aŭtoro: marcel proust /marsel prust/
originala titolo: ‚à la recherche du temps perdu’
el la franca lingvo tradukis: ĵeromo vaŝe
kontakto: jxvasxe(ĉe)free.fr
‚reserĉe al la perdita tempo’ estas vasta romano, kiun marselo prust (franclingve marcel proust) komencis en 1907, 36-jaraĝa kaj ĉesigis en 1922, kiam li mortis.
la ĝenerala titolo de la verko aperas en diversaj esperantaj tekstoj sub diversaj formoj: ‚la serĉado de la perdita tempo’, aŭ (pli angleske) ‚serĉante perditan tempon’... la ĉi tie uzata titolo aperas en notoj de la rekomendinda traduko far p. combot de la prusta eseo ‚pri la legado’ el 1993, kaj ĝi estas trafa, kvankam ĉi tiu elekto estas eventuale disputebla.
en 1913 kun la publikigo de la unua volumo de la romano estis anoncita plano laŭ tri partoj. post la unua mondmilito en 1915 ĝi jam estis kvin-parta. dum la sekva verkado ĝi fine vastiĝis al sep-parta tuto. la eldonado okazis de 1913 ĝis 1927, ankoraŭ post la morto de la aŭtoro, kiu ne finredaktis la du lastajn volumojn.
oni povas taksi, ke la kompleta traduko en esperanton de tuta ‚reserĉe al la perdita tempo’, se ĝi iam ekzistos, nombros proksimume 1063000 vortojn. tio estas 4,7-foje la longo de la traduko de ‚la faraono’ de b. prus, 3-foje la longo de la ‚don kiĥoto’ de m. de cervantes, 2,5-foje la longo de ‚la mastro de l' ringoj’ de j. r. r. tolkien, aŭ 2,2-foje la longo de ‚la ruĝdoma sonĝo’ de cao xueqin en la respektivaj esperantaj tradukoj.
per sia mi-persona prezento ‚reserĉe al la perdita tempo’ forme similas al vivrakonto de la aŭtoro, sed esploroj montris, ke la vivo de la tielnomata rakontanto de la verko ne identas kun la vivo de m. prust. diversaj malnetoj kaj unu nefinita pra-romano ‚jean santeuil’ enhavas rekoneblajn scenojn kun aliaj nomoj, aliaj cirkonstancoj aŭ detaloj, ol troveblas en la definitiva teksto, kaj granda nombro da personoj, vilaĝoj, urboj – inkluzive de la hejma vilaĝo kombreo kaj de la feriejo balbeko – estas fikciaj. ili kompreneble tamen dependas je la travivoj de la aŭtoro, kaj kritikistoj multe enketis pri la realaj fontoj de tiuj fikciaĵoj, kiuj ofte impresas tre realaj.
la prusta stilo kun siaj fame longaj frazoj, kun siaj parentezoj, kun sia sinuado inter diversaj temoj, incitas multajn legantojn, kiuj sekve rezignas, inkluzive de provaj legantoj de la originalo. ankaŭ tiurilate la unua impreso ne plene ĝustas. la verko iras eble sinue, tamen laŭ la fadenoj de gvidaj ideoj. en ĝi tuŝitaj temoj revenas plurfoje kaj ricevas novan prilumon en sekvaj partoj kaj volumoj.
la tra-tempan konstruon de la verko m. prust klarigis en intervjuo ĉe la tiama gazeto ‚la tempo’ (le temps), du tagojn antaŭ la publikigo de la unua parto de la romano, en la eldono de la 13a de novembro 1913. ĝia teksto estas legebla ĉi-sube.
