Reserĉe al la Perdita Tempo

aŭtoro: Marcel Proust /marsel prust/

originala titolo: ‚À la recherche du temps perdu‘

el la franca lingvo tradukas: ĵeromo vaŝe

  1. Sur la Vojo de Svan
  2. En Ombro de Florantaj Junulinoj
  3. ‚La Vojo de Germanto‘
  4. ‚Sodomo kaj Gomoro‘
  5. ‚La Kaptitino‘
  6. ‚Albertina Foriris‘
  7. ‚Tempo Retrovita‘.

Enkonduko

Pri la verko

‚Reserĉe al la Perdita Tempo’ estas vasta romano, kiun Marselo Prust (Marcel Proust) komencis en 1907, 36-jaraĝa kaj ĉesigis en 1922, kiam li mortis.

La unua plano de Marselo Prust estis duparta verko konsistanta el ,Perdita Tempo’ kaj ‚Retrovita Tempo’, sed dum la verkado ĝi ampleksiĝis al sep-parta tuto. La eldonado okazis de 1913 ĝis 1927, ankoraŭ post la morto de la aŭtoro.

Verkospeco

Per sia mi-persona prezento ‚Reserĉe al la Perdita Tempo’ forme similas al memoraĵo, sed esploroj montris, ke la laŭnoma rakontanto de la verko estas alia homo ol Marselo Prust. Multaj retrovitaj malnetoj enhavas aliajn nomojn, similajn sed aliajn cirkonstancojn aŭ detalojn, ol troveblas en la definitiva teksto, kaj kvankam ili kompreneble dependas je travivaĵoj de la aŭtoro, ili ĝenerale fikcias: oni vidas ekzemple en skizo de la fama sceno pri la madelen-kuko donita de la avino, ke ĝi unue estis biskoto donita de avo...

La prusta stilo kun siaj fame longaj frazoj, kun siaj parentezoj, kun sia sinuado inter diversaj temoj, incitas multajn legantojn kaj ofte rezignigas ilin. Ankaŭ tiurilate la unua impreso ne plene ĝustas. Malgraŭ multaj rearanĝoj la verko konformas al entuta plano, en kiu tuŝitaj temoj revenos plurfoje kaj ricevos novan prilumon en sekvaj volumoj, precipe en la lasta parto.

La rolo de tempo

Ĉi tiun tra-tempan konstruon Prust klarigis en intervjuo ĉe la tiama gazeto koincide nomata ‚La Tempo’ (Le temps), du tagojn antaŭ la publikigo de la unua parto de la romano, en la 13a de novembro 1913:

„Mi publikigas sub la titolo ‚Sur la Vojo de Svan’ nur unu volumon de romano, kiu havos la ĝeneralan titolon ‚Reserĉe al la Perdita Tempo’. Mi prefere publikigus ĉion samtempe; sed oni ne plu eldonas plurvolumajn verkojn. Mi similas al tiu, kiu havus gobelenon tro grandan kompare kun nuntempaj loĝejoj, kaj ĝin pro tio vole-nevole dispartigus.”

„Junaj roman-verkistoj, al kiuj mi cetere simpatias, tute kontraŭe rekomendas mallongan agadon kun malmultaj roluloj. Tia ne estas mia ideo pri romano. Kiel mi esprimu tion? Ekzistas du-dimensia geometrio kaj spaca geometrio, ĉu ne? Nu bone, por mi romano ne estas du-dimensia psiĥologio, sed tra-tempa psiĥologio. La nevideblan substancon de tempo mi penis apartigi, sed por tio iĝis necese ke la eksperimento daŭru. Mi esperas ke fine de la libro, iu malgrava socia okazaĵo, iu interedziĝo inter du homoj, kiuj en la unua volumo vivas en tre malsamaj medioj, komprenigos ke tempo pasis kaj ricevos la belecon de iuj patinaj plumbaĵoj en la versaja1 palaco, kiujn tempo ĉirkaŭtegis per smeraldo-kolora krusto.”

„Ankaŭ – simile al urbo kiu, dum la vagonaro plu iras malrektan vojon, aperas jen dekstre, jen maldekstre – la diversaj aspektoj, kiujn rolulo havos en la okuloj de alia, tiagrade ke li ŝajnos diversaj sinsekvaj homoj, sentigos la forfluon de tempo – sed ne nur tio. Iuj roluloj montriĝos poste aliaj, ol ili estas en la unua volumo, aliaj, ol oni unue kredos, kiel ofte okazas en la reala vivo, cetere.”

„Ne nur samaj homoj reaperos dise tra la verko sub diversaj ŝajnoj, kiel okazas en iuj roman-serioj de Honoreo De Balzak2, sed simile estos en la animo de sama homo...” komentas sinjoro Prust „... pri iuj profundaj, preskaŭ nekonsciaj impresoj.”

