiuj tamen plene diversas inter si, kaj inter si laŭ valoro kaj signifo malegalas. Kiam, petante reludadon de la frazeto post la vespero ĉe gesinjoroj Verduren, li penis malimpliki la fadenojn de ĝia parfumosimila, karesa ĉirkaŭflato, de ĝia envolvemo, li rimarkis, ke malgranda intervalo inter ĝiaj kvin tonoj kune kun ofta ripetado de du el ili naskis la ricevitan impreson de sin-kunprema, varmo-sopira dolĉeco; sed verdire li sciis ke tiel rezonante, li ne atentis la frazon mem, sed nurajn valorojn, per kiuj facilige por sia komprenpovo li anstataŭigis la misteran estaĵon, kiun li perceptis, antaŭ ol li ekkonis la paron Verduren, en la vespero kiam li unuafoje aŭdis la sonaton. Li sciis, ke la memorado de la piana interpreto ankoraŭ malĝustigis la perspektivon, per kiu li vidis muzikajn aferojn, ke la kampo, kiu antaŭ muzikverkanto malfermiĝas, ne estas mallarĝa sep-tona klavaro, sed senmezura, preskaŭ tute nekonata klavaro, tra kiu sole jen kaj jen, dise en densa, neesplorita mallumo iujn el la milionopaj klavoj de tenero, de pasio, de kuraĝo, de sereno el kiu ĝi konsistas – kaj inter kiuj ĉiu diversas de aliaj kiel universo diversas de aliaj universoj – malkovris kelkaj grandaj artistoj, kiuj servas la homaron per tio, ke, vekante en ĉies memo la resonon de la motivo, kiun ili trovis, ili montras kian riĉecon, kian multformecon kaŝas de onia konscio tiu vasta, nepenetrebla, deprima nokto de la animo, kiun oni iluzie kredas malplena, nenieca. Vintejo siatempe estis unu el tiuj muzikistoj. En lia frazeto, kvankam al racio ĝi prezentis malluman surfacon, sentiĝis tiel kohera, tiel klara enhavo, al kiu ĝi donis tiel novan, tiel originalan viglecon, ke tiuj, kiuj ĝin iam aŭdis, konservis ĝin en sia memoro egalrange kun intelektaj ideoj. Svan ĝin rigardadis kiel bildon de amo kaj feliĉo, kiun li senhezite kaj same bone konis kiel apartan ideon, kiel li ankaŭ sciis pri ‚La Princino De Klevo‘295 aŭ ‚Reneo‘296, se li hazarde memoris tiujn roman-titolojn. Eĉ kiam li ne pensis pri la frazeto, ĝi latente restis en lia menso samklase kun aliaj unikaj nocioj, kiel ekzemple nocioj pri lumo, sono, reliefo, korpa volupto, kiuj estas la riĉaj posedaĵoj, kiuj variigas kaj dekoras la enaniman vivon de homo. Eble oni perdas ilin, eble ili forviŝiĝos, se ĉiu homo foriras al nenieco. Sed dum oni vivas, oni ne povas ŝajnigi ke oni ne ekkonis ilin, same kiel oni ne povas ignori ajnan realaĵon, ne povas ekzemple dubi pri la lumo de lampo, kiu ekflagras kaj transformas objektojn de la ĉirkaŭa ĉambro, el kiu forpeliĝis ĉia mallumo, ja ĉia memoro pri mallumo. La frazo de Vintejo tiurilate – kiel iu aŭ alia muzika motivo de ‚Tristano kaj Izolda‘ ekzemple, kiu ankaŭ konsistigas plian riĉaĵon en la sortimento de homaj sentoj – aliĝis al la situacio de mortemuloj, ensorbis ian homecon en iom kortuŝa maniero. Ĝia sorto dependis je estonteco, je la realeco de homa animo, por kiu ĝi estis iu el la plej propraspecaj, plej apartaj ornamoj. Eble nur nenieco estas la funda vero kaj nia tuta revo malekzistas, sed se tiel estas, necesas do ke tiuj muzikaj frazoj, tiuj nocioj kiuj ekzistas rilate al ĝi, ankaŭ malestiĝu. Ni, homoj, pereos, sed ni tenas ostaĝe tiujn diajn kaptitojn, kiuj partoprenos nian destinon. Kaj morti kun ili estas malpli aflikte, malpli malglore, eble malpli probable.

Svan do ne eraris, kiam li kredis ke la frazo de la sonato reale ekzistas. Ja – laŭ la dirita vidpunkto ĝi estis homa, sed ĝi ankaŭ estis ano de ia rango de transmondaj estaĵoj, kiujn homoj neniam vidas, sed kiujn ili spit' al tio kun raviĝo rekonas, kiam esploranto de nevideblaĵoj iun el ili kaptas kaj dekondukas de la dia mondo, al kiu li havas enirebleco, al la ĉielo de nia mondo kaj tie momente briligas. Tiel agis Vintejo pri la frazeto. Svan sentis, ke la aŭtoro per la muzikaj iloj kaj rimedoj ne faris pli vastan aferon, ol simple ĝin malvualis, videbligis, ĝian formon precize strekis per tiel milda, singarda, tiel delikata kaj adekvata mangesto, ke la sono ĉiumomente aliiĝis, stompiĝis tie, kie ombro estis, vigliĝis tiam, kiam necesis iri laŭ la vojo signita de pli neta konturo. Kaj alia pruvo, ke Svan ne eraris, kiam kredis je la reala ekzisto de la frazo, estis ke ĉiu iomete subtila muzikŝatanto tuj travidus la trompon, se Vintejo, disponante malpli grandan povon por vidi kaj desegni ĝian formon, kaŝus per aldono de diversloke almetitaj strekoj la mankojn de sia vidpovo aŭ la mallertojn de sia mano.

Ĝi malaperis. Svan sciis, ke ĝi revenos je la fino de la lasta movimento, post longa parto kiun la pianisto de sinjorino Verduren ĉiufoje preterludis. Estis en ĉi tiu parto belegaj elementoj, kiujn Svan okaze de la unua aŭdado ne distingis, kaj kiujn li nun perceptis, kvazaŭ ili en la vestotenejo de lia memoro demetus la unutonan maskon de noveco. Li aŭskultis ĉiujn disajn temojn el kiuj baldaŭ kunmetiĝos la frazo, kiel premisojn de necesa konkludo; li ĉeestis ĝian generiĝon. „Ĉi tiu aŭdaco estas eble same genia“ li pensis „kiel tiu de Lavuaziero297, tiu de Ampero298 – la aŭdaco de Vintejo esploranta la sekretajn leĝojn de nekonata forto, tra virga lando, direkte al la sola ebla celo, gvidanta la nevideblan jungitaron, al kiu li sin konfidas, ĝin neniam vidonte.“ Kian belan pianan-violonan dialogon Svan aŭdis komence de la lasta parto! La foresto de homaj vortoj fantazion tute ne enkondukis, kiel oni facile kredus, sed ĝin forbaris; neniam parolata lingvo montriĝis tiel severe gvidata de neceso, neniam ĝi aŭdigis tiagrade la ĝustecon de demandoj, la evidenton de respondoj. Unue la piano sole ĝemis, kiel birdo forlasita de sia parulo; la violono aŭdis kaj respondis kvazaŭ de apuda arbo. Ĉio ĉi sonis kiel komenco de la mondo, kvazaŭ nur tiu duopo estus sur la tero aŭ plivere en fermita, izolita mondo, konstruita laŭ la logiko de la kreinto, kaj en kiu ili ĉiam nur duopos – en ĉi tiu sonato. Ĉu birdo ĝi estis, ĉu la ankoraŭ ne elformiĝinta animo de la frazeto, ĉu nevidebla kaj veanta feo, kies lamenton la piano poste mildakore rediris? Ĝiaj krioj tiel subite eliĝis, ke la violonisto devis abrupte svingi la arĉon por ilin enricevi. Mirinda birdo! la violonisto ĝin volis iel ĉarmi, malsovaĝigi, alsorĉi. Jam ĝi eniĝis en lian animon, jam la alvokita frazeto agitis mediume la kvazaŭ trancan korpon violonistan. Svan sciis, ke ĝi baldaŭ parolos, ankoraŭfoje. Kaj li estis tiel efektive disduigita, ke la atendo de la proksima momento kiam li staros vizaĝ-al-vizaĝe kun ĝi lin skuis per iu el tiuj plorsingultoj, kiujn bela verso aŭ malĝojiga sciigo kaŭzas ne al tiu, kiu solas, sed kiam ĝin ricevas amikoj, en kies okuloj oni spegule vidas sin kiel alian homon, kies divenebla afekcio ilin kortuŝas. Ĝi reaperis, sed ĉi-foje ĝi restis enaere kaj libere moviĝetis dum momento, ne ŝanĝante sian lokon, antaŭ baldaŭa disbloviĝo. Tial Svan tre atentis dum la mallonga tempo, dum kiu ĝi daŭris. Ĝi plu vidiĝis kiel iriza veziko, kiu persiste ŝvebas. Simile al ĉielarko, kies brilo malfortiĝas, dampiĝas kaj poste rekreskas kaj, antaŭ ol ĝi fine forlumiĝas, momente pli forte radias ol iam ajn antaŭe, la frazeto al la du koloroj, kiujn ĝi vidigis ĝistiame, aldonis aliajn scintilajn kordojn, ĉiujn tonojn de la spektro, kaj ilin kunkantigis. Svan ne aŭdacis moviĝi kaj li volis, ke senmoviĝu ankaŭ la aliaj ĉeestantoj, kvazaŭ eĉ malgranda gesto povus devojigi la eksternaturan, delican, rompiĝeman magiaĵon, kiu estis baldaŭ vanuonta. Neniu entute emis paroli. La senvorta voĉo de unu sola forestanto, eble de mortinto – Svan ne sciis, ĉu Vintejo ankoraŭ vivis – sonante super la agado de la rit-plenumantoj, per sia sola forto tenis en streĉo la atenton de tricent homoj kaj altigis la funkcion de la estrado, sur kiu tiel estis alvokata spirito, al rolo de iu el la plej noblaj altaroj sur kiuj okazas supernatura ceremonio. Tiel ke kiam la frazo diseriĝis, ĉifon-forme flosante ene de la sekvantaj motivoj, kiuj jam anstataŭis ĝin, kvankam Svan unuavide incitiĝis de tio, ke la grafino De Monteriende, fama pro siaj naivaĵoj, kliniĝis al li por konfidi antaŭ ol la sonato eĉ finiĝis siajn impresojn, li tamen ridetis kaj eble trovis ankaŭ profundan sencon, kiun ŝi mem ne estis pripensinta, en la vortoj kiujn ŝi elektis. Mirante pro la virtuozeco de la muzikantoj, la grafino direktis al Svan ekkrion: „estas mirige, mi neniam aŭdis ion tiel impresan...“ sed skrupulo pri ĝustavorteco ŝin devigis al korekto de la unua diro, kaj ŝi aldonis la koncedon: „... tiel impresan... de post la turniĝantaj tabloj299!“

Tiuvespere Svan ekkomprenis, ke neniam la sento, kiun Odeta iam havis al li, renaskiĝos, ke lia espero pri feliĉo ne realiĝos. Kaj en la tagoj, kiam ŝi hazarde ankoraŭ estis afabla, milda kun li, se ŝi faris kelkajn komplezaĵojn, li rimarkis tiujn ŝajnajn, trompajn signojn de iometa reveno al li kun la sama kortuŝita kaj nekredema atento, la sama senespera ĝojo kiel tiuj, kiuj, flegante dum liaj lastaj vivotagoj amikon trafitan de senkuraca malsano, raportas kvazaŭ ili estus bonaŭguraj signoj: „hieraŭ li mem kalkulis siajn spezojn kaj li rimarkis adician eraron, kiun ni faris; li apetite manĝis ovon, se li bone digestos, morgaŭ ni provos ripaĵon“ kvankam ili scias, ke ĉio ĉi vanas sojle de senindulga morto. Sendube Svan certis pri tio, ke se li nun vivus malproksime de Odeta, ŝi post ioma tempo iĝus al li indiferenta, tiel ke li volonte aŭdus, ke ŝi definitive forlasis Parizon; li sufiĉe kuraĝus por resti, sed ne sufiĉe kuraĝis por mem foriri.

Li tamen pri tio jam ofte pensis. Denove laborante super sia studaĵo pri Johano Vermeer li bezonis tiutempe minimume plurtagan novan viziton en Hago, en Dresdeno, en Brunsvigo300. Li konvinkiĝis, ke pentraĵo titolita ‚La Tualeto de Diana‘, kiun aĉetis la muzeo Maŭrichojs301 okaze de la aŭkcio Goldŝmit en Parizo kiel verkon de Nikolao Mas302 estis fakte verko de Vermeer. Li tre volonte irus, surloke studus la pentraĵon, trovus elementojn apogajn al sia opinio. Sed forlaso de Parizo dum Odeta tie estis, kaj eĉ kiam ŝi forestis – ĉar en fremda loko, kie kutimeco ne malakrigas sentaĵojn, doloro refreŝiĝas, reviviĝas – tio estis por li tiel korŝira plano, ke – li sentis – li ĝin senĉese pripensos nur ĉar li sciis sin firma pri tio, ke ĝin neniam plenumos. Sed okazis jen kaj jen ke dum li dormis, vojaĝemo en lia animo renaskiĝis – sen ke li memoris pri la neebleco de vojaĝado – kaj ĝi realiĝis. Iun fojon li sonĝis, ke li foriras por daŭro de unu jaro: elkliniĝante el la pordo de vagono al la direkto de juna viro, kiu staris sur la kajo kaj lin plorante adiaŭis, Svan provadis lin konvinki, ke li kunvojaĝu. La trajno skuiĝe ekiris, angoro lin vekis, li memoris ke li ne foriras, ke li vidos Odetan en la sekva vespero, en la postsekva kaj preskaŭ en ĉiu posta. Tiam, ankoraŭ sub la impreso de la sonĝo li ĝojis pri la personaj kondiĉoj, kiuj lin gardis sendependa, dank' al kiuj li restis samurbe kun Odeta kaj iafoje elpetis ŝian permeson por intervidiĝo; kaj, mense revidante la tuton de ĉi tiuj avantaĝoj: lia situacio, tio estas precipe lia bonhavo, kies apogon ŝi ofte bezonis, pro kio ŝi ne riskis decidi ĉesigon de la rilatoj kun li (onidire ŝi eĉ fone pensis pri la ebleco de edziniĝo al li), la amikeco de sinjoro de Ĉarlus, kiu entute ne multe helpis por ricevi la favoron de Odeta sed al li varmigis la koron, ĉar ŝi aŭdis ĉi-pere de tiu komuna amiko, kiun ŝi alte estimis, flatajn parolojn pri li, kaj fine ankaŭ lia inteligento, kiun li tute dediĉis al la kombinado de ĉiutage nova intrigo, kiu lian ĉeeston ĉe Odeta al ŝi eble ne agrabligis sed almenaŭ necesigis – li pripensis, kia estus lia sorto, se mankus ĉio ĉi, li pripensis ke se li simile al tre multaj homoj malriĉus, mizerus, nenion posedus, devus akcepti ĉiajn laborojn, aŭ se li estus ligita al gepatroj, al edzino, li nepre disiĝus de Odeta, ke ĉi tiu sonĝo, pro kiu li ankoraŭ postsentis timon, eble iĝus vera, kaj li konkludis: „oni ne konscias sian feliĉon, oni neniam estas tiel malfeliĉa, kiel oni kredas“. Sed li konsideris ankaŭ, ke ĉi tiu situacio jam plurajn jarojn pluiĝis, ke la plej alta bono, kiun li povis esperi, estis ĝia daŭrigo sen antaŭvidebla fino, ke li oferos siajn studojn, siajn plezurojn, siajn amikojn, sume sian tutan vivon al ĉiutaga atendo de rendevuo, kiu lin antaŭvideble ne feliĉigos, kaj li frontis nun la demandon, ĉu li eble eraras, ĉu tio, kio faciligis lian amligon kaj evitigis ĝian rompon, eble maldolĉigis lian sorton, ĉu la dezirinda afero eble estas tiu, pri kiu li ĵus ĝojis ke ĝi estis nura sonĝaĵo, nome lia forvojaĝo; li konkludis ke oni ne konscias sian malfeliĉon, oni neniam estas tiel feliĉa, kiel oni kredas.

Iafoje li esperis, ke ŝi mortos sen suferoj pro akcidento, en iu el la oftaj okazoj kiam de matene ĝis vespere ŝi promenis tra la stratoj, sur la vojoj. Kaj kiam ŝi revenis sen vundo aŭ damaĝo, li admiris, ke la homa korpo tiel elastas kaj fortas, ke ĝi konstante fortenas, evitas danĝerojn ĉirkaŭe minacantajn (Svan, de kiam lia sekreta deziro lin instigis al ilia inventaro, juĝis ilin apenaŭ nombreblaj), kaj sekve ebligas al vivuloj, ke ili ĉiutage sin dediĉas preskaŭ tute senpune al siaj mensogaj entreprenoj kaj al persekutado de plezuro. Kaj Svan sentis, ke li kore tre proksimas kun Mehmedo la 2a, kies portreton far Ĝentilo Belini li ŝatis, kaj kiu, sentante ke li freneze enamiĝis al iu el siaj edzinoj, ŝin ponarde mortigis por – naive rakontas la venecia biografi-verkinto – regajni sian spiritan liberecon. Poste li indignis kontraŭ si mem pro tio ke li zorgis nur pri sia propro, kaj la spertitaj suferoj al li ŝajnis neniel kompatindaj, ĉar li siaparte tiel malalte taksis la vivon de Odeta.

Li ne povis de ŝi definitive disiĝi, sed se li almenaŭ vidus ŝin konstante, lia doloro fine kvietiĝus, lia amo eble ĉesus. Kaj tial ke ŝi ne volis porĉiame forlasi Parizon, li deziris, ke ŝi neniam forvojaĝu. Manke de tio li tamen sciis, ke ŝia sola granda, ĉiujara foresto estis planita por aŭgusto kaj septembro, kaj li do havis plurmonatan antaŭtempon por solvi la maldolĉon de tiu scio en la tutan venontan tempon, kiun li anticipe konis, kaj kiu, konsistante el tagoj analogaj al la nunaj, diafane kaj malvarme cirkulis en lia animo, en kiu ĝi tenis malĝojon konstanta sed ne igis suferojn tro akraj. Sed tiu enanima estonteco, tiu senkolora kaj libera rivero – jen unu sola parolo de Odeta ĝin ĵus atingis kaj simile al glaci-bloko ĝin senmovigis, malrapidigis ĝian fluecon, ĝin plene frostigis; kaj Svan sentis subite, ke grandega kaj nefendebla maso lin plenigas kaj premas la internajn vandojn de lia memo, ĝin kondukante al krevo: ĉar Odeta diris kun rideta kaj malica rigardo, lin observanta: „Forĉevilo faros belan vojaĝon je pentekosto, li vizitos Egiption“ kaj Svan tuj komprenis ke la signifo estas: „pentekoste mi vojaĝos al Egiptio kun Forĉevilo“. Efektive se kelkajn tagojn poste Svan al ŝi diris: „nu, pri la vojaĝo, kiun – vi diris – vi faros kun Forĉevilo...“ ŝi senpripense respondis: „jes, karuleto, ni ekvojaĝos je la 19a de la monato, ni sendos al vi fotografaĵon de la piramidoj“. Tiam li volis ekscii, ĉu ŝi havas amrilaton kun Forĉevilo, li volis ŝin mem pri tio demandi. Li ne dubis ke pro sia superstiĉemo iajn ĵurrompojn ŝi ne faros, kaj plie la timo, kiu lin ĝis tiam detenis, ke tiaj demandoj incitos Odetan, ke ŝi pro tio malamos lin, ne plu ekzistis nun, kiam li ĉesis esperi, ke ŝi lin denove amos.