oni rimarku, ke la aŭtoro en tiu intervjuo emfazas la gravon de tempo en la verko, sed ke li tuj paraleligas la laŭtempajn diversajn aspektojn de sama afero aŭ sama homo, kun la diversaj aspektoj de pejzaĝo aŭ alia vidataĵo en spaco, kaj fine kun la diversaj vidpunktoj, kiujn oni povas havi pri samaj aferoj. efektive tiajn ŝanĝojn de vidpunkto la rakontanto spertas en diversaj lokoj aparte dum kaleŝa aŭ trajna veturado. ofte ankaŭ li hezitas pri la intenco de renkontataj homoj, pri la signifo de iliaj diroj kaj agoj, ofte li ekscias – kaj la leganto kune ekscias – longe poste, eventuale en sekva volumo, kial ili agis en tiu aŭ tiu maniero, aŭ li surprize ekvidas kaŝitajn flankojn de iliaj personecoj.
la artikolo el ‚la tempo’ tekstas:
— „mi publikigas sub la titolo ‚sur la vojo de svan’ nur unu volumon de romano, kiu havos la ĝeneralan titolon ‚reserĉe al la perdita tempo’. mi prefere publikigus ĉion samtempe; sed oni ne plu eldonas plurvolumajn verkojn. mi similas al tiu, kiu havus gobelenon tro grandan kompare kun nuntempaj loĝejoj, kaj ĝin pro tio vole-nevole dispartigus.”
„junaj roman-verkistoj, al kiuj mi cetere simpatias, tute kontraŭe rekomendas mallongan agadon kun malmultaj roluloj. tia ne estas mia ideo pri romano. kiel mi esprimu tion? ekzistas du-dimensia geometrio kaj spaca geometrio, ĉu ne? nu bone, por mi romano ne estas du-dimensia psiĥologio, sed tra-tempa psiĥologio. la nevideblan substancon de tempo mi penis apartigi, sed por tio iĝis necese ke la eksperimento daŭru. mi esperas ke fine de la libro, iu malgrava socia okazaĵo, iu interedziĝo inter du homoj, kiuj en la unua volumo vivas en tre malsamaj medioj, komprenigos ke tempo pasis kaj ricevos la belecon de iuj patinaj plumbaĵoj en la versaja1 palaco, kiujn tempo ĉirkaŭtegis per smeraldo-kolora krusto.”
„ankaŭ – simile al urbo kiu, dum la vagonaro plu iras malrektan vojon, aperas jen dekstre, jen maldekstre – la diversaj aspektoj, kiujn rolulo havos en la okuloj de alia, tiagrade ke li ŝajnos diversaj sinsekvaj homoj, sentigos la forfluon de tempo – sed ne nur tio. iuj roluloj montriĝos poste aliaj, ol ili estas en la unua volumo, aliaj, ol oni unue kredos, kiel ofte okazas en la reala vivo, cetere.”
„ne nur samaj homoj reaperos dise tra la verko sub diversaj ŝajnoj, kiel okazas en iuj roman-serioj de honoreo de balzak2, sed simile estos en la animo de sama homo...” komentas sinjoro prust „... pri iuj profundaj, preskaŭ nekonsciaj impresoj.”
„laŭ ĉi tiu vidpunkto” daŭrigas sinjoro prust „mia libro eble estas kvazaŭa provo de roman-ciklo de la nekonscio; mi sen ia sindeteno dirus bergsonaj romanoj3, se tion mi kredus vera, ĉar en ĉiu epoko okazas ke beletra literaturo provis akordiĝi – postakordiĝi kompreneble – al reganta filozofia skolo. sed tiel diri ne estus ĝuste, ĉar mia verko nepre distingas senvolan memoron disde vola memoro, kaj ĉi tiu distingo ne aperas en la filozofia instruo de sinjoro bergson, ĝi eĉ estas de ĝi kontraŭdirita.”
la kerna rolo de memoro en ‚reserĉe al la perdita tempo’ ne konsistas, kiel oni foje miskomprenas, en nostalgio, en sopiro al pasintaĵoj. m. prust insistas pri la speco de memor-sperto, kiun li juĝas grava.
— ĉu vi bonvole klarigos la distingon?