„Laŭ ĉi tiu vidpunkto” daŭrigas sinjoro Prust „mia libro eble estas kvazaŭa provo de roman-ciklo de la nekonscio; mi sen ia sindeteno dirus bergsonaj romanoj3, se tion mi kredus vera, ĉar en ĉiu epoko okazas ke beletra literaturo provis akordiĝi – postakordiĝi kompreneble – al reganta filozofia skolo. Sed tiel diri ne estus ĝuste, ĉar mia verko nepre distingas senvolan memoron disde vola memoro, kaj ĉi tiu distingo ne aperas en la filozofia instruo de sinjoro Bergson, ĝi eĉ estas de ĝi kontraŭdirita.”

Ĉu vi bonvole klarigos la distingon?

„Laŭ mi vola memoro, kiu estas precipe racia kaj okula memoro, al homo liveras vizaĝojn de pasinteco senajn je vereco; sed se odoro, se gusto retrovita en tute nova cirkonstanco pretervole vekas en la menso pasintaĵon, tiam homo sentas, kiom ĉi tiu pasintaĵo malsamas kompare kun tio, kion li iluzie memoris kaj kion vola memoro pentris – simile al malbona pentristo – per malĝustaj koloroj. Jam en ĉi tiu unua volumo vi legos, kiel la ĉefpersono, kiu rakontas dirante „mi” (kiu tamen ne estas mi, M. Prust), subite retrovas forgesitajn jarojn, ĝardenojn, vivulojn, el la gusto de buŝpleno da teo en kiu li trempis pecon de madelen-kuko; jes, sendube li memoris ilin, sed sen iliaj koloroj, sen iliaj ĉarmoj; mi sekve al li dirigis, ke simile al tiu japana ludo, en kiu oni enakvigas paperpecetojn, kiuj, tuŝante la akvosurfacon en la bovlo, tuj disfaldiĝas, disturniĝas, iĝas floroj kaj homfiguroj, simile ĉiuj floroj de lia ĝardeno kaj nimfeoj de Vivono, konataj homoj de la vilaĝo, iliaj dometoj, la preĝejo kaj la tuta vilaĝo Kombreo kaj ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝas, firmiĝas, eliĝas, en urba kaj ĝardena formo, el lia te-taso.”

„Vidu – mi opinias, ke preskaŭ nur de tiaj senvolaj memoraĵoj artisto prenu la bazan materialon por sia verko. Unue ĝuste tial ke ili estas senvolaj, ke ili mem estiĝas pro la simileco de identa minuto, nur ili surhavas la stampon de aŭtenteco. Due ili raportas okazaĵojn kun la taŭga dozado de memoro kaj de forgeso. Kaj fine, sentigante la saman sensaĵon en tute alia cirkonstanco, ili senigas ĝin je ĉia determino, ili peras ĝian ekstertempan esencon, kiu ĝuste estas la enhavo de bela stilo, la ĝeneralan kaj necesan verecon, kiun nur beleco de stilo redonas.”

„Mi tiel libere rezonas pri mia libro” daŭrigas sinjoro Marselo Prust „ĉar ĝi neniagrade estas verko de la racio, ĉar ĉiuj ĝiaj plej etaj elementoj venas de mia sentopovo, mi unue vidis ilin en la profundo de la memo, ilin ne komprenante, ilin same pene ŝanĝante al intelekte komprenebla afero, kiel se ili estus afero fremda al la racia flanko de menso simile al – kiel mi diru? – muzika motivo. Vi ŝajne opinias, ke ĉio ĉi estas subtilaĵoj. Tute ne, mi asertas! male ĉi tio estas realaĵoj. Kion homo ne devis klarigi per propra fortostreĉo, kio estis klara per si mem, ekzemple logikaj ideoj, tio ne vere apartenas al lia memo, li eĉ ne scias ĉu tio estas reala. Ĝi estas eblaĵo, kiun oni arbitre elektas. Cetere, vidu, tion oni tuj distingas pro la stilo.”

„Stilo neniel estas ornamaĵo, kiel kredas iuj homoj, ĝi ankaŭ ne estas afero de verka lerteco, ĝi estas – kiel la propra koloro de pentristo – propra kvalito de vidpovo, rivelo de la aparta universo, kiun ĉiu homo vidas, kaj kiun aliaj homoj ne vidas. La plezuro perata de belartisto konsistas en tio, ke li konigas unu plian universon.”

Aliaj temoj

Akompane al la ĉeftemo pri tempo kaj memoro la ampleksigo de la verko provizis spacon por aliaj elementoj de la interesoj kaj viv-filozofio de Marselo Prust.