Iun tagon li ricevis nesubskribitan leteron, en kiu la skribinto asertis ke Odeta estis amdonantino de multegaj viroj, inter kiuj kelkaj estis nomitaj, interalie Forĉevilo, sinjoro De Breote kaj la pentristo, ankaŭ de virinoj, kaj ke ŝi vizitis amorhotelojn. Lin turmentis la penso, ke inter liaj amikoj estis homo, kiu al li sendis tian leteron, ĉar iuj detaloj en ĝi komprenigis ke la skribinto familiare konis lian vivon. Li pripensis, kiu povis esti tiu homo. Sed li kutime ne inklinis al suspektado de sekretaj faroj flanke de homoj aŭ de agoj sen evidenta rilato al iliaj diroj. Kaj kiam li volis diveni, ĉu li serĉu sub la ekstera karaktero de sinjoro De Ĉarlus, de sinjoro De La Lomoj, de sinjoro De Orsan la nekonatan originon de tiu malnoblaĵo, tial ke ĉiu el tiuj viroj antaŭ li neniam aprobis la uzon de sensubskribaj leteroj kaj ĉiuj iliaj diroj male implicis ke ili tion malaprobas, li ne trovis indikon, kiu asignus tiun fiaĵon al la personeco de iu el ili, plikredinde ol al alia. La karaktero de sinjoro De Ĉarlus estis eble strangeta sed fundamente bona kaj afabla; tiu de sinjoro De La Lomoj estis iom seka sed sana kaj malhipokrita. Kaj se pri sinjoro De Orsan temis, Svan memoris, ke li eĉ en ege malĝojaj cirkonstancoj estis la homo, kiu al li venis kun plej konvena parolo, plej diskreta kaj takta sinteno. Li tial ne povis kompreni, ke oni cetere misfamigis sinjoron De Orsan pro la supoze malhonora rolo, kiun li havis en sia rilato kun riĉa ino, kaj ĉiufoje kiam Svan pensis pri li, li devis ignori ĉi tiun malbonan famon, kiu malakordis kun multo da certaj atestaĵoj pri lia delikata sinteno. Momente Svan sentis, ke lia menso estas nebuliĝanta kaj li deturnis sian penson serĉe al iom da klareco. Poste li ankoraŭ kuraĝis reveni al la temo. Sed, ĵus malsukcesinte en la kulpigo de iu konato, li nun devis suspekti ĉiun. Entute sinjoro De Ĉarlus lin ŝatis, estis bonkora. Sed li estis nervomalsana, eble li ploros morgaŭ eksciante ke Svan malsanas, sed hodiaŭ pro ĵaluzo, pro kolero, pro ia subite lin reganta humoro li deziris al li malutili. Ja, tiuspecaj homoj estas la plej timindaj. Certe la princo De La Lomoj ne amis Svan-on, kiel lin amis sinjoro De Ĉarlus. Sed ĝuste pro tio li ne havis en siaj rilatoj kun li similajn mishumoriĝojn; kaj li estis ja viro kun malvarma karaktero, sed same malkapabla por grandaj malicaĵoj kiel por grandiozaj agoj. Svan pentis, ke li ne konservis en la vivo amikecon ekskluzive kun tiaj homoj. Tuj poste li pripensis, ke tio, kio detenas homojn de malbonaj agoj al proksimuloj, estas bonkoreco, ke li finkonsidere povas kompreni nur karakterojn similajn al sia propra, kiel estis – per sia sentimentala flanko – tiu de sinjoro De Ĉarlus. La nura penso pri tia ĉagrenaĵo kontraŭ Svan lin indignigus. Sed pri senemocia viro kun alispeca intima konsisto, kia estis la princo De La Lomoj – kiel li povus antaŭvidi, al kiuj agoj lin eventuale instigos esence aliaj intencoj? Bonkoreco estas la plej grava afero, kaj ĝin sinjoro De Ĉarlus certe havis. Ankaŭ sinjoro De Orsan ĝin ne malhavis, kaj lia sincera kvankam ne intima rilato kun Svan, naskite de la agrablo kiun pro samopinieco pri ĉiaj aferoj ili ricevis de komuna konversacio, estis pli kvieta ol la afekcia inklino de sinjoro De Ĉarlus, kiu kapablis pro pasio ekstreme agi, ĉu bone, ĉu malbone. Se entute iu laŭ la sento de Svan lin ĉiam komprenis kaj delikate amis, tiu estis sinjoro De Orsan. Jes, sed kio pri la malhonora vivmaniero, kiun li laŭdire havis? Svan bedaŭris, ke li ĝin ne enkalkulis, ke li ofte konfesis en ŝerca tono, ke li neniam sentis tiel viglan emon al simpatio kaj estimo, ol sociumante kun kanajlo. Ne vane – li nun pensis – homoj, de kiam ili juĝas siajn proksimulojn, tion faras laŭ iliaj agoj. Nur tio estas konsiderinda, kaj neniom la diroj, la pensoj. Sinjoroj De Ĉarlus kaj De La Lomoj havu tiun aŭ tiun mankon – ili tamen restas honestuloj. Mankojn sinjoro De Orsan eble malhavas, sed honestulo li ne estas. Li eble plian fojon malbone agis. Poste Svan suspektis Remion, kiu tamen la leteron povus nur al iu inspiri, sed ĉi tiu supozo momente ŝajnis al li trafa. Unue Remio havis kialojn por rankoro al Odeta. Due oni ne blindiĝu pri tio, ke servistoj, vivante en malpli alta kondiĉo, alimagante al bonhavoj kaj misaĵoj de la mastroj fantaziajn riĉaĵojn kaj mismorojn, pro kiuj ili envias kaj malestimas ilin, nature agas alie ol faras homoj de la alta socio. Li suspektis ankaŭ mian avon. Kiam Svan petadis lin pri helpo, ĉu li ne ĉiufoje rifuzis? kaj pro sia burĝa idearo li eble kredis, ke tiel li agas bonfare al Svan. Ĉi tiu suspektis plie ankaŭ Bergoton, la pentriston, gesinjorojn Verduren, preterpense laŭdis ankoraŭfoje la sagacon de mondumanoj – ke ili ne konsentas frekventi tiun artistan medion, en kiu tiaj aferoj estas eblaj, eble eĉ fiere konfesataj sub la nomo bonaj ŝercoj; sed li memoris diversajn ekzemplojn de rektanimeco ĉe homoj de la bohemia vivo, kaj ilin komparis kun la elturniĝoj, la preskaŭaj trompoj, al kiuj manko de mono, luksamo, koruptiĝo pro plezuravido ofte kondukas nobelojn. Nu, tiu sensubskriba letero pruvis, ke inter liaj konatoj estis homo kapabla por fiaĵo, sed li ne vidis pravigon por ke lia fieco estu kaŝita en subtavolo de la karaktera grundo – kiun aliuloj ne travidas – pli probable de afabla ol de malvarma homo, de artisto ol de burĝo, de alta sinjoro ol de lakeo. Laŭ kia juĝilo oni juĝu homojn? Entute inter la personoj, kiujn li konis, ĉiu estis eventuale suspektinda pri misaĵo. Ĉu li ĉesigu la rilatojn kun ĉiuj? Lia menso malklariĝis; li du-aŭ-trifoje mane frotis sian frunton, poŝtuke viŝis la lensojn de siaj nazpinĉaj okulvitroj, kaj pensinte ke finfine homoj de sama socia kaj persona valoro, kiel li, amike rilatas kun sinjoro De Ĉarlus, kun la princo De La Lomoj kaj kun la aliaj, li konkludis, ke tio eble ne signifas, ke fiaĵon ili ne kapablas, sed ke almenaŭ estas normalaĵo de socia vivo, al kiu ĉiu akomodiĝas, ke oni sociumu kun aliaj homoj, kiuj eble tiajn agojn kulpas. Kaj li plu manpremadis kun ĉiuj ĉi amikoj, pri kiuj li momente malfidis, kun jena pure formala sindeteno, ke ili eble provis lin peli al malespero. Pri la enhavo mem de la letero li ne zorgis, ĉar neniu el ĝiaj akuzoj kontraŭ Odeta ŝajnis iel verŝajna. Svan simile al multaj homoj havis nelaboreman menson kaj malmultan fantazion. Li plene sciis la ĝeneralan veraĵon, ke la vivoj de homoj enhavas multegajn kontrastojn, sed pri ĉiu unuopa homo li imagis la parton de lia vivo, kiun li ne konis, tute samkonsista kun la parto, kiun li konis. Tion, kion homoj antaŭ li prisilentis, li imagis laŭ tio, kion ili senkaŝe diris. En la momentoj, kiam Odeta apudis lin, se ili kune komentis krudan agon faritan aŭ krudan senton elmontritan de alia homo, ŝi mallaŭdis ĝin konforme al la samaj reguloj pri deco, kiujn Svan ĉiam aŭdis deflanke de siaj gepatroj kaj al kiuj li propravice konformiĝis; kaj ŝi ordigis siajn florojn, poste trinkis tason da teo, demandis pri liaj artologiaj esploroj. Svan vastigis do ĉi tiun kutiman iron de aferoj al la tuta cetera vivo de Odeta, li ripetis la samajn gestojn, kiam li imagis, kiel ŝi agis malproksime de li. Se oni al li bildigus ŝin tia, kia ŝi estis, pliĝuste kia ŝi longatempe estis kun li, sed kompanie kun alia viro, li suferus, ĉar ĉi tiu bildigo al li ŝajnus versimila. Sed ke ŝi vizitus amorperistinojn, partoprenus en orgioj de virinoj, vivus laŭ la kanajla maniero de la socia feĉo – kia sensenca fantazio, kies realecon dank' al dio forneis la krizantemoj, kiujn li povis imagi, la sinsekvaj teumadoj, la bonmorismaj skandaliĝoj! De temp' al tempo li tamen komprenigis al Odeta ke iuj pro malico al li rakontadis ĉiun ŝian agon, kaj uzante por tia kredigo sensignifan sed veran anekdoton, kiun li hazarde eksciis, kvazaŭ ĝi estus sola eta elemento, kiun li kontraŭvole vidigus inter multaj aliaj el la panoptiko pri la vivo de Odeta kiun li kaŝe havis enmense, li malrekte supozigis, ke li havas informojn pri aferoj, kiujn li reale ne sciis kaj eĉ ne suspektis, ĉar kiam ofte li admonis Odetan, ke ŝi ne masku la veron, lia vera, konscia aŭ ne-konscia celo estis, ke ŝi diru al li ĉion pri siaj agoj. Certe, kiel li asertis al Odeta, li ŝatis veremon, sed li ŝatis ĝin kiel periston, kiu lin konstante informus pri la vivo de la amatino. Lia ŝato al veremo estis do destinita al lia propra avantaĝo, kaj lin ne igis pli bona. La vero, kiun li rigardis kara, estis tiu, kiun al li diros Odeta, sed li mem por tiun veron konfesigi ne malakceptis la helpon de mensogo – dum mensogon li konstante prezentis al Odeta kiel rimedon, kiu kondukas ĝian uzanton al morala degenero. Li mensogis egale kiel Odeta, ĉar li estis ja pli malfeliĉa ol ŝi, sed ne malpli egoisma. Kaj ŝi, aŭdante kiel Svan rakontas al ŝi mem diversajn agojn, kiujn ŝi plenumis, al li rigardis kun misfida kaj – por ĉia eventualo – ofendita mieno, tiel ke ŝi ne humiliĝu kaj ne ruĝiĝu pro siaj agoj.

En iu tago el la plej longa kvieta tempo, kiun li ĝuis ĝis tiam sen ke lin trafis krizo de ĵaluzo, li estis akceptinta inviton de la princino De La Lomoj al vespera teatrumado. Malfaldinte gazeton en serĉo de la programo, li ekvidis la titolon ‚Marmoraj Knabinoj‘ far Teodoro Barier303 kaj ĉi tio lin tiel abrupte frapis, ke li retrokliniĝis kaj deturnis la vizaĝon. Prilumite kvazaŭ per la surpodiaj lampoj de scenejo en la nova kunteksto en kiu ĝi aperis, la vorto marmoro, kiun li ne plu distingis, tiom ordinare legebla ĝi estis, subite fariĝis okulfrapa kaj tuj memorigis al li anekdoton, kiun Odeta al li rakontis iam, ke ŝi estis vizitanta ekspozicion en la Palaco de Industrio kunpromene kun sinjorino Verduren, kaj ĉi lasta al ŝi diris: „gardu vin aŭ mi vin iel ardigos, vi ne estas el marmoro“. Odeta asertis, ke la diro estis nur ŝerca, kaj li ne zorgis pri tio. Sed li tiam pli fidis ŝin, ol nun. Kaj ĝuste la sensubskriba letero aludis al tiaspecaj amoroj. Ne kuraĝante levi la rigardon al la gazeto, li ĝin disfaldis kaj turnis folion, tiel ke li ne plu vidu la skribaĵon ‚Marmoraj Knabinoj‘ kaj li komencis maŝinecan legadon de novaĵoj el la provincoj. Okazis ŝtormo en la Manika Markolo, oni raportis pri detruoj en Diepo, en Kaburgo, en Beŭzevalo.304. Li tuj denove retrokliniĝis.

La nomo Beŭzevalo pensigis lin pri alia urbo de la sama regiono, nome Beŭzevilo, kiun streketo ligas al dua parto sonanta kiel Breote, kiun li ofte legis de sur mapoj, sed pri kiu li unuafoje rimarkis, ke ĝi identas kun la nomo de lia amiko sinjoro de Breote, en la letero menciita kiel iama amdonanto de Odeta. Nu – pri sinjoro de Breote la akuzo ne estis absurda, sed koncerne al sinjorino Verduren ebleco ne estis. Ke Odeta iafoje mensogis, ne pravigis la konkludon ke ŝi neniam diris la veron, kaj en tiu dialogo, kiun ŝi havis kun sinjorino Verduren kaj mem raportis al Svan, li rekonis iun el tiuj neutilaj kaj danĝeraj ŝercoj, kiujn pro manko de vivosperto kaj nescio pri malmoralaĵoj diras virinoj, montrante sian ĉi-rilatan naivecon, kaj kiuj – klare videble en la okazo de Odeta – pli malproksimas, ol iu ajn aliaj, de la sento de pasia tenereco por alia ino. Dum male la indigno per kiu ŝi rebatis al la suspektoj, kiujn ŝi nevole kaŭzis preterpase per sia rakonto, akordis kun ĉio, kion li sciis pri la inklinoj, la karaktero de la amatino. Sed tiumomente pro ĵaluzula inspiro simila al tiuj, kiuj al poeto aŭ esploranto ankoraŭ trovinta nur unu rimon, unu observon, sufloras la ideon aŭ la leĝon, kiu ilin plene maturigos, Svan unuafoje memoris frazon, kiun al li diris Odeta jam du jarojn antaŭe: „ho, sinjorino Verduren nuntempe kaĵolas min, mi estas aminda, ŝi kisas min, ŝi volas ke mi butikumu kun ŝi, ŝi volas ke ni ci-diru unu al la alia“. Neniel vidante tiam en tiu diro ian rilaton kun la absurda frazo simule aludanta al malmoralaĵo, kiun Odeta raportis, li ĝin akceptis kiel ateston de varma amikeco. Nun la memorigo de tiu kaĵolemo flanke de sinjorino Verduren subite kuniĝis kun la rakonto pri la malbona ŝerca interparolo. Li ne plu povis ilin disigi en sia menso, li vidis kiel ili miksiĝas ankaŭ en la realo, kiel tenereco igas seriozaj kaj neignoreblaj la ŝercojn, kiuj reciproke ĝin senigas je naiveco. Li iris al Odeta. Li sidiĝis malproksime de ŝi. Li ne aŭdacis kison, ĉar li ne sciis ĉu en ŝia animo, ĉu en lia animo kiso naskos bonvolon aŭ koleron. Li silentadis, li spektis, kiel mortas ilia amo. Subite li decidis...

— „Odeta“ li diris „karulino, mi scias, ke mi premas vin, sed necesas ke mi vin pridemandu. Ĉu vi memoras la ideon, kiun mi havis pri vi kaj sinjorino Verduren? Diru al mi, ĉu tio okazis kun ŝi aŭ kun alia ino.“

Ŝi kapneis grimacante per la buŝo laŭ maniero, kiun ofte uzas homoj por signifi ke ili ne iros, ke tio tedas ilin responde al iu, kiu ĵus demandis: „ĉu vi venos por spekti la preterpason de la rajda trupo, ĉu vi ĉeestos la revuon?“ Sed ĉi tia kapsigno kutime asignata al okazontaĵo ĝuste tial allasas iom da dubo super la forneo de okazintaĵo. Plie ĝi aludas al rifuzo pro persona prefero, ne pro malaprobo aŭ morala neebleco. Vidante kiel Odeta tiamaniere signis ke la supozo malĝustas, li komprenis ke ĝi eble ĝustas.

— „Mi jam diris al vi, vi scias tion“ ŝi diris kun incitita kaj malfeliĉa mieno.

— „Jes, mi scias, sed ĉu vi certas? Ne diru: ‚vi scias tion‘, diru: ‚mi neniam faris tian aferon kun iu ajn virino.‘“

Ŝi ripetis kiel parkeraĵon per ironia tono kaj kvazaŭ ŝi volis per tio sin liberigi de lia ĉeesto:

— „Mi neniam faris tian aferon kun iu ajn virino.“

— „Ĉu vi ĵuros tion je via medalo de Nia-Sinjorino en Lageto?“

Svan sciis, ke Odeta ne ĵuros malveraĵon je la nomo de ĉi tiu medalo.

— „Ho, vi tiel malfeliĉigas min!“ ŝi ekkriis, evitante per subita korpa rektiĝo la premon de lia demando. „Ĉu vi baldaŭ ĉesos? Kio estas kun vi hodiaŭ? Ĉu vi decidis, ke mi nepre vin malamu, vin malamegu? Jen – mi estis en favora humoro por ĝui la tempon kun vi, kiel antaŭe, kaj tiamaniere vi dankas!“

Sed ŝin ne forlasante, kiel ĥirurgo atendanta la finon de spasmo, kiu lin devigas al paŭzo en operaciado sed ne rezignigas:

— „Vi malprave supozas, ke mi koleros al vi eĉ malpleje, Odeta“ li diris kun persvada kaj mensoga mildeco. „Mi parolas al vi nur pri tio, kion mi scias, kaj ĉiam mi scias multe pli, ol diras. Sed vi sole povas mildigi per konfeso tion, pro kio mi malamas vin dum ĝin al mi denuncis nur aliaj homoj. Mian koleron al vi ne kaŭzas viaj agoj, mi pardonas ilin ĉiujn al vi pro mia amo, sed via malsincero, via sensenca malsincero pro kiu vi obstine neas aĵojn, kiujn mi scias. Kiel mi ankoraŭ amu vin, kiam mi vidas ke vi daŭre asertas, ĵuras aferon, kiu – mi scias – estas malvera? Odeta, mi petas, ne plu longigu ĉi tiun momenton, kiu estas turmenta por ni ambaŭ. Se vi volas tion, ĝi finiĝos ene de sekundo, vi estos por ĉiam je ĝi libera. Diru al mi je la nomo de via medalo ĉu vi faris aŭ ne faris tiajn aferojn.“

— „Tion mi ne scias, ne plu scias“ ŝi kolere ekkriis „eble antaŭ longe, ne bone sciante, kion mi estis faranta, eble du-aŭ-tri-foje.“