— „laŭ mi vola memoro, kiu estas precipe racia kaj okula memoro, al homo liveras vizaĝojn de pasinteco senajn je vereco; sed se odoro, se gusto retrovita en tute nova cirkonstanco pretervole vekas en la menso pasintaĵon, tiam homo sentas, kiom ĉi tiu pasintaĵo malsamas kompare kun tio, kion li iluzie memoris kaj kion vola memoro – simile al malbona pentristo – pentris per malĝustaj koloroj. jam en ĉi tiu unua volumo vi legos, kiel la ĉefpersono, kiu rakontas dirante „mi” (kiu tamen ne estas mi, m. prust), subite retrovas forgesitajn jarojn, ĝardenojn, vivulojn, el la gusto de buŝpleno da teo en kiu li trempis pecon de madelen-kuko; jes, sendube li memoris ilin, sed sen iliaj koloroj, sen iliaj ĉarmoj; mi sekve al li dirigis, ke simile al tiu japana ludo, en kiu oni enakvigas paperpecetojn, kiuj, tuŝante la akvosurfacon en la bovlo, tuj disfaldiĝas, disturniĝas, iĝas floroj kaj homfiguroj, simile ĉiuj floroj de lia ĝardeno kaj nimfeoj de vivono, konataj homoj de la vilaĝo, iliaj dometoj, la preĝejo kaj la tuta vilaĝo kombreo kaj ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝas, firmiĝas, eliĝas, en urba kaj ĝardena formo, el lia te-taso.”
„vidu – mi opinias, ke preskaŭ nur de tiaj senvolaj memoraĵoj artisto prenu la bazan materialon por sia verko. unue ĝuste tial ke ili estas senvolaj, ke ili mem estiĝas pro la simileco de identa minuto, nur ili surhavas la stampon de aŭtenteco. due ili raportas okazaĵojn kun la taŭga dozado de memoro kaj de forgeso. kaj fine, sentigante la saman sensaĵon en tute alia cirkonstanco, ili senigas ĝin je ĉia determino, ili peras ĝian ekstertempan esencon, kiu ĝuste estas la enhavo de bela stilo, la ĝeneralan kaj necesan verecon, kiun nur beleco de stilo redonas.”
„mi tiel libere rezonas pri mia libro” daŭrigas sinjoro marselo prust „ĉar ĝi neniagrade estas verko de la racio, ĉar ĉiuj ĝiaj plej etaj elementoj venas de mia sentopovo, mi unue vidis ilin en la profundo de la memo, ilin ne komprenante, ilin same pene ŝanĝante al intelekte komprenebla afero, kiel se ili estus afero fremda al la racia flanko de menso simile al – kiel mi diru? – muzika motivo. vi ŝajne opinias, ke ĉio ĉi estas subtilaĵoj. tute ne, mi asertas! male ĉi tio estas realaĵoj. kion homo ne devis klarigi per propra fortostreĉo, kio estis klara per si mem, ekzemple logikaj ideoj, tio ne vere apartenas al lia memo, li eĉ ne scias ĉu tio estas reala. ĝi estas eblaĵo, kiun oni arbitre elektas. cetere, vidu, tion oni tuj distingas pro la stilo.”
„stilo neniel estas ornamaĵo, kiel kredas iuj homoj, ĝi ankaŭ ne estas afero de verka lerteco, ĝi estas – kiel la propra koloro de pentristo – propra kvalito de vidpovo, rivelo de la aparta universo, kiun ĉiu homo vidas, kaj kiun aliaj homoj ne vidas. la plezuro perata de belartisto konsistas en tio, ke li konigas unu plian universon.”