‚Reserĉe...’ enhavas interalie satiran bildigon de la elita pariza societo el la fino de la 19a jarcento, mediton pri diversaj tendencoj de homa animo, ekzemple pri amo, pri samseksamo, pri snobismo kaj socia envio, kaj nelaste enhavas ankaŭ klarigon de la prusta doktrino pri belarto. Oni atentu tiurilate, ke la romano ne nur prezentas la opinion de la aŭtoro, sed tra diversaj roluloj ankaŭ opiniojn, kiujn li kontraŭas, kaj ke eĉ la rakontanto, analizante kaj rezonante, modifas iom post iom siajn vidpunktojn laŭ la supozata tempo de verkado, kiu sekvas kun prokrasto la tempon de okazaĵoj.

Pri la tradukmetodo

Stilo

Ĉi tiu traduko nek simpligas, nek malsimpligas la stilon de la verko, sed ĝin laŭeble redonas per la propraj rimedoj de la Lingvo Internacia.

La ĝenerala ordo de frazoj estas konservata, sed kun liberaj rearanĝoj por emfazo aŭ komprenebleco. La oftaj interrompaj enmetoj de subfrazoj estas konservata, eventuale kun uzo de streketoj kiel disigiloj (ekzemple: „ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon...”). En malmultaj okazoj de neceso tuta frazo estas rearanĝita.

Grafiko kaj interpunkcio

La alineoj de la originalo iafoje tre longas. Estus facile ilin disigi sen difektado de la komprenebleco, sed en la nuna stato de la traduko la

Ĝenerale la traduko konservas la originalan interpunkcion koncerne punktokomojn, kiuj en multaj okazoj povus esti punktoj, kaj kun frazkomencoj per „kaj...”, „sed...” aŭ alia konjunkcio, ĉar ĉi tiuj tipografiaĵoj kontribuas al la sento de senrompa flueco de la teksto. Ne ŝajnis oportune marki la limon de ĉiu subfrazo per komo, kiel estas kutime en la Lingvo Internacia, ĉar tiam longaj frazoj ŝajnus tro stumblemaj. Per ŝparo de komoj la interpunkcio do certagrade similiĝas al la franca maniero, kiu pli rilatas al voĉaj paŭzoj, ol al gramatika dismembrigo.

Propraj nomoj

La nomoj de lokoj, homoj, belartaj verkoj realaj aŭ fikciaj multas en la verko. Ili estas ĉiam esperantigitaj. Se ili estas nomoj de nefikciaj estaĵoj ilin glosas piednoto ĉe la unua apero, kaj la noto provizas ankaŭ laŭeble la originalan formon. Kelkaj nomoj utilaj en notoj mem sed ne aperantaj en la teksto de la romano restas neadaptitaj.

Francaj nomoj ricevas precipe laŭsonan esperantigon. Inaj voknomoj ricevas a-finaĵon. Ekzemple la urbonomo Chartres /ʃaʀtʀ/ iĝas Ŝartro, la ina homnomo Gilberte /ʒilbɛʀt/ iĝas Ĵilberta, ktp. Alilingvaj nomoj ricevas similajn adaptojn. Unu sekvo de ĉi tiu metodo estas ke etimologie parencaj nomoj eventuale aperas en pluraj formoj depende je la origina lingvo: la germana muzikisto Ludwig van Beethoven iĝas Ludvigo van Betoveno kaj la franca reĝo Louis XVI iĝas Luizo la 16a, kvankam la du voknomoj Ludwig kaj Louis estas parencaj kaj redoneblaj per la esperanta Ludoviko.

Kelkaj nomoj, kiuj klare aŭ alude havas signifon, pri kiu Prust en kelkaj okazoj sinestezie revas, estas laŭsence adaptitaj: sinjorino Loiseau iĝas Labirdo, la urbo Bénaudet /benodɛ(t)/, en kiu oni povas aŭdi la komencon de bénir /beniʀ/ (akvobeni) kaj eau /o/ (akvo) iĝas Benagveto...

Titolo

De la ĝenerala titolo de la verko oni trovas diversajn tradukojn: ‚La Serĉado de la Perdita Tempo’, ‚Serĉante Perditan Tempon’ kaj similajn. La ĉi tie uzata titolo aperas en la rekomendinda traduko far P. Combot de la prusta Eseo ‚Pri la Legado’ el 1993.

Pri la stato de la traduko – meze de jaro 2017a

La tradukanto ne povas dediĉi multan tempon al sia tasko, kaj tial tre dubas, ke finos iam la tutan ciklon. La interrete disponeblaj tekstoj plu ricevas malgrandajn korektojn. Komentoj kaj atentigoj estas bonvenaj, ili sendeblas al jena adreso:

jxvasxe @ free.fr

Glosaro

1versaja – laŭ la urbo Versailles, kie estas reĝa palaco el la 17a kaj 18a jarcentoj.

2Honoreo De Balzak – franca romanisto (1799 – 1850), franclingve Honoré de Balzac.

3bergsonaj romanoj – laŭ Henri Bergson, franca filozofo (1859 – 1941).