Svan estis konsiderinta ĉiujn eblajn situaciojn. La realo estis do afero, kiu ne rilatis al eblaj situacioj, same kiel bato de tranĉilo senrilatas al la etaj moviĝoj de nuboj super la kapo de la bat-ricevinto, ĉar ĉi tiuj vortoj „du-aŭ-trifoje“ signis lian koron per ia krucoforma skrapvundo. Estis tre strange ke ĉi tiuj vortoj „du-aŭ-trifoje“, nuraj vortoj, vortoj elparolitaj tra la aero, de malproksime, povas tiel disŝiri ies koron, kiel se ili vere ĝin tuŝus, strange ke ili malsanigas, kiel veneno kiun iu enprenus. Svan pretervole memoris la frazon, kiun li aŭdis ĉe sinjorino De Santeŭverto: „ĝi estas la plej impresa afero, kiun mi vidis depost la turniĝantaj tabloj“. La sufero, kiun li nun sentis, similis al nenio, kion li pli frue antaŭvidis. Ne nur ĉar en la tempo de plej intensa siaflanka suspektemo li malofte imagis tian ekstremon de malbono, sed ĉar kiam li imagis tiun aferon, ĝi restis nebula, malcerta, sena je la aparta teruro, kiu sonis en la vortoj „du-aŭ-trifoje“, sena je tiu propraspeca kruelo malsimila al ĉio antaŭe konata – kiel malsano, kiu trafas homon unuafoje. Tamen ĉi tiu Odeta, de kiu venis la malbono, ne estis al li malpli kara, male estis pli atentinda, kvazaŭ la sufero, ju pli ĝi grandiĝis, samtempe des pli grandigis la karecon de la dolor-mildigilo, de la kontraŭveneno, kiun sole ĉi tiu virino disponis. Li volis ŝin pli zorge flegi, kiel malsanon, kies akuteco subite montriĝas. Li volis, ke la naŭza afero, kiun ŝi laŭkonfese faris „du-aŭ-trifoje“, neniam okazu denove. Por tio li devos gardi Odetan. Laŭ iom ofta aserto oni, sciigante al amiko la misagojn de lia amatino, nur tion atingas, ke li pli proksimiĝas al ŝi ĉar li ne kredas je ili – sed multe pli efike, se li kredas! „Sed“ pensis Svan „kiel mi povos ŝin gardi?“ Li eble povis ŝin deteni de iu aparta virino sed ĉirkaŭe estis centoj da aliaj, kaj li komprenis, kia malsaĝo frapis lin, kiam li ekdeziris – en la vespero kiam li ne trovis Odetan ĉe gesinjoroj Verduren – posedi ŝin, posedi alian homon – kio ne eblas. Por la savo de Svan ekzistis sub la novaj suferoj, kiuj enrompis en lian animon kiel bando de fremdaj atakantoj, pli malnova, pli milda kaj silente agema fundamento, simila al ĉeloj de vundita organo, kiuj tuj eklaboras por la reteksado de difektita histo, simila al muskoloj de senmovigita membro, kiuj penas regajni sian moviĝ-povon. Ĉi tiuj pli malnovaj, pli indiĝenaj loĝantoj de lia animo pormomente direktis la tutan energion de Svan al tiu obskure ripara laboro, kiu al resaniĝanto, al operaciito donas iluzian impreson de ripozo. Male ol kutime okazis, la loko en kiu plenumiĝis ĉi tiu malstreĉiĝo pro senforteco ĉi-foje malpli estis la cerbo, ol la koro. Sed ĉiuj aferoj de la vivo, kiuj unufoje okazis, emas rekreiĝi, kiel mortanta besto, kiun denove movas skuo de konvulsio, kiu ŝajnis jam finita – sur la momente indulgatan koron de Svan la sama sufero per si mem revenis kaj reskrapis la saman krucon. Li nun memoris tiujn luno-helajn noktojn, en kiuj, duonkuŝe en sia viktorio kiu lin vojigis al la strato Laperuz, li volupteme en si florigis la emociojn de enamiĝinto, ne divenante per kia venena frukto ili fatale maturiĝos. Sed ĉiuj ĉi pensoj daŭris nur sekundon, la necesan tempon por ke li alpremu la manon al sia koro, retrovu la spir-povon kaj sukcesu kaŝi sian turmentiĝon sub rideto. Li jam daŭrigis sian demandadon. Ĉar lia ĵaluzo, kiu pli penis, ol pretus peni malamiko, por havigi al li la komocion de ĉi tiu bato, por plene sentigi al li la plej akran doloron, kiun li ĝis tiam spertis – tiu lia ĵaluzo juĝis, ke li ankoraŭ ne sufiĉe suferis kaj serĉis kielon, por ke li ricevu plian, pli tranĉan vundon. Kvazaŭ en figuro de malbona dio la ĵaluzo de Svan lin inspiris kaj pelis al pereo. Ne pro lia propra sinteno, sed pro tiu de Odeta, lia turmento en la unua momento ne plifortiĝis.

— „Karulino“ li diris „mi jam finas, ĉu tio okazis kun persono, kiun mi konas?“

— „Tute ne, mi povas ĵuri, kaj cetere, ŝajnas al mi ke mi troigis, mi ne iris ĝis tia ekstremo.“

Li ridetis kaj daŭrigis:

— „Tiel estas; ne tre gravas sed bedaŭrindas, ke vi ne povas diri al mi la nomon. Se mi povus bildigi la homon, mi dank' al tio ne plu pensus pri la okazaĵo. Mi diras tion por via sciiĝo, mi ne plu tedos vin per ĉi tiu temo. Estas tiel trankvilige, kiam oni povas ion al si bildigi. Estas teruraj nur tiuj aferoj, kiujn oni ne povas imagi. Sed vi estis tiel afabla, mi ne volas vin lacigi. Mi dankas vin elkore pro la trankviligo, kiun vi donis al mi. Nun estas finite. Nur ankoraŭ ĉi tion: antaŭ kiom longe?“

— „Aĥ, Ĉarlo, ĉu vi ne vidas, ke vi min mortigas? tio estas tre malnova afero. Mi neniam repensis pri tio, vi parolas, kvazaŭ vi volus min denove konduki al tiaj inklinoj. Vi pentus pro tio.“ ŝi diris kun nekonscia stulteco kaj celkonscia malico.

— „Ba, mi deziris nur scii, ĉu tio okazis post ol mi ekkonis vin. Sed estus tiel memkompreneble. Ĉu ĝi okazis ĉi tie? Ĉu vi ne povas diri al mi en kiu vespero, por ke mi sciu, kie mi tiam estis, kion faris; vi klare vidas, ke ne estas kredeble, ke vi malmemoras, kun kiu okazis, Odeta kara.“

— „Mi ne scias. Tio okazis, se mi ĝuste memoras, en la Bulonja Arbaro en vespero, kiam vi aliĝis al ni sur la insulo. Vi antaŭe manĝis ĉe la princino De La Lomoj“ ŝi diris, kontenta pro tio, ke ŝi menciis precizan detalon atestan pri sia verdiremo. „Ĉe la najbara tablo sidis virino, kiun mi de tre longe ne estis vidinta. Ŝi diris: ‚Ĉu vi venos? Malantaŭ la malgranda roko la luno bele brilas sur la akvo.‘ Unue mi oscedis kaj respondis: ‚ne, dankon, mi lacas kaj pliŝate sidos ĉi tie‘. Ŝi asertis, ke similan lunhelon ŝi neniam vidis antaŭe. Mi respondis: ‚kia ŝerco!‘ – mi ja divenis, al kio ŝi aludas.“

Odeta ĉion ĉi rakontis ridante, aŭ pro tio ke ĝi ŝajnis al ŝi tute natura, aŭ tio ke ŝi kredis ke tiel malgrandiĝas ĝia graveco, aŭ tio ke ŝi ne elmontru humiliĝon. Vidante la vizaĝon de Svan, ŝi parolis per alia tono:

— „Vi agas malnoble, vi turmentas min por via ĝuo, vi instigas min al mensogado, kaj mi mensogas por ke vi ne daŭrigu.“

Ĉi tiu dua bato al Svan estis ankoraŭ pli doloriga, ol la unua. Li neniam antaŭe supozis, ke ĝi estis afero tiel freŝdata, kaŝita de liaj okuloj, kiuj ne kapablis ĝin ekvidi, ne en pasinteco kiun li ne konis, sed inter vesperoj kiujn li bone memoris, travivis kun Odeta, kiujn li laŭ sia kredo bone konis, kaj kiuj nun sub retrorigardo koloriĝis per perfida kaj kruela koloro; inter ili subite malfermiĝis tiu faŭka fendo, tiu momento en la Insulo de la Bulonja Arbaro. Odeta, kvankam ne inteligenta, havis naturan ĉarmon. Ŝi rakontis, mimikis la scenon kun tia spontaneo, ke Svan, pene spirante, ĉion vidis: la oscedadon de Odeta, la malgrandan rokon. Li aŭdis ŝian – bedaŭrinde – gajan respondon: „kia ŝerco!“. Li sentis, ke ŝi ne plu parolos en tiu sama vespero, ke li ne atendu ĉi tiam ian novan malkaŝon; li silentis; li diris:

— „Kara, kompatinda, pardonu, mi sentas, ke mi ĉagrenis vin, estas finite, mi pri tio ne plu pensas.“

Sed ŝi vidis, ke liaj okuloj ankoraŭ fikse rigardas aferojn, kiujn li ne sciis, rigardas la pasintan tempon de ilia amo, unutonan kaj mildan en lia memoro pro nebuleco, kiun nun vunde disŝiris tiu minuto en la Insulo de la Arbaro, sub luna helo, post la vespermanĝo ĉe la princino De La Lomoj. Sed interesiĝo pri faktoj de la vivo, admiro de la kuriozaĵoj, kiuj ĉie troveblas, iĝis tiom kutima ĉe li, ke dum li suferis en tia grado, ke laŭ propra juĝo tian doloron li ne longe eltenos, li pensis samtempe: „La vivo estas mirinda kaj provizas ĉiajn surprizojn; ja malvirto estas afero pli ordinara ol oni kredas. Jen estas virino, kiun mi fidis, kiu ŝajnas senartifika, honesta, ŝajnis, eĉ supoze ke ŝi estus iom facilmora, ĉiuokaze normala kaj sana en siaj inklinoj – mi pridemandas ŝin pro nekredinda denunco, kaj la malmulto kiun ŝi konfesas vidigas multe pli, ol oni suspektus.“ Sed li ne povis kontentiĝi per tiaj rimarkoj de nura observanto. Li volis taksi la ĝustan fidindecon de tio, kion ŝi rakontis, volis de tio dedukti, ĉu tiajn agojn ŝi ofte faris, ĉu ilin ŝi refaros. Li ripetadis la frazerojn, kiujn ŝi eldiris: „mi divenis al kio ŝi aludas“, „du-aŭ-tri-foje“, „kia ŝerco!“ sed ili ne reaperis sen armo en la memoro de Svan, ĉiu el ili tenis klingon kaj ĝin enpuŝis en lian korpon. Dum iom longe, simile al malsanulo, kiu ne povas sindeteni de konstanta provado de la movo, kiu lin dolorigas, li rediris ĉi tiujn parolojn: „mi pliŝate sidos ĉi tie“, „kia ŝerco!“, sed la sufero estis tiel forta, ke li devis ĉesi. Li miris, ke agoj, kiujn li ĉiam juĝis tiel facilanime, tiel gaje, nun iĝis por li dramaj kiel malsano, pro kiu homo povus morti. Li konis plurajn virinojn, de kiuj li povus peti, ke ili gardu Odetan. Sed ĉu li esperu, ke ili akordos kun li en sia kompreno de la situacio, ne restos ĉe la vidpunkto kiu longe estis lia kaj komandadis lian voluptulan vivon, ne ridos al li: „aj, malbone! vi estas ĵaluzulo, ĉu vi volas iun senigi je plezuro“? Kia klap-pordo subite malfermiĝis sub lia paŝado kaj lin – kiu de sia amo al Odeta antaŭe ricevadis nur delikatajn plezurojn – enfaligis en ĉi tiun novan ringon de la infero, de kiu li ne vidis kiarimede li foriros? Kompatinda Odeta! li ne koleris al ŝi. Ŝi nur duone kulpis. Ja iuj rakontis, ke ŝia propra patrino ŝin disponigis, kiam ŝi ankoraŭ preskaŭ infanaĝis, en Nico al riĉa angla viro. Sed kiel dolore veris nun por li jenaj linioj el la ‚Taglibro de Poeto‘ far Alfredo de Vinji305, kiujn li legis iam kun indiferento: „kiam viro sentas, ke li enamiĝas al ino, li unue konsideru tion: kia estas ŝia kutima societo, kia estis ŝia ĝistiama vivo. La tuta feliĉo de la vivo de tio dependas.“ Svan miris, ke simplaj frazoj papagataj de lia menso: „kia ŝerco!“ aŭ „mi divenis al kio ŝi aludas“ povas lin tiel dolori. Sed li komprenis, ke simplaj frazoj ili ne estis, male ol li kredis, sed elementoj de la fera framo, ene de kiu konserviĝis kaj povis lin denove frapi la sufero, kiun li sentis dum la rakonto de Odeta. Ĉar li nun sentis denove ĝuste tiun suferon. Kvankam li nun ĉion sciis – kvankam poste pro la efiko de tempo li eĉ estis iom forgesonta, pardononta – en la momentoj, en kiuj li ripetis ŝiajn frazojn, la malnova sufero lin reagordis tia, kia li estis antaŭ ol Odeta parolis: sensuspekta, fidema; lia kruela ĵaluzo lin regvidis al la loko de tiu, kiu ankoraŭ ne scias, kaj lin denove frapis per la konfeso de Odeta, kaj post pluraj monatoj, la malnova rakonto lin ankoraŭ perturbis kiel plene nova malkaŝo. Li admiris la teruran rekrean povon de sia memoro. Li povis esperi mildigon de sia turmento nur de la grada malfortiĝo de sia memorpovo, kies fekundo pro aĝo ŝrumpas. Sed kiam la suferiga povo de iu el la paroloj de Odeta ŝajnis certagrade elĉerpita, tiam iu el la aliaj, kiun la animo de Svan ĝis tiam malpli atentis, iu kvazaŭ nova parolo, alviciĝis kaj lin frapis kun nebridita vigleco. La memoro pri la vespero, en kiu li manĝis ĉe la princino De La Lomoj estis al li malagrabla, sed ĝi estis nur la centro de lia doloro. Ĉi tiu centro obtuze disradiis tra ĉiuj iagrade proksimaj tagoj. Kaj kian ajn punkton de tiu vespero li provis tuŝi en sia memoro, la tuta sezono, dum kiu la verdurena rondo tiom ofte kunvenis por vespermanĝo en la Insulo de la Arbaro, pro tio sentiĝis al li dolora. Tiom dolora, ke iom post iom la sciemon, al kiu lin instigis lia ĵaluzo, frostiĝis pro timo antaŭ la novaj turmentoj, kiujn li ricevus, se li ĝin kontentigus. Li ekkonsciis, ke la tuta tempo el la vivo de Odeta, kiu antaŭis ilian renkontiĝon – kaj tiun tempon li ĝis tiam ne provis iel al si bildigi – ne estis la senreliefa vasto, kiun li svage imagis, sed konsistis el diversaj, apartaj jaroj plenaj je realaj okazaĵoj. Sed li timis ke, ilin eksciante, li vidos ke tiu senkolora, fluema kaj elportebla pasinteco iĝas palpebla, naŭza korpo kun individua kaj diableska vizaĝo. Kaj li sekve plu penis ĝin ne imagi, nun ne plu pro mensa mallaboremo, sed pro timo antaŭ suferado. Li esperis ke li povos en iu venonta tago fine aŭdi la nomon de la Insulo de la Arbaro, de la princino De La Lomoj sen ke li resentos la iaman vundon, kaj li juĝis malsaĝe, ke li instigus Odetan al pluaj rakontoj, al nomado de aliaj lokoj kaj cirkonstancoj, kiuj tuj post la trankviliĝo de lia sufero, ĝin renaskus en alia formo.

Sed ofte tiujn aferojn, kiujn li ne konis, kiujn koni li nun malvolis – ilin al li malkaŝis Odeta mem spontanee, sen ke ŝi mem konsciis; efektive la distancon, kiun malvirto kreis inter la reala vivo de Odeta kaj la relative deca vivmaniero, kiun antaŭe kaj ankoraŭ nun iom ofte Svan supozis, ke ĝi estas ŝia ordinara maniero – la grandon de ĉi tiu distanco Odeta ne taksis: miskonduta homo, ĉiam afektante saman ŝajnon de virto antaŭ aliuloj, de kiuj li prefere ne suspektigas siajn morojn, ne havas mezurilon, per kiu li ekscius kiom ĉi tiuj perversoj, kies konstanta kresko por li ne estas videbla, lin forkondukas el la vojoj de normala vivo. Pro sia kunesto en la animo de Odeta kun memoroj pri agoj, kiujn ŝi kaŝis de Svan, aliaj ideoj iom post iom ricevis de ili similan koloron, kontaĝon, sen ke ŝi trovis en ili strangecon, sen ke ili malharmoniis kun la medio, en kiu ŝi lasis ilin vivi en si; sed se ŝi rakontis ilin al Svan, la malkaŝo de la etoso, pri kiu ili atestis, lin konsternis. Iun tagon li provis, evitante ĉian ofendon al Odeta, demandi, ĉu ŝi vizitis iam peristinojn. Verdire li certis, ke tio ne okazis; la legado de la nesubskribita letero enkondukis tiun supozon en lian menson, sed tio estis meĥanika efiko; la ideo ĉe li trovis nenian kredindecon, sed simple restis, kaj Svan, por seniĝi je la pure materia kaj tamen ĝena ĉeesto de la suspekto, deziris ke Odeta ĝin elradikigu. „Aĥ ne! kompreneble oni pri tio persekutas min“ ŝi respondis kun elmontro de kontenta, vanta rideto, pri kiu ŝi ne plu sentis, ke al Svan ĝi neniel ŝajnis pravigebla „Unu el ili ankoraŭfoje restis hieraŭ du horojn en la atendosalono, ŝi proponis laŭvole altan pagon. Laŭ ŝi iu ambasadisto diris: ‚se vi ne alkondukos ŝin, mi sinmortigos‘. Mi dirigis, ke mi ne estas hejme, fine mi mem aliris por ke ŝi rezignu. Mi bedaŭras ke vi ne ĉeestis kaj vidis, kiel mi akceptis ŝin; mia ĉambristino, kiu aŭdis el la najbara ĉambro, poste diris ke mi plenvoĉe kriadis: ‚Mi ja diris, ke mi ne volas! Tia estas mia sento, mi ne volas. Mi ja ĉiuokaze liberas pri irado aŭ ne-irado, ĉu ne? Se mi bezonus monon, kompreneble...‘ Al la pordisto mi ordonis, ke li ne plu enlasu ŝin, li diros ke mi forvojaĝis al kampara loko. Ha, mi bedaŭras, ke vi ne estis kaŝita en iu angulo! Mi kredas, ke vi estus pri mi kontenta, kara. Bona knabino estas finfine via Odeta, ĉu ne?, kvankam ŝi estas ofte malamata.“

Cetere ŝiaj konfesoj, kiam ŝi okaze rakontis pri misfaroj, kiujn – ŝi supozis – li jam malkovris, estis por Svan bazo de novaj duboj prefere ol ĉesigo de malnovaj. Ĉar al la duboj ili neniam estis sammezuraj. Kvankam Odeta en sia konfesado preterparolis la kernajn okazaĵojn, tio aŭ ĉi tio el la flankaj anekdotoj, kion Svan neniam estis imaginta, per sia noveco lin teruris kaj al li donis elementojn por poste redifini la problemon de ĵaluzeco. Kaj ĉi tiujn konfesojn li ne plu povis forgesi. Lia animo ilin kuntiris en sian fluon, ilin tien kaj reen flosigis, ilin lulis, kiel kadavrojn. Kaj tio venenis ĝin.