‚reserĉe...’ enhavas klarigojn de la prusta doktrino pri belarto. tamen oni atentu, ke la romano ne nur prezentas la opinion de la aŭtoro, sed tra diversaj roluloj ankaŭ opiniojn, kiujn li kontraŭas.
la rakontanto de ‚reserĉe...’, analizante kaj rezonante, modifas iom post iom siajn opiniojn laŭ la supozata tempo de verkado, kiu sekvas kun prokrasto la tempon de okazaĵoj. li rakontas diversajn spertojn de spontanea memorado, kiel plej fame la epizodon de la madelen-kuko, kaj ankaŭ spertojn de plureco de vidpunktoj, kiel en kaleŝa veturo, dum kiu li observas la variajn poziciojn de turoj en diversaj preterveturataj vilaĝoj. li raportas sian tiaman komprenon – aŭ ne-komprenon – sed ofte ankaŭ la kritikan vidpunkton de la post-rakontanto. plenan komprenon pri tiuj spertoj kaj pri ilia rilato al belarto kaj verkado li ricevas kaj esprimas nur en la lasta volumo ‚tempo retrovita’.
‚reserĉe...’ en iuj lokoj volonte imitas la sentencemon de klasikaj francaj kaj alinaciaj eŭropaj aŭtoroj, kiuj en la 17a kaj 18a jarcentoj la apartajn okazojn de rakonto komentas per konkludoj pri ĝeneralaj leĝoj de homa sinteno4:
mi bedaŭris en tiuj momentoj, ke mi rezignis pri diplomatia kariero kaj elektis nemigreman vivon por ke mi ne devu forlasi junulinon, kiun mi ne plu renkontos kaj nun jam preskaŭ forgesis. oni konstruas sian vivon por unu homo, kaj, kiam oni povas ŝin aŭ lin fine akcepti en ĝin, la dirita homo ne venas...
krom tiaj komentoj de la rakontanto oni trovas en la verko homfigurojn kiuj, kvankam ili ricevas tre individuan karakteron, rolas ankaŭ kiel emblemoj. ne hazarde m. prust ripete aludas al serio de pentraĵoj far la itala pentristo ĝoto, kiu prezentas homajn virtojn kaj malvirtojn per realismaj figuroj de homoj, kvazaŭ portretoj de hazardaj surstratuloj, tamen agantaj en maniero simbola por la koncerna karaktero. en ‚reserĉe...’ ekzemple la berma reprezentas la aktoran arton, vintejo la muzikan, elstir la pentran, svan estas art-amanto kiu preferas dandan vivon al kreado, kaj simile pri diversaj aliaj roluloj, kiuj, kvankam tre individuaj kaj apartaj, ankaŭ estas homaj tipoj.
la verkiĝo kaj eldoniĝo de ‚reserĉe...’ komence de la 20a jarcento okazas post la florado de la tielnomata naturisma aŭ naturalisma skolo, kiu en la 19a jarcento popularigis romanojn dediĉitajn al objektiva priskribo de moroj en la diversaj sociaj klasoj, konkure kun la tiam naskiĝanta scienco sociologio.
‚reserĉe...’ emfazas male subjektivecon. ĝi provizas al la leganto unuarange komprenon de la deziroj, influoj, iluzioj, revoj kaj sentoj de la rakontanto kaj liajn supozojn pri la interna vivo de ĉirkaŭuloj. tiuflanke la parolanto neniel estas ĉioscia rakontanto, kiu ĉiam konus la animan vivon de la rolantoj, li male ofte dubas pri la intencoj de homoj. en tiu tekstero ekzemple:
ŝi glitigis sin sur la glacia grundo kaj – aŭ por konservi sampezon, aŭ ĉar la pozon ŝi juĝis eleganta, aŭ imite al sinteno de glitŝuisto – ŝi alŝoviĝis kun etenditaj brakoj
provizas la rakontanto ne malpli ol tri klarigojn pri la sinteno de iu rolanto.
la sentoj ludas same aŭ pli grandan rolon en la vivo de la rakontanto, ol la eventuale objektiva realo, kiu siaflanke aperas tre dependa je la neniam kompletaj kaj ĉiam dubindaj informoj, kiujn pri ĝi li havas. subjektivismo montriĝas pli realema kaj vera – se realemo kaj vero signifas fidelan priskribon de la vivo de homoj, kia ĝin ili spertas – ol laŭdira objektivismo.