Iun fojon ŝi aludis al vizito de Forĉevilo al ŝi en la tago de la pariza-murcia festo. „Kiel do, ĉu vi jam konis lin? – Ha jes, estas vere...!“ li aldiris korekte, tiel ke li ne vidigu, ke tion li ne sciis. Kaj subite li tremis pro angoro, ekpensante ke en la tago de tiu pariza-murcia festo, en kiu li ricevis de ŝi la leteron, kiun li tiel kare tenis, ŝi eble tagmanĝis kun Forĉevilo en la Ora Domo. Ŝi ĵuris, ke tio ne okazis. „Tamen la nomo Ora Domo por mi aludas al ia afero, pri kiu mi eksciis, ke ĝi ne veras“ li diris por ŝin timigi. — „Jes, ke mi ne estis tie en la vespero, en kiu mi diris al vi ke mi ĝuste eliris de ĝi dum vi serĉis min en la restoracio Prevosto“ ŝi respondis – kredante pro lia ŝajnigo, ke tion li jam scias – per rezoluta tono, kiun kaŭzis, multe pli ol cinismo, sindeteno, timo antaŭ ebla ĉagreno de Svan, kiun ŝi pro fiereco volis kaŝi, kaj ankaŭ deziro montri, ke ŝi povas esti sincera. Tial ŝi frapis nete kaj vigle, turmentiste, en kio tamen nenia kruelo estis, ĉar Odeta ne konsciis, kiom ŝi suferigis Svan-on; ŝi eĉ ekridis – eble, verdire, por ne ŝajni humiligita aŭ konfuzita. „Estas vere, ke mi ne estis en la Ora Domo, ke mi ĵus eliris el la hejmo de Forĉevilo. Mi vere estis ĉe Prevosto, tio ne estis mensogita, li tie renkontiĝis kun mi kaj invitis min al spektado de siaj gravuraĵoj. Sed venis vizitanto. Mi diris al vi, ke mi venas de la Ora Domo, ĉar mi timis ke la afero kun Forĉevilo ĉagrenos vin. Vidu, mi agis ja delikate al vi. Supoze ke mi malbone agis, almenaŭ mi konfesas tion senkaŝe. Kial entute mi ne dirus al vi rekte, ke mi tagmanĝis kun li en la tago de la pariza-murcia festo, se tio veras? Des pli ke tiutempe ni ankoraŭ ne bone konis unu la alian, karulo, ĉu?“. Li ridetis al ŝi kun subita senkuraĝeco de tiu, kiu senfortas pro ĵusa aŭdo de konsternaĵoj. Tiel do eĉ en la monatoj, kiujn li neniam kuraĝis poste primemori, ĉar ili estis tro feliĉigaj, en tiuj monatoj, en kiuj ŝi amis lin, ŝi jam al li mensogadis! Analoge al tiu momento, en la unua vespero en kiu ili katlejumis kaj en kiu ŝi pretendis, ke ŝi ĵus eliris el la Ora Domo, kiom da aliaj temperoj kredeble estis, kiuj ankaŭ entenis mensogon, kiun Svan ne suspektis. Li memoris kiel ŝi foje diris: „mi simple diros al sinjorino Verduren, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, ke mia keb-o malfruiĝis – senkulpigo ĉiam estas trovebla“. Ankaŭ al li probable, kiam ŝi prezentis iun el la diroj, kiuj klarigas malfruiĝon, pravigas prokraston de rendevuo – en multaj okazoj ili kaŝis, sen ke li tiam ion suspektis, ian aferon kun alia viro, al kiu liavice ŝi diris: „mi simple diros al Svan, ke mia robo ne pretis ĝustatempe, ke mia keb-o alvenis malfrue – senkulpigo ĉiam estas trovebla“. Kaj sub la plej dolĉaj memoraĵoj de Svan, sub la plej ordinaraj paroloj, kiujn en diversaj okazoj al li diris Odeta, al kiuj li fidis kiel al sankte ĵuritaj paroloj, sub la ĉiutagaj okupoj, kiujn ŝi rakontis, sub la plej banalaj lokoj, la domo de la tajlorino, la avenuo de la Bulonja Arbaro, la ĉevalkurejo, li sentis – ŝirmita en la ombro de la tempa superfluo, kiu en eĉ plej detale planitaj tagoj lasas breĉojn, vakajn lokojn, kaj eventuale provizas al iuj agoj kaŝejon – li sentis kiel rampas la ebla, subtera ĉeesto de mensogoj, pro kiuj nun iĝis naŭza ĉio al li antaŭe plej kara, la plej agrablaj vesperoj, la strato Laperuz mem, de kiu probable Odeta ĉiam foriris en alia horo, ol ŝi diris, pro kiuj nun ĉie cirkulis iomo de la obskura teruro, kiun li sentis aŭdante ŝian konfeson pri la Ora Domo, kaj – simile al la malpuraj bestoj de la ruinigo de Ninevo306 – ili ŝancelis ĉiun ŝtonon de lia pasinta tempo. Ankoraŭ nun li deturniĝis ĉiufoje kiam lia memoro al li ripetis la kruelan nomon Ora Domo, sed ne plu, kiel antaŭ ne tre longe en la societa vespero ĉe sinjorino De Santeŭverto, tial ke ĝi pensigis lin pri delonge forpasinta feliĉo, sed tial ke pensigis pri malfeliĉo, kiun li freŝe eksciis. Poste okazis pri la nomo Ora Domo kiel pri la Insulo de la Arbaro – iom post iom ĝi ĉesis suferigi Svan-on. Ĉar tio, kion oni rigardas amo, ĵaluzo, ne estas unupeca, nedividebla afekcio. Ili konsistas el senfina serio de disaj amoj, de malsamaj ĵaluzoj, kiuj efemeras sed kies densa multeco aspektas kiel senmanka tuto, estigas iluzion de unueco. La vivo de la amo de Svan, la fideleco de lia ĵaluzo konsistis el morto, el malfideleco, el nenombreblaj deziroj, multegaj duboj, kiuj konstante celis Odetan. Se li dumlonge ne vidus ŝin, la sentojn, kiuj formortis, ne anstataŭus novaj. Sed la ĉeesto de Odeta daŭre semis en la koro de Svan generaciojn de alternaj tenereco kaj suspektemo.

En iuj vesperoj ŝi subite denove afablis al li, senkompate avertante ke li tuj ĝuu la okazon ĉar ĝi ne revenos antaŭ eble jaroj; ili devis tuj rehejmiĝi, katlejumi kaj ŝia laŭdira amora deziro al li estis tiel abrupta, neklarigebla, postulema, la karesoj, kiujn ŝi poste donis al li estis tiel patosaj kaj nekutimaj, ke tiu abrupta kaj neverŝajna tenereco malgajigis Svan-on, same kiel mensogo aŭ perfidaĵo. En iu tia vespero, li laŭ ŝia ordono ŝin akompanis hejmen, ŝi intermiksis al siaj kisoj ardajn parolojn, kiuj kontrastis kun ŝia kutima severeco, kiam li subite ŝajne aŭdis bruon; li ekstaris kaj esploris la domon, trovis neniun, sed ne kuraĝis reveni al sia loko apud ŝi, kaj ŝi en krizo de kolero frakasis ornaman vazon kaj diris al li: „pu! kun vi nenion oni povas plenumi!“. Kaj li restis dubanta, ĉu ŝi eble estis kaŝinta iun, kies ĵaluzon aŭ voluptemon ŝi volis inciti.

Kelkfoje li vizitis amor-domon, esperante ke li ekscios ion pri ŝi, ne kuraĝante tamen eldiri ŝian nomon. „Mi havas knabinon, kiun vi certe ŝatos“ diris la mastrino. Kaj li restis unu horon en interparolo kun kompatinda junulino miranta pri tio ke li ne postulis alian servon. Unu el ili, tre juna kaj rave bela, diris iam al li: „kion mi deziras estas trovi amikon, tiam li povus esti certa, mi ne plu estos kun aliaj viroj“. — „Vere, ĉu vi kredas, ke virinon kortuŝas la amo de viro tiel ke ŝi neniam trompos lin?“ demandis Svan kun ioma angoro. — „Jes-ja, tio veras, ĉio dependas de karakteroj!“ Al tiuj knabinoj Svan ne sukcesis paroli alie, ol ankaŭ al la princino De La Lomoj plaĉus. Al tiu, kiu sopiris amikon li ridetis: „estas agrable, vi surmetis bluajn okulojn akorde kun la koloro de via zono“. — „Ankaŭ vi havas bluajn manumbutonojn.“ — „Ni ja bele interparolas, konvene por tia loko! Ĉu mi tedas vin? Eble vi havas aliajn taskojn?“ — „Ne, mi tute liberas. Se vi tedus min, mi tion dirus. Male mi plezure aŭdas tion, kion vi diras.“ — „Min via komplimento honoras. Ĉu ne vere, ke ni afable interparolas?“ li sin turnis al la mastrino, kiu ĵus eniris. — „Tiel estas, vin vidante, mi ĝuste pensis: kiel dece ili ĉi tie sidas! Nu do, tiel okazas, oni venas al mia domo por babilado. La princo opiniis antaŭ kelka tempo, ke ĉi tie estas pli agrable, ol ĉe lia edzino. Laŭdire en la mondumo virinoj nuntempe havas tiajn manierojn, ke estas skandale! Mi foriros, mi ne volas ĝeni.“ Kaj ŝi lasis Svan-on kun la bluokula knabino. Sed li baldaŭ stariĝis kaj adiaŭis, ŝi estis al li indiferenta, ŝi ne konis Odetan.

Post ol la pentristo malsaniĝis, doktoro Kotar al li rekomendis mar-vojaĝon; pluraj el la fideluloj sciigis, ke ili pretas por kunvojaĝado; gesinjoroj Verduren ne volis resti aparte de la rondo, ili luprenis jaĥton, poste ĝin aĉetis, kaj pro tio Odeta faris plurajn krozadojn. Ĉiufoje kiam Odeta tiel forrestis iom longe, Svan sentis, ke lia amo estas malfortiĝanta, sed kvazaŭ la anima distanco varius sampaŝe kun la spaca distanco, tuj kiam li aŭdis pri ŝia reveno, li ne sukcesis sin teni for de ŝi. En iu okazo foririnte por vojaĝo unumonata laŭ la komenca intenco, ĉu pro dumvoja oportuno, ĉu tial ke sinjoro Verduren ruze aranĝis la aferon por agrable surprizi sian edzinon, kaj la fidelulojn avertis nur laŭ la fluo de la eventoj, de Alĝero ili iris al Tunizo, poste al Italio, al Grekio, al Konstantinopolo, al Malgranda Azio. La daŭro de la vojaĝo tiam longiĝis al preskaŭ unu jaro. Svan sin sentis plene trankvila, preskaŭ feliĉa. Kvankam sinjoro Verduren provis konvinki la pianiston kaj edoktoron Kotar pri tio, ke la onklino de la unua kaj la pacientoj de la dua ne bezonas ilian helpon, kaj ke ĉiuokaze estus danĝere se sinjorino Kotar revenus al Parizo, pri kiu sinjorino Verduren asertis ke ĝi estas en revolucia tumulto, li tamen devis ilin lasi reiri de Konstantinopolo. Kaj la pentristo iris kun ili. Iun tagon mallonge post la reveno de la tri vojaĝintoj Svan vidis omnibuson al la Luksemburga Palaco, kaj, havante ian aferon por fari en tiu kvartalo, li ensaltis kaj hazarde eksidis fronte al sinjorino Kotar, kiu estis plenumanta dumtagan rondviziton de konatoj en formala vestaro: plumornamita ĉapelo, silka robo, mufo, ombrelo, nomkartujo, blankaj gantoj freŝe purigitaj. Tiel portante la insignojn de la cirkonstanco ŝi piediris, se pluvo ne estis, de domo al domo ene de unu kvartalo, sed poste por transiĝi al alia kvartalo uzis omnibuson kun bileto valida por la ŝanĝoj. En la unua minuto, antaŭ ol la denaska afableco de la virino krevigis la etburĝan kirason, kaj cetere hezitante, ĉu ŝi antaŭ Svan aludu aŭ ne aludu al la verdurena rondo, ŝi tute senafekte ekparolis per sia malflua, embarasita kaj milda voĉo, kiun la bruaĉo de l' omnibuso jen kaj jen tute superbruis, pri temoj elektitaj inter tiuj, kiujn ŝi aŭdis kaj ripetis en la dudekkvin apartamentoj, al kiuj ŝi supren ŝtuparis dum tiu tago:

— „Mi ne ofendos vin, kara sinjoro, per la demando, ĉu laŭmoda viro, kia vi estas, vidis en la Societo de Mirlitonoj307 la portreton fare de Maĉar308, kiu la tutan parizan societon boligas. Nu, kion vi opinias? Ĉu vi aliĝas al la tendaro de laŭdantoj aŭ al la tendaro de mallaŭdantoj? En ĉiuj salonoj oni nepre parolas pri la portreto far Maĉar, oni ne ŝikas, oni ne puras, oni ne estas nuntempulo, se oni ne iel aŭ tiel opinias pri tiu maĉar-a portreto.“

Svan respondis, ke la portreton li ne vidis, kaj sinjorino Kotar timis, ke ŝi lin ofendis per trudata konfeso de lia nespektemo.

— „Ha, admirinde, vi almenaŭ diras tion tute sincere, vi ne kredas, ke vi perdas la vizaĝon ĉar vi ne vidis la maĉar-an portreton. Mi plene aprobas vian sintenon. Nu, bone, mi mem vidis ĝin – opinioj malsamas, iuj juĝas, ke ĝi estas iom tro zorge farita, iom tro kirlokreme neta – mi juĝas, ke ĝi estas ideala. Kompreneble ŝi ne similas al la bluaj kaj flavaj virinoj de nia amiko Biŝ. Sed mi diros tute sincere – vi juĝos ke mi ne estas en la spirito de ĉi tiu jarcent-fino, sed mi parolas konforme al mia penso – mi ne komprenas. Certe mi agnoskas, ke la portreto de mia edzo havas plurajn kvalitojn, ĝi malpli strangas, ol liaj kutimaj verkoj, sed li ne sindetenis, li pentris la lipharojn blue. En komparo Maĉar... Vidu ĝuste la edzo de la amikino, al kiu mi estas veturanta (dank' al kio mi havas la tre grandan plezuron, ke ni kunvojas) promesis al li, se li iĝos akademiano (li estas kolego de mia edzo, la doktoro), ke li mendos ŝian portreton de Maĉar. Bela celo por fabelo! Mi havas alian amikinon, kiu pretendas, ke ŝi pli ŝatas Leluar-on309. Mi estas nura laiko pri tio kaj eble estas vere, ke Leluar havas pli altan pentrartan scion ol Maĉar, sed mi taksas, ke la precipa kvalito de portreto – des pli se ĝi kostas dek mil frankojn – estas, ke ĝi similas al la bildigito... kaj agrable similas.“

Post ĉi tiuj konsideroj, inspiritaj de la alto de ŝia plumtufo, de la nom-insigno sur ŝia kartujo, de la malgranda numero inke signita de la purigisto ene de la gantoj, kaj de la embaraso pri aludo al la verdurena rondo antaŭ Svan, sinjorino Kotar, vidante ke la vojo ankoraŭ longas ĝis la angulo de la strato Bonaparto, kie la bus-ŝoforo haltigos ŝin, aŭskultis sian koron, kiu al ŝi sufloris aliajn parolojn:

— „Probable vi sentis, ke oni malproksime parolis pri vi, sinjoro“ ŝi diris „dum la vojaĝo, kiun ni faris kun sinjorino Verduren. Oftege oni aludis vin.“

Svan miris: li supozis ke lia nomo neniam sonis antaŭ gesinjoroj Verduren.

— „Cetere“ aldonis sinjorino Kotar „sinjorino De Kreci kunestis, kaj mi ne bezonas klarigi... Se Odeta ĉeestas, ŝi ne povas longe resti sen ia diro pri vi. Kaj evidente mallaŭdo ĝi ne estas. Kiel do? Ĉu vi dubas?“ ŝi aldonis, vidante ke Svan nefideme gestas.

Kaj pelate de sia sincera kredo, ne komprenante iel ajn negative jenan vorton, kiun ŝi uzis nur en la senco kiun ĝi familiare havas alude al varma amikeco inter homoj:

— „Jes, ŝi adoras vin! Ha, tion oni prefere pri vi ne diru antaŭ ŝi! Tiam estus terure! Pri ajna temo, se oni rigardis pentraĵon ekzemple, ŝi diris: ‚Ha, se li nur ĉeestus, li scius kaj klarigus, ĉu ĝi aŭtentas aŭ ne. Tion neniu kapablas, same kiel li.‘ Kaj foje kaj foje ŝi demandis: ‚Kion li estas ĝuste nun faranta? Se li nur iom laborus! Estas bedaŭrinde, ke tiel talenta viro mallaboremas‘ (vi pardonos, ke mi rediras tion, ĉu?) ‚Nun mi vidas lin, li pensas pri ni, li volas diveni, kie ni estas.‘ Ŝi eĉ al rimarko rebatis en maniero, kiun mi trovis kortuŝa; sinjoro Verduren diris: ‚Sed kiel vi povas vidi, kion li estas faranta, dum vi estas du mil mejlojn for de li?‘ kaj tiam Odeta respondis: ‚De okulo de amikino nenio estas forkaŝebla.‘ Ne, vere, kredu al mi, mi ne provas flati vin, vi havas veran amikinon, kian malofte oni havas. Mi sciigos al vi cetere, se vi ne jam konscias, ke vi sola havas ĉe ŝi tian lokon. Sinjorino Verduren ankoraŭ diris tion al mi en la lasta tago de la vojaĝo – vi scias ja, antaŭ disiĝo oni pli libere parolas – ‚Mi ne dirus, ke Odeta nin ne amas, sed ĉio, kion ni diros al ŝi neniom pezas kompare kun tio, kion diros sinjoro Svan.‘ Ho, je la ĉielo! jen la ŝoforo haltigas lin, kun vi babilante mi preskaŭ maltrafis la straton Bonaparto... Ĉu vi estos tiom kompleza, ke vi diros, ĉu mia plumaĵo rektas?“

Kaj sinjorino Kotar elmufigis sian blanke gantitan manon, por ĝin salute prezenti al Svan, tiel elflugigante kune kun bileto por bus-ŝanĝo perspektivon de alt-ranga vivo, kiu plenigis la veturilon kunmikse kun odoro de freŝe purigitaj vestoj. Kaj Svan sentis, ke lia koro plenas je dankemo al ŝi same kiel al sinjorino Verduren – kaj preskaŭ same al Odeta, ĉar la sento, kiun li tiam havis al ŝi ne plu entenis doloron, kaj sekve apenaŭ estis amo – dum ke de la omnibusa platformo li okulsekvis kun kortuŝiĝo, kiel ŝi eniras la straton Bonaparto kuraĝe, sub rekte staranta plumtufo, unumane supren tirante la jupon, aliamane tenante la ombrelon kaj la kartujon, kies insignon ŝi turnis la videbla flanko, lasante antaŭ si la mufon libere pendoli.

Por kontraŭi la malsanecajn sentojn de Svan al Odeta, sinjorino Kotar, pli kuraciste agante ol farus ŝia edzo, apud ili enplantis en la animon de Svan aliajn, normalajn sentojn de dankemo, de amikeco, sentojn, kiuj de tiam rigardos al Odeta en pli humana maniero – pli simile al la maniero kiel li rigardus al aliaj inoj, ĉar ankaŭ aliaj inoj tiajn sentojn eventuale instigus – faciligos la definitivan transformiĝon de Odeta al persono amata per paca korinklino, al tiu homo, kiu lin hejmen alkondukis post festo ĉe la pentristo, al li kaj al Forĉevilo donis glason da oranĝsuko, kaj apud kiu Svan tiam intuis ke li povus vivi feliĉe.

Antaŭ longe li ofte pensis kun teruro, ke iun tagon lia amo al Odeta finiĝos, kaj li tiam rezolutis pri tio, ke li estos atenta: se li sentos, ke ĉi tiu amo lin forlasas, li tuj ĝin rekaptos, ĝin rebridos. Sed nun okazis ke samtempe kiel malfortiĝis lia amo, malfortiĝis lia deziro pri daŭrigo de la ama sento. Nu, oni ne povas ŝanĝiĝi, alipersoniĝi, kaj daŭre agi laŭ la sentoj de la kadukiĝinta personeco. Iafoje la preterpasa lego en gazeto de la nomo de iu el la viroj, kiuj laŭ lia suspekto eble estis amdonantoj de Odeta, revivigis lian ĵaluzon. Sed ĝi ne fortis, kaj pruvante, ke li ne tute forlasis tiun tempon, kiam li tiom suferis sed ankaŭ ricevis la sperton de pli volupta sentmaniero, kaj ke de la hazardaj kurbiĝoj de la vojo li eble ankoraŭ jen kaj jen, de malproksime vidos ĝiajn belajn flankojn, ĉi tiu ĵaluzo al li provizis prefere agrablan eksciton, kiel lasta kulo pruvas al morna parizano, kiu forlasas Venecion kaj ekvojas al Francio, ke Italio kaj somero ankoraŭ ne tiom foras. Sed plejofte kiam li provis tiun tre apartan epokon de sia vivo eble ne konservi, sed almenaŭ klare supervidi, dum tio ankoraŭ eblis, tiam li konsciiĝis, ke li jam ne plu povis; li volis vidi – kiel baldaŭ forsinkontan pejzaĝon – tiun amon, kiun li freŝe forlasis, sed disduiĝo kaj ververa spektado de sento, kiun oni ne plu havas, estas malfacila afero, tiagrade ke lia cerbo baldaŭ malheliĝis, liaj okuloj ne plu vidis, li rezignis pri observado, demetis siajn nazpinĉajn okulvitrojn kaj viŝis la lensojn; kaj li pensis, ke pli bone li ripozu iom, ke li havos tempon por tio poste, kaj malscieme li enkomfortiĝis en la pasivecon de laca vojaĝanto, kiu tiras la ĉapelon ombre super la okulojn por dormi en la vagono, kiu – li sentas – lin forportas kun granda kaj kreska rapideco for de lando, en kiu li tiom longe vivis, kaj al kiu li volis nepre sendi lastan adiaŭon antaŭ ol ĝi malaperos. Ja – simile al tia vojaĝanto, kiu vekiĝus nur je la alveno en Francio, kiam Svan hazarde trovis proksiman pruvon, ke Forĉevilo estis amdonanto de Odeta, li surprize ricevis de tio nenian doloron kaj komprenis, ke amo jam forpasis, kaj li bedaŭris, ke nenio signis al li la momenton, kiam tio definitive okazis. Kaj kiel antaŭ la unuafoja kiso kun Odeta li penis por ke lia animo konservu bildon de la vizaĝo, kiun ŝi longe havis en liaj okuloj, kaj kiun la memoro pri ĉi tiu kiso modifos, tiel li volis – almenaŭ enpense – havi tempon por laŭorda adiaŭo – dum ŝi ankoraŭ ekzistis – al tiu Odeta en li instiganta amon kaj ĵaluzon, al tiu Odeta en li kaŭzanta suferon, kiun li de nun neniam revidos. Li eraris. Li revidis ŝin ankoraŭfoje, post kelkaj semajnoj. Tio okazis dum dormado, en la duonhelo de sonĝo. Li estis promenanta kun sinjorino Verduren, doktoro Kotar, junulo kun fezo, kiun li ne sukcesis identigi, la pentristo, Odeta, Napoleono la 3a kaj mia avo laŭ borda vojo, kiu jen de tre alte, jen de nur kelkaj metroj apikis super la maro, tiel ke oni konstante alsupris aŭ alsubis; tiuj promenantoj, kiuj desupris, jam ne plu estis videblaj de tiuj, kiuj ankoraŭ alsupris, la malabunda restanta lumo estis fadanta kaj ŝajnis, ke plena nokto tre baldaŭ kovros ĉion. En iuj momentoj ondoj elŝprucis sur la bordon kaj Svan sentis sur sia vango glaciajn malsekaĵojn. Odeta diris al li, ke li viŝu ilin, li ne povis fari tion kaj sentis konfuziĝon rilate al ŝi – ankaŭ tial ke li estis en noktorobo. Li esperis, ke pro la mallumo homoj ne rimarkos tion, sed tiam sinjorino Verduren lin mire, fikse rigardis dum longa momento daŭre de kiu li vidis, kiel ŝia vizaĝo aliformiĝas, ŝia nazo longiĝas, kaj ŝi nun havas longajn lipharojn. Li deturniĝis kaj rigardis Odetan, ŝiaj vangoj estis palaj kun ruĝaj punktetoj, ŝia vizaĝo estis streĉita, kun malhelaj subokulaj arkoj, sed ŝi rigardis al li kun teneraj okuloj kvazaŭ pendaj, al li falontaj kiel larmoj, kaj li sentis, ke li tiom amas ŝin, ke li ŝin tuj forkondukos se li povos. Subite Odeta turnis sian pojnon, okulis al malgranda horloĝo kaj diris: „mi nun devas iri“, ŝi adiaŭis ĉiun en sama maniero, ne aparte traktante Svan-on, ne konfidante al li kie ŝi revidos lin en tiu sama vespero aŭ en alia tago. Li ne aŭdacis demandi ŝin pri tio, li volis ŝin postsekvi kaj devis – ne povante sin turni al ŝi – ridete respondi demandon de sinjorino Verduren, sed lia koro terure batadis, li sentis al Odeta malamon, li volonte krevigus ŝiajn okulojn, kiujn li antaŭ mallonge tre amis, dispremus ŝiajn malfreŝajn vangojn. Li plu alsupris kun sinjorino Verduren, kaj sekve per ĉiu paŝo malproksimiĝis de Odeta, kiu desupris en la kontraŭa direkto. Post sekundo ŝi estis foririnta antaŭ multaj horoj. La pentristo Svan-on atentigis pri tio, ke Napoleono la 3a ŝtele foriris mallonge post ŝi. „Tion ili certe interkonsentis“ li daŭrigis, „ili probable kuniĝis piede de la deklivo sed ne kune adiaŭis pro deco. Ŝi estas lia amdonantino.“ La nekonata junulo ekploris. Svan penis lin konsoli. „Vidu, ŝi prave agas“ li diris, viŝante al li la okulojn kaj deprenante lian fezon por ke li sentu sin pli komforte „mi konsilis dekon da fojoj, ke ŝi tiel agu. Kial vi malgajas pri tio? Li estas la ĝusta viro, kiu komprenos ŝian koron.“ Tiele Svan parolis al si mem, ĉar la junulo, kiun li unue ne identigis, estis ankaŭ li; imite al iuj romanistoj li estis dismemiĝinta en du rolantojn, unuflanke en la sonĝo-memon, aliflanke en la junan viron, kiu tie staris kun fezo.

La nomon Napoleono la 3a li pro ia nebula ide-asocio donis al Forĉevilo, ankaŭ pro ia modifiĝo de la normala vizaĝ-aspekto de la barono kaj pro granda rubando de honora legio310 pendanta de lia kolo; sed reale la tuta simbola kaj memora impreso de tiu figuro en lia sonĝo nedubinde respondis al la rolo de Forĉevilo. Ĉar el malkompletaj kaj efemeraj bildoj Svan en sia dormo faris erarajn deduktojn, cetere tiumomente disponante pri tia krea povo, ke li mem dismultiĝis, kiel okazas ĉe iuj elementaj vivaĵoj; el la varmo de sia propra mankavo li modlis la ĉeeston de aliula mano, kiun li image premis, kaj el sentoj kaj emocioj, kiujn li ankoraŭ ne klare konsciis, li naskis iluziajn okazaĵojn, kiuj per sia logika viciĝo enkondukos en lian dormon en la ĝusta punkto la necesan figuron, kiu ricevos lian amon aŭ kaŭzos lian vekiĝon. Subite fariĝis plena nokto, sonorilego alarmis, loĝantoj preterkuris, fuĝante el brulegantaj domoj; Svan aŭdis, kiel rumoris albatiĝantaj ondoj kaj kiel en lia brusto angore batadis kun sama impeto lia koro. Lia palpitacio akute rapidiĝis, li sentis neklarigeblan suferon, naŭzon; brulvundita kampulo al li haste diris preterpase: „Venu kaj demandu de Ĉarlus, kien Odeta iris kun sia kunulo por la fino de la vespero, iatempe li estis ŝia amanto, kaj ŝi ĉion konfesas al li. Ili estas tiuj, kiuj kaŭzis la brulegon.“ La viro estis lia ĉambristo, kiu venis por lia vekiĝo kaj efektive diris:

— „Sinjoro, estas la oka horo kaj la barbiro ĵus venis, mi diris ke li revenu post unu horo.“

Sed ĉi tiu frazo eniĝis en la densan medion de la dormo, en kiu Svan ripozis, kaj lian konscion fine tuŝis nur post tia devojiĝo, pro kiu funde de akvejo lumradio ŝajnas plena suno, simile kiel antaŭ momento la sono de la porda tintilo, fariĝante en ĉi tiu profundejo bruo de alarma sonorilego, naskis la epizodon de la brulego. Fine la dekoro, kiu staris antaŭ liaj okuloj, dispolviĝis, li malfermis la okulojn, lastan fojon aŭdis, ke sonas ondo de la forflusanta maro. Li tuŝis sian vangon. Ĝi sekis. Li tamen memoris la senton de la malvarma akvo, la guston de la salo. Li stariĝis, vestiĝis. Li estis mendinta la barbiron en frua horo ĉar li skribis en la antaŭa tago al mia avo pri tio, ke li posttagmeze vizitos Kombreon, ĉar li eksciis ke sinjorino De Kambremer – eksnome fraŭlino Legranden – tie restos dum kelkaj tagoj. En lia memoro kuniĝis la ĉarmo de ŝia juna vizaĝo kun tiu de la kampara pejzaĝo, kiun li delonge ne vizitis, kaj ili kune al li prezentis allogan tuton, pro kiu li fine decidis ke li forlasos Parizon dum kelkaj tagoj. Tial ke la hazardaj cirkonstancoj, en kiuj oni ekkonas iun ne nepre kongruas kun la tempo, en kiu oni ŝin aŭ lin amas, sed, pli vaste dissemiĝante, eventuale okazas antaŭ ĝia komenciĝo aŭ ripetiĝas post ĝia fino, la unuaj aperoj en ies vivo de homo poste amota retrospekte ŝajnas averto, omeno. Ĝuste tiamaniere Svan ofte repensis pri la intervidiĝo kun Odeta en teatrejo, la unuan vesperon, kiam li ne supozis ke li revidos ŝin iam – kaj nun memoris la vesperon ĉe sinjorino De Santeŭverto, en kiu li prezentis la generalon De Frobervilo al sinjorino De Kambremer. Tiom multaj kaj diversaj estas la celoj de la vivo, ke nemalofte sama cirkonstanco malfermas la vojon kaj al ankoraŭ ne ekzistanta feliĉo kaj al la akriĝo de suferiga ĉagreno. Kaj tre probable tia sorto povus trafi Svan-on en alia loko, ol ĉe sinjorino De Santeŭverto. Supozeble, se li en tiu vespero estus en alia loko, al lia vivo miksiĝus aliaj feliĉoj, aliaj ĉagrenoj, kiuj al li poste ŝajnus fatalaj. Sed kio al li ŝajnis fatala kompreneble estis tio, kio vere okazis, kaj li tre proksimis al la kredo, ke lia decido viziti la societan vesperon de sinjorino De Santeŭverto estis providenca, ĉar lia animo, dezirante admiri la riĉe diversajn aspektojn de la vivo sed ne povante longe elteni la esploron de malfacila demando – ekzemple de la demando, kio estis plej dezirinda – konsideris, ke la suferoj, kiujn li trasentis en tiu vespero kaj la ankoraŭ ne koneblaj plezuroj, kiuj jam skiziĝis – kaj kiujn kompare pesi estus malfacile – estis ia necesa ĉeno de eventoj.

Sed kiam unu horon post sia vekiĝo li instrukciis al la barbiro, kiel li aranĝu lian brosan frizaĵon por ke ĝi ne taŭziĝu en la vagono, li memoris sian sonĝon, revidis, kiel li sentis iam tre proksime la palan haŭton de Odeta, ŝiajn tro magrajn vangojn, ŝian streĉitan vizaĝon, ŝiajn lacajn okulojn, ĉion, kion – dum la sinsekvaj tempoj de tenereco al Odeta, kiuj, konsistigante daŭran amon al ŝi, kaŭzis longan forgeson de la unua bildo, kiun pri ŝi li ricevis – li estis ne plu rimarkanta ekde la komenciĝo de ilia amafero, el kiu probable dum lia dormo lia memoro ĉerpis ĉi tiun precizan sensacon. Kaj kun tiu okaza krudeco, kiu ĉe li aperis pli ofte en tempo, kiam li ne malfeliĉis kaj lia morala memgardo sekve malfortiĝis, li enpense ekkriis: „pa! mi misuzis plurajn jarojn de mia vivo, mi aspiris al morto, mi travivis mian plej grandan amon por ino, kiu al mi ne plaĉis, kiu ne estis de la speco, kiun mi ŝatas!“

Tria Parto: Landonomoj, la Nomo

El la ĉambroj, kiujn mi ofte primemoris en sendormaj noktoj, neniu tiom kontrastis kun la ĉambroj de Kombreo surŝutitaj de grajna, polena, gustumebla kaj pia atmosfero, kiom tiu de la Granda Hotelo de la Plaĝo en Balbeko, kie la lakobrile farbitaj muroj entenis, simile al glata tego de naĝejo, en kiu akvo bluas, puran, lazuran kaj sal-odoran aeron. La bavara311 dekoristo, al kiu la tuta interna aranĝo de la establo estis komisiita, variigis la aspektojn de la ĉambroj kaj instalis laŭlonge de tri flankoj de tiu, en kiu mi restadis, malaltajn vitritajn libro-bretarojn, sur kiuj laŭ ilia situo kaj pro efekto, kiun li ne celis, tiu aŭ tiu parto de la ŝanĝiĝema mara panoramo speguliĝis, vicigante serion de helaj mar-pejzaĝoj, kiun dispartigis nur plenaj vandoj el akaĵuligno. La tuta ĉambro rezulte similis al iu el la specimenaj dormejoj, kiujn oni prezentas en ekspozicioj de secesiaj mebloj, en kiu ilin ornamas belartaĵoj supozeble rolantaj por la okula plezuro de la okupanto, elektitaj el temoj rilataj al la speco de pejzaĝo en kiu la ĉirkaŭe imagenda domo situas.

Sed al tiu reala Balbeko tre kontrastis ankaŭ la alia Balbeko, pri kiu mi ofte revis en ŝtormaj tagoj, kiam la vento tiom forte blovis, ke Franciska, min akompanante al la Elizeaj Kampoj, rekomendis ke mi ne staru proksime al muroj, time ke tie falus eventuale tegolo, kaj kun ĝemoj parolis pri la grandaj detruoj kaj ŝippereoj, kiujn anoncis gazetoj. Mia granda deziro estis spektado de mar-ŝtormo, ne tial ke ĝi estas bela vidindaĵo, sed prefere tial ke ĝi elmontras momentan eron el la realaj procezoj de la naturo; aŭ pliĝuste mi rigardis belaj nur tiujn spektaĵojn, pri kiuj mi sciis, ke oni ne aparte aranĝis ilin por mia plezuro, sed ke ili estas nepraj, neŝanĝeblaj – do belajn pejzaĝojn aŭ eminentajn artaĵojn. Mi deziris, mi avidis konon nur de tiuj objektoj, kiujn mi kredis pli veraj ol mi mem, kiuj laŭ mia takso parte rivelis la penson de genia homo aŭ la forton kaj gracion de la naturo, kia ĝi aperas per si mem sen prilaboro fare de homoj. Same kiel la bela sono de voĉo, izole redonata de fonografo, ne konsolus iun pri la morto de lia patrino, tiel meĥanike simulata ŝtormo estus al mi same indiferenta kiel la lumaj fontanoj de la Universala Ekspozicio312. Mi volis ankaŭ, por certigi la aŭtentecon de la ŝtormo, ke la bordo estu natura, ne prikonstruita per digo nove starigita de urba administro. La naturo cetere en ĉiuj sentoj, kiujn ĝi instigis en mia animo, ŝajnis al mi ĉiarespekte alia ol la meĥanikaj kreaĵoj de homoj. Ju malpli markita de ilia ĉeesto ĝi estis, des pli da spaco por la vastiĝo de mia koro ĝi disponigis. Nu, ĝuste la nomon Balbeko mi memoris pro mencio fare de Legranden, kiel nomon de plaĝo proksima al „tiu mortiga bordo fama pro multaj ŝippereoj, kiun kovras dum duono de la jaro la funebra tuko de nebuloj kaj la ŝaŭmo de ondoj“.

„Tie en la surpaŝata grundo“ li plu diris „oni sentas ankoraŭ pli intense ol eĉ en Finistero313 – spite al eventuala nuntempa konstruo de hoteloj, kiuj staras sur la antikva ostaro de la tero, sed ĝin ne aliigas – oni sentas la veran finon de la franca, de la eŭropa lando, de la antikva mondo. Tie estas la lasta kampadejo de fiŝistoj, similaj al ĉiuj fiŝistoj, kiuj ekzistis ekde la komenciĝo de homa mondo, fronte al la eterna regno de maraj nebuloj kaj ombroj.“ Iun tagon en Kombreo mi aludis al la strando de Balbeko antaŭ sinjoro Svan, dezirante aŭdi, ĉu ĝi estas la plej oportuna loko por spektado de grandaj ŝtormoj, kaj li respondis: „Efektive Balbekon mi bonege konas... La balbeka preĝejo el la 12a kaj 13a jarcentoj duone romanikas kaj ĝi estas la plej kurioza ekzemplo de normanda gotika stilo, tiel aparta, ke ĝi ŝajnas ia persa verko.“ Kaj tiu loko, kiu ĝis tiam en mia imago estis restaĵo de praaĝa naturo konservanta sian aspekton el grandaj geologiaj okazaĵoj, same fremda al homa historio kiel la Atlantika Maro aŭ la Granda Ursino, kun sovaĝaj fiŝistoj, por kiuj same kiel por balenoj Mezepoko neniam ekzistis – subite – al mi tre plaĉe – trovis rangon en la vico de jarcentoj, travivis la romanikan tempon, kaj mi kontente eksciis ke la gotika trifolio en sia tempo alvenis kaj gravuriĝis sur tiuj sovaĝaj rokoj, sammaniere kiel iuj delikataj sed vivemaj vegetaĵoj dise kiel steloj aperas, kiam printempas, sur la polusaj neĝejoj. Kaj reciproke al la enhistoriigo, kiun gotiko donis al tiu loko kaj al tiuj homoj, ankaŭ ili ĝin stampis per sia propra marko. Mi penis imagi, kiel la fiŝistoj vivis, kiel ili faris provon de malvasta, nerimarkita ensociiĝo siaflanke iam en Mezepoko, kuniĝinte en iu loko de tiu infera bordo, piede de mortigaj klifoj; kaj la gotika stilo nun ŝajnis al mi pli vivema, ĉar mi vidis kiel en aparta okazo, malproksime de la urboj, en kiuj mi ĝis tiam ĝin imagis, ĝi kreskis sur sovaĝaj rokoj kaj floris en la formo de svelta sonorilturo. Oni min tiam akompanis por spektado de kopioj de la plej famaj balbekaj skulptaĵoj: buklaj kaj platnazaj apostoloj, Sankta Maria el la preĝeja pordego, kaj ĝojo haltigis mian spiron pro la penso ke mi baldaŭ vidos ilin plenforme aperi antaŭ fono el ĉiama, sal-odora nebulo. Kaj do en mildaj, antaŭŝtormaj februaraj vesperoj vento – sugestante al mia koro, kiun ĝi egale forte tremigis kiel la kamenon de mia dormoĉambro, projekton de vojaĝo al Balbeko – kunigis en mia animo la revadon pri gotikaj arkitekturaĵoj kaj la aspiron al mara ŝtormo.

Volonte mi veturus en la tuj sekva tago per la bela, vasta trajno de la 13a horo kaj 22 minutoj, pri kiu reklamis afiŝoj de la Kompanio de Fervojo kun anoncoj de rondvojaĝoj, kaj mia koro nepre pli rapide batis kiam mi legis sur ili la diritan horon: ĝi ŝajne markis precizan punkton de la posttagmezo per suka entranĉo, mistera signo, ekde kiu la devojiĝantaj horoj kompreneble ankoraŭ kondukos ĝis la vespero, ĝis la posta mateno, sed ilin oni travivos – anstataŭ en Parizo – en iu el la urboj, kiujn la trajno trapasas kaj inter kiuj ĝi proponas elekton, ĉar ĝi haltas en Bajozo, Kutanco, Vitreo, Kestamberto, Pontorson, Balbeko, Lanion, Lambalo, Benageto, Pontaveno, Kemperleo314, kaj iris, admirinde iris, abunde ŝarĝita per nomoj tiel al mi ofertitaj kaj inter kiuj preferon mi ne sukcesis havi ĉar neniun mi volis foroferi. Sed, ne atendante tiun specifan trajnon, mi povus, min haste vestante, forveturi jam en la sama vespero, se tion permesus miaj gepatroj, kaj alveni en Balbekon kiam la mateniĝo blankas super tumulta maro, de kies alĵetataj ŝaŭmaĵoj mi saviĝus rifuĝante en la persa preĝejo. Sed kiam proksimiĝis la tempo de la paska feriado, miaj gepatroj promesis ke ni foje pasigos ĝin en Norda Italio, kaj la revo de maraj ŝtormoj, kiu mian animon plenigis per spektemo por ondoj el ĉiuj direktoj alimpetantaj ĉiam pli alten al la plej sovaĝa bordo, apud krutaj, malglataj, klifo-similaj preĝejoj de kies turoj mar-birdoj blekas, subite velkis, senĉarmiĝis, forcedis ĉar ĝi kontraŭis kaj nepre malfortigus la malan revon, kiu prenis ĝian lokon, pri diafane multekolora printempo – ne la kombrea, ankoraŭ pro multaj pintoj de frosto akre pikema frusezono, sed tiu, kiu jam per lilioj kaj anemonoj kovris la kampojn de Fiezolo315 kaj Florencon blindume plenigis per ora fono simila al tiuj de pentraĵoj far Fra Anĝeliko316. De tiam sole lumradioj, bonodoroj kaj koloroj ŝajnis al mi ŝatindaj; ĉar la aliiĝo de imagoj en mi sekvigis ankaŭ ŝanĝon de la fronto de la deziro, kaj same subite kiel iafoje okazas en muzikaĵo, plenan ŝanĝon de tonalo en mia sentaro. Iom poste sufiĉis nura vetera variado por kaŭzi en mia humoro tian modulacion, sen ke estis bezone atendi la revenon de aparta sezono. Ĉar ofte oni trovas izole en sezono unu tagon de alia, kaj ĝi transportas onin al ĝi, ĝi vekas en la animo, ĝi dezirigas ties apartajn plezurojn kaj interrompas la ordinaran fluon de revado, ŝovante al pli frua aŭ pli malfrua vico ol la normala ĉi tiun folion ŝiritan el alia ĉapitro ene de la disordigita kalendaro de feliĉo. Sed baldaŭ – simile al tiuj naturaj fenomenoj, el kiuj komforto aŭ sano nur hazarde kaj efemere profitas, ĝis kiam scienco ilin ekregas, kaj, ilin laŭvole produktante, al homoj donas mastrecon super ilia apero de tiam sendependa je la povo kaj senrilata al la permesemo de sorto – tiel la apero de revoj pri Atlantiko aŭ respektive Italio ĉesis obei al la sola alterno de sezonoj kaj veteroj. Mi bezonis por ilin revivigi nur elparoladon de jenaj vortoj: Balbeko, Venecio, Florenco, ene de kiuj laŭtempe amasiĝis la deziro, kiun al mi kaŭzis la lokoj, kiujn ili nomas. Se el iu libro – eĉ en printempo – mi legis la nomon Balbeko, ĉi tio estis sufiĉa kaŭzo por vekiĝo de mia aspiro al ŝtormoj kaj normandiaj gotikaj konstruaĵoj; eĉ en ŝtorma tago la nomoj Florenco aŭ Venecio al mi dezirigis sunlumon, liliojn, la Dukan Palacon kaj Sanktan-Marian de la Floroj317.