la psiĥologia inklino de ‚reserĉe...’ evidentigas ankaŭ la malkonstanton de la mio. ĝi priskribas la vivon prefere kiel sinsekvon de momentoj divershumoraj, influitaj de cirkonstancoj kaj etosoj, kaj tiel fariĝas unu el la kandidatoj por la kategorio „literatura impresismo”. kontraste al la flueco de la stilo, la enhavo de la verko unuflanke emfazas la ŝanĝojn en la karakteroj, opinioj kaj sociaj pozicioj de homoj, kaj aliflanke bildigas ilin prefere en disaj kaj vivaj okazaĵoj kelkfoje tre malproksimaj en la tempo. malgraŭ sia longeco la tuto de ‚reserĉe...’ estas lerta aranĝo de portretoj, scenoj, eseetoj, kiuj povus aperi aparte aŭ en ŝanĝita ordo.
akompane al la temoj pri tempo kaj memoro la verko provizas spacon por aliaj interesoj de m. prust, precipe por vigla analizo de la socio, precipe de la elita pariza societo en la fino de la 19a jarcento.
iuj kritikistoj rigardas eĉ la temojn pri memoro kaj forfluo de tempo kiel modaĵojn, kiun m. prust mem eble ne tiom serioze konsideris5. oni efektive povas dubi, ĉu spertoj de pretervola memorado, kvankam ili estas individue intime gravaj kaj nedependaj je sociaj vantaĵoj, vere efikis impulse por la tuta verko de m. prust, kaj des pli dubi ĉu ili konsistigas universalan klarigon pri belarta kreo kaj mezurilon de ĝia valoro, laŭ la konkludo al kiu la verko kondukas la rakontanton kaj kuninvitas la leganton.
kiel ajn pri tiu flanko – ‚reserĉe...’ enhavas ampleksan kaj tre humuran satiron de la tiama socio. oni ofte pretendis, ke m. prust estis fascinata de mondumo, de altklasaj medioj, de nobeleco. tio certe veras pri la juna rakontanto, kiu tiujn mediojn ankoraŭ ne konas kaj precipe prirevas. tio veras ankaŭ pri rolantoj, kiujn m. prust abunde mokas. la satira flanko de la romano estas precipe senmaskigo de snobismo, de socia envio, kaj de la maniero, kiel ĝi gvidas la agojn kaj parolojn de homoj el ĉiuj klasoj: nobeloj sin izolas en sento de supereco kaj afektas senafektecon; altaj burĝoj envias ilin kaj provas imiti ilin; servistoj rigardas sin partoprenaj en la eminenteco de siaj mastroj... en tio ‚reserĉe...’ estas mor-romano pri la franca socio de la epoko de la aŭtoro sed ankaŭ vasta katalogo de la diversaj formoj de snobismo, de la vanta kaj vana persekuto de prestiĝo kaj imponeco, kiu pelas ĉiujn homojn de plej altaj ĝis plej malaltaj klasoj.
la ĉi tie proponata traduko nek simpligas nek malsimpligas la stilon de la verko, sed ĝin laŭeble redonas per la propraj rimedoj de la lingvo internacia.
la ĝenerala ordo de frazoj estas konservata kun iuj rearanĝoj por emfazo aŭ komprenebleco, aŭ kiam disponeblaj gramatikaj konstruoj de la internacia lingvo ne paralelas tiujn de la franca.
la ofta interrompa enmeto de subfrazoj estas konservata, iom pli ofte ol en la originalo kun disigaj streketoj kaj iom malpli ofte ol en la originalo kun krampoj, ekzemple:
„... ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon...”.
m. prust uzas frazkonstruojn, kiuj estas ĉe la limo de gramatika akcepteblo, aŭ pliĝuste en la griza zono inter akcepteblo kaj neakcepteblo. ekzemplo de ĉi tio estas ne malofta kunordigo de participa kun relativa subfrazo:
„... ĉi tiu cirkonstanco embarasis min malpli, ol la koverto antaŭe transdonita en la antaŭsalono kaj kiun mi tute forgesis.”
estas troveblaj okazoj de kataforoj. en la sekva ekzemplo „ili” referencas al la posta (ne antaŭa) vorto „blinduloj”:
„... kompare al la bluo de la ŝutro [la koloroj] estis por mi same malbrilaj, same nulaj, kiel estas retrospekte la mallumo, en kiu ili vivis, por blinduloj, kiujn oni operacias malfrue en la vivo.”
pronomoj ofte malproksimas de sia referencaĵo kaj iafoje ne plene akordas kun ĝi. en la sekva ekzemplo „ili” referencas fakte al la ununombra „obĵeto”:
„... nenia obĵeto kontraŭ la vojaĝo venis de mia korpo. ili komenciĝis nur kiam ĝi komprenis, ke ĝi kunvojaĝos”
sekvo de tio estas, ke ju pli fidele oni tradukas la frazojn de la originalo, des pli oni streĉas la sintakson de la cellingvo – simile al la streĉo, kiun la franca lingvo devas elteni en la originalo. tio rezultigas tekston verŝajne ne facile legeblan de homoj kun fona lingvo, kiu pli ŝatas paratakson aŭ havas aliajn fraz-aranĝojn. pli radikala adapto de la verko konsistus en ŝanĝo de la fraz-konstruoj kaj de la fraz-longoj, kun rezulte pli facila teksto, sed ankaŭ kun grandparta perdo de la karakteriza flueco. en lingvoj, en kiuj ekzistas pluraj tradukoj de la verko, malsamaj tradukantoj elektis malsaman manieron fronti tiun malfacilon6.
la okaza sentencemo de la verko kaŭzas en iuj lokoj subitan transiron de rakonta stilo per mi-ŝi-kaj-li-personoj al uzo de ni-persono, en kiu ni signifas ni homoj, homoj ĝenerale:
[laŭvorte] „klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, al ni donante pri homoj kaj landoj tiel malbone similantajn krokizojn, ke ni ofte stupore miras, kiam ni havas antaŭ ni anstataŭ la imagita mondo la videblan mondon”.
ĉi tiu signifo de ni, kiun esperantaj vortaroj ignoras, eble ne klaras en ĉiu literatura tradicio. la traduko redonas ĝin prefere per homoj, oni aŭ alia ĝeneraliga rimedo:
[en la traduko] „klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, ili donas pri homoj kaj landoj tiel malĝuste prezentantajn skizojn, ke oni ofte stupore miras, kiam anstataŭ la imagita mondo oni spektas la videblan”.
notinda apartaĵo, kiun forviŝas supozeble multaj traduklingvoj, estas surpriza uzo de temp-indikoj kaj precipe mikso en iuj epizodoj de verbaj formoj perfektivaj (prezentantaj unufojan okazon) kaj neperfektivaj (prezentantaj kutiman, plurfojan aŭ daŭran okazon), kiujn sendistinge redonas esperanta is-formo. ilia alterno impresas en la franca lingvo, kvazaŭ iuj (neperfektive) rakontataj okazaĵoj estas tre precize priskribataj, sed okazis plurfoje kun ekzakte samaj vortoj aŭ agoj de la rolantoj.
ĉi tio restas sentebla en la lingvo internacia pro kelkaj ne-verbaj tempaj indikoj, kiam ekzemple en ‚en ombro de florantaj junulinoj’ la rakontanto glitas de ĝenerala anonco:
„en la tagoj, en kiuj laŭkonsente mi estis elironta kun familio svan, mi venis por la tagmanĝo...”
kiu do rilatas al kutimaj, plurfojaj vizitoj al la dirita familio, al sekva preciza dialogo kun ŝarlo svan:
„kiel do? ĉu vi solas? nu, kompreneble, mia edzino neniam atentas pri horo. la 12a kaj 50 minutoj!...”