Tamen, en si definitive enkaptante la imagan bildon, kiun mi havis pri tiuj urboj, ilia nomo ĝin modifis, ĝian mensan reaperon dependigis je siaj propraj leĝoj; ĝi sekve havis tiun efikon, ke la bildo iĝis pli bela sed ankaŭ pli malsama, ol la reala normandia aŭ toskana urbo efektive povis esti, kaj, pliigante la arbitran ĝuon de mia imago, ĝi preparis mian estontan disreviĝon okaze de vojaĝoj. Ĝi altigis mian ideon pri tiu aŭ tiu loko de la mondo, ĝin igis pli aparta kaj konsekvence pli reala. Urbojn, pejzaĝojn, monumentojn mi tiuepoke ne imagis kiel pli aŭ malpli agrablajn spektaĵojn tie kaj tie fasonitajn el sama substanco, sed ĉiun el ili kiel nekonataĵon esence diversan de ĉiuj aliaj, kiun mia animo soifis, kaj kiun ĝi por sia profito ekkonos. Ili des pli klare individuiĝis per tio, ke ili ricevis nomojn, nomojn al ili plene dediĉitajn, nomojn, kiajn havas ankaŭ personoj. Vorto al homoj prezentas pri aĵoj etan, klaran, facile uzeblan bildon, similan al tiuj, kiujn ĉe lernejaj muroj oni pendigas por ekzempligi al infanoj, kia estas ligno-prilabora tablo, birdo, formiko-nesto... kaj de tio ili komprenu, ke ĉiuj samspecaĵoj similas. Sed pri personoj – kaj pri urboj, kiujn oni pro la nomado kutime rigardas individuaj, unikaj kiel personoj – nomoj donas konfuzan bildon, kiu de ili, de ilia brila aŭ malhela sonoro ricevas koloron kiu ilin plene farbas, kiel iun el la tute bluaj aŭ tute ruĝaj afiŝoj, sur kiuj pro ia teĥnika kondiĉo de ilia produktado aŭ pro kaprico de la tipografo bluas aŭ ruĝas ne nur ĉielo kaj maro, sed ankaŭ boatoj, preĝejo, piedirantoj. La nomo Parmo318 – nomo de iu el la urboj, kiujn mi plej arde deziris viziti de kiam mi legis ‚La Kartuzion de Parmo‘319 – al mi ŝajnis kompakta, glata, malvo-kolora kaj milda; se oni al mi parolis pri ajna parma domo, en kiu mi eventuale gastos, oni per tio en mi estigis la plezuran penson, ke mi restos en glata, kompakta, malva kaj milda loĝejo, kiu similis al konstruaĵo de nenia italia urbo, ĉar mi ĝin fantaziis nur laŭ la sugesto de la peza silabo kiu sonas en la nomo Parmo, ene de kiu por aera blovo spaco ne estas, kaj laŭ la tuta stendala320 mildeco kaj rebrilo de violoj, kiujn mi sorbigis al ĝi. Kaj kiam mi pensis pri Florenco, ĝi aperis kiel mirinde bonodora urbo simila al flora petalaro, ĉar ĝi havis la alnomon ‚Urbo de Lilioj‘ kaj ĝia katedralo nomiĝis Sankta-Maria de la Floroj. Se pri Balbeko temis, mi vidis sur ĝia nomo, kvazaŭ sur antikva normandia vazo konservanta la koloron de la tero el kiu oni ĝin fasonis, la aperon de bildo ekzempla pri ekstempa moro aŭ rito, pri feŭda uzanco, pri malnova stato de iu loko, pri arkaika elparolo, kiu kunmetis ĝiajn bizarajn silabojn, kaj mi atendis, ke mi aŭdos similajn sonojn ankaŭ el la buŝo de la hotelisto, kiu, al mi verŝinte lakto-kafon post mia alveno, min kondukos antaŭ la preĝejon por spektado de la tumultanta maro, kaj kiu nepre havos la disputeman, solenan kaj antikvan mienon de figuro el mezepoka novelo.

Se mia sano boniĝus kaj miaj gepatroj permesus, ke mi eble ne faru longan restadon en Balbeko, sed almenaŭ unu fojon ekskursu por rapida esploro de la arkitekturaj verkoj kaj pejzaĝoj de Normandio aŭ de Bretonio per la trajno veturanta je la 13a horo kaj 22 minutoj, per kiu mi jam multfoje veturis en imago, mi volus tiam halti prefere en la plej belaj urboj, sed kiom ajn mi komparis ilin, kiel do mi elektus – ja neniel pli facile ol inter individuaj homoj, kiuj ne estas interŝanĝeblaj – inter Bajozo, tre alta en sia robo el ruĝeta punto supre prilumata de la duonbrila oro de sia akcenta silabo; Vitreo, kies centra ‚e‘-o kun vitro alternigas nigran lignon en la romboj de ĝiaj malnovaj fenestraj vitroj; mildasona Lambalo, kies blankeco nuance varias de ovoŝela koloro ĝis perla grizo; Kutanco, normanda katedrala urbo, kiun ĝia grasa, flaviĝanta finaĵo kronas per butera turo; Lanion, kun la bruo – meze de ĝia vilaĝa silento – de ĉaro persekutata de muŝo; Kestamberto, Pontorson, komikaj, naivaj, blankaj plumoj kaj flavaj bekoj disaj sur la landvojo de riveraj, bukolikaj lokoj; Benageto, nomo apenaŭ ligita al la bordo, kiun rivero baldaŭ entiros en sian algoplenan fluon; Pontaveno, blanka kaj rozkolora ekflugo de malpeza, kvazaŭ-pluma punta ĉapo, kiu treme speguliĝas en verda akvo de kanalo; Kemperleo, siaflanke pli bone ligita, depost Mezepoko inter rojoj pro kiuj ĝi lirlas kaj perliĝas per grizajlo simila al tiu, kiun faras tra araneaĵoj de vitroplafono sunradioj ŝanĝiĝintaj en malakrajn pinglojn el arĝento polurita?

Ĉiuj ĉi bildoj malĝustis ankaŭ pro alia kaŭzo: nome ĉar ili necese estis tre skemaj; probable tion, al kio mia imago aspiris kaj kion mi tra la sensoj nur malkomplete kaj senplezure perceptis en la tiama tempo, mi enfermis sekure en la nomojn; probable tial ke mi amasigis en ili multajn revojn, ili nun fokusis miajn dezirojn; sed nomoj ne tre vastas; mi povis apenaŭ en ili po enfermi du aŭ tri precipajn vindindaĵojn de la koncerna urbo kaj ili tie restis unu rekte apud la alia sen iaj interaĵoj; en la nomo Balbeko, kiel en la grandiga lenso de tiuj plumingoj, kiujn oni povas aĉeti en apudmaraj butikoj, mi vidis altiĝantajn ondojn ĉirkaŭ persa-stila preĝejo. Eble la troa simpleco de tiuj bildoj estis ĝuste unu el la kialoj, pro kiuj ili tiom firme gvidis miajn pensojn. Kiam mia patro decidis iun jaron, ke ni veturos por la paska feriado al Florenco kaj Venecio, ne trovinte en la nomo Florenco sufiĉan spacon por la normalaj konsistaĵoj de urbo, mi devis elturniĝi, estigante supernaturan urbon el la fekundigo de tio, kio miakrede estis la esenco de la genio de Ĝoto, fare de iuj printempaj odoroj. Maksimume – ĉar oni en nomo tenos egalan malmulton da daŭro kiel da spaco – kiel iuj bildoj de Ĝoto mem prezentas en du malsamaj momentoj la agojn de sama homo, jen kuŝa en sia lito, jen ekrajdonta ĉevalon, la nomo Florenco dividiĝis en du fakojn. En la unua sub baldakena konstruaĵo mi vidadis freskon, kiun parte kovris kurteno el matena, polvuma, oblikva kaj grade kreskanta sunlumo; en la alia (ĉar nomon mi ne rigardis malproksima idealaĵo, sed parto de la realo, en kies atmosferon mi mergiĝos, kaj sekve la ankoraŭ ne spertita, la plene nova kaj pura vivo, kiun mi en ĝi enfermis, transdonis al tute ordinaraj plezuroj, al simplaj ĉiutagaj scenoj la ĉarmon, kiun ili havas en frurenesancaj pentraĵoj) mi rapide transiris – hastante por la baldaŭa manĝo en kiu estos fruktoj kaj vino el Kiantio321 – la Malnovan Ponton322 embarasitan de jonkviloj, narcisoj kaj anemonoj. Ĉi tion – kvankam mi estis en Parizo – mi vidadis, kaj tute ne tion, kio min rekte ĉirkaŭis. La landoj, kiujn homo prirevas – eĉ se oni konsideras ĉi tiun demandon el realisma vidpunkto – multe pli gravas ĉiumomente en lia efektiva vivo, ol la lando en kiu li vere estas. Ja – se mi tiam pli atentus tion, kio plenigis mian animon, kiam mi elparolis la vortojn „iri al Florenco, al Parmo, al Pizo323, al Venecio“ mi rimarkus, ke tio, kion mi vidadis, neniel estis urbo, sed io same alinatura kompare kun ĉio jam konata, same delica, kiel estus por homaro, kiu ĉiam vivus en etoso de finiĝantaj vintraj posttagmezoj, tiu nekonata mirindaĵo: printempa mateno. Ĉi tiuj fantaziaj, memegalaj, ĉiam samaj bildoj plenigis mian tagan kaj noktan tempon kaj distingis tiun epokon de mia vivo disde la antaŭaj – kvankam ili povus ŝajni samaj en la okuloj de observanto, kiu vidus la eksteran aspekton de aferoj, kiu do nenion vidus – kiel en opero melodia motivo enkondukas novaĵon, kiun oni ne suspektus el la sola legado de la libreto, des malpli suspektus se oni restus ekster la operejo, nure kalkulante kiom da horkvaronoj pasis. Kaj eĉ je tiu simple tempokalkula vidpunkto la tagoj de homa vivo ne egalas. Por ilia trairado homoj karaktere iom nervemaj – kaj tia mi estis – kluĉas, kiel aŭtomobiloj, diversajn rapidumojn. Iuj tagoj montosimile krutas, malfacilas kaj oni bezonas grandegan tempon por ilin supreniri; aliaj tagoj deklivas malsupren kaj oni rapide sur ili glitas, gaje kantante. Dum tiu monato – en kiu mi mense ripetadis kiel melodion, neniam satiĝante, la kontemplon de la bildoj de Florenco, de Venecio, de Pizo, por kiuj la aspiro kiun ili en mi instigis restis tute individua, kvazaŭ ĝi estus amo, estus amo al iu persono – mi konstante kredis, ke ili estas ekstera realaĵo, kaj ili al mi spertigis same belan esperon, kian eble havis kristano el la frua tempo de tiu religio pri proksima eniro en paradizon. Sekve, sen ke mi zorgis pri la paradokso, ke mi volis rigardi, tuŝi per la sens-organoj tion, kion fantazio kreis kaj kion sens-organoj neniel perceptis (kaj tio estis des pli tenta por ili, des pli diversa de ĉio, kion ili antaŭe konis), tio, kio plej ardigis mian deziron, estis ĉiu elemento, kiu atestis pri la realeco de tiuj bildoj, ĉar ĝi esperigis ke la deziro kontentiĝos. Kaj kvankam mia fervoro fontis el aspiro al ĝuado de belaj artaĵoj, ol libroj pri belartoj, ĝin pli certe instigis gvidlibroj por vojaĝantoj, kaj ol gvidlibroj, pli certe la fervoja hortabelo. Min kortuŝis la penso, ke la sama Florenco, kiun en mia imago mi vidis proksima sed nealirebla, spite al tio ke la distanco inter ĝi kaj mi ne estis en mia memo transigebla – ĝin mi povos atingi per ruzo, per kromvojo, veturante per la tielnomata surtera vojo. Sendube kiam mi ripetis, ege antaŭvalorigante tion, kion mi vidos, ke Venecio estas „la lernejo de Ĝorĝone324, la restejo de Ticiano, la plej ampleksa muzeo de doma konstruarto mezepoka“ mi estis feliĉa. Pli feliĉa mi tamen estis, kiam, elirinte por ia aĉeto, rapide paŝante pro la vetero, kiu post malmulte da fruaj printempaj tagoj denove iĝis same vintreca kiel tiu, kiun ni kutime trovis en Kombreo en la antaŭpaska semajno, vidante sur la avenuoj hipokaŝtanarbojn, kiuj staris en fluo de malvarmega, kvazaŭ likva aero kaj malgraŭe – samaspekte kiel akurataj, jam komplete vestitaj gastoj, kiujn nenio senkuraĝigos – komencis ŝveligi, ĉizi el siaj frostitaj blokoj la nerezisteblajn foliojn, kies poioma kresko la abortiga forto de malvarmo kontraŭis sed haltigi ne povis – mi pensis pri tio, ke la Malnovan Ponton jam abunde kovras hiacintoj kaj anemonoj kaj ke printempa suno jam la ondojn de la Granda Kanalo325 plenigas per tiel malhela lazuro, tiel noble smeralda tono, ke alfluante pieden de la pentritaj verkoj de Ticiano ili kun ĉi tiuj vete riĉas je koloroj. Mia ĝojo grandegis, kiam mi vidis, ke mia patro, okulinte al la barometro kaj murmurinte kontraŭ la malvarma vetero, komencis kalkuli, kiuj vagonaroj plej oportunos, kaj mi tiam komprenis ke enironte post la tagmanĝo la karbopelatan laboratorion, la magian kameron, kiu surprenas la operacion de transmutaciigo de ĉio ĉirkaŭa, ni povos vekiĝi en la posta tago en la ora kaj marmora urbo ‚ornamita de jaspoj, pavimita per smeraldoj‘326. Tiel do ĉi tiu kaj la Urbo de Lilioj ne estis nur fikciaj bildoj, kiujn oni laŭvole prezentas al sia imago, sed ekzistis je iu difinita distanco de Parizo, kiun oni nepre transvojaĝu se oni deziras ilin vidi, en iu difinita, nekonfuzinda loko de la tero – malmultavorte estis tute realaj. Kaj ili realiĝis por mi ankoraŭ pli klare kiam mia patro, dirante: „nu bone, vi povos resti en Venecio de la 20a de aprilo ĝis la 29a, kaj poste vi atingos Florencon jam matene de la paska tago“ ilin ambaŭ esceptigis ĉifoje ne nur el la abstrakta spaco, sed ankaŭ el la fantazia tempo, en kiun oni lokas ne nur unu vojaĝon, sed samtempe aliajn, paralelajn, kaj tion faras sen tro da hezito ĉar ili ĉiuj estas virtualaj – la fantazian tempon oni regeneras tiel facile, ke oni ankoraŭ povas ĝin pasigi en iu urbo, post ol oni ĝin pasigis en alia – kaj kiam li al ili dediĉis plurajn el la alispecaj tagoj, kiuj atestas pri la aŭtenteco de la aferoj kiujn oni zorgas dum ilia daŭro, ĉar ĉi lastaj tagoj estas senripetaj, ili konsumiĝas pro uzado, ne revenas, oni ne povas ilin travivi ĉi tie post ol oni travivis ilin aliloke; mi sentis, ke al la semajno, kiu komenciĝis kun la lundo, kiam la purigisto reportos la blankan veŝton kiun mi tute makulis per inko, la du noblaj urboj estis vojantaj kaj, eliĝonte el la ideala tempo en kiu ili ankoraŭ malekzistis, ili tiam aperos, dum mi devos per plej emocia geometria operacio enskribi iliajn kupolojn kaj turojn en la konturon de mia propra vivo. Sed mi ankoraŭ estis tiumomente nur altiĝanta direkte al la plej supra grado de ĝojo; ĝin mi fine atingis (kaj mi tiam ricevis la revelacion, ke sur la plaŭdaj stratoj ruĝe prilumataj de la freskoj pentritaj de Ĝorĝone, male ol mi obstine imagis spite al multaj kontraŭaj avertoj, ne promenos tra Venecio ‚viroj imponaj kaj teruraj kiel maro, vestitaj en bronze glimantaj kirasoj sub la faldoj de sango-koloraj manteloj‘ en la sekva semajno tuj antaŭ la paska festo, sed ke mi eble estos tiu, kiun en granda fotografia bildo de Sankta-Marko, kiun oni pruntis al mi, oni rimarkas, tre malgranda homsilueto kun bul-ĉapelo, kiun la fotografinto vidigas antaŭ la pordegoj de tiu preĝejo) kiam mi aŭdis, ke mia patro al mi diras: „estos probable ankoraŭ malvarme sur la Granda Kanalo, estu singarda kaj por ĉia okazo kunportu en la kofro vian vintran surtuton kaj vian dikan jakon“. Pro ĉi tiu frazo mi atingis ian ekstazon; kion mi ĝis tiam juĝis neebla, tio okazis per mia eniro inter ‚ametistajn rokojn similajn al rifoj de la Hindia Maro‘; per grandega gimnastikaĵo preskaŭ tro malfacila por mia kapablo forigante kiel neutilan ŝelon la ĉirkaŭan aeron de mia dormoĉambro, mi ĝin anstataŭigis per sama kvanto da venecia aero, per ĝia mara, nepriskribeble aparta atmosfero simila al la medio de sonĝoj, kiun mia fantazio enfermis en la nomon Venecio, mi sentis, kiel en mi okazas mirinda senkorpiĝo; ĝin tuj akompanis la konfuza naŭzo kiun oni sentas ankaŭ kiam oni ĵus ricevis fortan ĝorĝ-inflamon, kaj oni devis min enlitigi pro tiel neforpelebla febro, ke la kuracisto preskribis ne nur rezignon je ĉia plano por baldaŭa veturado al Florenco kaj Venecio, sed eĉ tion, ke post la plena resaniĝo oni ŝparu al mi dum unu jaro ĉian projekton de vojaĝo kaj ĉian okazon de agitiĝo.

Kaj ve! li ankaŭ senrezerve malpermesis, ke miaj gepatroj lasu min viziti teatron kaj aŭdi La Berma-n; la admirinda artisto, al kiu Bergoto agnoskis geniecon, al mi konigante ion, kio eble egale gravis kaj belis, min konsolus pri rezigno je Florenco kaj Venecio, pri ne-vojaĝado al Balbeko. Oni singarde min nur irigis ĉiutage al la Elizeaj Kampoj sub la gvido de persono, kiu zorgos, ke mi ne tro laciĝu, kaj ĉi tiu estis Franciska, kiu sin enservigis en nia domo post la morto de mia onklino Leonia. La promeno al la Elizeaj Kampoj al mi terure pezis. Se nur Bergoto en iu sia verko ĝin priskribus, mi sendube dezirus ekkoni tiun lokon, kiel ĉiujn objektojn de la mondo, de kiuj oni unue en mia fantazio instalis bildon. Ĝi varmigis, vivigis ilin, ĝi provizis ilin per personeco kaj mi tiam volis ilin retrovi en la reala mondo; sed en la publika ĝardeno de la Elizeaj Kampoj nenio rilatis al miaj revoj.