... sen ke la aŭtoro zorgis pri enmeto de ia indiko, kia estus ekzemple „en unu el tiuj tagoj...”. kaj efektive la dialogon li plu komentas en neperfekivo, kvazaŭ ĝi estus ripetata okaze de ĉiu vizito. oni povas supozi, ke tiaj okazaĵoj aperas sinteze en la memoro de la rakontanto kiel revataj, emblemaj ekzemploj de daŭra situacio karaktera de iu epoko de lia vivo7. ĉiuokaze tiu estas ekzemplo de malfacilo, kiun la traduka lingvo – almenaŭ se temas pri la lingvo internacia – ne akrigas, sed mildigas.
pro tiu iel ŝveba nocio de tempo ‚reserĉe...’ iĝas ĝuste la malo de streĉo-romano, en kiu leganto angore atendas la sekvajn okazaĵojn. (en radia debato pri la romano iu komentis, ke en ‚reserĉe...’ ne okazas intergalaksia milito – tre ĝusta rimarko.) unikaj eventoj aperas ja en la romano, sed se aperas, ili tiam estas banalaĵoj de la vivo: la ekvido de la juna ĵilberta apud kampara vojo, kaleŝa promeno kun sinjorino de vilparizi..., la rakontanto iom post iom igas ilin tipoj, memorindaĵoj, kiuj progresigas lian komprenon de la vivo kaj de homoj, kvankam ofte li ne persistas, ne sukcesas deĉifri ilian signifon.
koncerne historiajn aludojn – pri realaj eventoj, artistoj, politikaj cirkonstancoj – kritikistoj delonge notis, ke ili ne ĉiam estas plene akordaj kun la supozeblaj jaroj de la rakonto. kvankam m. prust neniam mencias datojn aŭ aĝojn de la rolantoj, estas troveblaj kelkaj malkongruoj. eĉ en la pure romana sfero oni delonge notis ekzemple pri ‚sur la vojo de svan’, ke la renkontiĝo de la rakontanto kun la rozkolora sinjorino (fakte odeta de kresi, kiel oni ekscios longe poste) ĉe lia onklo ne eblas, ĉar la rakontanto estas proksimume samaĝa kun ŝia filino ĵilberta, kaj odeta sekve jam estus la edzino de ŝarlo svan kaj ne vizitus sole kaj galante la onklon.
la alineoj de la originalo iafoje tre longas, eble parte pro la eldonaj kaj presaj kondiĉoj, kiujn m. prust aludis en la supra intervjuo. estus facile ilin disigi sen difektado de la komprenebleco, sed en la nuna stato de la traduko tion oni faris nur okaze de en-alineaj citoj aŭ dialogoj, kiuj ofte ŝanĝiĝas en la traduko al apartigitaj alineoj kun enkondukaj longaj strekoj por indiki ŝanĝon de parolanto, dum ili estis en la originalo en-alineaj.
ĝenerale la traduko konservas la originalan interpunkcion per punktokomoj, kiuj en multaj lokoj povus esti punktoj. ĝi ankaŭ konservas frazkomencojn per „kaj...”, „sed...” aŭ alia konjunkcio. ĉiuj ĉi elementoj kontribuas al la sento de senrompa flueco de la teksto.
ne ŝajnis oportune marki la limon de ĉiu subfrazo per komo, kiel estas kutime en la lingvo internacia, ĉar tiam longaj frazoj estus tro stumbligaj. per ŝparo de komoj la interpunkcio iagrade similiĝas al la franca maniero, kiu pli rilatas al voĉaj paŭzoj, ol al gramatika dismembrigo.
la nomoj de homoj, urboj, monumentoj, belartaj verkoj realaj aŭ fikciaj multas en la verko – estas en ĝi 2500-o da homnomoj. ili estas ĉiam esperantigataj en la traduko, kaj tiel la teksto estos legebla sen kono de la franca aŭ alia fremda literumo. precipe se ili estas nomoj ne-fikciaj, ili ricevas piednotan gloson ĉe la unua apero kun kursiva mencio de la originala formo. kelkaj nomoj uzataj por klarigo en piednotoj sed ne aperantaj en la teksto de la romano restas neadaptitaj.