Iun tagon, ĉar mi enue sidis en nia kutima loko apud la ligno-ĉevala karuselo, Franciska min gvidis ekskurse trans la limon, kiun en egalaj distancoj gardis la bastionoj de horde-bombonaj327 budoj, ĝis en najbaran sed fremdan regionon, kie oni vidis aliajn vizaĝojn kaj tra kiu pasis la ĉareto tirata de kaproj; poste ŝi reiris por preni siajn necesaĵojn de sur seĝo, kiu staris dorse al grupo de laŭroj; dum la atendo mi estis paŝanta sur longa, vilaĉa kaj malaltakreska herbejo flavigita de la suna varmo, fine de kiu vidiĝis akvujo apudata de statuo, kiam de la aleo, alparolante ruf-haran knabineton, kiu ludis volanon antaŭ la vasko, alia knabino surmetante sian mantelon kaj ensakigante sian batilon, per konciza voĉo kriis: „adiaŭ, Ĝilberta, mi foriras, ne forgesu, ke ni vizitos vin vespere post la manĝo“. La nomo Ĝilberta min preterpasis, des pli klare sentigante la ekziston de tiu, al kiu ĝi signis, ke ĝi ne nomis forestanton, pri kiu oni pretere parolas, sed ŝin rekte vokis; ĝi do preterpasis min, por tiel diri aktive, kun impeto kiun fortigis la kurbo de ĝia flugo kaj la proksimiĝo al ĝia celo, portante en sia kargejo – mi sentis – la konon, la ideojn pri tiu, al kiu ĝi estis sendita, ne de mi sed de la vokanto, ĉion, kion ŝi – dum la elparolo de ĝiaj soneroj – revidis aŭ almenaŭ memore konservis pri ĉiutaga intimeco, pri reciprokaj vizitoj kiujn ili faris inter si, pri tiu tuta nekonata medio, kiu ŝajnis al mi des pli dolore fremda ĉar ĝi estis kontraste tiel familiara kaj disponebla por ĉi tiu feliĉa knabino, kiu de ĝi min pretertuŝigis sen ke mi povis ĝin eniri, kaj ĝin krie ĵetis tra la aero, – jam lasante enaeran postŝvebon de la delica bonodoro, kiun ĝi elsendis, ilin precize tuŝante, pri kelkaj nevideblaj eroj de la vivo de fraŭlino Svan, pri la venonta vespero, tia, kia ĝi estos post la manĝo en ŝia hejmo, – formante, kiel ĉielan pasanton inter la infanoj kaj vartistinoj, nubeton de malofta koloro, similan al tiu, kiu pufe super bela ĝardeno pentrita de Nikolao Pusen328, malgrande spegulas, kiel arta nubo de opera dekoro, ĉevalojn, ĉarojn, mallongan aperaĵon el la vivo de antikvaj dioj, – kaj fine ĵetante sur la malgrasan herbejon, sur la lokon, kie ŝi estis samtempe peco de velkinta gazono kaj momento en la posttagmezo de ĉi tiu blonda volan-ludanto (kiu ĉesis ĝin bati kaj kapti nur kiam instruistino kun blua plumfasko ŝin alvokis) mallarĝan, mirindan, heliotrop-koloran strion, netuŝeblan kiel akva spegulbildo kaj kuŝantan kiel tapiŝo, sur kiu mi pasie irigis, sopire kaj profane, miajn piedojn, dum Franciska al mi kriis: „nu do, albutonu vian palton kaj ni forpafiĝu“ – kaj mi unuafoje rimarkis kun incitiĝo, ke ŝi parolis en vulgara maniero kaj malhavis – bedaŭrinde – bluan plumfaskon ĉe la ĉapelo.

Ĉu ŝi reiros iam al la Elizeaj Kampoj? En la posta tago ŝi tie ne estis; sed en la sekvaj tagoj mi vidis ŝin; mi promenis tien kaj reen apud la ludejo de ŝi kaj ŝiaj amikinoj, tiel ke foje, ne estante sufiĉe multaj por kaptoludado329, ŝi demandigis al mi, ĉu mi aliĝos al iu el la teamoj, kaj de post tiu fojo mi kunludis, kiam ŝi ĉeestis. Sed tio ne okazis en ĉiu tago; en iuj okazoj ŝin detenis lecionoj, religia instruado, posttagmeza manĝo kun amikoj, ŝia tuta vivo al mi fremda, kiun – enpremitan en la nomo Ĝilberta – mi dufoje dolore sentis preterflugi, jen en la kruta vojeto de Kombreo, jen sur la herbejo de la Elizeaj Kampoj. En tiaj tagoj ŝi antaŭe anoncis sian foreston; se la kaŭzo estis studado, ŝi kutime diris: „estas tede, mi ne povos veni morgaŭ, vi ĉiuj amuziĝos sen mi“ kun malgaja mieno, kiu min iom konsolis; sed kiam ŝi male estis invitita al ia sociumado kaj mi, tion ne sciante, demandis, ĉu ŝi venos por la kutima ludado, ŝi respondis: „mi tre esperas, ke mi ne venos! mi tre esperas ke panjo permesos, ke mi vizitu mian amikinon“. Mi almenaŭ sciis en tiaj tagoj, ke mi ne vidos ŝin, dum en aliaj okazoj ŝia patrino tute senaverte ŝin kunirigis al iaj aĉetoj, kaj en la posta tago ŝi diris: „ha jes, mi estis elirinta kun panjo“, kvazaŭ tio estus memkomprenebla, kvazaŭ ĝi ne estus plej granda malfeliĉo por alia homo. Ankaŭ estis tagoj kun malbona vetero, en kiuj ŝia instruistino, por si mem timante pluvon, ne volis iri al la Elizeaj Kampoj.

Tial, se la ĉielo havis dubigan aspekton, mi de mateno ĝin re-kaj-ree observadis kaj konsideris ĉiujn antaŭsignojn. Se mi vidis, ke la fronte loĝanta sinjorino apud la fenestro surmetas ĉapelon, mi pensis: „ĉi tiu sinjorino eliros, do la vetero taŭgas por promeno, Ĝilberta povos agi kiel ŝi, kio ĝenas?“ Sed la vetero malheliĝis, mia patrino diris, ke ĝi ankoraŭ eble heliĝos, ke por tio sufiĉos malgranda ekbrilo de suno, sed ke pli probable pluvos; kaj se pluvos, ne estos provinde iri al la publika ĝardeno. Mia rigardo depost la tagmanĝo do konstante turniĝis kun maltrankvilo al la malkonstanta, nuba ĉielo. Ĝi restis malhela. Trans la fenestro la balkono grizis. Subite sur ĝia morna ŝtono mi ne vidis ŝanĝon de la malbrila tono, sed sentis kvazaŭ fortostreĉon al ŝanĝo de tiu tono, pulsadon de hezita radio, kiu sian lumon volas ellasi. Post tempero la balkono estis pala kaj spegulema kiel akvejo en mateno kaj sur ĝi milope desegniĝis ombraj eroj de ĝia ornama balustrado. Venta blovo dispelis ilin, la ŝtono denove malheliĝis, sed, kvazaŭ nun malsovaĝigite, ili revenis; ĝi estis apenaŭ senteble blankiĝanta, kaj – en ia senrompa kresĉendo simila al tiu figuro, kiu en muzikaĵo finas uverturon per unu sola noto tenata ĝis plej laŭta fortisimo, ĝin rapide pasigante tra ĉiuj interaj gradoj – mi vidis, ke ĝi atingas la sendifektan, ĉiaman or-tonon de someraj tagoj, sur kiu la neta ombro de la balustrada metalverko nigre kontrastis kiel fantazia kreskaĵaro kaj kun tia delikateco en la konturo de ĉiuj etaj detaloj, ke ĝi ŝajnis rezulto de atenta, konscia laboro, de artista sindona perfektemo, kaj kun tia reliefo, tia mildeco en ĝiaj kuŝaj, malhelaj, trankvilaj masoj, ke vere ĉi tiuj larĝaj, foliaj spegulaĵoj sur sunluma lago ŝajne sciis mem, ke ili estas simboloj de trankvilo kaj feliĉo.

Hedero momenta! survanda kaj efemera vegetaĵo! plej senkolora, plej malgajiga – laŭ la opinio de multaj – el ĉiuj kreskaĵoj, kiuj kovras muron aŭ ornamas fenestron; por mi plej kara ekde la tago, kiam sur nia balkono ĝi aperis kiel la ombro mem de la ĉeesto de Ĝilberta, kiu eble jam estis en la Elizeaj Kampoj, kaj al mi diros, kiam mi alvenos: „ni tuj komencu kaptoludon, vi estos en mia teamo“; malsolida, facile forblovota, sed ankaŭ signo ne de la sezono sed de la horo; promeso de proksima feliĉo, kiun la tago malebligos aŭ plenumos, kaj per tio promeso de plej eminente proksima feliĉo, nome de ama feliĉo; pli milda, pli varma sur la ŝtona grundo, ol estas musko; vivema, al kiu soleca lumradio estas sufiĉa impulso por naskiĝi kaj florigi ĝojon eĉ meze de vintro.

Kaj ĝis en la tagoj, kiam ĉiu alia vegetaĵo forestas, kiam la bele verda ledo teganta la trunkojn de maljunaj arboj estas kaŝita sub neĝo, kiam ĉi tiu ĉesis faladi el la ĉielo sed la vetero restas tro nuba kaj ne estas espereble, ke Ĝilberta eliros, tiam subite, al mia patrino dirigante: „ha, ĝuste nun la vetero heliĝas, kontraŭ ĉia atendo eble vi povos fari promenon al la Elizeaj Kampoj“ sur la neĝa tavolo, kiu kovris la balkonon, la aperinta suno plektis orajn fadenojn kaj surbrodis nigrajn ombrojn. En tia tago ni renkontis neniun aŭ unu solan knabineton, kiu jam pretiĝis por foriro kaj raportis, ke Ĝilberta ne venos. Forlasite de la multopa sed malvarmo-tima grupo de instruistinoj, la seĝoj vakis. Sole rande de la herbejo sidis iom aĝa sinjorino, kiu ĉiam venis senkonsidere al la vetero, ĉiam ekipita de sama, belega, malhela vestaro, kaj kun ŝi mi tiom volonte interkoniĝus en tiu tempo de mia vivo, ke mi pretus, se entute la interŝanĝo eblus, por tio oferi ĉiujn plej grandajn estontajn sukcesojn en mia vivo. Ja Ĝilberta ĉiutage iris al ŝi por salutado; ŝi demandis Ĝilbertan pri la sano de ŝia „aminda patrino“; kaj al mi ŝajnis, ke se mi ŝin konus, mi sekve estus en la okuloj de Ĝilberta alia homo: nome homo kiu konus rilatulojn de ŝiaj gepatroj. Dum ke ŝiaj nepoj ludis ne tro malproksime, ŝi ĉiam legadis la ‚Debatojn‘, kiujn ŝi nomis „miaj malnovaj Debatoj“ kaj, afektante ian nobelan familiarecon, ŝi ankaŭ diris pri la urba policisto aŭ la seĝo-luigisto „mia malnova amiko, la policisto“ aŭ respektive „la luigisto de seĝoj kaj mi estas delongaj amikoj“.

Al Franciska estis tro malvarme, surlokan staradon ŝi ne eltenis, ni iris ĝis la ponto de Konkordo330 kaj vidis la frostigitan riveron Sejno331, al kiu ĉiu homo, eĉ infanoj, sentime proksimiĝis, kiel al grandega alstrandiĝinta baleno, kiu ne plu danĝeras kaj baldaŭ estos dispecigita. Ni revenis al la Elizeaj Kampoj; mi dolore sopiris inter la senmovaj lignaj ĉevaloj kaj la blankigita herbejo enfermita en la krado de nigraj aleoj, de kiuj oni jam forŝovelis la neĝon, kaj super kiu la statuo tenis enmane alfrostitan ŝprucon da glacio, kiu ŝajnis klariga por ĝia gesto. La maljuna sinjorino mem estis ferminta sian gazeton, al preterpasanta vartistino ŝi demandis, kioma horo estas, ŝi dankis per iu „vi tro afablas!“ kaj, petante de la balaisto, ke li diru al ŝiaj nepoj, ke ili revenu ĉar al ŝi estas malvarme, ŝi aldiris: „vi estos ege bonkora; mi hontas pro mia peto!“. Subite la aero fendiĝis: inter la pupteatrejo kaj la cirko, antaŭ la heliĝinta horizonto, sur la malfermiĝinta ĉielo mi ĵus ekvidis – kiel miraklan signon – la bluan plumfaskon de la duenjo. Jam Ĝilberta, brilega kaj ruĝ-vizaĝa sub sia angula feltoĉapo, vigla pro la malvarmo, la malfruiĝo, la luddeziro alkuris per sia tuta rapido; iom antaŭ ol ŝi min atingis, ŝi glitigis sun sur la glacia grundo kaj – aŭ por konservi sampezon, aŭ ĉar la pozon ŝi juĝis eleganta, aŭ imite al sinteno de glitŝuisto – ŝi alŝoviĝis kun etenditaj brakoj, kun rideto, kvazaŭ ŝi volis min per ili ĉirkaŭi. „Brave, brave! estas bele, mi dirus, kiel vi, ke estas ŝike, ke estas aŭdace, se mi ne estus el eksa epoko, el la reĝa tempo“ ekkriis la maljuna sinjorino, parolante en la nomo de la silenta ĝardeno, dankante al Ĝilberta, kiu spite al la vetero tamen venis. „Vi, kiel mi, ĉiam fidelas al niaj malnovaj Elizeaj Kampoj; ni estas ambaŭ sentimaj. Ĉu mi diru al vi, ke eĉ en tia sezono, mi ŝatas la lokon? Ĉi tiu neĝo – vi priridos min – aspektas kiel ermena felo.“ Kaj la maljuna sinjorino ekridis.

La unua el tiuj tagoj – al kiuj neĝo, figurante por ĉiuj potencoj, kiuj kapablis min senigi je la renkontiĝo kun Ĝilberta, aldonis la malgajecon de disiga kaj ankaŭ la tonon de forvojaĝa tago, ĉar ĝi ŝanĝis laŭ eksteraĵo kaj preskaŭ igis neuzebla la kutiman lokon de niaj solaj intervidiĝoj, kiu nun estis alieca, volvita en ŝirmaj tolaĵoj – tiu tago mian amon tamen progresigis, ĉar ĝi similis al unua am-sufero, kiun ŝi kun mi dividus. El la tuta grupo restis nur ni ambaŭ, kaj tio, ke sole mi restis kun ŝi, estis ne nur komenco de intimeco, sed ankaŭ ŝiaflanke – kvazaŭ sub tia vetero ŝi venus kompleze al mi – ŝajnis same kortuŝa, kiel se ŝi en tago de invito al posttagmeza festo rezignus ĝin kaj prefere min renkontus en la publika ĝardeno; mi do pli firme fidis je la viveco kaj daŭremo de nia amikeco, kiu restis vigla inter frosto, izoliĝo, disfalo de ĉiuj ĉirkaŭaj aĵoj; kaj dum ŝi premadis neĝbulojn al mia kolo, mi kortuŝite ridetis al tio, kio miasente estis samtempe prefero, kiun ŝi esprimis por mi per sia tolerado, ke mi kunvojaĝis kun ŝi tra tiu vintra, nova lando, kaj iaspeca fideleco, kiun ŝi konservis por mi meze de malfeliĉo. Poste, unu post la alia, kiel hezitaj paseroj, ŝiaj amikinoj alvenis – nigraj figuretoj sur la neĝo. Ni komencis la ludojn, kaj tial ke tiu malgaje komenciĝinta tago estis destinita al ĝoja fino, kiam por la kaptoludado mi proksimiĝis al la konciz-voĉa amikino, de kiu mi aŭdis en la unua tago alkrion de la nomo Ĝilberta, ŝi diris: „ne, ne, ĉiuj scias, ke vi pli ŝate ludas en la teamo de Ĝilberta; vidu ŝi ĝuste signas al vi“. Efektive ŝi estis min vokanta, por ke mi alkuru sur la neĝa herbejo al la flanko de ŝia teamo, kiun la suno, ĝin roze kolorigante kun metala brilo de eluzita, antikva brokaĵo, briligis kiel ian Kampon de Ora Tolo332.

Tiu tre antaŭtimata tago iĝis male unu el la malmultaj, dum kiuj mi ne tro malfeliĉis.

Ĉar, revante konstante, ke neniam plu mi pasigos tagon sen renkontiĝo kun Ĝilberta (tiagrade ke iun vesperon mia avino ne rehejmiĝis ĝustatempe por la manĝo kaj al mi ne eblis deteni min de la penso, ke se ŝin mortige renversis veturilo, mi ne plu povos dum kelka tempo viziti la Elizeajn Kampojn – ja oni amas neniun, kiam oni amas iun) – tamen al mi la tempo, kiam mi apudestis ŝin, kiun mi jam en la antaŭa tago senpacience atendis, pri kiu mi antaŭtremis, por kiu ĉion alian mi malkonfesus, neniel estis tempo de feliĉo; tion mi bone konsciis, ĉar ili estis la solaj momentoj en mia vivo, al kiuj mi fokusis senripozan, pedantan atenton, kaj ĉi atento en ili ne trovis grajnon da plezuro.

Dum la tuta tempo, kiam mi estis for de Ĝilberta, mi deziris vidi ŝin, ĉar mi provadis rekonstrui bildon de ŝi, sed al mi tio post ioma tempo ne plu prosperis kaj mi ne plu sciis ĝuste al kiu mia amo sin direktis. Cetere ŝi ĝis tiam ne diris al mi, ke ŝi amas min. Ŝi – tute male – ofte asertis ke ŝi pli ŝatas aliajn amikojn, ke mi estas agrabla kunludanto, kun kiu ŝi volonte teamas, kvankam mi facile distriĝas, ne sufiĉe atentas la ludon; plie ŝi al mi ofte sintenis laŭ ekstera ŝajno malvarme, kio povus ŝanceli mian kredon, ke mi estas en ŝiaj okuloj aparta, distinginda homo, se ĉi tiu kredo fontus el amo de ŝi al mi, kaj ne, kiel efektive okazis, el amo de mi al ŝi, kaj ĉi tiu cirkonstanco igis ĝin multe pli firma, ĉar ĝi dependigis ĝin je la maniero mem en kiu – sub la premo de anima neceso – mi pensis pri Ĝilberta. Sed la propran senton, kiun al ŝi mi sentis, mi ne miaflanke al ŝi deklaris. Nu jes – sur ĉiuj paĝoj de miaj kajeroj mi senlace skribadis ŝian nomon, ŝian adreson, sed poste vidante tiujn svagajn liniojn, kiujn mi faris sen ke ĉi tio instigis ŝiaflankan penson pri mi, kiuj al ŝi donis tiom da ŝajna ĉeesto en la ĉirkaŭa spaco, sen ke ĉi tio pli proksime implikus ŝin en mian vivon, mi sentis subitan elreviĝon, tial ke ili ne parolis pri Ĝilberta, kiu ilin entute ne vidos, sed pri mia propra sopiro, kiun ili vidigis kiel ion ŝajne tute individuan, malrealan, penigan, senpovan. Pli gravis kaj urĝis tio, ke mi kaj Ĝilberta renkontiĝu, ke ni povu unu al la alia konfesi nian amon, kiu ĝis tiam verdire ne komenciĝis. Certe la diversaj kaŭzoj, pro kiuj mi tiel malpacience deziris intervidiĝojn kun ŝi, ne same forte premus la animon de plenaĝa viro. En la tempo de sia matureco viro, kiu eventuale lertiĝis pri la kulturado de propraj plezuroj, kontentas jam pro tio, ke li revas pri virino, kiel mi pri Ĝilberta revis, ne zorgante pri la kongrueco inter la imago kaj la realo, kaj ankaŭ pro tio ke li amas, ne bezonante certiĝon pri amo ŝiaparta; aŭ ankaŭ okazas, ke li rezignas pri la plezuro de konfeso pri sia inklino al ŝi, por pli bone vivteni la inklinon, kiun ŝi havas al li, tiel agante laŭ la instruo de japanaj ĝardenistoj, kiuj kreskigas pli belan floron per forofero de pluraj aliaj. Sed en la tempo, kiam mi amis Ĝilbertan, mi ankoraŭ kredis, ke amo ekzistas reale ekster ies animo; ke, lasante al homo maksimume la zorgon pri forigo de embarasoj, ĝi proponas sinsekvajn statojn de feliĉo laŭ vico, kiun oni neniaparte libere modifas; al mi ŝajnis, ke se mi propramove anstataŭigus la dolĉecon de amkonfeso per ŝajnigo de indiferento, mi ne nur rezignus pri iu el miaj tre ofte prirevataj ĝojoj, sed ankaŭ arte formus laŭ propra fantazio falsan, malaŭtentan amon, kiu ne rilatus al la vero, laŭ kies mistera kaj antaŭekzistanta vojo mi ankaŭ ne plu irus.

Sed kiam mi alvenis al la Elizeaj Kampoj – kaj laŭ unua intenco baldaŭ konfrontos mian amon al ĝia viva, je mi sendependa kaŭzo, kaj ĝin laŭnecese korektos – apenaŭ mi kunestis kun tiu Ĝilberta Svan, kiun mi deziris vidi por refreŝigi la bildojn, kiujn mia laciĝinta memoro ne plu retrovis, kun tiu Ĝilberta Svan, kun kiu mi ludis en la antaŭa tago, kaj al kies salutado kaj rekonado min pelis instinkto same blinda kiel tiu, pro kiu dum paŝado oni alternigas la antaŭigon de la piedoj sen penso pri tio, tuj ĉio cirkonstanciĝis tiel, ke ŝi kaj la knabino, kiu rolis en miaj revoj, iĝis malsamaj homoj. Ekzemple se mia memoro konservis de la antaŭa tago bildon pri ardaj okuloj kaj plenaj, brilaj vangoj, la vizaĝo de Ĝilberta nun insiste al mi prezentis ion, kion mi ĝuste malmemoris: ian akran longecon de la nazo, kiu, sammomente kuniĝante kun aliaj trajtoj, same graviĝis kiel tiuj ecoj, kiuj en la natura sistemo difinas specion, kaj ŝin do ŝanĝis al knabino el la genro de pint-nazaj vivuloj. Dum mi pretigis min tiamaniere ke mi dediĉu ĉi tiun atenditan momenton por fari en la bildo de Ĝilberta – kiun mi preparis antaŭ mia veno kaj kiun mi ne plu retrovis en mia kapo – la reĝustigon, dank' al kiu mi certos dum la longaj horoj kiam mi poste solos, ke vere ŝin mi memoras, ke vere amon al ŝi mi kreskigas iom post iom, kiel kreskas verkata artaĵo, ŝi ĵetis pilkon al mi; kaj – simile al ideisma filozofo, kies korpo agas laŭ la kondiĉoj de la ekstera realo, je kiu lia klerigita menso ne kredas – la sama memo, pro kies instigo mi ŝin salutis antaŭ ol ŝin identigis, nun rapide gestigis min por ke mi kaptu la alĵetitan pilkon (kvazaŭ ŝi estus ajna kamarado, kiun mi renkontis por ludado, kaj ne intime proksima animo, al kiu speciale mi venis), por ke mi laŭ etiketo diru al ŝi mil afablajn kaj banalajn frazojn ĝis la horo de ŝia foriro, kaj tiel ĝi malebligis, ke mi aŭ silentu kaj tiel havu tempon por rekapti la urĝe bezonatan kaj perditan bildon, aŭ diru al ŝi parolojn, kiuj povus gvidi nian amon al vojo de signifaj progresoj, kiujn mi do devis ĉiufoje rezigni kaj prokrasti al la sekva posttagmezo. Ioma progreso tamen okazis. Iun tagon mi kaj Ĝilberta iris al la budo de nia kutima vendisto, kiu estis aparte afabla al ni ĉar sinjoro Svan de ŝi aĉetadis mielkukon, kaj li pro higieno da ĝi manĝis grandajn kvantojn ĉar li malsanis pro genta ekzemo kaj tielnomata mallakso de profetoj – Ĝilberta kun rido al mi montris du knabetojn, kiuj similis al la eta pentristo kaj al la eta biologo de infanlibroj. Efektive la unua ruĝan horde-bombonon malakceptis ĉar li pliŝatis violan koloron, kaj la alia kun larmoj rifuzis preni prunon, kiun al li estis aĉetonta la vartistino, ĉar – li fine klarigis per pasia voĉo: „mi pliŝatas la alian prunon, tiun, kiu havas vermon!“. Mi aĉetis du globetojn333 kontraŭ po dudek centonoj. Mi rigardis kun admiro, kiel lume, mallibere sidas en aparta lignobovlo la vitraj globetoj, kiuj al mi ŝajnis altvaloraj, ĉar ili junuline ridetis kaj blondis kaj po kostis kvindek centonojn. Ĝilberta, kiu ol mi ricevis multe pli da poŝmono, demandis, kiun el ili mi juĝas plej bela. Ili estis vive diafanaj kaj molkoloraj. Mi deziris, ke pri neniu ŝi rezignu, deziris, ke ŝi povu ĉiujn aĉeti kaj liberigi. Mi tamen montris al globeto, kiu estis kun ŝiaj okuloj samkolora. Ĝilberta ĝin prenis, turnis por vidi ĝian oran radion, ĝin karesis, pagis por ĝia elaĉeto, sed tuj al mi transdonis la kaptiton, dirante: „prenu, ĝi estu via, ĝin mi donacas al vi por ke ĝin vi konservu memore“.

En alia okazo, plu pensante pri mia aspiro aŭdi roladon de La Berma en iu klasika teatraĵo, mi demandis Ĝilbertan pri tio, ĉu ŝi eble havas broŝuron, kiu ne plu estis aĉetebla en komercejoj, en kiu Bergoto parolas pri Ĵano Racino. Ŝi petis, ke mi ŝin memorigu pri la ĝusta titolo, kaj vespere mi sendis informe pri tio mallongan telegramon, skribante sur la koverto la nomon Ĝilberta Svan, kiun mi tiomajn fojojn antaŭe kopiis sur miaj kajeroj. En la posta tago ŝi alportis en pako ligita per malvaj rubandoj, sigelita per blanka vakso la broŝuron, kiun ŝi al si havigis. „Vidu, ĝi vere estas tiu, kiun vi petis“ ŝi diris, elprenante el sia mufo la telegramon, kiun mi estis sendinta. Sed sur la adresa flanko de la depeŝo – kiu en la ĵusa tago estis neniaĵo, estis nur blua papero, kiun mi skribis, sed kiu, de kiam ĝin telegrafisto donis al la domgardisto de Ĝilberta kaj lakeo portis al ŝia ĉambro, fariĝis grandvalora, fariĝis iu el la telegramoj, kiujn ŝi ricevis en tiu tago – mi apenaŭ distingis la vanajn, disajn liniojn de mi skribitajn, kiujn nun kovris cirkloj alstampitaj de la poŝta servo, alskriboj surkrajnonitaj de leterportisto, ĉiaj signoj de efektiva funkciado, sigeloj de la ĉirkaŭa mondo, simbolaj, viol-inkaj zonoj de la vivo, kiuj proksimiĝis unuafoje kaj mian revon ĉirkaŭis, subtenis, altigis, gajigis.

Kaj estis alia tago, en kiu ŝi ankaŭ diris: „nu, vi nun povas nomi min ‚Ĝilberta‘, miaflanke mi vin ĉiam nomos per via baptonomo; alie estas tro embarase“. Tamen ŝi daŭrigis la interparolon uzante plu ĝentilan vi-formon kaj kiam mi tion rimarkigis, ŝi ridetis kaj komponante, kunmetante frazon, kiu similis al tiuj, kiuj en frazlibroj de fremdaj lingvoj havas la nuran utilon, ke ili al la leganto ekzempligas uzon de nova vorto, ŝi finis ĝin per mia voknomo. Kaj poste memorante mian tiaman senton, mi distingis en ĝi impreson ke mi restis momente en ŝia buŝo, mempersone, nude, sen iu el la sociaj formalaĵoj kiuj ĉeestis kiam ŝi sin turnis aŭ al siaj aliaj amikoj aŭ – kiam ŝi eldiris la nomo de mia familio – al miaj gepatroj, kaj tiun formalecon ŝiaj lipoj – pro la peno kun kiu iagrade simile al sia patro ŝi dissilabigis la vortojn, kiujn ŝi deziris emfazi – ŝajne de mi deŝiris senvestige, kiel oni forigas la ŝelon de frukto, de kiu nur la karno manĝeblas, dum ŝia rigardo, sin akordante al la nova grado de intimeco kiu sonis en ŝia frazo, min ankaŭ pli senpere atingis, atestante krome la konscion, la plezuron, ja la eĉan dankemon, kiujn ĝi sentis, per sin-akompanigo de rideto.

Sed kiam tio okazis, mi ne povis ĝuste taksi la valoron de ĉi tiuj novaj plezuroj. Ilin ne donis la knabineto, kiun mi amis, al la memo, kiu ŝin amis, sed donis la alia knabino, la kunludanto, al tiu alia memo, kiu havis nek memorpovon por la vera Ĝilberta, nek – pro nedisponebleco – la koron, kiu sola povus ekkoni la karecon de tia feliĉaĵo, ĉar nur ĝi deziris ĝin. Eĉ post rehejmiĝo mi ne ĝuste aprezis ilin, ĉar ĉiutage la nepro, pro kiu mi esperis ke mi ĝuos en la sekva tago ekzaktan, trankvilan, feliĉan kontemplon de Ĝilberta, ke ŝi finfine al mi konfesos sian amon, klarigos, kiuj cirkonstancoj kaŭzis, ke ŝi ĝis tiam ĝin sekretigis, ĉi tiu sama nepro ankaŭ trudis al mi tian sintenon, ke mi ne zorgis pri pasintaj okazaĵoj, ke rigardis ekskluzive antaŭen, konsideris la etajn komplezojn, kiujn de ŝi mi ricevis, ne pro ilia propra valoro, ne kiel memsufiĉajn, sed kiel novajn ŝtupojn, sur kiujn piedante mi povos plu paŝi antaŭen kaj fine atingi la feliĉon, kiun mi ĝis tiam ne trovis.

Ŝi ja kelkafoje sintenis videble amike al mi, sed ŝi ankaŭ min ĉagrenis per tio, ke ŝajne ŝi ne plezuris pro nia intervidiĝo, kaj ofte tiel okazis en la tagoj mem, kun kiuj mi kalkulis por la plenumiĝo de mia espero. Mi certis pri tio, ke Ĝilberta venos al la Elizeaj Kampoj kaj mi sentis ĝojegon, kiu por mi nur antaŭgustis je granda venonta feliĉo, kiam – enirante matene la salonon por interkisi kun panjo jam plene vestita, kun finkonstruita turode nigraj haroj, kun ankoraŭa odoro de sapo sur ŝiaj belaj, blankaj, grasetaj manoj – mi eksciis el la vido de polvokolono spontanee ŝvebanta super la piano kaj el la aŭdo de gurdo ludanta sub la fenestro la melodion de ‚Revene de Revuo‘, ke vintro ĝisvespere akceptas neanoncitan, sunradian viziton de printempo. Dum ni estis tagmanĝantaj, sian fenestron malfermante, la vidalvida sinjorino en palpebruma daŭro forpelis de la grundo apud mia seĝo – traradiante per unu salto la tutan larĝon de nia manĝoĉambro – lumstrion, kiu tie komencis sieston kaj en la sekva momento jam revenis por ĝia daŭrigo. En la lernejo dum la leciono de la dektria horo mi malpacience kaj enue sopiris pro la ekstera sunlumo, kiu lasis oran helecon vagi ĝis sur mian deklivan skribotablon kvazaŭ invite al festo, al kiu iri mi ne rajtos antaŭ la dekkvina horo, ĝis la tempero kiam Franciska venos kaj min atendinte apud la elirejo, poste kun mi vojos al la Elizeaj Kampoj tra lum-ornamitaj stratoj, sur multehomaj trotuaroj, kie balkonoj, defiksite de la suno, vapore ŝvebis antaŭ domoj kiel orumitaj nuboj. Ve! en la Elizeaj Kampoj Ĝilbertan mi ne vidis, ŝi ankoraŭ ne alvenis. Senmove sur la herbejo nutrita de la nevidebla suno, kiu tie kaj tie fajrigis la pinton de folieto, kaj kie la surteriĝintaj kolomboj pozis antikvajn skulptaĵojn, kiujn ĝardenista pioĉo elfosus el arkeologie nobla tavolo de la grundo, mi staris, fikse rigardante al la horizonto; mi atendis, ke en ajna, tuja momento la silueto de Ĝilberta, sekvanta sian duenjon, aperos trans la statuo, kiu kvazaŭ elmetis la infanon, kiun ĝi portis kaj kiu lumegis pro la radiado, al la beno de l' suno. La maljuna Debato-legantino sidis en sia brakseĝo en la kutima loko, ŝi alvokis al gardisto, al kiu ŝi amike mangestis, kriante: „bela vetero, ĉu ne?“. Kaj al la luigisto, kiu proksimiĝis por postuli pagon pro okupado de la sidilo, ŝi ĉiamaniere afektis, ŝovante en la malfermaĵon de sia ganto la dek-centonan bileton, kvazaŭ ĝi estus flor-fasko por kiu flate al la donacinto ŝi serĉis la plej videblan lokon. Ĝin trovinte ŝi faris turnan movon de la kolo, relevis sian boaon, kaj direktis al la seĝo-luigisto, klare vidigante la ekstremon de la flava papereto, kiu elstaris sur ŝia pojno, la belan rideton, per kiu virino, signante al sia florumita korsaĵo, al juna viro diras: „vi rekonas, ĉu ne? ĉi tiuj estas la rozoj de vi donacitaj!“.

Mi kuntiris Franciskan renkonte al Ĝilberta ĝis la Triumfarko, ni ne trovis ŝin, mi revenis al la herbejo konvinkite, ke ŝi ne venos, kaj tiam antaŭ la lignoĉevala karuselo, la konciz-voĉa knabino alkuris al mi: „Rapidu, rapidu, jam antaŭ horkvarono Ĝilberta alvenis. Ŝi baldaŭ foriros. Ni atendas vin por kaptoludo“. Dum mi estis promenanta supren laŭ la avenuo de Elizeaj Kampoj, Ĝilberta estis alveninta tra la strato Buasi-de-Anglas, ĉar ŝia duenjo pro la agrabla vetero dumvoje faris kelkajn aĉetojn por si mem; kaj baldaŭ sinjoro Svan venos por rekonduki sian filinon. Nu, mi kulpis la mison; pli bone mi ĉiam restus ĉe la herbejo; neniam estis certe, el kiu direkto Ĝilberta venos, ĉu pli frue, ĉu pli malfrue, kaj la atendo per sia longiĝo igis al mi pli kortuŝaj ne nur la tutan ĝardenon kaj la tutan daŭron de la posttagmezo, ĉi tiujn vastajn spacon kaj tempon, ene de kiuj ajnaloke, ajnamomente estis eble ke la silueto de Ĝilberta aperos, sed ankaŭ ĉi tiun silueton mem, ĉar malantaŭ la silueto mi suspektis la kaŝitan kaŭzon, pro kiu ĝi trafis mian koron ne en la dua horo kaj duono, sed en la kvara, kun urba ĉapelo anstataŭ porluda ĉapo, antaŭ la restoracio ‚Ambasadistoj‘ kaj ne inter la du pupteatrejoj; mi divenis iun el la okupoj, en kiuj mi ne povis kun Ĝilberta kunesti, kaj pro kiuj ŝi devis fari viziton aŭ resti hejme – mi tiam preskaŭ tuŝis la misteron de ŝia nekonta vivo. Ĉi tiu sama mistero min ankaŭ perturbis, kiam, kurante laŭ la instrukcio de la konciz-voĉa knabino por tuja komenco de la kaptoludo, mi ekvidis kiel Ĝilberta – Ĝilberta tiom vigla kaj abrupta rilate al ni – ĝentile kliniĝas antaŭ la Debato-sinjorino, kiu diras: „kia bela sunlumo, ĝi aspektas tute kiel fajro“, al ŝi parolante kun timema rideto, kun tre respekta sinteno, kiuj por mia imago prezentis la malsaman knabinon, kiun probable figuris Ĝilberta ĉe siaj gepatroj, kun la amikoj de siaj gepatroj, okaze de vizitoj al homoj, en sia tuta cetera vivo, kiun mi ne konis. Sed tiun ceteran vivon plej forte al mi sentigis sinjoro Svan, kiu venis post mallonge por rekonduki sian filinon. Tiel estis ĉar gesinjoroj Svan – tial ke ilia filino loĝis kun ili, ke ŝiaj studoj, ŝiaj ludoj, ŝiaj amikiĝoj je ili dependis – entenis en miaj okuloj simile al Ĝilberta mem, eble eĉ pli ol Ĝilberta – kiel estis normale pri ĉiopovaj dioj, kiuj super ŝi havis plenan regon kaj estis fonto de tio – nekonatan, nealireblan esencon, doloran ĉarmon. Ĉio, kio koncernis ilin, estis de mia flanko tiom konstanta temo de interesiĝo, ke en tiuj kaj similaj tagoj, kiam sinjoro Svan – kiun antaŭ longe mi ofte vidis kiam li estis amika gasto ĉe miaj gepatroj, sen ke tio instigis miapartan scivolon – venis al la Elizeaj Kampoj pro Ĝilberta, tiam, post ol trankviliĝis la kor-batado, kiun al mi kaŭzis la apero de lia griza ĉapelo kaj pelerino, lia aspekto al mi ankoraŭ imponis, kiel imponas la aspekto de historia gravulo pri kiu oni legis serion de memoraĵoj kaj pri kies eĉ bagatelaj cirkonstancoj oni sci-avidas. Lia persona interrilato kun la grafo de Parizo, kiu al mi estis indiferenta en la tempo kiam mi aŭdadis pri ĝi en Kombreo, nun iĝis en miaj okuloj mirindaĵo, kvazaŭ neniu alia homo rilatus kun la domo Orleano; pro tio li vive kontrastis kun la vulgara fono de divers-klasaj promenantoj, kiuj amasiĝis sur la aleo de la Elizeaj Kampoj, kaj inter kiuj, kaŭzante mian admiron, li toleris figuradon sen postulo de aparta ĝentileco, kiun cetere neniu al li penis provizi, tiom granda estis la inkogniteco kiu lin maskis.

Li ĝentile reciprokis la salutojn de la kunludantoj de Ĝilberta, eĉ mian, kvankam li kun mia familio ne plu amike rilatis, sed li ne ŝajnigis ke li min konas. (Tial mi pensis pri tio, ke li tamen ofte vidis min en nia kampara domo – ĉi tiun memoraĵon mi ja konservis sed en ombra flanko, ĉar de la tempo kiam mi revidis Ĝilbertan, Svan iĝis en miaj okuloj precipe ŝia patro kaj ne plu estis Svan, la kombreano; la ideoj al kiuj mi nun asociis lian nomon estis aliaj ol la reto de ideoj, de kiu li tiutempe estis elemento, kaj ilin mi ne plu uzis kiam mi pensis pri li; li estis nun nova persono; mi tamen rilatigis lin per ia arta, duaranga, oblikva ligo al nia iama gasto, kaj tial ke ĉio por mi valoris nur laŭmezure kiel ĝi prosperigis mian amon, mi sentis subitan honton kaj bedaŭron ke mi ne povis tiujn retrovitajn jarojn forviŝi, dum kiuj en la okuloj de ĉi sama Svan, kiu nun staris antaŭ mi en la Elizeaj Kampoj kaj al kiu Ĝilberta eble bonŝance ne diris mian nomon, mi ofte vespere rindindiĝis, sendante iun al panjo por peti, ke ŝi venu al mia dormoĉambro en la supra etaĝo kaj al mi deziru bonan nokton ĝuste en la tempo kiam ŝi estis sidanta ĉe la ĝardena tablo, kafumante kun li, mia patro kaj miaj patrinaj geavoj.) Li diris al Ĝilberta, ke li permesas al ŝi pluan partion, ke li volonte paciencos dum horkvarono, kaj li eksidis tute kiel aliaj homoj sur metala seĝo, pagis sian bileton per tiu sama mano, kiun tiom ofte tenis kaj premis la mano de Filipo la 7a334, dum ni komencis nian ludadon sur la herbejo, fortimigante la kolombojn, kies belaj, muaraj korpoj, kiuj forme similas al koroj kaj inter birdoj rolas kiel siringoj en la vegetaĵa regno, rifuĝe flugis al diversaj aziloj, unu el ili al la rando de granda ŝtona vasko, en kiun ĝi mallevis sian bekon, tiel ke ĝi ŝajnis destinita al abunda prezento de fruktoj aŭ semoj, kiujn la birdo mimikis tie elpiki, alia al la frunto de statuo, kiun ĝi tiel kronis per iu el tiuj emajlaj objektoj, kiuj per sia plurkoloreco ornamas kaj variigas en iuj antikvaj skulptaĵoj la tro unue