tre konataj nomoj ricevas sian tradician esperantan formon. tiel okazas pri landoj, grandaj urboj, famaj homoj, famaj monumentoj: germanio estas germanio, venecio estas venecio, kaj tiel plu.
aliaj nomoj ricevas precipe laŭsonan esperantigon: ekzemple la franca urbonomo chartres /ʃaʀtʀ/ iĝas ŝartro, malgraŭ ke pli tradicia maniero ĉe franclingvaj esperantistoj estas kompromisa inter skriba kaj sona aspekto: ĉartro. inaj voknomoj ricevas ordinare a-finaĵon: la nomo gilberte /ʒilbɛʀt/ iĝas ĵilberta. alilingvaj nomoj ricevas similajn adaptojn. unu sekvo de ĉi tiu metodo estas ke sametimaj nomoj eventuale aperas en pluraj formoj depende je la origina lingvo: la germana muzikisto ludwig van beethoven iĝas ludvigo van betoven kaj la franca reĝo louis 16 iĝas luizo la 16a, kvankam la du voknomoj ludwig /ludvik/ kaj louis /lŭi/ estas samdevenaj kaj ambaŭ redoneblaj per la esperanta ludoviko.
kelkaj nomoj ne estas facile adapteblaj laŭsone, ekzemple la ina voknomo françoise /frãswaz/ kun la responda vira françois /frãswa/. en tiaj okazoj estas uzata la komunaj esperantaj formoj: franciska, francisko.
kun la sama celo, ke la legantoj ne tro konfuziĝu inter la multaj menciitaj rolantoj, la traduko ofte uzas voknomon plus familinomo, kie la originala teksto mencias nur unu el ili.
kelkaj nomoj, kiuj klare aŭ alude havas signifon, pri kiu m. prust en kelkaj okazoj ankaŭ sinestezie revas, estas laŭsence adaptitaj: sinjorino loiseau iĝas labirdo, la urbo bénodet /benodɛ(t)/, en kiu oni povas aŭdi la komencon de bénir /beniʀ/ (akvobeni) kaj eau /o/ (akvo) iĝas benagveto...
la tradukanto ne povas dediĉi multan tempon al la tasko, kaj tial tre dubas, ke finos iam la tutan ciklon. li finis en jaro 2023a la redakton de la dua parto ‚en ombro de florantaj junulinoj’ kaj – eble definitive – paŭzas. komentoj, demandoj kaj atentigoj pri eraroj estas bonvenaj ĉe la retadreso skribita supre de ĉi tiu paĝo.
1versaja – laŭ la urbo versailles, kie staras la ĉefa palaco de la francaj reĝoj dum la 17a kaj 18a jarcentoj.
2honoreo de balzak – franca romanisto (1799 – 1850), franclingve honoré de balzac.
3bergsonaj romanoj – laŭ henri bergson, franca filozofo (1859 – 1941).
4[eo] mallongan ekzemplon de tiu tradicio oni povas legi enrete per la ‚maksimoj’ de madeleine de sablé, en traduko de w. kirschstein el 1998. - http://esperanto-ondo.ru/tl-fr02.htm.
5[fr] sur proust / jean-françois revel. - julliard, 1960.
6[fr] les traductions de proust en chine / hongmei he. - les chantiers de la création, 2008, vidita en 2018. - http://journals.openedition.org/lcc/91. ĉi tiu artikolo enhavas interesan komparon inter du malsamaj tradukoj de ‚reserĉe...’ en la norma ĉina lingvo.
7[fr] du temps perdu au temps retrouvé : proust face à genette / dairine o’kelly. - modèles linguistiques, 2012:65, vidita en 2018. - http://journals.openedition.org/ml/245.